Jules Verne. Chirkau la mondo dum 80 tagojJules Verne

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj

La titolo de la originalo
Le tour du monde en quatre-vingts jours

Serio Mondliteraturo, Volumo 16

Tradukis el la franca: Jean-Luc Tortel

Redaktis kaj enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Kovrilo: Larisa Jakovleva

La eldonejo kore dankas al Probal Dasgupta (Barato), Michel Duc Goninaz (Francio), Liu Haitao (Ĉinio), Shoko Sakaeda (Japanio) kaj Alexander Shlafer (Usono) pro valoraj konsiloj, kiuj helpis solvi kelkajn tradukproblemojn.

Verne, Jules. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 208 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 15).

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, notoj Sezonoj 2008.

Enhavtabelo

Anstataŭ antaŭparolo (Aleksander Korĵenkov)
Ĉapitro 1, en kiu Fileas Fogg kaj Trapasul' sin akceptas reciproke, unu kiel mastron, la alian kiel serviston
Ĉapitro 2, en kiu Trapasul' konvinkiĝas, ke li trovis idealan mastron
Ĉapitro 3, en kiu komenciĝas konversacio tre monoriska por Fileas Fogg
Ĉapitro 4, en kiu Fileas Fogg miregigas sian serviston Trapasul'
Ĉapitro 5, en kiu nova akcio aperas en la londona borso
Ĉapitro 6, en kiu detektivo Fiks montras kompreneblan senpaciencon
Ĉapitro 7, kiu plian fojon pruvas la senutilon de pasportoj en policaj aferoj
Ĉapitro 8, en kiu Trapasul' eble babilas iom pli, ol konvenus
Ĉapitro 9, en kiu la Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano favoras la celon de Fileas Fogg
Ĉapitro 10, en kiu Trapasul' tre ĝojas, ke li savas sin je la eta kosto de ŝu-perdo
Ĉapitro 11, en kiu Fileas Fogg aĉetas rajdobeston je nekredebla prezo
Ĉapitro 12, en kiu okazas la aventura eniro de Fileas Fogg kun siaj kunuloj en la hindajn arbarojn kaj la sekvaj eventoj
Ĉapitro 13, en kiu Trapasul' plian fojon pruvas, ke fortuno favoras aŭdaculojn
Ĉapitro 14, en kiu Fileas Fogg desupre laŭiras la tutan admirindan valon de Gango eĉ ne pensante rigardi ĝin
Ĉapitro 15, en kiu la sako kun bankbiletoj plu malpeziĝas de kelkaj miloj da pundoj
Ĉapitro 16, en kiu Fiks ŝajnigas tute ne koni tion, pri kio oni alparolas lin
Ĉapitro 17, en kiu aperas iaj-tiaj demandoj dum la transiro de Singapuro al Hongkongo
Ĉapitro 18, en kiu Fileas Fogg, Trapasul' kaj Fiks aparte zorgas pri siaj propraj aferoj
Ĉapitro 19, en kiu Trapasul' havas tro viglan intereson pri sia mastro, kaj la sekvaj konsekvencoj
Ĉapitro 20, en kiu Fiks rekte rilatas kun Fileas Fogg
Ĉapitro 21, en kiu la ŝipestro de Tankadero multe riskas perdi premion de ducent pundoj
Ĉapitro 22, en kiu Trapasul' konstatas, ke eĉ en antipodo estas prudente havi iom da mono en sia poŝo
Ĉapitro 23, en kiu la nazo de Trapasul' nekredeble plilongiĝas
Ĉapitro 24, en kiu okazas la transiro de Pacifiko
Ĉapitro 25, en kiu iomete montriĝas San-Francisko dum mitinga tago
Ĉapitro 26, en kiu estas uzata la eksprestrajno de la Pacifika fervojo
Ĉapitro 27, en kiu je rapido de dudek mejloj hore Trapasul' lernas kurson pri la historio de mormonoj
Ĉapitro 28, en kiu Trapasul' ne sukcesis aŭdigi la esprimon de sia racio
Ĉapitro 29, en kiu estas rakontataj diversaj incidentoj, kiuj renkontiĝas nur sur usonaj fervojoj
Ĉapitro 30, en kiu Fileas Fogg simple plenumas sian devon
Ĉapitro 31, en kiu policisto Fiks tre serioze okupiĝas pri la interesoj de Fileas Fogg
Ĉapitro 32, en kiu Fileas Fogg senpere ekbatalas kontraŭ misfortuno
Ĉapitro 33, en kiu Fileas Fogg pruvas sian kapablon en ĉiaj cirkonstancoj
Ĉapitro 34, en kiu Trapasul' faras abomenan sed eble neniam ankoraŭ faritan vortludon
Ĉapitro 35, en kiu Trapasul' ne petas la ripeton de la mastra ordono
Ĉapitro 36, en kiu Fileas Fogg denove unuarangas en la merkato
Ĉapitro 37, en kiu pruviĝas, ke Fileas Fogg nenion gajnis en sia ĉirkaŭmonda vojaĝo, krom feliĉon
Notoj (Aleksander Korĵenkov)
Pri la tradukinto
Enhavtabelo

