|
INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №11-12 (265-266) |
| № | Jaro | Loko | Aliĝintoj | Ĉeftemo |
| 1 | 1996 | Ŝanhajo (Ĉinio) | 486 | Azio kaj la 21a jarcento |
| 2 | 1999 | Hanojo (Vjetnamio) | 420 | Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolvigo |
| 3 | 2002 | Seulo (Koreio) | 552 | Interkompreniĝado inter kulturoj |
| 4 | 2005 | Katmanduo (Nepalo) | 173 | |
| 5 | 2008 | Bengaluro (Barato) | 254 | Esperanto en multlingva Azio |
| 6 | 2010 | Ulanbatoro (Mongolio) | 254 | Azia harmoniiĝo per Esperanto |
| 7 | 2013 | Jerusalemo (Israelo) | 160 | Ekologio de paco – paca kunvivado de homo, medio kaj naturo |
| 8 | 2016 | Quanzhou (Ĉinio) | 278 | Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko |
Csabi Slezák kaj Bálint Slezák koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki)
Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano por la 32a fojo.
Nia kulturo denove estis vaste prezentata en Poznano. Prelegoj, prezentoj kaj diskutoj abundis kaj samtempis, pro kio malfacilis elekti kaj gustumi ĉion. Kun la prelegantoj ni veturis tra Nepalo, Ferooj, Hispanio, Pollando kaj multo plia... Novajn eldonaĵojn prezentis Suso Moinhos (Memoraĵoj de kampara knabo, poemaro Laminarioj) kaj Tomasz Chmielik (La Pupo, Quo Vadis), dancigis Martin Strid, kantigis Tomio Frejarö (LPG) kaj aliaj. Vastis primovada oferto, ĉar pri la nova apo Amikumu parolis Chuck Smith, la programon Ekparolu por komencintoj prezentis Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Pri ĝisnuna Esperantujo enketis Ida Stria, pri la onta Zamenhofa jaro parolis Barbara Pietrzak.
Gravas ankaŭ programeroj ne ligitaj kun Esperanto. Mi parolis pri la kuirarto de Antikva Romio kaj gustumigis ŝtonmalmolajn soldatajn biskvitojn. Danke al Judith Meyer mi sciiĝis pri nuntempaj problemoj de nia kontinento (De la greka krizo al pli demokrata Eŭropo). Necesis ĉeesti ankaŭ en debato pri kontraŭnaciismo de Esperanto.
Samideaneco en diverseco estas tio, kio ĉiam videblis en Poznano. 208 homoj el 21 landoj partoprenis la Artajn Konfrontojn, kaj inter ili estis malnur 35 germanoj. Du homoj sukcese provis sian kapablon pri parkera kantado de La Espero kaj ricevis ekzamen-diplomon. La tradicia mielvespero kun muziko de Zuza Kornicka estis nemalhaveblaj momentoj. Multo plia okazis en ĉi tiu ĉiujara kvazaŭUKeto, sed por ekscii ĉion vi nepre vizitu arkones.org.
Fine: komencantoj. Venis kelkaj homoj, kiuj ellernis la lingvon per la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Ĉi-foje mi venis kun la edzino, apenaŭ parolanta nian lingvon. Ŝi ĝuis la etoson kaj aprezis la diversecon de la aranĝo, kiu igis ŝin enprofundiĝi pli en Esperantujon.
Przemysław Wierzbowski
La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.
Indas rimarki, ke logi moskvanojn por dediĉi siajn dimanĉajn horojn al iu ajn aranĝo surfone de la giganta distraĵ-konkurenco estas granda problemo. Estis elspezitaj multe da tempo kaj energio por reklamado en popularaj afiŝretejoj. Rezulte venis la homkvanto, optimuma por la salono estinta en nia dispono. Ĉe la enirejo de Kosmo kaj en la vestiblo kun kinejaj kasoj kaj enirejoj en la spektejojn pendis du niaj afiŝoj kaj al la dua etaĝo, kie ni troviĝis, gvidis belaj bone videblaj verdaj steloj, gluitaj sur la planko de la enirpordo ĝis nia laborspaco.
Krom seninterrompaj konsultadoj por interesiĝantoj en la programo estis paroligaj ekzercoj por neesperantistoj, prelegetoj, prezentadoj de filmetoj, teatraĵo, libra ekspozicio, stando “Mia Vorto” kaj por neokupataj esperantistoj – prezentadoj de kelkaj lingvoj fare de invititaj fakuloj: la itala, la franca, la japana kaj la klingona. Dum la tuta tempo por ĉiuj funkciis senpaga regalado ĉe speciale aranĝita manĝotablo.
La ĉefa evento estis la solena malfermo de la unua Moskva parola Esperanta klubo por memlernantoj – EPoKo. Ĝuste tiu ĉi programero allogis plej grandan publikon. Parte estis atingita nia celo kapti moskvanojn-memlernantojn, kiuj ankoraŭ ne emas aparteni aŭ iu Esperanto-organozaĵo aŭ kurso, sed pretas veni al publika senpaga aranĝo. En la malfermo de EPoKo estis multaj komunikaj ludoj, dum kiuj la novuloj miksiĝis kun junaj Esperanto-parolantaj MASIanoj, kaj tio lasis tre bonan impreson. Ni partoprenigis ĉiujn ĉeestantojn en amasa amuza skeĉo laŭ la rusa fabelo Rapo. Okazis ankaŭ enmanigo de diplomoj pro KER-ekzameno surfone de granda Esperanta flago, tenata de ĉeestantoj. Kronis la feston la distondo de la verda rubando, simbolanta la Malfermon de la nova EPoKo. Ties kunvenoj estas planataj unu fojon monate.
La anoncoj aperos en la retejo de MEA MASI http://www.ek-masi.weebly.com kaj en la socia reto VKontakte: https://vk.com/mea_masi
Bonvenon, se tiutempe vi estos en Moskvo!
Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
Ĉe la mejloŝtono de 25 jaroj da seninterrompa eldonado de La Ondo de Esperanto mi varme gratulas al Halina kaj Aleksander pro tiu atingo! Ĝi estas tiom pli admirinda, kiam oni scias pri la batoj de l' sorto, kiuj trafis ilin survoje sed ne venkis ilin.
Per enhava riĉeco, alta lingva nivelo kaj spegulante ĉiajn movadajn fluojn La Ondo jam frue gajnis prestiĝan pozicion en la Esperanta gazetaro. Estonte mi ja sopiros ĝian paperan veston, sed pli gravas, ke ankaŭ bitgazete ĝiaj plej bonaj kvalitoj plu vivos. Pri tio mi fidas.
Osmo Buller
En 1991 renaskiĝis La Ondo de Esperanto kaj rapide reokupis sian lokon de la plej grava Esperanto-revuo en Ruslando. Dum 25 jaroj ĝi progresis de modesta nigrablanka A5-formata dumonata revueto al revuo ĉiumonata, plenkolora en A4.
Mi konstante kunlaboris en ĝi dum tiuj jaroj. Ĝi (nu, t. e. la redaktoro) instigis min verki recenzojn kaj poemojn, traduki rusan klasikan poezion… multaj miaj verkoj aperis ĉi tie. Dank' al La Ondo mi iĝis pli konata al legantoj…
La mondo tre ŝanĝiĝis dum tiuj jaroj, interreto penetris ĉiujn sferojn de la vivo, paperaj libroj kaj revuoj iĝas eksmodaj. Pluraj eldonaĵoj foriris en la virtualan mondon, nun ankaŭ La Ondo sekvas. Certe, la progreso nehaltigeblas, mi delonge multon legas rete, tamen al mi vere mankos la kutima revuo en kutima formo…
Valentin Melnikov
La Ondo de Esperanto estis por mi dum jaroj la plej leginda magazino en Esperanto. Ekde la venonta jaro ĝi aperos nur kiel bitgazeto! Ho ve! Tio signifas, ke mi ne plu legos ĝin, ĉar mi pro multaj kaŭzoj malŝatas legadon de bitgazetoj. Mi dolore bedaŭras, ke per tiu decido vi nemiskompreneble montras komenciĝon de la fino de la plej valora Esperanto-aperaĵo el orienta Eŭropo. Ĉu vi ne povus translokiĝi al alia, por vi proksima lando por savi La Ondon?
Kun danko pro via ankoraŭ ekzistanta magazino,
Benoît Philippe
La jubileo de LOdE, kun anoncita pereo de la papera eldono, memorigas min pri la intervjuo La gazetoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo en La Ondo de Esperanto (2003. №2, http://esperanto-ondo.ru/H-gis100.htm). Ĉu dum dek kvar jaroj la merkato tiom evoluis, ke la nuna decido pri la eldonado de LOdE iĝis neevitebla? Laŭ mi, ne. Des pli ke la klarigo ne estas teknologia, sed transporta, laŭ klarigo de la eldonejo mem. Fakte temus pri homaj, fizikaj fortoj.
Tuj aperas alia konsidero. Kio (mis)evoluis, tio ne ŝajnas koncerni LOdE. Estas la ŝanco trovi redaktorojn. Estus bele havi ĵurnaliston kiu gajnas premion pro la plej bona esperantlingva raportaĵo, realigita parte papere, parte ekrane, parte aŭdvide. Eventuale eĉ virinon, por ke la “kristala plafono” (kiel diris Hillary Clinton) estu pli rapide rompita… Tiaj homoj ekzistas, sed trafas la premion pro etnolingva laboro, memkompreneble, kiel okazis en Svislando Tamen kurioza detalo: la premiita estas denaska esperantistino…
Giorgio Silfer
Mi bedaŭros la malaperon de la papera versio de La Ondo de Esperanto, sed konscias, ke nova realo postulas novajn vojojn. La Ondo daŭre plaŭdu en sia nova formo!
Humphrey Tonkin
Urboj de Ruslando
Jessentuki: Sanatorio “Rusj” (Ruslando)
Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj estas Ruslanda kuraca regiono sur la nordaj deklivoj de la Ĉefa Kaŭkaza montospino, je nur 90 km de Elbruso. Pli ol cent fontoj de minerala akvo kaj unika kuraca ŝlimo de la lago Tambukan kreis ĝian famon. Jessentuki (kun akcento je la lasta silabo) estas populara banurbo situanta en la stepa parto de la regiono, en la valo de la rivero Podkumok.
Jessentuki, kies nomo devenas de la 14-jarcenta ĥano Jessen-Tug kies ruina maŭzoleo troviĝas apud la nuna urbo, aperis kiel kozaka vilaĝo. Je unu kilometro de la enfluejo de Jessentuk en 1798 estis konstruita reduto por gardi la sudajn limojn de la Ruslanda Imperio. En 1826 ĉi tie oni loĝigis tricenton da kozakaj familioj kaj per tio fondiĝis la kozaka vilaĝo Jessentukskaja.
En 1810 sciencisto Fjodor Gaaz (Friedrich-Joseph Haass), senlaca evoluiganto de banurboj, dum sia vojaĝo trafis marĉozan valon de Podkumok. Ĉe la rojo Kisluŝa (ruse: acideta) lia akompananto atentigis lin pri akvofonto, kiun kozakoj inter si nomas Ĉevala. Ili jam delonge rimarkis, ke lacaj ĉevaloj volonte trinkas akvon el tiu ĉi fonto.
Gaaz ĉirkaŭiris la valon, trovis multajn akvofontojn, sed nur post 13 jaroj profesoro de Medicina-kirurgia akademio Aleksandr Nelubin priskribis la lokajn acid-alkalajn kaj sulfur-alkalajn akvojn. Ĉirkaŭ la Alkala monto li trovis 23 fontojn kaj numeris ilin.
En la unuaj jaroj mineralaj fontoj apartenis al la kozaka vilaĝa komunumo. La loĝantoj kaj la unuaj vizitantoj sin banis en kuvoj elfositaj apud la fontoj. Pli poste oni uzis barelojn por banado. Precipe famiĝis la fontoj №17 kaj №4 de la naskiĝanta banloko. En 1844 la urbeton vizitis 200 malsanuloj kaj tiomon oni konsideris “multe”.
La vera evoluo komenciĝis en 1846, kiam la mineralakvaj fontoj ekapartenis al la ŝtato. Princo Voroncov skribis pri la areo ĉirkaŭ la Alkala monto, kie koncentriĝis la fontoj: “Necesas pripensi, kiamaniere per plantado de arboj oni povas beligi ĉi tiun tute nudan kaj malplaĉan lokon”. Ĝuste tiam estis fondita la Malsupra Parko kun senpretendaj akacioj kaj poploj.
La unua “ŝtata” kuracisto en Jessentuki, armea kuracisto Ivan Orfanov raportis, ke ĉirkaŭ la fontoj estas nesekiĝanta marĉo, “en kiu nestas putraj kaj sufokaj vaporoj, infektantaj la aeron ĝis grado kaj forto de febra miasmo”. Li aldonis, ke akvo en la fonto №17, plej ŝatata de malsanuloj, ne sufiĉas eĉ por 20–40 kuracatoj, ke la profitamaj kozakaj mastroj, luigantaj siajn dometojn, la nesufiĉan mineralakvon anstataŭas per akvo el la plej proksima fonto ĉe la marĉo.
Fjodor Dostojevskij, aŭdinte pri la malbona aranĝo de la banurbo, rezignis veni al ĝi kuraccele kaj veturis eksterlanden. Malnovaj bildoj de Jessentuki el la fino de la 19a jarcento montras grandan vilaĝon, sur kies stratoj apud festvestita publiko promenas porkoj kaj anseroj, sin tretas bovoj.
“Mia Dio, kien mi trafis? Ĉu al Hindujo, Persujo aŭ Ĉinujo?!” – skribis Konstantin Stanislavskij al sia edzino en 1901 kaj plendis, ke liaj blankaj kompletoj ne estas uzeblaj pro polvo kaj koto. Kvankam la grundo ĉirkaŭ la fontoj estis jam sekigita kaj arboj plantitaj.
En la tiama tempo la akvokuracado ankoraŭ ne estis scienc-metrode ellaborita. Malsanuloj por resaniĝi trinkis multajn glasoj da akvo, dum horoj sidis en kuvoj. Aliaj kredis, ke la numero de fonto signifas kvanton da trinkendaj glasoj.
La kuraca parko en Jessentuki vastas ĉ. 1 km². Ĝi kreiĝis en 1849 laŭ la ordono de Miĥail Voroncov. Arboj estis veturigitaj el botanikaj ĝardenoj de Tifliso (nun: Tbiliso) kaj Varsovio, samtempe estis aranĝataj akvotrinkejoj kaj banejoj. La parko havas kelkajn pordegojn en la “antikva” stilo kaj laŭbojn, la plej konata estas la aĵura krudfera laŭbo.
En 1899 ekfunkciis la Supraj Mineralaj Bankuvoj sur aleo de la Kuraca parko. Post tri jaroj aperis la Malsupraj Bankuvoj, kiujn apudis Instituto de Zander pri kuraca gimnastiko kun specialaj aparatoj, kiuj funkcias ĝis nun. Estis konstruitaj ŝtata hotelo, somera sanatorio kaj nova akvodukto.
En 1903 la urbo ricevis elektron. Komenciĝis aktiva konstruado de hoteloj, loĝdomoj, somerdomoj, ripozejoj kaj sanatorioj. Tre rapide estis konstruataj multaj vilaoj en mirinde bela kaj originala arkitekturo, kun balkonoj kaj terasoj, kun turetoj kaj piramidoj sur tegmentoj; aperis stratoj kaj bulvardoj, estis plantataj arboj kaj floroj.
Grandan popularecon ĝuis vilaoj, kiel “Dezirata” posedata de la edzino de la baritono Figurnov, kiun vizitis Ŝaljapin, Raĥmaninov, Stanislavskij kaj aliaj kulturagantoj; “Agla nesto”, “Capri”, “Eldorado”, “Florbedo” k. m. a.
La ŝlimkuracejo de Jessentuki
Unu el la plej belaj arkitekturaj kompleksoj estas la ŝlimkuracejo. “Templo de resaniĝo” nomis sian verkon la arkitekto Viktor Ŝrjotter, konstruinta ĝin en 1915 por la carido Aleksio. En la 15 metrojn alta ĉefsalono “Atrium” regas ĉielloĝantoj – Apolono, Venuso, Merkurio; en niĉo estas Nimfeo. Mebloj estis produktitaj el nigra kverko.
Ĉi-oktobre, promenante en Jessentuki apud la trinkakva galerio, ni ekvidis hotelon kun la latinlitera nomo “Espero” http://www.hotel-espero.ru/. Laŭ la bela informtabulo en la akceptejo, la hotelo situas en la vilao “Espero”, konstruita en 1905 de generalo Reŝetin kaj renovigita en 2009. Krom la hotel-ĉambroj, en ĝi estas keletaĝa kafejo kaj SPA-salono. Tamen pli fidindaj fontoj informas, ke la malnova vilao estis malkonstruita en la 2000aj jaroj, kaj sur ĝia loko aperis nova konstruaĵo stile simila al la malnova.
Generalo kaj Esperanto-pioniro Nikolaj Lavrentjeviĉ Reŝetin (1842-1914) ekservis kiel estro de kavalerio de la Kaŭkaza armea distrikto en 1903. En decembro 1905 li demisiis kaj ekloĝis en Jessentuki, kie li aktive partoprenis la socian vivon. Li iĝis tre populara persono en la tuta regiono de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Oni nomis lin “avĉjo” pro la bonkoreco kaj honesto.
Nova vivo de la kurac-urbo komenciĝis post 1925, kiam pluraj grandaj konstruaĵoj estis rearanĝitaj kiel sanatorioj kaj komenciĝis konstruado de novaj sindikataj sanatorioj kaj medicinaj institucioj. Estis funkciigita fizioterapia kuracejo kaj la unua en la lando dietmanĝejo ĉe la kliniko de banterapia instituto. En 1925 la kozaka vilaĝo Jessentukskaja ricevis la urbo-statuson kaj eknomiĝis Jessentuki.
Ekde 1931 sanatorioj kaj banterapiaj klinikoj funkcias tutjare por akcepti pli da homoj. Tio postulis grandajn penojn por rearanĝi la loĝ- kaj kurac-konstruaĵojn, kiuj estis destinitaj nur por somera periodo. En 1935 la sovetunia registaro dekretis grave rekonstrui la kuracurbojn de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Estis kreita evoluplano de Jessentuki por 15 jaroj. Estis nete difinita kuracprofilo – ĉefe, digesta sistemo kaj metabolo.
Danke al la malavara ŝtata financado en 1940 Jessentuki estis jam komforta urbo kun bonegaj sanatorioj, stratoj, parkoj, skvaroj, medicinaj institucioj. Pliboniĝis loĝkondiĉoj de la ripozantoj kaj ilia priservo.
Fine de 1950aj jaroj en Jessentuki funkciis 21 sanatorioj, ebligantaj jare akcepti 100 mil homojn.
Apud la kuraceja urboparto estas vastaj parkoj: Kuraca (malsupra) Parko kaj Parko de la Venko (supra). En la parkoj situas mineralakvaj fontoj, kuracejoj, markitaj vojoj por saniga promenado, laŭboj k. s.
La bazon de kuracado konsistigas mineralakvoj, danke al kiuj Jessentuki iĝis la plej granda banterapia kuracurbo en Ruslando, ĉefe kun trinkakva signifo. Nun funkcias pli ol 30 sanatorioj kaj ripozejoj, ankaŭ por infanoj kaj adoleskuloj.
Jessentuki: Sanatorio Ŝaĥtjor (= Ministo)
Ĉi tiu parto estas trankvila kaj silenta, la vivo bolas post la sanatoriaj bariloj, kie okazas kuracado kaj resanigado. Nur maloftaj unuopuloj kaj grupetoj direktiĝas al la parko. Akvotrinkaj galerioj funkcias trifoje dum tago, ĉirkaŭ la maten- tag- kaj vespermanĝoj. Tiam oni svarmas en kaj ĉirkaŭ la galerioj, kie estas ofertataj biletoj por ekskursoj kaj koncertoj, vendataj lokaj delikataĵoj, teoj kaj aliaj produktaĵoj.
Pluraj ripozantoj kaj resaniĝantoj (malgraŭ malrekomendo de kuracistoj) frekventas restoraciojn kaj kafejojn kun moderprezaj eŭropaj kaj kaŭkazaj pladoj kaj vinoj, pasigas sian libertempon en amuzejoj, vendejoj kaj en la urba bazaro.
En nia ĉi-aŭtuna restado en Jessentuki mi konstatis, ke ĉi tiu urbo kun centmilpersona konstanta loĝantaro nun impete evoluas: en la urbocentro pluraj stratoj kaj piedvojoj estas rekonstruataj, multaj domoj estas renovigataj, kaj la urbo aspektas bonstata kaj prospera.
La ĉefa baro por plua evoluo estas nesufiĉeco de minerala akvo. Tial oni devas limigi plian kreskon de lito-kapacito de sanatorioj kaj organizi esploradon de pliaj mineraakvaj fontoj kaj provizadon de sanatorioj, ŝpareman uzadon kaj gardadon de naturaj kuracaj riĉaĵoj.
Halina Gorecka
Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)
Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)
Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)
Foje en meznokto ŝtorma mi esploris kvazaŭ dorma
Kuriozan folianton pro instrua rememor',
Kiam al la sonĝa kapo svage venis iu frapo
Ĉu leĝera era skrapo ĉe la pordo iom for.
Mi murmuris: «Estas gasto kiu venis el la for,
Gasto de meznokta hor'».
Aĥ, reklaras al l' imago la decembra sombra tago;
Kaj fajrer' en cindra svago mortoflagris kiel flor'.
Mi bruliĝis en aspiro ke konsila libra diro
Min eksavu de l' sopiro – la sopiro pri Lenor:
Sankta kiun la anĝeloj nomas en Ĉiel' Lenor,
Ĉi sen nom' en tiu hor'.
Sorĉa silka resusuro de l' kurtenoj en purpuro
Stringis-ringis min en spasmoj de l' fantasmoj de horor'
Ĝis ke nun tra kora bato mi insistis en konstato:
«Iu hom' en pena stato min alvenis el la for,
Iu gast' en laca stato min alvokis el la for,
Kiu plu en nokta hor?»
Nun mi sentis min pli certa, do amika kaj aperta:
«Sinjorino aŭ sinjoro, – mi deklaris, – per favor'
Ne riproĉu min severe, sed, en fakt', vi frapis ere,
Via voko estis vere nekaptebla el la for…»
Larĝe ovris mi la pordon kaj rigardis ĉirkaŭ for…
En la vak' de l' nokta hor'.
En la nokto ĉirkaŭprena jen mi staris kiel svena,
Dubis, sonĝis, halucinis, antaŭtimis ĝis stupor'.
Sed en vano mi atentis, la obskuro resilentis.
Sola vorto sin prezentis – la flustrita vort' «Lenor».
Mi ĝin flustris kaj la eĥo remurmuris tuj: «Lenor»
En la svag' de l' nokta hor.
En la ĉambron mi revenis, la anim' da fajro plenis.
Jen mi aŭdis saman frapon, por ĉi foj' ne tiel for.
«Jes, – mi diris, – estas vere ĉe la ŝutro de ekstere
Kio movas ĝin mistere, io inda je esplor'.
Ĉu ne estas nokta vento la mistero de l' esplor'?
Kvietiĝu, povra kor'!
Ĵus la ŝutron mi formetis, en la ĉambron tuj impetis
Bonstatura olda Korvo de pasinta Aĝ' de Or'.
Ĝi kontemplis min dealte, preterpasis min senhalte,
Kiel lord' aŭ nobla damo majestece flirtis sor,
Sur la buston de Atena superporden flirtis sor
Ĉi mister' de l' nokta hor'.
Al surpriz' de l' korva vido mi respondis per ekrido,
Pro l' ebona birda tono, ĝia gravo kaj rigor'.
«Cia kresto, ve, ne densas, sed la resto ĝin kompensas, –
Voĉis mi, – Majesta Korvo el la land' de Nokta For,
Diru cian lordan nomon en Plutona Nokta For».
Grakis Korvo: «Nur memor'».
Post la bruska birda diro longe staris mi en miro.
Kvankam du hazardaj vortoj estis sense sen valor',
Tamen devas vi konsenti: estas strange reprezenti
Iun homon komplimenti al sidanta sur marmor'
Iu birdo, eble besto, sur la busto el marmor',
Kun la nomo «Nur Memor'».
Sed la Korvo tiespace sidis pace, tute pace,
Kvazaŭ ĉion elverŝinta de l' anim' per ĉi minor'.
Nek vorteton ĝi konsumis, nek plumeton ĝi bekumis
Kaj malgaje mi resumis: «Ĝi forestos kun l' aŭror'…
Post Esperoj kaj amikoj… Ĉu reestos la aŭror'?»
Tuj ĝi diris: «Nur memor'».
Kun ektrem' de l' lerta cito mi rimarkis post medito,
«Certe, temas pri imito, pri sugesto de suflor',
Ĝia mastro kies sorto fiksis lin sur tiu vorto,
Lin retrenis sub l' eskorto de Malgajo kaj Angor'.
