Maeve BinchyMaeve Binchy

La plej bela gastejo de la urbo

Maeve Binchy (1940–) estas irlanda ĵurnalistino kaj verkistino. En ŝiaj rakontoj kaj noveloj temas pri la vivo en irlandaj vilaĝoj kaj urbetoj, kies enloĝantojn ŝi portretas kun akra, sed bonhumura observemo. En 2000 ŝi anoncis la finon de sia literatura kariero.


Ili devintus ŝati unu la alian, la patrinoj. Finfine ili estis kiel samspecaj parademaj plumbirdoj. Plenaj de nocioj, plenaj de tio, kio laŭ ilia pensmaniero estis stilo. Sed ili malamis unu la alian ekde ilia unua renkontiĝo antaŭ 18 longaj jaroj, kiam iliaj respektivaj filo kaj filino fianĉiĝis en 1970. La patrino de Noel, kiu post unu jaro fariĝis Avinjo Dunne, havis lipon kiu krispis per si mem sen pliaj instrukcioj; kaj la patrino de Avril, kiu fariĝis Avinjo Byrne, havis longan vicon de sonoriletaj ridoj, kiu povus frostigi la sangon. Dum la geedziĝo ambaŭ havis edzojn, kiuj metis la feliĉon de la infanoj antaŭ siaj propraj teritoriaj luktoj, sed eĉ la komuna sperto de la vidvineco ne kunigis ambaŭ virinojn. Ili renkontiĝis unu tagon dum la jaro kaj tio estis la Kristnaska tago. Ili renkontiĝis por terorigi kaj detrui tion, kio povus esti sufiĉe eltenebla familia Kristnasko.

Noel nomiĝis Noel, ĉar li estis Kristnaska bebo. Avinjo Dunne neniam laciĝis rakonti tion. Kiel la doloro venis dum la Kristnaska manĝo. Pri la visko kaj ilekso kaj paperstrioj ĉie en la akuŝeja ĉambro. “Ho, tiam oni sciis, kiamaniere festi Kristnaskon”, — ŝi diris akuze al Avril, kvazaŭ akuŝejo en 1950 estus pli malpli kiel la Balo de Versajlo kompare kun la regalo kiun oni ofertis al ŝi dum tiu ĉi tempo.

Avinjo Byrne neniam malsukcesis klarigi, ke Avril havis tiun nomon, ĉar ŝi estis naskita en aprilo. Tre aminda monato, plena de sunbrilo kaj freŝaj floroj kaj ŝafidetoj kaj ĉio plena de espero. Tiutempe. Estus malgaja, frostiga ridtinto kaj malica rigardo al Noel. La impliko estis facile komprenebla. La vivo perdis la printempan impeton, ĉar ŝia filino edziniĝis kiam ŝi havis 19 jarojn, forĵetante poreterne ĉiun esperon.

Noel kaj Avril triumfis super la komuna malŝato de siaj patrinoj. Fakte tio cementigis ilin pli profunde unu al la alia post tiom da jaroj. Ili diris, ke ili estis feliĉaj, ĉar la pesilo estis en ekvilibro. Por ĉiu trumpetado de Avinjo Dunne estis reciproka salvo de Avinjo Byrne. Kaj ili zorge samtraktis ĉiun patrinon, tiel ke ne eblis fari komparojn. Dum la unua dimanĉo en ĉiu monato ili vizitis unu patrinon aŭ la alian. La tri infanoj ŝatis la domon de Avinjo Dunne, ĉar ŝi havis akvarion kaj tiun de Avinjo Byrne, ĉar ŝi havis manksan katon kaj libron pri manksaj katoj, kiun ili legis ses fojojn dum la jaro kun kompleta fasciniĝo.

Ne, por la infanoj ne estis problemo viziti la domon de ajna avinjo. Por Noel kaj Avril ĉiam estis defio. Avinjo Dunne havis striktan argumentadon kontraŭ katoj, kiuj disvastigis malsanojn, kaj cetere ĉu ne estis perverse havi kompatindan, stultan beston, kiu estis bredita misforme** kaj elmontris la malsupran parton. Avinjo Byrne ĉiam sukcesis mencii, kion ŝi pensis pri homoj, kiuj havis varman akvujon plenan da malfreŝa akvo kaj en ĝi frenezajn oranĝkolorajn fiŝojn, kiuj senespere ĉirkaŭnaĝis kun la nura celo plezurigi iun neŭropaton.

Avinjo Byrne diris kutime, ke estis mirinde, ke Avril tiom bone sukcesis sen ĉiuj modernaj aparatoj, kiujn la plej multaj edzoj nuntempe aĉetis por siaj edzinoj. Avril simple grincigis la dentojn kaj premis lian manon por montri, ke ŝia patrino ne elbuŝigis ŝian malkontentecon. Aŭ Avinjo Dunne diris kun tiom krispita lipo, ke eĉ ŝanĝo de ventdirekto ne povus malkrispigi ĝin, ke ŝi vere admiris junajn virinojn kiel ŝia bofilino, kiuj ne tro okupiĝis pri ŝminkado kaj konvena vestado nur por plezurigi sian edzon aŭ por aldoni laŭdon al li. Nun estis la vico de Noel por manpremi. Ili konsentis, ke ili devis ĉiam rekonfirmi unu al la alia kiom ili amis sin reciproke, nur por reagi kontraŭ la efikoj de ambaŭ patrinoj kaj tio en si mem ne estis malbone.

Ili nomis siajn infanojn Ann, Mary kaj John reage kontraŭ siaj propraj artifikaj nomoj. Ambaŭ patrinoj opiniis tiujn nomojn triste malkreivaj kaj ĉiu akuzis la infanon de la alia pro manko de vizio kaj stilo.

Ann havis dek sep jarojn kaj devis prizorgi la distran programon dum Kristnasko. Ann bone studis komputilojn en la lernejo, kio estis granda helpo, ĉar organizi la distradon de la avinjoj fariĝis pli kaj pli komplike. La problemo estis la kresko de televidaj programoj kaj la havebleco de vidbendoj. Ĉi-foje estis tro granda elekto. Ann klarigis serioze al siaj gepatroj, ke estis pli simple en la malnovaj tagoj kiam estis nur La Sono de la Muziko kaj poste la kutimo de Papo kaj Reĝino. La patrino de Avril, Avinjo Byrne, opiniis, ke ĉiu kun ioma sento pri kvalito spektis la mesaĝon de la reĝino — ne temis pri porbrita aŭ anglama aŭ io simila, simple estis io, kion oni faris. La patrino de Noel diris, ke neniam estis parto de ilia kulturo spekti la reĝan familion. Sed nun ŝi memoris, ke efektive antaŭ longa tempo la servantoj en la domo ja ŝatis legi frandaĵetojn pri la regantaro, do jes eble estis fascine por iuj. Parolante pri si mem, spite ke ŝi ne akceptis ĉiun unuopan econ de Papo Johano Paŭlo, ŝi opiniis ke estis mizera katoliko, kiu ne trovis tion en sia koro: fleksi la genuojn dum unu tago el tricent sesdek kvin.

Noel kaj Avril estis prudentaj kaj enkadrigis ambaŭ moŝtojn en la Kristnaska Tago. Estis kromaj ingrediencoj, kiel bone saniga promenado post la Papo kaj antaŭ la sekfruktaj tortetoj kaj la donacoj. Ili konsentis, ke estus tro peze por la vespermanĝo, se ili restus la tutan tagon endome. Eĉ dum pluvo aŭ neĝo ili devis montri sin surstrate kaj apudstrande. Ili promenis preter aliaj familioj, kaj Noel kaj Avril ofte demandis sin: ĉu ili vere estis feliĉaj aŭ ĉu ĉiu familio estis kiel ili, pulvobarelo, vulkano, kolekto de atendotaj katastrofoj?

Kaj tiam post la fortaj kokteloj, kiuj venis kune kun la Reĝino, estis la Kristnaska Manĝo kaj Seriozaj Rigardoj kombinitaj kun “Dio mia, jam tiom malfrue? Ĉu tason da agrabla teo antaŭ ol ŝofori vin hejmen?”

La vidbendmaŝino faciligis la vivon, ĉar nun ne plu necesis ŝanĝi kanalojn aŭ decidi surloke. Dum la lastaj jaroj la familio studis anticipe la Kristnaskan programon intense kvazaŭ temus pri la invado en Normandion. Popkanzonaj programoj estis ekster la debato pro la torento de insultoj, kiujn ili liberigus. Estis dubo pri komedioj. Ne valorus la flankrigardoj kaj miro, ĉu Avinjo Byrne kaptis la pintumon kaj ĉu Avinjo Dunne estus dironta, ke en ŝia tuta vivo ŝi ne kapablus kompreni kial iuj homoj ofendiĝas pro nenio. Ne eblis antaŭprogramigi la avinojn. Unu jaron unu havis altan moralon kaj la alian ŝi estis frivola, sed oni neniam sciis anticipe kiam estis kies vico. Estis simile al Kristnaskaj donacoj: festo aŭ malsato. Dorlotu ilin dum ili estas junaj aŭ donu al ili senton pri proporcioj.

Ann sentis, ke la elekto de la distrado estis grava, sed ŝi konfesis, ke estis multaj problemoj. Se ili registrus Revenon al la Estonteco en unu kanalo dum la tagmanĝo, ĝi estus preta por spekti je la kvina, sed ĉu la avinjoj pretis spekti tempomaŝinon?

La infanoj ŝatus vidi, laŭ la raporto de Ann, filmon La Imperio rebatas. Ili esperis, ke ŝi kapablus envicigi ĝin en la surbendigan programon. Sed ĝi daŭris de la kvara ĝis la sesa kaj ili verŝajne bezonos vidi ion tiutempe, probable ion jam surbendigitan, kio signifis, ke ili ne povos surbendigi samtempe.

Ann miris, ĉu eblis surbendigi Tempestan knabon, kies titolo sonis pli oportune por tutfamilia spektado ol Enamiĝanta. Ili ne sciis, pri kio temis Enamiĝanta, sed kiam Meryl Streep kaj Robert De Niro partoprenis, eble estus ioma palpumado kaj neniu sciis la eblan reagon de la avinjoj al surekrana karesado.

Noel kaj Avril observis la seriozan vizaĝon de sia filino ĵonglanta kun la programoj. Jo Maxi Show, kiun Mary kaj John ŝatis, estis ekster la debato, ĉar la avinjoj ne toleris ion tian. Ludi la Ludon estis priskribita kiel Kristnaska Petolo, kaj ĉiam estis malsaĝa supozo, ke petolo povus plezurigi s-inon Dunne aŭ s-inon Byrne. Glenroe, evidente je la oka, sed ne necese la Senpaŭza Kristnaska Programo, kiu estis tro varia por la avinjoj. Eble ili ŝatus la knaban ĥoron de Dublin, sed ĉu vere indus pro la riproĉoj, kiuj povus erupcii ĉe Johnny Logan aŭ Dingbats?

Ann diris, ke ŝi denove konsultos la pli junajn: devos esti eliro. “Ĉiuj familioj certe havas la saman problemon dum tiu tempo de la jaro, — ŝi diris saĝe, — estis nur tio, ke la etuloj plublekis pri Popkanzonaj pintoj kaj aliaj aferoj, kiuj estis ekster la debato. Ŝajne Kristnasko ne celas infanojn”.

La koroj de Avril kaj Noel pleniĝis per tristeco. Ilia filino estis sen ajna aludo de ironio. Dum sia tuta vivo ŝi pensis, ke Kristnasko temis pri la avinjoj kaj pri kontentigo de ili tiom, kiom ili mem permesis.

Avril mordis sian lipon, kiam ŝi memoris tion kio estis tiom longa kiel mil Kristnaskaj tagoj, kiam Avinjo Dunne rigardis ŝin supren kaj malsupren kaj demandis, kiam ŝi alivestiĝos kaj poste kun lipkrispo petis pardonon kaj diris, ke kompreneble ŝi jam alivestiĝis kaj kiom prudenta ŝi estis ne surmeti ion elegantan.