Jules VerneAnstataŭ antaŭparolo

Ekde 1863 dum naŭ jaroj Jules Verne verkis naŭ romanojn en la serio Eksterordinaraj vojaĝoj. Efektive eksterordinaraj — jen vojaĝoj scienc-fikciaj (al la centro de la Tero, aŭ al la Luno kaj ĉirkaŭ ĝi), jen per nekutimaj rimedoj (aerbalono, submarino), jen en ekzotikaj mondregionoj (Afriko, Artiko, Oceanio).

Sed la intrigo de lia deka romano, Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj, estis preskaŭ seniluziige ordinara — riĉa anglo vojaĝas ĉirkaŭ la mondo per publikaj transportiloj: ŝipe kaj trajne.

Tiu ordinareco atestis la grandiozan ŝanĝon en la mondo, kiu iĝis malpli granda kaj pli sekura danke al tri eventoj, okazintaj en 1869–1870: malfermo de la Sueza Kanalo, kaj finkonstruado de fervojoj tra la Hinda Duoninsulo kaj tra Usono. Mondvojaĝo el heroa riskoplena aventuro iĝis speco de komforta turismo. Ĉi tiun eblon uzis la vojaĝoficejo de Thomas Cook, kies unua grupo la 20an de septembro 1872 komencis sepmonatan mondvojaĝon, kaj brito Fileas Fogg, kiu post dek du tagoj, la 2an de oktobro 1872, forlasis Londonon por reveni tien, farinte okdektagan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

Pri ambaŭ vojaĝoj — la reala kaj la fikcia — felietone raportis gazetaro. La lasta raporto pri la vojaĝo de Fogg aperis la 22an de decembro, je la sekva tago post lia vojaĝo, pri kiu oni efektive vetis, kaj por kiu kelkaj trajn- kaj ŝip-kompanioj onidire konkurencis celante esti menciitaj de Verne. Poste la raportoj estis eldonitaj libroforme. La priskribo de la reala vojaĝo delonge forgesiĝis, sed Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj dum 135 jaroj restas unu el la plej legataj romanoj de Verne, eĉ la plej legata en Anglalingvujo.

Oni eldonas kaj reeldonas ĝin, aperas filmoj (la lasta en 2004 kun Jackie Chan kaj Arnold Schwarzenegger, por kiu ĝi estis la lasta filmo antaŭ la gubernatoriĝo en Kalifornio), movbildoj, radiospektakloj, komiksoj.

La unua angla traduko de Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj estis eldonita preskaŭ tuj post la originalo, kaj ĝin sekvis tradukoj en dekoj da lingvoj (Laŭ informoj de Unesko, Jules Verne okupas la trian lokon en la tradukindekso post Walt Disney kaj Agatha Christie kaj antaŭ Ŝekspiro kaj Lenino, kaj do li estas la plej tradukata neanglalingva aŭtoro kun 4162 tradukoj eldonitaj en ĉ. 150 lingvoj.), inter kiuj ĝis nun mankis Esperanto.

