Korotkov

Kaliko amara

Originala novelo de Miĥail Korotkov

 

 

 

 

Vivo de l’ homo, kaliko amara.

Guo Moruo

 

En tiu urbo neniam estis kontentigaj tavernoj. Tiel estis antaŭ dudek jaroj, tiel estas ankaŭ nun. Antaŭ dudek jaroj estis verŝajne eĉ pli bone. Kaj nuntempe aperis diversaj movadoj. Ni volas, ili diras, vidi nian socion sobra. Kaj ili tiel penis, ke ĉiujn bonajn vinejojn, kie mi dum la junaĝo anime ripozis, oni translokis en limkvartalojn. Do, jen rezervejo por vi, kiuj ne povis adaptiĝi al nia sobra vivo. Mi demetas la ĉapelon antaŭ vi, sinjoroj sobruloj, sed mi estas ĝuste el tiuj, kiuj ne povas adaptiĝi. Kaj ne adaptiĝos.

Fi, kia diablaĵo aperas en la kapo.

Nun tio jam tute ne gravas. Kiel mi antaŭe vivis, kiun estimis, kiun disdegnis, nemerite amis aŭ eble iun nemerite malamis. Ĉio estas vantaĵo de vantaĵoj kaj sopiro de l’ spirito.

En tiu drinkejo oni ne permesas kunporti vinon, sed al mi hodiaŭ, mi opinias, ĉio estas permesita. Tial, kiam mi plenverŝas pokaleton, mi ne tre kaŝas min. Rigardu, la homo malkaŝe drinkas, lastfoje hodiaŭ je tio ankaŭ vi kulpas. Ne povas li plu resti kun vi, tiu homo. Jen vi, ekzemple, ĉu ne kulpas? Vi kulpas nur pro tio, ke havas tian memkontentan fizionomion, kiam homo apude estas devigita meti la lastan punkton.

Mi timas certe tiun lastan punkton. Ŝajnas, kion povas timi homo, kiu decidis foriri? Sed… Mi dum la tuta vivo timis doloron. Kaj propran, kaj fremdan. Eble tio alkondukis min al la lasta limo. Estas ja homoj, kiuj kraĉas sur ĉion; ili iras tra la vivo piedpremante per siaj krudaj botoj same indiferente florojn, ostojn, kraniojn.

Mi ne akceptas tiun mondon. Finite. Jen mi havas post la zono pistolon kun sola kartoĉo, nun mi devas drinkegi por ne plu senti ian doloron aŭ timon. Kio estos tie, mi ne scias, je ĉiuj ĉi kaldronoj kun peĉo mi ne kredas, kia infero povas esti pli terura ol tiu ĉi valo de larmoj.

Kaj tamen tiuj servistoj de l’ ordo ne permesos al la homo lastfoje trankviligi la koron. Eĥ, homaĉoj, trompi vin estas facila afero. Tio estas farata elemente. Oni kaŝas pokaleton sub kovrilo de tablo, kaj neniu vidas, kiel oni enverŝas el la poŝo…

– Pardonu, mi opinias, ke tiu loko estas libera?

De kie diablo lin alportis? Jes, vere, en la drinkejo estas interpuŝiĝo, sed mi sidas ĉe la tablo sola. Ne povis mi diri, ke ĉi tie estas okupite, en mensogo mi neniam sukcesis. Bonvolu, mi diras, bonvolu. Diablo, kiu li estas? Mi povas veti je la kapo, ke mi neniam lin renkontis, sed la fizionomio estas ekstreme konata. Kaj en la mieno estas io tiel parenca, ke li tuj al mi ekplaĉis.

– Aŭskultu, amiko, – li diras, – ne kaŝiĝu de mi. Se la sorto nin renkontigis… Eĥ!.. Ĉu vi ne rememoras, kie ni antaŭe renkontiĝis?

– Verŝajne ĉi tie, – mi diras, – kvankam mi ne estas ĉiamulo ĉi-loke.

– Nur ne ĉi tie, – li respondas. – Mi hodiaŭ estas en via urbo unuafoje.

– Ah ha… – mi diras. – Jes. – (Malbenita ebrieco!) Nur nun mi rimarkis, ke li similas min kiel du gutoj da akvo. Kvazaŭ mi rigardus spegulon.

