La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №1 (255)

Partizanske

Sur la kovropaĝo estas tri kunlaborantoj de la asocio E@I, kiu antaŭnelonge festis sian dekjariĝon. De maldekstre: Oleh Rohalskyi (Ukrainio), Robert Nielsen (Irlando) kaj Jelena Ĥusanova (Ruslando). Fotis Jozef Baláž.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

URBOJ DE RUSLANDO

NIA TREZORO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Fotoraportoj (Tamara Iluĥina, Eŭgeno Kovtonjuk, Małgorzata J. Komarnicka)
  • Kolofono

Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

januaro

1. Novjarfesto.

2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo.

5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.

6. Antaŭ 100 jaroj en aŭto-akcidento mortis Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), brita borsisto kaj esperantisto, la unua prezidanto de UEA (1908-16).

Kristnasko

7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.

8. Antaŭ 75 jaroj mortis Robert Stephenson Smyth Baden-Powell (1857-1941), brita generalo kaj verkisto, fondinto de skoltismo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Richard H. Geoghegan (1866-1943), brita (poste usona) esperantisto, tradukinto de la Unua Libro de Zamenhof al la angla lingvo.

9. Antaŭ 100 jaroj (1916) la armeo de Entento malgajnis la Dardanelan kampanjon kaj retiriĝis.

Lasker

11. Antaŭ 75 jaroj mortis Emanuel Lasker (1868-1941), germana matematikisto kaj ŝakisto, la plej longtempa mondĉampiono pri ŝako (1894-1921).

12. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Pieter Willem Botha (1916-2006), la lasta ĉefministro (1978-84) kaj la unua prezidanto (1984-89) de Sud-Afrika Respubliko.

13. Antaŭ 325 jaroj mortis George Fox (1624-91), fondinto de kvakerismo.

Baghy

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1967), hungara esperantista verkisto kaj aktoro.

Antaŭ 75 jaroj mortis James Joyce (1882-1941), unu el la plej popularaj verkistoj de la 20a jarcento.

14. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Faye Dunaway (1941-), populara usona aktorino.

Antaŭ 50 jaroj mortis Sergej Koroljov (1907-66), sovetia sciencisto, organizinto de la kosma industrio en USSR, la patro de la praktika kosmonaŭtiko.

[15mandelstam.jpg]

Mandelŝtam15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Osip Mandelŝtam (1891-1938), unu el la plej grandaj ruslingvaj poetoj.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Frederick Arthur Stanley (1841-1908), ĝenerala guberniestro de Kanado, kiu en 1892 aĉetis pokalon por la plej bona hoketeamo de Kanado, nun konata kiel “pokalo Stanley”.

17. Antaŭ 50 jaroj (1966) pro kolizio de la usona bombaviadilo B-52 kaj fuelaviadilo KC-135 super Palomares kvar nukleaj bomboj estis perditaj, la kvara bombo estis trovita en oceano post du monatoj.

Antaŭ 25 jaroj (1991) Usono kaj ties aliancanoj komencis bombadon de Irako kadre de la kampanjo “Dezerta ŝtormo”.

19. Antaŭ 50 jaroj (1966) Indira Gandhi iĝis ĉefministro de Barato.

20. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Karlo la 3a (1716-88), reĝo de Hispanio (1759-88).

Antaŭ 175 jaroj (1841) brita armeo okupis Hongkongon.

José Plácido Domingo

21. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis José Plácido Domingo Embil (1941-), hispana tenora operkantisto.

22. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Antonio Gramsci (1891-1937), itala verkisto kaj politikisto, kunfondinto kaj gvidanto (1924-26) de itala komunista partio.

Kaligulo

24. Antaŭ 1975 jaroj estis murdita Gaius Iulius Caesar Augustus Germanicus (12-41), konata kiel Kaligulo, romia imperiestro (37-41).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Rafael Antonio Caldera Rodríguez (1916-2009), dufoja prezidento de Venezuelo (1969-74, 1994-99).

Rolland

29. Antaŭ 400 jaroj (1616) Jacob le Maire kaj Willem Schouten malkovris la Hornan Kabon.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Romain Rolland (1866-1944), franca verkisto kaj sociaganto, Nobelpremiito pri literaturo (1915), simpatiano de Esperanto.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Romário de Souza Faria (1966-), mondĉampiono kaj la plej bona futbalisto de la jaro en 1994.

30. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Félix Faure (1841-99), prezidento de Francio (1895-99).

31. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Konstantin Gusev (1916-90), rusa sovetia ĵurnalisto kaj poeto, tradukinto de poezio en Esperanton.


Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

 

Baláž

Peter Baláž

Slovakio

E@I-kunordiganto, estrarano de EEU

La plej pozitivaj:

Duolingo en Esperanto estas la plej granda atingo de la jaro; estos interese vidi, ĉu tiuj ĉi “virtualaj” esperantistoj iĝos ankaŭ movadanoj.

La kvanto de ĉeestintoj kaj la bunta enhavo de la UK en Lillo agrable surprizis min. Ĝi estis vere riĉega kaj granda danko iras al UEA kaj eĉ pli al LKK.

La 10a SES allogis 190 partoprenintojn kaj montris, ke daŭre ekzistas bezono de lernado ĉeesta.

La kreska interesiĝo pri AMO-seminarioj donas esperon, ke niaj movadanoj volas pli edukiĝadi.

Progreso de Vikipedio en Esperanto, inkluzive de la novembra konkurso pri tradukado de artikoloj.

La apero de Historio de la Esperanta literaturo – impona verko, valora kontribuo al la Esperanto-movado.

La plej negativaj:

Daŭra malkresko de Esperanto-organizoj en plej multaj landoj. Troa individuismo, kiu malhelpas kreadon de komunaj projektoj, malaperas la sinergia efiko. Manko de novigaj projektoj, aktivecoj, kiuj helpus fortigi la movadon kaj modernigi ĝin

La 100a datreveno de la “Alvoko al la diplomatoj” de Zamenhof. Ĝi restas daŭre aktuala, kaj nia movado bedaŭrinde ne videbligis pli forte tiun alvokon por atentigi pri la pacema flanko de Zamenhof kaj ĝia aktualeco ankaŭ en 2015.

Pli ĝenerale, malĝojigas la monda situacio: la danĝero de la Transatlantika traktato pri komerco kaj investado, pluraj konfliktoj (ĉefe, la siria milito), kun tio rilata rifuĝanta/migranta krizo ktp.


Bartek

Anna Bartek / Anjo Amika

Hungario

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto, opozicia senatano en la Parlamento de la Esperanta Civito

Mi povas mencii du gravajn atingojn: la 1a Kolokvo pri Vivanta lingvo de Vivanta popolo fine de februaro, komence de marto 2015. La alia estas la apero de Historio de la Esperanta Literaturo de prof-oj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Dum la 100a UK en Lillo ne 42, sed 56 ekzempleroj estis venditaj el tiu ĉi bonega libro. La unua eldono tre rapide elĉerpiĝis kaj baldaŭ elĉerpiĝos ankaŭ la unua represo.

Malsukceso dum la 100a UK estis la funkciigo de la libroservo, ĉar la prizorganto plej ofte tute sole devis iel elturniĝi, sed ne ĉiam tio sukcesis al li. Aliaj, sed ne malsukcesoj estis la perdo pro forpaso de sufiĉe gravaj Esperanto-aktivuloj.


Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Eksprezidanto de UEA

La plej pozitiva fakto en 2015 estas la funkciado de Duolingo, kiu pro sia potenca informkapablo aliris centojn da miloj da lernantoj, kiuj lernis kaj komencis aperi en la movado. Ĝi kapablis instrui Esperanton je nivelo tia, kiu permesas pluan lernadon. La ondo de entuziasmo, kiun ĝi kaŭzis estas salutinda. Post proksimume dek jaroj ĝi renovigis la entuziasmon, kiun siatempe kaŭzis la reta kurso “lernu”. Tiu kurso, pro pluraj internaj motivoj, nuntempe estas iomete dormanta, sed espereble baldaŭ revenos en nova vesto. Oni povas paroli ankaŭ pri pliaj sukcesoj, ekzemple, pri la brila 100a Universala Kongreso, sed temus nur pri internaj sukcesoj, kiuj apenaŭ tuŝas la koron de veraj esperantistoj.

La plej malpozitiva fakto estas la daŭra senkuraĝiĝo de multaj maljuniĝantaj esperantistoj, kiuj pli kaj pli emas akcepti, ke la triumfo de la angla estas io eterna kaj neŝanĝebla. Antaŭ 100 jaroj simila sento pri la franca estis disvastigita, kaj tamen ĉio ŝanĝiĝis. Kial tio ne povus okazi nun. Finiĝis la imperio de Hamurabo, de la persoj kaj de Romo. Kial ne devus finiĝi la nuna imperio de la Okcidento?

La plej neŭtra fakto estas la firma neŝanĝiĝo de UEA, kiu kolektas kotizojn kaj ne vere interesiĝas pri io alia. Ĝia estraro nuntempa estas kiel la estraroj ajnatempaj, inkluzive de miaj tempoj.


Fettes

Mark Fettes

Kanado

prezidanto de UEA

Mi ne povas ne mencii la 100an Universalan Kongreson en Lillo, la plej grandan en 15 jaroj, kiu pasis en agrabla, festa etoso kun kvalita programo kaj memorindaj solenaĵoj en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi okulfrape konfirmis la vivantecon kaj tutmondecon de Esperanto en epoko de grandaj sociaj kaj teknikaj ŝanĝoj.

Restante ankoraŭ ĉe la agado de UEA, notinda estis ĝia partopreno en la Monda Eduka Forumo de Unesko en Suda Koreio, kie ĝi troviĝis inter nur naŭ neregistaraj organizoj kiuj rajtis starigi budon. En plia agnosko de la signifo de Esperanto por ĝia agado, jarfine Unesko konfirmis sian aŭspicion al la solenado de la 100a datreveno de la morto de d-ro Zamenhof en 2017. Tiuj paŝoj ne estas mondskuaj, sed montras kiel nia afero fariĝis parto de la monda pejzaĝo sur la kampoj de edukado kaj kulturo.

Ĉe la organiza flanko, mi estis tre kontenta pri la kvalito de la kandidatoj por sekvi Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. La sukcesa kandidato, Veronika Poór, jam energie engaĝis sin en la preparoj por eklaboro en la nova jaro, kaj nia Estraro jam profitas de ŝiaj konsiloj kaj kunlaboras kun ŝi pri la planado de novaj iniciatoj. Mi estas ankaŭ tre feliĉa pri la helpo kaj subteno kiun ŝi ricevas de Osmo kaj de siaj oficejaj kolegoj.

Kaj pri negativaĵoj? Nenio vere menciinda. Ni ja estas malgranda movado en granda mondo, kaj niaj venkoj kaj malvenkoj malmulte pezas apud la minacantaj katastrofoj de milito, ekstremismo kaj klimatŝanĝiĝo. Ni estu feliĉaj, ke nia movado plu vivas kaj prosperas, kaj ke daŭre aperas inter ni homoj kun novaj ideoj, nova energio, novaj kapabloj!


Grosjean

Mireille Grosjean

Svislando

prezidanto de ILEI

Laŭ mi la tre pozitive skua evento de la jaro 2015 estis la lanĉo de la lernprogramo Duolingo, kiu furoris tuj kaj furoras plu. Tion ni ŝuldas al la eminenta laboro de Chuck Smits. Skua por ni estas tiu alveno de miloj da uzantoj, nia movado devas adekvate reagi.

Negativan konstaton mi faras, taksante la fuŝon pri la anonco de la planita agado de Unesko por 2017. Unue ni salutu la laboron de niaj polaj samideanoj kaj ĉefe de s-ino Halina Komar. Due ni lernu diskonigi ekzakte tion, kio okazis, kaj ne mencii tion, pri kio ni revas.

Por fini pozitive, mi gratulas la estraron de UEA, kiu elektis novan Ĝeneralan Direktoron: s-inon Veronika Poór, kies efikecon kaj konstantan rideton mi konas kaj enorme aprezas.


Keefe

Dennis Keefe

Usono / Ĉinio

Iniciatoro de Universitato de Esperanto

La plej pozitiva atingo estas nova kurso pri Esperanto en Duolingo. En la unuaj du tagoj eklernis Esperanton preskaŭ 10 mil homoj, kaj nun, pli ol 200 mil. Due, estas la nova, malferma modelo de la Universalaj Kongresoj. Venigante eksteran publikon en la kongresejon, kaj simile eligante kongresanojn sur lokajn terenojn. Nepre imitinda ĉiujare. Trie, pri UEA mem, mi dirus, la ekdungo de Veronika Poór, kiu bone komprenas, ke aktiva agado pli valoras ol vartado de tradiciaj sistemoj. La rolo de Unesko en omaĝo al Zamenhof estas bona novaĵo, sed tiu honoro devas enviciĝi inter 52 aliaj eventoj. Aliaj tutnovaj atingoj: la trajno Esperanto en Pollando; UEA-partopreno en la Monda Eduka Forumo, kaj la uzo de Esperanto en politika kampanjo en Barcelono.

La plej malbona okazaĵo estas la tertremo de Nepalo, ĉar Nepalo povus esti strategia lernocentro por longedaŭraj, internaciaj kursoj (kiel tiuj de Esperanto-Insulo en Ĉinio).


Kováts

Katalin Kováts

Nederlando

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Mi estas lingvoinstruisto, sekve por mi la plej granda kaj impresa evento de la jaro estis la apero kaj neimagebla granda sukceso de Duolingo. Chuck Smith klare vidis, ke valoras kapti la okazon ellabori kurson por furora reta programo, kiu ne nur instruos Esperanton, sed pro sia klientaro, ankaŭ vaste informas pri ĝi, varbas. Ĉies imagon superis la nombro de aliĝintoj kaj lernantoj de nia lingvo. Nun la plua tasko estas komuna: kiel trovi, kiel envolvi la novlernantojn en la komunumon, kiel ebligi al ili pluan lernadon, eĉ aplikadon de la lingvo. Mi deziras al ni ĉiuj, ke sukcesoj en tiu kampo estu la plej bonaj atingaĵoj de la jaro 2016.


MarkovoVinko Markovo

Francio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Salutinda estas la laboro de La Kompanoj, artista kolektivo kiu sukcesis pretigi ampleksan spektaklon kadre de la vespera programo de la UK en Lillo, kaj plie malkovrigis Esperanton al nekongresanoj per surstrata kantado. Jen originala provo malfermi la pordojn de la movado al eblaj interesiĝontoj, kiujn ne atingus la kutimaj inform-kanaloj.

Bedaŭrinda estas la plifortiĝo de antagonismoj inter potencaj ŝtatoj, kiu nutras militojn kaj plej akrajn formojn de barbareco diversloke en la mondo. Analizoj pri tiuj temoj kadre de gazetaj diskutoj, interalie en Sennaciulo, aŭ kadre de kongresaj debatoj, estas bezonataj paŝoj por kontribui al kontraŭstaro de tiuj fenomenoj, sed je skalo ĝis nun nekontentiga. Pli grandan efikon havos tiuj interŝanĝoj kiam ilin partoprenos pli da rekte koncernataj homoj. Tiurilate, la enradikiĝo de Esperanto-movado en Mezoriento, pri kiu atestas la pli kaj pli abunda partopreno en tieaj renkontiĝoj, estas esperiga signo.


Tonkin

Humphrey Tonkin
Usono
Eksprezidanto de UEA

Forte impresis min la Universala Kongreso en Lillo – la multeco kaj vario de la partoprenantoj, la abundaj kulturaj kaj klerigaj aranĝoj, kaj (malgraŭ kelkaj problemetoj) la taŭgeco de la kongresejo. Min pozitive impresis ankaŭ la kvalito de nia gazetaro, kies redaktaj normoj ŝajnas al mi pliboniĝi – precipe Kontakto, la revuo Esperanto, Beletra Almanako, Monato, kaj la franclingva La Monde de l'Espéranto. Malantaŭ ili kuŝas abunda kaj bunta perreta agado – ekzemple la lanĉo de Duolingo. Restas la defio plibonigi kaj pliefikigi la strukturojn de UEA, precipe la Komitaton. La atingoj de ĉi-lasta apenaŭ atingis mezureblon.


Trezoro

Trezoro Huang Yinbao
Ĉinio
Konsiliano de UEA, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto

La 100a UK kun 2698 partoprenantoj el 80 landoj estas rekordo post 1999. La membroj de UEA kreskis ĝis 5446. La anglalingvanaj Esperanto-lernantoj ĉe Duolingo rapide kreskis ĝis 210000. Unesko decidis memori la 100an datrevenon de la morto de Zamenhof. Pollando akceptis Esperanton kiel nematerian kulturan heredaĵon kaj kiel nomon de trajno. Veronika Poór estis elektita kiel la nova Ĝenerala Direktoro de UEA. TEJO kaj ICH ricevis subvenciojn ekster Esperanto. UEA, TEJO kaj ILEI okulfrape aperis en multaj internaciaj eventoj. Ĉina Radio Internacia sukcese organizis Filman Festivalon kun 45 filmoj el 22 landoj, dum UEA organizis Strategian Forumon pri Orienta Movado en Ĉinio. La periodaĵoj Monato, IPR kaj Juna Amiko fariĝis papere kaj bilde belegaj, kaj Juna Amiko jare kvarfoja kaj ankaŭ elektronika.

Mi tre bedaŭras ke ĉinoj ricevis nur parton de la eldonaĵoj, ĉar la mallaboremaj poŝtistoj ŝatas forĵeti neregistritajn poŝtaĵojn en rubujojn.


Vergara

José Antonio Vergara
Ĉilio
Prezidanto de ISAE

Bonŝance, ĉiujare okazas faktoj kiuj entuziasmigas mian koron de nekuraceble optimisma esperantulo. Dum 2015 la plej ekscita sendube estis la lanĉo de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Temas pri vera revolucio laŭ ĝia absolute senprecedenca povo produkti lernantojn je amasnombra, rapida kaj rimarkebla maniero.

La jubilea 100a UK en Lillo okazis ne nur digne sed laŭ brile inspira elano, ĉar ĝiaj organizantoj konkretigis pluraspekte kreemajn, novigajn ideojn, aparte koncerne al aktiva alekstera informado.

Ke ĉe prestiĝa usona universitata eldonejo aperis volumo kun sociscienca esploro pri nia fenomeno (Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language) estas plia indiko ke la akademia mondo finfine agnoskas ĝin kiel serioze atentindan eron en la historio de ideoj.

Kion diri pri negativaĵoj? Nu, la forpaso de karaj homoj estas finfine neevitebla, sed la fakto ke Hans Bakker mortis komence de la jaro ja dolorigis min.


Zebrowski

Łukasz Żebrowski
Pollando
Eksprezidanto de TEJO

Se temas pri pozitivaĵoj en Esperantujo, verŝajne mi ne estos aparte originala unuavice menciante lanĉon de Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Rilate al propra korto, do TEJO, menciindas gravaj sukcesoj en subvencipetado kaj eksteraj rilatoj, kaj serioza progreso pri okazigo de IJK en Afriko. Ĉe Pasporta Servo rimarkeblas lanĉo de nova retpaĝo, sed bedaŭrinde ankaŭ daŭra neapero de papera eldono.

Rilate al planado de agado, en TEJO evidentas progreso – ĝi ekhavis ampleksan trijaran Strategian Planon. Tamen, kiel averton, oni devas rimarki malpozitivaĵon signifan por Esperantujo ĝenerale. Temas pri manko de sufiĉa progreso en realigado de la Strategia Laborplano de UEA. Ĝi estis impona, semis multon da espero, sed daŭre grandparte restas en sfero de deziroj. Ĉu la planoj estis nerealismaj? Ĉu oni ne sufiĉe bone kunordigas homfortojn? TEJO kaj UEA devas lerni de tio por pli taŭge plani sian agadon, sed ankaŭ efike realigi ĝin.


Smith Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014).

En ĉi tiu jaro 17 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 16 elektantoj jene donis la voĉojn:

Chuck Smith 12 voĉoj
Stefan MacGill 5 voĉoj
Carlo Minnaja 4 voĉoj
Du kantidatoj ricevis po du voĉojn, kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta Vikipedio (2001) kaj eksestrarano de TEJO, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.

En la februara kajero de La Ondo aperos intervjuo kun Chuck Smith, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de Akademio de Esperanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anna Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto


ButkevičiusĈefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

La ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio.

Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). Dum 1990–1991 li studis en la Litovia Akademio de Administrado. En 1995 li magistriĝis pri administrado en la Teknologia Universitato (Kaŭno); staĝis en Germanio (1994), Danlando (1998) kaj Usono (1999, 2001); doktoriĝis pri sociaj sciencoj (ekonomiko) en 2008.

Butkevičius estas ĉefministro de Litovio ekde 2012. Dum 2004–2005 li estis financministro, dum 2006–2008 li estis ministro de komunikado (transporto). Ekde 1996 li estas parlamentano de Litovio, dum 2001–2004 li estis prezidanto de la parlamenta komitato pri buĝeto kaj financo. Ekde 2009 li estas prezidanto de la Litovia Socialdemokrata Partio.

En 2004 Butkevičius estis dekorita per la Komandora Kruco de la ordeno “Pro meritoj antaŭ Litovio”. Li scias la rusan kaj anglan lingvojn. Edziĝinta, havas filinon; interesiĝas pri literaturo kaj sporto.

Kiel prezidanto de la parlamenta komitato pri buĝeto kaj financoj kaj kiel financministro, Butkevičius partoprenis en disponigo de grava registara financa helpo por la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005).

BET-52 havas la plej altrangan Altan Protektanton en la tuta historio de BEToj.

Povilas Jegorovas


Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

Kazano

La 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la urba plenumkomitato pri la nomŝanĝo.

Kvar kazananoj (Ildar Kijamov, Zufar Garipov, Nina Pisanova kaj Natalja Ĥarĉenko) prezentis raciajn kaj emociajn argumentojn kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo, kaj la reprezentantino de la urba plenumkomitato Julia Biktimirova klarigis la pravecon de la okazinta ŝanĝo. Aŭskultinte ilin, la kolegio decidis ne kasacii la aŭgustan juĝverdikton, kaj do la nomo de la eksa strato Esperanto restas strato Nazarbajev.

La plendintoj nun havas ses monatojn por apelacii ĉi tiun decidon en la Supera Kortumo de Ruslando.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita
Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton


Vortoj de Komitatano Z

UEA ne drivu sed reĝisoru

Komitatano Z

En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook kaj eble eĉ post monatoj ankoraŭ tamburos ĝin iuj Esperanto-bultenoj. Kvankam UEA rapide dissendis gazetaran komunikon pri la ĝustaj dimensioj de la afero, ĝi povis nur iom limigi la miskomunikan damaĝon.

Ne la unuan fojon samideanoj pufigis ĝis malvero iun pozitivan Esperanto-rilatan decidon de eksteraj aŭtoritatoj. Kontrolado de faktoj ne estas forta flanko de esperantistoj. Ĉi-foje la fonto de la misinformado estis en Pollando, kie la zelotoj de EDE eksciis, ke la propono farita de Pollando estis akceptita de Unesko. Sen informiĝi pli detale, ili blinde pensis, ke akceptita estis tio, kion ili mem siatempe proponis al sia nacia Unesko-komisiono, nome deklaro de Zamenhof-jaro. Tion la pollanda ŝtato tamen ne proponis al Unesko sed “nur” envicigon de la datreveno de Zamenhof inter tiuj, kiuj laŭ Unesko estas sufiĉe gravaj por ĝenerala atento. En 2017 estos kelkdeko da tiaj datrevenoj.