La nuna traduko de Jean-Luc Tortel ŝtopas ĉi tiun bedaŭrindan breĉon kaj ebligas al la esperantista legantaro rektan aliron al la romano, en kies itinero, estas, interalie, kvar urboj gastigintaj la Universalan Kongreson de Esperanto (Londono, Parizo, Jokohamo, San-Francisko).

Ĉar ĉi tiu teksto aperas sub la titolo Anstataŭ antaŭparolo, ni ne parolu pri la literatura, eduka kaj historia valoro de la romano, pri ties fono kaj pri la historio de l' kreado, sed ni nur atentu kelkajn principojn, kiuj estis uzitaj en la Esperanta traduko.

Unue, temas pri eraroj, kiuj abunde spicas ĉiun verkon de Jules Verne. Eĉ la komenco de la unua frazo,

En l'année 1872, la maison portant le numéro 7 de Saville-row, Burlington Gardens — maison dans laquelle Sheridan mourut en 1814 —, était habitée par Phileas Fogg …

surprize entenas tri erarojn:
(1) la nomo de la strato estas Savile Row, ne Saville-row;
(2) Sheridan mortis en 1816, ne en 1814;
(3) li loĝis en la domo numero 14, ne numero 7.

Laŭeble, la tradukanto kaj la redaktoro korektis tiajn erarojn, kaj la leganto en ĉi tiu libro trovas la plej gravajn datojn kaj nomojn ĝustaj, sed malpli gravaj nomoj (ekzemple, unufoje menciitaj fervojaj stacioj en Usono k.s.) plejparte restis tiaj, kiajn ilin skribis Verne, eĉ se ni eble sciis, ke ili ne estas tute ĝustaj.

Due, temas ĝuste pri la nomoj geografiaj kaj personaj, ja diskutoj kaj disputoj pri ili estas nedisigebla parto de la esperantista vivo. Kutime estis sekvitaj la konvencioj de la eldonejo Sezonoj, konsekvence aplikataj en la libroserio Mondliteraturo, kadre de kiu ĉi tiu romano aperas. Ekzemple: la nomoj de la nacioj estas minusklaj, kaj ni ne uzas la sufikson -uj- por la landnomoj. Asimilitaj estis tiuj nomoj, kiuj estas en NPIV, aŭ kiuj estas ofte uzataj en la libro (ekzemple: Alahabado kaj Omaho kaj kelkaj ŝipnomoj); aliaj nomoj restis en la formoj uzitaj de Jules Verne, aŭ en aliaj nacilingvaj formoj ktp, escepte de Fileas (ne Phileas) kaj Fiks (ne Fix), en kiuj la neesperantaj “ph” kaj “x” povus ĝeni la leganton. Tradukita estis la alnomo de la servisto de s-ro Fogg: la franca Passepartout iĝis Trapasul' en Esperanto. Tio tute ne estas escepta, ĉar, ekzemple, en la pola traduko Jean Passepartout estas Jan Obieżyświat.

Apartan problemon Jules Verne kreis per la ofta uzado de la vortoj “angla” (anglais), “anglo” (Anglais) kaj “Anglio” (Angleterre), anstataŭ kiuj, laŭ la nuntempaj kutimoj devus esti “brita” (aŭ “britia”), “brito” kaj “Britio” (aŭ “Unuiĝinta Reĝolando”). Post iom da hezito, ni decidis sekvi la uzadon de Verne por konservi la anglomanian etoson de la verko, kaj ankaŭ ĉar en la konsultitaj alilingvaj tradukoj ĉi tiu uzado estis konservita.

Laŭ rekomendo de Probal Dasgupta, en ĉi tiu traduko ni insiste uzas la formon “Hindlando” por la brita kolonio, el kiu en 1947 oni faris la tri segmentojn Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo), Barato (aŭ Hinda Unio) kaj Okcidenta Pakistano (nun simple Pakistano). Fakuloj foje nomas Hindlandon “Sudazio”. Uzi la nomformojn “Hindujo”, “Hindio” ofte havas erarigan efikon. La “hindia” lingvo (unu el la dudekkvino da grandaj sudaziaj lingvoj) kaj la religio “hinduismo” havas nomojn iom tro similajn al la vortoj “Hindio” kaj “Hindujo”.

Malgraŭ la facileco de la romano, pluraj vortoj kaj esprimoj, eble nekompreneblaj por la nuntempa leganto, devis esti klarigitaj en la Notoj (pĝ. 200–205). En la teksto ili estas asteriskitaj.

Se vi havis sufiĉe da pacienco por legi ĝis ĉi tie, bonvolu turni la paĝon por ekvojaĝi kun Fileas Fogg kaj ties kunuloj!

Aleksander Korĵenkov

Komentojn pri la traduko kaj mendojn por la libro bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj: poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete.


Jules Verne

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj

 

Ĉapitro 33
en kiu Fileas Fogg pruvas sian kapablon en ĉiaj cirkonstancoj

Post unu horo la vaporŝipo Henrietta preterpasis la lumturon ĉe la buŝego de la rivero Hudsono, la kabon Sandy Hook kaj sin turnis al la oceano. Dum la tago ĝi laŭiris Long Island preter la lumturo de Fire Island kaj rapidis orienten.

Sekvatage, la 13an de decembro, je tagmezo viro suriris la ferdekon por biri. Oni certe pensos, ke tiu estis kapitano Speedy. Tute ne: estis kavaliro Fileas Fogg mem!

Kapitano Speedy estis enŝlosita en sia kajuto, kaj hurlis terure paroksisman koleron, cetere tute pardonindan.

La afero estis tre simpla. Fileas Fogg volis Liverpolon, la kapitano ne volis. Ŝajne akceptinte Bordozon, dum la tridek horoj de la vojaĝ-komenco Fileas Fogg per siaj bankbiletoj tiel agitadis la skipanaron (maristojn, mekanikistojn), ke tiu dubinde honesta skipo en malbona rilato kun sia kapitano tute obeis la vojaĝanton. Jen kial Fileas Fogg estre anstataŭis kapitanon Speedy enŝlositan en kajuto, jen kial Henrietta direktis sin al Liverpolo. Klare estis, laŭ lia maniero manovri, ke s-ro Fogg siatempe jam estis maristo.

Kiel finiĝos tiu aventuro, oni scios pli poste. Tamen s-ino Aŭda estis maltrankvila, kvankam ne montrante tion. Fiks estis komence ŝtonigita, kaj Trapasul' trovis la faron tute simple admirinda.

“Inter dek unu kaj dek du nodoj”, — diris kapitano Speedy, kaj fakte Henrietta konservis tiun mezan rapidon.

Do se la maro restos favora, se la vento ne venos el oriento, se okazos neniu akcidento al la ŝipo, precipe al la maŝino (kiom da “se”!), Henrietta kuros la tri mil mejlojn de Novjorko al Liverpolo en naŭ tagoj, inter la 12a kaj la 21a de decembro. Tamen post la alveno, la afero de Henrietta aldone al tiu de la Banko riskus konduki la ĝentlemanon en eble tro nedeziritan danĝeron.

Dum la unuaj tagoj la navigado okazis en perfektaj kondiĉoj. La maro ne estis tro forta; la vento ŝajnis stabile veni al nord-oriento; oni hisis la velojn, kaj helpe de ili Henrietta rivalis kun la grandaj oceanŝipoj.

Trapasul' estis feliĉega. La lasta heroaĵo de lia mastro, kies konsekvencojn li ne volis ekzameni, entuziasmigis lin. Neniam la skipanoj vidis junulon tiel gajan, tiel viglan. Li senĉese amike rilatis kun ili kaj mirigis ilin per siaj gimnastikaĵoj. Al ili li vokis per la plej agrablaj vortoj kaj donacis la plej bongustajn trinkaĵojn. Laŭ li la maristoj manovradis kiel ĝentlemanoj kaj la hejtistoj laboris kiel herooj. Lia gaja humoro tre komunikema infektis ĉiujn. Li forgesis la estintan tempon, ties malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Li nur pensis pri la tiel proksima celatingo kaj ofte bolis pro senpacienco, kvazaŭ la kaldronegoj de Henrietta varmigus lin mem. Ofte la brava knabo rondiradis ĉirkaŭ Fiks, rigardante tiun kun tre esprimivaj okuloj; sed li neniam alparolis la policiston, ĉar nenia intimeco nun restis inter la eksamikoj.

Cetere necesas diri, ke Fiks mem komprenis nenion! La konkero de Henrietta, la subaĉeto de ties skipo, la sperta marista manovrado de Fogg, ĉio tio kirlis lian cerbon kaj li ne kapablis plu pensi. Sed fine, kial ĝentlemano kapabla ŝteli kvindek kvin mil pundojn ne povus krome kaperi la ŝipon Henrietta? Kaj Fiks tute nature ekpensis, ke Henrietta estre de sia nova kapitano ne iros al Liverpolo, sed ke Fogg, ŝtelisto iĝinta pirato, kondukos ĝin al iu ajn mondloko trankvila kaj sekura por li. Oni konsentu, ke tiu hipotezo ja estis konsiderinda, kaj la policisto ekbedaŭris, ke li enŝoviĝis en la aferon.

Dume kapitano Speedy plu hurlis en sia kajuto, kaj Trapasul', komisiita pri lia nutrado, alportis manĝojn nur kun tre zorga singardemo malgraŭ sia supera fortikeco. Sed s-ro Fogg ŝajne ne plu eĉ imagis, ke Henrietta havas kapitanon.

La 13an oni laŭiris la finon de Novlando, danĝera loko, precipe vintre, kun ofta nebulo kaj timindaj ŝtormoj. De la hieraŭo la barometro subite desupris, anoncante baldaŭan ŝanĝon en l' atmosfero. Kaj fakte dumnokte la temperaturo ŝanĝiĝis, la malvarmo akriĝis kaj la vento ekvenis el sud-oriento.

Tio estis malfavora cirkonstanco. Por konservi sian direkton Fogg devis malhisigi la velojn kaj akceligi la vapormaŝinon. Tamen la malalta ritmo de la hulo bremsis la ŝipon per siaj ondoj batantaj la stevenon. La konsekvenca forta tangado malrapidigis ĝin. La vento iom post iom iĝis tempesto kaj estis antaŭvidebla la tempo, kiam Henrietta ne povos plu rekte alfronti la hulon. Se fuĝo iĝus necesa, oni riskus ĉiajn neantaŭvideblajn misfortunojn.

La vizaĝo de Trapasul' malheliĝis kiel la ĉielo, kaj dum du tagoj la brava knabo travivis terurajn momentojn. Sed Fileas Fogg estis kuraĝa maristo, kapabla rezisti kontraŭ malfavora maro. Li persiste pluiris, konservante la tutan vaporforton. Kiam Henrietta ne povis superpasi la ondon, ĝi trapasis ĝin kun sia ferdeko tute markovrita. Kelkfoje la helico superakviĝis, freneze rapide batante la aeron, kiam akvomonto levis la pobon; sed la ŝipo plu iradis.

Tamen la vento ne tiel malboniĝis, kiel oni timis. Ne estis unu el tiuj uraganoj kun vento je naŭdek mejloj hore; tiu restis nur tre forta. Bedaŭrinde ĝi obstinis el sud-oriento, malebligante rehisi la velojn. Kiel oni baldaŭ scios, tiu helpo al la maŝino estus tamen tre utila!

La 16a de decembro estis la sepdek-kvina tago post la foriro el Londono. Fine Henrietta ne ankoraŭ maltrankvilige malfruis. Ĝi jam faris pli-malpli la duonon de la transirado kaj preterpasis la plej malfacilajn lokojn. Somere oni certus pri la sukceso, sed vintre ĉio dependis de la vetero. Trapasul' silente esperis, ke se la vento malaperos, almenaŭ ĝin kompensos la vaporforto.

Sed tiun tagon la mekanikisto suprenvenis kaj vigle interparolis kun s-ro Fogg.

Ne sciante precize la kialon, sendube pro antaŭsento, Trapasul' malprecize endubiĝis. Li volonte pagus per la perdo de unu orelo la kapablon de la alia aŭdi la konversacion. Li tamen povis elkompreni tiujn lastajn frazojn:

— Ĉu vi certas pri via diro? — demandis s-ro Fogg.

— Nepre, sinjoro, — respondis la mekanikisto. — Pensu, ke de nia foriro ni maksimume varmigas ĉiujn maŝin-kaldronojn. Ni havis sufiĉe da karbo por kviete iri de Novjorko al Bordozo, sed ne sufiĉe por tutrapide akceli al Liverpolo!

— Mi pripensos la aferon, — nur respondis s-ro Fogg.

Trapasul' komprenis, kaj terura maltrankvilo envolvis lin: mankos karbo!

“Ha! — li pensis, — se mia mastro venkos tiun obstaklon, li iĝos famulo!”

Renkontinte Fikson, li ne povis sin deteni de rakontado pri la afero.

— Vi do kredas, ke ni vojaĝas al Liverpolo? — respondis la policisto kun streĉitaj makzeloj.

— Kompreneble!

— Vi stultulo! — nur respondis Fiks, levante la ŝultrojn kaj turnante la dorson.

Trapasul' estis tuj fortike respondonta al la insulto, kies veran motivon li cetere ne povis kompreni; sed li tiam pensis, ke la malfeliĉa Fiks sendube estas tre ĉagrenita, tre humiligita en sia memamo post tia tute erara ĉirkaŭmonda vagado, kaj li absolvis la ofendinton.

Kaj nun kion faros Fileas Fogg? Malfacile imagebla respondo. Tamen la flegma ĝentlemano ŝajne decidiĝis, ĉar la saman vesperon li vokis la mekanikiston kaj diris:

— Varmigu kiel eble plej intense, ĝis la elĉerpo de la tuta karbo.

Tuj poste la tubo de Henrietta elĵetis torentojn da fumo.

La ŝipo do plenvapore pluiris; sed, kiel jam anoncite, la mekanikisto venis sciigi post du tagoj, la 18an, ke hodiaŭ la karbo elĉerpiĝos.

— Ne malaltigu la varmon, tute male; plipotencigu la valvojn, — respondis s-ro Fogg.

Ĉirkaŭ tagmezo Fileas Fogg biris, kaj poste petis Trapasulon venigi kapitanon Speedy. Estis kvazaŭ ordoni al la brava knabo elkaĝigi tigron; li pensis:

“Li estos vere rabie furioza!”

Fakte post kelkaj minutoj tra krioj kaj blasfemoj alvenis kapitano Speedy kiel tuj eksplodonta bombo. Kiam la bona kapitano povis el sia tempesto de kolero diri siajn unuajn vortojn, li hurlis:

— Kie ni estas?

Feliĉe lia farto estis bona, ĉar li riskis apopleksion; kun tute ruĝa vizaĝo li ripetis:

— Kie ni estas?

— Je sepcent sepdek mejloj de Liverpolo, — respondis s-ro Fogg kun nekonfuzebla flegmo.

— Pirato! — ekkriis Andrew Speedy.

— Mi vokis vin, sinjoro…

— Marrabisto!

— Mi vokis vin, sinjoro, por peti, ke vi vendu al mi vian ŝipon.

— Neniel! Je ĉiuj diabloj neniam!

— Ĉar mi baldaŭ devos bruligi ĝin.

— Bruligi mian ŝipon!

— Jes, almenaŭ ĝian supran parton, ĉar mankas hejtaĵo.

— Bruligi mian ŝipon! — ripetis kapitano Speedy, preskaŭ nekapabla pluparoli, — ŝipon kun valoro de kvindek mil dolaroj!

— Jen sesdek mil, — respondis Fileas Fogg, etendante al la kapitano faskegon da bankbiletoj.

La efiko al kapitano Speedy estis mirindega. Neniu usonano povas senemocie vidi sesdek mil dolarojn. Li tuj forgesis sian koleron, sian malliberon, sian tutan riproĉaron kontraŭ sia pasaĝero. Dudekjara estis lia ŝipo, do ties vendo estis orbrila komercafero: la bombo ne povis eksplodi, ĉar tiel s-ro Fogg eltiris ties meĉon!

— Do la fera ŝelo restos al mi, ĉu? — aldonis la kapitano per multe pli kvieta voĉo.

— La ŝelo kaj la motoro, sinjoro. Ĉu konsentite?

— Konsentite.

Andrew Speedy rapide kalkulis la biletojn kaj enpoŝigis ilin.

Dum tiu sceno Trapasul' blankiĝis, kaj Fiks ruĝiĝis preskaŭ ĝis apopleksio: pli-malpli dudek mil pundoj elspezitaj! Krome tiu Fogg forlasis al la vendinto la ŝelon kaj la motoron, kio estas preskaŭ la tuto de la ŝipa valoro! Vere estis tamen, ke la rabita banka mono estis kvindek kvin mil pundoj!

Kiam la mono estis en la kapitana poŝo, s-ro Fogg diris:

— Sinjoro, ne miru: mi perdos dudek mil pundojn se mi ne alvenos Londonon en la 21a de decembro je la dudeka kaj kvardek kvin. Ĉar mi maltrafis la linian ŝipon el Novjorko, ĉar vi rifuzis transporti min al Liverpolo…

— Per ĉiuj inferaj diabloj mi pravis, — ekkriis kapitano Speedy, — ĉar tiel mi gajnas almenaŭ kvardek mil dolarojn! — Poste li pli kviete aldonis:

— Sciu, kapitano?..

— Fogg.

— Vi ia jankio estas.

Dirinte tion, kion li imagis komplimento, li turnis la dorson, sed Fileas Fogg aldonis:

— Tiu ŝipo nun apartenas al mi, ĉu ne?

— Certe, de la kilo ĝis la mastopintoj, sed nur pri ĉio el ligno, kompreneble!

— Bone; detruigu ĉiujn internajn aranĝojn kaj hejtu per ili.

Oni povas imagi la kvanton da seka ligno bruligita por konservi sufiĉan vaporpremon! La pobturo, la rufoj, la kajutoj, la skiploĝejoj, la kel-plafono, ĉiuj estis detruitaj.

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagojSekvatage, la 19an de decembro, oni dehakis kaj bruligis la dispecigitajn mastojn, bumojn, jardojn. La skipanoj nekredeble baraktis, kaj Trapasul' mem penadis kiel dek viroj. Ĉiuj ardis en tiu dishakado.

Sekvatage, la 20an, oni bruligis la pavezon, la balkonojn, la supermaran ŝelparton. Henrietta estis nudigita kiel pontono.

Sed ĉi-tage ili ekvidis la irlandan terbordon kaj la lumturon de Fastnet.

Tamen je la dudek-dua la ŝipo ankoraŭ estis nur proksime de Queenstown. Restis nur dudek kvar horoj al Fileas Fogg por atingi Londonon! Kaj tio estis la tempo necesa al Henrietta por atingi Liverpolon, eĉ plenvapore. Kaj vaporo baldaŭ mankos al la aŭdaca ĝentlemano!

— Sinjoro, — diris kapitano Speedy, kiu fine interesiĝis pri lia afero, — mi vere kompatas vin. Ĉio obstaklas kontraŭ vi! Ni apenaŭ estas je la meridiano de Queenstown.

— Ha! — diris s-ro Fogg, — ĉu Queenstown estas tiu urbo, kies lumoj vidiĝas?

— Jes.

— Ĉu eblas eniri ties havenon?

— Ne antaŭ tri horoj, nur ĉe alta fluso.

— Ni do atendu, — kviete respondis Fileas Fogg, ne montrante per sia vizaĝo, ke per lasta elturniĝo li provos ankoraŭfoje venki sian misfortunon.

Fakte Queenstown estas irlanda haveno, en kiun la oceanŝipoj el Ameriko deponas siajn letersakojn, poste transportotajn al Dublino per rapidtrajnoj ĉiam pretaj ekiri. De Dublino ili iras al Liverpolo per rapidaj vaporŝipoj, tiel preterpasante je pli ol dek du horoj la plej rapidajn oceanŝipojn de la marvojaĝaj kompanioj.

Fileas Fogg volis regajni ĝuste tiujn dek du horojn. Anstataŭ alveni Liverpolon per Henrietta morgaŭ vespere, li tien alvenos tagmeze kaj sekve povos atingi Londonon antaŭ la dudeka kaj kvardek kvin minutoj.

Je la unua post la noktomezo Henrietta dum alta tajdofluso eniris la havenon de Queenstown. Fileas Fogg ricevis varman manpremon de kapitano Speedy kaj lasis lin sur la restaĵo de la ŝipo, vendita kontraŭ la duoblo de ĝia prezo.

La pasaĝeroj tuj alteriĝis. Fiks tiam havis sovaĝan emon aresti la suspektaton Fogg. Li tamen tion ne faris. Kial? Kia batalo okazis en lia animo? Ĉu li ŝanĝis sian opinion pri s-ro Fogg? Ĉu li fine komprenis sian eraron? Tamen li ne rezignis. Kun li, kun s-ino Aŭda, kun spiromanka Trapasul', li eniris je la unua kaj duono la trajnon en Queenstown, alvenis Dublinon je tagiĝo kaj tuj eniris iun el tiuj vaporŝipoj, fajnaj kiel ŝtalaj ŝpiniloj, kiuj ne leviĝas sur ondoj sed trapasas ilin.

Je dudek minutoj antaŭ tagmezo la 21an de decembro Fileas Fogg fine elŝipiĝis sur la kajon de Liverpolo. Li nun estis distanca je ses horoj de Londono. Sed tiam Fiks proksimiĝis, metis al li la manon sur la ŝultron, kaj diris, montrante sian mandaton:

— Ĉu vi estas sinjoro Fogg?

— Jes, sinjoro.

— Je la nomo de la reĝino, mi arestas vin!

Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel

Pri la tradukinto

Jean-Luc Tortel naskiĝis la 8an de aŭgusto 1930 en suda Francujo. Ĉiam interesiĝis pri beletro, studis ĝin en Sorbono, sed iĝis kuracisto en la malfacila postmilita periodo, ĉar tio tiam estis pli sekura pri vivolukro. Estis kuracisto de 1956 ĝis 1995: dum dek kvin jaroj ĝenerala medicinisto, poste specialiĝis en rekapabligo de kripluloj pro trafikakcidentoj kaj ankaŭ nervomalsanoj. Post la emeritiĝo loĝas en Parizo.

Esperantiĝis en 1949. Preskaŭ ne aktivis dum la profesia vivo tro temporaba, sed dediĉis al Esperanto sian tutan tempon post la emeritiĝo. Kiel membro de Franca Esperanto-Instituto gvidis kursojn skribajn, pervortajn, perretajn, kaj staĝojn en Greziljono kaj Bureso, organizis ekzamenojn… Reverkis kaj editoris Cours Rationnel d' Espéranto de SAT-Amikaro. Dumviva membro de UEA kaj ankaŭ SATano.

Libroformaj tradukoj: La Leciono de Ionesco (franca), Senso de Boito (itala), La Besto de Vakareso de d' Arbaud (okcitana). Tradukoj kaj artikoloj aperis en Laŭte, Komencanto, La Gazeto, La Ondo de Esperanto…

Laŭreato de Liro-2004 pro traduko de Satano en belfrido de Edgar Allan Poe kaj de Liro-2005 pro traduko de Ĵurnalismo en Tenesio de Mark Twain.


Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi la suprajn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto kaj de la eldonejo.