Kiam miaj gepatroj decidis, ke mi studos juron en Parizo, okazis longaj diskutadoj por aranĝi ĉiun aferon. La koston de mia pensio ili unue taksis je dumil kvincent frankoj, sed mia povra patrino ekhavis timon, kiun ŝi prezentis al mia patro: “Se li malbone elspezus sian tutan monon kaj ne prenus sufiĉan nutraĵon, lia sano tre suferus. Tiuj junuloj estas kapablaj je ĉio.”
Estis do decidite, ke ili serĉos pensionon por mi, pensionon modestan kaj komfortan, kaj ke mia familio pagos rekte la prezon, ĉiumonate.
Mi neniam estis forlasinta Quimper'on. Mi deziris ĉion, kion oni deziras je mia aĝo kaj mi estis preta ĝoje vivi, ĉiumaniere.
Iuj najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn. Mia patro traktis do perletere kun tiu respektinda persono, ĉe kiun mi alvenis, iun vesperon, kune kun kofro.
S-ino Kergaran estis ĉirkaŭ kvardekjara. Ŝi estis dika, tre dika, parolis per voĉo de instruktora kapitano kaj decidis pri ĉiuj demandoj per vorto neta kaj definitiva. Ŝia domo, tre mallarĝa, havanta nur unu aperturon al la strato ĉiuetaĝe, aspektis kiel ŝtuparo de fenestroj, aŭ kiel tranĉaĵo de domo sandviĉe inter du aliaj.
La mastrino loĝis en la unua etaĝo kun sia servistino; oni kuiris kaj havis la manĝojn en la dua; kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara. Mi havis la du ĉambrojn de la kvina.
Nigra ŝtupareto, turniĝanta kiel korktirilo, kondukis al tiuj du mansardoj. La tutan tagon, senhalte, s-ino Kergaran supren- kaj suben-iris tiun spiralon, okupata en tiu tirkesta loĝejo, kvazaŭ ŝipestro sur ferdeko. Ŝi eniris dek fojojn sinsekve en ĉiun loĝejon, kontrolis ĉion kun mirinda parola frakaso, rigardis, ĉu la litoj estis bone pretigitaj, ĉu la vestoj estis bone brositaj, ĉu la servo estis tute en ordo. Unuvorte, ŝi flegis siajn gastojn kiel patrino, pli bone ol patrino.
Mi baldaŭ konatiĝis kun miaj kvar samregionanoj. Du el ili studis medicinon, kaj la du aliaj studis juron, sed ĉiuj spertis la despotan jugon de la mastrino. Ili timis ŝin, kiel marodisto timas kampogardiston.
Koncerne min, mi tuj spertis dezirojn de sendependeco, ĉar mi estas laŭnature ribelulo. Mi unue deklaris, ke mi volas hejmenveni je la horo elektita de mi, ĉar s-ino Kergaran estis difininta la dek-duan horon, kiel la lastan limon. Pro tiu pretendo, ŝi fiksis al mi siajn klarajn okulojn dum kelkaj sekundoj, kaj poste deklaris:
“Tio ne estas ebla. Mi ne povas toleri, ke oni vekas Anjon la tutan nokton. Vi havas nenion por fari ekstere post certa horo.”
Mi respondis kun firmeco : “Laŭ la leĝo, sinjorino, vi estas devigata malfermi al mi kiam ajn. Se vi rifuzos tion, mi konstatigos ĝin ĉe la urba polico kaj iros dormi en hotelon je via kosto, kiel tio estas mia rajto. Vi estos do devigata malfermi al mi aŭ ellasi min. La pordo aŭ la adiaŭo. Elektu.”
Mi spitridis al ŝi, diktante miajn kondiĉojn. Post la unua stuporo ŝi volis diskuti, sed mi restis necedema kaj ŝi rezignis. Ni konsentis, ke mi havos ĉefŝlosilon, sed kun nepra kondiĉo, ke neniu tion scios.
Mia energio favore impresis ŝin, kaj ŝi de nun traktis min kun neta komplezo. Ŝi havis por mi komplezojn, prizorgojn, delikataĵojn, kaj eĉ bruskan tenerecon, kiu ne malplaĉis al mi. Iafoje, kiam mi estis gaja, mi surprize kisis ŝin, nur por la forta vangofrapo, kiun ŝi tuj ĵetis al mi. Kiam mi sukcesis mallevi la kapon sufiĉe rapide, ŝia mano pasis super min kun la rapideco de kuglo, kaj mi ridis kvazaŭ frenezulo forkurante, dum ŝi kriis: “Ha! Kanajlo! Tion mi repagos al vi.”
Ni fariĝis du geamikoj.
Sed jen mi konatiĝis, sur trotuaro, kun knabino laboranta en vendejo.
Vi scias, kio estas tiuj ametoj de Parizo. Iam, irante al la lernejo, oni renkontas junan personon nudkapan, kiu promenas brakenbrake kun amikino, antaŭ ol reiri al la laboro. Oni interŝanĝas rigardojn, oni sentas en si tiun etan skuon, kiun donas la okulo de iuj virinoj. Tio estas unu el la ĉarmoj de la vivo, tiuj rapidaj simpatioj fizikaj, kiujn naskas renkontiĝo, tiu leĝera kaj delikata logo, kiun oni subite spertas ĉe la ektuŝo de homo naskiĝinta por plaĉi al vi kaj por esti amata de vi. Ŝi estos amata multe aŭ malmulte, ne gravas. Estas en ŝia naturo respondi al la sekreta amdeziro de la via. Jam kiam vi unuafoje ekvidas tiun vizaĝon, tiun buŝon, tiujn harojn, tiun rideton, vi sentas ilian ĉarmon eniri en vin kun dolĉa kaj delica ĝojo, vi sentas specon de feliĉa bonstato penetri en vin, kaj la subitan naskiĝon de tenereco ankoraŭ konfuza, kiu pelas vin al tiu nekonata virino. Estas, kvazaŭ estus en ŝi alvoko, al kiu vi respondas, allogo, kiu stimulas vin; kvazaŭ oni jam delonge konus ŝin, kvazaŭ oni jam estus vidinta ŝin, kvazaŭ oni scius, kion ŝi pensas.
La morgaŭan tagon je la sama horo, oni pasas tra la sama strato. Oni revidas ŝin. Kaj oni revenas la postan tagon, kaj ankoraŭ la postan tagon. Oni fine interparolas. Kaj la ameto plu evoluas, regula kiel malsano.
Do, post tri semajnoj, mi atingis kun Emma la periodon antaŭ la falo. La falo mem estus okazinta pli frue, se mi estus sciinta, en kiu loko provoki ĝin. Mia amikino vivis en familio kaj draste rifuzis trapasi la sojlon de meblita hotelo. Mi cerbumis por trovi rimedon, ruzaĵon, okazon. Finfine mi elektis senesperan solvon kaj decidis suprenirigi ŝin al mia loĝejo, iun vesperon, ĉirkaŭ la dek-unua, je preteksto de taso da teo. S-ino Kergaran enlitiĝis ĉiutage je la deka. Mi povus do hejmeniri senbrue dank' al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. Ni sammaniere remalsuprenirus post unu aŭ du horoj.
Emma akceptis mian inviton, post kiam ŝi iom kontraŭvolis.
Mi pasigis malbonan tagon. Mi ne estis trankvila. Mi timis komplikaĵojn, katastrofon, iun teruran skandalon. Venis la vespero. Mi forlasis la domon kaj eniris en trinkejon, kie mi glutis du tasojn da kafo kaj kvin glasetojn por ekhavi kuraĝon. Poste mi iris promeni sur bulvardon Sankta Mikelo. Mi aŭdis sonori la dekan, la dekan kaj duonon. Kaj mi iris, per malrapidaj paŝoj, al la loko de nia rendevuo. Ŝi jam atendis min. Ŝi prenis kareseme mian brakon kaj jen ni ekiris, malrapide, al mia loĝejo. Laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro. Mi pensis: “Espereble s-ino Kergaran estas enlite.”
Mi diris al Emma du aŭ trifoje: “Atentu, ne faru bruon en la ŝtuparo!”
Ŝi ekridis: “Vi do tre timas, ke oni aŭdas vin?”
“Ne, sed mi ne volas veki mian najbaron, kiu estas grave malsana.”
Jen la strato de la Sanktaj Patroj. Mi alproksimiĝas al mia loĝejo kun tiu antaŭtimo, kiun oni havas irante al dentisto. Ĉiuj fenestroj estas mallumaj. Oni sendube dormas. Mi spiras. Mi malfermas la pordon kun singardemo de ŝtelisto. Mi enirigas mian kunulinon, kaj poste mi refermas, kaj mi supreniras la ŝtuparon piedpinte evitante spiri kaj ekbruligante kandel-alumetojn, por ke la junulino ne faru iun mispaŝon.
Preterpasante la ĉambron de la mastrino, mi sentas mian koron fortege batantan. Fine, jen ni estas en la dua etaĝo, poste en la tria, poste en la kvina. Mi eniras mian loĝejon. Venko!
Tamen mi kuraĝis paroli nur mallaŭte kaj demetis miajn botetojn por fari neniun bruon. La teon, preparitan sur alkohola kuirilo, ni trinkis sur la angulo de mia komodo. Poste mi iĝis insista… insista… kaj iom post iom, kvazaŭ ludante, mi demetis unu post la alia la vestaĵojn de mia amikino, kiu cedis rezistante, ruĝa, konfuzita, ĉiam prokrastanta la fatalan kaj ĉarman momenton.
Ŝi surhavis nur, vere, mallongan blankan subjupon, kiam abrupte malfermiĝis mia pordo, kaj aperis s-ino Kergaran, kun kandelo en la mano, vestita ekzakte kiel Emma.
Mi faris salton malproksimen de ŝi kaj mi staris, konsternite rigardanta al ambaŭ virinoj, kiuj fikse interrigardis. Kio estis okazonta?
La mastrino prononcis per aroganta tono, kiun mi ne konis de ŝi: “Mi ne volas knabinojn en mia domo, sinjoro Kervelen.”
Mi balbutis: “Sed, sinjorino Kergaran, la fraŭlino estas nur mia amikino. Ŝi venis preni tason da teo.”
La dika virino pluparolis: “Oni ne surhavas nuran ĉemizon por preni tason da teo. Vi tuj foririgos tiun personon.”
Emma, konsternita, ekploris kaŝante sian vizaĝon en sia jupo. Mi perdis la kapon, ne sciante, kion fari, nek kion diri. La mastrino aldiris kun nerezistebla aŭtoritato: “Helpu la fraŭlinon revestiĝi kaj forkonduku ŝin tuj.”
Mi, certe, ne povis fari ion alian, kaj mi levis la robon falintan ronde, kvazaŭ krevinta balono, sur la plankon, kaj mi pasigis ĝin super la kapon de la knabino, kaj klopodis agrafi ĝin, alĝustigi ĝin, kun grandega peno. Ŝi helpis min, ĉiam plorante, terurita, hastante, farante ĉiajn erarojn, ne plu povante retrovi la ŝnurojn nek la butontruojn; kaj s-ino Kergaran staris kun senesprima vizaĝo, tenante sian kandelon enmane, kaj lumigis nin kun la severa pozo de juĝisto.
Emma rapidigis nun siajn movojn, freneze kovris sin, nodis, alpinglis, laĉis, religis kun furiozo, turmentata per urĝa bezono forkuri; kaj eĉ ne butoninte siajn botetojn, ŝi kuris preter la mastrino kaj pelis sin en la ŝtuparon. Mi sekvis ŝin kun pantofloj, mem duone senvestiĝinta, kaj ripetis: “Fraŭlino, aŭskultu, fraŭlino.”
Mi ja konsciis, ke necesis diri ion al ŝi, sed mi nenion trovis. Mi reatingis ŝin precize ĉe la pordo de la strato, kaj mi volis preni ŝian brakon, sed ŝi fortege forpuŝis min, balbutante per voĉo mallaŭta kaj nervoza: “Lasu min… lasu min, ne tuŝu min.”
Kaj ŝi forkuris sur la straton refermante la pordon post si.
Mi turnis min. S-ino Kergaran estis restinta supre ĉe la unua etaĝo, kaj mi resupreniris la ŝtupojn lantapaŝe, atendante ĉion, kaj preta je ĉio.
La ĉambro de la mastrino estis malfermita, ŝi enirigis min eldirante kun severa tono:
“Mi devas paroli al vi, sinjoro Kervelen.”
Mi preterpasis ŝin kun mallevita kapo. Ŝi demetis sian kandelon sur la kamenon kaj, krucante la brakojn sur sia impona brusto, kiun malbone kovris maldika kamizolo:
“Nu, sinjoro Kervelen, vi do prenas mian domon por publika domo!”
Mi ne estis fiera. Mi murmuris: “Tute ne, sinjorino Kergaran. Vi devas ne koleriĝi, nu, vi ja scias, kio estas junulo.”
Ŝi respondis: “Mi scias, ke mi ne volas ĉiesulinojn ĉe mi, ĉu vi aŭdas? Mi scias, ke mi igos vin respekti mian tegmenton, kaj la bonfamon de mia domo, ĉu vi aŭdas? Mi scias…”
Ŝi parolis almenaŭ dum dudek minutoj, akumulante la kialojn sur la indignojn, superŝutante min sub la honorindeco de sia domo, pikvundante min per akraj riproĉoj.
Mi (homo estas stranga animalo), anstataŭ aŭskulti ŝin, rigardis ŝin. Mi ne plu aŭdis eĉ unu vorton, vere neniun vorton. Ŝi havis belegan bruston, tiu ino, firman, blankan kaj grasan, eble iom dikan, sed allogantan, kapablan kaŭzi tremojn en la dorso. Mi vere neniam estis suspektinta, ke estas tiaj aĵoj sub la lana robo de la mastrino. Ŝi aspektis dek jarojn pli juna, en la negliĝo. Kaj jen mi sentis min tute strange, tute… Kiel mi povus diri? tute konfuzita. Mi subite retrovis antaŭ ŝi mian situacion… interrompitan unu kvaronhoron pli frue en mia ĉambro.
Kaj, malantaŭ ŝi, en la alkovo, mi rigardis ŝian liton. Ĝi estis duone malfermita, premita, montranta, pro la kavo en la littukoj, la pezon de la korpo, kiu kuŝis en ĝi. Kaj mi pensis, ke certe estas tre plaĉe kaj tre varme ene, pli varme ol en alia lito. Kial pli varme? Mi ne scias, eble pro la amplekso de la karnoj, kiuj kuŝis en ĝi.
Kio estas pli alloga kaj pli ĉarma, ol malfermita lito? Tiu ĉi ebriigis min, de malproksime, kurigis tremetojn sur mia haŭto.
Ŝi ankoraŭ parolis, sed nun dolĉe, ŝi parolis kiel amikino kruda kaj bonkora, jam preta pardoni.
Mi balbutis: “Nu…nu… sinjorino Kergaran… nu…” Kaj ĉar ŝi nun silentis por atendi mian respondon, mi ekkaptis ŝin en miaj du brakoj kaj mi komencis kisi ŝin, ja kisi ŝin, kiel malsatanto, kiel homo, kiu atendas tion delonge. Ŝi baraktis, turnis la kapon, ne tro forte kolerante, aŭtomate ripetante, laŭ sia kutimo: “Ho! Kanajlo… kanajlo… ka…”
Ŝi ne povis fini la vorton, mi ekprenis ŝin per fortostreĉo kaj forportis ŝin, prematan kontraŭ mi. Oni ja estas fortika en iuj okazoj! Mi atingis la litrandon, kaj mi falis sur ĝin ne maltenante ŝin… Estis efektive tre plaĉe kaj tre varme en ŝia lito.
Unu horon poste, ĉar la kandelo estingiĝis, la mastrino ellitiĝis por ekbruligi la alian. Kaj dum ŝi revenis enŝoviĝi al mia flanko, enigante sub la littukojn sian rondan kaj fortan gambon, ŝi eldiris per voĉo karesa, kontenta, eble dankema: “Ho!… kanajlo… kanajlo!…”
Tradukis en la franca Daniel Luez
La Ondo de Esperanto. 1999. №1 (51).