Akutagawa RyunosukeLa diulo
Karaj legantoj! Nun mi loĝas en la urbo Osako. Tial mi rakontu pri tiu urbo. Antaŭ longa tempo unu viro venis al Osako serĉi laboron. Mi ne scias lian nomon. Li eklaboris kiel enloĝanta servisto por prepari manĝojn, kaj estis konata per la nomo Gonsuke. Nu, Gonsuke vizitis laborperejon, kaj petis la ĉefkomizon, kiu tenis pipon en la buŝo, jene: — Sinjoro Ĉefkomizo. Sciu, mi deziras fariĝi diulo. Do bonvolu peri al mi servon utilan por tio. Pro miro, la ĉefkomizo restis silenta dum momento. — Ĉu vi ne aŭdas, sinjoro? Mi deziras fariĝi diulo. Do bonvolu peri al mi servon utilan por tio, — ripetis Gonsuke. — Mi bedaŭras, sed… — Nur tiam la ĉefkomizo rekomencis fumi per la pipo kiel kutime. — Ni ankoraŭ neniam peris tian servon kiu utilas por esti diulo. Do turni vin al alia laborperejo, mi petas. Gonsuke aspektis videble malkontenta. Li antaŭenŝovis sin sur la genuoj, kaj provis logikumi: — Tio ne sonas prave, sinjoro. Kion ni vidas skribita sur la butika kurteno? “Ĉia laboro perata”. Ĉia! Tio signifas, ke vi devas akcepti ajnan laborpeton, ĉu ne? Aŭ vi montras sur la kurteno mensogon? Prave li akuzas. Li ja rajtas plendi kolere. — Ne, ne. Ni ne montras mensogon. Se vi nepre petas, ke ni trovu servon utilan por esti diulo, do bonvolu viziti nin morgaŭ denove. Dume ni klopodos serĉi taŭgan servon. La ĉefkomizo akceptis la peton de Gonsuke nur por portempe elturniĝi. Li tamen havis nenian ideon pri tio, kia servo utilos por la petita afero. Post la foriro de la gasto li tuj rapidis al kuracisto loĝanta najbare. Li klarigis al tiu pri la ĝena laborpetanto, kaj demandis zorgeme: — Kian ideon vi havas, sinjoro kuracisto? Kia servo estas plej taŭga por trejni sin por esti diulo? Ankaŭ la kuracisto ŝajnis embarasita antaŭ la demando. Li enpensiĝis kun la brakoj krucitaj kaj kun la okuloj vagantaj sur la pinoj en la korto. Tiam, neatendite, deflanke enŝovis sian nazon la edzino de la kuracisto. Ŝi havis tiel ruzan karakteron, ke oni alnomis ŝin “maljuna vulpino”. — Lasu lin al ni, — ŝi diris. — Mi promesas fari lin perfekta diulo, tutcerte en du-tri jaroj. — Ĉu vere, sinjorino? Tre bonan solvon vi donas al mi! Mi do kore petas vin. Mi ja divenis, ke la diulo kaj la kuracisto havas ian intiman rilaton. Tute naiva por suspekti, la ĉefkomizo foriris kun granda kontento, ripete kaj ripete riverencante. La kuracisto, kiu forokulis lin kun grimaco, nun turnis sin al sia edzino: — Kian stultaĵon vi eldiris! Kiel do vi elturniĝos, se tiu kampulo fine ekplendos, ke jaroj kaj jaroj vane forpasis sen ke li fariĝu diulo? Tamen kontraŭ lia riproĉo la edzino tute ne emis pardonpeti, sed male eĉ refutis kun rikano: — Vi ne intervenu, mia kara. Se oni estus tiel naive honesta kiel vi, oni ne povus vivteni sin en ĉi tia malfacila mondo! Nu, en la sekva mateno, konforme al la promeso, la kampulo Gonsuke vizitis la kuraciston kune kun la ĉefkomizo. Ĉar tio estis la unuafoja vizito al la dunginto, li estis ceremonie vestita per emblemporta haoro, sed malgraŭ tio li aspektis pura kampulo. Verŝajne tio estis ekster la atendo de la kuracisto. Li scivole rigardis ties vizaĝon, kvazaŭ vidante moskodoran beston importitan el la fora Hindio. — Vi deziras esti diulo, mi aŭdis, — li demandis scivoleme. — Kio kondukis vin al tia stulta deziro? — Sen certa kialo, mi diru. Kiam mi vidis la Kastelon de Osako, mi enpensiĝis: Eĉ tia eminentulo kiel Grandsinjoro Hideyosi iam devas morti. Ia ajn riĉo kaj prospero estas tute vanta por homo, ĉiuokaze. — Vi do plenumos ian ajn laboron, — senprokraste intervenis la ruza kuracistedzino, — se tio garantios al vi, ke vi iĝos diulo? — Jes, mi plenumos ian ajn laboron, se mi povos iĝi diulo! — Do, servu ĉe mi dum dudek jaroj. Post dudek jaroj mi certe instruos al vi, kiel fariĝi diulo. — Ĉu vere, sinjorino? Mi elkore dankas vin pro via afableco. — Sed vi devas konsenti, ke dum la 20 jaroj vi tute ne ricevos salajron. — Jes, sinjorino. Mi konsentas. Kaj en la daŭro de dudek jaroj Gonsuke servadis ĉe la kuracisto. Li ĉerpis akvon, dishakis hejtlignojn, preparis manĝojn, pribalais la korton, kaj, kiam la kuracisto eliris, li sekvis lin kun la medikamentujo surdorse… Sed li neniam postulis salajron. Tian bonegan serviston oni neniam povus trovi eĉ serĉante tra la tuta lando. Kaj, kiam pasis la dudek jaroj, Gonsuke sidiĝis antaŭ la mastro, denove vestita per emblemporta haoro same kiel ĉe la unua vizito al la kuracisto. Post ĝentila dankesprimo pro la dudek-jara dungiĝo, li ekdiris: — Nu, sinjoro. Ĉu vi bonvolas instrui al mi, laŭ la delonga promeso, la sanktan arton de senmorteco? La vortoj de Gonsuke multe embarasis la kuraciston. Du jardekojn li laborigis la viron eĉ sen pagi salajron… Li ja neniel povis konfesi nun, ke li ne scipovas pri la artoj de la diulo. Ne scianta kiel respondi, li bruske flankenturnis sin kun la vortoj: — La artojn de la diulo scias mia edzino. Do petu ŝin pri la afero. La edzino tamen restis ne ĝenata. — Nun mi instruos al vi la artojn de la diulo, — ŝi diris aplombe. — Por tio, tamen, vi devas fari ion ajn laŭ mia ordono, kiel ajn malfacila tio estos. Se ne, vi tuj ricevos punon. Vi ne nur perdos la ŝancon fariĝi diulo, sed devos servi al ni pluajn 20 jarojn sen salajro. — Jes, sinjorino. Mi estas preta fari ion ajn malfacilan. Kun granda espero li atendis ordonon de la virino. — Grimpu sur tiun pinon, — ŝi ordonis. Ŝi ne sciis, kompreneble, la arton fariĝi diulo. Ŝi do intencis ordoni al Gonsuke ion ekstreme malfacilan, kion li neniel povos plenumi. Per tio ŝi povos laborigi lin ankoraŭ pluajn 20 jarojn sensalajre… Sed Gonsuke tuj obeis ŝin kaj grimpis sur la arbon en la korto. — Pli supren! Grimpu ankoraŭ pli supren! Staranta sur verando, la virino suprenrigardis al la servisto sur la arbo. La haoro de Gonsuke nun flirtis ĉe la plej alta pinto de la granda pino. — Nun liberigu vian dekstran manon. Gonsuke iom post iom liberigis la dekstran manon, dum per la maldekstra li firme tenis dikan branĉon de la pino. — Kaj nun ankaŭ la maldekstran! — Hej, mia kara! — La kuracisto fine aperis sur la verandon kun maltrankvila mieno. — Se li liberigus la maldekstran manon, la kampulo falus de la arbo. Malsupre sur la tero troviĝas granda ŝtono. Li certe perdos sian vivon! — Vi ne bezonas interveni! Nur lasu al mi ĉion… Nu, Gonsuke, liberigu ankaŭ la maldekstran! Dum ŝiaj vortoj ankoraŭ ne finiĝis, Gonsuke kuraĝe forlasis la branĉon en la maldekstra mano. Nun ambaŭ manoj estis liberaj. Ne povis esti, ke li restos sen fali. En momento lia korpo, la haoro kiun li portis, foriĝis de la arbopinto. Kaj tamen, je granda miro, la korpo ne falis, sed staris firme, kvazaŭ marioneto, en la aero de la taglumo! — Multajn dankojn, gesinjoroj! Dank' al vi mi fariĝis vera diulo! Gonsuke riverencis ĝentile, tretis sur la blua ĉielo per trankvilaj paŝoj, kaj iom post iom leviĝis supren en la altan nubaron. Kio okazis poste al la kuracisto kaj lia edzino? Neniu scias pri tio. Sed la pino en la korto postrestis tie ankoraŭ longtempe. Mi aŭdis, ke poste Yodoya Tatugoro enplantigis en sia korto la arbegon dikan je kvar plenaj ĉirkaŭ- brakoj, por aprezi la neĝan pejzaĝon kun la pino. (Marto 1921) Tradukis el la japana Konisi Gaku Notoj1. diulo. Asketo, kiu akiris senmortecon kaj supernaturajn povojn.2. antaŭenŝovis sin sur la genuoj. Li sidis surgenue sur tatamo de la akceptejo. 3. butika kurteno. Kurteneto pendanta ĉe la enirejo de iuj butikoj aŭ restoracioj, sur kiu estas la nomo aŭ frapfrazo de la butiko. 4. emblemporta haoro. Ceremonia kimono por viro surhavas emblemon de la familio. 5. la fora Hindio. En tiu tempo Hindio estis simbolo de la plej fora mondparto. 6. Toyotomi Hideyosi (1536–1598) unuigis la landon en la tempo de interbatalantaj daimioj. Li rekonstruigis la Kastelon de Osako en 1585. 7. Yodoya Tatugoro. Riĉega komercisto en Osako dum la frua Edo-epoko. La Ondo de Esperanto. 2006, №3 (137). |