La funebro de Espero, litanio de Angor' –
Ĉi refreno “Nur memor'”».
De l' konvinka interpreto mi eksidis kun rideto,
Min translokis en fotelo pli proksimen de l' kantor',
En veluro de l' kuseno min okupis per diveno
Pri la senco de omeno de l' herold' de Aĝ' de Or',
De l' moroza, rigoroza sombra gast' el Aĝ' de Or'
Kun ĉi vortoj «Nur memor'».
Tiel, kape sur kusenoj, nun mi sidis en divenoj
Sub la fajraj birdokuloj trapenetraj kiel bor',
Sub la lampoj kies morta luma fluo iom forta
Sin dispersis en komforta mola bluo de l' dekor'.
Sed revidi ŝin sidantan en la bluo de l' dekor'
Povas fari nur memor'.
Ŝajnis: spaco iĝis densa, parfumita ĉu incensa,
Kaj serafoj nevideble paŝis jen en danca ĥor.
Mi ekkriis: «Povra ento! Dia dono – la nepento –
Vin eksavos en momento de l' malsano de Lenor.
Glutu, glutu da nepento pro forgeso de Lenor!»
Grakis Korvo: «Nur memor'».
«Ho profet'! Sciema forto ĉu de Vivo, ĉu de Morto! –
Mi ekkriis, – aŭ Diablo, aŭ zigzag' de venta jor'
Vin direktis al la domo kie hantas la fantomo,
Diru al mizera homo el la lando de Dolor'
Ĉu balzam' de Gileado helpos min en ĉi dolor'?»
Grakis Korvo: «Nur memor'».
«Ho profet'! Sciema forto ĉu de Vivo, ĉu de Morto!
Pro Sinjoro nin amanta, pro Ĉielo en la sor
Diru vorton de libero al animo en sufero,
En ĝardenoj de l' etero ĉu atendas min Lenor?
Radianta rara sankta kun l' anĝela nom' Lenor?
Grakis Korvo: «Nur memor'».
«Do foriru, jen la vero! – mi eksaltis en kolero. –
Flugu retro kun Tempesto al Plutona Nokta For
Sen ellasi nigran plumon kiu signus nur mallumon!
For de l' busto ĉi kostumon, for la bekon el la kor'!
Kaj al mi en mia solo restu io por la kor'!»
Grakis Korvo: «Nur memor'».
Kaj la Korvo, same vida, restas sida, restas sida
Sur la busto de Atena kiu palas en la sor,
Kun l' okulo ĉiam plonĝa de demono noktesonĝa,
Kaj Tenebro ombra, ronĝa volvas min en ĉiu hor'.
Kaj l' animon el la ombro, el l' obskur' de nokta hor'
Respegulos – nur memor'.
Tradukis el la angla Alen Kris
Giorgio Silfer en prezento de Karmezina (2014)
Japanio liveris al nia poezio du metrikajn donacojn: hajko kaj tankao. En 2013 ĝi donacis ion ankaŭ al nia teatro: kamiŝibajo.
Temas pri formo de migra teatro, kie gravas kaj la teksto kaj la bildoj, same kiel en la komiksa arto: ne hazarde pluraj famaj manga-aŭtoroj debutis kiel verkistoj de kamiŝibajoj. La japana kulturo konas paperteatron (laŭlitera traduko de “kamishibai”) jam de tri jarcentoj: ĝuste la 1950aj jaroj konsistigis oran epokon, kun pli ol kvindek mil rakontistoj tra la tuta insularo.
Tiu ĉi spektaklo estas tiel nova ĝenro en Esperantio, ke necesas enkonduki neologismon por la specifa scenejeto (“Butai” en la japana): mi proponas la terminon “kasteledo”. Male, por la lignopecoj kiujn la rakontonto kunfrapas por altiri la atenton (hyoshigi) mi uzas la terminon “frapiletoj”.
Koran dankon al senatano Riichi Karibe, kiu afable mem produktis du frapiletojn, kun drato blanke-verda, por kamiŝibaja trilogio. Vidu la suban bildon por kompreni la funkcion de kasteledo.
Kasteledo, la paperteatra scenejo
En Eŭropo la paperteatro estas jam relative konata, precipe en franclingvaj teritorioj. Tamen en esperanto ne ekzistis tiaj dramoj originale, almenaŭ ĝis januaro 2013, kiam naskiĝis Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj de Giorgio Silfer.
La unua kamiŝibajo originale en esperanto estas kvazaŭ novelo por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj. Ĝin inspiras la fabelo de Neĝulino, sed en tute nova interpreto: la sep nanoj estas la materiiĝo de la sep timoj de Albaniva. Tial, ekzemple, Grumblulo estas la timo pro maljuniĝo, kaj Folulo la timo pro malĝojo kaj melankolio. Por la nanoj mi uzas nomojn jen tradiciajn jen tute inventitajn.
Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj en dek ok scenoj rakontas la historion de ela virino, jam kvardekjara sed ankoraŭ sentimente nematura. Apud Albaniva kaj la nanoj ni renkontas la princon (kun tute alia rolo ol en la tradicia fabelo pri Neĝulino) kaj la malican sorĉistinon, kiu fakte estas la terura materiiĝo de la orgojlo de Albaniva. Temas do pri psikologia rakonto, kun intime melankolia filigrano, kaj kun neatendita epilogo.
Ne la unuan fojon mi utiligas la arketipojn de Neĝulino: ankaŭ en La vorta klaso, dramo sukcese prezentita de bulgaraj kaj pola geaktoroj, disponebla en filmo ĉe LF-koop, la protagonistino nomiĝas Sneĵina (Neĝulino en la bulgara) kaj la pli-malpli frenezaj esperanto-gelernantoj estas entute sep.
Por Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj la desegnojn faris Leonora González Torres el Meksiko. La kamiŝibajo premieris en Italio, en provinco de Pavio, kun replikoj diversloke en Eŭropo: Frankfurto, Ĉaŭdefono, Malago, Budapeŝto... Aparte sukcesa ĝi estis en Germanio (20 februaro 2014), eble ĉar ĝis nun nur germana sinjorino aŭdacis publike aserti, ke la aŭtoro plej profunde konas la feminan psikon... Krome, des pli flate por la verkinto, la historio tre plaĉis ankaŭ al infanoj, tiuokaze.
Mia dua kamiŝibajo, verkita ankaŭ en 2013, titoliĝas Karmezina renkontis Lupon. La teatrofabelo konsistas ĉi-foje el dek ses scenoj, ankaŭ laŭ unuopaj desegnoj, realigita de Tihomir Lovriĉ el Kroatio. Interesa detalo: temis pri kunlaboro pagita per ĉekoj de la esperanta tempobanko, Pasvorta Reto.
Sceno el la kvara ĉapitro de Karmezina renkontis Lupon de Giorgio Silfer
Same kiel por Albaniva, la aŭtoro donas propran, originalan interpreton pri fama fabelo, kiun li reverkis komplete. Se la unua kamiŝibajo resendas al Neĝulino, la dua ŝajnas inspirita de Ruĝa Ĉapuleto. Ĉi tiu aperas kiel juna adoleskantino en griza tuniko kaj ruĝa pelerino, trairanta arbaron por alporti provianton al sia avino. Lupo estas viro, fakte Wolf(gang) la Arbarmastro (laŭ negativa arketipo plej trafe disvolvita en Sur la marmorklifoj de Ernst Jünger: tie li identiĝas kun Adolf Hitler).
Mia dua kamiŝibajo estas laŭta kondamno pri la perforto kontraŭ virinoj, pli precize knabinoj kaj knabinetoj, perforto kiun ofte favoras la hejma edukado kaj la familia medio. Sed oni atentu ke Lupo ne estas ĉiam tiu kiu estas la lupo: la lupo ofte ekzistas, sed ne aperas, eventuale mortigas iom post iom ne rimarkate. Ne ĉiam la lupo kondukas al violenta morto, kelkfoje ĝi estas malrapida kaj sen resurekto. La lupo povas esti en tiu kiu protektas, kaj ne en tiu pri kiu oni jam malfidas.
En Karmezina renkontis Lupon ne mankas la Ĉasisto, kiu mortigas Lupon kaj savas la avinon kaj nepinon. Sed lia rolo estas iom alia ol en la origina fabelo. Cetere, la sanga historio restas sanga ankaŭ ĉe Giorgio Silfer, sed surprize alispeca.
Ĉi tiu, fakte feminisma, kamiŝibajo finiĝas per kanto: “En domo de l' ĉasisto, tra l' verda foliar'...”, laŭ la melodio de “Im Wald, im grünen Walde” (nek armee nek koruse kantata: prefere laŭ la stilo de Heino, 1977).
Per la tria kamiŝibajo, Gvendolena la blanke-brova, ankaŭ verkita en 2013 konklude al mia dua teatra trilogio, mi tre libere vizitas la legendojn pri reĝo Arturo, kiel kutime donante originalan interpreton. Kvankam la titolo enhavas la nomon Gvendolena, la vera protagonisto estas ŝia fianĉo Alfriko, kiu memorigas la figuron de sorĉisto Merlin.
Kial la nomo de mezepoka angla gramatikisto? Ĉar Alfriko malkovris sin sorĉisto, kiam li konstatis, ke li facile ekposedas ĉiun lingvon. Sufiĉis aŭskulti la interparolon de maljunuloj, la meson de pastro, la ordonojn de armeanoj, la kantojn de maristoj – kaj rapide li scipovis la keltan, la latinan, la saksan kaj tiel plu.
Male al Merlin, Alfriko ne apartenas al iu sorĉistino aŭ diino. Li kreas sian saĝon, ankaŭ pri magiaj artoj, danke al la vojaĝoj tra nordaj kaj sudaj maroj, akompane al bona onklo komercisto kiu komprenis lian talenton. Li kleriĝas ĉe grekoj, judoj kaj araboj, en socioj pli evoluintaj ol tiu de Avalono. Tien reveninte, li estos sorĉisto kaj mago simple ĉar la loka socio volas vidi en li tion. Li ludos gravan politikan rolon en la patrolando, kvankam li ne estas nobelo. Tamen nobelecon li akiras, ĝuste por svati Gvendolenan.
La kamiŝibaja moralo koncernas la valoron de la sentoj kaj ilian influon al la decidoj de la homoj. “Se la inklino al virino povas detrui la tutan forton de viro, la inklino al beleco povas detrui la tutan forton de virino” meditas Alfriko. Kaj trovinte la magian formulon por malenvulti Gvendolenan, li kaŝas ĝian sekreton. Nur du ingrediencoj estas konataj el tiu formulo, kaj ili ambaŭ koncernas amon. Sed kio estas amo?
Alfriko malkovris ke amo estas unuavice la projekcio de si mem, sur alia persono. Kaj se ni amas nin mem (kio tute ne estas egoismo), amo povas daŭri eterne. En la arabaj landoj li konsciis ke viro povas ami pli ol unu virinon, kaj samtempe kaj dum la tuta vivo. Kaj tio klarigas pri la psiko de saĝa viro. Pri la psiko de saĝa virino li estis pli rezervita. Aŭ lia tiurilata malkovro perdiĝis.
La kamiŝibaja trilogio estas originale verkita en esperanto, sed la aŭtoro tradukis ĝin ankaŭ al la itala. Bedaŭrinde mankas la bildoj por la lasta teksto: ĉu iu ŝatus kunlabori?
Ĉu naskiĝos kvara kamiŝibajo? Eble. Mi ŝatus rerakonti la historion de la kvar muzikantoj el Bremeno, sed en la nuntempo. La kvar kompatindaj bestoj spegulus la karakterojn de kvar senesperaj mezaĝuloj kiuj eliras el la labormerkato, pro aĝo, malsano, maldungiteco aŭ partianeco. Ĉu tiel la esperantistaro ekscius, kiel retrovi rolon en la socio? Eventuale.
Giorgio Silfer
Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la socio, emfazis burĝajn rajtojn, kontraŭstaris militan enmiksiĝon ktp. Unu el iliaj herooj estis Bob Dylan. Dylan ne nur “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”, sed li mem estis elstara reprezentanto de tiu movado.
Eble la sveda akademio ankaŭ volis atentigi pri ĝuste tiu alispeca mesaĝo al la usonaj balotontoj? Tamen ĉi-foje la “perdintoj de la tutmondiĝo” blovis en la vento kaj preferis elekti prezidenton, kiu predikas interalie rasismon, seksismon kaj gejofobion. Tiuspecaj homoj ne klopodas trovi novajn poeziajn esprimojn.
Dylan neniam ŝatis nimbon ĉirkaŭ sia persono. Persiste li restis fidela al si mem, ano de “kontraŭkulturo” kaj eĉ kontraŭ la kontraŭkulturo. Tiel post la anonco pri la premio okazis farso, kiun eĉ Dario Fo apenaŭ povintus elpensi: la ricevinto de la (ankoraŭ) plej prestiĝa literaturpremio ne estis atingebla. Vane la akademio klopodis voki lin plufoje. Intertempe aperis mencio pri la premio en la retejo de Dylan, kio ja povus indiki iuspecan agnoskon, sed poste ĝi denove malaperis. La sveda verkisto Per Wästberg perdis ĉian diplomatemon kaj nomis tiun foreston de dankemo “maldeca kaj aroganta”. Je la fino de la unua akto sekretario Sara Danius ja konfirmis, ke Dylan “humile” dankis kaj klarigis, ke la atribuo igis lin “senparola”. Dum la dua akto, kiu ankoraŭ estas ludata en mondaj felietonoj, oni grumblas, ĉu li vere volas vojaĝi al Svedio por ricevi sian premion. Hodiaŭ, la 17an de novembro, Dylan anoncis, ke li ne havos tempon. La akademio konfirmis, ke ja sufiĉas verki dankparoladon. Bonvolu mem sekvi – estas amuza surscenigo.
Dylan ja ricevis sufiĉe da premioj, sed jam en 1964 li priskribis siajn pensojn pri premioj: “Mi antaŭe falis en tiun kaptilon. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis aron da uloj, kiuj neniel rilatis al mia politiko kaj mi angoriĝis. Laŭdire ili estis sur mia flanko, sed mi sentis neniun rilaton kun ili. Jen estis tiuj personoj, kiuj estis maldekstruloj en la tridekaj jaroj kaj nun ili subtenas klopodon por burĝaj rajtoj. Tio estas en ordo, sed ili ankaŭ havis ŝminkaĵojn kaj juvelojn kaj estas kvazaŭ ili elspezis la monon pro kulposento. Mi estis foririnta, sed ili sekvis min kaj kaptis min. Ili diris al mi, ke mi devas akcepti la premion”. Ŝajne li restas fidela al si mem
Jes, sendube Dylan havas ege grandan influon al la nuntempa populara muziko. Mi ne aŭdacas eĉ skizi tiun influon. La usona prezidento Obama iam konstatis: “Hodiaŭ ne estas pli granda giganto en la historio de la usona muziko. Ankoraŭ post tiom da jaroj li daŭre ĉasas tiun sonon, ankoraŭ serĉas erojn da vero”. Jes, la influo de Dylan al la muziko kaj kulturo ne estas disputebla. Sed al literaturo? Kantotekstojn oni kantas, poemojn oni legas. Ĉu vere eblas legi liajn tekstojn kiel puran literaturon disde lia muziko, lia voĉo? Mi timas, ke la ĵusa elekto de la akademio estas serioza mispaŝo. Mi agnoskas, ke multaj legantoj ne samopinias kaj superŝutos min per kritiko pro mia manko de komprenemo pri la genio de Bob Dylan.
Jes, per tiu elekto la akademio denove plilarĝigas sian koncepton pri literaturo. Ili jam faris tion pasint-jare, kiam ili premiis ĵurnalistinon, kiu tamen havas vizian superrigardon. Tial pasint-jare ankoraŭ eblis defendi tiun decidon. Iasence ili ankaŭ ĉi-jare interfratigas la konceptojn de “alta” kaj “populara”, komerca kulturo. Tamen tio ne estas la tasko de la akademio. Ili devas trovi verkiston kiu estas la personigo de la “ideala tendenco”, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Estas abunde da kandidatoj, kiuj meritus tiun tutmondan laŭdon. Ngũgĩ wa Thiong'o aŭ Colm Tóibín estintus pli interesa elekto. Se estis la vico de usona verkisto, Philip Roth, Don DeLillo aŭ Margaret Atwood povintus esti pli taŭgaj kandidatoj.
Bob Dylan estas grava en la nuntempa kulturo, sed li ne meritas premion dediĉitan al literaturo.
Wolfgang Kirschstein
Foto: Dylan en Roterdamo, 1978 (Fonto: Chris Hakkensm Vikimedia Komunajo)
Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени»)
David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj de uzado de naturriĉaĵoj, popularigo de geografia kaj ekologia sciencoj, socia naturprotekta agado kaj multo alia. Ĉio ĉi estis paralela al la scienca agado de Armand, kiu postlasis grandan sciencan kaj literaturan heredaĵon – pli ol 760 publikaĵojn.
Vojo de teozofo en la lando de Sovetoj estas 600-paĝa memorlibro de Armand. La morto en 1975 haltigis lian plumon mezvoje de la vivpriskribo, kiam antaŭe en la verkoplano estis batalo por naturo. Li krute ŝanĝis sian profesion, iĝis doktoro de geografio, iniciatoro de la leĝo pri naturprotektado.
Lia praprapraavo Paul Armand estis bonstata kamparano en Normandio, kiu ekloĝis en Parizo fondinte ŝufarejon. Aventurema kaj komercema, li iris al Moskvo, ĉar li aŭdis, ke en Ruslando oni ege ŝatas francojn, kaj tiuj povas fari bonan karieron. Li mem vendis Bordozajn vinojn, lia filo iĝis Ruslanda civitano kaj bone sukcesis en komercado.
Ni revenu al nia heroo. David Armand naskiĝis en Moskvo en 1905. Interese, ke ĉiuj tri filoj de lia avo estis liberaluloj. En la familia bieno apud Moskvo la filoj de fabrikposedanto aktive okupiĝis pri kleriga kaj revolucia agado, ili eĉ instalis neleĝan presejon. Lia onklo edziĝis al Elizaveta Steffen, kiu kun la nomo Inessa Armand iĝis konata agantino de la bolŝevista partio kaj proksimulino de Lenin.
Armand pasigis sian infanaĝon en Svislando, Francio kaj Italio, kie loĝis liaj gepatroj ekzilitaj el Ruslando pro partopreno en la eventoj de 1905. En 1913 la familio revenis al Ruslando. David finis eksperimentan lernejon-kolonion de la 2a grado (1924) en Puŝkin, samjare studentiĝis en la Moskva elektro-maŝinkonstrua instituto, kiun li finis en 1927.
