John Ronald Reuel Tolkien
La Mastro de l' Ringoj

La titolo de la originalo
The Lord of the Rings

  • Enkonduko (Aleksander Korĵenkov)
  • A philologist on Esperanto / Filologo pri Esperanto (Tradukis William Auld)
  • Antaŭparolo al la dua angla eldono (Tradukis Bertilo Wennergren)
  • Prologo (Tradukis William Auld)
  • Noto pri la Provincaj Analoj (Tradukis Bertilo Wennergren)


  • Enkonduko

    John Ronald Reuel Tolkien komencis sian eposon La Mastro de l' Ringoj per ampleksa Prologo, en kiu li prezentis multajn informojn pri la hobitoj kaj ties historio, speciale pri Bilbo Baginzo, kiun hazardo metis en la ŝlosilan punkton de la historio de Mez-Tero. Sed ne ĉiuj legantoj de La Kunularo de l' Ringo bone komprenas aludojn pri antaŭaj eventoj, ne ligitaj kun la hobita historio, nek prezentitaj en la Prologo.

    Kun la historia fono de Mez-Tero oni povas konatiĝi en la dua kaj tria volumoj de La Mastro de l' Ringoj, en la suplementoj, kaj en Silmariliono. Tamen dume ni ne havas la plenan verkaron de Tolkien pri Mez-Tero, kaj ne ĉiuj legis nacilingve Silmarilionon kaj la suplementojn. Pro tio la eldonanto decidis enkonduki ĉi tiun volumon per mallonga historia skizo pri Mez-Tero. La ŝatantoj de Tolkien (tiuj ne mankas inter la esperantistoj) pardonu min pro tiu profanaĵo; ili neglektu la enkondukon kaj komencu legi ekde la 21a paĝo.

    Pri la Unua Epoko de Ardao rakontas Silmariliono, kiun Tolkien poluradis dum jardekoj. Laŭ Silmariliono Ardao estas planedo, kiun Iluvataro — La Patro de Ĉio — elektis kiel naskiĝlokon por siaj “infanoj”: elfoj kaj homoj. Por realigo de tiu Plano al Ardao venis liaj senditoj, valaroj, spertintaj vizion pri la estonta mondo.

    Melkoro, la plej potenca el la dek kvin valaroj, baldaŭ apostatis kaj direktiĝis al miso, detruante la laboron de la valaroj, kies kreado fariĝis longa kaj la rezulto de l' kreado ne identis kun la Plano.

    Melkoro dezertigis Mez-Teron, kaj la valaroj ekloĝis en la forokcidenta postoceana Valinoro, lumigata de du magiaj arboj, dum la Mez-Teron lumigis nur la steloj, faritaj de Varda (Elbereta, Giltoniela), la edzino de la ĉefvalaro Manveo (Sulimo). Sub la stela glimado naskiĝis elfoj — la unuaj infanoj de Iluvataro, nature senmortaj sed mortigeblaj.

    Por protekti la elfojn de la miso, enradikiĝinta en la Mez-Tero, la valaroj militiris kontraŭ Melkoron, katenis lin kaj enfermis lin por longa tempo. La elfoj estis invititaj al Valinoro. Tiuj elfoj, kiuj sekvis la inviton, ricevis la nomon eldaroj (Stela Popolo), kaj la atingintoj de la Okcidento nomiĝis kalakvendoj (Elfoj de la Lumo) aŭ Altaj Elfoj, dum la restintoj estis nomitaj morikvendoj (Elfoj de l' Krepusko), ĉar ili ne vidis la lumon de la du arboj, kiu estis antaŭ la Suno kaj Luno.

    La plej talenta eldaro, Feanoro el la gento de l' noldoroj (Saĝaj Elfoj), kreis tri mirindajn diamantajn silmarilojn, kiuj ensorbis kaj konservis la lumon de la arboj.

    Post longa mallibero Melkoro estis venigita al la trono de Manveo. Li afektis penton, promesis helpi la valarojn kaj eldarojn, kaj li estis liberigita.

    Melkoro semis malpacon inter la noldoroj kaj klopodis persvadi ilin forlasi Valinoron, kie ili — laŭ li — estis sklavigitaj de la valaroj. Uzinte oportunan momenton, Melkoro, helpate de Ungolianta, la idino de l' Mallumo, detruis la du magiajn arbojn, ŝtelis la silmarilojn kaj kaŝis sin norde de Mez-Tero en sia citadelo Angbando.

    Feanoro malbenis Melkoron kaj nomis lin Morgoto (Nigra Malamiko), kaj kune kun siaj filoj ĵuris per la nomo de Iluvataro persekuti valarojn, demonojn, elfojn kaj aliajn estaĵojn, kiuj akiros, ricevos aŭ kaŝos la silmarilojn de Feanoro kaj ties posteuloj.

    Feanoro kaj pluraj noldoroj forlasis Valinoron kaj per ŝipoj, sange permilititaj de la mar-eldara gento telerioj, venis en Mez-Teron.

    La sekvajn kvin jarcentojn de la Unua Epoko plenigis bataloj de la noldoroj kaj mez-teraj sindaroj kontraŭ Morgoto, kaj bataloj inter elfoj, kaŭzitaj de la nerompebla ĵuro. Ambaŭflanke de la fronto batalis homoj — la duenaskitaj mortalaj infanoj de Iluvataro — kaj gnomoj.

    Iom post iom la armeoj de Morgoto konkeris preskaŭ la tutan Mez-Teron, kaj en la negranda resto de la elfaj regnoj daŭris la persekutaj bataloj de la idoj de Feanoro (li estis mortigita baldaŭ post la alveno al Mez-Tero).

    Mez-Teron savis Erendilo, filo de homa princo Tuoro kaj elfa reĝidino Idrila. Erendilo kaj lia edzino Elvinga gvidate de la lumo de silmarilo atingis Valinoron kaj konvinkis la valarojn helpi la suferantajn elfojn kaj homojn.

    La batalo ne estis longa. Angbando estis detruita, kaj Morgoto estis ĵetita tra la Pordego de la Nokto en la Sentempan Abismon. La Unua Epoko finiĝis.

    Post la batalo ĉe Angbando plimultaj noldoroj kaj pluraj morikvendoj ekloĝis en Ereseo apud Valinoro. La restintaj elfoj, kies reĝo tra la tuta Dua Epoko estis Gil-Galado, fondis en Mez-Tero kelkajn elfregnojn.

    Por la homoj, batalintaj kontraŭ Morgoto, la valaroj kreis insulegon Numenoro en oceano inter Valinoro kaj Mez-Tero. Tiu popolo nomiĝis dunadanoj (Homoj de l' Okcidento), kaj ilia unua reĝo estis Elroso, filo de Erendilo.

    Saŭrono, la plej proksima helpanto de Morgoto, estis majaro (sendito de Iluvataro, malpli potenca ol la valaroj), konvertiĝinta al Morgoto. Post la malvenko de Morgoto li tentis la elfojn per sia saĝo kaj konvinkis la noldorojn de Eregiono forĝi la Ringojn de l' Potenco. Saŭrono mem sekrete kreis la Unu Ringon sur la monto Orodruino. En 1600 (2a Epoko) Saŭrono malkaŝe deklamis la magiajn versojn, kiuj sklavigis la aliajn Magiajn Ringojn.

    Tiam komenciĝis malpaco inter la elfoj kaj Saŭrono. Saŭrono invadis Eriadoron.

    Intertempe la potenco, saĝo kaj belo de Numenoro kreskis. Numenoranoj koloniis la bordojn de Mez-Tero. Komence ili klerigis kaj helpis la lokanojn, sed poste iliaj havenoj fariĝis fortresoj, kaj ili komencis kolekti tributon de la homoj de Mez-Tero.

    En 1700 (2a Epoko) dunadanoj forbalais la Malamikon el Eriadoro kaj alianciĝis kun la elfoj de Gil-Galado. Sed en Numenoro maturiĝis skismo. La potencaj regantoj de la Okcidenta Homregno agaciĝis kontraŭ eldaroj kaj valaroj, kaj postulis, ke al la dunadanoj estu permesate loĝi en Valinoro por ĝui la edenan vivon en la Senmortaj Landoj. Dunadanoj fidelaj al Valinoro estis devigitaj migri al Mez-Tero aŭ loĝi en izolo rande de Numenoro.

    En 3261 (2a Epoko) Ar-Parazono, la lasta reĝo de Numenoro, aranĝis ekspedicion al Mez-Tero kaj postulis kapitulacon de Saŭrono. Saŭrono cedis kaj venis kiel ostaĝo al Numenoro. Per ruzoj kaj trompo Saŭrono poste fariĝis la ĉefa konsilanto de Ar-Parazono kaj perturbis ties menson per la propono konkeri Valinoron.

    En 3319 (2a Epoko) giganta floto de Numenoro atingis Valinoron. Sed apenaŭ Ar-Parazono surpaŝis la Benitan Bordon, la valaroj alvokis Iluvataron, kaj la Kreinto ŝanĝis la mondon tiel, ke inter Numenoro kaj la Senmortaj Landoj kreiĝis fendo, kie dronis la tuta numenora invadintaro. Valinoro kaj Ereseo foriris el la atingeblo de la homoj, kvankam al la elfoj estis plu permesate forlasi la Mez-Teron kaj ŝipe migri al siaj okcidentaj parencoj. La tuta Numenoro subakviĝis. Nur naŭ ŝipoj kun dunadanoj, rifuzintaj ataki Valinoron, sub la gvido de Elendilo eskapis kaj atingis Mez-Teron.

    En la nordo de Mez-Tero Elendilo fondis Arnoron, kaj liaj filoj Isilduro kaj Anariono starigis regnon sude apud Mordoro — la lando de Saŭrono. La suda regno ricevis la nomon Gondoro.

    En 3429 (2a Epoko) Saŭrono atakis Gondoron, sed Elendilo kaj Gil-Galado aranĝis la Lastan Aliancon inter la elfoj kaj homoj kaj entreprenis militon kontraŭ Mordoron. En 3441 (2a Epoko) Saŭrono estis venkita, sed en la venka batalo pereis Gil-Galado kaj Elendilo. Isilduro fortranĉis la saŭronan fingron kun la Unu Ringo kaj alproprigis ĝin. Saŭrono fariĝis senkorpa spirito, kaj la naŭ nazguloj (ringoportantoj) por longa tempo ombriĝis. La Dua Epoko finiĝis.

    En la 2a jaro de la Tria Epoko survoje al Arnoro estis mortigita Isilduro, kaj la Ringo malaperis en Anduino. Gondoro longe prosperis, kaj ĝia potenco kreskis. Sed laŭ la tempopaso la reĝoj de Gondoro miksiĝis kun la aliaj homoj de Mez-Tero, iliaj saĝo kaj vivodaŭro malkreskis, kaj post la morto de Earnuro en 2050 (3a Epoko) la reĝa trono vakiĝis. Jam pli frue, en 1974 (3a Epoko), la Sorĉmastro de Angmaro (la ĉefa nazgulo) detruis Arnoron. La Saĝuloj komencis suspekti, ke Saŭrono revenis al Mez-Tero por serĉi la Unu Ringon por Ĉiujn Regi.

