Jorge
Luis Borges
Emma Zunz
En nia dek-dua podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo
de Halina Gorecka.
Musklaku
kaj aŭskultu ekde 7min15sek.
La 14an de januaro 1922 Emma Zunz, je sia reveno el
la teksaĵfabriko Tarbuch kaj Loewenthal, trovis fone de la vestiblo leteron
senditan el Brazilo, kiu sciigis ŝin pri la morto de ŝia patro. Je unua
vido, ŝin trompis la poŝtmarko kaj la koverto; poste ŝi maltrankviliĝis
pro la nekonata skribo. Deko da fuŝaj linioj intencis plenigi la paĝon;
Emma legis, ke sinjoro Maier erare englutis tro grandan dozon da veronalo
kaj forpasis la trian de la monato en la malsanulejo de Bagé.
La sciigon subskribis iu Fein aŭ Fain, el Riogrando,
kiu ne povis scii, ke li adresas sin al la filino de la mortinto.
Emma lasis fali la paperon. Ŝia unua sento estis misfarto en la ventro
kaj doloro en la genuoj; poste, ŝi sentis blindan kulpon, malrealecon,
malvarmon, timon; poste, ŝi deziris esti jam en la tago sekva. Senprokraste
ŝi komprenis la vanecon de tiu deziro, ĉar la morto de ŝia patro estis
la sola afero, kiu iam okazis en la mondo, kaj kiu plu okazados senfine.
Ŝi reprenis la paperon kaj iris al sia ĉambro. Ŝtele ŝi metis ĝin
en tirkeston, kvazaŭ iel ŝi jam konus la okazontaĵojn. Eble ŝi komencis
diveni ion; ŝi estis jam tiu, kiu ŝi estos.
En la kreskanta malhelo Emma priploris ĝis la fino de tiu tago la memmortigon
de Manuel Maier, kiu en la malnovaj feliĉaj tempoj nomiĝis Emanuel Zunz.
Ŝi rememoris somerumojn en bieno, apud Gualeguay,
rememoris (provis rememori) sian patrinon, rememoris la dometon en Lanús,
poste foraŭkciitan, rememoris la flavajn rombojn de iu fenestro, rememoris
la aŭton de la malliberejo, la malhonoron, rememoris la anonimajn leterojn
kun la eltondaĵo pri “la defraŭdo de la kasisto”, ŝi rememoris (tamen
neniam forgesinte), kiel ŝia patro dum la lasta nokto ĵuris, ke la krimon
faris Loewenthal, Loewenthal, Aarón Loewenthal, antaŭe direktoro de la
fabriko, nuntempe unu el la posedantoj. Ekde 1916 Emma gardis la sekreton.
Al neniu ŝi ĝin malkaŝis, eĉ ne al sia plej bona amikino, Elsa Urstein.
Eble ŝi volis eviti profanan nekredemon; eble ŝi kredis, ke la sekreto
estas ligilo inter ŝi kaj la forestanto. Loewenthal ne sciis, ke ŝi scias;
ĉi tiu eta fakto havigis al Emma Zunz ian senton de potenco.
Ŝi ne dormis tiun nokton, kaj kiam la unuaj lumradioj konturis la fenestro-kvadraton,
ŝi havis jam perfektan planon. Ŝi zorgis, ke la tago, kiu ŝajnis al
ŝi senfina, estu kiel ajna alia tago. En la fabriko oni parolis pri striko;
Emma deklaris sin, kiel ĉiam, kontraŭ ĉia perforto. Je la sesa, post
la laborfino, ŝi iris kun Elsa al virina klubo, kun gimnastejo kaj naĝbaseno.
Ili enskribiĝis; ŝi devis ripeti kaj literumi ambaŭ siajn nomojn; devis
bonmieni al la krudaj ŝercoj akompanaj al doktora ekzameno. Kun Elsa kaj
la pli juna fratino Kronfuss ŝi pridiskutis, kiun kinejon viziti dimanĉon
posttagmeze. Poste temis pri junuloj, kaj neniu atendis, ke Emma kunparolu.
En aprilo ŝi atingos dek naŭ jarojn, sed viroj kaŭzis al ŝi, ankoraŭ,
timon preskaŭ patologian... Reveninte hejmen, ŝi kuiris tapiokan supon
kaj kelkajn legomojn, manĝis frue, enlitiĝis kaj devigis sin dormi. Tiel,
per laboro kaj ordinare, pasis la dek-kvina, vendredo, la tago antaŭa.
Sabate la senpacienco ŝin vekis. La senpacienco, ne la maltrankvilo,
kaj la unike senpeziga sento, ke ŝi trovas sin en tiu tago, fine. Ne plu
ŝi devis teksi planojn kaj imagojn; ene de kelkaj horoj ŝi ja atingos
la simplon de la faktoj. En La Prensa ŝi
legis, ke la ŝipo
Nordstjärnan, el Malmö,
forveturos venont-nokte el la doko 3; ŝi telefonis al Loewenthal, aludis,
ke ŝi volus komuniki al li, sen ke aliaj sciu, ion rilatan al la striko,
kaj promesis viziti lin en la oficejo je vesperiĝo. Tremis ŝia voĉo;
ĉe denuncanto tremo konvenas. Neniu alia memorindaĵo okazis tiun matenon.
Emma laboris ĝis la dek-dua, interkonsentis kun Elsa kaj kun Perla Kronfuss
la detalojn de la dimanĉa promeno. Post manĝo ŝi enlitiĝis kaj, la
okulojn fermitajn, ripetis al si la planon. Ŝi pensis, ke la fina etapo
estos malpli terura ol la unua, kaj sendube havigos al ŝi la guston de
venko kaj justico. Subite ŝi ekstaris alarmite, kuris al la komoda tirkesto.
Ŝi malfermis ĝin: super portreto de Milton Sills
kuŝis, samloke kie ŝi metis ĝin la ĵaŭdan vesperon, la letero de Fain.
Neniu povis ĝin vidi; ŝi eklegis ĝin, kaj disŝiris.
Estus malfacile, kaj eble ankaŭ malkonvene, raporti realisme pri la
eventoj de tiu posttagmezo. Inter la karaktertrajtoj de l'o infera estas
malrealeco; trajto kiu ŝajnas mildigi ties teruron, sed kiu ĝin eble
pliakrigas. Kiel igi verŝajna iun agon, je kiu preskaŭ ne kredis ties
plenumanto, kiel rekrei la momentan kaoson, kiun la memoro de Emma Zunz
hodiaŭ forpuŝas kaj konfuzas? Emma loĝis en la kvartalo Almagro, strato
Liniers; ni havas la scion, ke en tiu posttagmezo ŝi iris al la haveno.
Eble en la misfama Promenejo de Julio ŝi vidis sin multobla en la speguloj,
abunde prilumata, nuda antaŭ okuloj malsatantaj; tamen pli racie estas
supozi, ke komence ŝi vagadis nerimarkita, meze de indiferenta amaso...
Eniris du aŭ tri drinkejojn, vidis la rutinojn kaj manipulojn de aliulinoj.
Fine ŝi trovis la virojn de la Nordstjärnan. Pri unu el ili, tre
juna, ŝi timis, ke li povus inspiri al ŝi teneron, kaj ŝi elektis alian,
eble malpli altan ol ŝi kaj krudaspektan, por ke la pureco de teruro restu
sen mildigo. La viro kondukis ŝin al iu pordo, poste al malhela enirejo,
poste sinua ŝtuparo, poste vestiblo (kiu havis vitralon kun romboj tute
kiel en la domo de Lanús), poste al koridoro, kaj poste al pordo, refermiĝanta.
La gravaj eventoj estas ekstertempaj, ĉar ĉe ili la tujan pasintecon
kvazaŭ distranĉas la futuro, ĉar ne ŝajnas sinsekvaj la partoj kiuj
ilin kunformas.
En tiu tempo ekstertempa, en tiu perpleksa malordo de sentoj senkoheraj
kaj hororaj, ĉu Emma Zunz eĉ unu solan fojon pensis pri la mortinto
kiu motivis ŝian sinoferon? Mi kredas, ke ŝi tiel pensis unu fojon, kaj
ke en tiu momento ŝi endanĝerigis sian malesperan projekton. Ŝi pensis
(ne povis ne pensi), ke ŝia patro iam faris al ŝia patrino la teruraĵon
nun al ŝi faratan. Ŝi pensis tion kun senforta miro, kaj tuj fuĝis en
vertiĝon. La viro, sveda aŭ finna, ne parolis hispane; li estis instrumento
por Emma, same kiel ŝi por li, sed ŝi servis por la ĝuo kaj li por la
justico.
Kiam ŝi restis sola, Emma ne tuj malfermis la okulojn. Sur la noktotablo
la viro lasis monon; Emma eksidis kaj disŝiris la bileton, same kiel ŝi
faris kun la letero. Disŝiri monon estas malpie, kiel panon forĵeti;
apenaŭ ŝirinte, Emma jam pentis la faron. Kia orgojlaĵo, kaj ĝuste
en tiu tago... La timo dissolviĝis en la tristo de ŝia korpo, en la naŭzo.
La naŭzo kaj la tristo katenis Emman, sed fine ŝi leviĝis kaj komencis
sin vesti. En la ĉambro ne restis viglaj koloroj; la vesperkrepusko atingadis
sian finon. Emma povis eliri nerimarkite; ĉe la stratangulo ŝi entramiĝis
al okcidenta direkto. Laŭ sia plano, ŝi elektis la plej antaŭan sidlokon,
por ke oni ne vidu ŝian vizaĝon. Eble konsolis ŝin kontroli, tra la
banala trafiko de la stratoj, ke tio, kio ĵus okazis, ne infektis la aĵojn.
Ŝi veturis tra kvartaloj malkreskantaj, mornaj, vidante kaj tuj forgesante
ilin, kaj eltramiĝis ĉe stratkruciĝo de la avenuo Warnes. Paradokse,
ŝia laco transformiĝis en forton, ĉar ĝi devigis ŝin koncentriĝi
al la detaloj de la aventuro, kaŝante al ŝi la motivon kaj la celon.
Aarón Loewenthal estis konata al ĉiuj kiel serioza homo; al siaj malmultaj
intimuloj, kiel avarulo. Li vivis en supra etaĝo de la fabriko, sola.
Loĝante en tiu kaduka antaŭurbo, li timis ŝtelistojn; en la korto de
la fabriko li tenis grandan hundon, kaj en sia skribotabla tirkesto, kiel
ĉiuj sciis, revolveron. En la antaŭa jaro li dece funebris la neatenditan
morton de sia edzino == el la familio Gauss, alportinta bonan doton! ==
sed lia vera pasio estis mono. Animprofunde, li hontis esti malpli kapabla
gajni ĝin ol konservi. Li estis tre religiema, kaj kredis havi sekretan
pakton kun la Sinjoro, laŭ kiu preĝoj kaj devoteco malŝarĝas lin de
la devo bone agi. Kalva, korpulenta, blond-barba, en funebra vesto kaj
kun nazumo fumkolora, li atendis stare ĉe la fenestro la konfidencan komunikon
de laboristino Zunz.
Li vidis ŝin enpuŝi la pordokradon (kiun li intence lasis duonferma)
kaj transiri la malluman korton. Li vidis ŝin fari etan flankeniron, kiam
la ĉenita hundo ekbojis. La lipoj de Emma moviĝis kvazaŭ en mallaŭta
preĝo; lacaj ili ripetadis la verdikton aŭdotan de sinjoro Loewenthal
antaŭ la morto.
Ne ĉio tiel okazis, kiel Emma Zunz antaŭvidis. De post hieraŭ frumatene,
ŝi multajn fojojn imagis, kiel ŝi firme levos la revolveron, devigos
la mizerulon konfesi sian mizeran kulpon, kaj klarigos al li la sentiman
stratagemon,
kiu ebligos al la justico de Dio triumfi super la justico de homoj. (Ne
pro timo, sed estiel instrumento de la justico, ŝi ne volis esti punata.)
Poste sola kuglotrafo en la bruston sigelos la sorton de Loewenthal. Sed
ne ĉio tiel okazis.
Fronte al Aarón Loewenthal, Emma sentis malpli da urĝo venĝi sian
patron ol venĝi pro la hontaĵo, kiun ŝi suferis. Ŝi ne povis ne mortigi
lin, post sia funde planita senhonoriĝo. Ŝi ankaŭ ne povis perdi tempon
por ceremonioj. Sidante, ŝi timeme pardonpetis al Loewenthal, invokis
(estante denuncanto) la devojn de lojaleco, eldiris iujn nomojn, subkomprenigis
kelkajn pliajn, kaj subite haltis, kvazaŭ tim-bremsita. Ŝi atingis, ke
Loewenthal eliru por alporti glason da akvo. Kiam la viro, hezita kredi
ŝian teatrumadon sed indulgema, revenis el la manĝosalono, Emma estis
preninta el la tirkesto la pezan revolveron. Ŝi premis la ellasilon du
fojojn.
La ampleksa korpo falis, kvazaŭ la pafbruoj kaj la fumo ĝin disrompus,
frakasiĝis la akvoglaso, la vizaĝo rigardis ŝin kun surprizo kaj kolero,
la buŝo en la vizaĝo insultadis ŝin hispane kaj jide. Ne ĉesis la sakrado;
Emma devis pafi plian fojon. En la korto la katenita hundo komencis boji,
kaj fluo da bruska sango verŝiĝis tra la obscenaj lipoj, makulante la
barbon kaj la veston. Emma komencis la preparitan akuzadon ("Mi venĝis
mian patron, kaj oni ne povos min puni"), sed ne finis ĝin, ĉar sinjoro
Loewenthal jam mortis. Ŝi neniam eksciis, ĉu li ankoraŭ povis ŝin kompreni.
La nervoza bojado memorigis, ke ŝi ankoraŭ ne rajtas ripozi. Ŝi malordigis
la divanon, disbutonis la jakon de la kadavro, forprenis la priŝprucitan
nazumon kaj metis ĝin sur aktoŝranketon. Poste ŝi prenis la telefonon
kaj ripetis, kion ŝi poste ripetados tiom da fojoj, per samaj aŭ aliaj
vortoj: Okazis io tute nekredebla... Sinjoro Loewenthal venigis min
pretekste de la striko... Li perfortis min, mi mortigis lin...
La historio estis efektive nekredebla, sed ĉiuj ĝin akceptis, ĉar
esence ĝi estis reala. Vera estis la tono de Emma Zunz; vera ŝia pudoro;
vera ŝia malamo. Ankaŭ la hontaĵo, kiun ŝi suferis, estis vera; falsaj
estis nur la cirkonstancoj, la okaz-tempo, kaj la nomoj de unu aŭ du homoj.
Tradukis el la hispana István Ertl
Notoj
Emma Zunz [legu: Cunc] aperis en la novelaro Alef
(1949), kaj de tiam ĝi estis plurfoje reeldonita kaj tradukita al multaj
lingvoj. Laŭ ĝi estis faritaj filmoj de Leopoldo Torre Nilsson (1954)
kaj Alain Magrou (1969). La traduko de István Ertl aperos ĉi-aŭtune
en la kolekto La sekreta miraklo ĉe la eldonejo
Sezonoj.
Zunz. Nomo eventuale elektita omaĝe al la
german-juda klerulo Leopold Zunz (1794–1886), pioniro de la scienca esplorado
pri judismo.
Bagé. Urbo en la sudo de la brazila ŝtato
Riogrando, proksime al Urugvajo.
Riogrando. La plej suda brazila ŝtato,
lime de Argentino kaj Urugvajo (Rio Grande).
Gualeguay. Provinca urbo kaj departemento
en orienta Argentino, inter Bonaero kaj Urugvajo
Lanús. Mezklasa distrikto sudokcidente de
Bonaero.
La Prensa. Unu el la ĉefaj argentinaj
taggazetoj.
Malmö. Havenurbo en Svedio.
Sills, Milton (1882–1930). Usona teatra
kaj filma aktoro, debutinta en 1915, populara pro romantikaj roloj en silentaj
filmoj.
Stratagemo. Artifiko planita por trompi
malamikon.
La Ondo de Esperanto. 2008. №7 (165).
|