AutorJohann Peter Hebel

Neatendita revido

Johann Peter Hebel naskiĝis en 1760 en Bazelo, Svislando. Mecenatoj ebligis al la talenta knabo studi en suda Germanio. Hebel fariĝis teologo, sed ne trovis pastran postenon. Kiel instruisto, unue en familioj kaj poste en la gimnazio de Karlsruhe, li fine ricevis la titolon de profesoro kaj docentis en la loka altlernejo pri la klasikaj lingvoj kaj pri natursciencoj. Li karieris en la evangelia eklezio kaj fariĝis deputito en la badenlanda parlamento (1819). Hebel mortis en 1826.

Jam Goethe vidis ke Hebel survojas al la germana parnaso, kiam aperis poemoj de Hebel en la alemana dialekto. Hodiaŭ la “Homero el Wiesenthal” estas konata precipe pro la rakontoj verkitaj por Rejnlanda Domamiko. Hebel donis al ili “la subtonon de tio kio restos, kio validos, de la eterna-homa etoso”, laŭ la germana prezidento Theodor Heuss. Marksisma filozofo Ernst Bloch nomis la Neatenditan revidon la plej bela rakonto en la mondo.


En la sveda urbo Faluno, antaŭ pli ol kvindek jaroj, juna ministo kisis sian junan belan fianĉinon kaj diris al ŝi: “Je la tago de Sankta Lucia nia amo estos benita per la mano de la pastro. Tiam ni iĝos geedzoj kaj konstruos nian propran neston”. “Kaj paco kaj amo loĝos en ĝi, — diris la bela fianĉino kun aminda rideto, — ĉar vi estas mia sola kaj ĉio, kaj sen vi mi deziros esti en tombo ol en alia loko”. Sed kiam la pastro en la preĝejo estis anoncinta ilin la duan fojon antaŭ la festa tago de Sankta Lucia: “Se iu scias obstaklon, pro kiu tiuj personoj ne rajtas troviĝi en geedziĝa stato” — tiam sin anoncis la morto.

Kiam la junulo la sekvan matenon preterpasis ŝian domon en siaj nigraj ministaj vestaĵoj (la ministo ĉiam surhavas siajn mortovestaĵojn), li ankoraŭ foje frapis je ŝia fenestro, kaj diris al ŝi “bonan matenon”, sed li ne plu diris “bonan vesperon”. Li neniam revenis el la minejo, kaj ŝi vane kudris tiumatene nigran koltukon kun ruĝa rando por lia edziĝa tago; kaj ĉar li neniam revenis, ŝi formetis ĝin kaj ploris pri li kaj neniam forgesis lin.

Intertempe urbo Lisbono detruiĝis en Portugalio pro tertremo, kaj la Sepjara Milito komenciĝis kaj finiĝis, kaj imperiestro Francisko la Unua mortis, kaj la Ordeno de Jezuitoj estis dissolvita kaj Polujo partigita, kaj imperiestrino Maria Tereza mortis, kaj Struensee estis ekzekutita, Ameriko fariĝis libera, kaj la unuigitaj franca kaj hispana armeoj ne povis konkeri Gibraltaron. La turkoj enŝlosis generalon Stein en la Veterana Kavaĵo en Hungarlando, kaj ankaŭ imperiestro Jozefo mortis. Gustavo, reĝo de Svedio, konkeris rusan Finnlandon, kaj komenciĝis la Franca Revolucio kaj la longa milito, kaj la imperiestro Leopoldo la Dua same eniris la tombon. Napoleono konkeris Prusujon, kaj la angloj bombardis Kopenhagon, kaj la kamparanoj semis kaj rikoltis. La muelistoj muelis, kaj la forĝistoj martelis, kaj la ministoj fosis metalvejnojn en sia subtera laborejo. Sed kiam la ministaro en Faluno en la jaro 1809 iom antaŭ aŭ post Johanfesto volis fosi truon inter du minkanaloj, je ĉirkaŭ tricent ulnoj sub la terfaco, ili eligis el la rubaĵo kaj vitriol-akvo la kadavron de junulo, kiu tute pleniĝis de verda vitriolo, sed nek putriĝis nek ŝanĝiĝis; do oni povis ankoraŭ tute rekoni lian vizaĝon kaj lian aĝon, kvazaŭ li mortus nur antaŭ unu horo aŭ endormiĝus iomete pro laboro. Sed kiam oni transportis lin al la taglumo, liaj gepatroj, amikoj kaj konatoj estis jam delonge mortintaj; neniu homo konis la dormantan junulon aŭ sciis pri lia akcidento, ĝis venis la iama fianĉino de tiu ministo, kiu iun tagon foriris labori kaj neniam revenis. Griza kaj ŝrumpinta ŝi venis helpe de lambastono kaj rekonis sian fianĉon, kaj pli kun ĝojo ol kun doloro ŝi falis sur la kadavron de la amato. Nur kiam ŝi refreŝiĝis de la longa kaj forta emociiĝo, ŝi fine diris: “Estas mia fianĉo, kiun mi funebris dum kvindek jaroj, kaj kiun ankoraŭ unufoje vidi, antaŭ mia fino, Dio ebligis al mi. Ok tagojn antaŭ la edziĝo li foriris sub la teron kaj neniam revenis supren”. Ĉiuj ĉirkaŭstarantoj estis kortuŝitaj pro la veado kaj larmoj de la iama fianĉino, kiun ili vidis nun en la figuro de la velkinta senforta aĝo kaj la fianĉon ankoraŭ en ties junula beleco, kiam en ŝia brusto post kvindek jaroj ankoraŭ foje vekiĝis la flamo de la juneca amo. Sed li neniam denove malfermis la buŝon por rideto, nek la okulojn por rekono; kaj ŝi fine lasis la ministojn porti lin en ŝian ĉambreton, ĉar ŝi estis la sola, kiu parencis al li kaj havis rajton je li, ĝis kiam lia tombo estos pretigita en la tombejo.

La sekvan tagon, kiam la tombo estis preta en la tombejo kaj la ministoj iris por preni lin, ŝi malŝlosis kesteton, surmetis al li la nigrasilkan koltukon kun ruĝa rando, kaj akompanis lin en siaj dimanĉaj vestaĵoj, kvazaŭ estus ŝia edziniĝa tago sed ne la tago de lia entombiĝo. Ĉar kiam oni metis lin en la tombon, ŝi diris: “Dormu nun bone ankoraŭ unu tagon aŭ dekon da tagoj en la malvarma edziĝa lito, kaj ne tro multe enuu. Mi havas nur malmultajn farendaĵojn, kaj mi baldaŭ venos”.

“Kion la tero unufoje redonis, tion ĝi ankaŭ la duan fojon ne retenos”, — ŝi diris forirante, kaj ankoraŭ foje retrorigardis.

Tradukis el la germana Ziko M. Sikosek


Notoj

1. La festotago de Sankta Lucia (13 dec), unu el la plej mallongaj tagoj, estis tradicia tago por edziĝoj. La festotago de Sankta Johano (24 jun), male estas unu el la plej longaj tagoj.

2. Pastro dum tri sinsekvaj dimanĉoj anoncas en preĝejo pri okazonta geedziĝo por ke oni povu informi pri eventualaj obstakloj, ekzemple, pri jama geedza engaĝo de unu el la gefianĉoj, k. s.

3. Hebel vicigas eventojn, kiuj okazis inter 1755 kaj 1807.

La Ondo de Esperanto. 2002. №4 (90).


Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo