Paul GubbinsAnkaŭ ridetoj

Originala novelo de Paul Gubbins

 

 

Tiel li parolis: “Ĉu vere vi volas…? Ĉu vi certas?”

Silento. Li iomete kliniĝis, por ilin pli intime alparoli.

“Ĉu… ĉu vi ne preferus atendi? Atendi…. Ne. Vi ne preferus. Tion mi vidas.”

Kaj, jes, li ja vidis. Kaj aŭdis. Aŭdis, kiel ili petis, petegis. Digne, certe, sed insiste. Kaj preskaŭ plore. Prave… ili estis bruniĝintaj, klare jam trapasis sian oran, nu, flavan epokon, klare jam konsciis, kun timo, ke la ekzisto konas siajn limojn, la vivo siajn ĝojojn. Kaj restis nur du. Du el… kiom da? Kredeble kelkdekoj da. Tuta familio, verŝajne, gefratoj, gekuzoj, geonkloj. Ĝemeloj, eĉ. Sed precipe gefratoj. Sed ĉiuj for. Kien? Nu, eblis imagi. Sed la duopo, tenere tenante unu la alian, kiel jam de ekesto en fora, varma lando, tuŝis lin. Tuŝis lian koron. Kiu povus rezisti? Kiu homo, kun konscienco, kompato kaj, jes, iom da mono en la poŝo, povus rezisti? Povus ignori la paron…

“Sinjoro… ĉu mi povas helpi”?

Li saltetis. Venis vendistino, panterpaŝe; eble kromvendistino, kiun li neniam antaŭe vidis en la butiko; virino pli aĝa, multe pli aĝa, ol la kutimaj lernejaninoj kaj studentinoj, kiuj deĵoris dum kelkaj semajnoj kaj poste malaperis.

“Ne. Ne, dankon”, li balbutis. “Mi jam ĉion havas.”

“Sed mi vidis vin paroli”, diris la virino, kiu laŭaĝe povus esti lia patrino… eĉ avino. “Mi vidis vin paroli kun la bananoj.”

“Ho, ne”, kaj ruĝiĝis lia tuta kapo. “Vi eraras…”

“Certe, ne”, persistis la virino. “Vidis kaj aŭdis.”

“Nu”, li komencis, kaj aŭdis sin nenature, iom strangole ridi, “la bananoj… la bananoj ekparolis. Jes… unue… ili min alparolis… ”

“Bone”, kapjesis la vendistino, ridetante. “Bonege. Kaj do… tial mi proponis helpi.”

“Ho”, li baŭmis. “Mi ne estas malsana. Certe ne freneza. Kaj ne bezonas vian helpon, dankon.”

“Sed vi bezonas la bananojn, ĉu ne? La du restantajn, orfajn bananojn …?”

“Ne”, li elĵetis, kaj tuj bedaŭris. “Tio estas… jes. Jes. Mi prenos. Dankon.”

Kaj li ja prenis la bananojn, paŝis firme kaj decide al la kaso, kie juna sinjoro kun okulvitroj kaj vizaĝo pustulkovrita akceptis liajn monerojn kaj, kun grimaco, ensakigis la du envere iom mizerajn banano-specimenojn, kaj forlasis la butikon.

Hejmenpaŝante, li domaĝis sian konduton. Sendube lia edzino koleros. Li senprobleme toleris bananojn tiajn, ilin tiel preferis; sed lia edzino, kiel li nun memoris, ne. Ŝi preferis freŝajn, ankoraŭ ne maturajn bananojn, helflavajn kaj firmajn. Ŝi diris, ke bananoj tro aĝaj memorigis ŝin pri vermoj, kiujn ŝi abomenis. Li vidis nenian rilaton inter vermoj kaj bananoj, sed mankis al li fantazio. Ĉiuj diris, ekde la unuaj tagoj en la elementa lernejo: Jen via problemo, Stefan: mankas al vi fantazio.

Mankis ne imago-povo, kiam kelkajn minutojn poste li eniris sian hejmon, sed trankvilo, paco. Skoldadis lin, kiel li anticipis, lia edzino, kiu rifuzis eĉ komenci kredi ajnan rakonton pri parolantaj, aŭ almenaŭ petantaj bananoj.

“Bananoj… bananoj ne parolas”, ŝi eksplodis. “Bananoj… bananas. Bananojn oni manĝas, bananojn oni likvigas…” – ĉu aŭdeblis ĝuste en tiu momento eta, flava aŭ, verdire, bruniĝinta krieto? – “… aŭ miksas kun aliaj fruktoj por fari trinkaĵojn, bananojn oni alĵetas al la simioj en la bestoĝardeno… jes, por tio, kaj nur por tio, oportunas viaj vermaĉoj.”

“Kara…” li kuraĝis.

“Ne karumu min”, ŝi tondris. “Vidu, mi edziniĝis al simio, kiu kredas … ha!… kredas, ke parolas bananoj. Morgaŭ… morgaŭ mi telefonos al la hospitalo… la psikiatra servo… petos, ne, insistos, ke…”

Sed li jam eskapis. Eliris en la freŝan aeron, for de la sulfura atmosfero de la enhejma vulkano. Mi scias, kion mi scias, li diris al si. Jes. Kaj scias, kion mi aŭdis.

* * *

Kelkajn tagojn poste – granda florbukedo kaj skatolo da ĉokolado iom pacigis lian edzinon, kiu pardonpetis pro troa reago, kaj kulpigis vermojn – li trovis sin denove en la ĉiovendejo. Li eniris por aĉeti lakton sed, preterpasante la pomojn, kredis aŭdi voĉetojn. Li haltis, rigardis, kaj aŭskultis. Jen, la sama historio: nin aĉetu, portu nin hejmen, kompatu nin, ho, sinjoro, ni petegas… kaj, antaŭ ol eblis diri “leono estas besto”, trovis sin ĉe la kaso, denove antaŭ la okulvitrigita, vizaĝpustuligita juna sinjoro, pagante kaj lakton kaj pomojn. Kaj jen, ĉu ne, en spegulo malantaŭ la kaso, la maljunulino, kapjesante, ridetante… sed kiam li turniĝis, neniu.

Li scivolis. Kaj komencis eksperimenti. Li eniris la butikon, por aĉeti ion bezonatan… farunon, skatolon da supo, tagĵurnalon… kaj ĉiam eliris, post flustrita dialogo kun piroj, laktuko, foje eĉ botelo da biero, kun io ne celita. Strange. Kaj ĉiam videblis, ĝenerale nur momente, fone, la virino. Kaj ĉiam ridetanta, kapjesanta.

La eksperimentoj fariĝis baldaŭ ne plu devo, kruda scivolemo, sed plezuro. Se la butiko ne tro homplenis – tamen ĝenerale ĝi estis; pli kaj pli, kiel konstatis, surprize, Stefan – li pasigis ne nur sekundojn sed foje minutojn, dialogante kun kukurboj, pakaĵoj da frostigitaj fiŝoj, fromaĝoj (aparte parolemaj estis la fromaĝoj), magazinoj, ŝulaĉoj, piloj, kukoj, kaj ĉiuj aliaj nepraĵoj de hodiaŭa vivo. Kaj dialogi gravas, li sin memorigis. Homoj, kiuj ne dialogas, al kiuj mankas partneroj, aŭ almenaŭ objektoj, kun kiuj dialogi, vere ne homas, ne vivas. Ili ekzistas izolite, dezertinsule… kiel ja ekzistis Stefan, ĉar jam de longe li ne plu dialogas kun sia edzino. Temas nur, kiel li rezignacie agnoskis kelkajn monatojn post la nupto-festo, aŭ nuptotesto, kiel li priskribis la forgesendan aferon, pri monologoj. Kaj ne estis li, kiu monologis. Male. Ŝi, la monologanto. Li, la monologato. Almenaŭ tiel ŝajnis al li.

Sed estis aliaj, ne nur li, kiuj nun dialogis. Fakte, la tuta kvartalo komencis dialogi. Pri la ĉiovendejo. Najbaroj, kiuj jam de jaroj ne parolis unu kun la aliaj, aŭ nur lace bonanmatenis aŭ kielviis, ekklaĉis ne pri la vetero, aŭ pri ies ulcero, aŭ pri alies kataraktoj, sed pri la butiko. Kaj pri la rimarkinda fakto, ke la tiea komerco ŝajne floris. Ĉiuj konsentis, ke ili multe pli vizitis la vendejon ol antaŭe, ke ili tie multe pli elspezis. Kaj ili notis, ke la korboj kaj saketoj, kiujn ili elportis el la butiko, multe pli pezas. Pezas per varoj, kiujn ili ne vere intencis aĉeti… sed, jes, sendube utilas stoki hundo-manĝaĵon, ĉar eble iam oni akiros hundon; kaj dento-pasto beligos la banĉambron de sendentulo, kiu jam de jardekoj portas protezon; kaj la kolbasojn oni povos frostigi, ĝis kiam la vegetaranoj iun matenon vekiĝos ne plu vegetarane; kaj… kaj tiel plu.

Neniu povis, neniu volis klarigi. Eĉ se kelkaj suspektis, kiel Stefan, neniu volis malkaŝi. Nek publike, nek private. Certe ne Stefan, kies oreloj tre dolorige memoris la edzinan erupcion, kiam li provis, tute logike, tute honeste, prirakonti sian spertaĵon en la ĉiovendejo. Kiu volas prezenti sin antaŭ familianoj, parencoj, kiel kreteno, kotkapulo, kiu dialogas kun… nu… pizoj? Cetere, almenaŭ Stefan tiel eksplikis la fenomenon, homoj kontentis; novajn amikojn ili havis, kun kiuj dividi intimaĵojn; amikojn, kiuj ne perfidus, ne priklaĉus, kiuj fine akceptis sian sorton – formanĝon, forĵeton – stoike kaj heroe, sciante, ke post ili venos aliaj, aroj da, ondoj da, ĉaroj da, ĉiovendejaj ĉaretoj da, ĝis… ĝis la butiko forbrulis.

Okazis tiel. Aŭ eble tiel. Aŭ tiel. Neniu sciis, neniu certis. Kelkaj opiniis, ke aliaj butikistoj en la urbeto, ĵaluzaj kaj koleraj pro la sukceso de la ĉiovendejo, iun nokton eliminis la konkurencon. Aliaj kulpigis la junan sinjoron, kiu, polurante siajn okulvitrojn aŭ eble siajn pustulojn, ne rimarkis la incendion. La polico, tamen, pruvis preter dubo, ke la akuzito dum la koncerna nokto sidis antaŭ komputila ekrano kun la filo de la policestro: ili detruis ne ĉiovendejon sed visigotojn kaj vandalojn, kiuj invadis interretan ludejon. Du-tri aliaj, kiuj alkuris la brulantan butikon, raportis svage pri maljunulino, kiu laŭdire aperis el inter la flamoj kaj kuris en la nokton. Iu – iom klapmanka – ĵuris, ke la virino, preterpasanta, ridetis, kaj murmuris ion pri tempo provi aliloke, pri imagoflegado; sed probable la ulo misaŭdis, kaj la virino diris nur, ke estas tempo alvoki la fajrobrigadon. Cetere, ŝi estis nigre vestita, kaj la nokto noktegis, almenaŭ for de la flamoj, kaj neniu el tiuj, kiuj kredis ŝin vidi, certis, ĉu temis pri ombro, fantomo, aŭ homo. Aŭ pri neniu el. La mistero profundiĝis, kiam brigadisto, kiu unue eniris la forbrulintan butikon, kriis, ke li trovis en la ruinoj kadavron, ŝajne ridetantan; sed, kiam kolegoj, kun policanoj, provis ĝin trovi tie, kien ekscitite la estinginto ilin direktis, videblis nur traboj, fulgo-kovritaj, kaj tordita metalo. La homo perdis sian postenon: superuloj verdiktis, ke ĉe la brigado ne estu loko por ebriulo, malgraŭ tio, ke la kompatindulo fidele sekretariis ĉe la urba abstinula asocio. Laŭdire li forlasis la urbon kaj – tamen neniu serioze kredis – fariĝis sorĉisto, religia fanatikulo, aŭ esperantisto. Io tia.

Kaj Stefan… Stefan bedaŭris. Bedaŭris la incendion kaj la perdon de la butiko. Bedaŭris la neceson de tempo al tempo dialogi kun sia edzino, kaj ne kun objektoj, kun amikoj, kiuj ne kverelis, disputis, kontraŭis. Kaj bedaŭris, ke li ne plu vidos la maljunulinon kapjesi kaj rideti. Aparte rideti.

* * *

Tiel la sorto, en mondo cinika, de fantazio. Ankaŭ ridetoj.

La Ondo de Esperanto, 2015, №6 (248).