John Ronald Reuel Tolkien
La hobito
aŭ tien kaj reen
La titolo de la originalo:
The Hobbit
or there and back again
Tradukis el la angla Christopher Gledhill. La poemojn tradukis William Auld
Represo de la 2a eldono (3a eldono 2013)
2a eldono 2005
1a eldono 2000
Redaktis Aleksander Korĵenkov
Korektis Halina Gorecka
Ilustris Maria Baĵenova
Tolkien J. R. R. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld. — 2a eldono. — Kaliningrad: Sezonoj, 2005. — 224 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 9).
© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, postparolo, notoj Sezonoj, 2000, 2005, 2013.
Recenzo de Paul Gubbins.
Ĉapitro 5
ENIGMOJ EN LA MALLUMO
Kiam Bilbo malfermis la okulojn, la mallumo estis tiel profunda, ke li
apenaŭ kredis ke liaj okuloj estis malfermaj. Neniu restis proksime, kaj
li trovis sin tute sola. Oni povas imagi lian timon. Li povis aŭdi nenion,
vidi nenion, kaj li sentis nenion krom la ŝtonan plankon.
Tre malrapide li levis sin kaj rampis kvarpiede, ĝis li palpis tunelan
muron. Sed kiam li esploris ĝin ambaŭdirekte, li trovis nenion; nek goblenajn
spurojn nek gnomajn. Li havis vertiĝon kaj ne certis pri la direkto, kiun
la aliaj sekvis, post kiam li falis. Li laŭeble divenis la vojon, kaj
palpiris dum longa tempo, ĝis subite li metis la manon sur etan malvarman
ringon kuŝantan sur la subaĵo de l' tunelo. Temis pri turnopunkto en
lia kariero, sed tiam li ne konsciis tion. Kvazaŭ senpense li enpoŝigis
ĝin, ĉar ĝi ne ŝajnis tre utila tiumomente. Li haltis, kaj sidiĝis
sur la malvarman plankon, kaj lasis sin malesperi dum longa tempo. Li revis
pri frititaj ovoj kaj lardo en sia hejma manĝejo. Ĉar li de longe sentis
interne ke jam venis la tempo por manĝi, sed tio nur plie senkuraĝigis
lin.
Li ne povis elpensi planon, kaj havis neniun ideon pri kio okazis, kial
oni postlasis lin, aŭ kial, se oni ja efektive fuĝis sen li, la goblenoj
ne jam rekaptis lin, aŭ eĉ kial lia kapo tiel doloris. La vero estis
ke li senspure kuŝis en senviva kaj senluma loko dum sufiĉe longa tempo.
Post momento li palpe serĉis sian pipon. Feliĉe ĝi ne estis rompita.
Tiam li serĉis sian saketon kaj iom da tabako troviĝis ene. Jen pluso.
Tiam li serĉis alumetojn, sed malsukcesis trovi eĉ unu, kaj tio tute
malesperigis lin. Des pli bone, li opiniis poste, kiam li plene revigliĝis.
Ĉielo scias, kia estaĵo vekiĝus kaj grimpus el la senlumaj truoj, se
oni bruligus alumetojn kaj fumus tabakon en tiu horora loko. Sed tiumomente
li sentis sin plene venkita. Sed ĉar li ĝisfunde ĉirkaŭpalpis sin kaj
siajn poŝojn serĉante alumetojn, li metis sian manon sur la tenilon de
sia troldevena glaveto, kiun li tute forgesis, kaj kiun la goblenoj entute
malatentis, ĉar li portis ĝin ene de sia pantalono.
Li nun elingigis ĝin. Ĝi brilis pale kaj malhele antaŭ liaj okuloj.
“Do ankaŭ ĝi estas elfa klingo, — li pensis, — kaj goblenoj nek
tro proksimas nek tro foras”.
Sed ial li eksentis sin pli komforte. Estis honore porti klingon fabrikitan
en Gondolino por la kontraŭgoblena milito, pri kiu refrenis multaj kantoj,
kaj li ankaŭ rimarkis, ke tiaj armiloj tre impresis la goblenojn, kiuj
okaze alfrontis ilin.
“Ĉu iri reen? — li pensis. — Senprospere! Ĉu flanken? Maleble!
Ĉu antaŭen? Restas nur unu ebleco: Pluen!”
Li leviĝis kaj plupaŝis, kun sia glaveto antaŭtenita, kaj kun unu
mano sur la tunela muro, dum malkviete lia koro pulsis.
Bilbo certe troviĝis en tio, kion oni nomas embarasa situacio. Sed
vi devas memori, ke ĝi ne estis tiel embarasa, kiel por mi aŭ vi. La
hobitoj ne estas tute kiel ordinaraj homoj, kaj kvankam ili loĝas en tre
bonaj komfortaj truoj, kiuj estas sufiĉe bone aerumataj kaj tre malsimilaj
al la goblenaj tuneloj, ili tamen pli bone konas tunelojn ol ni, kaj ili
ne facile perdas sian direkton subtere, eĉ kiam iliaj kapoj resaniĝas
post dolora frapo. Ili egale scias moviĝi silente, sin kaŝi, kaj mirige
resaniĝi post faloj kaj kontuzoj. Ili ankaŭ konas multajn saĝaĵojn
kaj proverbojn, kiujn la homoj neniam konis aŭ forgesis jam delonge.
Tamen mi ne ŝatus anstataŭi sinjoron Baginzon en tiu situacio. La
tunelo ŝajnis senfina. Li nur konsciis, ke ĝi konstante subeniris kaj
gardis la saman direkton, malgraŭ kelkaj turniĝoj kaj volviĝoj. Troviĝis
foje disdirektaj pasejoj ambaŭflanke, kiujn li sentis per ŝanĝo de la
glava brilo, aŭ kiam li tuŝis la muron. Sed li malsekvis ilin, kaj hastis
por postlasi ilin, ĉar li timis, ke el ili saltus goblenoj aŭ aliaj ombrecaj
estaĵoj, laŭ lia imago. Pluen li ade marŝis, pli kaj pli suben, sed
li ankoraŭ nenion aŭdis, krom la flirtadon de vespertoj ĉirkaŭ siaj
oreloj, kiu unue timigis lin, sed poste tiel oftis, ke li ne plu rimarkis
ĝin. Mi ne scias kiom da tempo daŭris lia subiro — kiu teruris lin,
sed kiun li ne povis rezigni — ĝis kiam li estis plene laca. Ĝi ŝajnis
daŭri la tutan tagon, ĝis morgaŭ kaj preter tiam.
Subite li plaŭdis en akvon! Brr! La akvo estis tiel akre malvarma,
ke li tuj haltis kaj konsterniĝis. Li ne sciis ĉu temis pri flako, aŭ
subtera rivero kiu transiris la tunelon, aŭ pri bordo de granda submonta
lago. La glavo apenaŭ brilis. Li staris senmove, kaj kiam li zorge aŭskultis,
li aŭdis gut-gutadon de sur iu nevidebla plafono al la malsupra akvo.
Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis aŭdi.
“Ĝi estas do aŭ flako aŭ lago, kaj ne subtera rivero”, — li
pensis. Tamen, li ne kuraĝis vadi en la mallumon. Li ne sciis naĝi, kaj
li timis aĉajn ŝlimajn estaĵojn kun grandaj ŝvelantaj okuloj, eble
tordiĝantaj en la akvo. Strangaj bestoj vivas en la subteraj basenoj kaj
lagoj: fiŝoj kies parencoj ennaĝis tien jam de multaj epokoj kaj neniam
elnaĝis, dum iliaj okuloj ŝvelis grandaj por vidi en la senlumo. Kaj
ekzistas tie aĵoj pli strangaj ol fiŝoj. Eĉ en la tuneloj kaj kavernoj
fositaj de goblenoj vivas estaĵoj de ili ne konataj, kiuj enrampis de
ekstere por sin kaŝi en la mallumo. Kelkaj el tiuj kavernoj devenas de
epokoj antaŭ la goblenoj, kiuj nur plilarĝigis ilin kaj ligis ilin kun
aliaj tuneloj, kaj la originaj loĝantoj ankoraŭ ŝtele vagas kaj snufas
tie en diversaj anguloj.
En tiu ĉi profundaĵo apud la senluma akvo vivis la maljuna Golumo,
kreitaĉo ŝlimoza kaj malgranda. Mi ne scias de kie li venis, nek kiu
aŭ kio li estis. Li simple estis Golumo, tiel malhela kiel la mallumo,
krom du grandaj rondaj okuloj en sia magra vizaĝo. Li posedis etan boaton,
kaj li remis ĝin tute senbrue en la lago. Kaj efektive temis pri lago,
kiu estis larĝa, profunda kaj glacie malvarma. Li padelis per siaj grandaj
piedoj pendantaj de la boataj flankoj, sed li ne kreis ondetojn. Li efektive
tre lertis. Liaj palaj ampolecaj okuloj serĉis blindajn fiŝojn, kiujn
li klake kaptis per siaj longaj fingroj. Sed li ŝatis diversajn viandojn.
Goblenkarnon li tre alte taksis, kiam li povis akiri ĝin, sed li tre atentis,
ke ili ne eltrovu lin. Li simple strangolis ilin de malantaŭe, se ili
okaze aventuris ĝis la akvobordo dum li spionvagis. Tamen ili tre malofte
venis, ĉar ili suspektis, ke io malagrabla kaŭris tie en la montofundo.
Ili trafis tiun lagon, kiam ili fosis tunelojn jam tre delonge, kaj ili
ne povis plu iri. La vojo do ĉesis tie, kaj ne plu restis kialo veni tien,
krom kiam la Goblenestro tion ordonis. Foje li kaprice mendis fiŝon el
la lago, kaj kelkfoje nek gobleno nek fiŝo revenis.
Golumo fakte loĝis sur ŝlima roka insulo meze de l' lago. Li jam delonge
gvatis Bilbon per siaj palaj teleskopecaj okuloj. Bilbo ne povis vidi lin,
sed tiu tre scivolis pri Bilbo, ĉar li konstatis, ke Bilbo ne estis gobleno.
— Ssankta ssango, trezoro mia! Mi vetus, ke ĝi provizus bonan festenon,
almenaŭ bonan manĝopecon por ni, golum'! — Kaj kiam li diris “golum'”,
li eligis teruran glutan bruon el sia gorĝo. Jen kial li nomiĝis tiel,
kvankam li ĉiam nomis sin “trezoro mia”.
La hobito tiel ektimis kiam li aŭdis la sibladon, ke li preskaŭ saltis
el sia haŭto kaj tuj vidis la elstarantajn palajn okulojn, kiuj gvatis
lin.
— Kiu vi estas? — li diris, ŝovante sian ponardon al Golumo.
— Kio li estass, trezoro mia? — flustris Golumo kiu ĉiam parolis
al si, ĉar li kutimis paroli al neniu alia. Li ja venis rigardi Bilbon,
ĉar tiumomente li ne estis tro malsata sed simple scivolema. Aliokaze,
li unue kaptus kaj manĝus sian predon, kaj al si parolus nur poste.
— Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo. Mi perdis la gnomojn, kaj mi perdis
la sorĉiston, kaj mi ne scias kie mi estas. Kaj tion mi ne tro volas scii,
ĉar mi nur volas eliri de ĉi tie.
— Kion li havas en siaj manetoj? — diris Golumo, rigardante la glavon,
kaj ĝin ne ŝatante.
— Glavon. Klingon, kiu devenas de Gondolino!
— Sss, — diris Golumo, kiu tuj iĝis ĝentila. — Eble, ni sidiĝu
ĉi tie kaj klaĉu iom kun ĝi, trezoro mia? Eble plaĉass al ĝi enigmoj,
ĉu?
Li volis montri sin agrabla, almenaŭ tiumomente, ĝis kiam li povus
eltrovi pli da informoj pri la glavo kaj la hobito, ĉu li vere tie venis
sola, ĉu li estis bongusta, kaj ĉu Golumo mem vere estis malsata. Nur
enigmoj venis en lian cerbon tiumomente. Starigi kaj solvi enigmojn estis
la sola ludo, kiun li ludis kun la aliaj strangaj kreitaĵoj en siaj truoj
jam de tre longe, antaŭ ol li perdis siajn amikojn, kaj forpeliĝis, fuĝante
sola al la profunda mallumo de la submontoj.
— Konsentite, — diris Bilbo, kiu deziris kunlabori, ĝis kiam li
lernus pli multe pri tiu estaĵo, ĉu li estis tute sola, ĉu li estis
kruela aŭ malsata, kaj ĉu li estis amiko de la goblenoj. — Vi starigu
la unuan, — li diris, ĉar li ne jam havis la tempon elpensi enigmon.
Do Golumo siblis:
Kio sen radikoj
pli altas ol salikoj,
supren-supren krestas
sed neniam kreskas?
— Facile! — diris Bilbo. — Monto, mi supozas.
— Ĉu ĝi divenass faccile? Ĝi devus havi konkursson kun ni, trezoro
mia! Se trezoro mia starigos enigmon, kaj ĝi ne solvos ĝin, ni manĝos
ĝin, trezoro mia. Se ĝi starigos ĝin, kaj ni ne solvos, tiam ni faross
kion ĝi volass, ĉu ne? Ni montross al ĝi la elirejon, jes!
— Nu bone! — diris Bilbo, kiu ne kuraĝis malkonsenti, kaj freneze
streĉis sian cerbon por trovi enigmojn, por ne esti formanĝita.
Tridek ĉevaloj ruĝmonte sin trovas,
unue krampas,
poste stamfas,
poste senmovas.
Jen la sola kiu venis al li, ĉar tiumomente la ideo pri manĝado iom okupis
lian spiriton. Tio estis iom ordinara enigmo, kaj Golumo sciis la respondon,
kiel vi ja scias ĝin.
— Malfreŝa ŝerco, — li siblis. — Dentoj, dentoj! Trezoro mia,
sed ni nur havass seson da ili!
Tiam li starigas sian duan enigmon:
Senvoĉe kriaĉas,
sen-ale veturas,
sendente ĝi maĉas,
senbuŝe murmuras.
— Momenteton! — kriis Bilbo, kiu ankoraŭ pensis malkviete pri manĝado.
Feliĉe, li aŭdis ion similan antaŭe, kaj revigle trovis la solvon. —
La vento, la vento, kompreneble! — Li diris, kaj li tiel kontentis, ke
li tuj inventis enigmon senhezite. “Ĝi ja mistifikos tiun etan subteran
kreitaĉon”, — li pensis:
Okulo sur blua vizaĝo
vidis okulon sur verda vizaĝo.
“Similas l' okulon l' okulo, —
diris l' unua okulo, —
sed malaltaloke,
Ne altloke”.
— Ss, ss, ss, — diris Golumo. Li jam delonge vivis subtere, kaj forgesis
pri tiaj aferoj. Sed dum Bilbo esperis, ke la mizerulo ne povus respondi,
Golumo revenigis al si memorojn pri fora epoko, kiam li loĝis ĉe sia
avino en truo en tero apud rivero. — Sss, sss, trezoro mia, — li diris.
— Temas pri suno super la lekantetoj, jes.
Sed lin enuigis enigmoj pri ĉiutagaj superteraj aferoj. Kaj ili ankaŭ
memorigis lin pri tagoj, kiam li estis malpli soleca, ŝtelema kaj ŝlimoza,
kaj tio igis lin malbonhumora. Plie, tiaj ideoj malsatigis lin, do li provis
ion pli malfacilan kaj malagrablan:
Nevidebla, nepalpebla,
neaŭdebla, neflarebla,
malantaŭ steloj, submontete,
plenigas truojn ĝi komplete,
antaŭiras kaj postfinas,
vivon, ridojn, mortdestinas.
Malfeliĉe por Golumo, Bilbo aŭdis ion similan antaŭe, kaj krome, la
respondo ĉirkaŭis lin.
— Mallumo, — li diris, sen eĉ grati al si la frunton, aŭ cerbumi.
Sen kovro, sen ĉarniro la skatolo.
Tamen enestas ĝin valora oro.
Ĝis li povus elpensi vere malfacilan enigmon, tiun li starigis por gajni
tempon. Li konsideris ĝin facila vortludo, kvankam li ne uzis la kutiman
formulon. Sed ĝi tre perpleksis Golumon. Li siblis al si, kaj kiam li
ne trovis respondon, li flustris kaj balbutis.
Post longa daŭro, Bilbo iĝis malpacienca.
— Nu, kio ĝi estas? — li diris. — La respondo ne estas superŝutanta
bolilo, laŭ la bruo de via pensado.
— Donu al ni ŝancon. Ke ĝi al ni donu unu ŝancon, trezoro mia.
Ss, ss.
— Nu, — diris Bilbo, post kiam li donis longan ŝancon al li. —
Kio pri via respondo?
Subite Golumo rememoris, ke li ŝtelis el nestoj jam delonge, kaj sidis
sub la rivera bordo, kie li rigardis la kukolon demeti… rigardis la kukolon
demeti…
— …Ovon! — li siblis. — Temas pri ovo!
Tiam li demandis:
Senspire vivkarna,
mortece malvarma;
nek soifas, nek trinkas,
kirasite ne tintas.
Siavice li konsideris tiun terure facila, ĉar li ĉiam revis pri la respondo.
Sed, li ne povis elpensi ion pli malfacilan, ĉar li estis tre konsternita
de la ovo-provo. Tamen ĝi ŝajnis tre malfacila al Bilbo, kiu nenion sciis
pri akvo, kaj nenion deziris scii. Mi supozas, ke vi jam scias la respondon,
kompreneble, aŭ povus diveni post palpebrumo, ĉar vi sidas trankvile
hejme, kaj vin ne ĝenas la risko, ke oni manĝos vin. Tiam Bilbo sidis
kaj nervoze tusis, sed ne havis respondon.
Baldaŭ Golumo komencis sibli al si kun memkontento.
— Ĉu ĝi estass bona, trezoro mia, ĉu ĝi estass sukoza? Ĉu ĝi
estass bonguste krakmaĉebla? — li komencis gvati Bilbon el la mallumo.
— Momenteton! — diris la hobito, tremetante. — Mi ĵus antaŭe
donis al vi tre longan ŝancon!
— Ĝi devas hassti, hassti! — diris Golumo, kiu grimpis el sia boato
al la lagobordo por aliri Bilbon. Sed kiam lia piedo tuŝis la akvon, fiŝo
elsaltis pro timo kaj falis al la piedfingroj de Bilbo.
— Aĉe! Ĝi estas malvarma kaj humidaĉa, — li diris, kaj dank'
al tio li divenis. — Fiŝo, fiŝo! — li kriis. — Temas pri fiŝo!
Tio senkuraĝigis Golumon, sed Bilbo starigis novan enigmon kiel eble
plej rapide, por ke Golumo revenu al sia boato por cerbumi.
Senkruro sur unukruro restis,
dukruroj sur trikruroj sidis,
kvarkruroj kelkon ricevis.
Ne estis la bona momento por tia enigmo, sed Bilbo ne disponis tempon.
Se li starigus ĝin alitempe, ĝi estus malfacila por Golumo. Sed pensante
pri fiŝoj, “senkruro” ne estis tiom malfacila: “Fiŝo sur tableto,
viro apude sur trikrura tabureto, kaj la ostoj restas por la kato”. Jen
evidente la solvo, kiun Golumo tuj diris. Nun li opiniis, ke venis la momento
starigi tre malfacilan kaj malagrablan enigmon. Li parolis jene:
Ĉi tiu voras ĉiujn estojn:
arbojn, florojn, birdojn, bestojn;
maĉas feron, ŝtalon mordas;
durajn rokojn piste tordas;
reĝojn, urbojn, mortsvenigas,
altajn montojn ebenigas.
La kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri ĉiuj nomoj de gigantoj
kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj, sed neniu el ili rolis kiel en
la enigmo. Li emis pensi, ke la solvo estis tute alia, kaj ke li devus
scii ĝin. Sed li ne povis ĝin elpensi. Li komencis timi, kaj timo ne
taŭgas por cerbumado. Golumo grimpis el sia boato. Li plaŭdis en la akvon,
kaj vadis al la bordo. Bilbo vidis liajn okulojn alproksimiĝi. Lia lango
ŝajnis fiksiĝi en sia buŝo, kaj li volis ekkrii “Donu al mi pli da
tempo! Mankas al mi tempo!” Sed li balbute nur pepis:
— Tempo, tempo!
Bilbo estis savita de bona fortuno. Ĉar li diris, kompreneble, la ĝustan
respondon. Golumo denove senkuraĝiĝis, kaj nun koleriĝis kaj enuiĝis
pri la ludo. Kaj tio komencis tre malsatigi lin. Ĉi-foje li ne revenis
al la boato. Li sidis en la mallumo apud Bilbo. Tiu iĝis tre malkomforta
kaj konfuzita.
— Ĝi devass al ni starigi demandon, trezoro mia, jes, jess, jesss.
La lastan demandon, jes, jess, — diris Golumo.
Sed Bilbo absolute ne povis elpensi demandon por tiu estaĵo frida kaj
humidaĉa, kiu sidis apude, tuŝante kaj palpante lin. Bilbo gratis sian
frunton kaj pinĉis sin, sed ne kapablis trovi ion ajn.
— Demandu nin, testu nin.
Bilbo repinĉis kaj manfrapis sin, li tenajle tenis sian glaveton, kaj
li eĉ serĉis en sia poŝo per sia libera mano. Tie li trovis la ringon
kiun li prenis de la tunela planko kaj pri kiu li entute forgesis.
— Kion mi havas en mia poŝo? — li diris laŭtvoĉe. Li parolis
al si, sed Golumo kredis, ke temis pri enigmo kaj fariĝis terure konsternita.
— Nejuste! Nejuste! — li siblis. — Ne estas juste, trezoro mia,
ke ĝi al ni demandas kion ĝi havass en siaj aĉaj poŝoj?
Bilbo konstatis la reagon de Golumo, kaj ĉar li ne havis pli bonan
demandon, li persistis je sia enigmo.
— Kion mi havas en mia poŝo? — li diris pli laŭte.
— S-s-s-s, — siblis Golumo. — Ĝi devas doni al ni provojn, trezoro
mia, tri provojn.
— Konsentite! Divenu do! — diris Bilbo.
— Manojn! — diris Golumo.
— Malĝuste, — diris Bilbo, kiu feliĉe ĵus eltiris la sian. —
La dua provo!
— S-s-s-s, — diris Golumo, pli malkontente ol ĉiam. Li pensis pri
ĉio, kion li gardis en siaj poŝoj: fiŝostoj, goblenodentoj, humidaj
konkoj, vesperta flugilo, akra ŝtono por akrigi siajn dentojn, kaj aliajn
aĉaĵojn. Li provis pensi, kion aliaj personoj gardas en siaj poŝoj.
— Tranĉilon! — li diris, fine.
— Malĝuste! — diris Bilbo, kiu perdis la sian jam de longe. —
La lasta provo!
Nun Golumo statis pli malbone ol kiam Bilbo starigis al li la ovo-provon.
Li siblis kaj balbutis, li ŝancelis sin antaŭen kaj reen, kaj stamfis
siajn piedojn, tordiĝante ĉiudirekte, sed li ne kuraĝis uzi sian lastan
provon.
— Respondu do, — diris Bilbo. — Mi atendas! — Li deziris ŝajni
aŭdaca kaj gaja, sed li ne certis, ke la ludo bone rezultus, ĉu Golumo
ĝuste respondus aŭ ne.
— Via tempo finiĝis, — li diris.
— Ŝnureton aŭ nenion! — ŝirkriis Golumo, nejuste, ĉar li enmetis
samtempe du respondojn.
— Ambaŭ malĝustaj! — kriis Bilbo, trankviligita, kaj li tuj stariĝis,
metis sin dorse al muro, kaj antaŭmetis sian etan glavon. Li sciis, kompreneble,
ke la enigmoludo estis fidinda antikva tradicio, kaj ke eĉ fiaj kreitaĵoj
ne kuraĝis prifriponi ĝin. Sed li sentis, ke li ne povis fidi je iaj
promesoj de tiu ŝlima aĵo. Tiu probable profitus de ajna kialo por malplenumi
la promeson. Kaj, krome, lia lasta demando ne estis aŭtenta enigmo laŭ
la antikvaj reguloj.
