Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloJames Leslie Mitchell

SPARTAKO

Tradukis el la angla: William Auld

Redaktis: Aleksander Korĵenkov

Kompostis: Alla Dzjuba

Enpaĝigis: Galina Cvetkova

Korektis: Halina Gorecka

Leslie Mitchell, James. Spartako: Romano / Tradukis el la angla, enkond. William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. — 176 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 1).

© Traduko en Esperanto Sezonoj, 1993.

Recenzo el Monato.


(Fragmento el la romano)

Neĝo en Regio

1

La vintro venis. Ĝi venis tiujare kun eksterordinara severo, tiel ke multaj el la sklavoj, homoj el la sudo, Afriko, kaj la egiptoj, homoj el varmaj landoj kaj grizardaj ĉieloj, pereis. Gerŝomo el Kadeŝo trovis siajn legiojn maldensiĝantaj en la senĉesaj frostoj, la akraj ventoj nun trablovantaj la Mesinajn Stretojn; kaj mem komencis sangotusi dumnokte, kiam li vekiĝis kaj aŭdis en la proksimeco spiradon de Judita. Vintro. Kaj poste? Kie? Kien?

Ili estis enfermitaj kaj seneskapaj en Regio. Ĉar la legioj de Krasso jam komencis konstrui muron kaj fosaĵon trans la duoninsulo, por enfermi la Liberajn Legiojn disde l' cetera Italujo kaj submetigi ilin pro malsato. La Magra estis peliginta grandajn sklavarojn el Kalabrio, kvoto konskripciita el ĉiu bieno, bandoj elvenigitaj el la minejoj de la nordo, eĉ — laŭ ironio de la hazardo — galerplenoj transportitaj el Sicilio. Vipataj kaj krie ordonataj de la romiaj legianoj, tiuj sklavoj laboregis multmilope, starigante la fosaĵmuron kontraŭ siaj sortofratoj, katenitaj en Regio, kie jam malmultiĝis la provianto.

Sed dum kelka tempo, en tiu situacio, la sklavarmeo konis nekutiman kunsenton kaj unuecon de celado. La sklavaro elrigardis al mondo vintra, kiu malamis kaj timis ilin, ili vidis ĉiuflanke la pendumilon kaj la krucumilon se ili rompiĝus aŭ disiĝus. La murmurado de Ganiko silentiĝis. Ĉiunokte li estris atakojn kontraŭ la fosaĵmuron, unufoje repuŝante la romiajn gardistojn kaj replenigante la fosaĵon je granda etendiĝo.

La romianoj retretis malorde al la tendaro de Krasso. Poste al Ganiko estis trenita dudeko da kaptitoj, inter ili tribuno, kaptitaj apud la fosaĵmuro. La germano rigardis ilin kaj meditis en la brilego de la torĉoj, la kresta kasko blovata de pikanta vento. Poste li eligis sian laŭtan ridegon kaj donis ordonon; kaj tiunokte la romianoj en la tendaro de Krasso, preparante reatakon por repreni la fosaĵmuron, aŭdis sonon de martelado kaj strangajn kriojn dum la mallumo velkis mateniĝe.

Kaj kiam venis la lumo ili trovis, ke la sklavoj estis reirintaj unu mejlon, ĝis siaj propraj linioj; kaj alte super la ruinigita fosaĵmuro estis starigita dudeko da krucoj, sur kiuj pendis tiuj romianoj, kiujn kaptis Ganiko. La tribuno kaj unu alia vivis post sia depreno; sed antaŭ noktiĝo la aliaj jam mortis pro ŝveliĝoj da inflamado. Kaj la romiaj legioj, kiuj estis supozintaj la sklavribelon finita escepte de ludo simila al forbrulo de vulpo el truo, rigardadis suden kaj malmulte ĝojis pri la ludo, por kiu ili alvenis tien. Ridetis nur Krasso sidante en sia tendo kaj planante la postan paŝon, la izoligon de Regio mare kiel ankaŭ tere.

Kaj Gerŝomo ben Sanbalat, dumnokte tusante sangon, kutimis pensi pri la oranĝohortoj de Kadeŝo dum li aŭdis apude la dormspiron de Judita, kaj scivoli en sia malhela fermita koro, kiam venos la fino. Ĉar li sciis, ke ĝi venos, kaj tamen — kaj tamen — la Komandanto estis savinta ilin pli frue. Ĉu ne eble denove?

Tia la espero, kiu burĝonis tra l' tuta sklavarmeo, eĉ dum ĝi tremis kaj manĝaĵoj maloftiĝis. La Komandanto ankoraŭ savos ilin. Kaj ĉirkaŭ tiu espero baldaŭ burĝonis freneza florado de onidiroj — pri lia potenco, liaj planoj, kiel li alianciĝis kun la afrikaj princoj, kiuj velas por helpi lin, la legioj en Iberio estis ribelintaj, Krasson oni revokos por pritrakti tion, la piratoj estis revarbitaj kaj velas denove por transporti la Liberajn Legiojn ĝis Sicilio…

Gerŝomo sciis, ke tiuj fantaziaĵoj ja estas nur fantaziaĵoj, repaŝante je noktiĝo al la domo sur la marmuro, kie atendis lin Judita. Ĉar li estis akceptinta denove la virinon en sian liton, pro tiu ondiĝo da konstato pri mondo malamika trafinta ĉiujn el la sklavoj, en subita soleco, kian li neniam antaŭe spertis. Kelkfoje ankoraŭ venis inter ilin la ombro de l' morta infano, kiun ŝi strangolis en la picena tendaro, li tion vidis en la lamplumo dum li rigardis ŝian senvestiĝon; kaj la judo kutimis ĝemi, kaj ŝi veni al li supozante ke doloras malnova vundo, kio estis fakto, kaj subenrigardi al liaj implikita barbo kaj turmentataj okuloj, kaj demandi, kion ŝi faru. Kaj Gerŝomo kutimis graŭli:

— Dormu.

Sed li pensis pri tiu filo, kiu eble estus preĝinta apud li en la Templo, alportinte oferaĵon tien, kie muaro de la kolombaj plumaroj bluis en la blukahelaj kortoj; kiu eble estus prononcinta super li, morta, la lastajn ritaĵojn; kiu eble estus koninta la ventojn de Levantio, la salutajn kriojn de la hasidaj bandoj; kiu eble estus travivinta la sanktan ceremonion de cirkumcido, konsekrantan lin al Dio. Kaj al Gerŝomo, kiu neniam malamegis la romianojn kiel Mastrojn ĉar li sciis, ke ekzistos sklavoj ĝis la mondofino, venis en la koron la malvarma juda furiozo, kiam li rigardis la rompitan virinon, kiu murdis la frukton de sia utero kaj lia semo por savi ĝin de romia lanco. Sed iam la Komandanto denove kondukos ilin al Romo!..

Dufoje Spartako elrajdis por vidi la grandan fosaĵmuron, per kiu la romianoj estis fermintaj lin en Region. Kasto akompanis lin, rajdante sopireme apud li tiun duan fojon. Sed Spartako troviĝis malproksime en la propraj pensoj kiam li haltigis sian stalonon. Volvite per sia mantelo, li rigardis tiun linion de teramasigoj direktiĝantan rekta kiel glavtranĉo trans la duoninsulon, la nigra humo alten amasigita aliflanke, la proksima flanko profunda fosaĵo plenplena de likva koto, defendata de pintaj palisoj. Pretere, kaj sur la parapetoj en la malvarma vintra lumo, ekbrilis la kaskoj de l' romiaj sentineloj. Laŭ la vento albloviĝis la odoro de ilia tendaro, la fumo kaj fetoro de tendaro tiuepoka. Eta iberiano, estro de malpezarmitoj, iu Titulo, venis rajdante al la loko, kie sidis la du generaloj, kaj indikis grupon de romianoj rajdantan aliflanke de la fosaĵo.

— Tiu estas la Magra mem, — li diris.

Tiel, ekster pafatingo unu de la alia, Spartako kaj Krasso rigardis unu la alian por la unua fojo. Pro la vento la mantelo de Krasso estis strikte volvita ĉirkaŭ lia magra korpo, lia vizaĝo, alta kaj malgrasa, rigardis de sub lia kaskeda kasko, vizaĝo de komercisto, diris liaj tribunoj, frida kaj akra, kun klaraj okuloj kaj buŝo avarema.

— Tiu estas la gladiatoro mem, — tribuno murmuris.

Li sidis sur tiu granda blanka stalono, kiun bone konis la tuta Italujo. Lia mantelo disbloviĝis pro la vento de l' orumita armaĵo, kiu kovris lian korpon, korpon grandan, kiu taŭge konvenis al la ĉevalego, kiun ĝi sursidis. La romianoj povis vidi disbloviĝon de l' netondita traciana hararo en la vento, ĉar la sklavo surhavis neniun kaskon. Krasso kapjesis.

— Ni iam surkrucigos lin. Alvoku pafarkiston.

Do pafarkiston oni alvokis, kaj li kurbigis grandan pafarkon dum favoris lin la vento, sed la distanco estis tro granda. Ili vidis la sklavgeneralon sidi senperturbe dum tri sagoj estis pafitaj. Poste li turnis sin kaj rerajdis al sia tendaro, kaj la romianoj al la sia, dum la stratusoj densiĝis sur la ĉielo. Kaj tiunokte la frosto komencis malstriktigi sian kroĉiĝon al la regia tereno.

2

La postan matenon komencis fali la neĝo, komence fea plumigo de l' griza itala ĉielo. Sed kiam la tago maturiĝis la vento plifortiĝis, pelante la neĝon ĉiam pli dense per fortaj blovegoj. Multaj el la sklavoj neniam antaŭe vidis neĝon. Ili kuris eksteren, la virinoj kaj infanoj, kaj rigardis ĝin per mirigitaj okuloj kaj etendataj manplatoj al la velantaj flokoj. La nigruloj supozis ĝin salo kaj lekis siajn manojn, sed ĝi fandiĝis, lasante guston malvarman kaj fuĝeman. La gaŭlaj kaj teŭtonaj legioj ĉesigis sian tremadon. Tiun ĉi aferon ili konis kaj ne timis, kaj ludis grandioze en la amasiĝantaj drivaĵoj, rulante neĝbulegojn por similuloj de Krasso kaj priĵetante tiujn similulojn per malpuraĵo, rulante pli malgrandajn bulojn, per kiuj ili priĵetis la orientajn kaj afrikajn sklavojn, kiuj rigardis mirigite de siaj tendaroj al la arlekenaĵoj de la norduloj.

Sed tiuj memoris la longajn vintrajn noktojn apud Balta Maro, enarbarajn tagiĝojn, kiuj alvenis neĝblankaj: kaj ili malamegis Spartakon ĉar li kondukis ilin perei en tiu ĉi terkoleto dum ili estis povintaj transiri la grandajn montojn kaj ĝis nun atingi siajn proprajn landojn.

Kleono estis komandanto de tiu tago. Li rajdis laŭ la regiaj landlimoj, kun du akompanantaj bitinianoj. Sur la terkolo li alvenis la tendaron, kie Titulo, estro de la malpezarmitoj, kaŭris tremante apud fajro. La greko alridetis lin, malestime.

— Ĉu vi timas ŝtormon pli ol la Mastrojn, iberiano? Tio ĉi estas nenio alia ol sputo de Kokolĥo.

Titulo tremetis.

— Potencaj estis la grandaj Blankaj Ŝtormoj sur la malaperinta Okcidenta Insulo. Ĉu vi supozas, ke la Dio postulas oferon?

— De romiaj koroj, sendube, — Kleono diris, kaj plurajdis. Ĉe la sklava fosaĵmuro li trovis la bitinian legion remarŝinta en la urbon, kaj la gaŭlojn de Kasto anstataŭinta ĝin. Kasto mem kuŝis farniente en sia tendo.

— La romianoj ne moviĝos, — diris Kasto. — Tiu ĉi ŝtormo nur komenciĝis.

— Tion diras Spartako.

— Vi vidis lin hodiaŭ, ĉu? Li intencas elrajdi ĝis la fosaĵmuroj?

Kleono skuis sian kapon, fride mirante pri tiu amo de la gaŭlo al la tracia gladiatoro. Multaj iam amis lin: sed tiu ĉi estis la plej stranga amo el ĉiuj. Kaj pro tio, ke en la antikva Helaso estis tiaj amoj, rekonitaj kaj senhontaj, Kleono trovis la esencon nemiriga, sed la konstantecon de Kasto neklarigebla.

