Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

“Frunte kun kamarado L.I.Breĵnev”

Antaŭ 20 jaroj fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

En USSR, kie regis piramida administra sistemo sub la totala kontrolo de la partio, ne povis esti serioza agado ekster tiu sistemo. Tial sovetuniaj esperantistoj strebis instituciigi Esperanton kadre de la regstrukturo, ĉar la E-Komisiono, fondita en 1962 ĉe la Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) celis poreksterlandan propagandon per Esperanto.

Kvankam surloke la esperantistoj agis sub kontrolo de patronaj organizoj (komsomolo, sindikatoj, amikec-societoj), funkciuloj en Moskvo, responsaj pri amatoraj movadoj, malkontentis pri esperantistoj, kiuj kunlaboris landskale je malalta ideologia nivelo kaj ekster la oficiala gvido. (La esperantistojn kaj ties korespondadon ja kontrolis KGB, sed KGB ne havis taskon gvidi la esperantistojn.) Krome oni supozis, ke la “ideologian vakuon” eble plenigus influoj burĝa (UEA, ICNEM), reviziisma kaj trockiisma (SAT), aŭ maŭisma. Maltrankviligis la funkciulojn vasta propaganda uzado de Esperanto fare de Ĉinio per libroj, radio, revuo kaj aktivado en kongresoj.

Tial 28 mar. 1978 la Sekretariato de CK KPSU traktis la proponojn de la internacia, propaganda kaj scienca fakoj de CK KPSU kaj komisiis al SSOD, kun asisto de VLKSM (komsomolo) kaj VCSPS (sindikatoj), prepari fondon de la tutlanda E-Asocio. 27 dec. 1978 Buroo de Prezidio de SSOD, Sekretariaro de VCSPS kaj Sekretariaro de CK VLKSM akceptis decidon pri organizo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE).

ASE
Ĝuste antaŭ 20 jaroj, 14 mar. 1979 en Moskvo okazis fonda konferenco de ASE kun 101 delegitoj. Moskva lingvisto Magomet Isajev estis elektita kiel prezidanto; A.Berjoza, sekretario de la E-Komisiono ĉe SSOD, ekoficis kiel la respondeca sekretario de ASE. Kiel estraranoj kaj prezidianoj de ASE estis elektitaj pluraj konataj aktivuloj: V.Aroloviĉ, V.Bespalov, D.Cibulevskij, An.Gonĉarov, B.Kolker, G.Korotkeviĉ, S.Kuznecov, A.Melnikov, D.Perevalov, S.Podkaminer, V.Samodaj, B.Tokarev, I.Valina, L.Vulfoviĉ k.a.

La konferencanoj unuanime akceptis la decidon, kiun finis la frazo:

“La Konferenco certigas, ke la sovetiaj esperantistoj, kiel unu el taĉmentoj de sovetia sociaktivularo, kune kun la sovetia popolo subtenados kaj realigados la internan kaj eksteran politikon de Soveta Ŝtato, KPSU, Politburoo de CK de nia partio frunte kun kamarado L.I.Breĵnev”.
Pri la fondo de ASE vaste informis amaskomunikiloj. La fonda konferenco planis eldonadon de revuo, lerniloj, soci-politika kaj beletra literaturo. Kvankam, tipe por Sovetunio, la belajn planojn ne kronis realigo, ASE per la fakto de sia ekzisto spronis la esperantistan agadon en USSR. Oni pli facile fondis klubojn kaj kursojn, organizis renkontojn kaj ricevis klubejojn. Dum la jardeko de ASE la kvanto de la E-kluboj preskaŭ triobliĝis, kaj fine de la jaroj 1980aj en USSR funkciis ĉ. 250 E-kluboj. Aperis 73 kajeroj de la Informa Bulteno de ASE. Laŭ iniciato de ASE eldonejo Novosti eldonis politikajn broŝurojn en Esperanto.

ASE regule sendis delegaciojn kaj turismajn grupojn eksterlanden, precipe al UKoj. Sed por la partopreno gravis ne la lingvokono aŭ fakaj kapabloj, sed ideologia konformeco al la partia linio, ja la rekomendojn por eksterlandaj vojaĝoj donis la partia (komsomola), administra kaj sindikata estroj de la organizo kie laboris (studis) la kandidato por vojaĝo.

Malkiel stalinisma SEU, ASE ne sukcesis monopoligi la tutan E-aktivadon en USSR, kaj multa landskala laboro estis farata de apartaj aktivuloj. Ĉar ASE apenaŭ zorgis pri la enlanda agado (instruado, informado, renkontoj, eldonado k.a.) kaj la komsomola kaj sindikata patronoj distanciĝis de ASE, multaj esperantistoj malkontentis pri ĝi.

Tamen kelkaj esperantistaj gvidantoj en socialismaj landoj imagis ASE pli potenca ol ĝi reale estis:

“La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj direktas la agadon de tiom da aktivuloj, kiom estas la aktivaj esperantistoj en la tuta cetera mondo”. (Canko Murgin en Paco. 1982: 6, P.13)
Aktivula konferenco en OkSEJT-23 (jul. 1981, apud Moskvo) fondis alternativan Laborgrupon por Interkluba Spertŝanĝo (LKS). LKS planis daŭrigi la laboron de SEJM. Ĝi relanĉis Aktuale, surprenis organizadon de someraj tendaroj, rekomencis la interkluban konkuradon ktp. Sed la agado de LKS renkontis reziston de tiuj E-aktivuloj, kiuj kontentis pri siaj postenoj en ASE kaj de tiuj, kiuj vidis en LKS konspiron kontraŭ la ŝtat-ordo. Esperantistoj sendis al partiaj, komsomolaj kaj sekurecaj organoj dekojn da denuncoj pri LKS, kaj baldaŭ ties komitatanoj estis enketitaj kaj ĉiel malhelpataj.

La dua konferenco de ASE (Moskvo, mar. 1982) akre kritikis LKS, al kiu kotize aliĝis 60 kluboj kaj pluraj aktivuloj, sed ĝi ne malpermesis la grupon, ĉar tiu ne estis kreita de ASE; tamen LKS estis dissolvinta sin en la jarkunveno en OrSEJT-24 (Tjumeno, aŭg. 1982). Post tio pluraj aktivuloj aktivadis ekster ASE en siaj regionoj kaj fakoj. En la tri baltaj respublikoj aktiviĝis asociaj filioj, kiuj funkciis sen strikta kontrolo de ASE. Jam en OrSEJT-24 estis fondita Urala E-Komitato (UEK), baldaŭ poste en Siberio fondiĝis OSER-Komitato. Sendepende de ASE oni eldonis dudekon da samizdataj gazetoj, organizis diversnivelajn renkontojn, prizorgis peradon de alilandaj libroj kaj gazetoj, kunlaboris en E-gazetoj eksterlande.

En la periodo de la glasnosto kaj perestrojko, esperantistoj, samkiel aliaj sociaj movadoj, ekagis laŭ sia bontrovo, preskaŭ sendepende de la ŝtato. Kvankam ASE restis la sola tutlanda organizo (en 1987 en ĝi membris 192 kluboj), ĝia influo malkreskis precipe fine de la jaroj 1980aj, kiam ĝia kontrola kaj distribua rolo iĝis sensenca. Pluraj kluboj, aktivuloj kaj firmaoj okupis sin — plejparte fuŝe — pri koresponda instruado, eldonado de gazetoj, perado de rilatoj kun eksterlando. La esperantistaj aranĝoj en la 12a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj (1985) restis preskaŭ nerimarkitaj en kaj ekster Esperantujo.

Fine de 1988 refondiĝis la E-Asocioj en Estonio, Litovio kaj Latvio, sufokitaj en 1940. Ili tuj deklaris sin sendependaj de ASE. Ilin sekvis en 1989 Belorusio kaj Ukrainio — la lasta eĉ kun du tutrespublikaj asocioj.

23–25 jan. 1989 en Moskvo okazis la 3a Konferenco de ASE (212 pers.), kiu surbaze de ASE restarigis SEU. Iom pli frue refondiĝis SEJM, kaj en majo 1989 estis fondita Tutsovetia Unuiĝo de E-kluboj (TUEK). Sed tio estas alia paĝo en nia historio.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 1999. №3 (53).


Al la indekso pri la historio