Neniam mi tion renkontis, kial okazis renkonti ĝuste hodiaŭ? Ĉu antaŭsigno de la ĉielo aŭ de l’ infero?

– Kompreneble, – mi diras. – Vi estas mia sozio, ĉu? Mi legis en libroj, ke tio eblas, sed jene en la vivo – unuafoje…

– Ankaŭ mi unuafoje, ne ofte la sorto dorlotas min per tiaj eventoj. Jes… – li ridetis, kiel al mi ŝajnas, patrece. – Vi certe ne povis tion antaŭvidi, sed mi tion antaŭvidis…

Laŭ liaj malseketaj okuloj mi komprenis, ke li jam ie drinkis antaŭ ol veni ĉi tien.

– Ni scias pli multe ol vi, – li daŭrigis same patrece ridetante. – Ni scias, ke iufoje ni renkontiĝas kun vi. Sed tio okazas tiel malofte kaj kun tia diferenco de aĝoj, ke kutime oni tion ne rimarkas. Nek ni nek vi.

– Ĉu vi ne povas eldiri pli kompreneble?

– Ni renkontiĝas iufoje, mi diras. Sed neniu tion rimarkas. Foje oni renkontas sin en infanaĝo, foje dum maljunaĝo. Kaj oni preteriras. Sed tio ne decus… Ne sufiĉas en mi kompato, humaneco aŭ diablo-scias-kio… Sed mi kaj vi tamen renkontiĝis. La plej rara okazo. Kaj la aĝoj estas proksimume samaj, kaj la tago hodiaŭ estas tre neordinara.

– Neordinara? Ankaŭ por vi, sinjoro?

– Ne nomu min “sinjoro”. Ni estas ja pli ol fratoj. Ĉu vi nomas ankaŭ vin mem “sinjoro”?

Mi prenis el paketo, kuŝanta antaŭ mi, unu cigaredon kaj rimarkis, ke li agis same.

– Vi demandis: ankaŭ por vi? – li daŭrigis. – Mi komprenas, ke demandi en tiaj okazoj estas sentakteco, sed mi ne tute komprenis, kial “ankaŭ”.

– La demando reale estas ekstreme sentakta, – mi diris. – Sed mi jam komprenis, ke vi estas anĝelo aŭ diablo, veninta por mia animo, tial vi rajtas demandi min pri ĉio.

Li sidis iom, apoginte la frunton per la polmo.

Finfine li diris:

– Kaj mi, olda stultulo, opiniis, ke mi scias ĉion. Sed vi ĉi tie havas, kiel evidentiĝas, multegon da ĉio…

– Olda? Sed mi ne dirus, ke vi estas pli maljuna ol mi.

– Ne, junulo, vi eĉ ne povas imagi, kiel maljuna mi estas… Mi povas diri al vi por kio vi venis hodiaŭ ĉi tien. Por la samo, kiel mi. Por ĝui ĉion ĉi lastfoje kaj por ke ne estu doloro poste…

– Aŭskultu! Tio ne estas via zorgo!

– Jes, ne mia. Preskaŭ same kiel ĉiuj tie, – li montris per la polekso la halon post la dorso, – ne havas eĉ etan zorgon pri vi. Sed, – li paŭzis. – Ili ne havas, sed mi havas.

– Diru, kion vi volas de mi, kaj ni adiaŭu pli rapide.

– Ni ne devas hasti. Tia renkonto okazas eble unufoje dum mil jaroj. Kaj tio eble estas motivo por rekuraĝiĝi, kvankam vi kaj mi estas perditaj homoj.

– Komprenu, kara sinjoro, al mi tedis via babilado, samkiel ĉio alia…

– Ankaŭ al mi tedis… ĉio alia. – Li enpensiĝis, entiris la tabakfumon kaj lace elspiris fumstrion. – Sed eble ankoraŭ io restis en ni. Mi vivis… he… ne pli longe ol vi, sed pli mature, tiel mi diru… Aŭskultu! – Li kaptis mian brakon. – Ni povas ja multon rakonti unu al la alia! Vi, stultulo, nenion ja komprenas! Vi ne estis ankoraŭ en nia vivo.

Li forlasis mian brakon kaj sopirĝemis, esprimante per sia aspekto senfinan malesperon. Poste li iom retrankviliĝis.

– Malsaĝulo. Vi ankoraŭ multon ne komprenas. Kaj jam decidis… Hm! – Li iom silentis, poste lia vizaĝo subite eklumis per iama patreca kareso. – Mi ja ĉion pri vi scias. Malsaĝulo. Jen tie post la zono vi havas pistolon, kiu devas meti la lastan punkton. Tie en via estonteco vi jam nenion vidas. Tial – sola elembarasiĝo: paf-paf. Eĥ, stultulo. Se vi scius, ke nur tie komenciĝos vera vivo. Sed mi havas antaŭe planan negativecon. Kvankam… Vi mem komprenas, ke mi ankoraŭ ne estis en via situo, kaj povas nur konjekti…

– Do, vi estas de tie, ĉu? – mi demandis, ne tute komprenante la sencon de mia demando.

– Nature! Kion mi penas dum longa horo komprenigi al vi! Vi kaj mi estas sozioj, sed ni vivas en diversaj direktoj de l’ tempo. Via estonteco estas mia estinteco kaj male.

– Ah ha… – mi diris, plene konsciante, kian stultan mienon mi nun havas.

– Jene. Mi scias, ke vi venis same kiel mi ĝis la lasta limo. Kaj ni kvazaŭ ne havas ion por priparoli. Antaŭe estas malpleno…

Li ĵetis la fingrojn en la hararon kaj kunpremis la dentojn. Lia vizaĝo esprimis absolutan abomenon al ĉio, kio estis, estas kaj estos.

– Sed… – Li malfacile ridetis. – Vi komprenas; io tamen detenas min… De la lasta paŝo. Eble vi rakontos al mi, kio estas tie?

– Jes, plene eblas. Mi ĉiam volis renkonti iun, al kiu mi povus ĉion rakonti. Mi ne renkontis en la vivo homon, al kiu mi povus rakonti ĉion.

– Jen mi estas ĝuste tia. – Li iel supertere ridetis.

– Vi komprenas, kiel malfacila tio estas, precipe apud tiu limo…

– Al diablo ĉiujn ĉi limojn! Ni estas dume inter vivantoj. Ni trinku.

– Jes, ni trinku, – mi diris. Li tuj iĝis por mi pli surtera.

Nur kiam ni trinkis, mi komprenis, kion li volas.

– Ne estas simple, – mi diras, – ĉion ĉi rakonti. Kaj ĉu mi estas rakontanto? Mi pli kutimiĝis labori per peniko, vi mem scias. Mi komprenis, ke vi ankoraŭ ne estis tie, kie mi estis. Kaj mi memoras ĉion ne tre klare. Al mi ĉio ĉi estas certe amata, sed kiel ĝi estos al vi?

– Kio, kio estas amata al vi, rakontu!

– Nu, mi memoras min mem, eble kvinjaran, tian lignan dometon, ĝi havis pordon el tavolligno.

– Ĉu vere? Ligna dometo? Rakontu plu!

– Jes. La pordo el tavolligno. Ne pro bona vivo, certe. Kaj ankoraŭ ion mi memoras. Ĉiutage al mia patro venis najbaroj. Por iom fumi kaj babili. Kaj dum feriaj kaj festaj tagoj ili trinkis rumon kaj…

– Dancis?! Ĉio ĉi tie estis?

– Estis, estis, kaj ne nur tio. Tie estis multe da ĉia kretenismo. Ankaŭ dancis. Aŭ jen ankoraŭ: oni ebriigis du kokojn kaj kunbataligis ilin. Poste oni staris ronde kaj gapis, kiel flugis la plumaro. Kaj aliaj tiutempe ie en mallumaj anguloj brakumis fremdajn edzinojn. Kaj poste komencis unu al alia bati muzelojn. Tiutempe al mi ŝajnis, ke en tio estas ia profunda senco, nekomprenebla por la bubo. Sed nun mi vidas, ke en tio ne estis senco eĉ por unu kupra groŝo. Sopiron ili havis kaj ne sciis, kiel ĝin dispeli… Oh ho ho… Tiu sopiro estas verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu kondukis min ĉi tien.

– Hm-m… – Li unuafoje ridetis, kiel al mi ŝajnis, vivoplene. – Jes, lumstrio… Tio estas lumstrio, junulo. Ne konsideru min tedulo, sed mi ripetas. Vi ankoraŭ ne estis tie, kie mi estis. Ni venas en la mondon instruitaj de sperto de ĉiuj niaj antaŭuloj. Aperinte, ni scias jam preskaŭ ĉion. Malfacilas eĉ diri, kion ni ne scias. Sed en tiu scio mankas plezuro, ni ne vidas en ĝi sencon, ĉu vi komprenas? Oni deziras ion tian, kio estas neatingebla por la scio, kio estas super aŭ preter la scio. Nu!.. – Li ellasis densan nubon da fumo kaj domaĝe grimacis. – Kiel vi diris, ni ne estas rakontantoj, por ni estas pli kutimaj tolo kaj farboj.

– Jes, tolo kaj farboj. Sed mi komprenis vin. Ni, pentristoj, ne bezonas multajn vortojn. Vi mem memorigis ankoraŭ unu kaŭzon, pro kiu mi estas ĉi tie. Vi diras, ke viaj kunuloj tie scias preskaŭ ĉion, do respondu, ĉu mi estas rekonita tie? Mi en ĉi mondo estas pentristo, nenio kaj neniu pli. Sed ĉi mondo ne bezonas min kiel pentriston.

– Kial vi tion konkludis? Ĉu pro tio, ke oni ne portas vin sur la brakoj? Viaj pentraĵoj estas ja disaĉetataj, nu tie, en la arta bazaro, ĉu ne?

– Certe! Precipe eksterlandanoj kaptas. Nacia nuanco…

– Ĉu ne sufiĉas? Dume vi ne estas moda, sed la modo estas kaprica. Kredu min, ke vi ankoraŭ estos moda, vi eĉ ne scios, kien fuĝi de tiu populareco.

– Ĉu? Vi tion provis?

– Jes, mi provis iutempe. Sed nun pasis la modo je miaj pentraĵoj, kaj ĉu vi scias? Ĉu denove senti propran sentaŭgecon? Por ne-ni-o…

– Vidu!.. Ni venis al la samo.

– Jes, vi kaptis min. Sed ne pensu, ke mi estis feliĉa kun la populareco. La modo vere estas kaprica aĵo. Ankaŭ rekono alportas sopiron, kvankam… Mi volis diri: de alia kvalito. Sed ne, la sopiro ĉiam estas sama – obskura kaj senespera… Mi certigas vin, ke tie vi deziros ne saĝecon, sed junan facilanimecon aŭ ion ankoraŭ. Sed, aŭskultu, al mi tio jam tedis. Ni ŝanĝu la temon. Ja pri virinoj ni ankoraŭ ne parolis. En la pasinteco mi ne opiniis ilin gravaj, sed antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde renkontis Essi-n. Dume niaj rilatoj estas nesimplaj. Ŝajnas, ke ni ne bezonas daŭrigi ilin. Sed kiel vi tie kun ŝi rilatis?

– Do, vi renkontis ŝin antaŭ kelkaj jaroj… Sekve, mi post kelkaj jaroj disiĝos de ŝi? Pli ĝuste: mi disiĝus, se mi daŭrigus. Kion mi diru? Nun mi havas kun ŝi senelirejon. Kaj tio estas, verŝajne, la tria kaŭzo, kial mi estas ĉi tie. – Mi eligis de post la zono la pistolon kaj kaŝe montris al li, – sed la senelirejo estas nun, kaj en estinto… Eĥ, se vi scius, kia virino ŝi estis! Nun ŝi estas alia, la tempo difektis ŝin, sed vi ja havas ĉion antaŭe!

– Nu, mi nun certe ne povos tion kompreni. Kaj kiel estas ĉe vi… Verŝajne nemodesta demando… Ĉu Essi estis via sola?..

– Kial tio estas nemodesta? Mi kaj vi estas, verdire, la sama homo. Kun alia mi ne babilus pri tio, sed al vi mi diros. Estis aliaj virinoj. Kaj dum Essi, kaj antaŭ ŝi. Iujn mi amoris eĉ pli multe ol Essi-n. Antaŭ ŝi estis Kess. Ŝin mi amoris sen ia reciproko, sed ja mi estis vere la plej feliĉa homo en la mondo.

– Hm! Mi ne komprenas tion.

– Povas esti, amiko. Al vi tie, kun via saĝo, tio estas verŝajne neatingebla, sed ĉe ni, en mia pasinteco, eĉ pli mirindaj aĵoj okazas.

– Ĉu rilate al virinoj? Mi antaŭsentas. Sed de jaro al jaro mi komprenas tiujn rilatojn ĉiam malpli bone. Kun la tuta saĝo kaj vivsperto, ha, ha… Kio estas por vi Laura?

– Ha! Vi eĉ tion ne scias? Vi renkontis ankaŭ ŝin, verŝajne, hazarde kaj antaŭ nelonge. Sed ŝi trairis preskaŭ tutan mian vivon. Kaj ĝis nun ŝi estas kvazaŭ vundo en mia koro. Sed apenaŭ mi klarigos al vi pli saĝe, mi mem nenion komprenas. Mi amoris ŝin, sed niaj rilatoj tiel implikiĝis, ke… La elembarasiĝo estas sola.

– Ha… Vi min intrigas. Mi dezirus tion elprovi. Rakontu ankoraŭ ion. Pri virinoj.

– Rakonti… Eĥ, amiko! Necesas ĉion ĉi mem sperti. Virinoj estas, se vi scius! Mi jam diris al vi: la sopiro min konstante ronĝas, miaj pentristaj fiaskoj deprimas, sed se estas amata virino… Ŝi povas esti eĉ ne apude, ne gravas, oni povas ankoraŭ vivi. Sed nun mi ankaŭ ĉi tie havas senelirejon… Prefere vi rakontu, kiel estas tie. Kiuj ĉion scias, tuta abismo da pasioj estas malantaŭe, kaj restis nur spirita sagaco. Mi ne memoras kies vortojn mi diras.

– Mi povus rakonti, sed vi ankoraŭ ne venis al tio. Vi ne komprenos ĝisfunde. Same kiel vi nun ne komprenas, kia senco estas en tio, ke al via patro venis najbaroj por fumi, babili kaj dum festoj trinki vinon kaj danci. Al vi tio ŝajnas nun sensenca, sed vivu plu, kaj vi vidos tiun sencon… Prefere rakontu ion pri via infanaĝo. Mi ne vidis ĝin, ĉe ni, vi komprenas, ĉio estas mala.

– Jes, la infanaĝo… La sola, kio min varmigas en la vivo. Varmigas… Nia vilaĝo, nia dometo ĉe ĝia limo, kampoj, arbar’. El la vivo ĉio ĉi jam foriris, kaj poiome foriras ankaŭ el la memoro. Kial mi iĝis pentristo? Ja por konservi la infanaĝon poreterne. Mi amas ĉion, kio ĉirkaŭis min en la infanaĝo. La arkitekturo de la vilaĝaj domoj, staloj, ĉaroj, kampaj kaj endomaj laboriloj, vestoj, argila vazaro, metalaĵoj… Ĉio ĉi sen mi malaperos. Kvazaŭ neniam ekzistus… Mi ne volas diri bombaste, vi mem estas pentristo kaj komprenas min. Por kio mi pentras? Vi ja scias, sed… Duona vivo jam forpasis, sed mi ankoraŭ ne rimarkis, ke la homoj bezonas ion similan.

– En tio mi ne povas vin konsoli, eĉ se mi dezirus. Mi ne pensis, ke ni povas en io ege diferenci. Kvankam, alie ne povas esti. Vi estas el vilaĝo, el infanaĝo, kaj mi estas de tute mala flanko. Mia temo estas la urbo kun ĉiuj ties avantaĝoj kontraŭ kamparo kaj kun ĉiuj ĝiaj koŝmaroj. Verŝajne tio estas kongrua kun pensoj de urbanoj, kaj tial la publiko tiel altigis min. Tiam en la periodo de mia matureco. Nun tio jam preterpasas…

Kaj subite en mia ebriiĝinta kapo kristaliĝis ideo. Ĉi homo, kiu li estas? Ĉu mia frato? Verŝajne eĉ pli ol frato. Li ankoraŭ nenion vidis el mia pasinteco. Kaj li ne vidos, se al li estos permesate realigi la intencon. Mi jam komprenis, ke ankaŭ li havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ke ankaŭ li venis al la lasta limo, ne sciante mian pasintecon kaj sian estontecon. Sed en mia pasinteco estis tiom da ĉio! Nu bone, fraĉjo, mi penos ke vi ĝin provu. Kaj vi ĝin provos, mi jam elpensis, kiel tion fari.

– Aŭskultu, – mi diris, – frato. Ankaŭ vi verŝajne sentas, ke ni devas ankoraŭ trinki, sed nenion ni havas. De tiu aĉa vinĉerpisto, – mi kapoklinis al la bufedisto, – oni foriras kun nenio. Mi elkuros eksteren, eble mi aĉetos ĉe iu botelvendisto.

Mi elkuris post angulon, prenis la pistolon, eligis el ĝi la solan kartoĉon kaj ĵetis tiun en mallumon. Tiel estos pli bone. Dum kelka tempo mi iradis tien kaj reen. La strato jam estis delonge dezerta.

Kiam mi revenis en la halon, mia frato sidis, kiel oni devis atendi, en la pozo de l’ pensulo. En la drinkejo estis jam neniu. La bufedisto post la vendobreto ridante amuzis sin kun iu dika knabinaĉo, penante pinĉi ŝiajn plej konveksajn lokojn. La knabino efektis reziston, sed ne tre insiste. La bufedisto ion diris al ŝi, gestante niaflanken.

– Hej, viraĉoj, – ŝi kriis al ni. – Bonaj uloj jam delonge foriris. Sed ili sidas.

Nu, tiu ĉiesulino ekdeziris nin instrui. Sed en tiu fatala tago ni ne skandalos. Ŝi iru al diablo. Ni kontraŭvole trenis nin al la pordo.

– Nu, ĉio finita, – mi diris surstrate. – Ni adiaŭu. Ni longe iris al tiu renkonto, sed ni venis. Laŭ diversaj vojoj, sed al la sama fino. Ne rememoru min malbone, ni ja estas vere pli ol fratoj. Mi scias, ke ankaŭ vi havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ankaŭ vi scias… Ni interŝanĝu tiujn malbenitajn umojn por bona adiaŭo. Kaj ĉiu iru siaflanken. Vi ne konas tiun urbon, sed por mi ĝi estas la urbo de mia junaĝo.

– De via junaĝo? Kaj mi ĉiam miris, kiam io tiras min en ĉi urbon. Kie mi neniam estis…

– Mia pasinteco, via estonteco…

– Mi ne havas estontecon.

– Kiu scias? Sed pardonu, ankoraŭ jeno. Mi ne scias, kial tio venis nun en la kapon. En la infanaĝo, kiam la patroj amuzis sin per vino kaj kokoj, ni havis proprajn ludojn. Kaj tie estis unu knabino, senmana.

– Ĉu tute?

– Ne, ŝi ne havis la dekstran manon. Denaske. Oni diris, ke ŝian patrinon la Dio punis pro pekoj. Ŝi multe malĉastis. Sed tiu knabino…

– Ĉu ankaŭ ŝin vi amoris?

– Ne. Apenaŭ ni povus tion, la dekjaruloj. Kurtadire, vi verŝajne renkontos ŝin. Transdonu mian saluton.

– Ne, jam ne renkontos. Vi mem komprenas…

– Kiu scias, kiu scias?..

Ni interŝanĝis la pistolojn, reciproke brakumis sin kaj penante ne rigardi alies okulojn, iris en diversajn flankojn.

Nur kiam li malaperis en obskuro, mi komprenis, ke ni disiĝis tro frue. Mi volus ankoraŭ multon demandi, kaj eble ankaŭ li. Kaj la necesan gradon ni ankoraŭ ne atingis, kiel antaŭe mi timas kaj doloron kaj morton. Ĉu mi estas timulo? Neniam mi tiel pensis.

Karesas min nur la febla espero, ke dum mi foriris por eligi la kartoĉon, li samtempe eligis ankaŭ el la sia. Verŝajne tiel devus okazi laŭ logiko.

Mi ne havis jam egan deziron mortpafi min. Kaj same – vivi. Kaj tial mi almetos la pafilon al la tempio kaj premos la ĉanon. Ĉu tie estas kartoĉo, ĉu ne – la sorto disponos… Jen mi nur preteriru tiun solan paŝanton…

 

La Ondo de Esperanto, 1995, №3-4, p. 8-16.