Hermann HesseHermann Hesse

Tri tilioj

Hermann Hesse (1877–1962) estas mondfama verkisto (li ricevis en 1946 la Nobelpremion por literaturo) kaj ne bezonas apartan enkondukon. Liaj verkoj fontas en la romantiko (ekzemple, ideoj pri libera vagado), poste li aldonis inspiron de la psikoanalizo kaj el la hinda mitologio.

Tri tilioj aperis en la Fabulema Libro (1923), en kiu li rerakontas diversajn fabelojn kaj legendojn.


 

Antaŭ pli ol cent jaroj staris sur la verda tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito tri malnovaj tilioj, kiuj estis tiom grandaj, ke ili, kvazaŭ enorma tegmento, kovris la tutan tombejon per siaj interplekte kreskintaj branĉegoj kaj branĉetoj de la gigantaj kronoj. Pri la origino de tiuj belaj tilioj, okazinta antaŭ pluraj jarcentoj, oni rakontas la suban historion.

Iam loĝis en Berlino tri fratoj, kiuj havis inter si tian intiman amikecon kaj fidon, kia malofte estis videbla. Foje okazis, ke la plej juna el ili iun vesperon eliris sole kaj nenion diris pri tio al siaj fratoj, ĉar li volis en malproksima strateto renkonti knabinon por promeni kun ŝi. Antaŭ ol li atingis la lokon li aŭdis en angulo inter du domoj, kie estis mallume kaj solece, mallaŭtan plendon kaj stertoron, al kiu li tuj iris, ĉar li pensis, ke tie kuŝis besto aŭ infano, al kiu okazis misfortuno kaj kiu atendis helpon. Kiam li eniris la mallumon de la kaŝa loko, li vidis je sia hororo homon, kuŝantan en sia propra sango. Li kliniĝis super li kaj demandis kompate, kio estis okazinta, sed li ricevis neniun respondon, ĉar la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis post kelkaj momentoj en la brakoj de sia helpanto.

La junulo ne sciis, kion fari kaj, ĉar la murdito ne plu donis vivosignon, li revenis perplekse kaj senkonsile per hezitemaj paŝoj al la strateto. Sed tie li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraŭ pripensis ĉu voki ilian helpon aŭ foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaŝis, tuj ekvidis sangon sur liaj ŝuoj kaj manikoj kaj perforte arestis lin, ne atentante, kion li nun plore ekrakontis. Ili trovis la jam malvarmiĝantan mortinton apude, kaj ili senprokraste kondukis la supozatan murdinton al la karcero, kie li estis katenita kaj severe gvatita.

La sekvan matenon la juĝisto pridemandis lin. La kadavro estis alportita kaj nun dum taglumo la junulo rekonis lin kiel forĝistan submajstron, kiu antaŭ iom da tempo estis lia kamarado, kvankam antaŭe li diris, ke li ne konis la murditon kaj sciis tute nenion pri li. Tio tre plifortigis la supozon, ke li pikmortigis lin kaj tiutage troviĝis atestantoj, kiuj konis la mortinton kaj krome ili rakontis, ke la junulo havis iam amikecon kun la forĝisto, sed disiĝis de tiu kaŭze de kverelo pro knabino. Estis nur malmulte da vero en tio, sed tamen eta kerno, kion la senkulpulo sentime agnoskis, konfirmante sian senkulpecon, petante ne favoron, sed justecon.

La juĝisto ne dubis pri lia kulpo kaj li kredis trovi baldaŭ sufiĉe da pruvoj por juĝi lin kaj transdoni lin al la ekzekutisto. Ju pli la kaptito malkonfesis kaj asertis, ke li ne sciis ion pri tio ĉi, des pli oni rigardis lin kulpa.

Dume la mezaĝa frato — la plej aĝa estis pro komerco transkampe — vane atendis la plej junan, kaj li iris por serĉi lin. Kiam li aŭdis, ke lia frato estis enkarcerigita kaj akuzita pro batmortigo, kiun li obstine malkonfesis, li iris senprokraste al la juĝisto.

— Sinjoro juĝisto, — li diris, — vi enkarcerigis senkulpulon, liberigu lin, mi estas la murdinto kaj mi ne volas, ke senkulpulo suferu pro mi. Mi malamikiĝis kun la forĝisto kaj persekutis lin. Kaj hieraŭ vespere mi renkontis lin, kiam li pro sekreta bezono eniris tiun angulon, tiam mi sekvis lin kaj pikis lian koron per tranĉilo.

Mire la juĝisto aŭskultis tiun konfeson, kaj li igis kateni la fraton kaj gardi lin en sekura loko, ĝis kiam la afero klariĝos. Tiel ambaŭ fratoj estis katenitaj en la sama domo, sed la juna frato ne sciis, kion la pli aĝa faris por li kaj li plu insistis pri sia senkulpeco.

Pasis du tagoj, dum kiuj la juĝisto malkovris nenion novan kaj li jam emis kredi la ŝajnan murdinton, kiu kulpigis sin mem. Tiam la plej aĝa frato revenis al Berlino post sia komercado aliloke, trovis neniun en la domo kaj ricevis de la najbaroj sciigon pri la plej juna frato kaj pri tio, ke la dua prezentis sin por tiu ĉe la juĝisto. Tiam li iris jam en la sama nokto, igis veki la juĝiston kaj surgenuiĝis antaŭ li kun jenaj vortoj:

— Nobla sinjoro juĝisto! Vi katenis du senkulpulojn, kiuj suferis pro mia kulpo. La forĝistan submajstron murdis nek mia plej juna, nek la alia frato, sed estas mi, kiu faris tiun murdon. Mi ne plu longe povas elteni, ke aliaj estas en la karcero pro mi, kaj mi tre petas liberigi tiujn, kiuj estas tute senkulpaj kaj preni min; mi pretas penti per mia propra vivo.

Nun la juĝisto estis treege surprizita kaj sciis neniun alian rimedon ol enprizonigi ankaŭ la trian fraton.

Dum la frua mateno, kiam la gardisto donis trans la pordo al la plej juna frato la prizonistan panon, li diris al li: “Nun mi vere ŝatus scii, kiu el vi estas la malbonfaranto”. Kiom ajn li petis kaj demandis — la gardisto ne volis rakonti pli, sed ŝlosante la pordon li finis per la vortoj, ke liaj fratoj estis venintaj por doni sian vivon pro li. Tiam li laŭte ekploris kaj deziregis impete, ke oni konduku lin al la juĝisto kaj kiam li en katenoj staris antaŭ la juĝisto, li ploris denove kaj diris:

— Ho, sinjoro, pardonu, ke mi tiom longe atendigis vin, sed mi pensis, ke neniu vidis mian agon, sekve neniu kapablus pruvi mian kulpon. Sed nun mi vidas, ke ĉio devas iri laŭ la justeco, mi ne plu povas kontraŭstari kaj mi volas konfesi, ke ja estas mi, kiu murdis la forĝiston kaj estas mi, kiu devas penti pro tio per sia mizera vivo.

Tiam la juĝisto larĝe malfermis siajn okulojn — li kredis, ke li sonĝas, lia miro estis nepriskribebla kaj pro tiu stranga afero lia koro teruriĝis. Li igis denove enŝlosi la kaptiton kiel ties fratojn, kaj li longe kaj profunde pensis, ĉar li vidis certe, ke nur unu el la fratoj povis esti murdinto, kaj ke la du aliaj pro nobleco kaj fratamo prezentis sin al la ekzekutisto.

Lia pensado ne venis al konkludo, kaj li komprenis, ke per ordinaraj hompensoj ne eblis trovi celon. Pro tio li lasis sekvatage la kaptitojn en bona prizorgo kaj iris al la princo, al kiu li raportis detale tiun strangan okazintaĵon.

La princo aŭskultis treege mirante kaj diris je la fino:

— Tio estas mirinda kaj malofta afero. En mia koro mi kredas, ke mortigis neniu el ili, ankaŭ ne tiu, kiun viaj gardistoj arestis, kaj ke ĉio vere okazis tiel, kiel li diris en la komenco. Sed ĉar temas pri krimo kontraŭ sano kaj vivo, ni ne povas simple liberigi ilin. Tial mi alvokas Dion mem kiel juĝiston pri tiuj tri fratoj kaj submetas ilin al Lia juĝo.

Tiel oni faris. Estis printempa tempo, kaj dum hela varma tago oni kondukis la tri fratojn al verda loko, kaj ĉiu el ili ricevis junan fortan tilion por planti ĝin. Sed ili devis meti en la teron ne la radikojn, sed la junajn verdajn kronojn, tiel ke la radikoj staru alĉiele — kaj tiun, kies arbeto unue velkos kaj sekiĝos oni konsideros murdinto kaj ekzekutos lin.

Tiel faris la fratoj, ĉiu enfosis diligente la branĉojn de sia arbo en la teron. Sed post nur mallonga tempo, ĉiuj arboj ekverdiĝis kaj ekkreskis novaj kronoj por signali, ke ĉiuj fratoj estis senkulpaj, kaj la tilioj plukreskis kaj fariĝis grandaj kaj staris dum multaj jarcentoj sur la tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito en Berlino.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 1999. №3 (53).


Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo