Guy de Maupassant
Amiko Jozefo
Konatiĝinte, ili intimis dum la tuta vintro en Parizo.
Perdinte kiel kutime la kontakton post la gimnazia tempofino, ambaŭ
amikoj iam retroviĝis en monduma vesperado, jam maljunaj kaj blankharaj,
unu restinta fraŭlo, la alia edziĝinta.
S-ro de Méroul loĝis ses monatojn en Parizo, kaj ses monatojn en sia
kasteleto de Torfvilao. Edziĝinte al la filino de najbara kastelmastro,
li vivis pace kaj agrable, ekster taskozorgoj, kiel viro sen laborneceso.
Kun temperamento kvieta kaj spirito limfata, sen aŭdacema inteligenteco
aŭ liberiĝa ribelemo, li pasigis la tempon milde bedaŭrante la pasintecon,
veante pri la hodiaŭaj moroj kaj institucioj, senĉese ripetante: “Sub
kia registaro ni do vivas, mia Dio?” al sia edzino, kiu ĉielen levis
la okulojn, kaj kelkfoje ankaŭ la manojn, signe de energia konsento.
S-ino de Méroul intelekte similis la edzon, kiel fratino sian fraton.
Ŝi detradicie sciis, ke oni unue devas respekti la Papon kaj la Reĝon.
Kvankam ne konante ilin, ŝi tutkore amis kaj respektis ambaŭ, kun
poezieca fervoro, hereda sindonemo kaj sentmildeco de nobele naskiĝinta
virino. Bonkora ŝi estis ĝis la profundo de l' animfaldoj. Neniam naskis
ŝi, kaj l' infanmankon senĉese bedaŭris.
Kiam s-ro de Méroul retrovis en iu balo Jozefon Mouradour, sian malnovan
kamaradon, li elsentis de tiu renkonto ĝojon profundan kaj naivan, ĉar
en sia junaĝo ili multe amis unu la alian.
Post laŭtaj miroj pri siaj korpaj kaj vizaĝaj ŝanĝoj pro la tempopaso,
ili informiĝis pri la reciprokaj vivoj.
Jozefo Mouradour, sudano, iĝis konsiliano en sia regiono. Sincersintena,
li parolis vigle kaj senrezerve, malkovrante sian tutan penson sen komplezo
al sindeteno. Li estis respublikano, el tiu tipo de respublikanaj senafektuloj,
kiuj dekretas leĝo sian senĝenon kaj efektas per parolmaniero krude sendependa.
Alveninte la hejmon de sia amiko li tuj estis ŝatata pro sia elkora facileco,
malgraŭ siaj politike progresemaj opinioj. S-ino de Méroul laŭtadis:
“Kiel bedaŭrinde, ĉe viro tiel ĉarma!”
S-ro de Méroul ripetadis al sia amiko, per tono memcerta kaj konfidenca:
“Ci havas nenian ideon pri la malbono, per kiu vi, respublikanoj, malutilas
al nia lando”. Li tamen amegis Jozefon, ĉar nenio estas pli fortika,
ol infantempa rilato retrovita ĉe l' aĝo matura. Jozefo Mouradour priŝercadis
la geedzan paron, nomante ilin: “Miaj amindaj testudoj”, kelkfoje allasante
sin al laŭtaj deklamoj kontraŭ tradicioj, antaŭjuĝoj kaj malprogresemuloj.
Kiam li tiel elfluigis la torenton de sia demokratema elokvento, la paro,
en ĝeno, silentis pro ĝentileco kaj bonmoreco, kaj la edzo provis ŝanĝi
la konversacion por eviti kunpuŝiĝojn. Ili akceptis Jozefon Mouradour
nur en intimeco.
Eksomeris. Tiam nenian pli grandan ĝojon la paro Méroul sentis, ol
akcepti geamikojn en sian bienon de Torfvilao. Estis ĝojo intima kaj sana,
ĝojo de bravaj kamparaj posedantoj. Ili veturadis al la najbara fervojstacio
por akcepti siajn invititojn kaj ilin konduki hejmen, gvatante komplimentojn
pri la regiono, la kreskaĵoj, la stato de la distriktaj vojoj, la pureco
de la kamparanaj domoj, la graseco de la brutaro surkampe vidata, pri ĉio
spektebla ĝis horizonto.
Ili rimarkigis, ke la ĉevalo mirinde trotas, kvankam tiu besto surkampe
laboras dum parto de la jaro, kaj kortuŝeblaj de la plej eta konstato,
dankemaj al la plej eta afablaĵo, ili streĉe atendis la opinion de la
novalvenantoj pri la familia bieno.
Jozefo Mouradour, invitita, anoncis sian alvenon.
La geedzoj venis al la stacio, plenfeliĉaj de la honoro lin akcepti
hejmen.
Ekvidinte ilin, Jozefo Mouradour tuj salte elvagoniĝis kun hasto, kiu
pliigis ilian kontenton. La paron li manpremis, gratulis, ebriigis per
komplimentoj.
Laŭlonge de la tuta vojo li montriĝis ĉarma, mirante pri l' alteco
de l' arboj, pri la denso de l' grenkampoj, pri la rapido de la ĉevalo.
Ĉe la ŝtupara sojlo de la kasteleto s-ro de Méroul amikeme solenis:
“Ci nun enhejmiĝas!”
Jozefo Mouradour respondis:
“Dankon, kara, mi tion esperis. Ankaŭ mi, cetere, ne ĝenas min kun
geamikoj. Nur al tia gastado mi konsentas”.
Poste li supreniris al sia ĉambro, por, li diris, vestiĝi kamparane.
Li reaperis tute enkostumita el blua tolaĵo, kapkovrita per pajla ĉapelo,
piedtegita per flavaj ŝuoj, en tuta maskerado de karnavaleska Parizano.
Li ankaŭ ŝajnis pli triviala, pli ĝojaĉa, pli familiara, surmetinte
kun la kamparvesto ian sendetenon, ian vulgarecon, kiujn li opiniis taŭgaj
al la cirkonstanco. Tiu nova sinteno iom ŝokis ges-ojn de Méroul, kiuj
ĉiam restis seriozaj kaj dignaj, eĉ sur siaj kampoj, kvazaŭ la
nobela prepozicio de ilia nomo devigus ilin al ia ceremonieco, eĉ
en plej intimaj rilatoj.
Post la tagmanĝo oni vizitadis la farmojn, kaj la Parizano stuporigis
la respektoplenajn kamparanojn per la kamaradeska tono de sia parolado.
La vespermanĝon partoprenis ankaŭ la loka pastro, maljuna dikulo,
kutime invitita ĉiudimanĉe, sed escepte ankaŭ ĉi-tage, por honorigi
la novalveninton.
Ekvidante lin Jozefo grimacis, poste konsideris lin kun miro, kvazaŭ
raran estaĵon el aparta raso, kiun li neniam vidis de tiel proksime. Dum
la manĝo Jozefo rakontis senĝenajn anekdotojn, direblajn en intimeco,
sed kiuj ŝajnis al la Méroul-paro ŝokaj en ĉeesto de ekleziano. Jozefo
ne diris: “Sinjor' abato” sed simple: “Sinjoro”; li embarasis la
pastron per filozofiaj konsideroj pri diversaj superstiĉoj ekzistantaj
sur la surfaco de l' globo. Li diris: “Via Dio, Sinjoro, ja estas respektinda,
sed ankaŭ pridiskutinda. La Dio mia nomiĝas Racio: de eterne ĝi estas
malamiko de la via…”
En senespero la paro Méroul provadis deturni la Jozefan rezonadon.
La pastro tre frue foriris.
Tiam la edzo milde diris:
“Ci eble iom tro aŭdacis antaŭ tiu pastro, ĉu ne?”
Sed Jozefo tuj ekkriis:
“Admirinda, cia rimarko! Mi do devus ĝeni min antaŭ mitrulaĉo!
Jen, cetere: komplezu neniam plu tedi min per la ĉeesto de tiu ulo dum
manĝoj. Invitu lin, laŭ via plaĉo, dum dimanĉoj aŭ labortagoj, sed
diable ne kiel pladon al amikoj!”
“Sed, kara, lia sankteca persono…”
Jozefo Mouradour interrompis:
“Mi ja scias: oni traktu ilin kiel rozulinojn!
Konata regulo, bravulo! Nu, kiam tiuj uloj respektos konvinkojn miajn,
mi mem respektos iliajn”.
Tiel ĉesis la diskuto ĉi tiun tagon.
Kiam la morgaŭan matenon s-ino de Méroul eniris sian salonon, ŝi
ekvidis, regantajn sur la tablo, tri gazetojn, kiuj retropelis ŝin: La
Voltero, La Franca Respubliko kaj La Justeco.
Tuj sursojliĝis Jozefo Mouradour, daŭre blue vestita, atenteme leganta
La
Senkompromisulon. Li ekkriis:
“Ĉi-enas admirinda artikolo de Rochefort. Mirinda,
tiu bubo”.
Kaj Jozefo ĝin laŭte legis, substrekante la ĉefbatojn, en tia entuziasmo,
ke li ne rimarkis la envenon de l' amiko.
S-ro de Méroul enmanis La Gaŭlon por si,
kaj La Klarionon por sia edzino.
La arda prozo de la majstro verkisto, kiu renversis
la Duan Imperion, deklamata per sintruda potenco, kantata per la suda
akĉento, sonoris tra la paca salono, skuante la rektajn faldojn de la
malnovaj kurtenoj, kaj ŝajnis la murojn, la grandajn fotelojn tapet-tegitajn,
la severajn meblojn starantajn de jarcento en la sama loko, draŝi per
hajlo da vortoj resaltantaj, cinikaj, ironiaj kaj disdetruaj.
Unu starante, la alia sidante, la geedzoj ŝtonigite aŭskultadis, en
tia skandalo, ke eĉ plej etan geston ili ne kapablis.
Mouradour elpafis la finan sagon kiel lastan piroteknikan sparko-ŝprucon,
kaj triumfis:
“Nu! Skurĝa, tiu draŝo, ĉu ne?”
Sed li subite ekvidis la du gazetojn, kiujn portis lia amiko kaj mem
restis senmova pro miro. Tiam, al li grandpaŝe irinte, Jozefo per kolerega
tono demandis:
“Kion ci intencas per tiuj paperaĉoj?”
S-ro de Méroul hezite respondis:
“Nu… Ili estas… gazetoj miaj!”
“Gazetoj ciaj… Min ci mokas, ĉu ne? Plezurige al mi, bonvolu legi
la miajn; ili vigligos al ci la ideojn; kaj pri la ciaj, jen mia gesto…”
Kaj antaŭ ol la surprizita gastiganto povis malhelpi lin, Jozefo ambaŭ
gazetojn kaptis kaj ĵetis tra la fenestro. Li poste solene deponis La
Justecon en la manojn de s-ino de Méroul, prezentis La Volteron
al ŝia edzo kaj profundiĝis en fotelon por finlegi La Senkompromisulon.
La paro, pro delikateco, ŝajnis iom legi la respublikecajn foliojn,
kiujn ili redonis apenaŭ tuŝinte ilin per la fingraj pintoj, kvazaŭ
la papero entenus venenon.
Jozefo tiam ekridis kaj deklaris:
“Per tia nutrado dum nur unu semajno mi plene konvertos vin al miaj
ideoj!”
Fakte post unu semajno li estris la domon. Li malpermesis la eniron
de la pastro, kiun s-ino de Méroul sekrete vizitis; li malpermesis la
eniron de La Gaŭlo kaj La Klariono, kiujn servisto mistere
alportis de la poŝtejo, kaj kiujn oni kaŝe ŝovis sub la kanapajn kusenojn
ĵus antaŭ lia eniro. Li ĉion laŭplaĉe ordigis, daŭre ĉarma, daŭre
brava, kiel tirano afable ĝoja sed plenpotenca.
Atendataj estis aliaj geamikoj, homoj piaj kaj Burbonemaj.
La kastelanoj juĝis neebla la renkonton kun Jozefo Mouradour, kaj ne sciante
kiel elturniĝi, anoncis iun vesperon, ke ili devas por kelkaj tagoj foriri
pro afereto, kaj petas lin resti sola. Li tute trankvile respondis:
“Bonege; al mi tute ne gravas; mi ĉi tie atendos vin tiel longe,
kiel vi volos. Mi jam diris: en amika bieno, ne restu ia ĝeno. Prave vi
zorgas pri viaj aferoj, diable! Mi ne ĉagrene pririproĉos vin, tute male,
tio faciligas nian reciprokan rilaton. Iru, geamikoj, mi vin atendos”.
Gesinjoroj de Méroul foriris tuj la morgaŭon.
Jozefo atendadas ilin.
Tradukis Jean-Luc Tortel
Pro ĉi tiu traduko Jean-Luc Tortel iĝis laŭreato de Liro-2010
en la branĉo Prozo tradukita el la franca.
NOTOJ DE LA TRADUKINTO
1. Preskaŭ ĉiuj nomoj de nobelaj familioj en Francujo
entenas la prepozicion “de”, indikantan ne familian nomon, sed ilian
posedatan lokon (ekzemple, Ludoviko Lazaro de Bjalistoko anstataŭ Ludoviko
Lazaro Zamenhof).
2. Tiama vilaĝa romkatolika kutimo estis premii
la plej virtan junulinon je ĉiu 15a de aŭgusto, ĉe la festo de la Sankta
Virgulino. Ŝi ricevis monsumeton, bukedon de blankaj rozoj, la simbolon
de virgeco, kaj estis nomita “Rozulino” (rosière). Kelkfoje ŝi naskis
nur kelkajn monatojn poste…
3. Henri de Rochefort-Luçay, ĵurnalisto-politikisto,
granda malamiko de Napoleono la Tria, kontribuis al la alveno de la posta
Tria Respubliko.
4. Oni ne bezonas klarigon por kompreni, ke iuj
estas tiutempaj dekstremaj gazetoj, la aliaj maldekstremaj.
5. Tiel nomas la francoj la imperion de Napoleono
la Tria (nevo de la fama Napoleono), kiu dronis en la malvenko kontraŭ
la Bismarka Prusujo.
6. La tiamaj reĝistoj dividiĝis en du kontraŭaj
klanoj respondantaj al du elekteblaj reĝoj: la Burbonemaj, la Orleanemaj.
La Burbonemaj estis la pli konservativa partio.
La Ondo de Esperanto. 2011, №6 (200).
|