TwainMark Twain

Ĵurnalismo en Tenesio







La redaktisto de La Memfisa Lavango delikate tiel rebatis al skribinto, kiu estis deklarinta lin radikalulo:
«Jam ĉe la unua vorto, metante punktojn super la “i”, streketojn sur la “t” kaj aldonante interpunkcion en la mezo de la unua frazo, li sciis, ke li estas elovonta diron superplenan de kalumnio kaj fetoran de mensogo».
— Gazeta interkorespondado.


 

Kuracisto estis dirinta al mi, ke Sudlanda klimato plibonigus mian farton; tiel mi sudenvojaĝis al Tenesio, kaj dungiĝis kiel help-redaktisto en Matena Gloro kaj Milit-ekkrio de la Ĝonsona Graflando. Ĉe mia eklabora alveno, mi ekvidis la ĉefredaktiston kun dorso klina sur trigamba seĝo kaj kun piedoj sur pinoligna tablo. Alia elpina tablo kaj alia vundita seĝo staris en la ĉambro, kvazaŭ duone entombigitaj sub gazetoj, paperfolioj kaj manskribaĵoj. Ligna kesteto entenis sablon plenan de cigarstumpoj kaj maĉtabakaj kraĉoj; la pordeto de la hejtilo pendis per sia sola supra hoko. La ĉefredaktiston vestis nigra frako kun longa postparto, kaj pantalono el blanka lino. Liaj botoj estis delikataj, kaj zorge nigre ŝmiritaj. Li krome surhavis ĉemizon kun faldomamoj kaj alta kolumo el eksmoda tipo, koltukon kun kahelita aspekto, kies pintoj pendis, kaj dikan sigel-fingroringon. Dato de lia kostumo: ĉirkaŭ 1848. Li estis fumanta cigaron; dum serĉesploro al iu vorto, taŭzante sian hararon, li konsiderinde disordigis ties aranĝon. Terure mienstreĉis li; mi do opiniis, ke li estas preparanta aparte akran ĉefartikolon. Li ordonis al mi tralegi la interŝanĝe ricevitajn gazetojn, kaj respondocele resumi iliajn interesajn artikolojn en iun Spiriton de la Tenesia gazetaro.

Mi skribis tion:

SPIRITO DE LA TENESIA GAZETARO

La redaktistoj de la gazeto La Duonsemajna Tertremo evidente miskomprenas la aferon de la fervojo de Pigrazen. Ne intencas la Kompanio malzorgi pri Buteurbo. Male ĝi konsideras ĝin unu el la plej gravaj etapoj sur la linio kaj sekve tute ne povas havi la deziron malatenti ĝin. La respektinduloj de Tertremo kompreneble do trovos plezuron, reĝustigante sin.

Lia Moŝto Johan' W. Florbedo, la perfekta redaktisto de La Fulmotondro de Konfuzurbo kaj de La Batalkrio por Libereco, alvenis la urbon hieraŭ. Li gastiĝis en la Akravorta Hotelo.

Ni konstatas, ke nia kolego de La Matenbleko de Kotfonturbo erarstumblis, supozante, ke la balotado ne estis sukcesa al S-ro Veteraĉo; certe li estos malkovrinta sian misdiron, antaŭ ol tiu nia reĝustigo atingos lin. Lin sendube erarigis nekompleta informo pri la balotrezulto.

Agrable estas sciigi, ke Blagurbo estas provanta kontrakti kun respektindaj Novjorkanoj por pavimi siajn kvazaŭ netrapaseblajn stratojn per la pavimsistemo de S-ro Nikelfilo. Tiun decidon la Ĉiutaga Hurao plej apogas kaj favore antaŭvidas ties finan sukceson.

Mi prezentis mian malneton al la redaktisto, por akcepto, modifo aŭ disŝiro. Li rigardis, kaj lia vizaĝo nubiĝis. Liaj okuloj trakuris la paĝojn, kaj lia mieno fariĝis misaŭgura. Videbliĝis, ke io ne taŭgas. Li subite eksaltis el la seĝo kaj laŭtis:

— Fulmotondro! Ĉu vi supozas, ke mi estas tiamaniere parolonta pri tiuj brutoj? Ĉu vi supozas, ke miaj abonantoj kontentiĝos per tia kaĉo? La plumon donu!

Neniam vidis mi plumon tiel skrape kaj akre tragrati sian kuradon kaj tiel senkompate plugi sian sulkon tra adjektivoj aŭ verboj de alia persono. Je l' vojomez' de ĝia kur' infera, iu pafis al mia ĉefredaktisto tra la malferma fenestro, damaĝante la simetrion de miaj oreloj.

— Ha! — li diris, — pafis tiu bruta Smith, de la Morala Vulkano; li hieraŭ ricevis sian konton.

Tuj mia estro eltiris mararmean revolveron el sia zono kaj kontraŭpafis. Trafita en la femuro, Smith falis. Tio ĝenis lin, dum li estis tuj provonta duan celŝancon, kaj tiu lia dua pafo trafis aliulon, fakte min, nur eltranĉante unu fingron mian.

La ĉefredaktisto daŭrigis sian forskrapadon kaj interliniajn aldonojn. Apenaŭ li finis sian taskon, manbombo lavangis en la stovotubo, kaj eksplodigis ĝin en mil akraĵojn. Tamen tio kaŭzis nenian detruon, krom elrompon de dentoparo mia, pere de vaganta metalero.

— Tiu stovo estas nun tuta ruino, — komentis la ĉefredaktisto.

Mi respondis, ke mi samopinias.

— Bone, ne gravas; ĝin ne bezonas ni ĉe tia vetero. La kulpinton mi konas kaj kaptos. Nun, jen kiel tiun taskon vi devas redakti!

Mi reprenis ĝin, surcikatrigitan de tiom da strekoj kaj interliniaĵoj, ke eĉ ĝia patrino ne rekonus ĝin — se patrinon ĝi havus. Ĝi aspektis jene:

SPIRITO DE LA TENESIA GAZETARO

La nebonigeblaj mensogantoj de la Duonsemajna Tertremo estas provantaj trompi sian noblan kaj kavalirecan legantaron per denovaj fiaj kaj krudaj falsaĵoj pri la plej glora koncepto de la 19a jarcento, la fervojo de Reklamtrumpet. La ideon, ke Buteurbon la fervojo preterpasu naskis ilia abomena cerbo — aŭ pli ĝuste, la feĉo, kiun ili opinias sia cerbo. Prefere ili mem glutu tiun mensogon, se ili deziras, ke iliaj elŝiritaj serpentaj ekshaŭtoj evitu merititan tanadon.

Florbedo, tiu azeno de Fulmotondro de Konfuzurbo kaj de La Batalkrio por Libereco, revenis blekpeti sian nutrofojnon en Akravorta Hotelo.

Ni konstatas, ke tiu memkontenta trudisto de La Matenbleko de Kotfonturbo mensogeme asertis, kiel kutime, ke Veteraĉo ne estas elektita. La sankta misio de ĵurnalismo estas disverŝi veron, forŝiri eraron, eduki, klerigi la publikon, altigi la legantaran moralon kaj moron, ĝentiligi, virtigi, helpemigi la homojn kaj ĉiel igi ilin pli bonaj, piaj kaj feliĉaj; tamen tiu senkora degenerulo senĉese hontigas sian noblan profesion, dissemante falsaĵojn, kalumniojn, insultojn kaj vulgaraĵojn.

Ĉu Blagurbo bezonas Nikelfilan pavimon ? — pli ĝuste ja malliberejon kaj kadukejon! Kia ideo, pavimi vilaĝon, kiu posedas ununuran ĉevalon, du ĝinfabrikojn, unu forĝejon kaj tiun kataplasmo-gazeton, Ĉiutaga Hurao. Tiu rampanta insekto, Pranculo, eldonisto de Hurao, azenblekas sian taskon per sia kutima stulteco, kredante sin prudentoplena.

— Nu! Jen kiel vi devas skribi! kun bona pipro sur freŝa kipro! Fi! bebkaĉa ĵurnalismo igas min vomema.