    Pluan historion oni ekkonas sekvante la danĝerajn aventurojn de la hobitoj. Ni nur aldonu kelkajn vortojn pri aliaj rasoj kaj gentoj de Mez-Tero.

    La gnomojn kreis valaro Aŭleo, kiu ne volis atendi la venon de la infanoj de Iluvataro. Iluvataro kompatis Aŭleon kaj ties kreitaĵojn, sed li permesis al la gnomoj enmondiĝi nur post la apero de la elfoj kaj homoj.

    La orkoj devenis supozeble de elfoj, pratempe kaptitaj, torturitaj kaj misformitaj de Morgoto; balrogoj estis fajro-demonoj, servantoj de Morgoto kaj Saŭrono: ili estis preskaŭ komplete detruitaj dum la falo de Angbando. Klarigojn pri deveno de kelkaj aliaj rasoj, gentoj kaj personoj oni povas trovi en La Mastro de l' Ringoj.

    La Mastro de l' Ringoj en Esperanto ne povus aperi sen la persista traduka laboro de William Auld, sen la instigo de Donald Harlow, sen la teknika helpo de Viktor Kloĉkov kaj sen la Libroservo de UEA, kiu kuraĝe faris grandan antaŭmendon. La unua volumo, La Kunularo de l' Ringo, aperis en 1995. La dua kaj la tria volumoj, La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo, estis eldonitaj respektive en 1996 kaj en 1997.

    Krome, en 2000 kaj en 2005 Sezonoj aperigis du eldonojn de La hobito, esperantigita de Christopher Gledhill kaj William Auld.

    La legantaro kaj la kritiko tre varme akceptis nian eldonprojekton. La unua volumo rapide elĉerpiĝis kaj estis represita en 1997 post korekto de miskompostaĵoj, trovitaj de Ulf Lunde kaj Edmundo Grimley Evans. Jam fine de la jaroj 1990aj elĉerpiĝis la dua kaj la tria volumoj, sed nur en 2007 — dek jarojn post la realigo de la unua eldono — danke al prunto de FAME-Fondaĵo kaj de nia amiko, kiu ne volas diskonigi sian nomon, la legenda verko de Tolkien denove aperas en la Esperanta libromerkato en eleganta grafika vesto de Vladimiras Beresniovas (Litovio).

    Bedaŭrinde, William Auld ne ĝisvivis la reeldonon, sed li sukcesis konsenti pri kelkaj ŝanĝoj (ekzemple, pri Markio) kun la redaktoro, al kiu li donis la rajton korekti miskompostaĵojn kaj (tre malmultajn) tradukerarojn. Ilin serĉis (kaj trovis) Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon. Valorajn konsilojn donis ankaŭ Bertilo Wennergren (kiu tradukis du aldonajn tekstojn), Hoss Firooznia, Edmundo Grimley Evans kaj Aleksandr Osokin.

    Koran dankon al ili pro ilia kunlaboro, kiu faris la tradukon de William Auld eĉ pli majstra ol ĝi estis.

    Aleksander Korĵenkov
    Kaliningrado, 1 jun 2007 


    A philologist on Esperanto

    I take an interest, as a philologist, and as every philologist should, in the international-language movement, as an important and interesting linguistic phenomenon, and am sympathetic to the claims of Esperanto in particular. I am not a practical Esperantist, as it seems to me on reflection an adviser should at least in some measure be. I can neither write nor speak the language. I know it, as a philologist would say, in that 25 years ago I learned and have not forgotten its grammar and structure, and at one time read a fair amount written in it, and, since I am trained to that sort of thing, I feel competent to have an opinion concerning its defects and excellencies. That being so, I feel that I could make no useful contribution, except as a philologist and critic. But it is precisely my view of the international language situation, that such services, however good in theory, are in practice not wanted; in fact, that a time has come when the philological theorist is a hindrance and a nuisance. This is indeed the strongest of my motives for supporting Esperanto.

    Esperanto seems to me beyond doubt, taken all round, superior to all present competitors, but its chief claim to support seems to me to rest on the fact that it has already the premier place, has won the widest measure of practical acceptance, and developed the most advanced organisation. It is in fact in the position of an orthodox church facing not only unbelievers but schismatics and heretics — a situation that was foretold by the philologist. But granted a certain necessary degree of simplicity, internationality, and (I would add) individuality and euphony — which Esperanto certainly reaches and passes — it seems to me obvious that much the most important problem to be solved by a would-be international language is universal propagation. An inferior instrument that has a chance of achieving this is worth a hundred theoretically more perfect. There is no finality in linguistic invention and taste. Nicety of invention in detail is of comparatively little importance, beyond the necessary minimum; and theorists and inventors (whose band I should delight to join) are simply retarders of the movement, if they are willing to sacrifice unanimity to “improvement”.

    Actually it seems to me, too, that technical improvement of the machinery, either aiming at greater simplicity and perspicuity of structure, or at greater internationality, or what not, tends (to judge by recent examples) to destroy the “humane” or aesthetic aspect of the invented idiom. This apparently unpractical aspect appears to be largely overlooked by theorists; though I imagine it is not really unpractical, and will have ultimately great influence on the prime matter of universal acceptance. N**, for instance, is ingenious, and easier than Esperanto, but hideous — “factory product” is written all over it, or rather, “made of spare parts” — and it has no gleam of the individuality, coherence and beauty, which appear in the great natural idioms, and which do appear to a considerable degree (probably as high a degree as is possible in an artificial idiom) in Esperanto — a proof of the genius of the original author…

    My advice to all who have the time or inclination to concern themselves with the international language movement would be: “Back Esperanto loyally”.

    J. R. R. Tolkien
    (from The British Esperantist, May 1932) 


    Filologo pri Esperanto

    Mi interesiĝas kiel filologo, kaj kiel devus ĉiu filologo, pri la internacilingva movado kiel grava kaj interesa lingva fenomeno, kaj mi simpatias precipe la pretendojn de Esperanto. Mi ne estas praktika esperantisto, kvankam ŝajnas al mi post iom da pripensado dezirinde, ke konsilisto almenaŭ certagrade estu tia. Mi scias nek skribi nek paroli tiun lingvon. Mi konas ĝin, kiel dirus filologo, pro tio, ke antaŭ 25 jaroj mi lernis kaj ne forgesis ĝiajn gramatikon kaj strukturon, kaj iam legis sufiĉe multajn skribaĵojn en ĝi, kaj, tial ke mi estas klerigita pri tiaj aferoj, mi sentas min kompetenta havi opinion pri ĝiaj mankoj kaj bonegaĵoj. Sekve mi sentas, ke mi ne povas utile kontribui, krom kiel filologo kaj recenzisto. Sed tia estas precize mia starpunkto rilate la internacilingvan situacion, ke tiaj servoj, kiom ajn valoraj teorie, estas praktike ne dezirindaj; efektive, ke venis tempo, kiam filologa teoriisto estas malhelpo kaj ĝeno. Tio estas vere la plej forta el miaj motivoj por subteni Esperanton.

    Esperanto ŝajnas al mi sendube, en sia tutaĵo, supera al ĉiuj aktualaj konkuraĵoj, sed ĝia ĉefa pretendo al subteno laŭ mia opinio estas la fakto, ke ĝi jam okupas la unuan lokon, havigis al si la plej grandan kvanton da praktika akcepto kaj evoluigis la plej altgradan organizadon. Ĝi fakte similas ortodoksan eklezion, kiu frontas ne nur al nekredantoj, sed ankaŭ al skismemuloj kaj herezuloj — situacio antaŭvidita de la filologo. Sed kondiĉe je ia necesa grado de simpleco, internacieco, kaj (mi volas aldoni) individueco kaj eŭfonio, — kiun Esperanto nepre atingas kaj superas — ŝajnas al mi memevidente, ke la plej elstare grava problemo solvenda de aspiranta internacia lingvo estas universala diskonigo. Ilo, kiu estas malpli perfekta, tamen havas eblecon realigi tion, pli valoras ol cent, kiuj teorie pli perfektaj. Ne ekzistas definitivo en lingvaj inventado kaj gusto. Fajna inventemo pri detaloj estas kompare malgrava, post la necesa minimumo; kaj teoriemuloj kaj inventemuloj (al kies trupo mi volonte aliĝus) simple malhelpas la movadon, se ili pretas oferi unuanimecon pro “plibonigado”.

    Efektive ŝajnas al mi ankaŭ, ke teĥnika plibonigo de la strukturo, ĉu cele al plia simpleco kaj klareco, ĉu al pli larĝa internacieco, aŭ al kio ajn, emas detrui la “homecan” aŭ estetikan aspekton de la inventita idiomo. Tiu supozeble nepraktika aspekto ŝajnas grandparte malatentita de teoriemuloj; kvankam mi imagas, ke ĝi ne estas vere nepraktika, kaj finfine profunde influos la ĉefaferon de universala akceptiĝo. Ekzemple N** estas inĝenia kaj pli facila ol Esperanto, sed malbelega — “uzina produktaĵo” estas klare surskribita. Aŭ prefere “kreita per rezervaj partoj” — kaj tute mankas al ĝi tiu ekbrilo de individueco, kohereco kaj belo, kiu aperas en la grandaj naturaj idiomoj, kaj kiu efektive aperas certagrade (verŝajne ĝis tia grado, kia eblas ĉe artefarita idiomo) en Esperanto — kio pruvas la genion de la originala aŭtoro…

    Mia konsilo al ĉiu, kiu disponas tempon aŭ inklinon okupiĝi pri la internacilingva movado, estus: “Subtenu lojale Esperanton”.

    J. R. R. Tolkien
    (El La Brita Esperantisto, majo 1932)

    Tradukis William Auld


    Antaŭparolo al la dua angla eldono

    Ĉiu tiu rakonto elkreskis rakontate, ĝis ĝi fariĝis historio de la Granda Milito de la Ringo, kaj inkluzivis multajn ekvidojn de tiu eĉ pli antikva historio, kiu antaŭis ĝin. Ĝi estis komencita mallonge post kiam estis verkita La Hobito, kaj antaŭ ties publikigo en 1937; sed mi ne daŭrigis tiun ĉi sekvaĵon, ĉar mi deziris unue kompletigi kaj ordigi la mitologion kaj legendojn de la Antikvaj Tagoj, elformiĝantajn jam dum kelkaj jaroj. Mi deziris fari tion por mia propra kontentiĝo, kaj mi havis malmultan esperon, ke aliaj homoj interesiĝos pri tiu laboro, precipe ĉar ĝi estis laŭinspire unuavice lingva, kaj estis komencita por provizi la necesan “historian” fonon de la elfaj lingvoj.

    Kiam tiuj, de kiuj mi petis konsilon kaj opinion, korektis malmultan esperon al nenian esperon, mi reiris al la sekvaĵo, kuraĝigite de petoj de legantoj pri pliaj informoj rilate hobitojn kaj ties aventurojn. Sed la rakonto tiriĝis nerezisteble en la direkto de la malnova mondo, kaj fariĝis kvazaŭ raporto pri ties fino kaj forpaso, antaŭ ol estis rakontitaj ĝiaj komenco kaj mezo. Tiu procezo komenciĝis en la verkado de La Hobito, en kiu jam estis kelkaj aludoj pri la pli malnovaj aferoj: Elrondo, Gondolino, la altaj elfoj, kaj la orkoj, kaj ankaŭ ekvidoj, aperintaj senpete, de aferoj pli altaj aŭ pli profundaj aŭ pli malhelaj ol ĝia supraĵo: Durino, Morio, Gandalfo, la Nekromanciulo, la Ringo. La malkovro de la signifo de tiuj ekvidetoj, kaj de ties rilato al la antikvaj historioj, rivelis la Trian Epokon kaj ties kulminon en la Milito de l' Ringo.

