INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №8-9 (262-263)La 101a UK en Nitro ne nur malfermis la duan centon da Universalaj Kongresoj, sed ĝi montris la direkton, ENHAVOKALENDAROTEMOEVENTOJ
TRIBUNO
ARKIVO
URBOJ DE RUSLANDONIA TREZOROKULTURO
MOZAIKO
DIVERSAĴOJ
Septembro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1. Sciotago: komenco de la lernojaro en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salma Hayek (1966), populara meksika-usona filmaktorino. 4. Antaŭ 50 jaroj maskiĝis Jana “Janka” Djagileva (1966-91), sovetunia subgrunda kantistino kaj poetino. 6.Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Ivano la 5a (1666-96), caro de Ruslando kun sia frato Petro la Granda (1682-96). Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Yrjö Väisälä (1891-1971), finna astronomo kaj esperantisto, prezidanto de ISAE, li donis Esperantajn nomojn al kelkaj asteroidoj. Antaŭ 25 jaroj (1991) Leningrado rericevis sian originan nomon Sankt-Peterburgo. 7. Antaŭ 825 jaroj (1191) ĉe Arsuf la kruckavalira armeo de Rikardo la Leonkora venkis la ajubidan armeon de Saladino. Antaŭ 450 jaroj mortis Sulejmano la 1a (1494-1566), eble la plej sukcesa osmana sultano (1520-66). Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Gunda Niemann-Stirnemann (1966-), germana sketistino, trifoja olimpia ĉampiono, okfoja absoluta mondĉampiono. 8. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák (1841-1904). 9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Georg “Rapida Kolbaseto” Hackl (1966-), germana luĝisto, trifoja olimpia ĉampiono, dekfoja mondĉampiono. 12. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Anušeh Ansâri (1966-), persa entreprenistino ekde 1982 loĝanta en Usono, la unua virino kiu iĝis kosma turisto (Sojuz TMA-9, 2006). 13. Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Samuel Wilson (1766-1854), usona negocisto, kies kromnomo Uncle Sam (Onklo Sam = U. S.) iĝis unu el la simboloj de Usono. 14. Antaŭ 100 jaroj mortis José Echegaray y Eizaguirre, (1832-1916), hispana verkisto kaj politikisto, nobelpremiito pri literaturo (kun Mistral, 1904). 15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mirosław Hermaszewski (1941-), la unua pola kosmonaŭto (Sojuz-30, 1978). 16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Karl Dönitz (1891-1980), komandanto de la nazia mararmeo (1943-45), estro de la Tria Regno post la suicido de Hitlero. 17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Mary Stewart (1916-2014), angla verkistino, famiĝinta pro siaj verkoj pri Merlin. 19. Antaŭ 1150 jaroj naskiĝis Leo la 6a Filozofo (866-912), (Orient)Romia Imperiestro (886-912). Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Kievon. 21. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Herbert George Wells (1866-1946), angla sciencfikcia verkisto. 22. Ekvinokso. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Michael Faraday (1791-1867), angla fizikisto, malkovrinto de elekromagneta indukcio. 23. En Poznano komenciĝos ARKONES-32. Antaŭ 775 jaroj mortis Snorri Sturluson (1178-1241), islanda politikisto kaj poeto, aŭtoro de Eddo, nomata Snorra-Edda. Antaŭ 25 jaroj mortis Marianne Vermaas (1911-91), nederlanda esperantistino, direktoro de UEA (1955-68). 24.Antaŭ 475 jaroj mortis Paracelsus (Philippus Aureolus Theophrastus Bombastus von Hohenheim, 1493-1541), svisa filozofo, medicinisto kaj alkemiisto. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Linda Louise McCartney (fraŭline: Eastman, 1941-98), usona kantistino kaj fotistino, edzino de Paul McCartney (1969-98). 25. Antaŭ 950 jaroj (1066) ĉe Stamford Bridge la angla armeo venkis la vikingan armeon de Harald Hardrada. Antaŭ 75 jaroj germaniaj nazioj murdis la estonan esperantistinon, tradukistinon k vortaristinon Helmi Dresen (1892-1941). 26. Antaŭ 25 jaroj (1991) eksterordinara kongreso de Komsomolo decidis pri memlikvido de ĉi tiu junkomunista organizo. 29. Antaŭ 75 jaroj (1941) germaniaj okupintoj kun helpo de lokaj kunlaborantoj komencis amasan murdon de judoj en Babij Jar, rande de Kievo (entute ĉ. 150 mil judoj estis murditaj tie). 30. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armero komencis la operacon “Tajfuno” por okupi Moskvon. La Ondo de Esperanto en 2017La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke: 1. La malkresko de abonoj al paperaj gazetoj en la mondo kaj en Esperantujo estas klara tendenco, pro kiu multaj gazetoj perdas rentabilitaton. Tio precipe validas por gazetoj kun malmultaj (de kelkaj centoj ĝis kelkaj miloj) abonantoj, kiuj ne estas interesaj por reklamdonantoj. 2. La kresko de la poŝtaj tarifoj pliakrigas la situacion de tiuj gazetoj, kiuj ne estas distribuataj en gazetkioskoj, sed estas dissendataj poŝte; tio koncernas preskaŭ ĉiujn Esperantajn gazetojn. 3. En la du lastaj jaroj la rilatoj inter Ruslando kaj ĝiaj EU-najbaroj Pollando (kie la revuo estas presata) kaj Litovio (de kie la revuo estas poŝte dissendata) malvarmiĝis pro la sankcioj de EU kontraŭ Ruslando. Tio sentiĝas, interalie, en la pli rigora viza politiko de la Pollanda kaj Litovia konsulejoj en Kaliningrado, en la pli severa kaj pli longa dogana kaj pasporta kontrolado ĉe la limoj, en la redukt(iĝ)o de la busa kaj fervoja trafiko. 4. La sanstato kaj la aĝo de la eldonanto kaj de la redaktoro de La Ondo ne plu ebligas al ili la transportadon de pezaj sakoj trans la limoj en la malmultaj restintaj busoj. La ŝanĝo de la presejo en Olsztyn al Kaŭno ne solvis la problemon. 5. En 2007 ni lanĉis elektronikan (pdf) abonon. Pluraj abonantoj rezignis pri la papera Ondo avantaĝe al la elektronika. Inter la nunaj elektronikaj abonantoj estis ankaŭ tiuj, kiuj pli frue ne abonis papere. La kresko de la elektronikaj abonantoj (la faleto en 2015 okazis pro la altigo de la kotizo) mildigis la malkreskon de la paperaj abonantoj. En 2014 kaj 2015 iom pli ol kvarono da abonantoj preferis la elektronikan version, kiu estas pli rapida, malpli kosta, kaj pli ekologia.
Je la 1a de julio 2016 jam ĉ. 30% da abonantoj estas elektronikaj. 6. Ĉar por la posedantoj de librolegiloj, saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo ne estas oportuna, ni pretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub, legebla helpe de pluraj aparatoj. La reagoj de la testintoj estis tre pozitivaj. Konsiderinte la suprajn konkludojn, la redakcio de La Ondo de Esperanto decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike. La pdf-versio ne plu estos A4-formata, sed pli oportuna, ke oni povu facile legi unu paĝon en la kutima komputila ekrano, kaj la ePub-versio estos farata por librolegiloj kaj saĝtelefonoj. La januara numero de la nova Ondo estos senpage elŝutebla kaj legebla je la Kristnasko, por ke ĉiu deziranto povu testi ĝin kaj decidi pri (ne)abono. Ni kore dankas al la abonantoj de la papera Ondo, kiuj dum kvaronjarcento legis ĝin papere kaj per siaj abonoj donis al ni la eblon daŭre eldonadi la revuon. Ni esperas, ke multaj el ili plu legos sian ŝatatan gazeton elekronike. Ni esperas je via komprenemo pri nia decido kaj je via subteno de la nov-forma, sed tradici-enhava Ondo! Halina Gorecka, eldonanto La Ondo festis sian 25-jariĝonDe maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio). La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala programo de la 52a BET, la eldonanto (Halina Gorecka) kaj la redaktoro (Aleksander Korĵenkov) de “La Ondo de Esperanto” aranĝis etan akcepton okaze de la 25-jara datreveno de la (re)fondo de ĉi tiu gazeto. Aleksander Korĵenkov skize prezentis la ĉefajn momentojn el la historio de “La Ondo”. Post la tosto okaze de la jubileo de “La Ondo”, kelkaj el la ĉeestantaj redakcianoj, perantoj kaj kunlaborantoj de “La Ondo” retostis por la jubileantaj “ondistoj”. Poste la ĉeestantoj babilis kaj ĝuis la proponitajn drinkaĵojn kaj manĝaĵetojn. La ĉefa temo de la babilado, kiu daŭris pli ol planite pro la subitaj pluvo kaj fulmotondro, estis la estonteco de “La Ondo”, kiu ekde la sekva jaro ne plu aperos papere, sed nur elektronike, en la formoj “pdf” kaj “epub”. Kiam la pluvo ĉesis, kaj la kunfestintoj estis disirontaj aperis bela ĉielarko, kiun oni kredis bona signo por la estonteco de “La Ondo de Esperanto”. La red. Fotoj de Ilona Koutny (la supra) kaj de Halina Gorecka (la ceteraj) Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo. Mondkongreso en malgranda urbo101a Universala Kongreso de EsperantoNitro, la 23-30an de julio 2016Nitro estas la kvara plej malgranda urbo, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la plej malgranda dum pasintaj kelkdek jaroj. La unua timo tiurilate estis, ĉu sufiĉas la hotelĉambroj, sed ŝajnas ke ne estis multe da problemoj tiurilate, almenaŭ en amasloĝejaj kategorioj, kiuj troviĝis apud la kongresejo. La kongresejo estis la agrikultura universitato de Slovakio, kaj la studentaj loĝejoj troviĝas tute apude. La pli luksaj hoteloj troviĝis en urbocentro, 15 minutojn for de la kongresejo piede. La universitato havas dekmilon da studentoj (ĉu tamen ĉiuj ĉeestaj?), do devus sufiĉi ĉambroj por milo da kongresanoj. Nu, tamen kelkaj el hoteloj proponitaj de UEA ja estis eksterurbe, sed troviĝis neesperantistoj ankaŭ en urbaj hoteloj. Mia kongreso estis iom nekutima, ĉar mi promesis redakti la kongresan kurieron. Temis pri laboro, kiun mi jam faris antaŭ 21 jaroj en Tampereo, kaj kun kontento mi konstatis, ke eblis kompili tute bonan gazeton el materialo, kiun la kontribuantoj kaj kunlaborantoj produktis. Pro tio mi ne povis sekvi la kongresajn programojn en simila maniero kiel kutime. La kongresejo ne estis aparte oportuna, ĉar la universitataj salonoj troviĝis tre dise. Eble estis la plej longdistanca kongresejo dum la pasintaj 10-15 jaroj. Tri diversaj konstruaĵoj kun relative longaj distancoj inter ili, kaj distancoj ankaŭ ene de konstruaĵoj. La salono Hodler lokiĝis tute for de la centra kongresejo, sed tie eblis ankaŭ manĝi per antaŭe aĉetitaj kuponoj. Nu, per simila prezo eblis manĝi senrezervite ekstere apud la ĉefa kongresejo. Restis neuzitaj manĝokuponoj eĉ de UK, ne nur de IJK, se vi memoras la iaman serĉon pri arkivitaj matenmanĝkuponoj de pasintaj kongresoj. La libroservo estis lokita en tute mala fino, post longaj koridoroj kaj padoj ekstere. Ne estas mirinde, ke la vendoj restis eble nekutime malgrandaj. Temis ankaŭ pli relative malgranda kongreso kun malmulte da aĉetpovaj kongresanoj. Tamen aperis multe da slovakaĵoj, inter ili pluraj kun paralela teksto slovaka-Esperanta. Kaj pro la ekzisto de Esperanta versio de la reta kurso por lerni la slovakan, eble la slovakoj antaŭvidas intereson por tiaj libroj inter esperantistoj (kaj kial ne ankaŭ inter slovakoj lernontaj Esperanton). La salono Zamenhof, kiel antaŭvideble por tia malgranda urbo, troviĝis en sporta halo, tamen eĉ ĝi estis pli malgranda ol ekzemple la Vilna, kaj tio ebligis iom pli intiman atmosferon. Ankaŭ transporto tien okazis senprobleme, tamen post la inaŭguro la programeroj povis komenciĝi kun malfruo. Iom mirinde multaj slovakaj neesperantistoj sukcesis alparoli la kongreson per tute flua Esperanto – ne nur la urbestro, sed ankaŭ la eksa EU-komisionano Jan Figeľ, kiu faris tutan paroladon en Esperanto. Iom strange, sed eble tute nature por romkatolika politikisto, la sola persono menciita en la parolado estis la papo Johano Paŭlo la Dua (sed ne, ekzemple, Zamenhof). La slovakiaj prezoj por nordeŭropano estis simple malaltaj, biero variis de 1,20 ĝis du eŭroj, kaj per prezo kiu facile uziĝus por unu nura biero en norda Eŭropo, eblis nun drinki plurajn. Esperanta vino (jes, estis multe da esperantaĵoj, de teo ĝis poŝtmarko) kostis en informejo ses eŭrojn, sed apuda pli komerca butiko en la kongresejo vendis ĝin je ok eŭroj. Same en iu loko malgradna kafeto kostis pli ol pli granda en alia loko. Taksio en la urbocentro kostis du eŭrojn, kaj la aŭtobusoj estis senpagaj per montrado de kongresa insigno. Unu el la plej interesaj kaj utilaj programeroj estis prelego de Lýdia Machová, kiel pli efike lerni fremdajn lingvojn. Pro spacomanko en la salono necesis ripeti la prelegon en alia tago kaj tial ankaŭ mi sukcesis kapti ĝin. Multaj esperantistoj ja estas lingvolernemaj, kaj jen estis unu el vere utilaj prelegoj kun multe da praktikaj sugestoj. La preleganto scipovas dekon da lingvoj, inter ili estas la tre proksimaj slovaka, ĉeĥa kaj pola, kaj ŝi ankaŭ profesie agis kiel lingvoinstruisto en universitato. Ne mirinde, ke inter ŝiaj lingvoj estas ankaŭ Esperanto (kaj ankaŭ slovaka gestolingvo). La kongreso estis pli malfermita por la loka publiko ol iam antaŭe, sed restis por mi neklare: ĉu la publiko vere venis al lingvokursetoj, kiuj okazis en la kongresejo mem. La nacia vespero kaj internacia arta vespero okazis sur la ĉefa urba placo kaj tie Esperanto videblis ankaŭ por la lokanoj. Esperanto videblis en la urbo multloke kaj eventuale iom kontribuis al la sukceso de lokaj entreprenoj dum la semajno. Malgranda urbo kaŭzis tion, ke ĉie troviĝis esperantistoj; revenante el la kongresejo vespere eblis vidi konatojn en ĉiu surstrata drinkejo. La urba akcepto estis nekutime luksa kompare al kelkaj pasintaj jaroj, sed plejparte kolbasa, mi nur miras kion vegetaranoj trovis tie por manĝi. Ankaŭ la trinkaĵoj ankaŭ haveblis en sufiĉa kvanto. Ĝenerale la kongreso estis relative malgranda, eĉ intima, sen grandaj problemoj sed kun interesaj koncertoj, prelegoj kaj diskutoj. Malgraŭ malgranda kvanto da landaj aktivuloj, la bone utiligitaj eksterlandanoj povis helpi al bona funkciado de la kongresejo. Se la ekskursaj aŭtobusoj ne ekiris antaŭ la ĉefa kongresejo sed ĉe amasloĝejo kaj alia kongreseja konstruaĵo, troviĝis helpantoj, kiuj montris al la ĝusta direkto. La ĉefa movada novaĵo estis la renovigo de la statuto de UEA, kiun la membroj akceptos (aŭ eventuale nuligos) per popola voĉdonado aŭtune. TEJO havos sendependiĝon, sed restas en proksima ligo kun UEA. Krome mankis ĝenerala direktoro Osmo Buller, kies taskon prenis Veronika Poór, ŝajne grandparte senprobelme, kvankam unu voĉdono pri personoj okazis per manlevo (kaj devis esti nuligita kaj refarita per balotiloj). Osmo tamen ne mankos en estontaj kongresoj ĉar la komitato elektis lin kiel komitatanon C kaj ankaŭ kiel membron de la financa komisiono. Do, la persono, kiu eble la plej bone konas la internan agadon kaj financojn de UEA, kontrolos ilin ankaŭ estontece. Tamen pro la manko de tempo la buĝeto restis netraktita kaj devos esti traktata per interreto poste. Jukka Pietiläinen Fotoj de Jozef Baláž Legu artikolojn pri la 25 antaŭaj UKoj (ekde 1991 ĝis 2015) en la rubriko Universalaj Kongresoj en la retejo de La Ondo / Sezonoj. Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratioKadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, litovia EKano ekde 2014, kiu lernis Esperanton antaŭ kvardek jaroj en Litovio. Ĉi-sube ni aperigas la lastan parton de lia parolado, farita la 28an de julio en la universitato “Konstanteno la Filozofo”. Por mi persone Esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de Esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli Esperanton anstataŭe - kiel simbolo de humanismo kaj demokratio. Do, kiel juna viro mi lernis tiun lingvon, ĉar mi estis inspirita de ties interna ideo, la idealo de mondo en paco. La instiga idealo de Doktoro Ludoviko Zamenhof, kiu iniciatis Esperanton, estas ofte miskomprenata: Paco, bazita sur egalaj rajtoj kaj justeco. Esperanto estas nur ilo, kvankam tre grava ilo, por helpi atingi tiun idealon. Tiu idealo interkroĉiĝas nete kun la celo de Eŭropa Unio, kiun oni foje priskribas kiel la plej sukcesan pacprojekton iam ajn. Ĝi alportis al la 28 EU-landoj la plej longan periodon de paco en la historio. Kiel Umberto Eco iam skribis, la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis multajn lingvojn flue, kaj estis tiel bona ekzemplo de multlingvismo en praktiko, multlingvismo al kiu EU aspiras. Tamen lia tuta vivo estis regata de pasio defendi la egalan homan dignon de ĉiu homo, evitante ke fortuloj trudu siajn lingvojn al aliuloj. Li komprenis, ke tiu reciproka agnosko de egalaj homaj rajtoj de ĉiuj civitanoj endas por daŭra paco. Interesa libro de Dr Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, priskribas la provojn de la reĝimoj de Hitlero kaj Stalino mortigi Esperanton. Hitler malamis tiun "artefaritan lingvon elpensitan de judo", kaj mencias ĝin en Mein Kampf. Stalin komprenis ke la rekta internacia komunikado, kiun ebligas Esperanto, povus rapide subfosi lian propran propagandon. Ambaŭ reĝimoj murdis multajn esperantistojn, kaj oni povas diri, ke lingvo pro kiu homoj mortis, enradikiĝis en la homa historio kaj ne plu estas konsiderata kiel “artefarita”. Mi ŝatus korekti iujn miskomprenojn pri Esperanto. Kelkaj foje diras: “Esperanto ne havas kulturon”. Tiuj, kiuj pensas tiel, estas tiom ligitaj al la ideo de nacia kulturo, al naciisma koncepto, ke ili ne kapablas imagi lingvon kies kulturo estus komuna al la tuta homaro. Tamen Esperanto havas ĉion kion havas la plej evoluintaj naciaj lingvoj - poezion, kantojn, teatron, fikcion kaj nefikcion, elstarajn tradukojn el la plej bona monda literaturo, verkatajn de denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj. Esperanto dum sia preskaŭ 130-jara ekzisto kaj evoluo kreis sian propran riĉan originan kulturon al kiu kontribuas ĉiuj uzantoj el diversaj nacioj kaj etnoj de la mondo, kio fariĝis monda heredaĵo. Esperanto estas multrilate aliancano de malgrandaj lingvoj. Ĝi ebligas komunikadon tutplanede, tamen ĝia tre efika gramatiko kaj vortprovizo ebligas al homo ellerni ĝin tre rapide, en proksimume unu dekono de la tempo kiu necesas por ellerni iun ajn nacian lingvon. Krome, la propedeŭtikaj kvalitoj de Esperanto, kiuj estis ofte testataj en praktiko, akcelas kaj plibonigas la postan studon de aliaj lingvoj. Ĝia vortprovizo estas ĉefe hind-eŭropa, kaj ĝia sintakso havas multon komunan kun lingvoj tiel diversaj kiel la finna, hungara, turka kaj mandarena ĉina. Ĝi estas tiel ideala lanĉilo por la studo de aliaj lingvoj. Tiu fenomeno estos diskutata pli detale dum nia konferenco. La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni la egalecon en komunikado kiun donas Esperanto - kie ĉiuj akceptas lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon. Eĉ la plej fervoraj Esperantistoj ne dezirus ke ĝi anstataŭu aliajn lingvojn. Zamenhof verkis poezion en sia denaska jida, kaj en la rusa, lia lingvo de studo. Li tradukis la tutan Malnovan Testamenton de la hebrea al Esperanto. Kiel poeto, Zamenhof plene konsciis la neanstataŭigeblan valoron de ĉiu homa lingvo. Per Esperanto, la literaturaj gemoj de mia litova, kaj aliaj malgrandaj lingvoj kiel la hungara, la kroata kaj la slovaka, trovis sian vojon al la ĉina kaj japana, kaj tiel kontribuas al la internacia kompreno kiu estas esenca por paco. Ene de EU, rolo por Esperanto povus helpi plifortigi komunan eŭropan identecon, kaj tiel igi EU pli efika en ties rolo de laboranto por paco en Eŭropo kaj en la tuta mondo. EU kaj Esperanto komune havas engaĝiĝon al paco, al justeco kaj al ne-diskriminacio. EU tute ne konscias la vastan potencialon de Esperanto por pliproksimigi civitanojn al la eŭropa integriĝo, kaj unu al la alia. Plibonigita lingva komunikado povus multe lerni de la ĝenerala progreso de la eŭropa integriĝo, bazita sur la ideoj de Robert Schuman kiel unue esprimitaj la 9an de majo 1950: “Eŭropo ne fariĝos subite, aŭ laŭ unu sola plano. Ĝi estos konstruita tra konkretaj atingoj, kiuj unue kreos faktan solidarecon”. Simile Esperanto ne progresos subite, sed tra la libervolaj decidoj de kelkaj membroŝtatoj por doni al ĝi lokon en siaj instruplanoj, komence kiel helpilo por lingvolernado ĝenerale. La 4 Viŝegradaj landoj havas idealan pozicion por fari tiun unuan paŝon, en la kadro de sia jam bone evoluinta kunlaboro en aliaj kampoj. Mi esperas ke la Nitra konferenco, konstruante sur la Bratislava konferenco de 2006, ludos gravan rolon en la fortigado de multlingvismo kaj en la certigo de praktika uzo de ĉiuj niaj lingvoj. Ni neniam forgesu, kio estas la komuna celo de Esperanto kaj Eŭropa Unio - PACO. La plena teksto de la parolado de Andriukaitis. La programo de la konferenco. Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono: Artikolo de Povilas Jegorovas el La Ondo de Esperanto, 2015, №3. BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urboLa 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano. Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni iris, ĉie eblis renkonti esperantistojn – ĉe la longa kajo de Nemano aŭ sur la monteto apud ĝi, en kafejo, bierejo aŭ vendejo, ĉe minaralakva trinkejo kaj en la parko – dum deko da tagoj Esperanto sonis ĉie en la urbo. Tamen esperantistoj ne estis la sola internacia grupo – samtempe en Birštonas okazis internacia balonkonkurso, kaj oni ĝue spektis aernavigadon de buntaj balonoj kaj kelkaj kuraĝuloj eluzis la eblecon leviĝi al la ĉielo kaj ricevi diplomon. Antaŭ dek du jaroj ĉi tie jam okazis BET-40. Estis interese pasi tra urbaj stratoj kaj trovi konatajn lokojn. Jen la eksa episkopa domo, kie estas organizita gastejo. Jen la placo, ĉe kiu estis populara bierejo – ha, la bierejo ne plu ekzistas. Agrable surprizis nove faritaj vojoj kaj trotuaroj. Plimultiĝis floroj kaj skulptaĵoj. En la parko multas sportaj placetoj. Jen bela banurbo destinita por ĝui la vivon, resaniĝi kaj refortiĝi. La Tagoj estas nomataj Baltiaj pro la laŭvica okazigo en Estonio, Latvio kaj Litovio. Programe la 52a BET estis tute internacia, kun forta domino de la kontribuoj el Litovio, Ruslando kaj Pollando. Verŝajne esperantistoj el Latvio kaj Estonio ŝparis siajn fortojn por siaj propraj BEToj en 2017 kaj 2018. Oni foje komparas BET al Universala Kongreso, ĉar la Litoviaj BEToj kultivas la tradiciajn UKerojn, kiaj Somera Universitato, diversnivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj, artaj aranĝoj k. s. Sed kontraste al UK-oj, kie okazas pagataj lingvokursoj, la tuta diversnivela instruado dum BET estas tute senkosta por la partoprenantoj. Ĉiutage spertaj instruantoj realigis por ĉiu nivelo po du sesiojn daŭrantaj sume tri horojn. Stano Marček (Slovakio), Aida Čižikaitė (Litovio), Nina Pietuchowska (Pollando), Mikaelo Lineckij (Ukrainio) kaj tri ruslandanoj (Irina Gonĉarova, Svetlana Smetanina kaj Abduraĥman Junusov) gvidis diversaĝulojn al lingva perfektiĝo sub la kunordigo de Gražina Opulskienė. Stano Marček instruas laŭ sia fama rekta metodo (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Per la prelegaro de profesoro Aloyzas Gudavičius sciemuloj konatiĝis kun la litovaj lingvo, kulturo kaj historio. Sian kurson “Esperanto en interkultura komunikado” prezentis profesorino Ilona Koutny el la Poznana Universitato Adam Mickiewicz (Pollando). Profesoro Walter Żelazny el la Bjalistoka Universitato faris ciklon pri bazaj elementoj de judaismo, kiu estas grava por kompreni la iniciatoron de Esperanto. La klerigan programon kompletigis pluraj apartaj prelegoj pri variaj temoj, iuj rilatis al la fenomeno Esperanto, aliaj al ĝeneralaj temoj, kiel kosmo kaj astronomio, kulturo de Pakistano kaj Nepalo, rilatoj inter homo kaj besto, defendaj konstruaĵoj de la 19a jarcento, fabeloj kaj historiaj eventoj ktp. Oni ne nur multe instruis, sed ankaŭ raportis pri modernaj eblecoj lerni ĉe Duolingo, distancaj kaj retaj kursoj, pri loko de Esperanto en socireta epoko. Sed Esperanto utilas ne nur al esperantistoj. Tion trafe pruvis Maria Pokrzywnicka konigante sperton de la Etnografia muzeo en Toruń (Pollando). Giorgio Silfer prelegas (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Esperanto restas tradici-libra fenomeno, kvankam elektronikaj libroj jam penetris ĝian merkaton, pri kio rakontis Dmitrij Ŝevĉenko. Apartajn prezentojn havis la eldonejo Impeto, la krimromano La aventuroj de Ŝerloko Ĥolmso, Historio de la Esperanta Literaturo. Funkciis riĉa libroservo de LitEA. Preskaŭ ĉiu esperantista renkontiĝo povas envii la riĉecon de la realigita kultura programo. Jerzy Dobrzyński, profesoro de la Varsovia Muzika Universitato, multe aplaŭdata de danka publiko, pianludis verkojn de Fryderyk Chopin. Bone kongruis al la humoro ankaŭ la famega polonezo Adiaŭo al patrujo de Ogiński, ege ŝatata en Ruslando, virtuoze plenumita de la majstro. Pliparto de la arta programo okazis en la malnova distrejo Kurhaus, tipa por kuracurboj, kie same bone eblas okazigi koncerton aŭ balon. En la urba kulturcentro koncertis por la BETanoj lokaj folkloraj ensembloj Lendrūnas kaj Raskila. La altnivela plenumo de kantoj, muziko kaj dancoj, interesaj instrumentoj kaj belaj naciaj kostumoj ravis la internacian publikon. Koncertis ankaŭ JoMo, Sepa kaj Asorti, Ĵomart kaj Nataŝa kaj kelkaj “gitarkantistoj”. Duaktora Teatro Verda Banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik prezentis modernan historion La kredito. Same kiel en UK, ankaŭ en BET estas ekskursa tago, kiam neniu alia programero okazas. La tuttaga ekskurso ebligis ekkoni la plej belajn bienpalacojn de la etnografia regiono Sūduva. Krome duontaga ekskurso ŝipe veturigis la partoprenantojn al Kaŭno, kaj pieda ekskurso konigis interesaĵojn de Birštonas. Grupo da frandemuloj vizitis produktejon de medo “Lietuviškas Midus” en Stakliškės kaj gustumis ĉi tiun tradician litovan drinkaĵon. La modela organizado de Antanas Visockas havis unusolan mankon – li ne sukcesis antaŭmendi pli trafan veteron. Post la unuaj (tro)varmegaj tagoj venis pluveta kaj malvarmeta vetero, eble tipa por loko, kiun ĉirkaŭiras granda rivero kaj arbaroj vastiĝantaj ĉiudirekten. Ne ĉiu UK havas tiom altan “Altan Protektanton” kiel la 52a BET – ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičis en sia salutmesaĝo akcentis i. a. ke la ideo de Zamenhof “restas aktuala ankaŭ en la nuntempa vivo”. Ankaŭ atento de oficialuloj de la urbo estas grava atesto pri serioza rialto al niaj lingvo kaj komunumo. En la solena malfermo parolis la urbestrino Nijolė Dirginčienė, kiu bondeziris, ke oni “enhavoriĉe pasigu la tempon, uzu sanigajn servojn kaj distraĵojn da aktiva ripozo”. En la urbestra akcepto la rolon de mastro plenumis la vicurbestro. Ĉiutaga plenkolora gazeto Balenido redaktata de Stano Marček (entute aperis ok kajeroj kvarpaĝaj) informis pri la taga programo, donis detalajn informojn pri personoj kaj aranĝoj, aperigis fotojn kaj raport(et)ojn. La partoprenantoj laŭdis senprecedencan informan agadon por BET en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie regule aperis abunda materialo. Por la unua fojo en la moderna historio de BET okazis granda kvizo, kiun lerte gvidis la nesuperebla kvizmajstro Marian Zdankowski el Pollando. Partoprenis deko da konkursemuloj el diversaj landoj, kiuj dum unu horo devis solvi 16 kvizojn po 10 demandoj en ĉiu, do entute ili devis trovi respondojn por 160 demandoj! La plej sukcesa kvizano Wolfgang Loose el Germanio solvis duonon da taskoj. La plej sukcesaj kvizanoj ricevis diplomojn, librojn kaj (por la unua fojo en BET!) monpremiojn. La publiko aktive partoprenis la kvizon kaj la plej aktiva spektanto Svetlana Smetanina (Ruslando) − ankaŭ ricevis monpremion; aliaj aktivaj geesperantistoj dum kvizo ricevis diplomojn kaj librojn. Ekster la oficiala programo okazis celebrado de la 25-jariĝo de La Ondo de Esperanto. En hejmeca etoso de la kafejo Banginuko vaišės la eldonanto, redaktoro, perantoj kaj redakcianoj rememoris la kvaronjarcentan vojon de ĉi tiu internacia magazino. Estis farita grava anonco – La Ondo ekde 2017 aperos nur elektronike. Esperantistoj partoprenis en la litova ŝtata festo – Tago de la ŝtato, de kelkaj jaroj festata la 6an de julio je la 21a horo samtempe en diversaj lokoj de la mondo, kie litovoj loĝas. En la parko de Vytautas kolektiĝis urbanoj kaj gastoj de Birštonas por kune kanti la litovan himnon. Estis aranĝita partopreno de esperantistoj kaj internacia grupo kantis la Nacian Glorkanton en Esperanto. Ĉu ĉio estis tiom perfekta, kiom mi priskribas? Vere, la organiza teamo laboris modele kaj faris sian plejeblon, ke la partoprenantoj ĝuu la aranĝon – interesa programo por ĉiuj gustoj estis garantiita. La sola problemo estis tio, ke la kunvenejoj kaj tranoktejoj situis en kelkaj disaj konstruaĵoj. Esperanto-kursoj funkciis en la urba gimnazio, kiu, cetere, ebligis senpagan uzadon de sia komputila klaso kun reto. Prelegoj okazis en diversaj konstruaĵoj, bonŝance la programo antaŭvidis 15-minutajn paŭzojn, dum kiuj eblis iri de unu loko al la alia. Parto da BET-anoj loĝis sur la transa bordo de Nemano kaj devis uzi pramon, kiun luis kaj pagis la organizantoj. En la lastaj jaroj oni notas la malkreskon de intereso al la Universalaj kongresoj, kies partoprenantaro ŝrumpas. La Litoviaj BEToj estas amasaj kaj, kiel montris la 52a, en ili amase partoprenas nebaltianoj. BET-52 estis iusence rekorda – post la malapero de Sovetunio neniam tiel multaj personoj aliĝis al BET (334) kaj partoprenis (322, inter ili pluraj nealiĝintaj litovianoj) en ĝi. Oni ŝerce demandas: ĉu UK malkreskos ĝis la nivelo de BET, aŭ BET daŭre kreskos al la nivelo de UK? Halina Gorecka Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius (1, 4-7) kaj Halina Gorecka (2, 3, 8) Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo. Unuafoje Krimeaj Esperanto-TagojGrupo da partoprenantoj antaŭ ekskurso La 12-20an de julio 2016 en Jalto unuafoje okazis Krimeaj Esperanto-tagoj (KET), kiujn partoprenis 37 esperantistoj el Ruslando kaj kelkaj esperantistoj el Kanado, Germanio kaj Belgio. Magraŭ la invitoj el Ukrainio neniu venis. En la programo, krom ekskursoj, okazis koncertoj de Pavel Moĵaev, Mikaelo Povorin, Aleksandr Ĥrustalov kaj poezia vespero de Ludmila Novikova. Okazis ankaŭ renkontiĝo kun la Jalta barda klubo. En la komuna koncerto krom la kantistoj, inter kiuj sin prezentis ankaŭ Evelina Sokolova, estis prezentitaj teatraĵetoj, preparitaj dum la renkontiĝo. Tatjana Loskutova prelegis pri la temo “50 jaroj da vojaĝado tra landoj kaj kontinentoj kun helpo de Esperanto” en la Klubo de liberaj vojaĝoj “N. A. Borovko”, organizita antaŭ duonjaro de la Jalta Esperanto-klubo Tero ĉe la urba biblioteko, kies fondinto kaj unua direktoro estis la fama Esperanto-pioniro Nikolao Borovko. Jalto: Junaj partoprenantoj el Kanado En la Somera universitato prelegis Jefim Zajdman (Lingvaj festivaloj kaj konkursoj de duoblaj tradukoj), Rustam Karapetjan (Kiel verki fabelojn), Aleksej Nistratov (Vojaĝo al Soloveck-insuloj). Okazis du rondaj tabloj: “Monda situacio” (Eric Rademacher el Germanio) kaj “Strategio de Esperanto-movado en Rusio” (Mikaelo Ĉertilov). Vladimir Minin organizis konkurson de tradukistoj, kies gajnintoj estis tri moskvanoj: Mikaelo Povorin, Aleksej Nistratov, Aleksandr Lebedev. Boris Zozula mirigis per siaj multaj libroj, kiujn li donacis al la Jalta Esperanto-klubo kaj al la Jalta biblioteko. Al la organiza teamo multe helpis prezidanto de REU Svetlana Smetanina. Jefim Zajdman Vortoj de komitatano Z Oni tamen blagis en NitroNeniu surpriziĝis pri la elektoj en Nitro, ĉar la rezulto estis konata ekde majo, kiam la elektokomisiono prezentis sian raporton. Kritikemuloj de la speco Johan Derks kaj Ian Fantom kompreneble kriis pri manko de demokratio, ĉar la rezulto estis fiksita longe antaŭe. Ni jam skribis, ke Derks mem subfosis la demokration, ĉar per sia retiriĝo el la balotado pri la komitatanoj B li malebligis, ke entute povu okazi “la plej grandskala demokratia evento en Esperantujo”, kiel Osmo Buller iam nomis ĝin. Ankaŭ vane estis kulpigi la komisionon, ke ĝi ne prezentis alternativojn. Sinsekvaj komisionoj plendis pri la malfacilo trovi homojn, kiuj pretus kandidatiĝi por la estraro kaj eĉ malpli por la prezidanteco. Ankaŭ ne vere kulpas la postulo de la elekta regularo, ke la kandidatoj estu prezentitaj al la komisiono jam en marto. Ĉiu interesito havis multe da tempo ĝis la limdato, ĉar ĝi ne estis proklamita lastmomente sed estis konata al ĉiu, eĉ al Derks kaj Fantom, tiom longe kiom ekzistas la regularo. Tamen, eĉ post la limdato ne estis malfrue. Necesis nur komenci kampanjon por trovi aliajn kandidatojn kaj poste persvadi komitatanojn pri ilia taŭgeco, por ke la kandidatoj, kiuj venis de la komisiono, aŭ kelkaj aŭ eĉ nur unu el ili estu malakceptitaj de plimulto de la komitato. Tiam ekestus situacio, kiam eblus surloke en la komitatkunsido prezenti anstataŭajn kandidatojn. Neniu tamen movis unu fingron por startigi tian varbadon sed kiel ĉiam, manpleno da plendemuloj nur kriaĉis, ke la regularo sufokas demokration kaj la komisiono faras nenion aŭ ĝi nur blokas, kion ĝi certe ne faris. Tamen, eĉ se kulpas nek la regularo nek la komisiono, kulpas ja la komitato, kiu reelektis la kernon de la estraro, la “mastruman teamon”, kiu grave malsukcesis en sia laboro. Malofte eblas mezuri la atingojn de la estraro same konkrete kiel ĉi-foje, ĉar sufiĉis enmanigi la dikan Strategian Planon por kontroli, kiugrade ĝiaj celoj estis plenumitaj. La elreviĝinta komitatano Dennis Keefe certe prave suspektis, ke liaj gekolegoj eĉ ne legis tiun dokumenton, kiun ili akceptis en Rejkjaviko. Ne mirinde do, se ankaŭ pri ĝia plenumo ili estis indiferentaj. Kiom ni scias, neniu komitatano demandis eĉ pri tiel baza afero kiel la membronombro, kiu devis kreski 10% ĉiujare. Ne ĝenis la reelekton de la ĉefaj estraranoj ankaŭ la skandala malfruo de la revuo, kies junia numero ne aperis ĝis la UK, kvankam en ĝi devis esti la estrara raporto. Kaj la redaktoro kaj la prezidanto aplombe promesis en Nitro, ke ĝi aperos ankoraŭ dumkongrese, sed meze de aŭgusto eĉ la reta versio mankis. Tiu rompo de promeso kaj la prisilento de la kaŭzo de la malfruo – eĉ spite la insistajn demandojn de la prestiĝaj komitatanoj Loes Demmendaal kaj Brian Moon – venis jam post la estrara elekto sed devus esti la unua alarmo pri miselekto. Diversaj signoj montras, ke UEA estas en profunda krizo, kaj estas apenaŭ kialo por fidi, ke la estraro kondukos ĝin al firma grundo. La komitato finfine prenu sian kontrolan devon serioze kaj estu preta depostenigi la estraron eĉ antaŭtempe, se pozitiva turno ne okazos. Oni ankaŭ ne prokrastu ekpensi, kiuj transprenu la gvidon de UEA ĉe la sekvaj elektoj, ĉar la elekto de la estraro finfine estas la plej grava decido de ĉiu komitato. Post tiuj elektoj sur la podio de salono Zamenhof sidu teamo, al kiu la kongresanaro povos rigardi kun fiero kaj nova espero. Se ne, poste jam ne plu gravos. Komitatano Z Vide el Bruselo Ĉu EU sen la angla?Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al la lingvo de Zamenhof. Post la voĉdonado en Britio multaj en EU ekesperis ke la “Brit-eliro” donos novan memfidon kaj emon al EU post kvardek jaroj de la kontraŭema brita membreco. Ankaŭ en la lingva kampo iuj esperas je ŝanĝo de la reala lingva sistemo de EU. Sed certe estas tro frue por esperi, ke Esperanto fariĝos la nova lingvo. Multaj franclingvaj aktivistoj kaj politikistoj pripensas la novajn ŝancojn de la franca por regajni la spacon perditan dum jardekoj pro la disvastiĝo de la angla. La lingva “sistemo” de la Eŭropa Unio estas bazita sur la regulo №1 de la jaro 1958a. Efektive, ĉiuj membro-ŝtatoj de EU elektas lingvon, kiu hejme estas konstitucia lingvo, kaj ĉiuj aliaj EU-landoj devas kunsenti kun la elekto. La prezidantino de la parlamenta konstitucia komitato Danuta Hubner opinias, ke post la Brit-eliro restas neniu membro-ŝtato, kiu elektis la anglan kiel sian oficialan EU-lingvon. Kaj ŝi pravas. Irlando elektis la irlandan, ĉar jam la angla estis oficiala EU-lingvo. Iom same, Malta elektis la maltan, kiam ĉi tiu malgranda insulo aliĝis al EU. Pro tio Hubner konkludas, ke necesas repripensi la oficialajn lingvojn en la Eŭropaj institucioj. Franclingvaj aktivuloj vidas oran ŝancon ŝanĝi la direkton de historio ekde 1973, kiam Britio aliĝis al EU. Ja en la komenco de la Eŭropa integriĝo, fine de la 1950aj jaroj, nur la franca, germana, itala kaj nederlanda estis la oficialaj lingvoj. En tiu situacio la franca regis ankaŭ pro tio, ke tiam ĝi ankoraŭ estis konsiderata de multaj kiel la unua diplomatia lingvo en la okcidenta Eŭropo. Sed kun la kreskado de EU kreskis ankaŭ la nombro de la lingvoj – fine ĝis 24. La franca iom post iom perdis sian influon, sed ankoraŭ meze de la 1990aj jaroj, antaŭ du jardekoj, ĉirkaŭ 40% de la oficiale tradukitaj dokumentoj estis skribitaj france kompare kun ĉ. 45% en la angla. Tiel oni ankoraŭ povis paroli pri dulingva sistemo. Tamen la franca malgajnis la batalon kontraŭ la angla unue post la aliĝo de Svedio, Finlando kaj Aŭstrio en 1995, kaj eĉ pli draste post la pligrandiĝo de EU per pluraj landoj de la centra kaj orienta Eŭropo. Nun malpli ol 4% de la dokumentoj tradukataj de la Komisiono estas origine skribitaj france, sed preskaŭ 90% angle. Hodiaŭ la lingvo de la kantistino Edith Piaf, verkisto Victor Hugo kaj filozofo Jean-Paul Sartre preskaŭ ne plu estas uzata por priskribi kaj diskuti gravajn aferojn inter eŭropaj politikistoj. Tamen franclingvaj kaj esperantistaj aktivuloj forgesas gravan fakton. Por ŝanĝi la lingvan sistemon estas nepre bezonata interkonsento de ĉiuj EU-landoj. Esperanto povos fariĝi oficiala lingvo en la Eŭropa Unio nur se (1) unu el la EU-ŝtatoj elektos ĝin, kaj (2) ĉiuj ceteraj landoj konsentos kun ĉi tiu elekto. La angla verŝajne daŭre restos oficiala EU- lingvo, se almenaŭ unu lando kontraŭos, ke oni ŝanĝu la lingvan sistemon. Hodiaŭ politikistoj kaj funkciuloj interkomunikiĝas angle en Bruselo. Antaŭ ŝanĝi la lingvan sistemon, Eŭropo devos instrui la novan lingvon – ĉu francan, aŭ Esperanton – al dekmiloj da homoj, kiuj laboras ĉi tie. Dafydd ab Iago Urboj de Ruslando Siktivkaro, la ĉefurbo de KomioSiktivkaro (komie kaj ruse: Сыктывкар) estas administra centro de Komia Respubliko situanta en la nord-orienta parto de Eŭropa Ruslando. Ĝia areo 416,8 mil km² preskaŭ egalas al tiu de Svedio. La regiono estas malavare dotita je naturriĉaĵoj. Iom da historioIam sur la loko de Siktivkaro estis eta setlejo sur la maldekstra bordo de la rivero Sisola (Сысола) apud la enfluejo de la rivero Viĉegda (Вычегда). Unuafoje la loĝloko Ustj-Sisoljsk (Усть-Сысольск, tiel Siktivkaro nomiĝis ĝis 1930) estis menciita en 1586, tiam ĉi tie estis preĝejeto kaj naŭ domkortoj. La oportuna situo ĉe la akvovojo al Siberio kontribuis al ĝia evoluo kaj loĝatigo. Ĉi tien venis kampuloj kaj komercistoj, kies ĉefa enspezo ŝuldiĝis al feloj. En 1780 Ustj-Sisoljsk ricevis la urbostatuton en la gubernio de Vologda. Sur ĝia blazono estis urso kuŝanta en kavo, ĉar “multe da tiaj bestoj estas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo”. Tiam en la urbeto estis tricent domkortoj. La urbo evoluis laŭ la plano, kreita de Peterburgaj fakuloj, kun strikta sistemo de stratoj konsideranta la reliefon kaj riverfluon. Ĝin ĉirkaŭis negranda remparo. Baldaŭ aperis ŝtatoficejoj, ĉe la kruciĝo de la centraj stratoj formiĝis la ĉefa placo, nomita omaĝe al Stefano la Perma – misiulo disvastiginta la rus-ortodoksan eklezion en Komio. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, fiŝkaptado, ĉasado kaj bestobredado. La plej prospera daŭre estis felkomercado. Fine de la 19a jarcento en Ustj-Sisoljsk estis pli ol 30 komercejoj, la foira komercado lasis sian lokon al butikoj. Sur la rivero Viĉegda estis aranĝita regula ŝipa trafiko. En 1815 malfermiĝis malsanulejo, en 1822 la unua paroĥa bazlernejo, en 1837 publika biblioteko, en 1872 poŝtejo, en 1895 fotografejo, en 1911 arkeologia kaj etnografia muzeoj. En 1910 en la urbo estis 15 ŝtonaj konstruaĵoj, sep preĝejoj kaj du kapeloj – la plej granda estis la Stefana Katedralo, kiu ne konserviĝis. Sur ĝia loko estas monumento Lenin. La nova Stefana katedralo estis konstruita en 2001 aliloke. La novkonstruita katedralo de S-ta Stefano la Perma La rusa nomo de la urbo en 1930 estis ŝanĝita al la komilingva Siktivkar; “Siktiv” en la komia estas rivero Sisola, kaj “kar” – urbo, do urbo ĉe Sisola. Parizo en KomioLa urbo situis taŭge ne nur por esplori nordajn regionojn de Ruslando, sed ankaŭ por loĝatigi kaj ekspluati ilin. La fora situo kaj granda distanco faris ĝin ankaŭ ekziloloko. La unuaj ekzilitoj venis en 1814 dum la milito kontraŭ la invado de Napoleono. Estis cento da militkaptitaj francaj malaltrangaj oficiroj. Ili rajtis libere moviĝi en la urbo, komerci kaj instrui, ili lernis la rusan lingvon kaj ekvizitis lokajn famulojn. Provincaj sinjorinoj kaj fraŭlinoj admiris la edukitecon de la francoj kaj lernis de ili la francan lingvon kaj “monduman konduton”. Sed baldaŭ post la fino de la milito francoj rajtis reveni al sia patrujo. La urboranda distrikto, kie ili loĝis, de tiam estas nomata Parizo. Post kvindek jaroj al la urbo estis ekzilitaj partoprenintoj de la Pollanda ribelo en 1863-64. Al la poloj estis permesite libere moviĝi kaj loĝi en urbaj domoj, korespondi, ricevi monon kaj sendaĵojn. Ili iĝis oftaj vizitantoj de la urba klubo kaj biblioteko, partoprenis en vesperaj kunvenoj. Lokaj oficistoj kaj komercistoj volonte invitis polojn kiel hejmajn instruistojn por siaj infanoj. En la 20a jarcento ĉi tien estis ekzilataj revoluciuloj, inter ili estis la konata arkta esploristo Vladimir Rusanov. La Stalina gvidantaro faris Komion unu el la ĉefaj regionoj de politika ekzilo. Ĝuste en Siktivkaro funkciis la ĉefa administrejo de la specialaj nordaj malliberejoj. La 16an de novembro 2000 en la centro de Siktivkaro, kie iam situis prizono №1, estis malfermita memorkapelo omaĝe al la viktimoj de politikaj persekutoj. Du ĉefgentoj de KomioFine de la 19a jarcento en la urbo loĝis 4464 personoj, el kiuj 731 (16,4%) rusoj kaj 3699 (82,9%) komioj. Kun la kresko de la loĝantaro la proporcio de la komioj malkreskis, precipe post la Dua Mondmilito. Hodiaŭ en Siktivkaro loĝas ĉ. 250 mil personoj, inter kiuj ĉ. 26% estas komioj, 66% rusoj, 3% ukrainoj k. a. Dum la plurjarcenta kunloĝado de komioj kaj rusoj en la urbo neniam estis naciaj konfliktoj. En la 1990aj jaroj komiaj aktivuloj ekgrumblis, ke la ŝlosilajn postenojn okupas rusoj. Tamen la situacio komencis ŝanĝiĝi. En 2001 la rusa respublikestro Jurij Spiridonov malgajnis la baloton, kaj la postenon okupis komio Vladimir Torlopov. La nova estro enkondukis novajn metodojn kaj agmanierojn. Lia kunlaborantaro estas plejparte komia, sed ne rusa. En la 1990aj jaroj en la lernejoj oni enkondukis instruadon de la komia lingvo kaj klerigon per la komia lingvo. Okazas eĉ, ke komiaj infanoj, studinte sian gepatran lingvon en lernejo, instruas ĝin al siaj gepatroj, kiuj antaŭe ne sentis bezonon paroli ĝin. Ĝis hodiaŭ ekzistas lernejoj, en kiuj oni instruas aparte en la rusa kaj aparte en la komia lingvoj. Sed la lernantoj bone komprenas, ke per la rusa lingvo ili posedos pligrandan kulturan mondon, ol per la komia. Tamen vigliĝis la komilingva gazetaro kaj libroeldonado. Tio reduktas la danĝeron de malapero de la komia lingvo. Kiaj estas komioj?Pri la nacia karaktero de komioj atestas kelkaj faktoj. Ekzemple, oni ĝenerale opinias, ke la komioj estas honestaj kaj naivaj. La honestecon konfirmas tio, ke en la komia vortaro ne ekzistas la vorto “ŝtelisto”, kaj en vilaĝoj oni ne ŝlosas la dompordojn, forirante. Sed lastatempe, laŭ la progreso de kapitalismo, la kutimoj ŝanceliĝas. La alia menciinda trajto estas la entreprenemo. Kiam en la mezo de la 1990aj jaroj en arbaroj aperis grandaj luparoj kiuj damaĝis ne nur la dombestojn, sed jam atakis la homojn, Siktivkara ĉasista societo anoncis monpremiojn por ĉiu lupa felo. Teorie, pro la ĉasado la nombro da lupoj devus malkreski, sed aperis neatendita fenomeno: ĉiujare vilaĝaj ĉasistoj alportis pli da feloj ol pasintjare. La enigmon hazarde solvis iu ĵurnalisto, kiam li trovis en apudurba arbaro … lupfarmon, kiun komioj fondis por bredi lupojn! IndustrioLa evoluo de industrio komenciĝis en 1930 per funkciigo de segejo, transportita el Arĥangelsk. En 1931 ekfunkciis brikfarejo kaj ledproduktejo. En 1934 fondiĝis riparejo por riverŝipoj, post du jaroj estis konstruita segfabriko kun kvar segmaŝinoj. En la respubliko sukcese ekevoluis arbara, nafta, karba industrioj. Dum 1963-1990 okazis intenca kunlaborado de Sovetunio kaj Bulgario sur la teritorio de Komio. Per la bulgaria-sovetunia kunlaboro estis konstruitaj grandaj entreprenoj pri segado, prilaborado kaj eksportado de ligno. La aktuala situacioSiktivkaro, situanta en la sudo de Komio, estas socia kaj industria centro de la respubliko, alloga migrocelo por loĝantoj de la nordo kaj malprosperaj vilaĝoj. Junuloj, veninte ĉi tien studi, restas labori en la ĉefurbo ne revenante al siaj senperspektivaj vilaĝoj. En la urbo funkcias pli ol 40 grandaj entreprenoj, interalie: Siktivkara arbar-industria kompanio “Mondi” (1969), kompanio “Siktivkar Tisju-Grupp” produktanta sanitarajn-higienajn varojn, tolfabriko “Komiteks” (1979). Al Siktivkaro venas branĉo de fervojo, ĝi havas river- kaj flughavenojn. Siktivkaro estas je 70% ŝtonkonstruita, tamen restas kelkaj urbopartoj kun duetaĝaj lignaj domoj konstruitaj en la 1950-60aj jaroj, kiuj devis provizore solvi la loĝproblemon por 20-30 jaroj, sed ili uziĝas ĝis nun. Ne ŝtonoj, sed homojTamen pli valoras ne ŝtonoj, sed homoj. Sube estas kurta listo de personoj kiuj havas rilaton al Siktivkaro: Kallistrat Ĵakov (1866-1926), komia etnografo, filozofo, verkisto. En 1911-12 li lernis Esperanton kaj kunlaboris kun peterburgaj esperantistoj. Vjaĉeslav Maliŝev (1902-1957). Dum la Dua Mondmilito li estis ministro de la tanka industrio, kaj dum 1947-56 vicĉefministro de Sovetunio. Li mortis pro la radiad-malsano post vizito de nukle-armila testokampo. Aleksandr Katolikov (1941-1996). Edukisto kaj pedagogo, adepto de la eduka skolo de S. A. Makarenko. Kiam Katolikov eksciis, ke pro sia multjara kleriga laboro li ricevos gravan ŝtatan ordenon, li rifuzis akcepti ĝin “de persono, kiu detruis la perfektan sovetian klerigsistemon”. La nomita persono estis prezidento Boris Jelcin. Valerij Leontjev (1949-). Populara kantisto. En la 1970aj jaroj li estis solisto en la filharmonia ensemblo Revantoj. Raisa Smetanina (1952-). Legenda skiistino, kvarfoja olimpika ĉampiono. En Siktivkaro du objektoj havas ŝian nomon: muzeo kaj stadiono. Anatolo Sidorov Nia Trezoro Mekko de la Esperanto-turismoAndreo Grzębowski Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en 1966 li gajnis en konkurso direktoran postenon en la junulara vojaĝoficejo Juventur (Bydgoszcz) kaj ekuzis Esperanton en sia laboro, sendante turismajn grupojn kun Esperantaj gvidantoj al Esperanto-renkontiĝoj en Bulgario, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. La nova etapo komenciĝis post la fondo de la klubo Esperanto somere 1972 ĉe la strato Skłodowska-Curie, 10. Ĝuste tie poste troviĝis sidejo de turisma oficejo de PEA (Pola Esperanto-Asocio) “Esperantotur”. Ĝiajn servojn ĉiujare uzis miloj da loĝantoj de Bydgoszcz. En 1975 Grzębowski iĝis prezidanto de la asocio Monda Turismo (MT), fondita en 1970 en Vieno kun la celo “faciligi turismon per Esperanto, faciligi al esperantistoj vojaĝi, organizi aŭ partopreni amasturismon por pruvi la valoron de Esperanto”. Samjare startis organizado de ĉiujaraj Internaciaj Foiroj de Esperanto Turismo en Bydgoszcz. En ĉi tiuj foiroj diverslandaj organizantoj de por- kaj peresperanta turismo raportis pri sia agado, prezentis ofertojn kaj faris kontraktojn. Okaze de la 72a UK en Varsovio (1987) “Esperantotur” ricevis, kiel la 22a turisma oficejo en Pollando, licencon por eksterlanda turismo, kio rezultigis tujan kreskon de Esperanto-turismo. “Esperantotur” dungis 80 oficistojn, duono da ili en Bydgoszcz, organizante Esperanto-turismon por kelkmil personoj jare. (Indas rememori ankaŭ la 68an UK-on – en julio 1983 en Pollando estis nuligita la milita stato, kaj du miloj da poloj uzis la pretekston partopreni la kongreson en Budapeŝto por vojaĝi eksterlanden.) En 1990 Monda Turismo estis leĝe registrita en Bydgoszcz kiel nekomerca organizaĵo kun “Esperantotur” kiel ĝia turisma servo. Precipe bone funkciis kunlaboro de “Esperantotur” kun esperantistaj turismaj oficejoj en Bulgario, Hungario, Slovakio kaj Benelukso, kiuj ĉefe akceptadis plurajn busajn grupojn. Komence de la 1990aj jaroj al la kunlaboro aliĝis baltianoj kaj ruslandanoj, kaj kreiĝis la populara busa itinero “La blankaj noktoj”, kiu pasis el Pollando tra la Baltaj ŝtatoj al Peterburgo. Trajnajn vojaĝojn al Siberio kaj Centra Azio prizorgis la Turisma Servo de Ruslanda Esperanto-Asocio. Fine de la 1980aj jaroj la familio Grzębowski en sia propra tereno konstruis la hotelon Esperanto, sed ĉar tiutempe privatulo ne rajtis posedi hotelon, la estraro de PEA aĉetis la grundon kontraŭ simbola sumo por uzi la domon por Esperantaj celoj. La tiamaniere starigita hotelo jure apartenis al PEA. La hotelo ne nur akceptis gastojn, en ĝia salono okazis Esperanto-kunvenoj. Sed nova estraro de PEA en 1993 vendis la terenon kun la hotelo kontraŭ nur 2000 usonaj dolaroj al persono, kiu promesis financi ĝian agadon. (La hotelo daŭre funkcias kun la nomo Pegaz.) La vastiĝanta Esperanto-turismo bezonis vojaĝgvidantojn kaj ĉiĉeronojn. Por tio en 1991 ekfunkciis Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK). Kiel trijara nepublika postmaturecekzamena lernejo ĝi estas laŭleĝe registrita ĉe koncernaj instancoj en Bydgoszcz. En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS). La Studumon, realigantan edukadon en Esperanto de profesiuloj por turismo kaj kulturo, finis pli ol mil studentoj el pli ol 90 landoj de Afriko, Ameriko, Azio, Aŭstralio, kaj Eŭropo. Ilin instruis en Esperanto profesoroj kaj aliaj fakuloj el 60 landoj. Ekde la 1a de aŭgusto 2000, laŭ dekreto de la pollanda ministro pri edukado la diplomoj de ISTK validas kiel oficialaj pollandaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto. En 2002 la Internacia Asocio Monda Turismo estis malfondita. La malfacilan financan situacion de la Asocio kaŭzis la monda krizo en aviadila turismo kaj krizo de internacia busa turismo en Pollando. La agadon de MT daŭrigis Internacia Klubo Esperantotur. La gvidadon de ISTK transprenis la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo. MT ĉiujare eldonis kaj dissendis al kelkaj miloj da adresoj la Turisman Esperanto-Kalendaron (TEK) kun informoj pri internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj internaciaj Esperanto-vojaĝoj. En 2000 estis eldonita kolora mondmapo de MT (10 mil ekz.) kaj en 2001 – poŝatlaso de la mondo en Esperanto. La lasta TEK, aperinta en 2010, listis nur ĉ. sepdek internaciajn Esperanto-vojaĝojn kun Esperanto-vojaĝgvidantoj por 2011 kaj enhavis la adresojn de reprezentantoj de Esperantotur kaj plej gravajn kontaktadresojn pri studado kaj turismo en 125 landoj de la mondo. TEK-2011 estis dissendita al mil poŝtaj adresoj en la mondo kaj al ĉ. 6500 retadresoj en la mondo, el kio ĉ. 1500 en Pollando. La internaciaj vojaĝoj kutime estis ligitaj kun partopreno en Esperanto-aranĝo, kiun kompletigis turismado en la ĉirkaŭa regiono kaj/aŭ najbaraj landoj, kio ebligis fari ilin rentabilaj danke al partopreno de neesperantistoj. Alia specialaĵo estis ĉirkaŭmondaj vojaĝoj, buskaravanoj kaj kombinitaj vojaĝoj. Entute, MT kaj Esperantotur organizis grupvojaĝojn kun Esperanto-gvidantoj al 135 landoj. La plej aktiva mondvojaĝanto, lektoro de ISTK, prof. Remigiusz Mielcarek vizitis pli ol 200 landojn kaj gvidis multajn vojaĝojn en la Suda Ameriko kaj Sud-Orienta Azio. La turismaj foiroj transformiĝis al Internaciaj Forumoj pri Edukado, Turismo kaj Kulturo. La 40a forumo anoncita por septembro 2014 ne okazis pro tio, ke kelkajn semajnojn antaŭe mortis Andrzej Grzębowski – animo kaj motoro de ĉiuj turismaj kaj edukaj iniciatoj kaj aktivecoj. Apud li dum jardekoj laboris lia edzino Regina Grzębowska, Tomasz Jan Kudriewicz, Milan Zvara, Angel Todorov, Marcel Delforge, Evva Margit, Anna Butkeviĉ, Daniela Emler kaj multaj aliaj. Halina Gorecka Dio ne havas eklezionSteele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto. La heroo de la libro, Bruce Golding, estas priskribita kiel viva homo, havanta almenaŭ du personajn problemojn. Hejme en Aŭstralio li havas filon, kiun li dum pluraj jaroj ne atentis, ĉar li ne vivas kun ties patrino kaj ĉar li pro sia profesio multege vojaĝas en la mondo. La troa laborado kaj vojaĝado ankaŭ kaŭzis veran kolapson de la foto-ĵurnalisto sur Hakilule, kiam li fakte devus laboregi. Li bezonas la helpon de kelkaj aliaj protagonistoj de la libro por entute kompreni ke li tro multe laboris: “La viroj portis vin ĉi tien laŭ instrukcioj de Paĉjo. Vi estis senkoscia tutan tagon. Paĉjo tre zorgis pri vi. Kaj vi ofte parolis, delire mi dirus. Ĉu vi havis koŝmarojn?” “Aĥ, tio estas…” Kiel li diru? “Tio estas malnova afero ĉe mi,” li fine diris kun malvigla voĉo. “Mia patro estas saĝulo. Li kredas, ke vi suferas nervan kolapson, kaj li supozas, ke via laboro kaŭzas tion. Ĉu estas tiel?” Bruce ne volis daŭrigi tiun diskuton. Post ioma silento li petis, kiel eble plej ĝentile, “Perpetua, vi diris, ke vi preparis kaĉon…” La menciita patro estas la katolika pastro Patrick, kiu alvenis al la insulo antaŭ longa tempo, sed kiu pli kaj pli konvinkiĝis ke la animistoj sur la insulo same bone povis resti animistoj anstataŭ fariĝi katolikoj. Pro tio ekestis ne nur bona kunlaboro inter la anoj de la du religioj, sed ankaŭ ritoj kun miksita liturgio. Pastro Patrick cetere ankaŭ edziĝis al animista virino Alani, kvankam katolikaj pastroj – kun malmultaj esceptoj – devas resti needziĝintaj. Ilia filino Perpetua estas la tria grava protagonisto de la verko, kiu multe diskutas kun Bruce Golding pri diversaj aferoj. Trevor Steele estas tre produktema verkisto. Plurajn temojn el Dio ne havas eklezion ni renkontas ankaŭ en aliaj liaj verkoj. La katolikan eklezion kaj ties spiritan vivon ni renkontas ankaŭ en la du volumoj de La Fotoalbumo (2001, 2005) kaj kies trian volumon mi nepacience atendas. La renkontiĝon inter praloĝantoj kaj la okcidenta civilizo ni renkontas en Flugi kun kakatuoj (2010), en Paradizo ŝtelita (2012), kaj ankaŭ en la novelo Memori kaj forgesi en la samnoma novelaro el 1992, en noveloj el Aŭstralia Felix (1999) k. a. Ni povas kompreni, ke tiuj ĉi temoj – katolikismo kaj renkontiĝo inter praloĝantaro kaj moderna civilizo – forte tuŝis la verkinton. Ĉu la traktado de la temoj estas bonstila? Ĝenerale jes, sed kelkfoje kiel en p. 55-58 la diskutado pri katolikismo fariĝas iom tro simila al debata artikolo ol beletro. En kelkaj paĝoj pastro Patrick – aŭ ĉu la verkinto – prezentas sian ideon pri harmonia kunvivado kaj ekmiksiĝo de animismo kaj katolikismo. La harmonia kunvivado estas priskribita kiel unika afero. La verkinto eble renkontis konserveman tipon da katolikismo. Ni tamen sciu ke la tiel nomataj “kuntekstaj” teologio kaj liturgio fariĝas ĉiam pli ofta en la katolika kaj pluraj protestantaj eklezioj. Ekzemple, en Afriko multaj eklezioj ne priskribas la kristaniĝon kiel ŝanĝon de religio, sed ekzemple: “Nia popolo ĉiam kredis je Dio. Nun ni ankaŭ kredas je Jesuo”. Tial la situacio sur la fikcia Hakilule ne estas same unika, kiel aludas la libro. Ni tamen renkontas ankaŭ reenkarniĝon en la religia mikso de la insula popolo (p. 69). Interese estus scii de kie venas tiu elemento. Ĝi certe ne estas tipa elemento de polineziaj religioj, sed kutime apartenas al hinduismo, kelkaj formoj de popola budhismo kaj okcidenta novaĝismo. La verkisto volas multon diri pri religio en la libro. La stilo iom perdas pro tio, sed ĝenerale la libro estas bonstila. La dialogoj fluas. Parolas kaj pensas veraj homoj. La lingvaĵo estas bona Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Nur unu tajperaron mi trovis. La titolo de la libro Dio ne havas eklezion povas trompi legemulojn. Kiam la retejo OLE (Originala Literaturo Esperanto; nepre vizitu ĝin, se vi ankoraŭ ne tion faris.) unue prezentis ĉi tiun libron, la retejo priskribis ĝin nur per unu vorto: “religia”. Tio montras, ke la titolo trompas leguntojn, ĉar la temo estas multe pli larĝa ol religia. Religioj estas unu el pluraj temoj, kio estas natura, ĉar religioj estas grava fenomeno en la homa kulturo. Tamen ne estas korekte diri, ke Dio ne havas eklezion estas religia romano. Mi supozas, ke la titolo baziĝas sur opinio de la verkinto ke la oficiala katolika eklezio ne estas fondita de Dio en la maniero kiu estas dogmo en la eklezio mem. La elekto de tiu ĉi titolo tamen verŝajne malinstigas nereligiemajn legemulojn legi ĝin. La kovrilo montras dratreton antaŭ maro – eble aludo pri la batalo inter la vivstilo pri proksima al la naturo de la Hakilule-anoj kaj la okcidenta civilizo. Sume, Dio ne havas eklezion estas leginda libro. Ĝi kaptas plurajn ĉiamajn kaj aktualajn demandojn: trolaboremo, malbona kontakto inter patro kaj filo, naturkatastrofoj, senskrupuleco de kapitalismo, malsimileco kaj inter malsamaj kulturoj kaj ke kontakto inter malsamkulturaj homoj eblas kvankam kulturoj malsamas. En la verko rolas vivantaj homoj, kiuj povus ekzisti en la vera mondo. La stilo estas imitinda kaj la lingvaĵo bona. Leif Nordenstorm Noto: La recenzanto uzas la vorton katolika en la senco romkatolika. — La Red. Paul Gubbins forpasisSabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis Paul Gubbins (1949–2016) Paul Gubbins naskiĝis en 1949 en Southport, studis lingvojn ĉe la Manĉestra universitato kaj ĉe Queen’s University (Kanado), kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj universitata lingvo-instruisto; laste instruis ĵurnalismon ĉe la universitato Staffordshire. Aŭtoro de kelkaj anglalingvaj libroj. Esperantisto ekde 1984, Gubbins baldaŭ diskoniĝis kiel instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Instruis Esperanton, ĵurnalismon kaj gvidis teatrajn staĝojn en la somerlernejo en Barlastono, en NASK k en pluraj landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Verkis la lernolibron Kunvojaĝu (1993, 2006) kaj ekzercaron Subtekste (1998), sed lia plej granda merito estas la kurso Esperanto – Pasporto al la tuta mondo, aperinta vidbende kaj diske kiel serio de 15 duonhoraj prezentaĵoj. Aŭtoro de pluraj teatraĵoj, aperintaj en kvin liaj libroj: Konto de l’ vivo (1998), Heksakloro unu komo tri (2005), La Verda Ranaro prezentas (2006), Zam- Zam- Zamenhof (Triakta per-versio de eventoj jam ofte rakontitaj, 2006), Nun ni komprenas (2007). Kelkaj liaj teatraĵoj estis surscenigitaj, kaj La Duonokulvitro estis eldonita kiel filmo en 2005. En 2012 aperis Star in a Night Sky – 400-paĝa antologio de Esperanto-literaturo en anglaj tradukoj, kiun li kompilis kaj kuntradukis. Li estas unu el la tradukintoj de La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013). Jam en 1986 Gubbins komencis kunlabori kun Monato, en 1993 ekgvidis la gravan rubrikon “Politiko”, kaj en 2011 iĝis ĉefredaktoro de Monato, kiun li redaktis ĝis sia morto, same kiel la revuon La Brita Esperantisto (ekde 2001). Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (2013-16), membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2007). Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA (precipe teatraĵoj) kaj en la literatura konkurso Liro (precipe originalaj prozaĵoj). Laŭ informo de FEL, “li pace forlasis nin en sia dormo”. Ni funebras kaj kondolencas okaze de la morto de nia amiko kaj (tro malofta) kunlaboranto. Halina Gorecka Ricevitaj librojCherpillod, André. Mensogoj kaj sekretoj de la historio. – Courgenard: La Blanchetièere, 2015. – 174 p., il. – [Donaco de la aŭtoro]. Johano la Orbuŝa. Dia liturgio / Tradukis el la rusa Taŭriono Smykov k. a. – Moskvo: Kniga po Trebovaniju, 2015. – 56 p. – [Recenzoekzemplero]. Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. – [Recenzoekzemplero]. Ricevitaj gazetoj
La Ondo de EsperantoSENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №8-9 (262-263)Aperas ĉiumonate Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.© La Ondo de Esperanto, 2016. |