Ivan Franko
La farbita vulpo
Ivan Jakovleviĉ Franko (1856–1916) kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja
Ukrainka apartenas al la plej fama triopo de la ukrainlingva literaturo.
Li naskiĝis antaŭ 150 jaroj, la 27an de aŭgusto 1856, apud Drohobiĉ
(nun: Lviva provinco en Ukrainio). Studis filozofion kaj literaturon en
la universitato de Lviv, doktoriĝis pri slavistiko en Vieno. Pli ol 50-voluma
verkaro de Franko enhavas poemojn, prozon, dramojn, porinfanajn verkojn,
studojn pri ekonomiko, filozofio, politiko. Li redaktis revuojn en la lingvoj
ukraina, pola, germana; tradukis en la ukrainan el lingvoj klasikaj kaj
modernaj, kaj el la ukraina en la polan kaj germanan. Oni ofte nomas lin
“Ŝtonisto” laŭ lia samtitola poemo. Multaj liaj poemoj estis tradukitaj
en Esperanton, ili kaj La Farbita Vulpo aperos en la Ukrainia
Antologio.
En iu arbaro vivis Vulpo Mikito, ruza-ruzega. Kelkfoje postkuris lin ĉasistoj,
persekutis hundoj, oni starigis kontraŭ li kaptilojn, lasis por li venenitan
viandon, sed neniel oni povis mortigi lin. Vulpo Mikito primokis onin,
preterpasis diversajn danĝerojn, eĉ avertis aliajn siajn kamaradojn.
Kaj kiam li ekĉasis, ĉu en kokejo, ĉu en provizejo, tiam ne estis pli
kuraĝa, pli inventema kaj pli lerta ŝtelisto, ol li. Eĉ tagmeze li ĉasadis
kaj neniam revenis sen predo.
Pro tiu ĉi eksterordinara sukceso kaj pro la ruzeco li fariĝis fierega.
Ŝajnas al li, ke ekzistas nenio malebla por li.
— Kion vi opinias! — li fanfaronis antaŭ siaj kamaradoj. — Ĝis
nun mi vagadis tra vilaĝoj, sed morgaŭ mi iros urben tagmeze kaj forŝtelos
en bazaro Kokinon.
— Ne diru sensencaĵojn! — persvadis lin la kamaradoj.
— Kion, sensencaĵojn! Vi vidos! — daŭrigis Vulpo.
— Ni aŭ vidos aŭ ne vidos. Tie tra stratoj amase vagas hundoj, nur
se vi aliformiĝos je Pulo, ili ne vidos vin kaj ne disŝiros.
— Tamen vi vidos, ke mi ne estos aliformita je Pulo kaj ne estos disŝirita!
— pistis siajn vortojn Vulpo kaj decidis morgaŭ, dum bazartago, kuri
urben kaj forigi Kokinon de la vendoplaco.
Sed ĉi-foje povra Mikito miskalkulis. Inter maizo kaj kanabo li sekure
rampis ĝis antaŭurbo; tra legomĝardenoj, saltante trans barilojn kaj
kaŝante sin en tritiko, li atingis la urbocentron. Sed jen malsukceso!
Necesis nur por unu momento elsalti surstraten, kuri al vendoplaco kaj
reveni. Sed sur la strato kaj sur la vendoplaco estas bruo, kriado, senordo,
kaleŝoj knaras, radoj tondras, ĉevaloj frapas per hufoj, porkoj kvikas,
kamparanoj blasfemas — resume, estas tia tumulto, kian nia Mikito eĉ
ne povis imagi.
Sed kion fari! Se oni ekis, do, necesas fini la komenciton. Sidinte
dum kelkaj horoj inter loloj ĉe barilo, li kutimiĝis al bruego. Foriginte
la unuan timon kaj taksinte, kien kaj kiel estas la plej bone kuri por
atingi la celon, Vulpo Mikito kuraĝiĝis, kurstartis kaj saltis trans
barilo surstraten. Tie multaj homoj iris kaj veturis, ĉie turbulis polvo.
Preskaŭ neniu rimarkis Vulpon, al neniu li estis interesa. “Jen Hundo
kiel Hundo”, — pensis preterirantoj. Kaj Mikito ĝojis pri tio. Li
konfuziĝis, kurbiĝis kaj ekkuris tra la fosaĵo al la vendoplaco, kie
en longaj vicoj sidis virinoj, vendocele tenantaj en kribriloj, korboj
kaj saketoj ovojn, buteron, fungojn, tolon, semojn, kokojn, anasojn kaj
aliajn belaĵojn.
Ne sukcesis li atingi la vendoplacon — kuras al li renkonten Hundo,
de alia flanko proksimiĝas la dua, jen li vidas la trian. Hundojn ne trompos
nia Mikito. Ili tuj flarsentis, kio li estas, ekhurlis kaj ĵetis sin al
Vulpo! Dio mia, kia teruraĵo! Nia Mikito ŝrumpis, kiel muŝo en bolanta
akvo: kion fari? kie malaperi? Li tuj glitiris en la plej proksiman malfermitan
vestiblon, de tie — korten. Li denove kurbiĝis kaj ĉirkaŭrigardis
pensante, kie kaŝi sin, kaj fiksaŭskultis, ĉu alkuras hundoj. Jen! Oni
aŭdas ilin! Jam proksime! Ekvidis Vulpo barelon en angulo. Kaj ne longe
pensante, li saltis en la barelon kaj tie kaŝis sin.
Feliĉa li estis, ĉar apenaŭ li kaŝiĝis, en la korton alkuris hundamaso
bojanta, hurlanta, flaranta.
— Li estis ĉi tie! Li estis ĉi tie! Serĉu lin! — kriis antaŭstarantoj.
La tuta amaso disiĝis sur la malvasta korteto, tra ĉiuj anguletoj,
ili fosetis, flaris, gratis — Vulpo kvazaŭ elvaporiĝis. Kelkfoje ili
proksimiĝis al la barelo, sed ĝia fiodoro forpelis ilin. Fine, trovinte
neniun, ili kuris plue. Vulpo Mikito estis savita.
Savita, sed kiel!
La barelo, kiu senatende utilis al li, estis pli ol duone plenigita
per dense oleigita blua farbo. Sciu, ke en la domo loĝis kolorigisto,
kiu farbis murojn, barilojn kaj ĝardenbenkojn.
Ĝuste morgaŭ li devos kolorigi iun barilpecon kaj pretigis tiucele
la tutan barelon da farbo kaj starigis ĝin en kortangulo. Ensaltinte la
solvaĵon Vulpo Mikito unue plonĝis tutkorpe kaj preskaŭ sufokiĝis.
Poste, atinginte per siaj piedoj barelfundon, li staris kun la korpo farbenigita
kaj nur la kapo, ankaŭ kolorigita blue, iom eliĝis super la farba supraĵo.
Tiel li atendis forpason de la danĝero. La koro de la povrulo bategis,
malsato tordis la intestojn, la oleodoro preskaŭ sufokis lin, sed kion
fari! Dank' al Dio li vivas! Kaj kiu scias, kio okazos, se venos barelmastro
kaj trovos lin ĉi tie?
La situacio estis senkonsola. Preskaŭ mortante pro la timo, la kompatinda
Mikito devis sidi en la farbo ĝis vespero, bone sciante, ke se nun, en
tiu vestaĵo li aperus surstrate, tiam ne hundoj, sed homoj persekutus
lin kaj ne lasus lin pluvivi. Nur dum krepusko Vulpo Mikito fulmrapide
elsaltis el sia neordinara banejo, transiris la straton kaj, observate
de neniu, enrompis ĝardenon kaj de tie, tra lolaro kaj brasikbredo, trans
bariloj kaj maizo li kuregis al la arbaro.
Ankoraŭ dum longa tempo, ĝis la farbo estis forviŝita kaj sekigita,
lin postsekvis bluaj piedsignoj. Jam sufiĉe vesperiĝis, kiam Mikito atingis
la arbaron, nur ne la flankon de sia hejmo, sed la kontraŭan. Li estis
malsata, laca, apenaŭ viva. Li devis plukuri ankoraŭ du mejlojn, sed
fortoj mankis. Tial, manĝinte kelkajn ovojn, trovitajn en la nesto de
Koturno, li enrampis la unuan liberan ter-kavon, enfosiĝis en foliamason
kaj ekdormis efektive, kvazaŭ post varmakva banado.
Sekvatage li vekiĝis, ĉu frue aŭ ne — oni ne menciis en libroj,
nur estas konate, ke vekiĝinte, oscedinte kun plezuro kaj trifoje kraĉinte
tiun flankon, kie hieraŭ li spertis fiaventuron, li singarde, vulpe elrampis
el la kaŝejo. Rig-rig! Flar-flar! Ĉie estis kviete, mallaŭte, pure.
Ekbatis la koro en la vulpa brusto. “La tempo taŭgas por ĉasado!”
— li pensis. Sed en tiu momento li ĉirkaŭrigardis sin — Dio mia!
Eĉ ekkriis povrulo. Kio ĝi estas? Ektiminte li ekkuris, sed oni ja ne
povas forkuri de si mem!
Li haltis kaj denove fiksrigardis sin: ĉu estas mi? Ĉu miaj estas
ĉi pelto, ĉi vosto, ĉi piedoj? Ne, ne povis li ekkoni ilin. Jen stranga
kaj terura besto, blua-blua, kun fiodoraĉo, kovrita ĉu per skvamo, ĉu
per dornaj nodoj, ĉu per erinacaj pikiloj, jen vosto — ne vosto, sed
io granda kaj peza, kiel batilo aŭ pistilo, kaj ankaŭ dorna.
Haltis mia Vulpo kaj fiksrigardis tiun monstron, en kiun li transformiĝis,
ĉirkaŭflaris ĝin kaj provis taŭzi sin — sensukcese. Jen li penis
ĉirkaŭruliĝi sur herboj — malsukceso! Jen li provis forgrati la skvamon
per la ungegoj — la haŭto doloras, sed ne lasas! Jen li penis leki —
vane denove! Li alkuris al flako, saltis akven por forlavi la farbon —
diablo prenu ĝin! La farbo ja estis olea, ĝi sekiĝis kaj rigidiĝis
en varmo dum nokto. Faru, kion vi volas, povrulo Mikito!
En ĉi momento neatendite venis fraĉjo Lupo. Ankoraŭ hieraŭ li estis
bona konato de nia Mikito, sed nun, ekvidinte ĥimeran bluan beston kovritan
de dornoj kaj piknodoj, kun tiu grandega vosto, kvazaŭ el kupro gisita,
li ekhurlis pro timo kaj, rekonsciiĝinte, fulme ekkuris. En la arbaro
li renkontis Lupinon, poste Urson, Apron, Cervon — ĉiuj demandis lin,
kio okazis, kial li forkuras, sed Lupo ploretis, larĝigis la okulojn kaj
nur balbutis:
— Tien! Tien! Ĝi estas tiom timegiga! Ho, kaj tiel teruraspekta!
— Tamen kiu kaj kia? — ne ĉesis demandi lin parencoj.
— Mi ne scias! Mi ne scias! Ĝi estas tiel terura!
Kia miraklo! Kunvenis ĉirkaŭe multaj bestoj, konsolis lin, donis trinki
akvon. Simio Fruzja eltondis al li tri harfaskojn inter la okuloj kaj lasis
ilin flugi laŭ vento por ke lia timo disbloviĝu, sed ĉio vanis. Vidinte,
ke Lupo spertis malfeliĉon, la bestoj decidis iri en la direkton, montritan
de Lupo, por rigardi, kio timiga estas tie. Ili venis al tiu loko, kie
ankoraŭ turniĝis Vulpo Mikito, ekvidis lin kaj diskuris. Dum la mondo
ekzistas kaj la arbaro kreskas, neniu vidis tiun beston nek aŭdis pri
li. Kaj kiu scias pri lia forto, pri liaj dentoj, liaj ungegoj, kaj kiun
volon li posedas?
Kvankam multe turmentis Vulpon Mikito lia nova aspekto, li bone komprenis,
kiel ĝi impresis komence Lupon kaj nun aliajn bestojn.
“Hej, — pensis la ruza Vulpo, — sed ne malbonas, ke ili tiel timas
min! Tiel mi povos bone profiti! Nur atendu, mi montros min!”
Kaj levinte la voston, fiere pufinte sin, li marŝis en arbaran densaĵon,
kie, li sciis, estis kunvenejo por la tuta arbara loĝantaro. Tiutempe
la famo pri la nova neordinara kaj terura besto disflugis tra la arbaro.
Bestaro, loĝanta en la arbaro, volis almenaŭ de malproksime rigardi la
novan gaston, sed neniu kuraĝis alproksimiĝi. Kaj Vulpo Mikito kvazaŭ
ne vidante tion, marŝis majeste, kvazaŭ profunde pensante, kaj veninte
al la centro de besta placo, li sidiĝis sur tiu ŝtipo, kie kutime ŝatis
sidi Urso.
Jen li sidas kaj atendas. Post malpli ol duonhoro kunvenis ĉirkaŭ
la placo nekalkulebla bestamaso. Por ĉiuj estis interesa la novaperinto,
ĉiuj timis ĝin, neniu kuraĝis aliri. Ili staris malproksime, tremis
kaj atendis momenton por forkuri.
Tiam Vulpo afable sin turnis al ili:
— Miaj karaj! Ne timu min! Venu pli proksime, mi devas diri al vi
ion gravan.
Sed bestoj ne aliris kaj nur Urso, apenaŭ elspirinte, demandis:
—
Kiu vi estas?
— Iru pli proksimen, mi ĉion rakontos al vi, — karese kaj dolĉe
parolis Vulpo. La bestoj iom moviĝis, sed ne proksimiĝis.
— Aŭskultu, miaj karaj, — parolis Vulpo Mikito, — kaj ĝoju!
Ĉi matene sankta Nikolao modlis min el ĉiela argilo — rigardu, kiel
ĝi bluas! Kaj viviginte min per sia spirito li diris: “Ho Besto-Saĝulo!
En la besta mondo ekregis senordeco, maljusta juĝo kaj maltrankvilo. Ĉies
vivo kaj ĉies havaĵo estas malsekuraj. Iru sur la teron kaj estu caro
por la bestoj, starigu ordon, juĝu laŭ vero kaj lasu al neniu ofendi
miajn bestojn!”
Aŭdinte tion, la bestoj aplaŭdis.
— Ho, sinjoro nia! Ĉu vi estos nia bonfarulo, nia caro?
— Jes, ho infanoj, — respektoplene diris Vulpo Mikito.
Neordinara ĝojo ekestis en la besta regno. Ĉiuj komencis ordigi ĉion.
Agloj kaj falkoj kaptis kokojn, lupoj kaj ursoj buĉis ŝafojn, bovidojn
kaj alportis viandamason al la nova caro. Tiu ĉi prenis parteton por si
mem kaj la reston juste disdividis inter ĉiuj malsatuloj.
Denove ĝojo, denove krioj de admiro kaj danko. Jen caro! Jen bonfarulo!
Jen saĝa Salomono! Kun tiu caro ni vivos eterne, kiel en Dia paradizo!
Tagoj pasis post tagoj. Vulpo Mikito estis bona caro, justa kaj bonkora,
des pli, ke nun li ne bezonis ĉasi, spionobservi kaj murdi. Ĉion pretan,
buĉitan, eĉ senplumigitan kaj sentripigitan portis al li komplezemaj
ministroj. Kaj lia justeco estis kiel kutime besta: ju pli forta, des pli
bona, kaj kiu estis pli malforta, tiu neniam gajnis proceson.
La bestoj vivis sub la nova caro same, kiel sen li: kiu ion kaptis aŭ
trovis, tiu manĝis, kaj kiu malsukcesis, tiu malsatis. Kiun pafmortigis
ĉasistoj, tiu devis perei, kaj kiu forfuĝis, tiu, dank' al Dio, vivas
ĝis nun. Tamen ĉiuj ĝojis, ke ili havas saĝan, potencan kaj afablan
caron, kiu tute malsimilas al la aliaj bestoj.
Kaj Vulpo Mikito, iĝinte caro, vivis kiel en Dia paradizo. Li nur timis,
ke la farbo ne malaperu de lia pelto, ke bestoj ne rekonu lin. Pro tio
li neniam foriris dum pluvo, ne iris en arbaran densaĵon, ne gratis sin
kaj dormis nur sur mola matraco. Kaj ĝenerale li atentis por ne perfidi
sin antaŭ la ministroj, ke li estas Vulpo, sed ne Besto-Saĝulo.
Tiel pasis unu jaro. Venis datreveno de tiu tago, kiam li okupis la
caran tronon. Bestoj decidis solene festi tiun daton kaj aranĝi grandan
koncerton. Kolektiĝis koruso de vulpoj, lupoj, ursoj, oni komponis belegan
glorkanton kaj vespere post la imponaj procesio, tagmanĝo kaj elpaŝoj
omaĝe al la caro, la koruso grupiĝis kaj ekkantis.
Miraklo! Ursoj muĝegis base tiel, ke kverkoj tremis. Lupoj ektonis
tenoron tiel, ke okuloj velkis. Sed kiam junaj vulpinoj en popolkostumoj
soprane ekhurlis, la caro ne povis plu elteni. Lia koro estis superplena,
lia singardemo ekdormis kaj li, levinte buŝegon, mem vulpe ekhurlis.
Dio mia! Kio okazis? Ĉiuj kantistoj tuj eksilentis. Ŝajnis, ke iu
forprenis vualon de la okuloj de ĉiuj ministroj kaj caraj servistoj. Tiu
ja estas Vulpo! La simpla farbita Vulpo! Kaj kolorigita per iu olea farbaĉo!
Fi! Kaj ni pensis, ke li estas caro! Hej vi, mensogulo! Hola, trompulo!
Kaj forgesinte lian bonkorecon, lian senliman saĝecon, koleraj pro
tiom longa trompado, ili kaptis la kompatindan Vulpon Mikito kaj disŝiris
lin je pecetoj.
Kaj de tiu tempo originas eldiro: se iu homo kredas al falsa kamarado
kaj permesas al li moktrompi; se iu fripono mensoge nebuligis vin, priŝtelis
kaj vi sekve fariĝis iomete pli saĝa, oni diras: “Nu, mi tion sciis
delonge! Mi tion spertis, kiel bestoj — farbitan Vulpon.”
Tradukis el la ukraina lingvo Viktor Pajuk
La Ondo de Esperanto. 2006, №8–9 (142–143).
|