Wolfgang Hildesheimer

Iom granda aĉeto

Wolfgang Hildesheimer (1916–1991) fuĝis kun siaj gepatroj el Germanio kaj lernis en Palestino la metion de lignaĵisto. Kun la brita armeo li revenis al Germanio. Li interpretis dum la proceso pri la militkrimoj en Nürnberg. Poste li vivis kiel pentristo kaj verkisto, en Germanio kaj Svislando.

Hildesheimer verkis prozon kaj dramojn. Ofte li reuzis unu temon en pluraj kuntekstoj. Li famiĝis unue pro “absurdaj teatraĵoj” en la maniero de Beckett kaj Ionesco. Per satiro kaj groteska fantazio li senmaskigas lingvajn kliŝojn, ekzemple en Senamaj Legendoj, kie aperis la ĉi tie prezentita teksto. Li ironias pri la enhavo de klasika edukado, ekzemple per realismaj biografioj de fikciaj personoj.

En 1984 li anoncis sian adiaŭon de literatura verkado, ĉar ne plu eblis elpensi novajn konstelaciojn. Anstataŭe li pentris “foje konkrete, foje senkonkrete kaj foje tiel senkonkrete, ke nenio videblas, kio elvekas en mi senton de profunda kontenteco” (citaĵo el: Komunikoj al Maks pri la stato de la aferoj).


Iun vesperon mi sidis en la vilaĝa drinkejo antaŭ (pli precize, malantaŭ) glaso da biero, kiam viro kun normala aspekto sidiĝis apud min kaj demandis min per dampite konfidenca voĉo: ĉu mi deziras aĉeti lokomotivon. Estas ja facile vendi al mi ĉion ajn, ĉar por mi estas malfacile diri “ne”, sed por tiel granda aĉeto evidente necesis iom da prudento. Spite al mia malampleksa scio pri lokomotivoj, mi demandis pri la tipo, konstrujaro kaj piŝtovasteco por doni al la viro la impreson, ke li intertraktas kun spertulo, kiu ne pretas aĉeti “la katon en la sako”. Mi ne scias, ĉu mi sukcesis transdoni al li tiun impreson, tamen li donis libervole ĉiujn informojn, montris al mi vidojn de la objekto de antaŭe, malantaŭe kaj de la flankoj. Ĝi aspektis bone, tiu lokomotivo, kaj mi mendis ĝin, kiam ni interkonsentis pri la prezo. Ĝi ja estis uzita kaj spite al tio, ke lokomotivoj eluziĝas tre malrapide, mi ne pretis pagi la plenan katalogprezon.

Jam en la sama nokto oni alportis ĝin. Eble tiu tuja liverado, devintus komprenigi min, ke io en la transakcio estis nehonesta, sed pro mia nesuspektemo, tio ne venis en mian kapon. Kompreneble mi ne povis havi ĝin en la domo — la pordoj ne permesus tion, kaj cetere la domo verŝajne estus frakasinta pro ĝia pezo — tial ĝi devis esti en la garaĝo, ajnakaze la plej oportuna ejo por transportiloj. Kompreneble la longo konformis nur duone, kompense la alto sufiĉis, ĉar en tiu garaĝo mi iam lokigis mian aerostaton, sed tiu eksplodis.

Nelonge post la aĉeto mia kuzo vizitis min. Li estas homo, kiu malŝatas ĉiujn spekulaciojn kaj sentesprimojn, kaj kiu akceptas nur nudajn faktojn. Nenio surprizas lin, ĉion li jam scias antaŭ ol vi rakontas, eĉ pli ekzakte, ĉion li kapablas klarigi. Mallonge: netolerebla viro. Ni salutis unu la alian kaj por plenigi la sekvintan embarasan paŭzon mi komencis:

— Tiuj delikataj aŭtunaj odoroj…

— Velkanta terpomherbo, — li reis kaj esence li ja pravis.

Momente mi rezignis, verŝis iom da konjako, kiun li alportis. Ĝi gustis je sapo kaj mi esprimis tiun impreson. Li respondis, ke tiu konjako, kiel videblas sur la etikedo, estis gajninta konsiderindajn premiojn dum la mondekspozicio en Lieĝo kaj Barcelono, en Sankta Luizo eĉ la oran medalon, sekve ĝi estis bona.

Kiam ni estis trinkintaj pli da konjako, li decidis tranokti ĉe mi kaj li eliris por parki sian veturilon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj diris per mallaŭta, iom tremanta voĉo, ke en mia garaĝo troviĝis granda rapidtrajna lokomotivo. “Mi scias”, — mi diris trankvile kaj gustumetis konjakon. — “Mi aĉetis ĝin antaŭ nelonge”. Responde al la demando, ĉu mi ofte uzas ĝin, mi respondis negative: ne ofte, nur antaŭ nelonge mi veturigis najbaran kamparaninon, kiu atendis feliĉan patriniĝon. Jam en la sama nokto ŝi enmondigis dunaskitojn, sed tio apenaŭ rilatis al la nokta lokomotivveturado. Cetere, ĉio estis elpensita, sed dum tiaj okazoj mi ne povas rezisti al la tento ornami la realon. Mi ne scias, ĉu li kredis min, silente li registris ĉion kaj evidente li ne plu fartis bone. Li fariĝis malbabilema, trinkis plian glaseton da konjako kaj adiaŭis.

Mi neniam plu revidis lin.

Kiam post nelonge ĵurnaloj informis, ke la francaj ŝtataj fervojoj perdis lokomotivon (ĝi malaperis de la tersurfaco aŭ pli precize de la ranĝstacio), mi komprenis, ke mi fariĝis viktimo de neetika transakcio. Tial mi montris rezervemon por la vendisto, kiam mi revidis lin en la vilaĝa drinkejo. Tiam li volis vendi al mi takelon, sed mi ne plu pretis komerci kun li — kaj cetere: por kio mi bezonas takelon?

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 1999. №3 (53).


Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo