Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. № 12


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Vintro en Ruslando


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

Ĉu vere en la mondo ankoraŭ ekzistas malsamaj civilizoj, aŭ — kontraŭe — la landoj estas nun tio, kio estis antaŭ jarcento la regionoj rilate al sia lando? Estas fakto, ke en la tuta mondo oni aŭskultas samajn muzikaĵojn kaj samajn novaĵojn, trinkas samajn teon kaj kafon. La diverseco? Ĉu ĝuste en ĝi estas la aŭtenta homa dimensio?

Koncerne min, mi kredas ke ekzistas komuna universala valoro, kiu grandskale superas ĉiun apartan diversecon. Alivorte, la bono ne havas nacian aŭ iun ceteran specifikon. Same la malbono povas enradikiĝi en ĉiu civilizo.

Tamen variecoj restas, kaj ofte ili estas sendube konservendaj. Ĉiuokaze oni prave rezistas al la tutmondiĝo, se tiu konsistas en subpremo, unuformigo kaj malplialtigo de la kultura nivelo. Ne temas pri malbona usona kulturo, la malbona rusa kulturo ne meritas pli favoran rilaton.

Ĝi ne estas rivelo, sed mi sentas bezonon memorigi tiajn banalaĵojn, leginte la polemikon inter Jurij Finkel kaj ties oponuloj. Jurij Finkel opinias vidi abismon inter du valorsistemoj, kiujn li identigas kun la orienta kaj okcidenta civilizoj. Kia simplista bildo de la mondo! Kia facila vojo al la perfekto — sufiĉas esti nura parto de la “valorsistemo”.

Jurij Finkel pravas, ankaŭ Esperanto povas premi, sed kial do ne la rusa aŭ ĉina? Ĉu la amasa kulturprodukto en la rusa ricevas aŭtomate indulgilon kaj ĉu la novrusa krimula ĵargono, kiu pretendas iĝi literatura normo, ne estas minaco kontraŭ la rusa, do ankaŭ la monda kulturo? Jes, la usona konsumismo ne provokas simpation. Sed apenaŭ la rusa prezentiĝas pli agrabla. Certe, ĝi manifestas malplian vorkapablon. Sed tio jam estas problemo de la ekonomia povo, ne tiu de la diferenco de la civilizaj valorsistemoj.

Ne eblas nei, ke la popoloj havas siajn proprajn kulturtendencojn, siajn longajn persistajn tradiciojn. Tamen oni faras tro gravan eraron, taksante naciajn fenomenojn unusole per internaj nacivaloraj mezuriloj. Unu vero de takso estas senkondiĉa: por mezuri oni ĉiam bezonas mezurilon kiu troviĝas ekster la mezurata objekto. Alivorte, la objekto ne povas esti etalono de si mem. De tio sekvas ke ni bezonas apogan elementon por niaj kriterioj kaj tiu necese situas super konkretaj civilizoj aŭ nacioj.

Ĉu ĝi estas Dio? Pri tio mi ne diskutu. Oni povas esti religiano aŭ ateisto — nek unu, nek la alia en si mem garantias bonajn kriteriojn de la takso.

Tiu nediskutebla (eĉ banala) vero supozigas konkludon: la muroj inter la kulturoj havas nek sencon, nek justigon. Koncerne la rolon de diversaj lingvoj, malgraŭ la ekspansiemo de ĉiu el ili, oni devas konsideri la aĵojn en ilia aktuala konkreteco. Tielkonsidere la nuna angla — lingvo de grandega kulturo — estas la plej infektita kaj la plej agresiva inter la mondaj lingvoj. Krome, reduktita ĝis primitiva internacia specimeno, ĝi ne kapablas (eĉ se oni volus) enigi kaj porti valorojn de naciaj kulturoj. Kontraŭe, Esperanto konservas tiun enigan kaj akumulan kapablon sen iu aktuale detektebla tendenco de agreso.

Tiel aŭ alie, la homaro bezonas ne murojn aŭ abismojn, sed rezervujojn por enigi, akumuli kaj utiligi valorojn de la minacata plureco de siaj kulturoj.

Alen Kris


Ruslando kaj Eŭropo trovis kompromisan solvon

11 nov 2002 en Bruselo okazis la deka pintkunveno Ruslando – Eŭropa Unio, kiu traktis interalie la problemojn de Kaliningrada regiono. Temas pri la transito de ruslandanoj tra Litovio de/al Kaliningrad. Agnoskante la unikan situon de Kaliningrada regiono — enklavo apartigita de la cetera Ruslando — la komuna deklaro difinas meĥanismojn de la transito, kiu ne subpremu la suverenecon de Litovio.

Dum kelkaj monatoj daŭris konsultiĝoj inter Ruslando kaj EU pri la Kaliningrada problemo. Ruslando insistis pri senkondiĉa konservado de la senviza reĝimo por vojaĝo de ruslandanoj el la kontinenta Ruslando al Kaliningrad kaj reen. Oni proponis, ekzemple, “koridoron”, senhaltajn trajnojn kaj sigelitajn vagonojn. EU postulis enkondukon de ŝengenaj vizoj, kun speciala rabato por kaliningradanoj.

Estis akceptita kompromisa solvo, kiu ne enhavas la malŝatatan vorton “vizo”. Ekde 1 jul 2003 kaliningradano por iri al Ruslando devos ricevi t.n. “simpligitan transitan dokumenton”.

Iuj jam konkludis, ke la kunveno en Bruselo estas persona malvenko de Putin, de ties speciala reprezentanto pri la Kaliningrada problemaro Rogozin kaj de la tuta ruslanda diplomatio.

Komenco

Niaj baltaj najbaroj estis maltrankvilaj pri la estonteco de Kaliningrad lige kun la vastiĝo de EU kaj NATO ankoraŭ en 1997, kiam ili unuafoje provis kunvenigi reprezentantojn de Litovio, Pollando kaj Ruslando. Neniu altranga ruslanda funkciulo venis — tiam la ŝtato luktis kontraŭ la vastiĝo de NATO kaj EU kaj ne deziris allasi tiun ideon eĉ kiel hipotezon.

Kiam la aliĝo de Litovio kaj Pollando al EU iĝis reala, oni ekkonsciis, ke la ŝengenaj reguloj malebligos senvizajn vojaĝojn de ruslandanoj al la najbaroj kaj metos punkton al apartaj rilatoj en la regiono, kio permesis al multaj kaliningradanoj vivteni sin.

Pro la nuna situacio de Kaliningrad kulpas unuavice la Ruslanda registaro, kiu ĝustatempe ne uzis rimedojn por protekti interesojn de ties loĝantoj. Ĝi faris nenion por faciligi al kaliningradanoj transiri al novaj rilatoj kun la najbaroj. Rezulte la realaj problemoj de la regiono, kiuj efektive multas kaj kies solvado dependas unuavice de la centro, estis ŝirmitaj per amaso da riproĉoj adresitaj al la “malbonaj eŭropanoj”.

Interna afero

La problemojn de Kaliningrad klarigas kaj historiaj kondiĉoj de apero de la enklavo, kaj eraroj de Moskvo. La vastiĝo de EU nur altiris la atenton al Kaliningrada regiono. Similajn problemojn spertas Vladivostok, Kamĉatko kaj Kuriloj. La centraj amaskomunikiloj malofte kaj preskaŭ senescepte negative informas pri tiuj regionoj.

La centro devas kompreni, ke ne Eŭropo kulpas en ekonomia neevoluiteco kompare kun la najbaraj Litovio kaj Pollando, kvankam eŭropanoj povus montri pli grandan komprenemon pri niaj malfacilaĵoj. Sed la problemoj restos ja niaj. Oni povus altiri EU al ilia solvado kaj ĝi unuavide pretas helpi, sed solvi la problemojn ni devas mem, sen meti la respondecon al okcidentaj “onkloj” kaj ne penante “melki” ilin.

La rigida pozicio de Ruslando pri la vizoj signifas ne la zorgadon de Kremlo pri kaliningradanoj, sed strebon ligi la enklavanojn al la centro. Plurfojaj ŝengenaj vizoj por kaliningradanoj ja signifus pli da libero ol la senviza koridoro al la granda patrujo. La centro konscias tion kaj pro tio ĝi ne konsentas malfermi novajn konsulejojn kaj limtrapasejojn.

Tion mi bone konas proprasperte. Somere mi intencis partopreni en IEK en Belgio. Pro la preparado de la Balta Esperanto-Forumo mankis al mi tempo dufoje vojaĝi al Moskvo por aranĝi vizon, tial mi decidis unuafoje uzi servojn de turisma firmao. Pro urĝeco iuj firmaoj rezignis, en iu oni proponis aranĝi grekan (!) vizon, sed post tio mia pasporto ne plu uzeblus, en alia oni akceptis la taskon proponante fari finnlandan vizon, ĉar ili havas tian kanalon en Peterburgo. Fine la firmao ne sukcesis, kaj mi restis hejme.

Kion pensas la najbaroj?

La ĉefministro de Pollando esprimis sian kontenton pri la decido, kiu agnoskis la vidpunkton de la pollanda registaro, ke Pollando ne estas transita lando por kaliningradanoj. Laŭ lia opinio la brusela decido pri la “simpligita transita dokumento” helpos “malpliigi la socian streĉitecon” en tiu demando.

Influhavaj politikuloj de Litovio rilate al la transito opinias grava konservi la suverenecon de la lando kaj flekseblan limkontroladon. Lige kun la brusela decido Litovio devas aranĝi novan kontrakton pri reciprokaj vojaĝoj de civitanoj de ambaŭ landoj.

Laŭ la ĝenerala konsulo de Litovio en Kaliningrad, Vitautas Žalis: “Litovio ne estas la plej forta flanko en la estontaj traktadoj, sed ĝi havas ne malplej fortajn interesojn ol la aliaj partoprenantoj. Multo dependas de la garantioj de EU, kiuj devas esti dokumentitaj en la kontrakto pri la aliĝo de Litovio al EU kaj Ŝengena Traktato, kaj de plenumo de la promesoj far Ruslando pri revenigo de neleĝaj enmigrintoj kaj ratifo de la traktato pri litova-ruslanda limo, plivastigo de litovaj konsulejoj en Kaliningrada regiono”.

Ankoraŭ unu kondiĉo (por kiu pledas ankaŭ Pollando) de sukcesa realigo de la bruselaj interkonsentoj estas principo de reciprokeco — civitanoj de Litovio devas havi samajn avantaĝojn ĉe vojaĝoj.

Konklude

La ĉefa problemo estas, ke Kremlo komprenu la interesojn de kaliningradanoj, sed ne la problemoj de la regiono servu moskvajn politikulojn por karieradi aŭ por konfirmi la fortecon de la ŝtato.

Kaliningrada politologo Solomon Ginzburg opinias, ke “regionaj estroj devas malpli laŭdi la federaciajn estrojn, estante laŭtparolilo de ties reprezentantoj, anstataŭe ili pli aktive instigu la centran eliton bonkvalite defendi la interesojn de Kaliningrada regiono, sekve, ankaŭ la interesojn de Ruslando en la Okcidento”.

Halina Gorecka


De la Kaliningrada Stacidomo al Moskvo oni dume veturas sen vizoj. Ĉu tio longe daŭros? (Foto de Jelena Ĉepinoga)

Kiel fartas SAT?

Laŭ la listoj de novaliĝoj al SAT, aperintaj en ties organo — Sennaciulo de oktobro 1997 ĝis oktobro 2002 aliĝis al SAT laŭlande:
 
SATFrancio 64
Jugoslavio 23
Japanio 17
Belgio, Hispanio 13
Bulgario 11
Ruslando 10
Bosnio kaj Hercegovino 9
Brazilo, Ĉeĥio 8
Germanio, Italio, Ukrainio 7
Britio 6
Usono 4
Pollando 3
Argentino, Grekio, Litovio 2
Aŭstrio, Ĉilio, Egiptio, Ganao, Irlando, Kanado, Kroatio, Madagaskaro, Nederlando, Niĝerio, Rumanio, Slovakio, Svisio 1
Pli bona ekvilibro laŭ proporcioj de la membraro laŭ landoj kaj kontinentoj estas certe dezirinda por asocio kiu strebas esti tutmonda. SAT havas nun membrojn en kvindeko da landoj.

La TTT-ejo de SAT, prizorgata de juna SAT-anino (Viola, Japanio) estas tute renovigita, pli belaspekta kaj pli riĉenhava.

La nova eldono de PIV estis prezentita okaze de la kongreso en Alicante. Kelkajn tagojn poste, la OSIEK-premio estis atribuita al Kreŝimir Barković, Ĝenerala Sekretario de SAT, pro lia traduko el la kroata de 496-paĝa verko “7000 tagoj en Siberio” de Karlo Ŝtajner, sincera komunisto kiu restadis preskaŭ 20 jarojn en siberia gulago kaj kiu konsciis ke tio kiu konstruiĝis en Sovetio estis nur karikaturo de la socialismo.

Henri Masson


Ret-Info: EmblemoLasta numero de Eventoj

(Ret-Info) Grandan parton de niaj celoj en la 11-jara ekzisto de Eventoj ni sukcesis realigi, do en la ŝanĝiĝinta mondo la lasta numero de Eventoj aperos fine de tiu ĉi jaro 2002.

Ĉesos nur la apero de la papera gazeto, ni daŭre funkciigos niajn aliajn servojn kiel la retpoŝta novaĵ-servo “Ret-Info” kaj “Plena Kalendaro” ktp.

Eventoj startis en marto 1992. En tiu tempo interreto ankoraŭ ne ekzistis (pli ĝuste dirite estis ankoraŭ en beba lulilo), kaj la informfluo ene de Esperantio estis ege malrapida. Revuoj, gazetoj aperadis en 1-2-3 monataj periodoj, Heroldo 3-4 semajne, do la apero de la 2-semajna gazeto estis defio kaj granda unikaĵo. Rapide Eventoj iĝis internacie konata kiel “la plej ofta Esperanta gazeto” — kaj iĝis vaste legata en pli ol 60 landoj.

Nia sendependeco de la tradiciaj E-strukturoj ebligis la aperigon ankaŭ de kritikaj (bonvolaj, konstruemaj — tamen kritikaj) artikoloj, Eventoj povis iĝi forumo de laboremaj, progresemaj aktivuloj-esperantistoj.

Lige al la gazeto ni donis plurajn servojn al la legantoj (E-tiparoj por komputiloj, adreslistoj, memglua reklamstrio, donackuponoj, interretaj servoj ktp.), parton de ili ni listigis en la jubileaj numeroj.

Ne multaj scias, sed Eventoj havis ankaŭ regionajn represajn eldonojn. La landaj asocioj en Litovio kaj en Polio ricevis aŭ perpoŝte aŭ retpoŝte la prespretan originalon, ili multobligis/presis ĝin kaj distribuis kun surloke aldonita nacilingva enlanda suplemento. Tia suplemento ekzistis ankaŭ en Hungario, kiun ricevis nur la hungaraj abonantoj.

La redakciajn laborojn en la 11 jaroj de la ekzisto partoprenis pluraj personoj. Krom la konstanta (krom mi) oficeja kunlaboranto Istvan Mészáros partoprenis en la redaktoraj laboroj Sándor Hideg, Nikolaj Gudskov, Abdurahman Junusov, kaj en la lastaj 3 jaroj Axel Ország-Krysz — al kiuj multajn dankojn!

La mondo tamen daŭre ŝanĝiĝas. Nuntempe la informfluo ege rapidiĝis, kaj la uzado de interreto kaj retpoŝto iĝis ĉiutagaj laboriloj, same kiel papero kaj skribilo.

Ne nur Eventoj, kaj ne nur la Esperantaj revuoj, sed eldonantoj de ĉiuj paperaj gazetoj devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la telekomunika revolucio.

La informfluo en Esperantio iĝis multe pli rapida kaj operativa ol antaŭe, UEA iĝis multe pli malfermita, ĝisnunaj dogmoj kaj baroj falas tagon post tago, kaj la strukturo de komunikado signife ŝanĝiĝis.

La antaŭa rolo de Eventoj estas plenumita, kaj ni decidis kun fiero kaj kontento fermi — aŭ almenaŭ suspendi — la 11-jaran periodon de la eldonado.

Ni petas do vin, anstataŭ Eventoj renovigi vian abonon al nia alia oferto, la retpoŝta novaĵservo “ret-info”. Pliajn detalojn pri ĝi vi trovas en http://www.eventoj.hu aŭ petu ĉe: oficejo@eventoj.hu

Kompreneble la agado de nia Esperanta centro en la Budapeŝta Esperanto-Domo ne haltas, nur la prioritataj laborterenoj ŝanĝiĝas. Pri tio eble … en la lasta numero.

László Szilvási
fondinto kaj eldoninto de Eventoj


Pli da poentoj per Esperanto

La estraro de Financa Kolegio en Liaoning serioze atentas la propagandon kaj popularigon de Esperanto kaj en 2001 oficiale decidis enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton.

109 studentoj partoprenis en la unua Esperanto-kurso en la studjaro 2001–02, kaj 42 el ili diplomiĝis kaj ricevis 4 studpoentojn.

Por instigi plimultajn studentojn lerni la lingvon, la estraro strategie decidis altigi ĝiajn studpoentojn de 4 al 6 por la dua Esperanto-kurso dum la studjaro 2002–03. Tio tuj grande mobilizis la aktivecon de la studentoj kaj 750 aliĝintoj jam aperis en la kurso ĵus funkciigita en oktobro. Prof. Sun Shiquan gvidas la kurson.

Wu Guojiang


Semajnfino pri komunikado

La 39a Faulhaber-Semajnfino, okazinta 4–6 okt 2002 en la kutima renkontejo “Mennorode” en la arbarriĉa mezo de Nederlando, havis la temon Komunikado.

Vendredvespere prelegis Bessie Schadee, la direktorino de la fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj, pri la projektoj por perreta kaj peresperanta komunikado inter minacataj indiĝenaj popoloj. Jam ekzistas regula komunikado inter diversaj indiĝenaj grupoj. Ŝi montris interesajn diapozitivojn pri okazintaj kursoj. La projekto tiris la atenton ankaŭ de Unesko en konferenco en Ĝenevo.

Sabatmatene Atilio Orellana Rojas parolis pri korpa komunikado: multaj gestoj de homoj havas komunik-sencon, sed ili diferencas de kulturo al kulturo. Kion oni povus fari en okcident-eŭropa lando, oni nepre ne faru en orienta lando, precipe kiam temas pri islama kulturo. Ankaŭ simplaj, preskaŭ kutimaj gestoj povas havi diferencan signifon. Se oni kapoklinas en okcident-eŭropo por esprimi “jes”, en Bulgario la sama gesto signifas “ne”. Do, se oni vizitas alian kulturon, oni konsciu pri la kutimaj gestoj en tiu kulturo!

Posttagmeze la fama magiisto Trixini montris lumbildojn, prelegante pri la vivstadioj de magiisto. Poste Ziko Sikosek parolis pri Esperanto sen mitoj kaj Wil van Ganswijk informis la ĉeestantojn pri siaj spertoj de Esperanto-instruado per Interreto. Montriĝis, ke ŝia instruado tiris internacian atenton: estas eĉ kursano en Usono!

La vespera programo estis tute plenigita de Trixini, kiu prezentis siajn magiajn lertaĵojn. La spektantaro estis tre mirigita pro la neklarigeblaj okazaĵoj sur la scenejo.

Dimanĉmatene okazis la kutimaj edifa kunveno kaj kunveno de SAT/ TANEF. Post tiuj Gerrit Berveling parolis pri la idealoj de Erasmo.

Posttagmeze Fred kaj Liesbeth de Geus prizorgis internacian muzikprogramon. Muziko ja estas ankaŭ internacia komunikilo. La publiko tre aprecis la spritan prezentadon.

La semajnfinon partoprenis pli ol 90 personoj, kiuj inter la programeroj trovis sufiĉe da tempo por amika (re-)konatiĝo kaj amuza kunesto. En 2003 la semajnfino okazos samloke 17–19 okt.

Hans ten Hagen


Pireneaj staĝoj

Post sia varbocela ĉirkaŭeŭropa biciklado okaze de la centjariĝo de Esperanto Jorgos translokiĝis al Pirenea Regiono inter Tuluzo kaj Andoro. Tie li partoprenis en vigligado de Esperanto-movado interalie per prelegoj, kursoj, artikoloj, ZEO-inaŭguroj, kaj semajnaj staĝoj pri Esperanto-instruado, naturaj temoj kaj korusado.

En ĉi-lasta-tipaj staĝoj partoprenis sume pli ol 100 homoj el diversaj landoj, interalie ne-esperantistoj.

De 27 okt ĝis 2 nov 2002 disvolviĝis Esperanto-staĝo en fericentro La Freychede. Ricevis taskon ĝin animi usonano Rikardo Cash; tion li faris per siaj Esperantuje konataj talento kaj kapabloj. Lia metodo estas bone strukturita, laŭgrada, viglega, tiom paroliga por komencantoj, kiaj André aŭ Gérard, ke ili rapide povis ekparoli kaj interparoli en Esperanto.

Laŭflue de lecionoj gravaj partoj de la Esperanto-historio kaj la Esperanto-movada vivo prezentiĝis kaj tiel “ornamis” la verajn kursojn.

Tagon post tago la lingvo senvualiĝis kaj precizece kaj klarece; ĉio fariĝis kohera. Post la unuaj “Bonan tagon!” rapide venis “Ĉu vi povas indiki al mi la vojon por iri al kafejo?”, ankaŭ taŭgaj respondoj. Rapidaj progresoj en ĝojo, kiujn tamen necesos konfirmi per regula praktikado ĉu ene de asocioj, ĉu per korespondado, ĉu per peto de konsiloj.

La staĝo celis ankaŭ kantigi en Esperanto plur-voĉan grupon: tion sukcese faris ne-esperantista korusestrino loka. Post du tagoj da trejnado koncerte prezentiĝis 6 kantoj.

Netutekomencanta partopreninto CP


Jubilea Semajno

La jubilea, jam la deka, Internacia Esperanto-Semajno de la kulturo kaj turismo okazis 19–26 okt en Cambrils (Katalunio, Hispanio) kun 66 aliĝintoj el kiuj ĉeestis 58.

Je la inaŭguro ni silentis dum unu minuto omaĝe al nia bedaŭrata samideano Lluis Hernández Yzal, kiu ĉiam estis nia “Semajno-prezidanto”.

Dimanĉe (20 okt) Renato Corsetti informis pri la situacio de UEA kaj taksis ties estontecon tre hela. Li injektis al ni la viruson de la optimismo kaj stimulis nin al konstanta laborado. Sekvis tiutage kaj en la aliaj tagoj pluraj aliaj prelegoj de, interalie, Rafaela Urueña, Giordano Moya, Luis Serrano Pérez kaj Marco Botella.

Du vesperaj debatoj — Ĉu la leĝoj donas liberecon kaj Migrado — vekis diskutadon ĝis noktomezo.

Tuttaga ekskurso estis al Gandesa, kie ni vizitis la muzeon pri la hispana intercivitana milito. Alia tuttaga ekskurso estis al Esplugas de Francoli kie ni vizitis la kamparan muzeon. Ni vizitis ankaŭ la urbon Cambrils per speciala trajneto, kiun disponigis al ni la loka magistrato.

24 okt estis speciala vespero en kiu “Grupo de Habaneras” kantis kaj muzikis famajn kanzonojn, kiuj estis akompanataj de “cremat” — rumo bruligita kaj miksita kun kafo, cinamo kaj aliaj specifaj ingrediencoj.

Regaloj per trinkaĵoj kaj kukaĵoj ne mankis dum la tuta Semajno. Nu, entute agrabla Semajno en hotelo Daurada Park, kiu metis niadispone belan salonon kaj ĉion necesan por la internacia Esperanto-evento.

Luis Serrano Pérez

Cambrils. Esperantistoj antau hotelo Daurada Park

Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko

La kolokvon Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) en Dobřichovice apud Prago antaŭis 6–7 nov 2002 simpozio de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) pri terminologiaj problemoj. Partoprenis 18 fakuloj el 8 landoj. Post la oficiala kunsido la interparoloj daŭris neformale, kio kontribuis al la pli bona interkonatiĝo de la partoprenantoj. Tio kreis bonan bazon por estonta kunlaboro.

8 nov okazis la unua kunsido de la KAEST al kiu aliĝis 48 personoj. Ĝi daŭris tri tagojn.

La kolokvon malfermis Petro Chrdle (gvidanto de KAVA-PECH), kiu prizorgis ambaŭ konferencojn. KAEST havis tri sekciojn: A. Elektronikaj rimedoj; B. Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto; C. Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (ĝenerale).

La unuan prelegon pri la evoluo de mikroprocesoroj prezentis Peter Broczko (Hungario). Li klarigis ke la rapida evoluo de procezil-plenumado provokis la evoluon de la kvanta kaj prilabor-organiza direkto.

Juna specialisto el Usono, Chuck Smith, parolis pri la multlingva enciklopedio Vikipedio, kiu nun estas kreata en la reto. Kvankam pri ĝia versio en Esperanto oni laboras nur ekde 2001, ĝi jam havas tri mil artikolojn.

Josef Vojáček (Ĉeĥio) prezentis logikan programon, uzeblan por duonaŭtomata tekstotradukado. Li rakontis pri la atingitaj rezultoj, entenataj en lia diploma disertacio tiutema.

Ladislav Kovář (Ĉeĥio) traktis problemojn pri la diagnostiko de funkciantaj vagonoj. Jan Niemann rakontis kiamaniere tiujn problemojn oni solvas en la danlandaj fervojoj. Estis pluraj demandoj al kiuj li respondis.

E. Henning Olsen (Danlando) rakontis pri la projekto Vojaĝkarto, uzebla dum kiu ajn veturo. Oni antaŭvidas unue provi ilin en la ĉefurba regiono de Danio. La karto aŭtomate proponos al la vojaĝanto la plej favoran prezon kaj itineron.

Karel Ryšánek (Ĉeĥio) rakontis pri la komputilo kaj Esperanto. Miroslav Malovec (Ĉeĥio) pritraktis la temon “Esperanto en la virtuala mondo”.

Komence de Sekcio B Manfred Westermayer (Germanio) parolis pri la uzado de Esperanto en la partio de verduloj. Tie ĉi estis necese ĝustigi la terminojn globaliĝo, novliberalismo, globismo, kosmopolitismo k.t.p. La temo provokis grandan intereson. Wera Blanke (Germanio) rakontis pri aktualaj sociaj terminoj, similaj al la supre menciitaj.

Marc Bavant (Francio), aŭtoro de nova matematika vortaro en Esperanto, traktis la temon pri matematikaj terminoj. Ĉar pri tiu temo oni longe laboras kaj ĉar inter la ĉeestantoj evidentiĝis pluraj matematikistoj, la diskuto estis vigla kaj fruktodona.

Jiří Patera (Ĉeĥio) traktis ekonomikajn terminojn, kio evidentiĝis interesa kaj kaptis la atenton de la ĉeestantoj.

Jan Werner (Ĉeĥio), inĝeniero kaj matematikisto, parolis pri la terminoj “planko” kaj “plafono” kiel arkitekto-konstruaj terminoj.

Karl-Hermann Simon (Germanio) faris pritrakton de la forstfaka vortaro kaj Josef Kavka parolis pri la fungoj mikroskope.

Tre interesa estis la tria sekcio. Unue Ottó Haszpra (Hungario) parolis pri artefarita sojlo de Danubo — mallonga kanalo por devojigo de rivero-akvo, por iometa levo de la akvonivelo en nelonga distanco, sed ankaŭ por levo de la subtera akvonivelo sur granda tereno. Post longa prokrastado tiu plano estas jam realigita.

Frank Nitzsche (Germanio) parolis pri la psikaj stresoj ĉe la homoj kaj manieroj venki ilin.

Alfred Schubert (Germanio) priskribis domon de la estonteco, kiu postulos neniom da energio por lumigo, hejtado kaj mastrumaj bezonoj. Ĝis tie ĉi bonege, sed evidentiĝis, ke nun la prezo de tia domo estas tiel alta, ke tute mankas klientoj por ĝi.

Petro Chrdle (Ĉeĥio) pezentis la temon pri ekoturismo kaj vivmedio kiel rimedo harmoniigi la sistemon: homo, sporto kaj defendo de la vivmedio.

Boĵidar Leonov (Bulgario) traktis diversajn aspektojn de ekologia vivo kaj nutrado, kiel rimedo konservi la homon kaj la naturon. Aparte li traktis la jurajn problemojn de tio.

Detlev Blanke (Germanio) klasifikis pli ol mil projektojn de planlingvoj kies celo estas faciligi la komunikojn inter la homoj.

Laste prelegis Jan Werner pri ĉesigo de la disipado de energio kaj postlasaĵoj.

Sekvis ĝeneraligo de la farita laboro, per kio la simpozio kaj KAEST estis fermitaj.

Petko Arnaudov


Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj

Du katalunaj esperantistoj, Manel Viñals kaj Joaquim Marcoval, kiuj entreprenis la vojaĝon ĉirkaŭ la mondo 19 aŭg 2002 en Londono, kiel la ĉefrolulo de la verko de Jules Verne, revenis al Londono 6 nov, plenuminte tiel la vojaĝon en 80 tagoj, kiel antaŭvidite. 7 nov ili revenis al Katalunio kaj tutlanda informagentejo EFE disvastigis ilian aventuron, tiel ke multaj hispanaj ĵurnaloj publikigis la raporteton.

Ili uzis nur surterajn aŭ surmarajn transportilojn, sed ne aviadilojn, kiel en la epoko de la novelo de Jules Verne.

Iliaj aventuroj troviĝas en la reta ĵurnalo Vilaweb.

Dario Rodriguez


For el la Pasporta Servo!

AL: Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo

DE: Estraro de Esperanto-Societo Kebekia

TEMO: Rezolucio rilate la forigon de la nomo kaj adreso de Martin Lavallée en la venontaj Pasporta Servo.

Konsiderante ke Martin Lavallée estas persono kiu laboras kontraŭ la Esperanto-movado, varbante ĉe la reto ke Ido estas pli bona lingvo ol Esperanto.

Konsiderante ke Martin Lavallée malhelpas la Esperanto-movadon en Kebekio prezentante al ĵurnalistoj kaj al la publiko falsajn diraĵojn pri Ido, ekzemple ke Ido estas pli taŭga ol Esperanto kiel internacia lingvo kaj ke ĝi sukcese konkurencas al Esperanto. Li asertas ke Ido estas modernigita versio de Esperanto aprobita de 1200 Akademianoj kaj Universitataj Profesoroj kaj 300 internaciaj asocioj, ktp.

Konsiderante ke la estraro de Esperanto-Societo Kebekia dediĉis en la pasinteco multe da tempo, laboro, energio por kontraŭargumenti al liaj publikaj kaj retaj asertoj.

Konsiderante ke la estraro de ESK forpelis lin antaŭ kelkaj jaroj de la Esperanto-movado en Kebekio pro liaj agadoj malfavore al la Esperanto-movado.

La estraro de ESK rekomendas al la respondeculo de PS forpreni lian nomon kaj adreson de la estontaj eldonoj de PS.

Montrealo, 8 nov 2002

Normand Fleury, prezidanto;
Jerome-Frederic Bouchard, vicprezidanto;
Sylvain Auclair, kasisto;
Jessy LaPointe, retestro kaj sekretario


Jerzy Fornal aktorasSolenaĵo en Varsovio

1 okt 2002 en varsovia artgalerio Nusantara okazis solenaĵo omaĝe al la dudekjariĝo de la Esperanto-Teatro de Jerzy Fornal.

Teatro Espero estas la sola Esperanta teatro en Varsovio. Ĝi estas tute escepta en Pollando. Nur antaŭ du jaroj ekestis en Krakovo Esperanta Pola Scenejo, gvidata de Jadwiga Gibczyńska.

Dum sia dudekjara agado teatro Espero gajnis aron da fidelaj spektantoj kaj simpatiantoj kaj fariĝis establo, sen kiu oni preskaŭ ne povas imagi la kulturan vivon de la varsovia esperantistaro. Ĝi prezentis en Varsovio 16 dramojn kaj donis entute ĉirkaŭ 200 spektaklojn. Ĉiuj spektakloj estis enkondukitaj per la prelegoj de Zofia Banet-Fornal, senlaca esploranto de la historio de Esperanto. Teatro Espero prezentis teatraĵojn ankaŭ en multaj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, interalie en Japanujo kaj Argentino, Brazilo kaj Sovetunio, dum kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj esperantistaj.

Komence de la solenaĵo Zofia skizis la historion de la teatro, ĝian soci-kulturan mesaĝon, programajn elirpunktojn kaj teatrajn formojn, kiuj estas dramo kaj pantomimo, kiujn aplikas Jerzy Fornal. Ĝuste tre riĉaj artaj rimedoj de Jerzy Fornal faras tiun teatron tiel interesa.

Kiel la jubilea teatraĵo estis elektita teatraĵo verkita de Zofia Banet-Fornal kaj Harold Brown La Jubileo. La spektantoj povis ĝui plej interesajn fragmentojn de la grandaj dramoj de pola kaj monda literaturo, iam prezentitajn de plej eminentaj aktoroj.

Poste reprezentanto de la Asocio de la Polaj Teatraj Artistoj, konata aktorino Ewa Serwa, legis gratulan leteron de la prezidanto de la Asocio, Olgierd Lukaszewicz. Bogdan Michalski, kiu respondecas en la Varsovia Filio de PEA pri kulturaj aferoj, legis leteron de la esperantistoj arigitaj en la Varsovia Filio kun dankesprimoj pro la multjara senlaca agado.

Dum la solenaĵo la salono estis plenplena kaj ĉeestis en ĝi junuloj el Varsovia Vento. Estis floroj kaj tostado, kaj ĉio ĉi ege kortuŝis la ĉeestantojn, spektantojn, kaj ambaŭ jubileantojn. Finfine oni kantis Cent jarojn kaj esprimis bondezirojn de daŭra sukcesa agado por la Esperanta kulturo kaj por la ĝojo de la spektantoj, por kiu tia Esperanta teatro estas ege necesa.

Bogdan Michalski


Tradicia festivalo en Ĉeĥio

La 15an Internacian kulturan festivalon aranĝis 5–7 okt 2002 Esperanto-klubo de Jiří Kořínek en Ústí nad Labem (Ĉeĥio). La celo de la jam tradicia kultura evento estas firmigo de la internacia kunlaboro inter ĉeĥaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj uzado de Esperanto por prezento de muzikaj kaj literaturaj artaĵoj, aparte ĉeĥ-devenaj.

La vendredan amikan renkontiĝon de la partoprenantoj sekvis la ĉefaj programpartoj la sekvan tagon. En la prelega matineo prezentis Prof. D-ro Vlastimil Novobilský literaturan verkon de D-ro Tomáš Pumpr, konata tradukanto de elstaraj ĉeĥaj literaturaĵoj en Esperanton, okaze de la 30a datreveno de lia morto. La prelegon kompletigis specimenoj el lia verkaro far Mgr. Věra Novobilská kaj Miroslav Smyčka.

En la sekva prelego D-ro Zdeněk Rusín parolis pri la modernaj metodoj de tradukado kaj tuŝis eblecojn sekvantaj el ili por la traduklaboro de esperantistoj.

La tria parto de la matineo estis dediĉita al unuhora videofilmo pri la Universala Kongreso en Fortaleza preparita de geedzoj Dvořák.

Sabate posttagmeze okazis en la preĝejo de S-ta Paŭlo homaranisma spirita koncerto “Toleremo inter religioj”, dum kiu sonis muziko kaj arioj ekde 11a jarcento en la prezento de K.Kudlíková, H.Janiczková, M.Smyčka kaj V.Urban (orgeno).

La ĉefa festival-programo estis la vespera koncerto plena je muziko kaj poezio, kiu fariĝis por la ĉeestantoj neforgesebla travivaĵo. Ili povis ĝui operariojn, operetariojn, kantojn, klasikan instrument-muzikon kaj poezion en la prezento de K.Kudlíková (soprano), M.Smyčka (baritono), A.Proklov (baso), D.Tarantová (soprano) kaj aliaj artistoj.

Dimanĉa vizito de la kastelo en Velké Březno fariĝis la lasta programero de la jam tradicia kultura festivalo en Ústí nad Labem, pri kiu tre pozitive raportis la loka tagĵurnalo.

Josef Kříž


Mondo Amika

Fine de oktobro 2002 en Sofio estis kreita nova Esperanto-societo Mondo Amika. Ĝi funkcios ĉe legejo d-ro Petro Beron en sofia kvartalo Ivan Vazov.

Legejo estas tipe bulgara kultura institucio, ne simple loko, kie oni legas. Legejoj estas en ĉiu bulgara vilaĝo, kaj en la urboj — eĉ po kelkaj. En ĉiu legejo funkcias pluraj fakoj: biblioteko, koruso(j), teatra grupo, orkestro (ofte pli ol unu) k.t.p. Por ĉiuj fakoj la legejo sekurigas ejon, lumon, akvon, hejtadon kaj instruantojn. Tial la fakto, ke la societo agos sub la tegmento de la legejo estas tre grava avantaĝo.

La fondan kunvenon prezidis fervora esperantistino Raja Androvska. Unue bonvenigis la iniciaton reprezentanto de la legeja estraro, Ivan Stojanov. La fondintojn de la nova societo prezentis Dobrinka Slavova. Poste, ĉar la fondo okazas en la tago de bulgara sanktulo Ivan Rilski, pri ties vivo kaj agado prelegis Dimitro Krastev.

Gratulis la societo-fondon prezidanto de BEA s-ro Petro Todorov, kiu detale rakontis pri la eblecoj por aktivado per Esperanto, notante kelkajn momentojn el la historio de BEA. Li donacis al la societo kelkajn librojn en Esperanto. Estis tralegita salutmesaĝo de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Gratulis la iniciaton ankaŭ ĉefdelegito de UEA por Bulgario, Petko Arnaudov, kiu donacis al la nova societo 22 librojn en Esperanto.

Salutis ankaŭ TEJO (Jordan Todorov), Esperanta PEN-centro (Ljubomir Trifonĉovski), ILEI (Mariana Evlogieva), esperantistaj muzikistoj (Laĉezar Krastev), Bulgara Esperanto-Teatro (Teo Jurukov) k.a. Pluraj personoj ankaŭ donacis librojn kaj revuojn en Esperanto, pro kio la biblioteko de la nova societo startis per 77 titoloj.

Al la societo aliĝis 15 personoj inter kiuj pli multaj havas 20 ĝis 35 jarojn. Estis elektita la estraro: Raja Androvska (prezidanto), Laĉezar Krastev (vicprezidanto), Dobrinka Slavova (sekretario-kasisto).

Pepear'o


Moskva adreso de la Ĉina Radio

Kun ĝojo ni informas, ke por faciligi la korespondadon kaj ŝpari la afrankon de aŭskultantoj, nia radio jam starigis poŝtkeston en la landoj, kie troviĝas raportista stacio de Ĉina Radio Internacia.

En Ruslando oni skribu al

Служба на эсперанто
Международное радио Китая
129110 Москва
ул. В.Переяславская,7-105
Корпункт МРК
kaj oni transportos al ni viajn leterojn kaj poŝtaĵojn.

Esperanto sekcio


Renkonte al la Pekina UK

Renkonte al la 89a UK en Pekino (2004), 12–13 okt 2002 en Shenyang okazis la unua Esperantista kunloĝado de Nordorienta Ĉinio. Ĝia temo estas: “Uzu Esperanton por UK 2004 en Pekino”. En la kunloĝado partoprenis 30 geesperantistoj, inter kiuj Josias Barboza de Brazilo kaj Bak Giwan kun sia edzino de Koreio.

Dum du tagoj la partoprenantoj kune diskutadis, babiladis, manĝis kaj kunloĝadis tute en Esperanto. La fremdlandaj amikoj kaj kelkaj ĉinaj esperantistoj paroladis tre flue, kaj multaj komencantoj dank' al tio altiĝis en nivelo parola kaj aŭda de Esperanto. Kvankam en Ĉinio oni unuafoje faris tian renkontiĝon pri Esperanto, la kunloĝado estis tre sukcesa, kun ĝojo kaj entuziasmo de la komenco ĝis la fino.

La dua kunloĝado okazos en urbo Changchun de Nordorienta Ĉinio 7–8 dec 2002.

Cui Jiayou


Heslanda jarkunveno

26 okt 2002 okazis en Michelstadt jarkunveno de la suborganizaĵo de Germana Esperanto-Asocio por la federacia lando Heslando, Heslanda Esperanto-Ligo.

La kunveno diskutis kaj decidis pri ŝanĝoj de la statuto, elektis novan estraron kaj interkonsentis pri la laborplano por la venonta jaro. Elstaran lokon de la laboro okupos la plibonigo de la kunlaboro inter la lokaj grupoj en Heslando kaj kun la najbaraj federaciaj ligoj de GEA. Krome HELO planas okazigi en 2003 du semajnfinajn aranĝojn, de kiuj unu estu pure instrua aranĝo kun diversnivelaj kursoj kaj la dua kunligu turisman programon, la venontjaran jarkunvenon kaj t.n. “kurson por flareti”.

La jarkunvenon sekvis ekumena diservo, kiun celebris komune kun pastro Schmidt kaj diakono Hockertz (ambaŭ el Michelstadt) sacerdoto Kronenberger, unu el la kunaŭtoroj de la liturgia verko Adoru, kiu ricevis la ĉi-jaran FAME-premion.

Paralele al la jarkunveno okazis kurso por komencantoj, kiun gvidis Edgar Müller. Aparte interesa programero, kiu daŭris ĝis la antaŭtagmezo de 27 okt, estis lia prelego pri metodiko de Esperanto-instruado, kiu entenis prezentadon kaj komparon de la de li produktita televida kurso kaj de la usona instrufilmo Esperanto. Pasporto al la tuta mondo. Aldonendas, ke la produktaĵo de Edgar Müller estis videbla dum kvar jaroj en Sarlanda televidprogramo kaj nur ĉesigita antaŭ kelkaj monatoj pro la malfunkciigo de la televidstacio. Sed pliaj elsendoj aliloke estas jam en preparo.

Peter Hauser
estro de la Heslanda Esperanto-Ligo


Tradicia IAR en Aylesford

Internacia Amikeca Renkontiĝo okazas preskaŭ ĉiujare, jam dum 20 jaroj, en Aylesford, Kent, suda Anglio. Ĉi-jare ni renkontiĝis inter la 20a kaj 23a de septembro. Entute partoprenis ĝin 26 esperantistoj, plejparte el Britio sed ankaŭ gesamideanoj el Francio kaj Belgio. Bedaŭrinde esperantistoj el Ganao kaj Bulgario, kiuj aliĝis kaj volis veni, ne sukcesis ricevi britan vizon.

La ĉefpreleganto ĉi-jare estis Viktor Pajuk el Ukrainio, kiu interalie prezentis videon kaj parolis pri la ĉefurbo Kijiv, pri la vivo kaj faroj de samlanda blinda esperantisto Vasil Eroŝenko, kaj pri la kolektado de forkoj kaj aliaj objektoj.

Terry Page laborigis ĉiujn dum du lingvaj klinikoj; ni faris kvizojn, diversajn ludojn, ni partoprenis en diskutgrupoj k.t.p. Vespere ni muzikis kaj kantis kaj ankaŭ spektis filmon Ŝtormido, faritan en Aŭstralio kun Esperanta subteksto. Tiun filmon kaj la videon pri Aŭstralio afable donacis al ni aŭstralia esperantistino Margaret Furness, kiu intencis ĉeesti IAR sed devis subite reiri hejmen.

Dimanĉon posttagmeze ni promenis tra malnova parto de urbeto Aylesford, kie troviĝas kelkaj interesaj malnovaj konstruaĵoj. Kelkaj esperantistoj sukcesis eniri kaj eĉ trinki en la plej malgranda trinkejo en Britio, nomita Little Gem (Eta Gemo).

Anica kaj Tery Page


Kukurba semajnfino

De la 11a ĝis la 13a de oktobro kuniĝis en la alpa vilaĝeto Molines en Champsaur esperantistoj. Organizita de JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo), la semajnfino fakte kunigis generaciojn, de unumonata bebo ĝis emeritaĝo! Jam dufoje antaŭe JEFO proponis tielnomatan kuiradan semajnfinon en tiu vilaĝeto (pri terpomoj en 2000, kaj mielo en 2001). Malgraŭ la malfrua anonco, la kutimaj partoprenantoj plejparte revenis, kaj aliĝis ankaŭ novaj homoj.
En la kukurba semajnfino
Estis okazo kiel kutime babili esperantlingve, promeni kaj kuiri. En gratenaĵoj, supoj, tortoj kaj kukoj, la partoprenantoj malkovris tradiciajn aŭ originalajn manierojn manĝi kukurbon. Cetere, dank' al belega vetero, estis la perfekta momento por promeni tra la multkoloraj aŭtunaj pejzaĝoj de la nacia parko “les Ecrins”.

Tiuj, kiuj ne povis veni, konsoliĝu: ĉiuj receptoj, kun aŭ sen kukurboj, estis tradukataj al esperanto, kaj eblos mendi la receptarerojn ĉe JEFO. Cetere, okazos eble nova semajnfino en Molines venontjare, kies temo ankoraŭ ne estas decidita.

Rozenn Texier-Picard


June kaj kune

(TEJO-Aktuale). Dum la seminario E@I-4 (Vidu pĝ. 9) laborgrupo pri informiloj okupiĝis pri elekto de TEJO-frapfrazo inter tiuj proponitaj en konkurso. Elektiĝis la frazo “June kaj kune”: ĝi jam aperas sur la novaj T-ĉemizoj, vizitkartoj kaj faldfolietoj de TEJO. La dua kaj tria frazoj estas “Junas la mondo” kaj “Dialogo sen limoj”. Gajnis la konkurson Attila Kaszas (pro la unua kaj dua frazoj) kaj Mark Fettes (pro la tria): ili ricevos la novan T-ĉemizon.
June kaj kune

Ĉe germanaj fervojistoj

Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) havis sian tradician semajnfinan jarkunvenon 11–13 okt 2002 en Baiersbronn, feria loko en sudokcidenta Germanio, regiono de Nigra Arbaro. Partoprenis 45 personoj, inter ili ses eksterlandaj gastoj. En kadro de la programo okazis

Trixini— laborkunsido de la GEFA-reprezentantoj en la fondaĵo Fervoja Sociala Organizo;

— busrondveturado tra la 16 komunumpartoj de Baiersbronn (laŭ la areo la plej granda en Germanio);

— busekskurso al la kastelo Hohenzollern, kiu estas prapatra sidejo de la prusaj reĝoj;

— festvespero kun konata magiisto kaj esperantisto Trixini (vd. sur la foto);

— matineo denove kun Trixini kaj lia prezentado de vivstacioj de la magiisto, ilustrita per telefonkartaj motivoj;

— ekumena Diservo;

— faka prezentado de la projekto Stuttgart 21, kiu anstataŭos kapstacion kun 16 trakoj per subtera stacidomo kun nur 8 trakoj.

Vivis Esperanto dum tiu ĉi semajnfino, kvankam la estonteco de la fervojaj esperantistoj en nia lando ne estas esperplena.

Siegfried Krüger


E@I-4: Rete Informadi

E@I
Dum la kvara seminario “Esperanto ĉe Interreto”, kiu okazis 26 okt – 2 nov 2002 en Lesjöfors (Svedio) trideko da gejunuloj el 14 landoj diskutis pri strategioj de ekstera informado kaj eblecoj utiligi Reton por fari tiun informadon pli efika.

Kelkaj rezultoj de la seminario jam nun videblas ĉe http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?KonkretajRezultoj.

Ne vekas ajnajn dubojn, ke ofte priesperanta informado en multaj lokoj restas senrezulta, foje eĉ naskas antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto kaj esperantistoj. La aŭtoro de la fama libro Esperanto sen mitoj, Ziko M. Sikosek, prelegis pri la plej malutilaj mitoj en Esperantio kaj ĝenerale helpis prepari konsilojn por informontoj.

Dum la sama seminario estas kreitaj kelkaj altkvalitaj informiloj, mendeblaj ĉe oficejo@tejo.org: originala T-ĉemizo, du nekutimaj afiŝoj. Lastatempe ideo de nunaj TEJO-aktivuloj estas ŝanĝi aspekton de la Esperanto-komunumo, fari ĝin pli alloga por gejunuloj kaj (kial ne?) krei modon pri Esperanto. Esperanto estas moderna kaj vaste uzata de ĝentilaj, inteligentaj kaj kleraj personoj — jen kion ni devas montri per nia ekstera informado.

TEJO-seminario “E@I: Rete Informadi” sukcesis esti kaj kleriga, kaj labora. Estus bona tradicio por niaj aranĝoj. Kompreneble, kunvenintaj gejunuloj bone scipovis ankaŭ amuziĝi — kaj per tio ili aldonis iom da novaj moroj al Esperanto-subkulturo. Vi certe ankoraŭ aŭdos pri la ludo “sandviĉo”, pri la ĝusta maniero elparoli “Kio okazas?” kaj pri la signifo de la vorto “naprelo”.

Slavik Ivanov


Interreto: ĉiam malpli angla

En la aprila Ondo ni pritraktis la kreskadon de la reto. Laŭ la nova statistiko, aperinta 30 sep 2002 en la reto, en la mondo estas jam ĉ. 619 milionoj da retuzantoj. La plej multaj en la reto estas la anglalingvanoj — 230,6 milionoj da retanoj. Laŭ la lingva aparteno la Reta mondo estas jena:
Angla 230.6 (36.5%)
Ĉina 68.4 (10.8%)
Japana 61.4 (9.7%)
Hispana 47.2 (7.4%)
Germana 42.0 (6.6%)
Korea 28.3 (4.5%)
Itala 24.0 (3.8%)
Franca 22.0 (3.5%)
Portugala 19.0 (3.0%)
Rusa 18.4 (2.9%)
La reta popolo iom post iom lingve diversiĝas kaj forlasas Anglalingvujon. Antaŭ 24 monatoj anglalingvaj estis 51% de la monda retumantaro, kaj antaŭ 12 monatoj — 45%. Je 31 mar — 40%, kaj ĉi-aŭtune nur 36.5%.

Supozeble la procentaĵo de la anglalingvanoj en la reto plu falos, ja nuntempe nur dekono da teranoj havas retaliron, sed tion ĝuas 45% da anglalingvanoj (kaj 75% da svedlingvanoj — la plej rete civilizita lingva grupo en la mondo).

AlKo


Festo en Barcelono

Okaze de la centa datreveno de la Kooperativo La Formiko, la Esperanta grupo Aŭroro festis la 29an de septembro. La programon gvidis esperanta instruisto Ricard S. Güell.

Kvarteto Talia (vidu la suban foton) interpretis kvarteton Re Major kaj la Noktan serenadon de Mozarto. En Talia ludis violonĉelon Cèlia Torres, nepino de la prezidanto de Esperantaj Fervojistoj de Barcelono, Rafael Ruiz. Trio Montenegro interpretis diversajn kanzonojn. En tiu ĉi ensemblo ludis Emilio Sanz esperantisto de Castelldefels.

Festo en Barcelono
La novan kanzonon “Esperanto kaj ĉiuj egalaj” interpretis la aŭtorino de la muziko, Maria Almagro. Deklamis en Esperanto Susanna Fornell, Vicenta Fontanals kaj Ricard S. Güell. Vidbendon pri la verko de la fama kataluna arkitekto Antoni Gaudí prezentis Martí Guerrero, Esperanto-instruisto de L'Hospitalet.

La feston kronis komuna kantado de La Espero kaj komuna tagmanĝo en restoracio Portos.

Martí Guerrero i Cots


UK-68, Budapest, 1983 (Fotis Svetlana Birjukova)Televida filmo kun Bojĉo Mladenov

Antaŭ kvardek jaroj, 3 okt 1962 en Vraco (Bulgario) instruisto Bojĉo Mladenov fondis kun siaj lernantoj la Esperanto-societon Verda Raketo. Tio estis la unua lernejana Esperanto-societo en Bulgario depost la dua mondmilito, funkciinta ĉirkaŭ tri jardekojn en la gimnazio Hristo Botev en Vraco. La nomon la fondintoj transprenis el verko de Jean Forge (1961): koincide aŭ ne, tio aludas pri ilia entuziasmo. La fondintoj estis organizantoj kaj helpantoj por la okazigo de la 19a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Vraco (1963), poste iamaj “verdraketanoj” estis inter la organizantoj de la 49a IJK, same en Vraco tridek jarojn poste, en 1993.

En la 1970-80aj Verda Raketo efektivigis la plej vastan reklamon de nia lingvo en Bulgario: la emblemo de la societo aperis sur milionoj da alumetskatoloj, centmiloj da glumarkoj kaj poŝtkovertoj, sur miloj da T-ĉemizoj kaj insignoj… Kaj ne nur reklamo: el la vicoj de Verda Raketo eliris almenaŭ du el la plej elstaraj bulgaraj Esperanto-intelektuloj, Kiril Velkov kaj Ljubomir Trifonĉovski — ambaŭ lernantoj de Bojĉo Mladenov.

Okaze de la 40-jara jubileo de Verda Raketo 15 okt 2002 la regiona televido de Vraco prezentis 45-minutan filmon kun Bojĉo Mladenov pri Verda Raketo. Pro la tre granda intereso al ĝi, la filmo estis ripete elsendita la sekvan tagon.

Verda Raketo estas historio: la standardo de la societo kaj la ora libro estas en la muzeo de Vraco. Verda Raketo estas tamen ankaŭ nuntempo: centoj da iamaj membroj daŭre gardas en siaj koroj neforgeseblajn renkontiĝojn kaj partoprenojn en pluraj Esperanto-kongresoj.

HeKo


Esperanto sonas en la Fora Oriento

Esperanto en Vladivostoko havas longan historion. La unua instruisto de Esperanto en la jaro 1891 estis Fjodor Postnikov post la alveno el Peterburgo. Inter liaj studintoj estis eminenta japana verkisto Futabatej Ŝimej.

Esperanto estis deviga studobjekto en la Mara Lernejo (1906–1912), kiam direktoro de la lernejo estis Vladimir Neupokojev, la dua prezidanto de Vladivostoka Esperanto-societo. Oni instruis Esperanton kiel faklingvon en la Orienta Instituto (la unua altlernejo en la Fora Oriento) en 1910–1916.

Nuntempe Esperanton en For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato instruas docento Aleksandr Titajev. Esperanto estas instruata kiel elektebla studobjekto “Interlingvistiko kaj esperantologio” por la studentoj de la Instituto de Radiotekniko, Informadiko kaj Elektrotekniko enkadre de la studprogramo, kiuj lernas la lingvon dum unu semestro de la tria studjaro, sume dum 34 horoj. En la programo estas kurta historio de la internaciaj lingvoj, gramatiko de Esperanto, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj, ekzameno kun kreditunuo.

Krome Esperanton oni instruas en vespera kurso por studentoj de la Supera Popola Lernejo por plenkreskuloj ĉe la Universitato dum unu studjaro (sep monatoj). La kurso estas senpaga.

La studentoj de tempo al tempo partoprenas la aranĝojn de Esperanto-klubo Pacifiko. Ili estus ĝojaj korespondi kaj kunlabori kun aliaj esperantistoj de la regiono (de Bajkalo ĝis Pacifiko) kaj kun eksterlandaj kolegoj.

Adreso: RU-690090, Vladivostok-90, do vostrebovanija, Titajevu Aleksandru. Rete: oriento@mail.ru

Aleksandr Titajev


Profesia laboro en Maribor

(Nun) En Maribor (Slovenio) la ŝtata instanco por senlaboruloj aprobis financi salajron ĝis la fino de 2003 por unu laboristo kiel helpsekretario de Asocio por Eŭropa Konscio, kiu konstante kunlaboras kun la loka Esperanto-societo. La oficisto estas juna esperantisto Ivo Močnik.

Reta kontaktadreso: mocnikivi@hotmail.com.

La du organizaĵoj esperas en tiu periodo forte pliampleksigi sian aktivadon kaj certigi grave pli bonan financadon en estonto. Skribu al ni por ekscii pli pri niaj planoj kaj aktivado.

Zlatko Tišljar


Kurte

16 sep 2002 Sven Ziegler, prezidanto de Alta Kortumo de Danlando kaj membro de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, prelegis en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo pri “La Supera Kortumo en la dana jura sistemo”. (Birthe Lapenna)

Radikala delegitaro renkontis 22 okt 2002 en Romo la ministron pri publika instruado de Italio, Letizia Moratti konsekvence de letero sendita de Pannella kaj Pagano. (“Esperanto” Radikala Asocio)

Informa Esperanto-stando funkciis en la 93a Monda Kongreso de Rotario Internacia en Barcelono, kiun partoprenis pli ol 19 mil rotarianoj el 146 landoj. (Esperanto)

1 okt en CO de UEA eklaboris nova TEJO-volontulo — Anna Skudlarska, 27-jara polino. (TEJO-Aktuale)

Okcidentslovakia Esperanto-Societo (OSES) aktivas: post la 5a Esperanto-Bazaro en Dunajská Streda (16 jun) kaj Tago de Vino en Bratislava Rača (14 sep), ĝi okazigis 19 okt turisman renkontiĝon en urbo Komárno. (Voĉo de OSES)

La nova episkopo de Milano, mons. Luigi Tettamanzi, lerninta Esperanton en sia junaĝo, konsideras sin esperantisto. (Heroldo de Esperanto)

Okaze de la Tago de la Lingvoj (26 sep) Esperanto Nederland donacis al ĉiuj 150 nederlandaj parlamentanoj librojn de Godfried Bomans en Esperanto. (Heroldo de Esperanto)

Komitato de UFE (Francio) revigligis la regulon, laŭ kiu 3% de la profito de la libroservo estas destinita por la Afrika UEA-fondaĵo. Krome, la Komitato kreskigis la kontribuon de UFE al Brusela Komunikad-Centro de 0,25 ĝis 0,75 EUR. (Le Monde de l'Espéranto)

Estas elĉerpita la Esperanta traduko (de Fernando de Diego) de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, eldonita de Fonto en 1992. (La Gazeto)

Nur konsultado de Esperanto-vortaroj konvinkis la registrejon pri naskiĝoj en Marburg (Germanio) doni nomon Manjo al ĵusnaskita filino de Esperanto-familio H. (Esperanto aktuell)

Numminen
Kanton en Esperanto Kun mia virino en la parko de nia parlamento entenas duobla K-disko Kiusankappaleita I de finna kantisto M.A.Numminen. (Esperantolehti)

Vide el Bruselo

Flandraj politikistoj timas la anglan pli ol Esperanton

Anoj en la Flandra Parlamento timas la anglan kaj ofte ĝenas la ĉefministron per demandoj pri dunganoncoj por denaska parolanto de la angla. “Ŝajnas esti klara diskriminacio favore al la irlandoj kaj britoj”, — klarigas parlamentano. Ĉiuj volas scii ĉu la ĉefministro de Flandrio scias pri la dunganoncoj kaj ĉu la ĉefministro agos kontraŭ la Konsilio de Eŭropo. Kiel bona politikisto, la flandra ĉefministro ĉiam argumentas ke tio ne estas en lia kompetenteco.

La 20an de junio ankaŭ la edukadministrino de Flandrio, Marleen Vanderpoorten, devis respondi al la ĝenaj demandoj de politikistoj. Pere de gazetaraj komunikoj kaj novaĵleteroj de Flandra Esperanto-Ligo, flandraj politikistoj nun pli bone konscias pri la ekonomiaj kaj sociaj malavantagoj pro la superregado de la angla. Politikisto Chris Vandenbroeke citis rekte el la novaĵletero de FEL — sen mencii la fonton — demandante la edukadministrinon: “Usono ricevis dum la jaro 2000 12,5 miliardojn da dolaroj dank' al 525 mil eksterlandaj studentoj. Tio signifas ĉirkaŭ 25 mil de ĉiu studento. Same estas en Britio. Ankaŭ tie estas komerco en edukado. Britio gajnas proksimume 5 miliardojn da eŭroj dank' al la iom pli ol 200 mil eksterlandaj studentoj…”

Vandenbroeke esprimis al la edukadministrino Vanderpoorten timon, ke aperas apartigo inter anglaj kaj neanglalingvaj edukadsistemoj. Li timas ke flandraj universitatoj — post la liberaligo de la edukadkomerco fare de la Monda Komerca Organizaĵo — ne sukcesos konkurenci kun usonaj kaj britaj universitatoj pro la lingva malegaleco. Ankaŭ la malbonaj rezultoj de nederlandaj studentoj, kiuj pli kaj pli devas studi angle en nederlandaj universitatoj, zorgigas Vandenbroecke.

En la Flandra Parlamento parolis ankaŭ Luk Van Nieuwenhuysen: “Sinjoro prezidanto, sinjorino ministrino, kolegoj, ni dividas la zorgon pri la komercigo de la supera edukado kaj la socia diferencigado kiu minacas komenciĝi. Ankaŭ sur la labormerkato estas diskriminacio. Mi venas ĝuste el la komisiono de Eksterlandaj Aferoj kaj tie estis demandita pri dunganoncoj, kiuj estas publikigataj fare de EU kaj aliaj internaciaj instancoj. En tiuj dunganoncoj estas postulataj homoj kiuj havas la anglan kiel denaskan lingvon. Ĉiuj aliaj estos forigataj”. Van Nieuwenhuysen timas, ke aperos du specoj de edukadaj instancoj: kun kompleta aŭ parta instruado en la angla, kaj kun instruado en la gepatra nederlanda lingvo. “Eĉ tiuj inter ni, kiuj bone regas la anglan, neniam povos esprimi sin en la angla tiel nuancite kiel en la gepatra lingvo”.

Dum la sama semajno la Flandra Parlamento pritraktis ankaŭ la lernadon de Esperanto sekve de petskribo de Leo De Cooman. Mallonge, la malbone informitaj flandraj politikistoj opiniis ke Esperanto ne estas taŭga kiel instruobjekto en la mez- kaj bazlernejoj pro tio ke ĝi “ankoraŭ ne havas sufiĉon da parolantoj”. Kvankam kelkaj politikistoj esprimis stultaĵojn (“mi aŭdis ke oni ne povas diri ĉion en Esperanto”), la gvidanto de la pritraktanta komisiono tamen estis sufiĉe klera pri Esperanto. Li eĉ menciis kelkajn pozitivajn flankojn, inkluzive de la projekto Interkulturo. Ĉu flandraj politikistoj timas la anglan pli ol Esperanton?

Dafydd ap Fergus


Vortoj de Komitatano Z

Oni tro bone lernis de Lapenna

Nia redaktoro, kiu estas komitatano B de UEA, sciigis al via kolumnisto, kiu siavice rajtas noti kiel sian komitatanan kategorion nek A nek B nek C, sed nur Z, ke komitatanoj ekinteresiĝis pri la nomo kaj mi-ne-scias-kiuj donitaĵoj de mia povra persono. Nia redaktoro ripete klopodis instigi ilin diskuti pri la opinioj de sia ekstertabla kolego, sed neniu estis preta je tio sen scii unue, kies opinioj ili fakte estas! Prestiĝa komitatano eĉ veis, ke tiu nescio deprimas lin…

Ĉar mi mem posedas la respondon al la klasika demando de Sokrato: “Kiu mi estas?”, mi ankaŭ scias, ke multe pli interese ol scii tion, estus scii, kion pensas kaj opinias niaj veraj komitatanoj pri la vivo de nia asocio. Kvankam eĉ el la estraro ni apenaŭ aŭdas — ekzemple, pri ĝia maja kunsido aperis neniu komuniko — la komitato vivas ankoraŭ pli anoniman vivon.

La komitato ja ne povas revi pri publikeco de naciaj parlamentoj, kies debatojn freŝe raportas amaskomunikiloj, sed en la Esperanta gazetaro ni preskaŭ neniam legas pri ĝia funkciado kaj tamen ĝi estas aŭ devus esti la plej grava kaj prestiĝa organo de UEA. Sporade aperas laŭdindaj iniciatoj kiel ekz. en la itala L'esperanto, de kiu iam trafis en miajn manojn numero kun rubriko de komitatanino Edvige Tantin Ackermann pri aktualaĵoj el UEA. Modele malsporade agas La Ondo, kies legantoj informiĝis pri la ĉi-jara komitata kunsido, dank' al Anna Ritamäki, du monatojn pli frue ol la legantoj de la UEA-revuo. Edvige kaj Anna montras, ke bona komitatano mem estas iniciatema informanto pri sia laboro. Grandan mallaŭdon pro neglektemo ĉi-kampe meritas la informrespondeculoj en la estraro kaj en la Centra Oficejo kaj aparte la redaktoro de Esperanto. Precipe sentiĝas la degenero de la gazetaraj komunikoj de UEA. Tamen, seriozaj redaktoroj ne dependu de komunikoj de UEA. Ili devas mem varbi raportojn kaj kritike analizi kaj komenti la evoluojn.

Mi kredas, ke pli da informado pri la interna vivo de la gvidorganoj de UEA elvokus ankaŭ pli da diskuto, alivorte pli da partopreno de membroj en la formado de la politiko kaj agado de UEA. Se ni foliumas la nunan revuon Esperanto, ni vane serĉas tie diskuton, kaj kritikon ni certe ne trovas. Tio kaj la rifuzo de komitatanoj diri ion pri la modestaj meditoj de via kolumnisto antaŭ ol vidi lian/ŝian pasporton estas indicoj pri fenomeno, kiu ne estas nova. Nome, kritikon oni emas vidi kiel provon subfosi la aktualan gvidantaron por antaŭenigi proprajn interesojn de la kritikanto aŭ de iu grupo malamika al UEA. Tiu sinteno enradikiĝis en mensoj pro la traŭmataj spertoj post la skismo en Hamburgo en 1974, sed fakte Ivo Lapenna infektis niajn vicojn per ĝi jam dum longa tempo antaŭe per sistema nigrigo de tiuj, kiuj kuraĝis kritiki “lian” UEA. Eble ni devas serĉi ĝiajn psikologiajn radikojn en ankoraŭ pli fora pasinteco, nome la Ido-krizo, kiu fakte spronis la naskiĝon de UEA. Estas tre damaĝe al la sano de UEA, ke la sinteno de suspektemo plu sidas tiel firme.

Kiam ni lernos, ke nek progreso nek demokratio ekzistas sen diskuto, kaj ke diskuto kaj kritiko estas esence sama afero?

Komitatano Z


Formi fortan reton kontraŭ “trafficking”

Lastatempe en Svedio la publiko, la amaskomunikiloj kaj fine la aŭtoritatoj diskutis la kreskantan problemon de malrespekto kaj perfortado de homaj rajtoj en Eŭropo. Specialan atenton ricevas la malrespekto kontraŭ infanoj kaj virinoj, kaj la tiel nomata “trafficking” kun ili, de porno- kaj pedofilio -objektoj ĝis seksa sklavigo kaj senbrida ekspluatado per mafiaj grupoj en ĉiaspecaj krimorilataj aktivecoj.

Terurajn ciferojn donis en ĉi tiuj tagoj la policaj informejoj: 120 mil virinoj estas ĉiujare eksportataj kiel seksobjektoj de l' orient' al okcidento. Ankaŭ al Balkanio por servi al fremdaj soldatoj tie!

La sociaj kaj ekonomiaj premoj sur la homoj en la orientaj regionoj estas uzataj por krei merkaton en la okcidentaj regionoj de Eŭropo. Svedio, ekzemple, aktuale spertas grandan kreskon de tiaspeca trafiko.

Al junaj virinoj oni promesas facilan monon (eble por financi drogan misuzon) “laborante” en la grandaj urboj ĉe ni. Falsaj pasportoj abundas kaj agenta reto surlokas ambaŭflanke de la Balta maro. Kiam fojfoje la polico ĉi tie renkontas viktimojn, oni ripete resendas ilin al sia origino… kie la mafio jam atendas preta por nova negoco.

Ni pensas ke la respondecaj fortoj en la socioj, privatuloj kaj aŭtoritatoj devas ekagi serioze rilate perfortadon de la homaj rajtoj kaj firme puni la krimulojn sen pardono. Se necese oni reviziu la leĝojn. Sed ne nur tio, same grave oni nun devas paŝi al la kreo de la solidareca socio, kie infanoj kaj gejunuloj ne falu en la mizeron de drogismo kaj korpovendado — por ke tio ne estu la nura eliro.

Ĉar ni esperantistoj agnoskas, ke solidareco estas signo de civilizacio, ni povus helpi formi fortan reton por kontraŭstari la jenan evoluon. Ni certas ke ĉe la plejmulto ekzistas la sama etoso, kaj volonte kune serĉadus solvojn. Eble ni kune povas partopreni en jam ekzistanta agado aŭ mem iniciati socian programon por ataki la problemojn. Certe la edukado kaj diskutado pri la ekzisto kaj dimensioj de niaj jam universale rekonitaj Homaj rajtoj devas esti parto de tia programo. La studado de la sociaj kondiĉoj en diversaj landoj estas alia. Se estas sufiĉe de bona volo, ni trovos la rimedojn.

Ni en Svedio ege deziras aŭdi vidpunktojn de niaj “orientaj” kolegoj, klubanoj, ktp. Eble vi havas disvastigendajn spertojn? Ĉu la Helsinka komisiono laboras ĉe vi?

Kion do ni niaflanke povus fari laŭ via opinio?

Por la Esperantoklubo de Stokholmo

Ingvar Enghardt, Soile Lingman, Jan Setreus


Esperanto kaj naturo

La kapvortojn oni povus skribi ankaŭ en citiloj. Tiel nomiĝis Esperanto-tendaroj en Estonio en 1970–80aj jaroj. Ilin partoprenis sufiĉa kvanto da personoj (iam eĉ pli ol la nunajn SEJTojn). En eksSovetunio nun, kiel mi scias, ne ekzistas io simila. Sed eksterlande estas diversaj prinaturaj aranĝoj: en Poprad, Chaŭ-de-Fonds, Kvinpetalo, Jetrzichovice kaj en aliaj lokoj. Tien venas homoj, kiuj kun plezuro pasigas la tempon surnature. Sed, ĉu esperantistoj ŝatas naturon?

Ekzistas multaj klasifikoj de homoj. Oni povas dividi ilin je konsumantoj kaj produktantoj, dikuloj kaj magruloj ktp. Kaj ekzistas ankoraŭ unu divido: homoj de kulturo kaj homoj de naturo. La unuaj perceptas la mondon ne en ĝiaj realaj fenomenoj, sed en vortoj, kiuj korespondas al tiuj fenomenoj.

Laŭ akademiano Pavlov, ĉe ili absolute dominas la dua signalsistemo — la parola sistemo. Ĝuste pro la ekzisto de tiu sistemo homoj diferenciĝas de bestoj. Se akcepti la teorion laŭ kiu en profunda senco la lingvo estas la bazo de konscio, do nur tion, kion ni nomis, kio estas donita al ni en la lingvo, ni povas percepti, ekkoni. Ekzemple, nun aperis multaj novaj malsanoj, kiel “sindromo de konstanta laceco”, “sindromo de needukema infano”, aŭtismo ktp. Antaŭnelonge oni ne difinis ilin kiel specialaj apartaj malsanoj, kaj neniu penis kuraci ilin kiel tiajn. Do, la “doto de parolo” estas bazo de la homa kulturo.

La esperantistoj plejparte emas al la vorta kulturo, ĉar Esperanto estas unuavice lingvo. Kaj en tiu lingvo dominas ĝuste sistemeco kaj reguleco, tiel mankaj en la natura ĉiutaga vivo. La “homoj de kulturo” kreas sian propran mondon de kulturo — ĉu ĉar la natura mondo ne kontentigas ilin? Sed ĉu ne trolimigita estas la vivo de la “homo de kulturo”? Ĉu li ne vivas en tiu medio, kiun angla poeto S. Coleridge nomis “la-viva-eĉ-en-la-morto”, kaj priskribis kiel la plej teruran sur la Tero, la senhome teruran? La vorto ne povas morti, ĉar ĝi ne estas viva: ĝi estas alia realeco, ol la vivo, la “neviva-nemorta”. Tiu realeco estas parto, alta spirita parto de homa vivo; sed ne la tuta vivo! Kiam ĝi fariĝas la tuta vivo, tio danĝeras por normala, ĉiuflanka disvolviteco de homo.

Mi multfoje renkontiĝis kun tia sinteno: kiam al prinaturaj renkontiĝoj en nia klubo venis du, tri, aŭ tute neniuj personoj; kiam dum montrado de prinatura filmo en Esperanto dum UK (en la libroservo, en regno de kulturo!) aŭdiĝis indignaj ekkrioj: “Kion tio signifas? Kiu permesis tion montri?” ktp.

La lasta guto falis dum la ĵusa preparado de la teksto por nova prinatura filmo, kiun nia klubo kreas kunlabore kun Nacia Ekologia Centro de Ukrainio kaj esperantista mecenato. Kompreneble, la filmo estas en Esperanto, kaj mi serĉis belan prinaturan poemon, originale verkitan en nia kara lingvo. La traserĉitaj verkoj klare dividiĝas je du partoj: sociaj, politikaj, priesperantaj (specialaĵo de nia poezio); kaj amaj poemoj (komuna temo por la tuta homaro). Prinaturaj originalaj verkoj tute mankis! Mi ĝojos, se mi eraris, kaj tiu konkludo aperis nur pro mia limigita scio de nia originala literaturo. Mi petas spertulojn informi min (kaj la mondon!) pri eventualaj trovaĵoj.

Tio instigis min rimarki la tendencon, kiu ŝajnas nekontestebla kaj klara. Tiu tendenco ne estas sana en vivanta … kaj movado, kaj des pli komunumo. Male, ĝi montras iun “mort-emon” de nia evoluo. Mi tre volus esti alikonvinkita pri mia dolora konkludo.

Tatjana Auderskaja (Ukrainio)


Kiulingve komuniki kun Finkel?

Ĉar ankaŭ mi emas kabei, interesas min la sinteno de Jurij Finkel. Tamen miaj problemoj ne estas ideologiaj, sed movadaj kaj lingvikaj (ĉefe la insisto de la Esperantistaro pri ege malkonvena alfabeto netaŭga por la nuna jarcento). Ideologie mi ne havas problemon, kvankam simile al S-ro Finkel mi denaske heredis du kulturojn. Mi estas duoble bonŝanca, ĉar mi naskiĝis kiel anglo (pli ekzakte Jorkŝirano — alia kulturo) kaj judo.

Tamen ĉar mi ne povas paroli aŭ legi iun el la judaj lingvoj, mi lernis pri la juda kulturo plejparte el anglalingvaj libroj. Por mi ne estas konflikto inter la du kulturoj. Ankaŭ ne ekzistas konflikto inter la tutmonda kulturo de la mondhelplingvo kaj tiuj de la etnaj kulturoj. Samideano (mi esperas, ke ne ekssamideano) Finkel devas distingi inter la premo de ekonomiaj aŭ politikaj fortoj kaj la interkonsentita tutmondiĝo de internaciaj rilatoj.

Efektive la trudo de la angla lingvo multe kontribuas al la mortigo de minoritataj lingvoj kaj kulturoj (ekzemple, la kimra, la skotaj, la kornvala, la irlanda; kaj la indiĝenaj lingvoj en Nord-Ameriko). Mi kredas ke nuntempe ne ekzistas unulingvulo en iuj de la aluditaj lingvoj; preskaŭ ĉiuj el la personoj kiuj heredis la kulturojn de tiuj lingvoj edukiĝas tute aŭ preskaŭ tute en la angla. Simile la disvastiĝo de la hispana kaj portugala lingvoj kontribuas al forigo de la multaj el la lingvoj en centra kaj suda Ameriko kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Male, la Esperanta lingvo kaj kulturo ne havas inter siaj adeptoj unulingvulojn (krom kelkaj tre junaj denaskuloj). Tio ne estas la celo de la Esperanta ideologio. Pro tio, la tutmondiĝo de la internacilingva kulturo forigus la fortan premon edukiĝi en la angla aŭ iujn el la malkreskanta nombro de ĉeflingvoj.

Se Jurij kaj mi forgesos Esperanton, kaj se ni iam deziros komuniki pri nia komuna juda kulturo, kiel ni faros tion? Mi ne parolas la rusan lingvon. Ĉu li kontribuos al la tutmondiĝo de la angla?

Rik Dalton (Anglio, Unia Kronlando)


Unu el la plej gravaj instrumentoj

Kun nekredebla bedaŭro, mi informiĝis pri la bankroto de “Monda Turismo”.

Ekde 1984 mi, kiel reprezentanto de tiu turisma entrepreno, vere ĝuis ricevante samideanojn precipe el Pollando. Ĉiu alveno de vizitantoj al Kolombio estis por ni motivo por festi.

Turismo, kiel vi ĉiuj ege bone scias, estas unu el la plej gravaj instrumentoj por demonstri al la mondo la bonecon de nia lingvo Esperanto. Kaj ankaŭ por pruvi al ni mem ke per Esperanto oni povas translokiĝi, en agrabla etoso, ĉiuloken.

Tiu okazaĵo okazinta al “Monda Turismo” kiu, mi pensas, afliktas nin ĉiujn, ne povas deteni la marŝon de turismo pere de esperantista laborado. Eble, el tiu okazaĵo floros aliaj novaj strategioj favore al turismo.

Kun humila espero, mi kuraĝas proponi malfermi tujan forumon kiu pritraktos manieron krei projektojn, programojn kaj similajn aktivadojn por antaŭenigi Esperanton per turismo kaj turismon per Esperanto.

Se mia propono venas “malfrue” kaj oni jam efiklaboras eĉ pri nova turisma monda entrepreno, mi estas je la dispono via, por kunlaboro.

Santiago Alvarez (Kolombio)


Lingvoimperiismo sub falsa etikedo

Kvankam mi klopodas, mi ne bone komprenas la starpunkton de Gary Mickle (LOdE-97). Li taksas min, kiel subskribinton de la alvoko “Por la lingva demokratio” (LOdE-94), naciisto — dum mi ĝuste abomenas ĉian naciismon; pli precize li asertas, ke tio signifas, ke mi deziras, “ke la teritoriaj politikaj unuoj estu kiel eble plej homogene ununaciaj”, kio ŝajnas al mi plena stultaĵo.

Male, por li, ke oni uzu ekskluzive la hispanan, kiam oni parolas pri Valencilando, tio ŝajne pruvas nenian naciismon, nenian trudon, nenian agreson — ĉar tio ne kaŭzas al li “modifon de rutiniĝintaj lingvaj kutimoj” — sed se oni uzas la katalunan, tio tuj pruvas naciisman sintenon. Nu, por mi la urbonomo Alacant (katalune) estas tiu, kiun mi preskaŭ ĉiam aŭdis, dum la uzado de Alicante (hispane) ĝuste modifus miajn lingvajn kutimojn. Fakte la alvoko pledas por la uzado de iuj formoj, la aŭtoktonaj, “dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej prestiĝaj vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn” — t.e. dum ĝuste principe ankoraŭ ne estas fiksitaj tiuj lingvaj kutimoj: PIV2, ekzemple, enkondukis nek Alakanton nek Alikanton, do kredeble oni ne povas konsideri, ke ekzistas enradikiĝinta formo en nia lingvo por tiu urbo. Kaj mi tre dubas, ĉu ekzistas komune uzata nacia formo por ĝi ekster la iberiaj lingvoj.

Malkiel Gary Mickle, mi kredas, ke ĝuste subteni esperantigon de loknomo nepre surbaze de la plej internacia formo povas esti subteno al (lingva) imperiismo — do, laŭ liaj vortoj “enbato de ankoraŭ unu najlo en la ĉerkon de la aŭtentike progresema tradicio de la esperantistoj”.

Estas multo diskutinda tie. En la kazo de Alakanto kaj Alikanto, mi forte dubas, ĉu ni multe lezus la 15an regulon, se ni uzus la unuan; kaj eble estas aliaj aferoj pli gravaj ol la 15a regulo.

Hektor Alos i Font (Katalunio)


Kiel peti la civitanecon

Oni povas peti la Esperantan civitanecon. Sufiĉas kopii sur propra leterpapero la formulon aperintan en HdE, Literatura Foiro kaj Debrecena Bulteno, kaj disponigotan al ĉiu petonto.

La civitanecon oni petas nur individue, skribe kaj tra la koncerna establo, aliĝinta al la Pakto, kie la persono membras aŭ abonas. La establo plusendas la peton al la Civitana Registro, kun la propra garantio. Pro tiu garantio, la Registro malfacile rifuzos la civitanecon. Se hazarde okazus problemo, tiun solvas la Registro kun la establo, tiel ke la ĝeniĝo ĉe la individuo estas minimuma.

Ankaŭ la edz(in)o de la petanto rajtas peti la civitanecon, eĉ se ne membro aŭ abonanto ĉe la koncerna establo. Tiam necesas ankaŭ la dua subskribo, ĉe la peto.

La civitaniĝo estas senpaga: en la Civito ne ekzistas aliĝkotizoj. Pagendaj estas la servoj, el kiuj la unua (la Civita legitimilo) kostas same kiel la legitimilo de la ŝtato kie oni rezidas, kaj validas dek jarojn. La prezo estas do indicita, tiel ke en malpli riĉaj landoj la Esperantianoj ne suferu ajnan financan diskriminacion.

La partoprenintoj en la balotoj por la Senato eĉ ne pagos por la legitimilo, kondiĉe ke ilia peto estu sendita antaŭ la Zamenhofa Tago 2002.

HeKo


Lerniloj mankas en Afriko

La instruado de la lingvo estas la sola rimedo por disvastigi ĝin. En Afriko nun estas multaj bonvoluloj, sed mankas al ili lerniloj.

Tongogara Esperanto-klubo (B. Mudole Guerschon, P.O.Box 93 Chibuwe, Zimbabvo) bezonas lernolibrojn en la angla kaj vortarojn Esperanto-anglajn.

Kasongo Diemo Matthieu (C/o Sebastien Ofalele, BP 2788 Kinshasa 1, R.D. Kongo) bezonas lernolibrojn en la franca, vortarojn Esperanto-francajn kaj La Biblion.

Krome ambaŭ grupoj bezonas legaĵojn, kasedojn kun Esperanto-paroloj/kantoj, Esperantoflagetojn, insignojn kaj aliajn malgrandajn Esperantaĵojn.

Mi afable petas de vi, ke vi helpu al niaj amikoj en ties disvastigaj laboroj, disponigante viapove tiajn aferojn al ili.

Gbeglo Koffi


Pentti Haanpaa

Baraka artisto

novelo de Pentti Haanpää


En sovaĝejo, profunde en la verda mondo de picearo kaj pinaro, kie la vasta arbaro susuras sian sopiran praan zumadon, la vivo povas iam esti teda kaj malĝoja… Eble ekbrilas en la kapo, ke vi malŝparas ĉi tie vian vivon. La vera vivo estas ie aliloke, tie kie oni trovas pli da homoj, spurojn de la antaŭaj homoj, lumon kaj gajon…

Vi tranĉas kordon de tiu granda muzikilo de la arbaro, arbon, vi segas kaj senŝeligas arbojn. La vivo gustas ligne. Povas esti, ke ekpluvas kaj longe pluvadas tage kaj nokte. Defalas guto el ĉiu picea pinglo. Vi paŝas al la barako. Sed aspektas enua la malalta konstruaĵo en la arbaro, naŭzaj estas la konataj vizaĝoj, stultaj la babiladoj. Ŝajnas ke vi anticipe scias, kion kunulo intencas diri. Eĉ la manĝaĵo estas la sama, eterna, vana miksaĵo, kaj la ekstera flanko de la nigra kafujo ne ĝojigas la humoron. Oni ja konas la enhavon. La malpuraj ludkartoj naŭzas. Eĉ vidi ilin estas kvazaŭ malĉasti.

Tiam aperas Pätsi, frenezulo Pätsi. Li aperas de ie, vaginte laŭ arbaraj vojetoj el homvilaĝoj aŭ de aliaj barakoj. Kompreneble estas tiuj, kiuj jam anticipe konas lin, malaltan viron, je kiu oni tuj povas vidi, ke oni vane laŭdus lin kiel perfektan junulon.

— Ĉu vi volus manĝi? — iu demandis.

— Se oni povus ricevi…

La vojoj estas longaj, manĝaĵon li dum la vagado neniam havas, ne riĉas la rimedoj.

Pätsi devas ofte rememori la proverbon: nur hundo povas tion elteni unu semajnon… Hazarda rigardanto povus pensi, ke ĉi tie estas la manĝemulo — eĉ granda. Panoj, butero kaj lardo konsumiĝas same kiel supoj kaj buljonoj, se ankaŭ tiuj haveblas. Sed kiam Pätsi jam estis satmanĝinta, li viŝis tranĉilon je sia pantalona krurumo, eningigis la tranĉilon kaj, ĝisfunde ruktinta, diris jene:

— Kaj nun sekvos vizaĝmovumoj!

Montriĝis, ke Pätsi estas artisto, vizaĝartisto, sola en sia speco, senkompara. Ŝajnis ke lia surkapa haŭto tute ne estis fiksita. La oreloj svingiĝas, la nazo zigzagas tute flanken, la buŝotruo etendiĝas laŭlonge kaj laŭlarĝe. Precipe novulo miregis kaj rigardis rondokule, ĉu tio vere okazas… Pätsi ne vane vagadis de barako al barako kaj portis sian mesaĝon. Kaj kion diris la mesaĝo? Eble la arbfaligulo, kiu en arbarego vivas ĉagreniĝinta kaj tediĝinta, pensadas vidalvide al tiu vizaĝo, kiu groteske kaj rapide faras siajn metamorfozojn, eble li povas konsoli sin mem per la penso, ke tia estas la homo kaj la vivo: arlekena ludo…

Frenezulo Pätsi estis artisto, kiu ricevis la panon ĉiutagan pere de sia profesio, simile al kiu ajn predikanto. Arbohakisto donis por li volonte parton de sia provianto kaj prezentis eĉ moneron kaj rericevis simile malavaran sciigon:

— Nun sekvas vizaĝmovumoj!

Multajn okazaĵojn li spertis dum siaj ekskursoj. Iafoje li vagadis al fora barako kune kun du viroj. Ĉi tiuj estis tute novaj homoj, novicoj en la sovaĝejoj, kaj kiuj ne konis frenezulon Pätsi, la artiston de la barakoj. Ili alvenis en noktan, dormantan barakon. La alvenantij faris fajron en la forno, malfermis siajn tornistrojn, manĝis kaj ŝmacis. Pätsi kuŝis, gapis kaj kraĉis. Li ankaŭ ĉi-foje ne havis manĝaĵon. Li ne kutimis almozpeti, sed avertis pri la troa hejtado de la forno:

— Vi ne tro multe hejtu la fornon. De tio eble sekvos io nebona…

La viroj enlitiĝis kaj ekdormis. Sed matene unu el ili rigardis malrapide kaj mire sian malplenan tornistron. Li komencis paroli:

— Ĉi tiu tornistro ja estis vespere plena; ĝi havis kilogramojn da provianto, nutraĵon por la tuta semajno, kaj nun ĝi estas malplena. Ĉu iu eraris aŭ ĉi tie estas ŝtelistoj?

Pätsi kuŝis surflanke. Li parolis:

— Neniu ŝtelis. Mi pro plezuro manĝis, ĉar vi tiel hejtis la fornon, ke mi ne povis dormi.

La loĝantoj de la barako interkonsultiĝis kaj decidis, ke al la kunulo oni kune rekompencu la enhavon de lia tornistro. Sed ankaŭ al Pätsi oni ordonis iaspecan punon. Li devis iri al la domfina ĉambro, kie loĝis la submastro, kun kiu la loĝantoj de la barako ŝajne ne rilatis bone, kaj montri al li vizaĝmovumojn. Pätsi iris. Ankaŭ la submastro estis novulo en la arbara laboro, kaj ne konis Pätsi. Li rigardadis kritike tiun malaltan ulon, kiu estis aperinta sur la porda sojlo kaj kiun certe oni vane laŭdus kiel ĉiurilate perfektan junulon…

— Ĉu vi venis por peti laboron? — enketis la submastro fine.

— Ne, mi venis ne por peti laboron, — respondis Pätsi. — Mi venis por montri vizaĝmovumojn!

Kaj li komencis. La oreloj svingiĝis, la nazo zigzagis, la buŝo etendiĝis al la oreloj, poste returnis sin kaj etendiĝis de la mentono al la frunto. La submastro rigardadis longe kiel malsaĝulo, liaj okuloj iĝis kiel ĉevalaj bridringoj. Subite ekestis ideo en lia kapo, ke oni mokas lin. Kaj kiel tiu fiulo kuraĝas!

La kolera submastro kaptis Pätsi, puŝfaligis lin kaj forpelis lin piedbate el la ĉambro.

Pätsi siaflanke ofendiĝis kaj tre ekindignis pro tio, ke oni ne komprenis la valoron de la vizaĝmovumado. Severmiene kaj malmulte parolante Pätsi postlasis la barakon kaj daŭrigis sian vagadon kaj trovis tiujn, kiuj komprenis lian mesaĝon, kio ajn ĝi estis. Povas esti ke al homo, ĝenita kaj tediĝinta en la sovaĝejo, lumiĝis vidalvide al tiu kurioze kurbiĝanta vizaĝo, ke tia estas la homa vivo: arlekena ludo.

Tradukis el la finna Bruno Lehtinen


Sten Johansson. Dis (la kovrilo)Dis! De naskiĝo ĝis la lasta stacio

Johansson, Sten. Dis! — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2001. — 135 paĝoj.

Sten Johansson en la antaŭparolo nomis sian verkon fikcia. Post la tralego aperas imago, ke la aŭtoro traktas la terminon “fikcia” kiel “ne aŭtobiografia”. Ĉar la eventoj, agoj, deziroj, pensoj kaj sentoj de la personoj en la romano estas tute realaj, naturaj kaj rekoneblaj. Inkluzive eĉ pensojn kaj sentojn de antaŭnaskiĝonta infano en utero kaj de mortinto antaŭ kremacio.

La romano konsistas el dek tri noveloj, en kiuj estas priskribita la vivovojo de la protagonisto, rakontanta pri si mem. Estas montrata ordinara (aŭ preskaŭ ordinara) viro, plejparte en la rilatoj amaj kaj amindumaj kun pluraj inoj. Per liaj pensoj, rememoroj kaj revoj respeguliĝas majstre kaptitaj kaj eble profunde kaŝitaj trajtoj de apartaj homaj karakteroj kaj de la homa naturo esence kaj entute.

Paralele al la novelaro kaj inter la noveloj estas apartaj ĉapitroj kie temas pri pasaĝero, kiu veturas buse de haltejo al haltejo, de unu viva epizodo al alia, de unu rememoro al alia kaj tiel ĝis la vivofino.

Profunda scio de la karakteroj estas nealtrude montrita per aro de etaj ĉiutagaj kaj kutimaj detaloj, priskribitaj kun mola humuro. Kelkaj povas esti preskaŭ aforismoj. “Kiu ĝuo pli grandas — ricevi siajn preferatajn muzikaĵojn, aŭ scii, ke la eksamato ne ricevas la siajn?” (En fojnamaseto, pĝ. 16). Aŭ: “Iam ŝi lernis de iu instruisto bonegan argumenton, kiu konvinkis ŝin pri la malbelo de Esperanto. Bedaŭrinde ŝi forgesis la argumenton, tamen ŝi restis konvinkita” (Subtera eksterlandano, pĝ. 42). Similaj ekzemploj estas multaj.

En la romano estas ankoraŭ unu linio strukture ne apartigita, tamen rimarkebla. Nome pro tio la protagonisto ne estas tute ordinara persono. Li estas esperantisto devena el la esperantista familio. “…ordinara juna familio, tamen ankaŭ neordinara. Miaj gepatroj estis aktivuloj en la loka Esperanto-klubo…” (Aprila inundo, pĝ. 9). La aŭtoro pere de sia heroo montras bonan konon de tiu fenomeno kiun ni kutime nomas Esperanto-movado.

Ĉi tie mi kun grandega plezuro renkontis eksterlandan kolegon kiu same rimarkis kaj kun specifa humuro priskribis tiujn trajtojn de la esperantistoj, kiuj estis rimarkitaj de ni antaŭ dudeko da jaroj en tiam sovetia t.n. junulara Esperanto-movado. Temas, interalie, pri ne troa deziro legi librojn (“Librojn legu la verkisto”); esperantista profesia atributaro — “dormis … preleganto kun diapozitivoj” (pĝ. 9) (komparu kun Lumbildit' de Viktor Sapoĵnikov); ĵonglado per sigloj FIK kaj FEK en titoloj de organizoj (1981j, Omsk, Aleksej Aleksandrov); nunaj aŭ ne nur nunaj fieraj blagoj kaj deklaroj pri kabeado, kiuj restas nur deklaroj (“Kabeiĝos iam mi” de Georgo Handzlik kaj la brua ondo pelata de Jurij Finkel).

Deklari pri io ja estas pli facile ol agi, des pli kabei ĉar Esperanto kiel fenomeno socia estas mistike alloga, certe ne por ĉiuj sed ĝi kapablas kapti kiel mistera The House Of the Rising Sun. La aŭtoro lerte kaj sperte priskribas ankaŭ morojn kaj kutimojn en junularaj politikaj rondetoj, kiam interrilato inter, ekzemple, marksismo kaj feminismo rezultis esti… koito, kopulacio — ko to poado laŭ Sten Johansson (“En fojnamaseto”, pĝ. 18.). Ankaŭ Esperantaj kluboj kaj rondetoj ne estas esceptoj (“Jen eble la kaŭzo ke la lingva diskriminacio ne ĉesis”, pĝ. 22) kaj scii Esperanton ne signifas esti anĝeleto (“diferenciĝi de la ceteraj homoj, ne fumante, ne drinkante, sportante k.s.”).

La bela kaj flua lingvaĵo de la romano ne impresas kiel klasika Esperanto. La lingvaj eksperimentoj ne mankas, sed la bilanco inter reguloj kaj malreguloj estas akurate gardita, kio refoje montras ke la Lingvo Internacia ne estas dogmo, se oni scias ĝin uzi bone. Tamen aperis amuza demando pri du remiloj, unu el kiuj estas remilo simpla kaj la alia ĝia parulo, ĉu tio estas paŭsaĵo el la sveda lingvo aŭ la verkisto atribuis al tiuj objektoj inajn kaj virajn trajtojn — simile al homa paro (“al viro farendas, kio farendas al viro”, pĝ. 78)?

Do malgraŭ multaj neologismoj la bezono en zorge kompilita bonega glosaro preskaŭ ne aperas por la okcidenta leganto. La frazoj estas kurtaj, sed esprimivaj, sen troaj klarigoj pezaj. Apartan plezuron donas pluraj kalemburoj: temp' está — venis tempo dum tempesto; dis-ertacio — defendenda scienca tezo pri disiĝo.

Kaj laste kelkaj vortoj pri la kovrilpaĝo. Ĝi dise malharmonias kaj malkoincidas kun la esenco de la verko. Kiom fajna estas la lingvaĵo, trafaj rimarkigoj, molaj kaj saĝaj humuraĵoj, tiom malalloga estas la bildo sur la kovrilpaĝo, kie du nebelaj, nejunaj kaj malsimpatiaj inoj pozas nenature kaj imitas penon trapenetri en pantalonon de iu ulo, kies supra korpoparto estas ekster la foto. Eble la eldonejo per tio celis substreki la titolon Dis! (dis-harmonia, dis-koincida)? Aŭ tio estas ilustraĵo por la 11a novelo (Du inoj enlite)? Lastokaze tio plene ne taŭgas, ĉar la novelo kun tia elvoka titolo havas tute korektan kaj molan enhavon.

Se la eldonejo per tia malmodeste provoka bildo penis allogi la legantojn, tiam laŭ mi, ili faris eraron. En la unua Balta Esperanto-Forumo (Kaliningrad, julio 2002) en la seminario pri literatura kritiko klare evidentiĝis ke ja pasis en la pasintecon la malnova praktiko, laŭ kiu ĉio eldonita en Esperanto estas leginda, legenda kaj akirenda. Nun la leganto iĝis pli postulema, pli klera (kaj iusence kaprica) pri elekto de libroj kaj revuoj. Tio rilatas eĉ al ekstera aspekto de la libro. Kaj, sekve, kio taŭgas por sekse zorgitaj knabetoj, tute povas malefiki al la personoj kleraj kaj sobraj. Kaj malutili al bona aŭtoro.

Aleksej Birjulin

Referencoj

Birjulin A. Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado. Sverdlovsk: Sezonoj, 1984.

La magnetofona bendo estas gardata en la sonarkivo de la recenzanto.


Simenon G. Maigret kaj la maljuna damo (la kovrilo)Maigret kaj la maljuna damo

Georges Simenon (1903–1989) havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako de La Gazette de Liège (Belgio). Tiutempe la juna Simenon ofte vizitis prizonojn, juĝejojn, kadavrejojn kaj krimlokojn pretigante raportaĵojn pri krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn.

Fine de 1922 Simenon iris al Parizo, kie li verkis artikolojn, felietonojn kaj novelojn por francaj gazetoj. En 1929 per la romano Petro la Latvo debutis komisaro Maigret [Megre]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.

Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro. Sed li solvas misterajn kazojn dank' al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Komisaro Maigret aperis en Esperantujo en 1999, kiam Sezonoj eldonis libron Maigret hezitas en la traduko de Daniel Luez.

La sukceso de tiu romano (jam preskaŭ tute elĉerpita) instigis Sezonojn eldoni ankoraŭ unu libron pri Maigret — Maigret kaj la maljuna damo. Ankaŭ ĝin tradukis Daniel Luez. En ĝi la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco.

La 128-paĝa libro kostas 12 eŭrojn kaj estas aĉetebla ĉe UEA, FEL, JEI kaj multaj aliaj libroservoj. Ruslandanoj mendu ĝin ĉe la eldonejo (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248) je rabatita prezo.

Agrablan legadon!

Halina Gorecka


Esperanta fabelkonkurso

Stefani Strunjak el Kroatio gajnis la ĉefpremion, Fabelo Internacia, en la Esperanta fabelkonkurso de Päätalo-instituto kaj Vilaĝa Asocio de Metsäkylä (Finnlando). Partoprenis 14 fabeloj. Jen la rezulto:

Kategorio A (ĝis 9 jaroj)

1. Koro de mevo: Francesco Bentigvoli, Italio
2. Mia sonĝo: Alina Calibe Brucker, Germanio
3. Obeanta hundido: Benedetta Ravaglia, Italio

Kategorio B (10–11 jaroj)

1. Ĉe la marbordo: Paulina Christiansen, Svedio
2. Laborema Linda: Niina Tauriainen, Finnlando
3. Fabelo: Jana Herbsta, Latvio

Kategorio C (12–14 jaroj)

1. Kiel formikbebo savis formikejon kaj konatiĝis kun Avo Frosto: Stefani Strunjak, Kroatio
2. Norma kaj paseroj: Ivana Milijić, Jugoslavio-Serbio
3. Aventuro de koboldo: Kirsi Tauriainen, Finnlando

La membroj de la ĵurio: István Ertl, Sylvia Hämäläinen kaj Raita Pyhälä.

Aini Vääräniemi
komisiito de Päätalo-instituto pri la Esperanto-konkurso


Gazetoj

Literatura Foiro. 2002. №199

La poemo Komparoj de Anja Karkiainen kaj la rakonto Oĉjo Zahari de Julian Modest estas la originalaj verkoj en la oktobra numero de LF.Letero de Mariano González (Panamo) al sia franca korespondanto anstataŭ recenzo (de 1964) kun komentario de Michel Duc Goninaz pri Georgo Maŭra aperas en la literatur-historia rubriko.

La delegitoj de la Esperanta PEN-Centro Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski raportas pri la 68a Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia, okazinta en Ohrido (Makedonio). Gastas al LF la mondkonata verkisto Homero Aridjis, prezidanto de PEN-Klubo Internacia, per la literatura portreto de Juan Jacobo Schmitter. La revuo informas ankaŭ pri la rezultoj de la Asembleo de la Esperanta PEN-Centro.

Judit Felszeghy malkovras por ni la novan Nobel-premiiton pri la literaturo, Imre Kertész. Sabira Ståhlberg prezentas la poeton Gunnar Björling, en la numero aperas tradukoj de kelkaj liaj verkoj. Claus Günkel recenzas la libron 150 jaroj de Eminescu. Pri la unua esperanta flago rakontas Jefim Zajdman, kaj la unuan esperantan simfonion recenzas Anna Lászay. Improvizado estas la titolo de la eseo de Radosław Nowakowski, en la muzika rubriko.

Pri la esperantaj proverboj kaj pri ilia ekzisto en Esperanto-lernolibroj, eldonitaj en Jugoslavio, estas la artikolo de Boriša Milićević. En LF-199 aperas la dua parto de Efiko de la leĝo de la ekonomio en esperanto de Dimitar Haĝiev. En la rubriko pri etimologio André Cherpillod esploras la vortojn “oranĝo” kaj “mandarino”. Okaze de la baldaŭa plivastiĝo de EU per dek novaj ŝtatoj, la revuo aperigas la eseon de Vinko Ošlak Haecker, la pensulo pri Eŭropo.

HeKo


Literatura suplemento 2002

Ĉiuj abonantoj de La Ondo (krom la britaj, kiuj abonis la revuon en 2002 laŭ speciala kontrakto, kiu ĉesas ĝuste nun) ricevas kun la decembra Ondo, kiel senpagan literaturan suplementon, ekzempleron de La falo de la domo Usher de Edgar Allan Poe.

Danke al la traduko de Edmund Grimley Evans, la esperantistaro ricevis en sia lingvo unu el la plej legataj perloj de la rakonta ĝenro — ja multaj opinias ke ĝi estas “kandidato por la plej bona novelo verkita en la angla lingvo”.

Neabonantoj de La Ondo povas aĉeti la libron kontraŭ 2 eŭroj ĉe UEA aŭ rekte ĉe La Ondo de Esperanto kontraŭ 3 internaciaj respondkuponoj.


Ricevitaj gazetoj

EAB Update. 2002/19;
Esperanto. 2002/10;
Esperanto aktuell. 2002/5;
Esperantolehti. 2002/5;
Fonto. 2002/261,262;
Heroldo de Esperanto. 2002/13;
Kataluna Esperantisto. 2002/323;
La Gazeto. 2002/102;
La Movado. 2002/620;
La Ondo de Esperanto. 2002/11;
La Revuo Orienta. 2002/9,10;
Le Monde de l'Espéranto. 2002/536;
Literatura Foiro. 2002/199;
Litova Stelo. 2002/5;
Monato. 2002/10;
REGo. 2002/5;
Sennaciulo. 2002/10.

Mozaiko

Kvankam la japana krucenigmo en la 8-9a Ondo estis malfacila, venis dek solvoj, ĉiuj estas ĝustaj. Ilin sendis: David Broughton, Norman Ingle, Elizabeth Michel, Vilĉjo Walker (ĉiuj Britio), Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen (Finnlando), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Jón Elíasson (Islando), Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk (Ruslando).

La libropremion gajnis Elizabeth Michel. Ni gratulas ŝin!

Vidu sube la bildan solvon.

La solvo de la japana enigmo


Granda Novjarfesta Konkurso

Klaku por vidi la bildon

Laŭ nia tradicio la plej granda konkurso estas proponata ĉe la Kristnaska kaj Novjara festoj. Bonvolu sendi la respondojn tiel, ke ili atingu antaŭ 10 feb 2002 la rubrikestron poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete ( family@vychegzhaniny.unets.ru).

Inter la solvintoj ni lotumos tri libropremiojn.

Bonŝancon!

1. Juvelo garnita de unu sola diamanto 2. Glaciiga malvarmo 3. Printempa monat' 4. Rajtigita religia funkciul' 5. Amfibia saltanta besteto 6. Kapvest', alkudrita al mantelo 7. Sufikso esprimanta senvalorecon, malbonan kvaliton 8. Vojeto en kamparo, arbaro 9. Estanta ĉiel simila al alia 10. Finaĵo de la aktiva indikativa futuro 11. Dombest', kiu regos en la 2003 jaro 12. Luda ĵetbul' 13. Monero, centono de la skandinavia krono 14. Loĝanto de eŭropa lando 15. Infanmanĝanta legenda gigant' 16. River', enfluanta en la Baltan maron 17. Latinalfabeta liter', simbolo de nekonata kvanto en algebro 18. Hejma musĉasanta mamul' 19. Diabl' 20. Pedikla tumor' 21. Pli ol sufiĉe 22. Ano de minoritata gento en Ĉinio, loĝanta norde de Tibeto 23. Ludkarto 24. Laŭ la plej mallonga linio, sen rondiroj kaj zigzagoj 25. Ĉiu ekstrema flanka part' de la nazo 26. Temp' dediĉita al amuzaĵoj 27. Muzika komponaĵ' por du voĉoj aŭ instrumentoj 28. Paperaj koloraj disketoj, kiujn oni lude alĵetas ĉe karnavalo 29. Reakcio de vivaj organoj, precipe nervoj, je ekscito ekstera 30. Rusia Esperantista Unio 31. Aserti, ke io ne estas vera 32. Adverbo montranta superlativon 33. Enpiki sub la haŭto de iu neforigeblajn desegnaĵojn (R) 34. Fabela estaĵ' kun supernatura povo 35. Adverba vorteto uzata por esprimi plejproksimecon en spaco aŭ en tempo 36. La plej malsupra ferdeko de kvarferdeka ŝipo 37. Ŝaŭmvino, populara dum la novjara festeno 38. Moviĝi de iu loko al alia (R) 39. Astro rondiranta ĉirkaŭ la suno 40. Prepozicio 41. Uf! 42. Kunaĵ' de ĉio ekzistanta en la mondo 43. Ronda ligna ventroforma ujo por vino, akvo 44. Ne … la pano sole vivas homo 45. Fiksforma poemeto de persa deveno 46. Manĝebla molusko 47. Balanceti infanon por ĝin dormigi 48. Alta arb' 49 Grupo 50. Ĉarme kaj elegante maldika 51. Elstaraĵo aŭ ŝvelaĵo 52. … oni amas la gaston, oni zorgas la paston 53. Plaĉa kaj plezuriga 54. Rilata al la vidkapablo (R) 55. Pezo de ĉia entenantaĵo 56. Unu kaj unu 57. Amantin' de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis alpreninte la formon de orpluvo 58. Lando en Norda Ameriko 59. Sciigi al iu, ke oni deziras ricevi ion de li (R) 60. Maljuna 61. Optika aparato donanta simetriajn kolorajn bildojn 62. Tio, kio impresas la flarsenton 63. Sufikso signifanta daŭran agon 64. Pecet', element' 65. Maceri tekseblan planton en likvaĵo por apartigi ĝiajn fibrojn (R) 66. Rezult' de sporta ludo 67. Japana lud' inter du personoj 68. Kune 69. Lirika poem' 70. Ŝajnigi sin eminentulo (R) 71. Lumigilo 72. Virseksa pronomo 73. Kantata poem' por honori Dion, heroon 74. Kolora fluaĵ' por skribi 75. Jarar' prezentanta gravan momenton en la historio 76. Pli bona pano sen butero … dolĉa kuko sen libero 77. Instrument' 78. Difina artikolo 79. Adverbo, signifanta “pro ia kaŭzo” 80. Astr' 81. Korta bird', trafanta tablon dum la kristnaska festeno 82. Fel' preparita por la homa uzado 83. Portebla loĝejo por birdoj aŭ bestetoj 84. Membr' de grupo, de nacio 85. La unua vir' 86. Gento 87. Bonfarto 88. Interna tera aŭ masonaĵa dekliv' de fosaĵo aŭ fortikaĵo 89. Instrument' montranta nordon 90. Nuna nom' de la Ligo de Nacioj 91. Prepozicio signifanta disdividon 92. Granda metalurgia fabrik' 93. En la dua loko 94. Ligna aŭ ŝtona dig' konstruita por ŝirmi havenon kontraŭ la ondoj 95. Interjekcio, servanta por kuraĝigi aŭ atentigi 96. Unuiĝo 97. Sento, impreso kaŭzita de surprizo (R) 98. Pun' pro ofendo por kontentigi sian koleron 99. Ne prediku knabino al … patrino 100. Dum … tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron 101. Malfermi (R) 102. Fiksil' por kunkonekti 103. Difekti objekton (R) 104. Poseda adjektivo aŭ pronomo 105. Sufikso uzata por derivi numeralojn 106. Infan' 107. Nedifinita pronomo, montranta objekton, aferon 108. Konjunkcio liganta du frazojn aŭ vortojn.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


Verdeskaj Pensoj
de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE-73)
B (LOdE-74)
C, Ĉ (LOdE-75)
D (LOdE-76)
E (LOdE-77)
E (LOdE-78)
F, H (LOdE-79)
I, J (LOdE-80)
K (LOdE-81)
L (LOdE-82)
L (LOdE-84)
M (LOdE-86)
M (LOdE-87)
N (LOdE-88)
N (LOdE-89)
O (LOdE-90)
P (LOdE-91)
P (LOdE-92)
R (LOdE-93)
S (LOdE-94)
S(LOdE-96)
Ŝ, T(LOdE-97)

V

Valoron de homo oni mezuras per nombro da kontraŭuloj, kiun li havas.

Vera Esperanto-ŝatanto: homo, kiu scias nenion dirindan, tamen studas la Internacian Lingvon.

Vero mortigas amikecon.

Vero tre malofte estas aŭskultinda.

Vi rajtas mensogi, kondiĉe, ke vi havas perfektan memoron.

Virinoj estas kiel libroj, al kelkaj mi revenas senĉese, aliaj indas nur unufojan trafoliumon, kelkajn mi ne emas eĉ tuŝi, iujn mi uzas nur en la lito.

Virinoj kutime ne falas sub la nivelon de la lito.

Vizaĝo estas ŝia plej bela korpoparto sed ne la plej interesa.

Vojmontriloj montras nur la geografiajn direktojn; kie estas la montriloj por la vojo de la vivo.

Fino!


Rubriktitolo el La Praktiko

La mondo ridas

Internacia Cseh-Instituto antaŭ 70 jaroj komencis eldoni en Nederlando ĉiumonatan gazeton La Praktiko, kiu havis subtitolon “La gazeto, kiu instruas kaj amuzas”. Legu, kiel oni amuzis sin antaŭ 70 jaroj. (Ĉiuj ŝercoj estas prenitaj el la kolekto 1932)

Ideala negoco

— Ĉu vi scias, kio estus belega negoco?

— Kio?

— Se ni povus aĉeti la homojn je ilia vera valoro kaj vendi ilin je tiu valoro, kiun ili pri si mem imagas.



Bildo el La Praktiko

Advokatoj inter si

— Teruran malfacilaĵon mi havis hodiaŭ pro unu kliento. Li volis nepre konfesi sian krimon.

Granda efiko

— Ĉu la eksplodo dum la nokto en la fabriko faris grandan bruon?

— Jes ja! Eĉ la nokta gardisto vekiĝis.


Ĝojo de virinoj

— Hieraŭ mi preteriris konstruatan domon, mia ĉapelo tuŝis la trabaron kaj difektiĝis. Mia edzo devis aĉeti por mi novan ĉapelon.

— Diru, mia kara, en kiu strato oni konstruas tiun domon?


La eta fakulo

Instruisto: Jen estas la frazo: “Mia patro aĉetas teatron”. Nun metu ĉi tiun frazon en la tempojn pasintan, estantan kaj venontan!

Filo de teatra direktoro: Mia patro havis multan monon… Mia patro aĉetas teatron… Mia patro bankrotos.


Bonŝanco

— Venu rapide, sinjoro doktoro, mia fileto englutis sian buŝ-harmonikon.

— Vidu, kia feliĉo, ke li ne ludis fortepianon.


Malvarma sango

Sinjorino: Sed fraŭlino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la bebo tiel ploregas?

Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min.


En literatura ekzameno

Profesoro: Kiel oni konsiderus la poeton Goethe, se li vivus nun?

Kandidato: Kiel la plej maljunan loĝanton de Germanujo.


La bona gasto

— Kiam vi venus al ni por tagmanĝi?

— Ni rigardu… Marde mi estos gasto, merkrede mi estos malsana; ĵaŭde mi denove estos gasto, vendrede mi estos malsana; do, ni diru: sabate.


La honorario

— Kiom mi ŝuldas, sinjoro profesoro?

— Cent kronojn.

— Kiel? Mi ja estis nur dufoje ĉe vi, entute nur dum dek minutoj.

— Jes, sed ankaŭ en la atendejo vi pasigis duonan horon.



Bildo el La Praktiko

La poeto


— Ĉu Edgaro ne plu sendadas al la redakcio siajn poemojn?

— Ne. Li aĉetis propran paperkorbon kaj memstarigis sin.


Matematiko

Onklino: Jes, mia etulo, la regulo estas, ke la sep-jara infano devas enlitiĝi je la sepa horo kaj la ok-jara je la oka horo.

Knabeto: Ho, onklino, tiam vi tute ne devas enlitiĝi! 



Bildo el La Praktiko

Ĉe la amerika doganejo

“Paĉjo, ili ankoraŭ ne trovis la botelo, ĉu ne?

Spritaj splitoj kaj preskeraroj

el la kolekto de la reduktoro

Sen bomento

La presboboldo malklarigis kelkajn vortojn…
(Heroldo de Esperanto, 1998: 14, pĝ. 4)

Grasa jaro

En unu jaro ili estis la plej bona grupo en la lardo.
(Norvega Esperantisto, 1997: 1, pĝ. 17)

Pri forpisantoj nur bonon…

“…sub mia prezido SES [Svisa Esperanto-Societo] elektis lin kiel hororan membron.”
(SES informas, 1999: 1, pĝ. 31)

Kazo por Amnestio?

La 5-an de januaro en Pekino forpasis pro karcero…
(La Ondo de Esperanto, 1999: 6, pĝ. 5)

Fekinda atentigo

Substerkindas ke ĉiujn kantistojn per fortepiano akompanis Ivanka Vuĉkoviĉ.
(InfoSEL, 1999: 56-58, pĝ. 3)

La fina venko

La angla lingvo estas uzata en preskaŭ 80% el la hejmpaĝoj en Interreto. Tamen, malpli ol unu persono en la mondo parolas la anglan.
(Rio Esperantista, 1999, apr-jun, pĝ. 3)

Zorgigas zorgiga tekstprizorgo

La ĉeftemo estis ekologio. Komitato Jean-Pain ĉeestis per belega informa budo kaj Frederik Van den Brande prizorgis prizorgatan prelegon.
(Ret-Info, 5 maj 2000)

Kanibala balo

Gunnar Fischer frandis la partoprenantojn per ĉiunokta diskejo.
(La Hirundo, 2000: Septembro, pĝ. 8)

Kial SAT ne bezonas kotizojn

Sennacieca Asocio Tutmona kongresis…
(Heroldo de Esperanto, 2000: 10, pĝ. 1)

Ĉu aranĝo kun malmanĝo?

Jen fine nekonata, bonvomema Litovo…
(La Informilo de Esperanto-France-Est, 2000: 3, pĝ. 20)

Memkritiko riĉigas

Mia Esperanto ne estas bona, sed mia kreditkarto estas bona se vi helpas min uzi ĝi.
(El retmesaĝo)

Ĝi nun ne saltu for!

Bonvolu salti vian edzinon nome de mi.
(Nikola Rašić, finante leteron, dato nekonata)

Kolektis István Ertl


Leterkesto

Oni diras al ni, ke dum 2003 ni (membroj de EAB) ne plu ricevos senpage vian ege bonan La Ondo de Esperanto. Tion mi bedaŭras, sed komprenas. Estu tamen certa ke mi, kaj certe aliaj kiuj alte taksas la gazeton, daŭrigos aboni.

Ian Mac Dowall (Britio)


Mi supozas, ke La Ondo sufiĉe kontentas pri la britoj kiuj partoprenas Mozaikon. Mi bedaŭras, ke nia Brita Esperantisto mankis dum du jaroj, kaj mi bonvenigas ĝian revenon, sed La Ondo ege plaĉas al mi, kaj mi intencas aboni en 2003.

Alwyn Kind (Britio)


Mi ĝojas, ke Vi sukcese daŭrigas Vian noblan laboron en la nova loko. Aparte al mi ege plaĉis Via saĝa parolado en la solena malfermo de la unua BEF kaj la tre aktuala artikolo Tutmonda lingva katastrofo de Dafydd ap Fergus. Informojn el ambaŭ artikoloj mi sukcese uzis prelegante pri “Esperanto — lingvo de internacia komunikado” en studenta komunloĝejo.

Tatmara Popova (Ukrainio)


Mi komentas pri la berlina propono de Kep Enderby, kiun Halina Gorecka citis en sia malferma parolado en BEF-1. Esperanto estas por mi ĉefe interlingvo. En mia laboro kun Amnestio Internacia kaj la brita UN-societo mi emfazas la uzon de nia kara lingvo. Mi opinias ke anoj de la almozfondusoj ktp, kiuj uzas Esperanton, devu kunlabori por interŝanĝi informojn. Estas malfeliĉo, ke homoj en Afriko, Hindio, Ameriko devas lerni la anglan aŭ hispanan lingvojn antaŭ ili lernas Esperanton.

Annice Szrajbman (Britio)


Mi rigardis la akcidenton de la teroro de ĉeĉenoj ĉe la teatro en Moskvo. Kia terura afero ĝi estas! Mi deziras, ke via registaro helpu la multajn garantiulojn kiel eble plej rapide. Ni klopodu por mondpaco per Esperanto. Do mi finas esperante feliĉon por vialandanoj.

Hirofumi Nakazawa (Japanio)


Dankon pro la detala kaj modela recenzo de Wolfgang Kirschstein pri Mondoj (LOdE-96). Mi deziras rimarkigi nur tion ke la dufoja misortografiado de la titolo Zürich Hauptbanhof (la titolo de mia eta prozaĵo) apartenis ne al la “artista libereco”, sed ja al la redaktora.

István Ertl (Belgio)


Miloslav Šváček sendis funebran informon.

22 okt 2002 matene estis murdita per hakilo homo kun larĝe amanta koro, mirinda, gastigema, afabla kaj kredoforta sacerdoto, multjara membro de IKUE, paroĥestro en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou (Ĉeĥio)

Cyril Vrbik

Post la 55a Kongreso de IKUE, okazinta julie en Kroměříž li en sia paroĥejo dum unu semajno gastigis Internacian Renkonton de IKUE-junularo. Interalie, li montris al la ĉeestantoj la pilgriman preĝejon kaj subpreĝejan kripton. Tie li montris liberan lokon kaj diris: “Jen por mi rezervita loko, kiam Dio vokos min, eble tio okazos baldaŭ”, ne sciante, ke post malpli ol tri monatoj liaj vortoj realiĝos. Li iĝis viktimo de 28-jara satanismano.

La Ondo de Esperanto funebras kaj kondolencas
al liaj amikoj, parencoj kaj paroĥanoj.

Ĝi estas la dua murdo de esperantistoj ĉi-jare. 17 apr 2002 en Volgograd (Ruslando) estis murditaj esperantistaj geedzoj
Aleksandr Miĥajlov kaj Nadeĵda Miĥajlova, kaj ilia filino, denaska esperantistino Polina Miĥajlova.


Anoncetoj

Reklamo

PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk
            Esperanto-Asocio de Britio, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG
Rete: eab@esperanto-gb.org

BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
Rete: ljubcho@bitex.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
Rete: mbelosev@public.srce.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: ritavalc@takas.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2002. № 12 (98)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 1000 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (1500 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (900 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (525 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (300 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 7 rubloj 50 kopekoj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2002.
Subtitolo