Tiuj maksimoj prezentas densigitan saĝecon, brile vortumitan observon de la homa karaktero. Li brile senmaskigas la homajn strebojn: ofte niaj virtoj estas nur kostumitaj malvirtoj.
Kompreneble La Rochefoucauld ne atingis subite tian komprenon — foje eblas spuri ĝin al iu sprita eldiro el la salono de lia kunulino, sinjorino de Sablé.
La vivo de tiu Madeleine de Souvr, Markizino de Sablé (1599–1678) ne estas interesa. Ŝia patro estis kortegano, kiu donis bonan edukadon al siaj infanoj. Jam en 1614 ŝi edziniĝis al iu de Laval, post kies morto en 1640 Sablé havis portempe relative malfacilan vivon, ĉar ŝi ofte plendas pri nesufiĉaj enspezoj. Ŝi lernis la manierojn de la literatura salono ĉe sia amikino de Rambouillet kaj baldaŭ ŝi malfermis propran salonon en Port Royale des Champs. Tie estis la centro de la jansenistoj, kiuj akre opoziciis la teologion de la jesuitoj.
En tiu etoso enmondiĝis la maksimoj de La Rochefoucauld dum seriozaj pridiskutoj de la homa karaktero ĝenerale. La Rochefoucauld poluris la eltrovaĵojn ĝis aperis la bele ŝlifita maksimo. Ŝerce li diris iam al sinjorino de Sablé: “Vi ja scias, ke miaj maksimoj nur estas kompletaj, kiam ili estos ricevintaj vian aprobon.”
Sed de Sablé ankaŭ verkis proprajn maksimojn. Ilia sinteno iagrade diferencas de la starpunkto de La Rochefoucauld. Tial la komparo inter tiuj kolektoj de franca sprito kaj mondsaĝeco povas daŭre esti interesa.
La vera merito dependas nek de la tempo, nek de la modo. Tiuj, kiuj nur konas la morojn de la Korto perdas tiun avantaĝon forirante, sed bona sento, scio kaj saĝeco igas ĉiam kaj ĉie lerta kaj aminda.
Anstataŭ klopodi koni aliulojn, ni nur pensas konatigi nin mem. Estus pli bone, aŭskulti aliajn homojn por enlumiĝi, anstataŭ mem paroli por brili kun propra lumo.
Foje utilas ŝajnigi trompon, ĉar kiam ni montras al insidulo, ke ni travidas lian maĥinacion, ni instigas lin al plifortigo.
Ni juĝas aferojn tiom supraĵe, ke normalaj agoj kaj vortoj, diritaj kaj faritaj kun eleganteco kaj kun ioma kono de aferoj de la mondo ofte pli bone sukcesas ol la plej granda sperteco.
Esti tro malkontenta pri si mem estas febleco. Esti tro kontenta pri si mem estas stulteco.
La plej granda saĝeco de homoj estas koni siajn frenezaĵojn.
Honestaj kaj sinceraj agoj miskondukas la maliculojn kaj igas, ke ili perdas la vojon al siaj propraj celoj, ĉar maliculoj ĝenerale pensas, ke neniu agas sen trompi.
La insidulo lernu almenaŭ uzi sian juĝkapablon por kompreni, ke oni neniam longtempe povas kaŝi sian insidan konduton al saĝuloj strebante senmaskigi ilin, kvankam tiuj eble ŝajnigas, ke ili estis trompitaj por kaŝi sian scion de la trompo.
Ne ekzistas kialo por tro kulpigi nin por niaj mankoj, nek por troa senkulpigo. Tiu, kiu ekscese kulpigas sin ofte faras tion por eviti la kritikon de la aliuloj aŭ pro vanteco, ĉar li volas nin kredigi, ke li scias, kiamaniere konfesi mankojn.
Ni tro ŝatas novajn kaj nekutimajn aferojn, ke eĉ la plej tristaj kaj tragikaj eventoj plezurigas nin kaŭze de sia noveco kaj pro la natura maligneco en ni.
Ĉiuj povas profiti kaj utiligi de la scienco, sed estas iuj, kiuj povas ricevi damaĝon de la scienca lumo, kiun ili estis akirintaj, se ili ne uzas ĝin en maniero, kiu estas taŭga kaj natura por ili.
Ofte oni pli klopodas aspekti oficema ol efektive sukcesi en la oficoj kaj ofte ni pli raportas al niaj amikoj pri niaj bonfaroj ol efektive faris bonon.
La bonaj rezultoj ofte dependas de mankhava juĝo, ĉar la juĝkapablo malhelpas entrepreni aferojn, kiuj sukcesus, se ili estus faritaj sen konsidero.
La majesteco, kiu helpas nin en ĉiuj aferoj estas nur bonkonduta aŭtoritato de supera intelekto.
Memamo trompas eĉ memamon, ĉar serĉante nian propran avantaĝon, ni neglektas la profiton de rekompenco.
La ligoj de virto estas pli densaj ol tiuj de la sango, ĉar bonulo estas pere de simila moralo pli proksime al alia bonulo ol patro al filo pere de simila vizaĝo.
Inter alie ni tiom malofte trovas homojn, kiuj kapablas konversacii agrable kaj racie pro tio ke praktike ĉiuj pensas unuavice pri siaj eldiroj anstataŭ siaj respondoj. La plej komplezemaj montras atenteman mienon, dum ni samtempe observas en iliaj okuloj kaj mensoj vagadon al tio, kion ili volas diri — anstataŭe ili devus pripensi, ke tiu insisto al memkontentiĝo estas povra plezurilo kaj ke estas pli granda atingaĵo bone aŭskulti kaj prave respondi ol bone paroli sen respondi al tio, kion oni diris al ili.
Ni devas kutimiĝi al la frenezaĵoj de aliuloj kaj ne esti ŝokitaj per la stultaĵoj, kiujn oni diras en nia ĉeesto.
La grandeco de la kompreno ĉirkaŭbrakas ĉion. Ni bezonas tiom da intelekto por toleri la mankojn de la aliuloj kiom necesas por aprezi iliajn bonkvalitojn.
Troa parolado en komerco kaj en konversacio estas granda manko; se bonaĵo estas mallonga, ĝi estas duoble bona. Ofte oni gajnas per mallongeco, kion oni perdas per tro da vortoj.
Ni preskaŭ ĉiam fariĝas la mastroj de tiuj, kiujn ni bone konas, ĉar tiu, kiu estas bone komprenita iasence dependas de tiu, kiu komprenas lin.
Ni tre estimas homojn, kiam ni ne profunde konas iliajn kapablojn, ĉar ni ĉiam supozas, ke estas pli, kiam ni vidas nur duone.
Ni ne konsideru, kiom da bono amiko faris por ni, sed kiom da bono li deziras fari.
Kvankam ni ne devus ami niajn amikojn por la bono, kiun ili faris por ni, estas certa signo, ke ili ne tro amas nin, se ili havas la povon fari bonon por ni kaj tamen ne faras.
Estas vane kaj senutile studi ĉion en la mondo, se tiu esploro ne taŭgas por ĝustigi niajn manierojn.
La ekstereco kaj la supraĵeco donas ofte pli da estimo ol la profundeco kaj la realeco. Malicaj manieroj makulas ĉion — eĉ justecon kaj racion. La kielo plej gravas kaj eblas dolĉigi kaj orumi eĉ la plej malagrablajn aferojn pro la partieco kaj febleco de la homa intelekto.
La stultaĵoj de aliuloj devus esti instruo por ni anstataŭ okazo por ridindigi ilian originon.
Ni lernas kaj de la mankoj kaj de la instruoj de aliaj homoj. Ekzemploj de neperfekteco estas tiom utilaj por perfektiĝo kiom la modeloj de kompetenteco kaj perfekteco.
Ni pli amas personojn, kiuj klopodas imiti nin ol tiujn, kiuj klopodas esti egalaj al ni. Ĉar imito estas signo de ŝato, dum la deziro esti egala signalas envion.
Estas admirinda kapablo dolĉigi rifuzon per ĝentilaj vortoj, kiuj kompensas la mankon de la neplenumebla komplezo.
Ni ne povas doni ĉion al ĉiuj. Prave rifuzi estas tiel laŭdinde kiel akcepti dignan peton. Tial “ne” de kelkaj personoj plezurigas pli ol “jes” de aliaj. Rifuzo en la akompano de agrablaj vortoj kaj ĝentilaj manieroj pli kontentigas bonan koron ol akcepto en malbona etoso.
Esplorante la homajn aferojn, ni neniam permesu, ke nia menso fariĝu la sklavo de la kapricoj de aliaj homoj. Ni devas konservi la liberecon de la homa penso kaj neniam enlasi iun pure homan aŭtoritaton en niajn kapojn. Kiam oni prezentas al ni malsamajn opiniojn, ni devas elekti, se tio eblas, kaj se ne eblas ni devas resti en dubo.
Ĉiam estas sufiĉe da memamo sub la plej granda sindediĉo por limigi bonfaremon.
Estas konata manko neniam esti kontenta pri sia fortuno nek esti malkontenta pri sia karaktero.
Estas malinde uzi nian pozicion aŭ grandecon por moki tiujn, kiuj estas metitaj sub ni.
La honto kiu venas, kiam oni laŭdas nin senmerite ofte igas nin entrepreni aferojn, kiujn ni neniam estus farintaj sen ĝi.
Tiuj, kiuj estas sufiĉe stultaj por fieri nur pro sia nobeleco, malkomprenas, kio nobeligis ilin, ĉar nur la virto de iliaj prapatroj donis al ili nobelan sangon.
Memamo trompigas nin en preskaŭ ĉiuj aferoj: ni kritikas aliajn homojn pro la samaj eraroj, kiujn ni ne korektas en ni mem. Ni faras tion, ĉar ni ne konas nian internan malbonecon aŭ ĉar ni vidas ĝin alivestita kiel malboneco.
Kiam la Granduloj deziras ŝajnigi, ke ili havas kvalitojn, kiujn ili ne posedas, estas danĝere montri sian dubon. Ĉar forigante ilian esperon, ke ili kapablas trompi la mondon, vi samtempe forigas ilian deziron plenumi la bonajn agojn, kiuj eble estintus la rezulto de ilia pretendo.
Sociemo kaj amikeco estas en la plimulto de la homoj nura komerca afero, kiu nur daŭras dum ili bezonas ĝin.
Amo ĉie estas la mastro. Ĝi formas la animon, la koron, la intelekton kie ajn. Ne gravas la amplekso de la amo, sed simple ĝia ekzisto en koro kaj animo. Ŝajnas, ke amo estas por la koro de la amanto kio la animo mem estas al la korpo, kiun ĝi vivigas.
Estas karakterizo de la amo, ke ne eblas kaŝi ĝin, kie ĝi estas, nek ŝajnigi ĝin, kie ĝi ne estas.
Tradukis el la franca Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 1998. №11 (49).