En la ĝustigaj mesaĝoj de UEA eblis senti nervoziĝon kaj pravan timon pri ĉagreniĝo de Unesko, se la misprezento fare de esperantistoj atingus la vidkampon de ĝiaj oficistoj. Certe neniu en Parizo legas Esperantajn retlistojn kaj lokajn bultenojn, sed pli riske estas, ke iuj fervoruloj sukcesis aperigi la falsan informon eĉ en nacilingvaj gazetoj.

Entuziasmo ne sufiĉas por kompensi la mankon de kompetenteco. La fuŝulado ĉirkaŭ la Unesko-decido estas simptomo pri la apenaŭa povo de UEA regi la agadon pri eksteraj rilatoj kaj la informadon pri ĝi, malgraŭ tio, ke nur UEA reprezentas la Esperanto-movadon ĉe la plej gravaj eksteraj instancoj, nome UN kaj Unesko. Iam tiu kampo estis suverene gvidata de Ivo Lapenna kaj poste de Humphrey Tonkin, sed jam de longe UEA ne havas simile kvalifikitan reĝisoron de siaj eksteraj rilatoj. Estas ankaŭ malklare, kiu en la nuna estraro respondecas pri tiu kampo, sed ne nur tiun respondecon nebuligis la disigo de la estraro en netravideblajn subteamojn. Ni esperu, ke tiu malsukcesa eksperimento de Mark Fettes estos forlasita en lia verŝajne neevitebla dua periodo ĉekape de la Asocio. Fettes farus plej saĝe, se li mem prenus en siajn manojn la rimenojn de la eksteraj rilatoj kaj rezignus pri ĉio cetera.

Por restarigi sian reputacion kiel la reprezentanto de la Esperanto-movado ĉe la ekstera mondo, UEA kompreneble ne limigu sin al UN kaj Unesko. Ĝian intervenon bezonas, inter aliaj, ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio, kiu estas nerekte ligita al UEA kiel unuiĝo de ĝiaj landaj asocioj. La neŭtraleco de UEA devontigas ankaŭ EEU, sed ĝi iĝis advokato de eŭropa unuiĝo kun la miŝmaŝa eŭropisma ideologio de sia sekretario Zlatko Tišljar. Proteste pro tio almenaŭ la hispana asocio jam ĉesis kotizi al EEU, en kies tagordo devus esti nur la lingva problemo en la eŭropa integriĝo, dum propagando por tiu integriĝo malrespektas la politikan neŭtralecon de UEA kaj de ĝiaj landaj asocioj. Ŝajnas tamen, ke la estraro de UEA ne vidas ion riproĉindan ĉe EEU – eĉ male: ankaŭ pro la lobiado de EEU okazos UK en Nitro ĝuste en la periodo, kiam Slovakio prezidos EU. Tio ne estas problemo, se tiu eŭropa konekto ne estas emfazata, sed ligi al tiu festivalo de tutmondeco omaĝon al EU estas tre dubinde.

Komitatano Z


Vide el Bruselo

Princo Laurent denove en la lumo

Princo Laurent

Princo Laurent ankoraŭ nun havas bonajn kontaktojn. (Foto: Eŭropa Komisiono)

Ne pasas multe da tempo antaŭ la belga princo Laurent reaperas en la lumo. Laurent estas la tria infano de la antaŭa belga reĝo Alberto II. Li estas la pli juna frato de Filipo, la nuna reĝo de la belgoj. Laŭ leĝo, princo Laurent rajtas ricevis jare de la ŝtato 300 mil eŭrojn. Ĉi-jare ne nur la rajtado je tiu stipendio kaŭzis problemon, sed ankaŭ pli stranga afero.

En junio, civila tribunalo en Bruselo kondamnis Libion pagi 38 milionojn da eŭroj al asocio ligita al la belga princo Laurent.

La afero koncernas la unuflankan kontraktorompon de projekto pri arbarigo de dezerto en la iama itala kolonio. La asocio de princo Laurent postulas 45 milionojn da eŭroj. Krome, du italaj konstru-kompanioj postulas 15 milionojn.

La plendantoj jam sukcese kaptis akciojn de la Libia ŝtato en la italaj energio-firmao Eni kaj industria grupo Finmeccanica, kaj eĉ parton de la Libia ambasado en Vatikano.

Ĉu vi scivolas, kial neprofitcela asocio de la belga princo kortumas por ekhavi tiom da mono? Advokatoj por la asocio simple substrekas la multajn kostojn envolvitajn en la 70-miliona kontrakto.

Por aldoni eĉ pli da saŭco al gazetaraj artikoloj, la advokatoj de la princo ankaŭ provas kapti aviadilon de la antaŭa diktatoro kolonelo Moammar al-Qadhafi ĉe la flughaveno Perpignan. La kazo ankoraŭ estas traktata en la apelacia tribunalo de Montpeliero en Francio.

Princo Laurent jam delonge flegas sian (mal)famon ĉe la belgoj. En pli juna aĝo, li estis konata kiel amanto de rapidaj aŭtoj kaj plurfoje estis punita pro trorapideco kaj eĉ perdis la konduklicencon. Sed ĉi-jare, la lokaj ĵurnalistoj sekvis la ŝuldojn de la princo. Li ankaŭ aperis en la unuaj paĝoj de belgaj gazetoj pro longa listo de nepermesitaj personaj kostoj, kiuj eniris en liajn ŝtatajn kostojn.

Kompreneble, oni demandas: kial ĉiujare pagi al la princo 300 mil eŭrojn?

Dafydd ab Iago


Censo en Krimeo

Krimeo

En oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.

Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii la demandon pri la ŝtata aparteno de ĉi tiu teritorio, ni vidu la rezulton de la censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010).

KRIMEAJ NACIOJ

Sian nacian apartenon en la censo ne indikis 87 mil 205 personoj, t. e. ĉ. 3,8% (en Ruslando ĉ. 4% en 2010 ne indikis sian naciecon). Inter la respondintoj la dek plej multnombraj naciaj grupoj en Krimeo kaj Ruslando estas jenaj:

Krimeo (miloj) Ruslando (milionoj)
Rusoj 1492,0 (67,90%) Rusoj 111,02 (80,9%)
Ukrainoj
344,5 (15,68%)
Tataroj
5,31 (3,87%)
Krim. tataroj
232,3 (10,57%)
Ukrainoj
1,93 (1,41%)
Tataroj
45,0 (2,05%)
Baŝkiroj
1,58 (1,15%)
Belarusoj
21,7 (0,99%)
Ĉuvaŝoj
1,44 (1,05%)
Armenoj
11,0 (0,50%)
Ĉeĉenoj
1,43 (1,04%)
Azerbajĝananoj
4,4 (0,20%)
Armenoj
1,18 (0,86%)
Uzbekoj
3,4 (0,16%)
Avaroj
0,91 (0,66%)
Moldovoj
3,1 (0,14%)
Mordovoj
0,74 (0,54%)
Judoj
3,1 (0,14%)
Kazaĥoj
0,65 (0,47%)

LA LINGVOJ DE KRIMEO

La plej interesaj por la esperantistoj estas la respondoj pri la posedataj lingvoj (ne respondis al tiu demando 64 mil 892 personoj, aŭ 2,8%).

La plej sciataj lingvoj en Krimeo estas jenaj:

Krimeo (miloj) Ruslando (milionoj)
Rusa 2215,6 (99,81%) Rusa 137,5 (99,4%)
Ukraina
482,8 (21,75%)
Angla
7,57 (5,48%)
Angla
158.6 (7,14%)
Tatara
4,28 (3,09%)
Krimetatara
91,6 (4,12%)
Germana
2,07 (1,50%)
Tatara
52,4 (2,36%)
Ĉeĉena
1,35 (0,98%)
Uzbeka
31,0 (1,40%)
Baŝkira
1,15 (0,83%)
Germana
25,9 (1,17%)
Ukraina
1,13 (0,82%)
Turka
8,8 (0,40%)
Ĉuvaŝa
1,04 (0,75%)
Franca
7,9 (0,36%)
Avara
0,72 (0,52%)
Belarusa
5,9 (0,27%)
Armena
0,66 (0,48%)

La altan lokon de la uzbeka lingvo kaŭzis tio, ke post la deportado (pretekste de kunlaboro kun la naziaj okupintoj) de la krimeaj tataroj el Krimeo al Uzbekistano ili dum duona jarcento loĝis en Uzbekistano (nur ĉ. 10 mil krimeaj tataroj libervole restas tie ĝis nun).

Kromaj tabeloj pri laŭnacia lingvoposedo montras, ke en ĉiuj naciaj grupoj pli ol 99% posedas la rusan lingvon, sed, malgraŭ pli ol du jardekoj da restado de Krimeo en Ukrainio, la ukraina lingvo ne ricevis similan popularecon; ĝin posedas nur 21,75% da krimeanoj. La posedon de la ukraina deklaris 18,5% da rusoj, 44,6% da ukrainoj (malpli ol duono), 13,6% da krimeaj tataroj, 9.2% da tataroj k. s.

Scion de Esperanto indikis 20 personoj: 17 en Respubliko Krimeo kaj 3 en Sebastopolo. Esperanto estas en la 84a loko en la lingvolisto. Ĉi tiu rezulto estas iomete pli alta ol tiu en la Ruslanda censo, en kiu Esperanton indikis 992 personoj (120a loko). Dum averaĝe unu ruslandano inter ĉ. 150 mil scias Esperanton, unu krimeano el 110 mil scias nian karan lingvon.

Kvankam probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj eble ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombroj 992 por Ruslando kaj 20 por Krimeo ŝajnas sufiĉe realismaj.

Detalaj tabeloj pri la Krimea censo estas konsulteblaj rete:

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Aleksander Korĵenkov: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
Jukka Pietiläinen: Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?


10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

E@I

Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo en la kvartalo Demänová de la Slovakia urbo Liptovský Mikuláš la 14an de novembro ĉi-jara okazis gaja festo en junulara Esperanto-etoso.

Ĉi-sube ni aperigas superrigardon pri la agado de E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

E@I

Skiza historio

1999 – fondo de neoficiala laborgrupo “Esperanto@Interreto” (E@I)
2000 – unua trejnseminario
2002 – lanĉo de lernu.net
2005 – (14.11.) – oficiale agnoskita internacia neregistara organizo (en Slovakio): E@I (Edukado@Interreto)
2007 – unua SES (Pribylina, Slovakio)
2009 – unua EU-projekto: retejo Slovake.eu (peresperanta, ne poresperanta projekto)
2010 – unua staĝanto per programo Erasmus
2010 – unua KAEST, organizita de E@I
2011 – propra oficejo en Partizánske
2013 – ŝanĝo de la oficejo al pli granda
2013 – unua volontulo per EVS
2015 – 10a SES en Martino)

La agado de E@I konsistas el kelkaj partoj, foje forte ligitaj, foje tute sendependaj. La projektojn kaj la agadon eblas dividi al: organizado de aranĝoj, kreado de edukaj retejoj, eldona agado, ceteraĵoj. Jen eta superrigardo de ili, dividitaj al unuopaj kategorioj:

Aranĝoj

E@I-seminarioj

Inter la jaroj 2000 – 2006 okazis entute ok trejnseminarioj, kiuj signife influis la organizon. Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj. [Ses.jpg]

SES

Ekde 2007 ĝis 2015 okazis jam 10-foje la Somera Esperanto-Studado (En la jaro 2014 ĝi okazis eĉ 2-foje, unu en Slovakio, alia en Rusio). Ĝi iĝis relative rapide la plej granda somera E-lernejo tutmonde (kun proksimume 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20 landoj).

