Kial oni nin ne ŝatas?

Pri surfaca kaŭzo de malesperantismo

de Aleksej Birjulin

En la pasinta numero de La Ondo Aleksej Birjulin atentigis, ke “Dum pli ol 30 jaroj niaj samlandanoj ne esperis vidi siajn verkojn en presita formo, kaj la personaj arkivoj entenas multon interesan”. Li aludis ankaŭ pri «riĉaĵoj de la “samizdataj” periodaĵoj». Eble la plej konata inter ili estas la almanako Sezonoj (1984–1990), el kiu ni prenis la movadologian eseon de Birjulin mem. Ĝi aperis en 1985.

“…Damne kaj sakre”
espa parolturno


En tiu ĉi verko ne estos konsiderataj tiaj tradiciaj kaj supergravaj demandoj, kiujn oni ofte aŭdas kaj ŝatas prisuĉi inter la movadanoj-aktivuloj, amatoraj interlingvistoj, psikologoj kaj ceteraj filozofoj: ĉu Esperanto taŭgas por la internacia komunikado, ĉu Esperanto estas lingvo aŭ io alia, ĉu la aŭtoro de Esperanto estis kuracisto, kaj — se jes — kia: ĉu okulisto aŭ ginekologo k.s. Prefere ni priskribu kelkajn aspektojn, rigardante la t.n. movadon el la flanko neesperantista (imagu, ke por kelka tempo ni iĝas neesperantistoj). Por ke mia opinio ne estu tro apriora, ni provu uzi (nemultan) literaturon verkitan pri la Esperantaj momentoj fare de neesperantistoj…

Ne estas sekreto, ke malesperantismo ekzistas. Sub tiu ĉi nocio ni komprenas diversgradan (de milda ironio ĝis kruela malŝato) negativan rilaton al Esperanto de neesperantista medio.

Oni povas distingi du kategoriojn de malesperantistoj, el kiuj la unua divideblas je du subkategorioj:

  1. Personoj, kiuj scias, kio estas Esperanto:
    1. adeptoj de aliaj planlingvoj, kiuj kredas siajn lingvojn esti pli perfektaj. Ili ĵaluze rilatas al sukcesoj de rivalaj lingvoj kaj lingvoprojektoj. Tiu grupo estas negranda;
    2. parto de la publiko, profesie ligita kun lingvistiko, filologoj, instruistoj de fremdaj lingvoj, lingvistoj kiuj estas edukitaj laŭ tradicio de skoloj malakceptantaj planlingvojn. Ankaŭ tiu grupo ne estas granda, kaj en la lastaj jaroj la rilato de tiu grupo ŝanĝiĝas al pli optimisma direkto.
  2. Personoj, kiuj sciis pri Esperanto nenion. Tute indiferentaj al Esperanto ili subite iĝas malesperantistoj. Tiu kategorio estas la plej granda. Ili, nenion sciantaj pri la Lingvo Internacia, Alta Celo, Nova Sento kaj ceteraj noblaj motivoj de la esperantista movado, konstruas sian, ofte firman, opinion surbaze de la unua impreso ricevita en kontakto kun la esperantistoj, do kun ni (bedaŭrinde, ni ofte ne volas tion kompreni).
Antaŭ komenci la prezentadon de ekzemploj, kiam nia senpripensa konduto kaŭzas aperon de novaj malamikoj de Esperanto, mi ŝatus citi konatan verson:
Aliel pensas geesperantistoj! [5]
Ni ne disputu, ĉu esperantistoj vere pensas aliel, aŭ samkiel la cetera mondo, sed ne eblas ne konstati, ke tiuj “geesperantistoj” plejofte agas aliel — kiel la ordinaraj homoj ne kutimas agi.

Ĉi tie oni povas vidi du diametre malajn specojn de la supremenciita alieco, nome:

  1. Sekteca aspekto;
  2. Malsekteca aspekto — alivorte, ne normale alloganta atenton aspekto.
Pri la sekteca aspekto klare skribis Helmar Frank [3], laŭ kies klasifo tiu aspekto aperas pro:
  1. Izoleco (literatura, renkontiĝa);
  2. Troa emfazo de Esperanto anstataŭ praktika uzo de la lingvo;
  3. Valorigo de Esperanto kiel celo, anstataŭ kiel ilo.
Tiuj trajtoj aperas pro nekonvena uzo de la lingvo, nescio de elementaj faktoj de ties historio, nekompreniva klerigado k.s. Plu, ekzistas ankaŭ specoj de “sekto en sekto”. Temas pri grupetoj, kiuj izolece funkcias en pli ampleksaj Esperantaj kolektivoj. Povas esti estraranoj, veteranoj de societo, grupoj formantaj sanan opozicion, grupoj laŭ interesoj. Ni diros nur veron, se ni asertos, ke kelke da personoj, bonaj konatoj, kutime bolas en la propra suko kaj ĵaluze gardas sian etan rondon de la fremduloj. Ofte pro tio la ekstera, neesperantista publiko riproĉas esperantistojn, ke tiuj ne lasas novajn homojn al la kluboj, gardas sekretojn, agas kiel sekto kun elementoj de kulto. Nekompreno de la lingvo plifirmigas tiun impreson.

Por ne ĵongli per vortoj senbaze, ni rememoru epizodon el la krimromano de Leonid Juzefoviĉ Klub Espero:

Cetere, en la statuto de la klubo Espero estis jena artikolo: Neniam uzu Esperanton, se apudas personoj kiuj ne komprenas la lingvon. Linjov (la klub-gvidanto — A.B.) opiniis, ke aliokaze la publika fido al Esperanto estos rompita, kaj la esperantistoj mem aspektos kiel sektanoj aŭ komplotistoj. [4, 77]
Venante al la trakto de la aspekto malsekteca ni memoru, ke tiu tendenco montras esperantistojn homoj, kiuj (konscie aŭ nekonscie) penas logi la publikan atenton per uzado de la lingvo en konvenaj kaj en nekonvenaj kondiĉoj. Tipaj specimenoj de la nekonvena lingvouzo estas ĉiam kaj ĉie renkontataj kadre de la t.n. “movado”. Jen ili:
  1. Esperanta parolado kun neesperantistoj;
  2. Eksterlima lingvouzo en limigita esperantista medio.
Al la lasta klaso oni povas alkluĉi ankaŭ demonstradon de la t.n. “movada kulturo” kun la falsa etikedo de la “internacia Esperanta kulturo”, pri kiu temas en alia studo [1].

Ĉio ĉi klariĝas simple. En la animo ĉiam oni varmigas la aspiron montri sin pli saĝa, sagaca, scianta pli multe ol la ceteraj (kaj pli ol si mem). Do, ni kune montru al la publiko kion ni scias, kiaj bravaj estas ni! Ĉu? He, bonvolu…

Certe, oni povas kompreni la junulojn de ambaŭ seksoj, kiuj precipe konsistigas nian movadon. Kiel ĉiuj buboj, ili havas multe da ĝojo, vigleco, kuraĝo (ĝis arogo), ne tro multan saĝon kaj mizeran vivosperton. Aliflanke, pli spertaj esperantistoj foje sentas similan jukon — montri siajn spertecon kaj saĝon, konstante rimarkigante, ke ili pensas esperantlingve, sonĝas nur Esperantajn sonĝojn, posedas Esperanton plej altgrade kaj pro tio por ili estas tre malfacile lasi Esperanton kaj ekparoli en la nacia lingvo (kaj ili fieras, ke ili konas multajn), speciale en la rusa — ja ĝi, laŭ ili, estas tiel malfacila kaj neperfekta.

Oni povas rimarki plian motivon por nekonvena lingvouzo: burleska ideo ŝajnigi eksterlandanojn. Jen tipa ekzemplo el la rusa literaturo. En la romano de Vladimir Ĉiviliĥin Super la marnivelo turistoj-esperantistoj rolis eksterlandanojn kaj ne povis taksi seriozecon de la situacio. Daŭrigante la ludon ili plu ŝajnigis nekomprenon kaj rifuzis savi aŭ helpi mortantan geologon. Jen kiel la aŭtoro karakterizas la esperantistojn:

Mi tre ne volis vidi tiun koterion, kiu nun pendolis apud la kliniko — tro kovarde ili kondutis en Bele. Oni povus pardoni la senlingvajn eksterlandanojn, sed ja tiuj ĉi estis komprenantaj ĉion… Ektimis pluvon kaj monton tiuj “eksterlandandoj el princlando Liechtenstein”! Birdaj cerbetoj kaj malplenaj animoj penis maski sin helpe de tiu internacia lingvo. [2, 332]
Kaj jen ekzemplo el nia kutima vivo. Dialogo en trajno, kiam grupo veturas al iu esperantista renkonto:
Maljunulo (fumonte): Ребята, спички есть? (= Geknaboj, ĉu vi havas alumetojn?)
Aktivulino kluba: Ne, ni ne havas.
La maljunulo kun sakroj foriras. Lia reago estas klara. Similaj okazoj estas multaj en nia (junulara) medio.

Tio rilatas al konscia allogo de la publika atento per la lingvouzo. Ekzistas allogo ankaŭ nekonscia. Plia ekzemplo: Konato de esperantisto el Tomsko (Siberio) diris post hazarda renkonto kun esperantistoj, kiuj estis grupe revenantaj el klub-kunveno:

…Hieraŭ mi vidis viajn esperantistojn…Ili iris laŭstrate. Intence laŭte parolis, plejŝajne strebante allogi al si ĉies atenton.
Se iu observanto volis kompari la parolmanieron de niaj esperantistoj, kiam tiuj parolas esperante kaj nacilingve, li vidus, ke ili tute normale parolas nacilingve (ruse), sed parolante en Esperanto ili komencas nenature perforti la voĉojn, energie gesti, aŭskulti nur sin, ne rimarkante aliajn. La kaŭzo estas tre simpla: kiam oni nesufiĉe bone posedas la lingvon, oni helpas sin ĉe la esprimado per gestoj kaj per emfazoj voĉaj. El la deflanka vidpunkto tio aspektas ne ĉiam bele kaj dece (simile al ebriulo en publika loko).

Ni revenu al la romano de Vladimir Ĉiviliĥin, en kiu junulo priskribas siajn impresojn de la unua renkonto kun esperantistoj:

Ili kondutis skandale, kvazaŭ en sia hejmo. Krie kantis “Nigrajn okulojn” en sia lingvo, dancis tviston je gitara akompano. La knaboj ridegis, kvazaŭ henantaj ĉevaloj en hipodromo, sed ĉion superis porka jelpado, ĉar inter ili estis ankaŭ knabinoj. [2, 182].
En tiu ĉi citaĵo okulfrapas priskribo de la “tendara kulturo”. Ja oni konas, ke en Esperantio ekzistas propraj tradicioj, kantoj, ludoj kaj dancoj. Sed tio, kio plene konvenas en la turisma medio, tendaro, arbaro k.a. tute ne konvenas por, ekzemple, urba trafiko. (Multe pli detale tiu fenomeno estas prezentita aliloke. [1])

Endas fari rimarkojn ankaŭ pri uzado de certaj vortoj. Oni ne devas havi tre profundan intelekton por kompreni la signifon de la Esperantaj vortoj kiel `idioto`, `kreteno` k.s. Sekve, oni povas miskompreni (aŭ foje kompreni korekte!) aŭskultante ofte aperantajn en la parolo de esperantistoj similajn vortojn.

Ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj ne bele sonas en la oreloj de la rusaj aŭskultantoj, kaj ofta ripeto povas elvoki neatenditan reagon de la publiko. Ekzemple, ĉe butiko miaj konatinoj-esperantistinoj trinkante sukon (C㪠. _R_ Hundin(aĉ)o) gaje ekpepis: “Aĥ, suko, bona suko, poma suko, suka suko… suko, aĥ, kia suko” ktp. Post tiuj ĉarmaj Esperantaj vortoj mi aŭdis nekontenton en la vico: “nerusaj, sed sakraĉas…”

Do mi finas per kelkaj konkludoj:

  1. La malamikojn de Esperanto plejparte estigas mem esperantistoj, eĉ se ili havas noblajn celojn kaj dezirojn;
  2. La lingvo ne bezonas kiĉan reklamon. Nur la vero pri la lingvo kaj movado povas agordi la publikon al pozitiva rilato;
  3. Por vidigi la veran utilecon kaj taŭgecon de Esperanto necesas regi la lingvon neformale, iom superi la ŝablonan tendaran nivelon.
  4. Koncerne la parolmanieron: faru tiel, ke vian parolon oni aŭskultu plezure.

REFERENCOJ

1. Birjulin A. Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado. — [Sverdlovsk]: Sezonoj, 1984.

2. Чивилихин В. Над уровнем моря. — М.: Профиздат, 1978.

3. Frank H. Strategioj por enkonduki la Internacian Lingvon en la socion // Einfügrung in die Interlinguistik. Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979.

4. Юзефович Л. Клуб “Эсперо” // Poisk-83. — Свердловск: Сред.-Урал. кн. изд., 1983.

5. Rozenberg V. Promenado: Poemo. (la originala teksto estas konservata en la magnetofona registraĵo de A.Birjulin).

La unua publikigo: Sezonoj, 1985, №3.
La dua publikigo: La Ondo de Esperanto, 1992, №4–5.


Historio de Esperanto | Hejmo