Esperanto en 1999

Revuo de Aleksander Korĵenkov

La tradicia revuo pri la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en Jekaterinburg je la Tago de Zamenhof (12 dec 1999).


Denove du forumoj

Nia Esperantujo ne estas granda. En la nuna mondo, laŭ diversaj taksoj, nur inter 40 ĝis 200 mil personoj uzas Esperanton por interkomunikiĝo. Kaj la konscio pri nia reala amplekso iom post iom forpuŝas la propagandajn nombrojn (eĉ se Aldo de Giorgi en la marta kajero de Esperanto, malgraŭ la scio pri la vera nombro — laŭ li, ne pli ol 200 mil — konfesis, ke li mem blufas pri milionoj, kaj proponis al la aliaj kunblagi).

Ŝajnus nature, se tiu eta grupo da adeptoj de Esperanto starigus forumon por libere interŝanĝi ideojn kaj plani kunlaboron inter niaj asocioj, akademioj, fondaĵoj, gazetoj, turismaj oficejoj, ĵurnalistoj, eldonantoj, aŭtoroj, kulturcentroj, esperantistaj entreprenistoj, lingvistoj kaj aliaj (kun invito de neesperantistaj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj demandoj).

Tiu forumo taŭgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn (informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj).

Sed tia kunlaboro, kies neceson konscias ĉiu normala esperantisto, ŝajnas nereala pro la rivaleco de niaj gvidantoj, ties ambicioj kaj pro malsamaj konceptoj pri la rolo kaj loko de Esperanto inter niaj ĉefaj “partioj”.

Samkiel en 1998, ankaŭ en 1999 okazis du forumoj. La dua kunsido de la Strategia Forumo de la E-komunumo, okazigita de UEA, arigis en Berlino reprezentantojn de pli ol 50 establoj. Oni denove ne sukcesis formuli komunan starpunkton, eble ĉar la kunsido estis nur 2,5-hora, sed gravas, ke la Berlina prelego de Kep Enderby vekis diskuton en nia gazetaro.

La dua Forumo de la Esperanta Civito (kadre de la 72a Kongreso de SAT, Karolovaro) havis malpli da partoprenantoj (8 paktintaj establoj kaj 3 observantoj) kaj pli da tempo (4 sesioj). Rezulte estis aprobita la projekto de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito proponita por dujara diskutado antaŭ la definitiva akcepto en la jaro 2001.

Al la ideologia diskuto kontribuis ankaŭ du studoj: Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045 de Tazio Carlevaro, kaj Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek. Jarfine formiĝis komisiono pri la nova strategia laborplano de UEA por prezenti en Tel-Avivo dokumenton anstataŭ Kampanjo 2000.


Levi kaj influi

La supraj linioj koncernas la unuan taskon de Kampanjo 2000: “Levi la organizan kaj idean nivelon de la E-komunumo”. La du aliaj taskoj estas: “Levi la prestiĝon de la internacia lingvo” kaj “influi la internacian vivon” — informado kaj eksteraj rilatoj.

En la informado okazis nenio nova. UEA lanĉis informkampanjon en la islama mondo, sed ĝia efiko dume ne superas eĉ tiun de la artikolado de Viktor Kudrjavcev (kelkcent varbitoj); la informado en Germanio estis pli vigla pro la kongreso, ktp. Nia informado plu dependas de centoj da lokaj aktivuloj; kaj en nia komunumo apenaŭ ekzistas sufiĉe da kunlaboremo kaj financo por mondskala kampanjo pri Esperanto. (La pasintjara precedenco Auld montras, ke Esperanto povas penetri en amaskomunikilojn sendepende de niaj planoj kaj kampanjoj.)

