Dorota TerakowskaLa kvina teleroEn nia dek-oka podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka. Elŝutu ĝin kaj aŭskultu ekde la 16a minuto.
Vigilio (pole Wigilia) estas antaŭkristnaska familia vespermanĝo en Pollando. En ĝi oni dividas blankapanajn oblatojn, bondeziras, kaj manĝas dek du senviandajn pladojn (la menciitaj ravioloj, pole uszki, estas farĉitaj ne per viando), inter kiuj devas esti fiŝaĵo. Tradicie sur la vigilia manĝotablo estas malplena telero por neatendita gasto. Mian neantaŭviditan vigilian teston pri homeco mi plenumis apenaŭ mezbone. Estas vero, ke plej multajn embarasojn kaŭzas al ni niaj propraj infanoj, kaj ĝuste ili plej rapide malkaŝas nian malperfektecon. Ĉiujare, kiam miaj filinoj aranĝis antaŭkristnaskan vespermanĝan tablon, mi memorigis al ili kun nobla patoso: — Memoru pri la tradicia aldona malplena telero por neatendita gasto! Ĉiam povas aperi iu soleca aŭ malfeliĉa, kaj Kristnasko ja estas festo de amo al proksimulo! — Jes, — ili diris kun komprenemo kaj starigis kvin manĝilarojn sur la tablon: por panjo, por paĉjo, por si mem kaj por tiu iu. Sincere, tiu kvina telero ĉiam restis malplena. Jen bela simbolo. Tiujare, en 1986, ŝajnis ke estos same, ĉar kial povus esti alie? Kiu fremdulo kuraĝus frapi ies pordon dum la vigilia vespero, la vespero rezervita por la familia intimeco? Jes, iun fojon venis najbarino kaj demandis, ĉu mi povas doni al ŝi tri pecetojn da fiŝo, ĉar ŝi tiom ekŝatis sian karpon, ke ŝi ne povas ĝin mortigi (“Ĝi alfluas, aŭdante mian voĉon kaj levas faŭketon por karesi ĝin”, — ŝi diris kortuŝite. Do mi donis al ŝi rapide tri porciojn, ĉar rakonto pri la spirita vivo de ŝia karpo malbone influas mian propran spiritan vivon. Ne hazarde mi plej ŝatas la sanktan Franciskon el Asizo.) Kasia jam aranĝis la tablon, la edzo bongustigis brasikon, ravioloj estis preskaŭ finkuiritaj, sed ie malaperis Małgosia. Ŝi havis nur taskon promenigi hundon, sed la hundo kuŝis sub la tablo, kaj Małgosia malestis. Ĝuste kiam la ravioloj finkuiriĝis iu frapis la pordon. — En tiu momento? — koleriĝis la edzo. — Jes, en tiu momento? — mi ripetis. Kasia malfermis larĝe la pordon. Sur la sojlo staris ridetanta Małgosia kaj… nekonata, konfuzita maljunulino. — Kiu ŝi estas? — flustre demandis la edzo kaj la pli aĝa filino. — Jes, kiu? — mi ripetis, sed Małgosia jam tiris la nekonatinon en la loĝejon, senvestigante ŝin el dika tuko, malnova mantelo kaj du puloveroj. — Ankaŭ ŝuojn, por ne kotigi plankon, — diris la maljunulino, etendante siajn krurojn en grandaj feltŝuoj. — Momenton, — mi ekkriis kun kreskanta kolero. — Małgosia, kiu estas tiu sinjorino? — Tiu sinjorino estas por la kvina telero, — diris entuziasme Małgosia. — Por la kvina telero? — ripetis la edzo kun brilo de komprenemo en la okuloj. — Sed la kvina telero ĉiam staras malplena, — prudente rimarkis la pli aĝa filino. — Malplena, ĉar ĝi atendas, — rompis ŝin Małgosia, demetante la duan ŝuon de la piedo de la maljunulino, sur ŝiaj piedoj restis nur truhavaj ŝtrumpoj, ne certe puraj. Mi eksentis, ke interne mi bolas ne malpli ol la kuirataj ravioloj kaj, kiam la embarasita edzo kaj ne malpli konsternita Kasia kondukis la maljunulinon en la ĉambron, mi entiris Małgosian en la kuirejon. — Kion vi faraĉas? — mi grumblis. — Vi venigas en la hejmon fremdan personon, kiu eble estas ŝtelistino? Kaj kiam? Dum la vigilia vespero?! Ĉu vi freneziĝis?! — Sed la kvina telero … — senhelpe flustris Małgosia. — Vi ĉiam diris, ke ĝi atendas iun malfeliĉan kaj solecan, kaj tiu maljunulino vere estas soleca kaj malfeliĉa! Mi pruntis ŝin el maljunulejo speciale por ni! — Vi pruntis?! Jesuo… — mi komencis kolere kaj… eksilentis. Subite mi ekkonsciis, ke post kelkaj horoj, noktomeze, mia hundo kaj du katoj komencos interparoli homvoĉe, sed mi grumblas! Mi grumblas pri la kvina telero, pri kiu mi tiom rezonas, kiam komenciĝas la vigilia surtabliga ceremonio. Mi suspiris profunde kaj finis la frazon: — Jesuo… do, vi bone faris. Dum la dividado de oblato la maljunulino rakontis pri siaj du filinoj kaj filo, kiuj ie ankaŭ dividas inter si oblaton, sed ili ŝatas havi ĉe la tablo neniujn maljunulinojn — nek siajn, nek fremdajn, ĉar la maljuneco detruas ilian bonhumoron. Manĝante ruĝan barĉon kun ravioloj, ni eksciis kiel okazadis vigiliaj vespermanĝoj en la orienta Pollando. Tie dum la vigilia vespero altabliĝis dek ses personoj el kvar generacioj. Poste, manĝante fiŝon, ni eksciis, ke la maljunulino estis instruistino, sed “ĉiam venas tago, kiam nek propraj, nek fremdaj infanoj bezonas vin”. — Ĉu tiel? Kaj ni? — demande diris Małgosia, kaj iel strange mi eksentis min pli certe. Dum la manĝado de brasiko kun fungoj la maljunulino rakontis pri sia mortinta edzo (“Li tro ŝatis virinojn, sed almenaŭ mi ne enuis kun li”.), kaj ĉe konsumado de kazea kuko ŝi petis kvar aldonajn pecojn por siaj kunloĝantinoj, kiujn neniu pruntis. Poste, kiam la filinoj akompanis la maljunulinon ĝis ŝia loĝloko, la edzo lavis la vazaron, la hundo kaj du katoj diskrete interparolis homvoĉe, mi ekmeditis pri la neatendita testo pri homeco, kiun mi plenumis apenaŭ mezbone… Mi meditis pri tiu stranga limo inter teoria kaj reala amo al la proksimulo. Ĉar plej facile estas meti la kvinan teleron kaj kalkuli je tio, ke ĝi restos malplena — jen bela simbolo. Do mi deziras al vi neatenditan gaston dum la vigilia vespero kaj batalu kun vi mem, kiel mi iam. Kaj ekparolu fine homvoĉe. Tradukis Dorota Burchardt La Ondo de Esperanto. 2008. №12 (171). Oni NE rajtas, plene aŭ parte, republikigi la supran tekston papere, elektronike aŭ aliforme. |