— La Komandanto havas aliajn taskojn. Rezignu pri tiu sopiro al li, gaŭlo. Li neniam kuŝos sur via lito, nek vi sur la lia.

Kasto ruĝiĝis, mansurponarde. Sed la eŭnuko nur aperigis sian malhelan lacan rideton, kaj forrajdis kun volvita mantelo kaj la kapo klinita antaŭ la akra ventpelo.

En la tendaro de la bitinianoj li trovis Gerŝomon ben Sanbalat kaŭrante ĉe listoj de necesaĵoj kaj ekipaĵoj, ĉiuj militaj rekvizitoj. Spartako estis postulinta tiajn listojn, kaj Gerŝomo tiris kolere sian barbon, kiam li vidis Kleonon.

— Via kulpo, supozeble. Kiel necesas al ni tiuj listoj antaŭ la printempo? Ni ne povos formoviĝi ĝis la printempo — eĉ se tiam.

— Spartako preparas mem siajn planojn, petante konsilojn de neniu.

— Krom eble la ombro de la dieca Platono, sendube alvokita el la infero. Greko: Ganiko denove klopodas starigi ribelon inter la legioj.

Kleono estis neperturbita. Li oscedis.

— Ni taksus la Liberajn Legiojn malhejmecaj, se Ganiko ne estus inter ni, klopodante starigi ribelon.

La germano kuŝis sur kanapo en kruda ligna ŝirmejo, trinkante varmigitan bieron, kun virino ambaŭflanke kaj mieno de satigita virbovo. Li apenaŭ ekmoviĝis pro la enveno de Kleono.

— Ekzistas nenio — nenio krom neĝo kaj atendado ĉi tie dum ni stagnas kaj la traciano revas.

— Kaj kion vi deziras, ke li faru?

— Forpeli la regiajn Mastrojn. Tranĉi ties gorĝojn aŭ peli ilin en la regian fosaĵon. Tiel ke ni havu la nutraĵon, kiun ili aktuale manĝas. Aŭ sendi denove al Sicilio, proponante al la piratoj sumon pli grandan.

— Aŭ sendi al Krasso, proponante la kapon de Ganiko kiel prezon de libera trapaso. Estas vi, kiu revas, skitiano.

Vesperiĝis dum li rerajdis al la urbo: falante la neĝo plidensiĝis je blanka kirliĝo, kiu kaŭzis, ke vidado iĝis afero de hazardo. La ĉielo kaskadis sur la teron, Regio volviĝis per blanko, ties montetoj kaj valoj. En siaj domoj, kampare kaj urbe, la Mastroj, malsataj, kaŭris super feble brulaj fajrujoj kaj sciis, ke eble ili ne travivos ĝis la printempo. Jam estis nutromankego kaj pliaj malbonaĵoj. Kaj Krasso (ili sciis) ne moviĝos ĝis la printempo.

Kleono trovis Spartakon dormanta, kaj Jalon kaj Mellan piedpintaj en la domo. La greko iris sidi apud la fajrujo en la ĉambro, kie dormis la Komandanto, kovrite de tolaĵo. Ekstere la vento zumis tra la mallarĝaj stratoj de la mesina urbo. Kleono sidis fiksrigardante la fajrujon, laca pro sia rajdado, la pensoj obtuzaj pro batado de la ŝtormo, la okulharoj franĝitaj je neĝprujno. Foje venis Mella kaj enrigardis, poste retiriĝis pro la vaka rigardo de l' eŭnuko. Spartako dormis en la duonmallumo, silenta, kvazaŭ mortinto.

Kien? Kie? Kion ili povos ankoraŭ provi? Printempo venos, kaj trans la murfosaĵojn, kiuj enfermis ilin, venos la freŝigitaj legioj de Romo, trejnitaj kaj ekzerciĝintaj dum la vintraj monatoj por tiu alveno. La legioj, kun manĝaĵo kaj nove akrigitaj glavoj — kaj la malsategaj Liberaj Legioj por kontraŭstari ilin. Kaj galerplenoj da romianoj transirantaj la Stretojn, atakantaj la urbon, sendefendan, ĉar neniu inĝeniero anstataŭis Hiketon. Ĉu jam la fino? — aŭ eble Spartako revekiĝos?

