Julian ModestNora

Originala novelo de Julian Modest

 

 

Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio okazas ĉirkaŭ ŝi. Tamen ĉio aspektis normala. Nora iris al sia laborejo, posttagmeze revenis hejmen. Matene ŝi ĉiam vekiĝis je la sesa horo, eniris la banejon kaj poste kuiris kafon. Rosen kaj ŝi trinkis la kafon kun plezuro. Antaŭe dum la matena kaftrinkado ili konversaciis, ĝenerale pri ĉiutagaj kaj banalaj problemoj: kion Nora devas aĉeti, ĉu dimanĉe ili iros al la vilao, aŭ ĉu Rosen forgesis pagi la fakturojn por la elektrokurento kaj la akvo. Tamen dum la lastaj tagoj ili ne konversaciis, kvazaŭ ili nerimarkite malkutimiĝis konversacii.

Posttagmeze ĉirkaŭ la kvina horo Nora revenis el la laborejo. Ŝi laboris en Financa Ministerio kaj estis unu el la plej bonaj financaj ekspertoj. Nora venis hejmen, lasis la sakon kun la aĉetaĵoj sur la tablon kaj komencis silente prepari la vespermanĝon. Denove ŝi kaj Rosen ne konversaciis. De tempo al tempo Rosen demandis ion, sed ŝi ne aŭdis liajn demandojn kaj ne respondis, aŭ respondis ion neklaran kaj nekompreneblan. Pro tio Rosen komencis maltrankviliĝi. Li demandis sin: kio okazis. Li ne sciis kiel demandi Noran. Tra lia menso kiel fulmoj saltis maltrankvilaj pensoj kaj supozoj. Ĉu Nora havas amanton, demandis sin Rosen maltrankvile. Kiam la virinoj estas enamiĝintaj, ili estas distritaj, neparolemaj kaj strangaj, supozis Rosen. Tiu ĉi suspekto kreskis kiel lavango kaj serioze turmentis lin.

Li longe hezitis kaj finfine decidis per siaj propraj okuloj kontroli sian supozon. Li provis kelkfoje kaŝe spioni Noran, riskante malagrablaĵojn. Li pli frue eliris el la laborejo, sen averti sian ĉefon, kaŝis sin malantaŭ angulo de la Financa Ministerio kaj atendis senpacience la eliron de Nora post la fino de la labortago. Je la kvina horo Nora eliris el la ministerio. La koro de Rosen batis kiel freneza ĉevalo, kiu kuregas sen direkto. Li supozis, ke Nora eliros kun iu kolego, kaj ili ambaŭ ekiros ien, tamen tio neniam okazis. Nora ĉiam eliris el la ministerio sola kaj tuj ŝi direktiĝis al la granda nutraĵmagazeno, kiu troviĝis proksime al la ministerio. Tie ŝi aĉetadis, vagis inter la bretoj, elektis diversajn varojn. Iujn el ili ŝi prenis, aliajn lasis sur la bretoj. Dume Rosen kaŝis sin malantaŭ anguloj en la magazeno kiel kulpa lernanto kaj gvatis de tie Noran. Li hontis kaj diris al si mem, ĉu mi estas tiel povra, ĉu decas al viro je mia aĝo spioni sian edzinon kiel stulta kornohava edzo. Post la aĉetado Nora trankvile eliris el la vendejo kaj ekiris hejmen. Rosen same ekiris post ŝi kulpokonscia.

Tiel pasis kelkaj monatoj kaj Rosen konvinkiĝis, ke Nora ne havas amanton, sed lia maltrankvilo ne malaperis. De tago al tago Nora iĝis pli kaj pli silentema. Eble mi hazarde ofendis ŝin, demandis sin Rosen kaj serĉis en si mem la kialon pri la stranga konduto de Nora. Certe mi estas kulpa, meditis li. Nora estas sentema, delikata kaj eble mi ofendis ŝin nerimarkinte. Mi devas peti ŝian pardonon kaj paroli kun ŝi sincere. Tamen li ne kuraĝis kaj prokrastis tiun ĉi konversacion kun Nora. Li hontis kaj faris ĉion eblan, ke Nora ne koleru al li. Li helpis ŝin en la hejmaj okupoj kaj ĉiam provis esti kara kaj pli atentema al ŝi. Li ege forte amis Noran kaj ne povis pardoni al si mem, se hazarde li estus ofendinta ŝin. Li ne deziris perdi Noran pro iu bagatelaĵo. Ŝi estis la plej kara homo por li, lia lernejana amo.

Rosen kaj Nora konis unu la alian de la gimnazio. Jam kiel lernantoj ili ekamis unu la alian. Poste ili studis en la universitato, geedziĝis kaj jam kvin jarojn vivis kune. Ili ne havis problemojn, loĝis en bela loĝejo, havis aŭton, vilaon. Kion plu oni povas deziri – meditis Rosen. Eble mi devas esti pli kara al ŝi. Mi devas pli ofte donaci al ŝi florojn, pli ofte ni devas festi kune, esti en restoracioj kaj viziti teatrojn, operojn, koncertojn. Ĉi-somere nepre ni devos ripozi ĉe la maro aŭ pli bone eksterlande. Tiu ĉi ideo estas bonega kaj mi parolos kun Nora. Mi demandos ŝin, kie ŝi deziras ripozi, kaj mi tuj mendos flugbiletojn kaj hotelĉambron. Ŝi vidu, ke mi ankoraŭ amas ŝin same kiel iam, kiam ni estis lernantoj kaj vespere, reveninte de la lernejo ni kaŝis nin en la urba parko kaj freneze kisis unu la alian. La kisoj estis varmaj kiel flamoj. Ili sorĉis Rosen kaj igis lin senlime feliĉa kaj fiera. La plej bela knabino en la gimnazio amis lin, kisis lin sindone kaj deziris esti kun li ĝis la fino de la vivo. Tiam Nora estis ege bela knabino kun la okuloj bluaj kiel lago kaj haroj kiel akvofalo. Ŝia korpo estis kvazaŭ skulptita de la plej talenta skulptisto de la mondo.

Ĉi-matene Rosen decidis interparoli kun Nora. Kiam ŝi eliris el la banejo, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia ĉe la tablo por trinki la matenan kafon. La tago estis suna. La matena lumo brilis el la lazura ĉielo. Belega mateno, diris al si mem Rosen. Tiu ĉi mateno estas tre konvena por trankvila, sincera konversacio. Li intencis komenci la konversacion per propono pri la eksterlanda ekskurso kaj poste atente demandi ŝin, ĉu eble li iam hazarde ofendis ŝin, aŭ eble ŝi deziras ion, kion li ne scias, aŭ eble io ne plaĉas al ŝi, kaj ili kune devas aranĝi ion.

Kiel ĉiam, ankaŭ ĉi-matene Nora silentis kaj rigardis ien super la kapon de Rosen. Nur ŝi havis tiajn profundajn okulojn. Rosen ĝis nun ne vidis similajn okulojn. Ĝis nun li ne povis precize diri, kian koloron ili havas. Ili aspektis lagobluaj, sed rigardante ilin, li havis la senton, ke ili similas al la maro, aŭ pli ĝuste ilia koloro estas helverda. Ŝia vizaĝo estis blanka kiel lakto kaj ŝiaj lipoj estis kvazaŭ sukoplenaj. Ŝia hararo falis onde sur ŝiajn glatajn ŝultrojn.

– Nora, – diris malfirme Rosen. – Ĉu vi vidas kiel nesenteble venis la printempo?

– Ĉu? – respondis ŝi.

Ŝia demando ŝajnis al Rosen iom stranga kaj li alrigadis ŝin.

– Mi decidis, ke ĉi-jare ni ekskursu eksterlanden. Kien vi deziras, ke ni iru: ĉu en Italion, Francion aŭ eble en Hispanion? – demandis li.

Rosen atendis, ke Nora ekĝojos, sed ŝi silentis, rigardante ien, super lia kapo. Li decidis ripeti la demandon, supozante, ke Nora ne aŭdis lin bone aŭ eble ne komprenis lin. Li denove ekdemandis pli atente, sed subite ŝi ekparolis:

– Li venas ĉiun nokton kaj ĉirkaŭbrakas min.

Rosen ŝtoniĝis. Kion kaj pri kiu ŝi parolas.

– Li jam estas sufiĉe aĝa knabo, alta, bela. Li diras: panjo, mi deziras esti kun vi, esti ĉe vi.

Rosen rigardis ŝin stupore. Kion ŝi parolas? Pri kiu knabo ŝi parolas? – li demandis sin embarasite. Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi estas malsana? Kiam ŝi malsaniĝis, kiam ŝi freneziĝis? Mi eĉ ne komprenis kaj ne supozis!

– Li vivas. Li vivas en iu urbo kaj mi nepre devas trovi lin. Li bezonas min.

Rosen silentis. Li estis tiom konsternita, ke li eĉ ne povis malfermi la buŝon.

– Li ne mortis en la malsanulejo, kiel oni diris al mi. Ja, li naskiĝis viva. Tie, en la malsanulejo, tuj post la nasko oni ŝtelis lin. Oni ŝtelis mian filon kaj donis lin al aliaj gepatroj, al alia familio, ĉe kiu nun li kreskas, aliaj homoj zorgas pri li, sed mi nepre trovos lin, mi trovos lin!

Iom post iom Rosen komencis kompreni, pri kio temas, kaj li kvazaŭ malrapide vekiĝis de profunda koŝmara sonĝo. Antaŭ kvin jaroj Nora estis graveda. Dum naŭ monatoj ĉio estis en ordo, sed dum la nasko la bebo mortis. Estis knabo. La kuracistoj sukcesis savi Noran. Ŝi kaj Rosen tragike travivis la morton de la bebo, sed de tiam pasis kvin jaroj, kaj Nora ne povis gravediĝi denove.

– Mi trovos lin. Mi nepre trovos lin, – ripetis Nora kvazaŭ en sonĝo, – mi trovos lin, kaj li venos kun mi ĉi tien. Li estos kun ni.

Rosen deziris diri ion al ŝi, trankviligi ŝin. Ĉu ni vizitu kuraciston? – demandis li sin, sed rapide li forpelis tiun ĉi penson.

Nora kaj Rosen fortrinkis la kafon, stariĝis de la seĝoj, vestiĝis kaj, same kiel ĉiun matenon, ili ekiris al siaj laborejoj, kvazaŭ nenio okazis.

La tutan tagon Rosen estis maltrankvila. Li ne povis koncentriĝi kaj faris kelkajn gravajn erarojn. Lia kapo bruis, kaj li demandis sin: kion li faru, al kiu kuracisto li iru kun Nora, kaj kiel li konvinku ŝin, ke ili vizitu kuraciston. Kion diros la kuracisto? Kiel oni kuracos ŝin, kaj ĉu oni sukcesos kuraci ŝin. Eble ankaŭ mi baldaŭ freneziĝos. Tio estas terura. Ĉu iu povis supozi, ke okazos ĝuste tio? Kion mi faros? Kio okazos?

Kelkajn tagojn Rosen vivis en koŝmaro. Konstante li demandis sin, kion li entreprenu. La konversacio de la antaŭpasinta mateno ne ripetiĝis. Ĉio estis same kiel ĉiam. Matene ili vekiĝis, trinkis kafon, iris al la laborejoj, vespere revenis, kaj de tempo al tempo ili konversaciis pri negravaj banalaj problemoj: kion ili aĉetu, kiam ili devas pagi la fakturojn pri la elektro, akvo, aŭ ĉu dimanĉe ili iros al la vilao. Rosen ne plu menciis pri ekskurso eksterlanda, ĉar li ne sciis, kiam komenciĝos la kuracado de Nora kaj kiom ĝi daŭros.

Foje posttagmeze, kiam Rosen revenis el la laborejo, li surprize vidis, ke Nora ne estas hejme. Sur la manĝotablo estis noteto, skribita rapide per nerva skibmaniero: “Mi iras serĉi nian filon”.

La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).