Arthur Conan DoyleLA RUĜHARA LIGO
La titolo de la originalo: The Red-Headed League Tradukis el la angla Russ Williams.
Ĉi tiu novelo aperis en jena libro:
Veninte al mia amiko sinjoro Ŝerloko Holmso iun aŭtunan tagon de la pasinta jaro, mi trovis lin en profunda interparolo kun tre dika rozvizaĝa maljuna ĝentlemano, kun fajre ruĝaj haroj. Pardonpetante pro mia sintrudo, mi intencis foriri, sed Holmso abrupte tiris min en la ĉambron kaj fermis la pordon post mi. “Vi ne povus veni je pli taŭga tempo, mia kara Vatsono”, li diris afable. “Mi timis, ke vi estas okupata.” “Kaj mi estas. Treege.” “Do mi povas atendi en la alia ĉambro.” “Tute ne. Sinjoro Vilsono, ĉi tiu ĝentlemano estis mia kunulo kaj helpanto en multaj el miaj plej sukcesaj kazoj, kaj mi ne dubas, ke li alportos tre grandan utilon al mi ankaŭ en via kazo.” La dika ĝentlemano duonleviĝis el sia seĝo kaj kapsalutis, kun rapida demanda rigardeto de siaj malgrandaj grasaj okuloj. “Sidiĝu sur la kanapon”, diris Holmso, residiĝante sur sian fotelon kaj kunmetante siajn fingropintojn, kiel li kutimis dum enpensiĝema humoro. “Mi scias, mia kara Vatsono, ke vi kunsentas mian amon al ĉio stranga kaj ekster la konvencioj kaj enuiga rutino de ĉiutaga vivo. Vi montris vian ĝuon de ĝi per la entuziasmo, kiu instigis vin kroniki kaj, se vi permesos al mi diri, iom ornami multajn el miaj aventuretoj.” “Viaj kazoj ja treege interesas min”, mi rimarkis. “Vi rememoros, ke mi diris antaŭ kelkaj tagoj, ĵus antaŭ ol ni engaĝis nin en la tre simplan problemon prezentitan de fraŭlino Maria Suderlando, ke por strangaj efikoj kaj eksterordinaraj kombinaĵoj ni devas iri al la vivo mem, kiu estas ĉiam multe pli aŭdaca ol iu ajn peno de la imago.” “Konjekto, kiun mi permesis al mi dubi.” “Vi ja dubis, doktoro, tamen vi devas veni al mia vidpunkto, aŭ mi daŭre ŝarĝos vin per fakto post fakto, ĝis via racio disfalos sub ili kaj agnoskos, ke mi pravas. Nun, sinjoro Jabezo Vilsono bonvolis viziti min ĉi-matene kaj komenci rakonton, kiu promesas esti unu el la plej unikaj, kiun mi aŭdis ekde longe. Vi foje aŭdis min diri, ke la plej strangaj kaj unikaj aferoj estas tre ofte ligitaj ne kun pli grandaj sed kun malpli grandaj krimoj, kaj foje ja tie, kie estas eblo dubi ĉu iu ajn efektiva krimo okazis. Laŭ tio, kion mi aŭdis, mi ne povas diri, ĉu la aktuala kazo estas ekzemplo de krimo aŭ ne, sed la sinsekvo de okazoj estas certe inter la plej unikaj, kiujn mi iam ajn aŭskultis. Eble, sinjoro Vilsono, vi afable bonvolus rekomenci vian rakonton. Mi petas vin, ne nur ĉar mia amiko doktoro Vatsono ne aŭdis la komencon, sed ankaŭ ĉar la kurioza naturo de la historio voligis min havi ĉiun eblan detalon de viaj lipoj. Kutime, kiam mi aŭdas ian etan indikon pri la sinsekvo de okazoj, mi povas gvidi min per miloj da similaj kazoj, kiujn mi rememoras. En la aktuala kazo, mi devas konfesi, ke la faktoj estas, laŭ mia kredo, unikaj.” La larĝkorpa kliento ŝveligis la bruston kun apero de iom da fiero, kaj elprenis malpuran ĉifitan gazeton el la interna poŝo de sia palto. Dum li tralegis la reklaman kolumnon, kun sia kapo antaŭe kaj la papero plata sur sia genuo, mi zorge rigardis la viron kaj klopodis, laŭ la maniero de mia kunulo, legi la indikaĵojn, kiujn eble prezentus liaj vestaĵoj aŭ aspekto. Mi ne gajnis multe, tamen, per mia ekzameno. Nia vizitanto montris ĉiun markon de tipa ordinara brita komercisto, grasdika, ŝvelbrusta, kaj malrapida. Li portis iom malstriktan grizan kvadratitan ŝafistan pantalonon, ne tro puran nigran redingoton nebutonitan antaŭe, kaj malhelan veŝton kun peza latuna poŝhorloĝa ĉeno, kaj kvadrata trapikita metalaĵo pendanta kiel ornamaĵo. Ĉifona cilindra ĉapelo kaj paliĝinta bruna palto kun ĉifita velura kolumo restis sur seĝo apud li. Resume, malgraŭ mia rigardado, estis nenio rimarkinda pri la viro krom lia flamanta ruĝa kapo, kaj la mieno de ekstrema ĉagreno kaj malkontento en liaj trajtoj. La rapida rigardo de Ŝerloko Holmso notis mian okupon, kaj li skuis sian kapon ridetante dum li rimarkis miajn demandantajn rigardetojn. “Krom la evidentaj faktoj ke li iam manlaboris, ke li snufas tabakon, ke li estas framasono, ke li estis iam en Ĉinujo, kaj ke li multege skribis lastatempe, mi povas dedukti nenion alian.” Sinjoro Jabezo Vilsono rektiĝis sur sia seĝo, kun la montrofingro sur la papero, sed liaj okuloj fiksrigardis mian kunulon. “Kiel, en la nomo de bona fortuno, vi sciis ĉi ĉion, sinjoro Holmso?” li demandis. “Kiel vi sciis, ekzemple, ke mi iam manlaboris? Tio estas vera kiel vorto de profeto, ĉar mi unue laboris kiel ŝipa ĉarpentisto.” “Viaj manoj, mia kara sinjoro. Via dekstra mano estas multe pli granda ol via maldekstra. Vi laboris per ĝi, kaj la muskoloj estas pli grandaj.” “Nu, do, la tabako, kaj la framasonismo?” “Mi ne insultos vian inteligenton per klarigo kiel mi legis tion, precipe ĉar, iom kontraŭ la striktaj reguloj de via ordeno, vi portas insignon kun arko kaj cirkelo.” “Ha, kompreneble, mi forgesis pri tio. Sed la skribado?” “Kio alia indikeblas de tiu dekstra manumo tiom polurita je kvin coloj, kaj la maldekstra maniko kun la ebena loko ĉe la kubuto kie vi metas ĝin sur la tablon.” “Nu, sed Ĉinujo?” “La fiŝo tatuita tuj super via dekstra manartiko povus esti farita nur en Ĉinujo. Mi faris esploreton pri tatuaj markoj, kaj eĉ kontribuis al la literaturo pri la temo. Tiu lertaĵo delikate rozkolorigi la fiŝoskvamojn estas tipa de Ĉinujo. Kiam, aldone, mi vidas ĉinan moneron pendi de via horloĝa ĉeno, la afero fariĝas eĉ pli simpla.” Sinjoro Jabezo Vilsono ridis forte. “Nu, diable!” li diris. “Mi pensis unue, ke vi faris ion lertan, sed nun mi vidas, ke ĝi konsistis el nenio.” “Mi ekpensas, Vatsono”, diris Holmso, “ke mi eraras klarigante tiel. Omne ignotum pro magnifico, ĉu ne, kaj se mi estos tiel verema, mia eta famo suferos. Ĉu vi ne povas trovi la anoncon, sinjoro Vilsono?” “Jes, mi havas ĝin nun”, li respondis, kun la dika ruĝa fingro plantita meze de la kolumno. “Jen ĝi. Jen kio komencis ĉion. Vi mem nur legu ĝin, sinjoro.” Mi prenis la paperon de li, kaj legis la jenan: Al la Ruĝhara Ligo. Rilate al la testamento de la forpasinta Ĥizkijo Hopkinso, de Lebanono en Pensilvanio (Usono), kiu rajtigas membron de la Ligo enspezi kvar pundojn semajne kontraŭ tute nominalaj servoj. Ĉiuj ruĝharaj viroj sanaj korpe kaj mense, super la aĝo de dudek unu jaroj, rajtas proponi sin. Venu persone lundon, je la dek-unua horo, al Dunkano Roso, en la oficejo de la Ligo, Papokorto 7, Flitstrato. “Kion diable signifas tio?” mi elbuŝigis, post kiam mi du fojojn tralegis la eksterordinaran anoncon. Holmso subridis kaj tremis sur sia seĝo, kiel li kutimis en gaja humoro. “Ja estas iomete nekutima, ĉu ne?”, li diris. “Kaj nun, sinjoro Vilsono, komencu de Adamo, kaj diru al ni ĉion pri vi, via hejmo, kaj la efiko de ĉi tiu reklamo al via fortuno. Vi unue faru noton, doktoro, pri la gazeto kaj la dato.” “Ĝi estas La Matena Kroniko, de la 27a de aprilo 1890. Nur antaŭ du monatoj.” “Tre bone. Nun, sinjoro Vilsono?” “Nu, estas tiel, kiel mi ĵus diradis al vi, sinjoro Ŝerloko Holmso”, diris Jabezo Vilsono, viŝante sian frunton, “mi posedas malgrandan lombardejon ĉe placo Koburga, proksime al la Urbocentro. Ĝi ne estas granda afero, kaj en la lastaj jaroj ĝi ne faris pli ol doni al mi vivtenadon. Mi antaŭe povis havi du asistantojn, sed nun mi havas nur unu; kaj mi malfacile povus pagi lin, se li ne konsentus labori por duona salajro, por lerni la laboron.” “Kiel nomiĝas ĉi tiu bonvolema junulo?” demandis Ŝerloko Holmso. “Li nomiĝas Vincento Spaŭldingo, kaj li ne tiom junas. Malfacilas supozi lian aĝon. Mi ne povus deziri pli inteligentan asistanton, sinjoro Holmso; kaj mi scias tre bone, ke li povus trovi pli bonan laboron kaj enspezi duoble pli ol mi povas pagi al li. Sed, nu, se li estas kontenta, kial mi enmetu ideojn en lian kapon?” “Kial ja? Vi ŝajnas tre bonŝanca havi dungiton kiu kostas malpli ol la plenan merkatan prezon. Tio ne estas ofta sperto inter dungantoj nuntempe. Mi eĉ pensus, ke via asistanto tiel rimarkindas kiel via reklamo.” “Ho, li ankaŭ havas siajn difektojn”, diris sinjoro Vilsono. “Neniam ekzistis tia fotografemulo, daŭre fotografante kiam li devus plibonigi sian menson, kaj poste kurante malsupren en la kelon kiel kuniklo en sian truon por riveli siajn bildojn. Tio estas lia ĉefa difekto; sed plejparte li estas bona laboristo. Li estas homo senpeka.” “Li estas ankoraŭ kun vi, mi supozas, ĉu ne?” “Jes, sinjoro. Li kaj dekkvarjarulino, kiu faras iomete da simpla kuirado kaj purigas la lokon — nur ilin mi havas en la domo, ĉar mi estas vidvo kaj neniam havis infanojn. Ni tri vivas tre kviete, sinjoro; kaj ni vivtenas nin, kaj pagas niajn ŝuldojn, eĉ se ni faras nenion pli. “ La unua afero maltrankviliga estis tiu reklamo. Spaŭldingo venis en la oficejon precize antaŭ ok semajnoj kun ĉi tiu gazeto en sia mano, kaj li diras: “ ‘Mi preĝas al Dio, sinjoro Vilsono, ke mi estu ruĝhara viro.’ “ ‘Kial?’ mi demandas. “ ‘Ĉar’, diras li, ‘estas nova libera posteno en la Ligo de Ruĝharaj Viroj. Tio valoras tre bonan monsumeton al iu ajn viro kiu gajnas ĝin, kaj laŭ mia kompreno estas pli da postenoj ol viroj, do la kuratoroj tute ne scias kion fari kun la mono. Se miaj haroj nur ŝanĝus sian koloron, jen estus plaĉa loketo preta por mi.’ “ ‘Ho, pri kio temas?’ mi demandis. Vidu, sinjoro Holmso, mi estas tre enhejmema viro, kaj, ĉar mia komercado venas al mi, sed ne mi al ĝi, mi ofte ne preterpaŝas mian sojlon dum semajnoj. Tial mi ne sciis multe pri eksteraj aferoj, kaj min ĉiam interesis ia novaĵo. “ ‘Ĉu vi neniam aŭdis pri la Ligo de Ruĝharaj Viroj?’ li demandis grandokule. “ ‘Neniam.’ “ ‘Nu, mi miras, ĉar vi mem havas la kvalifikojn por unu el la oficoj.’ “ ‘Kaj kiom ili valoras?’ mi demandis. “ ‘Ho, nur kelkcent pundojn jare, sed la laboro apenaŭas, kaj ĝi ne devas tre malhelpi viajn ceterajn okupojn.’ “Nu, vi povas facile imagi ke tio streĉigis miajn orelojn, ĉar la komerco ne tro bonis ekde jaroj, kaj ekstraj kelkcent estus tre utilaj. “ ‘Diru al mi ĉion pri ĝi’, diris mi. “ ‘Nu’, diris li, montrante al mi la anoncon, ‘vi povas mem vidi, ke la Ligo havas liberan oficon, kaj jen la adreso kien vi iru por detaloj. Laŭ mia kompreno, la Ligon fondis usona milionulo, Ĥizkijo Hopkinso, kiu kondutis tre kurioze. Li mem estis ruĝhara, kaj li havis grandan simpation al ĉiuj ruĝharaj viroj; do post lia morto oni trovis, ke li lasis sian grandan riĉaĵon en la manoj de kuratoroj, kun instrukcioj uzi la renton por plifaciligi la vivojn de viroj, kies haroj estas de tiu koloro. Laŭdire temas pri bonega salajro kaj tre malmulte por fari.’ “ ‘Sed’, diris mi, ‘milionoj da ruĝharaj viroj prezentus sin.’ “ ‘Ne tiom multaj, kiom vi pensus’, li respondis. ‘Vidu, ĝi estas nur por londonanoj, kaj plenkreskuloj. Ĉi tiu usonano komencis de Londono kiam li estis juna, kaj li volis iel servi sian malnovan urbon. Krom tio, mi aŭdis, ke estas vane prezenti vin se viaj haroj estas helruĝaj, aŭ malhelruĝaj, aŭ ia ajn krom realaj, brilaj, flamaj, fajraj ruĝaj. Nu, se vi emus vin prezenti, sinjoro Vilsono, vi certe sukcesus; sed eble apenaŭ valorus por vi ĝeni vin tiel por nur kelkcent pundoj.’ “Nu, estas fakto, ĝentlemanoj, kiel vi mem povas vidi, ke miaj haroj havas tre plenan kaj riĉan koloron, do ŝajnis al mi ke, se temas pri ia konkuro, mi neniam vidis alian viron kun pli bona ŝanco ol mi. Vincento Spaŭldingo ŝajnis scii tiel multe pri ĝi, ke mi pensis ke li povus doni utilon, do mi simple ordonis lin fermi la laborejon por la tago kaj akompani min tuj. Li tre volonte akceptis ferian tagon, do ni fermis la ejon kaj ekiris al la adreso donita en la reklamo. “Mi esperas neniam vidi tian scenon denove, sinjoro Holmso. De norde, sude, oriente, kaj okcidente ĉiu viro kun nuanco de ruĝo en la haroj venis urbocentren responde al la anonco. Flitstrato estis ŝtopita de ruĝharuloj, kaj Papokorto aspektis kiel vendoĉaro plena da oranĝoj. Mi ne pensus, ke estas tiom multaj ruĝharuloj en la tuta lando, kiom amasigis tiu anonco. Ĉiuj kolorvariantoj videblis ĉe ili — pajla, citrona, oranĝa, brika, irlanda-ĉashunda, hepata, argila; sed, kiel Spaŭldingo diris, ne estis multaj, kiuj havis la realan brilegan flaman koloron. Kiam mi vidis, kiom multaj atendas, mi estis rezignonta senespere; sed Spaŭldingo ne permesis tion. Iel neimageble, li puŝis kaj tiris kaj frapis ĝis li irigis min tra la homamaso kaj tuj al la ŝtuparo supren al la oficejo. Estis duobla fluo sur la ŝtuparo, iuj suprenirantaj kun espero, kaj iuj revenantaj sen espero; sed ni enpuŝis nin kiel eble plej bone kaj baldaŭ trovis nin en la oficejo.” “Via sperto estis treege amuza”, rimarkis Holmso, dum lia kliento paŭzis kaj refreŝigis sian memoron per giganta pinĉaĵo da tabako. “Bonvolu daŭrigi vian tre interesan historion.” “Estis nenio en la oficejo krom du lignaj seĝoj kaj pinligna tablo, malantaŭ kiu sidis malgranda viro, kun kapo eĉ pli ruĝa ol la mia. Li diris kelkajn vortojn al ĉiu venanta kandidato, kaj li ĉiam sukcesis trovi ian difekton en ili, kiu maltaŭgigis ilin. Do gajni la liberan lokon ne ŝajnis tre facila afero. Tamen, kiam nia vico venis, la malgranda viro estis multe pli favora al mi ol al iu ajn el la aliaj, kaj li fermis la pordon kiam ni eniris, por paroli private kun ni. “ ‘Ĉi tiu homo estas sinjoro Jabezo Vilsono’, diris mia asistanto, ‘kaj li volonte okupos liberan lokon en la Ligo.’ “ ‘Kaj li admirinde taŭgas por tio’, la alia respondis. ‘Li plenumas ĉiun postulon. Mi ne memoras, kiam mi vidis ion tiel bonegan.’ Li paŝis malantaŭen, klinis sian kapon flanken, kaj rigardadis miajn harojn ĝis mi sentis min tre modesta. Tiam li subite saltis al mi, manpremis min, kaj gratulis min elkore pro mia sukceso. “ ‘Heziti estus maljuste’, diris li. ‘Vi tamen, mi certas, pardonos min pro evidenta kontrolo.’ Tion dirinte, li ekprenis miajn harojn en ambaŭ siaj manoj kaj tiregis, ĝis mi kriis pro la doloro.‘Estas larmoj en viaj okuloj’, diris li, dum li delasis min. ‘Mi perceptas, ke ĉio estas en ordo. Sed ni devas esti atentemaj, ĉar du fojojn ni estis trompitaj per perukoj kaj unu fojon per tinkturo. Mi povus rakonti anekdotojn pri ŝuista vakso, kiuj naŭzus vin pri la homa naturo.’ Li paŝis al la fenestro kaj kriegis plenvoĉe, ke la ofico estis plenigita. Ĝemo de elreviĝo venis de malsupre, kaj ĉiuj formarŝis en diversaj direktoj, ĝis ne plu videblis ruĝa kapo krom la mia kaj tiu de la ĉefo. “ ‘Mia nomo’, diris li, ‘estas sinjoro Dunkano Roso, kaj mi mem estas unu el la pensiuloj de la fondaĵo postlasita de nia nobla bonfarinto. Ĉu vi estas edzo, sinjoro Vilsono? Ĉu vi havas familion?’ “Mi respondis, ke ne. “Li tuj mismienis. “ ‘Ho ve!’ li diris serioze, ‘tio ja gravegas! Estas domaĝe, ke vi diris tion. La mono estis, kompreneble, ankaŭ por la daŭrigado kaj disvastigado de la ruĝharuloj, ne nur por ilia vivtenado. Estas tre bedaŭrinde, ke vi estas fraŭlo.’ “Mia mieno malgajiĝis pro tio, sinjoro Holmso, ĉar mi pensis ke mi ne ricevos la lokon; sed li pripensis dum kelkaj minutoj kaj diris, ke estos en ordo. “ ‘Se temus pri alia’, diris li, ‘la baro povus esti fatala, sed leĝo estu cedema kaj favora al viro kun tiaj haroj, kiaj la viaj. Kiam vi povos ekplenumi viajn novajn devojn?’ “ ‘Nu, estas iomete embarase, ĉar mi jam havas entreprenon’, diris mi. “ ‘Ho, ne zorgu pri tio, sinjoro Vilsono!’ diris Vincento Spaŭldingo. ‘Mi povos prizorgi ĝin por vi.’ “ ‘Kiam mi devus labori?’ mi demandis. “ ‘De la deka ĝis la dua.’ “Vidu, lombarda komercado kutime okazas vespere, sinjoro Holmso, precipe ĵaŭde kaj vendrede vespere, ĵus antaŭ la salajrotago; do tre plaĉus al mi iom enspezi matene. Krome mi sciis, ke mia asistanto estas bonulo, kaj ke li traktos ĉiujn eventualaĵojn. “ ‘Tio tre plaĉus al mi’, diris mi. ‘Kaj la salajro?’ “ ‘Kvar pundoj semajne.’ “ ‘Kaj la laboro?’ “ ‘Tute nominala.’ “ ‘Kion vi nomas tute nominala?’ “ ‘Nu, vi devos esti en la oficejo, aŭ almenaŭ en la konstruaĵo, la tutan tempon. Se vi foriros, vi perdos vian postenon por ĉiam. La testamento estas tre klara pri tiu punkto. Vi ne konformos kun la kondiĉoj se vi eliros el la oficejo dum tiu tempo.’ “ ‘Temas pri nur kvar horoj tage, kaj mi eĉ ne pripensus eliri’, diris mi. “ ‘Neniu preteksto helpos’, diris sinjoro Dunkano Roso, ‘nek malsano, nek komerco, nek io ajn alia. Tie vi devos resti, aŭ vi perdos vian laboron.’ “ ‘Kaj la laboro?’ “ ‘Reskribado de la Brita Enciklopedio. Jen la unua volumo en tiu libroŝranko. Vi devos akiri viajn proprajn inkon, plumojn, kaj sorbopaperon, sed ni disponigas la tablon kaj seĝon. Ĉu vi estos preta morgaŭ?’ “ ‘Certe’, mi respondis. “ ‘Do ĝis la revido, sinjoro Jabezo Vilsono, kaj permesu al mi gratuli vin ree pro la grava posteno, kiun vi bonŝancis gajni.’ Li riverence forsendis min, kaj mi iris hejmen kun mia asistanto, apenaŭ sciante kion diri aŭ fari, mi estis tiel kontenta pri mia propra bonŝanco. “Nu, mi meditis pri la afero la tutan tagon, kaj vespere mi estis malgaja denove, ĉar mi konvinkis min, ke la tuta afero devas esti ia trompo aŭ perfido, kvankam mi ne povis imagi ĝian celon. Ŝajnis tute nekredeble, ke iu povus fari tian testamenton, aŭ ke ili pagus tian sumon por io tiel simpla kiel kopiado de la Brita Enciklopedio. Vincento Spaŭldingo klopodis kuraĝigi min, sed ĝis dormotempo mi konvinkis min ke la tuta afero ne eblas. Sed en la mateno mi decidis provi ĝin ĉiuokaze, do mi aĉetis unupencan botelon de inko, kaj kun plumo kaj sep folioj de grandformata papero, mi ekiris al Papokorto. “Nu, je mia surprizo kaj ĝojo, ĉio estis kiel eble plej oportuna. La tablo estis preta por mi, kaj sinjoro Dunkano Roso ĉeestis por vidi, ke mi eklaboras. Unue li asignis al mi la literon A, kaj poste li lasis min; sed li revenis de tempo al tempo por vidi ke ĉio estas en ordo ĉe mi. Je la dua posttagmeze li deziris al mi bonan tagon, komplimentis min pro la kvanto skribita de mi, kaj ŝlosis la oficejan pordon post mi. “Tio daŭris tagon post tago, sinjoro Holmso, kaj sabate la ĉefo venis kaj donis kvar orajn pundojn por mia semajno da laboro. La sekva semajno samis, kaj la sekva. Ĉiun matenon mi alvenis je la deka, kaj ĉiun posttagmezon mi foriris je la dua. Iom post iom sinjoro Dunkano Roso kutimis veni nur unu fojon matene, kaj, post ia tempo, li ne plu venis. Tamen mi kompreneble neniam aŭdacis eliri el la ĉambro eĉ por momento, ĉar mi ne sciis kiam li eble venus, kaj la ofico estis tiel bona kaj tiel plaĉis al mi, ke mi ne volis riski ĝin. “Ok semajnoj pasis tiel, kaj mi estis skribinta pri Abatoj, kaj Arkpafado, kaj Armiloj, kaj Arĥitekturo, kaj Atiko, kaj mi esperis ke per diligento mi eble atingos B baldaŭ. Mi devis iom elspezi por papero, kaj mi preskaŭ plenigis breton per miaj skribaĵoj. Kaj tiam subite la tuta afero finiĝis.” “Finiĝis?” “Jes, sinjoro. Kaj ĵus ĉi-matene. Mi iris labori kiel kutime je la deka horo, sed la pordo estis fermita kaj ŝlosita, kun malgranda kartona kvadrato najlita al la meza panelo. Jen, vi povas mem legi ĝin.” Li levis pecon de blanka kartono, kun la grando de notpapero. Ĝi tekstis tiel: Ŝerloko Holmso kaj mi rigardis ĉi tiun koncizan anoncon kaj la kompatindan vizaĝon malantaŭ ĝi, ĝis la komika flanko de la afero tiom komplete superis ĉiun alian konsideron, ke ni ambaŭ ekridegis. “Mi ne povas vidi, ke estas io tre amuza”, kriis nia kliento, ruĝiĝante ĝis la radikoj de siaj flamantaj haroj. “Se vi povas fari nenion pli bonan ol ridi pri mi, mi povas iri aliloken.” “Ne, ne”, kriis Holmso, puŝante lin reen sur la seĝon de kiu li duone ekstaris. “Mi neniel volus maltrafi vian kazon. Ĝi estas plaĉege nekutima. Sed ja ekzistas, se vi indulgos min, io iomete amuza pri ĝi. Bonvolu diri, kion vi do faris, trovinte la karton sur la pordo?” “Mi estis ŝokita, sinjoro. Mi ne sciis kion fari. Sekve mi vizitis la apudajn oficejojn, sed neniu el ili ŝajnis scii ion pri ĝi. Fine mi iris al la luiganto, kontisto loĝanta en la teretaĝo, kaj mi demandis ĉu li povus diri al mi, kio okazis al la Ruĝhara Ligo. Li diris, ke li neniam aŭdis pri tia organizaĵo. Do mi demandis lin, kiu estas sinjoro Dunkano Roso. Li respondis, ke tiu nomo estas nova al li. “ ‘Nu’, diris mi, ‘la ĝentlemano en №4.’ “ ‘Ho, la ruĝhara viro?’ “ ‘Jes.’ “ ‘Ho’, diris li, ‘lia nomo estas Vilhelmo Moriso. Li estas advokato, kaj li uzis mian ĉambron dumtempe ĝis lia nova oficejo pretiĝos. Li ellokiĝis hieraŭ.’ “ ‘Kie mi povus trovi lin?’ “ ‘Ho, en lia nova oficejo. Li diris al mi la adreson. Jes, strato Reĝo Eduardo 17, apud la katedralo de Sankta Paŭlo.’ “Mi ekiris, sinjoro Holmso, sed kiam mi atingis tiun adreson, tie estis fabriko de artefaritaj genuoj, kie neniu aŭdis pri sinjoro Vilhelmo Moriso nek pri sinjoro Dunkano Roso.” “Kaj kion vi faris poste?” demandis Holmso. “Mi iris hejmen al placo Saks-Koburga, kaj mi petis konsilon de mia asistanto. Sed li povis neniel helpi min. Li povis nur diri, ke, se mi atendos, mi informiĝos per poŝto. Sed tio ne sufiĉe kontentigis min, sinjoro Holmso. Mi ne volis perdi tian postenon sen batalo, do, ĉar mi aŭdis ke vi bonvolas doni konsilojn al malriĉuloj bezonantaj ilin, mi venis tuj al vi.” “Kaj vi agis tre saĝe”, diris Holmso. “Via kazo estas treege nekutima, kaj mi volonte esploros ĝin. Laŭ tio, kion vi diris, mi pensas, ke eble pli gravaj aferoj dependas de ĝi, ol povus ŝajni unuavide.” “Sufiĉe gravaj!” diris sinjoro Jabezo Vilsono. “Vidu, mi perdis kvar pundojn semajne.” “Rilate al vi persone”, rimarkis Holmso, “mi ne vidas, ke vi havas ian kialon por plendi kontraŭ ĉi tiu eksterordinara Ligo. Male, laŭ mia kompreno, vi estas pli riĉa je tridek kelkaj pundoj, por diri nenion pri la detalaj scioj, kiujn vi gajnis pri ĉiu temo sub la litero A. Ili kaŭzis neniun perdon al vi.” “Ne, sinjoro. Sed mi volas ekscii pri ili, kaj kiuj ili estas, kaj kia estis ilia celo en ĉi tiu petolo — se estis petolo — al mi. Estis iom multekosta ŝerco por ili, ĉar kostis al ili tridek du pundojn.” “Ni klopodos respondi tiujn demandojn. Sed unue respondu unu aŭ du demandojn, sinjoro Vilsono. Ĉi tiu asistanto, kiu unue atentigis vin pri la anonco — kiom longe li estis laboranta por vi?” “Proksimume unu monaton tiutempe.” “Kiel li alvenis?” “Responde al dunganonco.” “Ĉu li estis la sola kandidato?” “Ne, mi havis dek.” “Kial vi elektis lin?” “Ĉar li estas lerta, kaj li pretis labori malmultekoste.” “Je duonsalajro, fakte.” “Jes.” “Kia homo estas ĉi tiu Vincento Spaŭldingo?” “Malgranda, forta, vigla en siaj agoj, neniuj haroj sur la vizaĝo, kvankam li havas ne malpli ol tridek jarojn. Estas blanka makulo de acido sur lia frunto.” Holmso rektiĝis en sia seĝo ekscitegite. “Mi supozis tiel’’, diris li. “Ĉu vi iam rimarkis, ke liaj oreloj estas trapikitaj por orelringoj?” “Jes, sinjoro. Li rakontis, ke cigano faris tion por li, kiam li estis knabo.” “Hm!” diris Holmso, enprofundiĝante ree en meditadon. “Li estas ankoraŭ kun vi?” “Ho, jes, sinjoro; mi ĵus lasis lin.” “Kaj ĉu via komerco estis bone prizorgita dum via foresto?” “Ĉio en ordo, sinjoro. Neniam estas multe por fari matene.” “Tio sufiĉas, sinjoro Vilsono. Mi volonte donos al vi opinion pri la afero post unu aŭ du tagoj. Hodiaŭ estas sabato, kaj mi esperas, ke ĝis lundo ni povos veni al konkludo.” “Nu, Vatsono”, diris Holmso, kiam nia vizitinto foriris, “kion vi deduktas de ĉi ĉio?” “Mi deduktas nenion”, mi respondis honeste. “La afero estas tute mistera.” “Kutime”, diris Holmso, “ju pli stranga estas afero, des malpli mistera estas ĝi en la fino. Estas la ordinaraj nerimarkeblaj krimoj, kiuj estas vere enigmaj, same kiel ordinara vizaĝo estas la plej malfacile identigebla. Sed mi devos agi rapide pri ĉi tiu afero.” “Do kion vi faros?” mi demandis. “Mi fumos”, li respondis. “Estas vere tripipa problemo, kaj mi petas vin ne alparoli min dum kvindek minutoj.” Li kuntiris sin sur sia seĝo, kun siaj maldikaj genuoj tiritaj al sia akcipitra nazo, kaj tie li sidadis kun fermitaj okuloj kaj sia nigra argila pipo etendita kiel la beko de ia stranga birdo. Mi ekkonkludis, ke li ekdormis, kaj ja mi mem ekdormetis, kiam li subite saltis de la seĝo kun decidema gesto, kaj demetis sian pipon sur la kamenbreton. “Sarasate ludos en la Halo de Sankta Jakobo posttagmeze”, li diris. “Kion vi pensas, Vatsono? Ĉu viaj pacientoj sentus la mankon de vi dum kelkaj horoj?” “Mi havas nenion por fari hodiaŭ. Mia praktiko neniam estas tre temporaba.” “Do surmetu vian ĉapelon kaj venu. Mi iros tra la Urbocentro unue, kaj ni povos tagmanĝi survoje. Mi rimarkas, ke en la programo estas multe da germana muziko, kiu pli konformas al mia gusto ol la itala aŭ franca. Ĝi estas meditiga, kaj mi volas mediti. Venu!” Ni veturis per metroo ĝis Alderspordo; poste ni mallonge piediris al placo Saks-Koburga, la sceno de la unika historio, kiun ni aŭskultis tiumatene. Ĝi estis malluksa malgranda dignopretenda loko, kie kvar linioj de malpuraj duetaĝaj brikaj domoj alfrontis al malgranda relĉirkaŭita parketo, kie herbaĉo kaj kelkaj velkaj laŭroj pene batalis kontraŭ fumplena malhelpa atmosfero. Tri oritaj globoj kaj bruna tabulo kun la blankaj literoj “Jabezo Vilsono” sur ĉeangula domo anoncis la lokon kie nia ruĝhara kliento komercadis. Ŝerloko Holmso haltis antaŭ ĝi kun la kapo klinita flanken, kaj rigardis ĝian tuton, kun siaj okuloj brilantaj inter duonfermitaj palpebroj. Poste li piediris malrapide laŭ la strato, kaj reen al la angulo, ankoraŭ rigardante akre la domojn. Fine li revenis al la lombardejo, kaj, batinte forte la pavimon per sia bastono kelkfoje, li iris al la pordo kaj frapis. Ĝin tuj malfermis spritaspekta razita junulo, kiu invitis lin eniri. “Dankon”, diris Holmso. “Mi nur volis demandi vin, kiel oni iru de ĉi tie al Strando.” “Dekstren post tri, maldekstren post kvar”, respondis la asistanto senhezite, fermante la pordon. “Jen inteligentulo”, rimarkis Holmso, kiam ni foriris. “Li estas, laŭ mia takso, la kvara plej inteligenta viro en Londono, kaj pri aŭdaco, povus esti, ke li eĉ meritas la trian rangon. Mi jam sciis ion pri li antaŭe.” “Evidente”, diris mi, “la asistanto de sinjoro Vilsono tre gravas en ĉi tiu mistero de la Ruĝhara Ligo. Mi certas, ke vi petis vojinformon nur por vidi lin.” “Ne lin.” “Do kion?” “La genuojn de lia pantalono.” “Kaj kion vi vidis?” “Kion mi atendis vidi.” “Kial vi batis la pavimon?” “Mia kara doktoro, nun estas tempo por observado, ne por babilado. Ni estas spionoj en malamika lando. Ni scias ion pri placo Saks-Koburga. Ni nun esploru la najbaraĵon malantaŭ ĝi.” La strato, en kiu ni trovis nin preteririnte la angulon de la ĵus elirita placo Saks-Koburga, prezentis tiel grandan kontraston al ĝi, kiel la antaŭo de bildo al la malantaŭo. Estis unu el la ĉefaj arterioj, kie fluas urba trafiko norden kaj okcidenten. La strato estis blokita de la torenta komercado fluanta dudirekten, enen kaj elen, dum la trotuaroj estis nigraj pro la rapida svarmo de piedirantoj. Dum ni rigardis la linion de luksaj butikoj kaj majestaj kompanioj, estis malfacile konstati, ke ili efektive najbaras aliflanke al tiu velka stagna placo, el kiu ni ĵus eliris. “Momenton”, diris Holmso, starante ĉe la angulo kaj rigardante laŭ la vico. “Mi nur ŝatus memori la ordon de la domoj ĉi tie. Unu el miaj ŝatokupoj estas havi ekzaktan scion pri Londono. Tie estas Mortimero la tabakisto, la eta gazetvendejo, la Koburga filio de la Centra kaj Apudurba Banko, la vegetara restoracio, kaj la kaleŝejo Makfarlano. Poste ni irus preter la sekvan vojkrucon. Kaj nun, doktoro, ni faris nian laboron, do venas la tempo por amuzi nin. Sandviĉo, taso da kafo, kaj poste al violono-lando, kie ĉio dolĉas, kaj delikatas, kaj harmonias, kaj ne estas ruĝharaj klientoj por ĝeni nin per siaj enigmoj.” Mia amiko estis entuziasma muzikisto, ne nur kapabla ludanto sed ankaŭ komponisto de neordinara valoro. La tutan posttagmezon li sidis sur sia seĝo, envolvita en la plej perfekta feliĉo, delikate svingante siajn longajn maldikajn fingrojn ritme laŭ la muziko, dum lia milde ridetanta vizaĝo kaj liaj serenaj revaj okuloj estis tiel malsimilaj al tiuj de Holmso la detektivo, Holmso la persista sagaca agopreta kriminala fakulo, kiel eblus imagi. En lia unika karaktero la duopa naturo alterne manifestis sin, kaj liaj ekstremaj ekzaktemo kaj sagaco reprezentis, kiel mi ofte pensis, la reagon kontraŭ la poezia kaj meditema humoro, kiu iafoje ĉefrolis en li. La pendolado de lia naturo portis lin de ekstrema malviglo al forkonsumanta energio; kaj, kiel mi bone sciis, li estas neniam tiel potenca kiel tiam, kiam tagon post tago li estis ripozanta sur sia fotelo ene de siaj improvizaĵoj kaj antikvaj gotik-tiparaj volumoj. Tiam la dezirego de la ĉaso subite kaptas lin, kaj lia brila racio leviĝas al la nivelo de intuicio, ĝis homoj nekonantaj liajn metodojn strabas al li kiel al viro kies scio ne estas kiel tiu de aliaj mortuloj. Kiam mi vidis lin tiun posttagmezon, tiel envolvitan en la muziko en la Halo de Sankta Jakobo, mi sentis, ke malbona tempo eble venas al tiuj, kiujn li decidis ĉasi. “Vi sendube volas iri hejmen, doktoro”, li diris, dum ni eliris. “Jes, estus bone.” “Kaj mi devos fari kelkajn taskojn, kiuj postulos horojn. Ĉi tiu afero ĉe placo Koburga estas serioza.” “Kial serioza?” “Konsiderinda krimo estas preparata. Mi havas ĉiun kialon por kredi, ke ni ĉesigos ĝin ĝustatempe. Sed hodiaŭ estas sabato, kio iom komplikas aferojn. Mi bezonos vian helpon ĉi-nokte.” “Je kioma horo?” “Je la deka estos sufiĉe frua.” “Mi estos ĉe Bakerstrato je la deka.” “Bonege. Kaj aŭdu, doktoro! Povus esti iom da danĝero, do bonvolu meti vian armean revolveron en vian poŝon.” Li svingis sian manon, turnis sin rapide, kaj tuj malaperis en la homamaso. Mi fidas, ke mi ne estas pli stulta ol aliaj homoj, sed ĉiam subpremis min sento de mia propra stulto en miaj intertraktoj kun Ŝerloko Holmso. Jen mi aŭdis tion, kion li aŭdis, mi vidis tion, kion li vidis, tamen per liaj vortoj estis evidente, ke li vidis klare ne nur kio okazis, sed kio okazos, sed al