Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №5


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Kroata grupo en Strasburgo


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Dafydd ap Fergus. Esperanto ne estas uzata en ĉiutaga vivo
  • TRA ESPERANTUJO

  • UEA havas oficejon ankaŭ en Brazilo
  • Novaĵoj el la Civito
  • Carlos Eduardo de Oliveira. La unua sud-amerika IJK
  • Carola Antskog. Euroscola en Esperanto
  • Konstantin Demjanenko. LF: duafoje en Berdjansk
  • Wu Guojiang. La konsilantara kunveno de LEA
  • Katedro de Esperanto en Breŝo
  • Henri Masson. SAT-Amikaro: Kongreso en vilaĝo
  • Henri Masson. Novaj atutoj en Parizo
  • Aleksander Korĵenkov. Martofina vintro en Finnlando
  • Jukka Laaksonen. Jam temp' está
  • Hans Erasmus. Nova docento en Amsterdamo
  • Takano Haruki. Ĉe oomotanoj
  • Bharat Ghimire, Philip Pierce. La Kvara Himalaja Renkontiĝo
  • Lech Piotrowski. Fama aktorino aliĝis al PEA
  • Rubén Feldman-González. Senpaga Kongreso
  • Irina Gonĉarova. Instruista seminarieto
  • Michele Guingouin. Pri la tempo de Nerono
  • Pasko en KCE: kleriĝe, agrable, intime
  • Bengt Nordlöf. La bieno Nordio
  • Augusto Casquero. Esperanto-katalogo
  • Kurte (13 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Kion dirus Zamenhof? (Vide el Bruselo)
  • Martí Gierrero. Hispanio: la vera problemo
  • Neil MacKilligin. Ĉu estas demokratio en Esperantujo
  • AlKo. Interreto iĝas malpli angla
  • 100 eminentaj esperantistoj
  • BELETRO

  • Giacomo Leopardi. Al Silvja (Tradukis el la itala Nicolino Rossi)
  • LINGVO

  • Sten Johansson. Kia Esperanto en Interreto?
  • BIBLIOTEKO

  • Novaj libroj (Wolfgang Kirschstein, AlKo)
  • Alen Kris. Atesto pri la vivkapablo de la lingvo
  • Osmo Buller. Tutmonda fabelkonkurso por infanoj
  • Literatura konkurso EKRA-2002
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Faŭno kaj flaŭro
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (P)
  • Al la Fina Venko
  • DIVERSAĴOJ

  • Internacia Fotokonkurso
  • Kalendaro
  • Frazoj
  • Leterkesto (Dario Rodriguez, Fernand Ditacroute, Annice Szrajbman, Manfred Retzlaff)
  • Nekrologo
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Se ni lasos flanke la plej modan lastatempan sloganon (certe temas pri la lukto kontraŭ la terorismo) ni difinos la ĉefan ideon de nia epoko kiel tiun de la homaj rajtoj. Almenaŭ tiel ĝi estas formulata en la amaskomunikiloj kaj en la politikaj programoj. En la praktiko ni vidas tre klarajn tendencojn, kiuj reliefe ilustras la temon…

    En Ruslando oni faciligas la permeson de la sterilizo de la virinoj, inkludante en la liston de la respektindaj kaŭzoj la tiel nomatajn sociajn konsiderojn. Temas pri la rajto de malriĉa virino al relativa prospero — ja ĉiu infano postulas aldonan elspezon.

    En Francio oni proponas permesi al la lernantoj paroli kun gramatikaj eraroj — la infanoj rajtas esprimi sin kiel ili alkutimiĝis hejme.

    En Los Angeles oni realigas “la integrigon de la infanoj, malsanaj je la aŭtismo, en la komunajn lernejojn”. Jam 45 mil geknaboj estas integrigitaj, ĉar la mensmalsanuloj devas havi la samajn rajtojn kun la aliaj homoj.

    Novaĵo el Londono: tie oni permesis sin murdi al malsana virino, kiu jam delonge “troviĝas en vegeta stato”. Post Nederlando la eŭtanazio do estas permesita en Britujo, ĉar la homo rajtas elekti facilan morton.

    Sufiĉe da ekzemploj por demonstri la tendencon. Sed oni lasas al si la rajton de la interpreto. La optimisma rigardo jam estas prezentita en la antaŭaj alineoj. La kontraŭan opinion mi prezentas ĉi-sube.

    La ideo sterilizi la malriĉulojn estas malnova. Sed ĝi neniam estis asociata kun la rajto — ĉiam kun io cinika kaj kontraŭhumana. La tempo do ŝanĝiĝis.

    Koncerne la triumfon de la gramatika liberalismo en la francaj lernejoj, pariza instruisto foje diris al mi, ke tio estas nur kapitulaco antaŭ la analfabeteco.

    Pri la ĉesigo de la diskriminacio de la mensmalsanuloj, konata usona psikiatro skribas, ke ĝi estas rompo de la sistemo de la sanprotekto. Temas ne pri rajto, sed pri ekonomio.

    Fine pri la eŭtanazio. Tiu elano de la humanismo jam estas konata. En 1941 la germanaj nazioj leĝigis la eŭtanazion por la personoj “en vegeta stato”. Estas strange, ke la hodiaŭaj entuziasmuloj de tiu iniciato ne rimarkas, ke la “vegeta persono” tamen estis kapabla observi la evoluon de la proceso kaj aktive defendi sian rajton je suicido. La nederlanda precedenco iom klarigas la perspektivon de la nova rajto. Miloj da personoj jam mortis tie je la cirkonstancoj, kiuj provokis suspekton pri krimaj motivoj de la murdo. Temas pri profito. Ja la personoj “en vegeta stato” bezonas multekostan zorgon.

    Oni povas nomi eĉ pli fruan precedencon de la eŭtanazio. En la antikveco oni murdis la maljunajn gepatrojn, ĉar ili estis troa ŝarĝo por la tiama ekonomio. Sed la antikvuloj ne parolis pri la humanismo.

    Ankoraŭ unu informo. Laŭ la lasta statistiko, ĉiu kvardeka ruslanda patrino rifuzas sian ĵus naskitan infanon. La optimisto eksplikus tion kiel kreskon de la rajtkonscio de la patrinoj (ja ili vere rajtas havi prosperan personan vivon). Sed mia malnovmoda menso ne povas senpasie konsideri tiun argumenton.

    Siatempe konata teoriisto de la rajto, markizo de Sade, konvinke argumentis por legalizo de la murdo (nature, egalrajte por ĉiu persono). Verŝajne li iom superpaŝis ne nur sian, sed ankaŭ nian epokon. Kompense, li bone indikis la direkton.

    Kien do evoluas nia civilizo? Respektante la rajton de la leganto pri la persona vido, mi lasu lin kun la propraj konkludoj.

    Alen Kris

    Sur la kovrilpaĝa foto estas grupo de kroataj partoprenantoj de Euroscola, antaŭ la Parlamento de Eŭropa Unio en Strasburgo (sendis Marija Belošević).


    Esperanto ne estas uzata en ĉiutaga vivo

    “Cetere, mankas pruvoj ke uzi Esperanton kiel pontolingvon plibonigus la ĝeneralan kvaliton de la interpretado.

    Male, utiligo de lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”.

    (Neil Kinnock)



    Neil KinnockEsperanto ŝajne ĝenas eŭropajn moŝtulojn. Tamen, eĉ kun malbona publika bildo en Bruselo, la neŭtrala internacia lingvo ne malaperas el la longaj koridoroj de la Eŭropa ĉefurbo. En marto Eŭropa Komisiono finfine respondis al oficiala demando pri la uzado de Esperanto en eŭropaj traduk- kaj interpretadservoj.

    La demando estis farita la 14an de januaro 2002 de Maurizio Turco, itala membro de Internacia Radikala Partio en la Eŭropa Parlamento. Turco fariĝis suspektema pri iu “komitato” kiu ekde jaroj devas “pritrakti” la uzadon de Esperanto. Ĉu ĝi vere ekzistas? Kiu membras en ĝi? Kial neniu aŭdas pri ĝi? Turco ne ricevis respondojn al siaj detalaj demandoj.

    Antaŭ du jaroj, kimro Kinnock — aŭ plej korekte iuj suboficistoj nome de li — suksesis flankenŝovi la demandon al nebula “komitato” por tielnomata “pritraktado”. Estas publika sekreto en Bruselo, ke Neil Kinnock, ano de Eŭropa Komisiono, respondeca pri la traduk- kaj interpretadservoj, favoras alian solvon de la lingva problemo ĉe eŭropaj instancoj: enkonduki la anglan kiel nuran laborlingvon.

    En la respondo de la 12a de marto 2002, Kinnock kompreneble malakceptis Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta lingva problemo de ĝia interpretadservo. La kialo? “Je unua pritrakto, la uzado de Esperanto kiel pontolingvo por interpretado povas ŝajni alloga, sed plidetala pritraktado montras seriozajn praktikajn, financajn kaj teknikajn malfacilaĵojn, — skribas Kinnock. — Ne estas, laŭ Komisiona interpretad- kaj tradukservo SCIC, profesie kvalifikataj Esperanto-interpretistoj kaj edukadaj institutoj en la ŝtatoj-membroj, kiujn SCIC bezonas por doni interpretadajn kursojn”.

    Spite al la centmiliona buĝeto, la traduk- kaj interpretadservo ne havas la monon lanĉi instruprogramon por Esperanto, laŭ la eŭropa moŝtulo, post dumonata detala “pritraktado” de la afero. Kostus tro multe (70 mil eŭroj) doni profesiajn kursojn por instruistoj, kiuj volas lerni Esperanton. Kursoj ankaŭ daŭrus tro longe (tri ĝis kvar jaroj de parttempa studado) laŭ kalkulado de eŭropa moŝtulo kaj kimro Kinnock. Li ankaŭ opinias ke privataj interpretistoj, respondecaj pri duono de la interpretado por Eŭropa Komisiono, ne volus lerni Esperanton: “Estus klare malfacile, eĉ neeble, sekurigi ke ili lernu Esperanton, specife ĉar ĝi havus malgrandan praktikan valoron por ili aliloke”. Mankas ankaŭ pruvoj ke “uzi Esperanton kiel pontolingvon plibonigus la ĝeneralan kvaliton de la interpretado. Male, utiligo de lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”. Tamen kiel bona kimro, kaj bona politikisto, Kinnock ne volas ĝeni: “Ĉi tiu starpunkto ne neas la intereson, kiun Esperanto povas reprezenti al aliaj celoj ol interpretado.”

    La respondo de Kinnock kaŭzis ondon da komentoj en Esperantujo. “Oni plene ignoris la demandon, — opinias PMEG-aŭtoro Bertilo Wennergren, kiu tamen miras je la detaleco de la respondo. — Ĝi ankaŭ estas sufiĉe serioza. La ĉefa argumento, la manko de interpretistoj, estas tute respektinda.” Renato Corsetti, itala prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, havas la impreson, ke eŭropaj politikistoj jam decidis puŝi la anglan al ĉiuj laŭ la logiko de la imperio: “Ĉio cetera estas nur diplomatia fumo. Ankaŭ pri la angla ne estas pruvoj, ke ĝi pli bone funkcius kiel pontolingvo ol aliaj lingvoj.”

    Dafydd ap Fergus


    Skriba demando E-0075/02 de Maurizio Turco (NI) al EK (14 jan 2002)

    Temo: Laborgrupo de SCIC (Komuna servo de interpretado kaj konferencoj) pri utiligo de la internacia lingvo nomata Esperanto.

    La Eŭropa Komisiono, pere de vicprezidanto Neil Kinnock, petis al SCIC, ke ĝi ekvivigu laborgrupon por esplori la projektojn koncernantajn la lernadon de esperanto kaj taksi la mezuron laŭ kiu ĝi povus esti utiligata kiel pontlingvo por interpretado.

    Konsidere al tio ĉi, ĉu la Komisiono povas respondi la jenajn demandojn?

    — En kiu dato estis formaligita tiu peto al SCIC? ĉu la laborgrupo estis aktivigita? jeskaze, kiam? kiuj estas ĝiaj membroj kaj kiuj estas iliaj kvalifikoj? laŭ kiuj kriterioj ili estis elektitaj?

    — Ĉu la grupo jam kunsidis? jeskaze, en kiu dato? ĉu ekzistas protokoloj kaj/aŭ surbendigoj pri tiuj kunsidoj kaj, jeskaze, ĉu ili estas publikaj? kiun bibliografion kaj kiujn studaĵojn la grupo eventuale konsideris (ekzemple ĉu la studaĵon de la itala Ministerio pri Klerigado de la jaro 1995)?

    — Al kiuj konkludoj eventuale alvenis la laborgrupo? kaze ke ĝi ankoraŭ alvenis al neniu konkludo, kiam kaj tra kiu itinero ĝi antaŭvidas alveni?


    UEA havas oficejon ankaŭ en Brazilo

    Universala Esperanto-Asocio decidis starigi oficejon por sia Amerika Komisiono en Brasília, la ĉefurbo de Brazilo. La Oficejo ekfunkcios la 2an de majo ĉi-jare, en ĉambro kiun Brazila Esperanto-Ligo prunte disponigis al UEA.

    La poŝta adreso de la Oficejo estas: C. Postal 03811, Brasília (DF), Brazilo, 70084-970. La telefon-numero kaj la ret-adreso estas provizore tiuj de BEL — (61) 226-1298 — branĉo 20, kaj bel@esperanto.org.br, ĝis oni akiros proprajn telefonlinion kaj retaliron.

    La Oficejo certe estas granda paŝo kiun UEA faras por la antaŭenigo de nia movado en la amerika kontinento.

    BEL


    Novaĵoj el la Civito

    Estas oficialigita la rezulto de la elektoj por la Civita Senato.

    Balotrajtaj en la 11 balotejoj: 1237. Balotis: 193, el kiuj 6 (3,1%) en blanko kaj 16 (8,3%) nevalidaj. Por la Verda Listo: 131 (67,87%). Por la Blanka Listo: 40 (20,73%).

    Elektitoj de la Verda Listo: Ljubomir Trifonĉovski (116 voĉoj), Perla Martinelli (99), Walter Żelazny (92), Tiziana Rogora (42), Ivaniĉka Maĝarova (35), Marco Picasso* (33), Mayra Nuñez Hernández* (30), Marie-France Conde Rey (20), Judit Felszeghy (20), Anatolo Gonĉarov (18), Dieter Rooke* (17), Jan Stanisław Skorupski (17), Andreo Montagner (10), Bertil Nilsson (10), Lidia Ligęza (2).

    * Ili formis la ruĝan grupon, interne de la senata majoritato.

    Elektitoj de la Blanka Listo: Vinko Ošlak (33), Nelly Holevitch (33), Anna Lászay (26), Alessandro Beltramini (14). Unuaj el la neelektitoj: Lina Gabrielli (13), Ben P. Weber (11), Giovanni Conti (10), Andrzej Nawrocki (10).

    Walter Żelazny estas la unua Konsulo de la Esperanta Civito. Ljubomir Trifonĉovski estas la unua Vickonsulo. La senatanoj estis proklamitaj de la Forumo kaj ĵuris fidelecon al la Konstitucio en Loklo, la 23an de februaro 2002.

    ***

    Alga Monteggia, kiu prizorgis la Provizoran Registron, estis komisiita de Konsulo Walter Żelazny eklabori pri la definitiva Civitana Registro. Estas preparata la formularo por peti la civitanecon: ĝi aperos interalie en la gazetoj kies redakcioj aliĝis al la Pakto. Krome ĝi estos aparte sendita al ĉiuj balotintoj okaze de la elektoj por la unua Civita Senato, por ke ili povu profiti (se ili deziros) la ŝancon ne pagi kostojn por la akiro de la Civita legitimilo.

    La civitanecon oni petas tra la respektiva establo, kaj ne rekte ĉe la Registro. Fakte la establo kvazaŭ patronas la petinton, per la transdono de la formularo. Se temas pri abonanto al LF, aŭ HdE, aŭ Debrecena Bulteno, la peto povas iri al la koncerna redaktejo.

    La matrikulisto registras la petojn tiel peritajn. Okaze de dubo ŝi konsultas la vickonsulon pri internaj aferoj. Per la asigno de specifa individua kodnumero (kiu utilos ankaŭ por la Civita Banko, se la civitano deziros profiti ĝiajn servojn) la petinto fariĝas civitano, kaj havas tuj la rajtojn preskribitajn de la Konstitucio.

    Se establo rifuzas al sia membro (abonanto) peri la peton de civitaneco, la problemo estas interna al la establo. Sed eblas ankaŭ (probable en maloftaj kazoj) ke la Registro mem ne tuj konsentos pri la civitaneco al iu petinto. La rifuzo estas motivenda, kaj la koncernata establo (ne la koncerna rifuzito) rajtas sin turni al la arbitracia instanco (la Kortumo) por kontraŭstari la rifuzon.

    Se la procezo de civitaniĝo strikte ligiĝas al la paktintaj establoj, post la akiro de la civitaneco la individuo estas tute memstara, vidalvide al la Esperanta Civito: li aŭ ŝi restas dumvive civitano, eĉ se malfondiĝus la perinta establo, eĉ se li aŭ ŝi ne plu membrus en ĝi.

    HeKo


    La unua sud-amerika IJK

    Kun granda plezuro nome de BEJO kaj de la LKK mi bonvenigas vin ĉiujn al 58a IJK kaj nia bela lando Brazilo.

    Jam delonge ni, brazilanoj, revis pri iu internacia aranĝo. Por nia feliĉo ĝi ĉi-jare okazos en la suda regiono de nia lando, en iu provinco en kiu la plej okulfrapa karaktero estas ĝia etnodiverseco. Kiel temo estas elektita: Lingvo, kulturo kaj diverseco. Ĉu ni parolos pri lingvoj, ĉu pri kulturo? Tamen ĉiu lingvo ne estas ja nepra parto de la kulturo mem? Kaj kion faras oportuneco tie? Kia rilato? Estas konate, ke per kelkaj lingvoj ni havas aliron al specifaj kulturoj, kaj same pri kelkaj oportunoj en la vivo, kiel ekzemple postenon ĉe grandaj industrioj. Nuntempe en tiu nova mondo plej gravas la scio, la kono, scii kiel fari, kaj tiu ĉi afero ligiĝas al kono de kelkaj trajtoj de niaj klientoj, amikoj aŭ ĉefoj.

    Sed ankaŭ la kongreso estos regalita per muzikaj prezentadoj, tiam ni povos gustumi prezentojn de Alejandro Cossavella (argentinano, kantisto el La Porkoj), DJ Roger (Brazilo), Merlin (el Brazilo) kaj la eŭropa Esperanto-Desperado. Bone, eblas vidi ke tiu ĉi kongreso havos tre specialan sudamerikan guston.

    La kongreso okazos en la urbo Pato Branco, ĉ. 3.000 km de Fortaleza! Sed ne gravas la distancoj, ĉar fine de IJK estas unu semajno libera por ankoraŭ vojaĝi al Fortaleza. Oni organizos busan karavanon interkongresan, ĝi daŭros unu semajnon kaj haltos, interalie, en Rio kaj Salvador (ambaŭ eksĉefurboj de Brazilo).

    Mi esperas ke dum la IJK vi vidos la multflankecon de nia lando kaj vi ankaŭ havos ŝancon konatiĝi kun nia kulturo, ĉi-kaze sudbrazila, ĝui etoson de senfina festo kaj krome aktive kontribui al brazila movado!

    AmIJKe,

    Carlos Eduardo de Oliveira


    Euroscola en Esperanto

    La 19an de marto inter preskaŭ 400 partoprenantoj de Euroscola en Strasburgo estis ankaŭ tridek kvin lernantoj de Esperantujo. Ili venis oficiale de Finnlando, Francio, Hungario kaj Kroatio.

    En la finnlanda grupo tamen estis ankaŭ svedo kaj tri rusinoj, kiuj ne estis invititaj kiel ruslanda grupeto, ĉar Ruslando ne estas kandidatlando por EU, sed kiel finnaj gastoj ili povis partopreni. Ili lernas Esperanton de naŭ jaroj kaj per sia bona kono de Esperanto estis grava fortigo de la finna grupeto. Kiel vojaĝgvidantoj partoprenis Carola Antskog kaj Svetlana Ejst.

    Lunde, la 18an de marto, la junaj parlamentanoj preparis sin por bone prezenti la ideon de lingva egaleco dum la laboro en la kunveno. Estis ankaŭ tempo por distra programo.

    Kompare al la speciala Euroscola tago (8 maj 2001) la lingva situacio nun estis diskriminacia por ĉiuj malgrandaj lingvoj. Estis traduko nur de kaj al grandaj lingvoj, kaj tiel nek Esperanto nek la finna aŭ sveda estis permesitaj por la parolantoj. Ni antaŭe kredis ke ĉiujn lingvojn oni rajtus paroli, kaj estis granda elreviĝo por ni instruistoj kiam ni rimarkis, ke la gelernantoj el ĉiuj landoj parolis nur en la grandaj lingvoj. La sola Esperanta vorto en la prezentado de la Esperanto-grupo estis “Saluton!”

    Dum la diskutado en la granda salono unu knabino demandis pri la ebleco adopti Esperanton kiel laborlingvon. La respondo estis ke tiaj planoj nun ne estas aktualaj en la Eŭropa Unio. Post lunĉo la junuloj en laborgrupoj diskutis pri homaj rajtoj, la loko de Eŭropo en la mondo kaj aliaj temoj. En almenaŭ tri el la kvin raportoj la Esperanta influo estis rimarkebla.

    Pri la principoj de la lingvouzo en la parlamento diskutis la instruistoj en propra laborgrupo. Ni eksciis ke en vera parlamenta kunsido ĉiuj parolas sian propran lingvon kaj ricevas tradukon, sed por la junaj parlamentanoj en Euroscola oni uzas nur kelkajn lingvojn laŭ la scioj pri tio, kiujn lingvojn oni instruas plej multe en la lernejoj en EU-landoj. Havi tradukon de kaj al ĉiuj lingvoj oni konsideras tro multekosta.

    Kiel tuto ni estis kontentaj pri nia vizito al Strasburgo. Mi esperas ke Finnlando ankaŭ venontjare povas sendi grupeton al Euroscola.

    Dum la kunsido la junaj parlamentanoj ankaŭ voĉdonis pri aktualaj demandoj, kiuj legeblis en kajero en ĉiuj oficialaj lingvoj. Al la lasta demando “Ĉu vi sentas vin eŭropa civitano?” 190 junuloj respondis jes, 133 ne kaj 48 sindetenis.

    Carola Antskog

    Strasburgo, Euroscola 2002
    Strasburgo. La internacia Esperanta grupo fotita ĉe la statuo “Eŭropo en nia koro” post la kunsido en la Eŭropa Parlamentejo
    la 19an de marto 2002.


    LF: duafoje en Berdjansk

    En Berdjansk, konata kuracloko de suda Ukrainio, 16–17 mar okazis la 2a lingva festivalo (LF) Planedo.

    Ĉi-foje en la festivalo estis prezentitaj 17 naciaj lingvoj (angla klasika, angla usona, greka, bulgara, nederlanda, hebrea, latina, germana, pola, rusa, slovaka, turka, ukrainia, franca, japana, itala, hispana), 2 artefaritaj (Esperanto kaj interlingva) kaj 4 popol-profesiaj kaj specialaj lingvoj (rusa “fenja”, mara flaga semaforo, Morsa alfabeto, gestolingvo).

    Ses Esperantajn prezentojn vizitis ĉirkaŭ 70 homoj, inter kiuj plimulto estis gelernantoj kaj gestudentoj. Ĉiu partopreninto de la LF plenigis demandfolion, laŭ kiu oni nomis plej popularajn lingvoprezentojn. La unuan lokon okupis la turka lingvo, ĝin sekvas la hispana kaj la franca. Entute la lingvan parton (sen la spektantoj en la internacia koncerta programo) vizitis pli ol 1000 homoj.

    LF estas inda okupo por ĉiu esperanta klubo, grupo, asocio, kiu ŝatus ne nur plimultigi sian membraron, sed fari ion bonan por socio kaj internacia amikeco. Organizi LF-n estas interese. Provu tion fari, kaj vi trovos multegon da novaj geamikoj. Tre popularigus Esperanton dum LF eksterlandaj esperantistoj: se Esperanton prezentus kune svedo, italo, ruso kaj ukrainiano, tio demonstrus la internacian karakteron de la lingvo internacia, ties movado kaj etoso…

    Konstantin Demjanenko


    La konsilantara kunveno de LEA

    25 anoj de la konsilantaro de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) kunvenis 7 apr en Shenyang, la ĉefurbo de la provinco.

    Post duhora varma diskuto la kunvenintoj konsentis proponon de LEA pri invito de la 5a Ĉina kongreso de Esperanto en 2003.

    Dandong estas marborda kaj turisma urbo, ankaŭ unu el ĉinaj landlimaj urboj, najbare al korea duoninsulo. Tie estas aktiva Esperanto-movado, ankoraŭ 109 studentoj lernas nian lingvon en Liaoning Financa Kolegio. Laŭ trifojaj esploroj de la estraranoj de LEA oni elektis la urbon kiel la kongresejon.

    La kunveno instigis membrojn de LEA kaj de ties filioj aktive ĉeesti la 3an Azian Kongreson de Esperanto (aŭgusto) kaj decidis sendi delegacion por la 1a Nordokcidenta Ĉina Kongreso (oktobro).

    S-ro Wu Guojiang, vicprezidanto de LEA, kiu antaŭ nelonge iĝis komisiito de UEA pri ĝemelurboj, koncize resumis la laboron de LEA pri ĝemelurboj.

    Dank' al s-ro Liu Zhengkun, Verda Stelo, trimonata 48-paĝa organo de LEA, estis ĝustatempe eldonita. Ĝi estas legata de plejparto de ĉinaj esperantistoj kaj fariĝas unu el la plej influaj ĉinaj E-gazetoj.

    Wu Guojiang
    vicprezidanto de LEA


    Katedro de Esperanto en Breŝo

    (Nun). La Estraro de Itala Instituto de Esperanto decidis starigi Katedron de Esperanto en la urbo Breŝo (Brescia). La Katedro rajtas aranĝi kursojn por komencantoj (1a-gradajn), por progresintoj (2a-gradajn) kaj por instruontoj (3a-gradajn). La elektita instruisto estas s-ano Glauco Corrado.

    Pliajn informojn petu ĉe d-ro Luigi Fraccaroli, sekretario de la Breŝa E-Grupo: Adreso: via Crocifissa di Rosa 63, IT-25128 Brescia, Italio; Rete: esperanto.brescia@libero.it.


    SAT-Amikaro: Kongreso en vilaĝo

    Nekutima estas la kadro de la 57a SAT-Amikara Kongreso (30 mar – 2 apr 2002), kiun travivis esperantistoj de SAT-Amikaro (ĉ. 125) kaj gejunuloj de JEFO (ĉ. 25), venintaj ankaŭ el Belgio, Nederlando, Britio, Germanio, Svislando kaj Ĉeĥio. La Centro de ADEPPA (Departementa Asocio por Popola Edukado kaj Plenaera Vivo) de Vigy, vilaĝo situanta je 25 km de Metz, tute taŭgas por kongresoj sen interpretistoj kondiĉe ke oni ne estu tro postulemaj pri komforto.

    Georges Kersaudy kaj Henri Masson subskribas librojn (Fotis Bruno Henri)La librovendado estis tiel sukcesa, ke mankis ekzempleroj de la libro de Georges Kersaudy Langues sans frontières (Lingvoj sen landlimoj), kaj de la Praktika Vortaro de SAT-Amikaro por kontentigi ĉiujn aĉetantojn. Georges Kersaudy kaj Henri Masson estis subskribantaj siajn librojn kaj povis dialogi kun la partoprenantoj. Eksterordinara estas Georges Kersaudy kiu povis alparoli la kongresanojn en iliaj lingvoj, inkluzive de la ĉeĥa kaj la slovaka, kaj senfine rakonti anekdotojn, kompari esprimojn de unu lingvo al la alia. Li konas diversgrade pli ol 50 lingvojn.

    Relative bona estis la ekstera informa efiko, malgraŭ foresto de ĵurnalistoj, dank'al gazetaraj komunikoj senditaj de la organizantoj. Sen konstatebla pozitiva efiko estis la publika debato en granda magazeno de aŭd-vida materialo kaj libroj FNAC de Metz.

    Sed la programo de prelegoj povis kontentigi ĉies gustojn: ekoturismo (Petro Chrdle, Ĉeĥio), Esperanto en komputiko (André Grossmann), Interreto (Bruno Masala), Uneska Kampanjo (Armand Hubert), ATTAC (Catherine Roŭ).

    La Amikeca Reto (vojaĝservo de SAT), prezentis kaj vendis sian novan adresaron (400 adresoj en 54 landoj). La Filatela Servo de SAT havis sian budon sub prizorgado de Modesto Ramelli, ankaŭ la Naturamikoj kaj la franclingva revuo “Espéranto-Info”. Neesperantistaj organizoj prezentis siajn budojn: Amnestio Internacia, Artisans du Monde (metiistoj de la mondo, por komerco inter Nordo kaj Sudo), ATTAC, Confédération Paysanne (progresema kamparana sindikato, kiu havas, interalie, retpaĝon en Esperanto). La programo de spektakloj konsistis el kanzonoj en pluraj lingvoj, inter kiuj Esperanto, de la duopo Mannijo (pron: maniĵo) kaj de Ĵak Le Puil.

    La debatoj pri la asocio estis tre konstruaj. En 2001 SAT-Amikaro ricevis 751 membrokotizojn. Forta volo manifestiĝas por doni impeton al la Asocio. Ekde 9 apr efektiviĝos deĵorado en la nova pariza lokalo, kiu fariĝos oficiale la sidejo (vd. ĉi-sube). Projekto de kompleta renovigo de la asocia organo estas envojigita: pli ampleksa, pli moderna, pli enhavoriĉa.

    Novaj aliĝoj registriĝis dum la kongreso. Por tro multaj esperantistoj kiuj malkovras ĝin unuafoje, SAT-Amikaro aperas fakte tute alia ol tio kion ili imagis. S-ro Georges Kersaudy jam komence de la jaro aliĝis al la Asocio.

    La ĉefpremion de la loterio gajnis 18-jara Sébastien Merlet, kiu havas elekteblecon inter senpaga vojaĝo al la SAT-kongreso de Alicante aŭ senpaga ricevo de libroj aŭ servoj de SAT-Amikaro ĝis sumo ekvivalenta.

    La Organiza Kongres-Komitato montriĝis efika, ĉiam helpopreta, afabla. Estas notinde ke grandan kompetentecon pri elekto de turismaj celoj kaj gvidado havas unu el la OKK-anoj, s-ino Catherine Gallego, kies laborlingvoj, kadre de la turisma servo de Metz, profesie, inkluzivas Esperanton. La urbo Metz nekontesteble meritas viziton.

    Raymond Schwartz havis lokon en la programo de la prelegoj, kaj estas pravigita espero ke memorplako estos iam fiksita sur la domo kie li naskiĝis, kaj strato de lia naskiĝurbo verŝajne ricevos lian nomon. Lia filino partoprenis en la kongreso.

    En 2003, SAT-Amikaro kongresos en Cap d'Agde, proksime de Montpellier kaj de Sète, kie okazas someraj internaciaj Esperanto-staĝoj. Por 2004 enviciĝis la asocio Espéranto-Vendée en La Roche-sur-Yon, kaj estas principa konsento por kunorganizado de kongreso en norda Francio, en la jaro 2005, eble eĉ en Bulonjo sur Maro, en kiu partoprenus ĉiuj Esperanto-organizoj de Francio.

    Henri Masson


    Novaj atutoj en Parizo

    La nova sidejo
    Kvankam neniu ĵurnalisto ĉeestis la 15an de marto en la inaŭguro de la nova lokalo kiu fariĝos la sidejo de SAT-Amikaro, tiu aranĝo estis vere agrabla, interesa kaj sukcesa. Membroj venis eĉ el malproksimaj departementoj kaj ankaŭ el Bruselo.

    Ĉiuj estis mirigitaj pro la aparte bona situo rilate al atingebleco, al transportrimedoj, al videbleco, al beleco kaj heleco de la lokalo, al la atento de la preterpasantoj inter kiuj multaj haltas por vidi la dekmetrojn longan vitrinon. Kelkaj aŭdacas eniri por informiĝi. Eĉ provincanoj havas per tio la eblecon malkovri Esperanton: juna patrino el Korsiko estis agrable surprizita ke tia lingvo povas ekzisti!

    Ekde 9 apr komenciĝis deĵorado, po du personoj, de la 14a horo ĝis la 18a, de mardo ĝis sabato inkluzive.

    Estas evidente ke jam multo estis farita kaj ke restas multo por fari: unue certigi laŭeble plej oftan deĵoradon (kaj tiucele formi aktivulojn al informado) kaj laŭeble plej multajn parolajn kursojn kaj staĝojn (kaj tiucele formi kapablajn kursgvidantojn), akiri plian materialon, ktp. Personoj loĝantaj je kelkdeko da metroj esprimis la deziron lerni la lingvon. Tion ni neniam spertis antaŭe.

    Estas nun tute certe, ke Esperanto havas eksterordinarajn atutojn en Parizo.

    Henri Masson


    Martofina vintro en Finnlando

    Kvankam martofine, la Vintraj Tagoj de EAF (E-Asocio de Finnlando) estis vere vintraj, ĉar neĝo ankoraŭ rezistis al la ekvinoksa suno en Mikkeli, kie 23–24 mar 2002 kunvenis kvindeko da finn- kaj ali-landaj esperantistoj.

    Tamen tute ne malvarma estis la ĉefa programero, la jarkunveno de EAF, ĉar Jukka Laaksonen, kiu prezidis la asocion dum la lastaj jaroj, demisiis kiel prezidanto kaj estrarano. La jarkunveno akceptis lian demision kaj dankis lin per kortuŝa ceremonieto.

    Anna Ritamäki, bone konata pro la agado en TEJO dum la jaroj 1990aj, estis elektita kiel la nova prezidanto de EAF. La juna prezidantino kaj la nova estrara teamo jam en Mikkeli havis sian unuan kunsidon. Baldaŭ ili devos trovi, interalie, novan redaktoron de la asocia organo, Esperantolehti, ĉar Aimo Rantanen forlasis la redaktoran postenon post kvinjara laboro.

    Aini Vääräniemi estis proklamita la aganto de la jaro 2001 pro la aktivado en Taivalkoski kaj pro la sukcesa internacia fabelkonkurso.

    Kvankam la jarkunveno estis la ĉefa aranĝo, ĝi ne okupis multe da tempo, kaj la cetera programo laŭis la ĉeftemon de VT: Literaturo — plupera kaj novkrea forto.

    La redaktoro de La Ondo de Esperanto enkondukis la ĉeftemon per 90-minuta duparta prelego pri la teoriaj problemoj de la Esperanta literaturo kaj ties evoluo. La faktoriĉan prelegon agrable spicis Anja Karkiainen per deklamado de poemoj: ekde Zamenhof ĝis Alen Kris kaj Miguel Fernández.

    Malpli seke la “ondisto” prezentis la vivon kaj verkojn de la centjara Gaston Waringhien. Estis agrable, ke pluraj partoprenantoj konis lin (ne la preleginton, sed la korifeon) ne nur kiel la aŭtoron de PIV, sed ankaŭ kiel gramatikiston, eseiston kaj poeton.

    Interesa por multaj estis la rakonto de la ruslanda eldonisto pri sia profesia esperantista vivo. Kiel ĉiam, oni miris, ke iu sukcesas vivteni sin nur per eldonado kaj redaktado de libroj kaj gazetoj en Esperanto malgraŭ la diasporeco de nia eta parolkomunumo kaj malgraŭ la katastrofa stato de la distribuo de la kulturaj varoj en Esperantujo.

    Carola Antskog, helpe de multaj VTanoj realigis interesan projekton Mia libro, kiu kulminis vespere per literatura kvizo.

    Duraj noktoj napolaj: kovrilbildo de la tekstlibretoSed plej furoris en Mikkeli la vespera opero Duraj Sortoj Napolaj. Ĉi spektaklon “pri amoj, mortoj, frenezoj kaj aliaj tragikaĵoj” prezentis Liisa Viinanen, unu el la plej talentaj junaj finnlandaj sopranuloj, kun pianakompano de Hanna-Leena Kalaoja. Ĝi estis ŝia unua koncerto en Esperanto. La burleskaĵo asociiĝis en la menso kun La piratoj de Penzanco, La Mikado kaj aliaj farsaj operoj de kavaliroj Gilbert kaj Sullivan, kvankam Liisa celas nur “kunigi diversajn kantojn per rakonto, kiu enhavus la plej kutimajn operajn sortojn”. La aŭskultantoj povis helpi sin per dulingva tekstlibreto — bona zorgo, kiun foje oni neglektas eĉ en renomaj teatroj. (Vidu la kovrilbildon.)

    Fine la ĉeestantoj estis invititaj al la Aŭtunaj Tagoj (21–22 sep. 2002, Taivalkoski), kaj Anna Ritamäki fermis la Vintrajn Tagojn kaj ankaŭ la vintron.

    Sed ne finiĝis la Finnlandaj Tagoj de la subskribinto, kiu poste vizitis la bienon Pro Esperarto kaj plu iris al Lahti, Rauma, Turku kaj Helsinki. Interalie, en la urba biblioteko de Rauma li faris publikan prelegon pri la Esperanta literaturo, kiun brile interpretis Tuomo Grundström.

    Fine de la vojaĝo, la redaktoro de La Ondo povis kontente noti, ke ties Finnlanda abonantaro unuafoje superis dudekon.

    Aleksander Korĵenkov
    Anna Ritamaeki kaj Jukka Laaksonen (Fotis AlKo)
    Mikkeli. Anna Ritamäki stafete reprenis de Jukka Laaksonen ne nur la prezidantan maleon, sed ankaŭ la grandan respondecon pri unu el la plej stabilaj landaj asocioj en Esperantujo. (Fotis AlKo)


    Dankesprimo

    Koran dankon mi plezure direktas al Carola Antskog, Börje Eriksson, Tuomo Grundström, Anna-Liisa Heikkinen, Jukka Laaksonen, Jouko Lindstedt, Esa Lång, Tiina Oittinen, Anna Ritamäki, Paivi Saarinen, Vilorg Teräväinen kaj al ĉiuj aktivuloj de EAF kiuj diversmaniere helpis min kaj senproblemigis mian restadon en Finnlando.
    Aleksander Korĵenkov


    Jam temp' está

    Ĉi tiu estas mia lasta prezidanta artikolo en Esperantolehti. La asocio do elektos novan prezidanton de EAF en la venonta jarkunveno en Mikkeli.

    Mi nek volas fari analizon pri tio, kio sukcesis kaj kio ne dum la pasintaj jaroj nek fari alian rigardon malantaŭen. Mi nur volas konstati, ke “jam temp' está” por havi novan personon kun novaj ideoj kaj novaj opinioj. Aŭ eble eĉ ne novan sed almenaŭ malsaman.

    Forlasante la prezidantecon mi ne volas forkuri de la laboro kaj respondeco, ĉar mi scias, ke tio ne estas bona konduto. Mi ja scias, ke restas multo farenda kaj farinda en EAF kaj ke farantoj ĉiam ŝajnas esti tro malmultaj kiel kutime en volontulaj organizaĵoj. Plej multe mi volas havi paŭzon por reordigi mian vivon, pensojn kaj rilaton kun Esperanto, retaksadi la tuton. Mi kredas, ke ĉiu homo iam alfrontas tian situacion. Laborado por Esperanto estis kaj estas pozitiva afero por mi, sed daŭra restado en decidanta rondo iel mortigas iniciatemon kaj tio estas malavantaĝo por la asocio. Ĉiuokaze mi certe restos aktiva esperantisto. Mi restis en la estraro sinsekve 20 jarojn kaj tio ja estas longa tempo en homa vivo. La jaroj tutcerte ne pasis vane, ĉar ili almenaŭ riĉigis mian vivon kaj mondon multege kaj mi povis konatiĝi kun multaj homoj, ricevi multajn amikojn kaj havi multajn neforgeseblajn spertojn …

    … Forlasante la prezidantecon de EAF mi esperas, ke la asocio trovu bonan prezidanton kaj bonan, entuziasman, interkompreneman kaj pozitive kunlaborantan estraron. Mi restas je dispono por agadi en la asocio laŭ mia kapablo. Mi volas ankaŭ elkore danki ĉiujn, kiuj dum la pasintaj jaroj kunlaboris en kaj kun la estraro de EAF kaj en diversaj taskoj de la asocio.

    Jukka Laaksonen.
    Esperantolehti. 2002: 1


    Wim JansenNova docento en Amsterdamo

    La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”, postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj ĉiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto, kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko, komenciĝos en septembro 2002 kaj daŭros dum la unua semestro de 2002–2003.

    Wim Jansen, 53-jara nederlandano, magistriĝis en inĝenierado kaj en kompara lingvistiko kiel specialisto pri la eŭska lingvo. Post internacia inĝeniera kariero li nuntempe laboras kiel liberprofesia docento de lingvoj kaj verkisto, precipe en la nederlanda kaj angla lingvoj kaj ĉefe pri la eŭska kiel moderna ekzemplo de etna planlingvo.

    Informojn vi ricevos ĉe Hans Erasmus, la prezidanto de la fondaĵo: Laan van Oostenburg 40, 2271 AP Voorburg;
    erasmusz@worldonline.nl

    Hans Erasmus


    Ĉe oomotanoj

    La 12a Internacia Esperanto-Kurskunveno okazis 6–7 apr 2002 en la regiona centro de Oomoto en Kitakjusju, Hukuoka. Partoprenis 46 personoj inkluzive de 11 koreoj, bulgarino kaj hispano. Inter la partoprenantoj estis 8 geknaboj.

    En la malferma kunsido salutis la estro de Oomoto, Cukuŝi Hon'en, reprezentanto de EPA (Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto) kaj la prezidanto de KEA (Korea Esperanto Asocio), kaj ĉiuj partoprenantoj kantis La Esperon. Poste oni diligente lernadis Esperanton en 5 klasoj.

    En la Interkona Vespero oni ĝuis prezentad-ludon, koreajn kantojn, ludon de Panfluto, Miroku-dancon (origine en Oomoto, sed similas al la japanaj folkloraj somer-dancoj) ktp. Kaj poste babilante kaj trinkante oni pasigis la tempon kune ĝis la noktomezo. La dimanĉan antaŭtagmezon oni plulernis kaj posttagmeze okazis ekzameno. Post la fermo oni vizitis havenon Moĵi kaj gustumis manĝaĵojn en restoracio.

    Takano Haruki
    ĝenerala sekretario de EPA


    La Kvara Himalaja Renkontiĝo

    26 feb – 7 mar Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) okazigis sian kvaran Internacian Himalajan Renkontiĝon. Tiaj programoj, en ĉiu dua jaro, estas planitaj por doni impulson al la E-movado en Nepalo, kaj samtempe konigi la landon al alilandaj esperantistoj.

    Nepalo travivas periodon de politika maltrankvilo, sed turistoj ĝis nun ne estas ĝenataj, kaj oni do decidis antaŭeniri laŭ plano. Ĉi-jare esperantistoj el Belgio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono kuniĝis kun siaj gastigantoj por sukcesigi la aranĝon.

    La programo komenciĝis per rondiroj dum du tagoj en Katmandu-valo kaj daŭris per kvintaga piedvagado en la regiono de Everesto. Pro la vetero la granda monto ne estis videbla, sed en aliaj tagoj oni ĝuis belegajn vidojn de pli malaltaj pintoj. Revenante, oni dediĉis kelkajn horojn de unu posttagmezo al la kolektado de malpuraĵoj laŭlonge de la vojo. Fina programero estis flosado sur la rivero Triŝuli.

    7 mar okazis fina programo kaj internacia vespero, en kiu kvardek personoj partoprenis. Impresoj, kantoj, poemoj, skeĉoj kaj opinioj estis prezentitaj. NEspA jam antaŭe esprimis la deziron okazigi la azian kongreson en 2004, kaj la prezidanto de KAEM, s-ro Hori Yasuo, kiu partoprenis la IHR, opiniis ke ĝi devus esti kapabla fari tion se ĝi plu tiel aktive laboros kiel ĝis nun. Ĉu eble ĝis tiam Everesto revidebliĝos?

    Bharat Ghimire, Philip Pierce


    Filmo TrajnoFama aktorino aliĝis al PEA

    Lucyna Winnicka, unu el la plej elstaraj polaj aktorinoj, i.a. ĉefrolantino en la konataj filmoj Patrino Joanna je Anĝeloj, La vera fino de la granda milito kaj La trajno (vidu sur la foto) aliĝis al Pola Esperanto-Asocio. Ŝi jam plurfoje prelegis en la Varsovia Filio de PEA kaj aktivas en la Klubo de Unitarianoj (anoj de sendogma religio), kiu antaŭ nelonge ekestis en nia asocio.

    Lech Piotrowski
     


    Senpaga Kongreso

    AIS-RSM-Meksikio, la Internacia Akademio de la Sciencoj-RSM-Meksikio kunlabore kun Universitato Aŭtonoma de Malalta Kalifornio (UABC) invitas al la dua Internacia Kongreso de la 3 Kalifornioj — senpaga kongreso.

    La kongreso okazos 9 nov 2002 en Mexicali (Meksikio) en la universitata teatro de UABC kun la ĉeftemo “Kiel progresigi Esperanton en mizeraj regionoj de nia planedo”. 10 nov estos proponita altkvalita kultura programo. Okazos ankaŭ dialogo kun junaj gestudentoj pri la valoro de Esperanto.

    Rubén Feldman-González
    prezidanto de AIS-RSM


    Instruista seminarieto

    23–24 mar en Ivanovo sukcese pasis Seminarieto por la komencantaj instruantoj de Esperanto. Por gvidi la laboron el Moskvo estis invitita Irina Gonĉarova. Konstante partoprenis 7 personoj kaj ankoraŭ kelkaj partperiode.

    En la programo estis: ekzercado pri Eo; konatiĝo kun nova kurso “Novuloj-bravuloj” kaj prelegoj de Irina Gonĉarova. En paŭzoj okazis didaktikaj ludoj, kantoj kaj manĝoj. Al la gvidantino estis pagita la revena vojo kaj honorario.

    Irina Gonĉarova


    Pri la tempo de Nerono

    9–13 apr 2002 en la Kvinpetalo (Francio) okazis staĝo “La Ŝtona Urbo kaj la Nerona Tempo”, gvidita de Anna Löwenstein.

    Ĉi tien mi venis ĉefe por babiladi kun samideanoj sen vere antaŭscii pri kio — nur por esti en Esperantujo! Do, surloke mi renkontis Anna Löwenstein kaj malkovris ŝian romanon La Ŝtona Urbo. Mi tuj vivis dum antikva epoko kun aliaj homoj: keltoj, romianoj, la unuaj kristanoj — kvazaŭ en fremdaj landoj!

    Ĉiutage ni kunlegis libropartojn kaj komentis ilin, komparante, klarigante. Mi estis tiel logita ke mi legis vespere la daŭrigon!

    Intertempe Anna rakontis pri siaj serĉadoj kaj detale prelegis pri la epoko de imperiestro Nerono. Ni eĉ vizitis lumbilde Herkulanon kaj Pompejon.

    Aliflanke Dinah prezentis sian ĉefan okupon: la kuprogravuradon. En bonega etoso, kiel kutime, mi trapasis en Bouresse ege agrablan kaj interesan restadon — kaj samtempe vojaĝis!

    Michele Guingouin


    Pasko en KCE: kleriĝe, agrable, intime

    (HeKo) Pasis kun granda sukceso kvalita kaj malgranda sukceso kvanta la paska programo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. Gelernantoj el Francio, Germanio, Hungario kaj Italio kuniĝis en unusolan studgrupon, kiun d-ro Giorgio Silfer sukcesis gvidi malgraŭ forta misnivelo inter la partoprenantoj: ja la duagrada estas ofte la plej malfacila kurso.

    La gekursanoj havis mezan aĝon rimarkinde malaltan, kvankam ili ĉiuj estas profesie aktivaj en plej diversaj kampoj: poŝto, biblioteko, tradukado, ĵurnalismo … Neniu instruist(in)o kaj neniu emerito, kio donis al la kurso etoson tute novan por la kutima Esperantio. La lernado fariĝis ellernado danke al la komunaj ekskursoj, manĝoj, ludoj.

    Dum la kurso gastis ĉe la kulturcentro ankaŭ Tomasz Chmielik, doktoriĝanta per 1200-paĝa disertacio pri Edmond Privat. Tomasz Chmielik interalie prelegis pri la lastaj novaĵoj de la E-literaturo.


    La bieno en Nordio

    Esperanto-Gården ĉi-jare organizos la 17an Internacian Someran Kurson en Lesjöfors.

    Ĝi okazos 24–29 jun, kaj por tiuj kiuj deziras daŭrigi la kunestadon kaj helpi pri la prizorgado de la ejo eblas resti du pliajn semajnojn kiel ano de internacia laborbrigado. Jam la duan fojon tion ebligas Esperanto-Gården kunlabore kun la volontula organizaĵo SCI.

    Esperanto-Gården estas kursejo kaj gastigejo, kiu situas meze inter Stokholmo kaj Oslo, en okcidenta Svedio. Ĝin posedas internacia kooperativo de esperantistoj.

    Ĝi ankaŭ funkcias kiel migrula hejmo aŭ junulargastejo kunlabore kun la Sveda Turisma Asocio (STF) kaj la internacia IYHF/HI. Ĝi ankaŭ havas restoracion kaj bonvenigas kursojn de ĉiuj specoj.

    Ni invitas al semajnaj Esperantokursoj diversnivelaj — komencanta, progresanta kaj konversacia. Ni ankaŭ havos kombinan komencant- kaj metodkurson por instruistoj — se la nombro da aliĝantoj sufiĉos. Gefiloj kaj genepoj estas bonvenaj al la infana grupo, kie oni lernas per desegnado, ludado kaj kantado.

    Instruado: po 6 lecionoj ĉiutage kun svedaj kaj eksterlandaj instruistoj. Ankaŭ en la komenca kurso la parolata lingvo estos en la centro laŭ rekta metodo kaj studmaterialo ellaborita en la Esperanto-fako de Karlskoga Popola Altlernejo.

    Je la vespera kaftrinkado ni interalie informos pri Esperanto kaj ĝia ideo (ni interpretos por novuloj en la lingvo), montros lumbildojn, videojn kaj librojn, rakontos pri vojaĝoj. Kompreneble ni ofte kantos en Esperanto. Ne forgesu kunporti muzikinstrumenton, lumbildojn aŭ aliaĵojn por simpla distrado.

    Eblos partopreni en ekskursoj kaj liberaeraj aktivecoj.

    Vi povas elekti diverskostan loĝadon: unu- aŭ du-litan ĉambron, multlitan ĉambron aŭ amasloĝadon. Vi povas dormi ankaŭ en propra tendo aŭ en ruldomo. Ni manĝos kune en la kursmanĝejo. Belaj ĉirkaŭaĵoj. Promena distanco al vendejoj. Kvar kilometroj ĝis bela liberaera banejo.

    Jam partoprenis studantoj de kvardeko da nacioj en la instruado.

    Adreso: SE-680 96 Lesjöfors, Svedio
    Telefono: +46 (0)590 309 09
    Fakso: +46 (0)590 303 59
    Rete: egarden@esperanto.se

    Bengt Nordlöf


    Kurte

    Tutlanda slovaka informa TV-kanalo TA3 elsendis 14 apr (85a datreveno de la morto de Zamenhof) intervjuon kun Stano Marček, redaktoro de Esperanto, ĉiun duonhoron dum la tuta tago enkadre de la ripetataj TV-novaĵoj. (Nun)

    28 jan 2002 la fama korea gazeto Joong Ang Ilbo, aperanta en eldonkvanto 2.300.000 ekz-oj, aperigis intervjuon kun Lee Jung-kee el la E-ta Kultura Centro en Myeong-dong. (Esperanto)

    Jam dum 3 jaroj ĉiulunde Alberto Flores reĝisoras radioprogramon pri E-to ĉe Rádio Cidadania en Volta Redonda, Brazilo. (Brazila Esperantisto)

    Aperis la nova eldono de Amikeca reto kun pli ol 400 adresoj en 54 landoj, inkluzive de kelkaj novaj, ekzemple: Aŭstrio, Urugvajo aŭ Filipinoj. Estas notinda la forta apero de afrikaj landoj kiel Ganao, Togolando k Senegalio. (Nun)

    23 mar 2002 la aliĝ-nombro de la koresponda kurso de E-Societo en Numazu, Japanio, atingis 800. (Nun)

    La dua renkontiĝo de patagoniaj esperantistoj okazis 30 mar 2002 en Bariloche; oni pritraktis movadajn aferojn k praktikis la lingvon. (Ruben Sanchez)

    18-jara studento pri elektrotekniko, Felix Zesch, la lastan tagon de 2001 estis elektita kiel nova prezidanto de la Germana E-Junularo. (Esperanto aktuell)

    En Who's who in Australia (2002) estas ankaŭ biografioj de kelkaj aktivaj e-istoj, ekz-e: Kep Enderby (pĝ. 634), Ron Gates (pĝ. 730) k Ralph Harry (pĝ. 862). (Mallonge)

    La organo de Japana E-Instituto, La Revuo Orienta, estas eldonata ankaŭ sonkasede. (La Revuo Orienta)

    Komenciĝis E-kurso en Faculdade Integração (Santos-SP, Brazilo) en kiu lernas 90 personoj. (Brazila Esperantisto)

    160 gejunuloj kunvenis en Fenestrelle (Italio) okaze de la 26a Internacia Junulara Festivalo (27 mar – 2 apr) kun la ĉeftemo “Integriĝo de minoritatoj en Eŭropo de Eŭro”. (Manuel Giorgini)

    10–17 mar en Druskininkai (Litovio) okazis TEJO-seminario “Aktiva Civitaneco” celinta doni al junaj aktivuloj spertojn utilajn por agado en iliaj organizoj; malgraŭ la malmultaj partoprenantoj (entute 13 el 4 landoj), la seminario tute sukcesis. (TEJO-Aktuale)

    31 mar 2002, je la Gregoria Pasko, papo Johano Paŭlo la Dua denove uzis Esperanton kiel unun el la pluraj lingvoj de sia tradicia beno “Urbi et Orbi”. Lin aŭskultis, sur la placo Sankta Petro, grupo da katolikaj esperantistoj.


    Vide el Bruselo

    Kion dirus Zamenhof?

    Certe, Zamenhof ne estus kontenta. Kion dirus la kreinto de la neŭtrala kaj sendiskriminacia lingvo Esperanto? Certe li demandus: “Ĉu tio estas egalrajta?” Kaj efektive tiun demandon faris itala esperantisto Giorgio Bronzetti. Li estas direktoro de la esperanta novaĵservo pri lingvaj problemoj Disvastigo. Bronzetti ne estas kontenta pri la lingvaj kondiĉoj — aŭtenta estas nur la angla versio de la Multjara Financakordo kun Eŭropa Komisiono (EK).

    Fischler“La membroj de Eŭropa Esperanto-Unio el Italio kaj aliaj landoj zorgas pri tiuj kondiĉoj kiuj kontraŭas la principon esencan de nia organizo: lingva egaleco”, — skribis Bronzetti al Franz Fischler, EKano respondeca pri la agraraj aferoj. Fischler devigis estontajn membrojn de Eŭropa Unio (EU) pagi la tradukadon, starigante kondiĉon en la Multjara Financakordo, ke la naciaj leĝoj devas esti tradukataj al la angla, je nura peto de EK, el la bulgara, ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, pola, rumana, slovaka kaj slovena lingvoj.

    Bronzetti ankaŭ citis la unuan regularon de la Konsilio de EU (1958). Laŭ tiu regularo la Komisiono havas naŭ oficialajn lingvojn — sed ne nur unu. Pro tio Bronzetti dubas, ke la Komisiono rajtas devigi oficistojn el kandidatlandoj komuniki kun ĝi nur en la angla lingvo rilate al la Akordo. “Tiu regularo ne kovras la akordojn kiujn la Komunumo faras kun triaj landoj, — klarigas la kabineto de Fischler. — La elekto de la angla estas perfekte legitima.”

    Bronzetti ne akceptis tiun respondon kaj ree skribis komence de aprilo al la kabineto de Fischler pri la altrudo de la angla lingvo al eŭropanoj. Ĉu la Komisiono ne sekvas la konkludojn de la Konsilio de junio 1995? Tiuj konkludoj “invitas” la Komisionon respekti “la diversecon lingvan kaj la plurlingvismon” en ĝiaj rilatoj kun EU-landoj kaj ankaŭ “la principon de egaleco inter la oficialaj lingvoj kaj la laborlingvoj de Eŭropa Unio.”

    Al la lasta demando rapide reagis la kabineto de Fischler en tre burokrata lingvo. “La konkludoj de la Konsilio … kiuj invitas la Komisionon respekti la lingvan diversecon, en ĝiaj rilatoj kun ne EU-landoj ne estas jure devigantaj kaj ne estas parto de la leĝaro de Eŭropa Unio.” Bronzetti estas surprizita. Ĉu EK diras, ke la konkludoj kaj decidoj de ĝia “mastro” — la Konsilio — ne estas valoraj? Li nun oficiale plendos al la Eŭropa Rajtprotektanto. “Estas nekredeble. Eŭropa Komisiono ne respektas siajn proprajn konkludojn pri lingva egaleco kaj diverseco. Tiuj principoj ŝajne ne valoras la paperojn, sur kiuj ili estas presitaj.” Dank' al lia agado kelkaj italaj anoj de Eŭropa Parlamento ankaŭ ekokupiĝas pri la altrudo de la angla fare de EK. Nur en la kandidatlandoj politikistoj ne plendas. Ili ŝajne estas kontentaj pro ĉio kion faras Eŭropa Komisiono…

    Dafydd ap Fergus


    Hispanio: la vera problemo

    En la februara Ondo mi legis la artikolon de Augusto Casquero La valencia lingvo en danĝero. En ĝi A.Casquero imputis al la kataluna lingvo persekutadon de la valencia lingvo. Li kaŝis la veran lingvan problemon de Hispanio. En Hispanio precipe estas kvar lingvoj:

    1. La kastilia, parolata en Kastilio, Andaluzio, Ekstremaduro, Murcio, diversaj landoj de Suda Ameriko ktp.
    2. La kataluna, parolata en Katalunio, Valencio, Balearaj Insuloj, Andoro kaj suda Francio.
    3. La eŭska, parolata en Eŭskio kaj suda Francio.
    4. La galega, parolata en Galegio kaj ĝis la 15a jarcento unuigita kun la portugala.

    Ekde 1707, kiam la kastilia trupo de reĝo Filipo la 5a venkis helpe de Francio la valenciajn trupojn dum la batalo de Almansa, kaj 1714 kiam la sama reĝo venkis la katalunajn trupojn kaj en 1715 invadis Balearon, ĝis 1975, kiam mortis diktatoro Franco, la kataluna lingvo estis malpermesata kaj persekutata.

    Sed ankoraŭ la kataluna lingvo ne atingis plenan rajton. Ĝi ne estas permesata en kazernoj, estas problemoj en juĝejoj, tradukado de eksterlandaj filmoj; preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj kaj revuoj estas en la kastilia lingvo, ktp. Granda fiŝo manĝas la malgrandan.

    Strangas al mi, ke la bela kastilia lingvo, parolata de milionoj da personoj, havas timon de la minoritata kataluna lingvo. Mi opinias, ke la kastilia lingvo devas timi la disvastigon de la angla. Ankaŭ strangas al mi, ke elstara esperantisto, el ekstremadura deveno, Augusto Casquero penas disigi la valencian dis de la kataluna lingvo.

    Martí Gierrero
    (Katalunio, Hispanio)


    Ĉu estas demokratio en Esperantio?

    En UEA la Individuaj Membroj nur rajtas elekti Komitatanojn B ĝis maksimume unu kvarono de la tuta komitato. Aktuale, Komitatanoj B estas nur unu dekono de la tuta komitato. La Komitato, do, estas plenŝtopita de reprezentantoj de mem nedemokratiaj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj iliaj amikoj (Komitatanoj C), kiuj povus, almenaŭ teorie, korupte aĉeti sian elektiĝon, se ili emus.

    En demokratio ĉiu rajtas voĉdoni kaj ĉiu voĉo devas esti egalvalora. En UEA Komitatanoj A rajtas voĉdoni trifoje: unue, por si mem (!); due, por Komitatanoj B; kaj trie, por Komitatanoj C.

    Neil MacKilligin (Britio)


    Interreto iĝas malpli angla

    Interreto ekspansias. Laŭ la monda ret-statistiko, aperinta fine de marto (http://global-reach.biz/globstats), jam ĉ 560 milionoj da personoj estas konektitaj al la reto. La plej rete civilizitaj estas la anglalingvaj landoj kun 228 milionoj da retanoj. Laŭ la lingva aparteno la Reta mondo estas jena:

    Angla 228.0 (40.2%)
    Ĉina 55.5 (9.8%)
    Japana 52.1 (9.2%)
    Hispana 40.8 (7.2%)
    Germana 38.6 (6.8%)
    Korea 25.2 (4.4%)
    Itala 20.2 (3.6%)
    Franca 22.0 (3.9%)
    Portugala 14.9 (2.6%)
    Nederlanda 11.8 (2.1%)

    La komparado montras, ke la reta popolo iom post iom forlasas Anglalingvujon. Antaŭ 18 monatoj anglalingvaj estis 51% de la monda retumantaro, kaj antaŭ 9 monatoj — 45%. Nun, jam 40%. Laŭ la prognozoj venontjare la reton uzos 270 milionoj da anglalingvanoj kaj 510 milionoj da alilingvanoj.

    Ĉi tiu statistiko ne estas preciza, sed ĝi evidente bone respegulas la lingvan vicordon, ĉar ĝi konsideras la mikslingvan karakteron de la loĝantaro. Ekzemple, laŭ la statistiko, inter la 174.6 milionoj da usonaj retanoj estas 17.7 mln da hispanlingvaj kaj 2.43 mln da ĉinlingvaj uzantoj (tamen ne estas kredeble, ke en Ukrainio la retuzantoj estas nur ukrain-lingvaj).

    Laŭ la statistikintoj, inter la 6.200 milionoj da teranoj nur 567 milionoj estas anglalingvaj.

    AlKo


    Esperanto-katalogo

    Antaŭ kelkaj jaroj Grupo Esperanto de Valencia ricevis helpo-peton de la estroj de la Valencia Urba Biblioteko, por katalogado de granda kvanto da E-libroj kaj dokumentoj.

    Tiuj libroj estis trovitaj en kelo de la Valencia Urbodomo, en malnovaj skatoloj, kaj temis pri la libroj de la Biblioteko de la Valencia E-asocio, malaperinta dum la Hispana Intercivitana Milito (1936–39). Inter ili troviĝas unikaĵoj, ne nur libroj, sed muziko, gazetoj, diversaj dokumentoj (inter ili la protokollibro de la loka E-asocio, ege bela).

    Nun la biblioteko, post la katalogado helpe de diversaj valenciaj esperantistoj, ebligas konsulti ĝin pere de la reto. En la katalogo estas 649 titoloj.

    Augusto Casquero (Hispanio)


    Kia Esperanto en Interreto

    de Sten Johansson

    Kiel konate, esperantistoj pasie amas diskuti pri lingvaj aferoj. Prefere ne pri io ĝenerala, sed pri detaloj, vortoj, gramatikaj formoj. Ni ĉiuj supozeble spertis disputojn pri neologismoj, PIV, landnomoj ktp, ĉiam laŭ principo de dualismo: ĝusta-malĝusta, necesa-superflua, valora-danĝera.

    Ankaŭ ĉi-sube mi traktos tiajn detalojn, tamen ne el la perspektivo ĵus menciita. Min interesas pli konkretaj, praktikaj, pragmataj demandoj: Kio ĝis nun uzatas, kio eniris en la vivantan lingvon, kaj kio restas teoriaj formoj ne praktike aplikataj?

    Por ekscii kio praktike vivas, necesus analizi ĉion kion iu eldiras aŭ surpaperigas en Esperanto. Bedaŭrinde mia tempo ne estas senlima, do mi elektis malpli ĝeneralan metodon: mi uzis tielnomatan serĉilon en Interreto. Serĉante iun vorton, mi ekscias kiom da ttt-paĝoj la serĉilo trovis kun la koncerna vorto.

    Malbona metodo — jes, tamen facila kaj rapida. La limigoj ja evidentas: Interreta uzado eble ne spegulas la buŝan aŭ paperskriban uzadon, la uzantoj estas specifa grupo kies lingvouzo eble ne similas tiun de aliaj. Unu persono povas enretigi centon da ttt-paĝoj kun sia amata ĉevaleto. La serĉilo ne distingas fuŝan tekston de iu komencanto disde la enretigo de Zamenhofaĵo; ĉio egalas. Kaj ĝi ne distingas aktivan uzadon de iu vorto disde vortlista registro, eĉ ne disde averta mencio “neniam uzu…” Tamen, se oni konservas prudenton, sobron kaj suspektemon, la serĉo-rezultoj povas almenaŭ doni materialon por plua pripensado.

    Teknike: por havi nur Esperantlingvajn trafojn, mi ĉiam serĉis per kombino de la vortoj “kaj” plus “estas” plus la serĉata vorto. Je kontrolo tio montriĝis sufiĉe sekura, kvankam kompreneble iom ekskluda. Bedaŭrinde mi ne sukcesis serĉi per Unikodaj literoj, do ĉe supersignoj mi povis trovi nur paĝojn laŭ Latin-3 aŭ X-kodigo.

    Ĉie sube la cifero post kursiva vorto indikas la nombron de trafoj. Se vi ripetos la serĉon, la nombro varios depende de tago kaj serĉilo, tamen supozeble la proporcioj ne draste ŝanĝiĝos.

    Neologismoj en Interreto

    La plej amata diskutobjekto de esperantistoj sendube estas la tielnomataj neologismoj. Da tiaj troviĝas multaj specoj, sube mi traktos kelkajn el la plej konataj vortoj, kiuj aperis apud/anstataŭ mal-vortoj. Mi komparas la nombron de trafoj al la neologismo kun tiu al la mal-vorto(j).

    Jam Zamenhof, Grabowski kaj aliaj pioniroj ekuzis tiaspecajn neologismojn, kiuj tamen poste oficialiĝis kaj ofte pli uziĝas ol la koncerna mal-vorto. Interrete ni trovas ekzemple stulta 440 (malsaĝa 76*, malsprita 20), kvereli 50 (malpaci 21), obstaklo 83 (malhelpo 100) kaj strikta (ne oficiala, tamen Zamenhofa) 170 (malvasta 185).

    Inter la pli novaj (kio signifas el la 1930-aj jaroj) el tiu vort-grupo, plej akceptataj Interrete ŝajnas esti povra 162 (kompatinda 260, malriĉa 166*), dura 144 (malmola 285) kaj trista 132 (malgaja 269, malĝoja 69*). Ankaŭ uzatas olda 128, (sed ege superregas maljuna 1172 kaj malnova 2850), kaj frida 102 (malvarma 595). Malpli oftaj absolute, sed pli fortaj relative ŝajnas esti magra 94 (malgrasa 103) kaj pigra 52 (maldiligenta 43, mallaborema 42). Ŝajnas klare, ke plej sukcesaj estas vortoj kiuj akiris propran nuancon aŭ uzosferon — sed kio kaŭzas kion, ĉu uzado nuancojn aŭ nuancoj uzadon?

    Iomete uzatas ankaŭ kurta 73 (mallonga 1423), liva 60 (maldekstra 680), febla 51 (malforta 563), lanta 47 (malrapida 256), turpa 44 (malbela 269), dum nur vegetas Interrete lontana 25 kaj dista 18 (malproksima 678, fora 451), tarda 23 (malfrua 303), leĝera 22* (malpeza 231), mava 21 (malbona 1657), sordida 18 (malpura 379), poka 18 (malmulta 1090), streta 18 (mallarĝa 132), friska 16 (malvarmeta 82), aperti 16 (malfermi 680), minca 13 (maldika 410) kaj hati 8 (malami 100).

    Absolute abortaj ŝajnas dificila 5 (malfacila 1201), infre 6 (malsupre 608), olim 4 (antaŭ longe 111), nelge 4 (antaŭ nelonge 213), prohibi 3 (malpermesi 148) kaj dirta 2 (malpura 379). Kaj pri ekstremaj Piĉismoj kiel aŭtem 0* (tamen 8157), enim 2 (nome 1845), musti 1 (devi 269) aŭ tunk 1 (poste 6012) ni prefere ne parolu.

    PIVismoj en Interreto

    Oni fojfoje diskutas kelkajn vortojn, kie ŝajnas ke Waringhien per PIV klopodis influi la lingvon siadirekten. Ekzemple Anna Löwenstein interese eseis pri tiu temo (http://esperanto.digiweb.com.br/vidpunkto/piv.htm). Mi serĉis kelkajn vortparojn por ekscii kiom nia Waringhien penetris Interrete.

    Interalie aperas en Plena Vortaro (PV) la vorto razeno 18, en PIV anstataŭigita per gazono 42. Simile PV preferas strando 87, dum PIV preferas plaĝo 62*. La leganto mem juĝu, ĉu eblas fari konkludon el tiuj nombroj. PV havas la malnovan vorton vando 40, anstataŭ kiu PIV proponas septo kaj parieto 4, kiuj ŝajne ne konkeris la Interretajn esperantistojn. La serĉilo trovis 42 “septo”, sed ili ĉiuj apartenas al muzikpaĝoj de Bertilo Wennergren, do temas pri tonintervalo, ne vando.

    Anstataŭ aprezi 50 PIV preferas apreci 44 (kvankam sendube Waringhien preferis uzi en tiu senco ŝati, sed tio jam estas alia historio; la Interreta serĉilo ja ne helpas nin kontroli en kiu signifo iu vorto estas uzata). Eble ne PIVismoj, tamen konkuraj vortparoj estas pobo 35 — poŭpo 16 (kun alie nekonata diftongo) kaj jogurto 11 — jahurto 10.

    Eble la plej frapa PIVismo el ĉiuj koncernas la mezan el la tri Baltiaj nacioj. Anstataŭ la Zamenhofa (kaj nun ankaŭ oficiala) latvo 26 kun alaj Latvio 190 / Latvujo 56, PIV proponas letono 0, Letonio 3 / Letonujo 0. Komento ne necesas. Ankaŭ pri alia lando PIV klare maltrafas la praktikan lingvouzon, proponante Izraelio 17 anstataŭ Israelo 444. La lastan formon poste aprobis (sed ne oficialigis) la Akademio.

    En sia eseo Anna Löwenstein traktas la vorton fibolo 11, laŭ ŝi lanĉitan de PIV por anstataŭi unu el la signifoj de fibulo 3, kaj simile venerea 12, lanĉitan por unu signifo de venera 15. Tiuj aferoj ŝajne ne tro oftas inter la samideanoj, almenaŭ ne en Interreto, do malfacilas diri kiom PIV ĉi-kaze sukcesis influi la lingvouzon.

    Anna Lövenstein krome asertas ke PIV lanĉis la neologismon lukri 9 por unu el pluraj signifoj de gajni 375, nome tiun kiun eblas esprimi ankaŭ per perlabori 76. Ŝajne la Interretaj esperantistoj ne adoptis ĉi PIVan proponon.

    Kiel purajn erarojn registritajn en PIV Anna konsideras jaspiso 7 kiel variaĵo de jaspo 3, kaj perineo 2 por anatomia signifo de la jam menciita fibulo 3. Nu, eblas konstati nur ke tiuj aferoj ne tre oftas en Interreto, almenaŭ ne Esperante.

    Landnomoj en Interreto

    Apud neologismoj kaj PIV, la plej diskutata temo inter esperantistoj kredeble estas landnomoj. Krom la preskaŭ jarcenta alternativo -ujo/-io, troviĝas pliaj problemoj pri unuopaj landoj. Sube mi prezentas liston pri Interretaj trafoj. Parenteze mi menciu, ke de la sufikso -jo, lanĉita de Rüdiger Eichholz en Esperanta Bildvortaro, la serĉilo trovis entute 3 trafojn.
     
    -io -ujo -lando
    Brit- 824 224 11
    Bulgar- 336 41 0
    Ĉin- 328 26 1
    Dan- 330 109 152
    Finn- 14 10 446
    Franc- 3387 309 15
    German- 3161 363 5
    Grek- 208 91 58
    Hispan- 1643 179 5
    Hungar- 808 91 27
    Ital- 985 204 0
    Japan- 1190 140 10
    Kroat- 332 46 0
    Litov- 352 48 0
    Norveg- 247 91 0
    Pol- 150 54 1050
    Rus- 1125 267 226
    Sved- 732 143 57
    Svis- 181 44 478

    Ĝenerale la proporcio inter -ujo kaj -io estas 1:6, do unu -ujo kontraŭ ses -io. Iel strange, tamen, la proporcio varias tra la mondo. Relativa ujo-zono kun proporcio -ujo/-io 1:3 troviĝas en nordokcidenta Eŭropo kun Britio, Norvegio kaj Danio (pardonu ke mi tamen uzas io-formojn, kiuj eĉ tie dominas). Ĉe Finnlando, Pollando kaj Svislando superregas -lando, kiu krome aperas iom ĉe Danio, Rusio kaj Grekio.

    Eĉ pli varias la proporcio -ujo/-io se ni rigardas regionojn ene de ŝtatoj. Bonvolu vidi sube:

                  -io / -ujo
    Angl-    226 / 204
    Kimr-    38 / 40
    Saks-    26 / 35
    Bavar-    39 / 18
    Breton-    57 / 5
    Katalun- 78 / 4

    Ŝajnas ke la vera ujo-zono etendiĝas de Kimrio ĝis Saksio, kun grava influo ankaŭ en proksimajn Anglion kaj Bavarion. (Denove pardonpeton pro mia obstina io-umado!) Vere kurioze! Sed ni memoru, ke povas okazi ke iu unuopulo enigis multajn ttt-paĝojn, ekzemple pri sia hejma regiono.

    Aparta problemo estas la landego kiu Interrete ankoraŭ plej konatas kiel Hindio, kvankam ĝia Esperanto-asocio lanĉis Barato:

    Hindio 195
    Hindujo 126
    Barato 66
    Bharato 35

    Kaj ne malproksime aro da landoj prezentas plurajn elekteblojn:
     
    -io -ujo -lando -istano
    Afgan- 80 40 19 73
    Uzbek- 58 18 0 83

    Nu, tiuregione oni eble havas pli akrajn problemojn ol elekti nomformon.

    Konata landnoma problemo estas ĉu egiptoj vivas en Egiptio, aŭ egiptanoj en Egipto. Kiel jam dirite, Interreta serĉilo mutas kiam temas pri signifoj, tamen jen sube kelkaj nombroj:

    -o* -io -ujo -ano -iano -urbo
     
    -o* -io -ujo -ano -iano -urbo
    Egipt- 187 125 325 27 0 0
    Israel- 444 13 0 11 0 0
    Izrael- 90 17 1 5 0 0
    Kore- 100 370 66 4 0 0
    Meksik- 262 158 2 8 9 44
    Ukrain- 29 379 28 4 1 0
    Ukrajn- 61 17 2 2 0 0

    (* ne eblas scii, kiom da trafoj koncernas la landon, kaj kiom loĝanton.)

    Iom komplika situacio, sendube. Por la nacioj ofte aperantaj Interrete, la serĉilo trovis pli ol dekoble pli da trafoj al landnomo ol al ĝia loĝanto. Se tiu proporcio validas ĝenerale, oni povas esti certa ke la plej multaj “Egipto”, “Israelo/Izraelo” kaj “Meksiko” koncernas landon, ne loĝanton. Pri “Koreo” kaj “Ukraino/Ukrajno” kredeble la signifo pli varias.

    Aldone ni notu, ke la kimra/saksa ujo-zono inkluzivas ankaŭ Egiption! Kompreneble la serĉilo ne scias distingi la hodiaŭan disde la antikva regno. Mi suspektas, ke oni trovus pli da -ujo ol -io pri antikvaj landoj, sed la sola kazo kie eblis kontroli tion estas Persio 42 / Persujo 93 — ceteraj kazoj havas tro malmultajn trafojn.

    Ali-korelativoj en Interreto

    Kelkaj homoj jam delonge hereze vastigis la korelativan tabelon per vortoj komenciĝantaj per ali-. Kvankam mi konfesas, ke fojfoje la vorto alies ŝajnus al mi oportuna, mi persone klopodas rezisti la tenton. Mi ja bone scias, ke la problemo ne kaŝiĝas en tiu vorto mem (neniu ĝin miskomprenus), sed en la dubo kiun ĝia uzado alportus al la vortoj alio, alia kaj alie. Ĉu ili restus normalaj substantivo, adjektivo kaj adverbo, kun ties normalaj signifoj kaj uzo, aŭ ĉu subite ankaŭ ili iĝus korelativoj kun aliaj signifoj kaj uzo?

    Tamen mi ja promesis ĉi tie ne disputi, sed simple kalkuli. Do, jen la rezultoj de la Interreta serĉilo. Por komparo, mi montras dekstre la nombrojn trovitajn de normalaj ki-korelativoj:
     
    ali- ki-
    -al 19 4121
    -am 25 7818
    -el 112 12730
    -es 206 4149
    -om 19 3330
    -u 47 12701

    Evidente, la vorto kiu pleje tentas min, alies, ankaŭ estas la plej uzata el la “herezaj” formoj. Dualoke troviĝas aliel, kiu kvazaŭ precizigas unu el la signifoj de la adverbo alie. Trialoke estas aliu, kiu ŝajnas al mi eble plej insida, ĉar ĝi kvazaŭ rabas de la adjektivo alia ĝian plej oftan signifon. La ceteraj, alial, aliam kaj aliom malmulte penetris en Interreton. Por plua komparo, jen sube la korespondaj vortoj finiĝantaj per -o, -a kaj -e. Ne facilas diveni, ĉu iuj el ili estas uzataj korelative, tamen mi kuraĝas esperi ke ne: alio 146, alia 7451, alie 1403.

    Jen finiĝas mia eta raporto pri vortoj troveblaj en Interreto. Ĉiu retumanto povas, se la temo ŝajnas interesa, ripeti kaj vastigi la eksperimenton. Domaĝe nur, ke ne same facilas skani la parolatan kaj papere skribatan lingvaĵon!


    100 eminentaj esperantistoj

     
    Hodler
    Lanti
    Ivo Lapenna
    Hector Hodler
    Kálmán Kalocsay:
    Eŭgeno Lanti
    Ivo Lapenna

    Antaŭ du jaroj La Ondo (2000: 3) informis pri la enketo de LF-koop pri la cent plej eminentaj esperantistoj, kun la celo aperigi libron. La listo estas fine kompilita de Ljubomir Trifonĉovski, kiu atendas rimarkojn, korektojn, kritikojn ljubcho@bitex.com. La komenco de la listo aperis en la aprila Ondo.
     

    F

    Jean Forge: Reĝisoro, verkisto, multflanka aktivulo por nia kulturo.
    Auguste Forel: Eminenta entomologo.
    Srdjan Flego: Protagonisto de nia teatro.
    Alfred Fried: Nobel-laŭreato pri paco.


    G

    Bernard Golden: Nia plej grava intelektulo el nigrarasa deveno.
    Antoni Grabowski: “Patro” de la Esperanto-poezio.
    Emile Grosjean-Maupin: Nia plej eminenta leksikografo antaŭ Waringhien.


    Ĝ

    Stojan Ĝuĝev: Eminenta muzikologo.


    H

    Marie Hankel: Unua reĝino de la Floraj Ludoj, tre influa en nia literaturo ĝis la unua mondmilito.
    Ralph Harry: Tre grava diplomato.
    Hector Hodler: Kunfondinto de la junulara movado kaj UEA en Ĝenevo.


    I

    Julia Isbrücker: Plej eminenta nederlanda esperantistino.


    J

    Franz Jonas: Urbestro de Vieno kaj prezidento de Aŭstrio.
    Rosa Junck: La modelo de E-elparolo.
    Teo Jung: Fondinto de Heroldo de Esperanto.


    K

    Kálmán Kalocsay: Nia ĉefa verkisto antaŭ la dua mondmilito.
    Frigyes Karinthy: Tre grava hungara literaturisto, prezidis Hungarlandan E-Societon.
    Dun Karm: Nacia poeto en Malto, debutis kiel E-lirikisto.
    Ivan Krestanov: Nia ĉefa pioniro en Bulgario.


    L

    Valdemar Langlet: La plej grava esperantisto en Skandinavio. La unua granda E-vojaĝanto, unua E-edzo, savinto de judoj kaj aliaj persekutatoj dum la dua mondmilito.
    Eŭgeno Lanti: Fondinto de SAT, ĉefa ideologo de la laborista movado.
    Ivo Lapenna: La plej grava gvidanto de UEA post Hodler kaj Privat.
    Laŭlum: Eble la plej reprezenta en la redakcio de El Popola Ĉinio.
    Tyyne Leivo-Larsson: Ambasadoro kaj ministro, eble la unua virino kiu sidis en ŝtata respublika registaro.
    František Valdomir Lorenz: Iniciatinto de spiritismo.


    M

    Perla Martinelli: Ĉefredaktoro de Literatura Foiro kaj ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto.
    Miyamoto Masao: Nia plej eminenta verkisto en Azio.
    Max Josef Metzger: Sacerdoto, martiro de pacifismo kaj esperantismo en la Tria Regno.
    Bruno Migliorini: Plej eminenta leksikologo, prezidanto de la Akademio de la itala lingvo.
    Eŭgeno Mihalski: Nia plej valora lirikisto antaŭ William Auld.
    Carlo Minnaja: Plej eminenta itala esperantisto, interalie leksikografo.


    N

    Paul Neergaard: Eminenta botanikisto, plej eminenta dana esperantisto.
    István Nemere: Nia plej populara profesia verkisto, interalie iniciatinto de la nuntempa denaskismo.


    P

    Mario Pei: Grava lingvisto en Usono.
    Andrzej Pettyn: Nia plej fama radioredaktoro.
    Aleksandr Postnikov: Plej eminenta pioniro en la cara Ruslando.
    Claude Piron: Plej eminenta E-intelektulo en franclingva Svislando, post Hodler kaj Privat.
    Edmond Privat: La “ambasadoro” de Esperanto, kunfondinto de la junulara movado kaj de UEA.
    Frederic Pujulà i Vallès: Plej eminenta esperantisto el kataluna deveno.


    R

    Juan Régulo Pérez: Plej grava eldonisto post Bleier.
    Reto Rossetti: Ŝekspirologo, eminenta stilisto kaj intelektulo.


    S

    M. H. Saheb Zamani: Plej eminenta irana esperantisto.
    Mihály Sárossy: Nia plej fama kanzonisto, apud Raymond Schwartz.
    Raymond Schwartz: Fama kanzonisto, kabaretisto kaj humuristo.
    Manuel de Seabra: Plej eminenta portugala esperantisto.
    Tibor Sekelj: Plej eminenta jugoslavia esperantisto.
    Reinhard Selten: Nobel-laŭreato pri ekonomiko.
    Vilho Setälä: Plej eminenta finna esperantisto.
    Joseph Scherer: La plej fama E-vojaĝinto post Langlet, enkondukis nian lingvon en famajn usonajn filmojn.
    Ada Sikorska: Dum kvar jardekoj la ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto.


    Giacomo LeopardiEl “Kantoj“

    de Giacomo Leopardi

    XXI. Al Silvja

    La poemo estis verkita la 19an kaj 20an de aprilo 1828 kaj estis publikigita unuafoje en la Florenca eldono de Kantoj (1831).

    Tiu ĉi poemo estas unu el la plej altaj poetikaj esprimoj de Giacomo Leopardi (1798–1837), kiu, meditante pri si mem, prikantas la tremoplenan atendon de la estonteco, la seniluziiĝon pri la nuno, la subitan ekeston de esperoj kaj ties amaran disfalon.

    La poeto sin turnas al mortinta junulineto, imagante ŝin ankoraŭ vivanta ĉe vivo malsama ol tiu mortula.

    En la figuro de Silvja estas eble vualita Teresa Fattorini, filino de la koĉero de familio Leopardi, mortinta la 30an de septembro 1818.

    Silvja, mortinta ĉe l' juneco-limo, kiam estingiĝadis la juneco kaj la esperoj de la poeto, iĝos la poetika simbolo pri la fino de la junaĝo kun ĉiuj ties iluzioj kaj esperoj.

    Nicolino Rossi


    Silvja, ĉu plu memoras
    vi tiun tempon de l' mortala vivo,
    kiam beleco brilis
    en via naiv-rida okulsuno
    kaj vi, gaja, pensdrona, eksusuris
    sojlon de via juno?

    Resonis la kvietaj
    ĉambroj kaj l' vojzigzago,
    ĉe via daŭra kanto,
    kiam ĉe l' in-laboro priatenta
    sidadis vi, kontenta
    pri l' futur' ĉarma, kiun menso ĉasis.
    Estis parfuma maj', kaj tiel pasis
    kutime via tago.

    Mi, la studojn delicajn
    lasante foje ĉe ŝvitig-volumo,
    kie de mia juno
    kaj de mi pasis for plej bona sumo,
    desur balkono de la patra domo
    orelis streĉe vian voĉelanon
    kaj la rapidan manon,
    kiu kuradis sur teksil' laciga.
    Mi gvatis ĉieltendon,
    sunorajn vojojn, hortojn,
    kaj jen la maron foran, jen la monton.
    Ne diras lango homa
    mian enkoran senton.

    Kiaj pensoj sublimaj,
    esperoj kaj korsentoj, Silvja mia!
    Aperis al ni tia
    la homa viv' kaj l' fato!
    Kiam pri ĉi espero mi memoras,
    preme ĉe ni alkoras
    senkonsola sentbato,
    kaj ree min ĉagrenas sortteruro.
    Ho naturo, naturo,
    kial jam ne redonas
    vi l' promesitan? Kial tiom viajn
    filojn vi trompen spronas? Vi, antaŭ ol pro l' vintro sekis herboj,
    far kuŝa morbo lukte privenkita,
    pereis, ho tenera! Kaj ne vidis
    floron de jaroj viaj;
    nek tenerigis koron
    al vi dolĉ-laŭda jen hararo nigra,
    jen de l' rigardoj honte amoplenaj;
    nek kun vi kunulinoj festserenaj
    prirezonis Amoron.

    Tuj poste forpereis
    espero mia dolĉa: al aĝo ĉi
    ankaŭ forneis fatoj
    la junulecon. Ve,
    kiel forpasis vi,
    kunulin' kara de la aĝo nova,
    prilarmita espero!
    Ĉu tias tiu mondo?
    ĉu tias l' ĝuoj, l' amo kaj l' eventoj,
    pri kiuj ni parolis en sincero?
    Ĉu tias sorto de la homaj gentoj?
    Ĉe la aper' de l' vero
    vi, mizera, disfalis: kaj per mano
    la fridan morton kaj ĉi tombon nudan
    vi montris el lontano.

    Tradukis el la itala Nicolino Rossi


    Novaj libroj

    Johansson, Sten. La krimo de Katrina: Facila rakonto. — Skövde: Al-fab-et-o, 2001. — 36 pĝ. — (Facil-lega serio de Al-fab-et-o).

    Verki facile. Sten Johansson verkis libron. Li verkis la libron por komencantoj. En la komenco li uzas nur simplajn propoziciojn. En la tria ĉapitro ni rimarkas, ke li ankaŭ uzas subpropoziciojn. Tiel la enhavo fariĝas iom post iom pli postulema. Li ne trudas participojn al siaj legantoj.

    Jen mi klopodis verki facile — kaj devas tuj konstati, ke Sten Johansson ĉiam pli bone sukcesas en tiu ĝenro. Per 545 malsamaj radikoj li kreas facilan, sed tamen atentokaptan intrigon. La leganto miras, kiam okazos la krimo de Katrina. Jen kaj jen aperas eblaj spuroj — ĝis Katrina finfine krimas en la antaŭlasta ĉapitro. Ankaŭ ŝia krimo — parenteze — ne utilis.

    Ofte verkantoj de porkomencantaj legaĵoj ŝajnas kredi, ke ili ankaŭ devas verki sur enhave banala nivelo. Tiel ili faras ursan servon por niaj komencantoj. (Mi plendis pri tio aliloke.) Tiaj verkantoj absolute ne stimulas la intereson de niaj komencantoj. La sekvo estas, ke komencantoj ne emas legi tiajn tedajn verkojn. Ofte tiaj bedaŭrindaj legantoj pensas dum sia tuta esperantista kariero, ke endus balai nian tutan literaturon sub la tapiŝon. Kaj jen diabla cirklo.

    Feliĉe Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantaj kaj ankaŭ spertaj legantoj. Espereble Katrina plukrimos en Esperantujo.

    Wolfgang Kirschstein


    Pasporta Servo 2002 / Komp. Derk Ederveen. — Rotterdam: TEJO, 2002. — 206 pĝ., il.

    Pasporta Servo estas ĉiujara adresaro faciliganta internacian vojaĝadon per senpaga gastado ĉe esperantistoj. La nova eldono denove estas rekorda: ĝi enhavas 1231 adresojn en 83 landoj (pasintjare estis 1161 adresoj en 80 landoj). Plej multaj senpagaj noktumejoj estas en Francio (113 en 73 urboj), sed Tehrano estas la urbo kun plej multaj gastigantoj (17).

    Kaliningrad estas en la listo, sed atentu ke la loĝejnumero ne estas ĝusta.

    AlKo


    Atesto pri la vivkapablo de la lingvo

    Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri. La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo: Elementa kurso pri astronomio. — Antverpeno: FEL; Fundación Esperanto, 2001. — 199 paĝoj, il.

    Komparante la eldonpraktikon en Esperantujo kun tiu en Ruslando, oni povas konstati ke la falsaj sunoj de la astrologio tute ne kaŝas al la esperantistoj la vidon de la stela ĉielo. Kaj jen bona novaĵo por tiuj, kiuj volus rigardi ĝin pli atente: Flandra Esperanto-Ligo eldonis 200-paĝan monografion pri astronomio. Oni povas nomi ĝin daŭrigo de la internacia esperantista iniciato, kies rezulto estis la apero de la Astronomia Almanako 2000. Ĉi-foje la aŭtoroj — David Galadí-Enríquez (Hispanio) kaj Amri Wandel (Israelo) — prezentas al la publiko koncizan elementan kurson por nefakuloj.

    Konsentu, ke la ĉielo okupas tre konsiderindan parton de la homa optika panoramo, eĉ se temas pri tute kabineta homo. Do konsentu, ke estus strange senti neniun intereson pri la tiel granda komponanto de la ĉirkaŭo. Kaj, nature, ni ĝin sentas, kaj eĉ pli — ni ŝatas la ĉielan bluon kaj la brilon de la noktaj astroj; foje tio instigas nin skribi versojn, donas inspiron por impetoj. Sed eĉ pro sola danko al tiu ĉiama belo ni devus esti iom pli scivolemaj: aperigi demandojn kaj trovi respondojn.

    La kosmo kaj ni helpos nin en nia serĉo. Ĝi instruas orientiĝi inter steloj kaj planedoj kaj — tio estas ne malpli grava — trovi, mezuri kaj apreci nian propran situon en la mondo.

    La enhavo de la kurslibro markas pli ol sufiĉan vastecon: de la kutima homa distancmezuro ĝis la ekstergalaksioj, de la tera rotacio ĝis la serĉado de niaj eventualaj kosmaj najbaroj. Profano trovos ĉi tie la priskribon de ĉefaj modernaj konceptoj astronomiaj kaj astrofizikaj kaj apude — riĉan statistikon. Saĝulo (mi esperas ke tiu rara tipo ne estas absolute rara inter la esperantistoj) havos la eblon taksi la nivelon de la moderna filozofia konsidero de la universaj problemoj, kiuj ne povas ne esti tiuj de la natura (kaj kelkfoje eĉ morala) filozofio. (Ekzemple, tiu de la homa loko en la kosma enormo, aŭ tiu de la interciviliza etiko.)

    Certe ĉio ĉi estas tro konciza, tro kura, tro kurta kaj sekve — iom preterpasa, sed ĉu oni povas riproĉi la aŭtorojn, kies tasko — enmeti la kosmon en la libreton — ŝajnas tre serioza. Ili faris sian eblon kaj verkis oportunan gvidilon por la stelaj trampoj — ĉu kabinetaj fantazi-eskapistoj, ĉu ŝatantoj de noktaj promenoj sub la klara firmamento.

    Mia sola kritika rimarko pri la enhavo de la libro koncernas la ĉapitron pri la teleskopoj. En ĉi tiu fako mi havas certan amatoran sperton kaj scias, kiel multe helpas al la observanto tre simplaj iloj de la observo. Ne ĉie en la mondo kaj ne ĉiu povas aĉeti teleskopon, sed preskaŭ ĉie kaj preskaŭ ĉiu povas aĉeti (aŭ eĉ mem fari) optikajn vitrojn, kies nekomplika kombino permesas krei tute taŭgan reflektoron aŭ refraktoron. Almenaŭ tiu simpla mekanismo estos pli forta kaj efika ol, ekzemple, normala aĉetebla binoklo. Kaj (tio estas pli grava) la amatoro, kiu mem faris sian instrumenton, rivelas en si kreanton kaj veran astronomon. La aŭtoroj do bone farus, se ili metus en sian libron du aŭ tri skemojn de simplaj teleskopoj. Oni pardonu al mi kalemburon: la universo aludas pri io universalisma, dum la moderna civilizo produktas la stretan specialecon. La moderna homo iom post iom iĝas pli kaj pli limigita, ĉar li perdas la kutimon kaj kapablon fari mem tiun aŭ alian aĵon. Kaj la ĉielo, kiel oni jam diris, estas tre kompleksa nocio. (Oni pardonu al mi tiun astrofizikan inklinon — evidente ĝin kaŭzis la allogo de stelo.)

    Fine, La kosmo kaj ni estas ekzemplo de sukcesa apliko de Esperanto ekster la teritorio de ĝia kultura rezervejo. Ĝuste tiaj “ekspansiaj” fenomenoj atestas pri la vivkapablo de la lingvo.

    Alen Kris


    Kalle PaataloTutmonda fabelkonkurso por infanoj

    Päätalo-Instituto estas kultura-literatura edukcentro en Taivalkoski, Norda Finnlando. Ĝi estas nomita laŭ Kalle Päätalo, eminenta verkisto, kiu naskiĝis en Taivalkoski. Inter la agadoj de la Instituto estas fabelkonkurso por finnaj infanoj, kiu okazas ĉiujare ekde 1994.

    En 2000 la Instituto eksperimente aldonis al la konkurso Esperantlingvan branĉon laŭ iniciato de la Vilaĝa Asocio de Metskyla, unu el la vilaĝoj en la komunumo Taivalkoski. Pro bonaj spertoj ĝi estis ripetita en 2001, kiam UEA aŭspiciis ĝin kaj donacis libropremiojn al la gajnintoj. En ambaŭ fojoj finnaj gazetoj multe raportis pri la Esperanta branĉo.

    Ankau ĉi-jare la konkurso havas Esperanto-branĉon, kiu denove okazas sub aŭspicioj de UEA. Rajtas partopreni infanoj el la tuta mondo, kiuj scipovas aŭ ankoraŭ studas Esperanton.

    En la konkurso estas tri kategorioj: A: infanoj ĝis 9-jaraj; B: 10-11-jaraj; C: 12-14 jaraj. La konkursaĵoj povas esti verkitaj de individuaj infanoj aŭ de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj konkursaĵoj estos taksitaj aparte. La longeco de la konkursaĵoj ne estas fiksita. La ĵurio aprezas la fabelecon kaj originalecon de la verkaĵo. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco.

    La konkursaĵoj devos atingi la organizanton plej laste la 20-an de septembro 2002. Oni adresu ilin al: Adreso: Päätalo-Instituto PL 39 FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.

    Oni skribu sur la koverto la vorton “Fabelkonkurso”. Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu la konkursanto estas grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto.

    Pli da informoj oni povas ricevi de la komisiito de la Instituto pri la konkurso: Aini Vääräniemi, Adreso: Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando; Rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi. La hejmpaĝo de la Instituto estas www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti kaj ĝia retadreso estas instituutti@taivalkoski.fi. Pri la fabelkonkurso bv. tamen korespondi nur kun la komisiito. La direktoro de la Instituto estas Osmo Buller.

    Osmo Buller


    Literatura konkurso EKRA-2002

    Esperantista domo de kulturo D-ro Ivan Kirĉev (Razgrad, Bulgario) anoncas internacian literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto — EKRA-2002, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

    Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto (Esperantista domo de kulturo D-ro Ivan Kirĉev: Adreso: str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario; esperanto_razgrad@mail.bg). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo. La ĵurio kunsidos la 7an de junio 2002. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno (Razgrad).

    La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-2002 en Razgrad, 8-9 junio 2002, organizota kunlabore kun LF-koop (kiel postkongreso de la 54a IFEF-kongreso).

    HeKo


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2002. №195

    La kovrilo de la februara Literatura Foiro, ankaŭ la tuta jarkolekto de 2002, estas kun belaj oleo-bildoj de Boĵudar Haĝistojanov, prezentantaj antikvajn domojn el Bulgario. La ideo pri la propra domo kongruas kun ideoj de la Esperanta Civito krei la propran domon, sian Esperanto-hejmon: familio, ankaŭ la Esperanta, ja pli fortas kaj pli fortiĝas se ĝi sentas sin hejme.

    En la numero aperas, por publika debato, la listo de la cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, kiuj estos digne menciitaj en la kompilata leksikono eldonota de LF-koop. Pri unu el la nomoj en la listo, prof. Ivan Ŝiŝmanov, rakontas artikolo de Dimitar Haĝiev.

    En la rubrikoj pri la originala esperanta literaturo troveblas uvertura soneto de Alberto Garcia, rakonto de Julian Modest, recenzoj de Oleg Izjumenko kaj Paul Gubbins.

    La ŝatantoj de la tradukita literaturo ĝuos 12 poemojn de Marin Sorescu elrumanigitajn de Nicoleta Mendrea, kaj rakonton La kiso de Hjalmar Söderberg, elsvedigitan de Johan Rosbach. La forpaso de la mondfama prozisto kaj Nobel-laŭreato pri literaturo Camilo José Cela estas motivo por Perla Martinelli analizi lian lokon en la monda literaturo.

    En la numero la legantoj trovos la voĉdonilon por La Verko de la Jaro 2001. Leen C. Deij disponigas la enkondukan ĉapitron de sia nova libro Du etuloj. Poemo de Marjorie Boulton kaj redakcia noto finas la omaĝojn okaze de la centjara jubileo de Gaston Waringhien.

    Sen niaj bibliotekoj, nia kulturo estos orfo, aŭ simple ne ekzistus. Por ekzisti niaj bibliotekoj bezonas pliriĉigi siajn libro-fondusojn. Tial la deponoj de la eldonistoj por niaj bibliotekoj estas ne nur bezonataj, ili estas devigaj, almenaŭ por la Civitanoj. Ljubomir Trifonĉovski koncize sed trafe klarigas siajn motivojn por jese voĉdoni al la leĝpropono de sen. Andre Montagnier pri devigaj deponoj por la E-bibliotekoj.

    La unua konsulo de la Esperanta Civito, Walter Żelazny, salutmesaĝas al ĉiuj voĉdonintoj; Vinko Ošlak, gvidanto de la opozicio en la Parlamento, salutas la gajnintojn en la ĵus okazintaj balotoj por la Senato.

    Radosław Nowakowski esprimas sin pri Melodio, kaj Gunnar Fischer kaj Milena Makaveeva recenzas novaĵojn el la muzikaj kaj teatraj verkoj, kiuj aperis sur sonbendo kaj kompaktdisko. Armando Zecchin kritike analizas la novan tradukon de la Letero al la Romanoj, faritan de Gerrit Berveling en Dia Regno.

    HeKo


    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen. 2002/27;
    Brazila Esperantisto. 2001/317;
    EAB Update. 2002/17;
    Esperanto aktuell. 2002/1;
    Esperanto. 2002/3;
    Fonto. 2002/253,254;
    Heroldo de Esperanto. 2002/3;
    Kataluna Esperantisto. 2002/320;
    La Esperantista Laboristo. 2002/260;
    La Gazeto. 2002/99;
    La Hirundo. 2002/27;
    La KancerKliniko. 2002/101;
    La Movado. 2002/613;
    La Ondo de Esperanto. 2002/4;
    La Revuo Orienta. 2002/3;
    Literatura Foiro. 2002/195;
    Lodza Informilo. 2001/4;
    Monato. 2001/12, 2002/3;
    REGo. 2002/2;
    SAT-Amikaro. 2002/566,568;
    Sennaciulo. 2002/3;
    Trefo. 2001/6.


    Mozaiko

    Ni ricevis 16 solvojn de la Vintra enigmo el la februara Ondo. Ĉiuj solvoj estas ĝustaj.

    La trovendaj (kaj trovitaj) vortoj estas “Neĝero” kaj “Frosto”. Ilin trovis: Les Burridge, Malcolm Jones, Mary Najbaro, Roy Threadgold, David Thornell, Vilĉjo Walker (ĉiuj Britio); Grozdenka Filipova (Bulgario); Erkki Kemppainen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Marc Bavant (Francio); Antanas Grincevičius (Litovio); Bård Hekland (Norvegio); Hanna Skalska (Pollando); Valentin Melnikov, Sergei Paĥomov, Oleg Sevruk (Ruslando).

    La libropremion loto donis al Grozdenka Filipova (Bulgario). Ni gratulas!


    Faŭno kaj flaŭro

    Premu por vidi la bildon!

    Kunmetu nomojn de 11 animaloj kaj 10 plantoj el du duonoj. Komencon de ĉiu vorto (la unua litero mankas) prenu el la supra parto de la tabelo kaj aldonu la finon el la malsupra parto. Poste el la unuaj literoj de la ricevitaj vortoj kunmetu nomojn de unu animalo kaj unu planto. Sendu tiujn du vortojn kiel solvon de la tasko.

    Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ la 10a de julio.

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    N (LOdE-89)
    O (LOdE-90)

    P

    Per svisfrankoj, per dolaroj fortas la obstinaj baroj.

    Perditan esperon ne serĉu en oficejo de trovitaj aĵoj.

    Plej bone oni ekkonas homon dum vojaĝo kaj laboro, en kafejo ĉiu aspektas inda.

    Plej certa maniero por esti riĉa estas naskiĝi riĉa.

    Plej malfacile oni kredas la veron.

    Plej profitdona negoco: fondo de propra ŝtato.

    Pli bone esti sana princo ol malsana sklavo – tamen neniu lasis al ni la elekteblecon.

    Pli bone havi monon sen bankokonto ol la konton sen mono.

    Pli bone ne kompreni kelkajn vortojn ol kompreni nur kelkajn vortojn.

    Pli facile donaci propran monon ol propran tempon.

    Pli facile estas konsili al aliulo ol mem sekvi la konsilojn.

    Pli facile faligi komunismon en kelkaj landoj ol en kelkaj kapoj.

    Pli granda amo al propraj idoj ol al gepatroj estas nur formo de memamo.

    Pli multe ol la politikistoj por la paco faris la rusto.

    Pluraj teorioj kaŭzis neteoriajn problemojn.

    Politikisto: homo, kiu jam ne distingas inter “naiva” kaj “honesta”.


    Al la Fina Venko!

    Ĉu iu ne kredas, ke la Fina Venko estas proksima? Venu al la Kongreslando, atingu la busan stacidomon Alberto Luz de Rondonópolis (provinco Mato Grosso) kaj larĝe malfermu la okulojn. La stacidomo havas ŝildojn en nia lingvo eĉ super la du pordoj de la stacia necesejo. Luĉjo estus tre kontenta (www.kurso.com.br/stacidomo).


    Internacia Fotokonkurso

    En la venonta kajero ni anoncos jam la kvinan Internacian Fotokonkurson, sed nun ni proponas du fotojn, kiuj estis senditaj al pli fruaj konkursoj. La fotoj venis el Siberio. Por vidi la fotojn premu la titolon.

    Fangorn -- Homarbo
    de Igorj Loĵkin, Irkutsk

    Vilao de mia najbaro
    (el la ciklo Novaj rusaj pejzaĝoj
    de Aleksej Birjulin, Tomsk


    Esperanto-Kalendaro


    23–26 maj. Vilnius (Litovio).
    Boatado 2002.
    Adreso: P/d 6l, LT-2000 Vilnius, Litovio.
    Rete: sauliusm@post.omnitel.net.

    1–7 jun. Plovdiv (Bulgario).
    54a Kongreso de IFEF (fervojistoj).
    Adreso: p.k. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario.
    Rete: bdz-intrel@bbf.bg.

    8–16 jun. Mielno (Pollando).
    24a Ĉebalta Esperantista Printempo.
    Adreso: skr. poczt. 30, PL 75-016 Koszalin-1, Pollando.

    25–30 jun. Sankt-Peterburgo (Ruslando).
    Simpozio dediĉita al la 110-jariĝo de “Espero”.
    Adreso: p.k. 130, RU-197022 Sankt-Peterburg, Ruslando.
    Rete: anna7b@spb.cityline.ru.

    28–30 jun. Sosnowiec (Pollando).
    Jubilea E-Kongreso.
    Adreso: PL 41-201 Sosnowiec, p.f. 150, Pollando.
    Rete: awalaszek@esperanto.pl.

    Valamo, Finnlando1–5 jul. Valamo (Finnlando).
    Esperanto-studsemajno en monaĥeja etoso en popolaltlernejo de Valamo.
    Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando.
    Rete: sekretario@esperanto.fi.

    1–7 jul. Alicante (Hispanio).
    75a Kongreso de SAT.
    Adreso: 67, av. Gambetta, FR-75020 Paris, Francio.
    Rete: satesper@noos.fr.

    1–7 jul. Rigo (Latvio).
    12a Internacia Esperanto-Kongreso.
    Adreso: Kr. Valdemara 145-32, Rīga, LV-1013, Latvio.
    Rete: mtimermane@hotmail.com.

    6–7 jul. Ternopila provinco (Ukrainio).
    Estero-2002.
    Adreso: p.k.83, Ternopil-1, UA-46001, Ukrainio.
    Rete: araneo@tu.edu.te.ua.

    6–14 jul. Ivanovo (Ruslando).
    IvERO-3 (Ivanova Esperanta Renkontiĝo).
    Adreso: Andreo Obrezkov: RU-153020, Ivanovo, ul. 8-Sosnevskaja, 84.
    Rete: obran@rambler.ru.

    7–14 jul. Rigo (Latvio).
    38aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.
    Adreso: p.k. 150, LV-1050, Rīga, Latvio.
    Rete: esperolat@e-apollo.lv.

    BEF en Kaliningrad14–18 jul. Kaliningrad (Ruslando).
    La Unua Balta Esperanto-Forumo (BEF-2002).
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.
    Rete: sezonoj@gazinter.net.

    20–26 jul. Leuven (Belgio).
    Internacia Esperanto-Konferenco 2002.
    Adreso: Esperanto 3000 Leuven, R.Ménada 44, BE-1320 Hamme-Mille.
    Rete: esperanto3000@esperanto.be.

    20–26 jul. Pato Branco (Brazilo).
    58a Internacia Junulara Kongreso.
    Temo: “Lingvo, kulturo kaj oportunecoj”.
    Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
    Rete: uea@inter.nl.net.

    UK-873–10 aŭg. Fortalezo (Brazilo).
    87a Universala Kongreso de Esperanto.
    Temo: “Diverseco: ŝanco, ne minaco”.
    Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
    Rete: uea@inter.nl.net.

    10–16 aŭg. Barlaston (Britio).
    42a Barlastona Somera Lernejo.
    Adreso: Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG.

    10–18 aŭg.
    Inda Vizito al Barato.
    Adreso: D-ro P.V.Ranganayakulu: 4, Junior Officers Quarters, K.T.Road, Tirupati 517 501, Andrha Pradesh, India.
    Rete: indavizito2002@rediffmail.com.

    15–28 aŭg. Kovrov (Ruslando).
    Rusiaj E-tagoj.
    Adreso: RU-105318, Moskvo, p/k 57, Ruslando.
    Rete: andreo@mailru.com.

    18–26 aŭg. Budapest (Hungario).
    3a Eŭropa Medicina E-Kongreso.
    Adreso: Pf. 89, HU-6801 Hődmezővásárhely, Hungario.
    Rete: konyv@mail.hodtav.hu.

    Azia EK en Seulo23–26 aŭg. Seulo (Koreio).
    3a Azia Kongreso de Esperanto.
    Adreso: KEA, 1601 Gangbyon Hanshin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703, Koreio.
    Rete: keast@soback.kornet.net.

    23–28 aŭg. Verona (Italio).
    5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso.
    Ĉeftemo: “Efektiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj”.
    Adreso: CP 1616, IT-37100 Verona, Italio.
    Rete: esperantoverona@adriacom.it.

    24–31 aŭg. Sète (Francio).
    28a Internacia Semajno.
    Adreso: 5, rue du Docteur Roŭ, FR-34090 Montpellier, Francio.
    Rete: yvierne@netcourrier.com.

    7–8 sep. Dunblane (Skotlando).
    Skota Studrondo.
    Adreso: Jean Bisset: 47 Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio.
    Rete: Jean@bisset100.freeserve.co.uk.

    21–29 sep. Bydgoszcz (Pollando).
    28a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo.
    Adreso: uł. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.
    Rete: andreo@rubikon.net.pl.
    Prago
    22–24 nov. Prago (Ĉeĥio).
    Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.
    Adreso: Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice, Ĉeĥio.
    Rete: KAEST@kava-pech.cz.

    14–15 dec. Kaliningrad (Ruslando).
    Zamenhofa Semajnfino.
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.
    Rete: sezonoj@gazinter.net.

    27 dec – 3 jan. Borken (Germanio).
    19-a Internacia Festivalo.
    Adreso: Hans-Dieter Platz: Postfach 1148, DE-34303, Niedenstein, Germanio.
    Rete: HDP@internacia-festivalo.de.


    Frazoj

    Ene de Esperanto-komunumo videblas ia iluzio, kiu deklaras: Esperanto estas lingvo de paco. Ili persvadas sin pri monda paciĝo pere de la disvastigo de Esperanto. Ties proklamantoj iam propagandadis la superecon de socialismo. Laŭlonge de la disfalo de tiu ideologio, tamen, ili ne povis ne sin konverti al “pacistoj”, kiuj emas kaj ĉesigi la japanan defendokorpuson kaj damni la pasintecon de propra lando. Ili aktivas sub la belaj vortoj de “paco”, “civitano”, “homrajtoj”, “kontraŭdiskriminacio” ktp., kiuj malfacile refuteblas. Militojn kaj konfliktojn kaŭzas diversaj faktoroj. Estas naiva ideo, ke Esperanto alportus pacon al la mondo. La tezo de “Esperanto kaj paco” trompas simplanimulojn, kiuj senscie konvinkiĝus pri “pacismo” proponata de ties pledantoj. Konsciu, ke Esperanto-movado celas al la disrompo de anglalingva hegemonio, sed ne al “paco” kaj konsciu, ke japanaj “pacistoj” identas kun konvertitoj de socialismo.

    Igarasi Takeo
    La Revuo Orienta. 2002: 1

    Flanke de kelkaj adeptoj de E-pragmatismo, kiuj defendas la ideon, ke Esperanto estas nur lingvo, utila nur por la internacia komercado, turismo kaj similaĵoj, neniel rilatanta kun pacifismo, flankenmetante la internan ideon de Esperanto kiel rubaĵon, estas tiuj, kiuj ne malagnoskante la praktikan uzeblon de la internacia lingvo, samtempe sincere flegas la valoran koncepton pri la interna ideo de Esperanto.

    Fabrício Valle
    Brazila Esperantisto. 2001: 317

    La “Neŭtraluloj” kaj “Ekzogenemuloj”, kiuj asertis, ke la lingvo de Zamenhof devas prezenti seriozan fasadon al la nun ekzistanta socio, kaj ke Esperanto estu uzata en komerco, diplomatio, interŝtataj organizaĵoj k.t.p. k.t.p., fiaskis dum unu jarcento. Sed ne fiaskis tiuj, kiuj spontanee faris el la unua broŝuro de Zamenhof “vivantan lingvon de vivanta popolo”. Se kelkaj “praceloj” estas parte atingitaj (instruado en kelkaj lernejoj, uzado fare de kelkaj ŝtataj radioelsendiloj, de kelkaj urbaj turismaj oficejoj kaj ceteraj), tio estas, ĉar la Lingvo estas uzata de la ordinaraj, bazaj Esperantistoj kaj de ties verkistoj, ne tial, ĉar ĝi estas proklamata “la internacia lingvo” fare de propagandistoj. Ĉu tiuj, kiuj ligis Esperanton kun la tuta problemaro de la ĉiuflanka emancipiĝo de la Homaro, pravis aŭ ne, tio ne povas ankoraŭ esti bilancata, ĉar temas pri longaj historiaj procezoj. Oni kompreneble rajtas diri, ke Zamenhof kaj Lanti estis utopiuloj: tamen ili havas por si la estontecon. Male, la Konformistoj, kiuj opinias Esperanton aplikebla al mondo, en kiu ili vivas, fiaskis dum unu jarcento, kaj fiaskas plu ĉiutage. Ilia ideologia modelo havas jam pretan lokon en la rubujo de la Historio.

    Michel Duc Goninaz
    SAT-Amikaro. 2002: 568


    Leterkesto

    Leganto de hispana E-forumo demandis al mi ĉu la januara numero de LOdE aperos rete. Mi ĉiam anoncas en la du hispanaj forumoj la aperon en la reto de ĉiuj numeroj de LOdE, sed ĉi-foje mi ne faris ĉar mi konstatis ke ĝi ne aperas en la kutima retadreso.

    Dario Rodriguez (Hispanio)

    Ĉiumonate mi legis kun plezuro la retan version de via interesa revuo. Kaj subite ĉiufoje kiam mi vizitas vian TTT-ejon mi bedaŭrinde konstatas ke la lasta numero kiu aperas estas Decembro 2001. Kial? Ĉu ĝi ne plu aperos aŭ ĉu nur prokrasto?

    Fernand Ditacroute

    Bedaŭrinde, Itgo reduktis nian spacon. Sed jam la plej freŝaj Ondoj kaj pluraj aliaj ret-dokumentoj estas konsulteblaj rete ĉe http://Esperanto.Org/Ondo. (AlKo)

    Dum pli ol unu jaro mi ricevas vian interesan gazeton. Ŝajnas al mi, ke La Ondo iĝas tro introspekta. Ni volas ricevi la kulturon de la regionoj de Ruslando, tra historio ĝis nuntempe… Ŝajnas al mi, ke ni perdis la vojon kaj malŝparas tempon, kiam ni kreas klubojn, Esperantujon, civiton… Mi restas disĉiplo de d-ro Esperanto kaj la celoj de nia iniciatinto. Ni havas interlingvon por glatigi la vivon de simplaj homoj.

    Annice Szrajbman (Britio)

    Dankon pro la alsendo de Konsilisto Krespel! Mi ricevis ilin hieraŭ kaj tralegis la rakonton jam hodiaŭ posttagmeze. Ĝi estas bone legebla. Nur pro kelkaj nekutimaj vortoj kiel ekzemple “minchaŭta” kaj “lienoj” mi devis konsulti mian PIV-on. Mi rimarkis nur unu preseraron: “rezonilo” anstataŭ “resonilo” (de la violono).

    Manfred Retzlaff (Germanio)


    La 9an de marto 2002 forpasis

    Franz Schick
    1913-2002

    Refondinto de la postmilita Internaciisto, presorgano de Kolektivo Esperantista Komunista, kaj ĝia multjara redaktoro.

    Ni funebras kaj kondolencas


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 5 (91)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo