SERPENTOJ EN LA PUTO (5)

Romano de István Nemere

La dua parto

La forto de Alaho

Daŭrigo

EN LA VERDA FORTIKAĴO

La 23-a de septembro, 19.58

La fakulo estis grizhara, malalta, viglavizaĝa viro. Nomiĝis li Volber, kaj li rigardis la mondon, kredante, ke lin jam nenio povus surprizi. Kiel oficiala negocisto de la registaro, li jam kelkfoje traktis kun teroristoj pri la vivo de ostaĝoj. Verdire kun islamanoj li ankoraŭ ne havis aferon. Volber tage-nokte estis preta por veturegi, ekzemple, al banko, kien la polico venis tro rapide, kaj la rabistoj restis ene kun la personaro kaj klientoj. Tiaj estis liaj plej oftaj aferoj. Lia poŝtelefono ĉiam funkciis kaj li veturis ne per aŭto, sed per motorciklo.

Nun li trankvile sidis apud sinjorino Wahlberg. La aliuloj jam pli frue venis, kiel kutime. La blonda hararo de leŭtenanto Kaiser lumis en la duonlumo. Frey frotis sian frunton, ŝajne senzorge, sed la okuloj denuncis, ke io timzorgigas lin. Laura Torn tre atendis la traktadon. Majoro Rivera konis Volber-on jam delonge kaj sciis, ke li faris grandan laboron ĝis sia nuna posteno. Samtempe malplaĉis al la majoro la artikoloj de Volber, kiujn tiu aperigis en internaj fakaj gazetoj de la ministerio de internaj aferoj.

La fakulo antaŭe petis, ke oni preparu elektronikan projekciilon, por ke li montru bildojn. Kiam ĉiuj estis jam kune, Wahlberg rigardis al Volber:

— Mi salutas gaston, kiun mi ne devas prezenti al vi. Sinjoro Volber, vi sidas ĉe tablo kun la gvidantoj de la Kontraŭterorisma Servo de la Urbo. Eble ni povos ion lerni de vi? Do mi petas, rakontu pri la plej novaj okazintaĵoj de la terorismo tiel, kiel vi tion vidas.

Volber sciis, ke ĉiu minuto gravas kaj rutine komencis:

— Unue ni rigardu, kia estis la situacio post la londonaj atencoj, — li jam kaptis la ŝaltilon. En la ĉambro densiĝis la duonlumo, poste sur la ekrano aperis la unua foto:

— Post la duobla eksplodigo la brita registaro kompreneble akre reagis. La ĉefministro rimarkis: “nun ŝanĝiĝis la reguloj de la ludo” kaj li ne devis aldoni, ke “tiujn ne ni ŝanĝis”. Do ekde tiam la civitanoj havas malpli da rajtoj, sed plejparte ili mem tion komprenis kaj akceptis. Inter la torente alvenantaj enmigrintoj ĉiam pli multas tiuj, kiujn ne interesas la multkulturaj trajtoj kaj travivaĵoj, nek la intermiksiĝo de haŭtkoloroj. Eĉ ne la pli bona ekonomia situacio aŭ la abundo de homaj rajtoj. Parto de ili nuntempe alvenas ne por trovi laboron kaj pli homajn vivkondiĉojn, sed kun preta bildo de malamiko. La malamiko estas ni, la Okcidento, nia kulturo, religio, kutimoj, vivmaniero. Kaj nenion ŝanĝas en ilia kapo tio, kion ĉi tie ili trovas, vidas, spertas, travivas. Ili vidas Okcidente ne tion, ke ĝi estas libera mondo, kie ĉiu homo povas fariĝi kio ajn, trovas sin mem kaj lia vivo dependas nur de li mem. Tute ne! Por ili, kiuj ĉiam sekvis nur unu volon, staris sub influo de unu ordonanto aŭ ideo, nia multkolora demokratio estas ĥaosa. Kaj tio certigas ilin, ke la Okcidento estas kondamnita je morto, ja ili propraokule vidas, ke ĝi dronas en totalan anarkion. La atencontoj povas eĉ senti, ke ili nur plirapidigas nian pereon ĉiamaniere neeviteblan. Do ili eĉ helpas nin, mizerajn eŭropanojn…

Sur la unua bildo ili vidis viron kun turbano sur la kapo, inter policistoj.

— Tiun homon, kaj multajn aliajn imamojn, tio estas islamajn religiajn ĉefojn oni forigis el Granda Britujo. Evidentiĝis, ke en la moskeoj neunufoje ĝuste la imamoj organizis specialajn “kursojn”, kie la islaman junularon oni instruas kontraŭ la angloj kaj ĝenerale kontraŭ la okcidenta mondo. Multaj tiaj imamoj agas ĉie en Eŭropo. La imamoj estas dignoplenaj kaj aŭtoritataj personoj en iliaj rondoj, kaj oni kredas iliajn instruojn. Kvazaŭ en la kristana mondo la episkopoj organizus kursojn al civitanoj-kreduloj pri la metodoj, kiel oni devas mortigi la islamanojn… Tio niaflanke estas neimagebla, iliaflanke — ĉiutaga praktiko. Kio antaŭe estis la faka tereno kaj mementreprenita tasko de la iama Sovetunio, tion nun prenis sur sin la islamaj teroristoj: la malstabiligadon kaj la pereigon de la Okcidento. “Malbenitaj vermoj!” — pensis Frey, sed kompreneble li silentis. Iom li miris, ke Volber, kiu jam tiom multe scias pri la terorismo, tiel trankvile povas rakonti pri ili, kaj tute normale nomas ilin “homoj”.

« La plej ŝatata metodo estas la “religia kurso” aŭ “lernejo”. La islamanoj scias, ke ili ne devas timi enmiksiĝon de britoj en la religiajn aferojn, kiujn la registaro kaj la polico ne rajtas kontroli. Tiel estis ĝis nun, sed mi konjektas, ke ne tiel estos future en Britujo aŭ en Usono. La sekretaj servoj zorgos, ke iliaj agentoj sidu en la aŭskultantaro de tiuj “lernejoj”. Rigardu la duan kaj la trian fotojn. Jen islamaj ekstremistoj, plejparte imamoj, kiujn post la atencoj oni policforte forigas el Britujo. Oni veturigos ilin al tiaj proksimorientaj landoj, kie atendas ilin multjara malliberejo pro iliaj tieaj pli fruaj krimfaroj. Ili ĝuste pro tio fuĝis siatempe en Britujon… La moralaĵo el ĉio ĉi: ni pleje devas atenti pri la ekstremistoj. Se ili estas junaj, vivas en mizero, havas impetegon, ili facile estas organizeblaj en tiajn rondojn. Oni ĉie organizas “ religiajn kursojn”, ofte ekster la urboj, imitas “somerumejon” en arbaroj, eĉ en naciaj parkoj. Ankaŭ ili vagadas ĉirkaŭ la moskeoj kaj oni povas ilin varbi amase. Komence nur el la tradiciaj landoj: Afganistano, Irako, Pakistano, Jemeno, Saud-Arabio, Indonezio, do el la islamaj “ frontlandoj”. Sed jam aperis nova fenomeno: ili troviĝas ankaŭ en Eŭropo! Jen la nova taktiko de la Al-Kaida, “La Bazo” , ĉar tion signifas la vorto: ili serĉas por si niajn ŝtatanojn, civitanojn arab-devenajn, kiuj naskiĝis ĉi tie. Ili estas la novaj atencontoj. Ĉiuj grupiĝas ĉirkaŭ la imamoj de eŭropaj moskeoj. Oni povas perforte forigi el Eŭropo dekojn kaj tridekojn da imamoj, sed laŭ mi pro tio nenio ŝanĝiĝos. Oni devus atingi, ke la “normalaj” homoj, el kiuj plejparte konsistas la islamaj komunumoj, mem forĵetu el siaj vicoj tiaspecajn ekstremistojn.

— Kion proponas nun, ĉi tie, por ni?

— Enŝteliĝi, — diris tuj Volber. Sur la vizaĝo de Kaiser aperis triumfa rideto, Wahlberg vidis tion, sed ŝia rigardo jam kuris pluen. Ankaŭ Laura Torn sentis ioman kontenton: do jen, la plej granda fakulo proponas la samon, kion ilia grupo jam komencis fari!

— Enŝteliĝi, — ripetis la viro. — Sekvante la plurmiljaran militan batalmetodon. “Se vi volas scii, kion planas la malamiko, havu viajn homojn inter ili”. Do ni enigu en iliajn rondojn niajn homojn, kiuj ŝajne apartenas al ili, tamen pensas alimaniere.

Majoro Rivera demandis.

— Vi menciis La Bazon, tio estas Al-Kaida. Ĝia taktiko ofte ŝanĝiĝas…

— Ĉiu terorisma organizaĵo ŝanĝas sian taktikon post du-tri jaroj, sed tion ankoraŭ malmultaj rimarkis, — videble Volber ŝatis pri tio paroli, ĉar li fervore daŭrigis: — Ĝis nun la grupojn de Al-Kaida elfore direktis la ĉefoj el Afganistano, Pakistano kaj tiel plu, kie ili ĝuste troviĝis. Sed lastatempe jam lokaj grupoj ĉi tie, en Eŭropo, decidas pri la celo, la forto kaj formo de la atenco. En Londono jam la dua generacio de islamanoj vivantaj sur brita tero atencis kontraŭ la socio, kiu ilin edukis. Paradokse, ke en tiu socio tiuj homoj ĝuis tiom da rajtoj, kiom neniu islamano en iu ajn islama lando ĝuas. Imagu, la imamoj malgraŭ tio sukcesis konvinki tiujn junulojn por memmortiga atenco! Antaŭ Londono la homoj, kiujn direktis Al-Kaida — se ĝenerale eblas direkti tiun plektaĵon de almenaŭ cent organizaĵoj tra la mondo, kiujn oni elcentre ĉiam instigis por memstara agado! — estis mezaĝaj, kvardek-kvindek-jaraj. Ili pli frue atingis aŭtoritaton en la islama mondo. Tiujn homojn kunligis la komuna pasinteco kaj la samaj spertoj. La tiama Al-Kaida estis centrigita organizaĵo, ĝi funkciis sub la influo de personaj konatoj, amikoj, kaj estis ideologia katalizanto. Kiuj volis fortan islamon, kiuj ŝatis ke islamanoj de tempo al tempo bategas la Okcidenton, kiu en ilia imago ĉiam aperis kiel malamiko — tiuj do aliĝis al iu grupo, organizaĵo, kaj sekvis la ordonojn de la foraj gvidantoj. Sed hodiaŭ jam aliel funkcias la aferoj. Pasis dudek jaroj, elkreskis alia generacio, la kontakto kun la iama “centro” komencis malfiksiĝi. Nur la celo restis la sama, la metodojn ĉiu grupo mem elektas. La vere grandajn agojn oni ankoraŭ anoncas anticipe al la malnovaj granduloj, sed la tiel nomatajn “provincajn” , lokajn atakojn oni jam al neniu anoncas anticipe, kaj kompreneble ne petas permeson. Jam ili ne bezonas centran instruadon, konsilojn, monon, materialojn, ilojn — ĉion ili akiras mem. La internacia terorismo, kaj en tiu la islama, ĉiam fariĝas pli danĝera, ĉar ĝi estas jam centkapa monstro. Neniel helpas, se ni tranĉas unu kapon.

— La nuna generacio estas pli danĝera, ol estis la antaŭa? — demandis leŭtenanto Kaiser.

— Multe pli danĝera, — kapjesadis Volber. — Temas pri tri grupoj, kaj ĉiuj tri estas aktivaj. La unua estas la tiel nomata “afgana generacio” , kiu per usona helpo batalis kontraŭ la rusoj antaŭ tridek-tridekkvin jaroj. La dua generacio estas la bosnia kaj ĉeĉenia grupoj, ili havas nun ĉirkaŭ tridek-kvardek jarojn — ili danĝeras, ĉar partoprenis verajn militojn urbajn kaj montarajn, riskis sian vivon kaj iam ajn oni povas ilin denove irigi al batalkampoj. Ili nun batalas en Irako, volas kontraŭstarigi du grandajn religiajn grupojn kaj daŭrigi tiun sangan militon kiel eble plej longe. Ja se en Irako naskiĝus vere demokratia ŝtato, kie kunvivas la respubliko demokratia kun la islama religio, tio estus grandega vangofrapo al la teroristoj. Ja evidentiĝus, ke povas kunekzisti la demokratio kaj la forta islama komunumo, kiu ne minacas la demokration. Tio estus bona ekzemplo por almenaŭ dudek aliaj islamaj landoj, kiuj nun estas ankoraŭ tre fore de tio.

— Kaj la tria grupo? — la voĉo de Frey sonis akre.

— Tiun oni ankoraŭ ne povas nomi aparta generacio, sed jam ekzistas kaj agas. Ili ne vivis en la tempo de Afganistano, kaj estis infanoj en la tempoj bosniaj kaj ĉeĉeniaj. Ili ne lernis la batalteknikojn eĉ en la ekzistantaj tendaroj-bazoj de Al-Kaida. Plejparte ili estas pakistananoj, kaj formas tre larĝan rondon, kiu estas netravidebla eĉ por ili mem. Kaj ili ne havas centron, ligiĝas al universitatoj kaj religiaj grupoj.

Laura Torn nur kapjesis, sed silentis.

— … Kaj tiu stato naskas malsanan rivaladon inter la grupoj. Ĉiu el ili volas montri al la islama mondo, kaj kompreneble samtempe al ni, “okcidentaj diabloj” , ke jen, ili ekzistas, estas ruzaj kaj fortaj kaj kuraĝaj.

— Kion ni povas fari? — demandis Rivera.

— Ni, ĉi tie, en la Urbo? — striktigis Volber la demandon. Ja li konjektis, ke la urba grupo atendas de li ne mondskalajn solvojn, tiajn ili ne urĝis eĉ de la propra registaro. Por ili gravas nur la sekureco de la Urbo.

De la Urbo, kiu vibris ĉirkaŭ ili. Sentis ili en siaj nervoj, kiel Ĝi bruegas, pulsas, vivas. Ĉiuflanke de la Verda Fortikaĵo estis stratoj, sube en tero kuregis la metroo, sur la vojoj kaj pontoj en ĉiu momento dekmiloj da aŭtoj veturis. Elektraj kondukiloj, akvotuboj, gasoduktoj formis komplikitan plektaĵon, kaj tion oni nomis Urbo. Kaj sur ĉiu ĝia kvadratmetro multego da homoj moviĝis, iris, dormis, manĝis, kuŝis foje dense, foje maldense. Milionoj ligis siajn ĉiutagojn al tiu maro de domoj, al ĝangalo betona-fera-vitra-asfalta.

Volber ripetis:

— Enŝteliĝi! Eniĝi sekrete en iliajn vicojn, rondojn, grupojn! Ekscii, kion planas la fihomoj kaj ataki ilin, antaŭ ol ili povus fari ion ajn. Kompreneble ili poste tuj komencos rekonstrui sian disbatitan kaj kriplan grupon, sed ni devos ĉeesti ankaŭ en la nova, kaj en pli kaj pli nova grupo ankaŭ! Atenti pri ĉiuj, kiuj poste povos fariĝi eblaj krimfarontoj. Se ni devos, do kaŝe metu subaŭskultilaron en ĉiun moskeon de la Urbo, de la lando, de la kontinento! El la defensiva sinteno plej frue trairi al la ofensiva! Do, ne nur sidu kaj atendu, ke io okazos, sed iru antaŭ la okazontaĵoj! Eksciu, kiuj estas la eblaj teroristoj, ilin senĉese observu, konu iliajn renkontejojn, sciu, kiu el ili renkontiĝas kun kiu, kaj kial? Por tio necesas multe da kunlaborantoj, sed ne forgesu: por certaj mekanikaj taskoj la modernaj iloj povas liberigi la homojn, kiuj samtempe povas labori aliloke. Ne necesas tage-nokte sekvi iun gravulon, ĉar li eble rimarkos la sekvantojn. Metu etan, preskaŭ nevideblan radioelsendilon en lian aŭton! Vi ne scios, kun kiu li renkontiĝas, sed ĉiam scios, kie li troviĝas, kaj se necesas, nia homo povos rapide aperi en la sama loko… Sed tio estas nur unu ekzemplo el inter multegaj. Vi bezonos stabon kun kelkaj tradukistoj el la araba lingvo, el diversaj regionoj arabaj. Bezonata estos agadgrupo, kiu en ĉiu momento pretas ekagi, aresti unu aŭ pli multe da homoj, subaŭskulti telefonajn interparolojn, loki subaŭskultilojn, aŭ simple por iun forkonduki.

— Kiel vi opinias pri la kontraŭleĝaj metodoj? — demandis Laura kuraĝe.

La demando ne surprizis Volber. Eble nur pro tio li miris, ke oni ne demandis tion jam pli frue:

— Se vi estus tion demandinta oficiale, publike, mi respondus: kompreneble mi ne aprobas ilin. Sed kiel fakulo, kiu sufiĉe profunden vidas en tiun puton, kaj ĉar mi nun konversacias kun samfakuloj duonprivate, do mi diras: jes, apliku ankaŭ neleĝajn metodojn! Jes, ni vivas en tia lando, kie ankaŭ la krimuloj havas siajn rajtojn kaj la polico devas estimi tiujn rajtojn… Tio estas milito, gesinjoroj! Se la teroristoj kaptas senkulpajn civitanojn aŭ ilin eksplodigas, ekzekutas, do stulte estas paroli pri la “rajtoj de la arestitoj”. Se la teroristoj senkapigas ĵurnalistojn kaj ŝoforojn de ŝarĝaŭtoj nur pro tio, ke ili estas civitanoj de iu certa lando, do kiel ni povus paroli pri iliaj rajtoj? Pri homaj rajtoj eble? Ili tagon post tago kulpas kontraŭ tiuj rajtoj, do mi eĉ ne komprenas, kial ili atendas, ke oni rekonos iliajn homajn rajtojn?.. Kiu staras en la cirklo, estas en ordo. Kiu trapasas la cirklon kaj staras jam ekstere, tiu elportu la regulojn durajn, kiuj estas devigaj ekster la cirklo, ĉu ne? La cirklo estas la limo de la civilizo. Tiu, kiu eksplodigas en Irako cent homojn starantajn antaŭ oficejo, en atendado de monhelpo por senlaboruloj — tiu ne meritas laŭleĝan defendon kaj homajn rajtojn, eĉ ne indulgon.

— “Denton por dento” ? — demandis Frey.

Volber indiferente reagis, kvankam traktis la aferon serioze:

— Temas pri pli multo. Pri pluekzisto aŭ pereo de la tuta kulturo kaj sistemo de ideoj. Certas jam, ke la islamo atakas nin kaj volas nin detrui. Eĉ en tiu kazo, se el unu miliardo da islamanoj nur cent mil pretas morti por tiu ideo, tiu batalo, aŭ eĉ malpli. Eĉ se estas ili nur dudek mil, tamen jam ankaŭ tio signifas grandan danĝeron.

— Mondskale, strategie kion vi proponus? — Tion kompreneble sinjorino Wahlberg demandis, eble nur pro scivolemo. Sed Volber ankaŭ malantaŭ tiu demando vidis ion:

— Se la Urbo volas fari tion, kion oni mondskale devas fari, do mi konsentas kun profesoro Wilhelmi. Oni devas levi la vivnivelon de la mizeraj islamaj amasoj, eligi ilin el la terura malriĉo, ankaŭ ĉi tie, en la Urbo! La homo, kiu jam posedas ion-tion, malpli ofte riskas sian vivon. Kaj se ĉiu el ili estus iom “riĉa” , ni devus atenti nur la fanatikulojn. Ili ĉiam kaj ĉie estas malmultaj, feliĉe. Sed tamen — ili estas tre danĝeraj.

EN LA UNIVERSITATO

La 24-a de septembro, 12.56

— Mahmud!

— Omar!

Ili batis la ŝultrojn unu de alia. Mahmud al-Nazar estis plena de afablo:

— Ne timu, mi ne forlasis la universitaton.

— Tamen, vi malĉeestis kelkajn tagojn… se mi bone vidis?

— Bone vidis, frato. Mia patro ne ĝojus, se ekscius… Sed espereble li ne ekscios.

— Kaj kie vi estis? — demandis Omar amikeme.

Ili iris el la domego, trapasis la herbejon. Omar estis malsata. Por la hodiaŭa tago ili ne planis rendevuon kun Isabel, kaj pro tio li estis iom malbonhumora. Li ĝojis almenaŭ paroli kun la filo de la dentisto, kiu estis lia samlandano. Kvankam Mahmud venis de Nordo, kaj Omar de Sudo. Kiel grandega estas la diferenco, scias nur tiu, kiu vivis jam en tiu lando. Rigardante el Eŭropo, tio estas sensignifa.

— Mi renkontis iun. Saĝulon! — diris Mahmud kaj zorgeme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ timante, ke iu alia aŭdos tion. — Homon, kiu klarigis al mi multege.

Omar nur post minuto komencis kompreni, ke tiu renkontiĝo estis por Mahmud tre grava. Omar unue kredis, ke lia amiko havas klopodojn, volas peti helpon aŭ konsilon.

— Pri kio temas?

— Pri serioza afero. Mia patro volis fari el mi dentiston, sed ja mi abomenas tiun fakon, do fine li konsentis, ke mi fariĝu agronomo. Ĝis nun ankaŭ mi volis tion. Sed nun… Kion vi farus, se iu dum kelkaj tagoj pruvus al vi, ke vi iras misvoje?

— Se li pruvus, ke tiu vojo estas misa, mi forlasus ĝin.

— Li jam pruvis! — la respondo estis rapida kaj decidita. Omar ne aŭdis en la voĉo de amiko malcertecon, eĉ etan dubon. Ŝajnis li simila al nova sektano, kiu certas, ke jam nun iras bonvoje.

— Mi estis sekvanto de la vera kredo, de Alaho, ĉiam. Tio ne ŝanĝiĝis. Sed oni pruvis al mi, ke mi devus fari ion alian, ol mi faras. La islamo unuavice bezonas ne agronomojn, sed… batalantojn.

— Atencantojn? — miregis Omar, sed Mahmud tuj protestis:

— Tute ne! Temas ne pri tiaĵo. Pri tio, ke ni devus multe pli preĝi en tiu mondo fremda por mi, kaj same por vi.

— Mi nur jaron estas tie, sed vi jam dudek jarojn, — rimarkis Omar mallaŭte. La mano de Mahmud pugniĝis:

— Jes ja, ĝuste! Dum dudek jaroj mi ne rimarkis, en kia kaptilo troviĝas mi, kaj mia familio. Tiu mondo ne estas por mi. Ĉi tie ĉio estas tre alia, ol… ol… — li iom perdis la certecon.

— Kiel en Irako aŭ Maroko? — tio estis moko flanke de Omar.

— Aŭ en Egiptio! — diris neatendite Mahmud. Ili interparolis arabe, do la “el-Misr” fine de la frazo siblis kiel serpento. Egiptio? Kial ĝuste tio?

Sed Omar ne eksciis, kial. Mahmud levis la kapon kaj abomenmiene ĉirkaŭrigardis:

— Rigardu! Kie ni vivas? Inter tiuj klaŭnoj? Ili kredas sin vivantaj reale, dume ili nur glitas suben, suben, al la infero, kie ili eterne flamos, suferos ĝis la tago de la lasta juĝo.

— Do vi tamen fariĝis religiema?

— Ne! Finfine oni malfermis miajn okulojn. Rigardu, kiel vivas la homoj ĉi tie, kaj kun ili ankaŭ ni. La virinoj kune iradas kun la viroj, estas ili sur ĉiu trotuaro, aŭtobuso, subtera fervojo kaj lifto. Sidas ili en la oficejoj kaj estas ĉiam pli nudaj! Kien ajn vi iras por aranĝi aferon, vi falas sur virinon! Vi devas alparoli ilin en la poŝto, en la sekretariejoj, post nelonge jam ankaŭ ĉe la pordegoj!

“Kaj tio estas malbona?” — Omar estis demandonta, sed tiel mirigis lin la impeto, kun kiu Mahmud nun ekplendis pri la Urbo, ke li tute ne sukcesis ekparoli, estis senkonsila. Mahmud vidis tion, kaj daŭrigis:

— Ĉi tie la homoj kuregas post la ĝojoj, sed ja ne tio estas la tasko por la homo sur la tero, ĉu?.. Ni devus fari ion pli grandan, multan, gravan en la mondo, — li rigardis en la vizaĝon de Omar, kaj ŝanĝis la voĉon. — Eble mi ne devus pri tio paroli al vi. Sed hejme mi havas nur pli junajn fratinojn, kun ili oni povas paroli pri nenio. Mia patro krevus, se li ekscius, ke mi havas tiajn klopodojn. Li kriegus: “Via sola tasko estas lerni!”

Ili sidis en la universitata korto, vidis nur la modernajn, tamen karakterizajn konstruaĵojn ĉiuflanke. Memstara mondeto en la Urbo.

— Kion mi diru je tio?

— Vi diru nenion, — la voĉo de Mahmud estis laca, — nur pripensu la aferon. Se vi volas, ke la aferoj estu aliaj, ke vi vivu laŭ la volo de Alaho… Se vi volas interparoli pri tio, ke pli volonte vi estus vivanta en alia mondo, voku min. Estas tre saĝaj viroj, kiuj multe pli bone tion klarigos al vi, ol mi faris.

Omar silentis kaj aŭdis, kiel foriĝas la paŝoj de lia amiko sur la herbejo.

La antaŭa teksto | Enkonduko | Daŭrigo