La eldonon ebligis senintereza prunto de FAME-Fondaĵo.
Tolkien J.R.R. La du turegoj: La dua parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 368 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; №4).
Eble ja estis nun tago, kiel diris Golumo, sed la hobitoj povis vidi malmulte da diferenco, krom, eble, ke la ĉielo supre estis malpli nigrega, pli simila al granda fumtegmento; dum anstataŭ la mallumo profundnokta, kiu plu ŝvebis en fendetoj kaj truoj, griza malklariga ombro vualis la ŝtonan mondon ĉirkaŭ ili. Ili pluiris, Golumo antaŭe kaj la hobitoj unu apud la alia, supren laŭ la longa ravino inter la pilastroj kaj kolonoj el ŝirita kaj veterumita roko starantaj kvazaŭ grandegaj senformaj statuoj ambaŭflanke. Malestis sonoj. Iom antaŭe, eble unu-du mejlojn, estis griza murego, lasta suprenŝovita maso da monta ŝtono. Pli malhela ĝi baŭmis, kaj grade altiĝis, dum ili proksimiĝis, ĝis ĝi turumis alte super ili, barante vidon al ĉio, kio troviĝis poste. Profunda ombro kuŝis antaŭ ĝia subo. Sam snufis la aeron.
— Aĥ! Tiu fetoro! — li diris. — Ĝi pli kaj pli fortiĝas.
Baldaŭ ili estis sub la ombro, kaj tie meze de ĝi ili vidis la enirejon de kaverno.
— Jen la eniro, — diris Golumo mallaŭte. — La eniro de la tunelo.
Li ne prononcis ĝian nomon: Toreĥo Ungol, Fikuŝejo de Ŝeloba. El ĝi venis odoraĉo, ne la malsana putrodoro en la herbejoj de Morgulo, sed naŭza fetoro, kvazaŭ malpuraĵo nenomebla amasiĝus kaj konserviĝus en la interna mallumo.
— Ĉu jen la sola vojo, Smeagolo? — demandis Frodo.
— Jes, jes, — li respondis. — Jes, ni devos iri nun tiuvoje.
— Ĉu vi volas diri, ke vi jam trairis tiun truon? — diris Sam. — Fu! Sed eble ne malplaĉas al vi fiodoroj.
La okuloj de Golumo ekbrilis.
— Li ne scias, kio ne malplaĉas, ĉu, trezoro? Ne, li ne scias. Sed Smeagolo kapablas toleri. Jes. Li trairis, ho jes, tute trairis. Ĝi estas la sola vojo.
— Kaj kio kreas la fiodoron, mi scivolas, — diris Sam. — Ĝi similas… nu, mi ne volonte dirus. Iu besteca truo de la orkoj, mi garantias, kun ilia centjara malpuraĵo interne.
— Nu, — diris Frodo, — kun aŭ sen orkoj, se ĝi estas la sola
vojo, ni devos iri ĝin.
Profunde enspirinte ili eniris. Post kelkaj paŝoj ili troviĝis en kompleta kaj nepenetrebla mallumo. Post la senlumaj koridoroj de Morio Frodo kaj Sam ne spertis tian malhelon, kaj se eble tiu ĉi estis pli profunda kaj pli densa. Tie troviĝis aero moviĝanta, kaj eĥoj, kaj sento de spaco. Ĉi tie la aero estis senmova, stagna, peza, kaj bruoj mortfalis. Ili marŝis kvazaŭ en nigra vaporo kreita el vera mallumo mem, kiu spirate blindigis ne nur la okulojn, sed ankaŭ la menson, tiel ke eĉ memoro pri koloroj kaj formoj kaj iu ajn lumo forvelkis de la pensado. Nokto ĉiam estis, kaj ĉiam estos, kaj nokto estis ĉio.
Sed dum iom da tempo ili povis ankoraŭ senti, kaj fakte la sentumoj de iliaj piedoj kaj fingroj komence ŝajnis akrigitaj preskaŭ dolore. La muroj sentiĝis, je ilia surprizo, glataj, kaj la planko, escepte de paŝo de tempo al tempo, estis rekta kaj ebena, ĉiam supriĝanta laŭ sendevia kruta deklivo. La tunelo estis alta kaj larĝa, tiel larĝa ke, kvankam la hobitoj marŝis unu apud la alia, nur tuŝante la murojn per la etenditaj brakoj, ili estis disigitaj, izolitaj en la mallumo.
Golumo eniris la unua kaj ŝajnis nur kelkajn paŝojn antaŭe. Dum ili ankoraŭ povis atenti tiajn aferojn, ili povis aŭdi lian spiron siblanta kaj anhelanta ĝuste antaŭ ili. Sed post kelka tempo iliaj sentumoj iĝis malpli fortaj, tiel tuŝado kiel aŭdado ŝajnis sensentiĝi, kaj ili pluiris palpante, marŝante, ĉiam antaŭen, ĉefe pro la forto de la volo, laŭ kiu ili eniris, volo trairi kaj deziro atingi finfine la altan pordon transe.
Antaŭ ol ili progresis tre multe, eble, tamen tempo kaj distanco baldaŭ ĉesis kalkulebli, Sam dekstre, palpante la muron, konsciiĝis pri alia aperturo ĉeflanke: dum momento li rimarkis malfortan spiron de aero malpli densa, kaj poste ili preterpasis ĝin.
— Troviĝas pli ol unu koridoro ĉi tie, — li flustris pene: ŝajnis malfacile sonigi sian spiron. — Tio ĉi estas loko tiel orkeca, kiel loko iam povus esti.
Post tio, unue li dekstre, kaj poste Frodo maldekstre, preterpasis tri-kvar similajn aperturojn, iujn pli larĝajn, iujn pli malgrandajn; sed ankoraŭ la ĉefa vojo estis nedubebla, ĉar tiu estis rekta kaj sendevia, kaj ĝi daŭre supreniris. Sed kiom longa ĝi estis, kiom pli el ĝi ili devos toleri, aŭ povos toleri? La senspireco de la aero plifortiĝis, dum ili supreniris; kaj nun en la blindiga senlumo ili ofte ŝajnis senti ian reziston pli densan ol la fia aero. Dum ili puŝis sin antaŭen, ili sentis ion ektuŝanta la kapojn, aŭ la manojn, longajn tentaklojn, aŭ pendajn kreskaĵojn eble: ili ne povis konstati, kio estas tio. Kaj daŭre la fiodoro plifortiĝis. Ĝi plifortiĝis, ĝis preskaŭ ŝajnis al ili, ke flaro estas la sola sentumo klara, kiu restas al ili, kaj tio estas por turmenti ilin. Unu horon, du horojn, tri horojn: kiom ili jam pasigis en tiu ĉi senluma truo? Horojn… prefere tagojn, semajnojn. Sam forlasis la tunelflankon kaj kuntiriĝis al Frodo, kaj iliaj manoj renkontiĝis kaj kroĉiĝis, kaj tiel ili kune pluiris ankoraŭ.
Fine Frodo, palpante laŭ la maldekstra muro, subite alvenis vakejon. Li preskaŭ falis flanken en la malplenon. Tie estis iu aperturo en la roko multe pli larĝa ol iuj en la jam preterpasitaj; kaj el ĝi venis fetoro tiel fia kaj sento pri embuska malico tiel intensa, ke Frodo ŝanceliĝis. Kaj tiumomente ankaŭ Sam skuiĝis kaj falis antaŭen.
Rezistante tiel la naŭzon kiel la timon, Frodo kroĉis la manon de Sam.
— Stariĝu! — li diris per raŭka senvoĉa spiro. — Ĉio originas ĉi tie, la fetoro kaj la danĝero. Venis la tempo! Rapidu!
Utiligante la restaĵon de siaj forto kaj kuraĝo, li trene starigis Samon, kaj devigis moviĝi siajn proprajn membrojn. Sam stumble akompanis lin. Unu paŝon, du paŝojn, tri paŝojn… finfine ses paŝojn. Eble ili jam pasis la teruran nevideblan aperturon, sed ĉu tiel estis aŭ ne, subite estis pli facile moviĝi, kvazaŭ iu malamikeca volo momente liberigus ilin. Ili baraktis antaŭen, ankoraŭ man-en-mane.
Sed preskaŭ tuj ili frontis novan malfacilon. La tunelo disduiĝis, aŭ tiel ŝajnis, kaj pro la mallumo ili ne sciis, kiu vojo estas pli larĝa, aŭ kiu el ili pluiras pli rekte. Kiun el ili laŭiri, ĉu la dekstran, aŭ la maldekstran? Ili sciis pri neniu gvidindiko, tamen malĝusta elekto estos preskaŭ certe fatala.
— Laŭ kiu vojo iris Golumo? — anhelis Sam. — Kaj kial li ne atendis?
— Smeagolo! — diris Frodo, klopodante voki. — Smeagolo! — Sed lia voĉo raŭkis, kaj la nomo mortfalis preskaŭ tuj post eliro. Venis neniu respondo, eĉ ne eĥo, eĉ ne tremeto de l' aero.
— Li vere foriris ĉi-foje, mi kredas, — murmuris Sam. — Mi opinias, ke ĝuste ĉi tien li intencis gvidi nin. Golumo! Se iam mi metos la manojn al vi denove, vi tion bedaŭros.
Baldaŭ, palpante mallerte en la mallumo, ili konstatis, ke la maldekstra
aperturo estas barita: aŭ ĝi estis ruzo aŭ iu ŝtonego falis en la koridoron.
— Tio ĉi ne povas esti la vojo, — Frodo flustris. — Prave aŭ malprave ni devos iri laŭ la alia.
— Kaj rapide! — Sam anhelis. — Io pli malbona ol Golumo proksimas. Mi sentas ion, kio rigardas nin.
Ili ne progresis pli ol kelkajn paŝojn, kiam de malantaŭe aŭdiĝis sono, timiga kaj terura en la peza remburita aero: gargara bobela bruo kaj longa malica siblo. Ili abrupte turniĝis sed nenio estis videbla. Ŝtone senmovaj ili staris, gapante, atendante ion nekonatan.
— Embusko! — diris Sam, kaj li metis manon sur la tenilon de sia glavo; kaj farante tion li pensis pri la mallumo en la tumulo, el kiu ĝi venis. “Mi volus, ke maljuna Tom estus nun apude!” — li pensis. Tiam, starante kun mallumo ĉirkaŭe kaj nigro de malespero kaj kolero en sia koro, ŝajnis al li, ke li vidas lumon: lumon en sia menso, unue preskaŭ netolereble brilan, kiel sunradio al la okuloj de iu longe kaŝita en senfenestra ŝakto. Poste la lumo iĝis koloroj: verdo, oro, arĝento, blanko. Tre fore, kvazaŭ en bildeto desegnita de elfaj fingroj, li vidis la Damon Galadriela staranta sur la herbo en Lorieno, kaj en ŝiaj manoj estis donacoj. Kaj vi, Ringoportanto, li aŭdis ŝin diri, fore sed klare, por vi mi preparis tion ĉi.
La bobela siblo pliproksimiĝis, kaj aŭdiĝis grincado kvazaŭ de iu artikitaĵo, kiu moviĝus lantcele en la mallumo. Fetoro venis antaŭ ĝi.
— Mastro, mastro! — kriis Sam, kaj viglo kaj urĝo revenis al lia voĉo. — La donaco de l' Damo! La stelvitro! Lumo por vi en lokoj senlumaj, ŝi diris, ke tio ĝi estos. La stelvitro!
— Ĉu la stelvitro? — murmuris Frodo, kvazaŭ respondante el dormo,
apenaŭ komprenante. — Nu, jes! Kial mi forgesis ĝin? Lumo kiam ĉiuj
aliaj lumoj estingiĝos! Kaj nun vere nur lumo povos helpi nin.
Malrapide lia mano iris al lia sino, kaj malrapide li levis la Flakoneton de Galadriela. Dum momento ĝi ardis, malforta kiel supreniranta stelo baraktanta en pezaj terproksimaj nebuletoj, kaj poste kiam ĝia potenco plifortiĝis, kaj espero kreskis en la menso de Frodo, ĝi komencis fajri, kaj ĉendiĝis al arĝenta flamo, eteta kerno de blinduma lumo, kvazaŭ Erendilo mem descendus de la altaj sunsubiraj padoj kun la lasta Silmarilo sur la frunto. La mallumo cedis lokon al ĝi, ĝis ĝi ŝajnis brili en la centro de globo el aereca kristalo, kaj la mano ĝin tenanta flagris je blanka fajro.
Frodo gapis mirigite al tiu mirinda donaco, kiun li tiom longe portadis, ne diveninte ĝiajn plenajn valoron kaj potencon. Malofte li memoris pri ĝi survoje, ĝis ili venis al la Morgula Valo, kaj neniam li uzis ĝin pro timo pri ĝia riveliga lumo.
— Aiya Eärendil Elenion Ancalima! — li kriis kaj ne sciis, kion li prononcis; ĉar ŝajnis, ke alia voĉo parolis per la lia, klara, neĝenata de la fia aero en la ŝakto.
Sed aliaj potencoj troviĝas en Mez-Tero, potencoj de nokto, kaj ili
estas malnovaj kaj fortaj. Kaj ŝi, kiu marŝis en la mallumo, aŭdis la
elfojn krii tiun krion praprae en la tempoprofundoj, kaj tiam ŝi ignoris
ĝin, kaj nun ĝi ne malkuraĝigis ŝin. Eĉ dum Frodo parolis, li sentis
grandan malicon direktitan al li, kaj mortigeman rigardon taksantan lin.
Ne malproksime en la tunelo, inter ili kaj la aperturo, kie ili ŝanceliĝis
kaj stumblis, li konsciiĝis pri okuloj videbliĝantaj, du grandaj garboj
de multfenestraj okuloj — la venonta atenco estis finfine senmaskigita.
