La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №4–5 (258–259)

BB

Sur la kovropaĝo videblas parto de Niĵni-Novgorodo, unu el la plej konataj urboj de Ruslando historie (pro la rolo dum la Granda Malordo) kaj ekonomie (pro la plej grava Ruslanda foiro). Konatiĝu kun ĝi per la artikolo de la niĵni-novgorodano Aleksandr Mitin, vd. p. 14–15. (Foto: Press-Foto)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • UEA planas aĉeti loĝejon
  • UEA: Elekto de komitatanoj B
  • TEJO pledas por Ŝengen-principoj
  • Szilvási László. Lingvo-Studio: Pli ol 170 kursanoj
  • Luis Eduardo Berdor Remón. Aresto post spektaklo en Esperanto
  • Irina Gonĉarova. APERo entuziasmiga kaj esperiga
  • Ilona Koutny. Doktoriĝo de Ida Stria
  • Povilas Jegorovas. Litoviaj esperantistoj honoritaj
  • Aleksander Korĵenkov. Ukrainio: Nova Zamenhof-strato
  • Pradip Ghimire. Kleriĝi kaj ekskursi en Nepalo
  • Zsófia Kóródy. Esperanto-urbo: Du studsesioj
  • Liba Gabalda. La dekan fojon ĉe Mediteraneo
  • Roman Mutin, Irina Gonĉarova. Lingva festivalo en Iĵevsko
  • Tuomo Grundström. Finnlando invitas UKon por 2018
  • Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas
  • Nekrologo
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

ARKIVO

LINGVO

  • Michel Duc Goninaz. Kelkaj rimarkoj pri la t.n. “akuzativo” (2)

NIA TREZORO

URBOJ DE RUSLANDO

CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Bitlibra revolucio: Studaĵo (2)

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Olŝtinaj esperantistoj. Magia kvadrato
  • Ridanguleto
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Peter Baláž, Nguyen Tien Nam, Esperanto Chile)
  • Kolofono

Majo 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

majo

1. Pasko laŭ la Julia kalendaro.

Internacia laborista tago.

[nonagapr.jpg]

3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.

Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion.

Gaprindaŝvili

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78).

Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo Thomas James Clarke (Tomás Séamus Ó Cléirigh, 1858-1916), en la sekvaj tagoj estis ekzekutitaj pluraj liaj kamaradoj.

4. Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo, poeto kaj esperantisto Joseph Mary Plunkett (Seosamh Máire Pluincéid, 1887-1916).

5. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Novjorko estis inaŭgurita la koncertejo Music Hall (nun Carnegie Hall), en la unua koncerto dirigentis Pjotr Ĉajkovskij.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la imperiestro de Etiopio Haile Selassie, revenis al Adis-Abebo, liberigita de italaj invadintoj.

8. Venkotago en Eŭropo.

Venkotago

9. Venkotago: Festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-45).

10. Antaŭ 75 jaroj (1941) Rudolf Heß, la anstataŭanto de Hitlero en la nazia partio NSDAP, per paraŝuto surteriĝis en Skotlando kun celo ĝis nun nekonata.

Camilo José Cela

11. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Otsu japana policisto Tsuda Sanzo per du sabrobatoj atencis la vivon de la estonta imperiestro Nikolao II de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Camilo José Cela (1916-2002), hispana verkisto, literatura Nobelpremiito (1989).

12. Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo kaj esperantisto James Connolly (Séamas Ó Conghaile, 1868-1916).

Rabinoviĉ

13. Antaŭ 100 jaroj mortis jidlingva verkisto Ŝolom Alejĥem (Solomon Rabinoviĉ, 1859-1916).

14. Antaŭ 700 jaroj naskiĝis Karlo IV (1316-78), imperiestro de S-ta Romia Imperio ekde 1355.

Antaŭ 25 jaroj mortis Jiang Qing (1914-91), ĉina aktorino kaj politikistino, edzino de Maŭ Zedong (1938), unu el la “Kvaropa Bando”.

Bulgakov

15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis ruslanda sovetunia verkisto Miĥail Bulgakov (1891-1940).

16. Antaŭ 50 jaroj (1966) la Politika Buroo de la Ĉina Komunista Partio publikigis direktivon pri la Granda Proletara Kultura Revolucio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ephraim Katzir (1916-2009), la kvara prezidento de Israelo (1973-78).

18. Antaŭ 725 jaroj (1291) mamelukoj konkeris Akron, la lastan krucistan fortreson en Jerusalema Reĝlando.

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aleksej Maresjev (1916-2001), heroa sovetia piloto, kiu post amputo de ambaŭ kruroj revenis al la flugarmeo kaj batalis kun protezitaj kruroj.

Antaŭ 75 jaroj (1941) germaniaj trupoj descendis en Kreton kaj baldaŭ konkeris ĝin.

21. Antaŭ 400 jaroj mortis Kosjma Minin (?-1616), ruslanda nacia heroo, organizinta popolan rezistadon kontraŭ la pollandaj invadintoj.

Antaŭ 25 jaroj estis murdita Rajiv Gandhi (1944-91), ĉefministro de Barato (1984-89).

23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Pär Lagerkvist (1891-1974), sveda verkisto, literatura Nobelpremiito (1951).

S-taj Kirilo kaj Metodio

24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Bob Dylan (Robert Allen Zimmerman, 1941-), populara usona kantisto kaj kantaŭtoro.

25. Tago de liberigo de Afriko.

Antaŭ 425 jaroj en Ugliĉ en neklaraj cirkonstancoj mortis Demetrio Ivanoviĉ (1582-1591), filo de Johano la Timinda.

Pentraĵo de Ivan Glazunov

Carido Demetrio de Ugliĉo (Pentraĵo de Ivan Glazunov)

27. Antaŭ 75 jaroj (1941) brita ŝiparo detruis la germanian batalŝipon “Bismarck”.

28. Antaŭ 100 jaroj mortis ukrainia verkisto Ivan Franko (1856-1916).

30. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Detlev Blanke (1941-), (orient)germana interlingvisto kaj esperantisto.


La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!

SKEJ

La 101a Universala Kongreso verŝajne estos la plej juneca el ĉiuj ĝisnunaj UKoj danke al la engaĝo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato, kiuj pretigas interesan (kaj malmultekostan!) junularan programon.

La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon!

La ĉeftemo de la junulara programo estas “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj”. Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, sed ankaŭ helpos kompreni teknikaĵojn, lingvaĵojn aŭ efikan labormanieron kaj multajn aliajn aferojn dum niaj prelegetoj, kursetoj kaj trejnadoj. Aŭ ni simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco.

UK-101

La pagendajn programerojn eblas mendi en la reta mendilo de UEA. Nepre mendu ilin, se vi volas partopreni, la lokoj estas limigitaj!

Jen la plej gravaj aferoj, pri kiuj vi sciu nepre jam nun:

Trinkomanĝa nokto (23.7.2016)

Ni kore invitas vin partopreni la trinkomanĝan nokton tuj la unuan vesperon! Ĉiuj, kiuj ne ŝatas enlitiĝi tro frue kaj preferas babili kun samideanoj jam dum la unua vespero de la kongreso, kunportu viajn naciajn manĝaĵojn kaj/aŭ drinkaĵojn kaj prezentu ilin, kundividu kun aliaj dum tiu ĉi programero! Ni jam antaŭĝojas ekkoni viajn specialaĵojn.

Vingustumado (25.7.2016, 19h00-21h00, 7 eŭroj) – D10

Ĉu ne eblas por vi elspezi multe da mono por la bankedo aŭ simple vi ne tiom ŝatas tiuspecan programeron? Ne gravas! Ni pretigis alternativan amuziĝon antaŭ la balo: venu vingustumi kun ni! Vi havos eblon provi diversajn kvalitajn lokajn vinojn kaj nur tie vi ekscios, kion signifas slovake “jednohubka”. Sekve ni plu amuziĝos kune dum la kongresa balo.

Verda pikniko (27.7.2016, 19h00-21h00, 7 eŭroj) – D11

Ni preparas por vi neforgeseblan esperantan piknikon sur la herbejo apud la studenthejmo. Ni pretigos manĝaĵojn, tukojn kaj ankaŭ trankvilajn koncertojn, por ke vi povu pli profunde ĝui la spiriton de la piknikumado. Kontraŭ la kotizo vi ricevos kuponojn por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn la organizantoj disdonos al vi surloke.

Junulara ekskurso al Bratislavo (27.7.2016, 8h30-18h00, 10 eŭroj) – E10

Ni ankaŭ pensis pri junuloj, kiuj ŝatus viziti la ĉefurbon de Slovakio kontraŭ favora prezo. Memkompreneble ni supreniros la Bratislavan kastelon, vizitos la centron de la urbo kaj vi ricevos ankaŭ tempon por mem ekkoni la urbon. La ekskurso estos piedira dum la tuta tago en la urbo kaj la nombro de la partoprenantoj estos limigita.

Junulara senpaga piedekskurso al la monto Zobor (27.7.2016, 10h00-14h30)

Ĉu vi estas sportema aŭ simple ŝatas naturon kaj promenojn en ĝi? Tiukaze tiu ĉi ekskurso estas tre taŭga por vi! La monto Zobor superstaras la urbon Nitro kaj ofertas tre belan panoramon al la tuta urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Survoje oni praktikos geokaŝadon. Ekipu vin per bonaj ŝuoj, akvo kaj sunokulvitroj.

UK-101

Koncertoj

– Barbora Hazuchová: Fama slovaka kantistino, kiu partoprenis la konkurson “Superstar” en kiu ŝi estis inter ok plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio.

Easy Steps: Rok-grupo de Ĉeĥio, kiu ofte kantas kaj ludas ĉiujn famajn kantojn de la mondo, sed ili ankaŭ havas siajn proprajn kantojn.

Asorti kaj Martin Wiese

Aliaj programeroj:

Danckursoj. Dum la tuta aranĝo vi povos partopreni interesajn danckursojn (popolajn, tradiciajn slovakajn, ĉardaŝon...).

Sportumado. Vi ankaŭ havos eblon partopreni diversajn programerojn gvidatajn de junaj sportistoj. Krom la tradicia piedpilkumado ĉi-jare ne mankos la klakig-teamo kun preskaŭ ĉiutagaj praktikoj.

Trejnadoj kaj prelegoj. Ĉu vi ŝatas labori en laborgrupoj aŭ simple aŭskulti fakajn prelegojn de junuloj? Dum la junulara programo de UK 2016 eblos partopreni ankaŭ tiaĵojn. Pro nia ĉeftemo “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj” ni ankaŭ pretigas por la plenkreskuloj kursetojn pri komputilumado kaj saĝtelefonuzado. Venu, se tio interesas vin!

Legu pli pri la junulara programo (ankaŭ du videoj).

Bonvenon!

SKEJ-teamo


Lingva festivalo en Iĵevsko

Iĵevsk

Lingva Festivalo en Udmurtio (Foto: Jevgenija Lekomceva)

En Iĵevsko, la ĉefurbo de Udmurtio, la 12an de marto okazis lingva festivalo. En la Internacia Orienteŭropa Universitato estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj, ses prilingvaj prelegoj kaj riĉa porinfana programo. La ideo de la festivalo estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, sed, laŭ la vortoj de la ĉefa organizinto Aleksej Ŝklajev, atentigi pri la multlingveco en Udmurtio: “Dum la historio de nia regiono oni parolis ĉi tie tri lingvojn: la udmurtan, la tataran kaj la rusan. Sed, bedaŭrinde, la tendenco estas, ke oni parolas nur la rusan kaj ne interesiĝas pri la naciaj lingvoj de nia respubliko. Nia festivalo estis organizita por ke pli da homoj interesiĝu pri siaj gepatraj lingvoj, lernu kaj konservu ilin”.

En la festivalo kelkaj alilandanoj, loĝantaj en Iĵevsko, prezentis siajn naciajn lingvojn, interalie, la ĉinan kaj la araban. Kune kun lokaj fakuloj prelegis lingvistoj, venintaj el Moskvo. Ili rakontis pri ok lingvoj. En la festivalo okazis prelegoj pri ĝenerala lingvoscienco de la kieva lingvisto Artjom Fedorinĉik. Apartan atenton elvokis la prelego de la loka lingva aktivulo Sergej Beĥterev “La jura statuso de la udmurta lingvo”.

Esperanton en la festivalo prezentis Irina Gonĉarova, direktoro de la Moskva Lingva Festivalo, kunordiganto de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Post la rakonto pri Esperanto formiĝis grupo da dezirantoj lerni la lingvon en la senpaga kurso, kiu baldaŭ ekfunkcios en Iĵevsko.

La lingva festivalo en Iĵevsko estis plene sukcesa. Tion atestas ankaŭ la fakto, ke la aktivuloj ne emas halti, sed jam aktive preparas la Unuan Tendaron de la Udmurta Lingvo.

La 22an de aprilo en la Internacia Orienteŭropa Universitato de Iĵevsk okazis la organiza renkontiĝo de Esperanto-lernemuloj kaj la unua Esperanto-leciono, gvidata de Roman Mutin – studento de la unua lernojaro de la Iĵevska Ŝtata Universitato. La kunvenon partoprenis 12 gejunuloj.

Roman Mutin,
Irina Gonĉarova


Vide el Bruselo

Granda eŭropano Michael Cwik

Cwik

La 29an de februaro 2016 forpasis Michael Cwik – granda eŭropano, kiu dum jardekoj luktis en Bruselo por pli da lingva egaleco.

“Kara Michael, mi apenaŭ povas kredi ke vi ne plu estos inter ni”, – diris Angelos Tsirimokos, eksa tradukanto ĉe la Eŭropa Konsilantaro. – “Ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj, vi prelegis en la Brusela Esperanto-grupo malgraŭ via sanstato”, – diris Tsirimokos, kiu dum longa tempo prezidis la grupon.

Esperanton Michael malkovris en 1983, klarigis Tsirimokos, alparolante plenan halon da amikoj kaj konatoj en la funebra ceremonio. “Kaj aŭdante la propagandon pri la facileco de lernado ktp, vi volis mem elprovi tion kaj organizis kurson en via kara aŭstria somervilaĝo. Kaj pozitive, la rezulto de tiu kurso konvinkis vin”.

Tamen ne plurajn semajnojn, sed jarojn Michael, kiel preskaŭ ĉiuj, bezonis por efektive ellerni la internacian lingvon. De tiam Michael fariĝis tre aktiva esperantisto kaj membro de la Brusela Esperanto-grupo.

“Tre ofte vi instigis nin al diversaj agadoj. Sed ĉio havas finon”, – diris Tsirimokos.

Ne nur esperantisto estis Michael, sed ankaŭ granda eŭropano luktanta por la unuiĝo de nia kara mondoparto kaj por la altaj principoj de demokratio, respekto de fundamentaj rajtoj kaj libereco de esprimo. Tre persone kaj je propraj kostoj, kiel oficisto, Michael batalis kaj gajnis kontraŭ la Eŭropa Komisiono je la Eŭropa Justica Kortumo. La tribunalo juĝis, ke “en demokrata socio fondita sur respekto por fundamentaj rajtoj, povas ekzisti neniu pravigo por restrikti la rajton de libereco de esprimo en kazo implikanta ne pli ol esprimon de diferenco de opinio inter la oficisto kaj lia dunganto, se publikigante la diferencon oni ne emus kontraŭi la interesojn de la Eŭropa Unio”.

Michael ankaŭ agadis en Bruselo per la forumo por lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco. Li instigis multajn pripensi la lingvan politikon por la multlingva Eŭropa Unio. Bedaŭrinde, Eŭropo kaj la diversaj eŭropaj institucioj pli kaj pli angliĝas.

Michael naskiĝis dum la plej terora momento de nia kontinento, dum la Dua Mondmilito. Je la aĝo de 76 jaroj, li forpasis al alia pli bona mondo post longa persona batalo kontraŭ sangmalsano.

Kaj Michael, kiu naskiĝis dum la krueleco kaj stulteco de la Dua Mondmilito almenaŭ ne estis vidinta la novaĵojn kaj kruelecon de la teroratako en Bruselo, kiam mortis pli ol 30 personoj. Atako, kiu trafis la koron de Eŭropo en distrikto de la urbo tiom bone konita de li.

Dafydd ab Iago


E@I

Lerni la germanan kaj la rusan

En 2013 estis lanĉita Deutsch.info – multlingva retejo por lerni la germanan lingvon. Ĝi estas la tria lingvoinstrua retejo, en kiu partoprenis E@I: ĝi sekvas lernu.net kaj Slovake.eu, kaj post ĝi sekvas mluvtecesky.net kaj la nun preparata russky.info.

Deutsch.info estas nuntempe la plej populara el ĉiuj retejoj, pri kiuj E@I kunlaboris: ĝi estis vizitita pli ol ses milionojn da fojoj ekde sia apero; en la pasinta monato ĝi ricevis 436. 000 vizitojn kaj averaĝe 15 mil homoj vizitas ĝin ĉiutage. Ĝi enhavas kursojn de nivelo A1 (komencanto) ĝis B1 (progresanto) kaj praktikajn informojn por vivi en Germanio kaj Aŭstrio. Ĝi estas disponebla en 19 lingvoj, inkluzive de Esperanto. La laste aldonita lingvo estas la araba, kaj la persa aperis danke al irana esperantisto.

Nuntempe okazas la dua paŝo de la projekto, financata de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio: la retejo estos plivastigita per kurso de nivelo B2, ĝi estos tradukita al pli da lingvoj, estos aldonitaj pli da utilaj informoj (jam aperis praktikaj informoj por rifuĝintoj) kaj la mediateko estos pliriĉigita. Pri tiu projekto kunlaboras naŭ partneroj el sep landoj, kaj en tri el tiuj naŭ organizaĵoj laboras esperantistoj (E@I, Studio Gaus kaj Inter-kulturo).

E@I nuntempe laboras pri nova projekto Russky.info – retejo por lerni la rusan lingvon. La projekto, subtenata de la Eŭropunia programo “Erasmus+” sub la nomo “Russian Online”, daŭras de 2014 ĝis 2017.

Russky.info provizos senpagan multlingvan kaj interagan retejon por reta lernado de la rusa lingvo. La retejo enhavos ne nur kursojn de la rusa lingvo en la niveloj A1 kaj A2, sed ankaŭ praktikajn informojn por komerci en Rusio. Estos specifaj lecionoj pri komercado en Rusio. Vortaro kun 10 mil vortoj inkluzivanta sonregistrojn de la elparolo kaj gramatika gvidilo kompletigos la lernan sperton. La retejo aperos fine de 2016 aŭ printempe en 2017 kaj ĝi estos disponebla minimume en naŭ lingvoj.

Estas interese rimarki, ke (ankaŭ) ĉi tiu projekto naskiĝis danke al lernu! kaj Esperanto. Pri ĝi kunlaboras 10 partneroj el 7 landoj, kaj ĉe tri el ili laboras esperantistoj. Tio montras, ke esperantistoj interesiĝas ne nur pri sia lingvo, sed ankaŭ pri aliaj. Kaj, plej grave, vi baldaŭ povos lerni tiun fascinan kaj belegan lingvon, pordon al riĉa kulturo kaj vasta mondoparto!

Matthieu Desplantes


Bourlet

Dokumento pri la morto de Carlo Bourlet

Okaze de lia 150a naskiĝ-tago (2016-04-25)

En la marta numero 2015 de ĉi revuo, en la rubriko Nia trezoro, Aleksander Korĵenkov prezentis legindan artikolon pri la vivo kaj la rolo de la franca matematikisto kaj pioniro de Esperanto, Carlo Bourlet (1866-1913).

Li menciis la fakton, ke Bourlet mortis pro misfortuna engluto de fiŝ-osto kiu fiksiĝis lia-gorĝe.1

Lasta-tempe mi aŭkcie akiris franc-lingvan leteron (1913-08-21) de la pariza matematikisto kaj kolego de Bourlet, Raoul Bricard (1870-1944)2 al Charles Laisant (1841-1920)3 en kiu li parolas pri la lastaj momentoj de Bourlet.

Jen fragmento el la letero:4

«Kara sinjoro kaj amiko,

« jen kia-maniere Bourlet mortis. S-ino Bourlet, mem tre malsana, ripozis de kelka tempo en Duingt, ĉe la bordo de la lago de Annecy. La 1an de aŭgusto, ŝia edzo ĵus venis por esti kun ŝi. Ĉe la tag-manĝo, ili manĝis fritaĵon de fiŝo – precize de salveleno5. Bourlet sentas, ke io haltas en lia ezofago kaj li preskaŭ sufokiĝas. Unue li ne vidas gravecon en tio, sed la malbon-stato ne ĉesas kaj ĉirkaŭ la vespero la febro komenciĝas. Li konsultas iun kuraciston de la ĉirkaŭaĵo, kaj la postan tagon (se mi ne eraras) iun duan, kiu helpe de pinĉilo eltiras el la gorĝo de Bourlet fragmenton de fiŝa kartilago. Evidente Bourlet kredis sin savita, sed la febro ne ĉesis kaj la kolo komencis ŝveli. Specialisto veninta de Liono praktikis ezofagoskopion kaj konstatis la ĉeeston de pluraj ulceriĝoj. Bourlet eniris la hospitalon de Annecy (aŭ eble li estis jam enirinta, mi ne memoras precize). La simptomoj pligraviĝis. La ŝvelo de la kolo dikiĝis, kaj sam-tempe la mallarĝiĝinta ezofago ne plu ebligis la engluton de unu guto da likvaĵo. Ekde tiam lia san-stato estis rigardata kiel ege grava. Ili decidis venigi iun kirurgon de Ĝenevo, kiu provis heroan operacion: la malfermon de la kolo por atingi la absceson. Sed estis tro malfrue kaj Bourlet forpasis la 12an de aŭgusto je la 6a horo matene.

« La korpo estis transportita al Parizo. La entombigo okazis en la tombejo de Montrouge. Mi parolis en la nomo de la Konservatorio de Artoj kaj Metioj, poste Chavet6 en la nomo de la esperantista grupo de Parizo, kaj fine en la nomo de Esperanto ĝenerale D-ro Zamenhof mem, kiu, informita ĝusta-tempe, venis nur pro tio, de la ĉirkaŭaĵo de Kolonjo,7 kie li liber-tempis atendante la kongreson de Berno. Kompreneble li parolis en Esperanto. […]

« Evidente mi klopodos por verki plej baldaŭ la nekrologan artikolon, kiun mi ŝuldas al la memoro de Bourlet (mi jam verkis en Esperanto tiun por Scienca Gazeto8).»

Reinhard Haupenthal

Bourlet

Notoj

1. En gloso pri tio G. Silfer asertis jenon: «La plado kiu nerekte kondukis la pioniron al la morto estis “truto je la muelistino” (kuirita kun migdaloj). Tial en Esperantio tiu plado estas indikita kiel “truto je Carlo Bourlet”…» (Kp. http://sezonoj.ru/2015/03/bourlet/) Kia galimatio!

2. En Esperanto li verkis: Matematika terminaro kaj krestomatio. Paris: Hachette 1905. 59 p.

3. Alia pariza matematikisto. En Esperanto aperis: C.-A. Laisant: Inicado Matematika. Esp. J.-C. Chaigneau kaj J. Camescasse. Paris: Hachette 1914. 171 p.

4. Mi dankas al André Cherpillod por la elfrancigo.

5. F omble-chevalier, D Saibling, E char, L salvelinus alpinus.

6. Gabriel Chavet (1880-1972), sia-tempe sekretario de la Centra Oficejo en Parizo.

7. De 1913-07-18 ĝis 1913-08-22 Zamenhof kuraciĝis en Bad Neuenahr.

8. Kp. Raould Bricard: Carlo Bourlet. En: Scienca Gazeto 2. 1913: 22, p. 129-130. (Dankon al Ionel Oneţ, kiu skanis la tekston.)


Nia trezoro

Kastelo Greziljono

Greziljono

Kastelo Greziljono (Foto: Laurent Vignaud, 2015)

La kastelo Greziljono (aŭ Grezijono, france Château de Grésillon) situas 250 km sudokcidente de Parizo en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francio.

La esperantista kulturdomo Greziljono estis kreita danke al Henri Micard. Li naskiĝis la 6an de aŭgusto 1897 en Parizo. Kiel juna instruisto, li dediĉis siajn liberajn horojn al klerigado de plenkreskuloj. En 1921 li lernis Esperanton en Sablé, en 1922 li iĝis sekretario de la tiam kreita asocio Grupo de la Edukistoj Esperantistoj (GEE). De 1936 ĝis 1939 li kaj Honoré Bourguignon organizis somerajn lernejojn ĉe maro, en montaro aŭ kamparo por instrui Esperanton al siaj gekolegoj instruistoj.

Postmilite de 1945 ĝis 1950 li plu organizis tiajn somerajn aranĝojn, sed iĝis ĉiam pli malfacile lui hotelojn aŭ lernejojn por la kursoj. Pro tio en 1951 li proponis, ke estu aĉetita domo, kie oni povos organizi somerlernejojn, seminariojn, staĝojn, kongresojn. Per cirkulero aprobita de la estraro de GEE, kies ĝenerala sekretario li estis, Micard sugestis ke sufiĉus trovi 600 personojn, kiuj konsentus pruntedoni po 10 mil tiamajn frankojn (100 novaj frankoj). Venis respondoj tiel kuraĝigaj, ke la 16an de septembro 1951 lia iniciato konkretiĝis per fondo de la societo “La Kulturdomo de la Francaj Esperantistoj” kun pli ol unu miliono en la kaso. Li komencis serĉi. Post nesukcesinta afero en Sablé, post multaj vizitoj kaj pluraj cirkuleroj senditaj al la GEE-membroj por kolekti almenaŭ unu plian milionon, kastelo Greziljono iĝis oficiale proprietaĵo de tiu societo en januaro 1952.

Lignovendisto proponis aĉeti la trunkolignon de la tereno por fari tabulojn, sed restis problemo: belega kverko, tiam aĝa pli ol 250 jarojn. Ĝi estis plantita eble en 1685 kaj kreskis, kiam Grésillon apartenis al René de Charbonniere. Ĝia ĉirkaŭmezuro estis ses metrojn kaj ĝiaj solidaj branĉoj portis refreŝigan ombron. Tiun grandiozan kverkon ges-roj Micard deziris konservi. Sed tio ne plaĉis al la aĉetonto. Ges-roj Micard foriras seniluziiĝintaj. Alvenintaj sur la kastelplaco de Baugé, ili ŝajnigis aŭtomobilan paneon kaj atendis la lignokomerciston. La diskuto rekomenciĝis, kaj fine la kontrakto estis subskribita sur la kapoto de la aŭto!

En 1952 la kastelo estis aĉetita de la Kooperativo “Kulturdomo de la Francaj Esperantistoj”. S-ino Jacqueline Trésorier pruntedonis al Micard 250 mil frankojn, sian tutan ŝparitan monon. Multaj aliaj esperantistoj, en kaj ekster GEE, donis po 10 mil frankojn (ĉ. minimuma monata salajro) por posedi “societan parton” en la Kooperativo. Ili estis plejparte modestaj, precipe instruistoj, ne riĉaj kapitalistoj.

Esperantistoj do ricevis belan kastelon, sed absolute malplenan. Ĉio estis farenda en la kastelo: neniu elektro, neniu kranakvo, hejto nur en du aŭ tri dormĉambroj. Henri Micard lanĉis novajn alvokojn por aĉeti meblojn, ilojn por kuirejo, por instali akvon kaj elektron. Gravaj laboroj estis faritaj, ĝis realiĝis la proverbo “Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas”.

En somero 1952 okazis la unuaj staĝoj. Ĉiuj partoprenantoj helpis per siaj manoj, ĉar la financa situacio tiam ne ebligis dungi personaron. Loterio estis lanĉita por pli mebli la kastelon. La 31an de aŭgusto okazis la oficiala inaŭguro, kiu montris al ĉiuj Kulturdomon vivantan kaj promesplenan.

Ekde tiam, oni organizis staĝojn kaj renkontojn dum Pasko kaj en somero. Ĝis 90 personoj povis loĝi en 35 dormoĉambroj. La litoj komence estis pruntitaj de kolegio de Baugé. La riparoj kostis multe, ankaŭ la hejtado, tial la kastelo estis fermita dum la vintro. Dum la someroj kelkaj junuloj el la regiono estis dungitaj por kuirado, kelnerado kaj purigado.

En 1952 gesinjoroj Micard estis nomumitaj direktoroj. Post la forpaso de Henri Micard en majo 1966, gesinjoroj Babin pluportis la torĉon. Pierre Babin kaj Jean-Paul Guillot rapide publikigis 20-paĝan broŝuron Naskiĝo de Esperanto-Domo, Kastelo Grésillon kun fotoj, kiu estis reeldonita en decembro 2009 sub la titolo Vivo de Henri Micard.

Ges-roj Babin ĉesis aktivi en 1998, kiam sekureckomisiono vizitis la kastelon kaj malpermesis ĝian malfermon nur tri tagojn antaŭ la alveno de la unuaj staĝanoj. Kion fari? Dekkvino da esperantistoj kreis komitaton kaj petis helpon. En 1999 la staĝanoj tranoktis en kaj ĉirkaŭ Baugé. Dudekkvino da entuziasmaj volontuloj eklaboras. En 2000 la unua etaĝo povis esti reuzata, kaj la staĝanoj revenas.

La dumonata kultura revuo Kulturaj Kajeroj ekde januaro 1959 ĝis decembro 1999 regule informis pri la kastela vivo (ĝi reapris en 2008-09); korespondaj kursoj kaj libroservo funkcias dum la tuta jaro. En la apuda urbeto estiĝis nova Esperanto-grupo, strato Zamenhof estis inaŭgurita en 1962, ĝuste tiu, kiu aliras la kastelon.

La 20an de julio 2002 la Esperanto-Kulturdomo festis sian 50-jariĝon per diversaj animadoj, prezento de malnovaj profesioj, ludoj, dancoj kaj per suprenlasado de aerbalonoj. La 10an de marto 2012 eksterordinara membrokunveno modifis la statuton kaj renomis la kooperativon “Kulturdomo de Esperanto”, tiel oficialiginte la delonge uzatan nomon.

Ĉiujare kutime okazas en la kastelo du semajnaj staĝoj dum la paskaj lernejaj ferioj; kaj en la somero kvar staĝoj: unu trisemajna en julio, alia dusemajna internacia dum la kongresa tempo, unu trisemajna en aŭgusto kaj la fina dusemajna en septembro. La plimulto el ili konsistas el plurgradaj kursoj en la mateno, diversaj kulturaj aktivaĵoj (bindado, emajlado, korbofarado), prelegoj, debatoj kaj konversacioj en la posttagmezo, kaj distraĵoj en la vespero (filmoj, teatraĵoj, ludoj). En ĉiu periodo okazas ekskursoj tra la regiono (Luaro kaj Anĵuo) fama pro siaj historiaj spuroj kaj kasteloj; ĉiun periodon partoprenas inter 60 kaj 120 personoj.

Ekde la 1a de januaro 2012 pro administra reformo Baugé iĝis parto de la komunumo Baugé-en-Anjou. La urba turisma oficejo informas pri la eblo lui la kastelon.

Bert Schumann


Niĵni-Novgorodo

Niĵni-Novgorodo

La vorto “Volgo” estas konata por ĉiu, kiu scias pri Rusio almenaŭ ion. La plej longa rivero en Eŭropo, ĝi iras preskaŭ tra la tuta okcidenta parto de Rusio. Ĉe Volgo situas multaj urboj, kaj malgrandaj antikvaj urbetoj, kaj grandaj regionaj centroj, kvar el kiuj havas pli ol milionon da loĝantoj.

La plej granda inter ili nun estas Niĵni-Novgorodo (Нижний Новгород, Níĵnij Nóvgorod). Ĝi situas ĉe la alfluejo de la rivero Oko, (Ока, Oká) al Volgo, je 400 km oriente de Moskvo.

La nomo de la urbo povas ŝajni paradoksa. Ĝi tradukiĝas kiel “Malsupra Nov-Urbo”. Tamen la urbo, aperinta en la 13a jarcento, estas “nova” nur laŭ sia nomo. Ankaŭ ĝi ne estas “malsupra” – Niĵni-Novgorodo estis fondita sur kruta bordo de Volgo, kies alteco estas 70-80 metroj. Krome, en Rusio ekzistas alia, pli malnova regiona centro kun la nomo Novgorodo (nun ĝi nomiĝas Velikij Novgorod). Multaj homoj konfuzas diversajn “Novgorodojn”. Pro tio la Niĵni-Novgorodanoj neniam en parolo reduktas la nomon ĝis simpla “Novgorod” – ili prefere diras “Niĵnij” (“la malsupra”). Sed kial ĝi ekhavis tiun nomon? La ĝusta kaŭzo ne estas konata. Laŭ unu el diversaj variantoj, Niĵni-Novgorodo aperis malsupre laŭ Volgo de tiam jam ekzistanta urbo Gorodec (traduke: “urbo/urbeto”).

La urbo estis fondita en 1221 de la granda princo Jurij Vsevolodoviĉ (estis kanonigita de la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Georgo). Niĵni-Novgorodo aperis kiel fortreso en la oriento de tiama rusa teritorio. Ĝis konkero de Kazano ĝi estis gardoposteno apud la landlimo.

Niĵni-Novgorodo

La ĉefa vidindaĵo, restinta de la frua epoko, estas la Niĵni-Novgoroda kremlo. Fondante la urbon, oni konstruis lignan fortreson, poste, en la komenco de la 16a jarcento, aperis la brika kun 13 turoj. Ĝiaj muroj iras laŭ borda monteto preskaŭ de Volgo ĝis supra ebenaĵo. La tuta longeco de la muroj estas du kilometroj. Kelkfoje la kremlo estis atakita, tamen oni neniam ĝin cedis al malamiko. Post la konkero de Kazano la urbo ne plu havis rolon de landlima defendanto.

La ruĝaj muroj kaj turoj staras ĝis nun. Ili sufiĉe kadukiĝis, kaj unu el malsupraj apudbordaj turoj estis ruinigita de terdeglito. Sed meze de la 20a jarcento oni faris grandan laboron por restaŭri la kremlon. Tiam estis riparita ĝia ekzistanta parto. Dum la unua jardeko de nuna jarcento ankaŭ la perdita turo estis rekonstruita laŭ ĝia historia aspekto.

La plej grava kaj fama okazo, “momento de gloro” por la urbo okazis dum la Granda Malordo en la 17a jarcento. Tiam Rusia Regno riskis disfali aŭ perdi sian sendependecon. La Moskva kremlo estis okupita de poloj, kies princo pretendis esti caro. Aperadis multaj heredantoj de la trono, Falsdemetrioj, kiuj pretendis esti agnoskitaj kiel filo de Johano la Timinda, reale pereinta. Ili havis proprajn armeojn de subtenantoj, kun kiuj ili konkeradis apartajn urbojn. Savo venis de Niĵni-Novgorodo. Unu el negocistoj, viandisto Kuzma Minin alvokis urbanojn organizi popolarmeon, kiu iros al Moskvo kaj liberigos la kremlon. La gvidantoj estis Kuzma Minin kaj princo Dmitrij Poĵarskij, kiu estis unu el estroj en antaŭa provo organizi popolarmeon. Sed tiam ĝi estis disbatita.

La dua provo estis sukcesa. Vintre de 1612 la milicanoj eliris el Niĵni-Novgorodo supren de Volgo kaj paŝis ĝis la urbo Jaroslavlj, kie la popolarmeo staris dum kelkaj monatoj. En julio komenciĝis militkampanjo de Jaroslavlo al Moskvo. En novembro la ĉefurba kremlo estis liberigita.

Nun en la koro de Moskvo, sur la Ruĝa placo situas la fama monumento “al civitano Minin kaj princo Poĵarskij”. En 2004 por la tuta Rusio aperis nova festo “Tago de popola unueco”, honore al la tiamaj herooj. Oni festas ĝin la 4an de novembro.

La “ora epoko” por la urbo estis en la 19a jarcento. En tiu tempo, antaŭ la disvolviĝo de fervojoj, riveroj havis gravegan transportan rolon, do Niĵni-Novgorodo, situanta ĉe du grandaj riveroj, estis oportuna loko por komerci. En la urbo loĝis multe da negocistoj, do ĝi eĉ ekhavis alnomon “Poŝo de Rusio”. En Niĵni-Novgorodo funkciis la plej granda Rusia foiro, kaj en 1896 ĉi tie okazis tutrusia ekspozicio, kie oni demonstris la unuan Rusian aŭton, la unuan en la mondo hiperboloidan konstruaĵon de Vladimir Ŝuĥov k.t.p.

En la sama jaro en la urbo ekfunkciis elektra tramo. Tio okazis eĉ pli frue ol en Moskvo kaj Peterburgo. En Rusia Imperio nur Kieva tramo aperis antaŭ la Niĵni-Novgoroda. Krome, ekfunkciis du kablotramaj vojoj, levantaj homojn sur la altan bordon (ili ne plu ekzistas). En la centro de la urbo kaj apud la fervojstacio ĝis nun estas multe da domoj, konstruitaj en tiu epoko: loĝdomoj de negocistoj, instituciaj domoj, donacitaj de negocistoj k.t.p. En 1913 estis konstruita la domo de banko, apud kiu ĝis nun fotas sin multegaj turistoj. Plu funkcias ankaŭ la ĉefa domo de la fama foiro. Ĉiuj ĉi tiuj konstruaĵoj konservas la historion de la urbo, tial multaj el ili estas leĝe protektataj.

Dum la Sovetia epoko la urbo iĝis granda industria centro. Antaŭ la revolucio apud Niĵni-Novgorodo jam estis multaj fabrikoj, speciale en la laborurbeto Sormovo. Dum la industriigo la urbo aligis ĝin kaj multajn aliajn apudajn loĝlokojn. En 1932 sur novaj teritorioj estis konstruita la plej granda uzino en la urbo – la aŭtouzino. En la sama jaro Niĵni-Novgorodo estis alinomita Gorjkij (Горький) omaĝe al la fama verkisto Maksim Gorjkij, pseŭdonimo de Aleksej Peŝkov (1868–1936), naskiĝinta en Niĵni-Novgorodo.

Dum la Dua Mondmilito uzinoj en Gorjkij produktis multege da militaj teknikaĵoj. La urbo ne estis okupita, tamen la uzinoj estis bombataj de malamikaj aviadiloj. La plej granda flugatako okazis en novembro 1941. Unu el postmilitaj vidindaĵoj estis konstruita de germanaj militkaptitoj, ĝi estas Ĉkalova ŝtuparo (nomita omaĝe al la fama rusa piloto Valerij Ĉkalov) – grandega ŝtuparo de la rivero Volgo ĝis la alta bordo kun 442 ŝtupoj.

Niĵni-Novgorodo

La Ĉkalova ŝtuparo ĉiam estas homplena (Foto: Aleksandr Mitin)

Post la milito Gorjkij iĝis ne nur industria, sed ankaŭ scienca centro: aperis multaj institutoj de fiziko kaj ĥemio. En ĉefa supera lernejo, universitato Lobaĉevskij, aperis la unua en la lando radiofizika fakultato. Pro la abundo de uzinoj kaj institutoj, inter kiuj estis ankaŭ specialiĝintaj pri milittekniko, en 1959 oni fermis la urbon por fremdlandanoj. Pro tio la urbo iĝis ekzilejo por la fama sciencisto kaj sociaganto Andrej Saĥarov. Preskaŭ sep jarojn li pasigis en Gorjkij, en unu el randaj kvartaloj. Nun en la apartamento, kie li loĝis, estas muzeo.

En 1990 la urbo rericevis sian historian nomon: Niĵni-Novgorodo. En la sama jaro ĝi malfermiĝis por vizitoj de fremdlandanoj. En la 21a jarcento aperis nova rolo de la urbo – ekfunkciis multe da informteknologiaj firmaoj. Ekzistas ankaŭ oficejo de “Intel”. Komputilaj teknologioj iĝis unu el plej gravaj laborsferoj en la urbo. Do en la urbon transloĝiĝas programistoj.

La nuna Niĵni-Novgorodo situas sur du bordoj de la rivero Oko ĉe ĝia alfluejo en Volgon. La dekstra bordo estas tre alta kaj malglata, plenigita de montetoj kaj ravinoj. Sur ĝi estas la historia kaj politika centro de la urbo, tie situas Niĵni-Novgoroda kremlo. Krome, sur la dekstra bordo de Oko estas ĉefaj komercaj kaj sciencaj organizoj.

Paradokse, la urbocentro estas ĉe geografia rando, ĉar la urbo kreskis nur suden kaj okcidenten, sed ankoraŭ ne atingis la alian bordon de Volgo. Simila situacio estas, ekzemple, en Tokio.

La maldekstra bordo de Oko, malsame, estas malalta kaj tre glata, preskaŭ sen montetoj. Ĉi tiu parto de la urbo estas pli ampleksa ol la dekstra. Tie situas trajnstacio kaj ĉefaj uzinoj.

En Niĵni-Novgorodo loĝas 1,2 milionoj da homoj. Ĝi estas la kvina urbo en Rusio laŭ la kvanto da loĝantoj post Moskvo, Sankt-Peterburgo, Novosibirsko kaj Jekaterinburgo. Krome, ĝi estas la plej proksima al Moskvo “urbo-milionulo”. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de regiono, havanta tri milionojn la loĝantoj, kaj ekde 2000 ĝi estas la centro de la Volga federacia regiono.

Niĵni-Novgorodo

Strato Boljŝaja Pokrovskaja (Foto: Marina Krivoŝeina,
https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=36493097

Tra Niĵni-Novgorodo iras unu el ĉefaj aŭtovojoj kaj grava fervojo, unu el la linioj de Moskvo al Siberio. Do la trajnstacio estas haltejo por trajnoj kun plej longaj itineroj, de Moskvo al Vladivostoko, Pekino kaj Ulan-Batoro. La flughaveno Strigino estas unu el internaciaj havenoj. Ĝi ankaŭ estas rezerva por Moskvo: ĉiu aviadilo povas surteriĝi en Niĵni-Novgorodo, se, ekzemple, pro vetero, ne eblas fari tion en la ĉefurbaj flughavenoj.

En la urbo funkcias metroo, kiu havas nun 14 staciojn. Dum la lasta jardeko aperis kaj aperas novaj loĝkvartaloj. En Niĵni-Novgorodo nun oni konstruas stadionon, kiu en 2018 akceptos kelkajn futbalajn matĉojn de la mondpokalo.

Aleksandr Mitin

Noto

La nomformoj Niĵni-Novgorodo kaj Oko estas en la Nova PIV. Sergio Pokrovskij en sia eseo La Granda Malordo (LOdE, 2012, №11) uzis la formojn Niĵegorodo kaj Okao.

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)


Paradigmo de la moderna movado

Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p.

Tamen ĝi moviĝas

Paradigmo estas la idea, teoria kaj ĝeneral-aplika bazo, sur kiu ekzistas iu certa samcela komunumo – plej ofte scienca, sed ankaŭ iu ajn alia (arta, naturprotekta ktp.); ĝi estas komuna mondkoncepto kaj pensmaniera modelo de tiu komunumo. Kompreneble, la esperantista komunumo, realiganta sin en la movado, devas havi sian paradigmon. Sciencaj paradigmoj troviĝas en universitataj lernolibroj kaj praktikaj kursoj. La Esperanto-movada paradigmo, kiun alproprigas “samideanoj” dum sia enmovada partopreno, estas klare esprimata de eminentaj movadanoj en kelkaj libroj, inter kiuj estas la prezentata.

La libron konsistigas 12 eseoj de dek aŭtoroj, ricevintaj la premion Luigi Minnaja (premio en la esea branĉo en Belartaj Konkursoj de UEA) en diversaj jaroj inter 1985 kaj 2012; la plej frua prezentata eseo (de Robert Lloancy) jare koincidas kun naskiĝo de la plej juna el prezentataj aŭtoroj – Brandon Sowers. Tio signifas, ke ĝenerala karaktero de la movado, laŭ la vidpunkto de la redaktoroj-kompilintoj (Michela Lipari, Humphrey Tonkin kaj Carlo Minnaja) dum la lasta trionjarcento ne ŝanĝiĝis principe, kaj baziĝas sur la sama paradigmo. Preskaŭ ĉiu eseo (la sola escepto estas la pure faktografia esploro de Sten Johansson pri belartaj konkursoj), sendepende de la temo (historio de la movado, literaturo, lingvo...) havas fortan ideologian komponanton kaj montras neŝanĝeblecon de la celoj. Ne hazarde du el la eseoj apartenas al la plumo de la nuna prezidanto de UEA Mark Fettes – ili, kvankam verkitaj delonge, bone reflektas la nunajn orientiĝojn de UEA. Estas interese, ke Fettes opinias la modernan UEA-ideologion plena heredaĵo de Ivo Lapenna, la Hamburgan krizon kiel ĉefe interpersonan, kaj la strategion, bildigitan de TEJO en Tyresö en 1969 ĝenerale forvelkinta, kvankam en lia propra posta agado, laŭ mia percepto, influo de la Tyresö-a etoso signife senteblas.

Kelkajn el la eseoj mi iam legis, sed kun granda scivolemo relegis denove. Ne pro tio, ke mi trovis ion novan aŭ alimaniere komprenas (finfine, la Esperanto-paradigmo en tiu formo estas por mi de jardekoj konata kaj natura), sed pro tio, ke tiu ĉi esearo bone reliefigas la unuecon de nia komunumo kaj montras, ke ĉiuj ardaj diskutoj interne de ĝi estas esence bagatelaj (ĉu uzi pli aŭ malpli da neologismoj – pri kio temas eseoj de Sen Rodin kaj Toño del Barrio; ĉu ni estu pli aŭ iomete malpli “politike neŭtralaj” k. s.) kaj libere povas kunekzisti sur la sama ideologia kampo, vivigante-vigligante la lingvon mem kaj la vivon de la komunumo. Ĝin permeseblas eĉ forlasi (restante anime kun ĝi, kiel faris Kabe) – tio estas ja la signo de nia libereco kaj malsekteco. Sed se aperas vera “herezulo”, kiu dubigas vivecon de Esperanto-movado – kiel Tazio Carlevaro, li meritas ardan kondamnon – evidente, pro neebleco bruligi (vidu la eseon de Paulo Sergio Viana La tri doktoroj).

Sufiĉe interesaj kaj profundaj estas historiaj esploroj – de Robert Lloancy pri fakte neokazinta kongresa parolado de Zamenhof en Barcelono (kiu montras la turmentojn de la Majstro ĉirkaŭ la realo kaj postuloj de politika neŭtraleco), de Paulo Sergio Viana pri la signifo de Zamenhofaj tradukoj por vivigo de la lingvo, de Olle Hällefors pri domino de la pac-idea direkto en nia originala literaturo kaj de Brandon Sowers pri Esperanto en kinoarto, kiu strebas kompletigi kaj ĝisdatigi la esploron de Judita Schiller el la jaro 2000. La esploro koncernas filmojn el diversaj landoj, tamen ĝi ne estas plene kompleta: ĝi, ekzemple, ne mencias la filmon Kazaroza (2006), kie ne nur aŭdeblas frazoj en Esperanto, sed ankaŭ la tuta intrigo baziĝas sur vivo de esperantistoj en epoko de la dua Rusa revolucio.

Mi supozas, ke ĉiu malnova esperantisto ricevos iom da plezuro, legante la esearon, des pli, ke la lingvaĵo estas modela kaj ĝuinda – nu, klaras, sufiĉas nur ekvidi la liston de aŭtoroj! Sed des pli utila la libro estos por novaj aktivuloj, kiuj devas pli konscie kaj serioze alproprigi la modernan movadan paradigmon kaj agi konforme al ĝi.

Nikolao Gudskov


Ŝekspiro

Zamenhof kaj Shakespeare

La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis sian influon.

Zamenhof tradukas Hamleton

Kiam Zamenhof, en la fruaj jaroj de la Internacia Lingvo, volis montri, ke Esperanto kapablas ĉion, kion aliaj lingvoj kapablas – kaj kiam li deziris krei prestiĝon por sia nova lingvo – li turnis sin al Ŝekspiro, per traduko de la plej fama ŝekspira dramo, Hamleto. Kial ĝuste tiu verko?

Unue, ĉar Ŝekspiro estis vaste konata internacie: tradukante tiun verkon, li montrus, ke la internacia lingvo kontribuas al la internacia kulturo. Apenaŭ ekzistis skribita literaturo neinfluata de Ŝekspiro – kaj tiu influo estis plej videbla precize en la literaturoj, kiujn Zamenhof plej bone konis, nome la germana kaj la rusa. Al germanoj Ŝekspiro ŝajnis preskaŭ germana verkisto, dank' al la Ŝekspirecaj dramoj de Schiller kaj al la tradukoj de la ŝekspira verkaro ellaboritaj de August Wilhelm Schlegel kaj Ludwig Tieck; kaj la rusoj jam establis en sia lando kvazaŭ ĉehejman tradicion de teatraj prezentoj de Ŝekspiro: la poeto Puŝkin, forte sub lia influo, nomis Ŝekspiron “patro”. Hamleto estis ludata ankaŭ en pola traduko: ekzistas eĉ ebleco ke Zamenhof mem spektis la dramon en Varsovio.

Due, ĉar temis pri dramo. Traduko en Esperanton plivastigus la parolan lingvon, ne nur la literaturan – kaj Zamenhof sisteme kultivis la parolan, ne nur la skriban, lingvon. Trie, ĉar, pli ol ĉiuj aliaj tragedioj de Ŝekspiro, Hamleto kaptis la etoson de la epoko.

Hamleto: revoluciulo

Kvankam pluraj verkoj de Ŝekspiro – komedioj samkiel tragedioj – estis konataj eksterlande, la figuro de Hamleto allogis apartan atenton. Tra la jaroj, interpretado de la karaktero de Hamleto variis: jen li estis vidata kiel homo nedecidema, nesufiĉe maskla en maskla mondo, aŭ kiel homo profunde melankolia. Jen li prezentiĝis kiel tragika heroo, insista pri sia morala praveco aŭ kiel neŝanceliĝema serĉanto de la vero en kortego plena je manipulado kaj misprezentado. Jen li aperis kiel reprezentanto de nova, racia pensmaniero, kontrasta al la antikva pensmaniero de superstiĉo kaj subpremo. En la meza kaj orienta Eŭropo de la epoko de Zamenhof, la pozitivaj interpretoj dominis: Hamleto prezentiĝis kiel revolucia figuro, preta renversi la malnovan reĝimon por starigi novan malferman ordon de racio kaj civilizo. Edukita en la progresema universitato de Wittenberg, li estis bone ekipita por renkonti la hantajn fantomojn de la venĝa mezepoka socio. En tiu senco li estis taŭga reprezentanto de tiu revolucia ideo, kiun ankaŭ Zamenhof reprezentis – nome, en la kazo de Zamenhof, de nova internacia lingva ordo. Eĉ pli: Hamleto reprezentis la aŭtonomion de la individuo, la liberecon de pensado, la spiriton de la Renesanco.

Reprezentaj rakontoj

Ŝekspiro verkis siajn dramojn en la fino de la 16a kaj komenco de la 17a jarcento – epoko kiam la moderna komerca teatro establiĝis en la kreskantaj urboj Parizo, Madrido, Londono, Napolo. Speciale konstruitaj teatroj fariĝis praktikaj nur tiam kiam tiuj kaj aliaj urboj atingis certan nombron de loĝantoj. Tio okazis en la 16a jarcento. En Londono la publiko, diversa en siaj sociaj tavoloj kaj sia edukiteco, preferis dramojn bazitajn je ekzistantaj modeloj – malnovaj rakontoj nove prezentitaj. Ŝekspiro, nur la plej sukcesa dramisto en epoko de pluraj profesiaj dramverkistoj, brile kaptis kaj remuldis profunde simplajn historiojn – pri junaj amantoj en Romeo kaj Julieta (en historia periodo en kiu la streĉiteco inter malnovaj ideoj de heredeco kaj novaj ideoj de ama kunligo pli kaj pli ofte manifestiĝis), pri suspektataj eksteruloj (kiel la nigrulo en Otelo aŭ la judo en La Venecia Komercisto), pri rilatoj inter filinoj kaj maljuna patro (en Reĝo Lear) aŭ en la kazo de Hamleto, rilato inter filo kaj patrino. En la simpleco, sed la supleco, de la rakonto, samkiel la bazaj homaj rilatoj, kiujn ili esploris, la verkoj de Ŝekspiro similis tiujn de la antikvaj grekoj, kies tragedioj same traktis tre bazajn homajn rilatojn, eĉ se prezentitajn de figuroj superhomaj.

Flekseblo

Manuskriptoj de la teatraĵoj ne ekzistas: ni havas nur tre malmultajn ekzemplojn de la skribado de nia aŭtoro. La tekstoj, kiujn ni havas, estas plejparte presitaj tekstoj – ordigitaj versioj de la krudaj tekstoj uzataj en prezentoj. Preskaŭ tute mankas ludinstrukcioj aŭ aliaj limigaj detaloj. La tekstoj estas ofte koruptaj. Tiu manko de specifeco faciligas flekseblon de interpreto: la dramoj de Ŝekspiro adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj estas interpreteblaj tre diverse. Tio ja okazis tra la jaroj, kaj montriĝis ne indiko de malklaro sed indiko de la komplikeco de la homaj interagoj kaj internaj pensoj. Ĉiu literatura verko kreas negoceblan spacon inter la verkinto kaj la konsumanto: la historio de Ŝekspira interpretado brile montras tiun negocoprocedon.

Ŝekspiro kaj la angla lingvo

Oni ankaŭ ne rajtas subtaksi la brilecon de la poezio de Ŝekspiro: li majstre rajdis la anglan lingvon. Oni ofte rimarkas, ke li regis vastan vortprovizon – kvankam indas atentigi, ke en tiu epoko la manko de agrikultura laboro logis amason da provincanoj, kun siaj lokaj esprimoj, al la angla ĉefurbo, tiel ke atentema aŭskultanto povus facile adopti vastan gamon de lingvaj esprimoj. Ekzistas iuj kiuj asertas, ke la angla lingvo havas tiel grandan sukceson en la mondo ĉar ĝi estas “la lingvo de Ŝekspiro”. Sed tiu aserto intermiksas kaŭzon kaj efikon: Ŝekspiro gajnis mondan admirantaron pro la disvastiga potenco de la angla lingvo, ne inverse.

Ŝekspiro en Esperanto

Tamen, ke Ŝekspiro estis granda poeto estas klare ankaŭ en la kultura mondo de Esperanto. Hamleto ekzistas en du tradukoj en Esperanton, kaj ĉiuj aliaj ĉefaj tragedioj tradukiĝis en la Internacian Lingvon. Fakte, duono de la 36 aŭ 37 dramoj havas siajn Esperanto-tradukojn, foje majstre transprenitajn, foje mankajn. Brila traduko de la sonetoj, farita de William Auld, malfermis ankaŭ la nedramajn verkojn al la esperantistoj. Bedaŭrinde oni ne povas montri al sceneja tradicio de Ŝekspiraj verkoj en Esperanto: ne pli ol tri-kvar verkoj estis iam ajn luditaj en la Internacia Lingvo.

Zamenhof Hamleto

La nokton antaŭ sia forpaso en 1917, Zamenhof (laŭ Privat) laboris super “kvarpaĝa papero” en kiu li rakontis pri la perdo de sia religia kredo kaj la deprimiĝo, kiu akompanis tiun okazintaĵon:

“La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian senton kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon de viando.”

Tiuj vortoj konsterne eĥas la vortojn de Hamleto mem, en la dua akto de la dramo, kiam li priskribas sian melankolion al Rosenkranz kaj Guldenstern: “De mallonga tempo mi perdis … mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero … ŝajnas al mi nur nuda pinto … kiel nenio alia ol putra, pesta amaso da miasmoj.” Ĉu Zamenhof mem estis la unua ludanto de la melankolia dana princo en Esperanto? Ĉu li mem vivis Hamleton en ties plena intenseco? Kaj ĉu, memorante la kvarcentan datrevenon de la morto de Ŝekspiro ni iasence pretiĝas por memori en la venonta jaro la centan datrevenon de la forpaso de Zamenhof?

Humphrey Tonkin


Hamleto

Monologo de Hamleto

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti – dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, – tio estas
Tre dezirinda celo. Morti – dormi –
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, –
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, –
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim' de io post la morto,
De tiu nekonata land', el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l' pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro…
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio…
Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!

Tradukis L. Zamenhof (1894)


LiroLiteratura konkurso Liro-2015

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2015 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 7 konkursaĵojn de 6 aŭtoroj el 5 landoj – Aŭstralio, Kazaĥstano, Ruslando, Usono, Ukrainio. (11 konkursaĵoj en Liro-2014, 6 konkursaĵoj en Liro-2013).

La 14an de marto 2016 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2015.

Traduko el la angla: Lost on dress parade de O. Henry

Laŭreato: Hoss Firooznia (Usono)
Laŭda mencio: Igor Sokolov (Ruslando)

Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka de Leonid Andrejev

Laŭreato: Igor Sokolov (Ruslando)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2018 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2015

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Conterno Guglielminetti, Clelia. Ho, tomboj de l' prapatroj: Romano / Editoris Irmi Haupenthal, Reinhard Haupenthal. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. – 174 p. (Beletra Serio; Kajero 3).

Goethe, Johann Wolfgang. La Suferoj de la Juna Werther / Tradukis Reinhard Haupenthal. – Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. – 139 p. (Beletra Serio; Kajero 7).

Modest, Julian. La viro el la pasinteco: Novelaro, originale verkita en Esperanto. – Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2015. – 107 p. – (Donaco de la Dokumenta Esperanto-Centro).

Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p. – (Recenzoekzemplero).

Vialatte, Alexandre. Bleko de blua anaso / Tradukis el la franca Ŝerlerik d'Arroi. – Thaumiers: La KancerKliniko, 2014. – 20 p. – (La KromKancerKliniko; №30). – (Donaco de La KancerKliniko).


Ricevitaj gazetoj

Esperanto aktuell, 2016/1;
Frateco, 2016/112;
Ĝenerala Informilo, 2016/188;
Israela Esperantisto, 2015/161;
Juna Amiko, 2016/1;
La Gazeto, 2016/182;
La Kancerkliniko, 2016/157;
La Lanterno Azia, 2016/3;
La Ondo de Esperanto, 2016/3;
La Revuo Orienta, 2016/2;
La Verda Lupeo, 2015/169;
Monato, 2016/2,3;
REGo, 2016/1;
Scottish Esperanto-Bulletin, 2016/1;
Sennaciulo, 2016/1-2;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2016/1.


Ridanguleto

Ĉe la dompordo de Skoto frapas la Morto.
– Kiu frapas? – li demandas.
– Ne timu, mi ne estas gasto.

* * *

Blondulino rakontas al sia amikino:
– Hodiaŭ mi vizitis kosmetikan kabineton, kaj tie oni truigis miajn orelojn.
– Kaj do? Ĉu vi nun pli bone aŭdas?

* * *

Juĝisto demandas akuzaton:
– Vi ricevas salajre tri milojn monate, sed la vilao, kiun vi konstruis, kostas tri milionojn. Kiumaniere vi klarigos tion?
– Mi devas pripensi iomete…
– Ĉu kvin jaroj sufiĉas?

* * *

– Kion signifas la amikeco inter du virinoj?
– Komploto kontraŭ la tria…

Plukis kaj tradukis Olŝtinaj esperantistoj


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №4-5 (258-259)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.