Alen Kris (Fotis Halina Gorecka)Moko de l' fato

Originala novelo de Alen Kris

Larĝa brusto kaj forta mentono — la sekreta agento Leo Najtingal staris ĉe longa bufedo kaj ŝajnis kontempli fragmenton de la strato, kiu sin etendis post iom polvita vasta vitro de la lokalo. Damnante la sorton li silente movis la makzelon kaj arde deziris la finon de la pena spektaklo. Lia blonda peruko moleste stringis la kranion, dum ĝia plektita vosteto ĉiumomente kroĉis la kolumon de la oranĝa jako. Ŝvitaj gutoj fluis de sub la bukloj kaj minacis la buntan ŝminkon, tiam Leo tiris la manon el la poŝo de la verda pantalono por viŝi sin per granda roza tuko. Inter la torentoj de silentaj blasfemoj li rememoris sian nigran ledan mantelon, kaj en liaj farbitaj okuloj aperis humida nostalgia brilo.

— Diablo scias por kio estas tiu mistifiko, — li pensis angore, sekvante per la rigardo respekteblan nigravestan viron kun diplomata valizeto, kiu transis la straton ĉi-kontraŭe. Verdire, Leo ankaŭ bone konis la celon de sia mirakla transformo kaj, kvankam kun tremo, strikte obeis la devon de la servo. Li eĉ povis jam rimarki evidentajn rezultojn de siaj penoj: du aŭ tri bufedaj personoj flankis la dekoritan agenton kaj nur atendis momenton por engaĝi lin al konverso. Fine galanta brunulo kun konveksaj karesaj okuloj tuŝis fingre butonon de lia jako kaj prononcis per plastika baso:

— Kompano, mi ne ŝatas prefacojn. Ni iru, oni faros belan trakton.

— Neniu bezono, civitano, — sonis postdorse subita voĉo, oni turnis la kapojn, kaj Leo mire rekonis la respekteblan viron en la nigra. Oni povas eĉ esti pli kategoria — la veninto meritis ĉian respekton. Lia glata kombo perfekte harmoniis kun la skrupula razo, kaj la strekoj de la pantalono estis en plena konkordo kun la rigora rekto de la streta kravato. Mezalta kaj mezaĝa, ne magra sed ankaŭ ne tro dika, li sugestis la ideon de prospero kaj administro, kaj lia valizeto signifis ion plian ol ŝafan imiton de stulta modo.

— Neniu bezono, — ĝentile ripetis la respektebla individuo, — oni jam planis certan trakton, do mi petas pardonon.

Kaj li sendis signifoplenan rigardon al Leo invitante lin eksteren per apenaŭ videbla kapa gesto.

La sensa naturo de la sekreta agento tuj divenis aŭtentan aŭtoritaton.

— Ŝajne oni decidis aboli la taskon, — li pensis espere kaj bruske depuŝinte la trudan brunulon, kun preto sekvis la ĝentilhomon.

— Mi kore salutas aŭdacan batalanton por la sanaj moroj, — kun rideto ekparolis la homo en la nigro kiam ili paŝis laŭ la trotuaro de la strato de Martiroj. La mola lumo de la septembra suno klare iluminis ĉiun detalon de la ĉirkaŭo, kaj Leo rimarkis grandan grizan makulon sur basko de lia mantelo. Probable la duonobskuro de la kafejo estis naskinta iun iluzion, ĉar nun li povis ankaŭ vidi, ke la eleganta inkognito portis ne tute blankan ĉemizon kaj havis ĉifan sulkon ĉe la genuoj.

— Ĉu oni ŝanĝis la programon? — hastis demandi la sekreta agento penante estingi ronĝan senton. — Kion do mi devas fari?

Lia blonda peruko definitive perdis ekvilibron kaj preskaŭ ŝirmis la okulojn, kaj la miksita per la tuko ŝminko provokis viglan intereson ĉe preterpasantoj. Tamen la proksime venonta liberiĝo de la histrionaj atributoj apogis lian toleron kaj Leo prete atendis la respondon de sia supozita kolego.

— Komence ni serĉu lokon por pli bona konatiĝo, — iom familiare diris la viro en la nigro, — probable, oni aĉetu ion por drinki, — li aldonis kun palpebrumo, kaj Leo subite rivelis ke tiu estas magra, mave razita suspekta tipo, verŝajne seksa devianto, ja kion en alia kazo li farus en tiu renkontejo de perversuloj.

— Diable! — li blasfemis silente, rememorante sian dupan senmaskiĝon kaj flustre aldonis pli fortan esprimon.

La falsa ĝentilhomo faltis la frunton kaj faris seriozan mienon.

— Ni lasu en paco la gepatrojn, — li penseme diris. — Tio estas pro komplika genetika problemo kiu nin kondukos ĝis la origino de la aĵoj. Nia tasko estas pli simpla, kvankam ankaŭ ĝi postulas certan klaron de la cerbo. Ĉu vi konceptas? Kelke da fioloj nin neniom nocus.

— Narkotulo, — konjektis Leo kaj preskaŭ trankviliĝis. Almenaŭ li povas prokrasti la areston de tiu ĉi fripono. Li forŝiris la sakritan perukon kaj ĵetis ĝin en rubujon. Probable li havas ne mavan ŝancon por sondi tiun kriminalan marĉon kaj, kiu scias, eble tiu povra tipo estas ne sola fiŝo en lia hodiaŭa reto.

— Bone, — li diris kun metalo en la voĉo, — ni iru al Nova ponto.

La restoracio Aŭreolo, situanta fronte al Nova ponto, estis plena malgraŭ la sufiĉe frua horo. La orkestro tondris regule inspirata de energiaj viroj el sudo kiuj ne mankis en la halo, emancipitaj damoj de mezaj aĝoj despere turbis en la danca svarmo dum iliaj pli junaj rivalinoj atente insidis en ombraj anguloj kaj niĉoj de la lokalo. La febla lumo de la ekstero preskaŭ estingita de la kurtenoj dronis en la flagroj de kolormuziko kies buntaj kombinoj iam post iam donis al la tuto fantoman nuancon.

— Ĉu konvena loko? — demandis la sekreta agento kiam ili okupis la tablon ĉe unu el la niĉoj. Leo estis ĵus lavinta la vizaĝon de la grasa resto de la ŝminko kaj sentis fortan ascendon de humoro. Eĉ lia bunta vestaro — la sola spuro de la antaŭa maskarado — ne tre videblis en la flagra elektra alterno.

La falsa ĝentilhomo ridetis responde.

— Drola nomo por tiaspeca institucio, — li sulkis la nazon, — al ni tio certe konvenas, sed kio koncernas la sanktan aŭreolon… Cetere, ni ankoraŭ ne estas formale konataj. Mikael Fist, — li anoncis, afable klinante la kapon sen doni tamen la manon.

— Natan Fomins, — vigle deklaris Leo kaj vokis fingre kelneron mendonte brandon kaj ion por postmanĝi.

— Nu, antaŭen, komencu vian trakton, — li signalis inter la unua kaj dua glasoj, — tamen mi vidas, vi estas spertulo.

Mikael Fist indiferente trinkis la duan fojon kaj neglekte demetis la pladon kun marinaĵo.

— Mi timas, ke mi ne estos tuj komprenita, — li diris serioze kaj sen iu familiaro. — Vi ja certe kredas nenion supernaturan…

Ondo de kontento kovris la sekretan agenton. Li plezure kontemplis la dancan tumulton precipe haltante sur damaj apartenoj.

— Koncerne kredon, — li distre interrompis, — mi fidas nur la statuton. Se vi volas ion al mi pruvi, indiku tuj la konvenan paragrafon. Ĉio alia estas demagogio.