Ŝi memoris aliajn milojn da festoj kiam Avinjo Byrne ekzamenis la etikedon de la supermarkta vinbotelo kaj demandis Noel'on pri la nomo de ilia vinkomercanto kaj ĉu ili elektis ion specialan tiujare. Noel palpserĉis ŝian manon sub la tablo. “Ne gravas, — li diris al ŝi. — Ni ĉiuj havas nian propran vivon”.

Certe, sed iliaj infanoj ne havis la Kristnaskfeston, kiun ili devus havi.

Se ne estus avinjoj, imagu kiel povus esti. Imagu.

Avril dorlotis sin. Ili povus ellitiĝi pli malfrue. Ili povus matenmanĝi en matena robo. Unu tason da teo post alia ili povus spekti la vidbendon kun La Freneza Hotelo. La epizodon kun la rato de Manuelo. Ĉiuj ŝatis ĝin. Ne estus kaŝaj rigardoj al la du bonaj foteloj por vidi, kiamaniere ĝi estis perceptita.

Ili povus promeni mallonge en malnovaj vestaĵoj, iri al lokoj kun koto kaj montri aĵojn unu al la alia kaj ridi. Kiel ili faris dum normalaj tagoj. Ne iri kun avinja rapideco kaj sen ekzamenado kaj poent-disdonado.

Ili ne bezonus spekti Papon kaj Reĝinon. Ilia Kristnaska mesaĝo estus enfamilia.

La meleagro gustus pli bone sen analizado, eksplikado kaj bedaŭrado. Ili povus manĝi grekan jogurton kune kun Kristnaska pudingo, kion ili pli ŝatis ol fari brandumitan buteron por la elmontrado. La infanoj povus laŭte ekridi pri la ŝercoj en la kukoj anstataŭ kapklini saĝe kun la avinjoj, ke aĉeti kukojn de tiom neinda kvalito estas peko krianta al la ĉielo por venĝo.

Noel sentis rankoron kontraŭ siaj du fratoj kaj fratino, kiuj neniam pripensis inviti la Patrinon. Eĉ unu fojon ili ne invitis. “Estas tradicio, ke ŝi vizitas Noel'on kaj Avril'on”, — ĉiuj diris kun granda kulpa trankviliĝo kaj donis al ŝi botelojn da ŝereo, ŝaflanajn botelojn por varmega akvo kaj etajn skatolojn da likvora ĉokolado, kiujn ŝi gardu por si mem, kion ŝi faris.

“Kaj ĉu ne la fratino de Avril en Limerick povus preni s-inon Byrne? Nur unu fojon, nur dum tiu jaro? Kial devis esti tradicio? La maljunaj vespertoj eble ŝatus ŝanĝon, iom da varieco”, — Noel pensis senespere.

Sed estis tro malfrue pripensi tion dum ĉi jaro. Planojn oni devus fari tre anticipe kaj neniam devus aspekti kiel, nu kiel ĝi estis.

Avril kaj Noel rigardis unu la alian kaj por la unua fojo ili ne manpremis unu la alian por rekonfirmi, memorigi unu la alian pri la tuta komuna vivo, por substreki, ke unu tago ne estis granda cedo. Por la unua fojo ŝajne estis tro. Tiu tago estis por ĉies ĝuo. Kaj ilia familio serioze kredis, ke tiu tago estis por la infanoj.

La sento daŭris pliajn tagojn kaj kondukis ilin al Kristnasko. La infanoj sciis, ke io ne estis en ordo. Iliaj patrino kaj patro, kiuj antaŭ Kristnasko kutime estis plenaj de petoj, alvokoj kaj instigoj, ŝajne iel perdis la Kristnaskan spiriton.

Ili eĉ ne havis tiujn embarasajn mezaĝulajn ĉirkaŭbrakojn kaj manpremojn kiel kutime. Kiam Ann aŭ Mary aŭ John demandis pri iliaj planoj por la avinjoj, ili ricevis malabundajn respondojn.

— Ĉu ni alportu la ŝirmilon, se Avinjo Byrne sidos en trablovo? — demandis Ann.

— Do ŝi sidu en trablovo, — diris ŝia patrino neatendite.

— Kie estas la lupeo por la televida gazeto? — demandis John. — Avinjo Dunne ŝatas havi ĝin ĉemane pro la malgrandaj literoj.

— Do ŝi surmetu siajn damnajn okulvitrojn, kiel ni ĉiuj, — diris lia patro.

Tiam la infanoj zorgis pri ili.

Ann pensis, ke la patro eble havis masklan menopaŭzon. Mary demandis sin, ĉu ŝia patrino travivis mezaĝan krizon. Ŝi ne sciis, kio estis tio, sed estis programo en la televido kun multaj blankvizaĝaj virinoj en la aĝo de ŝia patrino, kiuj diris, ke ili ĵus travivis ĝin. John pensis, ke ili simple estis malbonhumoraj, kiel instruistoj, kiuj en la lernejoj malbonhumoriĝis por la duono de la lernojaro. John esperis, ke la gepatroj venkos ĝin, ĉar estis tre malgaje kiam ili “formordis la kapon” de ĉiuj.

La tagon antaŭ Kristnasko ĉiuj sidis apud la kameno. Ĉiuj deziris vidi la saman filmon, post kelkaj minutoj ili donus sin al James Stewart. Ne estis plendumaj sentoj, pri kiu sidis kiel, pri la honora pozicio pli proksime al la fajro aŭ al la aparato. Neniu ĉasis lupeon aŭ trablov-forigilon.

Noel kaj Avril ĝemis.

— Mi bedaŭras pri la avinjoj! — Avril diris subite.

— Estus agrable, se vi ĉiuj povus havi normalan Kristnaskon, kiel ĉiuj infanoj, — diris Noel.

La tri infanoj rigardis ilin nekredeme. Tio estas la unua fojo de bedaŭro iam ajn. Kutime ili diris, kiom feliĉaj ili estis pro tio, ke ili havas du avinjojn kiuj eĉ vizitas ilin dum Kristnasko.

Neniam ili kredis tion, kompreneble, tio estis kiel: “krustoj estas bonaj kaj rapidmanĝadejoj malbonaj”, — ili aŭdis kaj akceptis, kiel ion, kion oni diras. Ili jam diris tion tiom longe, ke ĝi nun estis parto de la enscenigo. Estis pli simple aŭskulti kaj forgesi ol tiu nova maltrankvileco inter iliaj gepatroj kaj tiu nova revelacio ke avinjoj finfine tamen ne estis tiom Bona Afero.

Ann kaj Mary kaj John ne ŝatis tion. Tio ŝanĝis la naturan ordon de la aferoj. Ili ne ŝatis ŝanĝon de aferoj. Kaj nepre ne dum Kristnasko.

“Estas ja via tago, vi scias,” diris Avril.

“Pli via ol ilia, efektive,” la vizaĝo de Noel impetis al klarigo.

En la fajrolumo la tri infanoj rigardis ilin. Ili ne estus aŭskultontaj klarigon. Neniu akuzo pri geonkloj, kiuj ne transprenis sian parton. Ne vortoj kiel “ŝarĝo” aŭ “ĝeno”. Certe ne dum Kristnaska tempo.

Ili devis paroli rapide, por eviti ke ili diru nedirendajn aferojn.

— Ni pensis, ke eble ni surbendigu Stelvojo Tri kaj donu al ili iusencan ĝisdatigon pri kiu estas kiu, vi scias: Kirk kaj Spock kaj Scotty, — diris John.

— Kaj eble Avinjo Byrne estas en spiritstato rememoriganta pri Drakula kaj Frankenŝtejn, — diris Mary esperoplene.

Ann, kiu maturiĝis dum ĉi tiu Kristnasko, komprenis preskaŭ ĉion. Subite ŝi diris mildvoĉe:

— Kaj ne povus esti multe da loko por ili en iu alia gastejo, ĉar tiuokaze ili estus irintaj tien, do ili estas feliĉaj, ĉar ĉi tie estas la plej bona gastejo de la urbo.

Tradukis el la angla Wolfgang Kirschstein


Notoj de la tradukinto

* En la franca lingvo Noël estas Kristnasko, kaj avril estas aprilo.

** Manksaj katoj estas senvostaj.

La Ondo de Esperanto. 2001. №1 (75).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo