Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. № 10


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Autuno venis en Ruslandon


ENHAVO

REDAKCIE

  • Wolfgang Kirschstein. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Janine Tortel. Kio estas Esperantisto, Esperantio?
  • TRA ESPERANTUJO

  • Edvige Tantin Ackermann. Eŭropa Kongreso en Italio
  • Lee Chong-Yeong. Malgranda UK en Seulo
  • Holger Boos. Eta rondo, granda etoso
  • Reinhard Fössmeier. Jubilea studadsesio de AIS
  • Reinhard Fössmeier. La 7a kongreso de TAKIS
  • Petko Arnaudov. Bulgario invitos UKon?..
  • Evelyne kaj Nikolao. Denove ĉe Mediteraneo
  • Katarina Faragó. Eŭropaj medicinistoj studas japanan terapion
  • Miroslav Malovec. SET jubileas
  • Spomenka Štimec. Mezeŭropo estas nia hejmo
  • Valentin Melnikov. Rusiaj Esperanto-Tagoj: nova ŝtupo
  • Katerina Arbekova. Renkontiĝo de Amikoj
  • Bronislav Ĉupin. La unua paŝo en Esperantujon
  • Boris Kondratjev. El Japanio kun amo
  • Helga Rapley. Marjorie Boulton en la Kvinpetalo
  • Paktano. KCE: Plurnivele kaj internacie
  • Dafydd ap Fergus. Flandra Esperanto-Ligo ĝenas
  • Wim Posthuma. Teatraĵo en Svedio
  • Kurte (10 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Esperantista Mororciklanta Ĉeno vojaĝas al Strasburgo (Vide el Bruselo)
  • Komitatano Z. Hobiisma sindromo (Vortoj de Komitatano Z)
  • Kalle Kniivilä. Postforumaj impresoj
  • István Ertl. Kabei kontraŭ tutmondiĝo
  • Vladimir Minin. Ĉu oni devas labori por iu lingvo?
  • BELETRO

  • Anton Ĉeĥov. La vivo en demandoj kaj ekkrioj (Tradukis Aleksej Birjulin)
  • CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Poŝkomputilo
  • BIBLIOTEKO

  • Wolfgang Kirschstein. Tridek "mondoj" en unu volumo
  • Petko Arnaudov. Ĉu plenvalora lingvo?
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Ok proverboj
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (S)
  • Ridu kun ni (Tradukis Vladimir Vyĉegĵanin)
  • DIVERSAĴOJ

  • Leterkesto
  • Anoncetoj
  • Liro-2002
  • Internacia Fotokonkurso
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Antaŭ unu jaro, post la 11a de septembro, ĉiuj politikistoj deklaris, ke la mondo ŝanĝiĝis, sed ni ankoraŭ ne povas vidi, ĉu la 11a de septembro 2001 vere ŝanĝos la historion, aŭ ĉu la tragedio restas nura epizodo.

    La laŭdira elpensinto de tiu atako asertis fiere, ke Alaho bonvenigas tian agon. Tio kaŭzis plurajn atakojn kontraŭ islamaj institucioj en Usono, kio jam montras, ke la primitiva terorisma pensmaniero ne tute fremdas tie. Aliaj rapidis konvinki nin, ke Islamo estas pacama kaj tolerema religio. Islamo ja estas multaspekta fenomeno kaj ankaŭ la ofte citita toleremo ne estas nedisputebla fakto. Iam floris la sciencoj en islamo, dum regis tenebro en Eŭropo, sed en la 15a jarcento (jam estis pli fruaj indikoj) io misis kaj islamo perdis la konekton kun la moderna mondo. Blinda obeo al tradicioj anstataŭis la liberan pensadon.

    Nuntempe neniu islama ŝtato kapablas garantii homajn rajtojn, kiel la Unuiĝintaj Nacioj difinas ilin. Kelkaj eĉ teorie havas rezervojn, ĉar — laŭ ili — tiuj rajtoj ne kongruas kun la principoj de islamo.

    Kelkaj imamoj en la neislama mondo ja predikas malamon kaj maltoleremon inter la malkredantoj. Tiel faris ekzemple la imamo de Roterdamo, post kiam Pim Fortuyn deklaris islamon “primitiva kaj malsupera religio” kaj fondis partion por bremsi la “islamigon de nia kulturo”.

    Iuj maldekstruloj aplaŭdis kaj estas sufiĉe da indikoj en la islama mondo, kiuj ŝajne subtenas tiun aserton, ekzemple la drasta apliko de “ŝariaj” leĝoj ne nur en Afganistano.

    Ĉu la terorisma atako antaŭ unu jaro atestas kolizion de civilizacioj en la senco de Samuel Huntington?

    La hermeneŭtiko povas doni al ni eblecon kompreni la ideologian pozicion de islamistoj kaj se ni opinias, ke multkultura socio estas bona ideo, ni devus akcepti ilin kiel alternativan esprimon de la homa vivformo. Sed mi opinias, ke ni — fundamentiste — gardu la malferman socion kontraŭ atencoj.

    Antaŭ unu jaro estis interkonsento, ke endas malebligi terorismon. Sed mi dubas, ke la vojo, kiun la usona prezidento elektis, estas la plej taŭga. Jam romiaj imperiestroj klopodis per similaj rimedoj forigi fanatikan sekton, kiu sekvis iun Jesuon. Ni ĉiuj scias, kiu venkis siatempe. Alivorte: ne eblas venki teroristojn per tradicia milito.

    Usono certagrade mem kulpas pri la nuna situacio, ĉar dum jardekoj ĝia politiko subtenis koruptajn diktatorojn. Ili malebligis ĉiun intelektan opozicion kaj jen la rezulto.

    Do ĉu tamen kolizio de civilizacioj? Aŭ ĉu la fortoj de la tutmondiĝo iam forglutas ĉiujn diferencojn — la konsekvenco estus eble iom tro teda mondo. Aŭ ĉu islamo povas sekulariĝi?

    Ekzistas teorio, laŭ kiu ni estas je la fino de la historio, ĉar ni ne plu havas alternativon. Tiu teorio malpravas, ĉar ĉiam estas alternativo. Kion ni gajnis en unu generacio, ni povas perdi en la sekvonta. Antaŭ unu jaro estis preskaŭ tutmonda solidareco, kiun registaroj uzis por militi kontraŭ subevoluinta lando. Se la registaroj estus elpensintaj alian metodon ol “daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj” — tiam la 11a de septembro povintus fariĝi historia tago.

    Wolfgang Kirschstein


    Kia estas Esperantisto, Esperantio?

    Al la sukceso de la 33a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kiu okazis julie en Brattleboro (Vermonto, Usono) ĉe School for International Training, multe kontribuis Janine kaj Jean-Luc Tortel el Parizo. Ni aperigas iom adaptitan artikolon de Janine Tortel, kiu unue aperis en la 9a numero de la NASKa Fasko.
    Unue, lingve, estas interesa tiu duobla demando: kia (kaj ne kio); Esperantio (kaj ne Esperantujo)! Neniam antaŭe mi tiel bone sentis la diferencon inter -io kaj -ujo kiel nun, dank' al tiu frazo. Ĉar oni ja povas paroli pri nia diasporo uzante -io, sed ne: -ujo, ĝuste ĉar ĝi estas diasporo kaj ne nacio aŭ ŝtato inter limoj.

    Pri kia, la afero pli malfacilas; se mi bone komprenas la lecionojn, al demando “kia” oni respondu per a-vorto. Do kiuj estas la eco, aŭ ecoj, de esperantisto? Oni povus respondi per inventita proverbo: tiom da homoj, kiom da domoj: ĉiu havas siajn proprajn trajtojn.

    Tamen unu esenca kvalito distingas nin de ordinaruloj-neesperantistoj: ni estas sendependemaj mensuloj; ni ne blinde sekvas la ŝafaron; ni ŝatas juĝi per ni mem; nin ne interesas la ĝeneralaj opinioj… se tiaj ni ne estus, ni jam ne decidus mem taksi la valoron de Esperanto ekstudante ĝin; ni jam fuĝus tuj ĉe alies diro ke ĝi estas senvaloraĵo, neeblaĵo, afero de sekto, ktp… Mi ne bezonas citi la jam bone konatan reston de l' kanto kaj rekanto… Ni do estas originaluloj en tiu senco ke ni ne timas stari ekster la komuna vojo. Tio estas nia baza trajto.

    Sed tio havas sian misflankon. Tiaj homoj, kiuj havas tian sintenon kaj tiel emas al neaŭskultado de la publika opinio, al memprovaj spertoj, al memtaksado, forgesas ke tamen ili devas observadi la neesperantistojn, kompreni iliajn opiniojn pri ni, adaptiĝi al alies asertoj. Tion ni ĝenerale tre malbone scias fari. Tipa ekzemplo estas niaj provoj konvinki aliajn, ke Esperanto estas io valora. Argumenti neniam konvinkas iun ajn. Ĉu la strataj flugfoliaj disdonantoj konvinkas nin pri siaj ideoj, religiaj, politikaj, ekologiaj?.. Oni ne altiras per argumentoj. Pruvo de tiu misa sinteno estas ekzemple la Rebata Servo de kelkaj asocioj. Ĝuste tia vorta rebato estas perfekte netaŭga! Ni fuĝigas la homojn per tia kontraŭargumentado anstataŭ altiri ilin.

    La sola bona, trafa propagando estas la ekzemplo. Se mi parolas al mia najbaro pri la bono kaj neceso de Esperanto, li tuj trovas kontraŭargumentojn ĉar tia estas la homa spirito, ke ni malfacile toleras alies argumentadon: ni tuj volas rebate kontraŭdiskuti por jesi nian personecon, por aserti ke ankaŭ ni ekzistas, havas opiniojn pri la problemo. Male, se mi parolas antaŭ mia najbaro kun mia vizitanta japana samideano, mi tuj antaŭbalaas la argumentojn bazajn kontraŭ Esperanto: neebleco, neekzisto, netaŭgeco… Restos kompreneble aliaj argumentoj: Ĉu facila? Kial ne oficiale instruata?.. sed almenaŭ la rilato de la najbaro al Esperanto estos sama kiel lia rilato al la mongola aŭ indonezia lingvoj: almenaŭ neŭtrala!

    Sed ĝuste nia aparta karaktero multe pli pelas nin al argumentado vana, ol al simpla ekzemplo-montrado.

    Mi konas du esperantistojn kiuj dediĉas sian tutan tempon al reta “rebatado” de argumentoj kontraŭ Esperanto; ili ĝis nun neniun altiris al la lingvo. Vana tempoperdo, kies sola utileco estas ke gazetistoj antaŭscias, ke se ili skribos stultaĵojn, ili tuj vekos reagojn; sed reagoj el la samaj personoj perdas sian efikecon.

    Kvazaŭ ne sufiĉus tia eterna predikado favore al nia lingvo, kelkaj el la fortikaj karakteroj en nia movado eĉ troigas, distingante sin per sia verda vestaro, abunda surmeto de ŝildoj aŭ steloj, sloganoj sur valizoj… Ni ne fariĝu forpuŝiloj anstataŭ propagandistoj.

    Eĉ pli grava eco de tiu nekompreno de la ĝenerala publiko kuŝas en tio, ke ĝi maskas al ni la veran sintenon de multaj oficialaj instancoj al Esperanto. Ni ne sufiĉe komprenas ke sub ŝajna indiferenteco la aŭtoritatoj ofte kaŝas veran malamikemon al Esperanto. Ties kaŭzoj estas multaj kaj ne estas la temo de mia nuna pripensado, sed ekzemple ni ne forgesu ke la angla lingvo estas potenca ilo en la monda regdeziro de kelkaj registaroj; ke ĝi favoras la disvastigon de unu nacilingva kulturo je la malavantaĝo de aliaj. Kiam la Franca Ministerio de Edukado rifuzas la instruadon de Esperanto (eĉ senpagan, eĉ ekster la oficialaj laborhoroj) kun la preteksto ke oni jam povas lerni ĝis 25 lingvojn en Francujo, tio ne estas neŭtrala sinteno, tio estas vualita kontraŭesperantismo. Antaŭnelonge Pariza samideano (samtempe filatelisto) petis kunvenlokon ĉe sia distrikta urbodomo por esperanta kunveno; rifuzo: “Ni bedaŭrinde ne havas disponeblan salonon…” Tuj poste li faris la saman demandon nome de sia filatelista klubo: li tuj ricevis la petitan ĉambron… senkomente!

    Tiuj tendencoj ĉe unuopaj esperantistoj kompreneble retroviĝos en nia diaspora Esperantio. Ni havas tre firmajn rilatojn, tre fratecajn sintenojn al la samideanoj disaj tra la mondo; sed ankaŭ ni kapablas tre sovaĝe interbatali. Ĉu la unua frato de la Biblio ne mortigis la alian? Kiom da eminentuloj de “La Movado” ĉe la komenco terure malamikis unu al la alia? Ni memoru pri de Beaufront, Bourlet, Cart… Nun la akraj disputoj foje aperantaj en nia gazetaro daŭrigas tiun bedaŭrindan kutimon, rektan konsekvencon de tiu nia karaktera trajtaro.

    Tamen kiam ni ne propagandaĉas sed simple per uzado de Esperanto montras nin; kiam ni altnivele kunvenas, kaj ne stulte interdisputas, ni atingas surprizigajn rezultojn.

    Rimarkinda estis la intereso de la loka studentaro pri Esperanto kaj pri ni en la 33a NASK; miriga la ĉeesto de la direktoro en la Cseh-kurso. Tamen tiu ĉi “kampuso” estas unu el la plej “realismecaj”, “konkretecaj” ejoj de la moderna vivo: altnivela instruejo por lingvoj, monde fama, kun studentoj ĉiedevenaj.

    Espereble Brattleboro fariĝos unu el la lumturoj de la Esperanto-movado — ne nur plej necesa klerigejo interne de nia anaro, sed ankaŭ montrofenestro de la estonta esperantismo.

    Janine Tortel


    Eŭropa Kongreso en Italio

    En la belega urbo Verono kunvenis pli ol 300 personoj el 24 landoj por la 5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso. Tre interesa programo allogis grandan parton de la ĉeestintoj: inaŭgura parolado de Humphrey Tonkin, prelegoj de John Wells pri la skribaj lingvoj de Eŭropo, de Claude Longue-Epée pri Lingva demokratio kontraŭ lingva diverseco, de Umberto Broccatelli pri Perspektivoj de la lingva demando en Eŭropa Unio, de Augusto Casquero de la Cruz pri Lingva situacio en Hispanio, de David Ferguson pri la Komunikad-Centro de Bruselo, de Xavier Dewidehem pri Projekto Euroscola, plus ronda tablo pri la kongresa temo al kiu partoprenis ankaŭ lokaj aŭtoritatuloj kaj plue plus alia prelego de Tonkin pri “Ŝekspiro, Italio, Internacia Lingvo”.

    Mirindaj estis la muzikaj programoj: ebleco spekti operon de Giuseppe Verdi, Nabucco, en la famega Areno, klasika koncerto de akordeona-gitara-mandolina orkestro, kvarteto ludinta dancan muzikon, violonisto kiu proponis klasikajn pecojn ege laŭditaj kaj fine nepre menciindas resumita prezentado de la dramo Romeo kaj Julieto.

    La Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis la kongreso, d-ro Umberto Broccatelli, tiel salutis :

    vi alvenis en Veronon el diversaj landoj, sed la plejmulto el vi venas el la interno de la sama komunumo, Eŭropa Unio.

    Transirante la naciajn landlimojn, iam vi estus bezonintaj montri al la doganistoj viajn pasportojn. Nun tion vi ne plu bezonis. Iam la transiro de nacia landlimo estis tamen markita de la fakto ke oni devis provizi sin per alia devizo. Nun inter dek du landoj de Eŭropa Unio oni povas vojaĝi uzante unu solan monunuon. Venante el Svedio aŭ el Portugalio nun vi transiris plurajn landlimojn, sed vi bezonis nek montri pasporton nek aĉeti alian devizon.

    Tamen unu fakto ankoraŭ rimarkigas al vojaĝanto, transiron de landlimo: la fakto ke oni bezonas klopodi paroli aŭ kompreni alian lingvon. Alvenante ĉi tien, en ĉi tiun veronan kongresejon, tamen vi ne plu havas eĉ tiun barilon.

    La homoj ĉi tie vere sentas sin apartenantaj al la sama komunumo. La homoj, kiuj el diversaj partoj de Eŭropo kunvenas en tiun ĉi kongreson, estas malgranda specimeno de la eŭropa popolo, de la popolo de granda komunumo naskiĝinta el la ruinoj de la milito.

    Tio estas nova popolo, formita el diversaj nacioj, kies membroj ĵuris al si kaj al siaj idoj, ke ne plu okazos milito inter la nacioj de tiu ĉi kontinento. Tiu ĉi nova popolo estas konstruanta sian novan hejmon kaj la esperanto-parolantoj ĉi tien kunvenintaj estas la avangardo de tiu nova popolo.

    Dum la kongresaj laboroj oni elektis novan estraron de EEU: la nova Prezidanto estas d-ro Seán Ó'Riain, irlanda diplomato kiu doktoriĝis ĉe la Universitato de Dublino per tezo pri lingvoplanado en Irlando kaj Kebekio. En la jaroj 1988–90 li reprezentis la irlandan registaron en la komitato de Konsilio de Eŭropo kiu ellaboris la eŭropan ĉarton pri regionaj kaj malplimultaj lingvoj.

    Certe tute taŭga persono por la tasko, ĉu ne?

    Bondezirojn al li kaj al lia teamo por fruktodona laboro en eŭropa medio!

    Edvige Tantin Ackermann


    Rezolucio de la 5a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

    La 5a Eŭrop-Unia Kongreso, kunveninta en Verono (Italio) de la 23a ĝis la 28a de aŭgusto 2002, post ekzamenado de la nuna lingva situacio en Eŭropo, ankaŭ vide al la baldaŭ okazontaj plivastiĝoj de Eŭropa Unio, asertas la gravecon por Eŭropo, kaj la tuta mondo, de efektiva lingva egaleco kaj de protektado de lingva diverseco.

    Plie, la Kongreso esprimas sian kompletan konsenton kun tiuj principoj de lingva egalrajteco kaj de protektado de lingva diverseco esprimitaj en la diversaj naciaj, internaciaj kaj eŭropuniaj traktatoj kaj bazaj leĝoj, kaj specife en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj, kunvenintaj en Luksemburgo, la 12an de junio 1995 pri “Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo en la Eŭropa Unio”, kaj konfirmitaj en januaro 2002.

    La Kongreso devas tamen rimarkigi ke la lingva diskriminacio kaj malegaleco pli akriĝis en la lastaj jaroj, malgraŭ la laŭdindaj intencoj esprimitaj en la diversaj traktatoj kaj bazaj leĝoj. Plie, ĝi notas ke kreskadas premado sur eŭropanoj ne nur por ke ili akceptu la ideon ke la komuna lingvo de Eŭropo estas jam la angla sed ankaŭ por ke ili investu multe da tempo kaj da mono por lerni la anglan. Malgraŭ tio estas elstare favorataj la civitanoj denaske anglalingvaj, ankaŭ en la aliro al laborpostenoj de eŭropaj organizaĵoj kaj entreprenoj.

    Tial la Kongreso — ja agnoskante la gravecon, en multaj situacioj, de lernado de naciaj lingvoj — tamen rimarkigas ke por la plej multaj civitanoj estus ege utile havi komunan lingvon relative facile lerneblan kaj por neniu diskriminaciantan.

    La Kongreso opinias — surbaze de la sperto akumulita dum pli ol cent jaroj — ke neŭtrala planlingvo, kia estas Esperanto, povus disponigi realan bazon por plifaciligi egalrajtan komunikadon inter eŭropanoj.

    La Kongreso do invitas la Eŭropan Komisionon, kaj la naciajn registarojn en Eŭropo, plenumi, kiel eble plej baldaŭ, la volon esprimitan en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj en 1995 pri “Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo”, kaj konfirmitan en januaro 2002, kaj starigi konstantan konferencon de naciaj reprezentantoj, spertuloj, kaj politikistoj, kiu esploru ĉiujn opciojn, inkluzive de tiu proponita de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ aranĝante laŭcelajn eksperimentojn.

    ***

    Konklude, la Kongreso asertas ke la principo de reala fakta egalrajteco, ankaŭ lingva, inter ĉiuj civitanoj de la Unio, estas enskribenda en la konstitucian tekston, kiun la Konvencio estas preparanta kaj plej eble baldaŭ realigenda.


    Malgranda UK en Seulo

    La 3a Azia Kongreso de Esperanto, kun la kongrestemo “Interkompreniĝado inter Kulturoj” okazis en la ĉefurbo de Koreio, 23–26 aŭg 2002, malpli ol du semajnojn post la Fortaleza UK. La kongresejo estis Sejhong Kultura Centro en la centro de Seulo.
    En la inauguro de la kongreso
    Aliĝis 552 kongresanoj el 16 landoj, sed efektive partoprenis ĉirkaŭ 410, plej multe el Koreio kaj Japanio, kaj sekvis Ĉinio. Estis malgranda UK. La popularaj programeroj estis, same kiel en UK, interkona vespero, solena malfermo, nacia vespero kaj internacia vespero. Ankaŭ ekskursoj (antaŭ-, dum-, kaj post-kongresaj) estis popularaj, speciale la duontaga ekskurso al la landlimo de la Norda kaj Suda Koreio.

    Entute 15 fakaj kunsidoj okazis. Universitatnivela sesio de AIS havis tri kursojn (kibernetiko, ekonomio, mensa scienco) kaj allogis 26 kursanojn. La kvarpaĝa kongresa kuriero, Lanterno Azia, estis eldonita ĉiumatene.

    Lee Chong-Yeong


    Rezolucio de la 3a Azia Kongreso de Esperanto

    La 3a Azia Kongreso de Esperanto, kunveninte en Seulo, Koreujo, la 23-26-an de aŭgusto 2002, kun 552 partoprenantoj el 16 landoj, kun la temo, “Interkompreniĝado inter Kulturoj”,

    tute konstatas, ke la kultura diverseco estas valora heredaĵo de la homaro, kaj neŭtrala komuna lingvo faciligas interkompreniĝadon inter kulturoj, tenante proprajn identecojn,

    alte taksas la Universalan Deklaracion de Kultura Diverseco, adoptitan de UNESKO dum ĝia asembleo en 2001, kaj la koncernan agadplanon kiu pledas lernadon de najbaraj lingvoj ekde juna aĝo,

    plene subtenas la ideon de la Tago de la Patrina Lingvo, festata de UNESKO ĉiujare la 21an de februaro, ekde 2000, por protekti naciajn lingvojn,

    rezolucias, ke

    1. ĉiuj nacioj plene konservu kulturan kaj lingvan diversecojn, kiel la valoran heredaĵon de la homaro, laŭ la baza direkto kaj agadplano indikita en la Universala Deklaracio de Kultura Diverseco de UNESKO, 2001,

    2. ĉiuj nacioj aktive partoprenu la Tagon de la Patrina Lingvo, laŭ la pledo de UNESKO, ĉiujare, kaj valorigu la lingvan diversecon, konservante nacian lingvon,

    3. ĉiu landa Esperanto-asocio kunlaboru kun landa UNESKO-Komisiono por disvastigi Esperanton, kiel rekomendite de la ĝeneralaj asembleoj de UNESKO en 1954 kaj 1985, kiu faciligos egalecan interkulturan kompreniĝadon, kaj samtempe servos kiel ŝildo por protekti patrinajn lingvojn kontraŭ la lingva invado.


    Eta rondo, granda etoso

    La 58a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis 21-28 jul 2002 en Pato Branco (Brazilo).

    IJK kaj UK en la sama lando okazis la lastan fojon en 1994, kiam la kongresojn gastigis Koreio. Temas, tamen, pri tradicia aranĝo kiu estis multe pli ofte realigata en la pasinto kaj per kiu UEA kaj TEJO volis ebligi al plej eble multaj partopreni ambaŭ kongresojn.

    Kio, tamen, okazas, se la kongresejoj estas ja en la sama lando, sed ĉirkaŭ 3000 km for unu de la alia? Tiel okazis ĉi-jare pri la UK-ejo en nordorientbrazila Fortalezo kaj la IJK-ejo en la sudbrazila urbeto Pato Branko, kaj la konsekvenco estis ke alvenis al la IJK nur ĉ. 100 partoprenantoj el Brazilo, Argentino, kelkaj landoj de Centra Ameriko, Usono, Kanado, Japanio kaj kelkaj — ĉefe okcident-Eŭropaj landoj. Sed oni ne tro plendu pri la manko de partoprenantoj, ĉar tiuj gejunuloj kiuj preferis partopreni nur la UK-n, eble poste bedaŭris pri tiu ĉi decido, aŭdante pri la bonega etoso kiu estis en la IJK, malgraŭ la manko de partoprenantoj!

    La organizantoj, ĉefe junaj Esperantistoj el Pato Branko, kiuj konsistigas la teatran grupon Atlaspatoart, faris ĉion eblan por la bonfarto de la partoprenantoj, estis ĉiam afablaj kaj helpemaj kaj tiel agrabligis la restadon en la gastejo kiu situis iom ekster la urbo. La vetero ĉefe montriĝis suna kaj varma. La partoprenantoj povis umi ekstere aŭ partopreni la programon kiu okazis en lernejo proksima. Krom la temo de la kongreso, “Lingvo, kulturo kaj oportunecoj”, eblis lerni danci diversajn brazilajn dancojn kiel sambo aŭ kapoejro kaj alie aktivumi.

    Apartan mencion meritas la vespera programo kiu grandparte konsistis el prezentaĵoj de la loka teatra grupo — do tiu sama grupo kiu samtempe devis okupiĝi pri la sukcesa okazigo de la kongreso, kaj tiu malfacila tasko plene sukcesis! Tiel, dum kvar vesperoj la partoprenantoj povis spekti teatraĵojn aŭ dancspektaklojn de la grupo. La vesperan programon kompletigis prezentaĵoj de rapisto Antonio Moreira kaj DJ Roger.

    Certe unu el la pintoj de la kongreso estis la vizito de la akvofaloj de Foz do Iguacu, kiuj troviĝas 300 km de Pato Branko. La longa vojaĝo tien kaj reen (oni alvojaĝis dumnokte kaj revenis la sekvan nokton) tamen plene indis, ĉar la rigardoj estis tre impresigaj!

    Pri la movada flanko de la aranĝo devas esti miksita verdikto. Unue, la komitatkunsido de TEJO estis nekvoruma. Tio, tamen, ne estis granda problemo ĉar ne estis gravaj decidoj prenendaj. La ĉeestantoj povis trakti libere elekteblajn temojn, kaj multe da tempo estis dediĉita al informado kaj interŝanĝo de spertoj pri la movado en Ameriko. Esperindas ke tio povas esti fruktodona kaj gvidi al plia vigliĝo de la — ofte bedaŭrinde iom izolita — movado en Ameriko. TEJO volas subteni tion per la okazigo de trejnseminario, pri kiu oni ankaŭ parolis. Krom ĝeneralajn informojn pri TEJO la partoprenantoj povis aparte akiri informojn pri la venontjara IJK en Svedio.

    Holger Boos


    Du konferencoj en Slovakio

    Jubilea studadsesio de AIS

    1–8 sep en Slovakio okazis la 25a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Kvarona cento da SUSoj en malpli ol 20 jaroj, jen sukcesa bilanco, eĉ se ignori la multajn aliajn, ne-SUS-ajn sesiojn, kiuj okazis en pluraj landoj, sed ankaŭ internacie dum pluraj Universalaj Kongresoj, lastfoje en Fortaleza.

    La unua duono de SUS 25 okazis en Nitra, kun kies Universitato de la Filozofo Konstanteno AIS de jaroj kunlaboras, kaj kies profesoro Eva Poláková estis la surloka organizanto. Krom la utiligo de studenta domo la SUSanoj havis la avantaĝon, ke samtempe okazis en tiu universitato la 7a kongreso de TAKIS, parto de kies prelegoj estis en Esperanto, same kiel ĉiuj kursoj, prelegoj kaj ekzamenoj de SUS.

    Lokaj malfacilaĵoj malhelpis la partoprenon de studentoj el Nitra en SUS 25; sed kompense alvenis trideko da studentoj polaj kaj albanaj, el kiuj deko sukcesis en bakalaŭriga studfina ekzameno. Parto de la ekzamenoj okazis en la urbo Komárno (apud la hungara landlimo), kiu gastigis la duan parton de SUS 25.

    Tiu urbo (slovakia, sed grandparte hungarlingva) ankoraŭ ne posedas universitaton, sed AIS intencas tie kunfondi internacian altlernejon por allogi plurlandajn studentojn. La nomo de la fondota akademio estu “Kelemantia”, laŭ antikva Romia fondaĵo tiuregiona.

    7 sep okazis antaŭfonda solenaĵo en la Pridanuba Muzeo sub la gvido de deputito d-ro Zoltán Zebök, dum kiu parolis kaj anoncis sian subtenon reprezentantoj de la urbo, de klerigaj aŭtoritatoj kaj de delegacio de Kroata Esperanto-Asocio. La urbo Komárno rekonas sian pluretnecon kaj plurlingvecon kiel ŝancon pri evoluo kaj energie malfermiĝas kiel internacia renkontejo.

    Pro la okazontaj balotoj en Slovakio ne estis eble tuj ekpaŝi al la fondo de Akademio Kelemantia, sed espereble ĝi okazos post kelkaj monatoj sub la rektoreco de Nobel-premiulo kaj esperantisto OProf. Reinhard Selten.

    Por 2003 AIS planas okazigi SUS 26 en sia naskiĝlando San-Marino.


    La 7a kongreso de TAKIS

    2–5 sep en Nitra (Slovakio) okazis la 7a kongreso de TAKIS — Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko. Gastigis ĝin la Universitato de la Filozofo Konstanteno. La kongreso markis novan sekcion en la historio de TAKIS, estante ĝia unua kongreso post la pasintjara malfondo de ties ĝemela asocio AIC (Association Internationale de Cybernétique). OProf. Frank, vicprezidanto de TAKIS, emfazis, ke TAKIS ekde nun okazigos siajn kongresojn ankaŭ en la tradicio de la AIC-kongresoj, kiuj dum jardekoj okazis en Namur (Belgio).

    La sciencaj kaj teknikaj prelegoj dum la kongreso okazis en la lingvoj slovaka, ĉeĥa, angla kaj Esperanto. Dum la estraraj elektoj re-elektiĝis prof. Eva Poláková kiel prezidanto de TAKIS.

    Sian sekvan kongreson TAKIS planas por la jaro 2005.

    Reinhard Fössmeier


    Bulgario invitos UKon?..

    6–8 sep 2002 en la pitoreska montara urbeto Trojan kongresis Bulgara Esperanto-Asocio. La urbestro, Diljan Enkin, en sia gratula mesaĝo diris: “Nun la plej bona solvo de la lingva problemo en Unuigita Eŭropo estas Esperanto, sendepende de tio en kia grado tion konscias la eŭropanoj”.

    La mandato de BEA-estraro ne estas finita, do novaj elektoj ne estis, tamen raporto pri la multfaceta laboro dum la pasinta jaro (la kongresoj estas ĉiujaraj) estis prezentita. La supreniro de BEA estas nediskutebla fakto — kvankam nur 600 personoj pagis la membrokotizon, preskaŭ neniu el la kutimaj Esperanto-aranĝoj fiaskis centprocente.

    Inter la kongresaj decidoj estas jenaj:

    — Se almenaŭ kvin Esperanto-societoj anoncos sian partoprenon, estos renovigota la Revuo de Esperanta Parolo kaj Kanto;

    — BEA koordinu siajn prioritatojn kun tiuj de UEA;

    — BEA pritraktu kun UEA la eblecojn kaj la kondiĉojn ke en 2007, okaze la 100-jariĝo de BEA, Bulgario denove gastigu la Universalan Kongreson;

    — Pro longjara fruktodona Esperanto-laboro estis donita la titolo Honora membro de BEA al Radka Borisova Stojanova (Razgrad) kaj al Borjan Conev Pankov (Sviŝtov).

    Bulgara Esperanto-Teatro plezurigis la 42 delegitojn kaj la pli ol 120 gastojn per emociplena perfekta aktorado, prezentante la teatraĵon Amike donita mano pri la longjara korespondado inter Nadeĵda Filaretovna Mek kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.

    Kompreneble estis kaj la etoso de amika kuna vespermanĝo, majstra prezento de vokala grupo (urbo Razgrad) kaj pluraj aliaj amuzaj programeroj kiuj kutime akompanas la Esperanto-kongresojn.

    Petko Arnaudov


    Denove ĉe Mediteraneo

    Kiel kutime, en la lasta semajno de aŭgusto okazis la 28a Internacia Semajno en la franca mediteranea urbo Sète.

    Ankaŭ ĉi-jare la Semajno havis veran internacian etoson. La kursojn gvidis italo Guzzi Mario (paroliga kurso), hungaria nov-zelandano Stefan MacGill (mezgrada kurso), kaj francoj Babin Pierre (supera kurso) kaj Jorgos (kurso por komencantoj). Inter la trideko da gelernantoj estis rusoj, germanoj kaj francoj divers-aĝaj: la plej juna estis la dujara filino de Stefan MacGill; kaj la plej maljuna tre baldaŭ bezonos tri ciferojn por indiki sian aĝon.

    Kvankam la vetero ne estis tiom varma kiom kutime en tiu sezono en tiu regiono, tamen la etoso estis varmega dum kaj ekster la kursoj. Inter tiom da diversnacianoj oni parolis nur (aŭ preskaŭ) Esperante. Vespere kelkaj el ni vigligis kunvenojn, Stefan prezentis skeĉojn kaj ludojn, la rusoj parolis pri sia lando, Jorgos gvidis kantadon…

    Kompreneble, ankaŭ venont-jare ankoraŭ okazos staĝo en la sama loko la lastan aŭgustan semajnon.

    Evelyne kaj Nikolao


    Eŭropaj medicinistoj studas japanan terapion

    La 3an Eŭropan Medicinan Esperanto-Kongreson anticipis en Budapeŝto 18–21 aŭg 2002 antaŭkongreso en Gerontologia Centro pri reedukado. En ĝia programo estis ekzamenserio pri Yumeiho-terapio, amika renkontiĝo kun budapeŝtaj esperantistoj kaj ekskursoj.

    21 aŭg la kongresanoj kunvenis en Hódmezővásárhely, kie unue okazis oficiala kunveno de Monda Yumeiho-Societo (MYS) sub la prezido de d-ro Imre Ferenczy. Li informis, ke MYS, oficiale registrita en Hungario, havas d-ron Saionji Masayuki kiel dumvivan prezidanton kaj du sidejojn — en Hungario kaj en Tokio. Okaze de la kongreso estis eldonita Edukmaterialo pri Yumeiho-Terapio. 1a kaj 2a gradoj en la pola, hungara kaj Esperanto.

    La kunvenon de MYS sekvis solena malfermo de la 3a EMEK en la urbodomo, kie d-ro György Nanovfszky (prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio), d-ro Imre Ferenczy (prezidanto de UMEA), vicurbestro István Almási kaj landaj reprezentantoj salutis la kongreson. Dum la solena malfermo kantis Dalma Baranyi kaj Georgo Handzlik.

    Post solena hisado de la landa, urba kaj esperanta standardoj okazis belsona fanfara muzikprezentado el la turo de la Urbodomo, kaj vespere oni havis kongresan balon kun dancado ĝis la noktomezo.

    La sekvan tagon plenigis laborprogramo: scienca prelegserio; ekzamenserio pri diversaj gradoj de Yumeiho-terapio sub gvido de d-ro Saionji Masayuki kaj d-ro Włodzimierz Opoka. Diversgradaj yumeiho-terapeŭtoj kune kun la Majstro praktikis Yumeihon. Vespere post laborplena tago estis koncerto de folklor-ensemblo Sófalvy kaj Georgo Handzlik. La kongresanoj ellernis la dancon ĉardaŝo…

    23 aŭg okazis sciencaj prelegoj de d-ro Saionji Masayuki, d-ro Włodzimierz Opoka kaj s-ino Katarina Faragó. Posttagmeze okazis busekskurso al Szeged; post mallonga perpieda urborigardado pli ol 200 partoprenantoj aplaŭdis por belega arta programo.

    24 aŭg antaŭtagmeze laboris Yumeiho-terapeŭtoj sub la gvido de d-ro Saionji Masayuki. Posttagmeze ni vizitis luksan kompanion, kies fako estas ĉeval-bredado kaj trejnado de sportistoj por konkursoj.

    La lasta tago (25 aŭg) estis dediĉita al sporto. Vespere estis “Balo por la sportistoj”.

    Pri la kongreso aperis 4 intervjuoj en gazetoj, en loka radio pli ol unu horon daŭris intervjuo kun Georgo Handzlik. En loka kaj regiona televidoj sume pli ol unu horon daŭris la intervjuoj.

    Stefano Budaházy invitis ĉiujn partoprenantojn al la kvara EMEK kiu okazos en jaro 2003 en rumana urbo Oradea en julio, antaŭ UK.

    Katarina Faragó


    SET jubileas

    La fama Somera Esperanto-Tendaro en Lančov (Ĉeĥio, suda Moravio) festis ĉi-jare la 50an jaron de sia ekzistado. Ĝi ne plu estas vera tendaro, sed kabanaro.

    Ĉiujare okazas tri etapoj de kursoj po du semajnoj. Antaŭe ĉiuj tri etapoj estis plenaj de esperantistoj (ĉ. 150 personoj por unu etapo), sed post 1989 la situacio malboniĝis. La falo de la fera kurteno malfermis la pordon por la angla kaj la intereso pri Esperanto malkreskis. Tamen la tendaro devas perlabori monon, ĉar al la vilaĝo Lančov necesas pagi imposton por ĉiu lito kaj ĉiu nokto. Tial oni devis aranĝi ankaŭ la kursojn de la angla kaj de la germana, pro kiuj la intereso de esperantistoj ankoraŭ malpliiĝis. Oni proponas ankaŭ kursojn de la franca, rusa kaj hispana, kurseton de ŝako kaj pentrado ks. Esperanto fariĝis minoritato en la Esperanta tendaro. La organizantoj ĝojas, ke la kursanoj de la mondlingvoj almenaŭ aŭdas pri Esperanto.

    Ĉi-jare estis kursetoj de Esperanto en la unua kaj dua etapoj, en la tria etapo eĉ du kursoj. Venis ankaŭ eksterlandaj esperantistoj el Hungario kaj venus eĉ afrikanoj, se la kondiĉoj por ili ne estus finance tro malfacilaj (30 mil kronojn por ĉiu persono garantie).

    Plej multaj gesamideanoj venis por 10–11 aŭg, kiam okazis solena renkontiĝo de malnovaj esperantistaj tendaranoj por festi la 50-jariĝon de la tendaro. Venis ĉirkaŭ sepdeko da malnovaj “lanĉovanoj”, kiuj tiamaniere renkontiĝas jam la kvinan jaron. Pragaj esperantistoj surprizis la organizantojn per donaco de tute novaj flagoj (ĉeĥa kaj Esperanta), kiujn oni hisis sur la tendaran maston dum la sabata solena viciĝo. La vespera programo ĉe tendarfajro estis okazo por kantado kaj babilado.

    Dimanĉe ĉiuj forveturis, nur kelkajn horojn antaŭ la katastrofaj pluvoj. Sed kvankam la rivero Dyje elverŝiĝis en la proksima urbeto Vranov, la tendaron la inundoj evitis.

    La tendaro ricevis subvencion de la nove proklamita regiono Vysočina, al kiu apartenas la urbo Třebíč, sidejo de Esperanto-klubo, kies membroj (precipe la motoro de la klubo kaj tendaro Pavel Sittauer) organizas la tendaron.

    Miroslav Malovec


    Mezeŭropo estas nia hejmo

    Projekto por mezlernejanoj Mezeŭropo estas nia hejmo venigis al Esperanto-Domo apud Rijeka 17 lernantojn kaj gvidantojn el Aŭstrio, Germanio, Ĉeĥio, Kroatio kaj Pollando inter 31 aŭg kaj 8 sep 2002.

    La lernantoj komparis siajn lernolibrojn pri historio, samkiel kutimojn de Mezeŭropo, analizante komunajn kaj malsamajn trajtojn de siaj landoj, ankaŭ en la kampo de manĝkutimoj kaj dialektaj esprimoj de vorttrezoro, konatiĝis kun verko Tena — hejmo en Mezeŭropo de Spomenka Štimec.

    Okazis ankaŭ enkondukaj kursoj pri la ĉeĥa, leciono pri komparado de aŭstra kaj germana versioj de la germana lingvo. Polajn aŭtorojn en Esperanto prezentis Adam Tylicki. Ekskursoj gvidis al Rijeka, Trsat kaj Opatija.

    La gejunuloj ŝatis la restadon en la Esperanto-Domo en Kostrena kaj volonte en pli vasta gamo renkontiĝus en la sama tempo komence de septembro 2003.

    La renkontiĝon financis Ministerio pri Eŭropaj Integriĝoj de Kroatio kaj Departamento de Rijeka.

    Spomenka Štimec


    Rusiaj Esperanto-Tagoj: nova ŝtupo

    La tendara emblemoEn Sovetio ekzistis bona sistemo de Esperanto-tendaroj: BET por ĉiuj aĝoj, kun pli serioza programo kaj pli alta lingva nivelo, kaj SEJT por junularo, pli distra. Nun BET iĝis preskaŭ neatingebla por ruslandanoj, kaj ĉiam pli senteblis la bezono de io simila ĉe ni — des pli ĉar oni planas ŝanĝi la koncepton de la junularaj tendaroj, fari ilin ĉefe paroliga aranĝo por komencantoj. La unua RET en 1998 estis apenaŭ rimarkita, sed la ĉi-jara altiris grandan atenton.

    RET-02 okazis 15–25 aŭg 2002 apud Kovrov (260 km oriente de Moskvo). Entute partoprenis 137 personoj, tamen pluraj venis ne por la plena periodo. Bedaŭrinde, eksterlande oni malmulte konas niajn tradiciojn kaj eble opinias Ruslandon ne sufiĉe komforta kaj sekura — do al RET-02 venis nur unu “vera” eksterlandano, la ceteraj estis ekssovetianoj.

    Dank' al granda preparlaboro venis kelkaj famaj kaj delonge ne viditaj personoj, precipe kantistoj. Ĉiutage okazis 1–2 koncertoj, kaj nokte oni multe kantis en ĉambroj. Furoris la dueto Ĵomart&Nataŝa, jam dum 11 jaroj loĝanta en Svedio. Vladimir Soroka (Ukrainio) kun sia nova grupo prezentis unikan Esperanto-kurson Septima, bazitan sur kelkcent speciale verkitaj kantoj.

    Ĉiu tago havis sian nomon kaj temon: Esperanto-literaturo, -instruado, -gramatiko, -ideologio, -aplikado, -humuro ktp.; konforme al tio okazis kvizoj, seminarioj, muzikaj kaj intelektaj ludoj, konkursoj kma. Nepre menciindas la Somera Universitato, supera kurso kaj diskutrondoj. Dancado, pentrado, aplikaj artoj ks ĉi-foje, feliĉe, ne dominis, kaj la lecionoj okazis en Esperanto. Oni povis krozeti per kutro laŭ apuda rivero Kljazjma, ekskursi al Vladimir, Suzdal kaj eĉ al proksima armea tankbazejo. Dezirantoj ĝuis lignofajron, bardan kafejon kaj diskotekon. En videosalono oni spektis surbendigaĵojn pri ĉi-jaraj Esperanto-aranĝoj kaj du artfilmojn, amatore sonigitajn en Esperanto. Bedaŭrinde mankis programo por infanoj, da kiuj estis ĉ. 10. 1–2 denaskuloj ne havis, kun kiu paroli…

    Ĝenerala lingva nivelo estis pli alta ol kutime, malgraŭ foresto de elĉerpinta sin “verda polico” kaj dank'al neveno de kelkaj junularaj bru-aktivuloj: la programo estis kompilita ne por ili. Oni ricevis tion, kio estis planita kaj antaŭanoncita — do supozeble restis kontentaj. Estis decidite fari RET ĉiujara kaj en 2003 okazigi ĝin denove en la sama loko.

    Valentin Melnikov


    Renkontiĝo de Amikoj

    Lastatempe la Esperanto-movado en Siberio stagnas. Kvankam iom aktivas tomskanoj kaj krasnojarskanoj, post OrSEJT-32 (Tomsko, 2000), neniu aranĝo okazis en Siberio krom Renkontiĝo de Amikoj (RA), kiun jam dufoje organizis Novosibirska Esperanto-Klubo, fondita antaŭ tri jaroj.

    La klubon vizitas plejparte lernantoj de lernejo №56 kaj studentoj de Siberia Sendependa Instituto. Estas multe da problemoj (la ĉefa, sendube, mona) veturigi junulojn foren. Sed la tendaroj pozitive influas al deziro de lernantoj daŭrigi lernadon de Esperanto, la etoso helpas al junuloj amikiĝi. Pro tio ni decidis krei nian propran tendaron kaj nomis ĝin Renkontiĝo de Amikoj.

    RA-2 okazis sur la insulo en Obj-a maro dum la unua semajno de julio. Partoprenis 35 homoj el Novosibirsko, Novokuznecko, Tjumeno, Tomsko, Krasnojarsko, Irkutsko kaj Moskvo. La programo inkluzivis 3-nivelajn kursojn pri Esperanto kaj lernadon de popularaj Esperanto-kantoj.

    En RA-2 prelegis Vladimir Minin el Tomsko (Vivmaniero de usonanoj), Andrej Grigorjev el Krasnojarsko (Ruslandaj inventaĵoj) kaj Petro Stepanov el Novosibirsko (Enigmoj de la Kosmo).

    Maŝa Baranova gvidis matenan gimnastikon kaj instruis nin danci. Okazis “sporta tago” kaj ludo “Lasta heroo”. Du teamoj konkurencis dum du tagoj kaj partoprenis multe da sportaj kaj intelektaj konkursoj. Venkis moskvano Volodja Sergejev.

    La naturo belegis kaj la vetero ĝojigis nin. Fungoj kaj beroj en la arbaro, karesa kaj varma “maro” donacis al ni plezuron. Ni naĝis, sunbruniĝis, promenis sur la insulo kaj boatadis. Estis organizita ekskurso al apuda vilaĝo, laŭ la vojo ni observis lokan rivereton kun kaskadoj.

    La renkontiĝo sukcesis, ĉar rezulte de ĝi kreskis bonaj rilatoj inter esperantistoj de siberiaj urboj. Ekzemple, novokuzneckanoj invitis nin veni al la naskiĝtago de sia Esperanto-klubo en oktobro. Kaj inspiritaj de nia RA ili mem planas fari propran tendaron sekvont-somere.

    Katerina Arbekova


    La unua paŝo en Esperantujon

    Fine de la pasinta lernojaro naŭ membroj de la rondeto Esperanto en la lernejo №100 en Iĵevsk (ĉefurbo de Udmurtio, en Ruslando), kiuj sukcese finis elementan kurson, ricevis en la solena kunveno (˨ͥɪ) atestojn kaj donacojn de la direktoro de la lernejo, Boris Pomytkin, kaj de la instruisto, Bronislav Ĉupin.

    Post la somera feriado la rondeto denove funkcias. Sed plej gravas ke unu klaso komencis lerni Esperanton fakultative. 25 lernantoj de la 2a klaso jam faris la unuan paŝon en Esperantujon.

    Bronislav Ĉupin


    Anna en JapanioEl Japanio kun amo

    Ĉi-somere Anna Butkeviĉ, prezidanto de peterburga societo Espero, estis en Japanio kaj partoprenis Esperanto-kongreson en Osako — ĝemelurbo de Peterburgo.

    La akcepto estis tre varma kaj kortuŝa. Dank' al japanaj samideanoj Anna vizitis dek urbojn, prelegis en kluboj, renkontiĝis kun veteranoj kaj aktivuloj de la japana Esperanto-movado, konatiĝis kun la riĉega japana kulturo. Responde ŝi prezentis pupspektakleton kaj rakontis pri Ruslando.

    “Miaj koro kaj animo restis en Japanio”, — diris Anna, kiu esprimas grandan dankon al s-ro Nisio Tutomu, s-ino Gotoo Sumiko kaj al ĉiuj japanaj esperantistoj, kiuj nun sendas al ŝi leterojn kaj fotojn.

    Boris Kondratjev


    Marjorie Boulton en la Kvinpetalo

    19–23 jul en la Kvinpetalo (Francio) okazis preparado al altaj studoj, kiun gvidis Janine Dumoulin kaj Georges Lagrange. Por doni iom da “spico” al la lingvokurso al Bouresse venis Marjorie Boulton.

    Ŝi faris kvar prelegojn en kvintaga periodo (unu tagon ŝi kaj multaj aliaj kvinpetalanoj iris al Grésillon por la “Jubile-libra” Festo). La temoj de Marjorie estis William Auld, Faktoj kaj Fantazioj, Harry Potter kaj Katoj.

    Pri Auld Marjorie plenigis pli ol unu horon rakontante lian vivon kaj aktivadon kiel pedagogo, redaktoro, verkisto, tradukisto, kritikisto, aktoro — finante per la granda ceremonio, en kiu li transdonis sian ampleksan bibliotekon al la ĉefbiblioteko de Skotlando.

    Faktoj kaj fantazioj: origine UEA petis al Marjorie verki “antologion por komencantoj”. Ŝi serĉis manieron prezenti materialon en alloga formo kaj kolektadis ĝin el la plej diversaj fontoj, pli da faktoj ol da fantazioj, iom en la stilo de Readers Digest, kiu ankaŭ donas anekdotojn, rimaĵojn, vortludojn, fabelojn, proverbojn.

    La furoraj libroj pri Harry Potter multe impresis ŝin kaj ŝi klarigis kial. Evidente ŝi konsideras ĝin taŭga materialo por traduko en Esperanton, sed same evidente en sia aĝo de 78 kaj sanstato ne tre bona, ŝi mem ne entreprenos tian gigantan taskon.

    Sian preferatan temon, la katoj, ŝi aliris en nigra T-ĉemizo kun ora pentraĵo de egiptaj pra-katoj. La elekto de poemoj ŝajnis vastega kaj inkluzivis Kalocsay, Schwartz kaj aliajn, aldone al verkoj de Marjorie mem; la tuto majstre kunligita per ŝiaj prozaj spritaĵoj.

    Helga Rapley

    Sur la foto. Marjorie Boulton en Grésillon en diskuto kun Gerrit Berveling. (20 jul 2002)


    KCE: Plurnivele kaj internacie

    La 5a PIK (Plurnivela Internacia Kursaro, Somera sesio 2002), disvolviĝis en Kultura Centro Esperantista (Svislando) dum du semajnoj, kun entute ses kursoj.

    Instruis Perla Martinelli (unua kaj dua gradoj), Giorgio Silfer (tria, literaturo), Tomasz Chmielik (tria, historio). Aliĝis 14 personoj el 6 landoj.

    Spite al la relative malgranda nombro da aliĝoj, PIK estis kvalite tre rimarkinda kaj finance pli sukcesa ol pasintjare. Al la sukceso kontribuis la kunestado de la homoj: preskaŭ ĉiuj loĝis en domo Naville, kiu unuafoje fariĝis efektiva kolegio.

    Sufiĉa estis la alfluo por la ankoraŭ nova svisa Esperanto-ekzameno: du por la unua grado, unu por la dua, unu por la tria. La unuan gradon trapasis italo kaj brito. La kandidato al la tria grado ne sukcesis ĉe la parola parto. La ekzamena komisiono konsistis el Jean-Thierry von Büren, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

    Varia kaj aprezata estis la distra programo, kun kanta kaj gastronomia flankoj: krom Anjo Amika, muzikis kaj kantis Jean-Thierry von Büren.

    Paktano


    Flandra Esperanto-Ligo ĝenas

    Flandra Esperanto-Ligo multe ĝenas per tiklaj demandoj. En junio la flandra parlamento devis okupiĝi dum tuta mateno pri la problemo de la lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla. Pro tio ke pluraj flandraj kaj belgaj entreprenoj kaj organizoj adoptas la anglan, pli kaj pli aperas dunganoncoj kun la mencio “English Mother tongue”.

    Dan Van Herpe, gazetara oficisto de Flandra Esperanto-Ligo, ne estas kontenta. “Diskriminacio, — klarigis Van Herpe al ĵurnalisto en la senpaga tagĵurnalo Metro kiun atente legas centmiloj da belgoj survoje al la laboro. — Se vi perfekte sed ne gepatralingve parolas la anglan tiam vi ne havas ŝancojn se la dunganonco postulas denaskan scipovon de la angla”.

    Dafydd ap Fergus


    Teatre en Lesjöfors


    En la 17aj Internaciaj Someraj Kursoj de Esperanto en Lesjöfors, pri kiuj informis la antaŭa Ondo, junaj kursaninoj kune kun la gvidantino Beatrix Svenonius preparis teatraĵon La knabinoj, la lupo kaj la sorĉistino. Sur la foto estas hundo Tjabo, kiu rolas la lupon, kaj la aktorinoj (de maldekstre): Pia, Marta, Nora, Sara, Beatrix, Jasmin, Sofia, Elinor kaj Anna. Nur de Miranda estas parteto videbla.

    Wim Posthuma


    Kurte

    En la Monda Konferenco pri Daŭrigebla Disvolviĝo (Johanesburgo, 19 aŭg – 4 sep 2002) kun 62 mil delegitoj el la tuta mondo (i.a 104 landestroj, centoj da diplomatoj, ministroj) Harro von Blottnitz kaj Elisee By'elongo disdonis informilojn pri Esperanto kaj estis intervjuitaj de radio Kanalo Afriko. (Elisee By'longo)

    Senatano Dieter Rooke kaj kortumano Giorgio Silfer reprezentis la Esperantan Civiton en la dua Internacia Konferenco pri Federismo en San-Galo (Svislando) 27-30 aŭg 2002. (Heroldo de Esperanto)

    En aŭgusto 2002 en Visaginas (Litovio) okazis tradicia muzikfestivalo Visagino Country, en kiu antaŭ 15 mil aŭskultantoj koncertis pli ol dudek grupoj el tuta mondo. Esperanto-ensemblo Asorti kun kelkaj litovaj grupoj prezentis dum la festivalo kanzonojn en Esperanto. (Nun)

    Post la sukcesa partopreno de esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Brazilo (2001), oni planas prezenti Esperanton ĉe la Eŭropa Socia Forumo okazonta la venontan novembron en Firenze (Italio), prepare al la Monda Forumo (januaro 2003). Temas pri disdonado de informiloj kaj okazigo de prelegoj kaj rapida kurso. (TEJO-Aktuale)

    Esperantolehti, organo de Esperanto-Asocio de Finnlando, denove ricevis 1000-eŭran subvencion de la edukministerio. (Esperantolehti)

    Ekde septembro Esperanto-programo ĉe Radistacio Rio-de-Janeiro, Esperanto, la lingvo de frateco, dissendata ĉiumarde de la 15h00 ĝis 15h55, estos ripetata ĉiuvendrede de 23h00 ĝis 23h55. (Nun)

    La estraro de UEA voĉdone akceptis la novan konsiston de la amerika komisiono, kiun gvidos Adonis Saliba; en la komisiono estas po unu reprezentanto el 12 landoj: Argentino, Brazilo, Ĉilio, Dominika Respubliko, Honduraso, Kanado, Kolombio, Kosta-Riko, Kubo, Meksiko, Usono, Venezuelo. (Michela Lipari)

    182 personoj el 17 landoj, inkluzive de nur 3 ruslandanoj, partoprenis la 38ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn, kiuj okazis 7-14 jul en Rigo, Latvio. (Jāzeps Šlars)

    Anoncita por la antaŭlasta tago de la 87a UK, la tradicia Esperantologia Konferenco unuafoje dum la lastaj jaroj ne okazis pro manko de prelegontoj; anstataŭe estis kunveno pri la kultura agado de UEA. (Heroldo de Esperanto)

    Esperanto-klubo de Gotenburgo, kie okazos la 88a UK, havas 77 membrojn; la urba biblioteko havas ĉ. 800 librojn en/pri Esperanto. (Vekilo)


    Vide el Bruselo

    Esperantista Motorciklanta Ĉeno vojaĝas al Strasburgo

    Por la sesa sinsekva jaro, fronte de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo sub la standardo de la Federacio de la Eŭropaj Motorciklaj Asocioj (FEMA) kunvenis la motorciklantoj el Eŭropo kaj la Eŭropaj Parlamentanoj por amika motorciklirado. Dum la aliaj jaroj la francoj estis ĉiam multaj. Sed ĉi-foje, je la komenco de julio, estis pli granda nombro da reprezentantoj el Germanio kaj Britio, entute 200 partoprenantoj venintaj el ĉiuj horizontoj de Eŭropa Unio de Svedio ĝis Grekio kaj de Pollando ĝis Portugalio.

    “Pro niaj ĉiujaraj ĉeestoj, la dialogoj estis pli kaj pli facilaj. Sed nur en la angla lingvo”, — diras belgo André Rambeaux, fondinto de Esperantista Motorciklanta Ĉeno. Rambeaux, kiu partoprenas jam dum ses jaroj, klare rimarkas la lingvan problemon en la eŭropa motorciklado. “Ĉiuj paroladoj, inkluzive de la Eŭroparlamentanoj, same kiel de la motorciklaj reprezentantoj, estis faritaj anglalingve”. Rambeaux dubas ke la bunta ĉeestantaro de motorciklantoj povis kompreni tion, kio estis dirata por ili. “Paroli nur angle al eŭropanoj estas edifa ekzemplo de la malestimo kaj memkontenteco de niaj elektitoj”.

    Rambeaux — jes la francoj elparolas la nomon same kiel la konata kaj muskola filmaktoro Rambo — kunportis Esperanto-flagon. “Pro la flago Esperanto, mi povis veki la atenton de pluraj personoj inter kiuj kelkaj membroj kaj asistantoj de la Eŭropa Parlamento”. La fondinto de la Esperantista Motorciklanta Ĉeno, Rambeaux, kaptis la okazon diskuti pri la lingva problemo. “Ĉiuj ŝajnas kontentaj pri la situacio kiun ili konsideras neevitebla”. La asistantoj kaj parlamentanoj agnoskis al Rambeaux ke ilia angla lingvo ne estas tute sen riproĉo. “Sed ili asertas ke ĉio glate funkcias ĉar ili permesas al si reciproke erarojn, tiel rekreante ĵargonaĵon kiun nur ili mastras”.

    Dum la vojaĝo, usona firmao Harley-Davidson, la plej granda apoganto de la evento, ankaŭ ofertis barbaku-manĝon por festi la Tagon de Usona Sendependeco. Tamen asistantoj kaj parlamentanoj ne konsideras la anglan lingvon kiel plian dependaĵon de la angla-usona koloniismo. “Male, ili asertas, ke estas venko kontraŭ Usono kiu ne plu mastras sian lingvon kaj devu akcepti ke eŭropanoj kripligas ĝin!” Rambeaux miras, ke tiaspecaj politikistoj esperas direkti Eŭropon. “Ili kapablas fuŝparoli en pluraj lingvoj. Ĉiuj, en la eŭropa ŝafaro, beas laŭ la oficiala diskurso. Krom la denaska lingvo, scio de tri ĝis kvar eŭropaj lingvoj,” diras Rambeaux, rememorante la ŝercon pri la fuŝa “lingvo” Europanto, kreita de itala tradukisto ĉe Eŭropa Unio por amuzi kolegojn.

    La reprezentanto de Esperantista Motorciklanta Ĉeno povis pli fruktodone interŝanĝi ideojn kun la partoprenantoj kiuj ne estas el la eŭropaj institucioj. Greka paro, veninta tra Pollando antaŭ ol kuniĝi kun la grupo en Alzaco, hazarde renkontis francojn gastigatajn de pollandanoj. “Ili konversis per tiu diskreta lingvo, sed vivanta, Esperanta lingvo!” Kiam en Strasburgo la grekoj vidis la Esperantan flagon flirtantan kune kun tiu de la Federacio de la Eŭropaj Motorciklaj Asocioj, ili venis peti informojn. Pluraj tiaj kontaktoj dum la vojaĝo donis al Rambeaux esperon. “Kiam la politikaj direktantoj lasas sin porti per la anglalingva fluo, la popolo nepre devu rekapti la iniciaton. La mortintaj fiŝoj malsupreniras la fluon, la vivantaj supreniras laŭ ĝi”.

    Por pli da informoj pri la Esperantista Motorciklanta Ĉeno kontaktu André Rambeaux: 27 la Fagne de Chimay, BE-6460 Chimay, Belgio Rete: emĉ@skynet.be

    Dafydd ap Fergus


    Vortoj de Komitatano Z

    Hobiisma sindromo

    Profesiigo estas unu el la celoj de la laborplano de UEA. Malfeliĉe la nuna estraro ekrealigis ĝin kontraŭdire, malfortigante la kapaciton de sia profesia mano, la Centra Oficejo. Tamen, profesiigo kaj profesieco ne limiĝas al dungitoj. Eĉ se UEA kaj aliaj Esperanto-establoj duobligus sian dungitaron, nia sorto plu dependus de neprofesiaj aktivuloj. Ili devas fariĝi pli profesiecaj ol nun. Tio ne estas nova slogano. Ĝia plej elstara advokato estis Lapenna, kiu metis ĝin en la centron de sia konstruado de “moderna UEA”.

    Hobiismo ne eviteblas sur la herboradika nivelo, sed ĝi estas des malpli pardonebla, ju pli supra estas la movada nivelo. Landa asocio devas esti pli profesieca ol loka klubo kaj sur la internacia nivelo la postuloj estas ankoraŭ pli severaj. Evidente la plej severajn kriteriojn oni devas starigi al la gvidado de UEA. Tial ŝokis legi la reagon de estrarano Andrej Grigorjevskij al kritikoj pri diletante kompilita estrara agadraporto pri la jaro 2001. Laŭ li la estraranoj ne povas esti pli profesiecaj ol la membroj, ĉar ili estas elektitaj el inter la membroj kaj plenumas siajn taskojn en libera tempo. Mi tamen kredas, ke membroj atendas, ke estrarano de ilia monda organizaĵo ne estu kiel kiu ajn el ili sed pli kapabla, klera kaj kompetenta, unuvorte: profesieca. En tiu senco la estraro kaj ĉiuj organoj de UEA estu la kremo de la asocio.

    Hobiismo havas profundajn radikojn. Ĝi kaŝiĝas en ĉiu esperantisto, ĉar praktike al ĉiu Esperanto ja estas hobio. Inter ni troviĝas aprezataj fakuloj de diversaj kampoj, sed ni ne povas profiti de iliaj kapabloj. Kiam ili libertempe okupiĝas pri Esperanto, ili malvestas sin de sia profesio aŭ fako kaj fariĝas esperantistoj. Ili volas malstreĉiĝi, havi kontraŭpezon al sia taga vivo. Kalocsay estis eminenta medicinisto, sed ni havas de li neniun libron pri medicino. Nu, lin ni pardonas pro liaj superbaj servoj al nia lingvo, sed kion diri pri Richard Wood? Tiu usonano verkis angle renomajn librojn pri kurtonda aŭskultado sed eĉ ne unu broŝuron en Esperanto por helpi nin kapti Esperanto-staciojn. Kaj kiu hobio en niaj renkontiĝoj estas la plej populara post Esperanto? Fotado. Tamen, ni ne havas lernilon de fotado. La finno Vilho Setälä aperigis tiajn nacilingve, sed kiel esperantisto li preferis senutile verki pri participoj. Ankaŭ la fakaj asocioj suferas, ĉar elstaraj fakuloj ne kunportas sian fakon en Esperantujon. Sekve ilin gvidas hobiuloj, kies veraj fakoj estas aliaj. Ne mankas esceptoj, sed ili estas… esceptoj. Kelkaj tiaj kolektiĝis en AIS, kie ili prelegas Esperante unu al aliaj, sed ili zorgas ankaŭ pri la administrado, kiu sekve estas malprofesia kaj malseriozigas ilian institucion ĉe eksteruloj.

    La hobiisma sindromo subfosas nian movadon. Necesas konscii pri ĝi kaj kontraŭagi ĝin. Mankon de kompetenteco ne eblas anstataŭigi per entuziasmo.

    Komitatano Z


    Postforumaj impresoj

    Kaliningrado estas tiu parto de Ruslando, kiu plej proksimas al la suda parto de Svedio. Fakte la distanco el mia hejmurbo Lund al Kaliningrado estas malpli granda ol al Stokholmo. Tamen pri Kaliningrado niaj amaskomunikiloj raportas ĉefe kiam temas pri disvastiĝo de la aidos-epidemio aŭ pri infanhejmoj kiuj ricevas helpon de Svedio — la bildo ne estas tiom nuanca.

    Estas nenia novaĵo, ke estas komplika, kosta kaj longedaŭra proceduro havigi al si ruslandan vizon. Tamen ŝajnas aparte absurda, ke por veturi al la proksima urbo Kaliningrad mi devas unue dufoje veturi al Kopenhago, unue por lasi la dokumentojn kaj poste preni ilin — sendi ne eblas. Kaj krome necesas pagi por tiu servo. Entute la havigado de la vizo kostas preskaŭ same multe kiel la tuta vojaĝo al Kaliningrado kaj reen. Nu, mi ne plendu, ruslandanoj certe pli spertas pri vizaj problemoj ol mi.

    La plej simpla maniero atingi Kaliningradon por mi estis veturi ŝipe al Gdańsk, kaj tie kapti buson post duontaga atendado. Feliĉe Gdańsk estas tre vidinda urbo, do la atendado pasis agrable, sed en Gdańsk oni ankaŭ avertis min, ke Kaliningrado estas tre problema regiono, kien polaj turismaj firmaoj ne emas sendi siajn busojn, ĉar la malriĉaj lokanoj ĵetas ŝtonojn kontraŭ la eksterlandaj busoj.

    Mi do ne vere sciis, kion atendi, sed ial mi tuj sentis min pli trankvila, transveturinte la limon. Male ol en Pollando, en Ruslando mi ĉiukaze povas paroli la lokan lingvon kaj iel-tiel komprenas, kiel la homoj kaj la socio funkcias.

    Neniuj ŝtonĵetantoj videblis, kiam la buso malfrue vespere alvenis al Kaliningrado. La urbo certe ŝajnis malpli prizorgita ol Gdańsk, sed la etoso estis agrabla kaj trankvila spite la relative malfruan horon. Kaliningradaj esperantistoj afable renkontis min ĉe la buso, ni kune promenis en la agrabla somera vespero al bela manĝejo, kie mi povis provi la lokan bieron kaj poste kaptis privatan taksion por veturi al la tranoktejo.

    La sekvan matenon mi uzis mian liberan tempon por iom pli esplori la ĉefan straton, kiu daŭre portas la nomon de la gvidinto de la monda proletaro — evidente pro tio, ke la alternativo estus la malnova germana nomo. La librovendejo kiun mi trovis estis bone provizita kaj ne tro kosta, laŭ la strato veturis nenovaj sed bonstataj germanaj aŭtobusoj, kaj en la ekstrema varmo estis agrabla sperto surstrate aĉeti el granda cisterno veran kvason.

    Se kompari kun Moskvo, kiun mi vizitis pasint-jare, la ĝenerala aspekto de la stratoj certe estis pli provinca ol en Moskvo — multaj domoj estis en iom pli malbona stato ol dezirinde, kaj certe malpli multis la butikoj kaj kafejoj ol en la ĉefstratoj de Moskvo. Tamen la homoj estis bone vestitaj kaj ŝajne bonstataj; almozpetantoj, kiuj en Moskvo multas, ĉi tie tute mankis.

    Specifan ekssovetian etoson certe kreis la neniam finkonstruita, jam ruina partia domo, kiun oni siatempe ekkonstruis sur la eksplodigitaj ruinoj de la kastelo Königsberg, kaj en proksima strato stranga, evidente finkonstruita ponto, kiu tamen neniam povis esti ekuzita, ĉar oni forgesis konstrui la vojojn al ĝi kondukantajn. Pri Sovetio memorigas ankaŭ la grizaj, iom kadukaj kolose multetaĝaj loĝdomoj, la sloganoj kiuj ankoraŭ konserviĝis sur kelkaj domoj proksime al la ĉefaj stratoj, kaj la klasika statuo de Lenino en la ĉefa placo.

    Malantaŭ la ŝtona Lenino oni tamen jam konstruas novan ortodoksan preĝejon, eble por neŭtraligi la efikon de la proleta gvidinto, kaj apud la grizaj betonaj kolosoj ekkreskis la bierĝardenoj, terasaj trinkejoj en kiuj estas agrable pasigi someran vesperon babilante pri tio kaj jeno. La bierejoj estis vigle vizitataj ankaŭ lunde vespere, sed la etoso estis tre trankvila kaj hejmeca.

    La ĝenerala imago en Svedio pri Ruslando, kaj precipe pri Kaliningrado temas ĉefe pri grizo, mizero kaj krimo, sed el tiuj almenaŭ iugrade mi spertis nur grizon — certe la centraj partoj de la urbo povas doni tre grizan impreson, almenaŭ se oni atendas vidi iujn belajn restaĵojn de la mezepoka kaj posta germana pasinteco.

    La grizon en la urbo mem agrable kontraŭpezas kelkaj kvartaloj, kie konserviĝis kaj estis parte bele rekonstruitaj domoj de la antaŭmilita tempo. Precipe impona estis tamen la vizito al la ĉemara banurbeto Svetlogorsk, kie la plaĝo kun la pura sablo, pura akvo kaj apudaj kafejetoj estis vere agrabla surprizo post la sufoka varmo en la urbo. Eĉ vizitantoj el la cetera Ruslando miris pri la luksaj ripozdomoj de riĉuloj, kiujn eblis rigardi de tute proksime, sed la plej granda parto de la ripozantoj ŝajnis esti ordinaraj urbanoj kiuj decidis pasigi la tagon ĉe la maro.

    Eĉ pli surpriza estis la vizito al la naturparko Kurlanda (Kurŝa) terlango, longa kaj mallarĝa terpeco kiu dividas la Kurlandan golfon disde la Balta maro. De observ-platformo oni povis vidi la terlangon etendiĝi kilometrojn en du direktoj, sur ambaŭ flankoj maro, ĉirkaŭe nur belegaj dunoj kaj pina arbaro. Malproksime videblis kelkaj pitoreskaj vilaĝetoj kaj iuj turoj pli proksime al la Litovia limo, sed apenaŭ eblis imagi ke en la proksimeco loĝas pli ol miliono da homoj — nur la maro aŭdeblis.

    Kalle Kniivilä

    Foto de Kalle Kniivila
    En Kaliningrad oni ankoraŭ povas trinki la rusan kvason en stratoj kaj skvaroj — tre bona trinkaĵo por la varma vetero, kiu daŭris la tutan Forumon. (Foto de Kalle Kniivilä)

    Kabei kontraŭ tutmondiĝo?

    S-ano Finkel klarigis en la julia Ondo ke li intencas kabei pro sia kontraŭstaro al tutmondiĝo. Laŭ li,
    1. tutmondiĝo efikas detrue al la monda diverseco etna kaj kultura;

    2. Esperanto “celas ĝuste la tutmondiĝon”.

    Kompreneble, mi neniel volas dekonvinki lin de kabeado, ĉar tia decido estas ĉies plej intima rajto. Mi eĉ ne diskutas pri la unua punkto, ĉar ĝia eventuala vereco ne tuŝas mian nunan argumenton. Mi ŝatus nur atentigi — pardonu memripeton — pri la evident-manko de lia dua aserto.

    Nome, laŭ mi esperantismo havas “denaskan ambiguon: tion ke ĝi duvizaĝas kiel universalismo (ofte ema forĵeti ĉion apartigan) kaj kiel (a)partismo (ofte strebanta komuniki, per universala esprimilo, sian apartecon anstataŭ partecon). Du fluoj paralelaj, eĉ se en miniatura mezuro, kun la tutmonda unuecigo (foje rulpremila) unuflanke kaj kun lokaj partikularismoj (foje najbar-buĉoj) aliflanke”. (“Ne drivi, sed navigi memfidele” // Esperanto. 1999: 10, pĝ. 161)

    István Ertl (Belgio)


    Ĉu oni devas labori por iu lingvo?

    Laŭ Jurij Finkel, la rusa kaj la juda kulturoj “estas je kelkaj potencoj de dek pli interesa(j), ol la Esperanta — kiu fakte ekzistas en ĝerma stato. Certe, oni povas kaj devas labori por evoluigi ĝin — sed mi jam ne deziras” (LOdE. 2002: 7).

    La Esperanto-kulturo estas plejparte tio, kion Esperanto ĉerpis el aliaj kulturoj. Oni ne povas kaj ne devas labori por evoluigo de la Esperanto-kulturo.

    Se ekzistos Esperanto-socio (Esperanto-popolo) la Esperanto-kulturo ellaboriĝos aŭtomate. Sed sen Esperanto-socio (Esperanto-popolo) ne estas senco kaj praktika eblo ellabori la Esperanto-kulturon.

    Jurij Finkel ne plu deziras labori por Esperanto pro “ideologia malakcepto de la interna ideo de Esperanto kaj de la ideo de internaciaj lingvoj ĝenerale” (samloke).

    En Esperanto pli gravas ne la interna ideo, sed ebloj facile kaj libere interkomunikiĝi kun reprezentantoj de diversaj popoloj de la mondo. Ĉu oni devas labori por iu lingvo? Ŝajne ne. Ordinare oni nur uzas lingvojn por komunikadaj celoj. Ĉi tie temas pri ordinaraj uzantoj de la lingvoj. Tamen rajtas ekzisti specialaj institucioj, kiuj okupiĝas pri disvastigoj de siaj lingvoj, ekzemple, Goethe-Instituto en Germanio, kiu okupiĝas pri popularigo de la germana.

    Vladimir Minin (Usono)


    Anton Chekhov

    La vivo en demandoj kaj ekkrioj

    de Anton Ĉeĥov

    Bebaĝo. Kion Dio donis: ĉu filon aŭ filinon? Kiam la bapto? Granda knabeto! Vartistino, ne faligu lin! Aĥ, aĥ! Li falos!! Ĉu la dentetoj aperis? Ĉu li havas skrofolon? Forprenu la katinon, ja ĝi lin gratvundos! Tenu la onklon je lipharoj! Tiel! Ne ploru! Hejma koboldo venas! Li jam paŝas! Forportu lin — li estas malĝentila! Kion li faris al vi? Povra surtuto! Ne gravas, ni sekigos ĝin! Li renversis inkujon! Dormu, pufuleto! Li jam parolas! Aĥ, kia ĝojo! Nu, diru ion! Fiakro preskaŭ surveturis lin! Forpelu la vartistinon! Ne staru ĉe trablovo! Hontu, ne indas bati tian etulon! Ne ploru! Donu al li spickukon!

    Knabaĝo. Venu ĉi tien, mi vin vergos! Kie vi frakasis vian nazon? Ne ĝenu la patrinon! Vi ja ne estas etulo! Ne venu al la tablo, vi poste manĝos! Legu! Ĉu vi ne scias? Iru al la angulo! Unu poento! Ne metu najlojn en la poŝon! Kial vi ne obeas la patrinon? Manĝu dece! Ne fingrumu en la nazo! Ĉu vi batis Demiĉjon? Knabaĉo! Legu por mi fablon de Krylov! Nomu la pluralan nominativon! Adiciu kaj subtrahu! For el la klasĉambro! Vi ne ricevos tagmanĝon! Tempas dormi! Jam la naŭa horo! Li petolas nur en ĉeesto de gastoj! Vi mensogas! Kombu vin! For de l' tablo! Nu, montru viajn poentojn! Vi jam ŝiris la botojn! Hontu ploregi, vi jam estas granda! Kie vi la uniformon malpurigis? Por vi mi ne sukcesas ĉion provizi! Denove unu poento! Kiam fine mi ĉesos vergi vin? Se vi fumos, mi vin forpelos el la hejmo! Nomu la superlativon de facilis! Facilissimus? Vi mensogas! Kiu fortrinkis la vinon? Infanoj, simio en la korto! Kial vi igis mian filon ripeti la lernojaron? La avinjo venis!

    Junaĝo. Vi estas tro juna por trinki vodkon! Rakontu pri la verbaj tempoj! Frue, frue, junulo! En via aĝo mi sciis nenion similan! Ĉu vi ankoraŭ timas fumi en ĉeesto de la patro? Aĥ, kia hontego! Ninjo transdonas al vi saluton! Prenu, ekzemple, Julion Cezaron! Devas esti ut consecutivum. Aĥ, ĉarmulino! Lasu min, sinjoro, aliel mi … al via patro rakontos! Nu, nu… kanajlo! Brave, ĉe mi jam lipharoj kreskas! Kie? Tion vi pentris, sed ili ne kreskas! Nadine havas ĉarman mentonon! En kiu klaso vi estas nun? Konsentu, paĉjo, ke por mi ne decas ne havi poŝmonon! Nataŝa? Mi scias, mi vizitis ŝin! Ĉu vi? Ho, modestulo! Donu al mi cigaredon! Ho, se vi scius, kiel mi amas ŝin! Ŝi estas diino! Kiam mi finos gimnazion, mi edziĝos kun ŝi! Tio ne koncernas vin, maman! Mi dediĉas al vi miajn versojn. Lasu por mi finfumi ĝin! Mi ebriiĝas jam post tri glasetoj! Bis! bis! Braaave! Ĉu vi vere ne legis Bornon! Ne kosinuso, sed sinuso! Kie tangento estas? Ĉu Sonjo havas malbelajn krurojn? Ĉu mi povas vin kisi? Ni trinku! Huraaa, mi finis la lernadon! Skribu al mia konto! Pruntedonu al mi la dudek kvin rublojn! Mi edziĝos, patro! Sed mi ĵuris! Kie vi noktumis?

    Inter 20 kaj 30 jaroj. Pruntedonu cent rublojn! Kiu fakultato? Por mi egale! Kiom kostas leciono? Tamen malmultekosta! Al Streljna kaj reen! Bis, bis! Kiom mi ŝuldas al vi? Venu morgaŭ! Kio estos hodiaŭ en la teatro? Ho, se vi scius, kiel mi amas vin! Jes aŭ ne? Jes? Ho, mia ĉarmulino! Forpelu! Kelnero! Ĉu vi trinkas ŝereon? Maria, donu al mi kukuman pekl-akvon! Ĉu la redaktoro estas hejme? Ĉu mi ne havas talenton? Strange! Sed kiel mi perlaboru? Pruntedonu kvin rublojn! Al Salono! Sinjoroj, jam mateniĝas! Mi forlasis ŝin! Pruntedonu frakon! La flavan en angulon! Mi jam estas tro ebria! Mi mortas, doktoro! Pruntedonu monon por kuracilo! Mi preskaŭ mortis! Ĉu mi maldikiĝis? Ĉu al Jar? Tio indas. Donu al mi laboron! Bonvolu! Ha, ja vi estas pigrulo! Ĉu eblas tiel malfrui? Temas ne pri mono! Ne, pri mono! Mi mortpafos min!! Fino! Diablo estas kun tio, kun ĉio! Adiaŭ, damnita vivo! Tamen… ne! Ĉu estas vi, Liza? Mia kanto jam estas finita, maman! Mi jam finvivis mian vivon! Donu al mi laborlokon, onklo! Ma tante, la kaleŝo estas preta! Merci, mon oncle! Ĉu vere mi ŝanĝiĝis, mon oncle? Finis diboĉojn? Skribu tiun dokumenton! Ĉu edziĝi? Neniam! Ŝi, ve, havas edzon! Via Ekscelenco! Prezentu min al via avino, Serge! Vi estas ĉarma, princino. Ĉu maljuna? Tute ne! Vi provokas komplimentojn! Mi petas fotelon en la dua vico!

    Inter 30 kaj 50 jaroj. Malsukceso! Ĉu estas vaka ofico? Naŭo sen atutoj! Kera sepo! Disdonu kartojn, vorte excellence. Vi doktoro, estas terura! Ĉu mia hepato trograsiĝis? Absurde! Kiel multe fakturas doktoroj! Kiun doton ŝi havas? Nun vi ne amas min, sed poste vi ekamos! Gratulojn okaze de la geedziĝo! Ne povas mi, mia kara, ne kartludi! Stomaka kataro? Ĉu filo aŭ filino? Kopio de la patro! He… mi ne sciis! Mi gajnis, mia kara! Diable, mi denove malgajnis! Ĉu filo aŭ filino? Kopio de… la patro! Mi certigas vin, ke mi ne konas ŝin! Ĉesu ĵaluzi! Ni veturu, Fani! Ĉu braceleton? Ĉampanon! Gratulojn okaze de la rangaltiĝo! Merci! Kion mi faru por malgrasiĝi? Ĉu mi estas kalva?! Ne zumu, bopatrino. Ĉu filo aŭ filino? Mi estas ebria, Karolinjo! Permesu kisi vin, germanineto! Denove tiu kanajlo estas ĉe mia edzino! Kiom da infanoj vi havas? Helpu la povran homon! Kiel ĉarma estas via filino. Venu, mi vin vergos, aĉa knabeto! Ĉu vi ĉifis mian perukon?

    Maljuneco. Ĉu ni veturu al kuracloko? Edziniĝu kun li, filino mia! Ĉu stulta? Ne gravas! Dancas malbone sed la kruroj estas ĉarmaj! Ĉu cent rubloj pro… la kiso! Aĥ vi, diablido! Ha-ha-ha! Ĉu vi volas tetraaĵon, knabineto? Vi, filo, tiel… senmorala! Vi forgesas vin, junulo! Pst! pst! pst! Ŝsxatas mi muzikon! Ĉam… ĉam.. panon! La histrionon legas? Ha-ha-ha! Al la genepoj mi portas bombonojn! Filo mia estas bona, sed mi estis pli bona! Kie vi estas, tiu tempo! Mi eĉ vin Eminjo ne forgesis en la testamento! Jen kia mi estas! Paĉjeto, donu horloĝon! Hidropso? Ĉu vere? Rekviemo! Ĉu la parencoj ploras? Ŝi bone aspektas en la funebraj vestaĵoj! Li fetoras! Ripozu en paco, honesta laborulo!

    Tradukis el la rusa Aleksej Birjulin


    Notoj

    1. La plej malalta poento en la ruslandaj lernejoj (la plej granda estas 5).

    2. Facila (lat.).

    3. Latina subjunkcio.

    4. Patrino (fr.).

    5. Ivan Born verkis popularan lernolibron pri la rusa filologio.

    6. Popularaj peterburgaj restoracioj.

    7. En Ruslando oni trinkas kukuman pekl-akvon por forigi postebrion.

    8. Mia onklino (fr.).

    9. Dankon, mia onklo! (fr.)

    10. Via ekscelenco (fr.).

    11. Populara satira revuo.


    Sergio Pokrovskij kun sia poshkomputilo

    Poŝkomputilo

    de Sergio Pokrovskij

    La 18an de januaro mi faris tion, kion miaj hejmanoj opinias kaprico kaj fantazio: mi aĉetis poŝkomputilon. Hodiaŭ mi rakontos pri miaj spertoj kaj preferoj; tio estos tre subjektiva rakonto, la uzantoj de aliaj porteblaj komputiloj certe vidas la aferon tute alie.

    Kial poŝkomputilo?

    Mi jam havas mian laborejan komputilon; mi jam havas eĉ pli bonan komputilon hejme; kaj tamen, jen mi aĉetas trian. Kial?

    Nu, ne ĉiam mi estas hejme aŭ en la laborejo: iam mi vojaĝas, iam mi laboras en biblioteko. Kaj eĉ hejme, se subite mi volas noti ideon subite trafintan mian kapon, estus tro longa kaj teda afero ŝalti la komputilon, atendi ĝis plenumiĝos la ŝarga procezo, poste voki redaktilon, atendi ĝis ĝi ŝargiĝos… Dume la tuta inspiro senspure estingiĝas. Eblus lasi la komputilon ĉiam ŝaltita kaj sendorma — sed povas panei ĝi aŭ la elektro, kaj plej grave, ial tio ĝenas mian psiĥon.

    Rezulte aperadis 1001 paperfolietoj sur kiuj mi faris miajn notojn, kiujn malfacilis poste trovi, kaj kiujn mi devis poste retajpi. Ofte tio kontribuis al tekstopolurado, tamen ripeta kopiado de longaj elskribaĵoj faritaj en biblioteko ja estas teda.

    Male, poŝkomputilo ja estas ŝaltita kaj laborpreta ĉiam, ĝi estas senbrua kaj mi povas kunpreni ĝin ĉien ajn.

    Ĉu eble tekkomputilo?

    Ne. Tekkomputilo estas kompromiso nekontentiga. Malpli povuma ol surtabla komputilo, tro peza kaj granda kompare kun poŝkomputilo. Poŝkomputilon mi povas kunhavi ĉiam kaj ĉie (ekz-e promenante en arbaro aŭ sur marbordo), tekkomputilo postulas sakon aŭ mem estas teko. La tempo de aŭtonoma laboro de tekkomputilo estas tute mizera (verdire, la pli novaj kurentfontoj disponigas pli akcepteblan labortempon ol antaŭ 2–3 jaroj). La povumaj procesoroj varmiĝas kaj postulas ventolilon kaj aliajn rompiĝemajn pecojn meĥanikajn. Oni devas ĝin malŝalti/reŝalti, kun la prokrastoj de la ŝargotempo. Kaj eĉ el la prezaj konsideroj la kombino: “surtabla komputilo plus poŝkomputilo” estas pli avantaĝa.

    Kia poŝkomputilo?

    Kurioza afero, pri la poŝkomputiloj estas kiel pri Esperanto: ial la plej popularaj ne estas la plej bonaj. Aŭ eble ili ja estas bonaj, sed por celoj aliaj ol la miaj.

    Kutime oni klasas la poŝkomputilojn laŭ ilia operaciumo; la plej gravaj estas Palm OS, Windows CE kaj Epoc.

    Statistike la plej populara familio estas la Palm-komputiloj (internacie, laŭ diversaj statistikoj, la palmoj tenas 70–90% da merkato); la duan lokon okupas la Majkrosofta Windows CE (la kerno de Pocket PC, PPC; nun CE.Net) kiu lastatempe plivastigas sian parton de la merkato. La familio Epoc-Symbian, kiun mi preferas, internacie estas nur la tria.

    En Rusio tamen la bildo estas iom alia. Laŭ la vendoj de la tri unuaj monatoj de la jaro 2002, la palmoj okupis 45%; Epoc—Symbian, 31%; kaj Windows CE, 24%. Verdire, en la somero la du lastaj platformoj interŝanĝis la lokojn — unu kialo povas esti ke Mako, la plej bone vendata epokaĵo, elĉerpiĝis.

    Mi malmulte kompetentas pri la Palmaj kaj Vindozaj poŝkomputiloj; mi provis ilin dum kelkaj minutoj kaj al mi ili malplaĉis. Male, Diamond Mako ekplaĉis al mi tuj ekde la unua rigardo, kaj plu mi ĝin ŝatas.

    La Palmaj ekrano kaj ĉefmemoro estas tro malgrandaj, kaj la kojnoskriba enigmaniero per konvenciaj streketoj, tro stranga. Eble ĝi plej konvenas por stare engrati telefonnumeron, sed mi ne povas imagi, kiel mi enigu tiamaniere po 4–9 kbajt dum unu seanco, aŭ ĉi tiun artikolon (plene verkitan per mia Diamond Mako). Oni povas uzi sentivan ekranklavaron, sed ĝi ankoraŭ pli malgrandigas la jam sen tio malgrandan Palman ekranon; kaj piki per la grifelo etajn klavbildetojn estas malrapida kaj pli atentostreĉa procedo — ia brodado.

    Ekzistas eksteraj klavaroj faldeblaj, kiuj faldite estas samgrandaj kiel la poŝkomputilo mem. Tio estas preskaŭ kontentiga solvo, sed la komputilo iĝas “dupoŝa”, kaj la maso, duobla. Krome, se oni uzas tian klavaron ekz-e en trajno, la komputilo emas elsalti el la klavara ingo kaj fali; promenante en arbaro, mi ne povus facile sterni la klavaron sidiĝinte sur ŝtipon — dum mi ja povas tajpi tenante Makon sur genuo.

    La pliparto da Vindozaj komputiloj estas same maloportunaj rilate la enigon; inter ili tamen estas kelkaj klavaraj, sed ili estas pli grandaj, pli pezaj, kaj la dizajno estas malbela kaj maloportuna (ekz-e la anguloza Jornada–720). Kaj la ĝenerala difekto de la vindozaĵoj estas principa: sur la eta poŝkomputila ekrano ili senŝanĝe konservas la grafikan fasadon destinitan por granda ekrano de komputilo surtabla. Ekz-e la ekrankopio http://www.hpc.ru/lib/arts/1401/menu.gif el reklama TTT-paĝo klare demonstras tion: post du alklakoj sur tirmenuoj, la tuta ekrano estas okupita kaj ne plu restas spaco por pluaj elektoj. Supozeble tio iel solviĝas, sed la principo pri hierarkia prezento de tiaj menuoj ne estas tenebla en ĝia pura formo.

    Grimacoj de la merkato

    En la Sovetia epoko ni opiniis, ke la merkata ekonomio kontentigas la plej ekzotajn kapricojn de la pagipovaj klientoj, dum la plana ekonomio — nur tion, kion la planistoj opinias necesa. La vivo montris, ke la unua parto ne tute veras.

    Britiaj inĝenieroj kreis bonegan aparaton, kiun ŝatas klientoj en la tuta mondo. Ilia firmao Psion preskaŭ monopole okupas la niĉon de klavaraj poŝkomputiloj. Sed la administristoj decidis ke tiu merkato estas tro malgranda, kaj en julio 2001 ili ĉesigis la evoluigon de la veraj klavaraj psionoj kaj lanĉis palmosimilan banalaĵon senklavaran (Psion netPad).

    Mi ne scias kiagrade ili sukcesis sur la senklavara tereno; probable, malmulte (la kompanio informis, ke la jaro 2002 estas la plej malbona en ties tuta historio). La klavaraj psionoj ja plu estas fabrikataj kaj vendataj (do, tio ja sencas ekonomie), ili restas, miaopinie, la plej bonaj poŝkomputiloj en sia speco — sed jam iom arkaikiĝintaj kaj plu arkaikiĝantaj. La plej evidenta difekto estas manko de Unikodo — la pli novaj poŝkomputiloj ja ĝin disponigas.

    Tamen ne nur al la administristoj mankas prudento, ankaŭ la publiko aĉetas poŝkomputilojn laŭ la vendejaj efektoj. Ekz-e, la ekrano de mia poŝkomputilo estas nigra-blanka; kaj ĝi estas reflekta, sen fonlumo. Jen du teruraj mankoj en la okuloj de la publiko.

    Tamen fonlumo je almenaŭ 30% mallongigas la daŭron de aŭtonoma laboro (t. e. sen konekto al ekstera kurentfonto). Egale estas pri la koloro. “Sed kiel legi nokte aŭ ĉe malbonaj lumkondiĉoj?!” obĵetas la palmuloj. Tre simple: sufiĉas aĉeti trigroŝan poŝlanternon, kiu utilos ankaŭ por diversaj aliaj celoj en la tendaraj kondiĉoj. La publiko kutime ne scias, ke traluma ekrano iĝas tute pala kaj nelegebla eksterdome, en suna tago sur kafeja teraso aŭ plaĝo. Kiom tralumaj ekranoj bonas nokte, tiom la reflektaj bonas dum la hela tago!

    Simile, al la vindozuloj plaĉas la konata grafika fasado, kvankam ni jam vidis ke por poŝkomputilo ĝi estas speciale malkonvena; sen paroli ke Windows CE, kiel vera majkrosoftaĵo, estas ege risurcoraba. Psionoj, uzante malpli da risurcoj, disponigas plian fidindon, kaj egalan rapidon de la aplikaĵoj per konsiderinde pli modesta ĉefprocesoro. La vindozuloj pli ofte reŝargas sian operaciumon ol mi la akumulilojn de mia Mako (po 2–3 fojojn semajne; dum la tuta somero mi eĉ unu fojon ne bezonis restartigi mian poŝkomputilon). Sed la merkata forto de Majkrosofto superas la racion.

    Ŝanĝiĝoj en la vivmaniero

    La poŝkomputilo konsiderinde ŝanĝis mian vivon.

    Unue, en ĝi estas io kortuŝa. Mi havas bonan surtablan komputilon hejme, kiu estas por mi tre utila, sed mi neniam havis por ĝi similan senton. Tio estas sufiĉe tipa fenomeno, mi ofte aŭdis aliajn posedantojn de poŝkomputilo nomi ĝin “la amiko” aŭ “la besteto”. Oni volonte diskutas pri diversaj akcesoraĵoj, ekz-e zonaj sakoj, poŝlanternoj, grifeloj ktp. Iuj eĉ aĉetas oran grifelon (kiu kostas pluroble pli multe ol la poŝkomputilo mem). Kaj aĉetado de tiaj akcesoraĵoj estas ial plezuriga. Stranga fetiĉismo, kiu igas adoltojn konduti kiel infano rilate al sia kara pupo. 

    Due, kvankam mi neniam konsideris aĉeton de ora grifelo (cetere, kiel uniksulo mi ĉiam preferas klavaĵojn, kaj preskaŭ ĉiam lasas la grifelon en ĝia ingo) — tamen, ĉar en iuj aplikaĵoj oni ja iam bezonas grifelon, tial mi lasis kreski “montroungon” sur mia etfingro, por povi okaze puŝeti menueron sur la ekrano.

    Trie, mi iam ŝanĝis miajn vestopreferojn. Dum la malvarmaj sezonoj mia Mako bonege lokiĝas en jaka poŝo, sed somere, dum la sezono senjaka, mi nun preferas pantalonojn kun ekstera poŝo ĉegenua, taŭga por la poŝkomputilo.

    Kvare, iel meme troviĝis multaj neantaŭviditaj uzoj de la poŝkomputilo, pri kiuj mi ne pensis antaŭ la aĉeto. La plej grava el ili estas la librolegado.

    Dum la jaroj 1991–2001, zorgoplenaj kaj malstabilaj, mi iel perdis la kutimon legi librojn. Verdire, en 2001 mi ja rekomencis iomete legi la presitajn librojn, sed tre, tre malmulte. Surprize por mi, la poŝkomputilo montriĝis tre konvena por librolegado.

    Mi tuj diru, ke mi abomenas legi librojn de sur la ekrano de surtabla komputilo. Ial tio min tre lacigas kaj ne estas agrabla. Eble pro la fonlumo; eble pro la fiksitaj pozo kaj loko (tio probable plej gravas). Nu, kun la poŝkomputilo tio ja estas agrabla: mi povas iri ien ajn, mi povas legi en brakseĝo, sur sofo aŭ en la lito; la likvakristala ekrano estas agrable stabila. Krome, rekte el la teksto mi povas konsulti diversajn vortarojn kies presita versio pezas kilogramojn, kaj mi povas fari notojn en legosigna dosiero. Resume, dum kelkaj monatoj mi jam tralegis pli multe da libroj ol dum kelkaj antaŭaj jaroj.

    Kaj ofte, eĉ sidante apud la malŝaltita surtabla komputilo, mi preferas tuj fari ion per la poŝkomputilo ol ŝalti la surtablan komputilon kun ties ŝargaj prokrastoj.

    Krome, kompreneble disponeblas la funkcioj por kiuj la normaluloj kutime aĉetas poŝkomputilon: planilo, vekilo, telefona kaj geografia datumbazo, adreslibro ktp; por mi tiuj funkcioj estas malpli gravaj, tamen ja utilaj. Aliflanke, mi ne uzas la poŝkomputilon por eliri en la Interreton (tro multekoste per poŝtelefono, kaj la retumiloj maltaŭgaj, precipe konsidere la mankon de Unikodo).

    Resume, mi ne enspezas monon per mia Mako; sed ĝi helpas al mi agrable pasigi tempon kaj elspezi la monon perlaboritan per la pli grandaj komputiloj!

    Esperantigo

    Ho ve, Unikodo mankas en mia Mako; mi devis rememori la malnovan tempon kaj uzi la okbitajn kodojn.

    Unue mi intencis resti ĉe iksismo. Mi eĉ adaptis la grandan esperanta–rusan vortaron al mia Mako laŭ la iksisma sistemo, kaj mi plu ĝin uzas tiuforme.

    Tamen mi ja tro ŝatas niajn karajn ĉapelojn, kaj tial mi faris kelkajn tiparojn laŭ la kodo Latina–3a, kaj klavaran aranĝon por rekte tajpi esperantajn literojn. Kaj nun mi uzas ilin.

    La vivo post Psiono

    Malgraŭ ĉiuj avantaĝoj de la Psion-platformo, mi tamen ne tute kontentas pri ĝi. Jes, ĝi estas la plej bona kion la merkato povas al mi oferti: ĝi havas la plej bonan kvocienton funkciivo/dimensioj; sed ĝi jam iom arkaikiĝis (plej grave por ni esperantistoj: en ĝi mankas Unikodo), kaj ĝenerale, mi preferus Unikson.

    Krome, la vivon de psiono limigas unu peco: la ekrankablo, kiun oni fleksas kaj malfleksas ĉe ĉiu fermo/malfermo. Normale ĝi sufiĉas por 1,5–3 jaroj; poste ĝi rompiĝas, kaj necesas anstataŭigi la ekrankablon aŭ aĉeti novan poŝkomputilon.

    Nu, jam post ol mi aĉetis mian Makon aperis poŝkomputilo Sharp Zaurus SL–5500, bazita sur Linukso. Ĝi tamen malhavas normalan klavaron, havas nesufiĉe da ĉefmemoro, kaj ĝenerale ŝajnas iom malmatura. Mi ŝatas Unikson, sed ne tiom ke mi akceptu Zaŭruson. Cetere, ankaŭ ĝin oni ŝajne ne plu fabrikas.

    Mi esperas ke post 1–2 jaroj aperos akceptebla alternativo linuksa; se ne, eble mi aĉetos poŝkomputilon sufiĉe povuman, sur kiu mi povas instali Linukson (fakte, iuj jam sukcesis instali Linukson eĉ sur Diamond Mako kiel la mia, sed la restanta ĉefmemoro ne sufiĉas por la aplikaĵoj kiujn mi bezonas).

    Fakte, psionoj estis poŝkomputiloj kun la funkciaro de tekkomputiloj; ili estis malpezaj kaj malmultekostaj. Solida negocisto probable preferus pli imponan tekkomputilon aŭ kajerkomputilon, ĉar tutegale solida negocisto kunportas valizeton. De la kontraŭa flanko venos monstraj poŝtelefonoj, kiuj akiros multajn funkciojn de poŝkomputiloj (kiel jam videblas en Nokia 9210) — tamen ili restos malpli oportunaj en la rolo de poŝkomputilo (malgranda ekrano, maloportuna klavaro). Poŝtelefono kaj poŝkomputilo prezentas kontraŭajn postulojn ergonomiajn: por la poŝkomputilo gravas ke la ekrano estu sufiĉe granda; kaj tiom granda poŝtelefono tute maloportunas. Probable, tie rolas ankoraŭ unu faktoro: la imponemo. La “inteligenta poŝtelefono” kombinanta funkciojn de poŝkomputilo kaj poŝtelefono estas egale maloportuna en ambaŭ roloj — tamen ĝi estas multekosta kaj efekta; kaj imponemuloj ja abundas, precipe inter la negocistoj, kiuj fakte estas malpli praktikemaj ol ili pretendas.

    Tio estus amuza, se restus racia alternativo.

    Glosaro

    fon·lum·o: propra lumo eligata de la ekrano de katodradia tubo; aŭ la lumo eligata de malantaŭ traluma ekrano likvakristala.

    grifel·o: krajonforma plasta bastoneto uzata kiel grafika enigilo, funkcianta per tuŝoj kaj strekoj sur sentiva ekrano komputila (tuŝekrano), kaj funkcie proksima al muso. — Angle: pen, stylus.

    plan·il·o: aplika programo en persona komputilo, ebliganta manipuli negrandan datumbazon por registri kaj plani aranĝojn, taskojn, renkontiĝojn ktp. — Angle: organizer.

    poŝ·komput·il·o: portebla komputilo sufiĉe malgranda kaj malpeza por oportuna portado en poŝo. Angle: handheld, palmtop, pocket computer, PDA.

    tek·komput·il·o: portebla komputilo pli granda ol poŝkomputilo, portebla en teko aŭ kiel teko. — Angle: laptop, notebook computer.


    Notoj

    1. Palm, evidente, respondas al la esperantaj polmo, manplato. Mi tamen malvolas uzi la tradukon Polmo por la komputiloj — ja ne ĉiuj manplataj komputiloj estas Palm-komputiloj; dum konfuzo kun la palmarbo ŝajnas neprobabla.

    2. El Windows CE la maliculoj faris “WinCE” (la angla wince signifas dolorgrimaco).

    3. Diamond Mako estas klono de Psion Revo+. Jen estas ĝiaj ĉefaj karakterizaĵoj: 

    4. Vd http://www.mypsion.ru/base.php?aid=1202

    Tridek “mondoj” en unu volumo

    Mondoj: 34 esperantaj rakontoj. Rikolto 2001 / Redaktis Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik, Sten Johansson; Antaŭpar. Georgo Handzlik. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2001. — 216 paĝoj.

    Mondoj — 34 rakontoj de 30 esperantaj verkistoj, do entute 30 mondoj, ĉar ĉiu homo ja estas aparta mondo. Ĉiu verkisto de tiu antologio indikas, kie estas lia (aŭ ŝia) ekzakta loko sur la globuso. Kelkaj migris de sia naskiĝlando al alia mondoparto aŭ okupas eĉ la tutan globuson, ĉar ili konsideras sin mondcivitanoj. Do ni rajtas atendi buntan, varian kaj interesoplenan kolekton.

    La nigra KLEKS-libro ja bele aspektas kun eleganta bindado, bona papero kaj elegantaj litertipoj, do ek al legad'!

    Kelkaj verkistoj elektis esperantistan temon. Georgo Handzlik (la eldonisto) rakontas pri la tago de la fina venko kaj kiamaniere atingi ĝin. Sten Johansson raportas pri la fino de l'mondo. Lia humoro baziĝas sur specifaj temoj de la Esperanta kulturo, kiuj ne rekte estas kompreneblaj por ne-esperantofona leganto — ĉu eblas pli bone pruvi, ke Esperanto ja havas sian propran kulturon? La dua kontribuo de Sten Johansson estas eta kaj amuza eseo pri vivo kaj morto de NEOLOGISMO — frandu ĝin. Lena Karpunina rakontas en la jam konata La pluvo en Ĉenstoĥovo bele kaj melankolie pri neebla amo. Eble ŝi bezonas iom tro da alkuro por fine atingi la temon de sia rakonto. Sheila Spielhofer rakontas pri la renkonto kun esperantista veterano kaj Spomenka Štimec uzas la temon de kurso de Esperanto.

    Nur unu verkisto, Valentin Melnikov, rakontas en la klasika senco implikante la adresiton de la rakonto. Bedaŭrinde, verkistoj ne ofte atentas la potencon de tiu stilrimedo. Grigorij Arosev monologas en Venos kaj pruvas, ke li kapablas streĉi la atenton de la leganto ĝis la fino. Same faras István Ertl en Zürich Hauptbanhoff. (Mi ne scias, kiun komposteraron mi elektu, ĉar en la enhavtabelo estas Zürich Hauptbanhof, la ortografie ĝustan “Hauptbahnhof” la artista libereco sukcese evitis.)

    Kelkaj rakontoj temas pri reveno al la iama medio, kiel ekzemple La Reveno de Zora Heide aŭ Reveno de Vimala Devi. Por tiuj, kiuj loĝas en alia lando komenciĝas nova etapo en la vivo, kio signifas, ke ne facilas reveni al la estinteco. La rakonto de Sabira Ståhlberg ankaŭ temas pri mentala liberiĝo de la pasinteco. En tiu kunteksto mi ŝatus mencii ankaŭ la rakontojn de Koffi Gbeglo, ĉar ili donas al ni ne oftan enrigardon en la afrika pensmaniero, ekzemple en La monujoj senfloraj kaj senfloliaj [tiel!].

    Kion diri pri la aliaj rakontoj? Mankas ankoraŭ kelkaj famaj nomoj de nia literaturo. Jorge Camacho raportas pri Familio Pork. Nu, la rakonto finiĝas per eta surprizo, sed mi havas la impreson, ke li nur veturas je duona vaporo. Mikaelo Bronŝtejn rakontas pri Fatraso en nova Ruslando, kio donas al li la eblecon por enkonduki nebezonatajn neologismojn. Liven Dek rakontas konvenciplene pri Peĉa Tago, kvazaŭ li estus verkinta por kluba bulteno. Ronald Cecil Gates denove trudas siajn banalajn temojn al ni. La islanda vortaro estas platigita ŝerco, eble taŭga por progresanta lernolibro.

    Trudi — jes, tiu vorto. Ĉu vere ni bezonas legi tiujn verkojn libroforme? Ĉu ne estus pli bone unue prezenti ilin en iu ĵurnalo kaj poste elekti la plej bonajn kaj eternigi ilin en antologia formo?

    La avantaĝo de la antologio tamen estas novaj konatoj. Mi ankoraŭ ne legis ion de Artur Arteev. Li verkas dense, aludoj abundas, sed mi ne certas ĉu mi centprocente komprenas kio estas Songo sub bunta litkovrijo [tiel!]. Danuta Kowalska verkas senteme pri Knabaĉo kaj malsenteme pri La venĝema kato. Tiu lasta rakonto fakte estas abomena, sed eble ŝi intencis verki amuzan anekdoton. Irena Łowińska enkondukas nin en la mondon de blinduloj. La rakonto temas pri iuj antaŭjuĝoj rilate al nehandikapitoj. Volonte mi legos aliajn verkojn el ŝia plumo. Yenovk Eugene Lazian rakontas pri Kiam la cirkonstancoj favoras kaj montras, ke li scias nodi intrigon.

    Tio validas ankaŭ por la rakontoj de Alberto García Fumero, Higinio García, Zofia Mirska, Roberto Perez-Franco, Eddy Raats, Franz-Georg Rössler kaj Thierry Salomon. Ĝenerale ili rakontas bone, sed ŝajne mankas specifaj temoj al ili. Ili evidente celas tro malalten. Mi certas, ke ili povus doni al ni ion pli valoran ol tiuj vitraj perloj

    Bona metiado, jes, ĉu elstara? Mi dubas! Tamen elstaras ankoraŭ pliaj (krom la jam menciitaj) eroj. La Manuskripto de Carmel Mallia forportas nin al romantika mondo kun sekretaj kestoj kaj “kvarmura klostrofobio”. La rakonto funkcias tre bone kiel antaŭparolo al onta romano. Manuel de Seabra elpensas tre malican venĝon (ŝajne la sama truko jam estis uzita de Lord Dunsany) kaj Trevor Steele rakontas subtile pri la tavoloj en la homa animo (Heinz estas mi).

    La rikolto estas kaj ampleksa kaj modesta, ĉar la elekto okazis inter la 40 kontribuintoj, kiuj per 52 rakontoj respondis al la Alvoko al esperantaj verkistoj, kiun la eldonejo dissendis. Certe ĝi donas sufiĉe taŭgan superrigardon. Ni povus diskuti, ĉu la esperanta literaturo estas pli bona aŭ malbona ol la averaĝa nacilingva literaturo. Ofte nespertaj verkistoj malfacile trovas siajn temojn, ne scias, kion fari kun sia talento. Ofte ŝajnas, ke la vojo de skribotablo al redakcio estas tro rapida. Nuntempe ni tamen ne plu volas sekvi la konsilon de Horaco (naŭ jaroj en tirkesto), ĉar nia vivo ja okazas pli rapide.

    La libro estas parte tre senzorge redaktita, kio signifas, ke mankas supersignoj aŭ svarmas komposteraroj. Tio validas precipe pri la antaŭparolo pri la “naskiro” de la libro.

    La plej multaj kontribuoj ne forlasas la averaĝan iom senpretendan nivelon, sed ĉiu leganto — eĉ la plej ambicia — foje bezonas ion por senstreĉa legado, ĉu ĉe la strando aŭ en aŭtobuso aŭ atendante ĉe kuracisto. Sed la libro indas eĉ pli pro siaj fojaj juveletoj.

    Wolfgang Kirschstein


    La kovril-pagho

    Ĉu plenvalora lingvo?

    Kolker, Boris. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. — 2a eld. — Rotterdam: UEA, 2002. — 279 paĝoj, il.

    Antaŭ ĉio, en la libro ne temas pri la gramatika perfektiĝo. Ĝi celas ion multe pli. Ĝi estas perfektiga kurso, ekzemple rilate al alproprigo de bona Esperanto-stilo.

    Tiucele estas prezentitaj bonegaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj posedas propran, malsaman, sed bonan Esperanto-stilon — klasikuloj de la Esperanta literaturo. Do, en la libro la aŭtoro ne teorias pri tio kiu estas la bona Esperanto-stilo. Li simple prezentas plurajn modelojn de tia stilo. Tiamaniere la leganto rapide kaj facile komprenas, ke la bona Esperanto-stilo ne signifas unuformigon de la esprimmanieroj de la esperantistoj. Konatiĝante kun la stilo de aliaj, ĉiu leganto intuicie lernas, kiamaniere li devas plibonigi sian propran stilon. Kaj tio estas bonega, ĉar la leganto samtempe komprenas kiom riĉa kaj multfaceta jam estas la Esperanto-literaturo.

    Pri la teknika aranĝo de la libro: Nigraj literoj sur pala oranĝa fono estas tre bonaj, tamen pale-oranĝaj leteroj sur blanka fono apenaŭ estas legeblaj. Eble oni devus provi kiel aspektus sur tia fono verdaj literoj, aŭ la literoj estu simple nigraj, nur pli dikaj, aŭ iomete pli grandaj.

    La aŭtoro skribas nur la nomojn latinliterajn en la originalo unue kaj en krampoj ilian esperantigitan formon, anstataŭ male. Do, la problemo pri la personaj nomoj en la libro ne estas bone prezentita.

    Kiam oni tradukas iun verkon en la bulgaran kaj rusan lingvojn, la nomo de la aŭtoro kaj la nomoj de la personoj en la libro estas fonetike naciigitaj, t.e. bulgarigitaj, respektive rusigitaj. Mankas vortoj skribitaj per aliaj alfabetoj. Laŭ mi, kiam la personaj nomoj aperas en Esperanto-libro ili devas esti esperantigitaj. Tio estas necesa pro la principo de lingva egalrajteco. Kaj tio jam pli kaj pli okazas. Ekzemple, en la geografia poŝatlaso ĉiuj nomoj aperas esperantigitaj. En la geografiaj mapoj, aperintaj suplemente al Monato ĉiuj nomoj estas esperantigitaj. Okazas ankaŭ, ke aperas kaj esperantigitaj kaj neesperantigitaj nomoj. En la nova PIV la esperantigitaj nomoj jam estas pli multaj ol en la antaŭa PIV.

    La uzo de nacilingvaj nomoj en Esperantaj libroj indikas al senvoĉe esprimita deklaro, ke tamen Esperanto estas ne plenvalora lingvo. Kaj samtempe manifestiĝas neegalrajta trakto de la lingvoj. La nomojn, kiuj estas skribitaj originale per la latina alfabeto, oni enŝovas en la tekston tiel, kiel ili skribiĝas en la nacilingvaj libroj, sed la nomoj ĉinaj, japanaj, arabaj k.a. ne havas la saman trakton — oni skribas ilin latinigite, kaj tuj aperas la demando, kial ne kiriligite aŭ hebreigite?

    Tio estas grava problemo kaj jam delonge estas tempo ĝin vaste diskuti kaj juste solvi. Nun eĉ kiam oni esperantigas nomojn, foje tio rilatas kaj al la propra nomo kaj al la familia nomo, foje esperantigita estas nur la propra nomo, sed ne la familia. La problemo estas tikla, sed ege granda kaj oni, precipe la Akademio de Esperanto, devas trakti kaj solvi ĝin plej demokratie kaj konsekvence. Ĝis kiam oni tion prokrastos?

    Petko Arnaudov


    Ricevitaj gazetoj

    Apudvistula Bulteno. 2002/1,2,3,4,5,6,7,8;
    Esperanto USA. 2002/3;
    Esperantolehti. 2002/4;
    Heroldo de Esperanto. 2002/10,11;
    La Kancerkliniko. 2002/103;
    La Ondo de Esperanto. 2002/8-9;
    Litova Stelo. 2002/4;
    Najbara Folio. 2001/1,2,3, 2002/1,2;
    Monato. 2002/8;
    REGo. 2002/4;
    Scienco kaj Kulturo. 2002/4;
    Sennaciulo. 2002/7-8;
    Tempo. 2002/2;
    Vekilo. 2002/3.

    Mozaiko

    Ni ricevis 16 solvojn de la junia Vorta futbalo. 12 el ili estas ĝustaj. Ĉar la kompilinto ne atentigis la legantojn pri la interŝanĝo de golejoj ĉe teamoj dum la paŭzo, la rezulto 3:3 estas kalkulata kiel ĝusta. Sed kelkaj legantoj nomis la ĝustan rezulton de la matĉo 4:2.

    Ĝuste respondis: Nial Makiligin, Vilĉjo Walker, Malcolm Jones, Mikeo Seaton, Angus Wilkinson, Anne George (Britio), Nikolao Fedorov, Viktor Alikin (Ruslando), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Hanna Skalska, Ewa Żadziłko (Pollando), Antanas Grincevičius (Litovio). Erkki Kemppainen (Finnlando) solvis la taskon, sed ne nomis la rezulton.

    La libropremion lote gajnis Viktor Alikin. Ni gratulas!

    La unua duono: teamo — obskura — arom' — maraton' — nod' — Dinamo (golo! 1:0) brazila — apostrof' — Franci' — invit' — truf' — futbala — Argentin' (golo! 1:1) pulkv' — ve' — ek — Kore' (golo! 2:1) or' — rekord' — du — Uson' — no' — obol' — lip' — Portugali' — Itali' — Irlando (fino de la unua duono)

    La dua duono: tenis' — Seul' — lig' — gol' (golo! 3:1) Japani' — imit' — tramp' — Pariz' — zenit' — tulip' — Pele — ermit' — trup' — pilk' — kap' (golo! 3:2) Olimp' — pup' — pro — ol — London' (golo! 4:2)
     
    7,8,4,9,17,10,7,3,11,12,3
    13,8,10,14,3
    11,15,13,2,16,7,3
    1,2,3,4,5,3,6,3

    Provu diveni la nomojn de la vegetaĵoj prezentitaj sur la bildoj. Sub la bildoj tiuj nomoj estas ĉifritaj per nombroj. Ĉiu nombro prezentas unu literon; la samaj nombroj do signifas la samajn literojn. Legu ok kaŝitajn proverbojn.

    (1) 5,8,12,1,3,4  3,11,4,8,13,8,7  4,2  5,15,16,3  7,2,6,  16,15,16,3.

    (2) 2,4  7,10,8  6,3,13,2,5,3  1,10  2,7,5,8,7  8,5,1,2,5,3.

    (3) 4,2  16,3,5,8,7  12,2,7,5,3  2,4  7,10,8  4,2,7,5,3.

    (4) 11,8,14,10,7,5,3  11,8,14,10,7,5,3,4  11,8,14,8,7.

    (5) 7,2,4  11,2,9,8,1,3  4,2  2,7,5,8,7  12,8,1,3.

    (6) 7,10,6,10  2,4  8,13,8,7,3  6,2  2,13,12,8,11,8,7,3.

    (7) 16,8,11,8,16,5,2,11,3,4  8,1  16,8,4,5,3  6,3,4,8,7  1,8 5,3,4,3.

    (8) 8,9,11,8,12,1,8  2,7,5,8,7  9,8,7,5,3,  7,2  4,2  1,3,4,9,2  1,10  11,2,7,5,8,7.

    Kompilis Viktor Alikin

    Solvu la enigmon kaj sendu la respondojn poŝte (RU-622049 Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., ab. ja. 71, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 dec 2002. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Bonŝancon! 


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    N (LOdE-89)
    O (LOdE-90)
    P (LOdE-91)
    P (LOdE-92)
    R (LOdE-93)
    S (LOdE-94)

    S

    Se mil homoj ripetas malveron, ĝi eble fariĝos leĝo sed neniam la vero.

    Se oni parolas unuvoĉe, mi tuj suspektas, ke eble ankaŭ unucerbe.

    Se pli ol jarcenton ni iradas la vojon celitan, do eble ni rondiras.

    Se vi diros al homoj, kion ili volas aŭdi, ili faros, kion vi volas.

    Se vi estas anaso ne fieru pri invito al tagmanĝo.

    Se vi ne povas estingi brulantan domon, eble provu rosti terpomojn en la fajro.

    Se vi volas esti fidinda, diru al homoj nur tion, kion ili kredas.

    Se virino respondas “ne” baldaŭ demandu ŝin la duan fojon.

    Silento estas same signo de saĝulo kaj stultulo. Pensu antaŭ ol vi laborigos vian langon.

    Speciala prez-oferto kutime donas specialan profiton al la vendisto.

    Sperto: scio, kiu aperas, kiam ni ne plu ĝin bezonas.

    Sub la sankta signo de l' espero mi esperas nur je mi.

    Sur plaĝo nudista mi neniam rimarkis konatajn vizaĝojn.


    Ridu kun ni

    — Diru honeste: se mi foriros al alia viro, ĉu vi domaĝos?

    — Kial mi domaĝu tiun idioton?

    ***

    Matene sobriĝinta edzo demandas sian edzinon:

    — Mia kara, kion vi ekpensis, kiam mi revenis hejmen kun tiu batbluaĵo sub la okulo?

    — Nenion mi pensis. Kiam vi revenis, la batbluaĵo ankoraŭ ne estis.

    ***

    La direktoro estis atente pririgardanta novan simpatian sekretariinon.

    — Kvar infanoj, — la ĉefinĝeniero mallaŭte diris al lia orelo.

    — Ne povas esti! Ĉu tiu juna knabino jam havas kvar infanoj?

    — Ne ŝi, sed vi havas.

    Plukis kaj tradukis Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando)


    Leterkesto

    Kun granda bedaŭro mi ĵus legis en EAB Update ke por la jaro 2003 Esperanto-Asocio de Britio ĉesigos la aranĝon, laŭ kiu ĉiuj membroj de tiu Asocio ricevas vian bonegan gazeton. Mi tre esperas ke multaj Britaj legantoj decidos aboni La Ondon. Mi ja intencas tion fari!

    Norman Divall (Britio)



    Tre koran dankegon por La Ondo de Esperanto, kiu hodiaŭ atingis min. Mi povas sincere diri, ke ĝi estas revuo bela kaj altnivela kun interesa enhavo, eĉ pli leginda ol revuo Esperanto. Do post momento mi legonte ĝuos ĝian enhavon. Koran gratulon kaj koran dankon!

    Miloslav Šváček (Ĉeĥio)


    Anoncetoj

    Deziras korespondi Robert Pontnau

    Adreso: 6 r. Ségala FR-31180 Castelmaurou, Francio.
    Rete: Naupontr@aol.com.



    La 11an de septembro geedziĝis Aleksej Makarov kaj Nadeĵda Ĵeltuĥina — la unua geedziĝo en la E-Klubo Murmano (Murmansk, Ruslando).

    (La Ondo aliĝas al la gratuloj.)


    REU invitas al REK-22

    22-a Rusia Esperantista Kongreso

    Moskvo, 12-16-a de decembro 2002 Ekscii la detalojn kaj aliĝi eblas ĉe Rusia Esperantista Unio rete esperanto@au.ru aŭ poŝte p/k 57, RU-105318 Moskvo

    NI FESTU KUNE LA ZAMENHOF-TAGON!


    Liro-2002

    La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2002.

    Liro-2002 havas kvin branĉojn.

    1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
    2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
    3. Traduka poezio el la rusa lingvo: Расточитель de Fjodor Sologub
    4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Тамань de Miĥail Lermontov.
    5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Lost Sanjak de Saki.

    En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2002 (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2002.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj vidu en nia retpaĝaro.

    La laŭreatoj de Liro-2002 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2004 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 mar 2003.

    Sukcesojn!


    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post kvar sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la kvina Internacia Fotokonkurso.

    La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antaŭ la 15a de decembro 2002.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

    1a premio: 50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio: 25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2004 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Sukcesojn!

    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk
                Esperanto-Asocio de Britio, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG
    Rete: eab@esperanto-gb.org

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
    Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
    Rete: gddewar@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 10 (96)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2003:
        — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1000 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1500 rubloj)
        — Duona paĝo: 60 EUR (900 rubloj)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (525 rubloj)
        — Okona paĝo: 20 EUR (300 rubloj)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 7 rubloj 50 kopekoj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo