Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

UEA: ĈU NUR LINGVA ASOCIO,
AŬ ASOCIO POR HOMAJ RAJTOJ?

Berlina parolado de Kep Enderby

Kep Enderby, prezidanto de UEA, parolis en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo (5 aŭg 1999) kiel prezidanto de EJA (Esperanta Jura Asocio). Ĉi-sube estas la teksto de lia Berlina parolado, iomete redaktita por gazeta aperigo.

La ĉefa, kvankam ne la sola celo de UEA, laŭ la statuto, estas lingva:
3a. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto.
Tamen UEA havas ankaŭ aliajn celojn:
3c. Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

3ĉ. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Ni ĉiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la poresperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton peresperantan. Ambaŭ grupoj kredas — mi certas pri tio — ke efektivigo de ilia celo antaŭenigus, interalie, la pacon en la mondo.

Unue ni devas ĝuste kompreni la veran esencon de la malfacilaĵoj kiuj malhelpas ambaŭ grupojn.

Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas esti: kial la tutmonda esperantistaro, malgraŭ multaj jaroj da heroa strebado, ne pli bone sukcesigis ĝin?

Ni ĉiuj konas diversajn kialojn: unu el ili estas antaŭjuĝo kontraŭ la E-ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskaŭ nur lingvan. Ĉar nur malmultaj homoj interesiĝas pri lingvoj aŭ eĉ pri kontaktoj kun alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto.

Inter la aliaj kaŭzoj mi volas provi identigi — nur por stimuli debaton — tiujn kiuj estas ne ofte diskutataj, eĉ iomete tabuaj. Ĉi tiujn ni devus pli atenti, ĉar ili forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.

UEA estas tegmenta organizo, kiu laŭ sia povo kunordigas la aferojn en tiuj partoj de la E-komunumo pri kiuj ĝi respondecas. Tamen UEA ne havas monopolon, ĉar SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankaŭ rolas en tiu komunumo.

Kiel sukcesi tutmonde?

Samtempe UEA estas unu el miloj da neregistaraj organizoj (NRO) funkciantaj en la mondo. Ĉiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon. Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli ol — oni devas diri — UEA. Ni demandu: kial?

Mi mencios nur du NROjn: Greenpeace kaj Amnestio Internacia. Ambaŭ estas bonaj laŭdindaj organizoj, same kiel UEA. Ambaŭ daŭre sukcesas propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu: kiel?

Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per ekonomikaj esprimoj.

Oni povas diri ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia (de kiu mi estas membro) sukcesas ĉar ili kaptas sufiĉe grandan porcion, aŭ niĉon, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj: protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili.

La niĉo por nia varo, la lingvo Esperanto, ŝajnas ne sufiĉe granda kompare kun la allogo de la varoj de Greenpeace kaj de Amnestio Internacia. Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj ni ĉiuj devos pligrandigi nian niĉon, nian porcion de la havebla merkato. Mi revenos al tio.

Alia parenca faktoro estas ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke, uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj.

Ŝajnas al mi ke ĉi tie kuŝas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaŭ la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaŭrinde, volas akcepti tion.

Laŭ mia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan orientiĝon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.

Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple, kiam en marto mi vizitis la oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi, formale dankante UEA pro ĝia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NROj ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon — pli ol implice — la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NROj, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj.

Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacilaĵon en nia daŭra laboro por atingi niajn celojn. Tamen, ni demandu: ĉu estas alternativo?

Mi opinias ke unu alternativo estus ŝanĝi la emfazon en nia laboro, ne por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse pri aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton. Alivorte, ni ŝanĝu la emfazon inter la celoj poresperanta kaj peresperanta.

Ambigua neŭtraleco

Ĉu tio kontraŭas la neŭtralecon de UEA?

Pri neŭtraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antaŭ multaj jaroj pro tiutempaj historiaj kialoj — kiujn ni devus ne forgesi, ĉar tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi ĝin.

Problemo estas ke, fakte, la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neŭtralecon ankaŭ al “sociaj kaj politikaj problemoj”. Paragrafo 5 ankaŭ kaj egale grave diras ke “respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj… estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”.

Jen la ambigueco: UEA devas agi neŭtrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3c kaj 3ĉ, kaj ĉiam celante plibonigon de homaj rajtoj ĉie. Sed la paragrafoj 3c kaj 3ĉ kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kaj politikajn problemojn ĉe kies pritrakto oni ne povas facile ĉiam resti neŭtrala.