Ĝuste tiam briko brue frakasis la fenestron kaj frapis mian dorson en pripensinda maniero. Mi retiriĝis el la balistika linio, ekkomprenante, ke mi staras sur trajektorio. La ĉefo deklaris:

— Jen verŝajne la kolonelo. Mi atendas lin de du tagoj. Li certe tuj venos ĉi tien.

Li pravis. Post momento, la kolonelo aperis ĉe la pordo, kun rajdarmea revolvero enmane, dirante:

— Sinjoro, ĉu mi havas la honoron paroli al la poltrona eldonanto de tiu favputra paperaĉo?

— Jes ja; bonvolu sidiĝi, Sinjoro. Atentu pri la seĝo, kies unu kruro malaperis. Mi opinias, ke mi havas la honoron turniĝi al tiu abomeninda mensoganto, Kolonelo Blagklaŭno Prabarbar?

— Ĝuste, Sinjoro. Ni havas finpagotan konton. Se tio kontentigus vin, ni povus komenci.

— Mi havas finotan artikolon: La kuraĝiga progreso de la intelekta kaj morala disvolviĝo en Usono; sed tio ne urĝas; ni komencu.

Ambaŭ pafiloj sammomente ektondris sovaĝe. Mia estro nur perdis harbuklon kaj la kolonela kuglo finis sian vojaĝon en la grasan parton de mia supra femuro. La maldekstra ŝultro de la kolonelo estis iomete fendita. Ili repafis. Ambaŭ maltrafis, sed loton gajnis mi, kuglon en la brakon. La tria pafado malgrave vundis ambaŭ kaj fortranĉis unu mian pugnan ostokapeton. Mi tiam deklaris, ke mi devas eliri por promenadeto, ĉar temas pri interrilato privata, kiun pro ĝentileco mi intencas jam ne partopreni. Sed ambaŭ bonmoruloj petis, ke mi restu sur mia seĝo, asertante, ke mi tute ne ĝenas ilin.

Poste, dum ili reŝargis, ili babilis pri rikoltoj, pri balotoj, kaj mi sentis la neceson ekbandaĝi miajn vundojn. Sed ili entuziasme tuj repafadis, kun plena sukceso; tamen rimarkinde estas, ke min, kvin el ses kugloj trafis. La sesa mortige vundis la kolonelon, kiu sprite rimarkigis, ke li devas nun adiaŭi nin, ĉar tasko atendas lin en alia parto de la urbo: li petis la adreson de la funebristo kaj eliris.

La ĉefo sin turnis al mi, dirante:

— Mi atendas invititajn vespermanĝontojn, kaj mi nun prepariĝu. Favore bonvolu kontroli la unuan presadon kaj ricevi la vizitontojn.

Iom grumblemis mi ĉe la ideo akcepti vizitontojn, sed mi estis tro konfuzita de la pafada bruego, kiu ankoraŭ sonoris en miaj oreloj kaj mi trovis nenion respondotan.

Li plu diris:

— Johan' Mezulo alvenos je la tria. Draŝu lin. Brankiostomo eble aperos iom pli frue: tra la fenestro ĵetu lin eksteren. Ferfilo montriĝos ĉirkaŭ la kvara: mortigu lin. Estas ĉio por hodiaŭ, mi opinias. Se restos al vi ioma tempo, skribu akran artikolon pri la polico; ne domaĝu la ĉefinspektoron. Sub la tablo, jen klaboj; en la tirkesto, pafiloj; en la angulo, pafaĵoj; en la fakoj tie supre vato kaj bandaĝoj. Okaze de grava vundo al vi, Bisturio, la kirurgo, loĝas ĉi-malsupre. Kompense ni senpage reklamas por li.