— Brave, civitano Fomins, — jam ride daŭrigis Fist, — do mi ne trudos al vi ion por kredo. Mi simple proponos al vi certan kontrakton, kiun vi, espereble, akceptos.

Scintilo de profesia intereso ekbrilis en la ĉiam pli svaga konscio de Leo.

— Bremsu la trinkon, — li donis al si silentan ordonon dum la ribela mano avide verŝis novan porcion. Li haste glutis kaj diris jam voĉe:

— Rakontu ĉion, civitano Fist, sincera konfeso favoros vian sorton.

— Do, ni pasu tuj al la afero, — diris Fist kun iu mistera ŝanĝo de la tono, kiun Leo, cetere, neniom rimarkis, — mi proponas al vi la kontrakton pri vendo de la animo.

La kontenta mieno de la agento komencis sin transformi en iritan grimacon. Tiu kota devianto tute ne intencis penti kaj doni koncernan informadon. Li daŭrigis sian stultan komedion kaj ŝajne eĉ esperis aprobon.

— Ne prenu min por dupo, knabo, — diris Leo bruske kaj faris pezan rigardon, — raportu ĉion kurte, se vi ne volas tro da komplikoj.

Kontraŭ la atendo la knabo demonstris neniun konfuzon. Li akurate provis pecon de haringo kaj penseme viŝis la buŝon per la kravata pinto.

— Aŭskultu min trankvile, — li replikis kun admono. — Se vi ne volas konsideri min diablo, nomu min aliplanedano, por mi tio egalas. Atentu la ĉefan — mi volas aĉeti vian animon, ne por eterno, por monato, kaj kompense proponas al vi relativan ĉiopovon por la sama periodo. La pago antaŭos.

Stranga kalmo de la parolo de Fist kaj certa brilo en liaj okuloj iel efikis la staton de la sekreta agento. Li murmuris blasfemon kaj aŭtomate verŝis novan dozon.

— Hipnoto, — li angore pensis, — tempo por fini. Ni eliru por minuto, — li diris kun emfazo kaj peze levinte sin iris al la necesejo. En la streta blanka koridoro li lasis Fiston devanci kaj per kurta svingo direktis la pugnon al lia orelo.

Probable, li estis jam sufiĉe ebria, ĉar erarinte je kelkaj milimetroj li preteris la celon kaj impete falis liven, al la pisujoj. Tuj, ankoraŭ ne provante sin levi, li ŝovis paralizita de konsterna rivelo: anstataŭ la atendita serva pistolo li tenis enmane ludan plastan revolveron. Kovarda Fist staris apude kaj penis kaŝi mokan esprimon post la hipokrita kondolenca masko.

— Mi esperas, ke la kontuzo estas bagatela, — kompate diris Fist kiam ili revenis al la tablo kaj Leo trempinte la tukon en la resto de brando aplikis ĝin al la lezita zigomo.

— Evidente, vi opinias min ĉarlatano, — li daŭrigis post momento. — Tamen provu ekzameni min en ago kaj vi ne plu dubos. Mi petas vin: esprimu iun deziron.

La vaga rigardo de Leo sin gluis al la vaka karafo; amuzita de subita ideo li rikane gruntis kaj diris indikante la vazon.

— Mi volas, ke ĝi estu plena.

— Ekskuzon, — sonis post lia dorso la voĉo de la kelnero, — mi tuj reportos.

— Koincido, — pensis Leo kaj tamen eta frido pasis laŭ lia spino — ĉu ne tro da koincidoj? Li ektrinkis el la nova provizo kaj sinistre observis la balon. La festeno proksimis al la kulmino. La ruĝvangaj nordaj damoj ĝue baraktis en la brakoj de la brunaj filoj de la sudo, la orkestro ĝemis kaj tondris, kaj streĉe jelpis la orfa voĉo de la solisto dronante en la drumaj bruoj kaj la rumoro de la tumulto. La koloroj saltis kun la dancantaj homoj, kaj eĉ la stagnaj anguloj de la restoracio ŝajnis plenaj de svarma movo kaŝita en la obskuro. En la kontraŭa niĉo liphara dikulo klinis la kapon al kuraĝe dekoltita knabino, kiu puŝis lin mane kaj histerie ridis. Leo rigardis iliaflanken, plu sin turnis al Fist kaj aroge prononcis:

— Mi volas tiun blondulinon.

Ankaŭ Fist rigardis al la niĉo kie la blonda knabino sin levis kaj iris al ilia tablo.

— Ĉu libere? — ŝi dolĉe demandis, kokete kontemplante Leon kaj metante la manon sur lian ŝultron. Kun tiu karesa tuŝo nova frido kuris tra la spino de la sekreta agento.

— Okupite! — li bojis krude kaj montris la dorson al la konsternita knabino kiu tuj retretis farante neglektajn grimacojn.

— Kial vi elektis ĝuste min? — li demandis post minuto de silento.

Lia najbaro distre, kvazaŭ trinkus teon, sorbis el la glaso kaj ial penseme respondis:

— Ĉar vi ŝajnis al ni konveni.

— Ne estas por ignoro, — komentis Fist post nova gluto, — ke ni havas instruan pasinton. Ni ja ĉiam srtebis al maksimuma sukceso. Ni nepre bezonis la plej bonan materialon por nia analizo. Kaj ni faris eĉ duoblan eraron. Unue, ĉiu esploro plej sukcesas, kiam oni komencas de la simpla. Sed ne tio estas esenca. La esenca estas tio, kio faris la tragedion de niaj klopodoj.

Fist haltis por momento kaj diris kun neta ĉagreno.

— Ni ne konis elementan veron: la grandaj animoj ne estas vendeblaj. Unu post alia ni penis tenti eminentajn personojn kaj aŭ eraris en la apreco, aŭ fiaskis en la trakto. Ni memoras bigoton, kiun ni prenis por martiro kaj ermiton por kiu ni perdis dek jarojn. Koncerne vin, ni perdus, plej mave, unu tagon.

Li penetre rigardis Leon, kiu apatie maĉis la salaton.

— Vi estas rara tipo. Sendube vi estas vendebla, kiel ĉiuj ekzempleroj de via speco. Tamen samtempe vi estas certa idealisto, sincera batalanto por ideo. Alivorte, vi havas animon. Probable, ne tro grandan, sed sufiĉan por komenca studo. Mi ja scias, ke vi estas la sola, kiu konsentis ludi pederaston en tiu fama kafejo.

Leo lante levis sian svagan rigardon.

— Kaj kial vi ne predas perforte? — li demandis, ebrie balancante la kapon.

Fist bedaŭre disigis la brakojn:

— Tial, ke la afero estas tro delikata por koncedi violenton.

La sekreta agento singultis kaj unumove trinkis vican dozon, Li estas jam sufiĉe trankvila. Kaj li perfekte kontrolis la situacion. Neniu dubo — tiu lerta prestidigulo intencis lin varbi por iu fremda servo. Leo fikse rigardis Fiston kaj fiere prononcis:

— Vi eraris, civitano. Mi ne estas idealisto. Sed, kvankam materiisto, mi pli frue vendus la propran patron ol mian patrion. Ĉu vi komprenas, bruto? — li aldonis kun bruska kolero kaj ŝancele faligis la kapon en la salatujon.

La diablo-aliplanedano lace kontemplis la festenan balon kaj prenis sian valizeton.

— Antaŭ ol foriri bonvolu pagi la tablon, — tuj baris lian vojon la ĉiovida kelnero.

— Mia kompano pagos, — diris Fist montrante dorman Leon, kiu nur gruntis responde.

— Moko de l' fato, mi denove fiaskis, — li flustris kun tristo, puŝis la pordon kaj sin mergis en la nokton.

© La Ondo de Esperanto. 1992. №1 (2).


Originala literaturo en Esperanto