Korotkov

Eksa kosmopiloto

Originala novelo de Miĥail Korotkov

 

 

 

 

Kio povas esti pli bona ol tia rosa aŭgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekiĝi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj freŝon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, ĉiu vivas en sia propra mondeto.

Teodoro, starante sur la perono de sia domo, dum iom da tempo turnis la brakojn, la kapon, forpelante la dormon, volis aspergi la vizaĝon el manlavujo, sed alidecidis: mi havos ankoraŭ tempon. Fermetinte la okulojn, li rigardis la ruĝan sunon. Ho, kiel bone!

Li prenis korbon de sur benko, iris en la ĝardenon. Dum iom da tempo li admiris ruĝflankajn persikojn. “Beluloj! Ili petegas esti pentritaj. Domaĝe, ke mi ne estas pentristo”. Li deŝiris kelkajn kaj metis en la korbon. Li iris kelkajn paŝojn plu, admiris abrikotojn, kaj ankaŭ dekon aŭ dudekon da ili li metis en la korbon. Poste li longe ravite klakis per la lango, fikse rigardante tra la diafana ŝelo semojn de vinberoj. Li gustumis du-tri berojn kaj ŝmacis pro plezuro, poste deŝiris du grapolojn kaj metis ilin apud la persikoj kaj abrikotoj.

Revenante al la domo, Teodoro aŭdis pumpumadon de motoro kaj vidis en la ĉielo rozkolore brilantan en la sunradioj punkton, kiu rapide pligrandiĝis. Li iris lante, kaj kiam li venis al la perono, la punkto transformiĝis al mikrohelikoptero. Tiaj “libeloj” ne estas nun raraĵo, ili estas unulokaj, dulokaj, kaj kelkfoje ili flugadas super la urbeto, sed Teodoro miris, kiam la helikoptero alteriĝis apud la vojo rekte kontraŭ lia domo.

La alta kaj larĝaŝultra piloto malfacile elgrimpis el la kajuto. Pensinte, li denove engrimpis en la kajuton, ion tie palpserĉis, kaj nelerte saltis sur la teron. Teodoro dume sukcesis rerigardi en sia memoro ĉiujn siajn nemultajn konatojn sur Tero. Kaj fine ekridis. Kompreneble, tiu estas Niko. Kiu krom li povas havi tian ursan amplekson kaj konformajn al ĝi movojn? Poste li subpremis la ridon, Niko jam proksimiĝis.

– Mi komprenas, Teodoro, ke vi estas surprizita, vidante min. Kvankam, mi devas esti pli surprizita, pro tio ke vi ekloĝis sur tiu rando de Tero.

Ili manpremis sufiĉe oficiale. Sed tio ne estis kialo por Niko haltigi la fluon de sia parolemo.

– Mi trovis vin tre-e malfacile. Nu, Teodoro! Vi estas fama kosmopiloto, ĉiam vi estis ekzemplo por junuloj, sed kondutas kiel malprosperulo en ĉi vivo.

– Pri tio ni poste parolos, – ne tre saluteme diris Teodoro. – Eniru, se vi spite ĉion alflugis.

Teodoro akompanis Nikon ĝis la laŭbo, alportis tri telerojn, plektitajn el salikaj vergoj, metis en ilin persikojn, abrikotojn, vinberojn. Poste demande rigardis Nikon:

– Eble, po glaseton? El jenaj abrikotoj, – li pikis per fingro la teleron, – ni aŭtune bonegan brandon preparas. Mi nun alportos al vi la faritan antaŭ preskaŭ unu jaro.

– Atendu, Teodoro, mi klarigos al vi, por kio mi alflugis, kaj poste decidu, ĉu bonokaza ĉe tio estos brando, aŭ male.

– Ba! Ĉu post ĉiuj cirkonstancoj povas ankoraŭ esti seriozaj konversacioj?

– Mi ne tute komprenas, kion vi subkomprenas je “post cirkonstancoj”, sed mi alflugis al vi por afero, pro kiu ĉiujn cirkonstancojn ni devos lasi flanke.

– Iel vi, Niko, ruze ĉion turnas ĉirkaŭe. “Cirkonstancoj”, “post cirkonstancoj”. Mi ne pensis, ke post tio, kiam vi antaŭ kvin jaroj elĵetaĉis min el la taĉmento, inter ni povas esti seriozaj aferoj. Dum kvin jaroj neniaj aferoj estis. Elĵetaĉis – kaj silento.

– Teodoro, lasu viajn ofendojn. “Elĵetaĉis”. Vi simple flugadis tie inter planedoj kaj ne sciis, ke sur la Tero kaj en la Kosmo okazis kelkaj eventoj, aperis novaj leĝoj. Oni ne elĵetis vin, sed faris, kiel necesis laŭ la leĝo. Post la terura katastrofo de la ŝipo Selena la limaĝo por la profesia kosmopiloto iĝis 55 jaroj. Oni rajtas flugi kiel turisto, pasaĝero, sed ne labori – adiaŭ la laboro! Oni plu ne rajtas. Neniu vin elĵetis, oni ja proponis al vi instrui en la Akademio.

– Ne, karulo, tio estas ne por mi. Mi en la Kosmo kutimiĝis labori per la manoj kaj per la kapo. Sed labori per la lango – tian praktikon mi ne havas. Mi kalkulis: dum tridek jaroj da servado mi pasigis en Kosmo pli multe da tempo, ol sur Tero. Kaj plej ofte en unuopaj flugoj. Mi sovaĝiĝis tie, kia profesoro mi povas esti? – Teodoro ekridis. – Ĉu vi opinias, ke mi dum kvin jaroj nur pri la abrikotoj okupiĝis? Mi tralernis ĉiujn ruzajn elirojn el viaj leĝoj, volis trovi ion utilan, sed forestas tie io simila. Jes, vi havas la leĝon, sed mi – nenion… Krom tio, ke mi la tutan vivon pasigis en Kosmo. Aha, flugu kiel turisto, kiel pasaĝero. Ĉu scias vi, staba animo, kion signifas la infanaĝa revo? Mi ne scias pri aliaj, sed mi mian revon realigis. Ni iru, mi montros al vi: super mia lito ĝis nun pendas la helmo, en kiu mi flugis dum la lastaj jaroj… Vi, simpla animo, verŝajne decidis, ke mi en tiuj persikoj-abrikotoj trovis la sencon de mia vivo? Vi tie ĉiuj, verŝajne, tiel opinias. Nu, mi revis okupiĝi pri legomoj-fruktoj post la pensiiĝo, sed ne en la nuna aĝo!

– Trankviliĝu, Teodoro. Ĉu vi opinias, ke mi ne havis infanaĝan revon? Ĉu mi ne revis ĉasadi sur Marso? Vi memoras tiun nian ŝercon…

– Sed se vi revus, vi ne gluiĝus al fotelo en la stabo.

– Aĥ, Teĉjo… Same mi revis… Kiam mi post la Akademio venis en la taĉmenton, oni diris al mi: “Ho-o, junulo! Kie ni trovos por vi tian skafandron kaj tian kajuton? Ĉi tie eĉ specialaj mendoj ne helpos, tiaj normoj ne ekzistas. Prefere iru en la stabon. Vi ja kiel studento, jam verkis teoriajn artikolojn pri kosmaj flugoj. En la stabo oni vin renkontos kiel parencon”. Tiel mi, Teodoro, trafis tien. Kaj dum la tuta vivo mi certigis la sekurecon de viaj flugoj. Kaj vi opiniis, verŝajne, ke la sekureco per si mem aperadis?..

Teodoro metis la kubutojn sur la tablon, apogis la mentonon sur la pugnoj, kaj longe aŭskultis Nikon, kredis kaj ne kredis: eble ĉio ĉi estas nur fabeloj por pravigo? Poste li diris:

– Niko, ĉu mi eble alportu boteleton?

– Atendu, Teĉjo. Ni havas malmulte da tempo. Permesu al mi diri, por kio mi alflugis, kaj poste vi decidos…

– Do diru, kial vi tiras kaj turnas?

– Teodoro, la afero estas ekstreme serioza, kaj ĉiu minuto estas kara. Kurte dirante, estas tiel: de sur Luno oni sendis laŭ longa orbito – nu, vi scias, kion tio signifas, vi mem plurfoje flugis – senpilotan kamionan ŝipon kun heliumo-3. Nun sur Tero plimulto de termonukleaj centraloj funkcias per ĝi. Pro nedifinita kialo la orbito de la ŝipo ŝanĝiĝis. Anstataŭ flugo laŭ ĉirkaŭtera orbito la ŝipo entranĉiĝos en la Teron. Kien? Ricevi ĝustajn informojn ne eblas. Direktado de tiuj ŝipoj sur la orbito ne estas antaŭvidita, nur simpla balistiko. Ĉiu kompanio ja strebas transporti plej malkare.

– Ĉu okazos termonuklea eksplodo?

– Ne, tiagrade nenio okazos, kion vi diras? Ĉu vi forgesis la tutan Akademian sciencon? Tiu ŝipo eĉ sen eksplodo faros multe da aferoj. Estus bone, se ĝi falus en oceanon, sur dezerton aŭ sur senhoman regionon de Siberio. Sed se sur Eŭropon?

– Eble, teroristoj tion faraĉis?

– Ne, pri tio eĉ ne temas. Ili ne povus fari tion per sia antaŭdiluva tekniko. Ili povus eble nur deorbitigi la ŝipon, sed direkti en difinitan punkton de Tero… Ĝi povos ja fali ankaŭ sur iliajn hundajn kapojn.

Teodoro enpensiĝis por unu minuto.

– Ŝajne mi komprenas, kion vi volas de mi. Se tiu senpilotaĵo flugas laŭ longa orbito kaj estas deorbitigita, do kion oni povas fari? Ekzemple, mia unua propono. Oni povus sur ŝipo kun mana direktado ĉirkaŭflugi ĝin laŭ tre longigita elipsa orbito, albordiĝi kaj tiele juveliste, – Teodoro pentris en la aero longan arkon, – per mana direktado korekti ĝian flugon, por ke la ŝipo eniru en ĉirkaŭteran orbiton. Kaj alteriĝi ne estos malfacile.

– Nu, Teĉjo, genie! Mi dum la tuta vojo serĉis vortojn por klarigi al vi, sed tio ne bezonatas! Vi ĉion komprenis pli rapide, ol ni en la stabo…

– Nu, mi simple diris, kion oni povus fari. Nur principe. Sed ĉu vi imagas, kiel tio okazos en Kosmo? La probableco plenumi la laboron, kiel mi supozas, estas 0,3, kaj la probableco forbruli en la atmosfero estas do la restanta 0,7. Eĉ por mi kun mia 30-jara sperto… Mi kompatas tiun kamikazon, kiu konsentos flugi. Mi ripetas: eĉ por mi tio estus ekstreme malfacila. Sed kie vi trovos junan piloton kun necesa sperto?

– Ha… piloton… Tio estas delikata demando… Ni decidis kiel piloton inviti vin.

Teodoro malsereniĝis kaj rigardis preter Niko foren.

– Niko, mi estas jam dum kvin jaroj “profesie netaŭga”. Ĉu vi povas konfidi la laboron al turisto?

– Teĉjo, kiam estas bezonate, oni preteriras la leĝojn kaj malpermesojn. Sed la afero tre bezonatas! Ĉu pro iu leĝo lasi milionojn da homoj perei?.. Jen mi desegnos al vi bildon. Vi ja memoras la Tunguzan meteoriton. Kiu el la junaj kursanoj ne revis veturi tien iomete fosi? Neatendite ĝuste vi trovos ion interesan kaj iĝos fama en la tuta mondo. Ĝis nun ĝi ja restas mistero! Ankaŭ mi havis revon, legis amason da libroj pri tio. Do jene, tie estis senhomaj lokoj, nur je distanco de 60 km iu evenko paŝtis boacojn. Do, kiam la meteorito kraŝis, tiu paŝtisto estis forĵetita je dek metroj. Sed eksplodo de tiu ŝipo estos multe pli forta. En Eŭropo povos malaperi negranda lando…

Teodoro silentis.

– Ĉu vi komprenas, Teĉjo, kia estas la situacio? Jam antaŭ multaj jaroj iuj fisaĝuloj el la Akademio decidis, ke nuntempaj aŭtomatoj kapablas fari ĉion, kaj oni delonge ne plu instruas fakulojn pri la mana direktado. Vi estas nia nura espero… Ne pensu, ni ne sendos vin por simple perei. Pro nobla celo… Pripensu ĉion mem. Estas ja elembarasiĝo el ĉiu malfacila situacio. Kiu krom vi?..

Teodoro denove ne diris eĉ unu vorton.

– Do, vi nenion decidis?

Teodoro silente rigardis foren.

– Mi komprenas, ke dum kvin jaroj vi perdis vian sperton… Nu, tiaokaze, Teĉjo, por mi estas tempo…

– Kion vi diras! – Teodoro salte ekstaris. – Perdis sperton, perdis sperton! Mi simple ĉion pripensis. Kiam, ĉu ni tuj flugos? Kion mi kunprenu? Ni ja ne por promeno flugos.

Niko apenaŭ rimarkeble ridetis.

– Vi bezonas nenion, Teĉjo. Sur la kosmodromo estas ĉio, vi ekipos vin kaj flugos.

Teodoro staris iom da tempo hezitante.

– Ĉu mi nenion bezonas? Kion vi en tio komprenas? – kaj li decide direktis sin en la domon.

Post unu minuto li eliris, alpremante al si la helmon.

– Mi diras al vi: vi ne bezonos ĝin, – miris Niko. – Ĝi ne taŭgos al nuntempaj skafandroj.

– Sed jes, mi bezonas, – trankvile kontraŭdiris Teodoro. – Vi pravas: mia nuna sperto jam ne estas taŭga. Ĉi tiu helmo almenaŭ kuŝu apude, ĝi kreos al mi la kutiman ĉirkaŭaĵon. Nu, tiel estos pli bone, Niko…

Niko metis sian egan polmon sur la ŝultron de Teodoro kaj rimarkeble ekscitite diris:

– Dankon, Teĉjo. Mi ne atendis de vi alian decidon. – Poste li ĉiutagece aldiris: – Ni iru en la helikopteron.

Kiam ili leviĝis, Teodoro, kunpreminte la dentojn kaj penante kaŝi la malĝojon, rigardis sian domon.

– Mi promesas al vi, Niko, ke ni revenos ĉi tien post tri tagoj. Mi havas ĉi tie vaporbanejon. Ni prenos banon, trinkos po glaseton da brando kaj manĝos ĝissate fruktojn.

Li ŝerce frapis la ŝultron de Niko kaj ekridis.

Notoj

1. Tunguza meteorito. Ĝis nun mankas ĝenerala akceptita scienca klarigo pri la esenco de la granda eksplodo, okazinta la 13an (Gregorie: la 30an) de junio 1908 ĉe la rivero Kamennaja Tunguska, je ĉ. 60 km norde de la vilaĝo Vanavara. Plej probable, la eksplodo okazis ne sur la tersurfaco sed en la aero je ĉirkaŭ dekkilometra alteco.

2. Evenko. Ano de aŭtoktona orientsiberia popolo, loĝanta inter Jenisejo kaj Oĥotska Maro. Antaŭe evenkoj estis nomataj tunguzoj. La evenka lingvo apartenas al la tunguza-manĉura grupo de la altaja lingva familio.

 

La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5, p. 22-23.

Pro ĉi tiu novelo Miĥail Korotkov iĝis laŭreato de Liro-2012 en la branĉo “Originala prozo”.