    Tiuj, kiuj petis pliajn informojn pri Hobitoj, finfine ricevis respondon, sed ili devis longe atendi, ĉar la verkado de La Mastro de l' Ringoj pludaŭris je intervaloj dum la jaroj 1936 ĝis 1949, tempoperiodo, en kiu mi havis multajn devojn, kiujn mi ne neglektis, kaj, kiel lernanto kaj instruisto, multajn aliajn interesojn, kiuj min ofte plene absorbis. La prokrasto estis, kompreneble, pliigita ankaŭ de la ekflamado de milito en la jaro 1939, en kies fino la rakonto ankoraŭ ne estis atinginta la finon de la Unua Libro. Malgraŭ la mallumo de la sekvaj kvin jaroj, mi trovis, ke ne eblas nun tute forlasi la rakonton, kaj mi pene plupaŝis, plejparte nokte, ĝis mi staris ĉe la tombo de Balino en Morio. Tie mi haltis longatempe. Nur preskaŭ jaron poste mi daŭrigis, kaj alvenis ĝis Lotlorieno kaj la Granda Rivero malfrue en 1941. En la sekva jaro mi verkis la unuajn malnetojn de la materialo nun konsistiganta la Trian Libron, kaj la komencojn de ĉapitroj 1 kaj 3 de la Kvina Libro; kaj tie, dum la signalfajroj ekflamis en Anorieno, kaj Teodeno venis al Harvalo, mi ĉesis. Mia antaŭvidado malsukcesis, kaj ne estis tempo por pripensado.

    En 1944, lasante la nefinitaĵojn kaj perpleksojn de milito, kiun mi devis gvidi, aŭ almenaŭ priraporti, mi devigis min alfronti la vojaĝon de Frodo al Mordoro. Tiuj ĉapitroj, kiuj finfine fariĝis la Kvara Libro, estis verkataj kiel rakonto popece sendata al mia filo, Christopher, kiu tiam estis en Sud-Afriko servante en la Brita aerarmeo. Sed malgraŭ tio daŭris ankoraŭ kvin jarojn antaŭ ol la rakonto estis kondukita ĝis sia nuna fino; en tiu tempo mi ŝanĝis hejmon, katedron kaj altlernejon, kaj la tempo estis kvankam malpli malluma, tamen ne malpli peniga. Kaj kiam post longa tempo estis atingita la “fino”, necesis la tutan rakonton revizii, kaj grandparte eĉ reverki retroire. Kaj ĝi devis esti tajpita, kaj retajpita: fare de mi; la kosto de profesia dekfingrula tajpado superis miajn rimedojn.

    La verkon La Mastro de l' Ringoj legis multaj homoj de kiam ĝi fine aperis en presita formo; kaj mi ŝatus ĉi tie paroli iomete pri tiuj multaj opinioj kaj divenoj, kiujn mi ricevis aŭ legis koncerne la motivojn kaj signifon de la rakonto. La ĉefa motivo estis la deziro de fabelisto provi sian kapablon krei vere longan rakonton, kiu povu teni la atenton de legantoj, amuzi ilin, ravi ilin, kaj iafoje eble eksciti ilin aŭ ilin profunde tuŝi. Mia sola gvidilo estis miaj propraj sentoj, kiuj montru, kio estas plaĉa aŭ kortuŝa, kaj por multaj tiu gvidilo estis neeviteble ofte mankohava. Kelkaj, kiuj legis la libron, aŭ almenaŭ recenzis ĝin, trovis ĝin teda, absurda, aŭ malestiminda, kaj mi ne rajtas plendi, ĉar mi simile taksas iliajn verkojn, aŭ tiujn specojn de verkoj, kiujn ili evidente preferas. Sed eĉ el la vidpunkto de multaj homoj, kiuj ĝuis mian rakonton, grandaj partoj de ĝi ne sukcesas esti sufiĉe plaĉaj. Povas esti, ke ne eblas en longa rakonto plaĉi al ĉiuj en ĉiu detalo, nek malplaĉi al ĉiuj ĉe la samaj detaloj; ĉar mi trovas en la leteroj, kiujn mi ricevis, ke tiuj pecoj aŭ ĉapitroj, kiuj estas makuloj laŭ iuj, estas aparte aprobataj de aliaj. La plej kritika leganto el ĉiuj, mi mem, nun trovas multajn difektojn, grandajn kaj malgrandajn, sed ĉar li bonŝance havas nenian devon, ĉu recenzi la libron, ĉu verki ĝin denove, li preterpasas tiujn silente, escepte de unu, kiun rimarkis aliaj: la libro estas tro mallonga.

    Kaj rilate eventualan internan signifon aŭ “mesaĝon”, ĝi laŭ la intenco de la aŭtoro havas nenian. Ĝi ne estas alegoria, kaj ĝi ne temas pri aktualaĵoj. Dum la rakonto kreskis, ĝi enigis radikojn (en la pasintecon) kaj elĵetis neantaŭviditajn branĉojn: sed ĝia ĉefa temo estis difinita de la komenco per la neevitebla elekto de la Ringo kiel ligilo inter ĝi kaj la La Hobito. La decida ĉapitro, La ombro de la pasinteco, estas unu el la plej malnovaj partoj de la rakonto. Ĝi estis verkita longe antaŭ ol la aŭgura ombro de 1939 jam fariĝis minaco pri neevitebla katastrofo, kaj de tiu punkto la rakonto evoluus laŭ esence la samaj linioj, se tiu katastrofo estus malebligita. Ĝiaj fontoj estas aferoj jam longe antaŭe pripensitaj, kaj en iuj okazoj jam verkitaj, kaj malmulto aŭ nenio en ĝi estis ŝanĝita de tiu milito, kiu komenciĝis en 1939, aŭ de ties sekvoj.

    La vera milito ne similas al la legenda milito, ĉu laŭ sia daŭrado, ĉu laŭ sia fino. Se ĝi inspirus la legendon, aŭ direktus ties evoluon, tiam certe oni kaptus la Ringon, kaj uzus ĝin kontraŭ Saŭrono; li ne estus neniigita, sed sklavigita, kaj Baraduro estus ne detruita, sed okupaciita. Sarumano, malsukcesinte ekposedi la Ringon, dum la konfuzo kaj perfidoj de tiu tempo trovus en Mordoro la mankantajn partojn en siaj propraj esploroj de Ringo-sciaro, kaj post nelonge li elfarus propran Grandan Ringon, per kiu li defius la mem-proklamitan Reganton de Mez-Tero. En tiu konflikto ambaŭ flankoj traktus hobitojn malame kaj malestime: tiuj ne travivus longe eĉ kiel sklavoj.

    Aliaj aranĝoj povus esti elpensataj laŭ la gustoj aŭ opinioj de tiuj, kiuj ŝatas alegorion aŭ referencojn al aktualaĵoj. Sed mi kore malŝatas alegorion en ĉiuj ties manifestaĵoj, kaj tiel mi daŭre opinias ekde kiam mi fariĝis sufiĉe aĝa kaj singarda por rimarki ties ĉeeston. Mi klare preferas historion, veran aŭ ŝajnigitan, kun ties varia aplikeblo al la pensoj kaj spertoj de legantoj. Laŭ mia opinio multaj intermiksas la ideojn “aplikeblo” kaj “alegorio”; sed la unua troviĝas en la libereco de la leganto, kaj la dua en la celita superrego de la aŭtoro.

    Aŭtoro kompreneble ne povas resti tute netuŝita de siaj spertoj, sed estas tre kompleksaj la manieroj, en kiuj la ĝermo de rakonto uzas la grundon de spertoj, kaj provoj difini tiun procezon estas en la plej bonaj okazoj divenoj per indikoj nesufiĉaj kaj dubsencaj. Oni ankaŭ supozus mise, kvankam kompreneble alloge, ke, kiam la vivoj de aŭtoro kaj de kritikisto parte koincidas, tiuj ideaj evoluoj aŭ tiuj aktualaj eventoj, kiuj estis komunaj al ambaŭ, nepre estis la plej fortaj influoj. Efektive oni devas persone trafi sub la ombron de milito por plene senti ties premegon; sed laŭ la paso de la jaroj nun ŝajnas ofte forgesiĝi, ke la devo esti junulo en 1914 ne estis malpli terura sperto ol esti envolvita en 1939 kaj la postaj jaroj. En 1918 ĉiuj krom unu el miaj proksimaj amikoj estis jam mortintaj. Aŭ, se elekti malpli funebran temon: multaj supozis, ke La purigado de la Provinco reflektas la situacion en Anglujo je tiu tempo, kiam mi estis finanta mian rakonton. Tiel ne estas. Tiu ĉapitro estas esenca parto de la intrigo, antaŭvidita de la komenco, kvankam dum la verkado modifita de la karaktero de Sarumano, kiu evoluis en la rakonto sen — ĉu necesas tion diri? — absolute ĉia ajn alegoria signifo aŭ referenco al aktuala politiko. Ĝi ja iom baziĝas sur spertoj, sed nur marĝene (ĉar la ekonomia situacio estis komplete alia), kaj multe pli antaŭe. La lando, en kiu mi vivis kiel infano, estis malnoble detruata antaŭ ol mi dekjariĝis, en tempo, kiam aŭtomobiloj estis maloftaĵoj (mi neniam vidis tian veturilon) kaj oni ankoraŭ konstruis antaŭurbajn fervojojn. Antaŭ nelonge mi vidis en gazeto bildon de la lasta kadukeco de la iam prospera grenmuelejo apud sia lageto, kiu iam ŝajnis al mi tiom grava. Mi neniam ŝatis la aspekton de la Juna muelisto, sed lia patro, la Maljuna muelisto, havas nigran barbon, kaj li ne nomiĝis Sablomano.

    La Mastro de l' Ringoj nun aperas en nova eldono, kaj mi kaptis la okazon revizii ĝin. Multaj eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj ankoraŭ restis en la teksto, estas korektitaj, kaj okazis provo provizi informojn pri kelkaj temoj, kiujn ektraktis atentaj legantoj. Mi konsideris ĉiujn el iliaj komentoj kaj demandoj, sed se iuj ŝajnas esti preteratentitaj, tio eble okazis, ĉar mi ne sukcesis teni ordon en miaj notoj; sed multaj demandoj estis respondeblaj nur per pliaj apendicoj, aŭ efektive per kreo de akcesora volumo, kiu enhavus multon el tiu materialo, kiun mi ne inkluzivis en la originan eldonon, precipe temas pri pli detalaj lingvaj informoj. Dume tiu ĉi eldono ofertas tiun ĉi Antaŭparolon, aldonon al la Prologo, kelkajn notojn, kaj indekson de la nomoj de personoj kaj lokoj. Tiu indekso estas intence nekompleta je eroj, sed ne je referencoj, ĉar necesis por la nunaj celoj redukti ĝian amplekson. Kompleta indekso, kiu plene uzos la materialon preparitan al mi de sinjorino N. Smith, pli ĝuste apartenos al la akcesora volumo.

    Tradukis el la angla
    Bertilo Wennergren


    Prologo

    1. Pri hobitoj

    Tiu ĉi libro pritraktas plejparte hobitojn, kaj per ĝiaj paĝoj la leganto povas eltrovi multon pri ties karaktero kaj iom pri ties historio. Pliajn informojn oni trovas en tiu elektaĵo el la Ruĝa Libro de Okcidentlimo, jam publikigita sub la titolo La Hobito. Tiu rakonto deriviĝis el la komencaj ĉapitroj de la Ruĝa Libro, verkitaj de Bilbo mem, la unua hobito, famiĝinta en la mondo ĝenerale, kaj de li titolitaj Tien kaj Reen, tial ke ili priskribis lian vojaĝon en la orienton kaj revene: aventuro, kiu poste implikis ĉiujn hobitojn en la grandajn okazaĵojn de tiu Epoko ĉi tie priskribataj.

    Multaj tamen volos ekde la komenco scii pli pri tiu rimarkinda popolo, kaj iuj eventuale ne posedas la pli fruan libron. Por tiaj legantoj estas jen kelkaj notoj pri pli gravaj punktoj, kolektitaj el tradicioj de l' hobitoj, kaj la unua aventuro estas mallonge revokita.

    La hobitoj estas popolo maltrudiĝema sed tre malnova, pli multnombra antaŭe ol hodiaŭ; ĉar ili amas pacon kaj trankvilon kaj bonan kultivitan grundon; bonorda terkulturaĵo estas ilia ŝatata frekventejo. Ili nek komprenas nek komprenis aŭ ŝatis maŝinojn pli komplikajn ol forĝbalgo, akvomuelilo, aŭ mana teksilo, kvankam ili uzis lerte laborilojn. Eĉ en la malnovaj tagoj ili kutime kondutis singarde pri “la granduloj”, kiel ili nomas nin, kaj nuntempe ili evitas kun konsterniĝo nin kaj iĝas malfacile renkonteblaj. Ili bonege aŭdas kaj estas akravidaj, kaj kvankam ili estas dikiĝemaj kaj ne rapidas nenecese, ili tamen moviĝas elaste kaj lerte. Ili posedis ekde la komenco kapablon malaperi senprokraste kaj silente, kiam krude preterpasis granduloj, kiujn ili ne volis renkonti; kaj tiun kapablon ili jam evoluigis ĝis al la homoj ĝi eble ŝajnas magia. Sed la hobitoj fakte neniam studis ian ajn magion, kaj ilia fuĝivo rezultas sole el lerto profesieca, kiun heredo kaj ekzercado, kaj proksima amikeco al la tero, igis neimitebla de rasoj pli grandaj kaj pli mallertaj.

    Ĉar ili estas popolo etstatura, pli malgrandaj ol gnomoj: malpli dikventraj kaj solidaj, nome, eĉ kiam efektive ne multe pli malaltaj. Ilia alteco varias inter du kaj kvar futoj laŭ nia mezurunuo. Malofte jam ili ĝiskreskas tri futojn; sed ili ŝrumpis, ili diras, kaj en la malnovaj tagoj estis pli altstaturaj. Laŭ la Ruĝa Libro, Bandobraso Tjuko (Bovblekulo), filo de Isengrimo Dua, altis kvar kaj duonan futojn kaj kapablis rajdi ĉevalon. Lin superis laŭ ĉiuj hobitaj arĥivoj nur du famuloj de la malnova tempo; sed tiu kuriozaĵo estas en tiu ĉi libro traktota.

    Kiom koncernas la hobitojn de la Provinco, pri kiuj temas ĉi tiuj rakontoj, dum l' epoko de siaj paco kaj prospero ili estis popolo gaja. Ili vestis sin helkolore, preferante precipe flavon kaj verdon; sed malofte ili portis ŝuojn, ĉar iliaj piedoj havis fortikajn ledecajn plandojn kaj estis kovritaj de densa bukla hararo tre simila al iliaj kapharoj, kiuj ĝenerale brunis. Tiel la sola metio malmulte praktikata inter ili estis la ŝufarado; sed longajn lertajn fingrojn ili havis kaj povis fabriki multajn aliajn aĵojn utilajn kaj belaspektajn. Pli ofte ol belaj, iliaj vizaĝoj estis ĝenerale bonhumoraj, larĝaj, brilokulaj, ruĝvangaj, kun buŝoj inklinaj al ridoj kaj al manĝado kaj trinkado. Kaj ili ja ridis kaj manĝis, kaj trinkis, ofte kaj entuziasme, ĉar ĉiam plaĉis al ili senkomplikaj ŝercoj, kaj ses manĝoj ĉiutage (kiam tiuj haveblis). Ili estis gastamaj kaj tre ĝuis festojn kaj donacojn, kiujn ili malavare disponigis kaj volontege akceptis.

    Estas ja tre klare, ke malgraŭ postaj fremdiĝoj, la hobitoj estas niaj parencoj: pli proksimaj al ni ol la elfoj, aŭ eĉ la gnomoj. En la malnovaj tagoj ili parolis siamaniere la lingvojn de la homoj, kaj ŝatis aŭ malŝatis proksimume la samajn aferojn, kiel la homoj. Sed kia precize estas nia parenceco, tio ne plu estas malkaŝebla. La komenciĝo de la hobitoj troviĝas tre malproksime en la Antikva Epoko jam perdita kaj forgesita. Ankoraŭ konservas arĥivojn pri tiu malaperinta epoko nur la elfoj, kaj ties tradicioj koncernas preskaŭ tute ilian propran historion, en kiu aperas malofte la homoj, kaj la hobitoj tute ne estas menciitaj. Tamen estas evidente, ke la hobitoj efektive vivis kviete en Mez-Tero dum multaj longaj jaroj antaŭ ol aliuloj konsciis pri ili. Kaj pro tio, ke finfine la mondo plenplenas je nekalkuleble multaj strangaj kreitoj, tiuj etuloj ŝajnis relative malgravaj. Sed en la epoko de Bilbo kaj ties heredonto Frodo ili subite, kontraŭ sia volo, graviĝis kaj diskoniĝis, kaj ĝenis la interkonsiliĝojn de la Saĝuloj kaj la Eminentuloj.

    Jam delonge forpasis tiuj tagoj, la Tria Epoko de Mez-Tero, kaj la konturoj de ĉiuj landoj ŝanĝiĝis; sed la regionoj, en kiuj tiam loĝis la hobitoj, estis sendube tiuj samaj, en kiuj ili plu restadas: la nord-okcidento de la Malnova Mondo, oriente de l' Maro. Pri sia origina hejmo la hobitoj en la epoko de Bilbo konservis neniun scion. Amo al klereco (escepte de genealogio) estis inter ili ne tre ofta, sed ankoraŭ restis kelkaj en la pli malnovaj familioj, kiuj studis la proprajn librojn, kaj eĉ kolektis de elfoj, gnomoj kaj homoj raportojn pri antaŭaj epokoj kaj malproksimaj landoj. Iliaj propraj analoj komenciĝis nur post enloĝiĝo en la Provinco, kaj iliaj plej antikvaj legendoj rerigardis apenaŭ pli malproksimen ol ĝis iliaj Tagoj Vagabondaj. Estas tamen evidente, per tiuj legendoj kaj per la atestaĵo de iliaj strangetaj vortoj kaj kutimoj, ke samkiel multaj aliaj popoloj la hobitoj dum la malproksima pasinteco translokiĝis okcidenten. Iliaj plej fruaj historioj ŝajnas ekvidigi epokon, dum kiu ili loĝadis la pli altajn valojn de Anduino, inter la randaĵoj de l' Verdarbaro Granda kaj la Nebulecaj Montoj. Kial ili poste entreprenis la malfacilegan kaj danĝerplenan transiron de l' montoj en Eriadoron, tio ne plu estas certa. Iliaj propraj analoj mencias multobliĝon de homoj en la lando kaj ombron, kiu kovris la arbaron, tiel ke ĝi malheliĝis kaj ĝia nova nomo estis Mornarbaro.

    Antaŭ la transiro de l' montoj la hobitoj jam dividiĝis en tri iom malsimilajn rasojn: harfutoj, sturoj kaj falohidoj. La harfutoj estis pli brunhaŭtaj, pli malgrandaj kaj pli malaltaj, kaj ili estis senbarbaj kaj senbotaj. Iliaj manoj kaj piedoj estis netaj kaj lertmovaj; kaj ili preferis altejojn kaj montdeklivojn. La sturoj estis pli larĝstaturaj, pli pezkorpaj; iliaj piedoj kaj manoj estis pli grandaj; kaj ili preferis ebenaĵojn kaj riverbordojn. La falohidoj havis pli blondajn haŭton kaj hararon, kaj ili estis ankaŭ pli altaj kaj pli maldikaj ol la aliaj; ili amis arbarojn kaj boskojn.

    La harfutoj en la malnovaj epokoj havis multajn kontaktojn kun la gnomoj kaj longe loĝadis la antaŭdeklivojn de la montoj. Ili frue translokiĝis okcidenten kaj vagis trans Eriadoron ĝis Veterverto, dum la aliaj troviĝis ankoraŭ en Sovaĝujo. Ili estis la plej normala kaj reprezenta speco de hobito, kaj proporciege la plej multnombra. Pli ol aliaj ili emis restadi en unu loko, kaj plej longe konservis sian prakutimon loĝi en tuneloj kaj truoj.

    La sturoj restadis longe sur la bordoj de la Riverego Anduino, kaj malpli evitis la homojn. Ili okcidentiris post la harfutoj kaj sekvis la fluon suden de Bruakvo; kaj tiel multaj el ili longe loĝadis inter Tarbado kaj la limoj de Dunlando, antaŭ ol translokiĝi norden denove.

    La falohidoj, la malplej multnombraj, estis norda branĉo. Ili pli ol la aliaj hobitoj amikiĝis kun elfoj, kaj pli lertis pri lingvo kaj kantado ol pri metilaboro; kaj pratempe ili prefere ĉasadis ol plugadis. Ili transiris la montojn norde de Rivendelo kaj laŭiris la riveron Prujnelo. En Eriadoro ili baldaŭ intermiksiĝis kun la aliaj specoj pli frue alvenintaj, sed pro tio, ke ili estis iom pli bravaj kaj pli aventuremaj, ili ofte troviĝis kiel eminentuloj aŭ ĉefoj en klanoj de harfutoj aŭ sturoj. Eĉ dum l' epoko de Bilbo ankoraŭ rimarkeblis forta falohida heredeco inter la pli eminentaj familioj, kiel Tjukoj kaj la mastroj de Boklando.

    En la okcidenta regiono de Eriadoro, inter la Nebulecaj Montoj kaj la Montoj de Ljuno, la hobitoj trovis kaj homojn kaj elfojn. Efektive, ankoraŭ loĝis tie restaĵo el la dunadanoj, reĝoj de l' homoj venintaj trans la maron el Okcidentio; sed ili estis rapide malmultiĝantaj, kaj la tero de ilia Norda Reĝlando larĝe dezertiĝadis. Troviĝis pli ol sufiĉe da loko por enmigrantoj, kaj postnelonge la hobitoj komencis enloĝiĝi en ordaj komunumoj. Plejparte iliaj fruaj loĝlokoj jam delonge malaperis kaj forgesiĝis je l' epoko de Bilbo; sed unu, kiu tre frue graviĝis, plu ekzistis, kvankam reduktita laŭ amplekso; tiu troviĝis ĉe Brio kaj en la ĉirkaŭa Ĉetarbaro, proksimume kvardek mejlojn oriente de l' Provinco.

    Estis dum tiuj fruaj tagoj, sendube, ke la hobitoj lernis la abocon kaj komencis skribi laŭ la maniero de l' dunadanoj, kiuj siavice, antaŭ tre longe, lernis tiun arton de la elfoj. Kaj same en tiu tempo ili forgesis la lingvojn, kiaj ajn ili estis, pli frue uzitajn, kaj ĉiam poste parolis la Lingvon Komunan, Okcidentaĵon kiel oni nomis ĝin, aktualan en ĉiuj reĝlandoj de Arnoro ĝis Gondoro, kaj laŭlonge de ĉiuj bordoj de l' Maro de Belfalaso ĝis Ljuno. Tamen ili retenis plurajn vortojn proprajn, kiel ankaŭ la proprajn nomojn de monatoj kaj tagoj kaj grandan amason da personaj nomoj el la pasinteco.

    Ĉirkaŭ tiu tempo la legendaro inter la hobitoj historiiĝas la unuan fojon kun kalkulado de jaroj. Ĉar okazis en la mil sescent unua jaro de la Tria Epoko, ke la falohidaj fratoj Marĥo kaj Blanko ekvojaĝis el Brio, kaj ricevinte permeson de l' Alta Reĝo en Fornosto ili transiris la brunan riveron Baranduino kun granda sekvantaro de hobitoj. Ili transiris la ponton Ŝtonarkoj, kiu estis konstruita dum la epoko de la potenco de l' Norda Reĝlando, kaj ili okupis la tutan teritorion aliflankan por sia loĝloko, inter la rivero kaj la Distaj Deklivoj. Postulate estis nur tio, ke ili tenu riparita la Grandan Ponton kaj ĉiujn ceterajn pontojn kaj vojojn, faciligu trairon de la reĝaj kurieroj, kaj rekonu la estrecon de la reĝa moŝto.

    Tiel komenciĝis la Provinc-datumo, ĉar la jaro de l' transiro de Brandovino (kiel la hobitoj misformis la nomon) iĝis Jaro Unu de la Provinco, kaj oni kalkulas ekde ĝi ĉiujn postajn datojn. Tuj la okcidentaj hobitoj ekamis sian novan landon, kaj ili restadis tie kaj baldaŭ forpasis el la historio de la homoj kaj de la elfoj. Dum reĝoj troviĝis, ili estis formale sub ties rego, sed regis ilin fakte la propraj ĉefoj, kaj ili neniel enmiksiĝis en okazaĵojn de l' ekstera mondo. Al la lasta batalo ĉe Fornosto kontraŭ la Sorĉmastro de Angmaro ili sendis iujn pafarkistojn por helpi la reĝon, aŭ tion ili asertis, kvankam neniuj analoj de la homoj tion registris. Sed en tiu milito finiĝis la Norda Reĝlando; kaj poste la hobitoj transprenis por si la teritorion, kaj ili elektis el inter siaj ĉefoj Superulon, kiu posedu la aŭtoritaton de la foririnta reĝo. Kaj post la Nigra Pesto (37 P.D.) ili dum mil jaroj multiĝis kaj vivis en paco preskaŭ seninterrompa, ĝis kiam ilin plagis la Longa Vintro, kaŭzinta grandan hungron. Tiam multaj malsatmortis, sed je l' momento de nia rakonto la Tagoj de l' Mizerego (1158–1160) jam historiiĝis kaj forgesiĝis, kaj la hobitoj denove kutimiĝis al abundo kaj prospero. La teritorio estis fekunda kaj malsovaĝa, kaj kvankam, kiam ili suriris ĝin, ĝi estis delonge forlasita, ĝi estis antaŭe zorge kulturita, kaj tie siatempe la reĝo posedis multajn bienojn, tritikokampojn, vitojn kaj arbarojn.

    Cent kvindek mejlojn ĝi etendiĝis ekde la Okcidentejo malsupre de la Turmontetoj ĝis la Ponto Brandovino, kaj preskaŭ same ekde la norda erikejo ĝis la marĉoj en la sudo. Tion la hobitoj nomis la Provinco, kiel la aŭtoritatan regionon de sia Superulo kaj distrikton de bonordaj okupiĝoj, kaj tie en tiu agrabla mondangulo ili praktikis siajn bonordajn vivokupiĝojn, kaj ĉiam malpli ili atentis pri la ekstera mondo, kie moviĝis malhelaĵoj, ĝis fine ili supozis, ke paco kaj abundo estas normalaj en Mez-Tero, al kiuj ĉiu sagaculo estas rajtigita. Ili forgesis aŭ ignoris tiun malmulton, kiun ili iam sciis pri la Gardistoj, kaj pri la klopodoj de tiuj, kiuj igis ebla la longan pacon de la Provinco. Ili estis efektive ŝirmataj, sed tion ili jam delonge ĉesis memori.

    Neniam estis militemaj iuj ajn hobitoj, kaj neniam ili estis batalintaj inter si. En la malnova epoko ili kompreneble devis ofte batali por sin defendi en la mondo rigora; sed en la epoko de Bilbo tio estis historio tre antikva. La lasta batalo, antaŭ la komenciĝo de tiu ĉi rakonto, kaj fakte la ununura iam okazinta sur la teritorio de la Provinco, estis antaŭ la memoro de la vivantoj: la Batalo de Verdkampoj, P.D. 1147, en kiu Bandobraso Tjuko haltigis ork-invadon. Eĉ la vetero estis plimildiĝinta, kaj lupoj, kiuj iam predocelis el la nordo dum severaj vintroj, estis jam nur rakonto de la avoj. Sekve, kvankam restis kelka stoko da armiloj en la Provinco, tiuj estis uzataj precipe kiel trofeoj, pendantaj super fajrujoj aŭ sur muroj, aŭ kolektitaj en la muzeo ĉe Mult-Fosejo. Tion oni nomis la Madom-domo, ĉar kion ajn la hobitoj ne plu bezonis, tion ili nomis madomo. Iliaj loĝejoj emis iom plenpleniĝi je madomoj, kaj multaj el la donacoj, kiuj pasis de mano al mano, estis tiaj.

    Facila kaj trankvila vivo tamen lasis ĉi popolon plu strange fortika. En okazo de neceso oni malfacile timigis aŭ mortigis ilin; kaj eble ili tiel senlace frandadis luksaĵojn ankaŭ pro tio, ke ili kapablis, se necese, senĝene malhavi ilin kaj travivi mistraktadon fare de doloro, malamikoj aŭ la vetero kun eltenemo miriga al tiuj, kiuj ne bone konis ilin kaj juĝis nur laŭ iliaj ventroj kaj bone nutritaj vizaĝoj. Kvankam malemaj kvereli kaj mortigantaj nenion vivantan pro sporto, atakite ili tre kuraĝis kaj povis laŭnecese uzi armilojn. Pafarkon ili sciis bone utiligi, ĉar ili estis akrokulaj kaj celtrafaj. Ne nur pafarke. Se iu ajn hobito kliniĝis por enmanigi ŝtonon, estis konsilinde serĉi azilon rapide, kion tre bone sciis ĉiuj entrudiĝemaj bestoj.

    Ĉiuj hobitoj origine loĝis en subteraj truoj, aŭ tion ili kredis, kaj en tiaj loĝejoj ili pleje sentis sin hejme; sed kun la pasado de la tempo ili devis alproprigi aliajn specojn de loĝado. Efektive, en la Provinco dum la epoko de Bilbo kutime nur la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj hobitoj daŭrigis la malnovan moron. La plej malriĉaj daŭre loĝadis plej primitivajn subterejojn, ja nurajn truojn, kun unusola aŭ neniu fenestro; dume la bonstatuloj konstruis versiojn pli luksajn de la malnovepokaj simplaj elfosaĵoj. Sed taŭgaj situoj por tiuj grandaj kaj disbranĉantaj tuneloj (aŭ smialoj, kiel oni nomis ilin) ne estis ĉie troveblaj; kaj sur la platejoj kaj la malaltaj distriktoj la hobitoj, multobliĝantaj, komencis konstrui sur la tersurfaco. Efektive, eĉ en la montetaj regionoj kaj pli malnovaj vilaĝoj, kiel Hobiturbo aŭ Tjukboro, aŭ en la ĉefa urbo de la Provinco, Mult-Fosejo sur la Blankaj Suprejoj, troviĝis jam multaj domoj lignaj, brikaj aŭ ŝtonaj. Tiujn aparte ŝatis muelistoj, feraĵistoj, ŝnurfaristoj kaj ĉarfaristoj kaj aliaj uloj tiaspecaj; ĉar eĉ kiam ili posedis loĝtruojn, la hobitoj jam delonge kutimis konstrui budojn kaj laborejojn.

    Laŭdire la kutimo konstrui biendomojn kaj provizejojn komenciĝis inter loĝantoj de Mariŝo apud Brandovino. La hobitoj de tiu regiono, Orient-kvarono, estis iom grandaj kaj pezkruraj, kaj ili vestis gnombotojn, kiam kotecis la vetero. Sed estis bonkonate, ke ili estis laŭherede grandparte sturoj, kion fakte evidentigas la vilaĵo kreskinta sur la mentonoj. Neniu harfuto aŭ falohido havis eĉ ombron de barbo. Efektive, la popolo de Mariŝo, kaj de Boklando oriente de l' Rivero, kie ili poste enloĝiĝis, venis en la Provincon plejparte de l' sudo; kaj ili ankoraŭ retenas multajn strangajn nomojn kaj fremdajn vortojn ne troveblajn aliloke en la Provinco.

    Verŝajne la konstrumetio, kiel ankaŭ multaj aliaj metioj, deriviĝis de la dunadanoj. Sed eble la hobitoj lernis ĝin rekte de la elfoj, instruintoj al la homoj dum ties juneco. Ja la elfoj de l' Alta Parencaro ankoraŭ ne forlasis Mez-Teron, kaj ili loĝis ankoraŭ tiutempe ĉe la Grizaj Havenoj en la malproksima okcidento, kaj en aliaj lokoj alireblaj el la Provinco. Oni povis plu vidi tri elf-turojn tre antikvajn trans la okcidentaj limteritorioj. Ili brilis lontane en la lunlumo. La plej alta plej malproksimis, starante sola sur verda monteto. La hobitoj de Okcident-kvarono diris, ke de la supro de tiu turo la Maro videblas; sed oni neniam aŭdis, ke iu hobito ĝin surgrimpis. Efektive, malmultaj hobitoj iam ajn vidis aŭ surnavigis la Maron, kaj eĉ malpli multaj iam revenis por raporti tion. La plimultaj hobitoj ege malfideme sintenis eĉ al riveroj kaj boatetoj, kaj malmultaj el ili sciis naĝi. Kaj dum longiĝis la epoko de la Provinco ili ĉiam malpli interparolis kun la elfoj kaj komencis timi ilin kaj malfidi tiujn, kiuj interrilatis kun ili; kaj la Maro iĝis timiga vorto inter ili kaj aŭguro de morto, kaj ili turnis siajn vizaĝojn for de l' montetoj en la okcidento.

    La konstrumetio eble devenis de la elfoj aŭ homoj, sed ĝin la hobitoj utiligis laŭ propra maniero. Turojn ili ne entreprenis. Iliaj domoj kutime estis longaj, malaltaj kaj komfortaj. La plej malnova speco estis efektive nenio alia ol konstruitaj imitaĵoj de smialoj, kun tegmentoj el seka herbo aŭ pajlo, aŭ el razenbuloj, kaj kun muroj iom konveksaj. Tiu etapo tamen limiĝis al la frua epoko de la Provinco, kaj hobita konstruado jam delonge aliiĝis, plibonigita laŭ adaptaĵoj, lernitaj de gnomoj aŭ elpensitaj de la hobitoj mem. Prefero al rondaj fenestroj, kaj eĉ rondaj pordoj, estis la ĉefa restanta apartaĵo de l' arĥitekturo hobita.

    La domoj kaj la truoj de la Provinc-hobitoj estis ofte grandaj, kaj en ili loĝis grandaj familioj. (Bilbo kaj Frodo Baginzoj, estante fraŭlaj, estis tre maltipaj, kiaj ili estis ankaŭ laŭ multaj aliaj rilatoj, ekzemple ilia amikeco kun elfoj.) Kelkfoje, kiel ekzemple ĉe Tjukoj de Grandaj Smialoj, aŭ Brandobokoj de Brando-Halo, multaj generacioj de parencoj kunloĝadis (relative) pace en unusola prapatra kaj multtunela domego. Ĉiuj hobitoj estis ĉiuokaze familiemaj kaj tre zorge kontrolis sian parencecon. Ili konstruis longajn komplikajn arbojn de familio kun sennombraj branĉoj. Kiam oni intertraktas kun la hobitoj, estas grave memori, kiu parencas al kiu kaj kiagrade. Estas neeble en tiu ĉi libro elmeti arbon familian, kiu inkluzivus eĉ la plej gravajn anojn de l' pli gravaj familioj en la epoko, pri kiu temas ĉi tiuj rakontoj. La genealogiaj arboj fine de l' Ruĝa Libro de Okcidentejo en si mem formas etan libron kaj ĉiuj krom la hobitoj trovus ilin ekstreme enuigaj. Al la hobitoj tre plaĉas tiaj aferoj, se ili estas seneraraj: ili ŝatas havi librojn plenajn je aferoj, kiujn ili jam konas, elmetitaj juste-ĝuste, sen kontraŭdiroj.

    2. Pri pip-herbo

    Alia afero pri la antikvaj hobitoj estas mencienda, kutimo miriga: ili ensorbis aŭ enspiris, pere de pipoj argilaj aŭ lignaj, fumon de l' brulantaj folioj de herbo, kiun ili nomis pip-herbofolio, verŝajne variaĵo de Nicotiana. Multe da mistero ĉirkaŭis la originon de tiu stranga moro, aŭ “arto”, kiel la hobitoj preferas nomi ĝin. Ĉio trovebla pri ĝi en la antikvaj epokoj estis kunmetita de Gajadoko Brandoboko (poste Mastro de Boklando), kaj pro tio, ke li kaj la tabako de Sud-kvarono iom rolas en la rakonto, kiu sekvos, oni rajtas citi liajn komentojn en la enkonduko de lia Herbokonoj de la Provinco.

    «Tio, — li diras, — estas la unika arto, kiun ni rajtas senrezerve pretendi kiel nian propran inventaĵon. Ne estas konate, kiam komencis fumi la hobitoj: ĉiuj legendoj kaj familiaj historioj traktas ĝin kvazaŭ naturan; dum longa tempo la Provinc-loĝantoj fumis diversajn kreskaĵojn, iujn pli fetorajn, iujn pli agrablajn. Sed inter si konsentas ĉiuj analoj, ke Toboldo Kornblovulo el Longfundo en Sud-kvarono estis la unua, kiu kultivis la malfalsan pip-herbon en siaj ĝardenoj dum la epoko de Isengrimo la Dua ĉirkaŭ la jaro 1070 laŭ la Provinc-datumo. Ankoraŭ nun la plej bonkvalita hejmkreskintaĵo devenas de tiu distrikto, precipe la variaĵoj, kiuj nomiĝas Longfunda Folio, Maljuna Toĉjo, kaj Suda Stelo.

    Kiel Maljuna Toĉjo akiris la plantaĵon ne estas skribite, ĉar ĝis la mortohoro li rifuzis tion sciigi. Li bone konis la herbojn, sed li neniel vojaĝemis. Oni diras, ke dum sia juneco li ofte iris ĝis Brio, kvankam li certe neniam plimalproksimiĝis ol tiom de la Provinco. Estas sekve tute eble, ke li eksciis pri tiu ĉi plantaĵo en Brio, kie ĉiuokaze nuntempe ĝi bone kreskas sur la sudaj deklivoj de la montetoj. La Bri-hobitoj pretendas, ke ili estas la unuaj efektivaj fumantoj de la pip-herbo. Kompreneble, ili pretendas esti farintaj ĉion ajn pli frue ol la loĝantoj de la Provinco, kiujn ili nomas “koloniistoj”; sed en tiu ĉi kazo ilia pretendo, mi opinias, estas tre verŝajne vera. Kaj certe el Brio disvastiĝis dum la lastaj jarcentoj fumado de la malfalsa herbo inter gnomoj kaj tiuj aliaj estaĵoj, vagabondoj, sorĉistoj aŭ vagantoj, kiuj ankoraŭ trapasas tien-reen tra tiu antikva vojrenkontiĝejo. Tiel la hejmo kaj centro de la arto troviĝas en la malnova trinkejo de Brio, La Pranca Poneo, kiun posedas la familio Buterburo ekde l' epokoj antaŭanalaj.

    Malgraŭ ĉio, mia observado dum miaj multaj vojaĝoj al la sudo konvinkis min, ke la herbo mem ne indiĝenas en nia mondparto, sed venis norden el la malsupra Anduino, kien ĝi estis, laŭ mia supozo, alportita origine trans la Maron fare de la Homoj de Okcidentio. Ĝi kreskas abunde en Gondoro, kaj estas tie pli riĉa kaj pli granda ol en la nordo, kie oni neniam trovas ĝin sovaĝa, kaj ĝi prosperas nur en lokoj varmaj kaj ŝirmataj, kiel Longfundo. La homoj de Gondoro nomas ĝin dolĉa galeno, kaj ĝin alte taksas nur pro la parfumo de ĝiaj floroj. El tiu lando ĝi certe estis portita tra l' Verdvojo dum la longaj jarcentoj inter la alveno de Elendilo kaj nia propra epoko. Sed eĉ la dunadanoj de Gondoro permesas al ni tiun meriton, ke unue enpipigis ĝin hobitoj. Eĉ la sorĉistoj ne pensis pri tio pli frue ol ni. Tamen unu sorĉisto konata al mi ekpraktikis tiun arton antaŭlonge kaj fariĝis tiel lerta pri ĝi, kiel pri ĉiuj aliaj aferoj, al kiuj li turnis sian atenton.»

    3. Pri la ordigo de la Provinco

    La Provinco estis kvaronigita: je l' limlandoj jam aluditaj, Norda, Suda, Orienta kaj Okcidenta; kaj tiuj estis siavice dividitaj je kelkaj popollandoj, kiuj ankoraŭ havis la nomojn de iuj malnovaj ĉeffamilioj, kvankam en la epoko de tiu ĉi historio tiuj nomoj jam ne troviĝis nur en la propraj popollandoj. Preskaŭ ĉiuj Tjukoj ankoraŭ loĝadis en Tjuklando, sed tiel ne estis pri multaj aliaj familioj, kiel la Baginzoj aŭ la Bofinoj. Ekster la kvaronoj troviĝis distriktoj orienta — tio estas Boklando — kaj okcidenta, kiu estis oficiale aneksita al la Provinco en 1462 (P.D.)

    La Provinco tiutempe apenaŭ havis “registaron”. La familioj plejparte aranĝis siajn proprajn aferojn. Kultivado de nutraĵo kaj ties manĝado okupis la plejparton de ilia tempo. Pri aliaj aferoj ili estis kutime malavaraj kaj ne akiremaj, sed kontentaj kaj moderaj, tiel ke bienoj, farmejoj, laborejoj kaj malgrandaj metioj emis resti neŝanĝitaj tra generacioj. Restis, kompreneble, la antikva tradicio pri la alta reĝo en Fornosto, aŭ Norbrio kiel oni nomis ĝin, fornorde de la Provinco. Tamen la hobitoj ankoraŭ diris pri sovaĝuloj aŭ malvirtaj kreaĵoj (ekzemple troloj), ke ili neniam aŭdis pri la reĝo. La reĝon de la malnova epoko ili respondecigis pri ĉiuj siaj nemalhaveblaj leĝoj; kaj kutime ili propravole agis laŭleĝe, ĉar temis pri la Reguloj (kiel ili diris), tiel antikvaj kiel justaj.

    Estis vere, ke longe eminentis elstare la familio Tjuko; ĉar la superula ofico transiris al ili (de la Oldbokoj) kelkajn jarcentojn pli frue, kaj la Tjukestro ekde tiam posedis tiun titolon. La Superulo estis mastro de l' Provinc-kunsido, kaj kapitano de la Provinc-armeo kaj de la hobit-armaĵo, sed pro tio, ke armeo kaj kunsido ekzistis nur en krizaj situacioj, kiuj ne plu okazis, la superuleco jam ĉesis esti pli ol honorigo. Ja la familio Tjuko plu ricevis apartan respekton, ĉar ĝi restis kaj multnombra kaj tre riĉa, kaj emis en ĉiu generacio aperigi fortajn karakterojn kun strangaj moroj kaj eĉ aventurema temperamento. Tiujn lastajn kvalitojn, tamen, oni jam pli toleris (rilate la riĉulojn) ol ĝenerale aprobis. Daŭris malgraŭ tio la kutimo aludi al la familiestro kiel La Tjuko, kaj aldoni al ties nomo, se necese, ciferon: ekzemple Isengrimo la Dua.

    La sola oficialulo en la Provinco tiuepoke estis la Urbestro de Mult-Fosejo (aŭ de la Provinco), kiu estis elektita ĉiun sepan jaron ĉe la Libera Foiro sur la Blankaj Suprejoj je somermezo. Lia preskaŭ sola urbestra devo estis prezidi ĉe bankedoj, starigitaj je la Provinc-ferioj, kiuj okazis ofte. Sed la oficoj de la Poŝtestro kaj Ĉefa Ŝirifo ligiĝis al la urbestreco, tiel ke li respondecis kaj pri la Kuriera Servo kaj pri la Gardistaro. Tiuj estis la solaj Provinc-servadoj, kaj la kurieroj estis el la du la pli multnombraj, kiel ankaŭ la pli okupataj. Tute ne ĉiuj hobitoj scipovis skribi, sed la scipovantoj skribis konstante al ĉiuj siaj amikoj (kaj al elektitaj parencoj), kiuj loĝis pli malproksime ol je posttagmeza promeno.

    Ŝirifoj estis la nomo donita de l' hobitoj al siaj policanoj, t. e. ties plej proksimaj ekvivalentoj. Ili kompreneble ne posedis uniformon (ĉar tiaj aferoj estis tute nekonataj), nur plumon en la ĉapo; kaj praktike ili estis pli heĝkontrolistoj ol policanoj, pli okupataj pri l' vagado de bestoj ol de personoj. En la tuta Provinco troviĝis nur dekduo da ili, po tri en ĉiu kvarono, por internaj deĵoroj. Iom pli multnombra aro, laŭbezone varianta, estis uzata por kontroli la landlimon, kaj por certigi, ke eksteruloj kiaj ajn, grandaj aŭ malgrandaj, ne fariĝu ĝenaj.

    En la tempo, kiam komenciĝas tiu ĉi historio, la Limuloj, kiel oni nomis ilin, estis pli multnombraj. Aŭdiĝis multaj raportoj kaj plendoj pri fremdaj personoj kaj kreaĵoj, kiuj ŝtelumadis apud aŭ eĉ cis la limoj: la unua signo, ke ĉio ne estas tute tia, kia ĝi devas esti kaj ĉiam estis, krom en rakontoj kaj legendoj el la pratempo.

    Malmultaj atentis tiun signon, kaj ankoraŭ eĉ Bilbo ne havis ian koncepton pri tio, kion ĝi aŭguris. Jam pasis sesdek jaroj de kiam li komencis sian memorindan vojaĝon, kaj li estis maljuna eĉ inter hobitoj, kiuj tre ofte centjariĝis; sed evidente multo ankoraŭ restis el la konsiderinda riĉaĵo, kiun li revene kunportis. Kioman multon aŭ malmulton li malkaŝis al neniu, eĉ ne al Frodo, lia plej ŝatata nevo. Kaj li plu tenis sekreta la ringon, kiun li trovis.

    4. Pri la trovo de la Ringo

    Kiel estas rakontite en La Hobito, venis iun tagon al la pordo de Bilbo la granda sorĉisto, Gandalfo la Griza, kun dek tri gnomoj: fakte neniu alia ol Torino Kverkaŝildo, posteulo de reĝoj, kaj ties dek du kunuloj en ekzilo. Kun ili li ekiris, je sia propra daŭra miro, iun matenon en aprilo — tio estis en la jaro 1341 laŭ la Provinc-datumo — serĉante grandan trezoron, la gnom-amasigojn de l' Reĝoj sub la Monto, malsuper Ereboro en Dalo, malproksime en la Oriento. La serĉo sukcesis, kaj la drako, kiu gardis la amasigon, estis mortigita. Tamen, kvankam antaŭ la fina venko okazis la Batalo de l' Kvin Armeoj, kaj Torino estis mortigita, kaj plenumiĝis multaj kuraĝaj faroj, la afero apenaŭ interesus la postan historion aŭ meritus pli ol subnoton en la longaj analoj de l' Tria Epoko, se ne estus okazinta “hazardaĵo” survoje. La kunularon atakis orkoj en alta trapasejo de l' Nebulecaj Montoj, kiam ĝi survojis al Sovaĝujo; kaj okazis tiel, ke Bilbo vojperdis dum kelka tempo en la nigraj ork-minejoj profunde sub la montaro, kaj tie, dum li palpiris vane en la senlumo, li metis manon sur ringon kuŝantan sur la subaĵo de tunelo. Ĝin li enpoŝigis. Tio ŝajnis tiam nura bonŝanco.

    Klopodante trovi elirejon, Bilbo daŭrigis malsupren ĝis la fundaĵoj de l' montaro, ĝis ne eblis plueniri. Funde de l' tunelo sterniĝis frida lago malproksimega de la lumo, kaj sur roka insulo en la akvo loĝis Golumo. Li estis abomeninda kreaĵeto; li padelis boateton per siaj grandaj plataj piedoj, streĉrigardante per palaj lumantaj okuloj kaj kaptante blindajn fiŝojn, kiujn li manĝis krudajn. Li manĝis ĉian vivantaĵon, eĉ orkon, se li povis kapti kaj strangoli ĝin senlukte. Li posedis sekretan trezoraĵon, kiu alvenis al li antaŭ longe-longe, kiam li ankoraŭ loĝis en la lumo: ringon el oro, kiu nevidebligis tiun, kiu surfingrigis ĝin. Ĝi estis lia unika amataĵo, lia “trezorego”, kaj li alparolis ĝin, eĉ kiam li ne kunportis ĝin. Ĉar li sekure kaŝis ĝin en truo sur sia insulo, krom kiam li ĉasadis aŭ spionadis pri la orkoj de l' minejoj.

    Eble li estus tuj atakinta Bilbon, se li portus la ringon okaze de l' renkontiĝo; sed tiel ne estis, kaj la hobito tenis en sia mano elfan tranĉilon, kiun li uzis kiel glavon. Do por gajni tempon, Golumo defiis Bilbon pri la enigmoludo, dirante, ke, se li starigus enigmon, kiun Bilbo ne povus solvi, tiam li mortigus kaj manĝus lin; sed se Bilbo venkus lin, tiam li farus laŭ la volo de Bilbo: li kondukus lin ĝis vojo el la tuneloj.

    Pro tio, ke li estis senespere vojperdinta en la mallumo kaj povis iri nek antaŭen nek malantaŭen, Bilbo akceptis la defion; kaj ili starigis unu al la alia multajn enigmojn. Fine Bilbo venkis en la ludo, pli per bonŝanco (laŭŝajne) ol per sprito; ĉar post kelka tempo mankis al li plua enigmo, kaj li ekkriis, kiam lia mano trafis la ringon, kiun li trovis kaj forgesis: “Kion mi havas en mia poŝo?” Tion Golumo malsukcesis solvi, kvankam li postulis tri provojn.

    Vere, la aŭtoritatuloj malkonsentas inter si, ĉu tiu lasta demando estis nura “demando”, kaj ne “enigmo” laŭ la rigoraj reguloj de la ludo; sed ĉiuj konsentas, ke akceptinte ĝin kaj provinte diveni la respondon, Golumo estis ligita de la promeso. Kaj Bilbo insistadis, ke li plenumu sian vorton; ĉar ekvenis al li en la kapon, ke tiu ŝlima kreaĵo eble montriĝos falsa, malgraŭ tio, ke tiajn promesojn oni rigardis kiel sanktajn, kaj en la pratempo ĉiuj krom la plej malvirtegaj uloj timis malplenumi ilin. Sed post epokoj da izoleco en la mallumo la koro de Golumo estis nigra kaj enhavis perfidemon. Li forglitis, kaj reiris al sia insulo, pri kiu Bilbo sciis nenion, ne malproksima en la malhela akvo. Tie, li supozis, troviĝis lia ringo. Li estis jam malsata kaj kolera, kaj kiam li havus sian “trezoregon”, li timus tute neniun armilon.

    Sed la ringo ne estis sur la insulo; li ĝin perdis, ĝi estis for. Lia kriĉo tremigis al Bilbo la dorson, kvankam li ankoraŭ ne komprenis, kio estis okazinta. Sed Golumo jam ekdivenis, tro malfrue. “Kion ĝi havas en siaj poŝoj?” li kriis. La lumo en liaj okuloj similis verdan flamon dum li rekuradis por murdi la hobiton kaj rehavi sian “trezoregon”. Ĝustatempe Bilbo konstatis la danĝeron, kaj li fuĝis blinde laŭ la koridoro malal la akvo; kaj ankoraŭfoje lin savis lia bonŝanco. Ĉar kurante li enpoŝigis sian manon, kaj la ringo kviete surfingriĝis. Tiel okazis, ke Golumo preterpasis ne vidante lin kaj pluiris por bari la elirvojon, ke la “ŝtelinto” ne eskapu. Singarde Bilbo sekvis lin dum li iradis sakrante kaj parolante al si pri sia “trezorego”; laŭ tiu parolado eĉ Bilbo finfine divenis la veron, kaj espero venis al li en la mallumo: li mem trovis la mirindan ringon kaj eblecon eskapi de la orkoj kaj de Golumo.

    Fine ili haltis antaŭ nevidita trairejo, kiu kondukis al la subaj pordoj de l' minejoj je l' orienta flanko de la montoj. Tie Golumo kaŭris batalpreta, flarante kaj aŭskultante; kaj Bilbo tentiĝis mortigi lin per sia glavo. Sed kompato malhelpis lin, kaj kvankam li retenis la ringon, en kiu troviĝis lia sola espero, li rifuzis uzi ĝin por helpi en mortigo de la mizera kreaĵo malavantaĝa. Fine, streĉante sian kuraĝon, li transsaltis Golumon en la mallumo, kaj fuĝis laŭ la koridoro, sekvate de l' krioj malamaj kaj senesperaj de sia malamiko: “Ŝtelinto, ŝtelinto! Baginzo! Ni malamas ĝin por ĉiam!

    Nu, estas fakto stranga, ke tio ne estas la historio tia, kia ĝin Bilbo unue rakontis al siaj kunuloj. Al ili li rakontis, ke Golumo promesis al li donacon, se li venkus en la ludo; sed kiam Golumo iris por alporti ĝin de la insulo, li trovis, ke la valoraĵo estis for: la magia ringo, kiun oni donacis al li antaŭlonge je lia naskiĝfesto. Bilbo divenis, ke tio estas la ringo mem, kiun li trovis, kaj pro tio, ke li venkis en la ludo ĝi jam estis rajte lia propraĵo. Sed estante en danĝera situacio, li nenion diris pri ĝi, kaj devigis Golumon montri al li la elirvojon kompensaĵe anstataŭ donace. Tiun priskribon Bilbo registris en siaj memuaroj, kaj ŝajnas, ke li neniam mem ŝanĝis ĝin, eĉ ne post la Konsiliĝo ĉe Elrondo. Evidente ĝi plu aperis en la origina Ruĝa Libro, kiel ankaŭ en pluraj el la kopioj kaj eltiraĵoj. Sed multaj kopioj enhavas la veran priskribon (kiel alternativon), sendube derivitan de notoj far Frodo aŭ Samsaĝo, kiuj ambaŭ eksciis la veron, kvankam ŝajne ili malemis forstreki ion ajn efektive skribitan de la maljuna hobito mem.

    Gandalfo, aliflanke, malkredis la unuan rakonton de Bilbo, tuj kiam li aŭdis ĝin, kaj li daŭre scivolemis pri la ringo. Fine li havigis de Bilbo la veran rakonton post multa demandado, kiu provizore malvarmigis ilian amikecon; sed ŝajnis, ke la sorĉisto taksis grava la veron. Kvankam tion li ne diris al Bilbo, li ankaŭ taksis grava kaj perturba la konstaton, ke la bona hobito ne diris ekde la komenco la veron: tute kontraŭe al ties kutimo. La koncepto pri “donaco” ne estis nura hobiteca elpensaĵo, malgraŭ ĉio. Tion sugestis al Bilbo, laŭ lia konfeso, la subaŭskultita parolado de Golumo; ĉar Golumo fakte nomis la ringon sia “naskiĝfesta donaco”, plurfoje. Ankaŭ tion Gandalfo trovis stranga kaj suspektinda; sed la veron pri tiu ĉi punkto li ne eltrovis ĝis post multaj jaroj, kiel vidiĝos en tiu ĉi libro.

    Pri la postaj aventuroj de Bilbo ne necesas multon diri ĉi tie. Per helpo de la ringo li eskapis de la ork-gardistoj antaŭ la pordo kaj reatingis siajn kunulojn. Li uzis la ringon multfoje dum sia serĉvojaĝo, ĉefe por helpi al siaj amikoj; sed li kaŝis ĝin de ili laŭeble longe. Post sia reveno hejmen li neniam denove parolis pri ĝi al iu ajn, krom Gandalfo kaj Frodo; kaj neniu alia en la Provinco sciis pri ĝia ekzisto, aŭ tion li supozis. Nur al Frodo li montris la priskribon de la vojaĝo, kiun li estis verkanta.

    Sian glavon Piko Bilbo pendigis super sia kameno, kaj sian mirindan maŝkirason, donacon de la gnomoj el la Drak-amasigo, li pruntedonis al muzeo, fakte al la Madom-domo en Mult-Fosejo. Sed li konservis en tirkesto ĉe Bag-Endo la malnovan mantelon kaj kapuĉon, kiujn li vestis vojaĝante; kaj la ringo, ligita per delikata ĉeno, restis en lia poŝo.

    Li revenis al sia hejmo ĉe Bag-Endo la 22an de junio en sia kvindek dua jaro (P.D. 1342), kaj nenio tre rimarkinda okazis en la Provinco ĝis s-ro Baginzo komencis preparojn por la festado de sia centdekunua naskiĝdatreveno. Je tiu punkto komenciĝas tiu ĉi Historio. 


    Noto pri la provincaj analoj

    Je la fino de la Tria Epoko la rolo, kiun ludis la hobitoj en la grandaj eventoj, kiuj rezultigis, ke la Provinco estis inkluzivita en la Reunuiĝintan Reĝlandon, vekis ĉe ili pli vastan interesiĝon pri la propra historio, kaj multaj el iliaj tradicioj, ĝis tiam ankoraŭ ĉefe buŝaj, estis kolektitaj kaj surpaperigitaj. La pli eminentaj familioj okupiĝis ankaŭ pri okazaĵoj en aliaj partoj de la Reĝlando, kaj multaj el iliaj membroj studis ties antikvajn historiojn kaj legendojn. Ĉe la fino de la unua jarcento de la Kvara Epoko jam troviĝis en la Provinco pluraj bibliotekoj, kiuj enhavis multajn historiajn librojn kaj analojn.

    La plej grandaj el tiuj kolektoj estis verŝajne ĉe Subturejo, ĉe Grandaj Smialoj, kaj ĉe Brandohalo. Tiu ĉi raporto pri la fino de la Tria Epoko estas ĉerpita precipe el la Ruĝa Libro de Okcidentejo. Tiun gravegan fonton pri la historio de la Milito de l' Ringo oni tiel nomis, ĉar ĝi estis longe gardata ĉe Subturejo, la hejmo de la Belinfanoj, Gardistoj de Okcidentejo. Origine ĝi estis la privata taglibro de Bilbo, kiu kunportis ĝin al Rivendelo. Frodo reportis ĝin al la Provinco, kune kun multaj apartaj folioj kaj notoj, kaj en 1420-1 P.D. li preskaŭ plenigis ĝiajn paĝojn per sia raporto pri la Milito. Sed aldonitaj al ĝi, kaj konservitaj kune kun ĝi, verŝajne en unu ruĝa ujo, estis tiuj tri grandaj volumoj, binditaj en ruĝa ledo, kiujn Bilbo donis al li kiel adiaŭan donacon. Al tiuj kvar volumoj oni en Okcidentejo aldonis kvinan volumon kun komentarioj, genealogioj, kaj diversaj aliaj aferoj pri la hobitaj membroj de la Kunularo.

    La origina Ruĝa Libro ne estas konservita, sed oni faris multajn kopiojn, precipe de la unua volumo, por uzo de la posteuloj de la infanoj de Mastro Samsaĝo. La plej grava kopio tamen havas alian historion. Ĝi estis tenata en Grandaj Smialoj, sed ĝi estis skribita en Gondoro, verŝajne laŭ peto de la pranepo de Peregrino, kaj kompletigita en 1592 P.D. (172 de la Kvara Epoko). Ĝia sudana skribisto aldonis la jenan noton: Findegilo, Reĝa Skribisto, finis tiun ĉi verkon en IV 172. Ĝi estas ĉiudetale ekzakta kopio de la Superula libro de Minaso Tirit. Tiu libro estis kopio, farita laŭ peto de Reĝo Elesaro, de la Ruĝa libro de la Perianoj, kaj estis portita al li de Superulo Peregrino, kiam tiu emeritiĝinte transloĝiĝis al Gondoro en IV 64.

    Sekve la Superula Libro estis la unua kopio farita de la Ruĝa Libro, kaj ĝi enhavis multon, kiu estis poste ellasita aŭ perdita. En Minaso Tirit ĝi ricevis abundon da notoj kaj korektoj, precipe pri nomoj, vortoj, kaj citaĵoj el la elfaj lingvoj; kaj oni aldonis al ĝi mallongigitan version de tiuj partoj de la Rakonto pri Aragorno kaj Arvena, kiuj troviĝas ekster la raporto pri la Milito. Laŭdire la plena rakonto estis verkita de Barahiro, nepo de reganto Faramiro, kelkan tempon post la forpaso de la Reĝo. Sed la ĉefa graveco de la Findegila kopio estas, ke ĝi sola enhavas la tuton de la “Tradukoj el la elfa” fare de Bilbo. Tiuj tri volumoj estis rigardataj kiel verko de grandaj lerto kaj instruiteco, en kiu, inter 1403 kaj 1418, li uzis ĉiujn fontojn haveblajn al li en Rivendelo, kaj vivantajn kaj skribitajn. Sed ĉar ili estis malmulte uzataj de Frodo, koncernante preskaŭ senescepte la Antikvajn Tagojn, ni pri ili ne parolos plu ĉi tie.

    Pro tio, ke Gajadoko kaj Peregrino fariĝis ĉefoj de siaj grandaj familioj, kaj samtempe flegis siajn kontaktojn kun Rohano kaj Gondoro, la bibliotekoj ĉe Bokelboro kaj Tjukboro entenis multon, kiu ne aperas en la Ruĝa Libro. En Brandohalo troviĝis multaj verkoj, kiuj traktis pri Eriadoro kaj la historio de Rohano. Kelkaj el tiuj estis verkitaj aŭ komencitaj de Gajadoko mem, kvankam en la Provinco oni memoris lin precipe pro lia Herbokonoj de la Provinco kaj pro lia Jarkalkulo, en kiu li diskutas la rilaton de la Provinca kaj Bria kalendaroj al tiuj de Rivendelo, Gondoro, kaj Rohano. Krome li verkis mallongan traktaĵon Malnovaj Vortoj kaj Nomoj en la Provinco, ĉar li aparte interesiĝis pri la parenceco kun la lingvo de la rohananoj de tiaj “provincvortoj” kiel madomo kaj malnovaj elementoj de loknomoj.

    En Grandaj Smialoj la libroj estis malpli interesaj al provincanoj, kvankam tre gravaj por pli ĝenerala historio. Neniu el ili estis verkita de Peregrino, sed li kaj liaj posteuloj kolektis multajn manuskriptojn faritajn de gondoraj skribistoj: precipe kopiojn aŭ resumojn de historioj aŭ legendoj kun rilato al Elendilo kaj liaj heredintoj. Sole ĉi tie en la Provinco estis troveblaj ampleksaj materialoj por la historio de Numenoro kaj la supreniĝo de Saŭrono. Verŝajne en Grandaj Smialoj estis kompilita la Rakonto de Jaroj, helpe de materialo kolektita de Gajadoko. Kvankam la donitaj datoj ofte estas konjektoj, precipe por la Dua Epoko, ili meritas atenton. Estas verŝajne, ke Gajadoko akiris helpon kaj informojn en Rivendelo, kiun li vizitis pli ol unufoje. Tie, kvankam Elrondo estis foririnta, restis longe liaj filoj, kune kun kelkaj el la altelfa popolo. Oni diras, ke Celeborno iris por ekloĝi tie post la foriro de Galadriela, sed ne registriĝis informo pri la tago, kiam li fine sin turnis al la Grizaj Havenoj, kaj kun li foriris la lasta vivanta memoro de la Antikvaj Tagoj de Mez-Tero.

    Tradukis Bertilo Wennergren


    Notoj

    La divido de la teksto je volumoj estis eldonista arbitro, kiu poste tradiciiĝis. Origine la teksto konsistas el ses libroj, liveritaj al la eldonisto en tri partoj.

    Laŭ decido de William Auld, la suplementoj ne estas eldonitaj en nia projekto. Bonvolu legi ilin en la angla aŭ en via nacia lingvo.

    Tiun silmarilon akiris la plej granda el la homoj de la Unua Epoko, Bereno, la edzo de la belega Lutiena. Pri ili estas rakontate en ĉi tiu libro (pĝ. 226–229).

    La morto estis unika doto de Iluvataro al la homoj, sed la Kreinto ebligis al la duonelfoj (infanoj de elfoj kaj homoj) elekti inter la sorto de senmortaj elfoj kaj mortalaj homoj. Erendilo havis du filojn. Elrondo elektis la sorton de la unuenaskitoj, kaj li rolas en tiu ĉi libro. Elroso elektis la sorton de l' homoj kaj vivis 500 jarojn, el kiuj dum 410 jaroj li reĝis en Numenoro.

    Majaro Saŭrono estis senmorta. Post la pereo de Numenoro li revenis al Mordoro, kvankam li ne plu povis rehavi sian antaŭan saĝulan aspekton.

    Temas pri la dua angla eldono. En la dua Esperanta eldono estas enmetitaj nur ĉi tiu Antaŭparolo kaj la aldono al la Prologo, ambaŭ tradukitaj de Bertilo Wennergren.

    Laŭ la analoj de Gondoro tiu estis Argelebo II, la dudeka el la Norda linio, kiu finiĝis ĉe Arveduo tricent jarojn poste.

    Sekve, la jaroj de la Tria Epoko laŭ la kalkulado de la elfoj kaj la dunadanoj estas troveblaj per aldono de 1600 al la datoj de la Provinc-datumo.

    Vidu Apendicon B: analoj 1451, 1462, 1482; kaj noton ĉe la fino de Apendico C (en la angla eldono).

    Redonita en tre reduktita formo en Apendico B ĝis la fino de la Tria Epoko (en la angla eldono). 


    Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiujn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la eldonejo.


    Tolkien en Esperanto