Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Emil GarleanuEmil Gârleanu

Forlasita

Emil Gârleanu (1878–1914). Rumana verkisto, fama precipe pro sia ciklo de rakontoj pri bestoj El la mondo de senparoluloj.

Sola ĝi estis. En la vasta, herboriĉa kamparo ĝi videblis nur tiam, kiam vento kuŝigis la altan herbaron kaj ĝi restis staranta — laktoblanka, kun distaŭzita kolhararo sur la blindaj okuloj, kun longa vosto ĉirkaŭanta la maldikajn krurojn. Ĉiumatene ĝi paŝadis malantaŭ la ĉevalaro, sekvante la sonoron de la arĝenta sonorileto el malproksimo. La sonorileto pendis sur la kolo de ĉevalo, kiu antaŭ nelonge ankoraŭ paŝadis apud ĝi.

Ĝi memoris ankaŭ du el ili, la ceterajn ĝi nutradis, karesadis per la velura nazo, sentis ilian apartan apudecon, sed neniam vidis ilin.

Iun vesperon, post la terura pluvego, ĝi ekmalsanis; ne mortis, sed perdis la vidkapablon. Ĝi sentis la sunvarmon, flaris odoron de la kampo, sed nenie estis lumo. Terura estis la unua nokto. Subite la ĉevalejo iĝis eĉ pli malluma. La manĝujo estis antaŭ ĝi, kiel tra kribrilo ĝi ekvidis ĝin, sed post minuto ĝi malaperis. Super la kapo estis fenestro; la ĉevalo levis la okulojn kaj staris senmove ĝis kiam ĝi ekaŭdis homajn voĉojn kaj pepadon de hirundoj, kiuj nestis sur trabo de la ĉevalejo, ĝi komprenis ke estas mateno. Sed la fenestro ne heliĝis. Kaj de tiam ĝi restis senluma. La ĉevalo jam alkutimiĝis. De tri-kvar jaroj ŝajne ĉiuj forgesis ĝin. Sola ĝi iras el la ĉevalejo kaj sola revenas… La ceteraj ĉevaloj, atingante la kampon, tuj rapide disŝutiĝas. Ĝi paŝtiĝas iomete kaj restas kun la streĉitaj oreloj, kun la okuloj rigardantaj nenion, kvazaŭ atendante ion.

Tagmeze ĝi iras al akvo, ĝi konas sian lokon ĉe trinkotrogo; neniun ĉevalon ĝi sentas apud si. Ĉiuj aliaj trinkas pli malproksime. Malofte nur, vespere iu memoras pri ĝi. Tiam ĝi ekaŭdas la voĉon de rajdanto pelanta la ĉevalojn. Li krivokas ĝin longe: “Martaaa!” La ĉevalo returnas sian kapon kaj ekiras reen. Ĝi iras paŝante, elĉerpita, inter la altaj verbaskoj, kiuj karese tuŝadas ĝin. Kaj la tuta kampo kvazaŭ alkutimiĝinte, konas kaj amas ĝin. Etaj bluaj papilioj ĉirkaŭas ĝin, kiam ĝi iradas malrapide, altiras ilin la blanka hararo. Ili sidiĝas sur ĝian brilan postaĵon, leviĝas, peladas unu la alian kaj akompanas la ĉevalon ĝis malproksimo. Ĝi venas kaj reiras ĉiam sur la sama vojo. Kutime ĝi trairas unue la kampon, poste ĝi iras laŭlonge de terure profunda fendego, kien ĝi povus enfali pro kapturniĝo, se ĝi povus rigardi en ĝin. La ĉevalo iras sur la rando de la krutaĵo, envolvas ĝin la odoro de timiano kreskanta en la fundo. La paŝtistoj rigardis la aferon komence kun miro, poste ili lasis ĝin en paco, esperante, ke ĝi glitfalos fine kaj ili liberiĝos de ĝi… Tamen ĝi paŝadis fideme, kun la kolo etendita, larĝigante la naztruojn por flari pli forte la odoron de sovaĝa herbo kiu ŝajne plivigligas ĝin. Poste la ĉevalo trairas la vilaĝon. Hundoj ne bojas kontraŭ ĝi, knaboj ne peladas ĝin, neniu proksimiĝas al ĝi. En forlasita ĉevalejo, kie nur ĝi estas, en tiu sekura ejo, ĝi trovas ĉiam fojnon. Vintre la ejo similas al kelo kaj nokte, kiam ĉe fenestroj ĝemas ŝtormo kiel vundita giganto, la ĉevalo ekkuŝas en la molan pajlon kaj atendas maltrankvile la sekvantan tagon, kiam eble ĝi aŭdos homan voĉon.

En ĉi tiu mateno ĝi eliris, malrapide paŝante, el la ĉevalejo. Ĝi sentis malforton. Sur la kampo, en la florkovrita senfino, la aero ŝajnis pli peza, la ĉevalo pene spiradis. Ĝi volis paŝtiĝi, pinĉis kelkajn herberojn kaj ekkuŝis. Tion ĝi neniam faris ĝis nun. Ĝi etendis sian nazon, flaretis, kvazaŭ ŝarĝo pezus sur la kapo kaj la suno bruligis pli kaj pli forte. La semoj de la floroj odoris kvazaŭ rostitaj kaj la herbaro varmiĝis sub ĝi, kiel en nesto. Kaj subite ekblovis vento kun profunda ĝemo, venante eble el malproksimaj arbaroj, kun forta siblego ĝi kuŝiĝis kaj hirtigis la herbojn. El malproksimo aŭdiĝis fulmotondro, birdoj flugis rapideme kun timkrioj. De malproksimo, el direkto de la montoj venis la bruo de pluvego. La ĉevalo ekstaris maltrankvile, kiam la unuaj gutoj batetis la korpon. Post kelkaj minutoj la pluvo sufokis ĝin, ĝi ne povis spiri, de sur la vosto akvo fluis kvazaŭ el fonto. Ĝi tremetis. Obtuza bruo tuŝas la orelojn, la ĉevalaro galopas revenante, kaj tra la bruo de pluvo eksonas plilongigita voĉo: “Martaaaa!” Kaj ankoraŭfoje: “Martaaaa!” Poste ĝi nenion plu aŭdis. Tiam, paŝante kun ektimo sub la torenta pluvo, ĝi ekiris revene, trotante kvazaŭ tra marĉetoj en kiuj mergiĝis la piedoj. Tiel ĝi atingis la randon de la fendego. La pluvo falis kolerege, apenaŭ ĝi povis iri, ĝi haltis super la profunda fendego, en kies fundo ŝaŭmante kuregis furioza akvoŝvelo. Kaj subite ŝajnis al ĝi, ke la tero moviĝis sub ĝi; eĉ por ektimi ne estis tempo, la bordo komencis deiĝi malrapide, faligis ĝin flanken, poste la tero falis rapide en la fendegon, ruligante la ĉevalon. Ĝi haltis sur teraltaĵeto super la ŝaŭmanta rivereto.

Kaj la vento furioze blovanta inter la muroj de la fendego, fluanta kiel akvo, kuŝigis sovaĝan timianon sur la frakasitan korpon de la ĉevalo.

Tradukis el la rumana lingvo Lenke Szász

La Ondo de Esperanto. 2004. №10 (120).


Al la indekso pri la traduka literaturo