Jorge
Luis Borges
La viro ĉe la sojlo
En nia dek-dua podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka.
Musklaku kaj aŭskultu ekde la 16a minuto.
Bioy Casares alportis el Londono kuriozan ponardon kun triangula klingo
kaj H-forma tenilo; nia amiko Christopher Dewey, de la Brita Konsilio,
diris, ke tiajn armojn oni uzas ĝenerale en Hindustano. La klarigo spronis
lin mencii, ke li laboris tiulande, inter la du mondmilitoj (Ultra Auroram
et Gangem, — mi memoras, ke li diris latine, miscitante
verson de Juvenalo). El la historioj, rakontitaj de li tiunokte, mi
decidiĝis rekonstrui la jenan. Mia teksto fidelos: Alaho liberigu min
de la tento aldoni etajn cirkonstancajn detalojn aŭ gravigi, per interpolaĵoj
de Kipling, la ekzotan aspekton de la rakonto.
Cetere tiu ĉi havas simplan kaj antikvan guston, kies perdo estus domaĝo
— eble tiun de La mil kaj unu noktoj.
“Malmulte gravas la ĝusta geografia scenejo de la okazintaĵo, kiun
mi raportos. Cetere, kian precizon konservas en Bonaero la nomoj Amritsar
aŭ Udh? Sufiĉu diri, do, ke tiutempe okazis tumultoj en islama urbo,
kaj la centra registaro sendis aŭtoritatan viron por altrudi ordon. Tiu
viro estis skoto, el nobela klano de militistoj, kaj li portis en la sango
tradician perfortemon. Nur unufoje vidis lin miaj okuloj, tamen ne forgeseblas
por mi la tre nigra hararo, la elstaraj vangostoj, la avida nazo kaj la
buŝo, la larĝaj ŝultroj, la forta ostaro de vikingo. Ĉi-nokte en mia
historio li nomiĝos David Alexander Glencairn; la du nomoj konvenas, ĉar
ili apartenis al reĝoj regantaj per fera sceptro. David Alexander Glencairn
(mi devas alkutimiĝi nomi lin tiel) estis, mi suspektas, timata viro;
la nura anonco de lia alveno sufiĉis por repacigi la urbon. Tio ne malhelpis
lin dekreti diversajn drastajn rimedojn. Pasis kelkaj jaroj. La urbo kaj
la distrikto pacis: siĥoj kaj islamanoj forlasis la malnovajn disputojn,
kaj subite Glencairn vanuis. Kompreneble, ne mankis onidiroj asertantaj,
ke oni lin rabis aŭ mortigis.
Ĉi aferojn mi eksciis pere de mia estro, ĉar la cenzuro striktis kaj
la ĵurnaloj ne komentis — eĉ ne menciis, kiom mi memoras — la malaperon
de Glencairn. Proverbo diras, ke Hindio grandas pli ol la mondo: Glencairn,
eble ĉiopova en la urbo destinita al li de subskribo piede de dekreto,
estis nura cifero en la administracia maŝino de la Imperio. La traserĉado
fare de la loka polico tute vanis; mia estro pensis, ke privatulo povas
veki malpli da suspekto kaj atingi pli trafan sukceson. Post tri aŭ kvar
tagoj (la distancoj en Hindio eksterordinaras) mi paŝadis kun stagna espero
sur la stratoj de la opaka urbo, kiu forĵonglis viron.
Preskaŭ tuj mi sentis la ĉiean ekziston de komploto por kaŝi la sorton
de Glencairn. Ĉi-urbe ne troviĝas homo (mi povis suspekti) ne
konanta la sekreton kaj ne ĵurinta ĝin kaŝi. La plejmulto de la
pridemanditoj deklaris senliman nesciadon; ili ne sciis, kiu estas Glencairn,
neniam vidis lin, neniam aŭdis paroli pri li. Aliaj, male, ekvidis lin
paroli antaŭ kvaronhoro kun sinjoro Ajn, kaj eĉ akompanis min al la domo,
kien ambaŭ eniris: tie oni nenion sciis, aŭ asertis, ke ili ĵus foriris.
Iun el tiuj precizaj mensoguloj mi pugnobatis sur la vizaĝon. La atestantoj
aprobis mian senŝarĝiĝon kaj plektis aliajn mensogojn. Tiujn mi ne kredis,
sed ne kuraĝis ilin ignori. Vespere oni lasis por mi koverton kun paperbendo,
sur kiu legeblis adreso…
La suno jam subiĝis, kiam mi alvenis. La kvartalo estis pleba; la domo
tre malaltis; de la trotuaro mi duondistingis sinsekvon de terkortoj kaj,
ĉe la fundo, ion pli helan. En la lasta korto oni celebris mi ne scias
kiun islaman feston; blindulo eniris kun liuto el ruĝeca ligno.
Miapiede, senmova kiel aĵo, kaŭris ĉe la sojlo tre olda viro. Mi
priskribos lian aspekton, ĉar li estas esenca parto de la historio. La
multaj jaroj lin reduktis kaj poluris kiel akvo ŝtonon aŭ homaj generacioj
sentencon. Longaj ĉifonaĵoj kovris lin, almenaŭ tiel ŝajnis, kaj, ĉirkaŭ
la kapo, plia ĉifono plenumis la rolon de turbano. Krepuskis. Li levis
al mi obskuran vizaĝon kun tre blanka barbo, kaj mi, perdinte jam ĉiujn
esperojn, rekte parolis al li pri David Alexander Glencairn. Li ne komprenis
(eble li ne aŭdis) min, kaj mi devis ekspliki, ke temas pri juĝisto,
kiun mi serĉas. Dirante ĉi vortojn mi sentis la vanecon pridemandi tiun
oldan viron, por kiu la nuno apenaŭ estis malklara murmuro. Novaĵojn
pri la Ribelo aŭ pri Akbar
povus doni ĉi viro (mi pensis) sed ne pri Glencairn. Liaj vortoj
konfirmis mian suspekton.
— Juĝisto! — li artikulaciis kun febla miro. — Perdita juĝisto,
kiun oni serĉas. La afero okazis en mia infanaĝo. Mi ne scias pri datoj,
sed ankoraŭ ne mortis Nikal Seyn (Nicholson)
antaŭ la murego de Delhio. La forpasinta tempo restas en la memoro, sendube
mi kapablas reakiri la tiamajn okazaĵojn. Dio permesis en sia kolero,
ke la homoj koruptiĝu; la buŝoj plenis de malbeno, trompo kaj fraŭdo.
Tamen ne ĉiuj perversis, kaj kiam anonciĝis, ke la reĝino sendos viron
por apliki ĉi-lande la britan leĝon, la malpli mavaj ekĝojis, ĉar ili
sentis, ke pli bonas leĝo ol malordo. Alvenis la kristano, kaj baldaŭ
li komencis misuzi sian povon kaj subpremi, kaŝi abomenajn deliktojn kaj
vendi decidojn. Komence ni ne kulpigis lin; neniu konis la britan justicon,
kiun li administris, kaj la ŝajnaj arbitraĵoj de la nova juĝisto eble
respondis al validaj kaj arkanaj motivoj. Eble ĉion pravigas lia libro,
ni volis pensi, sed lia similo kun ĉiuj mavaj juĝistoj de la mondo tro
rimarkeblis, kaj fine ni devis akcepti, ke li, simple, perversas. Li fariĝis
tirano, kaj la kompatinda popolo (por venĝi la eraran esperon, kiun ĝi
foje metis sur lin) ekkaresis la ideon lin rabi kaj submeti al juĝo. Paroli
ne sufiĉas; do ili devis transiri de la intencoj al la agoj. Eble neniu,
ekster la tre simplaj aŭ la tre junaj, kredis, ke la temerara projekto
povos realiĝi, sed miloj da siĥoj kaj islamanoj plenumis sian vorton,
kaj iun tagon ili realigis, nekredemaj, la planon, kies efektivigo antaŭe
ŝajnis al ĉiu el ili neebla. Ili rabis la juĝiston kaj enkarcerigis
lin en kampardomo de fora suburbo. Poste, ili interkonsentigis la homojn
de li ofenditajn aŭ (iukaze) ties orfojn kaj vidvinojn, ĉar la glavo
de la ekzekutisto ne ripozis dum tiuj jaroj. Kaj fine — jen eble tio
plej malfacila — ili serĉis kaj nomumis juĝiston por juĝi la juĝiston.
Tiam interrompis la oldulon virinoj enirantaj en la domon.
Poste li daŭrigis, lante:
— Onidire ne ekzistas generacio sen kvar justaj viroj sekrete subtenantaj
la universon kaj pravigantaj ĝin ĉe la Sinjoro: unu el ĉi aŭtoritataj
viroj estintus la plej perfekta juĝisto. Sed kie serĉi, se konsideri,
ke ili vivas dise kaj anonime en la mondo, ne rekoneblaj ĉe vido, kaj
eĉ mem ne sciantaj pri la alta servado plenumata? Tiam iu konkludis ke,
se la destino ne permesas nian aliron al la saĝaj, oni devas serĉi la
stultajn. Ĉi opinio venkis. Koranistoj, doktoroj de la Leĝo, siĥoj kun
nomo de leono kaj adorantaj unu solan Dion, hindoj adorantaj svarmon da
dioj, monaĥoj de Mahaviro instruantaj, ke la universo
prezentas formon de viro kun disetenditaj kruroj, fajroadorantoj kaj nigraj
judoj konsistigis la tribunalon, sed la lastan verdikton oni komisiis al
la arbitro de frenezulo.
Ĉe tio, interrompis la oldulon kelkaj homoj irantaj el la festo.
— De frenezulo, — li ripetis, — por ke la saĝo de Dio parolu
per lia buŝo kaj hontigu la homan orgojlon. Lia nomo perdiĝis aŭ neniam
estis konata, sed sur ĉi stratoj li pasis nuda, aŭ kovrita per ĉifonoj,
kalkulante siajn fingrojn per la polekso kaj mokante la arbojn.
Mia prudento ribelis. Mi diris, ke la transdono de la decido al frenezulo
senvalidigas la proceson.
— La akuzito akceptis la juĝiston, — estis la respondo. — Eble,
konsiderinte la danĝeron, kiun la komplotintoj alfrontus lasante lin libera,
li komprenis, ke nur frenezulo povas ne kondamni lin al morto. Mi aŭdis,
ke li ridis, kiam oni konigis al li la juĝiston. Multajn tagojn kaj noktojn
daŭris la proceso, kaŭze de la granda nombro de atestantoj.
Li silentiĝis. Zorgo perturbis lin. Por ion diri, mi demandis kiom
da tagoj.
— Almenaŭ dek naŭ, — li respondis. Homoj venis el la festo kaj
interrompis lin denove; la vino ne estas lica ĉe la islamanoj, sed la
vizaĝoj kaj la voĉoj ŝajnis de ebriuloj. Preterpasante, unu kriis ion
al li.
— Dek naŭ, precize, — li ĝustigis. — La fia nekredanto aŭdis
la verdikton, kaj la tranĉilo furiozis kontraŭ lian gorĝon.
La oldulo parolis kun gaja kruelo. Per alia tono li metis finon al la
historio.
— Li mortis sentime; eĉ ĉe la plej malnoblaj troviĝas ia virto.
— Kie okazis la historio, kiun vi rakontis? — mi demandis. — Ĉu
en kampardomo?
Unuafoje li rigardis min en la okulojn. Poste li klarigis lante, mezurante
la vortojn:
— Mi diris, ke oni lin enkarcerigis en kampardomo; ne tion, ke oni
juĝis lin tiuloke. Oni juĝis lin ĉi-urbe: en domo simila al ĉiuj, al
tiu ĉi. Domo ne povas diferenci de aliaj: gravas nur scii, ĉu ĝi staras
en la infero aŭ la ĉielo.
Mi demandis lin pri la sorto de la komplotintoj.
— Mi ne scias, — li diris pacience. — Ĉi aferoj okazis kaj forgesiĝis
antaŭ multaj jaroj. Eble kondamnis ilin la homoj, sed ne Dio.
Tion dirinte, li stariĝis. Mi sentis, ke liaj vortoj adiaŭas min,
kaj de tiu momento mi ne plu ekzistas por li. Svarmo da viroj kaj virinoj
el ĉiuj nacioj de Panĝabio torentis al ni kun preĝoj kaj kantoj, kaj
preskaŭ nin forbalais: maltrankviligis min, ke el tiel stretaj kortoj,
ete pli grandaj ol longaj vestibloj, povas eliri tiom da homoj. Aliaj eliris
el la najbaraj domoj; sendube ili transsaltis la murojn… Per multe da
puŝoj kaj blasfemoj mi trabatis al mi vojon. En la lasta korto mi renkontis
nudan viron, kronitan per flavaj floroj, kiun ĉiuj kisis kaj komplezis.
Lia mano tenis glavon. Kaj la glavo estis malpura, ĉar ĝi donis morton
al Glencairn, kies mutilitan kadavron mi trovis en la ĉevalejo, situanta
en la fundo”.
Tradukis el la hispana lingvo Liven Dek
Notoj
… miscitante verson de Juvenalo. La protagonisto
diris “ultra Auroram et Gangen” (trans la Oriento kaj Gango) anstataŭ
“usque Auroram et Gangen” (ĝis la Oriento kaj Gango) en la Satiro
X de Juvenalo.
Kipling, Rudyard (1865–1936). Angla
poeto kaj novelisto, literatura Nobel-premiito (1907). En siaj verkoj Kipling
laŭdis la Britan Imperion. Ĉi tiu novelo de Borges parte baziĝas sur
la novelo Kim (1901) de Kipling.
La multaj jaroj lin reduktis kaj poluris.
Vidu la saman priskribon de la maljuna gaŭĉo en la rakonto La Sudo
de Borges (paĝo 75 en La
sekreta miraklo).
La Ribelo. La sipaja ribelo en Hindio
(1857–1859).
Jalaluddin Muhammad Akbar (1542–1605).
Akbar la Granda, la imperiestro de la Mogola Imperio (1556–1605).
Nicholson, John (1821–1857). Irlanda
oficiro kaj administranto, mortinta en defendado de Delhio, sieĝita de
sipajaj ribelintoj. Kipling kelkfoje menciis lin.
Monaĥoj de Mahaviro. Ĝainaj monaĥoj.
|