Julian ModestLa peko

Originala novelo de Julian Modest

 

 

Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio jam estas forgesita. Ĉu li devas tuŝi malnovajn vundojn? Eble jes. Li ne povis forgesi sian promeson. Tiam, tre delonge, li promesis al si mem, ke li nepre revenos ĉi tien. Nepre revenos. Kaj tiu ĉi tago venis subite. Dum longa tempo li prokrastis sian revenon. Ĉiam li trovis kialojn por ne ekiri, sed nun li decidis. Li diris al si mem: mi devas iri kaj ekiris. Dum la pasintaj jaroj li meditis nur pri tio.

Ĝis la urbo restis ĉirkaŭ dek kvin kilometroj. Kiel nun aspektas la urbo? Ĉu ĝi ŝanĝiĝis? Ĉu en ĝi loĝas homoj, kiu memoras lin? Ĉu li rekonos ilin? Kvazaŭ ĉio en lia memoro estis forviŝita: bildoj, vizaĝoj, stratoj, domoj… Paŭlo memoris nenion, aŭ eble li ne deziris memori. Lia animo pezis kiel ŝtono, kaj li ne sciis kiel liberiĝi de tiu ĉi pezo. En lia koro kvazaŭ nestis raba birdo, kiu senĉese bekis lin kaj memorigis lin pri la malagrabla evento kaj revenigis lin al la pasintaj jaroj. Ĉiuj diris, ke la rememoroj de la pasinteco, de la infanaĝo, estas la plej belaj, sed por Paŭlo ili ne estis belaj.

Lia patro estis instruisto kaj la patrino – oficistino. Ilia familio ne estis tre malriĉa, sed Paŭlo anime suferis. Li vidis, ke la patro humiliĝas, klinas la dorson antaŭ la ĉefoj kaj akceptas ĉion silente, senvorte. La patrino ĉiam kalkulis la monerojn kaj eĉ al si mem ne deziris konfesi, ke ili vivas malriĉe. Ŝi ĉiam penis, ke iliaj vestoj estu kudritaj, lavitaj, gladitaj, malgraŭ tio, ke la vestoj estis malnovaj kaj jam elfrotitaj. La patro ĉiutage diligente purigis siajn ŝuojn, tamen ne sukcesis kaŝi, ke ili estas malnovaj kaj deformitaj. Ĉu eblis kun malnovaj kaj aĉaj ŝuoj stari antaŭ la lernantoj. La manikoj de lia jako same estis elfrotitaj. Ĉu kun tiaj vestoj instruisto havas aŭtoritaton kaj ĉu la lernantoj estimos lin, malgraŭ tio, ke lia patro estis ege erudita kaj havis bonan koron.

Kiam Paŭlo finis gimnazion, li diris al la patro, ke li deziras studi en universitato. La patro alrigardis lin moke kaj demandis:

– Vi deziras studi en universitato, ĉu? Vidu min. Mi studis kaj finis matematikon, kaj nun mia salajro estas mizera. Ĝi sufiĉas por nenio. Tiuj, kiuj ne studis, estas riĉaj. Vidu vian onklon, mian fraton. Li ne deziris studi en universitato kaj nun li estas riĉulo. Li iĝis kudristo. Li havas multe da klientoj kaj multe da mono. Pli bone estus, se vi ellernus iun metion.

La patro parolis, sidante ĉe la fenestro en la eta malhela ĉambro. Li rigardis la korton ekstere kaj kvazaŭ parolis al si mem. Li estis tute senespera, nenio bona estis en lia vivo. Ĉiuj lia penoj: studado, laboro, klopodoj estis vanaj. Eble li sincere deziris helpi Paŭlon kaj montri al li alian vojon en la vivo, kiu igos Paŭlon pli feliĉa.

– Mi havas ideon, – daŭrigis la patro, – delonge mi havas tiun ĉi ideon. Iru al la onklo kaj lernu la kudristan metion. Iĝu kudristo. Vi kudros vestojn, oni estimos vin. Vi perlaboros pli da mono ol mi, instruisto. Laboru kaj lernu ĉe via onklo unu aŭ du jarojn. Eble la kudrista metio plaĉos al vi. Vi perlaboros monon, kaj poste vi studos. Vi ankoraŭ junas.

La patro elspiris kaj denove rigardis tra la fenestro. Liaj okuloj estis tristaj.

– Do, finfine, mem decidu. Mi ne deziras konsili vin. Post jaroj vi diros, ke mi malbone konsilis vin.

 

La onklo Boris loĝis en la urbo Varna. Kiam Paŭlo venis al Varna kaj diris al la onklo, kial li venis, la onklo ne estis tre kontenta, sed akceptis lin. Ja Paŭlo estis lia nevo, filo de lia pli aĝa frato.

– Jes, – diris la onklo. – Estus bone, se mi havus helpanton. Dum la lastaj monatoj mia laboro plimultiĝis. Mi kudras vestojn al muzikantoj, kantistoj, artistoj. Vi helpos min. Dum du jaroj vi ekposedos la metion. Nun vi loĝos en mia domo, kiel diris via patro.

Paŭlo tute ne deziris iĝi kudristo, sed li ne deziris ĉagreni la patron. Paŭlo amis lin kaj kompatis lin. La tutan vivon la patro vivis honeste. Kun granda emo kaj inspiro li instruis la gelernantojn, amis ilin kaj tio igis lin ne ŝpari fortojn. Laŭ Paŭlo ne estis pli laborema viro ol lia patro, kiu senĉese legis, solvis novajn matematikajn taskojn kaj kvazaŭ dezirus, ke ĉiuj liaj lernantoj iĝu matematikistoj. Liaj gelernantoj ofte partoprenis en matematikaj konkursoj kaj gajnis premiojn, tamen ĉiam oni menciis nur la nomojn de la lernantoj, kaj neniu menciis la nomon de la instruisto, kiu instruis ilin. Tio ĉagrenis la patron, sed li neniam diris ion. Nur de tempo al tempo li deprenis siajn okulvitrojn kaj per poŝtuko viŝis ilin. Nur tio montris, ke li estas maltrankvila. Nur tiel li esprimis siajn sentojn.

La laboro ĉe onklo estis ege enua. Paŭlo lernis tajli, kudri, gladi… Laŭ li en la mondo ne estis pli enua kaj pli malagrabla laboro ol la kudrado. La kudrejo estis vasta, hela, sed por Paŭlo ĝi ŝajnis malvasta kaj obskura, plenplena je kostumoj, pantalonoj, manteloj, kiuj pendis sur hokoj, estis sur seĝoj kaj sur la granda tablo. Paŭlo senpacience atendis la finon de la labortempo. Li eliris el la kudrejo kaj tuj rapide ekiris al la mara bordo. Nur tie li sentis sin viva. Profunde li enspiris la freŝan maran aeron kaj fiksis la rigardon al la horizonto. La maro senfine bluis. Tio estis la libero: la vasteco, la vento kaj ne la kudrejo kun la kostumoj, pantalonoj kaj manteloj.

La onklo estis severa kaj postulema. Same, kiel la patro de Paŭlo, li deziris, ke ĉio estu perfekta. Kiam iu ĵus kudrita vesto ne plaĉis al li, li igis Paŭlon kudri ĝin denove.

– Vi nun lernas la metion, – grumblis la onklo, – vi devas iĝi la plej bona kudristo, kaj tio estas la senco. Malbonaj kudristoj multas. Vi devas esti la plej bona, kaj la homoj venos al vi, mendos ĉe vi siajn vestojn kaj vi perlaboros multe da mono.

Fojfoje al la onklo plaĉis la vesto, kudrita de Paŭlo, kaj li diris:

– Bone, bone, vi komencas alkutimiĝi kaj ekposedi la metion.

La familio de la onklo ne havis infanon kaj eble tial li opiniis, ke Paŭlo ekposedos lian metion kaj daŭrigos lian laboron. La onklo deziris, ke Paŭlo heredu la kudrejon, kies nomo estis: “Kudrejo de Boris Mavrov – moda kudristo”. Nur tiel la kudrejo ne malaperos.

Kiam la onklo havis bonan humoron, li ofte parolis pri diversaj famaj privataj entreprenoj.

– Estas, – diris li, – dolĉaĵejo “Agop kaj filoj”, kiu produktas bonegajn dolĉaĵojn. Neniu povas produkti tiajn dolĉaĵojn kiel ili. Ilia sperto estas transdonita de patro al filo jam dum jardekoj. Tio estas tradicio kaj vi, Paŭlo, se vi daŭrigos la kudristan laboron, iĝos fama. Vi estos la plej bona moda kudristo.

Tiaj estis la revoj de la onklo.

 

La aŭto eniris la urbon. Paŭlo reduktis la rapidecon kaj direktis la aŭton al la urbocentro. La urbo aspektis pli alia ol antaŭe. Estis novaj konstruaĵoj, hoteloj, domoj, placoj. La onklo loĝis proksime al la mara ĝardeno, en malgranda silenta strato. Paŭlo facile trovis la straton. Ĝi estis kiel antaŭe. Li ne sukcesis parki la aŭton sur tiu ĉi strato kaj parkis sur najbara strato. Piede li ekiris al la domo de la onklo, eniris en la malhelan enirejon kaj supreniris sur la malvastan ŝtuparon, kiu havis metalan balustradon kun ornamaĵoj, similaj al vinberaj folioj. Ĉio tie estis tre bone konata al Paŭlo, kvazaŭ hieraŭ li estus ĉi tie. Paŭlo haltis antaŭ masiva pordo kun ŝildeto: “Familio Mavrovi”. Antaŭ premi la butonon de la sonorilo, li iom hezitis, eĉ faris paŝon malantaŭen kaj diris al si mem: “Ĉu mi devis veni?” Tamen decide li premis la butonon. La akra sono aŭdiĝis ie en la domo solece kaj triste. Paŭlo atendis kelkajn sekundojn. Eble neniu estas en la domo, meditis li senrevigite. Vane li venis ĉi tien. Denove li sonorigis. Post iom da tempo li perceptis malrapidajn paŝojn. Aŭdiĝis krako de ŝlosilo, kvazaŭ iu dolore ektusis. La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo ekstaris la onklo, jam maljuna, kurbiĝinta kun maldensaj haroj, sulkigita vizaĝo. Antaŭ jaroj li estis svelta, korpulenta, ĉiam glate razita kaj mode vestita.

– Kion vi serĉas? – demandis la onklo kaj alrigardis lin esploreme. Eble li jam ne bone vidis.

– Onklo, mi estas Paŭlo.

La maljunulo ektremis. Lia vizaĝo streĉiĝis kaj li ekis fermi la pordon, sed diris:

– Kion vi deziras?

– Mi venis vidi vin kaj … pardonpeti.

Eble Paŭlo mallaŭte prononcis la vorton “pardonpeti”, kaj la onklo ne aŭdis ĝin.

– Eniru, – diris obtuze la onklo.

Ili eniris la vastan gastoĉambron, kiu plenplenis je malnovaj kaj nenecesaj mebloj. La onklo montris al Paŭlo unu el la foteloj kaj Paŭlo sidiĝis. La onklo eksidis sur seĝon ĉe la granda masiva tablo en la centro de la ĉambro.

Kelkajn minutojn ili silentis. Paŭlo meditis, kiel komenci la parolon. Plurfoje li pripensis kaj ripetis la vortojn, kiujn li deziris diri al la onklo. La maljunulo sidis kontraŭ li kaj rigardis lin severe. Liaj nigraj okuloj similis al du akraj najloj. La aero en la gastoĉambro estis mucida, kaj super la mebloj kvazaŭ pendis peza nubo, el kiu subite eklumos fulmo kaj aŭdiĝos surdiga tondro. Paŭlo devis diri ion. La silento jam estis turmenta.

– Onklo, mi eraris, mi pekis, pardonu min. Mia ago estis stulta, ago de stulta bubo.

– Mi ne pardonos vin. Mi ne povas pardoni vin, – levis voĉon la onklo. – Mi kaj via onklino amis vin kiel nian filon. Por vi ni estis pretaj je ĉio.

– Mi scias, sed…

– Kial vi ŝtelis la monon kaj forkuris? Via kompatinda patro ne travivis tion kaj mortis! Kaj kie vi estis, kie vi kaŝis vin dum tiom da jaroj? Ni nenion sciis pri vi.

– Mi estis en Germanio. Mi ŝtelis vian monon kaj…

– Kaj?

– Mi tie per la mono komencis studi. Vi sciis, ke mi ege deziris studi. Mi finis la studadon kaj iĝis arkitekto.

– Vi faris la plej grandan pekon! Vi ŝtelis monon kaj forkuris. Por vi ne estas pardono! – ripetis la onklo.

– Nun mi deziras redoni la monon, kiun mi ŝtelis…

La onklo stariĝis de la seĝo kvazaŭ io bruligis lin.

– Ne! – ekkriis li. – Mi ne bezonas vian pekan monon! Mi ne deziras monon. Tiam mi povis doni al vi multe da mono. Mi ne bezonas monon! Iam per honesta laboro mi perlaboris mian monon kaj vi, vi komencis vian vivon malhoneste kun ŝtelo. For de ĉi tie! Mi ne deziras vidi vin! Vi estas jam arkitekto, vi eble estas riĉa, sed vi estas ŝtelisto! Vi ŝtelis kaj forkuris, sed vi devis almenaŭ telefoni al viaj gepatroj. Ili, kompatindaj, ne sciis, kio okazis al vi kaj ili forpasis kun malfermitaj okuloj. Mi ne deziras vidi vin!

Paŭlo ekstaris, metis sur la tablon koverton en kiu estis la mono, sed la onklo prenis la koverton kaj reĵetis ĝin al Paŭlo.

La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9 (238–239).