Jerome K. Jerome
La viro kiu vivis por aliaj
Kiam ni unue renkontiĝis por paroli, li sidis kun sia dorso kontraŭ tondita
saliko, fumante argilan pipon. Li fumis ĝin tre malrapide sed tre skrupule.
Post ĉiu enspiro li forprenis la pipon de sia buŝo kaj svingis sian ĉapon
por forblovi la fumon.
“Ĉu malagrablas?” mi demandis de malantaŭ arbo, samtempe pretigante
min por forkuri, pro tio ke la respondoj de knabegoj al la demandoj de
knabetoj estas kutime tiaj, ke oni evitu ilin.
Je mia surprizo kaj trankviliĝo — ĉar rerigardante mi perceptis
ke mi antaŭe subtaksis la longon de liaj kruroj — li ŝajnis konsideri
la demandon natura kaj taŭga, respondante kun senafekta sincero: “Ankoraŭ
ne.”
Mi ekdeziris komfortigi lin — sinteno kiun li ŝajnis kompreni kaj
ŝati. Elirante subĉielen, mi sidiĝis kontraŭ li kaj rigardis lin dum
kelka tempo en silento. Tiam li diris:
“Ĉu vi iam provis trinki bieron?”
Mi konfesis, ke ne.
“Ho, ĝi estas aĉaĵo”, li respondis kun senintenca tremo.
Forgesante aktualajn ĝenaĵojn pro malĝoja rememoro de la pasinteco,
li plu fumis sian pipon senzorge kaj senpense.
“Ĉu vi ofte trinkas ĝin?” mi demandis.
“Jes”, li respondis malgaje; “ni ĉiuj uloj en la kvina klaso
trinkas bieron kaj fumas pipojn.”
Pli profunda nuanco de verdo eksternis sin sur lian vizaĝon.
Li subite ekstaris kaj ekiris al la heĝo. Antaŭ ol li atingis ĝin,
li tamen haltis kaj parolis al mi, sed ne turnante sin reen.
“Se vi sekvos min, knabeto, aŭ rigardos, mi batos vian kapon”,
li diris rapide kaj malaperis kun ŝpruca sono.
Li foriris je la fino de la jarduono, kaj mi ne revidis lin ĝis ni
ambaŭ estis junaj viroj. Iam poste mi okaze renkontis lin sur Oksfordostrato,
kaj li invitis min veni kaj pasigi kelkajn tagojn kun liaj parencoj en
Surio.
Mi trovis lin pala kaj malfeliĉa, kaj de tempo al tempo li vespiris.
Promenante trans la parko li pligajiĝis multe, sed tuj kiam ni revenis
al la domopordo li ŝajnis reordigi sin, kaj li komencis vespiri denove.
Li manĝis nenian ajn vespermanĝon, nur gustumante glason da vino kaj
diserigante pecon da pano. Rimarkante tion mi ekzorgis, sed liaj parencoj
— fraŭlina onklino, kiu mastrumis la domon, du pli aĝaj fratinoj, kaj
miopa kuzino kiu forlasis sian edzon en Hindujo — estis evidente ĉarmitaj.
Ili rigardetis unu al la alia kaj kapjesis kaj ridetis. Unu fojon, perdita
en pensado, li glutis pecon da pankrusto, kaj tuj ili ĉiuj aspektis doloritaj
kaj surprizitaj.
En la salono, dum distra sentimentala kanto fare de la kuzino, mi kaŝe
pridemandis lian onklinon pri la afero.
“Kio misas pri li?” mi diris. “Ĉu li malsanas?”
La maljunulino ridis mallaŭte.
“Unu tagon vi estos tia”, ŝi flustris gaje.
“Kiam?” mi demandis, ne multe timigita.
“Kiam vi enamiĝos”, ŝi respondis.
“Ĉu li enamiĝis?” mi demandis post paŭzo.
“Ĉu vi ne povas vidi, ke jes?” ŝi respondis iom malestime.
Mi estis juna viro, kaj la afero interesis min.
“Ĉu li neniam vespermanĝos ĝis li renormaliĝos?” mi demandis.
Ŝi turnis sin akre al mi, sed verŝajne decidis ke mi estas nur stulta.
“Vi atendu ĝis via tempo venos”, ŝi respondis, skuante siajn buklojn
kontraŭ mi. “Via vespermanĝo ne gravos al vi — se vi vere
enamiĝos.”
En la nokto, ĉirkaŭ duono post la dek-unua, mi ŝajnis aŭdi paŝojn
en la koridoro, kaj ŝtelirante al la pordo kaj malfermante ĝin, mi vidis
la figuron de mia amiko en tualeta robo kaj pantofloj iri suben laŭ la
ŝtuparo. Mi eksupozis, ke lia cerbo kripla pro problemoj kaŭzis al li
somnambulajn tendencojn. Parte pro scivolo, parte por prizorgi lin, mi
surmetis pantalonon kaj sekvis lin.
Li metis sian kandelon sur la kuirejan tablon kaj iris rekte al la manĝoŝranko,
de kie li poste revenis kun du funtoj da malvarma bovaĵo sur telero kaj
ĉirkaŭ litro da biero en kruĉo; kaj mi foriris, dum li ekprenis vinagritajn
kukumojn.
Mi helpis dum lia geedziĝa ceremonio, kie ŝajnas ke li penis montri
pli multan ekstazon ol iu ajn homo kapablas senti; kaj dek kvin monatojn
poste, hazarde rimarkinte anoncon en la naskorubriko de Tempo, revenante
hejmen el la urbocentro mi vizitis lin por gratuli lin. Li paŝis tien
kaj reen laŭ la koridoro kun sia ĉapelo surmetita, paŭzante intermite
por gustumi malallogan pladon da malvarma tranĉaĵo de ŝafaĵo kaj glason
da limonado, kiuj restis sur seĝo. Rimarkinte ke la kuiristo kaj ĉambristino
vagas en la domo evidente enuantaj pro manko de farendaĵoj, kaj ke la
manĝoĉambro, kie li malpli obstrukcus, estas malplena kaj bonorda, mi
unue ne povis kompreni la motivon por lia intenca elekto de malkomforto.
Mi tamen retenis miajn pensojn kaj demandis pri la patrino kaj bebo.
“Ne povus esti pli bone”, li respondis kun vea ĝemo. “La kuracisto
diris, ke li neniam spertis pli kontentigan kazon.”
“Ho, mi ĝojas aŭdi tion”, mi respondis. “Mi timis, ke vi estas
zorgigita.”
“Zorgigita!” li kriis. “Mia kara ulo, mi ne scias, ĉu mi staras
sur mia kapo aŭ miaj piedoj” (li ja donis tian impreson). “Ĉi tio
estas la unua manĝero kiu pasis tra miaj lipoj dum dudek kvar horoj.”
Tiumomente aperis flegistino je la supro de la ŝtuparo. Li alkuris
al ŝi, renversante la limonadon pro sia ekscito.
“Kio okazas?” li demandis raŭke. “Ĉu ĉio en ordo?”
La maljunulino rigardis lin kaj lian malvarman kotleton, kaj ridetis
aprobe.
“Ili fartas bonege”, ŝi respondis, karesante lian ŝultron patrinece.
“Ne zorgu.”
“Mi ne povas trankviliĝi, sinjorino Ĵobsono”, li respondis, sidiĝante
sur la fundan ŝtupon kaj apogante sian kapon kontraŭ la balustrado.
“Kompreneble vi ne povas”, sinjorino Ĵobsono diris kun admiro;
“kaj vi ne estus taŭga viro se vi povus.” Tiam mi ekkomprenis kial
li portis sian ĉapelon kaj manĝis malvarmajn kotletojn en la koridoro.
La sekvan someron ili luis belan malnovan domon en Berkŝiro kaj invitis
min viziti de sabato ĝis lundo. Ilia loko estis proksima al la rivero,
do mi pakis flanelan kompleton en mian valizon, kaj dimanĉan matenon mi
venis malsupren en ĝi. Li renkontis min en la ĝardeno. Li portis frakon
kaj blankan veŝton, kaj mi rimarkis ke li konstante kaŝrigardis min,
kaj ke io ŝajnis ĝeni lin. Ni aŭdis la unuan matenmanĝan sonorilon,
kaj tiam li diris, “Ĉu vi ne havas iujn taŭgajn vestaĵojn kun vi?”
“Taŭgajn vestaĵojn!” mi kriis, haltante en maltrankvilo. “Kial,
ĉu io misas?”
“Ne, ne tiel”, li klarigis. “Mi celas vestaĵojn por iri al preĝejo.”
“Preĝejo”, mi diris. “Vi certe ne iros al preĝejo en tiel bela
tago, ĉu? Mi sentis min certa, ke vi ludos tenison, aŭ iros al la rivero.
Vi ĉiam kutimis tiel.”
“Jes”, li respondis, nerve skuante rozujon per branĉeto, kiun li
ĵus prenis. “Vidu, ne temas ĝuste pri ni. Maŭdo kaj mi preferus tion,
sed nia kuiristino, ŝi estas skota, kaj iomete severa en sia pensmaniero.”
“Kaj ĉu ŝi insistas, ke vi iru al preĝejo ĉiun dimanĉan matenon?”
mi demandis.
“Nu”, li respondis, “ŝi taksas ĝin stranga se ni ne iras, kaj
do ni kutime iras, nur en la mateno — kaj vespero. Kaj posttagmeze kelkaj
el la vilaĝaj knabinoj vizitas, kaj ni faras iomete da kantado kaj tiajn
aferojn. Mi neniam ŝatas ofendi ies sentojn, se mi povas eviti ĝin.”
Mi ne diris, kion mi pensis. Anstataŭe mi diris, “Mi havas tiun lanan
kompleton, kiun mi portis hieraŭ. Mi povas surmeti ĝin, se plaĉos al
vi.”
Li ĉesis frapi la rozujon kaj kuntiris siajn brovojn. Li ŝajnis peni
rememori ĝin en sia imago.
“Ne”, li diris, kapneante, “mi timas, ke ĝi ŝokus ŝin. Estas
mia kulpo, mi scias”, li aldonis pente. “Mi devus antaŭinformi vin.”
Tiam ideo venis al li.
“Mi ne supozas”, li diris, “ke vi emus ŝajnigi malsanon kaj resti
en lito nur por la tago?”
Mi klarigis, ke mia konscienco ne permesus al mi partopreni tian mensogon.
“Ne, mi supozis, ke ne”, li respondis. “Mi devos klarigi ĝin
al ŝi. Mi pensas, ke mi diros ke vi perdis vian valizon. Mi ne volus,
ke ŝi pensu malbone pri ni.”
Poste iu dekkvaroble distanca kuzo mortis, lasante al li grandan heredaĵon.
Li aĉetis bienon en Jorkŝiro kaj fariĝis “graflanda familio”, kaj
tiam li ekhavis verajn problemojn.
De majo ĝis mezaŭgusto, krom iom da fiŝkaptado, kiu kutime finiĝis
per pieda malsekiĝo kaj malvarmumo, la vivo estis iom trankvila; sed de
frua aŭtuno ĝis malfrua printempo li trovis la laboron definitive laciga.
Li estis bulforma viro, tute terurita de pafiloj, kaj seshora marŝado
kun peza pafilo trans plugitaj kampoj, inter amaso da senzorgaj homoj,
kiuj konstante pafadis nur colon for de aliaj nazoj, ĝenis kaj elĉerpis
lin. Li devis ellitiĝi je la kvara matene dum malvarmaj oktobraj matenoj
por ĉasi vulpidojn, kaj du fojojn semajne tra la vintro — krom kiam
benita frosto donis al li mallongan ripozon — li devis peli la ĉashundojn.
Tio, ke li kutime finis kun nenio pli serioza ol nuraj kontuzoj kaj etaj
spinaj ŝokoj, probable ŝuldiĝis al lia bonŝanco esti malgranda kaj
grasa. En densa arbaro li kutimis fermi la okulojn kaj rajdi rapide, kaj
dek metrojn antaŭ rivero li komencis pensi pri pontoj.
Tamen li neniam plendis.
“Se vi estas kampara ĝentlemano”, li kutimis diri, “vi devas
konduti kiel kampara ĝentlemano kaj akcepti la malglatajn aferojn kun
la glataj.”
Poste malica fatalo kaŭzis, ke iu spekulacio duobligis lian riĉaĵon,
do necesis ke li eniru la parlamenton kaj akiru jaĥton. La parlamento
kaŭzis al li kapdolorojn, kaj la jaĥto kaŭzis al li naŭzon. Tamen ĉiusomere
li plenigis ĝin per multaj luksemuloj kiuj enuigis lin, kaj li forvelis
por monato da mizero en Mediteraneo.
Dum unu krozo liaj gastoj estigis ege interesan vetskandalon. Li mem
estis malsana en sia kajuto tiutempe kaj sciis nenion pri ĝi; sed la opoziciaj
ĵurnaloj, eksciinte la rakonton, facilanime nomis la jaĥton “flosanta
infero”, kaj La policaj novaĵoj publikigis
lian portreton kiel la ĉefkrimulon de la semajno.
Poste li eniris kulturan rondon regatan de diklipa studento. Ĝis tiam
lia plej ŝatata literaturo estis el la speco de Corelli
kaj
Frandaĵoj, sed nun li legis verkojn de Meredith
kaj la Flavan Libron kaj penis kompreni ilin;
kaj anstataŭ la Gajecon, li vizitadis la Sendependan
Teatron kaj nutris “sian animon” per nederlandaj ŝekspiraĵoj.
Kion li ŝatis en arto estis bela knabino apud dometa pordo kun juna fraŭlo
en la fono, aŭ infano kaj hundo farantaj ion ridigan. Oni admonis lin,
ke ĉi tiaj aferoj estas malĝustaj, kaj devigis lin aĉeti “Impresaĵojn”
kiuj stimulis lian hepaton plej profunde ĉiufoje kiam li rigardis ilin
— verdaj bovoj sur ruĝaj montetoj sub roza lunlumo, aŭ skarlatharaj
kadavroj kun koloj tri futojn longaj.
Li diris humile, ke tiaĵoj ŝajnis al li nenaturaj, sed ili respondis,
ke la demando tute ne temas pri naturo; ke la artisto vidis aferojn tiel,
kaj ke kion ajn vidis artisto — ne gravas en kia stato li estis, kiam
li vidis ĝin — tio estis arto.
Ili prenis lin al festivaloj de Vagnero kaj privataj ekspozicioj de
Burne-Jones.
Ili voĉlegis al li ĉiujn neĉefajn poetojn. Ili rezervis lokojn por li
en ĉiuj teatraĵoj de Ibsen. Ili prezentis lin en ĉiuj
plej sentemaj rondoj de artista socio. Liaj tagoj estis unu longa festeno
de alies ĝuado.
Unu matenon mi renkontis lin elirantan laŭ la ŝtuparo de la Arta Klubo.
Li aspektis laca. Li estis survoje al privata ekspozicio en la Nova Galerio.
Posttagmeze li devos ĉeesti amatoran prezenton de la Cenci
fare de la Societo Shelley. Poste sekvos tri literaturaj kaj artaj hejmkunvenoj,
vespermanĝo kun hinda gravulo kiu parolas neniun vorton en la angla, Tristano
kaj Izoldo en la Koventĝardena Teatro, kaj balo ĉe lordo Salisbury
por fini la tagon.
Mi metis mian manon sur lian ŝultron.
“Venu kun mi al Epinga Arbaro”, mi diris. ”Kvarĉevala
vetkuro komenciĝos en Ĉaringkruco je la dek-unua. Estas sabate, kaj certe
estos multaj homoj tie. Mi ludos keglojn kun vi, kaj ni provos ĵeti
pilketojn al kokosoj. Vi antaŭe estis lerta kun la kokosoj. Ni povos
tagmanĝi tie kaj reveni je la sepa, manĝeti en Trokadero, pasigi
la vesperon en Imperio, kaj vespermanĝi en Savojo. Kion
vi diras?”
Li staris hezitante sur la ŝtuparo, kun la sopirantaj okuloj.
Lia kaleŝo haltis apud la trotuaro, kaj li eksaltis kvazaŭ el sonĝo.
“Mia kara homo”, li respondis, “kion homoj dirus?” Premante
mian manon, li sidiĝis, kaj la servisto fermis la pordon post li.
Tradukis Russ Williams
Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2010
en la branĉo “Prozo tradukita el la angla”.
Notoj
1. Ilustritaj Policaj Novaĵoj (The Illustrated
Police News). Ĉiusemajna ĵurnalo aperinta en Londono dum 1864–1938.
2. Corelli, Marie (aŭtente: Mary Mackay, 1855–
1924). Brita verkistino, kies romanoj antaŭ la Unua Mondmilito estis ŝatataj
de publiko kaj forte kritikataj de fakuloj pri literaturo.
3. Frandaĵoj el ĉiuj interesaj libroj kaj
periodaĵoj de la mondo (Tit-Bits from all the interesting Books,
Periodicals, and Newspapers of the World). Brita ĉiusemajna magazino (1881–1984)
4. Meredith, George (1828–1909). Angla verkisto
kaj poeto, aŭtoro de la populara romano La egoisto (1879).
5. La Flava Libro (The Yellow Book).
Brita trimonata literatura revuo (1894–1897).
6. Gajeco … Sendependa Teatro.
En Gajeco (The Gaiety Theatre, 1864–1939) estis prezentataj (muzikaj)
komedioj kaj aliaj popularaĵoj. La Sendependa teatro (1891–1897)
de la Sendependa Teatra Societo (Independent Theatre Society) estis fondita
en Londono de la nederlandano Jacob Thomas Grein (1862–1935) por prezentado
de nekomercaj dramoj kun arta valoro.
7. Burne-Jones, Edward Coley (1833–1898).
Brita pentristo, vitralisto kaj dezajnisto.
8. Ibsen, Henrik (1828–1906). Norvega dramverkisto
kaj poeto, unu el la fondintoj de la modernismo en teatro.
9. Cenci [Ĉenĉi]. Kvinakta tragedio,
verkita en 1819 de Percy Bysshe Shelley (1792–1822).
10. Tristano kaj Izoldo. Mezepoka legendo,
el kiu fontis pluraj kavaliraj romanoj en la 12a jarcento.
11. Lordo Salisbury, Robert Gascoyne-Cecil
(1830– 1903). Brita politikisto, trifoja ĉefminstro de Britio (1885–
1886, 1886–1892, 1895–1902).
12. Epinga Arbaro. Arbaro nord-oriente de Londono.
13. … ĵeti pilketojn al kokosoj. Tradicia
brita foirludo, en kiu oni ĵetas lignajn pilketojn al kokosoj por ricevi
premiojn.
La Ondo de Esperanto. 2011, №4–5 (198–199).
|