Kiel teozofo Armand rifuzis servis en la Ruĝa Armeo kaj estis kondamnita al 18-monata mallibero. Unu epizodo el la prizona vivo estas ligita kun Esperanto (li studis ĝin kiel lernejano danke al Anna Ŝarapova), kiam okaze de la dekjara jubileo de la Oktobra revolucio en Moskvo estis multaj eksterlandanoj.
Oni gvidis ilin ĉien, kaj kiam ili esprimis deziron konatiĝi kun niaj prizonoj, oni kondukis ilin al korektdomo Sokolniĉeskij, kiu evidente estis konsiderata modela kaj malplej “impresanta”. Tial nin vizitis du ekskursoj: germanoj kaj svisoj. En ambaŭ ĉeestis esperantistoj, kaj mi plezure plian fojon konvinkiĝis pri la utilo kaj praktika uzeblo de Esperanto. Mi parolis kun la gastoj ĝissate, kaj certe rakontis pri la persekutoj de armerifuzantoj en RSFSR. Esperantistoj tradukis miajn vortojn al siaj kamaradoj. Gastoj estis mirigitaj, ĉar oni kredigis al ili, ke en nia lando oni liberigas ĉiujn, kiuj rezignas de la armea servo pro siaj konvinkoj. Ili, siavice, mirigis min per rakonto, ke en Vieno nun tute leĝe okazas kongreso de militrifuzantoj el diversaj landoj, kaj neniu metas ilin post kradon, kaj ke en multaj ŝtatoj anstataŭ la armea servo ekzistas peza nearmea laboro por homoj idee ne dezirantaj servi en armeo. <…>
Dum mia interparolo kun eksterlandanoj, estroj ĉie sekvantaj la ekskursantojn, staris kaj afable ridetis, videble fieraj pri sia klera arestito: “Jen ja, kia estas nia lando, eĉ kanajloj scipovas paroli germane!”
Post la liberiĝo Armand laboris en la uzino “Dinamo” kiel inĝeniero, supera konstruisto, ekde 1933 kiel fakestro. En 1936 li abrupte ŝanĝis sian profesion kaj aliĝis al koresponda fako de geografia fakultato. Ricevinte diplomon en 1940 li eklaboris en la Geografia Instituto de la Akademio de Sciencoj de USSR. Lia agado estis ĉefe direktita al racia uzado kaj protekto de naturo.
Revene al liaj rememoroj, mi tre ŝatis lian bonkoran priskribon de homoj tra la tuta verko. Jene karakterizis lin geografo kaj poeto Jurij Jefremov: “Lia granda trajto estis bono, toleremo, neprofitema honesto kaj optimismo. Tra ĉiuj obstakloj, ĉagrenoj kaj malaltigaj koeficientoj li iris kun hela animo ne farante malbonon”.
Halina Gorecka
La libro estas legebla en la retejo http://www.e-reading.club/book.php?book=1032018 kaj tie elŝutebla laŭ pluraj prezentoformoj, interalie, epub kaj html.

Davis Armand en 1926
Esperantismon ni alproprigis tuj kaj senrezerve. La internacilingva ideo ŝajnis al ni tiel klara, ke ni senhezite eklernis ĝin. Tentis nin ankaŭ la facileco de la lingvo. <…> Krome ni havas ruzan celon lerni kriptan paroladon, kiun la aĝuloj ne komprenus<…>
Kiam en la kolonio mi eklernis la francan <…> tio tute ne malvarmigis mian entuziasmon pri Esperanto. Mi rezonis jene: la verkojn de Maupassant oni prefere legu france, sed ne eblas legi la originalojn de ĉiuj diverslingvaj aŭtoroj. Do estus plej bone formi imagon pri ili per Esperantaj tradukoj. Krome estas granda sfero de la lingvouzado ne postulanta specialan beletrecon: scienco, tekniko, diplomatio. Pri la franca mi okupiĝis, kiam mi bonŝance malsanis, dum 6-8 horoj tage. Por Esperanto mi povis trovi nur ĉiuhorajn dekminutajn paŭzojn. Kaj do? Dum la somero mi ellernis Esperanton, kaj la francan mi ĝis nun posedas malbone.
Speciale varmigis nian entuziasmon jena okazo. Al Anna Nikolajevna [Ŝarapova] venis kiel gasto ŝia lerninto Vasilij Jeroŝenko, kiu antaŭe multajn jarojn loĝis eksterlande en orientaj landoj. Li, blinda verkisto, sole, sen akompananto traveturis duonon de l' mondo. Anstataŭ akompananto por li servis Esperanto. Li longe vivis en Anglio, Japanio, Tajlando, Birmo, Hindio, Ĉinio. Esperantistoj renkontis kaj gastigis lin, rakontis pri sia lando, konatigis kun interesaj homoj, iĝis liaj plej proksimaj amikoj kaj helpantoj. Ĉie li partoprenis en revolucia movado, laboris pri organizado de instruado al blinduloj, instruis Esperanton. Post nia revolucio oni arestis lin en kelkaj kapitalismaj landoj kaj ekzilis lin kiel bolŝeviston. Dum vesperoj li rakontis al ni sian mirindan vivon kaj finis la rakonton per jenaj vortoj:
“Mi, blindulo, helpe de Esperanto sciis kaj vidis en foraj landoj pli multe ol malblindaj turistoj, kiuj gapas ĉiuflanken, sed komprenas nenion”.
El paĝoj 195-197.
Balenido, 2016/8;
Dia Regno, 2016/4;
Esperanta Finnlando, 2016/4;
Esperanto, 2016/6,7-8;
Esperanto aktuell, 2016/4;
Espéranto en Marche, 2016/3;
Heroldo de Esperanto, 2016/7,8,9,10,12,13,14;
Juna Amiko, 2016/3;
Kontakto, 2016/3,4;
La Brita Esperantisto, 2016/981;
La KancerKliniko, 2016/159;
La Lanterno Azia, 2016/8-9,10,11;
La Ondo de Esperanto, 2016/10;
La Revuo Orienta, 2016/10;
La Sago, 2016/111;
Literatura Foiro, 2016/283;
Monato, 2016/8-9,10;
Norvega Esperantisto, 2016/4;
Pola Esperantisto, 2016/4;
REGo, 2016/5;
Sennaciulo, 2016/7-8.
Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2016:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.
© La Ondo de Esperanto, 2016.