Viktor SapozhnikovEksterlandit'

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

 

Ĉi foje mi malfruis viziti necesejon kaj bum! — la urino batefikis la kapon naskante absurdan por mi ideon — viziti eksterlandon. Nome Pollandon por partopreni en la Jubilea Kongreso. Por rustikulo, kia mi, la ideo vere makabra. Du sekundojn mi arde luktis kontraŭ ĝi por fine fali senglore venkita. La ideo plene obsedis min. Do, mi vizitis komitaton de komsomolo kaj anoncis min pretendanto por la eksterlanda vojaĝo. “Bone” — oni konsentis — “Jen, prenu formularon kaj:

  1. Precize respondu ĉiujn demandojn;
  2. Skribu la biografion;
  3. Tajpu (nur tajpu) karakterizaĵon kun subskriboj de la estro, sindikatestro, partia funkciulo, tiu de la komsomolo;
  4. Algluu foton. Tie ĉi;
  5. Partoprenu medicinan esploradon de via sanstato, kies atesto finkompletigos la formularon.

Do, sukcesojn, adiaŭ”.

— Dankon. Ĝis revid'… — mi kriis jam kurante polikliniken, kie mi enviciĝis kaj jam post du horoj sciiĝis, ke mi staris ne en tiu vico. Se mi volas viziti eksterlandon, mi, antaŭ ĉio, devas viziti la ĉefkuraciston, kiu akceptas en la 5a kabineto. Kiun kabineton mi trafis post multe malpli longa starado por tie ekscii, ke sen mia ambulanca karto, mi ne estos akceptita, kaj la karton mi devis ricevi ĝuste en la registrejo el kie mi venis post nura duhora starado por sciiĝi, ke devas reveni reen por ricevi la sciigon, ke la karton oni donos post vizito de la 5a kabineto se mi jam vizitis la registrejon. Aŭ kabineton. La kvinan. Eble post la kvina el-en-kabinetiĝo mi kriis: “Fraŭlino. Mi estas jam en la kabineto. Bonvolu doni la karton”.

— Ne kriaĉu ĉi tie, — min severe admonis la kuracisto kaj prenis telefon-aŭskultilon. — Ninjo, alportu lian karton… okupita?.. Nu, donu al li, li mem alportos.

— Mi ne rajtas doni la karton, en la manojn de paciento — mi ricevis lecionon en la registrejo.

— Ŝi ne donas al mi la karton, — mi kriis kabineten kaj tuj ricevis… ne, ne la karton, sed la plej lastan averton. Ankaŭ la karton, sed ne mi. La kuracisto ricevis.

Uf-f…

En la kvina kabineto mi ricevis kvin kuponojn, laŭ kiuj devis doni por analizo miajn sangon, fekaĵon, urinon, ŝmiraĵon kaj ankoraŭ unufoje sangon. Ĝuste tiujn vortojn mi parkerigis marŝante hejmen, ne sen miro cerbumante: kial mi devas dufoje doni sangon, sed ne urinon? Kulpas ja ĝuste la lasta… Cetere, ĝuste tiun elementon de mia korpo oni malakceptis en la sekva tago ĉar en tiu malbenita likvaĵo muŝeto dronis. Aŭ blato. Mi ne kompetentas pri insektoj, sed kompense mi iĝis starantisto. Preskaŭ profesia. Hardita sufiĉe por ne aspekti kiel psikopato dancanta en la vico kvazaŭ diservante ŝamane. Ne… mi legis Pacon kaj babilis pri la ekstera politiko kun samsortanoj.

Reaperinte en la kvina kabineto post unu semajno mi triumfe prezentis rezultojn kaj ricevis ŝmacaplaŭdon de la lipoj kuracistaj. “Nun vi rajtas viziti rentgenkabineton, kardiologian kabineton, konatiĝi kun dentisto, okulisto, psikisto, …isto, …isto…” — haste mi kalkulis 16 istojn.

— Pardonon, — mi provis repliki. — Mi ja volas viziti nur Pollandon… belan etan landon, sed ne la kosman spacon… Estas pli facile trafi Lunon ol…

— Klare — mi flustris kaj reaperis en la sama kabineto post plia semajno kun dika dosiero por prezenti ĝin al speciala komisiono el kvar kuracistoj. Ili konstatis min absolute sana, delikate preteratentante tremon de la manoj, enorman palecon, kontraŭvolajn grimacojn kaj tikon de la dekstra palpebro.

— Feliĉan vojon — deziris al mi la komisionestro. “Al kadavrejo” —mi silente aldonis kaj prenis vojon kalvarian por esti krucumata en la aŭtobiografio, kiu ja postulis tiom da scioj pri mi mem kaj la parencoj, ke mi devis viziti eĉ la paroĥan dokumentejon.

Por kompletigi la ricevitajn sciojn mi verkis karakterizaĵon kaj transdonis ĝin al la ĉefo por subskribi. “Kiu estas tiu anĝelo?” —la ĉefo demandis. Sed tiu anĝelo jam flugis, teron ne sentante, al la komitato por prezenti la plenigitan formularon, kaj kie li ankoraŭ longe-longe ne sentis grundon subpiede, ĉar ĝuste tie li eksciis, ke la formularo ne plu validas, pro kio li devas komenci de la komenco.

(Paŭzo por relego)

La sekva formularo ne perdis la validecon antaŭ prezento, kaj mi estis gratulita okaze de enlistigo en la grupon, kiu grupo post tri tagoj ekveturos tra pluraj urboj de Pollando.

— Mi ne estas pluraj landoj en la sana kabineto de la kvina avangardo! — mi kriis.

— Nu, ne estu tiom kaprica, — admonis min la responsulo. — Ja Pollando estas Pollando eĉ en Afriko, ĉu ne? Mi proponas al vi nek Greklandon, nek Finnlandon, se vi insistas pri Warszawa kaj via… tiu… e… ek… speranto… preferu adresi al la metropolo. Ni ĉi tie pri tio ne kompetentas.

(Paŭzo por returni la paĝon kaj legi pri la formularo. Nur ne konfuzu la vicon, ĉar en la vico devas regi la bona ordo, ĉu ne?)

Sezonoj, 1987. №15.


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo