— Mi ne kapablis movi lin, kiam la atako okazis, — Drenel diris. — Li estis tro peza, tro malsana. La vundo sur lia dorso estis malbona, nigra; la haŭto varma. Li diris, ke mi lasu lin, ke li jam estas morta ĉiuokaze. Li diris, ke se ili ne murdos lin, la 'fektado faros. Ne necesis, ke ili ponardu lin, tamen…
Mia amiko kaj instruisto. Murdita de tiuj bestoj. Li valoris pli ol la tuta popolaĉo de tiu tuta mondo. Drenel prenis mian brakon kaj mi forpuŝis lin, kolere. Li havis malgrandan pakaĵon.
— Mi ŝtelis la paperon por li, — li diris. — Li volis skribi al vi. Mi ŝtelis ĝin.
Nenio pludirenda. Mi malpakis ĝin, kaj skulptita ligna ŝlosilo falis planken. Mi kaptis ĝin, kaj alrigardis la paperon. Sur ĝi estis plano de la fortikaĵo, kun sago montranta ĉambron zorge markitan “Trezorĉambro”. Sube, mesaĝo, kiun mi legis, malgrande kaj klare skribita:
Mi iom malsaniĝis, do mi eble ne povos doni ĉi tion al vi persone. Faru metalan kopion de la ŝlosilo; ĝi malŝlosas la trezorĉambron. Bonan ŝancon, Jim; estis plezuro koni vin. Estu bona rato.
Lia subskribo estis zorge skribita malsupre. Mi legis la nomon, kaj relegis ĝin. Ne estis “La Kuriero”, nek iu alia kromnomo, kiun li iam uzis. Li lasis al mi la heredaĵon de sia fido, sciante, ke mi verŝajne estas la sola persono en la universo, kiu ŝatos la konfidencon: lia vera nomo.
Mi eliris kaj sidiĝis sub la suno, subite tre laca. Drenel alportis tason da akvo. Mi ne estis konscianta, kiom mi soifis; mi eltrinkis ĝin kaj resendis lin por alporti pli.
Jen ĝi estis: la fino. Li sentis la alproksimiĝantan mallumon, tamen li zorgis pri mi. Pensis pri mi, kiam estis fakte lia morto, kiu alŝvebis.
Kio nun? Kion mi faru do? Laco, doloro, kulposento — ĉio superŝutis min. Ne konsciante pri tio, mi ekdormis sidante sub la suno, falante flanken. Kiam mi vekiĝis, estis malfrue posttagmeze. Drenel estis ŝtopinta sian kovrilon sub mian kapon, kaj nun sidis apud mi.
Nenio pli estis direnda. Ni metis la korpon de La Kuriero sur ĉareton kaj veturigis ĝin laŭ la digvojo al la bordo. Ni ne estis solaj farante tiel. Malgranda monteto apudis la vojon, herba deklivo kun arboj supre, kun agrabla vidaĵo trans la akvo al la fortikaĵo. Ni entombigis lin tie, kompaktigis la teron, kaj metis nenian markŝtonon. Ne sur tiu naŭza mondo. Ĝi havis lian korpon; tio sufiĉis. Iu ajn monumento, kiun mi starigus, estus lumjarojn for. Mi prizorgos ĝin en pli taŭga tempo.
— Nu, Drenel, ni nun pritraktu ĉifalon Dökkid kaj liajn banditojn. Mia bona amiko ne kredis je venĝo, do ankaŭ mi ne povas. Do ni nomu tion simpla justeco. Tiujn krimulojn necesas korekti. Sed kiel ni faru?
— Mi povos helpi, Mastro. Mi kapablas batali nun. Mi timis, poste mi koleriĝis, kaj mi uzis la hakilon. Mi pretas fariĝi batalanto kiel vi.
Mi kapneis al li. Mi pensis pli klare nun.
— Tio ne estas tasko por kamparano kun estonteco. Sed vi ĉiam memoru, ke vi alfrontis vian timon kaj venkis. Tio helpos vin dum la tuta vivo. Sed Jim diGriz pagas siajn ŝuldojn, do vi reiros al la bieno. Kiom da groŝoj kostas bieno?
Li gapis ĉe tio, kaj traserĉis sian memoron.
— Mi neniam aĉetis bienon.
— Mi certas pri tio. Tamen iu konato sendube iam faris.
— Maljuna Kvitik revenis el la militoj kaj pagis al la vidvino Roslaer ducent dek du groŝojn por ŝia parto de la bieno.
— Bone. Enkalkulante inflacion, kvincent devos sufiĉi. Sekvu min, knabo, kaj vi baldaŭ sekvos plugilon. Nu, iru do al la kuirejo kaj paku manĝaĵon, dum mi ekigas la unuan parton de la plano.
Similis al ŝakludo, kiun oni ludas en sia kapo. Mi povis sufiĉe klare vidi la ekmovojn. Se oni ludas ĝuste, la mezo kaj fino de la ludo kondukos al nepra venko. Mi faris la unuan movon.
Ĉifalo Demonte sidis senenergie sur sia trono, ruĝokula kaj laca kiel ni ceteraj, kun botelo de vino en la mano. Mi puŝis min tra la oficistaro kaj staris antaŭ li. Li kuntiris la brovojn kaj svingetis la manojn.
— For, soldato, for! Vi ricevos vian krompagon. Vi agis bone hodiaŭ, mi vidis tion. Tamen, lasu nin; mi devas plani.
— Tial mi staras ĉi tie, ĉifalo. Por diri al vi, kiel vi venku ĉifalon Dökkid. Mi estis lia dungito, kaj mi konas liajn sekretojn.
— Parolu!
— Private. Forsendu la aliajn.
Li pripensis dum momento, kaj mangestis. Ili foriris grumblante, kaj li trinketis sian vinon, ĝis la pordo brufermiĝis.
— Kion vi scias, — li ordonis. — Rapidu paroli, ĉar mi humoraĉas.
— Same kiel ni ĉiuj. Tio, kion mi deziris diri al vi private, ne koncernas Dökkid, ankoraŭ ne. Vi atakos, mi certas pri tio. Sed por certigi la sukceson, mi uzos la helpon de ĉifalo Dinobel kaj lia sekreto ĉe nia flanko. Ĉu la atako ne fartus pli bone, se ili ĉiuj dormos, kiam ni supreniros la muron?
— Dinobel ne scias pli pri tiuj aferoj ol mi mem, do ne mensogu. Li estas falema maljunulo kripla en la lito jam de unu jaro.
— Mi scias tion, — mi konvinke mensogis. — Temas pri tiuj, kiuj uzas lian kastelon por siaj aferoj, kiuj instigas la Nigrajn Monaĥojn al milito kontraŭ ili; tiuj helpos vin.
Li rektiĝis ĉe tiuj vortoj, kaj fajrero de lia antaŭa komplotemo brilis en liaj okuloj.
— Iru al ili, do. Promesu al ili parton de la predo. Kaj vi mem partoprenos en ĝi, se vi sukcesos. Iru je mia nomo kaj promesu tion, kion vi volas. Antaŭ la monatfino la kapo de Dökkid turnrostiĝos super mia fajro, lia korpo estos disŝirita de ruĝvarmegaj pikiloj, kaj…
Estis pli da tia, sed mi ne tre interesiĝis. Tio estis peonmovo en la ludokomenco. Mi nun devis antaŭenmeti fortan pecon en la atakon. Mi riverencis elirante, lasante lin grumbli sur la trono, ĉirkaŭŝprucigi la vinon per braksvingoj. Tiuj uloj ja tre facile koleras.
Drenel estis pakinta niajn malmultajn posedaĵojn, kaj ni tuj foriris. Mi gvidis, ĝis ni estis sufiĉe for de la fortikaĵo, kaj tiam deturniĝis al rivereto, kiu fluis proksime. Ĉe ties bordo estis herbejo, kaj mi montris al ĝi.
— Ni atendos ĉi tie ĝis morgaŭ. Mi devas plani, kaj ni bezonas ripozon. Mi intencas esti klarmensa, kiam mi frapos sur la pordo de la maljuna Dinobel.
Post nokta ripozo, kiu freŝigis mian cerbon, ĉio fariĝis tute klara.
— Drenel, — mi diris, — tio devos esti unuhoma agado. Mi ne scias, kiel ili akceptos min, kaj mi eble estos sufiĉe okupita zorgante pri mi mem por ne devi zorgi pri vi. Reiru do al la kastelo kaj atendu min.
Ja ne estis pordo, sur kiu oni povus frapi, nur du peze armitaj gardistoj ĉe la enirejo. Mi alvenis tra la kampo, preter la amaso de difektita maŝinaro jam ekrustanta, kaj transiris la levponton. Mi haltis, antaŭ ol mi aliris la gardistojn, kaj zorge tenis la pafilon direktite al la tero.
— Mi havas mesaĝon por la reganto ĉi tie.
— Returnu vin kaj formarŝu, ek! — diris la pli alta gardisto, celante sian pafilon al mi. — Ĉifalo Dinobel akceptas neniun.
— Ne la ĉifalon mi celas, — mi diris, rigardante trans li al la korto. Alta homo kun krudaj vestoj pasis. Sed sub la ĉifonaj pantalonorloj mi vidis la ekbrilon de plastoŝtalaj botoj.
— Mi deziras al la ĉifalo bonan sanon, — mi laŭtis. — Mi esperas ja, ke li konsultas bonan geriatriiston, kaj ke li prenas regule siajn sinapsostimulajn tablojdojn.
La gardisto grumblis pro surprizo ĉe tio, sed miaj vortoj ne estis por lia instruo. La viro, kiun mi rigardis en la korto, haltis subite, senmova. Kaj malrapide turnis sin. Mi vidis inteligentajn bluajn okulojn en longa vizaĝo. Kiuj rigardis min en silento. Jen li alvenis kaj parolis kun la gardisto, tamen ankoraŭ rigardante min.
— Pri kio estas tiu malordo?
— Nenio, via moŝto. Mi nur resendas tiun ĉi sur lia vojo.
— Enlasu lin. Mi deziras pridemandi lin.
La celita pafilo alĉieliĝis salute, kaj mi paŝis tra la enirejo. Kiam ni atingis ekster aŭddistanco de la enirejo, la alta viro turnis sin al mi trarigardante min kun malkaŝa scivolemo.
— Sekvu min, — li diris. — Mi deziras paroli kun vi private. — Li ne plu parolis, ĝis ni estis en la ĉefturo, en ĉambro kun fermita pordo.
— Kiu vi estas? — li demandis.
— Nu, mi ĵus volis demandi la samon al vi. Ĉu La Ligo scias, kion vi faras ĉi tie?
— Kompreneble! Ĉi tio estas laŭleĝa… — Li haltis kaj ridetis. — Almenaŭ tio pruvas, ke vi estas eksterplaneda. Neniu kapablas cerbumi tiel rapide ĉi tie, aŭ scias tion, kion vi scias. Nu, sidiĝu kaj diru, kiu vi estas. Poste mi decidos, kiom mi povas diri al vi pri nia laboro.
— Sufiĉe juste, — mi diris, eksidante kaj metante mian pafilon sur la plankon. — Mi estas Jim. Mi estis ŝipano en kruptia kargoŝipo, ĝis mi ekhavis malfacilaĵojn kun la kapitano. Li lasis min sur ĉi tiu planedo. Jen la tuta afero.
Li prenis kajeron kaj komencis skribi.
— Via nomo estas Jim. Via familia nomo estas… — Mi silentis. Li malridis. — Bone. Ni forgesu tion dum momento. Kio estas la nomo de la kapitano?
— Mi opinias, ke mi gardos tiun informon ĝis poste — post kiam vi diros al mi, kiu vi estas.
Li repuŝis la kajeron kaj reapogis sin en la seĝo.
— Ne sufiĉas. Sen via identeco mi povas diri al vi nenion. De kie en Kruptio vi venas? Kiu estas la ĉefurbo de via planedo, la nomo de la prezidanto de ĝia Tutmonda Konsilantaro?
— Pasis longa tempo. Mi forgesis.
— Vi mensogas. Vi ne estas pli kruptiano ol mi. Ĝis mi scios pli…
— Kion vi bezonas precize? Mi estas civitano de La Ligo, ne iu el la aĉaj ĉi-tieaj indiĝenoj. Mi rigardas 3D-on, manĝas ĉe MakPorko — filialo sur ĉiu konata mondo, 42 miliardoj jam venditaj — mi studis molekulan elektronikon, kaj gajnis nigran zonon por ĵudo. Ĉu tio kontentigas vin?
— Eble. Sed vi diris, ke vi estis postlasita sur ĉi tiu planedo de kruptia kargoŝipo, kio ne povas esti vera. Ĉia neaprobita kontakto kun Spukavatem estas malpermesita.
— Mia kontakto estis neaprobita. La ŝipo kontrabandis pafilojn kiel ĉi tiu.
Tio ja kaptis lian atenton. Li reprenis la kajeron.
— La nomo de la kapitano estas…
Mi kapneis silente.
— Vi havos tiun informon, kiam vi aranĝos mian foriron de ĉi tiu planedo. Vi kapablas fari tion, ĉar vi jam preskaŭ agnoskis, ke vi estas ĉi tie kun la aprobo de La Ligo. Ni do negocu. Vi aranĝos mian bileton — mi havas multe da arĝentaj groŝoj por pagi. — Almenaŭ mi havos, kio estas la sama afero. — Vi ankaŭ helpos min en loka afero. Tiam mi diros al vi la nomon de la kapitano.
Tio ne plaĉis al li. Li pensadis, kaj penis liberiĝi de mia fiŝhoko, sed li ne povis.
— Dum vi pripensas la aferon, — mi diris, — kial ne diri al mi, kiu vi estas, kaj kion vi faras ĉi tie.
— Promesu, ke vi ne rivelos nian identecon al la lokuloj. Nia ĉeesto estas bone konata eksterplanede, sed ni povos sukcesi ĉi tie, nur se nia agado restos sekreta.
— Mi promesas, mi promesas. Mi ŝuldas nenion al iu ajn lokulo.
Li kunmetis la pintojn de la fingroj kaj apogis sin malantaŭen, kvazaŭ komencante prelegon. Mi divenis ĝuste, kiel liaj unuaj vortoj montris:
— Mi estas profesoro Amuz de la Universitato de Kubut, kie mi havas la katedron pri aplikata socioekonomio. Mi estras mian fakultaton kaj eĉ devas diri, ke mi fondis la fakultaton, ĉar aplikata socioekonomio estas sufiĉe nova fako, ido — kompreneble — de teoria socioekonomio…
Mi palpebrumis rapide por malebligi al miaj okuloj vitriĝi, kaj devigis min aŭskultadi. Ĝuste instruistoj kiel tiu Amuz instigis min forkuri de la lernejo.
— … dum jaroj de korespondado kaj laborado, por sukcesi efektivigi nian plej fortan deziron: praktika aplikado de niaj teorioj. Pritrakti la burokratojn de La Ligo estis plej malfacile, pro ĝia politiko kontraŭ enmiksiĝo. Finfine ili konvinkiĝis, ke kun la ĝustaj reguloj oni permesu al ni funkciigi provprojekton ĉi tie sur Spukavatem. Alivorte, kiel iu krude spritis, ni certe ne povos plimalbonigi la staton. Nia afero restas ĉe la teknologia nivelo de la planedo, tiel ke ĝi estos memsubtena, kiam ni foriros.
— Kion do vi provas fari? — mi demandis.
Li palpebrumadis.
— Tio estas memevidenta. Mi paroladis ja nur pri tio.
— Vi priparolis la teorion, profesoro. Ĉu vi bonvolos precizigi, kion vi esperas efektivigi.
— Se vi insistas do, nefakvorte, ni provas neniom malpli ol ŝanĝi la esencon mem de la socio. Ni intencas peli ĉi tiun planedon, eĉ se ĝi baraktos, el la malluma epoko. Post la Disfalo, Spukavatem falis en sufiĉe naŭzan feŭdismon. Militĉefismon, fakte. Normale, feŭda socio ege utilas, dum disfala periodo. Ĝi daŭrigas ĝeneralan registaran kadron, dum la unuopaj distriktoj protektas kaj prizorgas sin mem.
— Mi ne vidis multe da prizorgado kaj protektado.
— Ĝuste. Tial la militĉefoj devas malaperi.
— Mi helpos mortpafi kelkajn.
— Perforto ne estas nia maniero! Krom esti malplaĉa, ĝi estas malpermesita al la liganoj. Ni celas la estiĝon de registaro sendependa de la ĉifaloj. Por tio ni spronas la ekeston de metiista klaso. Tio pliigos la moncirkuladon kaj malaperigos senmonajn interŝanĝojn. Kun pli da mono, la registaro kapablos starigi impostojn por publikaj servoj. Por fortigi tion, juĝistaro devos aperi. Tio plivigligos komunikadon, centrigadon, kaj la kreskon de komunaj ideoj.
Tio ŝajnis bonega — kvankam ne tre plaĉis la impostoj kaj la juĝistaro. Tamen io ajn estus pli bona ol la ĉifaloj.
— Tio sonas teorie bona, — mi diris, — sed kiel vi efektivigas ĝin?
— Provizante pli bonajn servojn je malpli altaj prezoj. Tial la Nigraj Monaĥoj provis ataki nin. Ili estas ne pli religiaj ol mia ĉapelo; la ordeno estas nur fasado por ilia teknologia monopolo. Ni frakasas tiun monopolon, kaj ili ne ŝatas tion.
— Bonege. Via plano ŝajnas taŭga, kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson. Tamen, mi devas fari kelkajn aferojn antaŭ ol mi forlasos ĉi tiun drenputon. Por helpi vin en via tasko frakasi la teknologian monopolon, mi deziras aĉeti iom da via dormogaso.
— Neeble. Fakte, ne eblas al mi helpi vin iel ajn. Kaj ankaŭ vi ne foriros de ĉi tie. Mi signalis la gardistojn. Vi estos gardata ĝis la alveno de la venonta ligŝipo. Vi scias tro multe pri nia afero, por ke ni lasu vin libera.
— Nun, Jim, rapidu, — mi admonis min, — antaŭ ol ĝenerala alarmo ekestos. Sed unue mi rigardu, kiajn utilaĵojn posedas tiu insida klerulo.
Estis aktoj, dokumentoj kaj libroj sur la tablo sed nenio, kio povis helpi al mi. Mi teren ĵetis amason da aĵoj, dum malantaŭ mi oni komencis bati la pordon. Ne restis multe da tempo. Estis la vico de la profesoro. Mi ŝirmalfermis lian mantelon kaj traserĉis liajn poŝojn. Tie eĉ malpli da interesaĵoj, escepte de ŝlosilaro. Mi enpoŝigis ĝin; ĝi sufiĉu kiel rabaĵo. Mi prenis la pafilon kaj saltegis al la fenestro; samtempe io peza frapegis la pordon kaj tremigis ĝin. Mi estis du etaĝojn alte; la korto estis pavimita per fiaspektaj rondaj ŝtonoj. Saltante mi povus rompi miajn krurojn. Mi kliniĝis eksteren kaj dankis la duarangajn spukavatemajn masonistojn. Grandaj breĉoj oscedis inter la ŝtonoj de la ekstera muro. Krake la pordo dissplitiĝis, kiam mi grimpis tra la fenestro, ŝovis la pafilon malantaŭe en mian zonon kaj komencis grimpi malsupren.
Ne estis tro malfacile. La lastan parton mi desaltis, ruliĝis sur mia ŝultro, dolorige premante la pafilon en mian spinon, reprenis ĝin, kaj stumblis malantaŭ la angulon de la konstruaĵo, antaŭ ol iu aperis en la fenestro. Mi estis libera!
Aŭ ĉu? Tuja malespero kaptis min. Libera meze en malamika kastelo, kie ĉiuj estis kontraŭ mi. Grandioza libereco!
— Jes, libera! — Mi kunpremis fanfarone la dentojn, rektigis la ŝultrojn kaj metis fieran elanon en miajn paŝojn. — Libera, kiel povas esti nur Rustimuna Ŝtalrato! Daŭrigu, Jim — serĉu, ĉu vi povas trovi kelkajn serurojn por la ŝlosiloj en via poŝo!
La plej bonajn konsilojn mi ĉiam ricevas de mi mem. Mi marŝis tra portalo kondukanta en la grandan korton. Kelkaj armitoj vagantaj tie tute ignoris min. Sed tio ne povos daŭri. Ĉe alarmo ili tuj postkuros min kiel hundoj leporon. Fikse rigardante antaŭen, mi iris al la kolosa konstruaĵo ĉe la alia flanko. En ĝia frontmuro estis nur granda pordo kun alia malpli granda tuj apud ĝi. Proksimiĝante mi vidis, ke ambaŭ estis protektataj per tre modernaj seruroj. Tre informdone. Interesegis min, kion oni enŝlosis tie ĉi. Necesis nur trovi la ĝustan ŝlosilon.
Provante aspekti kiel rajtigito, mi haltis antaŭ la malpli granda pordo kaj komparis la ŝlosilojn. Estis ĉirkaŭ dudek. Sed la seruro estis de la marko Bolger, kiel tuj vidis mia sperta okulo, do mi serĉis la konatan romban formon.
— He, vi, kion vi umas tie?
Grandulo, malpura, nerazita, ruĝokula. Krome li havis en la zono longan ponardon, kies tenilon li fingrumis.
— Mi malŝlosas tiun pordon, evidente, — mi respondis. — Ĉu vi 'stas la ulo, kiun oni sendis por helpi min? Jen, tenu!
Mi donis al li mian pafilon. Tio donis al mi kelkajn liberajn sekundojn, dum kiuj li senkomprene gapis al la armilo. Tiel mi havis okazon ŝovi ŝlosilon en la seruron. Sed ne eblis turni ĝin.
— Neniu sendis min, — li diris kaj rigardis la pafilon, kio distris lin dum pliaj sekundoj. Mi ja apenaŭ povis plani fiaĵojn, se mi tiel simple donis al li mian solan armilon, ĉu? Mi povis preskaŭ vidi lin pensadi, malrapide, movante la lipojn. Mi interrompis la rampan fluon de liaj pensoj.
— Do, estante jam tie ĉi, vi povas helpi min…
Ha, la sekva ŝlosilo estis la ĝusta kaj glate turnebla. La pordo malfermiĝis, kaj mi same glate turnis min, precizege frapante per la fingroj. Mi kaptis la pafilon, dum li glitis teren.
— He, vi tie, haltu!
Mi malatentis la malafablan komandon, ĉar mi havis nenian deziron konatiĝi kun la vokanto. Anstataŭe mi rapidis tra la pordo kaj ĵetfermis ĝin malantaŭ mi. Turnis min, rigardis ĉirkaŭen kaj sentis atakon de malespero. Estis vane. Mi troviĝis en giganta halo, apenaŭ lumigata per altaj murfendoj. Remizo por la vaporĉaroj! Kvin tiaj estis orde vicigitaj unu apud alia.
Estus bele fuĝi en tia maŝino, vere belege. Mi jam vidis, kiel ili funkciis. Unue necesis ekbruligi la fajron, poste almeti lignon ĝis atingo de sufiĉa vaporpremo. Tiu procezo daŭris kutime almenaŭ unu horon. Eĉ se mi senĝene povus fari ĉion ĉi, mi poste devus malfermi la pordon kaj kun paŝa rapideco klakadi al libereco. Nenia ŝanco!
Aŭ ĉu tamen estis ŝanco? Kun la okuloj adaptiĝintaj al la krepuska lumo, mi rimarkis, ke mi ne frontis la specon de vaporĉaro kutiman por tiu ĉi mondo — kun lignaj radoj kaj feraj radbendoj. Tiuj maŝinoj posedis molajn pneŭmatikojn! Ĉu plibonigita teknologio? Ĉu eble temis pri eksterplaneda teknologio kamuflita kiel antikva rubaĵo?
Mi rapidis al la plej proksima de la grandaj veturiloj kaj grimpis sur la ŝoforan seĝon. Antaŭ mi etendiĝis la kutimaj pezaj regiloj kaj radoj — sed, nevideble de malsupre, estis remburita ŝofora seĝo kaj la tute normalaj instrumentoj por teraŭto. Ili jam pli bone plaĉis al mi!
Mi ŝovis la pafilon sub la seĝon kaj eksidis. Estis sekurecrimeno — prudentaĵo, sed ne por nun. Mi flankenmetis ĝin, kliniĝis antaŭen kaj esploris la instrumentojn. Motorŝaltilo, rapidumŝanĝilo, rapidomezurilo — krom kelkaj indikiloj kaj butonoj nekonataj de mi. Frapego al la pordo konvinkis min prokrasti pli detalan esploradon. Mi etendis la manon kaj ŝaltis la motoron. Nenio okazis.
Aŭ, pli precize, okazis io tute neatendita. Reagis ne la motoro, sed mallaŭta knabina voĉo, kiu flustris en mian orelon:
— Ne provu startigi la ĉaron sen la sekurecrimeno.
— Sekurecrimeno, jes ja, dankon. — Mi klikfermis la bukon kaj duan fojon funkciigis la ŝaltilon.
— La motoro estas ŝaltebla, nur kiam la rapidumŝanĝilo estas en la neŭtrala pozicio.
La batado ĉe la pordo plilaŭtiĝis. Sakrante mi movis la rapidumŝanĝilon kaj provis en la krepuska lumo trovi la ĝustan pozicion. La pordo bruegis kaj splitiĝis. Sukceso! Nun denove la ŝaltilon.
La motoro ekfunkciis. Mi metis la rapidumŝanĝilon al la antaŭenira pozicio — kaj la voĉo parolis:
— Bonvolu ne provi veturi kun streĉita manbremso.
Mi sakris nun pli laŭte; la malgranda pordo frakasiĝis kaj falegis teren, pistonoj ekmoviĝis, kaj vaporo eksiblis ĉirkaŭ mi. Iu muĝis komandon, kaj la viroj ĉe la pordo ekmoviĝis al mi.
La ĉaro ektremis kaj moviĝis antaŭen.
Multe pli bone! Kun siaj ŝtalaj platoj kaj imititaj maŝineroj la aĵo devis pezegi. Ekzistis simpla metodo por kontroli tion. Mi surplankigis la akcelilon, turnis la stirilon — kaj direktis la kolosan maŝinon rekte al la granda pordo.
Funkciis brile. La vaporo muĝis kaj ŝprucis, kiam mi akcelis. Kun surdiga krakego trafante precize la mezon de la pordo. Sed mia nobla rajdbesto ne eĉ iomete malrapidiĝis. Ligno krakis, grincis kaj proteste rompiĝis kaj disforflugis ĉiudirekte, dum mi puŝveturis tra nubo da disiĝantaj traboj. Mi apenaŭ povis rimarki forkurantajn figurojn, antaŭ ol mi mem devis ekkaŭri, por ne esti senkapigita de tabulo. Ĝi skrapis kaj knaris kaj forfalis. Mi rektigis min kaj ĝoje ridetis.
Kia belega spektaklo! Ĉiuflanke la soldatoj kuris por ŝirmi sin. Mi turnis la stirilon kaj veturis malvastan cirklon, serĉante la elirejon. Kuglo frapis kontraŭ la ŝtala kiraso kaj forzumis. Jen la pordego — rekte antaŭ mi. Denove mi plene akcelis kaj fine tiris la ŝnuron de la fajfilo. Ĝi kriĉis, kaj vaporo ŝprucis, kaj mia veturilo plirapidiĝis.
Apenaŭ ĝustatempe. Iu konservis sian aplombon kaj provis levi la levponton. Du viroj jam metis la krankon en la malkonvenan vinĉon kaj fervore turnis ĝin; klake la ĉenoj streĉiĝis. Kun kriĉanta fajfilo mi celis la mezon de la pordego, kaj pli kaj pli da kugloj frapis la ŝtalon ĉirkaŭ mi. Mi klinkaŭris, ne deprenante la piedon de la akcelilo. Mi havos nur unu ŝancon.
La levponto malrapide kaj konstante supreniĝis, barante mian eskapovojon, ade plivastiĝante antaŭ mi; jam ĝi staris oblikve dek, dudek, tridek gradojn. Mi ne sukcesos.
Ni trafis ĝin per ekskuo, kiu ĵetus min el la ĉaro, se ne tenus min la rimeno. Dankon, voĉo! La antaŭaj radoj suprenruliĝis sur la ponto, pli kaj pli alten, ĝis la antaŭo de la veturilo celis ĉielen. Se tiel daŭrus, ni renversiĝus surdorsen.
Tiun riskon mi devis akcepti. La transmisiilo knaris, mia plezurĉaro prancis kaj muĝis — kaj tiam mi ekaŭdis grincadon kaj rompkrakon.
Kaj ĉio falis antaŭen. La ĉenoj de la levponto ne povis teni la grandegan pezon de mia veturilo, kaj ili ŝiriĝis. La antaŭo falis, kaj ni trafis kun preskaŭ senkonsciiga skuo. Sed mia piedo restis firme sur la akcelilo, kaj la radoj ankoraŭ turniĝis. La veturilo pafiĝis antaŭen — rekte al la akvo. Mi turnis la stirilon kaj redirektis ĝin, pafrapidis trans la ponton kaj sur la ŝoseon. Pli kaj pli rapide, supren sur la monteton kaj malantaŭ la kurbiĝon — tiam malrapidiĝante, antaŭ ol la profundaj spursulkoj povus devojigi min. La eskapo sukcesis!
— Jim, — mi admonis min anhelante, — tion vi klopodu eviti, se entute eblas.
Mi rigardis malantaŭen, sed neniu sekvis min. Sed baldaŭ persekutantoj aperos, se ne marŝe, do en iu el la aliaj falsaj vaporĉaroj. Mi denove surplankigis la akcelilon kaj firme fermis la buŝon por ne riski ekmordon kaj dentosplitiĝon pro la malglataĵoj en la ŝoseo.
Longa supreniro forprenis rapidecon. Kvankam mi plene akcelis, ni moviĝis nur rampe, pro la transmisiilo kaj la granda pezo. Mi uzis la okazon por kontroli la ŝargostaton — baterioj plenaj! Kaj necesis tiel, ĉar mi ne havis eblon reŝargi. Tra la klakado kaj muĝado mi aŭdis delikatan, malproksiman fajfadon kaj ĵetis rapidan rigardon trans mian ŝultron. Jen ili! Du pliaj veturiloj sekvis min.
Kompreneble ili ne havis ŝancon atingi min. For de la strato la pezegaj ĉaroj devus enkotiĝi ĝis senutilo — kaj al la kastelo de Demonte kondukis nur unu vojo. Sur ĝi mi veturis kaj havis la ĝustan direkton, kaj sukcesos konservi mian antaŭecon ĝis la celo.
Sed estis unu problemo: Se mi tien gvidos miajn persekutantojn, ili scios, kiu ŝtelis ilian ĉaron kaj atakos per siaj gasbomboj. Tio nepre ne okazu. Mi retrorigardis kaj vidis, ke la distanco malgrandiĝis — sed ĝi stabiliĝis, kiam la sekvantoj atingis la deklivon. Mi veturis trans la supron, kaj la rapideco kreskis — same kiel la skuoj. Mi povis nur esperi, ke la maŝino taŭgis por tia skuado. Tiam aperis antaŭ mi la vojkruciĝo, kun kelkaj kamparanoj lastmomente saltantaj al sekureco. Por iri al ĉifalo Demonte necesis turniĝi maldekstren. Mi siblis rekte tra la kruciĝo. Tiun straton mi ne konis, do mi povis nur veturi kaj esperi.
Mi faru ion — kaj baldaŭ! Eĉ se mi povis teni la distancon dum la tuta tago, iam la baterioj elĉerpiĝos kaj finos mian prezentadon. Pensu, Jim! Spronu viajn malnovajn cerboĉelojn!
Malantaŭ la sekva kurbiĝo montriĝis la savo. Kruda kampa vojo kondukis flanken tra kampoj al rivereto. Kaj, kiel ĉiuj bonaj ideoj, tiu ĉi staris plenmatura en mia cerbo, kompleta ĝisdetale.
Senhezite mi turnis la stirilon kaj ruliĝis malsupren sur la herbejon. Mi veturis malpli kaj malpli rapide kaj sentis, ke la radoj pli kaj pli profundiĝis en la molan teron. Se mi nun enmarĉiĝos, estos fino. Aŭ almenaŭ estos fino de mia regado de tiu veturilaĉo, kiun mi preferus konservi dum ankoraŭ iom da tempo. Daŭrigu, Jim, sed prudente!
Kiel eble plej malrapide, per la plej malalta rapidumo, mi boris antaŭen, ĝis la antaŭaj radoj atingis la rivereton. Jam ili mole kaj spongece profundiĝis en la marĉon, kiam mi haltis kaj malrapide retroiris. Rigardante transŝultren, mi restis sur miaj spuroj. Retroire mi veturis el la kampo, ĝis mi reatingis la ŝoseon. Dum mi ŝanĝis la direkton, mi permesis al mi rigardeton al mia verko. Perfekta! La spuroj kondukis rekte al la akvo kaj en ĝin.
Jam ne tre malproksime malantaŭ mi sonis vapora fajfilo. Mi puŝegis la akcelilon kaj veturis plej rapide trans la kurbiĝon, ĝis la arboj kaŝis min. Haltis, malŝaltis, streĉis la bremson kaj saltis teren.
Jen nun la danĝera parto. Necesis konvinki miajn persekutantojn sekvi la spurojn. Se ili ne kredus min, apenaŭ restus al mi ŝanco eskapi. Mi devis riski.
Kurante mi deprenis mian jakon, ekstumblis, kiam mi liberigis min el la manikoj, kaj fine inversigis ĝin. Mi metis la vestaĵon ĉirkaŭ miajn ŝultrojn, antaŭe nodis la manikojn kaj suprenfaldis la pantalonon. Ne estis grandioza maskado, sed devis sufiĉi. Espereble la ŝoforoj ne havis okazon rigardi min detale — aŭ eĉ iel ajn.
Tiel mi finfine staris ĉe la loko, kie mi estis deveturinta de la strato, kaj havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por ŝmiri iom da polvo sur mian vizaĝon, kiam la unua falsa vaporĉaro metalklake venis ĉirkaŭ la vojkurbiĝo.
La motoro malrapidiĝis, kiam mi paŝis sur la straton kaj montris al la herbejo.
— Tien li veturis! — mi vokis.
La ŝoforo kaj la soldatoj rigardis la kampon kaj la spurojn. La veturilo malrapidiĝis kaj haltis.
— Rekte ŝprucumis tra la akvo kaj pluveturis transe. Ĉu amiko de vi?
Venis la decida momento. Ĝi longiĝis neelteneble, dum la dua veturilo alproksimiĝis kaj same haltis. Kio okazos, se oni min pridemandos — aŭ nur iom precize rigardos? Mi volis forkuri — sed tio perfidus ĉion.
— Sekvu lin! — iu vokis, kaj la ŝoforo turnis la stirilon kaj devojiĝis sur la kampon.
Mi forglitis inter la arbojn kaj kun intereso observis la pluan evoluon. Estis belege! Mi estis fiera, ho jes. Mi ne hontas konfesi tion. Pentristo, kiu kreis majstraĵon, scias tion kaj ne provas bagateligi ĝian gravecon per falsa modesteco.
Tio estis majstraĵo. La unua ĉaro klakadis salte kaj ŝanceliĝe tra la kampo kaj kun laŭta plaŭdo atingis la akvon. Ĝi veturis tiom rapide, ke ankaŭ la malantaŭaj radoj atingis la akvon, antaŭ ol la veturilo haltis. Kaj malrapide profundiĝis en la molan marĉon. Ĝi glitis ĝis la naboj, antaŭ ol ĝi haltis.
Jen ekestis multe da kriado kaj blasfemado — kaj por perfektigi ĉion, iu prenis ĉenon kaj ligis la du veturilojn. Grandioze! La dua veturilo per vane turniĝantaj radoj ŝprucigis koton, ĝis ankaŭ ĝi estis enkotiĝinta. Mi aplaŭdis ŝate kaj promenis reen al mia veturilo.
Mi devus ne fari tion, mi scias. Sed ekzistas momentoj, en kiuj oni ne povas ne glori sin. Mi eksidis, fiksis la rimenon, startigis la motoron, singarde movis la ĉaron tien kaj reen, ĝis ĝi estis returnita. Fine mi reveturis akcelante laŭ la strato.
Kaj ĉe la disbranĉejo de la vojeto mi abrupte eksonigis la fajfilon. Ĝi kriegis, kaj ĉiu kapo turniĝis en mian direkton, ĉiuj vizaĝoj gapis al mi. Mi svingis la manon kaj ridetis. Tiam la arboj blokis la vidon, kaj la ĉarma spektaklo malaperis.
Kiam mi veturis laŭ la lasta vojturniĝo kaj suriris la digvojon, mi denove havis ĉiujn son-artifikaĵojn reŝaltitaj. Mi malrapidis al la gardistoj. Ili estis levintaj la parte riparitan ponton, longe antaŭ ol mi atingis ĝin, kaj rigardadis min suspekteme, kiam mi haltis antaŭ la fosaĵo.
— Ne pafu. Amiko! — mi ekkriis. — Ano de via armeo kaj intima kunlaboranto de ĉifalo Demonte. Venigu lin tuj, ĉar mi estas certa, ke li deziros vidi sian novan vaporĉaron.
Tion li ja deziris. Kaj tuj post kiam oni mallevis la ponton, li marŝis trans ĝin kaj alrigardis min.
— Kie vi akiris tion? — li demandis.
— Mi ŝtelis ĝin. Eniru kaj mi montros al vi kelkajn interesajn aferojn.
— Kie estas la dormogaso? — li demandis grimpante la ŝtupojn.
— Mi ne klopodis pri ĝi. Kun tiu ĉaro mi elpensis pli bonan kaj pli sekuran planon. Ĉi tio ne estas ordinara vaporĉaro, kiel mi esperas, ke vi jam rimarkis. Ĝi estas nova kaj plibonigita modelo kun kelkaj interesaj aldonoj, kiuj kaptos vian atenton…
— Idioto! Pri kio vi parolas? — Li ŝovis sian glavon en ties ingo el kaj en. Kia malpacienco.
— Mi montros, Via Ĉifala Moŝto, ĉar unu ago parolas pli laŭte ol mil vortoj. Mi ankaŭ sugestas, ke vi sidiĝu tie kaj ligu tiun rimenon ĉirkaŭ vi kiel mi faris. Tiu elmontrado, mi garantias, imponos al vi.
Eĉ se ne jam imponita, li estis almenaŭ scivolema. Li ligis la rimenojn kaj mi retroveturis la longon de la digvojo ĝis la bordo. Malrapide irante kun ĉiuj kutimaj muĝoj kaj batobruoj. Mi haltigis la aŭton kaj turnis min al li.
— Kiun rapidon tiu aĵo havas? Kiom rapide vi kutimas veturi?
— Rapidon? Kiom rapida ĝi estas? Ĝi estas bona tirilo kaj iras pli haste ol la mia.
— Vi ankoraŭ vidis nenion, Ĉifalo. Unue, rimarku ĉi tion.
Mi malŝaltis la son-artifikaĵojn kaj la vaporon, kaj li kapjesis kompreninte.
— Vi kvietigis la fajron, kaj ĝi staras kaj ne moviĝas.
— Tute kontraŭe. Mi simple silentigis ĝin, tiel ke neniu povas aŭdi nin alproksimiĝi. Ĝi estas preta ekveturi, kaj tion ĝi ja faros. Post kiam vi respondos al jena demando: Se ĉi tiu ĉaro apartenus al malamiko, kaj ĝi aperus ĉi tie, ĉu viaj soldatoj havus sufiĉe da tempo por levi la ponton, antaŭ ol mi atingos ĝin?
Li snufis moke.
— Kia idioto vi opinias min per tiaj demandoj? Antaŭ ol ĉaro povus rampi al la levponto, oni povus levi kaj mallevi ĝin plurfoje.
— Ĉu vere? Rigardu do kaj vidu, kion tiu ĉi bubo kapablas fari.
Mi plenpuŝis la akcelilon, kaj la maŝino pafrapidis antaŭen en preskaŭ perfekta silento. Zumis la motoro, susuris la pneŭmatikoj sur la glata ŝtono. Pli kaj pli rapide al la pordego, kiu kreskis antaŭ ni kun timiga rapido. La gardistoj, kiuj staris antaŭ ĝi, flankenplonĝis en la preciza momento, kiam ni trafis kun krakbruo la krudajn tabulojn de la riparita ligna levponto, saltetis aeren, kaj lulveturis tra la pordego.
Kaj haltis tremante en la fortikaĵo. La ĉifalo sidis kun rondaj okuloj, anhelante, kaj baraktis sian glavon libera.
— Murdisto! Via provo mortigi min malsukcesis…
— Ĉifalo, aŭskultu, temis pri montrado. Pri kiel mi kapablos enkonduki vin kaj viajn soldatojn tra la pordego de la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid. Tra la malfermita pordego en la korton, kie vi povos mortigi, rabi, murdi, torturi, kripligi, ruinigi…
Tio kaptis lian atenton. La glavo reglitis en sian ingon, kaj liaj okuloj malfokusiĝis, dum li imagis la mirindaĵojn, kiujn mi ĵus alvokis por li.
— Jes, — li diris, rapide palpebrumante kaj revenante al la nuno. — Jen vi havas interesan ideon, soldato, kaj mi aŭdu pli pri ĝi. Kun botelo da vino, ĉar tiu veturado estis io, kion mi neniam spertis antaŭe.
— Mi obeas. Sed unue mi kaŝu tiun ĉaron, por ke ĝi ne estu observebla. La atako sukcesos, nur se estos plena surprizo.
— Vi pravas pri tio. Metu ĝin en la remizon, kaj mi deĵorigos gardistojn tie.
La vino, kiun li donis al mi, estis multe pli bona ol la acidaĵo donata al la soldatoj, kaj mi trinketis ĝin kun plezuro. Sed ne tro multe, ĉar mi bezonis klaran kapon, ke la afero progresu laŭplane. Mi devis trovi argumentojn, kiuj estu kompreneblaj por li, por konvinki lin ekagi tuj. Ĉar, se ni ne rapidus, la profesoro Amuz alvenus super nin kun siaj gasbomboj. Mi estis certa, ke li estis ege malkontenta pri mia ŝtelado de lia kaleŝo. Kaj ne estis multaj fortikaĵoj en la najbaraĵo, kie ĝi povis esti kaŝita. Estis momento por agi. Mi antaŭenpuŝis turon laŭ mensa vico kaj ekparolis:
— La fortikaĵo de la fia ĉifalo Dökkid estas ne pli ol kvinhoran marŝadon for de ĉi tie, ĉu ne?
— Kvin horojn, kvar horojn rapidmarŝe.
— Bone. Nu, pripensu tion. Li atakis vin, kiam vi estis for kun la plejparto de via armeo. Liaj soldatoj grave difektis la levponton kaj la strukturon de la fortikaĵo mem. Antaŭ ol vi riskos iri al atako, vi devos riparigi la levponton, dungi pliajn soldatojn eĉ. Tiel ke, kiam vi komencos vian novan kampanjon, neniu povos profiti de via foresto. Ĉu ĝuste?
Li glutis sian vinon kaj brulrigardis min super sia glaso.
— Jes, diable kaj damnu vian kapon, mi supozas, ke jes. Prudenta, miaj oficiroj ĉiam konsilas esti prudenta, kiam mi volas senkapigi tiun ulon, elŝiri liajn intestojn, senhaŭtigi lin vivan…
— Kaj vi povos, jes ja; belaj aferoj embuskas en via estonteco. Kaj kontraŭe al viaj konsilantoj, mi ne rekomendas prudenton. Mi opinias, ke tiu diablo kun homa aspekto estu atakita, kaj tuj!
Tio sendube plaĉis al li, kaj mi povis vidi, ke li atentis min zorge, dum mi klarigis mian planon:
— Lasu la fortikaĵon kia ĝi estas, kaj prenu ĉiujn viajn soldatojn. Se ĉio iros glate, viaj trupoj revenos, antaŭ ol iu ajn scios, ke ni foriris. Ni ekmarŝu je noktomezo, silentaj kiel venĝemaj fantomoj, por esti kaŝitaj ĉe tagiĝo plej proksime al la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid. Mi konas la ĝustan lokon. Kiam la levponto malfermiĝos ĉe la sunleviĝo, mi uzos vian novan maŝinon por certigi, ke ĝi restos mallevita. Viaj soldatoj atakos, prenos la fortikaĵon per surprizo, kaj la tago estos venka. Tuj kiam vi kaptos ĝin, vi povos resendi fortan armeon ĉi tien.
— Povos okazi tiel. Sed kiel vi planas malebligi, ke ili levu la ponton?
Kiam mi diris al li, kruela rideto aperis sur lia vizaĝo, kaj li ekkriis pro ĝojo.
— Faru! — li kriis. — Kaj mi riĉigos vin por la vivo. Per la groŝoj de Dökkid, kompreneble, post kiam mi rabos lian trezoron.
— Vi estas ĝentileco mem al via humila servanto. Ĉu mi povas do sugesti, ke ĉiuj en la fortikaĵo ripozu, ĉar tiu estos longa nokto?
— Jes, estos farite. Mi ordonos tiel.
Post tio, mi foriris. Krom mia normala zorgo pri la lacaj korpoj de miaj kamaradoj, mi havis aliajn kialojn por deziri, ke ili ĉiuj enlitiĝu. Mi mem havis kelkajn gravajn taskojn farotajn, antaŭ ol mi povos ripozi.
— Ilojn, — mi diris al Drenel, kiam mi sukcesis veki lin. — Fajlilojn, martelojn, aferojn tiajn. Kie mi povas trovi ilin ĉi tie?
Li puŝis fingron profunden en sian implikitan hararon kaj grategis pripensante. Mi malobeis urĝon etendi la manon kaj skui lin, kaj atendis anstataŭe, ĝis liaj malrapidaj pensoj finiĝos. Eblas, ke la gratado sur lia kranio helpis la funkciadon de liaj limakecaj sinapsoj. Estis plej bone ne entrudi min en elprovitan procezon. Fine, li parolis:
— Mi ne havas ilojn.
— Mi scias, kara knabo. — Mi povis aŭdi miajn grincantajn dentojn, kaj mi devigis min kvietiĝi. — Vi ne havas ilojn, sed iu ĉi tie certe havas. Kiu tiu estas?
— Forĝisto. — Li diris fiere. — La forĝisto ĉiam havas ilojn.
— Bona knabo. Nu, bonvolu gvidi min al tiu forĝisto.
La koncerna homo estis fulgokovrita kaj hirta kaj malbonhumora, kun acida vino forte en sia spiro.
— For, nano. Neniu tuŝas la ilojn de Grunel, neniu.
Nano! Ne estis necese ŝajnigi la rikanon kaj grumblon:
— Aŭskultu, vi malpura peco de graso, tiuj estas la iloj de la ĉifalo, ne de vi. Kaj la ĉifalo sendis min por preni ilin. Nu, ĉu mi prenas ilin, aŭ ĉu mia varleto iras por venigi la ĉifalon ĉi tien? Nu?
Li fermis la pugnojn kaj gruntis, sed hezitis. Kiel ĉiuj aliaj, li estis vidinta min veturigi la ĉifalon en la fortikaĵon kaj sciis, ke mi estas lia konfidenculo. Li ne povis riski kolerigi sian mastron. Li komencis klini sin kaj riverenci.
— Certe, Mastro, Grunel konas sian lokon. Ilojn, ja, ilojn. Ĉi tie, kion ajn vi volas.
Mi iris preter lia ŝvita korpo al la aĉa elmontro de primitivaj iloj. Mizere. Mi traserĉis la aron, ĝis mi trovis fajlilon, martelon, kaj krudan metaltondilon, kiuj devos sufiĉi. Mi puŝis ilin al Drenel.
— Prenu tiujn. Kaj vi, Grunel, povos rampi al la remizo morgaŭ kaj repreni ilin.
Drenel sekvis min, kaj gapis al la vaporĉaro.
— Fermu vian buŝon, antaŭ ol vi kaptos muŝon, — mi diris al li prenante la ilojn. — Nu, mi bezonos fortan sakon aŭ simile, tiom grandan. Serĉu kaj alportu ĝin ĉi tien. Poste, enlitiĝu, ĉar vi ne dormos multe ĉi tiun nokton.
Per taŭgaj iloj mi povus fari la laboron en eta momento. Tamen, mi opiniis, ke ĉi tie la mezuroj ne estas tro precizaj, kaj se mi sekvos la modelon, tio sufiĉos. La metala kovrilo ĉe la ŝofora seĝo havis proksimume la dikon de la ligna ŝlosilo. Mi tranĉis kaj fajlis kaj tondis pecon laŭ la ŝablono. Ĝi sufiĉu.
Drenel kaj espereble ĉiuj aliaj nun dormis, kaj povis komenciĝi la operacio Granda Groŝo. Kun ŝlosilo enpoŝe, sako ĉe mia zono, silenta kiel ombro — mi esperis — mi iris en la profundojn de la fortikaĵo. Mi estis parkeriginta la mapon de La Kuriero, kaj lia spirito devis gardi min, ĉar mi trovis la trezorejon nevidite. Mi metis la ŝlosilon en la seruron, krucis la fingrojn de la alia mano, kaj turnis.
Kun metala krio, ĝi malfermiĝis. Mia koro faris sian kutiman bato-en-la-brusto-rutinon, dum mi staris senmove. La bruo certe estis aŭdita.
Tamen ne. La pordo bruetis, kiam mi malfermis ĝin, kaj mi estis en la kelo kaj zorge refermis ĝin malantaŭ mi.
Belege. Grandaj, baritaj fenestroj enlasis sufiĉe da lumo, por ke mi povu vidi la grandajn kestojn ĉe la fora muro. Mi estis farinta mian financan esploron bone, rigardante la groŝojn de fanfaronulo, do mi bone sciis, kion mi serĉu.
La unua kesto estis plena je bronzaj groŝoj; miaj fingroj povis distingi ilian dikan formon en la mallumo. Laŭ logika progresio, mi trovis arĝentajn groŝojn en la sekvanta kesto kaj duonplenigis mian sakon per ili. Tion farante, mi ekvidis malgrandan keston malantaŭ ĉi tiu. Mi ridetis en la mallumo, serĉante en ĝi kaj tuŝante la angulajn formojn. Oraj groŝoj, kaj multaj. Tio estos sukcesa afero, finfine. Mi ĉesis ŝoveli ilin, nur kiam la sako fariĝis tro peza. Oni gardu sin kontraŭ troa akiremo. Kun tiu admono al mi mem, mi metis la sakon sur mian ŝultron kaj eliris, kiel mi estis eniranta.
Estis gardistoj en la korto, sed ili ne vidis min, kiam mi enŝtelis en la remizon. Mi ŝaltis la instrumentlumojn en la aŭto, kiuj donis sufiĉe da lumo, por ke mi povu vidi. Mi malfermis la ŝranketon kaj metis la sakon en ĝin. Ferminte ĝin, forta sento de trankvilo ŝvebis tra mi. En mia menso mi puŝis alian turon apud la unuan. La ŝakludo iris laŭplane, kaj la mato estis klare videbla antaŭe.
— Nun, Jim, — mi konsilis, — kuŝigu vian kapon kaj dormu iomete. Morgaŭ estos treege plena tago.
— Ne batu, Mastro. Mi nur faras, kiel vi diris. Estas nun la tempo por vekiĝi, ĉar la soldatoj jam kolektiĝas en la korto.
Mi grumblis ion sensencan, kaj tio fariĝis tusado. Ĝuste tiam, taso aperis antaŭ mi, kaj mi eltrinkis la freŝan akvon, kaj refalis sur la liton. Ne unuafoje mi ŝatis la varletan sistemon. Tamen, mi estis laca, senforta, eluzita. Eĉ la rezistofortoj de juneco povas elĉerpiĝi en tiaj kondiĉoj. Mi skuis la kapon rapide kaj eksidis apogante min sur la kubutoj, kolera kontraŭ mi mem pro tiu mallonga momento memkompatema.
— Iru, bona Drenel, — mi ordonis, — kaj trovu manĝaĵon por nutri miajn malsatajn ĉelojn. Kaj ankaŭ drinkaĵon, ĉar ŝajnas, ke la sola stimulilo trovebla ĉi tie estas alkoholaĵo.
En la korto mi plaŭdigis malvarman akvon al mia vizaĝo, anhelante kaj ŝprucigante. Kiam mi sekigis la vizaĝon, mi vidis en la klara stellumo la vicojn de soldatoj, al kiuj oni komencis disdoni municiojn. La granda aventuro baldaŭ komenciĝos. Drenel atendis, kiam mi revenis. Mi sidiĝis sur la lito kaj ekmanĝis mian aĉan matenmanĝon el frititaj fekzeoloj, forlavitaj per iom da tiu koroda vino. Mi parolis inter la naŭzaj buŝplenoj, ĉar ĉi tiam estos la lasta privata momento inter mi kaj mia varleto.
— Drenel, via soldata kariero ekfiniĝas.
— Ne mortigu min, Mastro!
— Soldata kariero, stultulo, ne via vivo. Ĉi tiu nokto estas la lasta de via servo, kaj matene vi hejmeniros kun via pago. Kie via paĉjo kaŝas sian monon?
— Ni estas tro malriĉaj por havi groŝojn.
— Ja, certe. Tamen, se li havus, kien li metus ilin?
Tio estis malfacila pripensaĵo, kaj li meditis pri ĝi, dum mi maĉis kaj glutis. Li fine ekparolis:
— Enterigu ĝin sub la fajrejon! Mi memoras, kiam li faris tiel unu fojon. Ĉiuj ja enterigas sian monon sub la fajrejon; tiel ĝi ne estas trovebla.
— Bonege. Tiel ĝi certe estas trovebla. Vi devos elpensi ion pli bonan por via trezoro.
— Drenel ne havas trezoron.
— Drenel havos antaŭ la sunleviĝo; mi finpagos vin. Jen: iru hejmen kaj elektu du arbojn proksime; streĉu ŝnuron inter ili; elfosu truon precize ĉe la mezo de la ŝnuro; enterigu la monon tie, kie vi retrovos ĝin, kiam vi bezonos ĝin. Kaj prenu nur kelkajn monerojn ĉiun fojon. Ĉu vi komprenas?
Li kapjesis entuziasme.
— Du arboj; meze. Mi neniam aŭdis ion tian!
— Tertremiga ideo, mi scias, — mi vespiris. Ja estis multo, pri kio li neniam aŭdis. — Ni iru. Mi deziras, ke vi estu la fajristo sur mia fajroĉaro.
Mi ekstaris ŝanceliĝe kaj kondukis lin al la remizo. Nun, kiam la soldatoj estis pretaj, la oficiroj fine ekaperis, oscedante kaj sin gratante, kun la ĉifalo antaŭ ili. Mi ne havis multe da tempo. Drenel eniris la aŭton post mi, kaj blekis timeme, kiam mi ŝaltis la instrumentlumojn.
— Diabla lumo! Spiritaj radioj! Certa mortosigno!
Li mantenis sian bruston kaj aspektis preta morti, ĝis mi forte skuis lin.
— Baterioj, — mi kriis. — Donaco de la scienco, malpermesita al ĉi tiu stulta mondo. Nu, ĉesu tremadi kaj malfermu vian sakon.
Ĉiuj mortopensoj malaperis, kaj liaj okuloj elstaris kiel boligitaj ovoj, dum mi enŝovis arĝentajn kaj orajn groŝojn en lian ledan sakon. Tio estis trezoro, kiu ŝanĝos lian tutan vivon plibonige, do mi faris almenaŭ unu bonan agon dum mia restado tie.
— Kion vi faras tie?
Estis ĉifalo Demonte, kiu fiksrigardis desube.
— Nur fajrigas la motorojn, Via Moŝto.
— Forpelu la varleton; mi eniras.
Mi mansendis la miregantan Drenel al la malantaŭo de la ĉaro, kaj la ĉifalo envenis.
— Vi honoras min per via ĉeesto, Ĉifalo.
— Jes, diable. Mi veturas, dum la soldatoj marŝas. Nu, irigu tiun aĵon.
La vojesploristoj jam estis for, kiam ni bruveturis trans la levponton kaj sur la digvojon. La ĉefa soldataro marŝis malantaŭ ni, kun videbla avido en la paŝmaniero malgraŭ la frua horo. Ili ĉiuj perdis valoraĵojn aŭ posedaĵojn — ja, eĉ varletojn — dum la atako. Ili ĉiuj estis avidaj je venĝo kaj rabo.
— Ĉifalon Dökkid oni kaptu viva, — diris ĉifalo Demonte subite. Mi komencis respondi, sed tuj komprenis, ke li parolis al si mem. — Ligita kaj senhelpa, portita al la kastelo. Unue, iom da senhaŭtigado, nur sufiĉe da haŭto por fari ĉapelbendon. Kaj poste blindigado. Ne — ne tuj. Li devos vidi, kio okazas al li.
Li daŭrigis tiel, sed mi malaŭskultis. Mi havis miajn pensojn kaj eĉ bedaŭrojn. Kiam La Kuriero mortis, mia kolero dronigis la klaran konsideradon, kiun mi devis fari. Jam ĉiuj pretekstoj malaperis. Mi partoprenis en tiu aventuro nur pro venĝemo. Kaj mi eĉ ne povis pretendi, ke mi faris tion je la memoro de La Kuriero, ĉar li estis ĝisoste kontraŭ tia perfortado. Sed jam estis tro malfrue por retiriĝi; la atako jam komenciĝis, kaj ni estis survoje.
— Haltigu la aĵon! — la ĉifalo ordonis subite, kaj mi ekbremsis.
Nebula grupo de homoj atendis sur la vojo antaŭ ni. Niaj esploristoj. La ĉifalo malsupreniĝis teren, kaj mi klinis min por observi la okazaĵojn. Ili puŝis viron, kies brakoj estis ligitaj malantaŭ li.
— Kio okazis? — demandis la ĉifalo.
— Ni trovis lin observanta la vojon, Via Moŝto. Kaptis lin, antaŭ ol li povus fuĝi.
— Kiu li estas?
— Soldato, nomita Palik. Mi konas lin, servis kun li dum la suda kampanjo.
La ĉifalo iris al la kaptito kaj metis sian vizaĝon ĉe lia.
— Mi havas vin, Palik. Kaptitan kaj ligitan.
— Jes ja.
— Ĉu vi estas dungito de ĉifalo Dökkid?
— Jes, mi estas en lia servo. Mi akceptis lian groŝon.
— Vi jam elspezis ĝin por vino antaŭ longe. Ĉu vi akceptas servi min kaj preni mian groŝon?
— Jes.
— Liberigu lin. Barkus, arĝentan groŝon al tiu viro.
Tiuj lusoldatoj batalas bone, sed ili ankaŭ facile ŝanĝas flankon. Kial ne? Ili ne havas personajn investaĵojn en la kvereloj inter la ĉifaloj. Post kiam Palik akceptis la moneron, oni redonis al li liajn armilojn.
— Parolu, Palik, — ordonis la ĉifalo. — Vi estas nun mia lojala servanto, kiu akceptis mian groŝon. Sed vi antaŭe servis ĉifalon Dökkid. Priskribu liajn planojn.
— Jes. Tio ne estas sekreto. Li scias, ke via armeo estas netuŝita, kaj ke vi venos al li, tuj kiam vi povos. Kelkaj el ni estis senditaj por observi la vojojn, sed li ne opinias, ke vi almarŝos baldaŭ. Li restas ebria; tio estas signo, ke li ne antaŭvidas batalon.
— Mi metos glavon tra lia ventro, eligos kaj la vinon kaj liajn tripojn! — La ĉifalo pene ĉesigis sian revon kaj revenigis sin al la nuno. — Kaj kio pri la soldatoj? Ĉu ili batalos?
— Jes; ili estas ĵus pagitaj. Sed ili amas lin nemulte, kaj ŝanĝos flankon tuj, kiam malvenko evidentiĝos.
— Pli kaj pli bone. Iru kun la soldatoj; esploristoj antaŭen; ekigu la maŝinon.
Tiu lasta estis por mi, kiam li regrimpis en sian seĝon. Mi ŝaltis la aparaton, kaj la irado rekomenciĝis. Ne plu estis interrompoj, kaj ni pluiris, kun ripozoj ĉiuhore, al la fortikaĵo de la malamiko. Estis ankoraŭ longe antaŭ la sunleviĝo, kiam ni atingis la esploristojn atendantajn sur la vojo. Tio estis la loko, kiun mi elektis. La fortikaĵo de ĉifalo Dökkid estis post la sekva vojturniĝo.
— Mi postenigos viajn observantojn nun, — diris la ĉifalo.
— Bone. Mia varleto montros al ili la ĝustan lokon, kie ili kaŝu sin je viddistanco de la pordego. — Mi atendis, ĝis li estis ekster aŭddistanco, antaŭ ol mi flustris al Drenel mian instrukcion.
— Prenu vian sakon kaj ĉion, kion vi posedas, ĉar vi ne revenos ĉi tien.
— Mi ne komprenas, Mastro…
— Vi komprenos, se vi fermos la faŭkon kaj aŭskultos anstataŭ paroli. Konduku la soldatojn al la arbedaro, kie ni kaŝis nin, kiam ni pretigis nin por la savado de La Kuriero. Ĉu vi memoras la lokon?
— Estas post la brulinta arbo, trans la heĝon kaj…
— Bonege, bonege. Sed mi ne bezonas la priskribon. Gvidu la soldatojn, kiel mi diris, montru al ili, kie ili kaŝu sin, kaj kuŝu apud ili. Tuj post tagiĝo, fariĝos tre tre agoplene. Je tiu momento, vi faros nenion, ĉu vi komprenas? Diru nenion; nur kapjesu.
Li tion faris.
— Bone. Vi restu tie, ĝis ĉiuj forkuros. Tuj kiam ili estos for, kaj neniu rigardos vin, foriru. Iru en la arbaron kaj reiru hejmen, kaj restu kaŝita, ĝis la malkvieto finiĝos. Tiam, kalkulu vian trezoron kaj vivu feliĉe por ĉiam.
— Do, mi ne plu estos via varleto?
— Ĝuste. Liberigita de via servo kun honoro.
Li surgenuiĝis kaj prenis mian manon, sed antaŭ ol li povis diri ion ajn, mi tuŝis per mia fingro liajn lipojn.
— Vi estis bona varleto. Nun estu bona civilulo. Ek!
Mi rigardis lin foriri, ĝis la mallumo glutis lin. Stulta, sed lojala. Kaj la sola amiko, kiun mi havis sur tiu kaduka planedo. La sola, kiun mi deziris havi, post kiam La Kuriero…
Tiun mortecan pensekskurson ĉesigis la ĉifalo, kiu regrimpis al sia seĝo. Lin sekvis soldatoj, ĝis la tegmento de la ĉaro estis plenplena je ili. La ĉifalo rigardis al la ĉielo.
— Jen la unua lumo. Baldaŭ tagiĝos. Kaj komenciĝos la afero.
Post tio, mi povis nur atendi. La streĉiteco estis tiel densa en la aero, ke estis malfacile spiri. Nebulaj vizaĝoj komencis vidiĝi en la mallumo, ĉiu kun la sama serioza mieno.
Mi koncentris min sur la okazontaĵoj malantaŭ la vojturniĝo, memorante kiel estis, kiam Drenel kaj mi kuŝis tie. Rigardante kaj atendante. La ŝlosita pordego de la fortikaĵo, la levita ponto, ĉio klariĝanta, kiam la suno leviĝis. Fumo el la kuirfajroj suprenŝvebis malantaŭ la dikaj muroj. Poste, la vekiĝo de la soldatoj, la anstataŭigo de la gardistoj. Finfine, la pordego malŝlosiĝis, la ponto malleviĝis. Kaj poste? Ĉu ili restos ĉe la sama rutino? Se ne, nia armeo baldaŭ estos malkovrita…
— Jen la signalo! — diris la ĉifalo, akre batante sian kubuton en miajn ripojn. Ne necesis. Mi vidis la soldaton mansvingi, tuj kiam li aperis. Mia piedo jam puŝis la akcelilon, kaj ni ekrapidis. Preter la turniĝo, skuante kaj ŝancelveturante en la vojsulkoj, kaj rekte antaŭen al la enirejo de la fortikaĵo.
La gardistoj ekrigardis kaj gapis al nia rapida alveno. La sklavoj puŝantaj la ĉareton gapis same, senmovaj.
Kaj la kriado komenciĝis. La levponto bruis, kiam oni penis levi ĝin, sed la ĉareto kaj la sklavoj estis ankoraŭ sur ĝi. Oni baraktis kaj kriis ordonojn, kaj ĉiu sekundo malŝparita de ili permesis al mi pli proksimiĝi. Ili fine komencis tiri la ĉareton malantaŭen tra la pordego, sed estis tro malfrue.
Ni estis ĉe ili. Niaj antaŭaj radoj ektuŝis la levponton, kaj ni saltis en la aeron, refalante kun dissplitiga krakego. Mi ekstaris sur la bremson, kiam ni karambolis kun la ĉareto. Sklavoj kaj gardistoj plonĝis en la fosaĵon por eskapi detruadon, dum ni glitis kun neturnantaj radoj en la buŝon de la pordego.
— Por ĉifalo Demonte, por groŝoj, kaj por Dio! — la ĉifalo kriis saltante al atako.
La aliaj saltis kun li, marŝante sur mia dorso, dum mi kaŭris, sur la levponton kaj tra la pordego.
Estis krioj kaj kriegoj; pafiloj bruis. Malantaŭ mi, voĉmuĝado venis el la ceteraj atakantoj. Mi povis vidi la ĉifalon kaj liajn soldatojn batali ene de la pordego; la mekanismo de la levponto jam estis forkaptita de la soldatoj, kiuj estis penintaj levi ĝin. Ĝin levi estis, kompreneble, neeble pro la granda pezo de la ĉaro. Tio estis la beleco kaj simpleco de mia plano. Post kiam mi alvenis, la levponto devis resti mallevita. Nur nun mi ekveturis antaŭen, por liberigi la vojon al la pordego por la resto de la armeo.
La batalo por la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid jam komenciĝis.
Por kreskigi la konfuzon mi ŝaltis la son-artifikaĵojn de la vaporĉaro kaj tiregis la fajfilan ŝnuron, impetante al la defendantoj, kiuj klopodis aranĝi sin antaŭ ni. Iuj pafis al mi, sed la plej multaj soldatoj plonĝis flanken kaj forkuris. Akre fajfante mi veturis tien kaj reen kaj vidis, ke la batalo evoluas bonege.
La defendantoj sur la muroj kapitulacis levante la manojn. Supernombritaj ekde la komenco kaj kun malmultaj motivoj por batali por la ĉifalo, kiel oni diris al ni, ili deziregis pluvivi. Proksime al la interna pordo grupo da oficiroj montris pli da energio kaj fervore rezistis. Sed unu post la alia ili estis mortigitaj aŭ bate submetitaj. Du el ili klopodis rifuĝi en la domon, sed oni fermis la pezan pordon antaŭ iliaj nazoj.
— Alportu torĉojn! — vokis ĉifalo Demonte. — Ni fum-eligos la kanajlojn!
La batalo finiĝis tiel rapide, kiel ĝi komenciĝis. Pordego, muroj kaj korto jam estis en niaj manoj. Pluraj kadavroj atestis la intensecon de la mallonga batalo. Sklavoj timtreme kaŭris ĉe la muro; soldatoj kapitulacintaj estis forkondukataj. La defendantoj plutenis nur la centran konstruaĵon. Ĉifalo Demonte sciis kion fari. Li svingis brulantan torĉon superkape kaj ekkriis:
— Aŭskultu, Dökkid, grasventra bufo — jen via fino! Elvenu, vermo, kaj batalu kiel viro, aŭ mi bruleligos vin! Kaj bruligos ĉiun viron, virinon, infanon, hundon, raton, kolombon, kiu restas tie kun vi! Elvenu kaj batalu, aĉa fibesto — aŭ restu kaj rostiĝu vivante!
Oni pafis ene, kaj kuglo tinte resaltis antaŭ la piedoj de la ĉifalo. Li svingis la sangan glavon, kaj liaj trupoj pafis surdigan salvon. Kugloj hajlis kontraŭ la muroj, plaŭde eniĝis en la fermitan pordon, tra fenestroj siblis enen. Kiam la pafado ĉesis, interne sonis laŭta vekriado.
— Nur unu averto! — vokis ĉifalo Demonte. — Mi ne militas kontraŭ virinoj aŭ bonaj soldatoj kapitulacintaj. Demetu la armilojn, kaj vi estos liberaj. Rezistu, kaj vi brulos vivantaj. Mi volas nur unu el vi — Dökkid, la porkulon! Ĉu vi aŭdis, Dökkid — aĉulo, porko, vermo…
Kaj tiel plu, dum li verviĝis pri sia temo. La torĉo krakis kaj fumis, kaj el la konstruaĵo sonis obtuzaj kriado kaj trotado.
Momenton post tio la pordo malfermiĝis, kaj ĉifalo Dökkid ruliĝis malsupren laŭ la porda ŝtuparo. Li estis nudpieda kaj nur duone vestita — sed li tenis sian glavon.
Ekvidante sian malamikon ĉifalo Demonte perdis la lastan iomon de aplombo. Li hurlis furioze kaj ekimpetis. Dökkid ekstaris kaj defende levis la klingon; lia vizaĝo estis sanga.
Estis spektinda spektaklo, kiun ĉiuj spektis. Dum la batalo de la du estroj oni faris nedeklaritan militpaŭzon. La soldatoj mallevis la armilojn, kaj vizaĝoj aperis ĉe ĉiuj fenestroj super ili. Mi eliris el la ĉaro kaj ekstaris sur ĝia kapoto, kie mi povis bone vidi la batalantojn.
Ili estis kongrua paro, laŭ sia kolero kiel laŭ sia batalkapablo. La glavo de Demonte frapegis la levitan klingon de Dökkid. Li lerte evitis kaj rebatis, sed Demonte jam paŝis malantaŭen. Post tio ŝtalo frapis ŝtalon, interrompate de gruntaj malbenoj.
Tien kaj reen sur la pavimo ili iris, klingumante kvazaŭ iliaj vivoj dependus de tio. Kaj tiel ja estis. La sabrado estis iom primitiva, bato kaj forbato, sed ĝi certe estis vigla. Krio eksonis, kiam Demonte ĉerpis la unuan sangon per tranĉvundo en la flanko de Dökkid, kiu rapide ruĝigis la ĉemizon.
Tio aŭguris la finon. Demonte estis pli forta kaj kolera, venkebria. Se Dökkid estis drinkinta tiom, kiom dirite, li batalis ne nur kontraŭ la malamiko, sed ankaŭ kontraŭ postdrinka kapdoloro. Demonte pli kaj pli impetis al li, batis senkompate, nerezisteble pelis sian kontraŭulon tra la korto. Ĝis tiu staris dors-al-mure kaj ne plu povis cedi. Demonte disbatis lian defendon, per la glava tenilo frapis lian mentonon — kaj senarmigis ĉifalon Dökkid per furioza klingosvingo.
Ĉian ajn penson pri sadismaj torturoj forigis la tajdo de lia kolero. Li retiris la klingon — kaj svingsabris.
Ne estis agrabla spektaklo, kiam la akra ŝtalo disŝiris la gorĝon de Dökkid. Mi naŭze forturniĝis. Ĝuste kiam malheliĝis la suno.
Suprenrigardis unu homo, poste dua — kaj aŭdiĝis ekkrio. Ankaŭ mi levis la rigardon. Sed malkiel la aliaj mi sciis precize, kion mi rigardis.
La gigantan brilantan formon de interstelulo de klaso D, ekipita per atmosfera malgravito. Masegan ŝipon ŝvebantan kiel plumo super la korto. Flosante super niaj kapoj, silente minacantan.
Mi turnis min kaj saltis al la regiloj de la ĉaro. Ne estis tempo por fuĝi, nek loko. Mi fingrumis la ŝranketon, kiam la unuaj arĝentaj globoj ekfalis de la ŝipo. Mi ĵetis teruritan rigardon al ili — kaj profunde enspiris kaj tenis la aeron en la pulmoj, dum mi haste malfermis la ŝranketon kaj enmetis la brakon. Kaptinte la ledan sakon mi residiĝis sur la ŝofora seĝo.
Ĉiuflanke globoj frapis la teron, krevis kaj eligis sian gason. Mi metis la sakon sur mian sinon, ĝuste kiam la unuaj soldatoj falis teren. Miaj fingroj palpis la sekurecrimenon, tire plilongigis ĝin — jen ankaŭ ĉifalo Demonte ŝanceliĝis kaj falis sur sian mortan malamikon.
Mi sentis pikon en la nazo, kiam mi fermis la rimenon super la leda saketo, fiksante ĝin al mia korpo. Kaj pli mi ne povis fari.
Miaj pulmoj ekdoloris, kiam mi faris lastan, longan rigardon tra la korto. Mi havis la fortan senton, ke tio estos ankaŭ mia lasta impreso de agrabla Spukavatem.
— Adiaŭ! Ĝis neniam! — mi kriegis al la nun senmovaj figuroj,
eksplode lasante la spiron el la pulmoj. Kaj mi enspiris…
Mi estis konscia, tion mi sciis; mi sentis ion molan sub la dorso,
kaj lumo brilegis malantaŭ miaj fermitaj palpebroj. Mi timis malfermi
ilin — memorante la drastan kapdoloron post mia lasta gasado. Mi ekŝrumpis
pro la penso kaj movis la kapon.
Kaj sentis nenion. La provo kuraĝigis min, kaj singarde mi levis unu palpebron. Ankoraŭ nenio. Mi palpebrumis al la forta lumo, sed ne sentis doloron, nenian.
— Alia gaso, multan dankon! — mi diris al neniu kaj tute malfermis la okulojn.
Malgranda ĉambro, kurbaj metalaj vandoj, mallarĝa lito sub mi. Eĉ se mia lasta rigardo ne estus al la ŝvebanta interstelulo, mi divenus. Oni estis preninta min ŝipen. Sed kie estis miaj groŝoj? Haste mi ĉirkaŭrigardis, sed ili certe ne estis videblaj. La rapida kapmovo vertiĝigis min, kaj mi refalis sur la liton, laŭte ĝemante pro memkompato.
— Trinku tion! Ĝi forigos la postefikon de la gaso.
Mi remalfermis la okulojn kaj rigardis la grandan viron ĵus fermintan la pordon malantaŭ si. Li surhavis ian uniformon, kun multaj oraj butonoj kaj rubandoj — tiuj aferoj tiom amataj en ĉiu ajn armeo. Li prezentis al mi plastan glason, kiun mi prenis zorge kaj flaris.
— Ni havis sufiĉe da tempo por veneni aŭ mortigi vin, dum vi estis senkonscia, — li diris. Valida argumento. Mi glutis la amaran likvaĵon kaj tuj sentis min pli bone.
— Vi ŝtelis mian monon, — mi diris, kiam li estis ekparolonta.
— Via mono estas sekura…
— Ĝi estos sekura nur en miaj manoj. Kiel ĝi estis, kiam vi trovis min: ligita al mia korpo. Kiu ajn prenis ĝin estas ŝtelisto.
— Ne parolu pri ŝtelado! — li abruptis. — Verŝajne vi mem ŝtelis ĝin.
— Pruvu tion! Mi asertas, ke mi pene laboris por tiu mono, kaj mi ne intencas permesi, ke iu ŝtelu ĝin por la pensifonduso de la vidvinoj de kosmomilitoj…
— Tio sufiĉas. Mi ne venis por paroli pri viaj mizeraj groŝoj. Tiuj estos enpagitaj por vi al konto en la Galaksia Banko…
— Je kiu kurzo? Kaj je kiu interezo?
Li klare indignis nun.
— Tio sufiĉas. Vi havas grandajn problemojn — kaj vi devas klarigi multon. Profesoro Amuz diras, ke via nomo estas Jim. Kio estas via plena nomo, kaj de kie vi venas?
— Mia nomo estas Jimĉjo Nikson, kaj mi venas el Kruptio.
— Ni atingos nenion, se vi daŭre mensogos. Via nomo estas Jim diGriz, kaj vi estas eskapinta kondamnito el Paradizeto.
Nu, kiel vi povas imagi, mi iom palpebrumis pro miro ĉe tiu informo. Kiu ajn tiu ulo estis, li havis seriozan spionreton. Mi vidis, ke mi ne plu ludis kontraŭ la amatora teamo de la profesoroj. Oni estis vokinta la profesiulojn. Kaj li ĵetis al mi flankeniran pilkon por surprizi min, konsterni min, igi min kraĉi ĉion. Sed mi ne funkciis tiel. Mi mense ŝanĝis la rapidumon, eksidis en la lito por fronti lin okul-al-okule kaj trankvile parolis:
— Oni ne prezentis vin al mi.
La indigno estis for, kaj li estis trankvila kiel mi. Li turnis sin kaj premis butonon sur la muro, kiu disfaldis metalan seĝon. Li eksidis sur ĝi kaj krucis la krurojn.
— Kapitano Varod de la Liga Ŝiparmeo. Specialisto pri planedaj postpurigadoj. Ĉu vi pretas respondi al demandoj?
— Jes — se vi donos al mi respondon por respondo. Kie ni estas?
— Ĉirkaŭ dek tri lumjarojn for de Spukavatem, kio sendube ĝojigos vin.
— Jes.
— Mia vico. Kiel vi venis al tiu planedo?
— En kruptia kargoŝipo, kiu kontrabandis armilojn al la nun forpasinta ĉifalo Dökkid.
Tio ja kaptis lian atenton. Li avide kliniĝis antaŭen, dum li parolis:
— Kiu estis la kapitano de tiu kargoŝipo?
— Ne estas via vico. Kion vi faros pri mi?
— Vi estas eskapinta malliberulo kaj estos sendita al Paradizeto por fini vian malliberejan punon.
— Ĉu vere? — Mi ridetis malsincere. — Nun mi volontege respondos vian demandon — sed mi komplete forgesis la nomon de la kapitano. Ĉu vi bonvolus torturi min?
— Ne ŝercu, Jim. Vi estas profunde en problemoj. Kunlaboru, kaj mi faros por vi kion mi povos.
— Bone. Mi memoros la nomon, kaj vi surterigos min sur neŭtrala planedo, kaj ni estos kvitaj.
— Tio estas neebla. Aktoj ekzistas, kaj mi estas servanto de la leĝo. Mi devas reporti vin al Paradizeto.
— Dankon. Mi ĵus eksuferis definitivan amnezion. Antaŭ ol foriri, ĉu vi rakontos al mi, kio okazos al Spukavatem?
Li kliniĝis malantaŭen en la seĝo, sen montri intencon foriri.
— Unue estos la ĉesigo de la katastrofa interveno de Amuz. La Intergalaksia Asocio pri Aplikata Socioekonomiko devigis nin al la afero. Ili sukcesis amasigi sufiĉe da mono por efektivigi kelkajn el siaj teorioj. Pluraj planedoj financis ilin, kaj estis pli facile lasi ilin ridindigi sin mem ol klopodi haltigi ilin.
— Kaj ĉu tion ili faris nun?
— Komplete. Ĉiuj estis forportitaj kaj ĝojis foriri. Unu afero estas havi politikajn kaj ekonomikajn teoriojn. Sed apliki ilin al la kruda realeco povas esti ŝokanta sperto. Oni jam faris tion antaŭe, ĉiam kun same katastrofaj rezultoj. Ni ne plu konas la detalojn — ili perdiĝis en la nebulo de la pasinteco — sed iam estis freneza doktrino, nomita monismo, kiu laŭdire detruis tutajn kulturojn, kompletajn planedojn. Nun plia eksperimento fiaskis, do la fakuloj ekagos nun, kiel ili prefere devus fari ekde la komenco.
— Ĉu invado?
— Vi spektis tro da 3D. Milito estas malpermesita, kaj vi nepre devus ne sugesti tion. Ni havas homojn, kiuj laboros ene de la ekzistanta socio de Spukavatem. Probable kun tiu ĉifalo Demonte, ĉar li ĵus duobligis sian regnon. Oni helpos kaj instigos lin fariĝi pli potenca, aneksi pli kaj pli da teritorio.
— Kaj mortigi pli kaj pli da homoj!
— Ne, pri tio ni zorgos. Baldaŭ li ne plu kapablos regi sen helpo, kaj niaj burokratoj pretos helpi lin. Centrigita registaro…
— Kresko de juĝistaro, impostoj, mi konas la predikon. Vi sonas ĝuste kiel Amuz.
— Ne tute. Niaj teknikoj estas provitaj — kaj ili funkcias. Ene de unu generacio, maksimume du, Spukavatem estos akceptita en la familion de la civilizitaj planedoj.
— Gratulojn. Nun bonvolu foriri, por ke mi povu revaĉi pri mia estonta mallibereco.
— Kaj ĉu vi ankoraŭ ne diros al mi la nomon de la kontrabandisto? Li povus daŭrigi sian kontrabandadon — kaj vi estus respondeca pri pliaj mortoj.
Jes, mi estus. Ĉu mi estis respondeca ankaŭ pri la mortintoj en la kastela korto? La atako estis mia ideo. Sed Demonte estus atakinta ĉiuokaze, kaj eĉ pli da homoj estus mortintaj. Ne estis facile akcepti respondecon. Kapitano Varod ŝajnis legi miajn pensojn.
— Ĉu vi sentas respondecemon? — li demandis.
Bona demando. Li estis ruzulo.
— Jes, mi sentas ĝin. Mi kredas je la vivo kaj la sankteco de la vivo, kaj mi ne kredas je mortigo. Ĉiu el ni havas nur unu ŝancon vivi, kaj mi ne volas respondeci pri la mallongigo de la vivo de aliaj. Mi opinias, ke mi faris kelkajn erarojn, kaj mi esperas, ke mi lernis per ili. La nomo de la kontrabandisto estas kapitano Ga…
— Gart, — li diris. — Ni lin konas kaj observas. Li faris sian lastan vojaĝon.
Miaj pensoj rapidiĝis.
— Do kial demandi min, se vi jam sciis?
— Por vi, Jim, neniu alia. Mi diris al vi, ke nia tasko estas reĝustigado. Vi faris gravan decidon, kaj mi opinias, ke vi estos pli bona individuo pro ĝi. Bonan ŝancon estontece. — Li ekstaris por foriri.
— Multan dankon. Mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo.
Li staris en la malfermita pordo kaj ridetis al mi.
— Mi okupiĝas pri justeco grandskale. Kaj, vere, mi ne kredas je prizonoj kaj malliberigo pro malsukcesa bankatako. Vi estas destinita al pli bonaj aferoj ol tio. Pro tio mi resendas vin al malliberejo. Vi estos transmetita al alia ŝipo, kies alvenon vi atendos en karcero sur alia planedo.
Li eliris, poste returniĝis dum nura momento.
— Konsiderante tion, kion vi rakontis al mi, mi forgesas, ke vi ankoraŭ havas dirkon en la plandumo de via ŝuo.
Kaj li estis for. Mi rigardis al la fermita pordo kaj subite ekridegis. Malgraŭ ĉio ĝi estos bona universo, plena de bonaj aferoj alproprigotaj en maniero ebla nur al tiu, kiu scias sian metion. Kaj mi sciis la mian!
— Dankon, Kuriero, dankon pro ĉio. Vi faris, gvidis min kaj instruis
min. Pro vi — Rustimuna Ŝtalrato naskiĝis!
Harry Harrison estas mem esperantisto jam de la 1940aj jaroj. Li ofte havis okazojn por uzi la lingvon dum sia vagado tra la mondo. Loĝinte dum monatoj aŭ jaroj en 6 diversaj landoj kaj vizitinte almenaŭ 60 aliajn, li sentas sin internaciisto, kaj liaj vojaĝoj riĉigis liajn verkojn.
Iom eksterordinara estas la historio de nia traduko. La tradukintoj neniam persone renkontiĝis. Ni loĝas en malsamaj kontinentoj, kaj ligas nin la komputila reto. Pere de tiu reto ni interŝanĝis tradukojn kaj pridiskutis ilin. Finfine la teksto venis sur diskedo al la eldonisto.
Unu afero, kiun ni devis multe diskuti, estis la traktado de la nomoj en la rakonto. Preskaŭ ĉiuj nomoj en la originalo havas ian signifon por la leganto, do necesis iel adapti ilin, por ke ili havu similan signifon por la leganto en Esperanto. Preskaŭ la sola nomo, kiu konservis sian skriban formon en la traduko, estas tiu de la ĉefrolanto Jim diGriz; ni tamen imagas, ke leganto de la Esperanta traduko prononcos la literojn kun iliaj Esperantaj valoroj. La uzado de volapukaj nomoj por multaj rolantoj sur la planedo Spukavatem (Spiovente en la originalo) estas novaĵo en la Esperanta traduko, ĉar Volapuko tute ne rolas en la originalo.
Eble estas interese mencii la aferojn, kiujn ne eblis rekte traduki. Unu kaŭzis la nomo de la dua ĉefrolanto, La Kuriero. En la angla originalo temas pri la sama ŝakpeco, sed la angla vorto havas duan sencon episkopo anstataŭ la dua senco poŝtportisto de la Esperanta nomo. Tio necesigis etan adapton en ĉapitro 5, kie Jim unuafoje aŭdas pri La Kuriero kaj miskomprenas lian nomon.
Tamen la frazoj, kiuj plej devigis nin deflankiĝi de rekta traduko, estis — iom ironie — frazoj, kiuj aperis en Esperanto en la originalo! En ĉapitro 17, dum leganto de la Esperanta traduko nur legas, ke La Kuriero kaj la kosmulo parolas lingvon nekomprenatan de Jim, neesperantista nacilingva leganto povas rekte sperti tian nekomprenon trafante la cititajn frazojn “Vi estas malfrua!”, “Vere — sed mi havas la monon” kaj “Eniru, rapide!”
Tradukado de romano fare de komitato ja havas siajn problemojn, speciale rilate la unuecigon de nomoj kaj terminoj, kaj verŝajne ĝi tute ne eblus sen la rapida kaj konvena komunikado, kiun provizas la komputila reto. (Nia korespondado pri la traduko ampleksas milionojn da signoj kaj estas pli granda ol la teksto mem.) Tamen post multfoja reciproka reviziado — kaj longa diskutado pri la plej tiklaj punktoj — ni povas esti kontentaj pri la kvalito de la rezulto, speciale ĉar nia revizianto ne devis multon ŝanĝi en la teksto, kiun ni transdonis al li.
Ni ĉiuj kontribuis diversgrade kaj diversmaniere al ĉi tiu komuna traduko, do niaj nomoj aperas sube en alfabeta ordo — kun niaj nuntempaj retadresoj.
Ie en la komputila reto, la 14an de majo 1995.