Sed ĉiuokaze Golumo ne tuj atakis lin. Li povis vidi la glavon en la
mano de Bilbo. Li sidis senmova, tremante kaj flustrante. Fine Bilbo ne
plu povis atendi.
— Nu? — li diris, — kio pri via promeso? Mi volas eliri de ĉi
tie. Vi devas al mi montri la vojon.
— Ĉu ni diris tion, trezoro? Montri al la aĉĉa Baginzzo la elirejon,
jes, jes. Sed kion ĝi havas en siaj poŝoj, ha? Ne ŝnureton, kaj ne nenion.
Ho ne, golum'!
— Ne insistu, — diris Bilbo. — Promeso estas promeso.
— Malkontenta ĝi estas, malpacienca, trezoro, — siblis Golumo.
— Sed ĝi devas atendi, jes ĝi devas. Ni ne povas supreniri tro haste
en la tunelojn. Ni devas antaŭe serĉi kelkajn aferojn, jes, aferojn por
helpi nin.
— Nu bone, sed ne prokrastu! — diris Bilbo, kiu almenaŭ kontentis
pensi, ke Golumo forirus. Li kredis ke Golumo fabrikis kialon kaj ne intencis
reveni. Pri kio tiu parolis? Kion utilan tiu povus gardi en malluma lago?
Sed Bilbo malpravis. Golumo ja intencis reveni. Li nun estis furioza kaj
malsata. Kaj tiu mizera fiulo jam havis planon.
Ne longe for troviĝis lia insulo, pri kiu Bilbo sciis nenion, kaj tie
en kaŝita loko li gardis tre belan kaj tre mirindan aĵon. Li havis oran
kaj multvaloran ringon.
— Mia naskiĝdata donaco, — li siblis al si, kiel ofte li faris
dum la senfinaj mallumaj tagoj. — Jen kion ni volas nun, jes, ni volas
ĝin!
Li volis ĝin, ĉar ĝi estis ringo de potenco, kiu nevidebligis tiun,
kiu surfingrigis ĝin, kaj tiu revideblis nur dum la plensuno — kaj eĉ
tiam nur per svaga kaj pala ombro.
“Mia naskiĝdata donaco! Ĝi venis al mi je mia naskiĝtago, trezoro
mia”. Tion li ĉiam diris al si. Sed kiu scias, kiamaniere Golumo ricevis
tiun donacon, jam en praepoko, kiam tiaj ringoj ankoraŭ ofte troviĝis
en la mondo? Eble eĉ la Mastro, kiu regis ilin, ne povus diveni. Golumo
portis ĝin komence surfingre, ĝis ĝi lacigis lin, kaj tiam li gardis
ĝin en poŝeto ĉe sia haŭto, ĝis ĝi agacis lin, kaj nun li kutime
kaŝis ĝin en truo sur roko sur sia insulo, kaj li ade revenis por ĝin
miri. Kaj li ankoraŭ foje surmetis ĝin, kiam li ne plu povis toleri ĝian
foreston, aŭ kiam li estis tre ege malsata kaj enuiĝis pri fiŝkarno.
Tiam li enrampis la mallumajn tunelojn, serĉante perditajn goblenojn.
Li foje eĉ aventuris en lokojn lumigitajn de torĉoj, kiuj palpebrumigis
kaj pikis liajn okulojn, ĉar li tamen estis sendanĝera. Li efektive estis
tre sekura. Neniu kapablis lin vidi, neniu rimarkis lin, ĝis kiam li surfingris
iun gorĝon. Unu-du horojn antaŭe li estis portinta ĝin, kaj estis kaptinta
gobleneton. Ĝi ja pepis laŭte! Li ankoraŭ havis unu-du ostojn por mordeti,
sed li emis ronĝi ion pli sukoplenan.
— Sendanĝere, jes, — li flustris al si. — Ĝi ne vidos nin, ĉu
ne, trezoro mia? Ne, ĝi ne vidos nin, kaj ĝia fia glaveto malutilos,
jes ĝuste.
Jen kio venis al lia malica fispirito, dum li glitis subite for de Bilbo,
plaŭdis al sia boato, kaj foriris en la mallumon. Bilbo kredis, ke li
seniĝis de li. Sed li atendis lin, ĉar li ankoraŭ ne havis ideon kiel
trovi senpere la elirejon.
Tiam li aŭdis subitan kriĉon. Ĝi tremigis al li la dorson. Golumo
blasfemis kaj lamentis en la malhelo, ŝajne ne tro malproksime laŭ la
bruo. Li rampis sur sia insulo, vane serĉante kaj strebante.
— Kie ĝi estas? Kie ĝi estass? — Bilbo aŭdis lin krii. — Perdita
mia trezorego estass, perdita, perdita! Mi estu damnita kaj pistita, mia
trezoro perdiĝis!
— Kio estas? — vokis Bilbo, — Kion vi perdis?
— Ĝi ne rajtas nin demandi! — kriis Golumo. — Ĝi zorgu pri siaj
propraj aferoj, jess! Perdita, ĝi estas, perdita! Golum', golum', golum'!
— Nu ankaŭ mi estas perdita, — kriis Bilbo. — Kaj mi deziras
esti malperdita! Mi gajnis la ludon, kaj vi promesis. Venu do! Venu, kaj
liberigu min, kaj poste vi povos daŭrigi la serĉadon.
Kvankam Golumo ŝajnis kortuŝe malfeliĉa, Bilbo apenaŭ sentis kompaton
kaj konstatis, ke se Golumo tiom deziris ion, tio ne povus esti bona.
— Venu do!, — li kriis.
— Ne, ankoraŭ ne, trezoro! — respondis Golumo. — Ni devas serĉi
ĝin, ĝi estas perdita, golum'.
— Sed vi ne solvis mian lastan enigmon, kaj vi promesis, — diris
Bilbo.
— Ne solvis! — diris Golumo, kaj subite el la mallumo venis akra
siblado: — Kion ĝi havas en siaj poŝoj? Diru do. Ĝi devas diri.
Bilbo ne havis kialon por ne diri. Golumo jam divenis la veron pli rapide
ol li, ĉar kompreneble Golumo pensis pri la objekto kiun li trovis antaŭ
tre longa tempo, kaj li ĉiam timis, ke oni ŝtelus ĝin. Sed la prokrasto
ĝenis Bilbon. Li opiniis, ke li gajnis la ludon juste kaj je granda risko.
— Solvojn oni divenas, sed ne donacas, — li diris.
— Sed ĝi estis maljusta demando, — diris Golumo, — ĝi ne estis
enigmo, trezoro, ne.
— Nu se temas nur pri simplaj demandoj, — Bilbo respondis, — mi
fakte demandis antaŭ vi. Kion vi perdis? Diru al mi tion!
— Kion ĝi havas en siaj poŝoj? — La sono revenis pli sible kaj
akre, kaj kiam Bilbo rigardis tiudirekten, teruris lin du lumaj punktetoj
kiuj gvatis lin el la mallumo. Dum suspektoj venis al la Goluma spirito,
liaj okuloj pale flagris pli intense.
— Kion vi perdis? — persistis Bilbo.
Sed nun la Goluma okulbrilo iĝis verda fajro, kaj ĝi proksimiĝis.
Golumo revenis en sia boato, padelante sovaĝe ĝis la senluma lagobordo.
Tiel ardis lia seniĝo kaj suspektemo, ke neniu glavo plu terurus lin.
Bilbo ne povis diveni, kio pikis tiun mizeran kreitaĉon, sed li vidis,
ke la ludo venis al sia fino, kaj ke Golumo intencis murdi lin malgraŭ
ĉio. Ĝustatempe, li turnis sin kaj blinde ekkuris en la tunelon, kiun
li antaŭe malsupreniris, palpe gvidante sin per la flankaj muroj.
— Kion ĝi havas en siaj poŝoj? — li aŭdis la sibladon malantaŭ
si, kaj la plaŭdadon dum Golumo eliĝis de sia boato.
— Nu, kion mi havas, fakte? — li demandis sin, pluen anhelante kaj
stumblante. Li enpoŝigis la maldekstran manon. La ringo tre malvarmis,
kiam ĝi glitis sur lian serĉantan montrofingron.
La siblado nun sekvis lin de proksime. Li turnis sin kaj vidis la okulojn
de Golumo verdlucerne supreniri laŭ tunela deklivo. Afliktite, li strebis
kuri pli rapide, sed liaj piedfingroj kaptiĝis pro ŝtona tubero sur la
planko, kaj li falis teren kun sia glaveto sub la korpo.
Post momento Golumo atingis lin. Sed antaŭ ol Bilbo povis reagi iel
ajn, spiri, levi sin aŭ svingi sian glavon, Golumo preterpasis kaj malatentis
lin, kaj kuris pluen sakrante kaj susurante.
Kion tio signifis? Golumo ja povis vidi en la mallumo. Kaj Bilbo povis
vidi la palecon de liaj okuloj brili eĉ de malantaŭe. Dolorige li levis
sin, eningigis sian glavon, kiu denove brilis malforte, kaj tiam tre atenteme
li komencis sekvi lin. Li havis neniun elekton. Ne valoris la penon reiri
al la lago de Golumo. Eble, se li sekvus Golumon, tiu senintence kondukus
lin al la elirejo.
— Damnita, damnita, damnita! — siblis Golumo. — Damnita Baginzo!
Ĝi foriris! Kion ĝi havas en siaj poŝoj? Ho, ni divenass, ni divenass,
trezorego, jess. Li trovis ĝin, li nepre trovis ĝin. Mian naskiĝdatan
donacon.
Bilbo streĉis la orelojn. Li fine komencis diveni la veron. Li hastis
kiel eble plej proksime al Golumo, kiu iris ankoraŭ tre rapide. Tiu ne
rigardis posten sed svingis sian kapon ambaŭdirekte, kiel Bilbo povis
vidi pro la brileto je la muroflankoj.
— Mia naskiĝdata donaco! Damne! Kiel ni povis perdi ĝin, trezoro
mia? Jes, jen kiel! Kiam ni pasis ĉi tien lastafoje, kiam ni tordis tiun
junan pepulon. Jen kial. Damne! Ĝi forglitis de ni, post tiom da jaroj!
Ĝi foriris, golum'!
Golumo tuj sidiĝis kaj lamentis kun plorkria kaj glugla bruo, kiu malagrable
aŭdiĝis. Bilbo haltis kaj platigis sin ĉe la tunela muro. Post momento
Golumo ĉesis plori kaj komencis paroli. Li ŝajne disputis kun si.
— Ne utilas reiri tien por serĉi, ne. Ni ne memoras la lokojn, kie
ni vadis. Kaj malutilus. La Baginzo havas ĝin en siaj poŝoj, tiu fiflarulo
troviss ĝin, ni dirass.
« Ni konjektass, trezoro, nur konjektass. Ni ne scios antaŭ ol ni
kaptos la kreitaĉon kaj tordos ĝin. Sed ĝi ne scias, kion la donaco
kapablas fari, ĉu? Ĝi nur gardos ĝin en siaj poŝoj. Ĝi ne scias, kaj
ĝi ne povos foriri tre longe. Ĝi perdiĝis, tiu aĉa nazŝovema fiaĵo.
Ĝi ne konas la elirejon. Ĝi diris tion.
« Ĝi tion diris, jes. Sed ĝi estas sagaca. Ĝi ne diras kion ĝi
celas. Ĝi ne diras kion ĝi havas en siaj poŝoj. Ĝi scias. Ĝi konas
la enirejon, kaj ĝi devas koni la elirejon, jes. Ĝi celas la malantaŭan
pordon. Ek al la malantaŭa pordo, jes.
« La goblenoj kaptos ĝin do. Ĝi ne eliros tie, trezorego.
« Sss, sss, golum'! Goblenoj! Jes, sed se ĝi havas la donacon, nia
trezora donaco, la goblenoj havos ĝin, golum'! Ili trovos ĝin, kaj malkovros
ĝiajn povojn. Ni ne plu estos sekuraj! Neniam, golum'! Unu el la goblenoj
surmetos ĝin, kaj neniu plu povos vidi lin. Li estos ĉi tie, sed ne videblos.
Eĉ niaj lertaj okuloj ne rimarkos lin, kaj tiu fariĝos sagaca kaj aŭdaca
kaj kaptos nin, golum'! golum'!
« Nu ni ĉesigu la parolojn, trezoro, kaj ni hastu. Se la Baginzo iris
tien, ni devos rapidi kaj vidi. Ek al! La loko ne malproksimas nun. Ni
hastu!
Kun salto, Golumo stariĝis kaj rapide marŝis pluen. Bilbo haste sekvis
lin sed atenteme, kvankam li pli timis, ke li brue falus pro plankaj tuberoj.
Lia kapo turniĝis pro espero kaj mirego. Ŝajnis ke la ringo, kiun li
tenis, estis sorĉita. Ĝi igis nevidebla! Li jam aŭdis pri tiaj aferoj,
kompreneble, en malnovaj fabeloj. Estis tamen nekredeble, ke li trovis
ĝin tute hazarde. Sed jen efektive kio okazis. Golumo kun siaj brilaj
okuloj ĝuste preterpasis lin nur kelkajn futojn de li.
Ili pluiris. Golumo plaŭdis siajn piedojn, siblante kaj sakrante, kaj
Bilbo postsekvis lin, tiel mallaŭte kiel hobitoj povas. Ili baldaŭ venis
al lokoj kie, kiel Bilbo jam rimarkis survoje, tuneloj branĉiĝis disdirekten.
Golumo komencis tuj nombri ilin.
— Unu maldekstre, jes. Unu dekstre, jes. Du dekstre, jes, jes. Du
maldekstre, jes, jes.
Kaj tiel plu. Kiam la vojoj plinombriĝis, li iĝis pli malrapida, ŝanceliĝis
kaj ploretis, ĉar li forlasis tre malantaŭe sian akvon, kaj li komencis
timi. Goblenoj nun povis troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj li perdis sian
ringon. Fine li staris apud malalta truo, maldekstre de ilia vojo.
— Sep dekstre, jes. Ses maldekstre, jes! — li flustris. — Jen
ĝi. Jen la vojo al la malantaŭa pordo, jes. Jen la vojo!
Li enrigardis, kaj retiris sin.
— Sed ni ne devus eniri, trezoro, ne. Goblenoj troviĝas tie sube.
Goblenoj, multe da! Ni flaras ilin. Sss!.. Kion ni faru? Ili estu damnitaj
kaj pistitaj! Ni devas atendi ĉi tie, trezoro, atendi kaj rigardi.
Ili do haltis tie. Golumo tamen venigis Bilbon al la ĝusta tunelo,
sed Bilbo ne povis eniri ĝin! Golumo sidis tie kunpremite apud la enira
aperturo, kaj liaj okuloj brilis fride sur lia vizaĝo. Li svingis sian
kapon inter siaj genuoj. Bilbo ŝteliris de la muro pli silente ol muso,
sed Golumo tuj rigidiĝis, snufis kaj liaj okuloj iĝis verdaj. Li siblis
mallaŭte sed minace. Li ne povis vidi la hobiton, sed li nun estis vigle
agopreta, kaj li havis sentumojn de aŭdo kaj flaro akrigitajn de la senlumo.
Li ŝajnis kaŭri, kun fingroj etenditaj surplanke, kun la kapo antaŭklinita
kaj la nazo preskaŭ ĝisplanka. Kvankam li aspektis nur kiel malhela ombro
malantaŭ la brilo de siaj propraj okuloj, Bilbo povis vidi kaj senti,
ke li estis streĉita kiel pafonta arkoŝnuro.
Bilbo ĉesis spiri kaj mem rigidiĝis. Li estis senespera. Li konstatis,
ke li devis eskapi el tiu mallumo, dum li ankoraŭ havis fortojn. Li devis
batali. Li devis ponardi tiun aĉaĵon, eligi ĝiajn okulojn, mortigi ĝin:
ĝi ja volis mortigi lin. Sed ne, tio estus nehonesta. Li mem nun estis
nevidebla. Golumo ne havis glavon. Golumo ne minacis murdi lin, aŭ almenaŭ
ne jam provis. Kaj li estis mizera, sola kaj perdita. Subita kompreno,
kompato miksita kun hororo, plenigis la koron de Bilbo: kun ekvido de senfinaj
sendistingaj tagoj sen lumo kaj la espero pri pliboniĝo, senmovaj ŝtonoj,
malvarmaj fiŝoj, rampado kaj flustrado. Ĉiuj tiaj pensoj fulmis en li
nur dum unu sekundo. Li tremis. Kaj tiam, dum la sekva momento, kvazaŭ
revigligita de refortiĝo kaj findecido, li saltis.
Ne temus pri granda salto por homoj, sed li efektive faris grandan salton
en la mallumon. Super la Goluma kapo, li saltis sep futojn antaŭen kaj
tri alten, kvankam li ne konstatis, ke li apenaŭ ne frakasis sian kapon
kontraŭ la malalta koridora plafono.
Golumo saltis malantaŭen, etendante la manojn al la hobito, kiu superflugis
lin. Sed tro malfrue. Liaj manoj draŝis la aeron, kaj Bilbo falis bonŝance
sur siajn fortikajn piedojn, kaj forfuĝis en la novan tunelon. Li ne returnis
sin por vidi, kion faris Golumo. Unue siblado kaj sakrado aŭdiĝis preskaŭ
ĉe liaj maleoloj, sed poste ĝi finiĝis. Kaj tiam venis horora kriĉo,
plena je malamo kaj malespero. Golumo malvenkis. Li ne kuraĝis iri plu.
Li perdis la batalon, sian predon, kaj ankaŭ la ununuran objekton, pri
kiu li zorgis: sian trezoregon. La krio premis la koron de Bilbo, sed li
persistis. Tiam malforte kiel eĥo, sed ankoraŭ minacante, la voĉo aŭdeblis
de malantaŭe:
— Ŝtelinto, ŝtelinto, ŝtelinto! Baginzo! Ni malamas ĝin, ni malamas
ĝin, ni malamas ĝin por ĉiam!
Kaj poste venis silento. Sed ankaŭ ĝi ŝajnis minaca al Bilbo. “Se
goblenoj estas tiel proksimaj, ke li flaris ilin, — li pensis, — ili
do aŭdis lian kriadon kaj sakradon. Do necesas atentemo, aŭ la vojo kondukos
min al pli malbonaj aferoj”.
La tunelo estis tre malalta kaj krude fosita. Ĝi ne estis tro malfacila
por la hobito, sed malgraŭ ĉiuj liaj klopodoj, akrangulaj rokoj plurfoje
kontuzis liajn piedojn. “Iom malalta tunelo por goblenoj, precipe por
la granduloj”, — pensis Bilbo, kiu ne imagis, ke eĉ la granduloj,
la montaraj orkoj, iras tre rapide, ĉar ili kliniĝas kun la manoj preskaŭ
surplanke.
La tunelo, kiu deklivis suben, nun resupreniris, kaj post momento ĝi
krutiĝis. Sed finfine, la deklivo finiĝis, la tunelo ĉirkaŭiris angulon,
kaj ĝi subeniris denove, kaj tiam fine de mallonga deklivo, vidiĝis lumo
pale venanta el post la angulo. Ne ruĝa lumo, kvazaŭ fajro aŭ lanterno,
sed pala natura lumo. Je tio Bilbo ekkuris.
Kiel eble plej rapide li ĉirkaŭiris la lastan angulon, kaj tuj venis
al pli larĝa loko, kie la lumo post tiom da tempo en la mallumo blindumis
lin per sia brilego. Temis efektive nur pri sunradio tra pordo; granda,
ŝtona pordo, kiun oni lasis malfermita.
Bilbo palpebrumis, kaj tiam li ekvidis la goblenojn: kirasitajn goblenojn
kun elingigitaj glavoj ĝuste malantaŭ la pordo, gvatantaj rondokule la
tunelon, kiu kondukis tien. Ili estis incititaj, lertaj, kaj pretaj por
ĉio.
Ili ekvidis lin pli rapide ol li ekvidis ilin. Jes, ili ja vidis lin.
Ĉu pro hazardo, ĉu pro lasta artifiko de la ringo antaŭ ol ĝi prenis
novan mastron, ĝi ne plu troviĝis sur lia fingro. Kun ĝojaj krioj, la
goblenoj impetis al la hobito.
Doloro pro timo kaj perdo, kvazaŭ eĥo de la mizero de Golumo, fulmofrapis
Bilbon, kiu forgesis elingigi sian glavon kaj enpoŝigis siajn manojn.
Kaj tie troviĝis ankoraŭ la ringo, en lia maldekstra poŝo, kaj ĝi glitis
sur lian fingron. La goblenoj subite haltis. De Bilbo ili ne plu vidis
spuron. Li malaperis. Ili kriĉis duoble pli forte ol antaŭe, sed ne tiom
ĝoje.
— Kie ĝi estas? — ili kriis.
— Supren en la tunelon! — kelkaj alvokis.
— Ĉi tien! — kelkaj hurlis.
— Tien! — aliaj kriis.
— Atentu la pordon! — muĝis ilia estro.
Fajfiloj fajfis, kirasoj klakis, glavoj grincis, goblenoj gruntis kaj
riproĉis sin, kuris kaj pelis sin tien kaj reen, kunfrakasante kaj koleriĝante.
Okazis ĝenerala indignokrio, tumulto kaj konfuzo.
Bilbo terure timis, sed li sufiĉe spritis por konstati kio okazis,
kaj ŝtele rampis malantaŭ grandan barelon, plenan je trinkaĵoj de l'
goblenaj gardistoj, kaj do kaŝis sin kaj malhelpis, ke oni skuu lin, ke
oni tretu lin piede, aŭ malkovru lin per tuŝo.
“Mi devas atingi la pordon. Mi nepre devas atingi la pordon!” —
li ripetis al si, sed pasis iom da tempo antaŭ li sufiĉe ekkuraĝis por
provi. Tiam komenciĝis la terura blindludo. La loko plenis je ĉirkaŭkurantaj
goblenoj, kaj la kompatinda hobito zigzagis ĉiudirekte, falis post frakaso
kun gobleneto, kiu ne komprenis kio okazis, rampis kvarpiede, glitis ĝustatempe
inter la kruroj de la estro, kaj elkuris tra la pordo.
Ĝi estis ankoraŭ iomete malfermita, kvankam unu el la goblenoj preskaŭ
fermis ĝin. Bilbo baraktis kun ĝi, sed ne povis movi ĝin. Li provis
gliti tra la fendeto. Li ade premis, kaj tiam li kaptiĝis! Estis terure.
Liaj butonoj kojniĝis inter la pordo kaj la pordokadro. Li povis vidi
la eksteron, kaj tie vidiĝis kelkaj ŝtupoj, kiuj subeniris al valo inter
la montoj. La suno aperis de post nubo, kaj heligis la transpordan lokon
— sed li ne povis tion atingi.
Subite unu el la gardistoj ene kriis:
— Estas ombro apud la pordo! Io troviĝas tie!
Bilbo preskaŭ saltis el sia haŭto. Li tordiĝis forte kaj butonoj
ĵetiĝis disen. Li eliris sukcese, kun ŝirita jako kaj veŝto, kaj kuris
suben kiel kapro, dum konsternitaj goblenoj prenis liajn belajn latunajn
butonojn ĉe la pordosojlo.
Kompreneble, ili sekvis lin, huante kaj hurlante, serĉante en la arbaro.
Sed ili ne ŝatas la sunon, ĉar ĝi ŝanceligas iliajn krurojn kaj turnas
al ili la kapojn. Ili ne povis trovi Bilbon, dum li portis la ringon, kaŝtrotante
inter la arbaj ombroj, kurante rapide kaj senbrue, kaj evitante la sunon,
kaj ili baldaŭ devis rezigni, kaj grumblante kaj sakrante iris reen por
gvati la pordon. Bilbo estis eskapinta.
Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld
Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike sen permeso de la eldonejo.
Tolkien en Esperanto | Hejmo
|