Legu pli: http://ses.ikso.net

KAEST

KAEST

[Kaest.jpg]

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (2010, 2012, 2014)

En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de Esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. La konferenco nun okazas ĉiun paran jaron novembre, en la urbeto Modra.

Legu pli: http://kaest.ikso.net

SAT-kongreso

La teamo de E@I helpis okazigi la SAT-kongreson en la urbo Nitra en la jaro 2015. Kun SAT ĝi kunlaboris ankaŭ pri la kreo de la reta versio de PIV, retejo vortaro.net.

Legu pli: http://sat.ikso.net

UK 2016

UK-101

E@I ankaŭ aktive partoprenas en la organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos julie 2016 en Nitro, Slovakio.

Legu pli: www.nitra2016.sk

Lingva kafejo (Jazyková kaviareň Partizánske)

Ĉiumonate okazigas E@I kaj ties volontuloj en “Kinobar IVA”, Partizánske t.n. Lingvan kafejon – unu vesperon kun eblo paroli en diversaj lingvoj ĉe apartaj tabloj. Kompreneble EO-tablo ankaŭ ĉeestas.

Libroj

E@I eldonis plurajn verkojn, ofte kunlabore kun la slovaka eldonejo Espero. La eldonaĵoj aperis komence kiel flanka okupo, kiun ofte instigis la uzantoj de retaj projektoj de E@I (ekz. lernu!-KD kaj Komputeko-libro). Same plej multaj eldonaĵoj estas rezulto de reta kunlaboro de internacia teamo. Tamen la eldona fako de E@I iĝas pli kaj pli populara kaj en estonteco daŭre kreskos.

E@I

La unua libro aperis en la jaro 2005. Temas pri Manlibro pri instruado de Esperanto – libro eldonita kune kun ILEI, sub la redaktora gvido de Katalin Kováts. Kontribuis al ĝi 13 aŭtoroj. (Aperis jam 3 eldonoj). La verko estas rezulto de la projekto Flugiloj de Malfacila Vento kaj uzita dum ĝiaj seminarioj kiel instru-libro.

Detala gramatiko

Pri Vikipedio E@I realigis du verkojn: Vikipedio – praktika manlibro (en 2005) kaj Vikipedio por vi (en 2008), detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto.

En 2008 aperis unua terminaro prikomputila Komputeko. Ĉar ĝi rapide elvendiĝis, en 2012 aperis dua eldono, ampleksigita.

Ekde la jaro 2010 E@I transprenis la organizadon de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Tial ankaŭ E@I ek-eldonis la KAEST-prelegokolektojn en 2011, 2013 kaj 2015.

Cetere sub la marko de E@I aperis (en 2010) “lernu!-gramatiko” – la libro Detala gramatiko de Esperanto – nova verko de la aŭtoro de PMEG – Bertilo Wennergren, kiu kreis tiun ĉi libron, kiu baze estas mallongigo de PMEG kun parte aliaj gramatikterminoj. En 2013 aperis, lernolibro de la minimumisma lingvo tokipono, lernebla de Esperanto (kiu cetere estis entute la unua papera lernolibro de tiu ĉi lingveto).

Diskoj

E@I

De la diskoj estus certe menciindaj eĉ ĉiuj, ĉar ĉiu el ili estas iaspeca unikaĵo en la E-movado kaj eĉ ekster ĝi. La KD Esperanto estis produktita en la jaro 2008, danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la disko en la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza – ĝis nun temas pri la plej multnombra Esperanto-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo "Esperanto" estis eldonita en 400.000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo.

E@I

DVD-Romo Esperanto elektronike estas la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj Esperanto-materialoj (libroj, artikoloj, muziko...), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn... Aperis kvar eldonoj de la furora disko, ĝi alportas enhavon en 26 lingvoj, la lasta eldono estis la plej ampleksa, kun multaj novaj fotoj, libroj, kantoj, gazetoj, ktp. La kompleta enhavo de tiu ĉi disko aperas nun ankaŭ senpage rete ĉe: http://dvd.ikso.net

DVD-video Esperanto estas... estas moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de E-o. Entute la filmo havas voĉ-registron en 10 lingvoj kaj subtekstojn en 26! La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B), ambaŭ po 2000 pecoj. La filmo spekteblas ankaŭ en Jutubo.

DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 kaj 2014 estas interesaj kaj de la enhava kaj de la arkiva vidpunkto. Sur la diskoj ja aperas la kompleta tiama enhavo de la E-lingva Vikipedio. Se do hazarde reto ĉesos funkcii, Esperanto-versio de Vikipedio estos savita :).

Legu pli: http://www.ikso.net/eo/projektoj/eldonajxoj.php

Krom tiu ĉi agado aperas ankaŭ aliaj eldonaĵoj, rilataj al EO, foje tre popularaj. Bona ekzemplo estas la broŝuroj: Malkovru Esperanton, kiu ĝis nun aperis en 10 lingvoversioj http://www.ikso.net/eo/broshuro/ Tre ŝatataj estas ankaŭ diversaj E-aj T-ĉemizoj, kaj aliaĵoj, kiel ekz. insignoj aŭ glumarkoj.

Projektoj retaj

E@I kreis, kunkreis kaj funkciigas plurajn retpaĝarojn, kiuj rilatas al edukado en interreto kaj havas rilaton al Esperanto aŭ lingvoj ĝenerale. Pluraj el la retpaĝaroj estas konstante prizorgataj, kelkaj funkcias sen aktiva prizorgo, kaj kelkaj estis transdonitaj al aliaj organizoj. E@I ankaŭ kiel partnero subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per disponigo de rethotela loko.

Jen la listo de unuopaj projektoj:

E@I

Esperanto

www.lernu.net
www.vortaro.net
www.komputeko.net
www.bretaro.net/
http://dvd.ikso.net
http://drakoj.ikso.net/
http://ridejo.ikso.net/
http://apetito.ikso.net/
http://eo55.ikso.net/
http://blogo.ikso.net/
http://kantaro.ikso.net/

Aliaj lingvoj

http://slovake.eu/ (13 lingvoj, inkluzive de EO)
http://deutsch.info/ (15 lingvoj, inkluzive de EO)
http://tokipona.info/ (kurso kun ekzercoj, de EO)
http://speaklearn.eu/ (20 lingvoj, inkluzive de EO)
http://lingvo.info/ (21 lingvoj, inkluzive de EO)
http://mluvtecesky.net/ (5 lingvoj)
http://espa2.eu/ (11 lingvoj)

Aliaj edukaj

http://monda.eu/ (10 lingvoj, inkluzive de Esperanto)
http://cyberhelp.eu/ (8 lingvoj)

Staĝoj

De 2010 ĝis 2013 laboris en E@I entute 14 staĝantoj el 6 landoj (8 per Erasmus, 1 per Campus Hungary, 5 sen stipendio)

Volontuloj

Nome de EVS (Eŭropa Volontula Servo) E@I akceptas en sia oficejo en Partizánske volontulojn (18-30 jaraj) por labori pri diversaj projektoj. Ĝis nun: 9 volontuloj el 9 landoj.

Matthieu Desplantes (Francio)
Kaan Kızılgün (Turkio)
Rasmus Åkerlund (Svedio)
Matthias von Laer (Germanio)
Anna Liszewska (Pollando)
Alberto Muzzu (Italio)
Elena Ĥusanova (Rusio)
Oleh Rohalskyj (Ukrainio)
Robert Nielsen (Irlando)

Oficejo

Ekde la 1a de julio 2011, danke al subteno de la urbo Partizánske kaj ties urbestro Jozef Božik, E@I disponas pri propra oficejo en ĝia urbocentro. La unua oficejo havis la surfacon de 60 m² kaj laborlokojn por 5 personoj. En junio de 2013 estis ŝanĝita loko de oficejo ene de la sama konstruaĵo, la oficejo iĝis pli granda kun 100 m² kaj du ĉambroj. Ekde ĝia stariĝo ĉiuj staĝantoj kaj surlokaj aktivuloj de E@I komune laboras tie.

E@I

Vikipedio

Kun Vikipedio jam estas longjara kaj diversspeca kunlaboro, ekde instigo al E-istoj verkadi, eldonado de libroj pri ĝi, okazigo de konkurso, kunorganizado de trejnadoj ktp.

https://eo.wikipedia.org

Kampanjoj

Foje E@I lanĉas monkolektajn kampanjojn, ĉefe kun konkreta celo, por subteni konrektan projekton. Tiel okazis por ekz. eldoni la DVDjn (Esperanto Elektronike, Esperanto estas...), por aperigi retan version de PIV (vortaro.net) aŭ helpi kolekti financojn por ESF.

Gazetaro

Multfoje jam aperis diversspecaj artikoloj en Esperanto-gazetaro de E@I-teamanoj. Regule ili aperas en La Ondo de Esperanto, ofte en la revuo Esperanto, en Libera Folio, Esperantisto Slovaka ktp. Ankaŭ pli kaj pli ofte aperas mencioj pri diversaj projektoj de E@I en neE-a gazetaro diverslande, ĉefe lige kun la edukaj lingvo-retejoj.

Prezentoj/prelegoj

E@I kunorganizas aŭ alimaniere kontribuas al la kleriga programo de aliaj esperanto-aranĝoj, ekzemple al la seminario Sabla Printempo okazanta en Ĉeĥio aŭ la Esperanta Vikimanio (okazinta en 2011 en Svitavy). Ankaŭ en la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto laste aperas kontribuoj de E@I (propraj prelegoj dum la 93-a UK; propra salono dum la 94-a UK; du kontribuoj al la Kleriga lundo kaj organizo de la Terminologia forumo dum la 96-a UK, prezentoj dum la Kleriga lundo dum la 98a kaj 100a UK)...

Kunlaboro

E@I tre regule kunlaboras kun diversaj organizoj, kaj Esperantaj, kaj neEsperantaj, por atingi siajn celojn. Tia kunlaboro foje estas longjara kaj tre vasta, kiel ekz. kun la firmao Studio Gaus, kiu nun ĉefprogramas ĉiujn grandajn edukajn projektojn, kaj la posedanto de ĝi, Jevgenij Gaus, ja estis antaŭa aktivulo en E@I kaj TEJO. La kunlaboro povas havi tute diversan aspekton, kaj daŭron. E@I jam kunlaboris kun multegaj organizoj pri multaj projektoj, ekz. kun ILEI, EEU, TEVA, SAT, TEJO, UEA, Landaj asocioj, diversaj neE-aj organizoj, universitatoj ktp.

Subteno

Financa subteno estas daŭre unu el la plej grandaj defioj por E@I – ju pli da profesiaj projektoj kaj teamanoj, des pli da financoj estas bezonataj. Malfacilas foje trovi sumojn por ĉiu inda projekto, tial ofte kelkaj planoj devas atendi dum jaroj, por povi realiĝi. Kelkaj atendas ĝis nun… Se iu emus subteni la agadon de E@I, detaloj pri la subtenebloj:

http://www.ikso.net/eo/subtenu/index.php

Jen du niaj plej grandaj sponsoroj:

ESF

ESF

La plej granda subtenanto de nia agado poresperanta estas sendube “Esperantic Studies Foundation”, sed kiu multaj el nia projektoj tute ne ekzistus. Grandan dankon al ili, E@I esperas ankaŭ en la estonte proksime kunlabori!

http://esperantic.org/

EU

Ĉiuj grandaj edukaj retejoj (krom lernu.net) aperis danke al la subteno de Eŭropa Komisiono kaj EU entute. Ekde la jaro 2009 E@I jam regule partoprenas projektojn, subtenitajn de EU, kaj danke al tio entute povas labori kaj antaŭenigadi siajn celojn.

Kompreneble, granda danko apartenas ankaŭ al ĉiuj privataj donacintoj kaj ĉiuj volontuloj, kiuj dum la tuta vivodaŭro de E@I helpas al la organizo diversmaniere! Sen tiu heroa laboro de multaj homoj de la tuta mondo E@I jam certe ne ekzistus.

Konklude

La 10-jariĝo de E@I estas bona okazo sumigi aktivecojn kaj aktivadojn de ĝi. Tiu ĉi artikolo volis doni almenaŭ bazan superrigardon pri diversaj kaj buntaj agadoj, pri kiuj E@I okupiĝas. Certe eblus skribi multe pli, eĉ pri ĉiu unuopa projekto. Sed la novaj projektoj jam atendas sian realigon, do estas tempo adiaŭi kaj daŭrigi la laboron. Ĝis revido ĉe iu el la projektoj aŭ aranĝoj de E@I!

Legu pli pri E@I:

www.ikso.net

https://eo.wikipedia.org/wiki/E@I

fotogalerioj de pluraj aranĝoj: http://picasaweb.google.com/esperanto666/

Peter Baláž


Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio

Irkutsk

La urbo apud Bajkalo, la koro de la Orienta Siberio, la loko de la lasta impeto de Ruslando orienten – al Pacifiko. Ĉi tie preĝejojn dekoras budhanaj ornamaĵoj, de ĉi tie oni veturigis okcidenten ĉinan teon, ĉi tie kunvivis kozakoj, buratoj, poloj, ĉinoj…

Trajne oni longe proksimiĝas al Irkutsk, la valo de la rivero Angara estas unu el la plej dense loĝataj areoj en Siberio, je cent kilometroj okcidenten etendiĝas tuta ĉeno da urboj kaj vilaĝoj. La tuto nomiĝas la Granda Irkutsk, en la urbo mem loĝas ĉirkaŭ 620 miloj (inkluzive de pli ol 100 mil studentoj), en la konglomeraĵo – ĉirkaŭ unu miliono.

Irkutsk

Orienta limfortikaĵo

Antaŭ kvar jaroj Irkutsk jubileis okaze de la 350-jariĝo de la fondo (en 1661) de limfortikaĵo ĉe la potenca rivero Angara kontraŭ la enfluejo de la rivero Irkut. Ĉe la apero de rusoj, sur la bordoj de Angara loĝis triboj de buratoj kaj evenkoj. La ligna fortikaĵo servis por tenado de armiloj, municio kaj varoj por komerci kun la lokanoj.

En 1669 ĝin anstataŭis ŝtona fortikaĵo, tri jarojn poste konstruiĝis la unua ligna preĝejo. Loĝatigado de la Bajkala regiono realiĝis jen per memvola, jen per deviga translokiĝo/igo de kamparanoj kaj ŝtatoficistoj el Ruslando.

Impeta evoluo

Irkutsk tre oportune konstruiĝis ĉe la granda historia vojo, kiu etendiĝis de Uralo ĝis Pacifiko. La vojo profitigis la urbon, kiu rapide kreskis kaj iĝis gubernia centro en 1764 (tiam la Irkutska kaj Tobolska gubernioj estis partoj de la t. n. Siberia Carlando). Ĉe la nova divido de Siberio en 1822 je du administraj partoj Irkutsk iĝis la ĉefurbo de la Orient-Siberia gubernio.

En 1790 estis konfirmita la blazono de Irkutsk, kiu prezentis kurantan tigron (en la tiama rusa lingvo estis aparta vorto babl, signifanta reĝan tigron) sur la arĝentkolora ŝildo, tenanta en la makzelo zibelon.

Malproksimeco de la ĉefaj Ruslandaj merkatoj, subevoluo de la ter- kaj river-vojoj ebligis al la lokaj komercistoj dum multaj jaroj teni en siaj manoj pograndan komercon. En 1728-1792 en la urbo situis doganejo, kaj la tuta karavana komerco kun Mongolio kaj Ĉinio efektiviĝis tra Irkutsk. La urbo ludis gravan rolon ankaŭ en akirado de naturriĉaĵoj kaj en komercado kun la insuloj kaj bordregiono de la Pacifiko. Irkutsk rapide riĉiĝis kaj en 1799 laŭ la iniciato de la lokaj komercistoj estis fondita Ruslanda-Usona kompanio.

Komence de la 19a jarcento ĉe la rivero Lena estis trovita oro, kaj Irkutsk iĝis unu el la centroj de la orminado. En 1898 al Irkutsk venis la unua vagonaro laŭ la transsiberia fervojo, kaj danke al tio en la urbo aperis novaj industriaj kaj transportaj entreprenoj, vigliĝis karbominado.

Same kiel por aliaj Ruslandaj urboj, ankaŭ por Irkutsk grandega plago estis incendioj, ĉar la plimulto da konstruaĵoj estis lignaj. Iom post iom en la urbo aperis pli multaj ŝtonkonstruaĵoj – preĝejoj, monakejoj, administraj konstruaĵoj kaj domoj de komercistoj. Grave damaĝis la urbon incendio en 1879, sed Irkutsk estis novkonstruita kaj komence de la 20a jarcento ĝi estis la plej bela siberia urbo. Tiam jam funkciis ĉi tie publika ĝardeno, teatro, publika biblioteko, meteologia observejo, du triumfaj pordegoj, unu el tiuj estis konstruita memore al la subskribo de la Ajguna traktato inter Ruslando kaj Ĉinio kun la moto “La vojo al la Granda Oceano”.

Komercado dominas kaj determinas

La Orienta Siberio prezentis vastan kampon por entreprenemaj homoj: komercado per ligno, oro kaj feloj. El Ĉinio estis enportataj teo, ŝtofoj kaj aliaj raraĵoj. Ĉion ĉi per karavanoj siberianoj veturigis al famaj foiroj ĉefurbaj kaj Niĵnij-Novgorodaj, vendante rapide kaj facile, kaj la profito pozitive influis la aspekton de la urbo.

Ĝuste en Irkutsk komenciĝis la kariero de Aleksandr Vtorov, kiu venis al Siberio en 1879 el Kostroma. Laŭ unu versio li trafe edziĝis, laŭ la alia helpis lin en tio friponado. Malgraŭ ĉio lia komerco estis tute nuntempeca: komence Vtorov fondis en la tuta Siberio vendejreton, kaj danke al la enspezoj li komencis malfermadi grandvendejojn.

Liaj vendejoj estis pramodelo de la modernaj ĉiovendejoj. En multaj siberiaj urboj la vendejoj de Vtorov estis kaj restas la plej belaj konstruaĵoj. Malgraŭ la sama interna planado kaj var-sortimento, arkitekture ili estis tre individuaj. Paralele li kreis hotelreton Eŭropo, ne forgesante pri siaj interesoj en provinco.

Irkutsk

La iama palaceto de la familio Vtorov nun servas kiel centro por kreemaj infanoj.

Vtorov kreis projekton de vendejo kun gastejo por vilaĝoj. Krom komerco Vtorov okupiĝis ankaŭ pri industrio. Li mortis en 1911, estante la plej riĉa komercisto en la lando.

Ekzil-loko

Siberio estis tradicia loko por ekzili pro krimoj kaj kontraŭŝtataj agoj. La unuaj ekzilitoj en la Irkutska gubernio apris en la 1640aj jaroj, ĉefe venis homoj ekzilitaj pro misfaroj en okcidentaj landregionoj. Ili venis malgrand-grupe, ricevante surloke monhelpon por aĉeti laborilojn, por laboro servis la ŝtata tero – parton de la rikolto necesis fordoni al la ŝtato.

Ekde la komenco de la 18a jarcento Irkutsk iĝis ankaŭ ekzil-loko por politikaj ekzilitoj. Ĉi tie vivis partoprenintoj de la Decembra Ribelo (1825) kaj aliaj revoluciuloj. Ekzilo diferencis de bagnado. Ekzilitoj ne rajtis loĝi en difinitaj lokoj, forlasi limojn de certa teritorio (ekzemple, estis malpermese veni pli okcidenten post Uralo). Sed ili povis labori, ricevi helpon de parencoj k. s. Alispeca estis vivo de bagnuloj, kiuj devis peze labori, ekzemple, konstrui la ĉirkaŭbajkalan vojon aŭ labori en minejoj.

Inter la ekzilitoj ne mankis pasiuloj pri scienco, kiuj esploris Siberion. Ni menciu almenaŭ du partoprenintojn de la pola ribelo (1863). Geografo, geologo, paleontologo Jan Czerski studis la reliefon kaj geologian strukturon de Siberio kaj esploris la bordojn de Bajkalo, la Moskvan ĉefvojon de Irkutsk ĝis Uralo. Li pereis dum la ekspedicio en Jakutio.

Lia kolego estis Aleksander Czekanowski, kiu kompilis planon de geologiaj esploroj de la Irkutska gubernio. Lia laboraĵo Geografia mapo de Irkutska gubernio ricevis la Oran medalon de la 1a klaso en la Internacia geografia kongreso en Parizo (1875).

La siberia Pollando

Poloj venis al Siberio ankaŭ libervole komence de la 20a jarcento, kiam Pjotr Stolypin iniciatis agraran reformon, kadre de kiu okazis amasa migrado al la liberaj orientaj teritorioj.

Ĝuste tiel aperis la vilaĝo Verŝina (pole: Wierszyna) je 125 km de Irkutsk, kiam en 1910 venis ĉi tien 59 familioj de polaj ministoj el la deprimita regiono Zagłębie Dąbrowskie en Silezio. Du jarojn post la alveno jam aperis lernejo kaj fama ligna preĝejo.

Dum la pasintaj cent jaroj la vilaĝanoj konservis ne nur la lingvon, sed ankaŭ siajn kredon kaj tradiciojn. Ĝi estas la sola loĝloko ekster Pollando, kie ĉiuj loĝantoj parolas pole.

Kolĉak, la Supera Regnestro

Kolĉak

Admiralo Kolĉak
en Irkutsk.

Kun Irkutsk estas ligita la vivo de Aleksandr Kolĉak, unu el la plej diskutataj personoj en la historio de Ruslando de la 20a jarcento. Sciencisto, arkta esploristo, mararmea oficiro, fine de la vivo – memproklamita regnestro de Ruslando en la periodo de la Interna Milito.

En 1902 en la Irkutska filio de la Ruslanda Geografia Societo la mararmea suboficiro (“miĉman”) Kolĉak prezentis raporton pri la ekspedicio en la Arkta Oceano. Pro siaj esploroj Kolĉak ricevis la plej altan distingon de la societo – la Grandan Konstantenan Medalon. Ankaŭ en Irkutsk okazis lia edziĝo kun Sofia Omirova, kiu venis post lin el Peterburgo.

Lia kariero estis brila: li partoprenis en la Ruslanda-Japania milito kaj en la Unua Mondmilito, ekde 1916 vicadmiralo kaj komandanto de la Nigramara floto.

Post la Oktobra revolucio (1917), li estis unu el la gvidantoj de la “Blanka movado”. Establinte en Siberio militan diktaturon, admiralo Kolĉak akceptis la titolon “Supera Regnestro de la Tutruslanda Registaro” en Omsk (novembro 1918 – decembro 1919) kaj organizis ofensivon por venkopreni Moskvon kaj renversi la Sovetan registaron. Post malvenko lia registaro retiriĝis el Omsk al Irkutsk.

En januaro 1920 la ministrojn arestis membroj de la loka revolucia armea komitato. Kolĉak estis haltigita en trajno en Niĵneudinsk kaj sendita al Irkutsk, poste enprizonigita. Fuĝi kaj savi la vivon li ne provis, dirinte: “Mi dividos la sorton de la armeo”. Oni mortpafis lin la 7an de februaro laŭ la verdikto de la revolucia komitato sankciita de la bolŝevista centro. Lia korpo estis dronigita en la rivero tra glacitruo. Multaj mitoj ligiĝas kun Kolĉak kaj kun la orprovizo de la Ruslanda Regno (t. n. cara oro), kiu trafis en liajn manojn. Antaŭ kelkaj jaroj en Irkutsk oni starigis monumenton al Kolĉak.

Veni kaj vidi

Irkutsk

La moderna Irkutsk estas granda industria, scienca, eduka kaj kultura centro. Ĝia pli ol 350-jara historio lasis spurojn en la arkitektura silueto, kiu konservis variecan kaj ĉarman aspekton, kombinante la brilon de preĝejaj kupoloj, belecon de komercistaj domoj kaj palacetoj, monumentecon de modernaj konstruaĵoj. En la urbo konserviĝis pli ol 1200 malnovaj konstruaĵoj. Historie formiĝintaj ensembloj kreas specialan kaj neripeteblan etoson. Oni povas longe promeni en la urbo admirante ĝin, kaj tion mi plezure faris fine de la 20a jarcento, gvidante grupon da pollandaj kaj alilandaj turistoj.

Sekvas kelkaj utilaj informoj. La klimato estas severa, la rivero Angara ne glaciiĝas, ventoj el trans Bajkalo, ciklonoj mildigas vintrajn frostojn. Ĉirkaŭ Irkutsk etendiĝas herbokampoj kaj pinaj, betulaj kaj miksitaj arbaroj. Sed la plej alloga estas la “Sankta Maro” Bajkalo – la plej profunda lago en la mondo. Oni nepre haltu laŭvoje en la etnografia subĉiela muzeo Taljci, kiu prezentas defendajn, religiajn, mastrumajn konstruaĵojn kaj loĝdomojn de rusaj, burataj, evenkaj loĝantoj de la regiono.

Halina Gorecka

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)


Nia Trezoro

La Viena muzeo

Vieno

La Esperantomuzeo en Hofburg sur Heldenplatz (1935). Signo: ÖNB ESP 2193 B

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde la jaro 2005 la oficiala nomo estas Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La fondiĝo

La Esperantomuzeo estis fondita en 1927 de Hugo Steiner (1878-1969), pensiiĝinta fervojisto, kiu eklernis Esperanton jam en 1911. Laŭ Steiner la ideo por la fondo de la muzeo venis de Felikso Zamenhof (1868-1933), kiu esprimis en 1927 dum la 19a Universala Kongreso de Esperanto en Gdańsk la penson, fondi internacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto en 1937. Ĉeestante la kongreson en Gdańsk, Hugo Steiner senhezite transprenis la iniciaton:

Estis la 31. de julio 1927, kiam en kunveno de la reprezentantoj de la Landaj Asocioj dum la XIX-a Univ. Kong. de Esp. en Danzig, kiun mi ĉeestis estante prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Asocio, Felikso Zamenhof, la frato de nia neforgesebla Majstro Dro Ludoviko Lazaro Zamenhof, faris la proponon, krei okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto ie en la mondo Internacian Esperanto-Bibliotekon. (...) Reveninte el Danzig mi tuj ekagis.1

Ekde la komenco Hugo Steiner intencis katalogi ne nur librojn kaj gazetojn, sed lia Esperanto-biblioteko ankaŭ plenumu muzeajn kaj arkivajn funkciojn, kaj tial li aldone kolektis fotografaĵojn, muzeajn objektojn, afiŝojn, glumarkojn kaj arkivaĵojn. Krome de tio Steiner ekkonservis ne nur literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon pri planlingvoj. Tamen li elektis la nomon „Internacia Esperantomuzeo“, ĉar li supozis, ke ĉirkaŭ 90 procentoj de la havaĵo koncernos Esperanton. Tio signifas, ke laŭnome temis pri centro de dokumentado pri Esperanto, sed fakte la Esperantomuzeo estis ekde sia fondiĝo muzeo, biblioteko kaj arkivo pri planlingvoj, kion Hugo Steiner retrospektive komentis jene:

Ŝajnis al mi, ke la fondo de simpla biblioteko ne sufiĉus, kaj mi decidis starigi pli ampleksan Instituton [sic] kun pli vaste fiksitaj celoj, nome kolekti kaj konservi la tutan materialon, ligitan kun la historia movado de Esperanto kaj de la mondhelplingvaj sistemoj kaj mondlingvaj problemoj sur scienca bazo kaj dokumente pruvi la disvastiĝon de Esperanto en la tuta mondo.2

La solena malfermo de la Internacia Esperantomuzeo okazis en aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La inaŭguron ĉeestis ĉirkaŭ 600 gastoj el pli ol 30 landoj, inter ili ankaŭ Lidia Zamenhof (1904-1942), Julia Isbrücker (1887-1971), Odo Bujwid (1857-1942), Hugo Steiner kaj Wilhelm Miklas (1872-1956), la tiama prezidento de Aŭstrio.

Fermo per Gestapo kaj re-malfermo post la dua mondmilito

Origine troviĝinte en iama ĉevalstalo en la centro de Vieno, la Esperantomuzeo situis dum la 1930aj jaroj en la dua etaĝo de Hofburg ĉe Heldenplatz. Tiam la havaĵo sufiĉe rapide pliampleksiĝis, precipe pro multaj donacoj, sed pro la aneksado de Aŭstrio, en marto 1938, tiu pozitiva evoluo finiĝis, kiam Gestapo, la nazia sekreta polico, fermis la Esperantomuzeon. Post la fermo Gestapo intencis transporti la tutan havaĵon de la Esperantomuzeo al Berlino, kie ĝi plej verŝajne estintus detruita, sed la tiama ĝenerala direktoro de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Paul Heigl (1887-1945), povis interveni kaj preventi tion per letero, en kiu li substrekis, ke la planlingva materialo estas posedaĵo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kaj tial ne rajtas forlasi Vienon.3 Pro tio la havaĵo – tiutempe ĉirkaŭ 3000 verkoj – estis metita en kestoj, poste stokita en la keloj de Hofburg, kaj tiel ĝi bonŝance ne perdiĝis dum la dua mondmilito.

Vieno

La Esperantomuzeo en Hofburg sur Michaelerplatz (1947). Signo: ÖNB ESP 2192 B

En 1947 la Esperantomuzeo estis denove malfermita en Hofburg, nun en la 3a etaĝo ĉe Michaelerplatz. Post la 2a mondmilito la plej grava atingo estis la daŭra pliampleksigo de la havaĵo – 1967 la fakbiblioteko konservis ĉirkaŭ 14.500 volumojn – sed la efiko eksteren sur la publikon estis relative malgranda. Ĝis la 1980aj jaroj ne ekzistis muzea koncepto, kaj krom tio ankaŭ mankis la financaj rimedoj por modernigo de la muzeo. Tiu malagrabla situacio nur ekŝanĝiĝis fine de la 1980aj jaroj, kiam Herbert Mayer fariĝis direktoro de la Internacia Esperantomuzeo.

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo en la 21a jarcento

Vieno

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo en Palais Mollard en Herrengasse (2005).

Kiam en 2001 d-ino Johanna Rachinger iĝis la ĝenerala direktorino de la Aŭstria Nacia Biblioteko ankaŭ komenciĝis nova epoko por la planlingva sekcio. Johanna Rachinger tuj perceptis la mankojn kaj tial ŝi komencis en 2003 la translokiĝon de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo en Palais Mollard, kiu situas en Herrengasse 9, tre proksime de la antaŭa sidejo. En la nova loko, kiu estis inaŭgurita en 2005, ne nur troviĝas la Esperantomuzeo kaj la legsalono de la Kolekto por Planlingvoj, sed ankaŭ la problemo de malgranda spaco por la havaĵo estis solvita per plej moderna kaj ampleksa konservejo. La magazeno, kiu nun grandas ĉirkaŭ 180m2, estas klimatizita kaj sekura kontraŭ incendio. Ĝi protektas la tutan havaĵon de la Kolekto por Planlingvoj kaj enhavas ĉirkaŭ: 40.000 flugfoliojn, 35.000 volumojn, 22.000 fotojn kaj fotonegativojn, 5.000 manuskriptojn kaj aŭtografojn, 3.000 muzeajn objektojn, 2.500 diversajn gazettitolojn, 1.200 afiŝojn kaj 850 aŭd-vidajn materialojn.

Kiel parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko la Kolekto por Planlingvoj plenumas ĉiajn taskojn kaj postulojn de moderna biblioteko.4 La ĉefaj taskoj kaj celoj estas pligrandigi la havaĵon per daŭra kolektado, konservi, protekti, katalogi, esplori kaj disponigi ĝin, respondi demandojn kaj publikigi planlingvan materialon – celoj, kiuj precipe realiĝas per la projektoj pri katalogado kaj ciferecigo.

Referencoj

1. Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I.: Sistema Katalogo pri la Esperanto-presaĵoj laŭ la Internacia Dekuma Klasifiko. Wien: Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, 1957, IX.

2. Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I., IX.

3. Köstner, Christina. Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien 1938-1945. En: Language Problems & Language Planning, 2005, №2, p. 177-186.

4. Tuider, Bernhard. (2015). La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio kaj evoluo, havaĵoj kaj projektoj. En: Novotničková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, Partizánske, 2015, p. 59-67.
Tuider, Bernhard (2015). Die Sammlung für Plansprachen und das Esperantomuseum der Österreichischen Nationalbibliothek. Bestände zum Thema „Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg“ im virtuellen Lesesaal. En: Brosch Cyril/Fiedler, Sabine (eld.): Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg. Beiträge der 24. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 21.-23. November 2014 in Berlin (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 22). Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik, 2008, p. 25-35.

Bibliografio

Köstner, Christina. Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien 1938-1945. En: Language Problems & Language Planning. 2005. №2, p. 177-186.

Mayer, Herbert. Wachgeküsst. Das Esperantomuseum. En: Christian Gastgeber, Bettina Kann, Elena Sonnleitner, Margot Werner (eld.). Change! Zukunft gestalten. Festschrift für Johanna Rachinger (= Biblos-Schriften. Beiträge zu Buch, Bibliothek und Schrift. Band 180). Wien: Phoibos-Verlag, 2009, p. 71-74.

Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I.: Sistema Katalogo pri la Esperanto-presaĵoj laŭ la Internacia Dekuma Klasifiko. Wien: Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, 1957.

Tuider, Bernhard. La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio kaj evoluo, havaĵoj kaj projektoj. En: Katarína Novotničková (red.): Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, Partizánske: Espero, 2015, p. 59-67.

Tuider, Bernhard: Die Sammlung für Plansprachen und das Esperantomuseum der Österreichischen Nationalbibliothek. Bestände zum Thema „Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg“ im virtuellen Lesesaal. En: Cyril Brosch, Sabine Fiedler (eld.): Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg. Beiträge der 24. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 21.-23. November 2014 in Berlin (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 22). Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik, 2008, p. 25-35.

Retejo de la Kolekto por Planlingvoj
http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/index.htm

Retejo de la Esperantomuzeo
http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm

Skanitaj libroj
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm

Skanitaj periodaĵoj
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Bernhard Tuider


Sten JohanssonLa betulo

Novelo de Sten Johansson

Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba trafiko mi ne tre ĝuas muzikon, kaj la dek kvin minutoj da kampara ŝoseo tro mallongas por aŭskulti ĉion, sed mi ne volas iri kromvojon. Necesos hodiaŭ subigi la betulaĉon antaŭ ol ĝi mem falos sur la budon.

Kiam mi turnas la aŭton maldekstren ĉe la pinego, iu knabo staras en la vojkruciĝo. Estas apenaŭ la oka kaj duono, kaj tiuhore li devus sidi super glaso da ĉokoladlakto kun la okuloj en iu komikso. Jen kion faradis Kristoffer kaj Andreas tiuaĝe.

La betulo ankoraŭ staras, kaj la gazono plenas je flavaj folietoj. Estonte mi havos malpli por rasti, kaj krome brullignon por la sekvonta vintro. Betulaĵo estos bona. Por ĉi tiu vintro mi havas precipe piceaĵon. Restas iom el ĝi por segi, sed tio malpli urĝas ol la diabla betulo. Ĝi estis bela kiam ni aĉetis la somerdometon, sed nun mi antaŭĝojas, ke ne plu necesos timi ĉiun aŭtunan ŝtormon.

Kompreneble Rita deziras, ke ĝi restu. Nu, ŝi pensu kion ŝi volas. Ŝi preskaŭ neniam venas ĉi tien. Certe ne estos ŝi, kiu zorgos pri la restaĵoj de la budo, se la betulo masakros ĝin.

Oni devus esti duopo, tamen nun la afero statas ĉi tiel.

Levante la sakojn el la valizujo mi aŭdas gruzon kraketi. Jen la knabo el la vojkruciĝo. Li ŝajnas malbone vestita en trejnpantalono kaj maldika jako.

“Saluton”, mi diras.

“Saluton.”

Mi scivolas, kie li hejmas. Nilsson ne povas havi tiel grandan nepon. Kaj ĉe la novuloj mi ĝis nun ne vidis infanon.

“Vi ne misvagis, espereble?”

Li ne respondas. Mi fermas la valizujon kaj portas miajn aĵojn endomen. La pordo malemas, kiel ĉiam en humida vetero, kaj endome estas pli malvarme ol ekstere. Mi malfermegas la pordon kaj ekserĉas en la ŝtipujo. Strange, kiom ajn mi tranĉas, tamen mankas splitoj, kiam mi bezonas ilin. Mi elektas tabulpecon kaj komencas spliti.

“Kion vi faras?” aŭdiĝas knaba voĉo.

Nekredeble. La diablido enŝteliĝis per siaj trejnŝuoj kvazaŭ li hejmus ĉi tie. Mi rektigas la dorson kaj gapas al li. Li ne palpebrumas, sed simple restas tie kun absolute nula mieno.

“Ne enpaŝu per tiuj kotaj ŝuaĉoj”, mi diras.

Sufiĉe stulte, efektive. Per tio mi pli-malpli invitas lin, kaj li vere deŝiras la ŝuojn – malnodi laĉojn estas eksmoda arto – kaj jen li staras nudpiede sur tapiŝo iam teksita de mia bopatrino. Mi frostas vidante lin.

“Ĉu vi ne havas ŝtrumpojn?”

Neniu komento, do mi dediĉas mian atenton al la forno. Mi eble devus forigi cindrojn, sed tio restu por morgaŭ.

“De kie vi venas? Ĉu vi apartenas al Evert kaj Ingalill?”

Nek tion li respondas. Baldaŭ jam estas tiom da fajro, ke eblas enŝuti du ŝtipetojn.

“Metu pli dikajn pecojn”, li diras. “Tiam estos varme.”

Mi rigardas lin pli zorge. Ne, mi ne povas elpensi, al kiu li apartenas. Ĉu li eble fuĝis de iu zorganto? Sed mi konas neniun ĉi-proksime, kiu prenas zorginfanojn.

“Evidente vi ne konas ĉi tiajn fornojn”, mi diras. “Ĉu viaj piedoj ne malvarmas? Remetu la ŝuojn, vi ne povas tiel nudumi.”

Mi komencas malpaki miajn aferojn, dum li luktas pri la ŝuoj, ankoraŭ firme noditaj.

“Kie via patrino, do?”

Li ignoras min.

“Nu, kafon vi sendube ne trinkas”, mi murmuras kun la termoso enmane.

“Mi ja trinkas.”

Mi ne scias, ĉu li seriozas, tamen mi iras preni du tasojn. Pri subtasoj mi fajfas, kiam Rita ne kunestas.

“La forno bezonas tro da tempo por varmiĝi”, mi diras. “Do termoso ne malutilas.”

Mi verŝas.

“Ĉu vi havas lakton?” li demandas, kvazaŭ ĉi tio estus damnita kafejo.

Mi kapneas. Poste mi iras preni papersaketon kun biskvitoj, skuas ĝin renverse por faligi musfekaĵojn en la rubsitelon, kaj poste surtabligas ĝin.

“La biskvitojn vi prefere trempu, ĉar ili eble malmoliĝis.”

Li ektrinkas kaj baldaŭ suĉas malsekan biskviton. Nun jam senteblas varmeto radianta de la forno, kaj mi enŝutas du ŝtipojn.

“Kiel vi nomiĝas?” mi diras, verŝante pli da kafo.

“Paul.”

Paul, ĉu? Jen nekutima nomo de juna knabo.

“Mi estas Lasse.”

Li suĉadas sian trian biskviton.

“Ŝajne vi hodiaŭ ne matenmanĝis.”

“Mi ja manĝis.”

Mi prenas sitelon kaj iras al la puto. Kiam mi revenas, li demandas:

“Ĉu ne estas krano en la domo?”

“Ne estas. Nek defluilo. Jen necesas porti enen kaj elen.”

Mi fermas la pordon, ĉar jam pli varmas endome ol ekstere. Ankoraŭ kelkajn ŝtipojn, poste eblos lasi tion ĝis vespere.

“Post iom mi faligos betulon. Sed vi eble devus iri hejmen. Sendube oni scivolas, kie vi estas.”

“Mi ne hejmas ĉi tie. Mi restos nur dum la semajnfino.”

“Mi komprenas. Por mi same. Ĉe kiu vi do restas?”

“Ĉe mia onklo kaj lia edzino. Mia panjo iris al Gotenburgo.”

Mi ankoraŭ ne komprenas, kiu estas lia onklo, sed tio sendube riveliĝos post iom. Mi tralavas la termoson kaj forigas la biskvitosakon.

“Mi pruntis motorsegilon”, mi diras kaj ekiras al la aŭto.

Kiel atendite, li staras en la pordo, kiam mi revenas kun la segilo de Franzén kaj speciala levilo, kiujn mi pruntis. Mi pluas al la betulo, kaj li postkuras min.

“He, bubo, fermu la pordon post vi!”

Li rekuras kaj ŝovfermas la pordon. Ŝajne ĝi ankoraŭ malglatas, sed mi decidas ne incitiĝi pri tio, ĉu ĝi bone fermiĝas aŭ ne.

“Pro ĉielo, ne tuŝu ĉi tiun”, mi diras metante la segilon sub la arbon. “Mi ne volas ke vi seniĝu de brakoj kaj kruroj.“

“Ekzistas filmo kun la nomo Teksasa ĉensegila masakro.”

“Laŭdire ja, sed ĝi nepre estas malpermesita al infanoj, same kiel ĉi tiu segilo.”

“Mia panjo spektis ĝin.”

“Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto.”

Mi zorge rigardas la betulon. La foliaro plejparte kuŝas surtere, kaj parto de ĝia frondaro jam de kelkaj jaroj estas seka kaj nuda. Lastjare mi forigis du branĉojn, kiuj batadis la budon en forta vento, kaj de tiam ĝi malsimetrias. Ĝi simple ne bonfartas.

Mi rondiras ĉirkaŭ ĝi gvatante supren. Ĝi kliniĝas en iomete alia direkto ol mi preferus. Tamen tio devus ne esti vera problemo. Mi pensas ke la afero prosperos.

“Kial vi faligos ĝin?”

Mi ĝisiras kaj prenas la segilon.

“Por ke ĝi ne falu en ŝtormo.”

Sonas iel strange, kiam mi respondas tiel, sed mi ne emas pli bone klarigi. Do mi okulmezuras la direkton foren de la budo, startigas la segilon kaj eksegas la direktilan breĉon. La motoro knaregas, mi sentas vibradon tra la manartikoj, segaĵo ŝprucas flanken, kaj mi flaras odoron de benzino kaj freŝa betulaĵo. Kiam mi finis la suban segon kaj la triangula peco falas teren, mi estingas la segilon.

“Tio ja aspektas bone”, mi diras.

“Jes ja”, diras la knabo, kvazaŭ mi petus lian konsenton.

Mi rondiras ĉirkaŭ la betulo.

“Nun vi restu for de ĉi tie. Staru jene sur la gazono, dudek metrojn malantaŭ mi. Vi absolute ne rajtas iri ĝis la arbo.”

Li retropaŝas, kaj mi ekas. Facilas segi, sed mi ne hastas. La ĉeno malrapide ronĝas la trunkon. Mi zorge celas, rekte al la direktila breĉo. Duonvoje tra la trunko mi haltas, prenas la levilon kaj enŝovas ĝin en la fendon. Poste mi pluas. Mi finas tuj antaŭ ol trasegi kaj eligas la segilon. Mi intencis premi per la levilo, sed la betulo jam survojas suben. Ĝi ekfalas en la direkto kiun mi volis, sed jen rompiĝas kelkaj el la fibroj, kiuj plu kuntenas la trunkon. Ĉu mi eble lasis tro maldikan ĉarniron? La tuta betulo iom turniĝas, mi retroiras je kelkaj paŝoj kaj vidas ĝin krake falegi foren-maldekstren. La trunko dissaltas de la stumpo kaj ĵetiĝas flanken, tamen restas kelkaj metroj ĝis la budo, do ĉio en ordo. Ĉirkaŭen flugas branĉetoj kaj sekaj folioj restintaj en la frondaro.

Mi sentas nekredeblan malpeziĝon; iel mi kvazaŭ ebrietas. Estas amuze faligi arbon! Mi sentas, ke mi dum la tuta mateno estadis en tensio. Mi ekavidas preni drinkon je ĉi tio, tamen mi ne kunportis alkoholaĵon.

“Nu vidu, tio iris tute bone, ĉu ne?” mi diras, turnante min al la knabo, sed li ne restas.

Diodamne! Ĵus li ja staris tie. Glacia ondo trairas min. Kien malaperis la diablido? Mi kuretas antaŭen ĝis la kuŝanta betulo, gvatas enen sub la branĉoj kaj trunko. Tamen mi ja devus vidi lin, se li avancus ĉi tien. Sed mi gapis nur al la ĝusta segodirekto kaj vidis nenion flanke.

Mi rigardas ĉirkaŭ mi. Kie li malaperis?

Tiam mi aŭdas lian voĉon el trans la budo.

“Ĉu vi faligos alian arbon?”

Kaptas min furiozo; dum momento mi dezirus, ke li vere kuŝu tie sub la betulo kun rompita dorso.

“Kia damnita kreteno vi estas!” mi kriegas per seka buŝo. “Ĉu vi komprenas nulon? Mi ordonis al vi stari senmove malantaŭ mi. Malgraŭ tio vi nepre volis morti.”

Mi iras kontraŭ li kun fermitaj pugnoj, li retroiras, atente. Io en liaj okuloj haltigas min.

“Ĝi facilege povus fali sur vin. Ĉu vi aŭdas?”

Li ne respondas, nur gapas rekte al mi. Lia rigardo ne plenas je timo, nek je surpriziĝo. Tiuj okuloj esprimas rekonon, atendon. Li rigardas rekte tra mi, en min. Mi estas malkaŝita, mi ekkonscias, ke mi efektive kriegas kontraŭ mi mem, kaj li tion scias. Mi turnas min, portas la ilojn en la budon, fermas la pordon kaj enpoŝigas la ŝlosilon.

Mi kelkfoje spiras profunde. Plu restas odoro de ĵus segita ligno. Mi pensas pri Kristoffer. Jam longe li ne venas ĉi tien. Mi scivolas, ĉu li iam ajn venos. Eble se li havos proprajn idojn.

La knabo staras ĉe la betultrunko deŝirante arboŝelon, kvazaŭ nenio okazis. Mi iras duonvoje al li, timeme.

“Paul”, mi diras. “Kulpis mi. Mi devus neniam faligi ĝin kun infano proksime. Ni eniru trinki ion.”