Iuj timas ke, se UEA — laŭ paragrafoj 3c kaj 3ĉ — komentus kaj agus rilate al “sociaj kaj politikaj” kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la lingva problemo, tio povus krei polemikon, ĉagrenon, eble splitiĝon de la movado kaj eĉ de UEA mem.

Manoj pli liberaj

Tamen Greenpeace kaj Amnestio Internacia akceptas tiajn polemikojn, ĉagrenojn kaj akrajn diskutadojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj argumentas ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn.

Ĉu helpus aŭ malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?

Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontraŭas la neŭtralecon. Ĝi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne ĉiam kaj ne ĉie favorataj de ĉiuj. Servante sian nuntempan politikon, ĝi intencas pli kaj pli engaĝi sin en programoj kiel Kulturo de Paco de Unesko ktp.

Mi devus ne fini tiun parton de mia kontribuo al nia diskuto sen aludo al la katastrofo kiu okazis kaj ankoraŭ okazas en Balkanoj.

Iuj diras ke UEA ne rajtus dum tiuj teruraj eventoj diri ion ajn, ĉar tio kontraŭus ĝian neŭtralecon; ke diri ion ajn certe ofendus tiun aŭ alian kampon. Aliaj senpacience atendis ke UEA diru ion, kaj kiam mi donis komentojn, tuj ege laŭdis tiujn komentojn, ĉar ili kondamnis la militon.

La unua sinteno, ke UEA diru nenion, kvankam komprenebla, ne malhelpis al Ivo Lapenna, en la 1950aj jaroj, nome de UEA kondamni faŝismon.

Ero en la aktuala politiko de UEA, pri kiu mi mem respondecas, estas atingi pli proksiman kunlaboron kun aliaj NROj ĉe Unesko. Kiel fari tion utile, se nia interpreto de la neŭtraleco malhelpus tion? Kiel respondece prizorgi la eksterajn rilatojn de UEA, se ni devus konstante eviti polemikon? Paco interne de UEA estas ege dezirinda, sed, kiel mi diris en mia malferma parolado, ĉu tia paco devas esti la paco de la tombejo?

Prudento kaj aŭdaco

Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj mankon de intereso ĉe la aŭskultantoj. Iom helpas antaŭenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed ĉu tia argumento sufiĉas?

Ni devos decidi kie desegni aŭ enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aŭdaco.

La mondo pli kaj pli komplikiĝas, kaj la demando kiun mi invitas vin konsideri estas: ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca aŭ la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eĉ se per tio ni riskas partopreni en diskutoj — tiom neŭtrale kiom eblas — pri “sociaj kaj politikaj problemoj”?

Pinochet kaj Esperantujo

Lasu min doni finan ekzemplon kiu rilatas al la aktuala mondo.

Kiel juriston, ege interesas min kaj la internacian juran mondon ĝenerale, la kriminalaj procesaj akuzoj farataj nun de la Registaro de Hispanio kontraŭ eksprezidento de Ĉilio, generalo Pinochet, kaj la similaj akuzoj de UN kontraŭ prezidento de Jugoslavio, Miloŝeviĉ. La polemiko leviĝas el tio ke la apliko de daŭre evoluanta nova internacia juro estas relative nova evento en la internacia jurisprudenco, kaj kontraŭa al aliaj pli tradiciaj konceptoj pri la rajtoj de suverenaj ŝtatoj kaj ties estroj.

EJA — kiun mi prezidas — estas faka asocio kunlaboranta kun UEA (ne aliĝinta al ĝi), kaj sekve ĝi, aŭ mi kiel EJA-prezidanto, rajtas esprimi kian ajn opinion pri ĉi tiuj temoj. Sed ĉu mi, kiel prezidanto de UEA, devigu min ne fari komentojn pri ĉi tiuj problemoj sociaj kaj politikaj, ĉar tiaj ili ja estas?

Komuna pakaĵo

Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufiĉas kiel bone vendebla varo por logi aĉetantojn kaj gajni pli grandan niĉon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj kaj interesoj, kion do ni devas fari?

Ĉu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus “vendata” en pakaĵo komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj “varoj”, ekzemple homaj rajtoj? Alivorte: ĉu ni donu pli da emfazo al la peresperanta aspekto de niaj laboroj?

Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neŭtralecon, estas alia ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de SAT. Ĉiu devas zorgi pri sia specifa komercaĵo.

Tamen, serĉante la plej konvenan kulturan merkatan niĉon por UEA, memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.

Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi preferas, civilaj liberecoj.

Tion mi sugestas.

Kep Enderby La Ondo de Esperanto. 1999. № 8–9 (58–59).


Al la indekso pri la historio