La radiado de la stelvitro estis frakasita kaj resendata de ties mil facetoj,
sed malantaŭ la ekbrilo komencis arde interne iu pala mortigema fajro,
flamo ĉendita en iu profunda ŝakto de misa pensado. Monstraj kaj abomenindaj
estis tiuj okuloj, bestecaj kaj tamen plenaj je intenco kaj je hida ĝojeco,
frandante sian predon jam enfermitan sen ajna espero pri eskapo.
Frodo kaj Sam, hororfrapite, komencis malrapide retroiri, kun la propra rigardo kaptita de la terura gapado de tiuj misaŭguraj okuloj; sed dum ili retroiris, samtempe la okuloj venis antaŭen. La mano de Frodo hezitis, kaj malrapide la Flakoneto ekpendis. Tiam subite, liberigite de la retena sorĉo por iom kuri en vana paniko por amuzi la okulojn, ili ambaŭ turnis sin kaj fuĝis kune; sed dum ili kuris, Frodo retrorigardis kaj vidis terurite, ke la okuloj tuj saltante sekvis ilin. La fiodoro de morto nubece ĉirkaŭis ilin.
— Haltu, haltu! — li kriis febre. — Kurado ne utilas.
La okuloj malrapide proksimiĝis.
— Galadriela! — li vokis, kaj streĉante sian kuraĝon li ankoraŭfoje levis la Flakoneton. La okuloj haltis. Momente ties rigardo malstreĉiĝis, kvazaŭ ĝenus ilin ia svaga dubo. Tiam la koro de Frodo flamiĝis en li, kaj ne pensante pri la faro, ĉu tio estis stulto, malespero aŭ kuraĝo, li prenis per la maldekstra mano la Flakoneton, kaj per la dekstra li elingigis sian glavon. Pikilo ekflagris, kaj la akra elfa klingo ekbrilis en la arĝenta lumo, sed ĉe la eĝoj flagris blua fajro. Poste, tenante alte la stelon kaj kun la glavo antaŭ si, Frodo, hobito el la Provinco, marŝis senŝancele suben renkonte al la okuloj.
Tiuj hezitemis. Dubo aperis en ili, kiam la lumo proksimiĝis. Unu post
unu ili malfortiĝis, kaj malrapide retiris sin. Neniu helo tiom terura
iam antaŭe afliktis ilin. De suno kaj luno kaj steloj ili estis sekuraj
sub la tero, sed nun stelo descendis en la teron mem. Daŭre ĝi proksimiĝis,
kaj la okuloj ekŝanceliĝis. Unu post alia ili ĉiuj senlumiĝis; ili
forturniĝis, kaj granda maso, ekster atingo de la lumo, ĵetis sian ombregon
intere. Ili estis for.
— Mastro, mastro! — kriis Sam. Li proksimis malantaŭe, kun propra glavo elingigita kaj preta. — Je la steloj kaj gloro! Ja la elfoj faros el tio kanton, se iam ili aŭdos pri ĝi! Ke mi travivu por rakonti ĝin al ili kaj aŭdi ilian kantadon. Sed ne pluiru, mastro! Ne subiru al tiu fikuŝejo! Nun ni disponas pri la sola ebleco. Nun ni foriru el tiu ĉi fia truo!
Kaj sekve ili turniĝis ankoraŭfoje, unue marŝis kaj poste kuris; ĉar dum la iro, la tunela planko supreniris apike, kaj ĉiupaŝe ili grimpis pli alten super la fetorojn de l' nevidebla fikuŝejo, kaj forto revenis al la membroj kaj koroj. Sed daŭre la malamego de l' Rigardanto embuskis malantaŭe, provizore blinda eble, tamen nevenkita, plu celanta mortigon. Kaj nun venis renkonte al ili aerfluo, malvarma kaj maldensa. La aperturo, la tunela ekstremo, finfine troviĝis antaŭ ili. Anhele, sopirante al loko sentegmenta, ili ĵetis sin antaŭen; kaj poste ili mirigite ŝanceliĝis, retrostumblante. La eliron baris iu barilo, sed ne el ŝtono: mola kaj iom cedema ĝi ŝajnis, kaj tamen forta kaj nepenetrebla; aero trafiltriĝis, sed eĉ ne brileto de lumo. Ankoraŭfoje ili impetis antaŭen kaj estis reĵetitaj.
Alte tenante la Flakoneton, Frodo vidis antaŭ si grizecon, kiun la radiado de la stelvitro ne penetris kaj ne lumigis, kvazaŭ ĝi estus ombro, kiun, ĉar ne kreis ĝin lumo, nenia lumo povas forigi. Tra la larĝo kaj alto de la tunelo vasta araneaĵo estis teksita, orda kiel teksaĵo de iu granda araneo, sed pli dense teksita kaj multe pli granda, kaj ĉiu fadeno dika kiel ŝnurego.
— Araneaĵoj! — Sam ridis malafable. — Ĉu nur tio? Araneaĵoj! Tamen kia araneo! Ek al ili, suben ili!
Furioze li ekhakis ilin per sia glavo, sed la fadeno, kiun li frapis, ne rompiĝis. Ĝi iomete cedis kaj poste resaltis kiel liberigita pafarka ŝnureto, forturnante la klingon kaj suprenĵetante la brakon kaj la glavon. Trifoje Sam batis per sia tuta forto, kaj fine unu fadeno el la sennombraj fadenoj tratranĉiĝis kaj tordiĝis, kirliĝante kaj vipante tra la aero. Unu el ĝiaj ekstremaĵoj vipis la manon de Sam, kaj li ekkriis pro l' doloro, retrosaltante kaj metante la manon al la buŝo.
— Necesos tagoj por liberigi la vojon tiumaniere, — li diris. — Kion fari? Ĉu revenis tiuj okuloj?
— Ne, nevideblas, — diris Frodo. — Sed mi plu sentas, ke ili rigardas min aŭ pensas pri mi: eble pretigas novan planon. Se tiu ĉi lumo malleviĝus, aŭ se ĝi estingiĝus, ili rapide revenus.
— Kaptitaj en la fino! — amare diris Sam, dum lia kolero fortiĝis denove malgraŭ laco kaj malespero. — Kuloj en reto. La kondamno de Faramiro mordu tiun Golumon kaj mordu lin rapide!
— Tio jam ne helpus nin, — diris Frodo. — Ek! Ni vidu, kion kapablas
Pikilo. Ĝi estas klingo elfa. Ekzistis araneaĵoj teruraj en la malhelaj
ravinoj de Beleriando, kie ĝi estis forĝita. Sed vi devos esti gardanto
kaj malhelpi revenon de l' okuloj. Jen, prenu la stelvitron. Ne timu. Alte
tenu ĝin kaj sentinelu!
Poste Frodo alpaŝis la grandan grizan reton kaj hakis ĝin laŭ larĝa balaa frapo, trenante l' amaran eĝon rapide tra eskalo de denspendaj kordoj, kaj tuj forsaltis. La blubrila klingo traŝiris ilin kiel falĉilo herbon, kaj ili saltis kaj tordiĝis kaj poste pendis nestreĉite. Granda ŝiraĵo estis kreita.
Baton post bato li faris, ĝis fine la tuta teksaĵo en lia ĝisatingo estis frakasita, kaj la supra parto bloviĝis kaj skuiĝis kiel nefiksita vualo pro la envenanta venteto. La kaptilo estis rompita.
— Venu! — kriis Frodo. — Antaŭen! Antaŭen! — Sovaĝa ĝojo pro ilia eskapo el la faŭko mem de malespero subite plenigis lian tutan menson. Lia kapo turniĝis kvazaŭ pro gluto de fortega vino. Li trasaltis, kriante dum la irado.
Ŝajnis lume en tiu malhela lando al la okuloj, kiuj trapasis la fikuŝejon de nokto. La grandaj fumoj jam leviĝis kaj maldensiĝis, kaj pasis la lastaj horoj de tago sombra; la ruĝa ardo de Mordoro jam formortis en subbrula ombreco. Tamen ŝajnis al Frodo, ke li rigardas matenon de subita espero. Preskaŭ li atingis la supraĵon de la muro. Nur iomete pli alten. La fendego Cirito Ungol estis antaŭ li, malklara noĉo en la nigra firsto, kaj la rokaj kornoj nigrumis sur la ĉielo ambaŭflanke. Mallonga vetkuro, sprintista distanco, post kiu li trapasos!
— Al la pasejo, Sam! — li kriis, malatentante la kriĉon de sia voĉo, kiu liberigite de la sufoka aero en la tunelo jam sonoris alte kaj senbride. — Al la pasejo! Kuru, kuru, kaj ni trapasos, trapasos antaŭ ol iu povos malhelpi nin!
Sam venis malantaŭe tiel rapide, kiel eblis urĝi la krurojn; sed kvankam
li ĝojis esti libera, li estis maltrankvila, kaj dum li kuris, li ofte
retrorigardis al la malhela arkaĵo de l' tunelo, timante vidi la okulojn,
aŭ iun figuron neimageblan, elsaltintan persekute. Tro malmulte li kaj
lia mastro konis la ruzon de Ŝeloba. Ŝi havis multajn elirojn el sia
fikuŝejo.