mi la tuta afero restis konfuza kaj groteska. Dum mi veturis hejmen al Kensingtono mi pripensis la tuton, de la eksterordinara rakonto de la ruĝhara kopiisto de la Enciklopedio ĝis la vizito al placo Saks-Koburga kaj la maltrankviligaj vortoj per kiuj li adiaŭis min. Pri kio temas ĉi tiu nokta ekspedicio, kaj kial mi iru armita? Kien ni iros, kaj kion ni faros? Mi havis aludon de Holmso, ke ĉi tiu razvizaĝa lombardista asistanto estis timiga viro — viro kiu eble riskus seriozan ludon. Mi klopodis deĉifri ĝin, sed rezignis en malespero kaj formetis la aferon ĝis nokto alportos klarigon. Estis kvarono post la naŭa, kiam mi eliris el mia hejmo kaj iris tra Hajd-Parko kaj poste tra Oksfordostrato al Bakerstrato. Du fiakroj atendis apud la pordo, kaj dum mi eniris la vestiblon, mi aŭdis la sonon de voĉoj supre. Enirinte lian ĉambron, mi trovis Holmson en vigla interparolado kun du viroj, el kiuj mi rekonis unu, kiu estis Petro Ĝonso, la oficiala polica agento; la alia estis viro kun longa, maldika, malgaja vizaĝo, tre brila ĉapelo kaj tro impone respektinda redingoto. “Ha! Nia grupo estas kompleta”, diris Holmso, butonumante sian maristan jakon kaj prenante sian pezan rajdvergon de ĝia hoko. “Vatsono, mi pensas, ke vi konas sinjoron Ĝonso el la Skotlanda Korto? Mi prezentas al vi sinjoron Merivetero, kiu akompanos nin en nia nokta aventuro.” “Jen, ni ĉasas en paroj denove, doktoro”, diris Ĝonso, laŭ sia afekta maniero. “Nia komuna amiko estas mirinda viro por komenci ĉason. Li nur bezonas hundon bonrasan por fini bonan ĉason.” “Mi esperas, ke ni ne serĉos la venton sur la kampo”, malgaje rimarkis sinjoro Merivetero. “Vi povas fidi sinjoron Holmso, sinjoro”, diris la policisto, arogante. “Li havas siajn proprajn metodetojn, kiuj estas, se li permesos min diri, iomete tro teoriaj kaj fantaziaj, tamen estas ĝermo de detektivo en li. Ne estus troigo, se oni dirus ke unu aŭ du fojojn, kiel en tiu afero de la murdo de Ŝolto kaj la trezoro de Agro, li pli proksimiĝis al la vero ol la oficiala polico.” “Ho, se vi diras tiel, sinjoro Ĝonso, do ĉio en ordo!” diris la nekonato cedeme. “Tamen, mi konfesas, ke mi sentas la mankon de mia robro. Estas la unua sabata vespero en dudek sep jaroj, ke mi ne ludas briĝon.” “Mi pensas, ke vi trovos”, diris Ŝerloko Holmso, “ke vi ludos por pli granda vetaĵo ĉi-nokte ol iam ajn antaŭe, kaj ke la ludado estos pli ekscita. Por vi, sinjoro Merivetero, la vetaĵo estos proksimume tridek mil pundoj; kaj por vi, Ĝonso, ĝi estos la viro, kiun vi volas kapti.” “Johano Klejo, la murdisto, ŝtelisto, virtuozo, falsisto. Li estas juna viro, sinjoro Merivetero, sed li staras sur la pinto de sia profesio, kaj mi pli volonte katenus lin per miaj braceletoj ol iun ajn krimulon en Londono. Li estas rimarkinda, tiu juna Johano Klejo. Lia avo estis Ĉefduko, kaj li mem studis en Etono kaj Oksfordo. Lia cerbo tiel ruzas, kiel liaj fingroj, kaj kvankam ni konstante trovas liajn postsignojn, ni neniam scias kie trovi la viron mem. Li priŝtelas domon en Skotlando en unu semajno, kaj kolektas monon por konstrui orfejon en Kornvalo la sekvan semajnon. Mi ĉasas lin dum jaroj, kaj neniam eĉ vidis lin.” “Mi esperas havi la plezuron prezenti lin al vi ĉi-nokte. Ankaŭ mi havis unu aŭ du epizodojn kun sinjoro Johano Klejo, kaj mi konsentas kun vi, ke li staras sur la pinto de sia profesio. Sed nun estas post la deka, kaj venis la tempo, ke ni ekiru. Se vi du prenos la unuan fiakron, Vatsono kaj mi sekvos en la dua.” Ŝerloko Holmso ne tre parolemis dum la longa veturo kaj ripozis en la fiakro zumante la melodiojn, kiujn li aŭdis posttagmeze. Ni klakadis tra senfina labirinto de gaslumigitaj stratoj ĝis ni atingis Faringdonstraton. “Ni alproksimiĝas”, mia amiko rimarkis. “Ĉi tiu ulo Merivetero estas direktoro de banko kaj havas personan intereson en la afero. Mi pensis ke taŭgus havi ankaŭ Ĝonson kun ni. Li ne estas malbonulo, kvankam tuta idioto en sia profesio. Li havas unu pozitivan virton. Li estas tiel kuraĝa kiel dogo, kaj tiel tenema kiel omaro se li prenas iun per siaj pinĉiloj. Jen ni alvenis, kaj ili atendas nin.” Ni atingis la saman homplenan ĉefvojon kie ni estis tiumatene. Ni forsendis niajn fiakrojn kaj, sub la gvidado de sinjoro Merivetero, ni iris laŭ mallarĝa pasejo, kaj tra flanka pordo, kiun li malfermis por ni. Ene estis malgranda koridoro, ĉe kies fino estis tre masiva fera pordego. Ankaŭ ĝi estis malfermita, kaj kondukis al serpentuma ŝtona ŝtuparo, kiu finiĝis ĉe alia fortika pordego. Sinjoro Merivetero haltis por eklumigi lanternon, kaj poste gvidis nin laŭ malluma terodora pasejo, kaj tiel, post malfermo de tria pordo, en vastegan kelon plenigitan ĉie per amaso de latkestoj kaj masivaj skatoloj. “Vi ne estas tre atakebla de supre”, Holmso rimarkis, dum li levis la lanternon kaj ĉirkaŭrigardis. “Nek de sube”, diris sinjoro Merivetero, batante sian bastonon sur la pavimŝtonojn de la planko. “Ho ve, tio sonas tre kava!” li rimarkis, rigardante nin en surprizo. “Mi devas peti vin esti iom pli mallaŭta”, diris Holmso severe. “Vi jam endanĝerigis la tutan sukceson de nia ekspedicio. Ĉu mi rajtas peti vin bonvole sidiĝi sur unu el tiuj skatoloj, kaj ne malhelpi?” La solena sinjoro Merivetero metis sin sur keston, kun tre vundita mieno, dum Holmso genuiĝis sur la plankon kaj, per lanterno kaj lupeo, komencis ekzameni la fendetojn inter la ŝtonoj. Kelkaj sekundoj sufiĉis por kontentigi lin, ĉar li salte ekstaris ree, kaj remetis sian lupeon en sian poŝon. “Ni havas almenaŭ unu horon ankoraŭ”, li rimarkis, “ĉar ili certe ne povas agi ĝis la bona lombardisto estos sekure en lito. Tiam ili ne malŝparos minuton, ĉar ju pli baldaŭ ili faros sian laboron, des pli longan tempon ili havos por sia eskapo. Ni estas nun, doktoro — kiel vi sendube jam divenis — en la kelo de la centra filio de unu el la ĉefaj Londonaj bankoj. Sinjoro Merivetero estas la prezidanto de la estraro, kaj li klarigos al vi, ke estas kialoj, pro kiuj la plej aŭdacaj krimuloj de Londono devas interesiĝi pri ĉi tiu kelo nun.” “Temas pri nia franca oro”, flustris la direktoro. “Ni ricevis kelkajn avertojn, ke povus okazi provo preni ĝin.” “Vian francan oron?” “Jes. Ni havis okazon antaŭ kelkaj monatoj plifortigi niajn rimedojn, kaj ni prunteprenis tiucele tridek mil napoleonojn de la Banko de Francujo. Disvastiĝis la informo, ke ni neniam havis okazon malpaki la monon, kaj ke ĝi ankoraŭ restas en nia kelo. La kesto, sur kiu mi sidas, enhavas du mil napoleonojn pakitajn inter tavoloj de plumba folio. Nia rezervo de oro estas nun multe pli granda ol kutime estus en unu filio, kaj la estraro ja maltrankviliĝas pri la afero.” “Kaj ne senkaŭze”, rimarkis Holmso. “Kaj nun venis la tempo, ke ni aranĝu niajn modestajn planojn. Mi atendas ke ene de unu horo aferoj kulminos. Dume, sinjoro Merivetero, ni devos fermi tiun lanternon.” “Kaj sidi en la mallumo?” “Bedaŭrinde jes. Mi kunportis kartojn en mia poŝo, kaj mi pensis ke, ĉar ni estas kvaropo, vi eble ja havus vian robron. Sed mi vidas, ke la preparado de la malamiko tiel multe progresis, ke ni ne povas riski havi lumon. Kaj unue ni elektu niajn poziciojn. Ili estas aŭdacaj, kaj kvankam ni per avantaĝo trafos ilin, tamen ili povos vundi nin, krom se ni estos zorgaj. Mi staros malantaŭ ĉi tiu kesto, kaj vi kaŝu vin malantaŭ tiuj. Tiam, kiam mi ĵetos lumon sur ilin, alproksimiĝu rapide. Se ili pafos, Vatsono, ne hezitu pafi ilin.” Mi metis mian revolveron, kun ĉano pretigita, sur la supron de la ligna skatolo, malantaŭ kiu mi kaŭris. Holmso movis la kovrilon antaŭ sian lanternon, kaj lasis nin en tuta malhelo — tia absoluta malhelo, kian mi neniam antaŭe spertis. La odoro de varma metalo certigis nin, ke la lumo ankoraŭ estis tie, preta por tuj ekbrili laŭ bezono. Por mi, kun miaj nervoj streĉitaj en atendego, estis io malkuraĝiga kaj subprema en la subita mallumo kaj en la malvarma ŝima aero de la kelo. “Ili havas nur unu eskapvojon”, flustris Holmso. “Tio estas ree tra la domo al placo Saks-Koburga. Mi esperas, ke vi faris kion mi petis, Ĝonso?” “Mi ordonis inspektoron kaj du policanojn atendi ĉe la antaŭa pordo.” “Do ni ŝtopis ĉiujn truojn. Kaj nun ni silentu kaj atendu.” Ho, kia tempo! Poste komparinte impresojn, mi konstatis ke pasis nur horo kaj kvarono, tamen ŝajnis al mi, ke la nokto devis preskaŭ jam pasi, kaj jam ektagiĝas super ni. Miaj membroj estis lacaj kaj rigidaj, ĉar mi timis ŝanĝi mian pozicion, tamen miaj nervoj estis en plej alta streĉo, kaj mia aŭdkapablo tiom akra, ke mi aŭdis ne nur la molan spiradon de miaj kunuloj, sed mi povis distingi inter la pli profunda peza enspiro de la granda Ĝonso kaj la malforta veema tono de la banka direktoro. De mia pozicio mi povis rigardi super la skatolo al la direkto de la planko. Subite miaj okuloj kaptis la ekbrilon de lumo. Unue ĝi estis nur pala lumpunkto sur la pavimo. Poste ĝi plilongiĝis ĝis ĝi fariĝis flava linio, kaj tiam sen antaŭsigno aŭ sono, tranĉo ŝajnis malfermiĝi kaj aperis mano, blanka, preskaŭ virineca, kiu palpadis meze de la lumeto. Dum minuto aŭ pli la mano, kun ĝiaj baraktantaj fingroj, elstaris el la planko. Poste ĝi retiris sin tiel subite kiel ĝi aperis, kaj estis tute malhele denove krom la sola pala lumpunkto, kiu markis la fendeton inter la ŝtonoj. Ĝia malapero tamen estis nur momenta. Ŝirsone renversiĝis unu el la larĝaj blankaj ŝtonoj kaj lasis kvadratan malfermitan truon, tra kiu fluis la lumo de lanterno. Super la rando aperis razita knabeca vizaĝo, kiu ĉirkaŭrigardis akre, kaj poste, kun manoj sur ambaŭ flankoj de la aperturo, tiris sin supren ĝis la ŝultroj, ĝis la talio, ĝis unu genuo restis sur la rando. Post alia momento li staris rande de la truo, kaj levis post si kunulon, same flekseblan kaj malgrandan, kun pala vizaĝo kaj tufego de tre ruĝaj haroj. “Ĉio en ordo”, li flustris. “Ĉu vi havas la ĉizilon kaj sakojn? Ho, diable! Saltu, Arĉjo, saltu, kaj nur mi kaptiĝos!” Ŝerloko Holmso estis alsaltinta kaj kaptinta la enŝteliĝinton je la kolumo. La alia faligis sin reen en la truon, kaj mi aŭdis la sonon de ŝirata ŝtofo dum Ĝonso ektenis liajn vestaĵojn. La lumo brilis sur la tubo de revolvero, sed la rajdvergo de Holmso frapis lian manradikon, kaj la pistolo tinte falis sur la ŝtonan plankon. “Estas vane, Johano Klejo”, diris Holmso senemocie. “Vi havas neniun ŝancon.” “Tiel estas”, la alia respondis kun absoluta aplombo. “Mi supozas, ke mia kunulo fartos bone, kvankam mi rimarkas, ke vi kaptis liajn baskojn.” “Tri viroj atendas lin ĉe la pordo”, diris Holmso. “Nu ja. Ŝajnas, ke vi faris ĉion tre zorge. Mi devas komplimenti vin.” “Kaj mi vin”, Holmso respondis. “Via ruĝhara ideo estis tre nova kaj efika.” “Baldaŭ vi vidos vian kunulon denove”, diris Ĝonso. “Li scias grimpi en truojn pli rapide ol mi. Nu, etendu la manojn dum mi katenos.” “Mi petas, ke vi ne tuŝu min per viaj aĉaj manoj”, diris nia kaptito, dum la mankatenoj klakis ĉirkaŭ liaj manradikoj. “Vi eble ne scias, ke mi havas reĝan sangon en miaj vejnoj. Kiam vi alparolos min, ankaŭ estu ĝentila kaj ĉiam diru ‘sinjoro’ kaj ‘bonvolu’.” “Nu, bone”, diris Ĝonso kun fiksrigardo kaj subrido. “Nu, ĉu vi bonvolus, sinjoro, marŝi supren, kie ni povos trovi kaleŝon por veturigi vian reĝan moŝton al la policejo?” “Tio pli bonas”, diris Johano Klejo, serene. Li faris riverencon al ni tri, kaj foriris trankvile sub la gardo de la detektivo. “Verdire, sinjoro Holmso”, diris sinjoro Merivetero, dum ni sekvis ilin el la kelo, “mi ne scias, kiel la banko povos danki aŭ rekompenci vin. Sendube vi eltrovis kaj komplete venkis unu el la plej seriozaj provoj priŝteli bankon, kiun mi iam ajn spertis.” “Mi havis unu aŭ du proprajn ŝuldetojn por kvitiĝi kun sinjoro Johano Klejo”, diris Holmso. “Mi elspezis iom pro ĉi tiu afero, kies rekompencon mi atendas de la banko, sed krom tio mi estas riĉe rekompencita per sperto, kiu estas iusence unika, kaj per aŭdo de la tre rimarkinda historio de la Ruĝhara Ligo.”
“Vidu, Vatsono”, li klarigis, en frumatena horo, dum ni sidis kun glasoj da viskio kaj ŝaŭmakvo en Bakerstrato, “estis tute evidente de la komenco, ke la sola ebla celo de ĉi tiu iom fantazia afero reklami la Ligon kaj kopii la Enciklopedion devas esti alilokigi ĉi tiun ne tro inteligentan lombardiston dum kelkaj horoj ĉiutage. Tio estis stranga maniero por fari ĝin, sed verdire estus malfacile proponi pli bonan. La ideo sendube venis al la genia menso de Klejo pro la koloro de la haroj de lia kunulo. La kvar pundoj ĉiusemajne estis allogilo, kiu certe kaptus lin, kaj tute ne gravus al tiuj, kiuj riskis por miloj. Ili aperigis la reklamon, unu fripono havis la dumtempan oficejon, la alia fripono instigis la viron peti dungon, kaj kune ili sukcesis aranĝi lian malĉeeston ĉiun matenon ĉiusemajne. Ekde kiam mi aŭdis pri la asistanto laboranta kontraŭ duonsalajro, estis evidente al mi, ke li havis ian fortan motivon por aranĝi tiun situacion.” “Sed kiel vi povis diveni, kia estis la motivo?” “Se estus virinoj loĝantaj en la domo, mi suspektus nuran vulgaran intrigon. Tio tamen ne eblis. La komerco de la viro estis malgranda, kaj estis nenio en la domo, kio povus motivi tiajn komplikajn preparadojn kaj tiajn kostojn, kiel ili faris. Do devas temi pri io ekster la domo. Pri kio povus temi? Mi pensis pri tio, ke la asistanto fotografemas, kaj ke li kutimas foriri en la kelon. La kelo! Tie estis la fino de tiuj implikantaj indikaĵoj. Tiam mi enketis pri ĉi tiu mistera asistanto, kaj malkovris ke mi devas alfronti unu el la plej aplombaj kaj aŭdacaj krimuloj en Londono. Li faradis ion en la kelo — ion, kio postulis multajn horojn ĉiutage, monaton post monato. Denove, pri kio povus temi? Mi povis elpensi nenion krom tio, ke li tunelas al iu alia konstruaĵo. “Tiel multe mi jam progresis, kiam ni iris viziti la ĉefscenejon. Mi surprizis vin batante la pavimon per mia bastono. Mi volis scii, ĉu la kelo etendiĝas antaŭen aŭ malantaŭen. Ĝi ne estis antaŭe. Tiam mi sonorigis ĉe la pordo, kaj, kiel mi esperis, la asistanto respondis. Ni jam havis iujn bataletojn, sed ni neniam vidis unu la alian antaŭe. Mi apenaŭ rigardis lian vizaĝon. Liajn genuojn mi volis vidi. Vi mem certe rimarkis, kiel eluzitaj, ĉifitaj kaj makulitaj ili estis. Ili informis pri horoj da fosado. La sola restanta demando estis, al kiu celo ili tunelas. Mi preteriris la angulon, vidis ke la Centra kaj Apudurba Banko najbaras la butikon de nia amiko, kaj sentis, ke mi solvis mian problemon. Dum vi veturis hejmen post la koncerto, mi vizitis la policon kaj la prezidanton de la banka estraro, kun la rezulto, kiun vi vidis.” “Kaj kiel vi povis scii, ke ili faros sian provon ĉi-nokte?” mi demandis. “Nu, kiam ili fermis sian Ligan oficejon, tio estis signo, ke al ili ne plu gravis la ĉeesto de sinjoro Jabezo Vilsono; alivorte, ili finis sian tunelon. Sed estis gravege, ke ili uzu ĝin baldaŭ, ĉar ĝi povus esti malkovrita, aŭ la oro povus esti formovita. Sabato pli taŭgus ol iu ajn alia tago, ĉar ĝi donus al ili du tagojn por eskapo. Pro ĉi ĉiuj kialoj mi atendis, ke ili venos ĉi-nokte.” “Vi elrezonis ĝin tiel bele”, mi diris kun sincera admiro. “Ĝi estas tiom longa ĉeno, tamen ĉiu ero impresas kiel vera.” “Ĝi savis min de enuo”, li respondis, oscedante. “Ve! Mi jam sentas ĝin ĉirkaŭi min. Mia vivo estas unu longa klopodo eskapi de la banalaĵoj de la ekzisto. Ĉi tiuj enigmetoj helpas al mi fari tion.” “Kaj vi estas bonfaranto al la homaro”, diris mi. Li levis la ŝultrojn. “Nu, eble, malgraŭ ĉio, tio iom utilas”, li rimarkigis. “‘L’homme c’est rien — l’œuvre c’est tout’, kiel Gustave Flaubert skribis al George Sand.” Tradukis Russ Williams Estas uzitaj bildoj de Sidney Paget el la unua anglalingva eldono, aperinta en The Strand Magazine (1891). © Traduko en Esperanto, Russ Williams 2013. NotojOmne ignotum pro magnifico. Ĉio nekonata ŝajnas belega (lat.). Papokorto (Pope’s Court). Fikcia loko. Saks-Koburga placo (Saxe-Coburg Square). Fikcia loko. Urbocentro, aŭ la Civito de Londono (The City). Aparta administra regiono de Anglujo en la centro de Londono, monda financa centro kun multaj bankoj, asekuraj kompanioj k. s. Tie troviĝas, interalie, Flitstrato kaj Faringdonstrato. La 9an de oktobro 1890. La anonco aperis la 27an de aprilo, “nur antaŭ du monatoj”. Sed Vilsono diris, ke li laboris ok semajnojn ĝis la 9a de oktobro, do li eklaboris en aŭgusto, ne en aprilo. Holmso ne komentis la malkongruaĵon. Krome, la 9a de oktobro 1890 estis ne sabato, sed ĵaŭdo. Supozeble, Conan Doyle fuŝetis pri la datoj. Strato Reĝo Eduardo (King Edward Street). Malgranda strato, ĉe kies komenco estas la katedralo de S-ta Paŭlo. Sarasate, Pablo de (1844–1908). Hispana virtuoza violonisto kaj komponisto. Halo de Sankta Jakobo (St. James’s Hall) troviĝis proksime de la vojkruciĝo de Oksfordostrato kaj Regentostrato. Malkonstruita komence de la 20a jarcento. Alderspordo (Aldersgate Street Station). Londona metrostacio, nun kun la nomo Barbican. Kensingtono (Kensington). Distrikto en la okcidenta parto de la centra Londono. Hajd-Parko (Hyde Park). Reĝa parko en Londono, oriente de la Kensingtonaj ĝardenoj, fama pro la Oratora Angulo. Oksfordostrato (Oxford Street). Strato kun plej multaj vendejoj kaj butikoj en Londono, kondukanta de Hajd-Parko orienten. Skotlanda Korto (Scotland Yard). La oficejo de la Londona polico. … murdo de Ŝolto kaj la trezoro de Agro. Pri tio temas en la romano La signo de la kvaro (1890) de Conan Doyle. Etono kaj Oksfordo. Temas pri la Etona kolegio (prestiĝa privata lernejo en Eton, je 20 mejloj okcidente de Londono, fondita de Henriko VI en 1440) kaj pri la Oksforda universitato. En Etono kaj Oksfordo studis pluraj famaj nobeloj kaj politikistoj. Napoleono (France: Napoléon d’or). Franca ormonero (5,8 gr da pura oro). La plej konata speco valoris 20 frankojn. L’homme c’est rien — l’œuvre c’est tout. Holmso iomete miscitas; Flaubert skribis en decembro 1875: “L’homme n’est rien, l’œuvre tout!” = La homo estas nenio, la verkaro estas ĉio! |