Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 2000. No 6 (68)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Foto de Irja Melasniemi


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Kor¼enkov. Redakcie
  • ÆEFARTIKOLO

  • David Ferguson. Bruselo: la nova Bjalistoko
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Ivo Durwael. 4a EEU-Kongreso en Oostende
  • Prezidento de Kroatio: Alta Protektanto de UK-86
  • Shimon Peres protektas UK-85
  • UK: apenaý imagebla fakto
  • Kreþimir Barkoviæ. Komuna manifestacio en Parizo
  • Tomasz Jan Kudrewicz. Jubileaj tagoj en Bydgoszcz
  • Reinhard Fössmeier. IJF denove invitas AIS
  • Nova Komitato de KCE
  • Aleksander Kor¼enkov. Nemovada kongreso en Krakovo
  • Ana Manero. Esperanto: unu el la atutoj
  • Radojica Petroviæ. Ministeria subteno al Esperanto
  • Pen. Slovena prezidento svenas inter la brakoj de esperantisto
  • Viþnja Brankoviæ. "Orbis Pictus" invitas
  • Jouko Lindstedt. Dudek jarojn post Raýmo
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Tatjana Kulakova. Konferenco de UES
  • Yurij Karcev. 12a VER je Pasko
  • Halina Gorecka. De Pacifiko al Atlantiko
  • BELETRO

  • Karel Æapek. Laýdo de ¼urnaloj (Miroslav Malovec)
  • Pjotr Gnediæ. Libra polvo (Traduka rondo de UES)
  • BIBLIOTEKO

  • Nikolao Gudskov. Æu infanoj komprenos pri rasismo?
  • Libroj
  • Aleksander Kor¼enkov. "Literatura Foiro" jubileas
  • La verko de la jaro 1999: "Karnavale" de Abel Montagut
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Linia krucvortenigmo
  • Gennadij Þlepæenko. Iam sinjorino diris
  • Valentin Melnikov. Iom pri honoro. Rusa optimismo
  • DIVERSA¬OJ

  • Kalendaro
  • Nikolao Gudskov. Nova Jerusalemo
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Junia vinjeto de Maþa Ba¼enova

    Sur la kovrilpaøo estas foto de Irja Melasniemi (Finnlando)
    Kvieta maro, kiu ricevis laýdan mencion en nia dua Internacia Fotokonkurso.

    Redakcie
    "Ni, esperantistoj, estas iomete poloj", -- menciis vicprezidanto de UEA Renato Corsetti en sia gratulmesaøo al la printempa kongreso en Krakovo.

    Pro tio ni kun aparta atento observas la eventojn kaj tendencojn en la Pollanda Esperantujo. Kvankam kelkaj parolas pri krizo, øi ne estas okulfrapa. Ja eæ nun, post la pezaj financaj kaj organizaj perturboj, Pola E-Asocio havas kvardekon da filioj kun preskaý mil membroj. Krome pluraj klub(et)oj agas eksterasocie; ekzemple, en Krakovo mankas filio de PEA, sed funkcias ses memstaraj E-societoj.

    Reaktiviøinta Pola E-Junularo okupiøas pri kreado de junularaj kluboj en la lando. Plu parolas en Esperanto Radio Polonia. Monda Turismo kaj Internacia Studumo daýrigas sian peresperantan agadon en Bydgoszcz. Etnografia muzeo de Torun æi-jare okazigos jam 20an Festivalon per Esperanto, kaj universitato Adam Mickiewicz en Poznan invitas al interlingvistikaj studoj per Esperanto. 14 E-libroj surmerkatiøis pasint-jare en la naskiølando de Esperanto.

    Kiam oni parolas pri la krizo, temas pri planado kaj kunordigo, pri prudenta ekvilibro inter plurismo kaj centrismo. Ja pro samtempeco de E-aranøoj suferas æiu el ili, æar oni ne povas esti samtempe en du lokoj, kaj deko da lamritmaj lokaj informiloj ne povas kompensi la malaperon de Pola Esperantisto.

    La gravecon de la manko de tutlanda gazeto mi konstatis dum mia printempa vojaøo, post kiu en nia abonlisto Pollando devancis Usonon kaj kun 25 abonoj iøis la lando kun plej multaj abonantoj de La Ondo (kompreneble, post Ruslando).

    Kiel redaktoro, mi volonte uzas la redakcian kolumnon por plej kore danki al PEA pro la invito kaj al miaj malnovaj kaj novaj amikoj, kiuj faris tiun vojaøon senproblema kaj agrabla: Tomasz Chmielik, Robert Kaminski, Stanislaw Mandrak, Barbara Pietrzak, Zofia Smistek, Zbigniew Warmuz, Aleksandro Zdechlik, Walter Zelazny kaj al multaj aliaj.

    Mi esperas, ke la novaj (kaj la malnovaj) abonantoj de La Ondo ne grumblos pro la junia kajero kun forte reduktita informa rubriko kaj sen la kutimaj rubrikoj Tribuno kaj Frazoj. La unua somera monato estas denove pli beletra ol la aliaj, kaj æi-foje niaj legantoj povas legi du humurajn novelojn pri libroj kaj gazetoj.

    Cetere, æi-somere La Ondo havos plej multajn legantojn ne en Pollando kaj eæ ne en Ruslando. Per aparta interkonsento kun E-Asocio de Britio, ni sendos tri sinsekvajn kajerojn de La Ondo al kvincento da britaj esperantistoj, kiuj ankaý havas gazetan krizon, pro la provizora paýzo de La Brita Esperantisto.

    Bonan legadon!

    Aleksander Kor¼enkov
     
     


    BruseloBruselo: la nova Bjalistoko

    Kvankam øi naskiøis en Eýropo, Esperanto ne estas eýropa lingvo. Øi sukcesis iøi vere internacia kaj tion pruvas øia pligrandiøo ekster Eýropo. Tamen de jardekoj Eýropo prezentas multajn þancojn por Esperanto, kiuj alie ne ekzistus.

    La evoluo de la Eýropa Unio (EU) forte kreskigas etoson, kiu povus esti tre favora al Esperanto. Eble pro tio, individuaj esperantistoj bombardas anojn de la Eýropa Parlamento per petleteroj kaj longaj dokumentoj. Ili nun fieras pri 80 parlamentanoj kiuj sin diris favoraj al Esperanto. Simile en la kongresoj de UEA kaj de aliaj organizoj æiujare oni esperas ke la EU finfine adoptos Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Ankaý en la reto Esperanto rapide evoluas kun miloj da paøoj kaj dokumentoj, multaj en Eýropo. Ni nun eæ povas aýskulti E-elsendojn en la reto, plejparte el Eýropo. Eble tre baldaý videblos la unua Esperanta ret-televido. Sed æu Esperanto vere estas sur la bona vojo?

    Ne! Esperanto iras malantaýen æar øi ne sukcesas venki ian ofican teritorion. Speciale æe la Eýropaj organizoj en Bruselo la lingvo suferas pro tre malbona bildo (se øi havas iun ajn bildon). Tial poresperanta agado plej ofte estas ege kontraýefika ... Por Eýropaj politikuloj Esperanto restas artefarita lingvo parolata de malmultaj fanatikuloj. Øi simple ne valoras seriozan diskuton per Eýropaj politikuloj kaj funkciuloj.

    Esperanto ne meritas diskuton, æar øi ne videblas aý aýskulteblas en la Eýropa æefurbo, Bruselo. Tiu fakto rekte rilatas al struktura malforteco de esperantaj organizoj.

    Pro sia tutmonda devo, ekzemple, UEA devas rezigni sian Eýropan agadon al volontuloj -- t.e. al Brusela Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eýropo kaj al Eýropa E-Unio. Tiuj volontuloj ne povas esti æiam profesie disponeblaj je agado æe politikuloj kaj ¼urnalistoj. Tamen ili laboras preskaý plentempe por Esperanto. Plie, tiaj nedaýraj agadoj neniam efikos æar UEA restas en la malproksima Roterdamo. ¬urnalistoj kaj eýropaj politikuloj simple ne fidas privatulojn aý surpapera¼ajn organizojn sen Brusela oficejo.

    Do, pro tiaj strukturaj kialoj, la E-movado malsukcesis krei Bruselan bazon por fari efikan Eýropan politikon. Kaj øis nun la ofictenantoj de la movado ne komprenas la gravecon de la Eýropa æefurbo. Ili ne komprenas kial jam de longa tempo tiom da landoj havas ambasadejojn kaj konsulejojn en Bruselo.

    Ili ankaý ne vidas ke jam 2000 internaciaj organizoj havas oficejon en Bruselo por defendi siajn interesojn. Male, internaciaj esperantaj organizoj (UEA kaj SAT) elektis unulingvajn urbojn.

    Eæ la Flandra E-Ligo preferas unulingvan Antverpenon (kvankam pli da flandroj loøas kaj laboras en Bruselo ol en Antverpeno). Ili æiuj ne vidas ke Bruselo estas tiel multlingva, kiel estis Bjalistoko. Æi tie nenia lingvo havas monopolon. La parolenda lingvo æiam dependas de kiam, de kie kaj de kiuj parolas. Eæ belgoj estas ofte devigataj paroli aliajn lingvojn. Bruselo (la urbo kaj Eýropaj instancoj) estas granda lingva eksperimento, en kiu ne partoprenas esperantistoj. En la plej multlingva Eýropa urbo venas sep aý ok homoj al esperantaj renkontiøoj. Neniam la malforta Brusela grupo organizos æi tie grandajn renkontiøojn kaj altiros la intereson de ¼urnalistoj kaj EP-anoj.

    Sed kial kunigi Esperantajn organizojn kaj parolantojn en Bruselo? Kial gravas æi tiu urbo?

    Unue, peresperanta agado por lingva egalrajteco estos plej granda kontribuo al demokratio. Kun oficejo en Bruselo, ni povus efike kritiki æiujn formojn de lingva malegaleco en la EU. Ni povus klarigi (samtempe en Esperanto kaj naciaj lingvoj) al 1000 eksterlandaj ¼urnalistoj en Bruselo la kostojn kaj malavantaøojn de la angla-franca lingva monopolo. Ni kritikus (ankaý en Esperanto kaj naciaj lingvoj) la lingvajn malegalrajtecojn, kiujn alfrontos estontaj EU-membroj kaj alfrontas malgrandaj nacioj æie en la mondo. La profito de tia agado estos mondskala profesia bildo por Esperanto en amaskomunikiloj.

    Same kiel agado per Amnesty International kaj Greenpeace, esperanta agado estus valorega por la tuta mondo.

    Due, nur en la multlingva Bruselo, kun 40% da eksterlandanoj, eblas konstrui lokon, kie oni daýre parolas internacie. En tiu konstruado ludu gravan rolon la dek homoj kiuj, danke al esperantaj organizoj en Roterdamo kaj Parizo, nun povas sin vivteni per esperanta laboro. Tia materia kaj socia bazeto allogus esperantistojn por kongresi, por plifortigi siajn lingvajn konojn, kaj simple por resti en daýra esperanta etoso. Øi ankaý donus þancojn al junuloj akiri spertojn kiel volontuloj en internaciaj esperantaj organizoj.

    Trie, esperantaj organizoj uzu iom da -- ege malgranda -- ekonomia povo de esperantistoj. Kial pagi tiom dum niaj kongresoj al neesperantaj hoteloj, junulargastejoj, restoracioj, trinkejoj? Kial ni ne suksesas recikli iom da tiaj malgrandaj profitoj en nian movadon? Kial ne doni þancojn al kelkaj personoj labori en Esperanto?

    Certe iam Esperantaj organizoj komprenos ke neniam eblos fari Eýropan politikon el Roterdamo aý Parizo. Sed kiam?

    Kaj, æu estus pli efike krei novan kaj vere Eýropan organizon, kiu tuj profesie agos? Aý estus pli bone batali kontraý inerteco kaj nescio en ekzistantaj esperantaj organizoj, øis ili finfine transloøiøos al la nova Bjalistoko, kiu estas Bruselo?

    David Ferguson
     


    4a EEU-Kongreso en Oostende

    27 apr -- 1 maj 2000 okazis la kvara EEU (Eýropa Esperanto Unio)-kongreso en Oostende (Belgio) kun æ. 330 aliøintoj el 20 landoj. Tiu æi kongreso estis eksterordinara el diversaj vidpunktoj.

    1. Øi havis 3 temojn, nome "Ekologio, þlosilo por la 3a jarmilo", "Eýropa Unio" kaj "Interkulture".

    La æeftemo estis ekologio. Komitato Jean-Pain æeestis per belega informa budo kaj Frederik Van den Brande prizorgis prelegon. En la enirhalo estis ekspozicio de publika¼oj pri ekologio el la EU-landoj. Parto de la kongresanoj biciklis al la ekologia centro en Oostende. Profesoro Orszach prelegis pri "Mastrumado de la akvo, analogio kun internacia komunikado" en la Eýropa Parlamento (EP).

    La dua temo "Interkulture" manifestiøis per demonstracio de la projekto al lernejestroj en Oostende kaj dum la solena inaýguro fare de Stefan MacGill en æeesto de aro da eminentuloj el la provincaj kaj urbaj instancoj, kiuj promesis subteni øin.

    Por priparoli la lingvajn problemojn de EU ni vizitis EPon kaj diskutis kun EPano Nelly Maes. Pro parlamenta ferio aro da EPanoj, kiuj promesis partopreni, lastminute rezignis. Tie ankaý okazis debato pri la prelego, kiun Zlatko Tiþljar faris la antaýan vesperon pri "Eýropa identeco".

    2. Ankaý eksterordinara estis la subteno de influhavaj personoj. La kongreso akiris la altan protekton de la belga reøo. En la Honora Komitato de "Interkulture" estis 19 personoj, nome la tuta provinca estraro kaj la urbestraro. En la Honora Listo de la kongreso estis 10 ministroj, i.a. la æefministro kaj 16 EPanoj.

    3. Menciinda estas la nekutima subteno de publikaj instancoj: la lokaj instancoj kunlaboris en la preparoj de la kongreso per tabuloj kaj þildoj, senpage disponigis kongresejon, regalon, biciklojn, eniron de muzeo; lokaj komercistoj mendis 40 reklamojn en la dua bulteno kaj kongreslibro.

    4. Sendube ankaý la e¶o æe la publiko en multvizitata populara banurbo estis nekutima: 40 flagoj kun la vorto Esperanto flirtis sur la kongreseja placo meze de la urbo, æe la kongresejo, æe diversaj butikoj kaj hoteloj, sur la ekskursa þipo kaj æe la enirpordoj kie okazis la aliaj programeroj. La gazetaro raportis per grandaj artikoloj kun fotoj, la loka televido filmis du fojojn kaj okazis radiointervjuoj.

    5. Plaæa estis ankaý la kombino de la temoj kun turismado:

    -- la vizito al EP kombiniøis kun busa kaj pieda æiæeronado tra la urbo Bruselo kaj gvidataj vizitoj al la urbodomo;

    -- post prelego pri ekologia temo la partoprenantoj vizitis ekologian centron kaj Atlantikwall-muzeon;

    -- dum þipekskurso oni aýdis prelegon pri "Delfenoj kaj balenoj en la norda maro" de Wim De Smet, okazis forumo de la laborgrupo Perspektivo kaj la paro Robineau rakontis pri sia ok-jara vojaøo tra la mondo.

    Malforta flanko estis tro malgranda grupo da lokaj kunlaborantoj por gvidi la kongresanojn tra la programo.

    Konklude mi pensas, ke la kongreso estos memorinda kaj havis aron da elementoj kiuj povus inspiri la organizontojn de la venonta kongreso. La 5a Kongreso okazos en 2002 en Verona.

    Ivo Durwael
     


    Prezidento de Kroatio: Alta Protektanto de UK-86

    S-ro Stjepan Mesiæ, prezidento de Kroatio, akceptis la inviton de UEA fariøi Alta Protektanto de la 86a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaý la venontjara UK øuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.

    Krom la Alta Protektanteco de la þtatestro, pri la prestiøo de Esperanto en Kroatio atestas ankaý la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de UK-86.

    10 maj 2000 d-ro Zdravko Jelenoviæ, kulturkonsilanto de Stjepan Mesiæ, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato de UK-86 en la oficejo de la þtatprezidento. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozoviæ, prezidanto de Kroata E-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

    Spomenka Þtimec kaj Dalibor Seatoviæ informis la konsilanton pri la evoluo de la preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naý jardekoj de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj.

    GK UEA
     


    Shimon Peres protektas UK-85

    Shimon Peres, laýreato de la Nobel-pacpremio en 1994, akceptis la inviton de UEA esti Alta Protektanto de la 85a UK en Tel-Avivo.

    La 85a UK, rekonita de Unesko kiel Flagþipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, apenaý povus havi Altan Protektanton pli ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de æi tiu UK ol Peres. Li ja estas unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono kaj kuniniciatinto de la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj Senperforto, æar li mem fariøis simbolo kaj modelo de sentima agado por anstataýigi kulturon de perforto per kulturo de paco.

    Peres okupis multfoje postenon de ministro, i.a. dufoje tiun de æefministro. En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas ankaý vicprezidanto de la Socialista Internacio.

    Je 25 maj UK-85 havis 1111 aliøintojn el 54 landoj.

    GK UEA
     


    UK: apenaý imagebla fakto

    23--24 maj Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Raþiæ, partoprenis en EIBTM, la Eýropa Ideoborso de Turismo kaj Renkontiøoj, en Øenevo -- la plej granda foiro de kongresa industrio en la mondo, æi-jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130 landoj. KKS havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj, turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aý ankoraý potencialaj lokoj de estontaj UK-oj.

    Dum EIBTM kunsidis ankaý la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA). Raþiæ estas membro de la Konsilio kaj partoprenis øian kunsidon.

    20--23 maj okazis kadre de EIBTM la 4a Forumo de Junaj Profesiuloj. Laý invito de ICCA øin partoprenis Clay Magalhaes, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo. Apenaý imagebla oni trovis la fakton, ke malgraý sia multnombreco la UK-oj estas organizataj æefe de volontuloj kun nur unu plentempa oficisto, dank' al kio la aliøkotizoj de UKoj estas tre malaltaj kompare kun aliaj kongresoj.

    La vojaø- kaj restadkostojn de ambaý UEA-oficistoj kovris ICCA.

    GK UEA
     


    Komuna manifestacio en Parizo

    Kadre de Kampanjo 2000, Sennacieca Asocio Tutmonda invitis æiujn parizregionajn asociojn kaj grupojn komune partopreni la æi-jaran Unuamajn manifestacion en Parizo. Pozitive respondis pluraj asocioj kaj grupoj. Malantaý la granda banderolo sur kiu estis franclingve skribite: "Esperanto, internacia lingvo por la laboristoj" grupiøis æirkaý 70 esperantistoj, membroj de jenaj sindikatoj, asocioj kaj grupoj:

    CGT (Øenerala Konfederacio de Laboro), CNT (Nacia Konfederacio de Laboro), FEN (Federacio por nacia edukado), SAT-Amikaro, Naturamikoj, AFCE (Franca Asocio de E-Fervojistoj), SAT-Junulfako, Bondy E-grupo, Esperanto 94, Universalista Movado.

    Sub propra banderolo kolektiøis membroj de FET (Esperantista Federacio de Laboro) kaj SAT-Frakcio pri Disdona ekonomio.

    Estis disdonitaj 5000 flugfolioj kaj multaj personoj informiøis aý petis informojn. Fine de la manifestacio oni donis rendevuon venontjare en Bruselo.

    Kreþimir Barkoviæ

    Unuamaja manifestacio en Parizo (foto de SAT)


    Jubileaj tagoj en Bydgoszcz

    7 maj 2000 finiøis la jubileaj 25aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz, kiujn æi-foje partoprenis preskaý 150 gastoj el 16 landoj de la mondo. La æefa organizanto de la aranøo estis la Internacia Asocio Monda Turismo, kies centra sidejo troviøas en Bydgoszcz (Pollando). Inter 29 apr. kaj 7 maj. okazis tie pli ol 30 kursoj, seminarioj, preleg-serioj kaj aliaj programeroj. 1--3 maj kunsidis la Estraro kaj Revizoroj de Monda Turismo, kaj 3 maj, okaze de pola Festo de Konstitucio, en la Palaco de Junularo okazis Pola Vespero, dum kiu la gastoj rigardis sep folklorensemblojn el la regiono de Kujavio kaj Pomerelio.

    Kunorganizantoj de la Tagoj estis i.a. Internacia Kultura-Turisma Centro Kujavio kaj Pomerelio, Kujavia-Pomerelia Filio de PEA, Pola E-Junularo kaj la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz. La E-renkontiøo eniris ankaý la programon de la øeneralaj Tagoj de Bydgoszcz, kiu estis afiþita en miloj da ekzempleroj en la tuta urbo; raportis pri øi plej multe la urba gazeto Dziennik Wieczorny, la plej populara regiona radio PiK kaj E-redakcio de Pola Radio en Varsovio. Per bongustaj dolæa¼oj regalis la gastojn la granda firmao Jutrzenka el Bydgoszcz.

    Paralele al la Tagoj de Bydgoszcz okazis la 3a Bakalaýriga Universitata Sesio (BUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), pri kiu surloke zorgis la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo -- klerigejo de AIS. El inter 32 planitaj BUS-kursoj okazis 29, plus unu eksterplana -- el kiuj 28 estis en Esperanto.

    Sukcese bakalaýriøis finstudintoj de ISTK el Albanio, Litovio kaj Pollando; aliaj gestudentoj el tiuj landoj, kaj ankaý el Bulgario kaj Rumanio, ekzameniøis por fariøi internaciaj vojaøgvidantoj aý æiæeronoj.

    Tomasz Jan Kudrewicz
     


    IJF denove invitas AIS

    Dum la 24a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (en Cavallino æe Venecio, Italio, 19--25 apr 2000) denove okazis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Jam en 1999 IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion.

    Kadre de la festivala temo "Æu esti aý ne esti Eýropano" AIS proponis al la festivalanaro kursojn: "Naciismoj en Eýropo" (Carlo Minnaja); "Æu ni jam konas nian lingvon antaý la nasko aý æu ni lernas øin?" (Renato Corsetti); "Eýropaj aspektoj de komputil-programado" (Reinhard Fössmeier).

    La kursoj (po ok lecionoj) trovis viglan intereson, kaj kelkaj "festival-studentoj" eæ akiris atestojn por uzo en plua studado æe AIS aý æe aliaj institutoj. La atestoj estas ne nur en Esperanto, sed ankaý en la itala lingvo, kaj mencias la precipajn kurstemojn.

    TEJO, kiu estis kunorganizanto de IJF, eldonos pri la IJF-kontribuoj tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo "Junaj Eýropanoj por egaleca lingvopolitiko -- æu ni estas pretaj por taýgaj proponoj?", kiun laý invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke.

    Ankaý pri la AIS-kursoj aperos resumoj en la tekstaro.

    Reinhard Fössmeier
     


    Nova komitato de KCE

    Sonja Brun, David Buhlmann kaj Marc Hiltbrand estas la nova Komitato de la Kultura Centro Esperantista, elektita de la ordinara Asembleo 29 apr 00 en Æaýdefono (Svislando). La novaj revizoroj estas Francisco Perez kaj Giorgio Silfer.

    La Kultura Konsilio por 2000--04 konsistas el Arthur Baur, Ivan Bujdosó, Tomasz Chmielik, Francisko Degoul, Lucienne Dovat, Jean-Jacques Lavanchy, Perla Martinelli, Claude Piron, Nicole Piron, Giorgio Silfer, Katalin Smidéliusz, Ljubomir Trifonæovski, Daniele Vitali, Walter Zelazny.

    Aldoniøas la delegitoj de SES (E.Lauper), LF-koop (J.Vasserot), Lauzano (F.Randin), Lucerno (P.Scherer), Esperanta PEN (J.Felszeghy) kaj CDELI (C.Gacond).

    La Asembleo konstatis la rekordan alfluon de donacoj en 1999, kiuj ebligis la aæeton de Domo Naville fare de KCE.

    Øi ankaý aprobis la principojn de projekto de Esperantologia Fakultato, kiu funkcios æe la internacia feria altlernejo de KCE paralele al la dimensioj de klublernejo kaj de staøejo.

    HeKo
     


    Emblemo de PEK-30Nemovada kongreso en Krakovo

    28 apr. -- 3 maj. Krakovo akceptis la 30an Tutpollandan E-Kongreson. Æi-jare la kongreso apenaý havis movadan engaøon (pri la internaj aferoj de PEA decidos delegitoj de la asociaj filioj en aparta kunveno), kaj la kongresanoj øuis ampleksan kulturan, klerigan kaj ekskursan programon.

    Altkvalitaj estis la unuaktoraj dramoj de Jerzy Fornal (Arlekeno de Janusz Korczak) kaj Jadwiga Gibczynska (Signaloj de Karol Wojtyla kaj La Falanto de Slawomir Mrozek). La muzika parto estis tre varia: kanzonoj de Jerzy Handzlik, koruso KAMEA, operetaj arioj de Ewa Warta-Smietana kaj Witold Wrona, antikva muziko...

    Multaj prelegoj kaj fakaj "atelieroj" traktis diversajn temojn, kiuj plejparte rilatis al kulturo kaj Esperanto. Agrable variigis la programon ekskursoj tra Krakovo, kiu laý decido de kulturministroj de EU æi-jare estas unu el la kulturaj æefurboj de Eýropo.

    Bedaýrinde, pro la samtempaj Tagoj de Bydgoszcz, Eýrop-Unia Kongreso en Oostende kaj pro la samtempa kaj samloka konferenco de la Pola sekcio de ILEI, nur sepdeko da esperantistoj povis øui la sestagan kongreson.

    Aleksander Kor¼enkov
     


    Esperanto: unu el la atutoj

    6--9 apr 2000 Hispana E-Federacio denove partoprenis en "Expolingua" (Madrido), kaj denove Esperanto montriøis unu el la æefaj alloga¼oj de la foiro.

    Niaj celoj estis la samaj kiel en la pasinta jaro: ampleksigi la konon pri la lingvo, veki pozitivan sintenon pri øi kaj montri decan bildon de la asocio, æar finfine øi estas montrofenestro de Esperanto en la lingvo-instrua medio.

    Ni prezentis plurajn informojn pere de A5-formataj dokumentoj, kaj aldonis du novajn surmurajn afiþojn surbaze de la libro-kovrilo de La fenomeno Esperanto de William Auld en la hispanlingva versio.

    La interretaj HEF-paøoj kaj la videokurso Mazi, denove kontribuis al la sukceso de nia stando. Ankaý æe ni eblis aýskulti E-muzikon, por kio tre utilis Kolekto 2000 de Vinilkosmo. Elstaris la ludo-testo: kvazaý ekzameneto pri gramatiko kiun oni devas plenumi por partopreni lotadon kies premio estas perkoresponda kurso. Unu el la gajnintoj estas 12-jara knabo.

    La materialoj estis aranøitaj tiel, ke libroj, revuoj kaj similaj, montru æiajn aspektojn de la homa scio, sed ankaý ke ilia aspekto estu alloga kaj nuntempa. Asterikso vekis æies atenton, inkluzive de ¼urnalistoj, kiuj senescepte montris øin al la televidaj kameraoj.

    Dum la unua tago ni profitis la æeeston de Amanda Higley, usona junulino dum preskaý unu jaro vojaøanta tra Eýropo pere de la Pasporta Servo. Sian sperton þi rakontis al ¼urnalisto, kaj ankaý al la ceteraj interesitoj.

    Junuloj denove estis agrable surprizitaj æe nia stando. Kompreneble, ne æiuj el ili eklernos Esperanton aý aliøos al nia asocio, sed nun ili scias ke ekzistas aliaj eblecoj, kaj tio kontribuas al plibonigo de la øenerala sinteno rilate la lingvon, kio fakte estis nia unua celo.

    Ana Manero
     


    Ministeria subteno al Esperanto

    Ministerio por junularo kaj sporto de Serbio 13 maj 2000 definitive aprobis la projekton "Internacia E-Lernejo Interkulturo", kiu realiøos 1--9 jul 2000 en la junulara hotelo Junior en la montaro Kopaonik. La Ministerio kovros la restadkostojn por 35 partoprenantoj (20 junaj esperantistoj el Serbio, 10 el eksterlando kaj 5 gastoj el aliaj organizoj) kaj subvencios E-Instituton Beograd kaj Serbian E-Junularan Organizon.

    La aprobita projekto sekvas la unuajn rezultojn de la projekto Interkulturo, kiu en Serbio realiøas en kvar urboj, kaj venas post aktiva partopreno de reprezentantino de SerbEJO en la Konferenco de Ministerioj por Junularo de la landoj de sudorienta Eýropo (Beograd, 17--20 dec 1999) kaj en Interkonsiliøo de junularaj organizoj de Serbio (Kopaonik, 28--30 jan 2000).

    Pliaj informoj, programoj kaj aliøilo riceveblas æe Serbia E-Ligo (Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio) aý rete: radp@ptt.yu kaj zciric@Eunet.yu.

    Radojica Petroviæ
     


    Slovena prezidento svenas inter la brakoj de esperantisto

    Subitan vivomankon suferis Milan Kuæan, prezidento de Slovenio, dum la regalo honore al la verkistoj de PEN-Klubo Internacia, en sia rezidenco apud Bledo. La eksvenon rimarkis unu el la apudaj gastoj, d-ro Giorgio Silfer, kiu alkuris øustatempe por subteni la korpon dorse, kaj eviti al la gastiganto supinan falon kaj vundiøon.

    La delegito de Esperanta PEN-Centro partoprenis interalie la poezian vesperon, okaze de la tradicia Internacia Konferenco en Bledo, 3--7 maj 2000. Li tie deklamis versojn el "La infana raso" de William Auld, kun posta traduko al la franca kaj angla (konferenclingvoj, kun la slovena).

    Dum vizito en vilaøo Vrba, kie naskiøis la nacia slovena poeto Frane Preþeren, multaj konferencanoj admiris la tre belan eldonon de la esperanta versio de "Krono de l' sonetoj", en vitrino de la muzea naskodomo. La libron produktis Vinko Oþlak, membro de Esperanta PEN-Centro, antaý kelkaj jaroj.

    PEN
     


    "Orbis Pictus" invitas

    "Orbis Pictus" el Trieste proponas en julio tri gravajn aranøojn. En pitoreska istria urbeto Motovun (Kroatio) øi gastigos Konferencon de OSIEK (15--21 jul) kaj, paralele, la 6ajn Somerajn Kursojn.

    La temon "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado" la konferencanoj sencenzure pridiskutos post la prelegoj de: Viþnja Brankoviæ, Vinko Oþlak, Bardhyl Selimi, Zlatko Tiþljar, Eugène de Zilah kaj aliaj. Pri reformprojektoj kaj pri nova alfabeto prelegos Claus J. Günkel.

    La kursanoj studos en grupoj de Zlatko Tiþljar kaj de konata kanzonisto Georgo Handzlik, kiu ankaý koncertos por æiuj partoprenantoj.

    Post la aranøoj okazos tritagaj ekskursoj tra la slovena kaj kroata partoj de la magia nordadriatika duoninsulo.

    De famili-etosaj aranøoj, interesitoj kune povos direktiøi al la 85-a UK en Tel-Aviv. La flugkaravano startos 23 jul 2000 el la æefurbo de Slovenio kaj revenos 3 aýg. 2000 al la kroatia æefurbo Zagrebo.

    Adreso: Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste, Italio

    Rete: orbispictus@iol.it

    Viþnja Brankoviæ


    Dudek jarojn post Raýmo

    La Manifesto de Raýmo, verkita dum la Internacia Junulara Kongreso en Raýmo (Finnlando, 1980) heredigis al la dua jarcento de la Lingvo Internacia jenan defion:

    "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taýgecon de la lingvo por esprimi æion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaý diri ion -- ion kulture originalan kaj internacie valoran".

    La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial øi ankaý estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Øi invitis krei originalan valoran E-kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj æar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, øi ne nepre kuraøigis prezenti la E-kulturon al la ekstera mondo.

    La fundamenta demando estas do: æu la E-kulturo devus signifi ion ankaý por la ekstera mondo, aý æu sufiæas, ke øi estas grava por ni mem? Æu ni kulturu nur nin mem, aý æu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valora¼o, kun kiu ni alproksimiøu la mondon? La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado?

    Kiel parto de la Kultura E-Festivalo 2000 en Helsinko estos aranøita duontaga seminario pri æi tiuj demandoj. Øi okazos 22 jul 2000 sub la prezido de Christer Kiselman, kaj per prelegetoj kontribuos:

    La seminarion preparos reta antaýseminario, malfermita por æiuj, dum junio pere de la dissenda listo Bja-listo. La æefaj kontribuoj al la antaýseminario kaj seminario estos publikigitaj enrete.

    Jouko Lindstedt
     


    Kurte

    D-ro L.Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatoro de E-to, meze de aprilo vizitis Brazilon, kie li kun lokaj e-istoj partoprenis en solena sesio æe la Distrikta Leødona Æambro en la æefurbo de Brazilo k estis akceptitaj de la Pollanda ambasadoro Boguslaw Zakrzewski. (Interredaktore)

    En februaro 2000 Gotoo Mituo oferis al Japana E-Instituto 100 milionojn da enoj (æ. 910 mil eýroj); JEI nun kolektas opiniojn de la membroj por utiligi la monsumon. (La Revuo Orienta)

    Prof. Lluis de Yzaguirre reprezentis UEA en kunveno (Barcelono, 24--26 feb) de Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko. (Esperanto)

    Memortabulo honore al Marko Zamenhof, la patro de la iniciatoro de E-to, estas inaýgurita en Tykocin (Pollando) vid-al-vide al la loka sinagogo. (Heroldo de Esperanto)

    Bulgara E-Junularo prezentis sin inter aliaj organizoj kadre de internacia seminario "Arto kaj informado kontraý perforto" en Sofio. (Heroldo de Esperanto)

    Inter æ. 120 mil personoj, aliøintaj al la þtataj lingvoekzamenoj en Hungario kadre de Fremdlingva Perfektiga Centro plej multaj elektis la anglan (54,6%) k germanan (36,9%) lingvojn; nur 480 ekzamenitoj (0,4%) elektis E-ton. (Debrecena Bulteno)

    La 3a Himalaja E-Renkontiøo okazis 26 feb. -- 6 mar. en Kathmandu kun 75 partoprenantoj el 12 landoj. (La Revuo Orienta)

    Unuafoje en la historio de irana E-movado, eksterlanda E-karavano vizitis Iranon dum semajno je 20--26 mar 2000. Tiu karavano konsistis el 14 gejapananoj. (Iran-Esperanto raportas)

    13--23 apr 2000 okazis en la universitato de Celaya inaýgura kongreso de AIS Meksikio. Krom æ. 70 Meksikiaj kongresanoj partoprenis sciencistoj el Eýropo, Azio k Usono. (Interredaktore)

    Estrarano de Kanada E-Asocio Pierre Savoie estas eksigita el KEA pro letero kun asertoj takseblaj kiel rasismaj k instigantaj al rasisme bazita perforto. (Esperanto)

    Zagreba junulara E-aktivulino sukcese partoprenis en marta TV-kvizo La trian fojon vi sukcesos, gajninte 10 mil kunaojn k aýton; þi aparte salutis e-istojn. (Tempo)

    85 personoj vizitis la Centran Oficejon de UEA je ties Malferma Tago (13 maj); la æefa gasto estis Gian Carlo Fighiera. (GK UEA)
     


    Konferenco de UES

    16 apr. en Jekaterinburga liceo n-ro 88 okazis konferenco de Urala Esperantista Societo (UES). La konferenco diskutis kaj aprobis la priagadan kaj financan raportojn de la Komitato. Oni priparolis eblojn subteni novajn E-grupojn en Centra Uralo, kiuj kreiøis dank' al la informkampanjo de Viktor Kudrjavcev.

    Cetere, Viktor Kudrjavcev denove ricevis la mandaton kiel prezidanto de UES. Lin asistos kvar komitataninoj: Olga Gavrilova, Halina Gorecka, Lidia Jerofejeva kaj Tatjana Kulakova.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES
     


    12a VER je Pasko

    28 apr -- 2 maj 2000 en Uljanovsk okazis la 12a Volgia E-Renkontiøo. Øin partoprenis 90 homoj el 14 lokoj -- rekorda kvanto por æi-jaraj Ruslandaj renkontiøoj (REK, EoLA, Strelka ktp.).

    La temo de VER-12 estis "Ekologio". Okazis du prelegoj, aferludo kaj ekologia balo kun konkursoj pri la plej bonaj kostumo, anekdoto kaj strofetoj ("æastuþkoj") laý ekologia temo. Bedaýrinde, la naturo malhelpis okazigi ekologian "descendon", æar subite malvarmiøis kaj ekneøis. Okazis nur mallonga ekologia ekskurso por dezirantoj, kiuj saøe kunprenis varmajn vesta¼ojn.

    Tamen la etoso estis tre varma. La programon plenigis multaj eroj, inter kiuj estis koncerto de ensemblo de antikva muziko Totus Floreo, psikologiaj trejnadoj, rolludo Mastrino de l' Monteto, prelegoj pri teorio de solvado de inventaj taskoj, kursoj pri teatra þminko, mezepokaj dancoj, pentrarta konkurso (okaze de la Pasko oni pentris sur ovoj), E-kursoj kaj multaj aliaj. Jurij Finkel prelegis pri Esperanto en Interreto. Laý voædonado la unuan lokon inter programeroj gajnis ludo Kio? Kie? Kiam? okazigita de Sergej Vernigorenko.

    En primovada kunveno oni ne findecidis pri la loko de VER-13, inter la kandidatoj estas Kineþma, Kostroma kaj Volgograd.

    Yurij Karcev
     


    Æe la monumento inter Eýropo kaj Azio (Foto de H.Gorecka)De Pacifiko al Atlantiko

    LOdE jam rakontis (1998: 7) pri la Transkontinenta E-marþo laýlonge de la fervoja linio liganta Eýropon kaj Azion.

    1 jan 1999 sespersona grupo de æinaj esperantistoj startis de Lianyungang æe la bordo de Pacifiko. Post jarduono, 12 jul. 1999 la grupanoj finis la æinan parton de la marþo kiu pasis, interalie, tra dezerto Gobia. Sed pli komplika ol la veteraj kaj klimataj malfacila¼oj (varmego, sabloþtormoj, manko de trinkakvo) evidentiøis la viza problemo.

    Veninte al la limo inter Æinio kaj Kaza¶stano la marþantaro anstataý dumonata ripozo havis okmonatan (!) baraktadon por ricevi vizojn, kaj nur en marto estis ricevitaj Ruslandaj vizoj, kaj la grupo (jam nur tripersona) daýrigis la vojaøon. Kun nur tritaga tranzita vizo ili rapide tratrajnis Kaza¶stanon kaj venis al Ruslando en Altajo.

    En la unua Ruslanda urbo Rubcovsk ilin gastigis fervoja policano. Laývoje al siberia urbo Omsk la grupestro kontuzis sian piedon. En Omsk ili gastis æe Veniamin Rozenberg, renkontiøis kun siberiaj esperantistoj kaj daýrigis la vojaøon.

    Ili devis kombini piedvojaøon kun lokaj trajnoj por fine de aprilo veni al Jekaterinburg. Æi tie la grupo -- Zheng Xuejun (gvidanto), Fu Yongjun kaj Zheng Hailin -- haltis por kelkaj tagoj. En la æefa urbo de Uralo okazis, interalie, renkonto kun lokaj esperantistoj, ekskurso, pikniko æe unu el la monumentoj inter Eýropo kaj Azio (vidu sur la suba foto) kaj konatiøo kun la rusortodoksa Paska tradicio.

    La unuan majan tagon la æinaj kuraøuloj forlasis Azion kaj venis en Eýropon. Iliaj sekvaj celoj estas Kazanjo kaj Moskvo. Por daýrigi la vojaøon, kies celo estas Roterdamo, la grupanoj bezonas vizojn por pliaj Eýropaj landoj.

    Halina Gorecka
     


    Karel ÆapekLaýdo de ¼urnaloj

    de Karel Æapek


    Ni estas tiel alkutimiøintaj al la ¼urnaloj, ke ni æesis percepti ilin kiel æiutagan mirinda¼on. Jam tio estas miraklo, ke ili æiumatene aperas, eæ se dum la antaýa tago okazis absolute nenio; sed æi tiu mirinda¼o estas redakcia sekreto, kaj mi estas skribonta pri la ¼urnaloj el la vidpunkto de leganto. Iam eæ leganto en subita ekbrilo rimarkas la mirindecon de gazetaro; ekzemple al mi tio okazis en Ballinluig, aý ne en Ballinluig, en Crianlarich øi estis aý en Tyndrum, sed ankaý en Tyndrum ne; plej verþajne en Mallaig, æar æeestis maro, kaj mi aæetis numeron de mi-ne-plu-scias kiu ¼urnalo por legi en trajno. Kiam mi malfermis øin per energia disbrakumo, miaj okuloj fiksiøis æe la riporto: "Kvin mil katoj likviditaj en Æeské Budejovice".

    Komprenu: kiam oni sidas en trajno en Mallaig, oni estas preparita por æio ajn alia ol por Æeské Budejovice aý por imago pri kvin mil katoj. Mi devis fermi la okulojn, por digesti tiun baton de eventoj. Se mi anstataý ¼urnalon estus malferminta iun romanon, post momento mi estus sciinta, kio estas supozebla kaj kio verþajne venos; sed neniu romanverkisto kapablus elpensi la fantazian imagon pri kvin mil katoj kaj ne rememorus el klara æielo pri Æeské Budejovice. Renkontiøi en Mallaig kun Æeské Budejovice estas mirinda¼o; trovi sur unu paøo sinjoron MacDonald kaj kvin mil katojn estas io pli fantazia ol Ali-Babo kaj la kvardek þtelistoj; kaj se oni rigardas samtempe al Atlantiko, oni estas venkita de tiu sovaøa kunekzistado de æio, kio estas, nome de politiko, katoj, maro, socialismo kaj Æeské Budejovice. Per tio al oni subite riveliøas la vasteco de la mondo kaj mirakleco de la ¼urnaloj en kurta kaj miriga ekfulmo.

    *

    Pardonu, ke mi restos ankoraý æe la katoj. Mi spertas iomete pri katoj kaj longe mi povus rakonti pri katoj en Nottinghill kaj Øenovo, pri katoj veneciaj kaj parizaj, pri bredado de katidoj, pri kiel akiri konfidon de katoj, kaj pri multaj aliaj aferoj. Nu, oni neniam trovas en la ¼urnaloj informon, ke katino kaptis paseron aý akuþis tri katidojn; æiam oni trovas øin tie en speciala, neordinara kaj ofte eæ horora aspekto, ekzemple ke rabia kato mordis leterportiston, ke iu sciencisto malkovris katan seron, ke en Plymouth aý ie naskiøis naývosta kato, aý ion similan. Same vi ne trovos en la gazetaro, ke kelnero alportis al gasto glason da biero, sed jes ke li mortigis sian amatinon aý ke eksplodis kelnera striko. Æeské Budejovice ne eniras ¼urnalojn en sia trankvila ekzistado; tie devas okazi murdado de katoj aý almenaý elektoj, por ke æi tiu serioza urbo aperu al la mondo en ekscita kaj tragedia aspekto. Kaj se mi legas en gazetaro, ke parlamentano prezentis paroladon, mi kredas anticipe, ke temas pri io same aparta kaj drama, kiel se rabia kato mordus leterportiston aý kelnero mortigus sian amatinon.

    Per æio æi mi volas klarigi proksimume tion, ke la mondo de la ¼urnaloj estas farita sole el esceptaj eventoj, neordinaraj kazoj kaj ofte eæ mirinda¼oj kaj mirakloj. Se ¼urnaloj mencias domon, do tie ne tekstas, ke la domo staras, sed ke øi brulas aý ke øi ruiniøis aý almenaý estas la plej granda en la mondo aý entute eminentiøis per eksterordinara maniero inter æiuj domoj, kiuj æie ajn ekzistas. Kelnero estas atentokapta persono, kiu murdas sian amatinon, kasisto fuøas kun konfidita mono, la amo fatale saltigas homojn desur la Ponto de Legioj en la riveron Vultavo, aýto estas instrumento servanta por rekordoj, karamboloj kaj surveturado de infanetoj aý maljunaj damoj. Æio, kio ekzistas, vidiøas en aspekto drama kaj iom alarma. Kun æiu matena eldono de la ¼urnaloj la mondo transformiøas en sovaøejon, kie embuskas sennombraj surprizoj, danøeroj kaj epikaj eventoj.

    *

    Tamen la gazetoj ne anoncas al ni per colaj literoj, ke incendio neniigis Trojon aý ke Herodo en intereso de publika higieno ordonis ekstermi kvin mil suæinfanojn. Vi legos tie pri sangoplena interbatiøo de tri seruristoj en la strato Þtepánská, sed oni ne bildigos al vi la sangoplenajn batalojn de Cezaro kontraý gaýloj. Ne sufiæas, ke la okaza¼o estu sanganta aý brulanta; øi devas esti nova. Ne sufiæas, ke øi alparolu nian imagipovon, øi devas esti antaý æio laýeble hodiaýa. La ¼urnaloj rajtas skribi, ke hodiaý, la 14an de decembro 1924, pasis precize tri mil jaroj de tiam, kiam incendio neniigis Trojon; se øi ne estas øuste kaj harprecize hodiaý, øian aperigon en ¼urnaloj ne eblas pravigi. La mondo de la ¼urnaloj, simile kiel la mondo de sovaøaj bestoj, ekzistas sole en la estanteco; la konscio de la ¼urnaloj (se eblas paroli pri konscio) estas limigita al pura estanteco, etendiøanta de la matena eldono øis la vespera aý inverse. Se la leganto legas ¼urnalon malnovan unu semajnon, lia impreso similas al foliumado en la kroniko de Dalimil; øi ne plu estas ¼urnalo, sed memora¼o. La noetika sistemo de gazetaro estas aktuala realismo: ekzistas, kio estas øuste nun; extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus.

    Imagu, kia tremego vin kaptus, se la ¼urnaloj alportus -- ni diru -- unu jaron malnovan paroladon de deputito Petrovicky. Ili povas øin alporti kun rimarko, ke "hodiaý pasis de øi øuste unu jaro" aý ke "æi tiuj oraj vortoj validas ankaý hodiaý"; sed ia hodiaý devas enesti, alie þajnus al vi, ke la kosmo estas falanta sur vian kapon aý ke la kategorio de tempo freneziøis; øi estus preskaý netransvivebla. Iu moralisto (þajnas al mi, ke sinjoro Gamma) skribis, ke la ¼urnaloj devus anstataý aktuala¼oj alportadi eterna¼ojn kaj permanenta¼ojn, evidente preferante aferojn eternajn antaý portempaj. Do ekzemple anstataý parolado de Æiæerin presindas parolado de Cicerono favore al Plancio, kiu sendispute ne aktualas. Anstataý konfuza situacio en la parlamento la ¼urnaloj povus prezenti eltira¼ojn el Konfuceo, kaj anstataý la lasta murdo æapitron el Reto de Kredo de Chelæicky. Mi konfesas, ke tian ¼urnalon (kiu eble aperas en la æielo) mi ne volus redakti; mi ne scius, kial øuste hodiaý presigi parolon favore al Plancio anstataý la tria parolado kontraý Verro kaj kial el vidpunkto de eterneco øuste hodiaý preferi Konfuceon antaý la Platona Faidono. Se tie estas ministra raporto antaý la parlamento, do ne tial, æar øi estas pli bona kaj por mia animo pli grava ol la Prediko sur la Monto, sed tial, æar diference de la Prediko sur la Monto øi okazis hieraý. Þtelo de peltmantelo en kafejo certe ne estas pli sensacia ol abdiko de Napoleono, sed øi epizodiøis hieraý. Kion fari, la prezenco posedas por la homoj specialan kaj misteran allogecon; la homoj kuras amase rigardi la domon, kie tajloro per briko mortigis sian sepmembran familion, sed ne kuras amase rigardi al Þterboholy, kie dum la Sepjara milito falis mi-ne-scias kiom da mil homoj inkluzive de Schwerin. Fanatika intereso pri la estanteco estas unu el la misteroj de la vivo; øi estas ankaý unu el la misteroj de la ¼urnaloj.

    Bildo de Maþa Ba¼enova
    Informo devas esti nova, sed øi ne devas esti kruda kaj nekonata. La øangalo de okaza¼oj, kiu æiumatene malfermiøas en ¼urnaloj, devas esti penetrita de tramarþitaj kaj konataj padoj, ekzemple: "Li estis transportita al ambulanca stacio", "La loøantaro estis ekscitita de informo, kiu disflugis fulmrapide", "Digna agado de la kunveno estis de nenio rompita", "La damaøo estas granda", "Caveant consules!"

    Æiu tia stabiliøinta dira¼o posedas sian estetikan valoron. Øi estas siaspeca ripozejo en inundo de noveco, kvazaý refreno, kiun la leganto povas kunkanti. Preta kadro, en kiu nova evento glate instaliøas kaj per kio øi samtempe estas kontentige likvidita. Tuj kiam øi elmergiøas, øi jam æesas esti io eksterordinara.

    Antaý kelka tempo mi veturis sur platformo de tramo. Subite io ekbaraktas sur la reloj, la þoforo terure eksakras kaj furioze sonorigas, la vagono surloke haltas, ni æiuj flugas sur la þoforan dorson; kvazaý kreskinte el la pavimo, sur la reloj kirliøas tufo da homoj, du øendarmoj trenas pezan paka¼on en dompasejon, la mortpala þoforo viþas sian malvarman þviton kaj vokas pri policano; stranga, kruda kaoso, kiu malrapide kaj kvazaý febre malvolviøas; dum la tuta resto de la tago mi sentis min terure. Kaj jen, sekvamatene mi legas en ¼urnalo: "Hieraý je la unua horo estis en la Nacia Avenuo faligita per veturanta tramvagono Francisko Þ., librotenisto el Prago VII. Leøere vundita li estis transportita al ambulanca stacio, kie li ricevis la unuan flegon". Jen æio; kaj mi estis liberigita el la torturiga kaoso, kiun mi travivis; subite mi vidis, ke la kazo estas danke Dion tute simpla. Restis en øi absolute nenio el la febra konfuzo. Li ricevis la unuan flegon, jen normaligo. Se antaý la mondokreo estis kaoso, do tial, æar ankoraý ne ekzistis ¼urnaloj, kiuj stiligus la tutan epizodon proksimume jene: "Ankaý hieraý la digna agado de la eterneco estis de nenio rompita. Antaývespere fulmorapide disportiøis informo, ke en Maninoj estis kreita Kosmo. Feliæe øis la redaktofino la informo ne estis konfirmita. Tamen ni atentigas la aýtoritatojn pri la insidaj komplotoj, kiuj povus grave endanøerigi la øisnunan kaoson. Caveant consules!"

    Sume do eblas diri, ke la beletro estas esprimado de malnovaj aferoj per eterne novaj manieroj, male la ¼urnaloj estas esprimado de eterne novaj reala¼oj per maniero stabila kaj senþanøa.

    *

    La ¼urnaloj, se ili ne implikiøas en la politikon, parolas pri aferoj unikaj kaj konkretaj. La poeto diras, ke "æiu mortigas, kion li amas". Kontraste al tio la gazetoj asertas, ke en la domo n-ro 891 kelnero Václav Zajíæek mortigis sian amatinon, la 27-jaran Tereza Veselá. La poeto rajtas prikanti galantojn øenerale; sed la ¼urnaloj povas alporti nur konkretan, asertan informon, ke hieraý je la 3a horo 15 minutoj malfermis sian floron æe Podbaba la unua galanto, kaj ke la informo fulmorapide disflugis tra la tuta Prago. Tamen ankaý en la gazetaro de tempo al tempo aperas peceto da beletro aý poezio; sed ne tial, ke la literaturo apartenus speciale al la ¼urnaloj, sed tial, ke en la ¼urnaloj estas æio.

    Malgraý tio la ¼urnaloj posedas komunajn trajtojn kun beletro, ekzemple, diference de scienca esplorado ili estas tute sendependaj de la realo. Foje angla ¼urnalisto pro mi-ne-scias-kia ekstravaganca scivolemo intervjuis min pri mia naskiøloko kaj pri aliaj distaj aferoj. Sekvatage kun infaneca mirego mi legis en lia ¼urnalo, ke mi naskiøis en sovaøa montara izoldomo de Gigantaj Montaroj, en malriæa familio de krudaj kaj piaj montanoj ... Senenergie mi protestis antaý alia viro de gazetara profesio, ke tio ne estas vero. "Æu vi øin scias certe? -- diris al mi la viro. -- Eble vi pravas, sed tiamaniere øi estas pli interesa". Ekde tiu tempo mi legas ¼urnalojn kun pli profunda kompreno kaj øuo; mi trovas en ili ekscitajn aferojn, ekzemple paroladon de eksterlanda ministro, raporton pri inaýguro de ekspozicio de drataj kribriloj en Rozmitál aý sensacian malkovron, ke en la Nacia Teatro estis surscenigita nova æe¶a dramo, kaj mi pensas æarmita: "Eble nenio okazis tiel, sed æi-maniere øi estas pli interesa". Oni devas koncedi, ke kvankam la ¼urnaloj (pro principa motivo de gazetara libereco) estas sendependaj de la realo, ili uzas sian rajton je fikcio tre modere; ekzemple, la angla ¼urnalisto povus same facile skribi, ke mi naskiøis elfalinte el pina strobilo en formo de flugilhava semo, aý ke mi alflosis tra akvofalo de Elbo kuþante en korbo; sed li limigis sin je certa retuæo de la realo en mezuro, kiu tute ne ofendas la kapablon de ordinara leganto kredi skribitan vorton. La gazetoj rajtas skribi æion ajn sub la kondiæo, ke øi estas sufiæe banala kaj ordinara, ke la leganto kredu tion sen penado. Ili povas devii de la realo, sed tiel delikate, ke la leganto ne ekkriu, ke tio æi estas sensenca¼o kaj ke la ¼urnalo opinias lin frenezulo. Sekve de tiu æi konsidero al oportunemo kaj modesta fantazio de la legantoj la ¼urnaloj devias de la realo multe malpli, ol oni povus teorie supozi; kaj ofte ili kroæiøas al øi -- kvankam nur leøere kaj neprecize -- æar pli facilas reprodukti realajn aferojn ol elpensadi aferojn verþajnajn.

    *

    Oni ofte riproæas al la gazetaro anonimecon; mi opinias, ke malprave. Necesas pripensi, ke ¼urnaloj kutime ne estas verkataj de ¼urnalistoj, sed de ¼urnaloj. La stabiliøintaj dira¼oj, kiujn mi jam menciis, ne estas poseda¼o de unuopulo, sed de la tuta gildo. Se ie pendas tabulo "Malpurigado de tiu æi loko estas punenda", sub tiu æi øenerala ideo ne estas skribita la aýtoro; kaj æar la ¼urnaloj ofte estiøas el øeneralaj frazoj, øeneralaj opinioj kaj øeneralaj parolturnoj, ili estas same anonimaj kiel avizaj tabuletoj aý oficaj formularoj. Se vi devigus aýtoron de la enkonduka æefartikolo subskribi øin, li dirus, ke tiukaze li aý tute ne verkus øin aý provus verki øin pli bone. Anonimulo en ¼urnalo ne estas viro kun masko, æar li estas viro sen vizaøo. Nur nesubskribinta homo povas skribi: "La agado de la kunveno estis digna". Subskribinta aýtoro sub perdo de persona sincereco devus skribi: "La agado de la kunveno estis eksterordinare teda; koncerne min, mi preferus piediri øis Vysoæany; mi miras, ke iu trovas amuza rakonti aferojn, kiujn jam æiu konas". Kiel vi vidas, tia subskribinto estus tre malbona ¼urnalisto; kaj ekzistas tro multe da aferoj, pri kiuj skribi ne eblas alimaniere ol kun subpremo de propra personeco.

    *

    En la ¼urnaloj ekzistas aferoj, kiujn neniu legas, kiel ekzemple la enkonduka æefartikolo; plue aferoj, kiujn legas nur kelkaj, ekzemple Nacia ekonomio; kaj aferoj, kiujn legas æiu, kiel ekzemple Tribunalo. Sed estus eraro el¼eti el la ¼urnalo aferojn, kiujn neniu legas. La popolo volas havi en la ¼urnalo aferojn, kiujn øi ne legas, same kiel øi volas havi en la urbo konstrua¼ojn, kiujn øi ne vizitas, ekzemple muzeojn. En la ¼urnaloj, koncize dirite, devas esti æio, eæ poemo kaj statistiko de la latva komerco; sed æio æi enestas ne por tiuj kelkaj nekredeblaj unuopuloj kiuj eble tralegos øin, sed male por tiuj dekmiloj da mezkvalitaj kaj garantiitaj legantoj, kiuj øin nepre transsaltos, kontentigitaj per tio, ke øi simple enestas.

    Koncerne min, mi ne kuraøas aæeti sukcese eæ duonan dekduon da poþtukoj, tamen æiumatene mi seræas, kia estas en Liverpulo etoso rilate al kotono de Fully Midding aý Sakellaridis kaj æu Strongsheets en Londono havas denove du nulojn; eæ se mi ne scias, kio estas Strongsheets, mi sentas agrablan impreson de la mondeco. Mi ne interesiøas pri eventoj en Hispanio; sed plezurigas min, ke se mi volus, mi povus scii pri ili pli multe ol pri eventoj en Kardaþova Reæice. Mi ne estas fanatikigita por Meksikio, sed danke al la gazetaro estas Meksikio por mi malpli mistera ol najbaro post la muro. La kialoj de la Meksikia revolucio estas al mi konataj, sed mi scias nenion pri la motivoj de kvereloj æe la plej proksima najbaro. Æi tiu stato de la nuntempa homo estas nomata mondcivitaneco kaj estiøas per legado de ¼urnaloj.

    *

    Speciala øuo por leganto estiøas, kiam li trovas en ¼urnalo ne aferojn, pri kiuj li ne scias, sed male aferojn, pri kiuj li scias aý kiujn li eæ æeestis. Neniam mi legas kun tia entuziasma intereso pri incendio, kiun mi ne vidis, kiel pri incendio, æe kiu mi hazarde okulumis de la komenco øis la fino; kaj mi devas konfesi, ke se la ¼urnalo nenion alportus pri øi, mi sentus min ofendita kaj persone tuþita; mi opinius senskrupula¼o, ke la evento, kiu min katenis per fajromania æarmo, ne valoras por la ¼urnaloj eæ pinækvanton da intereso. La leganto de la ¼urnaloj konsideras sin mem la publiko; kaj kiam li legas, ke "la incendio allogis amason da spektantoj", li sentas kun kontentiøo, ke li ne restis nerimarkita.

    Indiferente mi legas, ke en Krumlov estis proklamita malpermeso de libera kurado de hundoj; simple øi ne estas mia afero, æar mi neniam estis en Krumlov. Sed mi legas kun plezuro kaj kompreno, ke la malpermeso estis proklamita en Horice aý eæ en Glasgovo, æar mi vizitis ambaý lokojn kaj sekve de tio mi havas al la evento personan kaj empirian rilaton. Mi ne scias, æu ne estas la plej deloga æarmo de la gazetaro diference de la beletro, ke øi liveras tiom vastan kampon al personaj rilatoj. Agrable min ekscitas, kiam en la ¼urnalo aperas parolado de la deputito Lukavsky, æar iam -- atendu, kiam øi fakte estis? -- nu, ne gravas, mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky. Mi estas tuþita de subita morto de maljuna pensiulo en Malgranda Kvartalo, æar mi loøas en Malgranda Kvartalo. Interesas min la komunuma deficito en Jindrichuv Hradec, æar mi foje estis en Jindrichuv Hradec. Kun komprenemo mi tralegas informon pri nesolventeco de Jan Holzbach en Znojmo, æar mi konas persone alian Holzbach, kaj tiel plu. La ¼urnaloj referencas al personaj emocioj de la leganto multe pli abunde ol ni diru ampoemoj; por esprimiøi en stilo de ampoemoj, ili ludas profunde sur kordoj de la animo.

    *

    Estus treege instrue pritrakti diferencojn inter ¼urnaloj de diversaj nacioj, de diversaj politikaj partioj kaj tiel plu; sed por tia minimume trivoluma studa¼o in folio mi malhavas kapablojn kaj paperon. Mi verkas pri la ¼urnaloj øenerale, pensante samtempe pri Times kaj Poselde Æerchov; tamen ankaý æi tiu tasko estas eksterordinare komplika, sekve mi rezignas pri øi, apenaý øin ekmordinte. Necesus detale pritrakti æion, el kio la ¼urnaloj konsistas; ekzemple, la æefartikolo ne torentas el viva homa scivolemo, sed el predikemo kaj speciala kapablo aýskulti regulan predikadon. Kontraste al tio la Tribunalo estas ia anstataýa¼o de tio, ke iam la tuta gento sidis ceremonie æirkaý fajro, kiam estis proklamataj verdiktoj. Tagaj Informoj certagrade substituas la matenan diskutadon de najbarinoj pri tio, kio nova okazis post la vespera diskutado, kaj tiel plu. Æiu rubriko de ¼urnaloj havas originon alian kaj sendube pramalnovan; kaj vere mirigas, ke neniu sociologo øis nun ekprovis analizi la kunglua¼on de pratempaj motivoj ekkonaj, ritaj, juraj, sociaj kaj aliaj, kiuj kunfandiøis ekzemple en Nacia Politiko aý en Reformo.

    Mi opinias vere, ke la ¼urnaloj aøas same kiel la homaro mem. Herodoto estis ¼urnalisto, kaj Þarazada estas nenio alia ol orienta simbolo de la vespera ¼urnal-eldono. La pratempaj homoj eble notis la memorindajn eventojn per starigado de megalitaj konstrua¼oj; øi estis skribo monumenta, sed peniga. La egiptanoj æizis siajn gazetojn sur obeliskoj kaj templaj muroj. Imagu, ke oni æiumatene distribuus sesdek mil obeliskojn de la Venceslaa placo kaj ke æiun ekzempleron devus treni sesdek bovoj. Jen verþajna kaýzo, kial la ¼urnalismo en la antikva Egipto ne atingis pli altan disvolviøon.

    Same eblas konsideri siaspecaj ¼urnalistoj diversajn rapsodojn, aedojn, skaldojn kaj bardojn; Iliado estis relativa nova¼o, kiam øin deklamis Homero mem, en postaj tempoj øi fariøis regurdado de malnovaj aferoj; en ambaý kazoj øi similas al la nuntempaj ¼urnaloj. Æar estas nur duona vero, ke la ¼urnaloj servas al sciigado de nova¼oj; same granda vero estas, ke ili servas al sciigado de malnovaj konataj aferoj. Eble estas nova¼o, ke hieraý prezentis sian grandan paroladon sinjoro Herriot, sed la fakto, ke la æefministro kutime parolas, estas nenia nova¼o. Estas nova¼o, ke hieraý iu þtelis peltan mantelon en la kafejo Union, sed la fakto, ke oni þtelas peltojn, estas malnova kaj ekzistis jam en la epokoj trogloditaj. La ¼urnaloj æiutage memorigas, ke en la mondo okazas novaj eventoj, sed ankaý ke ili okazas senæese kaj regule. La ¼urnaloj senvualigas antaý ni la eternan kontinuecon de la vivo; aý per la terminoj de Gamma, preskaý æiuj aktuala¼oj estas en la realo permanenta¼oj.

    Se en la morgaýaj ¼urnaloj aperus horora informo, ke la æina armeo eksieøis Zurikon, aperos ankaý informeto, ke en la Frukta Avenuo koliziis manæareto kun tramo; do danke al Dio, la mondo ne þanøiøis. Se la vespera eldono alportus depeþon, ke ¼us komenciøis la fino de la mondo, øi alportos ankaý sciigon, ke la Malgranda Kvartalo suferas pro nesufiæo de publikaj necesejoj kaj ke nepras rebonigo. Kaj se la ¼urnaloj anoncus, ke en la Nacia Teatro ¼us ekfanfaris trumpetoj de la Lasta Juøo, ili ne forgesos anonci, ke ili revenos al la afero per detala refera¼o de sia muzika kaj tribunala referanto. La mondo de la ¼urnaloj estas æiam nova, sed senþanøa.

    Finfine, por filozofa menso la legado de ¼urnaloj estas agado same kontempla kiel rigardi sunsubiron aý riverfluon. La gazetaro posedas periodecon kaj nevariecon de la natur-fenomenoj; anstataý esti la sesa grandpotenco, pli øuste øi estas la kvara naturregno.

    Studi øiajn leøojn kaj determini øiajn familiojn, genrojn kaj speciojn ne povas esti tasko de tiu æi artikolo, kiu volis esti nur laýdo de la ¼urnaloj; sekve øi ne rajtas esti elæerpa, æar laýdon oni neniam elæerpu øis la lasta guto.

    Tradukis el la æe¶a Miroslav Malovec
     

    Notoj


    Æapek, Karel (1890--1938). Æe¶a verkisto kaj ¼urnalisto. Laýdo de ¼urnaloj aperis en ¼urnalo Lumir (1925).

    Extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus. Ekster la nuntempo nenio ekzistas, do ni drinku. (lat.).

    Caveant consules! Konsuloj estu atentaj! (lat.).
     


    Libra polvo
    (ombroj de l' pasinteco)

    de Pjotr Gnediæ

    Edziøinte al Ija Arkadjevna, Davido Davidoviæ diris al þi, montrante sian hava¼on:

    -- Mia unika trezoro, Injo, konsistas en mia biblioteko; kvankam æi tie estas nur tri mil sescent libroj, sed ili estas zorge elektitaj. Ni havas tute liberan mallumetan æambron: tien ni metos æi tiujn sep þrankojn, sed por æi tiu æambro ni mendos novajn. Vi ja komprenas, ke pro mia scienca laboro, biblioteko estas mia dua vivo. La filozofo devas observi æion senescepte, æiujn fakojn de la scienco kaj arto. Mi havas nur tridek kvar jarojn, sed mi jam posedas raran trezoron. Imagu øin post tridek jaroj!

    Bildo de Maþa Ba¼enova
    Sed Ija Arkadjevna responde kisis la edzan frunton kaj diris:

    -- Mia saøa Davido, ni iom post iom akiros milionon da libroj kaj iøos la plej riæaj homoj en la mondo.

    Certe, Injo ne povis scii, kio estas miliono da libroj. Por þi, kiel por la Moskva svatistino æio super dek mil estis miliono. Tamen duonan jaron post la geedziøo þi rimarkigis:

    -- Vidu, Davideto, pro tiuj libroj amasiøas polvo. Kial vi ne tenas ilin en þrankoj trans vitro?

    Davideto klarigis:

    -- Komprenu, Injo, mia etulino, kiam oni havas seriozan laboron kaj bezonas porinforme jen tiun, jen alian, jen plian libron, tiam mankas tempo por turni þlosilon, malfermi pordeton, fermi øin. Ili ja egale restas malfermitaj. Krome, la damnindaj meblistoj ial faras la þrankajn pordojn eksterordinare akraj, kaj oni nepre frapas tiujn perkape. Tio precipe malagrablas, se oni kaýre seræas libron sur la suba breto, kaj poste ekstarante ricevas pordan frapon sur la verton, tiuloke, kie la infanoj havas la fontanelon. Øi estas tre danøera loko.

    -- Sed, Davideto, eble oni devas pensi, atenti.

    -- Vi naivas, amikinjo. Verkante sciencan studon, la homo nenion atentas kaj pri nenio pensas. Ne. Mi pretas krompagi al la æambristino po tri rublojn monate, ke þi unu matenon semajne dediæu al øenerala senpolvigo de la libroj. Vi diris: "polvo". Sed la libra polvo havas specialan æarmon: delikata, apenaý sentebla aromo meze de amara migdalo kaj vanilo. Vi apenaý sentas tion, æar la flarsenta aparato de l' virinoj estas multe malpli perceptema ol tiu de la viroj; øuste tial la viraj kuiristoj preparas nutra¼ojn pli bone ol la virinaj.

    -- Ha, Davideto, ja vi halanøas, -- Ija haltigis lin. -- Æu la viro povas havi pli akran senton ol la virino?

    Tamen tiu interparolo ne fariøis kverelo, kaj øin denove kronis kiso. Tiel estis dum la unua jaro de ilia geedza vivo.

    * * *

    La libroj estas kiel kunikloj. Se oni ekhavis printempe paron da tiuj sendanøeraj kreita¼oj, fine de l' somero ili invados la korton, legomøardenon, kampon kaj apudan boskon. Ili multiøas tiel sukcese, ke eæ la plej fidela membro de l' bestoprotekta societo senbride ekdeziras pafi per þrapnelo el kanono aý aæeti arsenikon; æe tio lin konsolas la penso, ke el la kunikla felo oni faras ion varman, kaj ke preferindas porti vestojn el ilia felo ol la tutan øardenon manøigi al ili. Same, la libroj. Se oni pendigis unu librobreton, libroj, samkiel nasturcioj, etendiøas laý la tuta muro, okupas la þrankojn, venas sur kaj sub la tablojn, sur seøojn, sur fenestrobretojn kaj, fine, eæ sur la plankon kaj en æiun liberan angulon.

    Ne pasis eæ kvin jaroj post la geedziøo, sed Ija Arkadjevna jam parolis:

    -- Æu eblas bruligi iom da ili?

    Davido Davidoviæ kun timo alrigardis þin:

    -- Injo, ho Dio! Sed æi tie ja estas multaj raraj ekzempleroj.

    Þi enpense rigardis al la bretoj.

    -- Diru, -- þi demandis kun perplekso, -- kial plimultaj libroj ne estas tranæitaj?

    -- Mi ne amas tranæi librojn. Mi donos ilin al bindisto, li alportos ilin binditaj, kaj tiam mi tralegos.

    -- Kiom da volumoj vi havas nun?

    -- Jam super dek unu miloj.

    -- Kaj æu ili plu kreskos same?

    -- Mi esperas. Mi jam rimarkis unu loøejon. Tie oni povos fari super þrankoj du vicojn da bretoj... Kaj kial ni ne starigu tri þrankojn en la manøoæambro? Libroj estas la plej bona ornamo de æambro.

    -- Vi pretas meti þrankojn eæ en la salonon!

    -- Kial ne? Kiujn ili øenos æe la muroj? Ve, malaperis konsciencaj bindistoj. Jen rigardu, kion oni alportis: la kovrilo estas maldika, la anguletoj ne estas rondigitaj, sur la librodorso "Hmeljnickij" estas misskribita per malnova ortografio, la paøoindikilo estas skarlata.

    -- Kio do, ke øi estas skarlata?

    -- Ne diru, mi havas nur bluajn kaj verdajn: Kaj jen subite -- bovsanga koloro...

    * * *

    La unua kolizio pro la libroj inter la geedzoj okazis je la dek-tria jaro de ilia komuna vivo. Ija Arkadjevna, dum rutina trarigardo de la enhavo de la edza skribotablo, celante trovi pruvojn pri la edza malfideleco, subite trafis lombardateston. Evidentiøis, ke unu el la obligacioj de þtata prunto -- parto de þia doto -- estas deponita en lombardejo de iu Rubinstein.

    Rapidpaþe alirinte la edzon, kiu sidis sur faldebla þtupetaro, kiel pego sur arbo, þi permane logis lin malsupren kaj poste metis al lia nazo la paperon kaj venene demandis:

    -- Kio estas tio?

    Kvankam la tempiaj haroj de Davido Davidoviæ jam delonge arøentiøis, kaj li bone sciis, ke la kvina jardeko de lia vivo venas al la fino, -- tamen li forte ruøiøis.

    -- Tio, Injo... Mi lombardis: Mi reaæetos: Ricevos festan premion kaj reaæetos...

    -- Kial do vi kaþis antaý mi? Kia kovardo!

    -- Æu mi? Kion vi diras? Mi eæ ne intencis... Vi vidas, ke la paperoj ne estas kaþitaj... Mi ja scias, ke vi æiutage seræaæas en mia tablo.

    Brileto de l' fora fulmotondro por momento aperis sur þia vizaøo.

    -- Kio estas "seræaæas"? Vi, Davido, devus pli atente elekti la vortojn.

    -- Sed mi ja, þajne, tre atentas: -- li softe balbutis.

    -- Por kio vi bezonis lombardi mian povran doton, -- þi ne æesis.

    Beata infana rideto plenigis lian vizaøon. Li tenere prenis þian manon kaj diris:

    -- Mi ne povis maltrafi la þancon. Estis malkare vendataj du eldonoj: plena verkaro de Rovinskij kaj Þekspiro "in folio". Mi aæetis... Mi ne havis sufiæe da rimedoj...

    Li kisetis la edzinan maneton.

    -- Mi ne havis sufiæe... Kaj mi havigis. Mi ne diris al vi, æar mi sciis, ke vi insultos.

    Þi kunþovis la brovojn.

    -- Montru tiun "in folio".

    Li eltrenis tre dikan libregon kaj triumfe forturnis ties rustiøintan kovrilon.

    -- Sed øi malpuras kiel lavæifono! -- eksklamis Injo.

    -- Jes, malpuras, -- li ekzaltite ripetis. -- Øi estas malpuro de kelkaj jarcentoj... Eble øi estis juvelo en la biblioteko de la ar¶iepiskopo de Canterbury! Aý de duko de York... Sed nun estas mi, kiu havas øin.

    Li mankaresis la makulitan paperon kaj forte premis al sia brusto la bovidan ledon de la binda¼o.

    -- Kaj kiom vi pagis pro tiu fatraso?

    Li iom silentis. En lia kapo fulmis la perfida penso pri mensogo. Sed Davido Davidoviæ neniam mensogis. Li rigardis al la edzino per siaj infanece klaraj okuloj kaj diris la sumon.

    En la sama momento en la æambro aýdiøis la karakteriza sonoro de vangofrapo. La konsternita Davido Davidoviæ re¼etis sin sur la dorson de la fotelo.

    -- Pro kio? -- li sombre demandis.

    -- Pro tio, -- sonis la respondo, -- ke mi ne havas taýgan robon por teatro; pro tio, ke mi ne povas æe vespermanøo surtabligi por la gastoj varmegan rostbova¼on; pro tio ke ni loøas en la Nova Vilaøo en iu truoza somerdometo.

    -- Aæa Ija, aæa Ija! Ja øi estas Þekspiro! -- li ekhurlis.

    -- Diablo prenu lin kaj ankaý vin! -- þi kriis kaj foriris, frapinte la pordon tiel, ke de apudporda breto forþutiøis broþuroj memorigante la akvofalon Staubach.

    -- Pro kio? -- li ripetis rigardante al la pordo.

    * * *

    Dum pasis jaroj, inter la geedzoj estis leviøanta reto da kreska¼oj, kiu disigis ilin unu de la alia -- libroj.

    Bildo de Maþa Ba¼enova
    Komence ili dece staris sur librobretoj. Poste ili komencis kunpremiøi, donante lokon al najbaroj. Iuj kuþiøis, aliaj stariøis. Æiam pli dense ili premis sin, jen sole, jen are, kaj disþutiøis en la æambro. De la planko ili estis atingantaj fenestrobreton, poste singardeme kaj timeme rampis sur øin kaj denove kreskadis tie, unue þirmante la suban vitron kaj baýmante æiam pli alten. Kiam la plafono estis atingita, ili serpentece ¼etis sian kurbiøon en apudan æambron. Tie ekaperis deko da libroj en etaøero kaj pasint-jara scienca revuo en angulo. Poste sub la revuo, kvazaý kreskinte el breto, ekverdis dika volumo kun bildoj de iuj moneroj. Etaj volumoj de Voltero trovis sian strangan azilon supre kaj rebrilis en sunlumo per siaj oritaj librodorsoj, kiam vespere la suno kisis ilin per sia oblikva radio. Poste subite estis aperanta þranko, kaj æiuj libroj -- kiel ratoj je la sonoj de magia fluto -- impetis sur la þrankobretojn. Almenaý Ija Arkadjevna trovis ilin tre similaj al la ratoj. Davido Davidoviæ preferis pli realan komparon. Libroj, kuþantaj sur la planko kaj fenestrobreto, al li memorigis pasaøerojn, kiuj longe atendis surstrate taýgan tramon, kaj kiuj impete rapidis okupi siajn lokojn. Loko sufiæis por æiuj -- se ne interne, do surtegmente -- kaj la dense þtopita þranko estis malrapide kovrata de polvo.

    Speciala meblisto konstruis grandkapacitajn þrankojn. Libroj estis starigataj je tri vicoj, kaj la bretoj estis laýdezire moveblaj. Por ke libroj ne falu de la þrankotegmento, flanke estis instalataj kradoj. Iusomere -- kiam Ija Arkadjevna estis kuracata en Lipeck, kaj Davido Davidoviæ ne povis veturi eæ al Peterburgaj insuloj aý al iu ombrejo, æar li estis tre okupita pri la libro "Influo de Hegel, Fichte kaj Spencer al la rusa literaturo" -- kvar senlaboraj studentoj estis diligente kompilantaj la katalogon de la biblioteko de Davido Davidoviæ. Æiu libro estis registrata dufoje, sur du apartaj slipetoj -- laý la nomoj de la aýtoroj kaj laý la titoloj. Æio æi estis kunigata en longaj vicoj, kiuj kiel grizaj boaoj etendiøis sur tablo. La studentoj æiutage eltrinkis tri samovarojn, sed la katalogado progresis malrapide, kaj je la tridek-unua de aýgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj.

    -- Do, prokrastu øis la sekva somero, -- bonanime konsentis Davido Davidoviæ, -- sed vintre bonvolu ripozi.

    * * *

    Finfine okazis tio, pri kio antaý multaj jaroj ridis Ija Arkadjevna -- la þrankoj alrampis øis la salono. Tiun inundon provizore prokrastigis tio, ke ilia solfilino edziniøis kaj liberigis sian fraýlinan æambron. La patro strebis okazigi la nupton laýeble plej rapide, kaj iunokte, revante pri la estonta aranøo de la vivo, li demandis la edzinon:

    -- Injeto, ja la edziniøo de Ksenjo certe ne estos prokrastigita, æu?

    -- Pro kio vi demandas? -- duonsonøe diris þi.

    -- Æu vi scias, ke mi tre þatus loki en þia æambro librojn pri teologiaj problemoj.

    -- Freneza maniulo! -- kriis Injeto kaj turnis al li sian dorson.

    -- Kvar þrankoj vice, -- li revis, -- kaj katolikismo apud la fenestro.

    -- Donu al mi trankvilon almenaý nokte, -- finfine kriis la tenera edzino, forþirante de si la kovrilon. -- Vi ne havis la rajton edzinigi min. La homoj de via speco devas æiam resti fraýlaj.

    -- Kaj virgaj! -- li subite aldiris.

    Tion þi ne atendis.

    -- Kial virgaj? -- þi demandis post ioma pripensado.

    -- La edziøinto zorgas pri sia edzino... -- li timide balbutis.

    -- Æu vi multe zorgis?

    Sekvatage post la nupto la æambro de Ksenjo estis dense, kiel vojaøsako, þtopita per æiaspecaj libroj. Por plezurigi la edzinon, Davido Davidoviæ komencis stoki tie verkojn pri framasonismo kaj okultismo, kaj poste tien trafis studo pri origino de kokbataloj, naývoluma astronomio, historio de lud-kartoj kaj aliaj libroj. Sur la planko restis nur streta pasejo, ambaýflanke de kiu æiutage, kiel muroj da maturiøanta sekalo, estis konstante altiøantaj amasoj da libroj. Finfine la digo estis breæita, kaj la fluo, preter la manøoæambro, inundis rekte en la salonon.

    Injeto komence ekploris. Poste þi paciøis kun sia sorto. Þia animzorganto diris al þi:

    -- Estu kuraøa! Eæ pli grandaj plagoj povas trafi la homon.

    Kaj þi trovis kuraøon. Þi indiferente rigardis, kiel la inundo de libro-lafo estis transformanta ilian loøejon al Pompejo. La muroj jam delonge malvidebliøis, kaj æiuj delonge forgesis la koloron de la tapetoj en la æambroj. La fenestroj estis duone þirmitaj de librobarikadoj kaj nur avare enlasis la lumon supre. Por servi la manøojn la æambristino devis transpaþi la historion de Holstinio. La antaýæambro estis apoganta sin sur la librokolonoj, kaj vizitantoj metis siajn mantelojn sur malnovajn eldona¼ojn de la Akademio. Finfine, Davido Davidoviæ foje invitis la domadministranton al si, longe tenis lian manon kaj, finfine, dolæe diris:

    -- Kara sinjoro, permesu al mi sur la þtuparplaceto meti unu þrankon kun libroj. Øi estas tre bone farita kaj þlosebla; nur kvar arþinojn alta kaj tri arþinojn larøa.

    * * *

    Lia sano þanceliøis. Aperis tusado kaj kronika korizo. En la fingroj aperis iuj spasmoj, kaj la plumo ne obeis lian manon kaj saltetis. La hepato ial pufiøis. Je iu belega printempa tago al li venis lia malnova gimnazia kamarado, profesoro de medicino Brückner.

    -- Sesdek ok jaroj estas tre respektinda aøo, -- li diris. -- Kaj por vivi ankoraý dek kvin jarojn, vi devos apliki kelkajn rimedojn.

    -- Kiaj laý vi estos la rimedoj? -- li sombre demandis.

    -- Piediru ne malpli ol kvar horojn æiutage, trinku mineralan akvon, sekvu dieton kaj pensu pri nenio.

    -- Kaj æefe, li ne plu legu siajn stultajn librojn! -- Ija sufloris.

    -- Jes, malpli multe legu, -- konfirmis la doktoro. -- Mi restarigos vin, kaj vi denove sentos vin en la origina stato. Aliokaze, viaj aferoj estos tre malbonaj. Mi ne garantios al vi eæ unu vivojaron.

    Davido Davidoviæ iomete paliøis kaj okulumis siajn librojn.

    -- Komprenu, ke la libroj formanøis nin! -- parolis Ija Arkadjevna. -- Ili forpelis nin el la loøejo. Æi tie loøas ne ni, sed la libroj.

    -- Jes, mi vidas, ke eæ sub via lito estas enciklopedioj, -- diris la doktoro rigardante sub lian kuþejon. -- Ja ili malbonigas la aeron kaj malsanigas øin per libra polvo. Mi konsilas al vi vendi duonon aý eæ naý dekonojn de la biblioteko.

    -- Ja ni luas por ili loøejon kontraý mil sepcent rubloj! -- emociiøis la edzino, -- Sed mem loøas kvazaý en kelo; ni ne vidas la lumon kaj ne povas inviti gastojn...

    -- Jes, jes... Ni tion þanøos, -- diris Brückner. -- Mi mem veturos al banurbo, kaj mi kunprenos ankaý lin. Ni lin restarigos. Aýtune por vi komenciøos "renesanca epoko".

    * * *

    Do la lerneja kamarado forveturigis Davidon Davidoviæ je kelkaj miloj da verstoj. Tie oni vekis lin matene je la sesa horo. Li legis nur gazetojn, kaj aæetis en kiosko nur volumeton de Maupassant, pri kiu li multe aýdis. Maupassant þajnis al li poeto de la homoj kun mizera mondkoncepto, sed tion li diris al neniu.

    Nur unu fojon li forte ekscitiøis, kiam la edzino skribis al li, ke þi þanøas la loøejon, kaj ke de la Alaræina ponto ili translokiøos al la Æernyþova ponto... Þi informis, ke nur pro la veturigo de la biblioteko veturigisto postulas naýdek rublojn, æar øi konsistigos ne malpli ol dek þarøveturiloj. Davido Davidoviæ tiel ekscitiøis, ke li eæ intencis senprokraste reveni en Peterburgon, sed la doktoro ne permesis al li tion kaj forveturigis lin ien por ripozo.

    Post la kuracado li revenis al la sino de Ija. Ija renkontis lin en la stacio kaj diris al li, dum ili estis veturantaj hejmen:

    -- La loøejo estas æarma. Kara, vi estos kontenta, ja øi estas multe pli bona ol la prizono Alaræina.

    Þi estis ravita pro lia sana aspekto. Li vigle suriris laý luksa þtuparo al la dua etaøo. Li venis en la etan antaýæambron, en la etan salonon. Li impete ¼etis sin en la manøoæambron, en la dormoæambron, en sian kabineton.

    En la kabineto staris nur unu granda þranko, la prapatro de lia biblioteko. Aliaj þrankoj mankis.

    -- Sed kie estas la libroj? -- li demandis, sentante, ke lia malsupra makzelo malleviøas.

    -- Mi vendis ilin kiel makulaturon, -- þi triumfe deklaris. -- Neniu brokantisto konsenti pagi eæ unu groþon. Sed vidu, kia vasto estas æirkaýe! Nun ni povas diri, kiel gejunuloj -- æu vi memoras? -- de la franca pentra¼o: "Enfin seuls!"

    Nokte Davido Davidoviæ havis deliron. Simile al Aýgusto, kiu petis de Varus revenigon de la legioj, li la tutan nokton paroladis:

    -- Fia Ija, fia Ija, redonu al mi miajn librojn!..

    Sed ili estis venditaj kiel makulaturo.

    * * *

    Dum æirkaý unu semajno Davido Davidoviæ vagadis kiel ombro de Hamleto apud Æernyþova ponto. Subite lin iluminis genia ideo.

    Li estis staranta kontraý la Publika Biblioteko. Li rememoris, ke ties direktoro estas lia delonga amiko.

    Post kvin minutoj li jam sidis en la direktora kabineto.

    -- Se vi deziros, -- diris la direktoro, -- ekde la deka horo matene øis la fermo la biblioteko estos je via servo. Mi petos meti por vi tablon en aparta æambro -- prenu librojn el æiuj fakoj... Prenu ilin eæ hejmen, se vi deziros...

    Post tio la fia Ija vidis Davidon Davidoviæ nur inter la kvina kaj sesa horoj dum la tagmanøo. La tutan ceteran tempon li pasigis en la Publika Biblioteko laborante pri la nova studo: "Kiel John Stuart Mill komprenis la filozofion de William Hamilton".

    Tradukis el la rusa Traduka rondo de UES
     


    Notoj

    Gnediæ, Pjotr Petroviæ (1855--1925). Verkisto, dramaturgo, teatra aganto, aýtoro de memorlibro pri la ruslanda teatro. Libra polvo aperis en ¼urnalo Rossija (1910).

    Rovinskij, Dmitrij Aleksandroviæ (1824--1895). Ruslanda socia aganto kaj sciencisto, akademiano, arthistoriisto. En la teksto temas pri la kvinvoluma kolekto Rusaj popolaj pentra¼oj (1881).

    Nova Vilaøo. Distrikto norde de Peterburgo, post la insuloj Jelagin kaj Kamennyj, kun somerdomoj.

    Alaræina ponto estas en la distrikto Kolomna; tiutempe øi estis preskaý ekster la urbo kun provinca etoso kaj neriæa loøantaro.

    Æernyþova ponto (nun Lomonosova ponto) estas en aristokrata urboparto.

    Koran dankon al Svetlana Ejst (Peterburgo) pro la tri lastaj notoj.


    Æu infanoj komprenos pri rasismo?

    Tahar Ben Jelloun. Paæjo, kio estas rasismo? / Trad. el la fr. Armela LeQuint kaj ¬ak Le Puil. -- Rotterdam: UEA, 1999. -- 52 paøoj.
    Rasismo estas socia fenomeno, kiu aperis en malklara historia pasinto, sed kiu, malgraý disvolviøo de liberecaj kaj homrajtaj ideoj, en la 20a jc. ne malaperis. Eæ male: apenaý iam antaýe la rasismo kaýzis tiom da viktimoj. Tial kontraýrasisma edukado por generacioj, kiuj vivos en la 21a jc., estas afero ege aktuala nuntempe.Viktimo de rasismo en Usono

    Esperanto-komunumo neniam estis for de tiu problemo, tre proksima al la esperantisma idearo. Oni rememoru nur la klasikan sciencpopularan libron de Paul Neergaard Scienco kaj pseýdoscienco pri heredo kaj raso (SAT, 1937). Bedaýrinde, tiu libro, brile verkita, iom malnoviøis laý la scienca materialo kaj estas dediæita al, precipe, plenkreska legantaro. Do, novaj libroj, kiuj povus helpi al esperantistoj øuste eduki infanojn pri la rasismo, necesas. La vakuon strebas plenigi la esperanta traduko de la libro de Tahar Ben Jelloum Paæjo, kio estas rasismo? eldonita en 1999 de UEA (la franca originalo aperis en 1997).

    Tahar Ben Jelloum estas renoma marokdevena franca verkisto (laýreato de Premio Goncourt). Kiel homo neindiøena por Francio, li bone sentas æiutagajn konsciajn kaj senkonsciajn riveliøojn de la rasismo kaj ksenofobio kaj neceson batali kontraý ili. Uzante propran sperton de paroloj pri la temo kun siaj infanoj, li verkis malgrandan (52-paøan) libron, klarigantan sur komprenebla por 8--14-jaraj infanoj nivelo esencon kaj kialojn de la rasismo, en formo de platoneca dialogo inter patro kaj eta filino.

    Dum la dialogo la knabino komprenas, ke øenerale rasisto oni fariøas pro timo, malklereco kaj stulteco, kvankam malbonintenculoj povas pravigi la rasismon per sciencaj argumentoj; krome, la rasismon eblas konsideri socia malsano, kiu minacas homon sendepende de ties nacieco kaj þtataneco, ke la rasisto mem estas samtempe malbonulo kaj viktimo. Paralele estas klarigataj pluraj gravaj nocioj ligitaj al la rasismo: genocido, sklaveco, antisemitismo, aparteco, koloniismo k.a. Tiom simpla klarigo de komplikaj nocioj estas nepre utila. La sola rimedo kontraý la rasismo estas, laý la aýtoro, konstanta persista edukado, kiu estas multe pli efika por infanoj ol por plenkreskuloj.

    Samtempe estas dubo, ke malgranda infano mem tralegos tiun libron -- ja la teksto estas komprenebla, sed tro seka. Pli verþajne, la libron uzos la gepatroj kaj instruistoj por trovi taýgajn formulojn por vivaj konversacioj kun la gefiloj kaj lernantoj. Nu, ankaý tio estas tre bona.

    Miajn dubojn elvokis nur sola aserto de la aýtoro: li insistas, ke la homa specio ne disdividiøas je rasoj, kaj la rasoj reale ne ekzistas. La aserto povas esti bonintenca kaj emocia, sed havas neniun veran sciencan bazon. La homaj rasoj ja estas egalaj de biologia, psikologia kaj sociologia vidpunktoj (minimume pro tio ke ili ja estas rasoj, sed ne specioj kaj eæ ne subspecioj), sed ili estas tute realaj taksonomiaj unuoj. Nei tion estas nur malutile, æar nepruvitaj opinioj mallevas fidindecon de æio cetera.

    Kun la du rimarkoj: ke la libron, verþajne, legos ne plenkreskuloj kaj ke oni ne rilatu serioze al la aserto, ke la homaj rasoj ne ekzistas, la libro estas vere utila kaj rekomendinda por æies legado.

    Menciindas ankaý la brila lingva¼o de la tradukintoj: Armela LeQuint kaj ¬ak le Puil.

    Nikolao Gudskov
     


    Libroj

    Vinjeto de Maþa Ba¼enova

    Claude Gacond. Pri la penso de Hector Hodler. -- Svidniko: Lublina E-Instituto, 1999. -- 50 pø.

    Tomasz Chmielik el Svidniko (Pollando) eldonis fotokopie multe da valoraj tekstoj. Pri la penso de Hector Hodler enhavas eseojn de Claude Gacond, kiuj pli frue aperis en Monata Cirkulero de KCE. Vere, multaj ideoj de Hodler estas interesaj ankaý nun, ekzemple jena koncepto pri UEA:

    Kiam, pro nia forta organizo, ni povos proponi multajn seriozajn servojn kaj profitojn, ni povas antaývidi, ke aliøos al UEA ne nur gravaj komercaj firmoj, hoteloj kaj aliaj rekte interesataj en la internacia rilataro, sed ankaý tiaj organoj, kiuj havas gravan socian kaj ekonomian rolon, kiel komercaj æambroj, laboraj korporacioj, turismaj societoj, bankoj, kompanioj, internaciaj institucioj kaj oficejoj, kaj aliaj; tiel skiziøos la skeleto de internacia organizo, unuigota per UEA kaj uzonta øiajn servojn.
    Ne estis lia kulpo, ke UEA evoluis alidirekten. Ja, laý Gacond:
    "... la plimulto de la esperantistoj restas naciistoj, kaj pro tio ili alergias al la hodlera mesaøo".

    Miklós Tóth-Máthé. Trans la seøo: Novelaro / Trad. el la hun. Tibor Papp. -- Debrecen: Mélisz, s.d. -- 184 pø., il.

    La Debrecena verkisto kaj ¼urnalisto mem prefacis la E-eldonon, kiu enhavas 40 novelojn, kiuj estas tre diversaj, de seriozaj øis leøeraj. Unu el tiuj proponas plurajn noticojn por "bulvardaj" gazetoj, ekzemple:

    Stalin æu vere estis virino.
    Kazan Kazankoviæ Piterkin, iu el la privataj kuracistoj de la diktatoro deklaris surprizan publikigon. Laý li Iosif Vissarionoviæ estis virino, kaj en sia infanaøo li nomiøis ankoraý Johana. Poste li klopodis likvidi øiajn spurojn, kune kun tiuj, kiuj sciis tion. Doktoro Piterkin scias pruvi tiun sian aserton per konkretaj pruva¼oj.
    Kaj multaj similaj, eæ pli absurdaj pri Þekspiro, originalo de Dekalogo, parolanta kapro (kirgize!) k.m.a. Redaktoroj, rapidu kopii.


    Kongresa libro: 30a Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj. -- Krakovo: OKK, 2000. -- 52 pø., il.

    La organizantoj de E-kongresoj kutimas eldoni kongresajn librojn, kaj iam tiuj libroj estas sukcesaj, kiel en la kazo de la Krakova kongreso. Tiu æi libro enhavas ne nur rutinajn informojn pri la programo kaj trafiko, sed ankaý 17-paøan kronikon pri Esperanto en Krakovo, artikolojn pri la urbo kaj ties vizitinda¼oj, bibliografiojn de kvin eminentaj kongresanoj kaj eæ kelkajn poemojn, kiujn tradukis el la pola lingvo Lidia Ligeza. Vere, utila libreto.
     


    La verko de la jaro 1999: "Karnavale" de Abel Montagut

    La abonantaro de Literatura Foiro aljuøis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1999, æi-foje rezervita al poezia libro.

    Gajnis Karnavale de Abel Montagut, eldonita æe IEM en Vieno. Gimnazia instruisto, membro de la Kataluna PEN-Centro, Abel Montagut estis la lasta sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj. Li aýtoris ankaý Poemon de Utnoa.

    Æi-jare kandidatis nur du pliaj titoloj: Sur Parnaso de Timothy Brian Carr kaj Moskvaro de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviæ, Solomon Vysokovskij kaj Oæjo Dadaev. Ilin indikis la membroj de Esperanta PEN-Centro.

    Ankaý en 1997 gajnis poemaro de iberiano, Miguel Fernández. La organizadon prizorgis S-ino Mari-Roza Vilain-De Wolf, estrino de la konkursfako de LF-koop.

    HeKo
     


    "Literatura Foiro" jubileas

    LF
    Æi-jare Kooperativo de Literatura Foiro havas kelkajn jubileojn. Øi mem estis fondita en 1980. En la sama jaro estis lanæita la Manifesto de Raýmo, kiun LF-koop subskribis. Antaý 80 jaroj sub la titolo Esperanto Triumfonta ekaperis Heroldo de Esperanto, kiun LF-koop daýrigas eldoni. Kaj antaý 30 jaroj (30 jun. 1970) enmondiøis la unua kajero de Literatura Foiro.

    Oni povus longe kaj detale analizi la vojon, kiun iris la Foiro ekde la modesta 12-paøa tajpile kompostita bulteno de la Patrolo øis la plej prestiøa kultura revuo en Esperanto, jam 56-paøa kaj kolor-kovrila. Tamen mi preferas esti pli konciza -- mi legas la Foiron, æar mi þatas øin.

    Mi legas Esperanton kaj Heroldon, æar mi volas esti informita pri Esperantujo. Mi legas Monaton, æar kelkaj øiaj temoj interesas min. Mi legas La KancerKlinikon, æar øi foje bonhumorigas min. Mi legas asociajn informilojn, æar mi pretigas la rubrikon Kurte. Sed mi legas la Foiron, æar mi þatas øin.

    Mi þatas la Foiron, æar øi estas ne esperantista revuo sed kultura revuo en Esperanto.

    Mi þatas la Foiron, æar øi aperigas bonegajn poemojn kaj novelojn (en Sovetunio mi per la Foiro konatiøis kun Borges).

    Mi þatas la Foiron, æar en øi mi legas gravajn studojn pri la evoluo de nia parolkomunumo.

    Mi þatas la Foiron, æar øi estas bonege redaktata, modele ilustrata kaj bele presata. Eæ foliumi øin estas agrable.

    Mi þatas la Foiron, æar øiaj recenzoj estas la plej kompetentaj en Esperantujo.

    Mi þatas la Foiron, æar øi savis min por Esperantujo antaý dudeko da jaroj, kiam enuigis min Esperanto kiel lingvo de tedaj kunvenoj kaj kiel rimedo de politika propagando.

    Mi þatas la Foiron, æar øin faras miaj amikoj -- Ljubo, Perla, Giorgio kaj aliaj.

    Foiro, mi þatas vin kaj tostas je via sano!

    Aleksander Kor¼enkov


    Gazetoj

    Ruslanda Esperantisto. 2000: 2

    Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ¼urnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg en la eldonkvanto 1000 ekz-oj. En la dua æi-jara RE aperas la konkluda fragmento el la por¼urnalista dosiero de Stefan Maul, kiun RE felietone publikigis ekde februaro 1998. Samnumere estas la programo de la 73a Kongreso de SAT, komentario de Aleksander Kor¼enkov pri la lingvosituacio en Eýropa Unio, pluraj informetoj el Esperantujo kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro laý kiu pasint-jare en Ruslando aperis ne malpli ol 129 priesperantaj artikoloj, el kiuj 84 de Viktor Kudrjavcev.


    Literatura Foiro. 2000: 184

    La Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (en traduko de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), kies unuan parton vi trovos æi-numere, unuan fojon aperas en nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac kondukas al Raymond Schwartz, recenzo de Nicolino Rossi pri la poemaro de Miºu Beraru Spite la vivon!, recenzo de André Cherpillod pri la romano de Anna Löwenstein La þtona urbo, poemo de Boguslaw Sobol kaj novelo de Lena Karpunina markas la literaturan karakteron de LF. Al øi kontribuas Vera Barandovska-Frank per daýrigo de la eseo pri la nuntempaj latinaj verkistoj.

    La lingvistika rubriko enhavas recenzon de Daniele Vitali pri La galla lingvo de André Cherpillod, kaj la kulturaj rubrikoj -- eseon de Radoslaw Nowakowski pri la libra arto, recenzojn de Julian Modest kaj de Philippe Cousson. Anna Lászay intervjuas konatan nomon en nia muzika kulturo -- Floreal Martorell.


    Duobla jubileo de EPÆ

    En majo 2000 El Popola Æinio festis sian 50-jariøon, kaj la maja kajero de EPÆ estis la 500a.

    Laý jubilea redakcia mesaøo:

    Eble iuj miris, kial la revuo de "malgranda lingvo" povis daýri 50 jarojn ... Estas simpla vero: La senvalora¼oj ne povas longe ekzisti. De la naskiøo de la lingvo, sennombraj esperantistoj pere de praktikado, konvinkas la homojn pri øia valoro. EPÆ estas unu el ili.
    Ni sendas korajn gratulojn al niaj æinaj kolegoj, esperante ke ankaý en estonteco EPÆ restos la plej bela, la plej profesia kaj la plej legata revuo en Esperantujo. Kaj -- tio gravas -- pli bonvena al maldogmaj opinioj.

    LOdE


    Ricevitaj gazetoj

    Brazila Esperantisto. 2000/310;
    Bulteno de REU. 2000/2;
    Debrecena Bulteno. 2000/117;
    EAB Update. 1999/1,2,3,4; 2000/5,6;
    ELNA Update. 2000/1;
    El Popola Æinio. 2000/4,5;
    Esperantic Studies. 1999/12;
    Esperanto. 2000/4;
    Esperanto aktuell. 2000/2;
    Esperantolehti. 2000/2;
    Esperanto-Nyt. 2000/1;
    Esperanto UEA. 2000/2;
    Eventoj. 1999/159...176;
    Hungaraj Paøoj. 2000/25,26,27,28,29;
    Internaciisto. 2000/2,3;
    Heroldo de Esperanto. 2000/4-5,6;
    Informilo por Interlingvistoj. 2000/1;
    Israela Esperantisto. 2000/132;
    Juna Amiko. 2000/1;
    Komencanto. 2000/3;
    Konkordo. 2000/43;
    Kontakto. 2000/3;
    La Brita Esperantisto. 1999/950; 2000/951;
    La Gazeto. 2000/88;
    La KancerKliniko. 2000/93;
    La Ondo de Esperanto. 2000/5;
    La Revuo Orienta. 2000/3,4;
    La Verda Formiketo. 2000/48;
    l'esperanto. 2000/3;
    Le Travailleur Espérantiste. 2000/249;
    Literatura Foiro. 2000/183,184;
    Lodza Informilo. 2000/1,2;
    Norvega Esperantisto. 2000/2;
    Oomoto. 1999/443;
    REJNinfo. 2000/2;
    Ruslanda Esperantisto. 2000/2;
    Sennacieca Revuo. 2000/127;
    Sennaciulo. 2000/3,4;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/108;
    Tempo. 2000/1;
    TREFO. 2000/3;
    Vekilo. 2000/2.


    M o z a i k o

    Ni ricevis 7 solvojn de la marta krucvortenigmo. Æiuj solvoj, krom du, estis tute korektaj. Per lotumado libropremion gajnis Oleg Vasiljev (Uljanovsk). Gratulojn!

    La øustaj solvoj:

    Horizontale: 3. prepari; 6. folio; 8. buþo; 9. diri; 10. cent; 11. rabi; 12. akiri; 15. kapabla.

    Vertikale: 1. aero; 2. bani; 4. alumeto; 5. agrabla; 6. forta; 7. odori; 13. kapo; 14.robo.


    Linia krucvortenigmo

    Linia Krucvortenigmo de Tatjana Kulakova
    1. Prepozicio; 2. Malutile; 3. Plenumi ceremonion; 4. Eýropa land'; 5. Gigant'; 6. Bicikl' por du personoj; 7. Diabl'; 8. Parenc'; 9. Ar' de lernantoj; 10. Plant'; 11. Plant'; 12. Þmira¼'; 13. Preciza lok', kie iu loøas; 14. Mallongigita prezento de io; 15. Parto de la floro (R); 16. Vegeta¼'; 17. Plant'; 18. Sufikso.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaý 10 aýg 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poþta adreso aý rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.
     


    Foje okazis

    Iam sinjorino diris...

    Bildo de Gennadij Þlepæenkov
    Fama kemiisto August Hofmann (1818--1892) dum lekcioj þatis impresi aýskultantojn per ekstravagancaj komparoj. Ekzemple, dirante pri la specifa odoro de benzolo, li neserioze ¼etis frazon:

    -- Iam sinjorino sincere diris al mi, ke øi odoras je lavitaj gantoj.

    Tamen la profesoro tiom ofte ripetis la frazon, ke iu studento kuraøis krii de sia sidloko, kiam la profesoro estis dironta sian faman frazon:

    -- Iam sinjorino diris al mi, ke benzolo odoras je lavitaj gantoj!

    -- Æu vere? -- serioze maltrankviliøis Hofmann. -- Æu ankaý vi konas þin? Sed kion ankoraý þi diris al vi?

    Adaptis kaj pentris Gennadij Þlepæenko
     


    Valentin Melnikov

    El la ciklo "Socia moralo..."

    IOM PRI HONORO


    Fraýlinon oni pribabilis foje,
    ke perdis þi honoron.
    Æar laý deziro kaj inklino, øoje
    praktikis þi amoron.

    Do, tamen, eble vi respondi provus
    (pardonu pro la moko!):
    Æu vere la honor' situi povus
    nur en æi tiu loko?
     

    RUSA OPTIMISMO

    Ekspert' en gazeto rezonas,
    kaj mi preskaý kredas al li:
    La vivo ne tiom malbonas!
    ... Sed multe pli.


    Esperanto bone fartas

    Foto de Luiz Serrano Pérez
    Du samideanoj fone de la þtona E-monumento inaýgurita 4 apr 1998 en Castellón (Hispanio). Dekstre estas la sendinto de tiu æi foto, Luis Serrano Pérez el Sabadell.


    Kalendaro

    21--29 jun. Kislovodsk (Ruslando). Renkontiøo de nevidantaj esperantistoj. Adreso: Anatolij Ivanoviæ Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Ruslando. Rete: rean@narzan.com


    30 jun--5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.


    2--9 jul. Ivanovo (Ruslando). IvERo. Adreso: ul. Kudrjaþova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando. Rete: irga@interline.ivanovo.ru


    2--8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.

    Emblemo de KAFE-2000
    5--9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.


    10--16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E-Kongreso. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.


    10--15 jul. Valencia (Hispanio). 2a Mediteranea Kultura E-Semajno. Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@redestb.es

    Emblemo de la 73a Kongreso de SAT
    15--23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.


    15--21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado". Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.


    17--23 jul. Helsinki (Finnlando). Kultura Esperanto-Festivalo. Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65 FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: kef2000@esperanto.fi

    Emblemo de OrSEJT-32
    21--31 jul. Tomsk (Ruslando). OrSEJT-32. Adreso: RU-634055 Tomsk-55, ab. ja. 2289, Ruslando, Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

    Emblemo de UK-85
    25 jul--1 aýg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@inter.nl.net

    Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliøo, loøado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.


    31 jul -- 6 aýg. Volgograd (Ruslando). Intermondo-3. Adreso: Mironova Irina, RU-400078 Volgograd, ul. Mamajevskaja, 25a. Rete: intermondo@esperanto.nu


    4--17 aýg. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Adreso: Sobotské nam. 36, SK- 058 01, Poprad, Slovakio.

    Emblemo de IJK-56
    5--12 aýg. Honkongo (Æinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: "La transiro al tutmondiøo. Tutglobismo en la 21a jarcento" Adreso: ÆJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Æinio. Rete: epc@china-report.com


    10--20 aýg. Ivanova regiono (Ruslando). OkSEJT-40. Adreso: ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Ruslando. Rete: Rete: oksejt2000@nm.ru


    15--20 aýg. Samarkando (Uzbekistano). Azia E-Renkontiøo. Adreso: P.O.Box 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano. Rete: peacetur@samuni.silk.org


    17--22 aýg. Budapeþto (Hungario). 3a Eýropa E-Festivalo. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.


    19--25 aýg. Budapeþto-Sümeg-Budapeþto (Hungario). 16a Simpozio pri E-Turismo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári ut. 117/D.


    19--20 aýg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto. Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.


    1--8 sep. Varna (Bulgario). TEJO-trejnseminario: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco" Adreso: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario. Rete: kontakto@esperanto.org


    7--10 sep. Poprad (Slovakio). Mikologia seminario. Adreso: Sobotské nam. 36, SK- 058 01, Poprad, Slovakio.

    Monda Turismo
    23 sep.--1 okt. Bydgoszcz (Pollando). 26a Internacia Forumo pri turismo, edukado kaj kulturo. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.


    30 sep.--7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.


    10--13 nov. Prago (Æe¶io). KAEST-2000: Kolokvo pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Adreso: Anglická 878, CZ-25 228, Dobrichovice, Æe¶io. Rete: Rete: chrdle@kava-pech.cz

    Altaj Tatroj
    30 dec.--2 jan. Poprad (Slovakio). Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj. Adreso: Sobotské nam. 36, SK- 058 01, Poprad, Slovakio.
     


    Nova JerusalemoNova Jerusalemo


    En la SAT-kongreso en Moskvo estas antaývidata granda ekskursprogramo.

    Inter diversaj ekskursoj okazas ankaý ekskurso al fama loko Nova Jerusalemo. Ja la jaron 2000 oni konsideras kiel jubilean jaron de Jesuo Kristo kaj eæ pli vaste de la kristanismo, kaj tial festas tutmonde -- la kristanismo, kiel ajn oni rilatu al øi, ludis treege gravan rolon en la monda historio. Ne hazarde la Universala Kongreso estas organizata æi-jare en Palestino, kie naskiøis kaj predikis Jesuo. Certe, la centro de tiu festado estas la centro de Palestino -- Jerusalemo, kiu estas la sankta urbo de tri religioj kaj centro de pilgrimado ne nur de judoj, kristanoj kaj muzulmanoj, sed ankaý de nekredemaj kultur-, art- kaj historiþatantoj.

    Tamen ne æiam estis facile pilgrimi al Jerusalemo, tial en diversaj landoj estis entreprenataj provoj krei alternativajn pilgrimcentrojn, por iel anstataýi Jerusalemon. Tia provo okazis ankaý en Ruslando, kie aperis la Novjerusalema Releviøa mona¶ejo, kiu troviøas je æ. 60 km nordokcidente de Moskvo. Øi situas super rivereto Istra rande de negranda samnoma urbo.

    La mona¶ejon fondis en 1656 patriarko Nikono, kiu komencis meze de la 17a jc. grandan eklezian reformon direktitan al plifortigo de la reøa povo pere de la eklezio (cetere, la reformo kaýzis skismon en la rusortodoksa eklezio...). La mona¶ejo, laý la ambiciaj planoj de la patriarko, devis esti centro de pilgrimado (æar pilgrimi al Jerusalemo, troviøinta sub la turka regado, en la 17a jc. estis por la rusoj komplike), kaj øenerale fariøi unu el la æefaj centroj de la kristana mondo. La monteto, sur kiu la mona¶ejo estis konstruita, estis nomita Ciono, kaj la baziliko de la mona¶ejo devis ripeti la bazilikon de Releviøo en Jerusalemo. Kaj vere, laý la øenerala plano inter ili estas granda simileco, kvankam la grandioza (100 m longa, 50 m larøa) novjerusalema baziliko estas konstruita en la rusa ornama stilo kun abunda apliko de koloraj ceramika¼oj (arkitekto Averkij Mokejev). Al la okcidenta parto de la æefa preøejo estis alkonstruita granda rotondo kun tendoforma tegmento, sub kiu troviøas kapelo de la Æerko de la Sinjoro, al la orienta parto -- "subtera" preøejo de Konstanteno kaj Helena.

    La konstruado de la mona¶ejo tamen æesis en 1666, kiam Nikono ekpretendis ke la povo de la patriarko devas esti pli alta ol tiu de la reøo. Reøo Aleksio tion ne toleris, forigis la patriarkon de la posteno kaj ekzilis lin kiel simplan mona¶on. La mona¶ejo estis finkonstruita en la 1680--90-aj jaroj, laste aperis en la moskva baroka stilo muroj kun turetoj kaj superpordega preøejo de Eniro en Jerusalemon (arkitekto Jakov Bu¶vostov). La mona¶ejo estis riæa feýdulo, la tuta konstruado estis efektivigata de øiaj servutuloj.

    En 1698 proksime de la mona¶ejo okazis batalo inter ribelaj pafistoj kaj taæmentoj de la reøo Petro la Granda. La ribelintoj estis poste kruelege turmentitaj kaj ekzekutitaj.

    En 1723 la brika tegmento super la rotondo falis, kaj meze de la 18a jc. oni rekonstruis øin el ligno en la stilo de malfrua rusa baroko. Malfrubarokaj elementoj aperis post riparoj ankaý sur aliaj partoj de la baziliko. En 1920 en la mona¶ejo estis kreita muzeo de Moskva provinco, en kiu formiøis granda arta kaj etnografia kolektoj.

    Dum la tuta tempo de øia ekzistado la mona¶ejo estis ne nur eklezia centro kaj loko de pilgrimado, sed ankaý grava kultura centro. La konstruado kaj rekonstruado en øi efektiviøis far la plej famaj arkitektoj. Æi tie laboris diversaj artistoj, evoluis la plej brilaj atingoj de la ceramika arto, en la 17a jc. aperis originala poezia skolo. En la 18a kaj 19a jc. la belecoj de la mona¶ejo inspiris por kreado poetojn Der¼avin kaj Lermontov. Fine de la 19a jc. apude dum pluraj jaroj loøis Æe¶ov, pejzaøojn de la æirkaýa¼oj oni povas vidi sur bildoj de la fama pentristo Levitan.

    Inter 27 nov kaj 11 dec 1941 Novan Jerusalemon okupis germanaj nazioj. Forirante ili eksplodigis la Releviøan bazilikon kaj la turojn. Pro la eksplodoj kaj incendioj pereis ankaý la riæega etnografia kolekto de la muzeo (nur parton de la arta kolekto oni sukcesis anticipe evakui). Dum la postmilitaj jaroj daýris longa kaj skrupula restaýrado de la belegaj konstrua¼oj kaj ornamoj, øi ne estas finita øis nun. Aktive vivas la muzeo, kies kolektoj de la rusa pentroarto, juvela¼oj, manuskriptoj kaj raraj libroj faras øin la plej riæa en Moskva provinco.

    En la parko apud la mona¶ejo en la 1970aj jaroj oni komencis krei arkitektur-etnografian muzeon (skanzenon) de la regiono. En øi estas lignaj konstrua¼oj: vilaøa preøejo, malgranda kapelo, ventmuelejo, kamparanaj domoj kaj pormastrumaj konstrua¼oj. En ili estas ekspozicioj de la malnova vivmaniero de la kamparanoj en Centra Ruslando.

    Nikolao Gudskov


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800 Nykobing F.
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISLANDO: Islanda Esperanto-Asocio, p.k. 1081, IS-121 Reykjavík
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Halina Gorecka, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    2000. N-ro 6 (68)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 950 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 2000.
    Subtitolo