— Petu la rimedon por seniĝi je la bopatrino! Petu!
Mi subite haltis kaj diris al mia kamarado:
— Jen krio, kiu memorigas min pri demando, kiun mi jam delonge volas fari al vi. Kio estas tiu “rimedo de Roger”, pri kiu via edzino ĉiam parolas? Ŝi ŝercas pri tio tiel komike kaj alude, ke tio ŝajnas al mi iu pocio el kantaridoj, kies sekreton vi havas. Ĉiam kiam estas menciita antaŭ ŝi iu junulo laca, elĉerpita, senspira, ŝi turnas sin al vi kaj diras ridante: “Necesus indiki al li la rimedon de Roger”. Kaj plej strange en tiu afero, vi ja ĉiufoje ruĝiĝas.
Roger respondis:
— Kaj ne senmotive, kaj se mia edzino vere konjektus, pri kio ŝi parolas, ŝi silentus, kredu min. Al vi mi konfidencos tiun historion.
Vi ja scias, ke mi edzinigis vidvinon, al kiu mi forte enamiĝis. Mia edzino ĉiam libere parolis, kaj antaŭ ol ŝi fariĝis mia laŭleĝa kunulino, ni ofte havis tiajn iom spicitajn konversaciojn, cetere permesitajn kun vidvinoj, kiuj konservis la guston de spico en la buŝo. Ŝi tre ŝatis gajajn rakontojn, malprudajn anekdotojn, sed tamen honeste. La pekoj de la lango ne estas gravaj, en iuj okazoj; ŝi estas aŭdaca, estas mi iom timida, kaj ŝi ofte amuziĝis, antaŭ nia geedziĝo, embarasante min per demandoj aŭ ŝercoj, al kiuj mi ne facile povis respondi. Cetere, eble tiu aŭdaco mem enamigis min al ŝi. Enamiĝinta. Tia mi estis de la piedoj ĝis la kapo, korpe kaj anime, kaj tion ŝi sciis, la friponino.
Estis decidite, ke ni faros neniun ceremonion, neniun vojaĝon. Post la beno en la preĝejo, ni donos manĝeton al niaj nuptoatestantoj, kaj poste ni faros duope promenadon en kaleŝo, kaj ni revenos vespermanĝi al mia hejmo, en Helder-strato.
Do, post la foriro de niaj atestantoj, jen ni enkaleŝiĝis kaj mi diris al la koĉero, ke li konduku nin al la Boulogne-arbaro. Tio estis fine de junio; la vetero estis belega.
Tuj kiam ni estis solaj, ŝi ekridis.
“Mia kara Roger, — ŝi diris, — jen la momento esti galanta. Ni vidu, kiel vi nun faros.”
Tiamaniere alparolite, mi tuj sentis min paralizita. Mi kisis ŝian manon, mi ripetis al ŝi: “Mi amas vin.” Dufoje mi aŭdaciĝis kisante ŝian nukon, sed la preterirantoj ĝenis min. Ŝi ĉiam ripetis kun mieneto spitema kaj komika: “Kaj poste… kaj poste…” Tiu ĉi “kaj poste” nervozigis kaj afliktis min. Ja ne en kaleŝo, en la Boulogne-arbaro, dum hela tago, oni povis… Vi ja komprenas.
Ŝi bone rimarkis mian ĝenon kaj amuziĝis pri tio. Iam kaj iam ŝi ripetis:
“Mi tre timas, ke vi mistrafis. Vi sentigas al mi multe da maltrankvilo.”
Kaj ankaŭ mi komencis senti maltrankvilon pri mi mem. Kiam iu malaplombigas min, mi kapablas nenion fari.
Dum la vespermanĝo ŝi estis ĉarma. Kaj por kuraĝigi min, mi forsendis mian serviston, kiu ĝenis min. Ho! Ni restis decaj, sed vi ja scias kiel stultaj estas geamantoj, ni trinkis el la sama glaso, ni manĝis el la sama telero, per la sama forko. Ni amuziĝis manĝante vafletojn per ambaŭ ekstremaĵoj por ke niaj lipoj renkontiĝu en la mezo.
Ŝi diris al mi:
“Mi deziras iom da ĉampano.”
Mi estis forgesinta tiun botelon sur la telerŝranko. Mi prenis ĝin, forŝiris la ŝnurojn kaj prenis la korkon por elsaltigi ĝin. Ĝi ne eksaltis. Gabriela ekridetis kaj murmuris:
“Malbona antaŭsigno.”
Mi premis per la dikfingro la ŝvelan kapon de la korko, klinis ĝin dekstren, klinis ĝin maldekstren, sed vane, kaj subite mi rompis la korkon samnivele kun la vitro.
Gabriela suspiris:
“Mia povra Roger.”
Mi prenis korktirilon, kiun mi enŝraŭbis en la parton restintan funde de l' botelkolo. Estis neeble al mi poste forŝiri ĝin! Mi devis revoki Prosperon. Mia edzino, nun, ridis el la tuta koro kaj ripetis:
“Nu…nu… mi vidas, ke mi povas kalkuli pri vi.”
Ŝi estis duone ebria.
Tia ŝi iĝis trikvarone post la kafo.
Ĉar la enlitigo de vidvino ne postulas ĉiujn patrinajn ceremoniojn necesajn por junulino, Gabriela trankvile pasis al sia ĉambro dirante al mi:
“Fumu vian cigaron dum kvaronhoro.”
Kiam mi iris al ŝi, mankis al mi memfido, tion mi konfesas. Mi sentis min nervoza, malserena, konfuzita. Mi ekprenis mian lokon kiel edzo. Ŝi diris nenion al mi. Ŝi rigardis min kun rideto sur la lipoj, kun videbla emo primoki min. Tiu ironio, en tia momento, elfinis mian konsterniĝon kaj, tion mi konfesas, tranĉis al mi… brakojn kaj gambojn.
Kiam Gabriela ekrimarkis mian embarason, ŝi faris nenion por trankviligi min, tute male. Ŝi demandis min kun indiferenta mieneto:
“Ĉu vi ĉiutage estas tiel sprita?”
Mi ne povis deteni min de respondi al ŝi:
“Aŭskultu, vi estas neelportebla.”
Tiam ŝi rekomencis ridi, sed ridi laŭ maniero senmezura, maldeca, incitega.
Estas vere, ke mi havis malĝojan mienon kaj ke mi certe aspektis tre stulta.
Iam kaj iam, inter du frenezaj eksplodoj de gajeco, ŝi prononcis, sufokiĝante:
“Nu, kuraĝon…iom da energio… mia… mia povra amiko.”
Kaj poste ŝi rekomencis ridi tiel fortege, ke ŝi eligis kriojn.
Fine, mi sentis min tiel nervoza, tiel furioza kontraŭ mi kaj kontraŭ ŝi, ke mi komprenis, ke mi estus batonta ŝin, se mi ne forlasus la lokon.
Mi saltis el la lito, abrupte vestis min kun rabio, sen diri unu vorton.
Ŝi subite kvietiĝis kaj, komprenante, ke mi estas kolera, ŝi demandis:
“Kion vi faras? Kien vi iras?”
Mi ne respondis. Kaj mi malsupreniris al la strato. Mi deziris mortigi iun, venĝi min, fari iun frenezaĵon. Mi iris rekten antaŭ min kaj subite venis al mia spirito la penso eniri al publikulinoj.
Kiu scias? tio estas provo, eksperimento, trejnado? Ĉiaokaze, tio estus venĝo! Kaj se iam mi devus esti trompita de mia edzino, tia ŝi jam estus unue de mi.
Mi ne hezitis. Mi konis amorhotelon proksime al mia loĝejo, kaj mi kuris tien, kiel faras tiuj homoj, kiuj ĵetas sin en akvon por vidi, ĉu ili ankoraŭ povas naĝi.
Mi naĝis, kaj tre bone. Kaj mi longe restis tie, frandante tiun venĝon sekretan kaj rafinitan. Kaj poste mi troviĝis surstrate je tiu malvarmeta horo, kiam la nokto estas finiĝonta. Nun mi sentis min kvieta kaj memfida, kontenta, trankvila, kaj ankoraŭ preta — ŝajnis al mi — por sukcesaj agoj.
Tiam mi malrapide revenis hejmen; kaj mi nebruske malfermis la pordon de mia ĉambro.
Gabriela legis, apogita per kubuto sur sia kapkuseno. Ŝi levis la kapon kaj demandis per timema tono:
“Jen vi venas? Kio okazis al vi?”
Mi ne respondis. Mi aplombe senvestiĝis. Kaj mi reokupis, kiel triumfanta mastro, la lokon, kiun mi estis forlasinta kiel fuĝanto.
Ŝi miregis kaj estis konvinkita, ke mi uzis iun misteran sekreton.
Kaj nun, ĉiumomente, ŝi parolas pri la rimedo de Roger kvazaŭ ŝi parolus pri nemaltrafebla scienca procedo.
Sed — ho ve! — jam antaŭ dek jaroj okazis tio, kaj hodiaŭ la sama provo ne plu havus multajn ŝancojn de sukceso, almenaŭ por mi.
Sed se vi havas amikon, kiu antaŭtimas la emociojn de nuptonokto, indiku al li mian artifikon kaj asertu al li ke, inter dudek kaj tridek kvin jaroj, ne ekzistas pli bona maniero malnodi la laĉornamaĵojn, kiel estus dirinta la Sinjoro de Brantôme.
Tradukis el la franca Daniel Luez
La Ondo de Esperanto. 1998. №7 (45).