Mi iras al la dometo. Nun estas agrable endome. La fajro finbrulis, mi ŝovas la kamenklapon, alportas botelon da biero el la vestiblo. Kaj jen li en la pordo, etendante al mi pecojn da betulŝelo.

“Ĉi tiujn vi povos uzi por fari fajron.”

Mi akceptas la betulŝelon kaj metas ĝin en la ŝtipujon.

“Ĉu vi ŝatas sukon el nigraj riboj? Verŝajne ni havas nur tian.”

Li envenas kaj sidiĝas samloke kiel matene. Mi serĉas en la ŝranko. Botelo markita 2008 havas tavolon da ŝimo. La plej novaj estas el 2012. Mi malfermas unu el ili kaj flaras. Ĝi ŝajnas en ordo.

“Mia edzino kuiris la siropon. Niaj filoj trinkadis multe da tiaĵo, kiam ili estis pli junaj.”

Mi alportas kruĉon da akvo, diluas siropon en glaso kaj poste sidiĝas kun mia biero. Ni ambaŭ trinkas. En la forno kraketas kunfalantaj braĝoj.

“Mi baldaŭ plu okupiĝos pri la betulo. Tio estos bona brulligno, sed ĝi devos longe sekiĝi.”

Ni ripozas dum kelka tempo. Mi alportas la diskon el la aŭto, kaj poste ni aŭskultas Deep Purple per la malnova diskilaĉo de Andreas.

Meze de Child In Time blua Audi haltas ekstere sur la vojeto. Ĝia pordo malfermiĝas, kaj la novulo loĝanta en la eksa domo de Grönlund aperigas la kapon.

Mi eliras. La knabo restas. La nuboj finfine disiĝis, kaj la suno briligas la sudan muron kaj difektitan latkradon por rozoj.

“Mi serĉas mian nevon”, li diras. “Ĉu vi hazarde ie vidis nazmukulon de dek jaroj?”

“Temas pri Paul, ĉu?”

Dum momento li silentas.

“Do li estis ĉi tie?”

“Li ankoraŭ restas. Ni ĵus faligis betulon.”

Mi montras foren al la kuŝanta arbo. Li ŝajnas neinteresita.

“Li devas veni nun, se li volas ion manĝi.”

La knabo montras sin en la dompordo, starante silenta.

“Ne trudu vin al fremduloj”, diras la novulo. “Nun venu kaj lasu homojn en paco. Ni manĝos.”

“Mi ne malsatas”, diras Paul.

Li senmovas kun la sama nula mieno, kiel matene.

“Li rajtas resti ankoraŭ, se li volas”, mi diras. “Mi ĝojas havi akompanon.”

La onklo paŭtas.

“Hm. Do vi estos sen manĝo. Ĉu vi mem trovos la vojon reen?”

“Jes.”

“Antaŭ ol krepuskos, vi revenu. Mi ne intencas dumnokte ĉasadi vin. De via patrino ni sendube nenion aŭdos, ĝis vi devos iri hejmen.”

La knabo turnas la dorson al sia onklo kaj ekgratas malfiksiĝantan farbon de la pordofosto. La onklo fermegas la aŭtopordon kaj forveturas tiel ke gruzo dissaltas sub la radoj.

“Ĉu troviĝas pli da suko?”

“Certe. Poste ni preparu ian manĝon. Sed unue mi iom laboros.”

Mi forigas branĉon post branĉo per la motorsegilo, kaj Paul trenas ilin ĝis la budo. La pinton ni altrenas per komuna klopodo. La trunko aspektas plumpa, kuŝante tie, kvazaŭ ĝi dikiĝus falante teren. Restas dissegi ĝin je porteblaj pecoj. Sendube mi havos sufiĉe pri tio morgaŭ. Eble eĉ la sekvan semajnfinon. Nun mi dissegas la branĉojn je konvenaj pecoj, kaj Paul komencas novan ŝtipostakon apud la budo.

“Nu, sufiĉe”, mi fine diras. “Jen ŝvitiga afero. Nun mi malsatas.”

En la dometo jam malpli varmas. La betulŝelo de Paul estas malseka, do mi uzas paperon kaj kelkajn splitojn de matene. La fajro tuj ekflamas, mi alŝutas du ŝtipojn kaj metas kaserolon sur la fornon.

“Jen blankaj fazeoletoj kun tomatoj, kaj jen viandosaŭco. Ĉu bone? Kune tio iĝos satiga raguo. Kaj kion vi pensas pri ĉi tio?”

Mi montras al li plastan botelon.

“Kio?”

“Pasto por friti krespojn. Konfitaĵo troviĝas en la ŝranko.”

Li manĝas kiel konvenas al dekjara knabo, sed ne gravas, mi havas provizojn. Prefere satiĝu tiu, kiu devas kreski.

Post la krespoj ni kuiras kafon kaj duafoje aŭskultas Deep Purple.

Ĉi-sezone krepuskas frue. Estas nur iom post la kvina, sed el la dometo la ekstero aspektas karbe nigra. Ni iras ĝis la aŭto kaj ensaltas.

“Ĉu li nun koleros, via onklo? Ĉar jam estas mallume?”

Li tiras la ŝultrojn.

“Ne gravas.”

Mi malrapide veturas ĝis la pli granda vojo, plue dekstren kelkcent metrojn, kaj jen malsupren al la domo de la novulo. Lumas el kelkaj fenestroj.

“Dankon pro via helpo pri la branĉoj”, mi diras, kiam li elaŭtiĝas.

“Ĉu morgaŭ ni dissegos la grandan trunkon?”

“Sendube ni devos provi. Se ni havos la fortojn.”


Survoje al Ligo de Nacioj

Hodler, Hector. Novaj vojoj. Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2014, 106 p.

Novaj Vojoj

Hector Hodler, la fondinto de UEA, estis ne nur brila movadano, ne nur homo, kiu sukcese aplikis la lingvon dum la milito por kontaktigi militkaptitojn kun samlandanoj, sed ankaŭ grava teoriulo kaj pensulo – ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri pacproblemo. Serio de liaj 18 artikoloj, publikigitaj en la revuo Esperanto en 1915-17, estis kolektita en unu libro Novaj vojoj, publikigita en 2014 (evidente, okaze de la 100-jariĝo de la unua mondmilito). La artikolaro estas verkita antaŭ cent jaroj, sed ĝi estas interesa ankaŭ nun ne nur tial, ke ĝi montras al ni ne vaste konatajn facetojn de la personeco de eminenta samideano, sed ĉar la prezentataj ideoj aspektas sufiĉe aktualaj ankaŭ nun.

En sia artikolaro Hodler serioze analizas la kaŭzojn de militoj kaj manierojn por ilin preventi. Li sinsekve forĵetas, kiel ĉefajn kaŭzojn de la militoj, la aferojn moralajn kaj ekonomiajn (kvankam ne tute neas iliajn signifojn), neas partajn kontraŭmilitajn receptojn, kiujn proponis feministinoj, esperantistoj ktp, kaj asertas, ke la ĉefa problemo estas politika kaj jura. Do, ellaboro de la pli perfekta internacia juro kaj strategio de la efika pacmovado estas la gravaj taskoj en la onta militprevento.

Sed la ĉefa propono de Hodler, kiu troviĝas en la artikolaro, estas projekto de tio, kion li nomas “federacio” de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, kiu en siaj kongresoj aŭ asembleoj ellaboru la komune akcepteblajn internacijurajn principojn, havu specialajn polic-armeajn taĉmentojn kontraŭ rompantoj de la komune akceptitaj pacprincipoj ktp. Lia projekto multe similas al tio, kio reale estis kreita en 1919, nome Ligo de Nacioj (kaj en kelkaj rilatoj havas similecon eĉ kun UN, kreita en 1945). Kompreneble, ne Hodler estis ties kreinto, sed lia penso evidente antaŭis tion, kio poste estis efektivigita.

Tamen mi opinias, ke la projekto de Hodler estis utopia. Lia subtakso de la materiaj (ekonomiaj) kaŭzoj de militoj kaj supertakso de la spiritaj (unuavice, de juro) – do, la historia ideismo – faris ĝin neefika. Ligo de Nacioj ne povis reale kontraŭstari novajn militojn, kaj 20 jarojn post ĝia fondiĝo okazis la dua mondmilito, eĉ pli terura kaj kruela ol la unua… Ankaŭ UN, kvankam iom pli efika, neniam kapablis preventi aŭ haltigi militojn, kaj la fakto, ke la tria mondmilito ĝis nun, feliĉe, ne okazis, esence ne estas ĝia merito. Internacia juro estas bona afero, sed nur tiam, kiam ĝi reflektas verajn materiajn interesojn de la ŝtatoj – aliokaze ĉiuj plej belaj porpacaj projektoj restas kaj restos nur utopioj…

Hodler estis ne la sola esperantisto, kiu dum la militaj jaroj pensis pri la postmilita aranĝo de la mondo – rememoru nur la alvokon al diplomatoj Post la granda milito de Zamenhof. Sed la artikoloj de Hodler estis, verŝajne, la plej profunda tiaspeca esploro. Ĉiuokaze, multaj homoj provas kaj reprovas batali por la paco en nia mondo, kaj ilia pensmaniero ne multe diferencas de tiu de Hodler. Por ili nepre necesas konatiĝi kun la verko de fama antaŭulo – unue, por ne “inventi biciklojn” kaj, due, por havi elirpunkton por reala evoluigo de la novaj ideoj tiukampe.

Notindas la stilo de Hodler. Malgraŭ tio, ke li uzas kelkajn malnoviĝintajn vortoformojn aŭ ties signifojn (ekzemple, “bieno” en la senco “propraĵo” aŭ “apartenaĵo”, k. s.), la teksto tute ne sonas arkaike, ĝi estas tute moderna kaj energiplena. Do, bona instruo por la nunaj esperantistoj-publicistoj.

Tre bonan impreson lasas la tre kompetente kaj objektive verkita antaŭparolo, kio estas mirinda, ĉar ĝia aŭtoro estas la fama interreta trolo Andreas Künzli (kio signifas, ke, kiam la homo ne simple distriĝas, sed serioze rilatas al la afero, la rezulto povas esti ne abomena, sed admirinda).

Nikolao Gudskov


Ricevitaj gazetoj

Aktuala. 2015/6;
Dia Regno. 2015/5;
Esperantista Tribuno. 2015/1;
Esperanto. 2015/11;
Espéranto en Marche. 2015/3;
Ĝenerala Informilo. 2015/187;
Heroldo de Esperanto. 2015/10;
Kontakto. 2015/4;
La Lanterno Azia. 2015/11;
La Ondo de Esperanto. 2015/12;
Literatura Foiro. 2015/277;
Pola Esperantisto. 2015/4.


Ŝercoj el Pollando

– Kiam mi estis juna mi volis ŝanĝi la mondon...

– Kaj nuntempe, avĉjo?

– Hodiaŭ mi estas kontenta, kiam mi sukcesas kliniĝi kaj ŝanĝi miajn ŝtrumpetojn.

* * *

Viro diras al sia kolego:

– Ĉu vi jam ekkonis mian junan kaj belan edzinon?

– Belan kaj junan? Ĉu vi havas du edzinojn?

* * *

– Ĉu vi fumas?

– Ne.

– Ho, mi vidas, ke vi zorgas pri via sano.

– Ne, mi ŝparas monon por vodko.

* * *

Moskvo. La Ruĝa Placo. Eksterlanda ĵurnalisto proksimiĝas al preterpasanto kaj demandas:

– Ĉu vi aŭdis, ke via prezidento Putin volas enkonduki prohibicion? Tio signifas, ke li malpermesos al la rusoj drinki vodkon. Kion vi pensas pri tio?

– Sciu, ke mi jam eldrinkis ĉiom, kiom mi povis, sed mi kompatas miajn infanojn.

Elektis kaj tradukis Olŝtinaj esperantistoj


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №1 (255)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.