Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloJames Branch Cabell

JURGEN

Tradukis el la angla: William Auld

Kompostis kaj redaktis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Cabell, James Branch. Jurgen: Romano / Tradukis el la angla, enkond. William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2001. — 240 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 10).

© Traduko en Esperanto, enkonduko Sezonoj, 2001.

Recenzo de Paul Gubbins.


Ĉapitro 1

Pro kio Jurgen agis kiel deca viro

Jen estas historio, kiun oni rakontas en Poictesme, dirante: “En la malnovaj tagoj vivis lombardisto nomata Jurgen; sed lia edzino ofte epitetis lin malpli agrable. Ŝi estis virino vigla, kiu ne multe emis al silento. Ŝia nomo, oni diras, estis Adelais, sed la homoj ordinare nomis ŝin Mastrino Lisa”.

Oni rakontas plue, ke en la malnovaj tagoj, alfiksinte vespere la fenestrokovrilojn, Jurgen ĝuste preterpasis la Cistercian Abatejon survoje al sia hejmo, kaj unu el la monaĥoj estis stumblinta kontraŭ ŝtono sur la vojo. Tiu malbenadis la diablon, kiu estis lokinta ĝin tie.

— Honte, frato! — diris Jurgen. — Ĉu do la diabloj ne sufiĉe suferas sen tio?

— Mi neniam konsentis kun Origeno, — respondis la monaĥo, — kaj cetere ĝi tre dolorigis al mi la halukson.

— Tamen, — atentigis Jurgen, — ne konvenas, ke diotimaj personoj parolu malrespekte pri la dikreita Moŝto de la Mallumo. Pripensu, ke plue refutas vin la laboremo de tiu monarko. Tage kaj nokte oni rimarkas lin strebanta super tiu tasko, kiun al li difinis la ĉiela potenco. Similon oni povas diri pri malmultaj paroĥanoj kaj neniuj monaĥoj. Pripensu ankaŭ lian elstaran artismon, kiun atestas ĉiuj danĝeraj kaj belaj insidoj en la mondo, kontraŭ kiuj vi metie batalas, kaj pro kiuj mia metio estas pruntedoni monon. Vidu, sen li ni ambaŭ estus senokupaj! Pripensu ankaŭ lian filantropion, kaj meditu, kiel netolerebla estus nia sorto, se vi kaj mi kaj ĉiuj niaj kunparoĥanoj hodiaŭ societus kun aliaj bestoj en la Ĝardeno, kiun ni ŝajnigas sopiregi dimanĉe! Ĉu leviĝi kun la porkoj kaj kuŝiĝi kun hieno? Ho, netolereble!

Tiel li daŭrigis, elpensante motivojn por tio, ke oni ne taksu tro severe la diablon. La pliparto estis mallongigo de kelkaj versoj, kiujn Jurgen verkis en la butiko, kiam la komerco ne tre premis.

— Laŭ mia opinio, tio estas sensencaĵo, — estis la gloso de la monaĥo.

— Sendube via ideo estas sagaca, — diris la lombardisto, — sed la mia estas pli bela.

Poste Jurgen preterpasis la Cistercian Abatejon kaj estis proksimiĝanta al Belgardo, kiam li renkontis nigran sinjoron, kiu salutis lin kaj diris:

— Dankon, Jurgen, pro viaj afablaj vortoj.

— Kiu vi estas, kaj kial vi dankas min? — demandis Jurgen.

— Mia nomo ne tre gravas. Sed vi estas bonkora, Jurgen. En via vivo manku zorgoj!

— Dio gardu min, amiko, sed mi jam edziĝis.

— Nu kio! Ĉu mirinda lerta poeto, kia vi?

— Tamen jam delonge mi ne poetas praktike.

— Nu, efektive! Vi havas temperamenton artistan, kiu ne tute akomodiĝas al la strikteco de la hejma vivo. Kaj verŝajne via edzino havas propran opinion pri la poezio, Jurgen.

— Vere, sinjoro, ne decas, ke mi rediru ŝian opinion, ĉar certe vi ne kutimiĝis al tiaj esprimoj.

— Jen afero malĝojiga. Mi timas, ke via edzino ne tute komprenas vin, Jurgen.

— Sinjoro, — diris Jurgen mirigite, — ĉu vi kapablas diveni la plej internajn pensojn de la homa menso?

La nigra sinjoro aspektis tre deprimita. Li kunpremis la lipojn kaj komencis kalkuli per la fingroj; kiam ili moviĝis, liaj akraj ungoj ekbrilis kvazaŭ flampintoj.

— Jen estas afero trista, — diris la nigra sinjoro, — trafinta la unuan personon, kiun mi trovis preta diri ion afablan pri la malbono. Dum tiom da jarcentoj, cetere! Ve, jen tre bedaŭrinda ekzemplo de misaranĝo! Negrave, Jurgen, la mateno pli helas ol la vespero. Bele mi rekompencos vin, vere!

Do Jurgen ĝentile dankis la nigran maljunulon. Kaj kiam Jurgen atingis sian hejmon, lia edzino estis nenie trovebla. Li serĉis ĉie kaj pridemandis ĉiujn, sed vane. Mastrino Lisa malaperis, dum ŝi pretigis la vespermanĝon — subite, komplete kaj neklarigeble, samkiel (laŭ la metaforo de Jurgen) ventŝtormo pasas kaj lasas poste trankvilon, kiu, kontraste, ŝajnas supernature nereala. Magio estis la sola ebla klarigo, kaj Jurgen subite rememoris la strangan promeson de la nigra sinjoro. Jurgen krucosignis.

— Vidu, kiel nejuste, — diris Jurgen, — iuj personoj ricevas malbonan reputacion pri sia dankemo! Kaj nun mi rimarkas, kiom mi estas saĝa, ĉar mi parolas ĉiam afable pri ĉiu en tiu ĉi mondo de klaĉemuloj.

Poste Jurgen pretigis por si vespermanĝon, enlitiĝis kaj profunde dormis.

— Mi plene fidas al Lisa, — li diris. — Precipe ŝian kapablon aranĝi sin kie ajn.

Tio taŭgis provizore, sed la tempo pasis, kaj baldaŭ disvastiĝis onidiro, ke Mastrino Lisa promenas ĉe Morven. Ŝia frato, kiu estis spicisto kaj urbestrarano, iris tien por esplori la raporton. Kaj efektive, jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

— Honte, fratino! — diris la urbestrarano, — tia konduto ne konvenas al edzino, kaj la homoj certe ĝin priklaĉos.

— Sekvu min, — respondis Mastrino Lisa. Kaj la urbestrarano iomete sekvis ŝin tra la krepusko, sed kiam ŝi atingis la erikejon Amneran kaj ankoraŭ iris antaŭen, li sciis pli bone, ol plu sekvi ŝin.

En la posta vespero la pliaĝa fratino de Mastrino Lisa iris al Morven. Tiu fratino edziniĝis al notario kaj estis virino ruza. Sekve ŝi kunprenis tiuvespere longan vergon de senŝeligita salikoligno. Kaj jen la edzino de Jurgen promenis en la krepusko kaj senĉese murmuradis.

— Honte, fratino! — diris la notariedzino, kiu estis virino ruza. — Ĉu vi ne scias, ke la tutan tempon Jurgen mem kudras por si kaj denove okulumas la grafinon Dorotea?

Mastrino Lisa tremegis, sed ŝi diris nur:

— Sekvu min!

Kaj la notariedzino sekvis ŝin ĝis la erikejo Amneran, kaj trans la erikejon, ĝis kaverno. Tiu loko havis reputacion abomenan. Tie malgrasa hundo kun elpenda lango venis renkonte al ili tra la krepusko, sed la notariedzino frapis trifoje per sia vergo, kaj la silenta besto forlasis ilin. Kaj Mastrino Lisa silente eniris la kavernon, kaj ŝia fratino sin turnis kaj plorante iris hejmen al siaj infanoj.

Do la postan vesperon Jurgen mem venis al Morven, ĉar la tuta familio de lia edzino certigis al li, ke tion devas fari la deca viro. Jurgen lasis la gvidon de la butiko al Urieno Vilemarĉo, kiu estis komizo tre kapabla. Jurgen sekvis sian edzinon trans la erikejon Amneran, ĝis ili atingis la kavernon. Jurgen volonte troviĝus aliloke.

Ĉar jen la hundo sidis sur siaj gluteoj kaj ŝajnis rikani kontraŭ Jurgen, kaj en la ĉirkaŭaĵo estis aliaj kreaĵoj, kiuj flugis malalte tra la krepusko, restante proksimaj al la tero, kiel strigoj; sed ili estis pli grandaj ol strigoj, kaj pli maltrankviligaj. Kaj cetere, ĉio ĉi okazis ĝuste post sunsubiro en la Vespero de Valburgo, kiam tre verŝajne okazos ĉio ajn.

Tial Jurgen diris, iomete malafable:

— Lisa, mia kara, se vi eniros la kavernon, mi devos sekvi vin, ĉar tio decas al viro. Kaj vi scias, kiel facile mi malvarmumiĝas.

Jen la voĉo de Mastrino Lisa estis maldensa kaj ulula, voĉo strange aliiĝinta:

— Pendas kruco sur via kolo. Vi devas forĵeti ĝin.

Jurgen ja portis tian krucon pro sentimentaj motivoj, ĉar ĝi iam apartenis al lia mortinta patrino. Sed nun, por kontentigi sian edzinon, li formetis tiun ornamaĵeton kaj pendigis ĝin sur berberiso; kaj pripensante, ke tiu afero montriĝos priplorinda, li sekvis Mastrinon Lisa en la kavernon.

Tradukis el la angla William Auld

Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi senpremese ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike.


Al la indekso pri la anglalingva literaturo