Ambrose BierceAmbrose Bierce

Diagnozo de morto

— Mi ne estas tiel superstiĉa kiel iuj el vi kuracistoj — scienculoj, kiel vi volas esti nomataj, — diris Hawver, respondante akuzon, kiu ne estis farita. — Iuj el vi — nur kelkaj, mi konfesas — kredas je senmorteco de la animo, kaj je aperaĵoj, kiujn vi ne honestas nomi fantomoj. Mi ne transpaŝas la konvinkon, ke vivantojn oni kelkfoje vidas tie, kie ili ne estas, sed ja estis — kie ili tiel longe vivis, eble tiel intense, ke ili postlasis impreson de si sur ĉiujn aferojn ĉirkaŭe. Mi scias ja, ke la medio povas esti tiel influita de onia personeco, ke ĝi redonas, post longa tempo, bildon de oni al la okuloj de alia homo. Sendube la impresanta personeco devas esti la ĝusta speco de personeco, same kiel la perceptantaj okuloj devas esti la ĝusta speco de okuloj — miaj, ekzemple.

— Jes, la ĝusta speco de okuloj, transdonantaj sentojn al la malĝusta speco de cerbo, — diris d-ro Frayley, kun rideto.

— Dankon; oni ŝatas vidi plenumita sian atendon; mi supozis, ke vi havos la ĝentilecon doni ĝuste tian respondon.

— Pardonu min. Sed vi diris, ke vi scias. Tio estas diri multon, ĉu ne? Eble vi ne avaros la penon diri, kiel vi eksciis.

— Vi nomos ĝin halucino, — diris Hawver, — sed tio ne gravas.

Kaj li rakontis la historion.

« La pasintan someron mi iris pasigi la varman veteron, kiel vi scias, en la urbo Meridiano. La parenco, en kies domo mi intencis gasti, estis malsana, do mi serĉis alian loĝejon. Post iom da malfacilaĵoj mi sukcesis lui vakan domon, kiun antaŭe okupis ekstravaganca kuracisto kun la nomo Mannering, kiu foriris antaŭ jaroj — neniu sciis, kien, eĉ ne lia agento. Li mem konstruis la domon kaj vivis en ĝi kun maljuna servisto dum ĉirkaŭ dek jaroj. Lian praktikadon, neniam tre ampleksan, li post kelkaj jaroj plene rezignis. Ne nur tiel, sed li ankaŭ retiriĝis preskaŭ tute el la socia vivo kaj iĝis homevitulo. Min informis la vilaĝa kuracisto, preskaŭ la sola persono, kun kiu li havis ian rilaton, ke post sia retiriĝo li dediĉis sin al unu sola studvojo, kies rezulton li elmetis en libro, kiu ne rekomendis sin al la aprobo de liaj profesiaj kolegoj, kiuj fakte ne konsideris lin mense tute sana. Mi ne vidis la libron kaj ne povas nun memori ĝian titolon, sed oni informis min, ke ĝi elmetis iom konsternan teorion. Li argumentis, ke eblas ĉe multaj homoj en bona sano antaŭdiri ilian morton precize, plurajn monatojn antaŭ la okazo. La limo, mi pensas, estis dek ok monatoj. Estis lokaj rakontoj, kiel li aplikis sian povon de prognozo, aŭ eble vi nomus ĝin diagnozo, kaj oni diris, ke en ĉiu okazo la homo, kies amikojn li avertis, mortis subite en la antaŭdirita tempo, kaj pro nenia rekonebla kaŭzo. Tamen, tio neniel rilatas al la afero, kiun mi rakontas; mi pensis nur, ke ĝi eble amuzos kuraciston.

« La domo estis meblita, ĝuste kiel li loĝis en ĝi. Ĝi estis iom melankolia loĝejo por iu, kiu estas nek homevitulo nek studento, kaj mi pensas, ke ĝi transdonis al mi iom el sia karaktero — eble iom el la karaktero de sia antaŭa loĝanto; ĉar ĉiam mi sentis en ĝi certan morozon, kiu ne apartenas al mia natura temperamento kaj ankaŭ ne ŝuldiĝas al soleco, mi pensas. Mi havis neniun serviston, kiu dormis en la domo, sed mi ĉiam ŝatis, kiel vi scias, la propran socion, kiel iu, kiu multe emas legi, kvankam mi malmulte emas studi. Kio ajn estis la kaŭzo, la efiko estis deprimo kaj sento pri okazonta malbono; tio speciale validis en la kabineto de d-ro Mannering, kvankam tiu ĉambro estis la plej luma kaj malplej sufoka en la domo. Vivgranda oleoportreto de la doktoro pendis en tiu ĉambro, kaj ŝajnis plene superregi ĝin. En tiu bildo estis nenio malkutima; la viro estis evidente iom belaspekta, aĝanta ĉirkaŭ kvindek jarojn, kun fergrizaj haroj, glatrazita vizaĝo kaj malhelaj, seriozaj okuloj. Io en la bildo ĉiam tiris kaj tenis mian atenton. La aspekto de la viro konatiĝis por mi, kaj iom “hantis” min.

« Unu vesperon mi trapasis tiun ĉambron survoje al mia dormoĉambro, kun lampo — mankas gaso en Meridiano. Mi haltis, kiel kutime, antaŭ la portreto, kiu ŝajnis en la lampolumo havi novan esprimon, malfacile nomeblan, sed forte maltrankviligan. Ĝi interesis, sed ne perturbis min. Mi movis la lampon de unu flanko al alia, observante la efikon de la ŝanĝita lumo. Tiel okupite, mi sentis impulson turniĝi. Kiam mi tion faris, mi vidis viron, kiu moviĝis tra la ĉambro rekte al mi! Kiam li sufiĉe proksimiĝis, ke la lampo lumigis lian vizaĝon, mi tuj konstatis, ke li estis d-ro Mannering mem; estis, kvazaŭ la portreto marŝus!

« — Mi pardonpetas, — mi diris, iom malvarme. — Tamen, se vi frapis, mi ne aŭdis.

« Li preterpasis min, je longo de brako, levis la dekstran montrofingron, kvazaŭ averte, kaj senvorte eliris el la ĉambro, kvankam mi vidis lian eliron same malmulte, kiel mi vidis lian eniron.

« Kompreneble, mi ne devas diri al vi, ke ĉi tio estis io, kion vi nomus halucino, kaj mi nomas aperaĵo. Tiu ĉambro havis nur du pordojn, el kiuj unu estis ŝlosita; la alia kondukis al dormoĉambro, el kiu ne estis eliro. Kiel mi min sentis, konstatinte tion, ne estas grava parto de la incidento.

« Sendube ĉi tio ŝajnas al vi tre kutima ‘fantomrakonto’ — unu konstruita sur la regulaj linioj desegnitaj de la malnovaj mastroj de la ĝenro. Se tiel estus, mi ne rakontus ĝin, eĉ se ĝi estus vera. La viro ne estis mortinta; mi renkontis lin hodiaŭ en la Unia Strato. Li preterpasis min en homamaso.»

Hawver finis sian rakonton, kaj ambaŭ viroj silentis. D-ro Frayley malatente tamburis la tablon per la fingroj.

— Ĉu li diris ion hodiaŭ? — li demandis. — Ion, el kio vi deduktis, ke li ne estis mortinta?

Hawver gapis kaj ne respondis.

— Eble, — daŭrigis Frayley, — li faris signon, geston — levante fingron, kvazaŭ averte. Ĝi estis artifiko ĉe li — kutimo, kiam li diris ion seriozan — anoncante la rezulton de diagnozo, ekzemple.

— Jes, li faris tion — ĝuste kiel faris lia aperaĵo. Sed, je Dio! Ĉu vi iam konis lin?

Hawver ŝajnis nervoziĝi.

— Mi konis lin. Mi legis lian libron, kiel iam faros ĉiu kuracisto. Ĝi estas unu el la plej frapaj kaj gravaj kontribuoj al medicina scienco de ĉi tiu jarcento. Jes, mi konis lin; mi flegis lin en malsano antaŭ tri jaroj. Li mortis.

Hawver saltis de sia seĝo, videble perturbite. Li paŝegis tien kaj reen tra la ĉambro; poste li aliris sian amikon kaj diris per voĉo ne tute firma:

— Doktoro, ĉu vi havas ion por diri al mi — kiel kuracisto?

— Ne, Hawver; vi estas la plej sana viro, kiun mi iam konis. Kiel amiko mi konsilas al vi iri al via ĉambro. Vi ludas la violonon kiel anĝelo. Ludu ĝin; ludu ion leĝeran kaj viglan. Forĵetu de via menso ĉi tiun malbenitan aferaĉon.

La sekvan tagon oni trovis Hawver mortinta en lia ĉambro, kun la violono ĉe la kolo, la arĉo sur la kordoj, kaj lia muzika kajero malfermita antaŭ li ĉe la funebra marŝo de Ŝopeno.

Tradukis Edmund Grimley Evans


Pro ĉi tiu traduko Edmund Grimley Evans iĝis laŭreato de Liro-2006 en la branĉo Traduka prozo.

La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo