Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 11 (61)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Bill Auld kaj Ada Fighiera Sikorska


ENHAVO

REDAKCIE

  • Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Bill Auld. La Majstro parolas
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Renato Corsetti. Mirakloj okazas
  • Kuraøiga sukceso de kuraøa projekto
  • Vincent Charlot. Demando al ministro
  • 53a sesio de IKU vokas prelegontojn
  • Oszkár Princz. Mez-Eýropa Konsultiøo
  • Lee Chong Yeong. Seulo: Kongreso kaj konferenco
  • Grava rekono de la kongresa mondo
  • Esperanta PEN en regiona konferenco
  • Literatura Foiro: vere kultura revuo
  • Amnestio Internacia pledos por Sequoyah?
  • Viþnja Brankoviæ. Surpriza semajnfino en Njeguþ
  • Kongresa libroservo: Berlino venkis Montpelieron
  • Modela informilo el Norvegio
  • Luis Serrano Pérez. Semajno vere kultura kaj turisma
  • Marija Beloþeviæ. 11a Konferenco Alp-Adria
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Abdura¶man Junusov. Dagestano: bona kono pri Esperanto
  • Holger Boos. Tra Siberio al Honkongo
  • Venu al la Ruslanda Esperanto-Kongreso
  • TRIBUNO

  • P. Fiþo. Uzi buþon ne nur por manøado
  • Aleksandr Vinokurov. Sendi librojn al Jakutio
  • Nikolao Gudskov. Nova vesto de la Interna Ideo
  • Grigori Arosiev. SEJM-REU: Arosiev precizigas
  • Osmo Buller. Naýza rasisma kampanjo
  • Mi¶ail Mahnaæ. "Matematika morfologio" kun resumoj en Esperanto
  • BELETRO

  • Wolfgang Kirschstein. Günter Grass
  • Günter Grass. Mia jarcento. 1946 (Tradukis Wolfgang Kirschstein)
  • CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Pilgrimo en la Sanktan Landon
  • BIBLIOTEKO

  • Aleksandro ¦arjkovskij. Þi tion faris!
  • Andrej Peæonkin. Esperigo per la vivo
  • Halina Gorecka. Denove pri la "Rusa Antologio"
  • Aperis nova diskutkajero
  • Aboneblaj gazetoj por 2000
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Ok korektaj respondoj
  • Vladimir Vyæeg¼anin. Faýno
  • Gennadij Þlepæenko. Neatendita konkludo
  • Humura¼eto
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • La plej freþaj informoj pri la 73a Kongreso de SAT en Moskvo
  • Belartaj konkursoj de UEA en 2000
  • Kolofono
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"

  • Redakcie

    Novembra bildo de Maþa Ba¼enova

    Vilmos Benczik skribis en la prefaco por la dua eldono de Kvaropo:
    Auld estas verþajne la unua verkisto, kiu ne nur regas kaj uzas la lingvon por kreado, sed sian esperantistecon li fandas integra parto de sia mondpercepto. Li ne forfermas sin disde la "ekstera mondo", t.e. disde la socio, en kiu li vivas, kiel faris iuj pioniroj, nek vivas skizofrenie duoblan vivon, kiel multaj esperantistoj eæ nun. Per tio li fondas novtipan, modernan esperantismon, kies æefaj karakterizaj trajtoj estas, interalie, strebado por socia justeco, malfermiteco por novaj ideoj kaj maksimuma toleremo koncerne opiniojn de aliaj personoj, øissange vera internaciismo kaj senkondiæa respekto al la racio.
    Eble Auld estas la unua, kiu sukcesas klare, trafe kaj konvinke esprimi tion, kio estas en la koro de æiu, kiu lernis Esperanton ne nur por celoj komercaj (kaj tiuj entreprenemaj kompatinduloj, bedaýrinde, ne prosperos en nia mondo).

    Mi ne imagas lin esprimi sin Zamenhofe:

    Se nin ... oni devigos, ke ni evitu en nia agado æion idean, ni indigne disþiros kaj bruligos æion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni for¼etos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto...
    nek Hodlere, Private, Lantie, Lapenne aý Silfere. Auld iras sian unikan vojon. Li ne faras kongresajn paroladojn, nek iras al kunvenoj de pintuloj, nek alvokas forlasi iun ismon por fondi novan. Li eæ ne uzas komputilon, sed øuste lin oni elektis la unua Esperantisto de la Jaro, kaj li estis la unua, kiun oni kandidatigis al Nobel-premio pro verkado en Esperanto.

    Anstataý li parolas lia vivo kaj liaj libroj. Kaj lian vivon oni admiros, kaj liajn librojn oni legos, dum en la mondo ekzistos almenaý unu parolanto de la lingvo, al kiu li tiel elstare kontribuis.

    La 6an de novembro La Ondo havos trioblan feston. Interese, æu estas hazarda koincido, ke je tiu dato naskiøis, krom la Bill Auld, ankaý la eldonanto de tiu æi revuo kaj la filino de øia redaktoro?

    Kiel la donacon je la 75-jariøo ni sendis al la skota Majstro pres-prova¼on de lia plej þatata libro Jurgen, kompreneble en lia propra traduko.

    La nepoj vin benas!

    La Ondo

    Sur la kovrilpaøa foto (unu el la 17 fotoj, kiuj aperis en 75 jaroj) estas Bill Auld kun Ada Fighiera Sikorska, en Toledo.


    La Majstro parolasBill Auld

    Pli ol duonan jarcenton mi estas en Esperantujo, kaj mi povas konstati, ke oni æiam pli malfacile nomas nin idiotoj. Por la ekstera publiko estas æiam pli malfacile ridindigi nin. Niaj faktoj fariøas æiam pli konataj. Oni ankoraý regurdas kelkajn malnovajn mensogojn pri Esperanto, sed ili estas tre facile refuteblaj.

    Þajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataýas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la "fina venko", troviøas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aý deziras øin, ofte trovas øin kaj profitas el øiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiøi pri, kaj eæ fieri pri, tute supra¼a kaj piøina posedo de iu fremda lingvo kaj eæ ne imagas ion pli perfektan! Sed seræantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, øis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni øin.

    Multaj homoj traktas serioze Esperanton, kiel gravan kulturan fenomenon. Ekzemple, populara skota tag¼urnalo The Scotsman, menciinte pri lastatempa forpaso de skotaj poetoj Norman MacCaig, George MacKay Brown kaj Sorley Maclean, atentigis, ke la þatantoj de la skota literaturo devas resti trankvilaj -- ja ankoraý unu skota poeto verkas, kvankam liaj poemoj ne estas bone konataj en Skotlando, æar Bill Auld verkas en la internacia lingvo. Tio ne povus okazi antaý kvindek jaroj.

    Aliflanke, oni perdis la laboristan medion, ankaý æar en la evoluintaj landoj simple malaperis la laborista klaso, kia øi iam estis. Kaj la restintaj laboristoj ne pensas nun internacie.

    Kio mankas al Esperantujo? La problemo de la movado estas, ke oni starigas interesajn iniciatojn en diversaj lokoj, sed la sorto de tiuj iniciatoj ne tuþas la tutan esperantistaron. Tion montras la krizo de Greziljono, ekzemple. Mankas iu "centrismo" kaj reala internacieco en la pensado. La plimultaj esperantistoj en mia lando ankaý pensas paro¶e, kaj same estas inter multaj francoj kaj nederlandanoj, por kiuj Esperanto estas io paro¶a, dum por mi øi estas tutmonda. SAT malsukcesis pro la milito kaj internaj konfliktoj fortigi tiun koncepton, kaj UEA havas federacian sistemon, kiu apogas la paro¶ismon.

    La originala prozo multe fortiøis. Kiam en la jaroj 1970aj mi verkis pri la originalaj romanoj mi povis facile listigi ilin; post tiam aperis multaj. Ilia nivelo malofte estas alte literatura, kaj ni ne egaligu ilin al la verkoj de Bulgakov, García Márquez aý Tolkien, kiuj aperis en la lastaj jaroj, sed ili ekzistas kaj estas legataj. Kial diri ke ni ne havas nian Dickens, ja ankaý la angloj havas nur unu? Kaj la romanoj de, ekzemple, Nemere egalas al la nuntempa nivelo de la normalaj anglaj romanoj.

    Fonto, kies eldonanto Bays estas malbona administranto, neniam havis tiom da abonoj, kiom øi devus havi. La Brazila E-Ligo nun transprenis la administradon, kaj la afero pliboniøis iomete. Tamen la enhavo de Fonto ne estas sufiæe interesa, nek sufiæe vigla por mi.

    Mi þategas La KancerKlinikon, kaj mi bedaýras, ke øi havas nun malpli da kunlaborantoj ol antaýe. Krom La Ondo de Esperanto kaj Esperanto de UEA, La KancerKliniko estas la sola, kiun mi tuj kaptas por legi. Literatura Foiro -- mi þatas øin kaj abonas øin. Tamen øi ne estas literatura, kaj øi nomas sin ne literatura, sed kultura, pro tio maloftaj estas poemoj en øi, kaj noveloj estas pli maloftaj.

    La Ondo de Esperanto plenumas sian propran rolon, kaj en øi krom informoj estas sufiæe multa lega¼o kultura, poemoj, noveloj kaj tiel plu. Øi estas interesa kaj mi þategas øin.

    La Gazeton mi trovas tre interesa, sed mi ne dekomence legas øin, æar øi estis starigita de subtenantoj de Lapenna, kaj tiuepoke mi ne volis kuraøigi la subtenon de Lapenna, kio þajnis al mi skisma afero. Do mi ne abonis al La Gazeto, kaj nur lastatempe mi komencis ricevadi øin interþanøe kontraý La Brita Esperantisto, kaj mi bedaýras, ke mi ne havas la pli fruajn jarkolektojn da øi -- ja mi havas jarkolektojn de preskaý æiuj aliaj kulturaj gazetoj en Esperanto.

    Tamen mankas al mi tutsimple Literatura Mondo, æar øi estis por mi la øusta speco de literatura gazeto: monata, kun bona stabo krom Kalocsay, kuraøiganta novajn aýtorojn. Nun øi eble estus iom eksmoda, sed la principoj restas øustaj.

    ***

    La Ondo de Esperanto foje demandis min pri tri libroj en Esperanto, kiujn mi kunprenus, estante ekzilota al neloøata insulo.

    Mi vidas antaý mi mian tutmuran bretaron, kun pli ol 4 mil libroj.

    Mia plej þatata libro estas Jurgen de James Branch Cabell, sed miaj plej þatataj verkistoj estas Anthony Trollope, Jane Austen kaj Charles Dickens. En Esperanto mi þatas relegi Gösta Berling de Selma Lagerlöf en la traduko de Stellan Engholm, kaj alia þatata estas Quo vadis de Henryk Sienkiewicz tradukita de Lidia Zamenhof.

    El niaj originalaj verkoj mi absolute þatas relegi Metropolitenon de Vladimir Varankin, Hura! de Julio Baghy, Infanoj en Torento de Stellan Engholm, kies centjaran jubileon oni espereble dece notos æi-jare.

    Poemojn de Marjorie Boulton mi relegas ofte -- þi estas poeto kiu parolas al mi, persone. Ankaý poemoj de Kurzens, unu el niaj æefaj poetoj, ofte forgesata; li havas la kvaliton, kiun havas Burns kaj Heine: li estas neimitebla, kaj kiam oni provas verki tiel simplege, oni banaliøas. Kaj de Hendrik Adamson.

    Sed mi devis respondi al La Ondo. Nu, Esperanta Antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof -- se mi rajtus kunporti ambaý volumojn, aý se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj -- nu, æu mi estu honesta? -- La Infana Raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

    (William Auld. 75 jaroj)


    Mirakloj okazas

    La plej mirakla afero pri mirakloj estas ke tamen ili okazas. Mi ne mem inventis æi tion, sed mi þtelis øin de iu, kiun mi ne povas danki, æar mi ne memoras lian nomon.

    Dum la Berlina UK germana esperantisto donacis al UEA la sumon de 5.000 NLG, por ke UEA transdonu øin al la landaj asocioj en la tuta teritorio de la iama Jugoslavio por financi agad-projektojn, kiujn æi tiuj landaj asocioj prezentos. La donacinto, kiu deziras resti anonima, faris tion, æar lia koro estas disþirita pro la informoj, kiujn li legas æiutage en la ¼urnaloj pri la situacio en la post-jugoslaviaj þtatoj. Kiam li estis juna (antaý nur dudek aý tridek jaroj), li kutimis vagi tra la Esperanto-aranøoj tra la tuta tiama Jugoslavio kaj havis amason da geamikoj æie.

    UEA nun informis la landaj asociojn en æiuj post-jugoslaviaj landoj kaj petis ilin ellabori projektojn celantajn la disvastigon de Esperanto en tiuj landoj.

    Kompreneble la disvastigo de Esperanto, laý la spirito de la donacinto, estas nur rimedo por akceli intergentan toleremon, internacian amikecon, kunlaboradon.

    Konsiderante la sumon je dispono kaj la multecon de la landaj asocioj envolvitaj, la projektoj ne povos antaývidi subvencion pli grandan ol proksimume 1.000 guldenoj (kvankam øi povas esti parto de pli granda sumo, kiun la landa asocio uzas el siaj alifontaj rimedoj). Temas nur pri malgranda paþo, kaj nur financita de unu homo, sed øi povas esti maniero por montri al la mondo, ke esperantistoj ne distingas serbojn de kroatoj aý bosnojn de slovenoj. Inter la gastamaj muroj de la E-movado nur renkontiøas homoj kun homoj. Tio estis dirita dum la unua kongreso en Bulonjo-sur-maro kaj tio validas ankoraý nun.

    Renato Corsetti


    Kuraøiga sukceso de kuraøa projekto

    Indiøenaj dialogojMeze de septembro finiøis la unua trisemajna kurso kadre de la projekto Indiøenaj Dialogoj (ID). Tiu eksterordinara projekto ekdisvolviøis pasintjare kaj øin iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el la lingvoinstituto Narwal en Wassenaar (Nederlando). ID celas doni al la organiza¼oj de indiøenaj popoloj rimedon por libere kaj senpere kunlabori kaj interkomunikiøi. La rimedo estas Esperanto kaj øia uzo en la komputila reto.

    En oktobro 1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al øi aýspiciojn de UEA. Sekve UEA diskonigis øin en la revuo Esperanto kaj dum la maja konferenco de la Haga Alvoko por Paco. Esperantistoj en pli ol dek landoj envolviøis en ID ekz-e per tradukado de kursotekstoj kaj kiel "geonkloj", kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiøu en la lingvouzo.

    La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn ne-Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn, i.a. Nederlandan Centron por Indiøenaj Popoloj, Instituton por Tutmonda Edukado kaj la bankojn ASN kaj Triodos.

    La unua kurso estis la unua granda sukceso de la projekto. Øi havis 22 lernantojn, kiuj reprezentis indiøenajn organiza¼ojn el dek landoj. Dum la unua semajno ili intense studis Esperanton. Dum la postaj semajnoj ili lernis uzi komputilon, korespondi rete kaj krei hejmpaøojn. Jam dum la dua semajno ili ekkontaktis siajn geonklojn. La programon estris la iniciatintoj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. La instruistaro estis internacia: Antonio Leoni de Leon (CR), Aleksander Melnikov (RU), Katalin Smideliusz (HU) kaj Atilio Orellana Rojas (AR).

    UEA premiis en la lasta vespero la kursanojn per la libro Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj kaj la instruistojn per Lingva arto. La plej progresintaj kursanoj ricevis kiel ekstran premion membrecon en UEA.

    Unu monaton post la kurso Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge raportis: "duono de la grupo aktive uzas Esperanton kaj la aliaj iøis efikaj ambasadoroj kaj ankaý ili verþajne finfine aktive uzos Esperanton".

    La monata revuo IS - Internationale Samenwerking (Internacia Kunlaboro) de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediæis en sia oktobra numero preskaý tutan paøon al la projekto "Indiøenaj Dialogoj".

    La artikolo Esperanto konstruas ponton inter kulturoj priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov-Gvineo resumas la filozofion de ID:

    "Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn inter homoj, æar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj la alia tion æi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon."

    Fine de novembro sekvos dua kurso por 12 lernantoj. Kiu deziras subteni akiron de materialoj por ID, povos fari tion per donacoj al la konto de Kampanjo 2000 æe UEA, kun la indiko "Por ID".

    GK UEA


    Demando al ministro

    Guy Fischer, komunista senatano de Rodano-departemento, Vicprezidanto de Komisiono pri Socialaj Aferoj en Senato starigis la jenan skriban demandon al la ministro pri nacia edukado de Francio.

    "S-ro Guy Fischer atentigas S-ron Ministron pri nacia edukado, seræado kaj teknologio pri kampanjo de petleteroj lanæita de Esperantista movado cele al akcepto de tiu lingvo kiel laývola opcio en bakalaýro.

    Skribata kaj parolata lingvo, Esperanto de pli ol unu jarcento posedas regulan gramatikon, ege riæan vorttrezoron, aparte el la latina, tio, kio faciligas øian akiron. Øia lernado regule disvolviøas for de eýropaj limoj, starigante øin demokratia kaj malmultekosta komunikilo, taýga por servi kaýzon de amikeco kaj kooperado inter la popoloj.

    Æar tiu lingvo þajnas plenumi æiujn kriteriojn pravigantajn øian eniron kiel laývola opcio en provoj de bakalaýro, s-ro Guy Fischer petas de s-ro Ministro pri nacia edukado, seræado kaj teknologio, bonvole akcepti la peton prezentitan al li".

    Vincent Charlot


    53a sesio de IKU vokas prelegontojn

    En la 85a UK en Tel-Avivo okazos la 53a sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aý personoj kun simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aýstrio; Rete: maitzen@astro.uniwie.ac.at). Limdato por kandidatiøi estas la 15a de januaro 2000.

    La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laýeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Æiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliøo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.

    GK UEA


    Mez-Eýropa Konsultiøo

    La 3a Konsultiøo de Landaj E-Asocioj de Mez-Eýropo okazis en Liptovsky Ján (Slovakio) 17-19 sep 1999. Partoprenis gvidantoj de la landaj E-Asocioj de Æe¶io, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio. La Konsultiøo okazis en agrabla montara hotelo kun altnivelaj servoj zorgitaj fare de Slovakia E-Federacio.

    La partoprenantoj de la Konsultiøo traktante la temon de eýropa integriøo prilaboris proponojn, kiujn en la formo de rekomendoj la gastiganta landa asocio sendis en naciaj lingvoj al la prezidentoj, al la prezidantoj de parlamentoj kaj al la æefministroj de la landoj reprezentitaj dum la Konsultiøo:

    ***

    La gvidantoj de landaj E-Asocioj de Æe¶io, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio,

    traktante la temon de eýropa integriøo

    konsciante, ke

    1. en la fondo-dokumento de Eýropa Unio troviøas ankaý la egalrajta uzo de æiuj Þtataj lingvoj en la laboro de eýropaj instancoj,

    2. dum multaj fakaj kaj kulturaj internaciaj renkontiøoj, kolokvoj, seminarioj, kongresoj, ktp jam bone funkcias la internacia lingvo Esperanto,

    proponas al la decidpovaj organoj de unuopaj landoj kaj de internaciaj organiza¼oj, esplori la eblojn ekuzi ankaý la neýtralan lingvon Esperanto, kiel pontlingvo por proksimiøi al la egalrajta lingvouzo por faciligi la komunikadon inter diverslingvanoj.

    Liptovsky Ján, la 19-an de septembro 1999

    Æehio Vlastimil Koævara, prezidanto
    Hungario Oszkár Princz, øenerala sekretario
    Kroatio Spomenka Þtimec, sekretario
    Pollando Stanislav Mandrak, prezidanto
    Slovakio Ján Vajs, prezidanto
    ***

    Krom la eýropa integriøo la partoprenantoj traktis ankaý pri diversaj aktualaj movadaj temoj.

    Pri lingvopolitiko de landaj asocioj la partoprenantoj informis unu la aliajn, kaj evidentiøis ke la partoprenantoj reprezentas diversajn, foje malajn opiniojn pri la rolo de mondlingvoj kaj pri la rolo de internacia lingvo Esperanto. Leviøis la bezono trakti la temon pli profunde dum iu speciala kunveno.

    Por fortigi kunlaborojn inter la landaj asocioj, respektive inter ties anoj la partoprenantoj traktis pri la sekvaj temoj:

    -- Mezeýropa E-Renkontiøo organizota æiujare en alia lando. Kiel la unua tiatipa renkontiøo estis proponita la 3a Eýropa E-Festivalo (Budapest, 17-22 aýg), sed pro la neþanøebla dato oni ne akceptis øin. Pri la karaktero kaj pri la kondiæoj de MER oni traktos nur dum la sekva Konsultiøo.

    -- Interþanøo de esperanta¼oj. La partoprenantoj cirkulos inter si la librokatalogojn por interþanøi librojn.

    -- Anstataýigo de naciaj perioda¼oj per komuna movada revuo (eventuale simpla kvaronjara interna revueto).

    -- Informado pri Esperanto al la publiko.

    -- Kiel akiri monon por movadaj celoj. Raportis pri efikaj manieroj hungaroj kaj kroatoj.

    -- Kiel uzi Esperanton en turismo: loki kaj lokigi turismajn informilojn en la publike viziteblajn lokojn; verki vojaølibrojn de la landoj (jam estas verkataj pri Hungario kaj Kroatio).

    -- Kunlaboro kun la junulara movado.

    -- Instruado de Esperanto (en Hungario proksimume 1000 personoj jare), respektive kunlaboro kun la landaj ILEI sekcioj.

    -- Kunlaboro kun UEA. Æi-rilate pluraj partoprenantoj plendis, ke UEA en sia kotizpolitiko ne sufiæe atentas pri la diferencaj vivniveloj de la membro-landoj, kaj æar daýre grandparte okcidenteýropanoj estas elektitaj kiel estraranoj, kaj æar la landaj asocioj apenaý ricevas de UEA helpon por sia laboro kaj apenaý spertas la gvidan-kunordigan laboron de UEA, sekve multaj opaj agadoj ne fortigas unu la alian.

    La partoprenantoj taksis la Konsultiøon tre utila øenerale kaj speciale la raportojn pri la situacio, pri la sukcesoj kaj malsukcesoj de la opaj asocioj, pro tio ili decidis kunveni ankaý venontjare.

    La sekva Konsultiøo okazos laý la invito de Kroata E-Ligo 15-17 sep 2000 en Zagrebo.

    Oszkár Princz


    Seulo: Kongreso kaj konferenco

    La 31a Korea Kongreso de Esperanto okazis 9-10 okt en Seulo. La kongreson partoprenis 140 kongresanoj, inter kiuj 13 alilandaj esperantistoj el 10 landoj, inkluzive de la prezidanto de UEA Kep Enderby.

    La Kongreso estis subtenita de la Korea UNESKO-Komisiono. Advokato Park Han-Sang, prezidanto de la Korea Asocio por Homaj Rajtoj, konata advokato por homaj rajtoj en Koreio, salutparolis dum la malferma ceremonio.

    Æe la kongresa universitato Sin Dong-Hjon prelegis pri "Lingvistika aspekto de Esperanto" kaj Kim Hyongun pri "Interreta kulturo, æu vi veras aý fantazias?". Ankaý estis prelegoj de Kep Enderby, Klarita Velikova kaj Chung Sang-Ho pri "Lingvaj Problemoj en Internaciaj Neregistaraj Organiza¼oj". Estis oratora konkurso kaj multaj kantoj. La aýkcio, unuafoje en Koreio, estis granda sukceso. Oni kolektis æirkaý $500 por la fonduso. Æiuj øuis la aýkcion.

    Post la E-kongreso en Seulo 11-15 okt okazis Internacia Konferenco de Neregistaraj Organiza¼oj. Æe la konferenco esperantistoj okazigis specialan grupsesion pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", en kiu æirkaý 40 homoj partoprenis.

    La grupsesio adoptis rekomendon al UN, ke internacia lingva problemo estu unu el la tagorderoj de venonta konferenco de EKOSOK. La rekomendo estis akceptita de la æeftema grupo "Homaj Rajtoj".

    En la konferenca ekspoziciejo, membroj de KEA, subtenite de UEA, aranøis E-budon, kiun vizitis multaj el pli ol 7000 konferencanoj. Estis bona þanco por diskonigi Esperanton tutmonde tra membroj de internaciaj neregistaraj organiza¼oj.

    Lee Chong-Yeong
    prezidanto de KEA


    Grava rekono de la kongresa mondo

    Nikola Raþiæ, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA, estis invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de ICCA -- Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio. ICCA aktivas ekde sia fondo en 1963 kiel forumo de kunlaboro kaj spert-interþanøo de organizantoj de internaciaj kongresoj kaj ekspozicioj. Øia sidejo estas en Amsterdamo.

    Øis nun en ICCA aýdiøis unuavice la voæo de tiuj, kiuj rolas en la kongresa mondo kiel liverantoj de servoj: kongresejoj, vojaøagentejoj, flugkompanioj, hotelæenoj ktp. Tia stato elvokis kritikon fare de la klientoj, t.e. internaciaj asocioj kaj movadoj kiuj okazigas kongresojn. Kiel rimedon por plibonigi la situacion, UEA iniciatis starigon de aparta formo de ilia reprezentado. Post apogo de multaj asocioj ICCA akceptis la ideon kaj starigis Klientaran Konsilion.

    Al la unua konsisto de la Konsilio ICCA invitis dek funkciulojn de asocioj kun vasta sperto pri la organizado de internaciaj kongresoj. Æiu membro devontigis sin resti en la Konsilio almenaý du jarojn. La unua kunsido de la Konsilio okazos dum la æi-jara kongreso de ICCA 10 nov en Lisbono.

    Per la invito de KKS de UEA ICCA rekonas la unikan sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longedaýraj regulaj internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA la Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj kongresoj, de kiuj æiujare okazas nur kelkdeko.

    GK UEA


    Esperanta PEN en regiona konferenco

    La Esperanta PEN-Centro, per sia delegito Ljubomir Trifonæovski, partoprenis la 5an regionan konferencon de PEN-Klubo Internacia en Ohrid (Makedonio, 15-18 sep 1999). La makedonia prezidento Kiro Gligorov, partoprenis la inaýguron, salutis la delegitojn de 15 PEN-Centroj kaj poste akceptis ilin.

    La temo "La literaturo kiel memoro" estis traktita per prelegoj de elstaraj verkistoj, du el kiuj aperos en sekvaj numeroj de revuo Literatura Foiro. 17 sep en la preøejo Sankta Sofia kadre de granda recitalo de poetoj el pluraj landoj sonis ankaý nia lingvo: La balado pri la Luno kaj la Cervo de Ljubomir Trifonæovski.

    HeKo


    Literatura Foiro: vere kultura revuo

    "Literatura Foiro" estis akceptita en la Kunordiga Komitato de kulturaj revuoj kreita post la unua Eýropa Bienalo (dujara ekspozicio) en Øenovo (Italio) 8-13 jun 1999. Temas pri la unusola revuo en esperanto, kaj la unusola registrita en Svislando, æar la Komitato øis nun akceptis revuojn nur el la dek kvin landoj de Eýropa Unio.

    En la Komitato estas, interalie, The Times Literary Supplement kaj Les Cahiers du Cinema.

    HeKo


    Amnestio Internacia pledos por Sequoyah?

    La dua Forumo de la Esperanta Civito decidis apogi la klopodojn por la revizio de la proceso kiu kondamnis je mortopuno N.I. Sequoyah, kiu estas indiano kaj esperantisto. Tio estas interalie punkto de konkreta kunlaboro kun SAT, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

    La numero 1975 de Heroldo de Esperanto (23 sep 1999) enhavas gravan ateston pri la senkulpeco de Sequoyah, fare de katolika pastro Matthew Regan, aktiva en kalifornia paro¶o apud la prizono, kie nia samlingvano sidas en la mortoalo jam la sepan jaron.

    Ankaý Amnestio Internacia interesiøas pri la kazo.

    HeKo


    Surpriza semajnfino en Njeguþ

    Per Surpriza Semajnfino finiøis æi-jara sezono en bieno Njeguþ (Kroatio), dum kiu øi gastigis kvar semajnfinajn aranøojn kun æ. 100 partoprenintoj el Kroatio, Italio kaj Hungario.

    Surprize al la lasta aranøo venis nur inoj kaj nur el Kroatio. La junulinoj raportis pri siaj traviva¼oj dum IJK en najbara Hungario kaj pliaøulinoj pri la karavano al UK en Berlino.

    Tiel malfondiøis la Berlina Klubo kaj formiøis la Tel-Aviva. La iniciatinto de ambaý, Viþnja Brankoviæ donis la unuajn informojn pri la komuna flugo el Alp-Adrio kaj pri la venontjara kongresurbo. La posedantino de la domo, verkistino Spomenka Þtimec gvidis la aktivulan seminarion kaj prezentis serion de 5 bildkartoj de Njeguþ.

    La partoprenantinojn per diversaj marbestaj manøa¼oj longe surprizadis itala kuiremulo Giorgio Sentieri kaj al la surpriza digesto-promeno gvidis ilin la biena kunlaboranto Vladimir Dujniæ. Por virinoj laboris ankaý loka ¼urnalisto Zoran Gregurek. Se vi ne deziras maltrafi la surprizan venontjaran daton, anonciøu jam nun:

    Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste, Iralio. Rete: orbispictus@iol.it.

    Viþnja Brankoviæ


    Kongresa libroservo: Berlino venkis Montpelieron

    Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, iom pli ol 120 000 NLG., þajnis malfacile superebla rekordo, øi perdis la unuan lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan rekordon: 130 000 NLG (59 000 eýroj). Tio estas des pli rimarkinda, æar la Berlina UK nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la kongresanoj butikumis en la libroservo averaøe por 40 NLG.; en Berlino ili elspezis 52 NLG.

    Pli abunda sortimento influis la kreskon. En Berlino eblis elekti inter 1800 titoloj de libroj, inkluzive kelkdekon da kasedoj, diskoj, vidbendoj, insignoj k.a. esperanta¼oj. En Montpeliero la nombro estis 1500.

    La kvin plej vendataj libroj estis: Internacia Kongresa Universitato 1999 (142 ekz.), L. Levin. Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj (100 ekz.), E.-D. Krause. Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch (84 ekz.), Æiuj kune: aktoj de la Strategia Forumo en Montpeliero (64 ekz.), Lingva arto (60 ekz.).

    GK UEA


    Modela informilo el Norvegio

    Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpaþoj sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Øi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Æar la delegitoj de tiaj aranøoj estas superþutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Øi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj.

    La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa. La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn. Eblas reprodukti la folion anstataýigante iun aý iujn el la lingvoj per aliaj, kaj faldi øin diversmaniere, tiel ke sur la frontpaøo aperas la lingvo, kiu laýokaze estas la plej utila.

    UEA, kiu ofte reprezentiøas en internaciaj konferencoj, daýre bezonas informilojn en diversaj lingvoj. Tial øi tuj petis de NEL stokon de la faldfolio por siaj reprezentantoj æe Unesko kaj por la Seula konferenco de NRO-j havantaj oficialajn rilatojn kun UN. Kvanto estis sendita ankaý por disdono en internacia spiritista kunveno en Brazilo.

    Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondiæoj por ricevi pli grandan kvanton oni kontaktu Norvegan Esperantistan Ligon:

    Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio

    Rete: esperanto@online.no

    GK UEA


    Semajno vere kultura kaj turisma

    2-9 okt. en Cambrils (Hispanio) okazis la 7a Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo. Aliøis 72 personoj, inkluzive de 20 eksterlandanoj.

    Æe la malfermo æeestis la urbestro Jon Serra kaj la konsilanto pri kulturo. La urbestro instigis nin daýrigi nian agadon kaj diris: "Cambrils estas urbo, kiu gastigas dumsomere milojn kaj milojn da turistoj, venantaj el la plej diversaj landoj kaj parolantaj la plej diversajn lingvojn, do ni bone konas la lingvan problemon". Paragrafo en bonega Esperanto vekis la aplaýdon de la æeestantaro. Poste la loka koruso "Virgulino de la Vojo" nin regalis per belaj katalunaj kanzonoj.

    Estis ses prelegantoj, kies temoj estis tute malsimilaj, kaj sekve de æiu prelego estis debato.

    Itala profesorino Carla de Lorenzi gvidis kurson laý Cseh-metodo.

    Ni ekskursis al Tarragono, por viziti la resta¼ojn de la roma epoko, kaj al Morella por vidi la muregon en bona stato, al Peniscola por viziti la Kastelon de "Papo Luna". En Cambrils ni vizitis la muzeon pri historio de la urbo kaj tiun pri la malnovaj agrikulturaj laboriloj.

    Æiuvespere estis debatoj aý amuzaj vesperoj. Unu debato temis pri "Æu vi jam havas eýromonerojn en via poþo?", alia pri "Don Ki¶oto kaj ties aýtoro", la lastan tagon estis "Venu kritikoj, æu funkciis bone la Semajno?"

    Aparte menciindas la kantado de "Habaneras" kaj trinkado de "cremat" (rumo flamigita).

    Luis Serrano Pérez


    11a Konferenco Alp-Adria

    Øis nun la Alp-Adriaj E-Konferencoj okazis en pluraj landoj kaj regionoj de Alp-Adrio: Aýstrio (1), Hungario (3), Slovenio (2), Italio (2), Kroatio (2) kaj unu eksterteritoria en Slovakio.

    La æi-jara Konferenco estis organizita 7-10 okt en Pula (Kroatio) kun la temo "Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en la Laborkomunumo Alp-Adrio". Øin organizantis Kroata Esperantista Unuiøo (KEU) kun aýspicioj de Laborkomunumo Alp-Adrio kaj Departemento Istrio.

    Dum la preparlaboro KEU havis subtenon de Ministerio pri eksteraj aferoj (departemento pri eýropa integriøo kaj kroataj malplimultoj), Kroata junulara konsilio, Kroata junulargasteja organizo, Kroata turisma asocio, Triesta E-Asocio, k.a.

    La prezidanto de la urba konsilantaro de Pula akceptis la partoprenantojn.

    La enkondukan prelegon pri æeftemo pretigis Miroslav Kiæ, delegito de la Kroatia parlamento kaj la prezidanto de la komitato por homaj rajtoj kaj etnaj malplimultoj en la Kroatia parlamento.

    La konferencanoj havis eblecon pli proksime ekkoni la agadon kaj vivon de du malplimultaj grupoj vivantaj en Istrio: la itala kaj la makedona. Okazis prelegoj, ekskurso kaj diversaj prezentoj. La lastan tagon Kreþimir Jankoviæ, celebris diservon en Esperanto.

    Dum la øenerala kunsido la æefa temo estis, kiel plifortigi la kunlaboron kun la laborkomunumo Alp-Adrio (eýropa regiona kunlaboro fondita en 1978, øin konsistigas 7 landoj kaj 19 regionoj). Oni formis laborgrupon, kiu prilaboros necesajn dokumentojn submetotaj al la Laborkomunumo.

    KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo "Sta Gabrijel" aranøis la ekspozicion kun la temo "Esperanto kaj filatelo". Pri la konferenco informis pluraj gazetoj, radio- kaj televidstacioj.

    Marija Beloþeviæ
    Alp-Adria konferenco

    En la urba æefa poþtejo oni povis uzi specialan konferencan stampon. La Konferenco havis du okazajn kovertojn. La simbolon, kiu troviøas sur la koverto, frontpaøo de la konferenca libro kaj konferenca memora¼o, prilaboris 12-jara zagrebanino Samanta Æajiæ.


    KURTE

    Hungara semajna magazino Hetek aperigis 25 sep la artikolon "Homo kiu pensas en Esperanto", bazitan sur intervjuo kun István Ertl, redaktoro de la revuo Esperanto. La verkinto, Andras Kanai, mem studas en la E-fako de Universitato ELTE. (GK UEA)

    Kiel þtatan subvencion Hungara E-Junularo ricevis 200 mil forintojn (790 EUR) k Hungaria E-Asocio 800 mil forintojn (3 160 EUR). (Esperanto)

    La Humaneca Premio Conrad N. Hilton, al kiu apartenas unu miliono da usonaj dolaroj, estis æi-jare aljuøita al la Afrika Medicina k Esplora Fonduso; laý iniciato de Kent Jones el Usono, UEA estis unu el la oficiale akceptitaj kandidatoj por la æi-jara premio. (GK UEA)

    Premio Deguchi (æ. 2000 EUR) estas aljuøita al Heinz Schindler (DE), kiu vizitis 127 landojn, æie helpante la E-movadon; Subvencion Cigno ricevis Fonda¼o Afriko. (Esperanto)

    En la Berlina UK estis elektitaj kvin novaj honoraj membroj de UEA: Petras Æeliauskas (LT), Aldo de' Giorgi (IT), Baldur Ragnarsson (IS), Yamasaki Seikô k ¦risto Gorov (BG); la lasta forpasis 4 tagojn antaý la elektiøo. (Esperanto)

    En la muzeo de la skotlanda urbo Dollar (la loøurbo de William Auld) dum tri monatoj funkcias ekspozicio A window on the World: Esperanto. (La Brita Esperantisto)

    209 personoj el 11 landoj partoprenis en la 35aj Baltaj E-Tagoj en latvia Liepaja. (Litova Stelo)

    Lige kun la Berlina UK okazis du internaciaj E-konferencoj en Æe¶io: 12a Internacia Medicinista Konferenco (24-29 jul, Opava) kun 47 medicinistoj el 12 landoj, k 33a Konferenco de ILEI (7-13 aýg, Karlovy Vary) kun 55 personoj el 5 kontinentoj. (Starto)

    Milan Zvara, prezidanto de Orientslovakia E-Asocio k øenerala sekretario de Monda Turismo okaze de Tagoj de Poprad 9 sep ricevis de la urbestro "Prourban Diplomon"; æe la enmanigo de la diplomo, la urbestro emfazis la sindonan laboron de s-ro Zvara por la urbo antaý æio en E-medio k en la tereno de mikologio. (Interredaktore)

    Æ. 320 homoj æeestis la solenan malfermon de la 35a Brazila E-Kongreso, okazinta 12-16 jul en Kampo Granda, æefurbo de la brazila þtato Suda Mato-Groso. (Heroldo de Esperanto)

    Biblioteko de Italia Interlingvistika Centro lasis sian sidejon en Cernusko (apud Milano) por instaliøi en la prestiøa sidejo de la lingva fakultato de unu el la milanaj universitatoj, kie la servo de la Biblioteko de Interlingvistiko estos integrita en tiu de la universitata biblioteko. (HeKo)


    Dagestano: bona kono pri Esperanto Kafejo Esperanto en Dagestano

    Dagestana E-Klubo, same, kiel multaj aliaj en nia lando, havis periodojn aktivajn kaj ne tre. Nun la situacio estas jena.

    Nia lasta atingo estas aperigo de dekoj da publika¼oj en æiuj amaskomunikiloj: televido, radio, gazetaro, gazetar-konferenco, gazetaj E-kursoj. Rezulte estas bona kono pri Esperanto en nia respubliko, subteno de la amaskomunikiloj, helpo de diversaj instancoj kaj firmaoj (ekz-e, aliro al interreto, ejoj por la klubo kaj por la kursoj). Eæ populara kafejo-restoracio havas nomon "Esperanto".

    Bedaýrinde, nun denove estas malfacila tempo por nia respubliko, kaj tio respeguliøas en nia stato. Tuj ni perdis promesitan subvencion -- en la militanta respubliko estas multe da zorgoj kaj problemoj! Tamen ni esperas je novaj sukcesoj. Ni havas negrandan teamon. Kaj nia unua tasko por la plej proksima tempo -- kreskigi la kvanton de la membraro. Meze de oktobro por tio komenciøos la nova E-kurso.

    Abdura¶man Junusov


    Tra Siberio al Honkongo

    Por la venontjara IJK en Honkongo estas planate organizi komunan vojaøon de Eýropo -- plene per trajno! Tia vojaøo jam okazis en 1994 okaze de la 50a IJK en Koreio.

    La karavananoj renkontiøos en Moskvo kaj de tie ekvojaøos per la Transsiberia Fervojo. Post tritaga vojaøo okazos restado en Tomsk, kie okazos OrSEJT. Post kelkaj tagoj oni pluvojaøos orienten. La vojo gvidos la karavanon tra Mongolio, kie eble alia paýzeto estos realigebla, al Pekino. Tie eblos øui la etoson de la Æinia æefurbo kaj rigardi ties vidinda¼ojn. Ni esperas renkontiøi kun lokaj esperantistoj. De Pekino la vojaøo daýros suden, al la direkto de Honkongo, kien la karavano alvenos 5 aýg, la unuan tagon de la 56a IJK.

    Temas pri vojaøo pri kiu vi povos ankoraý rakonti al viaj genepoj!

    Holger Boos
    TEJO-estrarano pri kongresoj


    Venu al la Ruslanda Esperanto-Kongreso

    Preskaý tri jaroj pasis post la lasta Ruslanda E-Kongreso (Moskvo, jan-feb 1997). Pri neceso de la kongreso parolis pluraj; øin gastigos volgia urbo Æeboksary 3-6 feb 2000. La kongreson kunorganizas: REU, SEJM, JEAÆER (Junulara Esperanto-Asocio de Æuvaþa Respubliko). La kongresa temo: "Esperanto kaj socio: æu reciproka influo aý pasiva kunekzistado?"

    REK-2000 ne hazarde okazas en Æeboksary, kiu lastatempe iøis unu el plej aktivaj urboj en la rusia esperanto-movado. Ne hazarda estas ankaý la kongresa temo, kiu proponas diskuti rilatojn inter la esperantista popolo kaj la socio, en kiu ni vivas, laboras, esperas, kredas, amas kaj kiun ni persiste klopodas kompreni. Kiom gravas por la socio problemoj de Esperanto kaj kiom gravas por ni mem tiuj problemoj? Kaj inverse: kiom gravas por ni problemoj de la socio, kaj kia estas la rolo de Esperanto? Ni bonvenigas vin diskuti pri tio enkadre de la REK-2000.

    Jam kvar jarojn en Æeboksary okazas Lingva Festivalo, kiu donas al Esperanto eblon vaste deklari pri sia ekzisto kaj valoro. Temas pri aktiva engaøo de esperantistoj kiel æeforganizantoj de la aranøo. Alia aranøo estas Festivalo de interesoj, kiu naskiøis en Ivanovo. Ankaý tie esperantistoj rolas kiel iniciatintoj kaj æeforganizantoj. Æu similaj iniciatoj estas unu el kromaj vojoj por gajni simpation de la ekstera mondo aý ili havas nur portempan kaj eble eraran koncepton pri la evoluo de Esperanto-movado? Ankaý tio estu temo por diskuto en Æeboksary.

    Kotiztabelo por ruslandanoj kaj ekssovetianoj (en rubloj)

    Aøo (jaroj)
    Antaý 1 nov 1999
    Antaý 1 jan 2000
    Surloke
    6-16
    10.00
    20.00
    30.00
    17-26
    20.00
    30.00
    50.00
    pli ol 26
    30.00
    40.00
    70.00

    Kotiztabelo por ne ekssovetianoj (en eýroj)

    Aøo (jaroj)
    Antaý 1 nov 1999
    Antaý 1 jan 2000
    Surloke
    6-16
    1.00
    2.00
    5.00
    17-26
    2.00
    3.00
    6.00
    pli ol 26
    3.00
    4.00
    7.00

    Atentigoj:

    1. La aøo estas kalkulata laý la dato de alveno de aliøiloj.

    2. Infanoj malpli ol 6jaraj aliøas senpage.

    3. La aliøo ekvalidas post la ricevo de kotizo.

    4. Aliøkotizojn bv. sendi al Þlykanova Jevgenia Valerianovna (RU-428012, Æeboksary, ul. Algeþevskaja, 25a) aý al la konto æe UEA: akbv-c, kun indiko "REK"

    5. 20%-an rabaton øuas membroj de la kunorganizantaj asocioj kaj grupoj, handikapuloj, lernejanoj kaj studentoj.

    6. Mecenata kotizo estas triobla normala kotizo. La mecenatoj estos anoncitaj dum la malfermo de la Kongreso.

    7. La aliøkotizo ne estas repagebla.

    Programo

    En la kongresa programo estas planataj plenkunsidoj de REK kaj diversaj laborgrupoj. SEJM planas havi sian konferencon. Okazos ekzamenoj de ÆALK kaj kunveno de E-instruistoj.

    En la kultura programo antaývideblas æuvaþa vespero kun prezento de folklora æuvaþa grupo. Viaj proponoj estas bonvenaj!

    Adreso: RU-428000 Æeboksary, ab. ja. 189

    Rete: esperant@chtts.ru

    La dua informletero, kiu estos sendita al la aliøintoj, aperos komence de decembro 1999 kaj enhavos precizajn informojn pri la kongresejo, programo, loø- kaj manø-eblecoj, pri la trajnoj ktp.

    Bonvenon!


    Uzi buþon ne nur por manøado

    Esperantistoj havas multajn diverskvalitajn informilojn, kiuj pli malpli bone informas pri nova¼oj de E-movado, sed preskaý ne havas analizon de æi-movado. Tio estas tre malbona. La unuaj provoj de analizo, kiujn mi trovis sur paøoj de LOdE, estas tre laýdindaj, kvankam ili ne multas kaj ne estas tre profundaj. Tamen: estas -- bone, malestas -- malbone. Cetere, mi opinias, ke E-eldona¼o rakontanta nur pri E-movado similas homon, kiu uzas buþon nur por manøi. En æi senco mi tre þatas Kontakton.

    La enhavo de LOdE estas riæa kaj diversa.

    LOdE estas tre utila por tiuj, kiuj bezonas informojn pri gravaj internaciaj E-eventoj aý male -- interesiøas pri malgrandaj venkoj-malvenkoj de iu fora E-klubo. Estas bonege, ke vi (nur vi en Ruslando) sciigas pri raýmismo, pri libroproduktado en E-mondo, pri UEA-kongresoj kaj samtempe donas eblon rakonti pri iu malgranda klubo aý ne fama renkontiøo. Ankaý estas bone, ke sur viaj paøoj eblas trovi artikolojn pri historio de Esperanto. Kun øuo mi legis artikolon de Mi¶ail Ma¶naæ "Esperanta saluto el la jaro 1946". Poste mi rerakontis øian enhavon al æiu persono, almenaý iel rilatanta al Esperanto. Koran dankon!

    Sed estas ekzemploj de indaj informoj en ne inda formo. Ekzemple, la artikolo de Valentin Melnikov "Kiel propagandi Esperanton?". Laý mi, estus pli honeste kaj korekte rakonti ne pri si, sed, ekzemple, pri György Nanovfszky, aý pri partopreno de e-istoj en televida ludo Komprenu min. Tamen lia artikolo "Honeste plenumi la promeson" tre plaæas al mi, æar la temo estas grava kaj la analizo -- bona. Similaj artikoloj estu pli multaj.

    Tre plaæas al mi Kurte, Frazoj, Gazetoj, Tra la mondo. Mi bone komprenas, pri kio rakontas Kurte, sed ne komprenas, kial estas apartaj Æe najbaroj kaj Tra la mondo.

    Laý mia opinio, Tra Ruslando estas malforta rubriko. Mi opinias, ke la plej grava parto de LOdE havas nesufiæan atenton kaj zorgon de la redaktoro. En Ruslando æiumomente svarmas planataj, preparataj, lanæataj kaj forpasantaj aranøoj, sed leganto povas scii pri la entreprenoj, nur se iu partopreninto ne pigris kaj naskis kelkajn liniojn. Tamen tio signifas, ke pigras la redakcio. Kiel ekzemplon mi povas rememori informilon Jene, kies redaktoro streæis siajn amikojn kaj konatojn, kaj post nelonga tempo tiu gazeto estis unu el plej informitaj en Ruslando. Verþajne vi devas pli aktive seræi informojn. Petu ne abstrakte, sed konkrete petu konkretan informon de konkreta homo pri konkreta temo. Laý mi, estus bone, se vi sendus siajn oficialajn reprezentantojn al gravaj ruslandaj aranøoj (OkSEJT, EoLA ktp).

    Diversnivele aspektas Tribuno. En n-roj 3, 4, 8-9 estas bona skemo: iu konkreta persono elpaþas de la Tribuno kaj tio similas tribunon. Kaj en aliaj kajeroj la Tribuno simias "kol¶ozan kunvenon": kiu pro kio ploras, tiu pri tio parolas. Rezulto estas sama, se vi miksus kolorojn de æielarko. Mi opinias, ke la redakcio devas prepari apartan Tribunon por æiu kajero. Æu en E-mondo mankas interesaj homoj, kies opinio estas interesa por vasta publiko? Aleksandr Blinov, kiu ¼us iøis sekretario de TEJO, Sergeo Bozin, kiu verkas plej rekoneblajn kantojn, Jurij Karcev, plej nova REU-estrarano, Irina Gonæarova, kreinto de nova influo en junulara movado -- indas Tribunon de LOdE.

    Beletro estas bonega parto de LOdE. Mi konsentas aboni La Ondon nur por legi la rubrikon. Mi esperas, ke Beletro neniam perdos sian brilon.

    Bona rubriko estas Civilizo. Oni povas þati øin aý malþati, sed la rubriko devas ekzisti. Interalie, æu kara Nikolao Gudskov scias, ke inter famaj neesperantistoj estas ankoraý iuj krom "Wolf Messing: homo legendo". Þajnas al mi, ke mi jam legis Esperante pri li.

    Lingvo kaj ties fleganto Sergio Pokrovskij estas ne ofta, sed atendata gasto de LOdE, kaj mi æiam øojas renkontante ilin sur paøoj de la gazeto.

    Biblioteko estas interesa, tamen iom stranga rubriko: jen øi rakontas pri la plej freþa libro, jen proponas hieraýan baræon (n-roj 2, 7). Æu la redakcio soifas ¼us edonitajn librojn? Do rakontu pri raraj eldonoj, sorto de famaj libroj, tamen la guston ne perdu.

    Mi scias, ke inter la legantoj de LOdE estas homoj, kiuj legas nenion krom Mozaiko kaj tio jam rekomendas la rubrikon. Se rubriko havas sian legantaron, øi meritas ekziston. Mi mem preskaý neniam legas Mozaikon tamen tio signifas nur, ke mi dume ne sukcesis fingustumi øian frandecon.

    Kaj jen la lasta, 19a paøo. Mi æiam kun maløojo venas al øi, æar øia apero signifas finon de LOdE. Ve, la paøo ne havas konkretan enhavon. Øi þanøiøas de volumo al volumo. Mi opinias, ke tio estas malbona, kaj verþajne la plej inda por la paøo estas Kalendaro kaj reklamo de aæeteblaj libroj.

    Do, mi volas konkludi. LOdE estas bona gazeto, kiu havas kaj mankojn, kaj malmankojn. Tamen gravas ne stagni en nuna stato, sed evolui. Kaj ne forgesu, ke plejbono malamikas bonon.

    P. Fiþo


    Sendi librojn al Jakutio

    Mi dankas vin pro la materialo, kiun vi sendis al mi pasint-jare. Estas tre malfacile lerni la lingvon sen bona apliko. Mi volonte korespondus en Esperanto el Aýstralio kaj Nov-Zelando.

    Mi loøas en periferio de Jakutio, kaj tial mi havas grandajn komplika¼ojn pri literaturo. Verkoj neruslingvaj ne estas troveblaj. La interbiblioteka servo ne plu funkcias. Mi tre þatus legi originale verkojn de Shakespeare kaj de Saint-Exupéry, tamen por tio necesas veturi plej proksime al Jakutsk -- sed la aviadilo flugas øis tie dum tri horoj. Eble iu el la legantoj de La Ondo povas sendi al mi malnovajn librojn de francaj kaj anglaj klasikaj verkistoj. Æu iu eldonejo en Ruslando eldonas fremdlingvan literaturon?

    Mia adreso: RU-678785, Jakutija-Sa¶a, Srednekolymskij rajon, posjolok Arga¶ta¶, ulica Pobedy 3.

    Aleksandr Vinokurov


    Nova vesto de la Interna Ideo

    Kep Enderby, prezidanto de UEA, faris en la Berlina UK dum Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo paroladon en sia dua kvalito de prezidanto de Esperantista Jura Asocio (LOdE. 1999: 8:9). La esenco de la parolado estas, ke UEA ne havas tro da populareco antaý la ekstera mondo, æar øi prezentas sin kiel nur lingva asocio, kaj tio aspektas ne tro interese. Tial al øi indas fariøi eksplicite peresperanta porhomrajta organizo, æar la problemo de la homaj rajtoj ricevas multe pli da øenerala kompreno. Kaj la Statuto de UEA principe tion permesas.

    La paragrafojn pri homaj rajtoj siatempe enkondukis en la UEA-statuton Ivo Lapenna -- ankaý li estis juristo. Sed li preskaý haltis je tio, æar neýtraleco por li estis netuþebla principo. Sed Enderby estas, krome, maldekstrulo (iam estis eæ unu el gvidoroj de la Aýstralia Laborista Partio) kaj SAT-membro (pro tio por li proksimas la ideo de peresperanta organizo), tial neýtraleco por li ne estas "sankta bovino", sed rimedo, li bone komprenas relativecon kaj elastecon de la nocio.

    Sed kion do signifas tio? Esperanto ja æiam estis ne nur lingvo (malgraý æiuj kontraýaj asertoj), øi estis elpensita de Zamenhof kiel rimedo por atingi interpopolan pacon kaj egalecon, kio ja apartenas al la fundamentaj homaj rajtoj! Øuste tio ja estas la Interna Ideo. Kaj la strategia propono de Enderby estas ne pli ol modernigita kaj esprimita en juraj terminoj esprimo de tio, por kio klopodis la Majstro; en la malnovaj terminoj oni povus esprimi lian ideon tiel: "UEA estu organizo por la Interna Ideo de Esperanto!". Kaj, cetere, nur se la propono estos akceptita, la membroj de UEA havos la veran motivon nomi unu la alian "samideano" -- ja pure neýtralisma bazo apenaý permesas havi komunajn ideojn.

    Kaj kien do la sankta neýtraleco? Øi restos sama kiel nun. Tutegale UEA agnoskas la principojn de la homaj rajtoj tiel, kiel ilin akceptis UN, øi ja kun UN kaj Unesko kunlaboras, kaj ne devas esti pli neýtrala ol ili. Sed tio nur estas eprimata pli klare.

    Se la nova strategia principo, proponita de Enderby, estos oficiale akceptita de UEA, æu "la varo Esperanto" estos vendata pli vigle? Æu UEA, kiel neregistara organizo, atingos tuj la samajn sukcesojn en la publika opinio, kiel Amnestio InternaciaGreen Peace? Eæ se øenerale jes, do ne baldaý. Tio ja dependos de scipovo far æiu disvastiganto de nia lingvo lerte uzi tiujn poresperantajn argumentojn. Tamen la provo, þajne, valoros ne nur por pli bona ekstera argumentado, sed ankaý por kreo de pli aýtenta memidentigilo de la esperantistaro kaj plia humanigo de nia movado.

    Nikolao Gudskov


    SEJM-REU: Arosiev precizigas

    Mi þatus repliki al frazo de Valentin Melnikov en LOdE. 1999: 8-9. El liaj vortoj en lasta alineo konkludeblas ke SEJM mem direktiøis al REU kun propono unuigi fortojn. Fakte ja okazis tute male, æefaj REU-funkciuloj Junusov, Æertilov kaj Gudskov venis persone al mi dum la ti¶vina OkSEJT (tiam mi estis SEJM-kunordiganto) kaj proponis ekpensi pri unuiøo. Esence tio nenion þanøas, tamen gravas principe ke øuste REU estis la unua kiu ekseræis kontaktojn kun SEJM. SEJM-konferenco, cetere, aprobis la ideon eklabori pri iu proksimiøo de SEJM, kies æefa problemo estas manko de aktivuloj kiuj povus glate gvidi la laboron de la organizo, kaj de REU, kiu nun þajnas sperti æiujn imageblajn problemojn.

    Grigori Arosiev


    Naýza rasisma kampanjo

    Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK (nomata "U.E.A. Kongreso") en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en fuþa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingva¼on.

    UEA kaj la tuta Esperanto-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al aliaj popoloj. Universala Kongreso de Esperanto estas modelo al la tuta mondo pri amikeco kaj egaleco trans æiuj lingvaj kaj naciaj limoj. Jam en la unua UK d-ro Zamenhof difinis kiel øian plej esencan trajton, ke en øi kunvenas "homoj kun homoj". Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK, estas tial aparte naýza.

    Æiuj ricevintoj de la fia senda¼o estas petataj transsendi øin, kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA por helpi ties klopodojn malkovri, kiu estas malantaý øi. Per anonimeco la sendinto elstarigas sian poltronecon.

    La plej taýga respondo al tiu fiago estas pli aktive diskonigi la 85an UK, kiu estos la æefa kontribuo de la esperantistaro al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, kaj mem aliøi al øi.

    Osmo Buller
    øenerala Direktoro de UEA


    "Matematika morfologio" kun resumoj en Esperanto

    La redaktoro havis embarason. Pro iuj kaýzoj anglalingvaj resumoj de artikoloj por nova kajero de scienca revuo Matematika morfologio ne estis pretaj. Sed grava trajto de la revuo estas øia elektronvida formo, nur kelkajn ekzemplerojn oni presas por grandaj bibliotekoj de Ruslando. Tial manko de resumoj en angla lingvo malpliigus probablan kvanton de legantoj. La propono de la redaktoro estis logike sinsekva kaj embarasa por mi -- doni resumojn en Esperanto. Tamen ne la limigata temaro de la revuo (medicino, biofiziko, matematiko, psikologio...), nek manko de specialaj terminaroj promesis nefacilan laboron, neliberan de eraroj.

    La afero þajnis tromemfida, siaspeca lingva peko...Tamen ebleco doni realan puþeton al la praktika apliko de Esperanto en scienco superis miajn dubojn. Tiel la kajero 1, volumo 3, 1998 de Matematika morfologio aperis kun resumoj en Esperanto.

    Nun mi, la redaktoro ankaý, esperas pri atento de esperantistoj kaj fakuloj al la revuo. Øia enhavo prezentas intereson por vasta rondo de intelektuloj kaj naturesploristoj.

    Legu la revuon elektronike:

    http://www.smolensk.ru/user/sgma/ MMORPH/TITL.HTM

    Æu esperantlingvaj resumoj en "Matematika morfologio" plu aperos? Tio dependas de intereso al øi flanke de legantaro, precipe eksterlanda. La redakcio atendas opiniojn kaj rimarkojn:

    Rete: uusgma@sci.smolensk.ru

    Mi¶ail Mahnaæ


    GrassGünter Grass: nobelpremiito pri literaturo

    Estus vana klopodo karakterizi la æi-jaran nobelpremiiton pri literaturo Günter Grass per kelkaj vortoj, do nur kelke da kapvortoj pri li: realismo, surrealismo; senbrida fantazio, volupta lingvouzo, drasta ironio, vulgara¼oj, aý plejkoncize: la plena vivo en æiuj aspektoj.

    Post la apero de La lada tamburo Grass tuj fariøis konata verkisto. Generale oni supozas, ke øi estas lia plej grava verko (tio estis ankaý la opinio de la nobela komitato). Øi estas kune kun Kato kaj muso kaj Hundaj Jaroj parto de la t.n. Danzig-Trilogio.

    Post tiu trilogio Grass komencis pli aktive partopreni en politikaj debatoj, inter alie por la socialdemokrata partio. Konataj verkoj el tiu periodo estas Loke anestezita (1969) kaj El la taglibro de heliko (1972). Poste Grass revenis al pura fikcio, inter alie kun La rombfiþo (1977) kaj La renkonto en Telgte (1979).

    Grass neniam forlasis la kritikan perspektivon. En 1995 la romano Vasta kampo, kiu tre kritike traktas la t.n. reunuiøon de Germanio, fariøis tutsomera paskvilado ankaý ekster pure literaturaj medioj.

    Estas longaj paýzoj en la literatura verkado de Grass, dum kiuj li laboris kiel grafikisto.

    En 1999 aperis Mia jarcento, 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiøas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ¶aoso aperas plena bildo de nia tragika finiøanta jarcento.

    Wolfgang Kirschstein
     


    Mia Jarcento

    Æapitro el la romano de Günter Grass

    1946

    Brikpolvo, imagu, æie brikpolvo! Enaere, envesta¼e, interdente, kaj ajnloke. Sed ni virinoj ja fajfis pri tio. Plej grave: finfine estis paco. Kaj hodiaý oni volas eæ konstrui monumenton por ni. Jes ja! Estas iniciato por tio: la Berlina Rubvirino! Sed tiam, kiam æirkaýstaris nur ruinoj kaj abunde da rubo inter piedfrapitaj vojoj, tiam ni ricevis sesdek unu pfenigojn dum horo, mi ankoraý memoras tion. Certe ni ankaý havis pli bonan nutra¼karton, nomitan numero du, por laboristoj. Æar laý la dommastrina karto oni ricevis nur tricent gramojn da pano kaj apenaý sep gramojn da grasa¼o. Kion vi volas fari kun tia kvanteto? -- mi demandas vin.

    Estis dura laboro. Malrubigi. Mi kune kun Lotinjo, kiu estas mia filino, disbatis ruina¼ojn en la Centra kvartalo de Berlino, kie æio estis plata. Lotinjo æiam estis kun infanæareto. La bebo nomiøis Felikso, sed li akiris tuberkulozon, pro la æiama brikpolvo, mi supozas. Kaj li mortis jam en la kvardek-sepa antaý la reveno de þia edzo el la kaptiteco. Apenaý ili konis unu la alian. Estis milita geedziøo tiam, æar unue li batalis en Balkano kaj poste æe la orienta fronto. Tiu geedziøo ne estis firma. Nu, æar interne ili estis tro fremdaj. Kaj li volis neniel helpi, eæ ne volis porti ligna¼ojn el la kvartalo Tiergarten. Volis nur kuþi sur la lito kaj gapi truojn en la aero. Nu, mi supozas ke li spertis terurajn aferojn en Ruslando. Æiam li lamentis, kvazaý por ni virinoj la noktoj kun bombardado estus pura plezuro. Tiam lamenti ne taýgis. Ni ekagis: en la ruinojn, el la ruinoj. Kaj foje ni malplenigis eæ bombdetruitajn subtegmentejojn kaj kompletajn etaøojn. Rubon en sitelon, kvin etaøojn malsupren, æar ni ankoraý ne havis transportilojn.

    Kaj mi memoras, ke foje ni traseræis parte detruitan loøejon. Tie estis nenio plu, nur tapeto æifonita. Sed Lotinjo trovis en iu angulo pluþurseton. Øi estis komplete polvkovrita, antaý ol þi frappurigis øin. Ni æiuj demandis nin, kio fariøis el la infano, kiu iam posedis tiun urseton. Neniu el nia kolono volis øin, øis Lotinjo kunportis øin por Felikso, æar tiam la etulo ankoraý vivis. Sed plejparte ni þovelis la rubon en puþæaretojn aý forfrapis la kalka¼on de kompletaj brikoj. Unue oni jetis la rubon en bombkraterojn, poste transportis per kamionoj al la rubmonto, kiu intertempe fariøis verda kaj de kie estas bona vido.

    Ekzakte! Ankoraý kompletaj brikoj estis staplitaj. Lotinjo kaj mi faris popecan laboron: brikfrapado. Estis elstara kolono. Inter ni estis virinoj, kiuj certe spertis pli bonajn tagojn. Vidvinoj de oficistoj, kaj eæ vera grafino. Mi ankoraý memoras: þi nomiøis von Türkheim. Havis verþajne siajn bienojn en la oriento, mi supozas. Kaj kiamaniere ni aspektis! Pantalonoj el malnova armea þirmtolo, puloveroj el lanresta¼oj. Kaj æiuj kun kaptuko supre bone nodita, nu kontraý la polvo. Laýdire estis preskaý kvindek miloj en Berlino. Nur rubvirinoj kaj tute neniuj viroj. Estis tro malmultaj. Kaj tiuj kiuj postrestis nur staris æirkaýe aý laboris nigramerkate. Filaboro ne estis io por ili.

    Sed mi memoras, ke foje, kiam ni ekfrontis rubþuta¼on kaj devis elfosi fertrabon, mi kaptis þuon. Vere, tie viro ankoraý estis alkroæita. Sed li ne plu estis rekonebla, nur ke li anis en la popola milico, æar estis brakbendo sur lia mantelo. Kaj tiu mantelo ankoraý aspektis uzebla. Pura lano, antaýmilita varo. Hopla, mi diris al mi kaj forprenis la bonan pecon antaý ol la viro estis forportita. Eæ la butonoj æeestis. Kaj en unu poþo de la mantelo estis buþharmoniko de Hohner. Mi donacis øin al mia bofilo por gajigi lin iomete. Sed li ne volis ludi. Kaj se li ludis, do nur malgajajn pecojn. Mi kaj Lotinjo estis tute malsimilaj. Æio devas avanci. Kaj tiel fariøis iom post iom.

    Prave! Mi ricevis laborlokon en la manøejo de Urbodomo Schöneberg. Kaj Lotinjo, kiu dum la milito ja estis "fulmknabino", lernadis en la popola altlernejo stenografion kaj maþinskribadon. Þi rapide ricevis postenon kaj estas nun, post la eksedziøo, iaspeca sekretariino. Kaj mi ankaý memoras, kiamaniere Reuter, kiu estis tiutempe urbestro, laýdis nin æiujn. Kaj plej ofte mi partoprenas, kiam la rubvirinoj renkontiøas denove, por kafo kaj kuko æe Schilling sur Tauentzien. Æiam estas gaje tie.

    Tradukis Wolfgang Kirschstein


    Pilgrimo en la Sanktan Landon

    de Sergio Pokrovskij

    La venonta Universala Kongreso okazos en Israelo; mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en tiun landon en majo de la 1997a jaro. Nelonge antaý mia vojaøo, pripensante projekton de Malnovrusa antologio (vojaøon tra la tempo) mi komencis traduki la Pilgrimon de Danielo (vojaøon tra la spaco); kaj tiu verko gvidis miajn paþojn en miaj malmultaj ekskursoj. Nun mi ankoraý hezitas, æu mi iru kongresi aý servu nian lingvon hejme; nu, antaý naý jarcentoj ankaý Danielo konsideris similan dilemon (nun oni datas la pilgrimon de Danielo per la jaroj 1104-1106).

    Pilgrimo de Danielo mona¶ejestro el la Rusa Lando1

    Jen mi, neinda mona¶ejestro Danielo el la Rusa lando, la plej malbona el æiuj mona¶oj, kadukigita de multaj pekoj, nesufiæa en æiu bona afero, instigate de miaj penso kaj malpacienco, ekvolis vidi la sanktan urbon Jerusalemo kaj la Promesitan Landon. Kaj per Dia favoro mi atingis la sanktan urbon Jerusalemo, kaj vidis la sanktajn lokojn, trairis la tutan Galileon kaj la sanktajn lokojn æirkaý la sankta urbo Jerusalemo, kie Kristo nia Dio paþis per siaj piedoj kaj kie li vidigis grandajn miraklojn. Kaj æion æi tion mi vidis per miaj pekaj okuloj, la senrankora Dio permesis al mi vidi kion mi delonge soifis per mia penso.

    Fratoj kaj patroj, sinjoroj miaj, pardonu min la pekulon, ne mallaýdu mian malprudenton kaj krudon, ke mi skribis pri la sankta urbo Jerusalemo, kaj pri tiu bona lando, kaj pri la vojo al la sanktaj lokoj. Ja kiu iris tiun vojon humile kaj diotime, tiu neniam devios de la Dia graco; sed mi ne taýge iris tiun sanktan vojon, en æia maldiligento kaj komforto, kaj en drinkado kaj æiajn malkonvena¼ojn farante. Tamen, esperante Dian favoron kaj vian preøon ke Kristo Dio pardonu miajn sennombrajn pekojn, priskribu mi mian vojon kaj tiujn sanktajn lokojn, sen fieri kaj sen sin glori per tiu pilgrimo, kvazaý ion bonan mi faris -- tio ne estos, æar nenion bonan mi faris dum la vojaøo; sed pro la amo al tiuj sanktaj lokoj priskribis mi æion viditan per miaj okuloj, por ke ne forgesiøu tio kion Dio permesis vidi al mi la neinda.

    Mi timis la ekzemplon de la mallaborema servisto2, kaþinta la talanton de sia sinjoro kaj øin ne kreskiginta, kaj tial mi skribis æi tion por la fidelaj homoj; por ke oni, aýdinte pri tiuj sanktaj lokoj, sopiru ilin per la animo kaj penso, kaj ricevu de Dio egalan rekompencon kiel tiuj, kiuj la sanktajn lokojn vizitos.

    Æar multaj restantaj hejme en sia lando, bonaj homoj, per sia penso, per almozdonado kaj per bonaj faroj atingas la sanktajn lokojn kaj ricevas grandan rekompencon de Dio nia Savanto Jesuo Kristo. Kaj multaj vizitintaj la sanktajn lokojn kaj la sanktan urbon Jerusalemo, fieriøinte en siaj pensoj kvazaý ion bonan ili farus, pereigas sian rekompencon, kaj inter ili mi estas la unua. Kaj multaj vizitintaj la sanktan urbon Jerusalemo, hastante reveni, revenas sen vidi multajn vidinda¼ojn; sed tian pilgrimon oni ne povas rapide fari kaj bonorde vidi ilin kaj æiujn sanktajn lokojn en la urbo kaj ekster øiaj limoj.

    Danielo resumas sian vojaøon, listigas la vizititajn lokojn kaj rakontas kie li loøis. Evidente, li vidis multe pli ol mi, kiu pasigis en Izraelio nur 9 tagojn, kaj unufoje estis en Jafo, unufoje min banis en la Malviva Maro kaj pasigis unu sabaton en Jerusalemo; la reston de mia tempo mi devis dediæi al la laboro en la urbeto Or-Jehuda apud Telavivo. Ne tiel Danielo:

    Pri Jerusalemo, pri la lavro3 de sankta Sabo4

    Mi neinda mona¶ejestro Danielo, veninte Jerusalemon, 16 monatojn loøis en la lavro de sankta Sabo kaj tial povis multe iradi kaj vidi æiujn æi sanktajn lokojn. Æar maleblas sen bona gvidanto kaj sen tradukanto vidi kaj ekkoni æiujn sanktajn lokojn. Kaj el magra mia hava¼o malavare mi donadis al bone konantaj la sanktajn lokojn en la urbo kaj ekster øi, por ke ili bone æion al mi montru, kion ili fakte faris.

    Kaj okazigis al mi Dio trovi en la lavro viron pian, maljunan je tagoj, kaj tre kleran. Dio volis ke tiu piulo amu min neindan, kaj li bone montris al mi æiujn sanktajn lokojn en Jerusalemo, min gvidis tra la tuta lando, øis la Tiberiada Lago, øis Taboro, øis Nazareto, øis ¦ebrono, øis Jordano, kaj ame kun mi laboris. Kaj tial mi vidis multe da sanktaj lokoj, pri kio mi poste rakontos.

    Danielo rakontas pri la vojo al Jerusalemo. Li komencas ekde Konstantinopolo; evidente, la vojaøo øis la Bizancia æefurbo estis banala¼o. Tial en tiu parto temas pri la Azia marbordo de Mediteraneo. Por mi tio estas tute alia sperto, kaj dum mia æi-jara restado en Turkio mi retrovis kelkajn lokojn pri kiuj mi estis leginta en la Pilgrimo de Danielo. Tamen por la legantoj la "Turkia" parto probable estas malpli interesa; tial mi prezentas nur kelkajn specimenojn. La demandosigno markas aferojn kiuj þajnas al mi eraraj en la kunteksto (supozeble pro eraro de kopiisto).

    La nomoj de la sennombraj insuloj Mediteraneaj estas aparta problemo. Por iuj el ili Esperanto tute malhavas nomon; por aliaj estas eæ po kelkaj, ekz-e nomo PIV-a kaj nomo el la Nova Testamento.

    Pri la vojo al Jerusalemo

    Jen estas la vojo al Jerusalemo. De Konstantinopolo iru 300 verstojn5 tra la golfo øis la granda maro6, øis la insulo Petalo7 estas 100 verstoj. Øi estas la unua insulo en la mallarøa maro8; tie estas bona haveno kaj la urbo Heraklea la Granda (?); kaj æe tiu urbo sankta oleo leviøas el la marprofundo; tie multajn sanktulojn dronigis la persekutantoj. De la insulo Petalo øis Kalipolo9 estas 100 verstoj, de Kalipolo øis Abido10 estas 80 verstoj. Kontraý tiu urbo estas entombigita sankta Eýfemio la Nova11. De tie øis Kreto(?) estas 20(?) verstoj, tie estas elirejo al la granda maro: maldekstren al Jerusalemo; dekstren, al la Sankta Monto12, Tesaloniko kaj Romo.

    Inter Kreto kaj Tenedo13 estas 30 verstoj. Tiu estas la unua insulo en la granda maro, kaj tie estas tombo de sankta martiro Aýgudemo.

    Kontraý tiu insulo sur la bordo estis granda urbo Troado14, tie apostolo Paýlo pasis, kaj la tutan landon instruis kaj baptis.

    De Tenedo-insulo øis la Mitileno-insulo15 estas 100 verstoj; tie estas la tombo de la sankta metropolito de Mitileno16. Kaj de Mitileno øis ¦io17 estas 100 verstoj; tie kuþas sankta martiro Izidoro. Sur tiu insulo naskiøas mastiko kaj bona vino kaj diversaj fruktoj.

    Pri la urbo Efezo

    Je 60 verstoj de ¦io estas la urbo Efezo. Tie estas la tombo de Johano la Teologo, kaj je lia memortago sankta polvo eliøas el tiu tombo, kaj la fideluloj prenas tiun polvon por kuraci æian malsanon; ankaý la mantelo de Johano estas tie, en kiu li iradis.

    Kaj apude estas tie la kaverno en kiu kuþas la korpoj de 7 adoleskantoj, kiuj dormis 360 jarojn; sub imperiestro Decio18 endormiøintaj, kaj sub imperiestro Teodozo19 reaperintaj. En la sama kaverno 300 sanktaj patroj estas entombigitaj; kaj sankta Aleksandro tie kuþas, kaj la tombo de Maria Magdalena (þia kapo), kaj sankta apostolo Timoteo, disæiplo de sankta apostolo Paýlo, kuþas en antikva tombo.

    Kaj tie en malnova kirko estas ikono de la sankta Dipatrino, per kiu la fideluloj venkis la herezulon Nestorion20. Ankaý estas tie la banejo de Dioskorido, kie Johano la Teologo kun Pro¶oro laboris æe Romana21. Kaj vidis mi la havenon, kie Johanon la Teologon la maro el¼etis. Tie mi restis tri tagojn; la haveno estas nomata la Marmora.

    La urbo Efezo situas sur la kontinento, je 4 verstoj disde la maro, sur montoj, kaj abundas je æiaj bona¼oj. Tie ni honoris la sanktan tombon, kaj gardate de la Dia graco kaj de la preøoj de sankta Johano la Teologo ni iris en øojo.

    Mi fortranæas la reston de la Mediteranea vojaøo øis la veno en Jafon, kiu estas apudurbo de la nuna Telavivo -- historie pli justus diri, ke Telavivo estas apudurbo de la antikva Jafo. Mi pasigis nur unu vesperon tie, sur la teraso de fiþrestoracio æe la marbordo de la malnova haveno, kaj en la muzeoj de Jafo. Tiuj estis la solaj muzeoj kiujn mi vizitis en Izraelio: en la aliaj turismaj lokoj mi estis sabate, kiam la muzeoj estas fermitaj.

    La Jafa muzeo prezentis kelkajn aferojn rilatajn al la kruckavalira epoko, æe kies komenco pilgrimis Danielo. Kurioze, þajnis al mi ke la ekspozicio estis pli favora al la kruckavaliroj ol al la saracenoj, malgraý la fakto ke la kruckavaliroj forpeladis la judojn el la konkeritaj lokoj, kaj la araboj permesis al ili reveni. Æu temas pri delikata atento al la Okcidentaj turistoj? Aý eble pravis mia samnomulo historiisto M. Pokrovskij ke "la historio estas politiko projekciita en la paseon"?

    Pri Jafo

    ... Kaj de Cipro øis Jafo-urbo estas 400 verstoj tra la maro; de Konstantinopolo øis la insulo Rodo22 estas okcent verstoj, kaj de Rodo øis Jafo estas okcent verstoj; do, la tuta vojo øis Jafo tra la maro estas 1600 verstoj. Kaj Jafo-urbo estas sur la bordo apud Jerusalemo, de tie øis Jerusalemo estas 30 verstoj da vojo sur seka tero, 10 verstoj øis la Sankta Georgo.

    Tie estas granda kirko konstruita en la nomo de sankta Georgo, kaj tie estas lia tombo en la altaro, tie estas la sankta martiro Georgo kaj multe da akvo estas tie; kaj la pilgrimuloj ripozas æe tiu akvo, tamen en granda timo: æar la loko estas senhoma, kaj apude estas la urbo Aþkelono, el øi saracenoj atakas la pilgrimulojn æe la eniro en la montojn23. Kaj de la Sankta Georgo øis Jerusalemo estas 20 grandaj verstoj tra rokaj montoj, vojo malfacila kaj tre timinda.

    Tiun vojon mi traveturis en komforta aýto sen konsiderinda saracena minaco, kaj tamen mi estis impresita. La platan kaj maræan reliefon de la Telaviva apudurbo anstataýis montetoj iom similaj al tiuj apud Krasnojarsko. Tiam, "suprenirante al Jerusalemo", mi unuafoje konsciis la variecon de la naturo en tiu mikroskopa landeto: la marbordoj Mediteranea kaj Ruøamara, la arbaroj kaj terasoj æirkaý Jerusalemo, la ekstreme arida dezerto, komenciøanta ekde la Nord-Orienta urba limo de Jerusalemo (mi staris sur monteto; malantaýe estis urba placo, antaýe sterniøis la dezerto), la Malviva Maro en la arda dezerto, kaj la Golanaj montoj kie ankoraý kuþis neøo...

    Pri JerusalemoKruckavalira mapo de Jerusalemo

    La sankta urbo Jerusalemo situas en valoj, apud øi estas altaj rokaj montoj. Venante proksimen al la urbo oni unue vidas la Turon Davidan24, kaj poste, ankoraý iom proksimiøinte, oni vidas la Monton Olivarban kaj la Plejsanktejon25 kaj la kirkon de la Releviøo, kie estas la Sankta Tombo26, kaj poste oni vidas la tutan urbon. Tie apud la urbo estas plata monteto, je pli ol versto de Jerusalemo; sur tiu monteto æiu sin deseligas, sin krucosignas kaj sin klinas antaý la Sankta Releviøo kaj æe la vido de la urbo. Kaj tiam estas granda øojo por æiu kristano vidanta la sanktan urbon Jerusalemo, kaj larmoverþo de la fideluloj. Æar neniu povas reteni larmojn vidante tiun sopiratan landon kaj la sanktajn lokojn, kie Kristo nia Dio suferis turmentojn por ni pekuloj. Kaj æiuj iras piede kun granda øojo al la urbo Jerusalemo.

    Kaj estas tie, maldekstre de la vojo, la kirko de sankta Stefano la Unua Martiro; sur tiu loko la judoj þtonumis Stefanon la Unuan Martiron27 kaj tie estas lia tombo.

    Kaj estas tie plata roka monteto, fendiøinta dum la krucumo de Kristo, øi nomiøas Infero; øi situas apud la urbomurego, je þton¼eta distanco.

    Kaj poste kun granda øojo æiuj eniras la sanktan urbon Jerusalemo tra la pordego apudanta la domon de Davido, tiu pordego rigardas Betle¶emon kaj estas la Pordego Benjamena. Enirinte la urbon oni havas æe la dekstra mano la vojon tra la urbo al la Plejsanktejo, kaj æe la maldekstra, al la Sankta Releviøo, kie estas la Sankta Tombo.

    daýrigota


    Notoj por "Pilgrimo en la Sanktan Landon"

    1. ¬itje i ¶o¼ene Danila, Ruskyja Zemli igumena. 1106-1108 gg / Red. M.A. Venetinov // Pravoslavnyj palestinskij sbornik. -- T. I, vyp. 3, kn. 3. -- CPb., 1883; T. III, vyp 3, kn 9. SPb., 1885. -- Ankaý en: Pamjatniki literatury Drevnej Rusi. XII vek. M., 1980.

    2. Mateo 25:26.

    3. Lavro: en Ortodoksio, granda kaj fama mona¶ejo, greke . La vorto venis el la Aleksandria tradicio (la aleksandrianoj tiel nomis la æefajn avenuojn). Antaý 1917 en la tuta Rusa Imperio estis nur 4 lavroj. (La maniero uzi v por distingigi lavron disde laýro, kvankam evidente Slavon-devena, estas sufiæe internacia; ekz-e vd la grekan TTT-paøon http://www.duth.gr/Athos/ greatlavra.html).

    4. Sabo: R Savva, Orig. Sava, Gr . Nun la relikvo de tiu sanktulo estas en la s-ta Marko de Venecio.

    5. Versto estas "rusa mezurunuo de vojlongeco (1067 m)" [PIV]. Estas mirinda afero, ke ankaý en la 11 jc øi estis proksimume 1 km.

    6. La Egea Maro.

    7. Probable temas pri la insulo Marmoro kaj ties marlango Petali.

    8. La Marmora Maro.

    9. Kalipolo: urbo sur la Eýropa bordo de Dardanelo, nun en Turkio. (turke Gelibolu).

    10. Abido: Gr , Malgrandazia urbo æe Helesponto.

    11. Eýfemio: Gr .

    12. la Sankta Monto: la monto Atoso ; en la rusa tradicio nomata laý la akuzativa formo , kie estas mona¶ejoj gravaj en la Ortodoksio. Tamen øi estas pli Norde ol Kreto. Probable temas pri iu alia insulo.

    13. Tenedo: nun la turka Bozca Ada.

    14. Urbo apud la antikva Trojo (al kiu øi þuldas sian nomon). En la Nova Testamento estas uzata neasimilita nominativo: Troas (Agoj 16:8-11; 2Kor 2:12). Danielo kaj PIV asimilas laý la plena formo (Troado).

    15. Mitileno: la æefa urbo de Lesbo (; Mitelene laý Agoj 20:14).

    16. Georgo la Konfesinto, kiu suferis sub la ikonrompista imperiestro Leono la Kvina la Armeno (komence de la 9a jc).

    17. ¦io: asimilita laý Waringhien; ¦ios en Agoj 20:15.

    18. Decio: Romia imperiestro (249-251).

    19. Bizancia imperiestro Teodozo la Dua (408-450). La legendo aperas ankaý en Korano.

    20. Nestorio: Konstantinopola Patriarko (428-431), kondamnita de la 3a Universa Koncilio (Efezo, 431). Agnoskante la Dian naturon de Jesuo, Nestorio asertis, ke al Maria li þuldas nur sian homan naturon; sekve, laý Nestorio Maria ne estas Di-patrino, sed maksimume Kristo-patrino.

    21. Aludo al epizodo el la "Vivo de Johano la Teologo": Johano, post þippereo, trafis sur la insulon ¦io, kaj tie servis en la banejo de urbestro Dioskorido, kie lia superulino estis malmilda Romana. En la banejo pereis filo de Dioskorido, Johano lin revivigis kaj kristanigis Dioskoridon kaj Romanan.

    22. En la nomo de tiu insulo ni sekvas Danielon kaj la Agojn 21:1; PIV rekomendas Rodison; pli frue Waringhien uzis Rodion.

    23. Aþkelono en la tempo de la pilgrimo de Danielo apartenis al la islamanoj. La kruckavaliroj øin ekposedis en 1154.

    24. Turo Davida: turforma konstrua¼o en la korto de la Davida Kastelo, citadelo de Jerusalemo (fino de la 11-a jc - æ. 950), kiun la kruckavaliroj tute senbaze atribuis al Davido. Normale oni ne enlasis tien æiun deziranton, sed Danielo kun sia kunvojaøanto Izdeslavo ricevis permeson øin viziti kaj øin priskribis.

    25. Plejsanktejo: la moskeo Kubbat-as-Sahra (Kupolo super la Roko), konstruita de la araboj sur la loko de la Templo de Jerusalemo; sub la kruckavaliroj, þanøita en kristanan kirkon.

    26. Kurioze, la orientanoj (grekoj, araboj, rusoj...) esperoplene nomas tiun sanktejon "la kirko de la Releviøo", dum la pesimismaj okcidentanoj funebre nomas øin "la baziliko de la Sankta Tombo".

    27. Agoj 6-8


    Þi tion faris!

    Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo: Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov: En la rusa kaj Esperanto / Kompilis Meri Abolskaja. -- Sankt-Peterburg: S'PRINT, 1999. -- 60 paøoj.
    La memorlibro pri Nikolaj Rytjkov (1913-1973), kompilita de Meri Abolskaja estas kolektiva verko. Øian kernon konsistigas la propra parolo de la forpasinta aktoro, granda intervjuo kun li fare de d-ro Ulrich Lins, rememoroj pri Rytjkov de liaj samlandanaj (M.Abolskaja, A.¦arjkovskij, F.Kulagin k.a.) kaj esterlandaj samideanoj (E.Urbanova, M.Boulton, B.Lapenna k.a.) kaj kelkaj poemoj.

    Nemulton rakontas NR pri sia esperantistiøo, kiam li estis nur 12-jara, pri komenco de la aktora vivo, edziøo al la æarma aktorino Zinaida Naryþkina, kiu sian tutan vivon malamis Esperanton, kiu por þia edzo estis "kvazaý alvokiøo, ia misio".

    Post la Esperanta tagiøo de 1920-30, venis kruda krepusko de 1937, komenciøis arestoj. NR reagis: "Estis arestita Sne¼ko el Minsk... ho, eble li faris iun mispaþon... Jen, oni arestis Drezen, li ne estis ruso, li parolis kun iu fremdlanda akcento. Oni arestis Muravkin -- li ¼us revenis el Germanio kaj li portis luksan kompleton". Tipa vidpunkto de proleto kaj patrioto: la soveta þtato æiam pravas. Duboj aperis æe li ununokte de 1938, kiam post traseræo en lia apartamento, oni venigis lin al Lubjanka, kruele batis lin kaj prezentis la akuzon, ke li "estas aktiva membro de la internacia spiona organiza¼o, kiu sin kaþis sur la teritorio de USSR sub la nomo de SEU". Kaj tio pri oficiale registrita SEU!

    La juøverdikta akuzo estis pli specifa: "Laý la decido de la speciala komisiono æe NKVD USSR de 2.07.38 pro kontraýrevolucia agado (partopreno en faþista spiona organiza¼o de esperantistoj)". Do NR estis kondamnita por 8 jaroj en koncentrejo nur pro la esperantisteco.

    Tiel, rememoras NR, "komenciøis mia Golgoto": þipveturo al Magadan (pri kio legu æe Eýgenia Ginzburg en "Krutoj marþrut"), koncentrejo, ekzilo en Norilsk, kie senlabora NR devis mem havigi al si manøon, dua aresto kaj ekzilo en 1949.

    Æiam li volis manøi kaj dormi (eæ dum dormo kaj manøo). Tamen en 1943 venis faciligo -- laboro en prizona teatro.

    NR rememoras: "En Novembro de 1955 estis absolvita ankaý mi. Oni diris: Vi estas senkulpa".

    Li revenis en Moskvon, ekloøis en sia loøejo, ekde¼oris æe la sama teatro. Tamen lia edzino fariøis eæ pli fremda ol antaýe: þi ne povis pardoni lian esperantistecon kaj tion, ke li ankoraý E-aktivas. Þi ne povis kompreni, ke li neniam æesis: eæ en gulago li instruis Esperanton, kaj trovinte en Norilsk Fundamentan Krestomation li seræis en øi rusismojn.

    Post nelonga Festivala (1957) degelo NR komprenis, ke la rilato al Esperanto kaj al li persone þanøiøis nemulte, sed li ankoraý restis naiva, skribis defian leteron al Suslov, sed estis akceptita en CK de duaranga oficisto, kaj plu revis: "Se mi povus almenaý kvaronhoron paroli kun iu sekretario de CK!"
    Rytjkov en Kalocsay-vespero: Moskvo, 1961
    Tamen poste li sobriøas -- kiam oni malpermesis al profesoro E.Bokarev kaj verkisto I.Sergejev partopreni UKon eæ en la "frata", pli øuste kolonia, Pollando. Venis 1963, la 48a UK en Bulgario kaj 25 Sovetianoj, inter ili NR, venis al Sofio. "Dudek kvin personoj, kiel la brigado en Kolyma",-- ironias NR: li scias la postkulisan historion: pro kio oni rajtigis ilin veturi. Surbende li diras, ke oni ordonis al li spioni pri sovetiaj kongresanoj kaj iliaj gastoj. Li rifuzis. Antaý la sekva UK oni invitis lin al KÞS kaj ordonis, ke li spionu, se li deziras partopreni. "Kion vi deziras? Ke mi devu esti denuncisto?.. Certe vi havas mian dosieron... Vi scias, ke siatempe mi neniun denuncis, eæ estante torturata".

    La aviadilo kun sovetiaj kongresanoj al la 49a UK forflugis en Nederlandon sen li. Tamen li insistas pri vizo por aliaj E-kongresoj. Respondo: "Spionu!" Li malkonsentas. "Tiam oni enkarcerigis min kaj torturigis min per drogoj... kaj mi fariøis malforta kaj malsana".

    Fakte KÞS ne tuj mortigis lin; NR havis konstantan stomakdoloron kaj poste mortis pro kancero en la stomako.

    Abolskaja skribas: "Mi ne trovis la konfirmon pri tio..." Strange, ne estis dokumentita, do -- ne okazis; al NR þi ne kredas. Diference de Abolskaja, prezidanto de Aýstrio (kaj esperantisto) F.Jonas kredis, kaj helpis al li ellandiøi por E-konferenco en Vieno. (Mem NR atribuis tion al sia mensoga konsento spioni. Tamen -- KÞS al li delonge ne fidis.)

    Do, li fuøas tuj post la E-konferenco en Vieno. Granda frapo trafis E-movadon en USSR... Tamen li fariøis libera. Æu tuj?

    "Mi petis pri politika azilo... La libera mondo plej unue invitis min en -- prizonon. Nu, rolo estas al mi ja kona-a-ata!" (La neýtrala Aýstrio azilon ne rajtis doni).

    Tamen tiu mondo estas vere libera, kaj por NR komenciøas verda stafeto. Li loøas en Francio, de¼oras æe CO de UEA, rolas Lenin dum filmado en Germanio, finfine, helpe de amikoj, instaliøas kiel anoncisto kaj lingva redaktoro æe la Rusa sekcio de BBC. Sian simpation, kaj eæ amon donacas al li belaj virinoj -- konata aktorino H.Knef, verkistinoj M.Boulton kaj E.Urbanova (dum MB neas proksiman rilaton -- "li deziris rilati kun mi malpli platone, sed akceptis mian limigon", EU priskribas la seksan aferon kun NR). Fin-fine li edziøis al juna kaj æarma Maþa (Maþa Rytjkov-Ellis). Nelonge ili kunis -- en 1973 li mortis. Restis memoro, kiu materialiøis en "Sur la signo de Liro kaj Verda Stelo". Kaj kunvenis amikoj de NR por rememorigi forpasinton, preskaý vivigi lin en la Berlina UK!

    Meri Abolskaja, modesta eksinstruistino el Leningrado, esperantistino de 1956 jaro, leterumis al æiuj, kiuj konis NR, petis ilin skribi rememorojn, kolektis ilin sub la verda kovrilo de la libro pri li. Þi invitis la amikojn veni al Berlino kaj venis mem.

    Heroa ago. Mi scias, kiel malfacile estas por ruslandanoj akiri la germanan vizon, pagi æiujn elspezojn por UK en multekosta Berlino. Þi tion faris! Gratulon kaj dankon al þi de æiuj amikoj de NR.

    Aleksandro ¦arjkovskij (Usono)


    Esperigo per la vivo

    Auld, William. 75 jaroj: Aýtobiografio, poemoj, bibliografio / Red. Aleksander Kor¼enkov. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999 -- 48 pø + 8 pø (kun fotoj).
    Finfine aperis libro, kiun certaj uzantoj de Esperanto atendis dum multaj jaroj: Ruslanda eldonejo Sezonoj produktis aýtobiografion de William Auld. La poeto cedis al la longa persvado de Aleksander Kor¼enkov, kaj tiu venis al Skotlando por registri la intervjuon kaj poste fari æion ceteran -- deæifri kaj krei la libron. Nemalgrave menciendas sindediæa kontribuo de pluraj personoj, kiuj kune ebligis la aferon.

    Mi æiam volis scii pri Auld pli kaj pli, kiam mi unuafoje eklegis lian Spiro de l' pasio en la fama Kvaropo kaj poste kiam mi bonþance legis La Infanan Rason kaj aliajn originalajn kaj tradukitajn verkojn. Unue, li simple instruis min pri Esperanta vortprovizo -- danke al li mi komprenis la esprimpovon de Esperanto. Auld de unu poemo al alia malfermadis al mi sian universon de sentoj kaj ideoj. Do hantis min æiama scivolo -- kia homo povis tiel senti kaj pensi? Kio kaj kiu(j) influis lin? Kiel li laboris por esti tia, kian ni lin konas el lia riæega krea¼o?

    Æi libro donas respondojn al multaj similaj demandoj. Mem Auld preface avertas kontraý eblaj misinterpretoj kaj miskonkludoj æerpotaj el liaj verkoj, insistante ke li estas "observanto, ne partoprenanto" de eventoj, kiuj aperas en liaj verkoj. Tra la priskribo de faktoj el la vivo ni povas bildigi nian komprenon pri la fontoj de lia personeco, evoluo, esperantisteco kaj liaj multaj trajtoj de la karaktero.

    La volumeto konsistas el kompaktaj kvazaýæapitroj priskribantaj diversajn flankojn kaj etapojn de lia vivo. De la unuaj paøoj iøas evidente, ke Auld havas pri kio rakonti. Kaj li rakontas, digne kaj simple pri æio, kio laý li estis grava aý havis signifon -- de liaj fruaj jaroj øis hodiaý. Feliæa infaneco, lernejoj, studenteco, militservo, eklaboro kaj plua laboro, laboro kaj laboro. Sorto enhavoriæa kaj plena da eventoj -- sufiæas mencii lian partoprenon en la Dua mondmilito kiel elita flugarmeano.

    La leganto ekscias detalojn pri la ekapero de liaj unuaj poemoj, kiel li decidis iøi verkisto nur en Esperanto, kiel li laýgrade ekhavadis verajn amikojn en Esperantujo, kiujn li mem nombras feliæe multaj. Li senhezite rakontas pri siaj iamaj kaj nunaj plaæoj kaj malplaæoj -- cetere æiam tolereme kaj digne. Legante oni laýgrade ensorbas lian rilaton al la vivo, liajn starpunktojn pri tiu aý alia fenomeno, evento aý detalo. Vi povas ne konsenti kun li pri io, sed vi ne sentas iun øenon pro tio.

    Avide mi legis pri lia eklerno de Esperanto. Feliæe lia skoltestro simple donis al li lernolibron demandite pri Esperanto.

    Sendube unuj el la æefaj fontoj de Aulda personeco, kiu integras kun lia esperantisteco, estas lia æiama legemo kaj laboremo, sendube heredita de liaj gepatroj. Verþajne ankaý tio ke lia patro æiam klopodis eduki en li memstarecon en liaj decidoj.

    Studente li diligente lernis la skotajn lingvon kaj literaturon kiel ankaý la francan. Verþajne lia profunda studo de astronomio ankaý multe gravis por tio kion li poste verkis. Ke li persiste uzis Esperanton kun sia amiko John Francis kaj poste, kiam li praktike aliøis al Esperantujo, kun sia plej bona amiko Reto Rossetti, devis kontribui al lia kreemo en Esperanto. Auld per tuta sia vivo montras al la anoj de la Internacia Lingvo de Zamenhof, kiel oni rilatu al sia lingvo kaj ties kulturo.

    Auld iras sian vojon: tradukas kaj verkas poemojn kaj proza¼ojn, redaktas plurajn elstarajn eldona¼ojn kiaj Esperanto, Belarto, Monda Kulturo, Fonto, Brita Esperantisto; postenas movade, instruas, verkas lernolibrojn kaj informajn studojn, prezidas la Akademion. Þajne sekecaj faktoj pri diversaj eventoj kaj traviva¼oj kaptas vian atenton per sia unikeco, kiel ekzemple lia intima kunlaboro kun Ivo Lapenna dum la transportado de UEA el Britio al Nederlando.

    Ne hazarde Auld renkontiøis kun la elstaraj eminentuloj kiaj Gaston Waringhien, Paul Neergaard kaj multaj aliaj. Æiuj ili kompletigas unu la alian, kune kreante la escepte allogan -- sed dume ne de multaj komprenatan -- valoron de la kultura idiomo Esperanto.

    Æu multaj el ni havas veran multan plezuron en Esperantujo? Æu multaj el ni serioze legas Esperanto-literaturon, profunde sentas kaj pripensas prilingvajn kaj prikulturajn problemojn?

    Escepte interesaj por mi estas Auldaj opinioj pri la iamaj kaj nunaj esperantistoj, institucioj, fenomenoj kaj literatura¼oj. Kelkajn faktojn mi nenie antaýe povis renkonti kaj ofte eæ imagi.

    La vivo de Auld pruvas la nerefuteblajn valorojn, kiujn nia mirakla kaj tiom malfacila lingvo portas kaj donas al tiuj, kiuj elektis partopreni en Esperantujo. Auld konfirmas la miraklecon de Esperanto kaj sobre-optimisme insistas pri stabileco de la Afero en la nuntempa mondo. Apenaý oni povus nomi Auld "poeto sen popolo". Samtempe li sobre kvazaý avertas kontraý pasiva kaj konsumisma rilato al la lingvo kaj ties kulturo. Auld certas pri la vera internacia intimeco, kiun ebligas Esperanto al ordinaraj homoj.

    Endas pensi pri æio æi, eble eæ diskuti kaj disputi kun Auld -- pri la eblaj evolu-tendencoj de la tuta Esperanto-komunumo, æar ofte oni povas renkonti tute malajn inklinojn æe Esperantistoj ol simple strebi intimiøi kun aliaj gentanoj. Samtempe Auld kun bedaýro notas certajn liavidajn mankojn en Esperantujo, æefe la foreston de la vera internacieco de Esperanto-uzantoj kaj milde kritikas la nunan UEA por ties "paro¶ismo".

    La bibliografio fine de la libro donas la impreson pri la konkreta kontribuo de Auld al nia kulturo, al kiu normala konscia parolanto de Esperanto ne povas ne senti feliæon partopreni.

    La libro abundas je faktoj, nomoj de personoj kaj aferoj; eventoj, pensoj, pritaksoj. Auld fiere kaj ame rakontas pri siaj familianoj kaj amikoj. Pluraj kortuþaj bildoj pri Auld en diversaj cirkonstancoj el lia persona ar¶ivo. Kompletigas la libron poemoj elektitaj de la aýtoro. Ili ludas apartan rolon. Se troviøos legonto de la aýtobiografio, kiu aýdos la nomon William Auld unuafoje, li aý þi povos tuj ricevi la enviindan impreson pri la kreado de la majstro. Kaj leginte titolojn de liaj verkoj li aý þi nepre ekvolu legi la verkon mem.

    La libro impresas trafe bona, æar øi estas sincera, sobra, plena da gravaj faktoj kaj ideoj. Estas nur bedaýrinde ke tiu æi volumeto estas tro mallonga kaj havas tro malmultajn (nur 17) fota¼ojn.

    Andrej Peæonkin


    VinjetoDenove pri la "Rusa Antologio"

    En oktobro ni informis pri la granda projekto Rusa Antologio. Kelkaj legantoj entuziasme proponis siajn tempon kaj talenton por partopreno en la traduka laboro, kaj ili ricevos taskon, kiam traduka teamo estos formita. Aliaj demandintoj scivolis pri la eldondato kaj pri la prezo de la unua volumo -- Rusa novelaro: 19a jarcento.

    Laý nia plano, en januaro 2000 (antaý la Kongreso en Æeboksary) al æiu kunlaboranto estos sendita detala cirkulero, kiu enhavos priskribon de la labormaniero, kaj la listo de la tradukontoj kun la tradukotaj verkoj (escepte de kelkaj pli fruaj tradukoj, kiuj estas aperigeblaj).

    Dum la jubilea jaro 2000 daýros la laboro traduka, redakta, korekta, komposta, enpaøiga kaj grafika, kaj je la komenco de la tria jarmilo (kiu komenciøos 1 jan 2001) la prepara laboro estos finita, kaj ni klopodos efektivigi la eldonon antaý la 86a UK en Zagrebo.

    La antologio (tio validas ankaý por la dua kaj tria volumoj) devos esti bona kiel enhave, tiel forme (bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo). La eldonkvanto devos esti almenaý duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiæe longa tempo.

    La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eýroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta -- nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laý la inflacio -- por ke øin povu aæeti ankaý neriæaj literatur-amantoj en nia lando.

    Jam nun ni akceptas antaýpagojn (24 EUR aý 170 rubloj). Paginte nun, vi þparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj.

    Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eýroj aý 500 rubloj. (Kompreneble, oni povas donaci pli grandan sumon!). Æiu sponsoro ricevos ekzempleron de Rusa novelaro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo de Esperanto.

    Pri la tradukado kaj elekto de verkoj korespondu kun Aleksander Kor¼enkov je la redakcia adreso de La Ondo. Ruslandanoj sendu pagojn al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso aý banke (petu informojn). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel. 4987212). Alilandanoj pagu al nia UEA-konto avko-u.

    Halina Gorecka


    Aperis nova diskutkajero

    Zamenhof, hodiaý: Diskutkajeroj 3. Andrea Chiti-Batelli. Rotterdam: UEA, 1999. 20 paøoj. Prezo 2.15 EUR.
    UEA eldonis trian kajeron, Zamenhof, hodiaý, en la serio Diskutkajeroj. Øia aýtoro estas la konata itala lingvopolitikisto Andrea Chiti-Batelli. Li verkis jam multajn librojn kaj artikolojn, aperintajn en pluraj lingvoj, pri la lingva problemo en la eýropa kunlaboro. Tiukampe li povas bazi sin sur riæaj propraj spertoj. Jam de 1944 li aktivas en la Eýropa Federista Movado kaj dum multaj jaroj li estis funkciulo de la itala senato kaj sekretario de italaj delegitaroj en la Eýropa Parlamento,

    En Zamenhof, hodiaý Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la Esperanto-movado devus transformiøi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Eýropa Parlamento. La lingva homaranismo de Zamenhof devus, laý li, esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de eýropa unuiøo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan paþon por poste lanæi øin kiel universalan lingvon".

    Diskutkajeroj estas serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj aý jam diskutataj en UEA aý en la Esperanto-komunumo øenerale. La opinioj de la aýtoroj ne nepre estas tiuj de UEA.

    GK UEA


    Aboneblaj gazetoj por 2000

    Ruslandanoj povas aboni jenajn gazetojn je speciale rabatita tarifo:

    La Ondo de Esperanto
    Sendependa æiumonata revuo
    12 numeroj. 20 pø. Riæe ilustrita. 135 rub.

    El Popola Æinio
    Monata revuo de Æina Esperanto-Ligo
    12 numeroj. 52 pø. Kolore ilustrita. 16 USD

    Esperanto
    Oficiala organo de UEA
    11 numeroj. 24 pø. 16 USD

    Heroldo de Esperanto
    Internacia sendependa gazeto de la E-mondo
    16 numeroj. 4 pø. A3. 15 USD

    Informilo por Interlingvistoj
    Eldonas CED. 3 numeroj. 16 pø. 6 USD

    Juna Amiko
    Revuo por lernejanoj kaj komencantoj
    4 numeroj. 32 pø. 5 USD

    Kontakto
    Soci-kultura revuo por junularo
    6 numeroj. 16 pø. 10 USD

    La Gazeto
    Kultura revuo en esperanto
    6 numeroj. 32 pø. 12 USD

    La Jaro
    Praktika poþkalendareto de Monato
    2 volumetoj. 160 pø. 5.50 USD

    Literatura Foiro
    La plej prestiøa kultura revuo en esperanto
    6 numeroj. 56 pø. 14 USD

    Litova Stelo
    Revuo de Litova Esperanto-Asocio
    6 numeroj. 32 pø. 6 USD

    Monato
    Internacia magazino sendependa pri
    politiko, ekonomio kaj kulturo
    12 numeroj. 32 pø. 19 USD

    TEJO Tutmonde
    Oficiala organo de TEJO
    4 numeroj. 28 pø. 6 USD

    Konvertu la dolaran abonprezon al la ruslandaj rubloj laý la oficiala kurzo, aldoninte 2% por kovri la diferencon inter la oficiala kaj banka vendokurzoj.

    La monon pagu al Galina Romanovna Goreckaja (620014, Jekaterinburg-14, ab. ja. 162. Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel.: 4987212).


    Ruslanda Esperantisto. 1999: 3-4

    Aperis duobla (1999: 3-4) numero de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto.

    La numero estas dediæita al la someraj kongresoj. La unuan paøon okupas artikolo de Halina Gorecka pri la 84a UK en Berlino. Sekvas informoj pri la junulara, sennaciula, azia, OSIEKA, ekumena kaj internacia (Monda Turismo) kongresoj, aliaj noticoj kaj bibliografio Esperanto en ruslanda gazetaro.

    Tiu æi RE estas duobla. Kun øi estas dissendita la unua leciono de la kurso de Esperanto, kiun kompilis Aleksander Kor¼enkov. La tuta kurso aperos en 2000.

    RE estas abonebla por 2000 kontraý 30 rubloj æe la redakcia adreso, sed nur kontraý 15 rubloj por la abonantoj de LOdE.


    Ricevitaj gazetoj

    ELNA Update. 1999/3;
    El Popola Æinio. 1999/10;
    Esperanto. 1999/9,10;
    Esperanto aktuell. 1999/6;
    Esperanto-nyt. 1999/2;
    Heroldo de Esperanto. 1999/10-11,12;
    Juna Amiko. 1999/3;
    Komencanto. 1999/7;
    Kontakto. 1999/5;
    La Brita Esperantisto. 1999/950;
    La Gazeto. 1999/84;
    La KancerKliniko. 1999/91;
    La Ondo de Esperanto. 1999/10;
    La Revuo Orienta. 1999/9;
    La Verda Formiketo. 1999/46;
    l'esperanto. 1999/7;
    Le Travailleur Espérantiste. 1999/245;
    Litova Stelo. 1999/4;
    Monato. 1999/9;
    Norvega Esperantisto. 1999/4;
    Riveroj. 1999/25;
    Ruslanda Esperantisto. 1999/3-4;
    Sennaciulo. 1999/8-9;
    Starto. 1999/4;
    Vekilo. 1999/3.
     


    Mozaiko

    Ok korektaj respondoj

    Ni ricevis 8 solvojn de la enigmo el la julia Ondo. Ili æiuj estas tute korektaj. Interalie, estis vere internacia respondado. Nin atingis tri leteroj el Ruslando, du el Svedio, po unu el Ukrainio, Germanio kaj Bulgario. Sed la lotumado difinas nur unu feliæulon, kaj æi-foje la premion lote gajnis Grozdenka Filipova el bulgara urbo Pazarøik. Gratulojn!

    Korektaj respondoj:

    1. En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.

    2. Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.

    Tatjana Kulakova


    Faýno

    Konkurstasko-61
    Provu en la supra litera malordo trovi 12 mamulojn. Æiuj ili ne estas dombestoj. La vortojn oni povas legi laý rompita linio horizontale kaj vertikale, sed ne diagonale. El la restintaj literoj faru ankoraý unu vorton, kiu unuigas æiujn respondojn.

    Kompilis Vladimir Vyæeg¼anin

    La respondojn sendu poþte al la redakcia adreso aý rete al Tatjana Kulakova kulakova@akb.mplik.ru tiel, ke ili atingu nin antaý la Zamenhofa tago.

    La Zamenhofa Tago, kun varia programo, okazos en Jekaterinburg la 12an de decembro. Redakcianoj de "La Ondo" æeestos kaj kunfestos. Bonvenu ankaý vi!


    Foje okazis

    Neatendita konkludo

    Bildo por Foje okazis
    Angla kemiisto Henry Enfield Roscoe (1833-1915) estis granda specialisto pri organika sintezo. Foje oni invitis lin por prelegi pri sukcesoj de scienco. La prelegon vizitis parlamentanoj kaj mondumanoj, dezirantaj nur spekti la famulon. Roscoe tre serioze akceptis la inviton kaj en sia prelego multe atentigis pri perspektivoj de produktado de tinkturoj el industriaj resta¼oj de minkarbo.

    Post la prelego al la kemiisto venis sinjorino, kiu afable dankis lin nome de la æeestantoj kaj aldonis:

    -- Nun mi tute komprenis, kial la kampaj floroj estas tiel diverskoloraj.

    -- Hm! Sed mi nenion parolis pri botaniko!

    -- Tamen vi multe parolis pri farboj, produktataj el minkarbo. Kaj la karbo troviøas subtere, ekzemple, sub mia bieno. Do floroj vaste uzas øin por siaj helaj koloroj.

    Roscoe mire levis la þultrojn kaj rapide adiaýis.

    Sed estas interese, ke la malklera sinjorino trovis la øustan vojon al la vero. Nuntempe dum seræado de minoj geologoj uzas ankaý geobotanikan metodon, kiu konsideras la influon de la subteraj mineraloj al la koloro de floroj.

    Adaptis kaj pentris Gennadij Þlepæenko


    Fine ni omaøas al la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, kiun oni tamen festas en novembro.

    Sovetunia pekulo postmorte trafis en Inferon.

    -- En kiun fakon vi deziras iri, -- oni demandis lin, -- æu al la kapitalisma aý al la socialisma?

    -- Unue mi vidu la kapitalisman, -- diris la politike nefidinda pekulo, kaj li estis venigita tien.

    -- Kiom longe vi estas kuirataj æi tie? -- li demandis enkaldronigitojn.

    -- Po ok horoj diurne, kaj la ceteran tempon ni ripozas.

    La pekulo poste venis en la socialisman fakon kaj faris la saman demandon.

    -- Strikte laý la plano, do la tutan diurnon.

    -- Sed kiel vi eltenas tion?

    -- Se diri la veron... Ankoraý ni neniam estis kuirataj: jen hejta¼o mankas, jen kaldronoj ne funkcias, jen la diabloj estas ebriaj. (HaGo)
     


    FRAZOJ

    La Komitato de UEA en Berlino esprimis sian opinion pri TEJO:
    Plurfoje oni traktis la junularan agadon. Tiun temon trudis la malmultiøo de la membraro de TEJO kaj ties problemoj financaj kaj administraj. Prave oni konstatis ke la problemoj parte fontas el nesufiæaj kunlaboro kaj kontaktoj inter TEJO kaj cetera UEA. En multaj landoj, precipe eýropaj, junaj kaj plenaøulaj movadanoj apenaý konas unu la aliajn, dum en Afriko kaj Latina Ameriko ili kunas eble eæ tro.

    Esperanto. 1999: 10


    La Komitato de TEJO en Vespremo rezoluciis pri la kongreselekto de UEA:
    Por eviti dubojn pri la neýtraleco de UEA kaj pri la sincero en ties subteno al homaj rajtoj, la Komitato de TEJO esprimas æe la estraro de UEA sian zorgon pro la konstanta neobservo de homaj rajtoj en la mondo øenerale kaj precipe en la kongreslando Israelo; konkrete insistas ke la temo homaj rajtoj estu pritraktita dum la kongreso ...

    Heroldo de Esperanto. 1999: 12


    La problemo estas ke en Esperanto, se oni lernas la lingvon -- kaj tio ofte okazas aýtodidakte -- kaj se vi havas interesiøon en literaturo, oni ne povas trovi la øustajn verkojn, pro la fakto ke la plimulto de la esperantistoj ne scias, kiuj verkoj estas bonaj, kaj kiuj nebonaj. Øenerale la esperantistoj ne scias multon pri la literaturo. Eble estas esceptoj kiel Auld, sed ni diru sur la kluba nivelo.

    Ed Boorsboom. La gazeto. 1999: 84


    Kelkaj esperantistoj opinias ke ne plu valoras traduki en Esperanton romanojn aý poemojn. Sed, æu ili tiom certas, ke ili havas aliron, en sia propra lingvo, kaj eble en du aý tri aliaj kiujn ili mirakle scipovas, al la tutmonda literaturo? Laý raporto de La Mondo de la libroj, en Britio, en 1996, nur 3% de la aperintaj libroj estis tradukoj.

    ¬ak Le Puil. La KancerKliniko. 1999: 91


    Uzantoj de Esperanto perceptas kaj valorigas sian okupon "tra malsamaj okulvitroj". La tradicia celo estas Esperanto kiel "æies dua lingvo". Rivala kaj plifortiøanta tendenco (nomita "raýmisma") akcentas la valoron de la ekzistanta esperantista komunumo. La "raýmismaj intelektuloj" parolas pri "transnacia kulturlingvo por memelektita diasporo", aliaj simple øuas Esperanton kiel hobion.

    Bard Hekland.
    Norvega Esperantisto. 1999: 4


    Trevor Steele rakontas pri la interpretista sperto en la Berlina sesio de la Nitobe-Simpozio.
    La organizantoj de la simpozio invitis precipe neesperantistojn, kiuj diversmaniere agas sur la kampo de uzado de lingvo(j) en multlingvaj situacioj, prelegi pri siaj speciala¼oj. La laborlingvoj estis oficiale la germana, la angla kaj la internacia. Tio necesigis tri grupetojn da interpretistoj: germana-angla, germana-Esperanta kaj angla-Esperanta. Mia tasko estis multe malpli postula ol tiuj de miaj kolegoj. Kial? Æar mi respondecis pri traduko el la germana en la anglan -- kaj eæ la germanaj invititoj grandparte parolis angle. Denove, kial?

    Æu la germana lingvo tiel malsuperas la anglan, ke eæ øiaj denaskaj parolantoj preferas la anglan? Æu la angla estas tiel facila, ke ili senprobleme øin parolas?

    Litova Stelo. 1999: 4


    La plej freþaj informoj pri la 73a Kongreso de SAT en Moskvo

    Kongresa emblemoAntaýkongreso (10-14 jul): "Koro de la malnova Rusio" en Vladimir (150 km oriente de Moskvo).

    Ekskursoj en Vladimir kun romantikaj katedraloj de la 12a jc.; Bogolubovo (Grandprinca rezidejo), Suzdal (pluraj arkitekturaj ensembloj kaj muzeoj), Gus-¦rustalnyj (fabriko de kristala¼oj) k.a. Loøado en 1-litaj hotelaj æambroj, 3-foja manøado. Prezo: 220 EUR por æio, inkluzive de la vojaøo de Moskvo al Vladimir kaj reen (kondiæe ke estos minimume 20 aliøontoj).

    Kongreso (15-23 jul)

    La kongreso okazos en Moskva Þtata Industria Universitato.

    En la programo de la Kongreso, krom laborkunsidoj, frakciaj kunvenoj kaj aliaj nepraj programeroj, okazos koncertoj de esperantistoj kaj folkloraj grupoj, renkontiøoj kun sociaj, sindikataj kaj politikaj agantoj, vizito al Aýtomobila fabriko Li¶aæov, prelegoj pri lingvaj problemoj, E-movado kaj kulturo, vespera arta kafejo, promenoj en moskvaj parkoj, specialaj porjunulaj aranøoj k.a.

    Aliøontoj proponu al OKK proprajn kontribua¼ojn al la kongresa programo.

    Loøado

    luksa hotelo en 1-lita æambro -- 100 EUR tage

    luksa hotelo en 2-lita æambro -- 60 EUR tage

    ordinara hotelo en 2-lita æambro (necesejo en la koridoro) -- 15 EUR tage

    Oni povos loøi en bonkvalitaj hoteloj iom pli malproksime de la kongresejo (4-5 metrostacioj) kontraý 40-45 EUR (en 1-lita æambro) kaj 25-30 EUR (en 2-lita æambro).

    Speciala oferto por kongresanoj el Ruslando kaj aliaj ekssovetiaj landoj en la ordinara hotelo -- 2 EUR tage.

    Organizantoj okupiøas ankaý pri amasloøejo por junaj kaj malriæaj esperantistoj.

    Manøado

    3-foja manøado æiutage en la kongresejo -- 8 EUR (krom la dato por la tuttaga ekskurso). Eblos rifuzi de maten- aý vesper-manøo kun respektiva redukto de la prezo; malpli kosta manøado eblos ekster la kongresejo.

    Ekskursoj

    17 jul. Duontaga ekskurso: øenerala rigardado de Moskvo -- Ruga placo, Kremlo kun ties muzeoj, memorlokoj de la E-movado -- 15 EUR.

    23 jul. Duontaga ekskurso: tombejo Novodeviæje kun tomboj de Kropotkin, ¦ruþæov, Gogol, Sobinov kaj aliaj famaj politikistoj, verkistoj, artistoj, sciencistoj kaj muzeo de mona¶inejo Novodeviæij de la 16-17a jc. -- 10 EUR.

    19 jul. Tuttagaj ekskursoj (kun tagmanøo en restoracio survoje):

    1. Nova Jerusalemo (arkitektura ensemblo de la 17-18a jc, 60 km nord-okcidente de Moskvo, arta muzeo de Moskva regiono kaj etnografia muzeo de kamparana vivo) kaj Ar¶angelskoje (18-jarcenta bieno de princo Jusupov kun kolekto de pentra¼oj) -- 25 EUR.

    2. Borodino (loko de la batalo inter rusa kaj franca armeoj en 1812 j., 120 km okcidente de Moskvo kun pluraj monumentoj kaj muzeoj pri la evento) kaj Golicino (bieno de Boris Godunov kaj poste de princa dinastio Golicin) -- 30 EUR.

    3. Sergiev Posad (arkitektura ensemblo de mona¶ejo de la 15-18a jc., 70 km nord-oriente de Moskvo kun mona¶eja trezorejo, muzeo de la popola arto k.a.) kaj Abramcevo (bieno de verkisto Aksakov, poste de mecenato Mamontov -- centro de la rusa skolo de pentroarto, ceramika arto kaj lignoæiza arto fine de la 19a jc.) -- 30 EUR.

    Noto: æiu ekskurso povos okazi, se estos minimume 20 aliøontoj.

    24 jul æiuj dezirantoj povos flugi al Tel-Avivo al la 85a UK; eblos mendi rabatitan kolektivan bileton, se troviøos sufiæa kvanto da petoj.

    Postkongreso (24-27 jul): "Moskvo -- urbo de la artoj".

    Ekskursoj al Galerio Tretjakov (muzeo de la nacia rusa arto), Belarta Muzeo Puþkin (antikva kaj okcidenta artoj), Historia Muzeo, Muzeo de la Religia Rusa Arto Rublov, k.a. -- 20 EUR tage.

    Loøado en la samaj kondiæoj, laý la kongresaj prezoj (þanøo eblas laý interkonsento); 3-foja manøado -- 8 EUR tage.

    Por dezirantoj eblos daýrigi la postkongresan periodon kun vizito de pluaj vidinda¼oj en Moskvo kaj æirkaý øi.

    Adreso: Nikolaj Lvoviæ Gudskov, ab. ja. 57, RU-105318 Moskva, Ruslando.

    Rete: nikolao@orc.ru kaj mikaelo@esperanto.nu


    Belartaj konkursoj de UEA en 2000

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 51a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo.

    Partopreno estas libera al æiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursa¼oj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaýe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiæoj:

    Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

    Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

    Teatra¼o: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

    Eseo: Teme ligita kun Esperanto aý kun la temo de la UK, "Lingvo kaj kulturo de paco". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.

    Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aýtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.

    Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aý kun la kongresa temo (vd. æe Eseo). Daýro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

    Infanlibro de la jaro: Originala aý tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1999. Unu premio.

    Oni rajtas sendi maksimume tri konkursa¼ojn por sama branæo. Por poezio, prozo, teatra¼o, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branæo en tri ekzempleroj. Æiuj alvenu plej laste 31 mar 2000. Por vidbendo oni sendu po unu ekz. øis 1 jul 2000. Æion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

    La konkursa¼oj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseýdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por æiu branæo, en kiu oni konkursas.

    Premioj: Unua premio: EUR 190; dua premio: EUR 133; tria premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.

    La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenos al UEA, kiu ankaý poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 11 (61)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    Subtitolo