Nun li povis senti tremon de la domo pro ĉiu glacia blovego; kaj li pensis pri la tremaj tendumejoj kie kuŝis la sklavoj, kiuj ne povis trovi loĝejon en la plenplena urbo. La virinoj kaj infanoj pereos la unuaj, kio lasus pli da nutraĵo por la viroj, pli taŭga defendo, kiam finfine alvenos la printempo. Sed en tiu ĉi vetero eĉ la viroj, suduloj kaj orientuloj, mortadis sufiĉe multnombre tie ekstere en la mallumo. Li aŭdis Spartakon vekiĝi. La traciano strabis al li en la duonlumo.

— Ĉu Kleono? Ĉu ankoraŭ neĝas?

— Pli dense ol antaŭe, — la greko diris.

La gladiatoro aŭskultis dum kelka tempo ĝian sonon. Poste li stariĝis:

— Ni forlasos Region ĉi-nokte.

3

Ĝi longis tricent paŝmejlojn, profundis dek kvin futojn kaj dek kvin futojn larĝis, tiu regia murfosaĵo, kiun Krasso konstruigis trans la terkolon de la duoninsulo. Neniu povis pasi, nek norden nek suden: kaj kiam la tiunokta tempesto komenciĝis, la centestroj reprenis siajn soldatojn for de la surmuraj postenoj, ĉar sen ŝirmo neniu vivanto povus travivi. Baldaŭ la romia tendaro estis blankvolvita, kaj plu la tempesto blovadis nigre, jen grajlo, jen neĝo, sudokcidenten en la mallumo. De sia tendaro la romianoj baldaŭ aŭdis ululon de lupoj, kaj sciis ke la balaistoj de la nokto disvagas, pli ol kutime malsataj en la nutromankego, kiu okupis la duoninsulon. Neniu vivantaĵo povus longe vivi aŭ elteni en tiuj mallumo kaj ŝtormo. La printempo venos. Ĝis tiam…

La sklavarmeo formarŝis el la mesina urbo. Multaj pereis antaŭ ol iri dek paŝmejlojn. Multaj vojperdiĝis en la blindigaj ekblovoj de la vento, kaj vagis en la montetaron kaj la postan tagon estis ĉirkaŭitaj kaj masakritaj de la Mastroj. Tamen la ĉefa sklavaro restis kune: la ĉevalistoj moviĝis je rapideco de la virinoj kaj la ŝarĝitaj pakaĵvagonoj, kiuj grincis mallaŭte antaŭen kun radoj muflitaj, tra la neĝkovritaj padoj. Ĉar laŭ ordono de Spartako ili volvis la radojn per fojno, por ke neniu bruo aŭdiĝu; kaj ĉiuj iloj, kiuj eble tintos aŭ klakos, kontraŭ sklavarmaĵo, estis volvitaj per tolo, kaj neniu lumo estis vidigata en la tuta longo de l' armeo dum ĝi moviĝis supren dum la nokto.

Kelkfoje blovego da neĝo batis la marŝantajn vicojn tiel, ke la tuta armeo paŭzis, anhelante, kliniĝante en la venton, la bitinianoj tusantaj kaj sufokiĝantaj, la gaŭloj kaj germanoj obstine tolerante. Tamen baldaŭ al ĉiuj el ili, eĉ la virinoj, kiuj stumblis kaj penspiris tra la senfina mallumo, descendis sovaĝaj malamego kaj energio. Plorante kaj sakrante, la sklavoj daŭre marŝis antaŭen, vidante nur manplatan distancon antaŭ siaj okuloj en la neĝkirliĝo, nesciante kien oni kondukas ilin, kiel oni fartas antaŭe, aŭ kiuj perdiĝas malantaŭe.

Titulo kondukis la antaŭulojn, kun Spartako kaj Jalo malantaŭe, ĉirkaŭite de la gladiatora gardistaro. La traciano Jalo mantenis la voston de l' ĉevalo de Titulo, dum la alia mano tenis ponardon, por ke li trapiku sian sklavofraton ĝis la koro je plej malgranda signo de perfido. Tio estis ordono de la Komandanto, kiu rajdis trankvila kaj silenta, strabante en la neĝon.

Pli kaj pli dense falis la neĝo. Dufoje Spartako resendis mesaĝon, demandante ĉu ĉio en ordo, al Kleono, kiu estris la malantaŭon kaj la vagemulojn. Ĝi pasis de buŝo al buŝo, tiu mesaĝo, la gaŭloj anhelis la vortojn en sia abrupta latina lingvaĉo, la germanoj kriegis ĝin en siaj guturalaj gorĝoj, la bitinianoj flustris ĝin laŭ la vojetoj, tra la spaliroj de stumblaj piedoj en la mallumo, la flagro kaj ardo de la neĝo de ŝanceliĝaj ŝultroj kaj malaplombaj vizaĝoj. Dufoje la mesaĝo atingis Kleonon kaj li resendis sciigon, ke ĉio estas en ordo, kvankam tio estis mensogo. Poste venis neniu plia mesaĝo, ĉar tiam, sur la terkolo, en la plena furiozo de la ŝtormo, la sklavoj sakris kaj rifuzis iun ajn mesaĝon, kredante, ke finfine la dioj detruos ilin, ke Spartako elaĉetis sin ĉe la Mastroj kaj nun elkondukas ilin, ke ili mortu en la ŝtormo.

Titulo bridis sian ĉevalon.

— La murfosaĵo.

La Komandanto rajdis ĝis la rando kaj klopodis rigardi suben kaj transen. Poste li turniĝis kaj ordonis, ke ĝi estu plenigota.

Tio estis neebla. Sed ĝi estis farita. La sklavoj baraktis kaj ploris en la mallumo, altrenante ŝtonegojn ĝis la Terkolo kaj ĵetegante ilin en la romian fosaĵon, amasigante humon kaj arbojn kaj pakaĵvagonojn en la grandan malluman breĉon. La bleko de la ŝtormo kresĉendis al kriĉado dum ili strebis kaj baraktis; kaj ĝemego portiĝis suden sur la vento tra la regia nokto.

4

La mateno venis. La vento estis velkinta, escepte de sporadaj glaciaj ekblovoj, kiuj saltigis la molan supraĵon de l' neĝo en drivajn girlandojn tra la kovritaj montetoj. La tuta mondo kuŝis ŝtormperfortita kaj senmova, escepte de lupululado en la arbaroj, ties malsato ankoraŭ nesatigita dum aŭroris nova malsata tago.

La romia tendaro vekiĝis. Krasso estis dorminta tremante en sia tendo, ĉar li malamis la sudon kaj la malvarmon. Tamen kiam oni alportis al li lian varmigitan vinon, ili trovis lin jam en sia armaĵo. Li estis decidinta lasi la duoninsulon, lasi al siaj tribunoj tenadon de la sklavoj en la kaptilo, kaj mem reiri al Romo kaj atenti pri propraj interesoj ĝis venos la printempo.

Rapide li donis siajn ordonojn kaj murmuro de senpeziĝo trapasis la tendaron, kiam iĝis konata la novaĵo. La legioj povos finfine iomete malstreĉiĝi.

La gardistoj, kiuj reiris de la murfosaĵo, marŝis tien denove, tremante, kaj okupis siajn postenojn. Sed kiam la centestroj venis al la suda sektoro ili gapis konsternite.

Eĉ la neĝo ne povis kaŝi ĝin. Ĉar triono de la fosaĵo estis dumnokte plenigita; kaj, serpentumante malhele sub la kovraĵo da neĝo, granda nigra spuraro leviĝis el Regio kvazaŭ postsigno de serpento, kaj pasis norden, en la blankon de l' horizonto.

La Liberaj Legioj estis plenigintaj la fosaĵon kaj marŝintaj neaŭdite preter la romian tendaron dum la ŝtormo. Printempo atendis iliajn piedojn dum ili strebis norden. Kaj denove la tuta Italujo kuŝis ĉe la piedoj de l' gladiatoro.

Tradukis el la angla William Auld

Oni ne rajtas, plene aŭ parte, senpermese publikigi ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike.


Al la indekso pri la anglalingva literaturo