O.HenryO Henry

La donaco de la magoj

O Henry (aŭtenta nomo William Sydney Porter, 1862–1920), usona verkisto, aŭtoro de satira romano Reĝoj kaj brasiko (1904) kaj de multegaj noveloj, verkitaj precipe pri ĉiutaga vivo en Nov-Jorko, kie li ekloĝis en 1902. Tia estas ankaŭ La donaco de la magoj (The Gift of the Magi) aperinta en lia novelaro Kvar milionoj (1906). La unua Esperanta traduko de ĉi tiu novelo (de Saĉio Oka) aperis en Literatura Mondo. 1947: №1–2.


Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la postan tagon venos Kristnasko.

Evidente nenio estis farebla krom fali sur la eluzitan kanapeton kaj hurli. Tion faris Della. Kio instigas la moralan ideon, ke la vivon konsistigas ĝemoj, snufetoj kaj ridetoj, kaj superregas la snufetoj.

Dum la hejmmastrino laŭgrade transiras de la unua stadio al la dua, rigardu la hejmon. Meblita apartamento je 8 dolaroj semajne. Ĝi ne vere defiis priskribantojn, sed taŭgan priskribon povus fari nur kuraĝulo.

En la suba vestiblo troviĝis leterkesto tro malgranda por leteroj, kaj elektra butono per kiu nenia homa fingro povis sonorigi. Al la apartamento apartenis karteto kun la nomo “S-ro James Dillingham Young”.

La “Dillingham” estis konfidita al la vento dum la antaŭa periodo de prospero, kiam oni pagis al ĝia posedanto 30 dolarojn semajne. Tamen nun, kiam la enspezoj ŝrumpis ĝis 20 dolaroj, la literoj en la “Dillingham” serioze pripensis mallongiĝi ĝis modesta kaj senpretenda “D”. Sed kiam ajn s-ro James Dillingham Young venis hejmen kaj atingis sian supran apartamenton, lin nomis “Jim” kaj forte brakumis s-ino James Dillingham Young, kiun vi jam konas kiel Dellan. Kio ja estas entute tre bona.

Della finis plori kaj prizorgis siajn vangojn per la pudrilo. Ŝi staris apud la fenestro kaj malgaje rigardis al griza kato, kiu promenadis sur griza barilo apud griza ĝardeno. Morgaŭ estos la Kristnasko, sed ŝi posedis nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Dum monatoj ŝi ŝparis ĉiun eblan cendon, ĝis tia rezulto. Dudek dolaroj ĉiusemajne ne pretersufiĉas. Elspezoj estis pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. Tiel okazas ĉiam. Nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Ŝia Jim. Multajn feliĉajn horojn ŝi pasigis projektante ion belan por li. Ion fajnan kaj raran kaj valoran — ion kio preskaŭ valoros la honoron esti posedata de Jim.

Staris trumo inter du fenestroj de la ĉambro. Eble vi jam vidis trumon en okdolara apartamento. Tre maldika, tre lerta homo povas, observante sian respeguliĝon laŭ rapida sinsekvo de longaj strioj, havigi al si pli-malpli precizan ideon pri la propra aspekto. Della, kiu sveltis, jam majstris en tiu arto.

Ŝi subite forturnis sin de la fenestro kaj ekstaris antaŭ la spegulo. Ŝiaj okuloj brilis, sed ŝia vizaĝo paliĝis dum nuraj dudek sekundoj. Ŝi rapide malfiksis sian hararon kaj lasis ĝin fali ĝis la plena longeco.

Komprenu, ke ekzistis du posedaĵoj de la gesinjoroj James Dillingham Young pri kiuj ambaŭ ege fieris. Unu estis la ora poŝhorloĝo de Jim, kiu antaŭe apartenis al liaj patro kaj avo. La alia estis la hararo de Della. Se la reĝino de Ŝebao loĝus en la apartamento aliflanke de la aerŝakto, Della iutage lasus sian hararon pendi de la fenestro por sekiĝi, nur por malplivalorigi la juvelojn kaj donacojn de Ŝia Reĝina Moŝto. Se la Reĝo Salamono estus kortisto, kun ĉiuj siaj trezoroj amasigitaj en la kelo, Jim ĉiufoje elprenus sian poŝhorloĝon preterpasante lin, nur por vidi lin elpluki sian barbon pro envio.

Do nun la bela hararo de Della pendis ĉirkaŭ ŝi, ondetante kaj brilante kiel bruna akvofalo. Ĝi atingis ĝis sub la genuoj kaj fariĝis por ŝi preskaŭ vestaĵo. Kaj tiam ŝi rapide kaj maltrankvile religis ĝin. Ŝi hezitis unu minuton kaj staris senmove, dum unu aŭ du larmoj falis sur la malnovan ruĝan tapiŝon.

Ŝi surmetis la malnovan brunan jakon; ŝi surmetis la malnovan brunan ĉapelon. Kun jupo kirliĝanta kaj ankoraŭ kun la brilo en la okuloj, ŝi flirte trapordiĝis kaj iris laŭ la ŝtuparo malsupren al la strato.

Kie ŝi haltis, la elpendaĵo tekstis: “Madame Sofronie. Harvaroj Ĉiaj.” Della kuris supren je unu ŝtuparo kaj ordigis sin, anhelante. Madame, granda, tro pala, frida, tute ne aspektis Sofronie.

“Ĉu vi aĉetos mian hararon?” demandis Della.

“Mi aĉetas hararojn,” diris Madame. “Demetu vian ĉapelon, ni rigardu kiel ĝi aspektas.”

La bruna akvofalo ekondis.

“Dudek dolaroj,” diris Madame, levante la amason per sperta mano.

“Tuj donu ilin al mi,” diris Della.

Ha, preterflirtis la du postaj horoj sur rozkoloraj flugiloj. Nu, forgesu ĉi tiun konfuzan parolfiguron. Ŝi serĉadis en la butikoj la donacon por Jim.

Finfine ŝi trovis ĝin. Certe ĝi estis fabrikita por Jim kaj por neniu alia. Simila troveblis en neniu alia butiko, ŝi ja sciis tion, ĉar ŝi trakribris ĉiun el ili. Ĝi estis platena ĉeneto por poŝhorloĝo, simpla kaj deca, prave deklaranta sian valoron nur per la substanco, sed ne per supraĵe brila ornamo — tiaj devas esti ĉiuj bonaj aĵoj. Ĝi eĉ taŭgis por La Horloĝo. Ekvidinte ĝin, ŝi tuj sciis, ke ĝi devos aparteni al Jim. Ĝi similis lin. Kvieteco kaj valoro — tiu priskribo konvenas por ambaŭ. Dudek unu dolarojn ili prenis de ŝi kontraŭ ĝi, kaj ŝi rapidis hejmen kun la 87 cendoj. Kun tia ĉeno sur la horloĝo, Jim rajtos interesiĝi pri la horo en iu ajn societo. Kvankam bela estis lia horloĝo, li foje ŝtelrigardis ĝin pro la malnova leda rimeno, kiun li uzis anstataŭ ĉenon.

Kiam Della revenis hejmen, ŝia ebriiĝo iomete cedis la lokon al prudento kaj rezonemo. Ŝi eligis siajn buklilojn, fajrigis la gason kaj eklaboris por ripari la damaĝon, kiun faris malavareco lige kun amo. Jen ĉiam taskego, karaj geamikoj — mamuta taskego.

Post kvardek minutoj ŝian kapon dense kovris bukletoj, kiuj mirinde similigis ŝin al lernejano fuĝinta el lernejo. Ŝi rigardis sin en la spegulo longe, zorge kaj kritike.

“Se Jim ne mortigos min,” ŝi diris al si, “antaŭ ol li duan fojon rigardos min, li diros, ke mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo. Sed kion mi povus fari — ho! kion mi povus fari per unu dolaro kaj okdek sep cendoj?”

Je la sepa horo la kafo estis farita kaj la pato estis sur la fornelo, varma kaj preta por kuiri la kotletojn.

Jim neniam malfruis. Della faldis la ĉeneton en la mano kaj sidis sur la angulo de la tablo apud la pordo, tra kiu li ĉiam envenis. Baldaŭ ŝi aŭdis liajn paŝojn malsupre sur la enira ŝtuparo, kaj por unu momento ŝi paliĝis. Ŝi kutimis fari silentan preĝeton pri la plej simplaj ĉiutagaĵoj, kaj nun ŝi flustris: “Bona Dio, mi petas, igu lin pensi, ke mi ankoraŭ estas beleta.”

La pordo malfermiĝis, kaj Jim enpaŝis kaj refermis ĝin. Li aspektis maldike kaj tre serioze. Povrulo, li havis nur dudek du jarojn — kaj estis ŝarĝita de la familio! Li bezonis novan surtuton, kaj mankis al li gantoj.

Jim haltis en la pordo, nemovebla kiel setero ekflarinta koturnon. Liaj okuloj estis fiksitaj al Della, kaj en ili vidiĝis esprimo, kiun ŝi ne povis kompreni, kaj tio teruris ŝin. Ĝi estis nek kolero, nek surprizo, nek malaprobo, nek hororo, nek iu ajn el la sentoj, kiujn ŝi atendis. Li simple fikse rigardis ŝin kun stranga mieno sur la vizaĝo.

Della deŝoviĝis de la tablo kaj iris al li.

“Kara Jim,” ŝi kriis, “ne rigardu min tiel. Mi detondigis la hararon kaj vendis ĝin ĉar mi ne povus travivi la Kristnaskon, ne doninte al vi donacon. Ĝi rekreskos — tio ne gravos al vi, ĉu? Mi devis fari ĝin. Mia hararo tre rapide kreskas. Diru "Gajan Kristnaskon!", Jim, kaj ni estu feliĉaj. Vi ne scias, kiel bonan — kiel belan, bonan donacon mi havas por vi.”

“Vi detondigis la hararon?” demandis Jim penege, kvazaŭ li ankoraŭ ne komprenus tiun evidentan fakton eĉ post la plej malfacila mensa laboro.

“Detondigis ĝin, vendis ĝin,” diris Della. “Ĉu vi tamen ne egale amas min? Mi restas mi sen la hararo, ĉu ne?”

Jim scivole ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

“Vi diras, ke via hararo estas for?” li diris kun preskaŭ idiota mieno.

“Ne serĉu ĝin,” diris Della. “Ĝi estas vendita — vendita, jam for. Kara, estas la Antaŭkristnaska Vespero. Estu bona al mi, ĉar mi forvendis ĝin pro vi. Eble la haroj sur mia kapo estis kalkuleblaj,” ŝi daŭrigis kun subita serioza dolĉeco, “sed neniu povus kalkuli mian amon al vi. Ĉu mi komencu kuiri la kotletojn, Jim?”

Jim ŝajnis rapide vekiĝi el sia tranco. Li brakumis sian Dellan. Dum dek sekundoj ni rigardu, kun diskreta atentemo, iun negravan objekton en alia direkto. Ok dolaroj en semajno aŭ miliono en jaro — ĉu estas diferenco? Matematikisto aŭ spritulo proponus al vi malĝustan respondon. La magoj alportis valorajn donacojn, sed tiu ne estis inter ili. Tiun malklaran aserton ni lumigos poste.

Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

“Ne miskomprenu min, Denjo,” li diris. “Mi ne supozas, ke iu ajn tondado aŭ razado aŭ ŝampuo igus min malpli multe ŝati mian karulinon. Sed se vi malvolvos tiun pakaĵon, vi eble vidos, kial vi komence tiom konfuzis min.”

La blankaj lertaj fingretoj disŝiris la ŝnureton kaj paperon. Kaj jen ekstaza ĝojkrio; kaj poste, ho ve! rapida virineca ŝanĝo al histeriaj larmoj kaj vekrioj, kiuj necesigis la tujan aplikon de ĉiuj konsolaj kapabloj de la mastro de la apartamento.

Ĉar tie kuŝis La Kombiloj — la kombilaro, por flankoj kaj malantaŭo, kiun Della jam delonge adoradis en vitrino ĉe Broadway. Belaj kombiloj, el vera testudŝelo, kun juvelitaj randoj — kun koloro tre taŭga por la bela malaperinta hararo. Ili estis multekostaj kombiloj, ŝi sciis, kaj ŝia koro simple sopiris ilin sen eĉ minimuma espero ekhavi ilin. Kaj nun ili apartenis al ŝi, sed jam malaperis la bukloj, kiujn devus ornami la aspiritaj ornamaĵoj.

Sed ŝi premis ilin al sia brusto kaj finfine povis levi la senbrilajn okulojn kaj rideti kaj diri: “Mia hararo tre rapide kreskas, Jim!”

Kaj tiam Della saltis, kiel brogita kateto, kaj ekkriis, “Ho, ho!”

Jim ankoraŭ ne vidis ŝian belan donacon. Ŝi entuziasme donis ĝin al li sur la manplato. La malbrila valora metalo ŝajnis speguli ŝian brilan kaj ardan animon.

“Ĉu ĝi ne estas bela, Jim? Mi traserĉis la tutan urbon por trovi ĝin. Ekde nun, vi povos kontroli la horon cent fojojn en la tago. Donu al mi vian horloĝon. Mi volas vidi, kiel ili aspektas kune.”

Anstataŭ obei, Jim falis sur la kanapon, apogis la verton sur siaj manoj kaj ridetis.

“Denjo,” li diris, “ni formetu niajn kristnaskajn donacojn kaj kaŝu ilin por iom da tempo. Ĝuste nun ili estas tro bonaj por uzi. Mi vendis la horloĝon por havi monon por aĉeti viajn kombilojn. Kaj nun, bonvolu ekkuiri la kotletojn.”

La magoj, kiel vi scias, estis homoj saĝaj — homoj mirinde saĝaj — kiuj alportis donacojn al la Bebo en la staltrogo. Ili inventis la arton de Kristnaska donacado. Ĉar ili saĝis, iliaj donacoj sendube estis saĝaj, eble rajtigantaj interŝanĝon okaze de koincido. Kaj jen mi lame rakontis al vi la negloran historion de du malsaĝaj gejunuloj en apartamento, kiuj tute nesaĝe oferis unu por la alia la plej gravajn trezorojn de sia hejmo. Sed al la nuntempaj saĝuloj fine estu dirite, ke el ĉiuj donacantoj la plej saĝaj estas tiuj du. El ĉiuj donacantoj kaj ricevantoj tiaj estas la plej saĝaj. Ĉie ili estas la plej saĝaj. Ili estas la magoj.

Tradukis el la angla Donald J. Harlow


Notoj

s-ino James Dillingham Young. En la epoko de la novelo, kaj eĉ dum la pliparto de la 20a jarcento, edzinoj en Usono kutime akceptis ne nur la edzan familinomon, sed ankaŭ la edzan personnomon, precipe kiam ĝi estis uzata kun “sinjorino” kaj ĉe formala interkonatiĝo.

Madame ... tute ne aspektis Sofronie. La nomo Sofronie kun la titolo “Madame” (mia damo = sinjorino) donas al anglalingvano ideon pri delikateco.

... mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo. En Insulo Coney (Coney Island) apud Nov-Jorko estas multaj amuzejoj; la vorto “dancistino” estas uzita por traduko de “chorus girl”, ĉar temas ne pri ĥoristino, sed pri virino kiu dancas duonnude kaj burleske, inter multaj aliaj, por distri la spektantojn, ĉefe (sed ne nepre, ĉar ne temas pri striptizo) virojn.

La Ondo de Esperanto. 2001. №12 (86).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo