Julian ModestHotelo “Paradizo”

Originala novelo de Julian Modest

 

 

Estis malfrua aŭtuna posttagmezo. La ĉielo griza kiel lado, la arboj — nudaj, velkaj flavaj folioj disĵetitaj sur la tero kiel rustaj skvamoj. Pluvis, la vento siblis kvazaŭ ludis sur ŝtalaj kordoj. Mi revenis el urbo Pleven, mia vojo pasis tra vilaĝo Ŝton, kie antaŭ jaroj mi estis instruisto kaj mi ankoraŭ gardis belajn memorojn. Mi ne rapidis kaj mi decidis renkontiĝi kun malnovaj amikoj. En la centro de la vilaĝo estis la domo de mia eksa kolego instruisto Stamen, duetaĝa, flava kun vasta korto, kiu nun dronis en herbaĉo kaj arbustoj. La barilo de la korto kliniĝis flanke, la stukaĵo de la domo estis dispecetigita. Kelkajn minutojn mi staris antaŭ la ŝlosita korta pordo. Mi rigardis dekstren, maldekstren, la strato dezertis, kaj neniun mi povis demandi ĉu Stamen estas ĉi tie aŭ ne. Jam mi ekiris al la aŭto por forveturi, kiam mi eksentis, ke de la najbara korto iu gvatas min. Mi turnis min kaj rimarkis du okulojn en breĉo de la barilo, kiuj brilis kiel fajreroj. La okuloj zorge atentis kion mi faros. Estis maljunulino, sed sufiĉe vigla, ĉar ŝia rigardo vagis tien reen kiel mustelo kaj ŝi okulfiksis ĉiun mian movon. Mi proksimiĝis al la barilo, salutis ŝin kaj demandis pri Stamen.

— Li ne estas ĉi tie, — respondis la maljunulino, sed ne malfermis la pordon.

— Kie li estas?

Ŝi silentis, hezitis ĉu diri al mi aŭ ne, sed eble mi respektis ŝin, ŝi sentis, ke oni povas fidi min kaj iom pli afable ŝi klarigis:

— Vintre li ne loĝas ĉi tie. Vintre li estas ĉe sia filino en la urbo. Lia edzino forpasis kaj li venas ĉi tien nur somere.

Mi dankis ŝin kaj mi ekiris, sed la maljunulino haltigis min.

— Sinjoro instruisto, ĉu vi estas? Mi supozis, ke estas ŝtelisto aŭ rabisto, nur ili tiel detale observas la neloĝatajn domojn. Tamen mi ne povis tuj rekoni vin. Vidas mi konatan homon, sed mi ne memoras de kie mi konas vin. Ja, vi instruis nian Pankon. Li estis malbona lernanto, sed dank' al Dio, finis la bazan lernejon.

Nun mi rememoris, ke estis iu Panko, kiu sciis nek matematikon, nek literaturon kaj eĉ ne povis glate legi. Altstatura, forta kun vizaĝo ruĝa kiel pomo, li nur petolis kaj la koleginoj instruistinoj timigis lin per la lerneja direktoro.

— Mi estas onklino de Panko, avino Ceca mi estas, — klarigis la maljunulino. — Venu bonvole.

Ŝi malfermis larĝe la pordon kaj invitis min en la korton.

— Sinjoro instruisto, kiom da jaroj vi ne venis ĉi tien?

— Multajn, — mi respondis nebule.

La maljunulino insistis, ke mi eniru la domon, sed mi rezignis. Mi restis en la korto kaj ŝi malaperis en la domo. Postnelonge ŝi revenis kun saketo da freŝaj, maturaj pomoj.

— Bonvolu, — ŝi diris. — Gustumu kaj rememoru, kiam vi estis instruisto ĉi tie.

Mi adiaŭis avinon Ceca kaj foriris. Veturante mi pensis pri Stamen, mia amiko. Antaŭ du jaroj mi renkontis lin en Sofio.

— Kial vi estas en la ĉefurbo? — demandis tiam mi.

— Mi vagas de ministerio al ministerio, mi batalas.

Mire mi alrigardis lin. Li ne estis impertinenta homo kaj la batalo ne karakterizis lin. Mi scivolis ekscii kun kiu li batalas kaj li rakontis al mi:

— Vi konas nian stadionon en la vilaĝo. Iam per granda peno ni konstruis ĝin. Ni mem faris la benkojn, vestejojn, banejojn. Ĉirkaŭ ĝi ni levis metalan barilon. Estas mirinda stadiono kun mola verda herbo. Ni havas futbalan teamon, kaj niaj knaboj bonege pilkludas. La stadiono estas komunuma havaĵo, de la tuta vilaĝo, sed nun iuj obskuraj nuntempaj riĉuloj deklaras, ke ili aĉetis ĝin kaj komencas ĝin detrui. Tial mi vagas de ministerio al ministerio por ekscii, kiu vendis ĝin kaj kiu permesis ĝin detrui, sed vane. Oni sendas min de kabineto al kabineto kaj neniu povas respondi al miaj demandoj. Jam tutan monaton mi iras tien kaj reen, sed mi ne rezignos. Mi ekscios la veron. Ni, vilaĝanoj, fondis civitanan komitaton por protekti la stadionon kaj ni ne permesos, ke oni ĝin detruu. Oni elektis min prezidanto de la komitato kaj nun mi revenos el la Ministerio de sporto. Ni faros ĉion por savi la stadionon kaj se necesos, ni kuŝos antaŭ la fosmaŝinoj.

Mi aŭskultis lin, rigardis lian altan sekan korpon kaj ŝajnis al mi, ke malantaŭ liaj dikaj okulvitroj, liaj okuloj flamas. De kie en tiu ĉi silentema instruisto pri matematiko ekestis tia fajro, kiu bruligos tutan arbaron? Ni adiaŭis unu la alian kaj mi deziris al li plenan sukceson.

Nun mi rememoris la renkontiĝon kun Stamen kaj mi estis certa, ke li sukcesis savi la stadionon. Ofte en la silentemaj homoj estas pli da ambicio kaj forto ol ni supozas. Mi ne trovis Stamen, sed mi decidis iri kaj vidi la stadionon, kiu troviĝis je la fino de la vilaĝo, kie pasis la ŝoseo al Eŭropo. De tie vastiĝis la kampo, tra kiu serpentumis rivero Dren. Kiam mi instruis ĉi tie, printempe kaj somere mi ŝatis promeni ĉe la rivero, mi fiŝkaptadis sub la salikoj kaj dum horoj mi senmova rigardis la akvon, kiu pigre fluis kaj susuris kvazaŭ maljunulino flustras ion sub sia nazo. Fore, sude, altiĝis Balkano kaj nehazarde la nomo de la vilaĝo estas Ŝton, ĉar oni konstruis la domojn el blankaj ŝtonoj. Estis belaj, fortaj duetaĝaj domoj.

Kiam mi instruis ĉi tie, mi estis juna, mi pilkludis kun la lernantoj en la stadiono, sed nun la vilaĝo aspektis senhoma kaj dezerta. En iuj domoj jam de jaroj neniu loĝis kaj la stratoj dronis en mallumo kaj silento.

Nesenteble mi atingis la stadionon. Jam vesperiĝis. Mi eliris el la aŭto, ĉar ŝajne mi eraris la vojon. La ŝoseo videblis, sed la stadiono — ne. Mi ĉirkaŭrigardis kaj iom post iom mi komencis orientiĝi. La stadiono vere mankis. Sur ĝia loko staris hotelo kaj en la aŭtuna vespero videblis neonluma ŝildo “Hotelo Paradizo”. Skribitan latinletere oni vidis ĝin de malproksime, de la ŝoseo.

Nun mi komprenis kial oni konstruis ĉi tie hotelon sur la loko de la stadiono. Ja, estis ege oportune. La veturantoj, kiu veturis sur la ŝoseo, povis tuj rimarki ĝin, halti kaj ripozi aŭ tranokti en la hotelo. Ĉe la hotelo vastiĝis granda areo, kie nun videblis pluraj aŭtoj kaj kamionoj kun fremdlandaj ŝildnumeroj.

Mi eniris vidi la restoracion kaj mi stuporiĝis de la lukso, kiu estis en ĝi. Oni aranĝis la restoracion laŭ eŭropa modelo. Moderna, eleganta ĝi brilis pro beleco kaj pureco. En la vasta salono aŭdiĝis tenera melodio. La gastoj ne estis multaj kaj inter ili mi rimarkis forte ŝminkitajn junulinojn kun mallongaj jupoj, kiuj sidis ie, tie ĉe la tabloj. Eĉ la plej naiva vizitanto tuj divenos, ke la junulinoj estas ĉi tie por specialaj servoj, ĉefe por la fremdlandaj ŝoforoj, kiuj haltas por ripozi kaj iom distri sin. Evidente la posedanto de la hotelo certigis plenan komforton kaj modelan priservon de la gastoj.

Mi revenis al la pordo, sed de proksima tablo ekstaris junulo, ornamita kiel kristarbo. Sur lia kolo pendis peza ora koliero, sur lia dekstra manradiko estis ora braceleto kaj sur la maldekstra — multekosta horloĝo “Rolex”. Sur unu el liaj oreloj videblis orelringo.

— Sinjoro Trajanov, bonan vesperon, — salutis min la junulo.

Mi alrigardis lin surprizita, sed mi tuj rekonis lin, malgraŭ ke multajn jarojn mi ne vidis lin.

— Panko, ĉu vi estas? — mi demandis. — Kion vi faras ĉi tie, antaŭ duonhoro mi vidis vian onklinon?

— Mi estas la posedanto de la hotelo. Bonvolu, mi deziras vin regali. Delonge vi ne venis en Ŝton.

— Dankon, Panko, sed mi rapidas, mi eraris la vojon kaj mi eniris vidi kion oni konstruis ĉi tie.

— Ni konstruas, sinjoro instruisto, ni modernigas nian karan vilaĝon Ŝton.

Mi adiaŭis Pankon kaj eliris. Neniam mi supozus, ke Panko estas la posedanto de la moderna, luksa hotelo “Paradizo”.

La Ondo de Esperanto, 2005, №8–9 (130–131).