Li foriris. Mi ektremis. Tri horojn poste, mi estis trapasinta danĝerojn tiel terurajn, ke ĉia sento de animkvieto kaj trankvilo por eterne malaperis el mi. Brankiostomo pordsonoris, kaj tuj ĵetis min eksteren tra l' fenestro. Johan' Mezulo tuj postvenis kaj kiam mi svingis klabon, li derabis ĝin el mia mano kaj mem faris la taskon. Nekonato, neantaŭvidita en la programo, min skalpis. Alia nekonato, iu Mitralil', lasis min en stato de detruita ruino kaj ŝirplena ĉifonaro. Fine mi fuĝis en angulon, cervece ĉirkaŭata de freneza hundaro da redaktistoj, trudistoj, politikistoj kaj aventuristoj, kiuj furiozis, sakraĉis, kaj svingadis tiom da klingoj super mia kapo, ke la aero plenflagris de ŝtalaj ekbriloj. Mi estis decidonta rezigni mian dungatecon en la gazeto, kiam reaperis la estro, akompanate de tuta bando da allogitaj kaj entuziasmaj aliancanoj. Sekvis sceno de stratmilito kaj de masakro, kiun nenia skribilo homa, el ŝtalo aŭ alia materio, kapablus priskribi. Homojn oni pafis, travundis, dismembrigis, eksplodigis, trafenestrigis. Ekŝtormis nigra blasfemado, trafulmita de konfuze freneza skalpodanco, kaj ĉio finiĝis. Apenaŭ kvin minutojn poste, regis silento. Mia vundoplena ĉefo kaj mi sidis solaj, taksante la sangokovritan ruinon, kiu disinundis la plankon ĉirkaŭ ni.

Bildo de Serge SireLi diris:

— Tiu loko plaĉos al vi, post alkutimiĝo.

Mi respondis:

— Senkulpigu min; eble post tempo mi kapablus redakti en maniero konvena al vi, post ioma praktikado kaj lernado de la ĉi-loka parolmaniero; mi eĉ pricertas. Sed, sincere dirite, tia energio en la esprimado entenas iajn malavantaĝojn, kaj homa tasko povas esti interrompata, kiel vi mem konstatas. Certe energian redaktadon oni elektas por levi la nivelon de la publiko, sed tiom da necesa intereso al tiu plenumado ne altiras min. Malagrable verkas mi, kiam mi estas senhalte interrompata, kiel hodiaŭ. Mi ne malŝatas tiun postenon, sed ne plaĉas al mi resti ĉi tie por atendi klientojn. Mi konsentas, ke tiaj spertoj estas por mi novaj, kaj iel interesaj, sed ili ne estas kontentige distribuitaj. Bonedukitulo pafas al vi tra la fenestro kaj kripligas min; honore al vi, manbombo vizitas la stovon tra ties tubo kaj ĵetas ĝian pordeton al mia gorĝo; amiko via envenas por interŝanĝi komplimentojn kun vi kaj tiom traboras mian haŭton per kuglotruoj, ke ĝi ne plu kapablas ludi sian entenecan rolon; vi iras vespermanĝi kaj Johan' Mezulo levas sian klabon; Brankiostomo ĵetas min tra l' fenestro; Mitralil' disŝiras mian vestaron; nepre nekonato skalpas min kun la lerteco de longtempa spertulo; fine en malpli ol kvin minutoj ĉiuj trudistoj de l' regiono alvenas por ĝismorte disspliti, per siaj tomahokoj, tion, kio restas de mi. Kredu min aŭ ne: mi neniam travivis tiel vigligan sperton, ol la hodiaŭan. Mi tamen ŝatas vin kaj vian kvietan, trankvilan manieron klarigi aferojn al vizitantoj; sed komprenu, mi ne ankoraŭ alkutimiĝis. La suda koro estas tro varma kaj la loka gastigmaniero estas tro miriga por fremdulo. Miaj hodiaŭaj artikoleroj, kies sensukajn frazojn vi apetitis per la fervora spirito de la Tenesia ĵurnalismo, incitos aliajn vesponestojn. La tuta redaktista predantaro alkuros en malsato kaj en bezono tagmanĝe vori iun. Mi devas adiaŭi vin. Mi bedaŭrinde malakceptas ĉeesti tiajn festivalojn. Mi venis en la sudon pro mia sano kaj senprokraste revenos pro la sama motivo. La Tenesia ĵurnalismo estas tro spicita por mi.

Ni disiĝis kun reciproka bedaŭro, kaj mi enhospitaliĝis.

Tradukis el la angla Jean-Luc Tortel

Pro ĉi tiu traduko Jean-Luc Tortel iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2005 en la branĉo Traduka prozo el la angla lingvo.

La Ondo de Esperanto. 2006. №6 (140).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo