Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Boris VianBoris Vian

La tubar-riparisto

Tio ne estis la sonorado de Jasmena, kiu butikumis en suspektinda lokalo akompanate de sia amanto. Ankaŭ ne estis mia onklo, ĉar li ĵus mortis antaŭ du jaroj. La hundo tiris ĝin dufoje, kaj mi havis la ŝlosilon. Do, troviĝis iu alia. Estis karakteriza sonorado: peza… eble prema… ne, densa, prefere… lanta kaj kara sonorado.

La tubar-riparisto, konsekvence. Li eniris, ekipita, traŝultre, per bastarda pendsako el ledo de formortinta herbomanĝanto, ŝarĝita per tintanta ferrubo.

— La banĉambro estas tie, — li diris al mi kun sageca gesto.

Li ne faris la demandon. Li finfine sciigis al mi, kie troviĝis, en tiu loĝejo, la banĉambro, kiun, sen lia rimarko, mi povintus preteratenti loki, ankoraŭ tre longatempe, dank'al la precizigo tuj implikita per lia mallonga frazo.

Je tiu horo de la tago, ĉar Jasmena ne ĉeestis, ĉar mia onklo ĵus mortis kaj ĉar la hundo tiris la sonorilon dufoje (plejofte), estis en la domo nur miaj dek unu genevoj, okupataj ludante en la kuirejo per la gaskaldronego, kaj oni aŭdis neniun bruon.

Ĉar li alvenis al la salono post longa ĉirkaŭiro, alkrampiĝinta al sia gesto, mi remetis la ripariston sur la ĝustan vojon kaj do gvidis lin ĝis la banĉambro. Mi estis enironta kun li, kiam li flankenŝovis min, sen brutaleco sed per tiu firmeco propra nur de fakuloj.

— Mi ne bezonas vin, — li diris al mi, — kaj vi riskus malpurigi vian belan kostumon novan.

Li insistis pri novan.

Mi diris nenion, ĉar li rikanis, plie, kun insidemo, kaj mi iris malkudri mian pendantan etikedon.

Denove malatento fare de Jasmena. Sed, finfine, vi ne povas atendi de virino, kiu ne konas vin, kiu neniam aŭdis vian nomon, kiu eĉ ne scias, ke vi ekzistas, kiu mem eble ekzistas nur parte, aŭ eĉ tute ne, ke ŝi faru por vi la servojn de angla guvernistino, Alica Marshall, naskiĝinta en Wilshire; kaj mi skoldis Alican pro ŝia kronika malatentemo. Ŝi rimarkigis al mi, ke ne eblas samtempe ĉesi prigardadon de la genevoj kaj forpreni la etikedojn, kaj mi devis klini min, ĉar mi tiumomente trapasis la pordon, kiu kondukas de la vestiblo al la manĝoĉambro, pordon nekontesteble tro malaltan, kiel mi plurfoje rimarkigis al la surda arkitekto pagata de mia domposedanto.

La malordo de mia tualeto tiel estis kompensita, mi paŝis blindopalpe, por ne atentigi pri mi, direkte al la ĉambro de la patrino de Jasmena, al kiu mi rezervis unu el la plej belaj ĉambroj en la apartamento, unu el tiuj, kiuj rigardas al la strato kaj kiuj daŭras ĉe la alia flanko, kiam neniu ilin rigardas, kun la nura celo konservi sian ekvilibron.

Eble estas tempo nun, ke mi faru al vi la portreton de Jasmena; sed en la mallumo, ĉar oni neniam malfermas la fenestrojn, ĉar Jasmena ne ekzistas kaj konsekvence ne povas havi patrinon (kio estas kontestebla, kiel pruvos al vi la sekvo de tiu historio), en la mallumo, do la priskribo ne estus ekzakta.

Mi trairis la ĉambron de la patrino de Jasmena kaj singarde malfermis la pordon, kiu, ekde ĝi, kondukas al la bilarda ĉambro, kies muro apudas la banĉambron. Antaŭvide al la vizito de la riparisto, mi anticipe farigis kvadratan aperturon en tiu muro, kio klarigas, ke mi povis, ekde tiu vidpunkto, laŭplaĉe observi la konduton de la viro, dum li diligentis ĉirkaŭ la tubaro. Levante la kapon, li signis al mi, ke mi iru al li.

Mi rapidis reiri inversdirekte la vojon, kiun mi ĵus faris. Mi pasante rimarkis, ke miaj genevoj daŭrigis petoladon apud la gaskaldronego kaj mi konceptis el tio (sed mallonge, ĉar la riparisto atendis min, kaj mi deziris, ke li ne konsideru mian malfruiĝon kiel arogantecon, al kiu oni ofte atribuas mian seriozan sintenon) kompletan kaj senkaŭzan malestimon koncerne tiujn neperfektajn aparatojn: la gaskaldronegojn. Mi rapide alpaŝis la servistejon, malfermis la interpordon kondukantan al mallarĝa ŝtuparplaceto kun kvar direktoj, el kiuj unu komunikiĝus kun la bilarda ĉambro, se ĝi ne estus barita, la alia, ankaŭ barita, kun la ĉambro de la patrino de Jasmena, kaj la kvara kun la banĉambro. La trian mi refermis kaj fine eniris.

Sidante sur la rando de la bankuvo, la riparisto melankolie kontemplis la dikajn tabulojn, kiuj protektis la tubojn… imperfekte; ĉar li ĵus elsaltigis ilin per la pinto de la ĉizilo.

— Mi neniam vidis, — li certigis al mi, — tian instalaĵon.

— Ĝi estas malnova, — mi diris.

— Tio vidiĝas, — li diris.

— Pro tio mi diras tion, — mi diris.

Ĉar mi estas nekapabla determini la aĝon de instalaĵo, kiam ĉiuj ne povas rimarki ĝin.

— Estas homoj, kiuj parolaĉas, — li observis, — kaj kien tio kondukas ilin?.. Sed tiu, kiu instalis ĝin, li ne estis profesiulo.

— Estas via firmao, kiu faris la instalaĵon, — mi diris. — Pri tio mi tute precize memoras.

— Mi tiutempe ne laboris ĉe ili, — li diris. — Alie, mi estus foririnta.

— Do, — mi diris, — tio estas tutsama, ĉar vi estus foririnta; estas kvazaŭ vi estus tie, pro tio, ke vi ne estis.

— Ĉiuokaze, — li diris, — se mi tenus la fian infanon de putino kun grasaĵo de kangurua kojono, kiu faraĉis tiun nom-de-Di' merdan bordelan instalaĵon kun tiel aĉa maniero…. nu…. kiel oni diras, mi ne komplimentus lin.

Kaj li komencis sakri kaj la vejnoj de lia kolo ŝveliĝis kiel ŝnuroj. Li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon, kiun li konservis dum la tuta sekvanta horo.

— Bone, — li konkludis, perdinte la spiron. — Nu, restas al mi nur eklabori.

Mi jam serĉis oportunan pozicion por vidi lin labori, kiam li elprenis el sia leda ujo dikan blovlampon. Tirinte el sia poŝo flakonon, li verŝis ties enhavon en la kavaĵon aranĝitan de la inĝenia fabrikisto ĉe la piedo de la alkondukado de la gasoj. Alumeto ŝprucigis grandan flamon al la plafono.

Lumigata per tiu blua lumo, la riparisto kliniĝis kaj malestime ekzamenis la du tubojn de akvo varma kaj malvarma, la gastubon, la dukton de la centra hejtado kaj kelkajn aliajn tubarojn, kies utilecon mi ne sciis.

— Plej bone, — li diris, — ĉion tranĉi murnivele kaj rekomenci de nulo. Sed tio multe kostos.

— Se tio necesas, — mi diris.

Ĉar mi ne volis ĉeesti la masakron, mi foriris piedpinte. Li turnis la ŝtoppinton de sia blovlampo en la momento, kiam mi refermis la pordon, kaj la tondro de la gasigita benzino superbruis la mallaŭtan klakadon de la globo kun risorto revenanta en sian loĝtruon.

Mi trapasis la pordon de la ĉambro de Jasmena, komence kondamnita sed kies puno ĵus ĉesis, kaj, trairinte la salonon, mi alidirektiĝis al la manĝoĉambro de kie mi povis reiri al mia ĉambro. Pli ol unufoje mi jam erarvojiĝis en la apartamento, kaj Jasmena nepre volas, ke ni ŝanĝu ĝin, sed ŝi devos trovi ĝin mem, ĉar ŝi obstinas reveni nepetite de mi.

Cetere, mi mem obstinas paroli al vi pri Jasmena, simple ĉar mi amas ŝin; ŝi ludas neniun rolon en tiu ĉi rakonto kaj probable neniam ludos iun ajn, krome, kompreneble, se mi ŝanĝos la decidon, kaj tion neniu povas antaŭvidi; ĉar la rezulto baldaŭ estos konata, ne utilas insisti pri temo tiel seninteresa; eĉ malpli ol kiu ajn alia; mi aparte pensas pri la bredado de tirola stuko kaj pri la melkado de lanhavaj afidoj.

Alveninte en mia ĉambro, mi sidiĝis apud la meblo el vaksita kverkligno, kiun mi transformis en elektrofono jam antaŭ longa tempo, sen troigi. Kaj, manovrante la ŝaltilon, kiu malkonektas la tutajn cirkvitojn, kies konektado ebligas la funkciadon de la aparato, mi ekfunkciigis la movadon de la plataĵo, sur kiun disko almetiĝis kun la celo okazigi la eltiron de la melodio adsorbebla dank' al la perado de akra pinto.

La nigraĉaj akcentoj de Deep South Suite baldaŭ mergis min en mian preferatan letargion, kaj la akcelado rezultanta el la movado de la horloĝoj kuntiris la sunan sistemon en plifortiĝanta rotacio, mallongiganta la daŭron de la mondo je preskaŭ unu tago; kaj rezulte de tio estis la oka kaj duono de la mateno, kaj mi en mia lito jam vekiĝis; maltrankvila pro tio, ke mi ne karesis per miaj kruroj la allogajn krurojn de Jasmena; ho ve, Jasmena ignoris min. Kaj mi senĉese atendas ŝin; ŝi havas akvajn harojn sub la suno kaj mi volus ĉirkaŭi ŝian talion per miaj malmolaj brakoj kaj mortigi ŝin sub hirud-voluptamaj kisoj; sed ne dum la tagoj, kiam ŝi eksimilas al Claude Farrère.

— La oka kaj duono, — mi diris al mi. — Kaj la riparisto certe estas mortanta pro malsato!

Mi tre rapide vestiĝis kaj orientiĝis, poste mi ekiris al la banĉambro. Ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ŝajnis al mi profunde modifitaj, kvazaŭ sekve de iu gravega kataklismo; mi rapide konsciis, ke estis nur la diferenco pro la manko de la kutimaj tuboj, kaj mi kutimiĝis.

La riparisto, kuŝanta apud la bankuvo, ankoraŭ spiris. Mi injektis al li buljonon tra la naztruoj, ĉar liaj dentoj preme tenis bastoneton de stanlutaĵo. Tuj kiam li reanimiĝis, li reeklaboris.

— Rezulte, — li diris al mi, — mi plenumis plejparton de la tasko; ĉio estas tranĉita murnivele kaj mi rekomencas de nulo. Elektu.

— Faru kiel eble plej bone, — mi diris. — Mi fidas vian kapablon de fakulo, kaj neniokaze mi volus, ke mia plej eta sugesto estu obstaklo al via iniciatemo… al tiu iniciatemo, kiu, mi devus diri, estas la propreco de la plumbista korporacio.

— Ne troigu, — li konsilis al mi. — Principe, mi komprenas; sed mia atesto estas malproksima, kaj se vi tedegas min, mi ne plu povos alparoli vin. Estas strange, ke homoj opiniantaj sin kleraj, sentas bezonon fiveneni la mondon.

— Mi certigas vin, — mi diris, — ke mi lokas tre alte eĉ la plej etan el viaj agoj; kaj ne dubu pri mia humileco.

— Bone, — li diris. — Mi ne estas malica ulo. Nu, mi faros ion. Mi refaros ekzakte tiel, kiel ili muntis. Ĉar estas tamen kolego, kiu okupiĝis pri tio, kaj riparisto ĉiam pravas. Oni ofte pensas: “Jen tubo, kiu ne estas rekta”. Kaj oni scivolas kial, kaj kompreneble oni fine akuzas la ripariston; sed se oni volas ĝisfunde esplori la aferon, estas plejofte pro nekonata kialo, kaj oni preferas kredigi, ke la tubo ne estas rekta. Sed nerekta estas la muro. Revenante al nia afero, mi refaros ĉion tiel, kiel estis, kaj poste, mi estas certa, ke tio funkcios.

Mi pensis pri iu rimarko: tio funkciis antaŭ ol li alvenis. Sed fakte, eble mi nenion sciis pri tio. La parabolo pri la rekta tubo restis en mia memoro kaj mi silentis.

Mi sukcesis retrovi mian liton. Senpaciencaj pied-bruoj sonis en la supra etaĝo. La homoj estas tedaj; ĉu ili ne povas nervoze enlitiĝi, anstataŭ nervoze paŝadi sur la planko de sia ĉambro. Mi rezignaciis: ne.

La bildo de Jasmena hantis min ĝis evidenteco, kaj mi malbenis ŝian patrinon, kiu forigis ŝin de mi kun malkonscienco, kiun nenio pravigis. Jasmena estas deknaŭjara, kaj mi scias, ke ŝi konis aliajn virojn; des pli prave por ke ŝi ne hezitu akcepti min en ŝia intimeco; estas pro ŝia patrino kaj la ĵaluzo. Mi devigis min pensi pri io tre malsimila, senkiala malico; kaj estis al mi tiel malfacile koncepti ties ekzaktan formon, materiigitan per ŝnuroj el ruĝa kaj blanka kotono, ke mi miavice svenis dum longa periodo. En la banĉambro, la zumado de la blovlampo bluigis la randon de mia sonĝo per neegale oksiditaj franĝoj.

*

La riparisto restis ĉe mi kvardek naŭ horojn seninterrompe. La laboro ankoraŭ longe ne finiĝis, kaj mi pasis al la enirejo por iri al la kuirejo, kiam mi aŭdis frapojn ĉe la pordo.

— Malfermu! — oni diris al mi. — Estas urĝe!

Mi malfermis kaj vidis la najbarinon de la supra etaĝo, kiu staris antaŭ mi grandfunebre vestita. Sur ŝia vizaĝo estis la markoj de ĵusa ĉagreno kaj ĝi fluetis sur mian tapiŝon. Ŝajnis, ke ŝi eliris el Sejno.

— Vi falis en akvon? — mi demandis kun intereso.

— Mi petas senkulpigon, ke mi ĝenas vin, sinjoro, — ŝi diris. — Estas, ĉar mi havas likadon hejme… Mi vokis la ripariston kaj li devis veni antaŭ tri tagoj…

— Mi havas unu ĉi tie, — mi diris. — Estas eble la via?

— Miaj sep infanoj dronis, — ŝi diris al mi. — Nur la du plejaĝuloj ankoraŭ spiras, ĉar la akvo atingas nur iliajn mentonojn. Sed se la riparisto havas ankoraŭ laboron ĉe vi, mi ne volas ĝeni vin…

— Mi supozas, ke li eraris, — mi diris. — Mi nun iros demandi lin por havi puran koron. Efektive, mia banĉambro kontentige funkciis.

*

Kiam mi eniris la banĉambron, li finfaris lutadon irisforman por ornami la nudan parton de la muro.

— Tio jam povas konveni tiel, — li diris al mi. — Mi ĉion refaris tiel, kiel estis; mi aldonis kelkajn lutadojn, ĉar estas tio, kion mi plej sukcese faras, kaj mi ŝatas bone faritan laboron.

— Iu sinjorino volas paroli al vi, — mi diris. — Ĉu ne al la pli supra etaĝo vi devis iri?

— Ĉu estas la kvara tie ĉi?

— La tria, — mi diris.

— Do mi eraris, — li konkludis. — Mi iros al tiu sinjorino. La firmao sendos al vi la fakturon. Sed nenion bedaŭru… Estas ĉiam laboro por tubar-riparisto en banĉambro.

Tradukis el la franca Daniel Luez

La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64).


Al la indekso pri la franca literaturo