Tie pralonge ŝi loĝis, malicaĵo en formo araneeca, ĝuste tia, kia antikve loĝis en la Lando de la Elfoj en tiu okcidento nun submara, kian Bereno kontraŭbatalis en la Montoj de Teruro en Doriato, kaj tiel alvenis Lutienan sur la verda herbejo inter la cikutoj antaŭlonge en la lunlumo. Kial Ŝeloba venis tien, fuĝante el ruino, rakontis neniu historio, ĉar el la Malhelaj Jaroj venis nur malmultaj rakontoj. Sed tamen tie troviĝis ŝi, kiu aperis tie antaŭ Saŭrono, kaj antaŭ la unua ŝtono de Baraduro; kaj ŝi servis neniun krom sin mem, trinkante la sangon de elfoj kaj homoj, pufiĝinte kaj grasiĝinte pro senfina kovado de siaj festenoj, teksante araneaĵojn el ombro; ĉar ĉiuj vivantoj estis ŝia nutraĵo, kaj ŝia vomo mallumo. Disvastigante ŝiajn malsuperajn kovaĵojn, bastardoj de l' mizeraj paruloj, la propraj idoj, kiujn ŝi mortigis, disiris de valo al valo, de Efelo Duad ĝis la orientaj montetoj, ĝis Dol Gulduro kaj la fortikaĵoj de Mornarbaro. Sed neniu povis rivali ŝin, Ŝeloban la Grandan, la lastan idon de Ungolianta, kiu ĝenis la malfeliĉan mondon.
Jam antaŭ jaroj Golumo vidis ŝin, Smeagolo kiu ŝteliris en ĉiujn malhelajn truojn, kaj li riverencis kaj adoris ŝin, kaj la malhelo de ŝia malica volo marŝis apud li laŭ ĉiuj vojoj de lia laceco, forbarante lin de lumo kaj de bedaŭro. Kaj li promesis alporti al ŝi manĝaĵon. Sed ŝia avido ne estis lia avido. Malmulton ŝi sciis aŭ zorgis pri turegoj, ringoj aŭ io ajn elpensita mense aŭ mane, kiu deziris nur morton al ĉiuj aliaj, mensan kaj korpan, kaj por si mem troabundon de vivo, sola, pufiĝinta, ĝis la montoj ne plu povus subteni ŝin kaj la mallumo ne povus limigi ŝin.
Sed tiu deziro estis ankoraŭ malproksima, kaj longe jam ŝi estis malsata, embuskante en sia fikuŝejo, dum kreskis la potenco de Saŭrono, kaj lumo kaj vivantoj forlasis lian terenon; kaj la urbo en la valo estis morta, kaj proksimiĝis neniu elfo aŭ homo, nur la malfeliĉaj orkoj. Nutraĵo malbonkvalita kaj singardema. Sed ŝi devis manĝi, kaj, kiam malgraŭ fortostreĉo ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego, ĉiam ŝi trovis metodon por kapti ilin. Sed ŝi avidis manĝaĵon pli dolĉan. Kaj Golumo kondukis ĝin al ŝi.
— Ni vidos, ni vidos, — li diris ofte al si, kiam malica humoro plenigis lin, dum li iris la danĝeran vojon de Emin Muilo ĝis la valo Morgul, — ni vidos. Eble okazos, ho jes, eble okazos, ke, kiam ŝi forĵetos la ostojn kaj la malplenajn vestaĵojn, ni trovos ĝin, ni akiros ĝin, la Trezoron, kompensaĵon por kompatinda Smeagolo, kiu alportas agrablan manĝaĵon. Kaj ni savos la trezoron, kiel ni promesis. Ho jes. Kaj kiam ni havos ĝin sekure, tiam ŝi scios tion, ho jes, tiam ni repagos ŝin, mia trezoro. Tiam ni repagos al ĉiuj!
Tiel li pensis en interna ĉambro de sia ruzeco, kiun li ankoraŭ esperis kaŝi de ŝi, eĉ kiam li venis al ŝi denove kaj riverencis profunde antaŭ ŝi, dum liaj kunuloj dormis.
Saŭrono sciis, kie ŝi embuskas. Plaĉis al li, ke ŝi loĝas tie malsata sed ne malpli malica, pli certa gardanto sur tiu antikva pado en lian landon ol iu ajn alia, kiun povus elpensi lia lerto. Kaj orkoj estis utilaj sklavoj, sed li havis ilin abunde. Se de tempo al tempo Ŝeloba kaptis ilin por mildigi sian malsaton, li ne domaĝis tion: li povis malhavi ilin. Kaj kelkfoje, kiel homo kiu ĵetas frandaĵon al sia kato (sia kato li nomis ŝin, sed ŝi ne agnoskis lin), Saŭrono sendis al ŝi kaptitojn, por kiuj li ne havis alian uzeblecon: li peligis ilin al ŝia truo kaj ordonis raporti al li la ludon, kiun ŝi elpensis.