La Balkana konflikto respeguliĝis en Esperantujo per kelkaj rezolucioj ne aparte gravaj. Pli grava estas la Agado Espero, kiun iniciatis kaj tegmentis UEA, por helpi militviktimojn. Precipe efika estis projekto “Mil familiaj pakaĵoj” de Humanitara Organizo Espero en Bosnio. Kadre de tiu projekto esperantistoj aĉetis ne mil, sed preskaŭ du mil (ekzakte 1998) pakaĵojn (ĉiu pakaĵo kostis 50 DEM), refoje pruvinte, ke ankoraŭ vivas la idealoj de Zamenhof kaj Hodler.

Laŭ iniciato de UEA, Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj starigis temgrupan sesion pri “Lingvo kaj homaj rajtoj”, kiu sub la gvido de Kep Enderby kaj post la enkonduka prelego de Lee Chong-Yeong unuanime rezoluciis pri rekomendo al EKOSOK diskuti lingvajn problemojn, fondi tiucelan komisionon kaj raporti pri la rezulto al la Ĝenerala Asembleo de UN. UEA partoprenis en kelkaj aliaj internaciaj konferencoj kaj aliĝis al la subskribado por Manifesto 2000 verkita de Nobel-pacpremiitoj.

ERA okazigis en la Eŭropa Parlamento seminarion “De la kostoj de la (ne)komunikado al la organizo de lingva federaciismo”, en kiu estis lanĉita projekto de ERA pri rajto al la internacia lingvo en 2020. IKEL plurfoje rezoluciis pri konfliktoj en la mondo. Esperanta PEN-Centro prezentiĝis en la monda kaj regiona konferencoj de PEN. Ekster-rilate aktivis Francio kaj Italio. Startis projekto Indiĝenaj Dialogoj por kunlaborigi per Esperanto organizaĵojn de indiĝenaj popoloj. Preskaŭ cent klasoj partoprenas en la projekto Interkulturo de ILEI.


Neŭtraleco kaj homaj rajtoj

La eksteraj rilatoj de UEA kaj ties Unesko-eca eldonado, laŭ Kep Enderby, ne estas sufiĉa manifestiĝo de ĝia socikampa aktivado. En Berlino li publike proponis: “ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale”. Laŭ li “Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj sociaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj”.

La propono de Enderby (kiun li faris en la rolo de la prezidanto de Esperanta Jura Asocio) trovis pozitivan reagon de pluraj aktivuloj, tamen ĝi implicas kelkajn problemojn, ekzemple:

— La statuto de UEA estas ambigua, kaj la prioritato al la homrajta aspekto neeviteble kolizios kun la statuta postulo pri neŭtraleco pri “sociaj kaj politikaj problemoj”.

— Nun la asocia financo prosperas, kaj la individua membraro estas stabila. Ĉu la esperantistaro donos subtenon al UEA kotize kaj donace, se tiu aktiviĝos socie kaj akceptos starpunkton pri aferoj politikaj laŭ la homrajta dimensio?

— UEA ne havas realajn konkurenculojn en la neŭtrala E-movado. Pledante por “sociaj liberecoj” ĝi trovos sin en la kampo, kiun plugas SAT, ERA kaj IKEL.

— Se la respekto de la homaj rajtoj efektive (ne nur statute) determinos la pozicion de UEA, ĉu ĝi sukcesos “reveni sur la socian batalkampon” sen batali tiukampe kontraŭ la asocioj kaj gazetoj, kiuj subtenas malrespekton de la homaj rajtoj. Ekzemple, povos temi pri la pozicio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio en la problemoj Tibeta kaj disidenta; pri la asocioj en Kubo kaj Serbio ne defendantaj la rajtojn de la subprematoj tie; kaj fine pri la reformulo de sia rilato al la personoj, kiuj kunlaboris kun (aŭ estis pagataj de) komunismaj reĝimoj en Sovetunio kaj Orienta Eŭropo. Kiel reagus la koncernaj aktivuloj kaj la reĝimoj, se al lokaj esperantistoj oni proponus partopreni en la homrajta agado kunlabore kun Amnestio Internacia?

La problemoj, kiujn eble kaŭzus ŝanĝo de la prioritatoj, estas aparte studendaj, sed la unua rezulto jam estas: Kep Enderby estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro.


Kongrese

La Berlina UK sukcesis pro la akurata organizado, sukcesa informado kaj altnivela programo scienca kaj kultura. Duafoje okazis la kongreso Azia, kun senprecedenca subteno de la kongreslando Vjetnamio. Malpli amasa kaj malpli subtenita estis la kongreso Amerika. IJK-55 en Hungario iĝis la plej partoprenita IJK en la jaroj 1990aj. Dekoj da fakaj kaj landaj kongresoj kaj konferencoj estas apenaŭ listigendaj. Ili okazis, kaj multaj ŝatis ilin, kaj pri ili jam multe informis niaj amaskomunikiloj.


Rete kaj gazete

Cetere estas rimarkeblaj ŝanĝoj en nia interna informado pro la teknologia evoluo. Interreto daŭre penetras en la vivon de la pli prosperaj landoj (kie loĝas la pliparto de niaj membroj, abonantoj kaj kongresanoj). Tio ja faciligis la laboron de la gazet-redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret-informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA, Heroldo Komunikas kaj Interredaktore (tiu lasta fariĝis malpli regula pro la lanĉo de la pagenda servo RetInfo).

Sed ĉar ankaŭ la ordinaraj legantoj nun povas facile kaj senpage ricevi informojn, la tradicia gazetaro devas trovi novajn formojn kaj manierojn de la informado kaj prestekniko. Monato sukcesis elkriziĝi per reinvito de Stefan Maul kaj aldono de koloroj. La Ondo proponas senpagan literaturan suplementon. Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje ŝanĝis siajn (vic)redaktorojn. Kolor-riĉajn kovrilojn ekuzis Esperanto, Juna Amiko kaj Literatura Foiro. Kaj pluraj gazetoj aperas ankaŭ rete.

Cetere rete estas aŭdeblaj pluraj radio-programoj per RealAudio. Tio koncernas ne nur la ŝtatajn, sed ankaŭ lokajn staciojn, kiuj antaŭe estis aŭdeblaj nur en sia regiono. Eĉ pli: kelkaj radioj aŭskulteblas nur rete.

Do, nia gazetaro konstatinde progresis pro la pli facile troveblaj informoj, kaj pro la konkurenco kun la reto, kaj pro la drasta evoluo de la komposta kaj presa teknologioj.


Literature kaj kulture

La teknologia evoluo faciligis ankaŭ la libroeldonadon, kaj nuntempe oni ne devas multon investi por prespretigi kaj presi libron. Laŭ Laste aperis en Esperanto ankaŭ en 1999 oni eldonis pli ol 200 librojn. Kaj ili estis bone aĉetataj: la libroservo en Berlino denove donis rekordan rezulton.

Tamen antaŭ eldoni libron, oni devas ĝin verki. Sed eĉ bona komputilo ne sufiĉas por verki bonan poemon aŭ novelon, kaj literature elstaras ne multaj el la eldonitaj libroj. Sed verŝajne proporcie simila situacio estas ankaŭ en aliaj lingvoj. Kiel la atuton de la jaro oni povas konsideri la novan tradukon de Faŭsto (Karl Schulze). Ĝojigis niajn legantojn Alico en Mirlando (Carroll/Broadribb) kaj Noveloj el antikva Ĉinio; rapide elĉerpiĝis en Berlino la stoko de La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Posteume aperis Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto de Karolo Piĉ.

Sed la plej bonvena libro en 1999 estis esearo Lingva arto dediĉita al la 75-jaraj jubileoj de Bill Auld kaj Marjorie Boulton.

En la nelibra kulturo aparte prosperis la projekto Kolekto 2000, kadre de kiu estas eldonitaj jam 8 kompaktaj diskoj. Sed la plej granda muzika atingo venis el Germanio, kie grupo Freundeskreis produktis albumon Esperanto, kies 250 mil ekzempleroj jam vendiĝis.

Bonan novan jaron 2000!

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2001. №1 (63).


Historio de Esperanto