En la familia blazono de Vicco von Bülow (li estas maldekstre sur la apuda foto) estas oriolo. Tial li elektis kiel pseŭdonimon la francan nomon de tiu birdo: Loriot.
En la 1950aj jaroj li rapide akiris famon per siaj karikaturoj. Ofte estis parodioj de konsilaj libroj kun ridinda kontrasto inter ŝajne serioza konsilo kaj ties katastrofa apliko. Lia famo kulminis en la 1970aj jaroj per serioj de televidaj skeĉoj, inter alie kun la burĝa idilio de ŝoke normala familio.
Avo: Ĉu vi havas ludilojn?.. Por Kristnasko… Por mia nepo…
Vendistino: Kaj kion vi deziras?
Avo: Ion, kio (faras instigan movon kun la brako) ĉu ne…
Vendistino: Kaj kiom aĝas la infano?
Avo (pensas): Ĉirkaŭ tiom… (Montras la grandecon.)
Vendistino: Knabo aŭ knabino?
Avo (pensas): Nu…
Vendistino (afable): …Nu, vi certe scias, ĉu via nepo estas knabo aŭ knabino…
Avo: Kial?
Vendistino: Kiel nomiĝas la etulo?
Avo: Hoppenstedt… ni ĉiuj nomiĝas Hoppenstedt…
Vendistino: Kaj la antaŭnomo?
Avo: Dikuleto, Dikuleto Hoppenstedt…
Vendistino: …kaj temas pri … pri knabino?
Avo (hezitas): Nee…
Vendistino: Knabo do…
Avo (duba movo per la mano): Neeneeneenee…
Vendistino (perpleksa): Kio do?
Avo (pensas): …Mi ne povas indiki ekzakte.
Vendistino: Kaj kiamaniere la infano estas vestita?
Avo: Pantalono… blua pantalono…
Vendistino: Nu, eble vi foje vidis la infanon sen pantalono…
Avo: Ne… Por kio?.. (ĉirkaŭrigardas) Diru… kiaspeca butiko estas tio?
Vendistino (al ĉirkaŭintaj sinjorinoj): Mi nur demandis la sinjoron, ĉu lia nepo estas knabo aŭ knabino. Se via nepeto havas pinteton, oni eble povus…
Avo: Pinteton?!
Vendistino: Dio mia, do tiam ne estu pinteto…
Avo: Mia nepo havas ĉion, kio estas bezonata. Sanajn gepatrojn kaj decan hejmon … kaj disciplinon kaj ordon! (Batas perpugne sur la tablon, tiel ke grupo da etludiloj knare ekfunkcias.). Do, ĉu vi havas ludilojn por decaj infanoj aŭ ne? (Batas denove sur la tablo kaj la ludilaro haltas.)
Vendistino (prenas ludon de la bretaro): Jen ni havas novspecan ludon por knaboj kaj knabinoj en la aĝo de 5 ĝis 10 jaroj… Ĝin oni ofte aĉetas… “Ni konstruas atomcentralon”… Tio amuzas la infanojn kaj la gepatrojn… Kaj vere estas io por la tuta familio… (Malfermas la skatolon.) Jen la gvidlibro… kaj jen la disaj pecoj, kiujn oni kunmetas… la brulĉambro, la urantrabo, neŭtronrapidigilo, fridiga sistemo kaj la sekureca kupolo…
Avo: Kaj kio estas tio?
Vendistino: Bovinoj, domoj kaj homoj por la pejzaĝo ĉirkaŭe… Ĉio tre delikate prilaborita!..
Avo: Kaj ĉu ĝi povas vere eksplodi? (Faras instigan manmovon.)
Vendistino: Jes, se oni faras eraron… ankaŭ estas eta eksplodo… kompreneble ne vere… ja estas por infanoj… Sed ĝi faras “pof!” kaj la bovinoj falas kaj la dometoj kaj hometoj… tiam ĉiam estas granda jubilo kaj multe da plezuro… Ĉu vi prenos ĝin?
Avo: Jes ja (Zumas marŝmelodion.)
Vendistino: 65-50… (prenas pecon kun volvaĵo) Ni vendas ĝin en originala volvaĵo…
Avo (serĉas monon): Ĉu vi akceptas ludilmonon? (Stulte ridas.)
Vendistino (sen humuro). Ne… (fingrumas ĉe la kaso)
Avo pagas.
Vendistino (transdonas la pakaĵon): Mi deziras al vi agrablajn festotagojn kaj multe da ĝojo kun la bela ludo.
Avo malproksimiĝas kun la pakaĵo. Li zumas marŝon kaj movas la ombrelon kiel tamburistan bastonon. Antaŭ la pordo, lia ombrelo plektiĝas kun granda reto, kiu pendas de la plafono. Dum pilkoj subhajlas, li forlasas la butikon.
Avo: Antaŭe estis pli da ornamfadenoj!
Paĉjo: Ĉi-jare la arbo restas verda… naturverda.
Panjo: Kun freŝaj pomoj el la naturo.
Paĉjo: Naturfreŝa kaj medifavora…
Avo: Kaj kiam mi havos mian donacon?
Paĉjo: Nun ni finornamas la arbon, poste Dikuleto recitos sian poemon, poste ni alportos la donacojn kaj spektos la kristnaskan programon en la tria kanalo, poste ni malpakos kaj tiam ni gemutiĝos…
Panjo: Ne, Valter, unue ni alportos la donacojn, poste Dikuleto recitos sian poemon kaj ni malpakos la donacojn, poste ni ordigos dum ni povos televidi kaj poste estiĝos gemute.
Avo: Kaj kiam mi havos mian donacon?
Paĉjo: Aŭ ni spektos unue la kristnaskan programon de la unua kanalo dum ni malpakos la donacojn kaj gemutiĝos poste. (La arbo falas.)
Dikuleto staras sur la sojlo kaj montras sian langon.
Panjo: Dikuleto, restu jam en via ĉambro aŭ Paĉjo Kristnasko koleriĝos. (Forlasas la ĉambron kun Dikuleto.)
Avo (restarigas la arbon kun paĉjo): Antaŭe estis pli da ornamfadenoj!
Paĉjo: Kaj ĉi-jare la arbo estas verda kaj mediprotekta.
Panjo (eniras kun festaj pakaĵoj, kiujn ŝi metas sur la preparitajn tablojn): Ĝojan Kristnaskon! Do, knaboj, nun ĝi komenciĝas… Avo helpu min iomete, kaj dume paĉjo funkciigu la arbon… (Ŝi kaj avo forlasas la ĉambron.)
Paĉjo (rampas al la kontaktoskatolo): Jes, ja… (la arbo ekbrilas.)
Panjo (eniras kun avo kaj alportas plenbrake pliajn pakaĵojn en la ĉambron): Ĝojan Kristnaskon!
Avo: Kio?
Panjo: Ĝojan Kristnaskon…
Paĉjo: Ĝojan Kristnaskon! (Forlasas la ĉambron.)
Panjo: Dikuleto, kie vi do estas?
Dikuleto (eniras malbonhumora).
Panjo: Ĝojan Kristnaskon, karuleto!
Paĉjo (alportas pliajn pakaĵojn): Ĝojan Kristnaskon… (Funkciigas la televidilon, en kiu aperas kristnaska arbeto. Sonas sentimentala muziko kun infana koruso.)
Panjo: Dikuleto volas reciti poemon…
Paĉjo, panjo kaj avo rigardas respektoplene al Dikuleto.
Dikuleto: Mu-ma-mek, kokina fek'.
Avo subridas kaj forlasas la ĉambron.
Panjo: Ne tiun!
Paĉjo: Kaj nun ni malpaku! (Paĉjo, panjo kaj Dikuleto komencas malpaki.)
Avo en la koridoro, surmetas ruĝan pintan ĉapon, pugnogantojn kaj ruĝan banmantelon, alkroĉas blankan barbon, ĵetas sakon sur siajn ŝultrojn, prenas vergon kaj frapas al la pordo de la salono.
Panjo: Kiu povas esti tiu?
Paĉjo: Eniru!
Avo (eniras per pezaj paŝoj kiel Avo Kristnasko kaj haltas ĉe Dikuleto): Nu, Dikuleto…
Dikuleto kovras la okulojn per la mano kaj montras sian langon.
Paĉjo: Dikuleto!
Panjo: Rigardu, kiu venis!
Dikuleto: Avo…
Avo (forprenas ŝire ĉapon kaj barbon): Mi volas mian donacon nun…
Paĉjo (incitite): Jen estas via donaco, avo, kaj nun estu iom gemuta.
La familio haste malpakas. Kreskas monto de kartonoj, kristnaska papero, pakaĵpapero, plastfolietoj, lignolano, stiroporo, fadenoj, bondeziraj kartoj, buntaj rubandoj, oraj ŝnuroj, abiaj branĉoj kaj ondokartono.
Panjo: Rigardu, Valter, suĉblovilo por haroj de la firmao Heincelmann, en propra volvaĵo!
Paĉjo: Kravato. (Montras stiropore pakitan kravaton kaj metas ĝin al la ceteraj same pakitaj kravatoj.)
Dikuleto ludas kun la kartonoj.
Avo (iras inter la malpakantoj kaj montras sian donacon): Rigardu, diskaparato!
Panjo: Per tio vi ĉiam povos ludi vian plej ŝatatan diskon en via ĉambro! Knaboj, rigardu la arbon…
Avo: Antaŭe estis pli da … nu … umaĵoj…
Paĉjo: Rigardu la kravaton! (Metas ĝin al la ceteraj.)
Avo kun la diskaparato kaj la disko enmane malfunkciigas la kontakto-skatolon por la elektronikaj kandeloj; malheliĝas.
Paĉjo: Avo, ve…
Avo: Mi volas aŭdi mian diskon…
Paĉjo: Tuj serĉu alian kontaktoskatolon!
Denove heliĝas la kristnaska arbo.
Avo: Ne estu tiom malgemuta… (Fajfas marŝon kaj portas la diskaparaton al alia kontaktoskatolo.)
Paĉjo (montras plian kravaton): Rigardu la kravaton!
Panjo: Knaboj, kiom gemute estas ĉe ni!..
Avo funkciigis la diskaparaton kaj puŝas ritme kun sonega marŝmuziko sian pugnon en la aeron.
Paĉjo (vokante kontraŭ la muziko): Ho, ne avo! Nun estu gemuta kaj rigardu en la televidilon!
Avo: Bone… bone… bone… bone… bone… (Malfunkciigas la diskaparaton kaj sidas antaŭ la televidilo.)
Panjo: Avo, rigardu prefere la arbon!
Avo (antaŭ la televidilo): Mi jam rigardas…
Panjo: Kaj ĉu paĉjo nun ludos la belan novan ludon kun Dikuleto?
Paĉjo (al Dikuleto): Rigardu, Dikuleto (mallevas la kovrilon de la ludo). Ni konstruu atomcentralon! Jen arboj, domoj, bovinoj kaj homoj… kaj ili volas belan atomcentralon… kaj tie ni konstruu ĝin… (Paĉjo ekkonstruas.)
Panjo: Dolĉe, ili kune… Ho, se ĉiutage povus esti Kristnasko!
Paĉjo (kun la gvidlibro en la mano kunmetas la unuopajn pecojn): Jen la neŭtronrapidigilo kaj la fridiga sistemo… Dikuleto, rigardu, ĉu tio ne estas ĉarme? Dikuleto! Spektu jam!.. Do, ĉu ni nun ludu kune aŭ ne… Dikuleto, mi parolas kun vi… rigardu, tio estas la brulĉambro… (Dikuleto puŝas bovinon per la fingro.) Ne puŝu la bovinon, hontu, Dikuleto, vi faligis la bovinon! (starigas la bovinon) Kaj nun ni metas la etetan urantrabon tre singarde en la brulĉambron kaj surmetas la sekurecan kupolon… preta!
Panjo: (algenuas) Ĉu ankaŭ panjo rajtas rigardi?
Paĉjo: Se ni faris ian eraron, tiam ĝi nun diros “pof”…
Panjo: Kial “pof”?
Paĉjo: Dio mia, ĝi simple faras “pof” kaj tiam renversiĝas ĉiuj domoj kaj ĉiuj bovinoj kaj homoj…
Panjo: Fantasta!
Paĉjo: Sed ĝi ne diras “pof”!
La eta atomcentralo eksplodas kaj bruligas truon en la planko. Tra la truo oni spektas la suban etaĝon kaj iom pli aĝan geedzan paron ĉe la tablo.
Paĉjo: Ĝi faris “pof”!
Panjo: Ĉarme!
Paĉjo: Familio Hoppenstedt deziras agrablajn festotagojn.
Edzo (kun emfazo vokante supren): Ĉu … vere … necesas?
Paĉjo: (tra la truo) Jes, necesas! Ĉar estas infanoludo, kaj Kristnasko estas la festo de l' infano… Bonan vesperon (rektigas sin, al la familio) Ni kovru la truon per io. (Metas kun panjo kristnaskan paperon sur la truon.) Mi ne emas kvereli dum la sankta vespero kun tiuj filistroj!
Panjo: Nun, knaboj, ni ekgemutiĝas!
Paĉjo: Unue ni faru ordon. (Prenas amason da kartonoj kaj forlasas la ĉambron.)
Panjo: Kaj vi, Dikuleto enlitiĝu… Oni ĉiam finu, kiam estas plej bele. (Prenas pakrubaĵojn kaj iras al paĉjo en la koridoron.)
Avo marŝas laŭ la marŝmuziko tra la ĉambro, trafas la kovritan truon kaj duonpendas en ĝi.
Paĉjo (ŝarĝita en la koridoro): Ni simple metos ĉion sur la ŝtuparejon. Mi nur kontrolos, ĉu iu estas. (Malfermas singarde la pordon. Lavango da pakrubaĵoj enfalas la koridoron kaj kovras paĉjon kaj panjon. Kristnaska koruso miksiĝas kun laŭtiĝanta marŝmuziko.)
Tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2004. №12 (122).