Tiel ili ambaŭ vivis, ĝojante pri la propraj amuzaĵoj, kaj timis
neniun atakon, nek koleron, nek iun ajn finon de sia malico. Neniam ĝis
nun eskapis muŝo el la araneaĵoj de Ŝeloba, kaj tiom pli grandaj nun
estis ŝiaj agitiĝo kaj kolero.
Sed neniom pri tiu malico, kiun ili stimulis kontraŭ si, sciis kompatinda Sam, krom ke timo fortiĝas en li, minaco, kiun li ne povis vidi; kaj tiom peza fariĝis tio, ke kuri estis por li ŝarĝo, kaj liaj piedoj ŝajnis plumbaj.
Teruro ĉirkaŭis lin, kaj malamikoj estis antaŭ li en la pasejo, kaj lia mastro fantazihumore kuradis senpripense renkonte al ili. Forturnante siajn okulojn de la ombro malantaŭa kaj la profunda morno sub la klifo maldekstre, li rigardis antaŭen, kaj du aferojn li vidis, kiuj fortigis lian konsternon. Li vidis, ke la glavo, kiun Frodo plu tenis elingigite, briletas je blua flamo; kaj li vidis, ke la fenestro en la turego ankoraŭ ardas ruĝe.
— Orkoj! — li murmuris. — Ni neniam preteriros tiamaniere. Orkoj ĉeestas, kaj pli malbonaj ol orkoj.
Reirante haste al sia longedaŭra kutimo de sekreteco, li fermis sian
manon ĉirkaŭ la valora Flakoneto, kiun li ankoraŭ portis. Ruĝa pro
lia propra viva sango, lia mano momente ekbrilis, kaj poste li ŝovis la
rivelan lumon profunde en poŝon proksiman al sia sino kaj volvis sin en
sia elfa mantelo. Nun li provis rapidigi siajn paŝojn. Lia mastro distanciĝis
de li; jam li estis antaŭa ĉirkaŭ dudek paŝojn, flirtante plu kvazaŭ
ombro; baldaŭ li ne plu videblos en tiu mondo griza.
Apenaŭ Sam kaŝis la lumon de la stelvitro, jam ŝi venis. Iomete antaŭe kaj maldekstre li subite vidis, eliĝantan el nigra ombrotruo sub la klifo, la plej abomenindan figuron, kiun li iam rigardis, naŭzegan pli ol la teruro de malbonega sonĝo. Ŝi plej similis araneon, sed pli granda ol la grandaj ĉasbestoj, kaj pli timiga ol ili pro la malica intenco en ŝiaj senkompataj okuloj. Tiuj samaj okuloj, kiujn li supozis timigitaj kaj venkitaj, jen ili lumis denove je lumo misaŭgura, grapolitaj sur ŝia antaŭenŝovita kapo. Grandajn kornojn ŝi havis, kaj malantaŭ ŝia mallonga tigsimila kolo estis ŝia grandega ŝvelinta korpo, vasta pufa sako, balanciĝanta kaj sinkanta inter ŝiaj kruroj; ĝia granda supro estis nigra, makulita per grizaj makuloj, sed la ventro sube estis pala kaj fosforeska kaj eligis fiodoron. Ŝiaj kruroj estis kurbaj, kun grandaj nodaj artikoj super ŝia dorso, kaj kun haroj kiuj elstaris ŝtalpikile, kaj ĉe la ekstremo de ĉiu kruro estis pinĉilo.
Tuj kiam ŝi elpuŝis sian molan plaŭdan korpon kaj la kunfalditajn membrojn el la supera eliro de sia fikuŝejo, ŝi moviĝis terure rapide, jen kurante sur la grincaj kruroj, jen farante subitan salton. Ŝi estis inter Sam kaj ties mastro. Aŭ ŝi ne vidis Samon, aŭ ŝi provizore evitis lin kiel lumportinton, kaj direktis sian tutan intencon al unu predo, al Frodo senigita de sia Flakoneto, kuranta senatente laŭ la pado, ankoraŭ senscia pri sia danĝero. Rapide li kuris, sed Ŝeloba pli rapidis; post kelkaj saltoj ŝi kaptos lin.
Sam anhelis kaj kolektis la tutan restantan spiron por krii.
— Gardu vin malantaŭe! — li kriegis. — Atentu, mastro! Mi estas… — sed subite lia krio estis sufokita.
Longa malseketa mano kovris lian buŝon kaj la alia kaptis lian kolon, dum io volviĝis ĉirkaŭ lian kruron. Surprize kaptite li falis malantaŭen en la brakojn de l' atakinto.
— Kaptis lin! — siblis Golumo kontraŭ lia orelo. — Fine, mia trezoro, ni kaptis lin, jes, la malafablan hobiton. Ni prenas ĉi tiun. Ŝi prenos la alian. Ho jes, Ŝeloba prenos lin, ne Smeagolo: li promesis; li tute ne dolorigos la mastron. Sed vin li havas, vi, malafabla fia ŝteliranto! — Li kraĉis sur la nukon de Sam.
Furiozo pro la perfido kaj feroco pro la malhelpo, kiam lia mastro estis en mortdanĝero, havigis al Sam subitajn perfortemon kaj forton pli grandajn ol Golumo atendis de tiu malhasta stulta hobito, kia supozis lin Golumo. Eĉ Golumo mem ne povus pli rapide aŭ pli feroce tordi sin. Lia teno sur la buŝo de Sam ekglitis, kaj Sam ekkaŭris kaj ree ŝoviĝis antaŭen, klopodante forŝiri sin de la kroĉo ĉe lia kolo. Lia glavo estis ankoraŭ en la mano, kaj sur lia maldekstra brako, pendante sur ŝnureto, estis la bastono de Faramiro. Feroce li provis turni sin kaj trapiki sian malamikon. Sed Golumo pli rapidis. Lia longa brako elŝoviĝis, kaj li kroĉis la manradikon de Sam: liaj fingroj similis ŝraŭbtenilon; malrapide kaj senkompate li kurbigis malsupren kaj antaŭen la manon, ĝis dolorkrie Sam malkroĉis la glavon kaj ĝi falis teren; kaj la tutan tempon la alia mano de Golumo pli forte premis la gorĝon de Sam.
Tiam Sam provis sian lastan trukon. Per sia tuta forto li fortiris sin kaj firme starigis siajn piedojn; poste li subite puŝegis siajn krurojn kontraŭ la teron kaj tutpotence ĵetis sin malantaŭen.
Ne atendinte de Sam eĉ tiun simplan trukon, Golumo falis kun Sam supre, kaj li ricevis la tutan pezon de l' fortika hobito sur sian ventron. Akra siblo eliĝis el li, kaj momente lia mano ĉe la gorĝo de Sam malstriktiĝis; sed liaj fingroj daŭre tenis la glavon. Sam ŝiris sin antaŭen kaj foren, kaj stariĝis, kaj poste li giris dekstren, pivote laŭ la manradiko tenata de Golumo. Kaptinte la bastonon per sia maldekstra mano, Sam svingis ĝin supren, kaj jen ĝi descendis kun fajfa klako sur la etenditan brakon de Golumo, tuj sub la kubuto.
Kriĉe Golumo malkroĉiĝis. Tiam Sam atakis; sen paŭzo por transdoni la bastonon de maldekstre dekstren li faris alian sovaĝan baton. Serpentrapide Golumo glisis flanken, kaj la bato celinta lian kapon trafis lian dorson. La bastono rompiĝis. Tio sufiĉis al li. Kroĉiĝo de malantaŭe estis malnova manovro lia, kaj malofte li malsukcesis pri tio. Sed ĉi-foje erarigita de malico, li maltrafe parolis kaj frandumis antaŭ ol ambaŭ manoj kaptis la kolon de l' viktimo. Lia bela plano tute fuŝiĝis, kiam tiu abomena lumo tiel neatendite aperis en la mallumo. Kaj nun li frontis furiozan malamikon ne multe pli malgrandan ol li. Tiu ĉi lukto ne konvenis al li. Sam fulmrapide levis de la tero sian glavon kaj suprenigis ĝin. Golumo kriĉis kaj saltinte flanken li kvarpiede foriĝis per unu raneca saltego. Antaŭ ol Sam povis atingi lin, li foriris, kurante mirinde rapide reen al la tunelo.
Glavenmane Sam sekvis lin. Momente li forgesis ĉion alian krom la ruĝa furiozo en sia cerbo kaj la deziro mortigi Golumon. Sed antaŭ ol li povis atingi lin, Golumo estis for. Tiam dum la senluma truo estis antaŭ li kaj la fiodoro eliĝis renkonte al li, penso pri Frodo kaj la monstro tondrobate trafis la menson de Sam. Li turnis sin kaj kuregis ekscitite laŭ la pado, ĉiam denove vokante la nomon de sia mastro. Sed tro malfrue. Tiugrade la insido de Golumo prosperis.
Tradukis el la angla lingvo William Auld.